Am Katechismus wird dauernd gearbeitet. Letzte Korrekturen: 27. August 2025
La traduko de la Kateĥismo estas daŭre en laboro.
Begonnen am 8. September 2020 / komenco je la 8a de septembro 2020.
KATEĤISMO
DE LA
KATOLIKA EKLEZIO
Esperant-lingva traduko de la germana eldono
La germana traduko estas farita ekde 2003 laŭ la Edicio typica Latina de 1997
ENHAVO-TABELO nekompleta
Glosaro kaj klarigoj de la KATEĤISMO de la KATOLIKA EKLEZIO. . . . . . . . . . . . . . . . p.1
APOSTOLA KONSTITUCIO "FIDEI DEPOSITUM”. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . p.x
PROLOGO. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . p.1
I La vivo de la homo - ekkoni kaj ami Dion . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
II La transdono de la kredo - la kateĥizo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
III Celo kaj adresatoj de la Kateĥismo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
IV La strukturo de la Kateĥizmo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
V Praktikaj indikoj por la uzado de la Kateĥismo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . p.x
VI La necesaj adaptoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
Precipe - la amo
Unua Parto: LA KREDO-KONFESO . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . p.x
Unua alineo “MI KREDAS” — “NI KREDAS” . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
Unua ĉapitro • La homo estas “Di-kapabla” . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
Dua ĉapitro • Dio alproksimiĝas al la homo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .p.x
Artikolo 1 • La revelacio de Dio. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . p.x
Dua Parto: LA CELEBRO DE LA KRISTANA MISTERO. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . p.x
Glosaro por
la KATEĤISMO de la KATOLIKA EKLEZIO
1. Klarigoj
La numero post la kap-vorto estas la numero de la KATEĤISMO de la KATOLIKA EKLEZIO, kie troviĝas la en la glosaro citata teksto.
Nachsilben ant-, int-, ont-, ebenso at-, it, ot sind geschlechsneutral.
Ekzempla frazo: La mesoservantoj estas knaboj kaj knabinoj. La baptatoj estas virinoj kaj viroj.
La enkrampaj numeroj de la originala
Katechismus der Katholischen Kirche
havas ĉe la randoj numerojn, kiuj indikas klarigojn en la koncerna numeroj de la originala Katechismus der Katholischen Kirche. Tiuj numeroj troviĝas ĝis la numero 1600 ĉiam ĉe la fino de ĉiu artikolo; ekde la numero 1601 ili troviĝas tuj post la frazo, ĉe kiu ili troviĝas en la originala teksto. Ĉar se estas pluraj numeroj ĉe la fino de la teksto, oni ne scias al kiu frazo de la teksto ili recize rilatas.
2. Plia alfabeta Glosaro
Diktatur des Relativismus {Begriff erstmals bei Kardinal Joseph Ratzinger (geb. 1927) 2005 bei der Eröffnung des Konklaves} • Redewendung, dass der Relativismus - je mehr er zur allgemeinen Denkform wird - zur Intoleranz tendiert und in einen neuen Dogmatismus umschlägt, der alles dem Über-Dogma des Relativismus zu unterwerfen sucht <Zentrale Themen im Denken von Joseph Ratzinger / Benedikt XVI, Erzb. Seelsorgeamt Freiburg, Okenstr. 15, 2011, S. 12>. Vgl. Relativismus.
EO) diktaturo de relativismo {La nocio aperis unuan fojon ĉe kardinalo Joseph Ratzinger (nask. 1927) en 2005 okaze de la malfermo de la konklavo} • Slogano, ke la relativismo, ju pli ĝi fariĝas ĝenerala pensmainero, des pli ĝi tendencas al netolerismo kaj ŝanĝiĝas al nova dogmatismo, kiu klopodas submeti ĉion al la superdogmo de la relativismo <“Zentrale Themen im Denken von Joseph Ratzinger / Benedikt XVI”, Erzb. Seelsorgeamt Freiburg, Okenstr. 15, 2011, p. 12> <be>.
Epikleze 1127 = {greke epikaléo 1. herbeirufen, anrufen; 2. einen Beinamen geben, benennen; 3. etwas vorwerfen, beschuldigen}; Wandlungsepiklese; Herabrufung • 1. Seit der Antike die Anrufung eines oder mehrerer Götter, wichtiger Bestandteil jedes Gebetes <Wiki 2015-09-26>. 2. {rk} Anrufung Gottes als zentraler Teil des eucharistischen Hochgebetes der Messe <nach LThK>. Vgl. Bitte um Verwandlung der Opfergaben.
EO) epiklezo {nov} <be> {greke epikaléo 1. alvoki, sobvoki; 2. doni kromnomon, nomi; 3. riproĉi, akuzi}; konsekra epiklezo; sobvoko • 1. Ekde la antikvo: la alvoko de Dio aŭ de dioj, grava parto de preĝo <be laŭ Wiki 2015-09-26>. 2. {rk} Alvoko de Dio kiel centra parto de la Eŭkaristia Preĝo de la meso <kr/be laŭ LThK>.
Liturge 1144 = Leiter einer liturgischen Handlung.
EO) liturgo {nov} <be> = liturgia oficisto, kiu gvidas la liturgian agadon. <be>
LXX = Text nicht nach BIB, sondern nach Septuaginta, der griechische Übersetzung de AT.
Myron 1183 • Das wichtigste heilige Öl in der östlichen Kirche (in der westlichen Kirche: Chrisam) <be nach LThK>.
EO) mirono {nov} <be> • La plej grava sankta oleo en la orienta eklezio (en la okcidenta eklezio: krismo) <be laŭ LThK>.
Pascha 1150 (sprich: Pas’cha) Geht auf {hebäisch} pesach zurück, das sowohl ein Opfertier als auch die zentrale religiöse Feier des Judentums (Ex 12) bezeichnet. Im Pesachfest gedenkt Israel jährlich der befreienden Tat Gottes an seinem auserwählten Volk (Auszug aus Ägypten). Das letzte Abendmahl Jesu wird von den Evangelisten als Pesachmahl dargestellt. Ostern ist das christliche Paschafest <BJN-1-S.427-Glossar> <be>.
Joseph Ratzinger / Benedikt XVI schreibt in seinem Werk “Jesus von Nazareth”, S. 125: “Was die Schreibung Passah, Pascha usw. angeht … habe ich mich entschlossen, zur Schreibung des Neuen Testamentes zurückzukehren und Pascha zu sagen”. Ich schließe mich dem Entschluss von Joseph Ratzinger / Benedikt XVI an.
EO) Pascha 1150 (pronocu: pas’cha) Devenas de la {hebrea} pesach, kio signas aŭ oferbeston aŭ centran religian feston de la judismo (Eli 12 BIB). En la Pesach-festo memoras Izraelo jare la liberigan agadon de Dio pri a elektita popolo (Eliro el Egiptujo). La lasta Vesper-Manĝo de Jesuo estas prezentata de la evangelistoj kiel Pesach-manĝaĵo. Pasko estas la kristana Pesach-Festo <laŭ BJN-1-glosaro-p.427> <be>.
Joseph Ratzinger / Benedikt XVI skribas en sia verko “Jesuo de Nazareth”, p. 125: “Rilate al la skribado Passah, Pascha ktp … mi decidis, reveni al la skribado de la Nova Testamento kaj diri Pascha. Mi aliĝas al la decido de Joseph Ratzinger / Benedikto la 16a.
Relativismus • Anschauung, nach der jede Erkenntnis nur relativ [bedingt durch den Standpunkt des Erkennenden] richtig, jedoch nicht allgemeingültig wahr ist <DGW-2>. Überzeugung, dass es keine Wahrheit gibt <be>. Vgl. Diktatur des Relativismus.
EO) relativismo <GWDE> • Vidpunkto, ke ĉiu ekkono estas nur relative ĝusta [laŭ la starpunkto de la ekkonanto] kaj ne ĉiam valida <be laŭ DGW-2>. Konvinko, ke ne ekzistas vero <be>.
Troparion {Pluralo: Troparien; greke troparion Gesang}; Tropar • Kurze Hymnen-Strophe im frühen Stadium der Hymnographie, vor allem in der orthodoxen Liturgie <LThK>. Vgl. Irmos.
EO) tropariono {nov} <be> {greke troparion kanto; angle troparion; pole tropar (troparion)} <Wiki 2014-08-12>} • Mallonga himnostrofo en frua periodo de la himnohistorio, precipe en la ortodoksa liturgio <be laŭ LThK>.
Vorsilbe ge- = nicht nötig beim einfachen Esperanto-Wort, denn die gewöhnlichen Esperanto-Wörter sind ungeschlechtlich.
DE) orfoj sind männlich und weibliche Waisen. Will man von männlichen Waisen reden, sagt man: vir-orfoj; will man von weiblichen Waisen reden, sagt man: orfinoj
EO) orfoj estas viraj kaj virinaj orfoj. Se oni volas paroli ekskluzive pri la knabaj orfoj, oni diras: vir-orfoj; se oni volas paroli ekskluzive pri la knabinaj orfoj, oni diras: orfinoj.
Ekzempla frazo: “Frato Tomas preparis por la vir-orfoj boksomaĉojn, kaj fratino Julia preparis por la orfinoj rondodancojn. La orfinoj iru al fratino Julia; la vir-orfoj iru al frato Tomas.
KATEĤISMO
DE LA
KATOLIKA EKLEZIO
APOSTOLA KONSTITUCIO "FIDEI DEPOSITUM”
okaze de la publikigo de la
“Kateĥismo de la Katolika Eklezio”,
kiu estis verkita konekse kun
la dua Vatikana Koncilio.
Johano Paŭlo la 2a, episkopo
servisto de la servistoj de Dio
por daŭra memoro.
Al la honorindaj fratoj kardinaloj, patriarĥoj, ĉef-episkopoj kaj episkopoj,
pastroj kaj diakonoj kaj al ĉiuj membroj de la Dia popolo.
La Sinjoro konfidis al Sia eklezio la taskon gardi la dogmaron, kaj ĝi plenumas tiun taskon ĉiutempe. La 2-a Vatikana Koncilio malfermita antaŭ 30 jaroj de mia antaŭulo Johano la 23a - bone li estu memorigata - havis la intencon kaj la deziron, heligi la apostolan kaj pastoralan senditecon de la eklezio, eklumigi la veron de la evangelio kaj tiel gvidi ĉiujn homojn al serĉado kaj akceptado de la ĉion superanta amo de Kristo (komp. Efe 3,19 BIB).
Kiel ĉefa tasko la beata papo Johano la 23a komisiis al la Koncilio pli bone gardi kaj prezenti
la valoran bonaĵon de la kristana dogmaro, por ĝin fari alirebla por ĉiuj krist-kredantoj kaj por
ĉiuj homoj Di-favoraj. Pro tio la Koncilio unue ne kondamnu la erarojn de sia tempo, sed
precipe klopodu en trankvilo prezenti la kredodokrinon en klara forto kaj beleco. La papo
diris: “Lumita de la lumo de ĉi tiu Koncilio la eklezio kreskos - kiel ni fidas - per novaj
riĉaĵoj, gajnos novajn energiojn kaj sentime rigardos en la futuron.” “Estas nia devo, volonte
kaj sentime fari tion, kion postulas nia tempo, por tiel daŭrigi la vojon, kiun la eklezio iras
jam ekde preskaŭ 20 jarcentoj.
Helpe de Dio la patroj de la Koncilio kapablis perlabori porla eklezio dum 4-jara laboro
atendindan riĉecon de instru-eldiroj kaj pastoralaj direktivoj. Paŝtistoj kaj kredantoj en tio
trovas direktivojn por “la renovigo de la pensado, de la agado, de la moroj kaj morala forto,
por ĝojo kaj espero, kiel ili estis celo de la Koncilio
.
La Koncilio post sia fino ne ĉesis inspiri la vivon de la eklezio. En la jaro 1985 mi povis
konstati: “Por mi, kiu havis la apartan gracon, aktive partopreni en la Dua Vatikana Koncilio,
ĝi estis daŭra rilatujo por mia tuta pastorala agado, kaj mi esti konscie aktiva precize kaj
konkrete apliki siajn direktivojn por ĉiu parto-eklezio kaj por la tuta eklezio. El tiuj fontoj ni
devas seninterrompe ĉerpi
.
En tiu spirito mi kunvokis je la 25a de januaro 1985 eksterordinaran kunvenon de la Episkopara Sinodo okaze de la 20a jaro de la koncilia fino. Ĉelo de tiu kunveno estis aprezi la gracon kaj la spiritajn fruktojn de la Dua Vatikana Koncilio, kaj profundigi ties doktrinon, por ke ĉiuj kredantoj ankoraŭ pli bone povas konsenti al ĝi, kaj por ke la Koncilio estu vaste konatigata kaj ties aplikado estu disvastigata.
Tiuokaze la sinodaj patroj konstatis: “Tre unuanime estas dezirata Kateĥismo respektive
Kompendio de la tutaj katolikaj kredo- kaj moralo-doktrinoj, por tiel diri kiel rilatopunkto por
la kateĥismoj respektive kompendioj, kiuj estas verkendaj en la diversaj regionoj. La
prezentado devas esti biblia kaj liturgia, prezenti la ĝustan doktrinon kaj samtempe konformi
al la hodiaŭa vivo”
. Post la fino mi proprigis al mi tiun deziron, ĉar ĝi laŭ mia opinio “plene
konformis veran bezonon de la tuta eklezio kaj de la parto-eklezioj”
Ĉu ni ne danku nun al la Sinjoro el tuta koro en ĉi tiu tago, kiam ni povas prezenti al la tuta eklezio la tekston por la el vivaj fontoj renovigita kateĥizo sub la titolo “Kateĥismo de la Katolika Eklezio”.
Post la renovigo de la liturgio kaj post la nova kodigo de la kanona juro de la katolikaj orient-eklezioj nun ĉi tiu Kaeĥismo donos tre gravan konribuon al la verko de la renovigo de la tuta eklezia vivo, kiel la Dua Vatikana Koncilio tion volis kaj enkondukis.
La “Kateĥismo de la Katolika Eklezio” estas la frukto de tre vasta kunlaboro: Li estas perlaborita en ses jaroj de intensa laboro en la spirito de zorgema malfermiteco kaj de engaĝita fervoro.
En la jaro 1986 al komisiono de dekdu kardinaloj kaj episkopoj prezidita de la sinjoro kardinalo Josef Ratzinger mi transigis la laboron, prepari malnetaĵon por tiu kateĥismo dezirata de la sinodaj patroj. Redakta komitato de sep diocezanaj episkopoj kaj de teologiaj kaj kateĥizaj fakuloj subtenis la komisionon en sia laboro.
La komisiono estis taskita, doni direktivojn kaj observi la fluon de la laboroj. Ĝi singarde akompanis ĉiujn paŝojn de la redaktado de la naŭ sinsekvaj versioj. La redakta komitato siaflanke transprenis la respondecon, skribi la tekston kaj enverki la modifojn postulitajn de la komisiono, ekzameni la klarigojn de multnombraj teologoj, ekzegezistoj kaj kateĥizistoj kaj precipe de episkopoj de la tuta mondo, kaj plibonigi la tekston. En la komitato oni komparis sukcesplene la diversajn rimarkigoj, riĉigis tiel la tekston kaj fortigis la unuecon kaj homogenecon entute.
Poste la malnetaĵo fariĝis objekto de ampleksa interkonsiliĝo de ĉiuj katolikaj episkopoj, de iliaj episkoparaj konferencoj aŭ de iliaj sinodoj, krome de la institutoj por teologio kaj kateĥizo. Entute ĝi trovis vastan akceptadon ĉe la episkoparo, kaj oni povas vere konstati, ke ĉi tiu Kateĥismo estas la frukto de la kunlaboro de la tuta episkoparo de la katolika eklezio, kiu grandanime estis akceptinta mian inviton, transpreni propran parton de respondeco en initiativo, kiu trafas tiel rekte la tutan eklezian vivon. Tiu respondo vekas en mi profundan ĝojon, ĉar la kunvokado de tiom da voĉoj espromas ver tion, kion oni povas nomi “sinfonio” de la kredo. La eldonado de ĉi tiu kateĥismo respegulas do la kolegian naturon de la episkoparo: ĝi atestas la katolikecon de la eklezio.
Kateĥismo devas reprezenti fidele kaj organe la doktrinon de la Sankta Skribo, de la viva Tradicio de la eklezio kaj de la aŭtenta instu-ofico, same la spiritan heredaĵon de la patroj, de la instruistoj, de la sanktaj viroj kaj virinoj de la eklezio, por ekkonebligi pli bone la kristanan misteron, kaj por vivigi nove la kredon de la poplo de Dio. La kateĥismo devas atenti la evoluon de la instruo, kiun la Sankta Spirto en la kuranta tempo ofertas al la eklezio. Ĝi devas ankaŭ helpi, per la lumo de la kredo lumigi la novajn situaciojn kaj kaj problemojn, kiuj en la pasinteco ankoraŭ ne ekzistis.
La kateĥismo pro tio enhavos novaĵojn kaj konataĵojn (komparu Mat 13,52 BIB), ĉar la kredo ests ĉim la samo kaj samtempe fonto por ĉiam nova lumo.
Por reagi al tia duobla necesaĵo, la “Kateĥismo de la Katolika Eklezio” unuflanke prezentas la “malnovan” tradiciitan ordon, al kiu jam sekvis la kateĥismo de la sankta Pio la 5a, kaj ordigas la materion en kvar partojn: la credon, la sanktan liturgion unuloke kun la ; la kristanan agadon prezentata elirante el la ordonoj; kaj fine la kristanan preĝon. Sed samtempe la enhavo estas prezentata en “nova” maniero por respondi al la demandoj de nia tempo.
Tiuj kvar partoj estas ligitaj inter si: la kristana mistero estas objekto de la kredo (unua parto): ĝi estas celebrata kaj prezentata en la liturgiaj agadoj (dua parto); ĝi estas prezenta por ilumini kaj subteni la infanojn de Dio (tria parto); ĝi estas la fundamento de nia preĝo, kies preferata esprimo estas la “Patronia”, kaj ĝi estas la objekto de nia petado, de nia laŭdo kaj de nia propetado (kvara parto).
La litugio estas mem preĝo; la konfeso de la kredo pro tio havas konvenan lokon en la celebrado de la liturgio. La graco, frukto de la , estas le nepra kondiĉo de la kristana agado, same kiel la partopreno en la liturgio de la eklezio postulas la kredon. Sed se la kredo sin ne montras en la verkoj, li estas morta (komparu Jak 2,14-26 BIB) kaj ne povas doni fruktojn por la eterna vivo.
Legante la “Kateĥismon de la Katolika Eklezio” oni kapablas kompreni la mirindan unuecon de la misteroj de Dio, an savoplanon same kiel la centran pozicion de Jesuo Kristo, la solenaskita Filo de Dio sendita de la Patro, per la agado de la Sankta Spirito homiĝinta en la sino de la sankta Virgulino, por fariĝi nia Elaĉetinto. Mortinta kaj resurektinta ĉiam ĉestas en Sia eklezio, precipe en la . Li estas la fonto de la kredo, la modelo de la kristana agado kaj la majstro de nia preĝado.
La “Kateĥismo de la Katolika Eklezio”, kiun mi aprobis la 25an de junio1992 kaj ties publikigon mi dekretis rajte de mia apostola ofico hodiaŭ, estas prezentado de la kredo de la eklezio kaj de la katolika doktrino, kiel ĝi estas testata aŭ iluminata de la Sankta Skribo, de la apostola Tradicio kaj de la instu-ofico de la katolika eklezio. Mi agnoskas tiun kateĥismon kiel sekura normo por la instruado de la eklezio kaj tiel kiel valida kaj legitima ilo en la servo de la eklezia komuno. Ĝi servu al la renovigo, al kiu la Sankta Spirito senĉese vokas la eklezion de Dio, la korpon de Kristo, la pilrimanton sur la vojo al la nepereonta lumo de la regno.
La aprobo kaj publikigo de la “Kateĥismo de la Katolika Eklezio” apartenas al la servo, kiun la posteulo de Petro volas fari al la sankta katolika eklezio kaj al ĉiuj unuopaj eklezioj, kiuj estas en paco kaj en komuno kun la Apostola Seĝo de Romo: tio esta la sama servo, kiu fortikigas kaj certigas ĉiujn disĉiplojn de la Sinjoro Jesuo kaj firmigas la ligilojn de la unueco en la sama apostola kredo.
Tial mi petas la paŝtistojn de la eklezio kaj ĉiujn kredantojn, akcepti en tiu spirito de komuneco ĉi tiun kateĥismon kaj zore ĝin untiligi en la plenumado de sia senditeco, kiam ili proklamas la evangelion kaj vokas al vivo laŭ la evangelio. Ĉi tiu kateĥismo estas konfidata al ili, por ke ĝi servu kiel sekura kaj aŭtentika rilato-teksto por la prezentado de la katolika doktrino kaj precipe por la verkado de lokaj kateĥismoj. Ĝi samtempe estas oferata al ĉiuj kredantoj, kiuj volas profundigi ka konojn de la neesploreblaj riĉoj de la savo (komparu Efe 3,8 BIB). Krome ĝi volas oferi apogilon al la ekumenaj klopodoj, kiuj zorgas pri la sankta deziro rilate al unueco de ĉiuj kristanoj, precize montrante la enhavon kaj la harmonian kunligon de la katolika kredo. Finfine la “Kateĥismo de la Katolika Eklezio” estas oferata al ĉiu homo, kiu demandas nin pri la kaŭzo de nia espero (komparu Pet 3,15 BIB) kaj kiu volas ekkoni, kion kredas la katolika eklezio.
Ĉi tiu kateĥismo ne estas kreita anstataŭi la lokajn kateĥismojn aprobitaj konforme al la regularo de la ekleziaj aŭtortatoj, de la diocezaj episkopoj kaj episkoparaj konferencoj, precipe kiam ili ricevis la aprobon de la Apostola Seĝo. Ĝi estas kreita kuraĝigi la kreadon de novaj lokaj kateĥismoj kaj subteni tiujn, kiuj konsideras la diversajn situaciojn kaj kulturojn, sed samtempe zorge konservas la unuecon de la kredo kaj la fidelecon al la katolika doktrino.
Je la fino de ĉi tiu dokumento, kio prezentas la “Kateĥismon de la Katolika Eklezio”, mi petas la plejsanktan Virgulinon Maria, la patrinon de la homiĝinta Vorto kaj la patrino de la eklezio, ke ŝi subtenu kun sia potenca propeto la kateĥizan servon de la tuta eklezio su ĉiuj niveloj en ĉi tiu tempo, kiam ĝi vokis al nova klopodo pri evangelizado. La lumo de la vera kredo liberigu la homaron de la nesciadon kaj de la sklaveco per la peko, kaj tiu lumo konduku la homojn al la unika libereco digna pri tiu nomo (komparu Joh 8,32 BIB): al la libereco en la vivo de Jesuo Kristo sub la gvidado de la Sankta Spirito ĉitere, kaj en la ĉiela regno en la abundo de la beateco de la vidado de Dio okulon ĉe okulo (komparu 1 Kor 13,12; 2 Kor 5,6-8 BIB)!
Datumita je la 11a de oktobro 1992, la dridekan datrevenan tagon de la malfermo de la Dua Ekumena Vatikana Koncilio, en la dekkvara jaro de mia pontifikato
Johannes Paulus pp II.
PROLOGO
PATRO, ... kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis (Joh 17,3 BIB). Dio, nia Savanto “volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero” (1 Tim 2,3.4 BIB). “Ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj” (Ago 4,12 BIB BIB), ol la nomo JESUO.
I • La vivo de la homo - ekkoni Dion kaj Lin ami
1 Dio estas en si mem senfine perekta kaj feliĉa. En decido farita el pura boneco Ĝi kreis la homon kun libera volo, por ke tiu partoprenu en Ĝia beata vivo. Pro tio Ĝi estas ĉiam kaj ĉie proksima al la homo. Ĝi vokas la homon kaj helpas al li, serĉi Ĝin, ekkoni Ĝin kaj ami Ĝin per ĉiuj siaj fortoj. Ĉiujn homojn, kiuj estas dividataj per la peko unu de la alia, Ĝi vokas en la unuecon de Sia familio, la eklezio. Ĝi faras tion per Sia Filo, kiun Ĝi sendis kiel Elaĉetanto kaj Savanto, kiam la tempo plenumiĝis. En Ĝi kaj per Ĝi Dio vokas la homojn, fariĝi Siaj infanoj en la Sankta Spirito kaj tiel heredi Ĝian beatan vivo.
2 Kristo sendis la de Li elektitajn apostolojn kaj donis al ili la taskon, proklami la evangelion, por ke Lia voko iru al la tuta mondo. “Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mond-aĝo” (Mat 28,19-20 BIB). En la forto de tiu sendado “elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis” (Mar 16,20 BIB).
3 Kiu kun la helpo de Dio akceptis la vokon de Kristo kaj libere respondis al ĝi, estis
antaŭenŝovita per la amo al Kristo, proklami la evangelion en la tuta mondo. Tiu precioza
testamentaĵo ricevita de la apostoloj estis fidele gardita de la posteuloj. Ĉiuj kredantoj je
Kristo estas vokataj ĝin transdoni de generacio al generacio proklamante la kredon vivante
ĝin en gefrata komuno kaj celebrante ĝin en liturgio kaj preĝo
.
II • La transdono de la kredo – la kateĥizado
4 La eklezio klopodas, fari la homojn disĉiploj de Kristo; ĝi volas al ili helpi rilate la
kredo, ke Jesuo estas la Filo de Dio, por ke ili per la kredo havu la vivon en Lia nomo. Per
informado ĝi klopodas klerigi la homojn al tia vivo kaj tiel konstrui la korpon de Kristo
. Ĉiuj
tiuj klopodoj jam frue estis nomataj kateĥizo.
5 La kateĥizo estas “iu kredoedukado de infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj, kiu ampleksas precipe prezentadon de la kristana doktrinio, dum kiu oni ĝenerala organe kaj sisteme antaŭeniras, por enkonduki la disĉiplojn en la plenecon de la kristana vivo” (“Catechesi tradendae” 18).
6 La kateĥizo estas strete kunnodita kun kelkaj elementoj de la animzorga tasko de la
eklezio, kiuj mem havas kateĥizan karakteron, kiuj aŭ preparas al la kateĥizo aŭ estas
konsekvenco de ĝi. Tio estas: la unua anonco de la evangelio, kio estas misia prediko por la
vekado de la kredo; la serĉado al kialoj por kredi; la sperto de la kristana vivo; la celebrado de
la ; la enigo en la eklezian komunumon kaj la apostola kaj misia testamentoj
.
7 “La kateĥizo estas strete ligita kun la tuta vivo de la eklezio. Ne nur geografa edendiĝo kaj laŭnombra kreskado de la eklezio dependas esence de la kateĥizo, sed ankaŭ kaj eĉ pli la interna kreskado de la eklezio, ties kunsento kun la Dia savoplano” (“Catechesi tradendae” 18).
8 La peridoj de la renoviĝo de la eklezio estas ankaŭ la floraj tempoj de la kateĥizo. Ekzemple en la grandaj epokoj de la ekleziaj patroj dediĉas sanktaj episkopoj grandan parton de sia animzorga servo al la kateĥizo. Tio estas la tempo de la sankta Cirilo el Jerusalemo kaj de la sankta Krizostomo kaj de multaj aliaj patro, kies kateĥizaj verkoj restas ekzemploplenaj.
9 La servo de la kateĥizo ĉerpas ĉiam novajn fortojn el la koncilioj. La koncilio de Trento estas tiurilate grava ekzemplo: ĝi donis en siaj dekretoj prioritatan pozicion al la kateĥizo; el ĝi eliris la “Catechismus Romanus, kiun oni nomas ankaŭ la Trentan kaj kiu kiel kompendio de la christana doktrino estas unuranga verko: La koncilio donis en la eklezio impulson al rimarkinda organizo de la kateĥizo, kaj danke al sanktaj episkopoj kaj teologoj kiel la sankta Petro Canisio, la sankta Karlo Boromeo, la sankta Turibio el Mongrovejo kaj de la sankta Robert Bellarmin ĝi gvidis al la publikigo de multaj kateĥismoj.
10 Tiel ne estas eksterordinare, ke en la tempo post la Dua Vatikana Koncilio, kio de la papo Paŭlo la 6-a estis rigardata la granda kateĥizado de la hodiaŭa tempo, la kateĥizo de la eklezio denove tiris la atenton al si. Tion atestas la ĝenerala kateĥiza direktorio de 1971, la Episkoparaj Sinodoj pri la evangelizado (1974) kaj pri la kateĥizo (1977) kaj la analogaj Apostolaj Skribaĵoj “Evangelii nuntiandi” (1975) kaj “Catechesi tradendae” (1979). La Eksterordinara Episkopara Sinodo de1985 instigis verki “Kateĥismon aŭ Kompendion de la tuta kredo- kaj moralo-doktrino” (fina raporto II B a 4). Papo Johano la 2-a kaptis tiun deziron de la Episkopara Sinodo akceptante, ke “tiu deziro konformas al reala bezono de la tuta eklezio kaj de la partaj eklezioj” (alparolo de la 7-a decembro de 1985). Li faris ĉion por plenumi tiun deziron de la sinodaj patroj.
III • Celo kaj adresatoj de la Kateĥismo
11 Ĉi tiu Kateĥismo volas sub la lumo de la Dua Vatikana Koncilio kaj sub la tuta tradicio de la eklezio esti organa sintezo de la esencaj kaj bazaj enhavoj de la katolika kredo- kaj moralo-doktrino. Ties ĉefaj fontoj estas la Sankta Skribo, la ekleziaj patroj, la liturgio kaj la instru-ofico de la eklezio. La kateĥismo estas pensata “kiel rilatopunkto por la kateĥismoj aŭ kompendioj, kiuj en la diversaj regionoj estas verkendaj” (Episkopara Sinodo 1985, fina raporto kvar II B a 4).
12 Ĉi tiu kateĥismo estas ĉefe destinita por tiuj, kiuj estas responsaj por la kateĥizo: Unue por la episkopoj kiel instruistoj de la kredo kaj kiel paŝtistoj de la eklezio. Ĝi estas oferta al ili kiel laborhelpo en iliaj tasko, instrui la popolon de Dio. Tra la episkopoj ĝi direktiĝas al verkantoj de kateĥismoj, al la sacerdotoj kaj kateĥetoj. Ĝi volas ankaŭ esti utila legaĵo por ĉiuj aliaj kredantoj.
IV • La strukturo de la kateĥismo
13 La katĥismo estas strukturita laŭ la bazaj pilonoj de la granda kateĥiza tradicio: La kredo-konfeso de la bapto-kredo (kredokonfeso aŭ simbolum), la de la eklezio, la vivo el la kredo (la ordonoj) kaj la preĝo de la kredantoj (la Patronia).
La kredokonfeso (unua parto)
14 Kiu apartenas per la kredo kaj la bapto al Kristo, devas sian baptokredon konfesi antaŭ
la homoj
. Pro tio agas la kateĥismo unue de la revelacio, per kio Dio sin turnuas al la homo
kaj sin donas al li, kaj de la kredo, per kiu la homo respondas al Dio (unua sekcio). La
kredokonfeso kunligas la donojn, kiujn Dio kiel aŭtoro de ĉiu bono, kiel elaetanto kaj
sanktiganto donacas al la homo. Tiuj estas: la kredo je Jesuo Kristo, Lia Filo, nia Sinjoro kaj
Elaĉetanto; kaj la kredo je la Sankta Spirito en la sankta eklezio (dua sekcio).
La de la kredo (dua parto)
15 La dua parto de la kateĥismo prezentas, kiel la la per Jesuo Kristo kaj la Sankta Spirito de Dio unu foje por ĉam efikita savo estas reala: en la sankta agado de la liturgio de la eklezio (unua sekcio), precipe en la sep (dua sekcio).
La vivo el la kredo (tria parto)
16 La tria parto de la kteĥismo montras la lastan celon de la homo kreita laŭ la bildo de Dio: La beateco; ĝi ankaŭ przentas la vojon, kiu tien gvidas: la libera, ĝusta agado helpe de la istruado kaj de la graco de Dio (unua sekcio). Tiu agado realigas la duopan oferton de la amo, kiel ĝi estas evoluita en ladek Diaj ordonoj (dua sekcio).
La preĝo en la kredovivo (kvara parto)
17 La lasta parto de la kateĥismo agas pri la senco kaj signifo de la preĝo en la vivo de la kredantoj (unua sekcio). Ĝi fermiĝas kun mallonga komentario pri la sep petoj de la preĝo de la Sinjoro, la “Patronia” (dua sekcio). En tiuj petoj ja troviĝas la komuno de la bonecoj, kiujn ni rajtas esperi kaj kiujn nia ĉiela Patro volas doni al ni.
V • Praktikaj atentigoj por la uzado de la kateĥismo
18 Ĉi tiu kateĥismo estas pensata kiel organa prezentado de la tuta katolika kredo. Oni devas ĝin do legi kiel unuo, Multaj atentigoj en la piednotoj kaj rande de la teksto kaj la registroj je la fino de la libro ebligas vidi la ligon de ĉiu temo kun la tuto de la kredo.
19 Ofte la Sankta Skribo ne estas citita laŭvorte, sed nur (en la piednotoj) estas referencite al ili. La postlegado de la nomitaj bibliolokoj helpas al pli profunda kompreno. Tiuj atentigoj al bibliolokoj estas ankaŭ pensitaj kiel helpado al la kateĥizado.
20 Ĉe la lokoj en malgranda skribo temas pri historiaj aŭ apologiaj rimarkigoj aŭ pri aldonaj instruaj esprimoj.
21 La malgrandaj citaĵoj el patristikaj, liturgiaj, instru-oficaj aŭ hagiografaj fontoj riĉigas la instru-prezentaĵojn. Tiuj tekstoj estas ofte elektitaj vide al iu direkta uzado en la kateĥizo.
22 Je la fino de ĉiu tema unuo koncizigas mallongaj tekstoj la esencan instru-enhavon en koncizajn formuladojn. Ili donu al la loka kateĥizo helpon al mallongaj frazoj, kiuj helpas encerbiĝi.
VI • La necesaj adaptoj
23 Al ĉu tiu kateĥismo gravas precipe la prezentado de la instruado. Ĝi helpas al
profundigo de la Kredo-Konfeso. Pri tio ĝi celas al la maturigado de la kredo, ĝia enradikigo
en la vivo kaj ĝia elradiado per la atestado
.
24 Pro sia intenso ĉi tiu kateĥismo ne povas mem realigi la adaptadojn en la prezentado kaj en la kateĥizaj metodoj, kiujn postulas la diferencoj en la kuturoj, en la vivoetapoj, en la spirita vivo kaj en la sociaj kaj ekleziaj situacioj de la adresatoj. Tiuj nepraj adaptiĝoj estas tasko de koncernaj kateĥismoj, kaj precipe tasko de la responsuloj por la instruado de la kredantoj.
“Kiu praktikas la oficon de instruisto, fariĝu ‘ĉio al ĉiuj’ (1 Kor 9,22 BIB), por gajni ĉiujn por Kristo … Tiu ne kredu, ke la homoj konfiditaj al ŝia aŭ lia zorgo, ĉiuj estus samaj kaj oni povus ilin ĉiujn instrui en sama maniero laŭ fiksa kaj sekura skemo. Iuj estas “kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj” (1 Pet 2,2 BIB); aliaj komenciĝas kreski en Kristo; iuj ja estas jam en matura aĝo … La vokitaj al tiu ofico devas kompreni, ke en la pludono de la kredo-misteroj kaj de la vivo-ordonoj necesas adapti la instruojn al la pensmaniero kaj al la kapablomaniero de la aŭskultantoj.” (Ĉatechismus Romanus, Antaŭvorto 11).
Precipe – la amo
25 Fine de ĉi tiuj enkondukoj ni memoru al la pastorala principo, kiun esprimas la Roma Kateĥismo tiel:
“La tuta instruado kaj informado devas esti regata de la amo, kiu neniel finiĝas. Kion ajn oni prezentas kiel kreda, espera aŭ farenda ‒ ĉiam estas rekomendenda precipe la amo al nia Sinjoro, por ke ĉiu komprenu, ke ĉiuj verkoj de kompleta kristana virto nur kaj solaj komenciĝas en la amo kaj havas nenion alian celon ol la amo”. (antaŭvorto 10).
Unua parto
La Kredo-Konfeso
Unua alineo
“MI KREDAS” — “NI KREDAS”
26 Kiam ni konfesas nian kredon, ni diras je la komenco: “Mi kredas” aŭ “Ni kredas”. Antaŭ ol ni prezentas la kredon de la eklezio, kiel ĝi estas konata, celebrata en la liturgio, vivata en la observado de la ordonoj kaj en la preĝado, ni demandas nin, kion signifas “kredi”. La kredo estas la respondo de la homo al Dio, kiu sin revelacias kaj sin donacas al la homo, kaj kiu en la serĉado de la lasta senco de sia vivo alportas lumon en pleneco. Do ni rigardas unue tiun serĉadon de la homo (unua ĉapitro), poste la Dian revelacion, per kiu Dio renkontas al la homo (dua ĉapitro), kaj fine la respondon de la kredo (tria ĉapitro).
Unua ĉapitro
La homo estas “Di-kapabla”
I • La deziro al Dio
27 La deziro al Dio estas enskribita al la homo en sian koron, ĉar la homo estas kreita de Dio kaj por Dio. Dio neniam ĉesas tiri la homon al Si. Nur en Dio la homo trovos la veron kaj la feliĉon, kiujn li senĉese serĉas. (355, 1701, 1718)
“Aparta kaŭzo por la homa digno kuŝas en la vokiteco de la homo al la kuneco kun Dio. Al la dialogo kun Dio la homo estas invitita: Li ja nur ekzistas, ĉar li estas kreita de Dio pro amo kaj li estas ĉiam tenita el amo; kaj li ne vivas plene laŭ la vero, kiam li ne libere akceptas tiun amon kaj ne protektiĝas en sia Kreinto.” (GS 19,1)
28 Ekde ĉiam la homoj esprimas multmaniere siajn serĉadojn de Dio per siaj kredokonceptoj kaj per siaj religiaj kondutmanieroj (ekzemple preĝo, ofero, kulto kaj meditadoj). Tiuj esprimomanieroj povas esti plursencaj, sed ili disponeblas tiom, ke oni povas nomi la homon religia estaĵo: (2095-2109, 843, 2566)
Dio “el unu origino faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Ĝin, kvankam Ĝi ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Ĝi ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas” (Apo 17,26.28 BIB)
29 Tiu “plej intima kaj plej vivofortaj kunligo kun Dio” (GS 19,1) ja povas esti forgesata,
miskomprenata, eĉ klare rifuzata. Tiaj sintenoj povas havi diversajn kaŭzojn
: rezistado
kontraŭ la malbono en la mondo, religia nescio aŭ indiferenteco, teraj zorgoj aŭ riĉeco
,
malbona ekzemplo de kredantoj, kontraŭreligiaj pensotendencoj kaj finfine la emo de la
pekema homo sin pro timo kaŝanta
kaj fuĝanta antaŭ la voko de la Sinjoro
. (398, 2123-2128)
30 “Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon” (Psa 105,3 BIB). Ankaŭ se la homo forgesas aŭ rifuzas Dion, Dio ne ĉesas voki ĉiun homon, por ke tiu sercu Ĝin kaj vivu per tio kaj trovu sian feliĉon. Sed tiu serĉado postulas de la homo la tutan fortostreĉon de la pensado kaj la rektan tendencon de la volo, “sinceran koron”, kaj ankaŭ la atestadon de aliaj, kiuj instruas lin serĉi Dion. (368, 2567, 845)
“Granda Vi estas, Sinjoro, kaj laŭdindeĝa; granda estas Via forteco, kaj nemezurebla Via saĝeco. Kaj laŭdi Vin volas la homo, kiu mem estas parto de via kreitaĵo, la homo, kiu ĉie ajn portas sian mortecon, kaj en ĝi la ateston de sia pekeco, kaj la ateston, ke Vi kontraŭas la fierulojn. Kaj tamen li volas Vin laŭdi, la homo, kiu mem estas parto de Via kreitaĵo. Vi pelas nin, por ke ni laŭdu vin kun ĝojoj, ĉar vi kreis nin al Vi, kaj sentrankvila estas nia koro, ĝis ĝi ripozas en Vi” (S-ta Aŭgusteno, conf. 1,1,1).”
II • La vojoj al la Dio-ekkono
31 Ĉar la homo estas kreita laŭ la bildo de Dio kaj vokita ekkoni kaj ami Dion, li serĉante Dion ekkonas certajn “vojojn” atingi la ekkonon de Dio. Oni nomas tiujn ekkonojn ankaŭ “Diopruvoj”, ne en la senco de natursciencaj pruvoj, sed en la senco de kongruaj kaj konvinkaj argumentoj, kiuj igas verajn certecojn.
Tiuj “vojoj” al Dio havas kiel elirpunkto la kreitaĵon - la materian mondon kaj la homan personon:
32 La mondo. Oni povas ekkoni Dion kiel origino kaj celo de la universo el la movado kaj la estiĝado, el la kontingeco, la ordo kaj la beleco de la mondo. (54, 337)
La sankta Paŭlo asertas de la paganoj: “la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili.
Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome,
Lia eterna potenco kaj dieco” (Rom 1,19-20 BIB)
.
Kaj la sankta Aŭgusteno diras: “Demandu la belecon de la tero, demandu la belecon de la maro, demandu la belecon de la aero, kiu etendiĝas kaj vastiĝas, demandu la belecon de la ĉielo…, demandu ĉiujn aĵojn. Ĉiuj respondas al vi: Rigardu, kiel belaj ni estas! Ilia beleco estas konfeso (konfessio). Kiu faris tiun aĵojn spertantajn variadon, se ne la plej Bela (Pulcher), kiu ne spertas variadon?” (sermones 241,2).
33 La homo. Pri la ĉeesto de Dio demandas la homo kun sia malfermiteco por la vero kaj
la belo, kun sia senso por la morala bono, kun sia libereco kaj kun la voĉo de lia konscienco,
kun lia deziro al senfineco kaj feliĉo. En ĉia tio la homo spertas signojn de sia spirito-animo.
“Ĉar la ĝermo de la eterneco, kiun li portas en si, ne lasas sin redukti sur la nuran materion”
(Gaudium et spes 18,1)
, lia animo povas havi sian originon nur en Dio. (366, 1730, 1776,
1703, 2500)
34 La mondo kaj la homo atestas, ke ili havas nek sian ununa kaŭzon nek sian lastan celon en si, sed ke ili partoprenas tute en la ne-origina kaj senfina esto. Sur tiuj diversaj “vojoj” la homo povas atingi la ekkonon, ke ekzistas vero, kiu estas la unua kaŭzo kaj la lasta celo de ĉio, kaj tiu vereco “estas Dio nomata de ĉiuj” (s-ta Tomaso el Akvino, summa theologiæ 1,2,3). (199)
35 La kapableco de la homo ebligas al li ekkoni la ĉeestadon de persona Dio. Sed por ke la homo povu komenci rilaton de konfidenco kun Dio, Tiu volis sin revelacii al la homo kaj doni al li la gracon, povi akcepti tiun revelacion en la kredo. La pruvoj por la ĉeesto de Dio ja povas gvidi al la kredo kaj helpi al la kompreno, ke la kredo ne kontraŭas al la homa racio. (159, 50)
III • La Dio-ekkono laŭ la doktrino de la eklezio
36 “La sankta patrino eklezio firme tenas kaj instruas, ke Dio, la origino kaj la celo de
ĉiuj aĵoj, povas esti sekure ekkonata el la kreitaĵoj kun la natura lumo de la hom racio” (Unua
Vatikana Koncilio, dogmata konstitucio “Dei Filius” Konzil 2: Denzinger 3004)
. Sen tiu
kapablo la homo ne povus akcepti la Dian revelacion. La homo posedas tiun kapablecon, ĉar
li estas kreita “laŭ la bildo de Dio” (Gen 1,27 BIB). (335)
37 En la historiaj kondicoj, en kiuj troviĝas la homo, ja estas tre malfacile por li, Dion ekkoni nur per la lumo de sia racio. (1960)
“Se la la homa racio, por tion simple diri, povas fakte atingi per sia natura forto kaj per sia lumo la veran kaj sekuran ekkonon de la unu persona Dio, kiu protektas kaj gvidas la mondon per Ĝia providento, kaj la naturan leĝon, kio per la kreinto estas metita en nian koron, tamen ne malmultaĵoj baras, ke la sama racio efike kaj fruktodone utiligu tiun al ĝi denaske donitan kapablon. Kio ja etendiĝas al Dio, kaj kio tuŝas la rilatojn ekzistantajn inter la hono kaj Dio - tio estas veroj, kiuj tut supergrimpas la ordon de sensaj aĵoj; kiam ili estas aplikataj al la vivogvidado kaj tiujn formas, ili postulas mem-oferadon kaj abnegacion. La homa racio estas en malfacilaĵoj pri la akirado de tiaj veraĵoj, kaj pro la impulso de siaj sensoj kaj imago, kaj pro siaj malĝustaj avidoj, kiuj originas en la prapeko. Tiel okazas, ke la homoj en tiaj aĵoj volonte kredigas al si, ke estus malĝusta aŭ almenaŭ dubinda, kion ili mem ne volas, ke ĝi estu vera” (Pio la 12a, Enzkliko “Humani Generis” Denzinger 3875).
38 Tial estas necese, ke la homo estu priluminata per la revelacio de Dio pri tio, kio
superas lian racion. Sed li estu priluminata ankaŭ per la revelacio de Dio ankaŭ pri tio, “kio
en demandoj de la religio kaj de la moroj per la racio ja ne estas ne-alirebla”, por ke ĝi “ankaŭ
en la nuna stato de la homaro estu ekkonata de ĉiuj sen malfacilaĵoj, kun fidinda sekureco kaj
sen enmiksaĵo de eraroj” (Pio la 12a, Enzikliko “Humani Generis” Denzinger 3876)
.
(2036)
IV • Kiel paroli pri Dio?
39 La eklezio reprezentas la konvinkon, ke la homa naturo kapablas ekkoni Dion. Per tio ĝi esprimas sian fidon, ke eblas paroli pri Dio al ĉiuj homoj kaj kun ĉiuj homoj. Tiu konvinko estas la bazo de ĝia dialogo kun la aliaj religioj, kun la filozofio kaj kun la sciencoj, sed ankaŭ kun la nekredantoj kaj la ateistoj. (851)
40 Ĉar nia Dio-ekkono estas limigita, tio validas ankaŭ de nia parolado pri Dio. Ni povas nur paroli pri Dio el la vidpunkto de la kreitaĵoj kaj laŭ nia limigita homa ekkono- kaj penso-maniero.
41 Ĉiuj kreitaĵoj montras certan similecon al Dio, precipe la homo, kiu estas kreita laŭ la bildo de Dio. simila al Ĝi. Pro tio respegulas la multaj perfektecoj de la kreitaĵoj (ilia vereco, ilia boneco, ilia beleco) la senfinan perfektecon de Dio. Pro tio ni povas fari eldirojn pri Dio el la perfekteco de Siaj kreitaĵoj, “Ĉar el la grandiozeco kaj beleco de la kreitaĵoj la kreinto estas laŭe imagata” (Saĝ 13,5 BIB) (213, 299).
42 Dio estas majesta super ĉiu kreitaĵo. Pro tio ni devas senĉese nian paroladon pri Ĝi purigi de ĉiuj limiteco, bildeco kaj neperfekteco, por ne intermiksi kun niaj homaj imagoj pri Ĝi la “neeldireblan, nekompreneblan, nevideblan, nekoncepteblan” Dion (liturgio de la Sankta Krizostomo, Eŭkaristia Preĝo). Nia homa vorto neniam atingas la misteron de Dio. (370, 212, 300)
43 Kiam ni tiel parolas pri Dio, nia lingva ja home esprimiĝas, sed tamen ĝi reale rilatas al Dio mem, sed tamen ĝi ne povas Ĝin esprimi en Ĝia senfina simpleco. Ni devas konscii: “Oni ne povas konstati inter la Kreinto kaj la kreito iun eĉ grandan similecon, sen ke estus inter ili eĉ pli granda malsimileco (4a Koncilio en la Laterano, ĉapitro 2, “De errore abbatis Joachim”: Denzinger 806). “Ni ne povas kompreni de Dio, kio Ĝi estas, sed ni povas kompreni nur, kio Ĝi ne estas kaj kiel la aliaj estaĵoj rilatas al Ĝi” (Thomaso el Akvino, summa contra gentiles 1,30). (206)
MALLONGE
44 La homo estas religia estaĵo laŭ sia naturo kaj laŭ sia vokiteco. Ĉar li venas de Dio kaj li iras al Dio, la homo vivas perfektan vivon nur en libervola ligiteco kun Dio.
45 La homo estas kreita vivi en komuneco kun Dio, en kiu li trovas sian feliliĉon. “Kiam mi aliĝos al Vi per mia tuta estaĵo, tiam neniuj doloro kaj mizero premegos min, kaj nur mia tuta de Vi plenigita vivo estos reale vera vivo” (Sankta Aŭgusteno, confessiones 10,28, 39).
46 Se la homo aŭskultas la mesaĝon de la kreitaĵoj kaj la voĉon de sia konscienco, li povas atingi la certecon, ke Dio ekzistas kiel kaŭzo kaj celo de ĉio.
47 La eklezio instruas, ke la unika kaj vera Dio, nia Kreinto kaj Sinjoro, el Siaj
verkoj kun certeco povas esti ekkonata danke al la natura lumo de la racio
.
48 Ni povas vere paroli pri Dio, se ni komenciĝas kun la multeca perfekteco de la kreitaĵoj, per kiu ili similas al la senfine perfekta Dio. Sed nia limigita lingvo ne kapablas elĉerpi Sian misteron.
49 “Sen la Kreinton la kreitaĵo sinkas en la nenion” (Gaudium et spes 36). Pro tio la kredantoj scias per la amo de Kristo sin insiste admonitaj, alporti la lumon de la viva Dio al tiuj, kiuj Ĝin ne konas kaj ne rifuzas.
Dua ĉapitro
DIO ALIRAS AL LA HOMO
50 Per sia natura racio la homo povas ekkoni Dion kun certeco el Ties verkoj. Sed
ekzistas ankoraŭ alia ordo de la ekkono, kiun la homo ne povas ekkoni el propraj fortoj: tiu
de la Dia revelacio
. Per tute libera decido Dio Sin revelacias kaj Sin donas al la homo
revelaciante Sian plej internan misteron, Sian gracan decidon, kiun Ĝi decidis en Kristo por
ĉiuj homoj ekde ĉiu eterneco. Ĝi malkovris plene Sian savoplanon sendante Sian amatan
Filon, nian Sinjoron Jesuon Kriston kaj la Sanktan Spiriton. (1066, 36)
Artikolo 1 • La revelacio de Dio
I • Dio revelacias Sian “gracan decidon”
51 “Plaĉis al Dio kaj Sia boneco kaj saĝeco, Sin mem revelacii, kaj malfermi la misteron de Sia volo, ke la homoj per Kristo, la karniniĝinta Vorto, en la Sankta Spirito havas aliron al la Patro kaj partoprenas en la Dia naturo” (Denzinger 2). (2823, 1996)
52 Dio “loĝante en lumo neatingebla” (1 Tim 6,16 BIB) volas al la homoj, kiujn Ĝi kreis
en libereco, komuniki Sian propran Dian vivon, por akcepti en Sia Unika Filo la homojn kiel
Siajn gefilojn
. Dio Sin rivelanta volas kapabligi la homon, respondi al Ĝi, ekkoni Ĝin kaj
ami Ĝin multe pli, ol la homoj kapablus el si mem.
53 Tiu Dia revelacia decido realiĝas”en agoj kaj vortoj, kiuj estas interligitaj interne” kaj kiuj heligas sin reciproke. (Denzinger 2). En tio kuŝas stranga Dia “eduk-saĝeco”: Dio sin revelacias al la homo en ŝtupoj; Ĝi antaŭpreparas la homon al tio en etapoj, surpreni Sian supernaturan memrevelacion, kiu havas sian kulminon en la persono kaj sendado de la karniĝinta Vorto Jesuo Kristo. (1153, 1950)
La sankta Ireneo el Lyon parolas sub la bildo de la reciproka adaptiĝo de Dio kaj de la homoj ĉiam
denovede tiu Dia pedagogiko. “La Vorto de Dio loĝas en la homo kaj fariĝis al la Homido, por ke la
homo alkutimiĝu, akcepti Dio, kja por ke Dio kutimiĝu loĝi en la homo laŭ la plaĉo de la Patro” (Ireneo,
adversus hæreses 3, 20,2)
II • La ŝtupoj de la revelacio
Dio allasas, ke oni ekkonu Ĝin ekde la komenco
54 “Dio, kiu per la vorto ĉion kreas kaj subtenas, koncedas al la homoj daŭran ateston pri Si en la kreitaĵoj, kaj super tio Ĝi Sin mem ofertas dekomence al la pragepatroj, ĉar Ĝi volis malfermi la vojon de la supernatura savo” (Denzinger 3). Ĝi vokis ilin al intima komuno kun Si vestante ilin kun brila graco kaj justeco. (374, 32)
55 Ĉi tiu revelacio ne estis rompita per la peko de niaj pragepatroj. Ĉar Dio ilin “restarigis post ilia pekofalo … al espero pri la savo per la promeso de la reaĉeto, kaj Ĝi zorgis senĉese por la homara gento, por doni la eternan vivon al ĉiuj, kiuj en la konstanteco de la bonaj verkoj strebas al la savo” (Denzinger 3). (410, 397)
“Kaj kiam la homo pro sia malobeo perdis Vian amikecon, Vi ne forlasis lin sub la povo de la morto … Plurfoje eĉ interligon Vi proponis al la homoj” (Roma Meslibro, Kvara Eŭkaristia Preĝo 118). (761)
La interligo kun Noa
56 Kiam pro la peko la unueco de la homaro estis rompita, Dio klopodis savi la homaron
unue sur la vojo de ĉiu unuopa rompitaĵo. En la interligo, kiun Ĝi faris kun Noaĥ
post la
diluvo, montras sin la Dia savovolo rilate al la “popoloj”, tio signifas: rilate al la homoj, kiuj
“en siaj diversaj landoj … estas ordigitaj ĉiu laŭ sia lingvo kaj siaj gentoj kaj nacioj” (Gen
10,5 BIB)
. (401, 1219)
57 La samtempe kosma, socia kaj religia ordo de la multeco de la popoloj
dampu la
fieron de la falinta homaro, kiu en unanima malboneco
volas sin fari al unuaĵo sammaniere
kiel Babelo
. Sed sekve de la peko
tiu provizora ordo minacas ĉiam denove degliti en la
paganan dekadencon de la politeismo kaj de la diigo de la popolo kaj ties gvidanto.
58 La interligo kun Noaĥ tiom longe validas, kiom longe daŭras la tempo de la popoloj
,
ĝis la proklamado de la evangelio en la tuta mondo. La Biblio adoras kelkajn grandajn
figurojn de la “popoloj”: “Abel la justulon”, la sacerdotan reĝon Melkicedekon
kiel bildo de
Kristo
, la justulojn “Noa, Daniel kaj Ijob” (Jeĥ 14,14 BIB). Tiel la Skribo esprimas, al kiu
pli alta sankteco venas tiuj, kiuj laŭ la interligo de Noa persistas, ke Kristo venos, “kunvenigi
en unu la disĵetitajn filojn de Dio” (Joh 11,52 BIB). (2569,
Dio elektas Abrahamon
59 Por rekonduki al unueco la disigitan homaron, Dio elektas Abramon kaj vokas lin el
lia lando, el inter lia parencaro kaj el la domo de lia patro
, por fari lin al Abrahamo,tio estas
“la patro de multe da popoloj” (Gen 17,5 BIB): “en vi estu benataj ĉiuj popoloj de la tero”
(Gen 12,3 LXX)
. (145, 2570)
60 La popolo elirinta el Abrahamo fariĝas portanto de promesoj faritaj al la patriarĥo,
elektita popolo
, kiu estas vokita prepari la kolektadon de ĉiuj infanoj de Dio en la unueco de
la eklezio
. Tiu popolo fariĝas rizomo, al kiu engreftataj la kredante fariĝintaj paganoj
.
(706, 762, 781)
61 La patriarĥoj, la profetoj kaj aliaj grandaj figuroj de la Malnova Testamento estis kaj estas ĉiam honorataj kiel sanktuloj en ĉiuj liturgiaj tradicioj.
Dio estigas Sian popolon Izraelon
62 En la tempo post la patriarĥoj Dio Izraelon faras Sia popolo. Ĝi liberigis ĝin el la
sklaveco en Egiptujo , interligas kun ili en la Sinaja ligo kaj donas al ĝi per Moseo leĝon, por
ke ĝi agnosku Ĝin la unikan, vivan kaj veran Dion, la prozorgeman Patron kaj la justan
juĝanton, por ke ĝi servu Ĝin kaj atendu la promesitan elaĉetanton
. (1961, 2060, 2574)
63 Izraelo estas la sacerdota popolo de Dio
, super kiu “la nomo de la Eternulo ... estas”
(Rea 28,10 BIB). Izraelo estas tiu popolo, “ al kiu Dio unue parolis (Römisches Messbuch
[germana Roma Misalo], Sankta Vendredo 13: Grandaj Propetoj 6) (839), la popolo de “la pli
aĝaj fratoj” en la kredo de Abrahamo
. (204, 2810)
64 Per la profetoj Dio edukas sian popolon, ke ĝi esperu al la savo, kaj atendu novan
eternan interligon, kiu estas destinita por ĉiuj homoj
kaj estas skribata en la korojn
. La
profetoj anoncas radikalan elaĉeton de la Dia popolo, la purigadon de ĉiuj ĝiaj misfaroj
,
savo, kiu ampleksos ĉiujn popolojn
. Precipe la malriĉuloj kaj la humiluloj de la Sinjoro
fariĝos portantoj de tiu espero. Sanktaj virinoj kiel Sara, Rebeka, Raĥel, Mirjam, Debora,
Hana, Judit kaj Ester la vivo-esperon de Izraelo vivtenas, kies plej pura bildo estas Maria
.
(489, 711, 1965)
II • Kristo Jesuo - le peranto kaj la abundo de la tua revelacio
En Sia vorto Dio ĉion diris
65 “Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo” (Heb 1,1-2 BIB). Kristo, la homiĝinta Filo de Dio, estas la perfekta, nesuperebla, ununaskita Vorto de la Patro. En Li la Patro ĉion diras, kaj estas neniu alia Vorto ol tio. Tion la sankta Johano de la Kruco lumplene esprimas en sia interpretado de Heb 1,1-2.) (102)
“Post kiam Ĝi donacis al ni Sian Filon, kiu estas Ĝia Vorto, Dio povis donaci al ni neniun alian Vorton. Ĝi ĉion parolis ĉefe en ĉi unu Vorto, kaj pli Ĝi ne volas diri ... Ĉar kion Ĝi iam parolis nur parte al la profetoj, tion Ĝi nun parolis kiel tuto doninte al ni la tuton, Sian Filon (516). Kiu do nun volas Ĝin ankoraŭ demandi aŭ havi de Ĝi viziojn aŭ revelaciojn, tiu ne nur malracie agus, sed li ec ofendus Dion, ĉar li direktus siajn okulojn ne nur al Kristo sen iu deziro al io alia aŭ al novaĵoj” (Carm. 2,22) (2717).
Ne plu estos alia revelacio
66 “Pro tio la kristana savo-ordo, tio estas la nova kaj nun definitiva interligo, neniam pasos, kaj antaŭ la glorplena aperaĵo de nia Sinjoro Jesuo Kristo oni ne plu rajtas atendi novan publikan savo-ordon” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 4). Kvankam la revelacio estas definitiva, ties enhavo ne estas tute elĉerpita; restas la tasko de la kristana kredo, iom post iom en la jarcentoj elĉerpi ties tutajn konsekvancojn.
67 En la jarcentoj okazis tielnomataj “privataj revelacioj”, de kiuj kelkaj estas agnoskitaj de la eklezia aŭtoritato. Sed ili ne apartenas al la dogmaro. Ili ne ekzistas por “kompletigi” aŭ “pliperfektigi” la definitivan revelacion de Kristo, sed ili helpu, en certa periodo pli profunde el vivi el tiu revelacio. La kredosenso de la kredantoj scias sub la gvid-ofico de la eklezio distingi kaj akcepti, kio en tiaj revelacioj estas al la eklezio vera voko de Kristo aŭ de liaj sanktuloj. (93, 84)
La kristana kredo ne povas akcepti “revelaciojn”, kiuj pretendas la en Kristo finitan revelacion superi aŭ korekti, kiel estas uzo ĉe certaj nekristanaj religioj kaj ofte ankaŭ ce certaj pli novaj sektoj, kiuj baziĝas sur tiaj “revelacioj”.
MALLONGE
68 Dio sin revelaciis kaj sin doncacis pro amo al la homo. Tiel Ĝi donas al la demando laŭ la senco kaj la celo de la vivo riĉegan kaj definitivan respondon, kiun la homo demandas.
69 Dio sin revelacias al la homo per tio, ke Ĝi iom post iom per agoj kaj vortoj komunikas al li Sian misteron.
70 Trans Sia mem-atestado en la kreitaĵoj Dio sin mem publikigis al niaj
pragepatroj. Ĝi parolis al ili; post la pekofalo Ĝi promesis al ili la savon
kaj
oferis al ili Sian interligon.
71 Dio faris kun Noa interligon eternan, interligon inter Si kaj ĉiuj vivantaj estaĵoj
.
Kiom daŭras la mondo, tiom ankaŭ daŭras tiu interligo.
72 Dio elektis Abrahamon kaj faris kun li kaj liaj posteuloj interligon. El ĝi Ĝi evoluigis por Si popolon, al kiu Ĝi per Moseo revelaciis la leĝon. Ĝi preparis tiun popolon per la profetoj ricevi la savon destinitan por la tuta homaro.
73 Dio Sin tute revelaciis sendinte Sian propran Filon, en kiu Ĝi faris Sian interligon por ĉiam. Kristo estas la definitiva Vorto de la Patro. Pro tio post Li ne plu estos iu plia revelacio.
Artikolo 2 • La pludonado de la Dia revelacio.
74 Dio “volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.” (1 Tim 2,4 BIB),
tio signifas: al la scio pri Jesuo Kristo
. Pro tio Kristo devas esti proklamata al ĉiuj popoloj
kaj al ĉiuj homoj, kaj la revelacio devas atingi la limojn de la tero. (851)
“Kion Dio revelaciis por la savo de ĉiuj popoloj, tio daŭrigu eterne – tiel Ĝi ordonis en Sia granda boneco – kaj ĝi estu pludonata al ĉiuj generacioj” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 7).
I • La Apostola Tradicio
75 “Kristo, la Sinjoro, en kiu la tuta revelacio de la plej alta Dio perfektiĝas, donis al la apostoloj la taskon, la evangelion, antaŭe anoncitan per la profetoj, kaj poste proklamitan per la propra buŝo de Li mem, prediki al ĉiuj kiel fonto de ĉiuj savigaj veroj kaj de la morala doktrino, kaj tiel peri al ili Diajn donojn” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 7). (171)
La apostola prediko …
76 Laŭ la volo de la Sinjoro okazis la pludono per du manieroj:
‒ buŝe “per la apostoloj, kiuj en buŝa prediko, per ekzemplo kaj institucioj pludonis tion, kion ili aŭ ricevis per la buŝo de Kristo en la kunesto kun Li kaj per Liaj verkoj aŭ kion ili lernis sub la inspirado de la Sankta Spirito”;
‒ skribe “per tiuj apostoloj kaj apostolaj viroj, kiuj sub la inspirado de la sama Sankta Spirito notis la mesaĝon de la savo (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 7).
… daŭrigata en la apostola sukceso
77 “Por ke la evangelio en la eklezio ĉiam estu nelezite kaj vive konservata, la apostoloj postlasis episkopojn kiel siaj posteuloj, al kiuj ili transdonis sian propran instru-oficon” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 7) . Ĉar necesis “konservi ĝis la fino de la tempoj neinterrompite la apostolan predikon, kiu en la inspiritaj libroj aparte esprimiĝas” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8). (861)
78 Tiu viva transdono okazanta en la Sankta Spirito estas nomata “tradicio” diferenca de la tradicio de la Sankta Skribo, sed malvaste kun ĝi ligita. “Tiel la eklezio daŭrigas en sia doktrino, ĝia vivo kaj ĝia kulto peri al ĉiuj generacioj ĉion, kio ĝi mem estas, ĉion, kio ĝi kredas” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8). “La eldiroj de la sanktaj patroj atestas la vivigan realecon de tiu tradicio, kies riĉaĵoj fluas en la agado kaj vivo de la kredanta kaj preĝanta eklezio” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8) (174, 1124, 2651)
79 Tiel restas aktuala kaj efika en la eklezio la memkomunikado de la Patro per la Vorto en la Sankta Spirito: “Kaj tiel Dio, kiu iam parolis, senĉese estas en interparolo kun la fianĉino de Ĝia amata Filo, kaj la Sankta Spirito, per kiu la viva voĉo de la evangelio resonas en la eklezio kaj tra la mondo, gvidos la kredantojn en ĉian veron kaj lasas loĝi la vorton de Kristo inunde inter ili (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8).
I • La rilato inter la Tradicio kaj la Sankta Skribo
Komuna fonto …
80 La Sankta Tradicio kaj la Sankta Skribo estas mallarĝe ligitaj inter si kaj havas kvotojn unu ĉe la alia. Havante la saman fonton ambaŭ kunfluas en unun kaj strebas al la sama celo (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 9). Ambaŭ reprezentigas kaj fruktigas en la eklezio la misteron de Kristo, kiu promesis resti ĉe la Siaj “ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo d la mondaĝo” (Mat 28,20 BIB).
… du variaj manieroj de la tradicio
81 “La Sankta Skribo estas la parolo de Dio tiom, kiom ĝi estas skribita sub la spireto de la Sankta Spirito.” Sed la Sankta Tradicio pludonas la Vorton de Dio, kio de Kristo la Sinjoro kaj de la Sankta Spirito estas konfidita al la apostoloj, nedifektite al ties posteuloj, por ke tiuj sub la luma gvidado de la Spirito de la vero ĝin fidele konservu, klarigu kaj disvastigu” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 9).“Tiel estiĝas, ke la eklezio”, al kiu estas konfidita la transdono kaj la interpretado de la revelacio, “ne nur sole el la Sankta Skribo ĉerpu ĝian certecon pri ĉia revelacio. Pro tio kun la sama sento de la dankeco kaj kun la sama respekto ambaŭ estas akceptendaj kaj estimendaj” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 9). (113)
Apostola Tradicio kaj eklesia Tradicio
83 La tradicio [aŭ Tadicio], de kiu ni parolas ĉi tie, devenas de la apostoloj kaj transdonas tion, kion ili elprenis el la instruo kaj el la ekzemplo de Jesuo, kaj kion ili perceptis de la Sankta Spirito. La unua kristana generacio ja ankoraŭ ne havis skriban Novan Testamenton, kaj la Nova Testamento mem atestas la okazaĵon de viva Tradicio.
La teologiaj, disciplinaj, liturgiaj aŭ religiaj tradicioj [aŭ Tradicioj], kiuj iom post iom estiĝis en la lokaj eklezioj, estas io alia. Ili prezentas apartajn esprimo-formojn de la granda tradicio, adaptitajn al la diversaj lokoj kaj tempoj. Ili en la lumo de la granda tradicio sub la gvidado de la instru-ofico povas esti konservataj, ŝanĝataj aŭ forlasataj. (268, 1202, 2041)
III • La interpretado de la kredo-heredo
La kredo-heredo estas konfidita al la eklezio kiel tutaĵo
84 La dogmaro
(depositum fidei) enestanta en la Sankta Tradicio kaj en la Sankta Skribo
estas konfidita de la apostoloj al la eklezio kiel tutaĵo. “La tuta sankta popolo estante sindona
al ĝi, kune kun siaj paŝtistoj, daŭre persistas en la doktrino kaj komunumo de la apostoloj, ĉe
la pano-dispecigo kaj ĉe la preĝoj tiel, ke per la persistado en la tradiciita kredo, en ties
realigo kaj konfesado, estiĝas unika kunsono inter la estroj kaj la kredantoj” (Dua Vatikana
Koncilio: Dei Verbum 10). (233, 857, 871)
La instru-ofico de la eklezio
85 “La tasko, aŭtente interpreti la skribitan aŭ tradiciitan vorton de Dio, estas konfidita sole al la viva instru-ofico de la eklezio” – tio signifas, al la episkopoj en komunumo kun la posteulo de Petro, la episkopo de Romo – “kies plenpovo estas uzata en la nomo de Jesuo Kristo” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 10). (888-892, 2032-2040)
86 “La instru-ofico ne staras super la Dia Vorto, sed servas al Ĝi, nur tion instruante, kio estas tradiciita, ĉar ĝi ja nur tion (la Vorton de Dio) respektoplene aŭdas, sankte konservas kaj fidele klarigas laŭ Dia instrukcio kaj kun la subteno de la Sankta Spirito, kaj ĉion, kion ĝi prezentas kredenda kiel revelaciita, ĝi ĉerpas el ĉi tiu unu heredo de la kredo” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 10). (688)
87 La kredantoj al si en la memoron vokas la Vorton de Kristo al la apostoloj “Kiu vin
aŭskultas, tiu min aŭskultas” (Luk 10,16 BIB)
kaj ili volonte akceptas la instruojn kaj
direktivojn, kiuj donas al ili la paŝtistoj en diversaj formoj. (2037, 1548)
La dogmoj de la kredo
88 La instru-ofico de la eklezio pleni efektivigas la de Kristo ricevitan aŭtoritaton, kiam ĝi difinas dogmojn, tio signifas, kiam ĝi en formo deviganta la kristanan popolon al nerevokebla kredo-konsento prezentas verojn, kiuj enteniĝas en la Dia revelacio, aŭ kiam ĝi en definitiva maniero prezentas verojn, kiuj kun tio staras en necesa kunligo. (888-892, 2032-2040)
89 Nia spirita vivo kaj la dogmoj staras en organa kunligo. La dogmoj estas lumoj sur nia
kredovojo, ili heligas kaj sekurigas ĝin. Inverse per ĝusta vivo estas malfermataj nia racio kaj
nia koro, por akcepti la lumon de la kredodogmoj
. (2625)
90 La reciprokaj interligitecoj inter la dogmoj kaj ties interna interrilato estas troveblaj en
la tuto de la revelacio de la mistero de Kristo
. En tio estas pripensinde: ekzistas “ordo aŭ
‘hierarkio’ de la veroj de la katolika doktrino, ĉar ilia kunligo kun la fundamento de la
kristana kredo estas diferenca.” (Universitatis integratio 11) (114, 158, 234)
La supernatura kredo-senso
91 Ĉiuj kredantoj partoprenas en la registrado kaj pludonado de la revelaciita vero.
Iliicevis la unktadon de la Sankta Spirito, kiu ilin instruas
kaj enkondukas en ĉian veron
.
(737)
92 “La tuteco de la kredantoj … en la kredo ne povas erari, kaj ĉi tiun ĝian apartan kvaliton ĝi publikigas per la supernatura kredo-senco de la tuta popolo, kiam ĝi flanke de la episkopoj ĝis al la lastaj kredantaj laikoj esprimas sian ĝeneralan interkonsenton en aferoj de la kredo kaj de la moroj” (Lumen gentium 12). (785)
93 “Per tiu kredo-sento, kiu de la spirito de la vero estas vekita kaj subtenata, la popolo de Dio sub la gvidado de la sankta instru-ofico pendas … en la kredo transdonita nerevokeble al la sanktuloj, kun ĝusta juĝo ĉiam pli profunden enpenetras en ĝin, kaj ĝin ĉiam pli plene aplikas en la vivo” (Lumen gentium 12). (889)
La kreskado en la kredokompreno
94 Danke al la helpo de la Sankta Spirito povas kreski la kompreno de la realeco kaj la formulado de la kredoheredo en la vivo de la eklezio: (66)
‒ “pro la pripensado kaj la studado de la kredantoj, kiuj tion konsideras en la koroj”
(Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8); precipe “la teologia esplorado … klopodu pli
profundan ekkonon de la revelaciita vero” (Gaudium et spes 62, 7)
; (2651)
‒ “pro la interna kompreno de la spiritaĵoj, kiujn ili spertas” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8); “la Diaj vortoj kreskas kun al legantoj” (s-ta Gregoro la Granda, hom. Ez. 1,7,8); (2038, 2518)
‒ pro la kerigmo de tiuj, kiuj kun la posteulado en la episkopa ofico ricevis la certan graco-donon de la vero (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8).
95 “Montriĝas do, ke la Sankta Tradicio, la Sankta Skribo kaj la instru-ofico de la eklezio laŭ la saĝega decido de Dio estas tiel interplektitaj kaj aliĝitaj unu kun ĉiu alia, ke unu sen la alia ne povas ekzisti, kaj ke ĉiuj kune, ĉiu siamaniere kontribuas efike al la savo de la animoj per la agado de la unu Sankta Spirito” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 10,3).
MALLONGE
96 Kion Kristo konfidis al la apostoloj, tion tiuj, inspiritaj de la Sankta Spirito, en sia prediko kaj skribe pludonis al ĉiuj generacioj ĝis la glora reveno de Kristo.
97 “La Sankta Tradicio kaj la Sankta Skribo formas la unu sanktan postlasaĵon de la Dia Vorto konfidita al la eklezio” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 10). En tio rigardas la pilgrimanta eklezio kiel en spegulo Dion, la fonton de ĉiuj siaj riĉaĵoj.
98 “Tiel la eklezio en sia instruado, en sia vivo kaj en sia kulto daŭrigas kaj peras al ĉiuj generacioj ĉion, kio ĝi mem estas, ĉion, kio ĝi kredas” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 8).
99 Danke al sia supernatura kredosenso la tuta popolo de Dio ricevas senĉese la donon de la Dia revelacio, enpenetras pli profunden en ĝin kaj plene vivas el ĝi.
100 La tasko interpreti devige la Vorton de Dio estas konfidita ekskluzive al la instru-ofico de la eklezio, la papo kaj la kun li en komuno estantaj episkopoj.
Artikolo 2 • La Sankta Skribo
I • Kristo – la unika Vorto de la Sankta Skribo
101 Por revelaciiĝi al la homoj, Dio en Sia bonvolema boneco parolas al la homoj en homaj vortoj: “La Diaj Vortoj, esprimataj per homa lango, fariĝis similaj al homa parolado, kiel iam la Vorto de la eterna Patro fariĝis simila al la homo per la akcepto de la karno de homa malforteco” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 13).
102 Per ĉiuj vortoj de la Sankta Skribo Dio diras nur unu vorton: Sia unnaskita Vorto, en
kiu Ĝi eldiras Sin mem
. (65, 2763)
“La unu sama Dia Vorto disvastiĝas tra ĉiuj Skriboj; La unu sama Vorto sonas en la buŝo de ĉiuj sanktaj skribistoj. Ĉar Ĝi en la komenco estis Dio ĉe Dio, Ĝi bezonis neniujn silabojn, ĉar Ĝi ne estas kaŭzita de momenta situacio! (S-ta Aŭgusteno, ennarratio en Psalmos 103,4,1).
103 Pro tiu kaŭzo la eklezio ĉiam honoris la Sanktajn Skribojn kiel la Korpon de Kristo
mem. Ĝi donas al la kredantoj seninterrompe la panon de la vivo, kion ĝi ricevas de la tablo
de la Dia Vorto kaj de la Korpo de Kristo
. (1100, 1184, 1378)
104 En la Sankta Skribo la eklezio daŭre trovas sian nutraĵon kaj sian forton
, ĉar en Ĝi
ĝi ricevas ne nur iun homan vorton, sed tion, kio la Sankta Skribo vere estas: la Dian
Vorton
. “Ĉar en la Sanktaj Skriboj la Patro, kiu estas en la ĉieloj, amoplene venas renkonten
al Siaj infanoj kaj dialogas kun ili. (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 21).
II • Inspirateco kaj vero de la Sankta Skribo
105 Dio estas la aŭtoro de la Sankta Skribo. “La de Dio revelaciita, kio skribe enestas kaj prezentiĝas en la Sankta Skribo, estas notita sub la spiro de la Sankta Spirito.”
“Ĉar la sankta patrino eklezio pro la apostola kredo kredas sanktaj kaj kanonaj la librojn kaj de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj en sia tuteco kun ĉiuj siaj partoj, ĉar ili estas skribitaj pro inspiro de la Sankta Spirito, havas Dion kiel aŭtoron kaj kiel tiaj estas transdonitaj al la eklzio” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 11).
106 Dio inspiris la homajn aŭtorojn de la Sankta Skribo. “Al la koncipado de la Sanktaj Libroj Dio elektis homojn, kiuj servu al Ĝi per la uzado de siaj propraj kapabloj kaj fortoj per tio, ĉian tion kaj nur tion, kion Ĝi mem volis – efika en ili kaj per ili – kiel veraj aŭtoroj skribe transdoni (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 11).
107 (702) La inspiritaj libroj instruas la veron. “Ĉar do ĉio, kion eldiras la inspiritaj aŭtoroj aŭ hagiografoj, devas valori kiel eldirita de la Sankta Spirito, oni devas konfesi pri la Sanktaj Libroj, ke ili sekuraj, fidelaj kaj sen eraro instruas la veron, kion Dio volis havi notita pro nia savo en sanktaj skribaĵoj.”
108 La kristana kredo ne estas “libroreligio”. La Kristanismo estas le religio de la “Vorto”
de Dio, “ne de skriba muta vorto, sed de la homiĝinta viva Vorto” (Bernhard el Clairvaux:
homilia super missus est 4,11). Kristo, la eterna Vorto de la viva Dio, devas per la Sankta
Spirito malfermi
nian spiriton “por la kompreno de la Skribo”, por ke Ĝi ne restu malviva
vorto.”
III • La Sankta Skribo estas la interpreto de la Skribo
109 En la Sankta Skribo Dio parolas al la homo home. Por bone interpreti la Skribon, do
estas atendende al tio, kion la homaj aŭtoroj vere volis diri kaj kion Dio volis revelacii al ni
.
110 Por kompreni la eldir-intencojn de la skribo-aŭtoroj, on devas atenti la cirkonstancojn de ilia tempo kaj kulturo, kaj la en ilia tempo kutimajn penso-, parolo- kaj rakontokutimojn. “Ĉar la vero estas ciam alie prezentata kaj esprimata en tekstoj aŭ en aliaj parolo-ĝenroj, kiuj estas en diversaj manieroj historiaj, profetaj kaj poeziaj” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 12,2).
111 Ĉar la Skribo estas inspirita, troviĝas ankoraŭ alia, ne malpli grava principo por la ĝusta interpretado, sen kio la Skribo restus malviva litero: “La Sankta Skribo estas legenda kaj interpretenda en la sama spirito, en kio ĝi estas skribita” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 12,3).
Por interpretado de la Skribo laŭ la Spirito, kiu ĝin inspiris, la dua Vatikana Koncilio donas
tri kriteriojn
:
112 (128) 1. Zorge atenti “la enhavon kaj la unuecon de la tuta Skribo”. Ankaŭ se la
libroj, el kiuj la Skribo estas kunmetita, estas tre variaj, la Skribo tamen estas unueco pro la
unueco de la plano de Dio, kies centro kaj koro estas Jesuo. Ekde Lia pasĥo Lia koro estas
malferma
. (368)
“Sub la ‘koro
de Kristo’ estas komprenenda la Sankta Skribo, kiu publikigas la koron de Kristo. Tiu koro
estis fermita antaŭ la pasiono, ĉar la Skribo estia malhela. Post la pasiono la Skribo estas malfermita, por ke
tiuj, kiuj Ĝin nun komprenas, pripensas kaj diferencigas, kiel la profetado estas interpretenda (S-ta Tomaso
el Akvino: expositio en Psalmos 21,11).
113 2. Legi la Skribon “en la viva tradicio de la tut-eklezio”. Laŭ sentenco de la patroj
“la Sankta Skribo estas skribita pli en la la koron de la eklezio ol sur pergamenton”
. La
eklezio ja gardas ja en sia Tradicio la vivan memoron de la Dia Vorto, kaj la Sankta Spirito
donas al ĝi la spiritan interpredadon de la Skribo, “… laŭ la spirita senco, kiun la Spirito
donacas al la eklezio” (Origeno, homiliæ in Leviticum 5,5). (81)
114 3. Atenti “la analogion de la kredo”
. Sub “analogio de la kredo” ni komprenas la
kunligon de la kredo-veroj reciproke kaj en la tuta plano de la revelacio. (90)
La multobla skribosignifo
115 Laŭ antikva tradicio la signifo de la Skribo estas duobla: la vorta kaj la spirita. Tiu
lasta povas esti alegoria, morala aŭ anagoga. La profunda interkonsento de tiuj kvar signifo-enhavoj sekurigas al la viva legaĵo de la Skribo en la eklezio sian tutan riĉecon.
116 La vorta senco estas tiu, kiu estas la senco laŭ vortoj de la Skribo kaj per la ekzegezo uzata, kiu orientiĝas ĉe la reguloj de la ĝusta teksto-interpretado. “Ĉiu senco [de la Sankta Skribo] baziĝas sur la vorta (s-ta Tomaso el Akvino, summa theologiæ 1,1,10 ad 1). (110-114)
117 La spirita senco. Danke al la unueco de la Dia plano ne nur la skriboteksto, sed ankaŭ la realeco kaj la eventoj, de kiuj tiu teksto parolas, povas esti signoj.
1. La alegora senco. Ni povas gajni pli profundan komprenon de la eventoj, kiam ni ekkonas
la signifon, kiun ili havas en Kristo. Tiel estas la trairo tra la ruĝa maro signo de la venko
de Kristo kaj kun tio de la bapto
.
2. La morala senco. La okazaĵoj, de kiuj estas parolata en la Skribo, instigu nin al la ĝusta
agado. Ili estas “al ni kiel ekzemplo … al ni kiel averto … surskribitaj (1 Kor 10,11
BIB)
.
3. La anagoga senco. Ni povas vidi eventojn kaj okazaĵon en ilia eterrna sinifo, kiuj gvidas
nin al la eterna hejmlando [greke: “anagogé ”]. Tiel la eklezio sur la tero estas sgno de la
eterna Jerusalemo
. (1101)
118 Distiko el la mezepoko resumas la signifon de la kvar enhavaĵoj:
“Litteræ gesta docet, quid credas alegoria.
Moralis quid agas, quo tendas allegoria”
[La litero instruas la resulton; kion vi kredu, la alegorio;
la moralo, kion vi agu; kien vi strebu, la anagogio.]
(Aŭgusteno el Danlando, Rotulus pugillaris, I).
119 “Tasko de la ekzegeto … estas, celi laŭ ĉi tiuj reguloj al pli profunda kompreno kaj klarigado de la senco de la Sankta Skribo, por ke tiel kvazaŭ surbaze de sciencaj preparoj maturiĝu la juĝo de la eklezio. Ĉio, kio rilatas al la maniero de la skribo-interpretado, fine apartenas al la juĝo de la eklezio, kiu realigas la Dian taskon kaj servon, konservi la Dian Vorton kaj interpreti ĝin” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 12,3). (94)
“Mi eĉ ne kredus al la evangelio, se min ne instigus la aŭtoritato de la katolika eklezio (s-ta Aŭgusteno: contra epistulam Manichæi quam vocant fundamenti 5,6). (113)
IV • La kanono de la Skribo
120 La Apostola Tradicio lasis al la eklezio distingi, kiuj skriboj estu surprenataj en la
liston de la sanktaj libroj
. Tiu kompleta listo estas nomata “kanono” de la Sanktaj Skriboj.
Laŭ ĝi la Malnova Testamento konsistas el 46 (45, kiam oni kunprenas Jeremian [Jer] kaj
Sentencon [Sen]) kaj la Nova Testamento el 27 Skriboj
:
Malnova Testamento: Genezo (Gen), Eliro (Eli), Levidoj (Lev), Nombroj (Nom), Readmono (Rea), Josuo vrk Krankenversicherung(Jos), Juĝistoj (Juĝ), Rut (Rut), la du libroj Samuel (1 Sam, 2 Sam), la du libroj de la Reĝoj (1 Reĝ, 2 Reĝ), la du libroj de la Kroniko (1 Kron, 2 Kron), Ezra (Ezr), Neĥemia (Neĥ), Tobit (Tob), Judit (Jud), Ester (Est), la du libroj de la Makabeoj (1 Mak, 2 Mak), Jjob (Ijo), Psalmoj (Psa), Sentencoj / Proverboj (Sen), Predikanto /Kohelt (Koh), Alta Kanto (Kan), Saĝeco (Saĝ), Siraĥido (Sir), Jesaja (Jes), Jeremia (Jer), Plorkantoj / Lamentado (Lam), Baruĥ (Bar), Jeĥezkel (Jeĥ), Daniel (Dan), Hoŝea (Hoŝ), Joel (Joe), Amos (Amo), Obadja (Oba), Jona (Jon), Miĥa (Miĥ), Naĥum (Naĥ), Ĥabakuk (Ĥab), Cefanja (Cef), Ĥagaj (Ĥag), Zeĥarja (Zeĥ), Maleaĥi (Mal).
Nova Testamento: La evangelioj laŭ Mateo (Mat), Marko (Mar), Luko (luk) kaj Johano (Joh), la Agoj de la apostoloj (Ago), la leteroj de Paŭlo al la Romanoj (Rom), la unua kaj la dua al la Korintanoj (1 Kor) (2 Kor), al la Galatoj (Gal), al la Efesoj (Efe), al la Flipiamoj (Fil), al la Koloseanoj (Kol), la unua kaj la dua al la Tesalonikanoj (1 Tes), (2 Tes), la unua kaj la dua al Timoteo (1 Tim), (2 Tim), al Tito (Tit), al Filemon (Flm), la letero al la Hebreoj (Heb), la letero al Jakobo (Jak), la unua kaj la dua letero al Petro (Pet), la tri leteroj de Johano (1 Joh), (2 Joh), (3 Joh), la letero de Judas (Jud), kaj la Apokalipso de Johano (Apo).
La Malnova Testamento
121 La Malnova Testamento estas neĉesebla parto de la Sankta Skribo. Ties libroj estas
inspiritaj de Dio kaj havas daŭran valoron
, ĉar la Malnova Testamento neniam estas
nuligita. (1093)
122 “La savoplano de la Malnova Testamento etendiĝis precipe al tio: Prepari la alvenon de Kristo, de la elaĉetanto de ĉio, …”. Kvankam la libroj de la Malnova Testamento “entenas ankaŭ neperfektaĵojn kaj kaŭzitaĵojn de la momenta situacio” ili tamen atestas pri la eduk-arto de la savo-aga amo de Dio. Ili enhavas “majestajn instruojn pri Dio, savoplenan saĝon pri la vivo de la homo kaj mirindajn preĝo-trezorojn” (2506); en ili “fine estas kaŝita la sekreto de nia savo” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 15). (702, 762, 708)
123 La kristanoj adoras la Malnovan Testamenton kiel vera Vorto de Dio. La penson nuligi la Malnovan Testamenton, ĉar la Nova ĝin malvalidigintus [Markionismo], la ekleia ĉiam firme rifuzis.
La Nova Testamento
124 “La Dia Vorto, kio estas la forto de Dio por ĉiu, kiu kredas, sin montras kaj evoluas
sian forton precipe en la Skriboj de la Nova Testamento”. (Dua Vatikana Koncilio: Dei
Verbum 17). Tiuj Skriboj ofertas al ni la definitivan veron de la Dia revelacio. Ilia centra
temo estas Jesuo Kristo, la homiĝinta Filo de Dio, Liaj agoj, Lia instruo, Lia sufero kaj Lia
glorado kaj la komencoj de Lia eklezio sub la agado de la Sankta Spirito
.
125 La evngelioj estas la centra parto de ĉiuj Skriboj kiel “ĉef-atesto por la vivo kaj instruado de la karniĝinta Vorto, nia Elaĉetanto” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 148). (515)
126 Dum la estigo de la evangelioj oni povas distingi tri ŝtupojn:
1 La vivo kaj la instru-agado de Jesuo. La eklezio firmtenas, ke la kvar evangelioj, “kies historieco ĝi jesas senhezite, fidinde tradicias, kion Jesuo, la Filo de Dio, en Sia vivo vere faris kaj instruis inter la homoj por ties eterna savo ĝis al tiu tago, kiam Li estis levita [en la ĉielon]”.
2 La buŝa tradicio. La apostoloj “post la suprenlevo de la Sinjoro tradiciis al siaj aŭskultantoj, kion Li mem diris kaj faris, kun tiu plej plena kompreno, kion ili havis, instrukciitaj per la mirindaj okazaĵoj ĉirkaŭ Kristo kaj instruitaj per la lumo de la Spirito de la vero”. (76)
3 La verkado de la evangelioj. “La sanktaj verkantoj skribis ja kvar evangeliojn, elektante ili selektis kelkaĵojn el la multo, kio estis aŭ buŝe aŭ jam skribe tradicita, kunigante aliaĵojn, aŭ rigardante al la stato de la eklezio ili klarigis kelkaĵojn konservante finfine la manieron de la predikado, sed ĉiam tiel, ke ili predikis al ni veraĵojn kaj sinceraĵojn pri Jesuo (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 19). (76)
127 La kvarforma evangelio okupas unikan position en la eklezio. Tion atestas ĝia adorado en la liturgio kaj la nekomparebla altira forto, kion ĝi ĉiam efikis sur la sanktulojn. (1154)
Ne ekzistas instrukcio, kio estus pli bona, pli valora kaj pli mirinda ol la teksto de la evangelio. Vidu kaj kaptu, kion nia Sinjoro kaj Majstro, Kristo, instruis en Siaj vortoj kaj efikis en Siaj agoj (S-ta Cezaria la pli juna).
“Precipe la evangelio alparolas min dum miaj internaj preĝoj; En ĝi mi trovas ĉion, kio necesas por mia povra animo. Mi malkovras en ĝi ĉiam novajn ekkonojn, kaŝitajn misterajn sencojn” (S-ta Tereza de la infano Jesuo: manuscrits autobiographiques A 83v).
La unueco de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj
128 Jam en la tempoj de la apostoloj
kaj poste en ties tuta tradicio la unueco de la Dia
plano klariĝis en ambaŭ Testamentoj de la eklezio per la tipologio. Tiu en la verkoj de Dio en
la Malnova Testamento trovas “antaŭformojn” [tipologiojn] de tio, kion Dio poste plenumiĝis
en la pleneco de la tempoj per la persono de Sia homiĝinta Vorto. (489)
129 La kristanoj do legas la Malnovan Testamenton en la lumo de Kristo la mortinta kaj
reseurektinta. Tiu tipologia leĝado publikigas la neelĉerpeblan senco-enhavon de la Malnova
Testamento. Ĝi ne rajtas forgesigi, ke tiu retenas propran valoron de la revelacio, kiun nia
Sinjoro mem donis al ĝi
. Ĉetere la Nova Testamento estu legata ankaŭ en la lumo de la
Malnova Testamento. La kristana prakateĥizo daŭre rerilatis al tio
. Laŭ malnova devizo la
Nova Testamento estas ĉikaŭvolvita de la Malnova: “Novum in Vetere latet et in Novo Vetus
patet” (S-ta Aŭgusteno: quæstiones in Heptotechum 2,73)
. (1968, 651, 2055)
130 La tipologio signifas la alpremo de la Dia plano al sia plenumo, ĝis kiam finfine “Dio estu ĉio en ĉio” (1 Kor 15,28 BIB). Ekz. la vokado de la patriarko kaj la eliro el Egiptujo ne perdas sian propran valoron en la plano de Dio per tio, ke ili en tio estas ankaŭ interŝtupoj.
V • La Sankta Skribo en la vivo de la eklezio
131 “En la Vorto de Dio enestas granda Potenco kaj Forto, ke Ĝi estas por la eklezio apogo kaj vivo, kaj por la ekleziaj infanoj kredoforto, animonutraĵo kaj pura, senĉese fluanta fonto de la spirita vivo (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 22).
132 “La studado de la Sankta Skribo estas kvazaŭ la animo de la sankta teologio. Sed ankaŭ la servo de la vorto, tio estas la pastorala kerigmo, la kateĥizo kaj ĉiu kristana instruo, en kiu la liturgia homilio devas havi eminentan lokon, prenas el la sama vorto de la Skribo sanan nutraĵon kaj sanktan forton” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 24). (94)
133 La eklezio “admonas … ĉiujn Kristokredantojn … aparte intense, per ofta legado de la Diaj Skriboj atingi la ‘superecon de la scio de Kristo Jesuo” (Flp 3,8 BIB). ‘Nekono de la Skribo estas estas ja nekono de Kristo’ (s-ta Hieronimo) (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 20). (2653, 1792)
MALLONGE
134 La tuta Sankta Skribo estas unusola libro, kaj tiu unu libro estas Kristo. “Ĉar la
tuta Dia Skribo parolas de Kristo, kaj la tuta Dia Skribo plenumiĝas en Kristo”
(Hugo el S-a Viktor: de arca Noe 2,8)
.
135 “La Sankta Skriboj enhavas la Dian Vorton, kaj ĉar inspiritaj, ili estas vere la Dia Vorto” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 14).
136 Dio estas la Kreinto (Aŭtoro) de la Sankta Skribo: Ĝi inspiris ties homajn
skribintojn (aŭtorojn); Ĝi agas en ili kaj per ili. Ĝi do garantias, ke iliaj Skriboj
senerare instruas la savoveron
.
137 La interpretado de la inspiritaj Skriboj devas precipe tion atenti, kion Dio volas
diri per la sanktaj skribintoj por nia savo. Kio venas de la Spirito, nur povas esti
plene komprenata per la efiko de la Spirito
.
138 La 46 libroj de la Malnova kaj la 27 libroj de la Nova Testamentoj estas akceptitaj kaj honorataj de la eklezio kiel inspiritaj.
139 La kvar evangelioj havas centran pozicion, ĉar Jesuo Kristo estas ties mezo.
140 La unueco de la du Testamentoj sekvas el la unueco de la plano de Dio kaj el la revelacio de Dio. La Malnov Testamento preparas la Novan, dum tiu kompletigas la Malnovan. Ambaŭ sin reciproke heligas; ambaŭ estas vera Vorto de Dio,
141 “La eklezio ĉiam adoris la Diajn skribojn kiel ankaŭ la Dian Korpon” (Dua
Vatikana Koncilio: Dei Verbum 21). Ambaŭ nutras kaj difinas la tutan kristanan
vivon. “Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo” (Psa 19,
105)
.
Tria ĉapitro
La respondo de la homo al Dio
142 Per Sia revelacio “ … la nevidebla Dio el la superfluo de Sia amo alparolas la homojn kiel amikoj kaj Li interrilatas kun ili, por inviti ilin al la komunumo kun Si kaj en ĝin” (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 2). La konvena respondo al tio estas la kredo. (102)
143 Per la kredo la homo ordigas sian racion kaj sian volon tute sub Dio. Li donas al
Dio, kiu revelaciiĝas, sian Jeson kun sia tuta esto
. La Sankta Skribo nomas tiun respondon
de la homo al la revelaciĝanta Dio “kred-obeo”
. (2087)
Artikolo 4 • Mi kredas (1814-1816)
I • La kred-obeo
144 En la kredo obei [ob-audire] signifas, sind subigi al la aŭdita vorto en libereco, ĉar ties vero estas garantiita de Dio, kiu estas la vero mem. Kiel prototipo de tiu obeo metas la Sankta Skribo al niaj okuloj Abrahamon. La virgulino Maria lin realigas plej komplete.
Abrahamo - “la patro de ĉiuj kredantoj”
145 En lia laŭdo-parolado de la kredo de la antaŭuloj la letero al la Hebreoj akcentas la
kredon de Abrahamo: “Pro la kredo Abraham obeis al la voko, foriri en landon, kiun li devus
ricevi kiel heredo; kaj li foriris sen scii kien li venos” (Heb 11,8 BIB)
. Pro la kredo li vivis
kiel fremdulo kaj pilgrimanto en la promesita lando
. Pro la kredo Sara ricevis la promesitan
filon. Pro la kredo finfine Abrahamo oferis sian unusolan filon
. (59, 2570, 489)
146 Do Abrahamo realigas la difinon de la kredo, kiun la letero al la Hebreoj prezentas:
“Fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj nevidataj” (Heb 11,1 BIB). “Abraham
kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto” (Rom 4,3 BIB)
. Ĉar li “fortiĝis per fido”
(Rom 4,20 BIB), Abrahamo fariĝis “la patro de ĉiuj, kiuj … kredas” (Rom 4,11 BIB)
.
(1819)
147 La Malnova Tetamento estas riĉa pri atestoj de tia kredo. La letero al la Hebreoj
prezentas laŭdoparoladon pri la ekzemplodona kredo de la antaŭuloj, kiu kreas por ili “bonan
ateston” (Heb 11,2 BIB)
. Sed Dio “antaŭvidis por ni ion pli bonan” (Heb 11,40 BIB): La
graco, kredi je Lia Filo, je “la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido” (Heb 12,2 BIB). (839)
Maria - “beata estas ŝi, kiu kredis”
148 La virgulino Maria praktikas la perfektan kred-obeon. Ĉar ĝi kredas, ke por Dio
“nenio estas neebla” (Luk 1,37 BIB)
, ŝi akceptis krede la anoncon kaj promeson faritan de la
anĝelo kaj konsentis: “Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro (Luk 1,38 BIB).
Elisabeto ŝin salutis: “beata estas ŝi, kiu kredis, ke plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la
Eternulo” (Luk 1,45 BIB). Pro tiu kredo ĉiuj generacioj nomos ŝin feliĉa
. (494, 2617, 506)
149 Dum ŝia tuta vivo, ankaŭ en ŝiaj lastaj elprovoj
, kiam Jesuo, ŝia filo, mortis sur la
kruco, ŝia kredo ne ŝanceliĝis. Maria neniam forlasis sian kredon, ke la Vorto de Dio
“plenumiĝos”. Pro ti adoras la eklezio en Maria la sinceran kredobildon. (507, 829, 969)
II • “Mi scias, al kiu mi donis kredon”
Kredi sole je Dio
150 La kredo estas persona ligo de la homo je Dio kaj samtempe, ne divideble de tio,
libera konsento al la tuta de Dio revelaciita vero. La kristana kredo kiel persona ligo al Dio
kaj kiel konsento al la de Li revelacita vero diferenciĝas rilate al la kredo, kion oni donacas al
homo. Sin tute doni al Dio kaj tute kredi tion, kion Li diras, estas ĝusta kaj bona. Sed vante
kaj malĝuste estus, donaci tian kredon al iu kreitaĵo
. (222)
Kredi je Jesuo Kristo, la Filo de Dio
151 Por la kristano la kredo je Dio nedisigeble estas interligita kun la kredo je tiu, kiun Li
estis sendita, je Lia “amata Filo”, en kiu Li havas plezuron
kaj al kiu aŭskulti Li nin vokis
.
La Sinjoro mem diras al Siaj disĉiploj: “Vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi” (Joh 14,1 BIB).
Ni povas kredi je Jesuo Kristo, ĉar Li estas mem Dio, la homiĝinta Vorto: “Neniu iam vidis
Dion. La solenaskita, kiu estas Dio kaj kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris” (Joh 1,18
BIB). Ĉar Li “vidis la Patron” (Joh 6,46 BIB), Li estas la ununura, kiu Lin konas kaj povas
Lin revelacii
. (424)
Kredi je la Sankta Spirito
152 Oni ne povas kredi je Jesuo Kristo sen havi interligon en Sian Spiriton: La Sankta Spirito revelacias al la homoj, kiu estas Jesuo. “Neniu parolanta en la Spirito de Dio povas diri: Jesuo estas la Sinjoro, krom en la Sankta Spirito” (1 Kor 12,3 BIB). “La Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio … tiel same neniu ekkonas Dion, krom la Spirito de Dio” (1 Kor 2,10-11. Nur Dio sola ekonas Dion tute. Ni kredas je la Sankta Spirito, ĉar Li estas Dio. (243, 683)
La eklezio senĉese konfesas sian kredon je la unu Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. (232)
III • La signoj de la kredo
La kredo estas graco
153 Kiam la Sankta Petro konfesis, ke Jesuo estas la Mesio, la Filo de la vivanta Dio,
Jesuo diris al li: “ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo”
(Mat 16,17 BIB)
. La kredo estas donaco de Dio, de Li enverŝita supernatura virto. “Por ke
tiu kredo estu realigata, ĝi bezonas la helpeman gracon de Dio, kaj de la internan helpon de la
Sankta Spirito, kiu movas la koron kaj konvertas ĝin al Dio, kiu malfermas lanokulojn de la
racio kaj ‘al ĉiuj donu la ĝojon, kredi kaj konsenti al la vero’ “ (Dua Vatikana Koncilio: Dei
Verbum 5). (552, 1996, 2609, 1814).
La kredo estas homa ago
154 Per la graco kaj per la interna helpo de la Sankta Spirito oni povas kredi. Kaj tamen kredi estas vere homa ago. Kontraŭdiras nek al la libereco nek al la homa racio, doni fidon al Dio kaj konfirmi al la veroj revelaciitaj de Li. Jam en la homaj rilatoj ne lezas nian dignon, kredi tion, kion diras aliaj homoj pri si mem kaj pri siaj intecoj, fidi al iliaj promesoj (ekzemple kiam viro kaj virino gedziĝas), kaj tiel komenci kun ili komunecon. Sekve tute ne lezas nian dignon, “en la kredo doni al la revelacianta Dio plenan obeon de la racio kaj de la volo (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio: Dei Filius”, K. 3: Denzinger-Schönmetzer 3008) kaj tiel komenci mallarĝan komunecon kun li. (1749, 2126)
155 En la kredo kunefikas racio kaj volo de la homo kun la Dia graco: “kredi estas ago de
la racio, kiu laŭ la impulso de la volo movata de Dio per la graco konsentas al la Dia vero”
(S-ta Tomaso el Akvino, summa teologiæ 2 - 2,9)
. (2008)
La kredo kaj la racio
156 La motivo kredi ne kuŝas en tio, ke la revelaciita vero vidiĝas vera kaj konvinka sub
la lumo de nia natura racio. Ni kredas “pro la aŭtoritato de la revelacianta Dio mem, kiu nek
trompiĝas nek trompas (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio: Dei Filius”, K. 3:
Denzinger-Schönmetzer 3008). Por ke malgraŭ ĉio la obeo de nia kredo interkonsentu kun la
racio, Dio volis, ke kun la internaj helpoj de la Sankta Spirito estu ligataj eksternaj pruvoj de
sia revelacio (Samloke Denzinger-Schönmetzer 3009). Tiel estas la mirakloj de Kristo kaj de
la sanktuloj
, la profetaĵoj, la disvastio kaj sanktieco de la eklezio, ĝia frukteco kaj ĝia
pluekziszado “tute sekuraj signoj de la Dia revelacio adaptita al la ekon-kapablo de ĉiuj
(samloke Denzinger-Schönmetzer 3009), motivoj de la kredindeco
, kiuj montras, ke “la
konsento al la kredo tute ne estas blinda emocio de la koro” (samloke Denzinger-Schönmetzer 3010). (2465, 1063, 548, 812)
157 La kredo est fidinda, pli fidinda ol ĉiu homa ekono, ĉar ĝi baziĝas sur la Vorto de Dio, kiu ne povas mensogi. La revelaciitaj veraĵoj povas ja aperi malhelaj por la homa racio kaj sperto, sed “la certeco per la Dia lumo estas pli granda ol la lumo de la natura racio” (S-ta Tomaso el Akvino, suma teologiæ 2 - 2171,5,obj.3). “Dekmil malfacilaĵoj konsistigas unu dubaĵon (J- H- Newman, apologia pro vita sua). (2088)
158 La kredo serĉas kompreni (S-ta Anselmo, proslogion proœm.). Kiu vere kredas, klopodas tiun, en kiun li kredas, pli bone ekkoni kaj la de li revelaciatan pli bone kompreni. Kaj pli profunda ekkono vokos pli fortan, ĉiam pli animitan kredon. La graco de la kredo malfermas “la okulojn de la koro (Efe 1,18 BIB) al viva kompreno de la revelaci-enhavoj, tio estas la tuto de la Diaj decidoj kaj de la kredo-misteroj kaj iliaj reciprokaj kunligoj kaj iliaj kunligoj kun Kristo, la centro de la revelaciita mistero. “Por ke la kompreno de la revelacio fariĝu ĉiam pli profunda, perfektigas la Sankta Spirito ĉiam la kredon per Liaj donoj”. (Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 5).. Estas tiel, kiel la s-ta Aŭgusteno diris: “Mi kredas por kompreni, kaj mi komprenas por pli bone kredi (sermones 43, 7, 9). (1827, 90, 2518)
159 kredo kaj scienco. “Ankaŭ se la kredo staras super la racio, tamen neniam povas okazi vera diferenco inter kredo kaj racio, ĉar la sama Dio, kiu malkaŝas la sekretojn kaj enverŝas la kredon, metis en la homan spiriton la lumon de la racio: Dio ja ne povas nei sin mem, kaj nenim veraĵo povas nei veraĵon. (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius”, K. 4: Denzinger-Schönmetzer 3017). “Pro tio la metoda esplorado en ĉiuj disciplinoj, se ĝi antaŭeniras vere science kaj laŭ la moralaj normoj, neniam vere kontraŭdiras al la kredo, ĉar la profanaĵoj kaj la aĵoj de la kredo devenas de la sama Dio. Jes, kiu humile kaj persiste klopodas esplori la sekretojn de la aĵoj,estas kvazaŭ gvidata – ankaŭ se li pri tio ne estas konscia – per la mano de Dio, kiu portas kaj faras ĉiujn aĵojn, ke ili estu tio, kion ili estas ((Dua Vatikana Koncilio: “Gaudium et spes” 36,2). (283, 2293)
La libereco de la kredo
160 Por ke la kredo estu homa, “la homo respondu libere per sia kredo al Dio”; pro tio
“neniu rajtas kontraŭ sia volo esti devigata al la akceptado de la kredo … ĉar la kred-ago laŭ
sia propra naturo estas libera” (Dua Vatikana Koncilio: “Dignitatis humanæ” 10)
. “Dio
vokas la homojn al Sia servo en la spirito kaj en la vero kaj ili estos pro tio devoligataj en la
konscienco, sed ili ne estas devigataj … sed tio aperis komplete en Kristo Jesuo (Dua
Vatikana Koncilio: “Dignitatis humanæ” 11). Kristo ja invitis al la kredo kaj al la konvertado,
sed Li ne devigis. “Li donis ateston al la vero, kaj tamen Li ne volis ĝin devigi al tiuj, kiuj al
ĝi kontraŭparolis. Lia regno … kreskas en la forto de la amo, en kiu Kristo, altigita sur la
kruco, tiras la homojn al Si (Dua Vatikana Koncilio: “Dignitatis humanæ” 11). (1738, 616,
2106)
La neceso de la kredo
161 Kredi al Jesuo Kristo kaj al tiu, kiu Lin sendis pro nia savo, estas necesa, por atingi la
savon
. Ĉar ‘estas sen kredo neeble, plaĉi al Dio’(Heb 1,6 BIB) kaj veni al la komunumo de
Liaj Filoj, sen Li neniu atingis pravigon, kaj neniu atingos la eternan vivo, se li ne “persistis
ĝis la fino” (Mat 10,2; 24,13 BIB) (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius”,
K. 3: Denzinger-Schönmetzer 3012)
. (846, 432, 1237)
La persistado en la kredo
162 La kredo estas graco-donaco, kion Dio donas al la homo. Ni povas perdi tiun
netakseblan donacon. La sankta Paŭlo atentigas Timoteon: “vi militadu la bonan militon,
tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la
fidon” (1 Tim 1,18-19 BIB). Por vivi en la kredo, por kreski kaj elteni ĝis la fino, ni devas
nutri ĝin per la Dia Vorto kaj petegi la Sinjoron, ĝin multigi
. Li devas “energii per amo”
(Gal 5,6 BIB)
portata de la espero
kaj enradikiĝinta en la kredo de la eklezio. (2089,
1037, 2016, 2573, 2849)
La kredo ‒ komenco de la eterna vivo
163 La kredo ebligas al ni, jam anticipe ĝui la ĝojon kaj la lumon de la beatiga Dio-rigardo, kiu estas la celo de nia surtera vojo. Tiam ni vidos Dion “okulo ĉe okulo” (1 Kor 13,12), “kiel li estas” (1 Joh 3,2 BIB). La kredo do estas jam la komenco de la eterna vivo. (1088)
“Ni atendas la ĝuon de la bonaĵoj al ni promesitaj. Kiam ni ilin rigardas en la kredo kiel en
spegulo, ili jam estas prezentaj” (S-ta Basilio, liber de Spiritu Sancto 15,36)
.
164 Nun ni iras nian vojon “ĉar ni vidas fide … ne vide”. (2 Kor 5,7 BIB), kaj ni ekkonas
Dion kiel en spegulo, enigmo-plene kaj ne komplete
. La kredo estas heligita de Dio, al kiu
ĝi celas; tamen li ofte estas vivata en malhelo. La kredo povas esti forte pruvata. La mondo,
en kiu ni vivas, ŝajnas esti longdistance for de tio, kiun la kredo asekuras al ni. La sperto de la
malbono kaj de la mizeroj, de la maljustaĵoj kaj de la morto ŝajnas malkongrui kun la
ĝojomesaĝo. Ili povas tristigi la kredon kaj fariĝi tento de ĝi. (2846, 309, 1502, 1006)
165 Tiam ni deves nin turni al la kredoatestantoj: Abrahamo, kiu kredis “ekster espero en espero” (Rom 4,18); la virgulino Maria, kiu sur la “pilgrimvojo de la kredo” (Dua Vatikana Koncilio, “Lumen gentium”, 58) eĉ eliris en la “nokton de la kredo” (Johano Paŭlo la 2a, Enzikliko “Redemptoris Mater” 17) partoprenante en la mizero de sia filo kaj en la nokto de lia tombo (samloke 18); kaj multaj aliaj atestantoj de la kredo: “havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, ni formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo” (Heb 12,1-2 BIB). (2719)
Artikolo 5 • Ni kredas
166 La kredo estas persona ago: La libera respondo de la homo al la invito de revelacianta Dio. Sed la kredo ne estas izolita ago.Neniu povas kredi por si mem, kiel ankaŭ neniu povas vivi por si mem. Neniu povas al si mem doni la kredon, kiel ankaŭ neniu povas al si mem doni la vivon. La kredanto ricevis la kredon de aliaj; li devas ĝin transdoni al aliaj. Nia amo al Jesuo kaj al la homoj instigas nin, paroli al aliaj pri nia kredo. Ĉiu kredanto tiel estas membro en la granda ĉeno de la kredantoj. Mi ne povas kredi, se mi ne estas portata per la kredo de aliaj, kaj mi kunportas per mia kredo la kredon de aliaj.
167 “Mi kredas” (Apostola kredo-konfeso: Denzinger-Schönmetzer, Enchiridion Symborum, definitionum et declarationum de rebus fi”Dei et morum 30): tio estas la kredo de la eklezio, kiel ĉiu kredanto precipe okaze de la bapto ĝin persone konfesas. “Ni kredas” (kredokonfeso de Nicea-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer, samlibre 150): tio estas la kredo de la eklezio, kiel ĝin konfesas la episkopoj kolektitaj por la Koncilio aŭ, pli ĝenerale, la kredantoj kolektitaj por la liturgio, “Mi kredas”: Tiel parolas ankaŭ la eklezio, nia patrino, kiu respondas per sia kredo al Dio kaj instruas nin diri “mi kredas”, “ni kredas”. (1124, 2040)
I • “Sinjoro, rigardu al la kredo de via eklezio
168 Unue estas la eklezio, kiu kredas kaj tiel portas, nutras kaj apogas mian kredon. Unue estas la eklezio, kiu ĉie konfesas (“vin laŭdas sur la terrondo la sankta eklezio” ni kantas en la himno “Te deum”), kaj kun ĝi kaj en ĝi ankaŭ ni konfesas: “mi kredas”, “ni kredas”. Per la eklezio ni ricevas en la bapto la kredon kaj la novan vivon en Kristo. En la roma rito demandas la baptanto la baptoton: “Kion vi petas de la eklezio de Dio?” La respondo estas: “la kredon - “kion donas al vi la kredo? - La eternan vivon” (Ordo initiationis christianæ adultorum 75).
169 La savo devenas sole de Dio, sed ĉar ni ricevas la vivon de la kredo per la eklezio, ĝi estas nia patrino: “Ni kredas al la eklezio kiel la patrino de nia renaskiĝo, kaj ne al la eklezio, kvazaŭ ĝi estus la aŭtoro de nia savo” (Faŭsto el Riez, de spiritu sancto 1,2). Kiel nia patrino ĝi estas ankaŭ nia edukisto en la kredo. (750, 2030)
II • La lingvo de la kredo
170 Ni ne kredas al formuloj, sed al la realeco, kiu tion esprimas kaj kion la kredo permesas nin “tuŝi”. “La ago de la kredo havas sian celon ne en la eldirado, sed ĉe [eldirita] realeco. (S-ta Tomaso el Akvino, suma teologiæ, 2-2,1,2, ad 2). Sed ni proksimiĝas al tiuj realecoj helpe de la kredo-formuloj. Tiuj ebligas, esprimi kaj pludoni la kredon, festi ĝin en komunumo, alproprigi ĝin al ni kaj pli kaj pli vivi el ĝi. (186)
171 Kiel “kolono kaj fundamento de la vero” (1 Tim 3, 15 BIB) la eklezio konservas
fidele “la tradicitan kredon, kiu estas konfidita por ĉiam al la sanktuloj”
. La eklezio tenas la
vortojn de Kristo en la memoro, ĝi transdonas la kredokonfeson de la apostoloj de generacio
al generacio. Kiel patrino, kiu instruas siajn infanojn paroli kaj per tio kompreni kaj kunvivi,
tiel instruas al ni la eklezio, nia patrino, la lingvon de la kredo, por enkonduki nin en la
komprenon kaj vivon de la kredo. (78, 84, 857, 185)
III • Unu sola kredo
172 Ekde jarcentoj la eklezio konfesas en ĉiuj multaj lingvoj, kulturoj, popoloj kaj nacioj
sian unikan kredon, ricevitan de unu Sinjoro, transdonitan per unu bapto, kredo radikanta en
la konvinko, ke ĉiuj homoj havas nur unu Dion kaj unu Patron
. (813) La s-ta Ireneo el
Liono, atestanto de tiu kredo, deklaras:
173 “La eklezio etendiĝas trans la tuta mondo ĝis la plej eksternaj limoj de la tero. Ĝi ricevis la kredon de la apostoloj kaj ties disĉiploj … kaj konservas [tiun mesaĝon kaj tiun kredon], kiel ĝi ilin ricevis, kvazaŭ ili loĝus en unu domo, ĝi kredas ilin tiom, kvazaŭ ĝi havus nur unu animon kaj unu koron, kaj ĝi proklamas kaj transdonas sian doktrinon tiom unuvoĉe, kvazaŭ ĝi havus nur unu buson” (adversus hæreses 1, 10, 1-2). (830)
174 “Kaj kiam ankaŭ sur la tuta mondo ekzistas diversaj lingvoj, tamen la valideco de la tradicio estas unu kaj la sama. La en Germanujo fonditaj eklezioj nenion alian kredas kaj transdonas ol la en Hispanujo aŭ inter la keltoj fonditaj, ol la en orientujo aŭ en Egiptujo, ol la en Libujo aŭ en la mezo de la mondo … “ (samloke, adversus hæreses 1, 10, 2). “Vera kaj fidindas ests la mesaĝo de la eklezio. Car ĉe ĝi aperas en la tuta mondo unu kaj la sama vojo por la savo” (samloke, adversus hæreses 5, 20, 1). (78)
175 “Ĉi tiun kredon, kiun ni ricevis de la eklezio, ni zorge konservas. Kiel valora trezoro, kiu estas fermita en unu sola valora ujo, la kredo estas ĉiam plijunigata per la efiko de la Spirito de Dio, kaj ĝi plijunigas la ujon, kio ĝin enhavas” (samloke, adversus hæreses 3, 24, 1).
MALLONGE
176 La kredo estas persona ligo de la tuta homo al la sin revelacianta Dio. En ĝi kuŝas konsento de la racio kaj de la volo al la Dia memrevelacio en Liaj agoj kaj vortoj.
177 “Kredi” do havas duoblan rilaton; Rilaton al la persono kaj rilaton al la vero; La kredoago rilatas al la vero per la fido al la persono, kiu ĝin atestas.
178 Ni kredu je neniu alia ol je Dio, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.
179 La kredo estas supernatura dono de Dio. Por kredi la homo bezonas la internan helpon de la Sankta Spirito.
180 “Kredi” estas konscia kaj libera homa ago konforma al la digno de la homa persono.
181 “Kredi” estas eklezia ago. La kredo de la eklezio antaŭiras nian kredon, generas, portas kaj nutras ĝin. La eklezio estas la patrino de ĉiuj kredantoj. “Neniu povas havi Dion kiel Patron, kiu ne havas la eklezion kiel patrinon” (S-ta Cipriano el Kartago: de Catolicæ unitate eclesiæ).
182 “Ni kredas ĉion, kio enestas en la skribita aŭ tradicita vorto de Dio kaj kion la eklezio prezentas kiel kredenda vero de Dio revelaciita”.
183 La kredo estas necesa por la savo. La Sinjoro mem diras: “Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita”.
184 “La kredo estas antaŭgusto de la ekkono, kiu nin beatigos en la venonta vivo”. (S-ta Tomaso el Akvino, compendium teologiæ 1,2).
Apostola Kredokonfeso1
Mi kredas je Dio,
la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos,
por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna.
Amen.
Traduko laŭ ADORU 001,4
Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo2
Ni kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro:
per kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino,
kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo
kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Ni kredas je la Sankta Spirito,
Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo
same estas adorata kaj glorata;
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio:
sankta, katolika kaj apostola.
Ni konfesas unu bapton
por la pardono de la pekoj.
Kaj ni atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo.
Amen.
Traduko laŭ ADORU 043
Dua alineo
LA KRISTANA
KREDO-KONFESO
La kredo-simboloj
185 Kiu diras: “mi kredas”, diras: “Mi jesas tion, kion ni kredas”. La komuno en la kredo bezonas komunan kredo-lingvon, kiu estas deviga por ĉiuj kaj unuigas en la sama konfeso de la kredo. (171, 949)
186 De la komenco la apostola eklezio elprimis kaj transdonis sian kredon en malongaj
por ĉiuj aŭtoritataj formuloj
. Jam tre baldaŭ la eklezio volis la esencaĵojn de sia kredo
enporti ankaŭ en organajn ordigitajn resumojn, kiuj estis destinitaj precipe por la
kateĥumenoj:
“Ne homa arbitro verkis tiun sinoptikon de la kredo, sed la plej gravaj instrukcioj de la tuta Skribo estas kunmetitaj en ĝi al unika kredo-doktrino. Same kiel la sinaposemo en unu malgranda grajneto enhavas la multajn branĉojn, tiel enhavas ĉi tiu resumo de la kredo en malmultaj vortoj ĉiujn religiajn ekkonojn de la Malnova kaj de la Nova Testmentoj” (S-ta Cirilo el Jerusalemo, katecheses illuminandorum 5,12).
187 Ĉi tiujn malongajn versiojn de la kredo oni nomas “kredokonfesoj”, ĉar ili mallonge resumas la kredon, kiun la kristanoj konfesas. Oni ilin ankaŭ nomas “Credo”, ĉar ili latine normale komenciĝas per “Credo” [mi kredas]. Plia nomo por ili estas “Kredosimbolo”.
188 La greka vorto “symbolum” signifas unu duonon de disrompiĝinta aĵo (ekz. sigelo), kiu servis kiel ekkonilo. La ambaŭ partoj estis kunmetitaj, por elpruvi la identecon de la portanto. La “kredosimbolo” do estas ekkono- kaj komunosigno por la kredantoj. “Simbolon” tiam signifas ankaŭ kollekto, kunigo, superrigardo. En la “kredo-symbolon” la ĉefaj eroj de la kredo estas kunigitaj. Pro tio ĝi servas kiel unua signo por apogi tiun opinion, kiel bazoteksto de la kateĥizo.
189 La kredokonfeso estas unuan fojon farita ĉe la bapto. La “kredo-symbolon” unue estas bapto-konfeso. Ĉar oni baptas “en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,19 BIB), la kredoveraĵoj, kiujn oni konfesas en la bapto, estas ordigitaj laŭ ties rilato al la personoj de la sankta Triunuo. (1237, 232)
190 La simbolo sekve havas tri ĉefpartojn: “En la unua parto oni parolas de la unua persono en Dio kaj de la mirinda kreoverko; en la dua parto oni parolas de la dua persono kaj de la mistero de la elaĉeto de la homo, kaj en la tria parto de la tria persono, la aŭtoro kaj fonto de nia sanktigo” (S-ta Cirilo el Jerusalemo, katecheses illuminandorum R, 1,1,4). Tio estas la tri ĉefpartoj de nia [bapto]sigelo (s-ta Ireneo, demonstration apostolica 100).
191 Tiuj tri partoj diferenciĝas, sed kunligiĝas. “Ni nomas ilin laŭ iu de la patroj ofte
uzata komparo artokoloj (membroj). Kiel oni ja unuopajn partojn de la korpo diferencas laŭ
membroj, tiel ni diferencas ankaŭ en ĉi tiu nia kredo-konfeso ĉiun unuopan frazon, kiu estas
metita al ni por kredado ,tute same kiel “artikolo” (S-ta Cirilo el Jerusalemo, katecheses
illuminandorum R, 1,1,4). Laŭ malnova jam de la s-ta Ambrozio
testita tradicio oni kutime
kalkulas dekdu artikolojn de la Credo, por simboligi la tuton de la katolika kredo per la
nombro de la apostoloj.
192 Laŭ la bezonoj de la diversaj epokoj estiĝis dum la jarcentoj multaj konfesiojn aŭ
simboloj de la kredo: La simboloj de la diversaj malnovaj apostolaj eklezioj
; la tiel nomata
Atanazia simbolo “Quicumque”
, la kredokonfesoj de certaj Koncilioj kaj sinodoj
aŭ de
opaj papoj, ekz. la “fides Damasi”
kaj la “Credo de la Dia popolo” (SPF) de Paŭlo la 6a de
1968.
193 Neniu de la konfesioj el la diversaj ekleziaj epokoj povas havi eksmodan kaj senvaloran reputacion. Ili ĉiuj mallonge resumas la kredon de ĉiuj tempoj kaj ili helpas nin hodiaŭ, ĝin percepti kaj pli profunde kompreni.
Du konfesioj havas en la vivo de la eklezio tute apartan posicion:
194 La apostola kredokonfeso, kio estas tiel nomata, ĉar ĝi ĝuste valoras kiel fidela resumo de la kredo de la apostoloj. Ĝi estas la malnova baptokonfeso de la eklezio de Romo. De tio ĝi havas sian grandan aŭtoritaton: “Ĝi estas la simbolon, kiun la roma eklezio konservas, kie Petro, la unua de la apostoloj, havis sian sedon kaj kien li kunportis la komunan kredon. (S-ta Ambrozio, eksplanatio symboli 7).
195 Ankaŭ la tiel nomata Niceno-Konstantinopolitana kredokonfeso posedas grandan aŭtoritaton, ĉar ĝi eliris el la du unuaj Ekumenaj Koncilioj (325 kaj 381) kaj estas ankoraŭ hodiaŭ komuna ĉiuj grandaj eklezioj de la oriento kaj de la okcidento. (242, 245, 465)
196 Nia prezentado de la kredo orientiĝas ĉe la Apostola Kredokonfeso, kiu prezentas certagrade “la plej malnovan roman kateĥismon”. Sed la prezentado estos kompletigota per oftaj referencoj al la Niceno-Konstantinopolitana konfeso, kio estas ofte pli detala kaj zorgema.
197 Ni alproprigu la konfeson de nia kredo kiel en la tago de nia bapto, kiam nia tuta vivo estis konfidita “al tiu tipo de instruado”. Fide preĝi la credon signifas, ligiĝi kun Dio la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito; ses ĝi ankaŭ signifas, esti ligata kun la universala eklezio, kiu al ni transdonas la kredon, mkaj en kies komuno ni kredas. (1064)
“Ĉi tiu simbolo estas la spirita sigelo, la kontemplado de nia koro kaj la ĉiam prezenta gardo; ĝi estas certe la trezoro de nia animo” (S-ta Ambrozio, eksplanatio symboli 7). (1274)
Unua ĉapitro
“MI KREDAS JE DIO, LA PATRO”
198 Nia kredokonfeso komenciĝas kun Dio, ĉar Dio estas “la Unua” kaj “la Lasta” (Jes 4,6), la komenco kaj la fino de ĉio. La Credo komenciĝas kun Dio la Patro, ĉar la Patro estas la Unua Dia Persono de la Plej Sankta Triunuo; ĝi komenciĝas per la kreo de la Ĉielo kaj de la Tero, ĉar la Kreo estas la komenco kaj la fundamento de ĉiuj Verkoj de Dio.
Artikolo 1 • “MI KREDAS JE DIO, LA PATRO, LA ĈIOPOVA, LA KREINTO DE LA ĈIELO KAJ DE LA TERO”
Alineo 1 • “Mi kredas je Dio”
199 “Mi kredas je Dio”: tiu unua eldiro de la kredo-konfeso ankaŭ estas la plej fundamenta. La tuta konfeso parolas pri Dio, ankaŭ kiam ĝi parolas pri la homo kaj pri la mondo, tio okazas kun rigado al Dio. La artikoloj de la Credo ĉiuj dependas de la unua, kiel la pliaj artikoloj de la dekalogo disfaldas la unuan ordonon. La sekvaj artikoloj pli bone ekkonigas Dion, kiel Li paŝon post paŝo revelaciĝis al la homoj. “Ĝuste konfesas la kredantoj unue, ke ili kredas je Dio” (“Catechismus Romanus, 1, 2, 6).
I • “Ni kredas je unu Dio”
200 Kun tiuj vortoj komenciĝas la Credo de Niceo-Konstantopola. La konfeso de la unikeco de Dio, kio radikas en la Dia revelacio de la Malnova Tetamento, ne povas esti disigata de la konfeso de la Ĉeesto de Dio kaj estas same fundamenta. Dio estas la Unu; ekzistas nur unu Dio. “La kristana kredo firmtenas kaj konfesas … ke Dio estas Unu laŭ la naturo, laŭ la substanco kaj laŭ la esenco” (“Catechismus Romanus 1, 2, 8). (2085)
201 Al Izraelo, la popolo elektita de Li, Dio sin revelaciis kiel la Unu: “Aŭskultu, ho
Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per
via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto” (Rea 6,4-5 BIB). Per la profetoj Dio
vokas Izraelon kaj ĉiujn popolojn, sin turni al Si, la Unusla Dio: “Turnu vin al Mi, vi homoj
el ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia. ... antaŭ Mi
kliniĝos ĉiu genuo, kaj ĵuros ĉiu lango. Nur ĉe la Eternulo ... estos savo kaj protekto” (Jes
45,22-24)
. (2083)
202 Jesuo mem konfirmas, ke Dio “la Eternulo estas unu, kaj ke vi amu la Eternulon, vian
Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto”
.
Samtempe Li ekkonigas, ke Li mem estas la “Sinjoro”
. La konfeso “Jesuo estas la Sinjoro”
estas ja la apartaĵo de la kristana kredo. Sed ĝi ne kontraŭas la kredon je la Eternulo. Ankaŭ la
kredo je la Sankta Spirito, “kiu estas la Sinjoro kaj kiu vivigas”, ne portas en la Eternulon iun
dividiĝon: (446)
“Ni kredas firme kaj ni konfesas sincere, ke nur unu estas la vera, eterna, nemezurebla kaj nevariebla, nekomprenebla, ominpotenta kaj neeldirebla Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito: ja vere estas tri personoj, sed unu esenco, unu substanco aŭ tute simple unu naturo” (4a Koncilio en la Latereano, Ĉapitro 1 “de fide “Catolica”: Denzinger-Schönmetzer 800. (42, 152)
II • “Dio revelacias Sian nomon”
203 Dio Sin revelaciis al Sia popolo Izrael per tio, ke Li sciigis Sian nomon. (2143) La nomo esprimas la esencon, la identecon de la persono kaj la senson de ties vivo. Dio havas nomon. Li ne estas sennoma forto. Malkaŝi sian nomon signifas sin fari ekkonebla al la aliaj; tio signifas kvazaŭ malkaŝi sin mem, fari sin alirebla, por esti ekkonata pli profunde kaj esti vokata persone. (2808)
204 Dio faris Sin ekkonebla al Sia popolo paŝon post paŝo kaj sub diversaj nomoj. Sed la baza revelacio por la Malnova kaj por la nova Ligoj estis la revelacio de la Dia nomo al Moseo okaze de la apero en la brula dornujo antaŭ la eliro el Egiptujo kaj la Ligo de Sinajo. (63)
La viva Dio
205 Dio vokas Moseon el la mezo de dornujo brulana sen forbruliĝi. Li diras al Moseo: “Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob” (Eli 3,6 BIB). Dio estas la Dio de la patroj, kiu vokis la patriarkojn kaj gvidis ilin sur iliaj migradoj. Li estas la fidela kaj kompatinda Dio, kiu memoras la patrojn kaj al siaj premesoj. Li venas, por ties posteuloj liberigi el la sklaveco. Li estas la Dio, kiu tion volas kaj povas fari sendepende de tempo kaj spaco. Li realigas tiun planon per Sia omnipotenco. (2575, 208)
“Mi estas, kiu mi estas”
“Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili? Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. …Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj” (Eli 3,13-15 BIB).
206 Revelaciante sian mistero-plenan nomon JHWH – “Mi estas tiu, kiu estas” aŭ “mi
estas la Mi-estas” – diras Dio, kiu Li estas kaj per kiu nomo oni Lin alparolu. Tiu Dio-nomo
estas mistero-plena, kiel Dio mem estas mistero. Gi estas revelaciita nomo, kaj samtempe
kvazaŭ la rifuzo de nomo. Sed precize tiel ĝi tion, kio Dio estas, esprimas plej bone: La
senfine superba super tio, kion ni komprenas aŭ povas diri. Li estas “la kaŝita Dio” (Jes 45,15
BIB). Lia nomo estas neeldirebla
; kaj samtempe Li estas la Dio, kiu donacas al la homoj
sian proksimecon.. (43)
207 Kun Sia nomo revelacias Dio samempe Sian fidelecon, kiu estas ekde iam kaj restas por ĉiam. Li estis fidela (“Mi estas la Dio de via patro”: Eli 3,6 BIB) kaj restos fidela (“Mi estas kun vi”: Eli 3,20 BIB). Dio, kiu Sin nomas “Mi-estas”, revelaciiĝas kiel tiu Dio, kiu ĉam ĉeestas, ĉiam ĉe Sia popolo, por savi ĝin.
208 Vidalvide de la mistera kaj fascina ĉeesto de Dio la homo konsciiĝas pri sia
malgrandeco. Vidalvide de la brulanta dornujo Moseo eltiras siajn sandalojn kaj vualigas
antaŭ la Dia gloro sian vizaĝon
. Vidalvide de la gloro de la trifoje sankta Dio elkrias Jesaja
“Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo” (Jes 6,5 BIB). Vidalvide de la
Diaj signoj, kiujn Jesuo faras, Petro vokas: “Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo”
(Luk 5,8 BIB). Sed ĉar Dio estas sankta, Li povas pardoni al la homo, kiu sin ekkonas antaŭ
Li kiel pekulo: ”Mi ne agos laŭ Mia flama kolero … ĉar Mi estas Dio, ne homo, Sanktulo
inter vi” (Hoŝ 11,9 BIB). Tiel diras ankaŭ la apostolo Johano: “Ni trankviligos nian koron
antaŭ Li. En ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas ‒ ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj
Li scias ĉion” (1 Joh 3,19-20 BIB). (724, 388)
209 Pro respektego rilate al Dio la Izraela popolo ne eldiras la nomon de Dio. En la legado de la Sankta Skribo la revelaciita nomo de Dio estas anstataŭata per la Dia digno-titolo “Adonaj, greke Kyrios, (esperantlingve Eternulo). Sub tiu titolo la Dieco de Jesuo solene estas konfesata: “Jesuo estas la Sinjoro”. (446)
La mizerikorda kaj graca Dio
210 Post kiam Izraelo estis pekinta kaj forturniĝinta de Dio, por adori la oran bovidon
,
Dio elaŭdis la propeton de Moseo kaj surprenas, kunvojaĝi kun Sia malfidela popolo. Tiel Li
demonstras Sian amon
. Kiam Moseo petas, ke al li estu permesate vidi Lian gloron, Dio
respondas al Li: “Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de
la Eternulo antaŭ vi” (Eli 33,18-19 BIB). Kaj la Eternulo preterpasas Moseon kaj vokas:
”Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema”
(Eli 34,6 BIB). Ekde nun Moseo konfesis, ke la Eternulo estas pardonema Dio
.” (2112,
2577)
211 La Dionomo “Mi-estas” aŭ “Li-estas”, esprimas la fidelecon de Dio. Spite al la malfideleco, kiu kuŝas en la peko de la homoj, kaj spite al la puno, kiun ĝi meritas, Dio gardis “favorkorecon por miloj” (Eli 34,7 BIB). Dio revelacias, ke Li estas “riĉa en kompateco” (Efe 2,4 BIB), kaj Li eĉ transdonas Sian propran Filon. Jesuo oferas Sian vivon por liberigi nin de la peko. Kaj tiel Li revelacias, ke Li mem portas la Din nomon: “Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas” (Joh 8,28 BIB). (604)
Dio sola estas
212 Dum la jarcentoj la kredo de Izraelo povis elfaldi la riĉecojn, kiuj enestas en la
revelacio de la nomo de Dio, kaj la kredo povis profundiĝi en ili. Dio estas unu; krom Li ne
ekzitas iu Dio
. Li estas majesta super mondo kaj historio. Li kreis la ĉielon kaj la teron: “Ili
pereos, sed Vi restos; Kaj ili ĉiuj eluziĝos kiel vesto, … sed Vi restas la sama; Kaj Viaj jaroj
ne finiĝos (Psa 102, 26-27 BIB). Ĉe Li “ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro” (Jak 1,17 BIB).
Li estas la “Li-estas” de iam kaj por ĉiam kaj tiel Li restas fidela al Si mem kaj al Liaj
promesoj. (42, 469, 2086)
213 La revelacio de la neprononcebla nomo “Mi estas la mi-estas” enhavas do la veron, ke nur Dio estas. En tiu sencon jam la tradukoj de la septuaginto kaj la tradicio de la eklezio komprenis la nomon de Dio. Dio estas la abundo de la esto kaj ĉiu perfekteco, sen origino kaj sen fino. Dum ĉiuj kreitaĵoj ĉion, kion ili estas kaj havas, ricevis le Li, Li sola estas ties esenco, kaj Li estas ĉio, kio Li estas, el Si mem. (41)
III • Dio, “Li, kiu estas”, estas vero kaj amo
214 Dio, “Li, kiu estas”, sin revelaciis al Izraelo kiel “riĉa je graco kaj fideleco”. Tiuj du
nocioj esprimas la esencon de la riĉeco de la Dia nomo. En ĉiuj Siaj verkoj Dio montras Sian
bonvolon, Sian bonkorecon, Sian gracon, Siam amon, sed ankaŭ Sian fidindecon, Sian
persistecon, Sian fidelecon kaj Sian verecon. “Mi gloras vian nomon por via boneco kaj
vereco” (Psa 138,2 BIB)
. Li estas la vero, ĉar “Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li
neniom” (1 Joh 1,5 BIB); Li estas “la amo”, kiel instruas la apostolo Johano (1 Joh 4,6 BIB).
(1062)
Dio estas vero
215 “La esenco de Via vorto estas vero, kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.” (Psa
119,160 BIB). “Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj”
(2 Sam 7,28 BIB); pro tio la promersoj de Dio ĉiam plenumiĝos
. Dio estas mem la vero;
Liaj vortoj ne povas erarigi. Pro tio oni povas fidoplene transdoni sin al Lia vero kaj al Lia
fidindeco. Je la komenco de la peko kaj de la falo de la homo staris mensogo de la tentanto,
kiu kondukis al dubo pri la Dia vorto, pri Lia bonvolo kaj Li fideleco. (397, 2465, 1063, 156)
216 La vereco de Dio estas ankaŭ Lia sapienco, kiu destinas la tutan ordon de la kreitaĵo
kaj la kuron de la mondo
. Dio, la Unusola, kiu kreis la ĉielon kaj la teron
, estas ankaŭ la
Unusola, kiu povas donaci la veran ekkonon de ĉiu kreitaĵo en la rilato al ĝi
. (295, 32)
217 Dio estas ankaŭ vera, kiam Li revelaciiĝas: La instrukcio, kiu venas de Dio, estas
“instruo de la vero” (Mal 2,6 BIB). Li sendas Sian Filon en la mondon, por ke Tiu “atestu por
la vero” (Joh 18,37 BIB). “Kaj ni scias: la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke
ni ekkonu [Dion], la Verulon” (1 Joh 5,20 BIB)
. (2466, 851)
Dio estas amo
218 En la kuro de sia historio Izraelo povis ekkoni, ke Dio havis nur unsolan kaŭzon,
revelaciiĝi al ĝi kaj elekti ĝin inter ĉiuj popoloj, por ke ĝi apartenu al Li: Sian gracan amon
.
Danke al siaj profetoj Izraelo komprenis, ke Dio ĝin ĉiam denove savas
kaj pardonas al ĝi
ĝian malfidelecon kaj ĝiajn pekojn
. (295)
219 La amo de Dio al Izraelo estas komparata kun la amo de patro al sia filo
. Tio amo
estas pli granda ol la amo de patrino al siaj infanoj
. Dio amas Sian popolon pli ol fianĉo
sian fianĉinon
. Tiu amo venkos eĉ pri la plej malbonaj malfidelaĵoj
; ĝi eĉ tiom iros, ke ĝi
fordonas eĉ la plej amatan; “Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan
Filon”
. (458, 239, 796)
220 La amo de Dio estas “eterna” (Jes 54,8 BIB). Ankaŭ se “montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos – Mia favorkoreco ne foriĝos de vi” (Jes 54,10 BIB). “Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore” tiom longe (Jer 31,3 BIB).
221 La sankta Johano iras eĉ plien kaj diras: “Dio estas amo” (1 Joh 4,8. 16 BIB): Amo
estas la esenco de Dio. Sendante en la pleneco de la tempoj Sian unikan Filon kaj la Spiriton
de la amo, Di revelacias Sian intimstan misteron
; Li mem estas eterna amo-interŝanĝo -
Patro, Filo kaj Sankta Spirito - kaj Li destinis nin, partopreni en ĝi. (733)
IV • La signifo de la kredo je la Unu Dio
222 Kredi je Dio, la Unu, kaj ami Lin kun nia tuta esto, havas ne-antaŭvideblajn sekvojn:
223 Ni scias pri la grandeco kaj majesteco de Dio: “Vidu, Dio estas granda kaj nekonata” (Ijo 36,26 BIB). Pro tio: “Dio staras en la unua loko” (S-ta Johana d’Arko, Dictum. Procès de condamnation). (400)
224 Ni vivas en dankesprimado: Se Dio estas la Unu, ĉio, kio ni estas kaj kion ni havas, devenas de Li: “por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem” (1 Kor 4,7 BIB). “Kion mi redonu al la Eternulo por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?” (Psa 116,12 BIB). (2637)
225 Ni scias pri la unueco kaj la vera digno de ĉiuj homoj: Ili ĉiuj estas laŭ la bildo de
Dio kreitaj similaj al Li
. (356, 360, 1700, 1934)
226 Ni utiligas ĝuste la kreitajn aĵojn: La kredo je la Unu Dio igas nin ĉion, kio ne estas
Dio, tiom uzi, kiom ĝi nin pliproksimigas al Li. Kaj la kredo distancigas nin de ĉio, kio nin
malproksimigas de Li
. (339, 2402, 2415)
Mia Sinjoro kaj mia Dio, ĉion forprenu de mi, kio malhelpas min rilate al Vi.Mia Sinjoro kaj mia Dio, ĉion donu al mi, kio helpas min rilate al Vi.Mia Sinjoro kaj mia Dio, ho prenu min de mi kaj donu min tute al Vi.
(S-ta Nikolao el Flüe. Preĝo)
227 (313, 2090) Ni konfidas al Dio en ĉiu situacio, eĉ en malagrablaĵoj. Preĝo de la s-ta Terezia de la Infano Jesuo tion imprese esprimas:
Nenio perturbu vin; / nenio vin ektimigu.
Ĉio pasas. / Dio ne ŝanĝiĝas.
Pacienco atingas ĉion. / Kiu havas Dion,
al tiu nenio mankas. / Dio sola sufiĉas.
(S-ta Terezia de la Infano Jesuo. Poesías 9) (2830, 1723)
MALLONGE
228 “Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola” (Rea 6,4 laŭ Mar 12,29 BIB). “Kiu devos validi kiel pleja altaĵo, devas unike stari kaj ne havu egalulon … Se Dio ne estas unu, tiam Li ne estas Dio” (Tertuliano. Adversus Marcionem 1,3)
229 La Kredo je Dio nin movas, ni turni al Li sola kiel nia unua origino kaj kiel nia lasta celo, kaj nenion preferi rilate al Li aŭ meti anstataŭ Li.
230 Kvankam Dio Sin revelacias, Li restas neeldirebla mistero: “Se vi komprenus Lin, Li ne estus Dio” (S-ta Aŭgusteno. De sermone Domini in monte 52,6,16)
231 La Dio de nia kredo revelaciiĝis kiel tiu, kiu estas; Li faris Sin ekkonebla kiel “riĉa je favoro kaj fideleco” (Eli 34,6 BIB). Vero kaj amo estas Lia esenco.
I-a alineo 2 • La Patro
I • “En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”
232 La kristanoj estas baptataj en la “nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 18,19 BIB). Antaŭe ili respondas al la triobla demando, ĉu ili kredas je la Patro kaj je la Filo kaj je la Sankta Spirito, per “mi kredas”. “La esenco de la kredo de ĉiuj kristanoj estas la Triunuo” (S-ta Cesario el Arles, expositio symboli (sermo 9). (189, 1223)
233 La kristanoj estas baptataj “en la nomo” (singularo) kaj ne “sur la nomoj” (pluralo) de
la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito
, ĉar ekzistas nur unu sola Dio, la ĉopova Patro
kaj Lia unugenita Filo kaj la Sankta Spirito: La Plejsankta Trinitato.
234 La mistero de de la Plejsankta Trintato estas la centra mistero de la kristana kredo kaj
vivo. Ĝi estas la mistero de la interna vivo de Dio, la pragrundo de ĉiuj aliaj kredomisteroj kaj
la lumo, kiu ilin heligas. Ĝi estas en la “hierarkio de la kredoveroj
” la plej fundamenta kaj
la plej esenca. “La tuta savohistorio estas nenio alia ol la historio de la vojo kaj de la rimedoj,
per kiuj la vera kaj via Dio - Patro, Filo kaj Sankta Spirito - revelaciiĝas repacigi la homojn,
kiuj sin deturnas de la peko, kaj unuigi ilin kun si”. (Directorum,”Cateticum Generale 47)
(1449, 2157, 90)
235 En ĉi tiu alineo mallonge estas prezentata, kiel la mistero de la Plejsankta Trinitato estas revelaciita (II), kiel la eklezio formulas la kredoinstruon pri ĉi tio (III) kaj kiel la Patro realigis Sian “gracan decidon” de la kreado, elaĉetado kaj sanktigado per la Dia sendo de la Filo kj de la Sankta Spirito.
236 La ekleziaj patroj diferencas inter la “teologia” kaj la “oikonomia”. Per la unua nocio ili karakterizas la misteron de la interna vivo de la Triunua Dio, per la dua ĉiujn verkojn, per kiuj Tiu Sin revelacias kaj komunikas Sian vivon. Per la “oikonomia” malvolviĝas la “teologio”; sed inverse heligas la “teologio” la “oikonomion”. La verkoj de Dio revelacias al ni Sian interrnan estadon, kaj inverse la mistero de Lia interna estado komprenigas al ni pli bone ĉiujn Liajn verkojn. Simile rilatiĝas en la rilatoj de homaj personoj: La persono manifestiĝas en sia ago, kaj ju pli bone ni konas personon, des pli bone ni kompreas ties agadon. (1066, 259)
237 La Trinitato estas kredomistero en plej rigora senco, unu el la “en Dio kaŝitaj misteroj … kiuj ne povus fariĝi konataj, se ili ne estus revelaciitaj de Dio” (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius”, K 4. Denzinger-Schönmetzer 3015). Okaze de la Malnova Testamento Dio ja postlasis en Sia kreoverko kaj en Sia revelacio spurojn de Sia Trinitata Esto. Sed Lia Interna Esto kiel Sankta Trinitato estas mistero, kio al la racio ne estas alirebla, kaj kiu ankaŭ por la kredo de Izraelo estis nealirebla antaŭ la homiĝo de la Dia Filo kaj de la Sankta Spirito. (50)
II • La revelacio de Dio kiel Trinitato
La Patro estas revelaciita per la Filo
238 En multaj religioj Dio estas alvokata kiel “Patro”. La Dieco ofte estas rigardata kiel
“Patro de la dioj kaj la homoj”. En Izraelo Dio estas nomata “Patro” kiel Kreinto de la
mondo
. Dio precipe estas Patro pro la interligo kaj pro la dono de la leĝo al Izraelo, Lia
“ununaskita” (Eli 4,22 BIB). Li estas ankaŭ nomata Patro de la reĝo de Izraelo
. Precipe Li
estas la “Patro de la malriĉuloj”, de la orfoj kaj vidvinoj
, kiuj estas sub Lia ama protekto.
(2443)
239 Se la lingvo de la kredo Dion nomas “Patro”, tiam ĝi atentigas precipe al du aspektoj:
ke Dio estas la origino de ĉio kaj la majesta aŭtoritato, kaj samtempeLi estas la boneco kaj
ama zorgeco pri ĉiuj Siaj infanoj. Tiu gepatra boneco de Dio povas estis dezegnata ankaŭ per
la bildo de la patrineco
, kio pli mencias la imanentecon de Dio kaj la intimecon inter Dio
kaj Sia kreito. La lingvo de la kredo tiel ĉerpas el la spertoj de la homo kun siaj gepatroj, kiuj
estas por li kvazaŭ la unuaj reprezentantoj de Dio. La vivospertoj ankaŭ montras, ke homaj
gepatroj povas erari kaj tiel misprezenti la bildon de la patreco kaj de la patrineco. Pro tio ni
devas memorigi, ke Dio transiras la diferencon de la generacioj ĉe la homo. Li estas nek viro
nek virino; Li estas Dio. Li ankaŭ transiras la homajn patrecon kaj patrinecon
, kvankam Li
estas ties origino kaj mezuro
. Neniu estas patro tiel kiel Dio. (370, 2779)
240 Jesuo revelaciis, ke Dio estas “Patro” en neatendita senco”: ne nur kiel Kreinto, sed ekde eterneco Patro de Sia ununaskita Filo, kiu ekde eterneco estas Filo ununaskita nur rilate al Sia Patro: “Neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.” (Mat 11,27 BIB). (2780)
241 Pro tio la apostoloj konfesis Jesuon kiel la Vorto, kiu estis ĉe Dio kaj estas Dio
,
kiel “bildo de la nevidebla Dio” (Kol 1, 15 BIB), kiel “la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo
de Lia substanco” (Heb 1,3 BIB).
242 Ilia konfeso estas konservata de la apostola tradicio, en kies sekvo la eklezio en la jaro 325 en la Unua Ekumena Koncilio en Niceo konfesis, ke la Filo estas “samsubstanca kun la Patro” (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo; Denzinger-Schönmetzer 125), tio signifas, ke la Filo estas kun la Patro Ununura Dio. La Dua Ekumena Koncilio kolektiĝinta je 381 en Konstantinopolo, konservis en sia formulado de la Credo de Niceo ĉi tiun nocion kaj konfesis la “ununaskitan Filon de Dio” kiel “el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj: Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro” (kredokonfeo de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150). (465)
La Patro kaj la Filo estas revelaciitaj per la Spirito
243 Antaŭ Lia pasĥo anoncas Jesuo la sendadon de “alia parakleto” [advokato
(Langenscheidts Taschenwörterbuch Griechisch-Deutsch (poŝvortaro greka-germana de
Langenscheidt)]: de la Sankta Spirito. Tiu agis jam dum la kreado
kaj “estis parolinta per la
profetoj” (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopola: Denzinger-Schönmetzer 150). Ekde tiu
tempo Li estos ĉe la disĉiploj kaj en ili
, Li instruos ilin
kaj ilin “gidos en ĉian veron” (Joh
16,13 BIB). La Sankta Spirito do estas revelaciata kiel plia Dia persono kun Jesuo kaj la
Patro. (68, 683, 2780)
244 La eterrna origino de la Spirito revelaciiĝas en Lia tempa senditeco. La Sankta Spirito
estas sendita al la apostoloj kaj al la eklezio de la Patro en la nomo de la Filo, kaj de la Filo
mem, post kiam Tiu revenis al la Patro
. La sendo de la persono de la Spirito post la glorado
de Jesuo
revelacias la misteron de la Plejsankta Trinitato en Sia abundeco. (732)
245 La apostola kredo je la Sankta Spirito konatiĝis en 381 per la Dua Ekumena Koncilio en Konstantinopolo: “Ni kredas … je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo. (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150). La eklezio agnoskas tiel la Patron kiel la “fonto kaj origino de la tuta Dieco” (6a Sinodo en Toledo je 683, “De Trinitate et de Filio “Dei Redemptoris incarnato”: Denzinger-Schönmetzer 490). Sed la eterna origino de la Sankta Spirito ne estas sen kunligo kun la eterna origino de la Filo: “La Sankta Spirito, kiu estas la Tria Persono en la Trinitato, estas tute la sama Dio kun Dio, la Patro kaj la Filo … de unu substanco, ankaŭ unu naturo … Tamen Li estas nomate ne nur la Spirito de la Patro kaj ne nur la Spirito de la Filo, sed ankaŭ la Spirito de la Patro kaj de la Filo” (la Sinodo en Toledo je 675, kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 527). La Credo de la eklezio konfesas, Li estas “adorata kaj glorifikata kune kun la Paro kaj la Filo (kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150). (152, 685)
246 La latina tradicio de la Credo konfesas, ke la Spirito “el la Patro kaj la Filo [filioque] eliras”. La Koncilio en Florenco deklaras je 1438, “ke la Sankta Spirito … Sian kernon kaj Sian en Si konstantan eston havas samtempe el la Patro kaj el la Filo, kaj el ambaŭ Li eliras de eterno kiel el unu principo kaj per unusola spiro … kaj ĉar la Patro mem ĉion, kio la Patro estas, donis en la generado al Sia ununaskita Filo krom la patreco, la Filo ĵus tion, ke la Sankta Spirito eliras el la Filo, havas de la Patro, de kiu Li ankaŭ estas generita el eterno” (Koncilio en Florenco, “Decretum pro Græcis”: Denzinger-Schönmetzer 1300-1301).
247 La filioque en la kredokonfeso de Konstantinopolo (je 381) ne troviĝis. Pro siaj
malnovaj latinaj kaj aleksandriaj tradicioj la papo Leo la Unua ĝin estis dogme konfesinta jam
je 447
, antaŭ ol Romo konis la symbolum de 381, kaj gin transprenis je 451 sur la Koncilio
en Kalcedono. La uzo de tiu formulo en la Credo estis en la latina liturgio allasata paŝe post
paŝo inter la 8a kaj la 11a jarcentoj. La de la latina liurgio farita eligo de la “filioque” en la
Credon de Niceo-Konstantinopolo ankoraŭ hodiaŭ por la ortodokzaj eklezioj estas kontestata
punkto.
248 La orienta tradicio precipe esprimas, ke la Patro estas la unua origino de la Spirito.
Konfesante la Spiriton kiel tiu, “kiu devenas de la Patro” (Joh 15.26 BIB), ĝi eldiras, ke Li
eliras per la Filo el la Patro
. La okcidenta tradicio esprimas precipe la karaktere identan
komunon inter la Patro kaj la Filo dirante, ke la Spirito el la Patro kaj la Filo [filioque] eliras.
Ĝi tion diras “permesate kaj racie” (Koncilio en Florenco je 1439, “Decretum pro Græcis”:
Denzinger-Schönmetzer 1302), ĉar laŭ la eterna ordo de la Diaj Personoj en ilia estosimila
komuno la Patro estas la unua origino de la Spirito kiel “origino sen origino” (Koncilio en
Florenco je 1442, “Decretum pro Jakobitis”: Denzinger-Schönmetzer 1331), sed ankaŭ kiel
de la ununaskita Filo Patro Li estas kune kun Tiu la “unu principo” el kiu venas la Spirito (2a
Koncilio en Lion je 1274, “Constitucio de Summa Trinitate es fide “Catolica”: Denzinger-Schönmetzer 850). Se tiuj laŭleĝaj, sin kompletigantaj vidpunktoj ne estas troakcentitaj, tiam
la identeco de la kredo ne estas ĝenata per la realeco de unu en la kredo konata mistero.
III • La plej Sankta Trinitato en la kredodoktrino
La formiĝo de la Trinitata dogmo
249 La revelacia vero de la Sankta Trinitato estas, precipe pro la bapto, dekomence la
fundamento de viva kredo de la eklezio. Ĝi trovas sian esprimon en la fundamenta regulo de
la bapta konfeso, kiu estas formulata en la prediko, la kateĥizo kaj en la preĝado de la eklezio.
Tiaj formuloj troviĝas jam en la Skriboj de la apostoloj, ekzemple la saluto transprenita en la
eŭkaristia celebrado: “La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio kaj la komuno de la
Sankta Spirito estu kun vi” (2 Kor 13,13 BIB)
. (683, 189)
250 Dum la unuaj jarcentoj la eklezio klopodis ekzplicite formuli sian trintatan kredon por pliprofundigi sian kredokomprenon kaj por defendi ilin kontraŭ deformantaj eraroj. Tio estis la verko de la unuaj koncilioj, kiuj estis fundamentitaj per argumentoj de la tologia laboro de la ekleziaj patroj, kaj kiuj estis subtenataj de la kredosenco de la kristan popolo. (94)
251 Por formuli la trinitatan dogmon, la eklezio devis evoligi helpe de nocioj el la filozofio - “substanco”, “persono”, hipostazo”, “rilato” - taŭgan terminologion. Per tio ili ne submetis la kredon al homa sapienco, sed ili donis al la nocioj novan ankoraŭ ne eksiztintan signifon, por ke ili povu esprimi la neeldireblan misteron, kio “senfine tion superas, kion ni komprenas en homa maniero” (Credo de la Dia popolo, solena kredokonfeso de la 30a de Juni 1968, 9). (170)
252 La eklezio utiligas la nocion “substanco” (kelkfoje ankaŭ interpretita per “esenco” aŭ “naturo”) por signifi la Dian eston en Sia unueco: la nocion “persono” aŭ “hipostazo”, por signifi la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton en ilia reala interilata difereneco; la nocion “rilato”, por diri, ke ilia diferenco kuŝas en ilia reciproka rilato.
La dogmo de la Plejsankta Trinitato
253 La Trinitato estas unu. Ni ne konfesas tri Diojn, sed unu solan Dion en Tri Personoj: La “estosama Triunuo” (2a koncilio en Konstantinopolo je 553, “Anathematismi de tribus Capitulis”, 1 Denzinger-Schönmetzer 421). La Diaj Personoj ne dividas la Diecon inter Si, sed Ĉiu el Ili estas plene kaj tute Dio: “La Patro estas la samo kiel la Filo, la Filo la samo kiel la Patro, la Patro kaj la Filo la samo kiel la Sankta Spirito, nome el naturo unu Dio” (11-a Sinodo en Toledo je 675, kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 530). “Ĉiu el la Tri Personoj estas tiu realeco, tio estas Dia substanco, esenco aŭ naturo” (4-a Koncilio en Laterano je 1215, Ĉapitro 2, “De errore abatis Joachim”: Denzinger-Schönmetzer 804). (2789, 590)
254 La Tri Diaj Personoj estas inter Si reale diversaj. La Unu Dio ne estas “kvazaŭ sola por Si” (Fides Damasi: Denzinger-Schönmetzer 71). “Patro”, “Filo”, “Sankta Spirito” ne estas simple nomoj, kiuj signas estad-formojn de la Dia esto, ĉar ili estas reale diferencaj reciproke. (468, 689) “La Patro ne estas la sama kiel la Filo, kaj la Filo ne estas la sama kiel la Patro, kaj la Sankta Spirito ne estas la sama kiel la Patro aŭ kiel la Filo” (11-a Sinodo en Toledo je 675, Kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 530). Ili diferencas inter Si per Siaj originaj rilatoj: Estas “la Patro, kiu generas, kaj la Filo, kiu estas generita, kaj la Sankta Spirito, kiu eliras” (4-a Koncilio en Laterano je 1215. Ĉapitro 2, “De errore abatis Joachim”: Denzinger-Schönmetzer 804). La Dia Unuo estas triunua..
255 La Tri Diaj Personoj rilata al Si reciproke. Ĉar la reala diverseco de la Personoj ne dividas la Dian Unuon, Ĝi kuŝas unike en la reciprokaj rilatoj. “Kun la nomoj de la Personoj, kiuj esprimas rilaton, la Patro rilatas al la Filo, La Filo al la Patro kaj la Sankta Spirito al ambaŭ. Kvankam ili estas nomataj Tri Personoj, ili estas tamen unu naturo aŭ substanco (11-a Sinodo el Toledo je 675, Kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 528). En ili estas “ĉio … unu, kie neniuj kontraŭecoj de la rilatoj kontraŭas” (Koncilio en Florenco je 1442, “Decretum por Jacobitis” Denzinger-Schönmetzer 1330). “Pro tiu unueco la Patro estas tute en la Filo, tute en la Sankta Spirito; la Filo estas tute en la Patro, tute en la Sankta Spirito; la Sankta Spirito estas tute en la Patro, tute en la Filo” (samloke: Denzinger-Schönmetzer 1331).
256 Al la kateĥumenoj de Konstantinopolo konfidas la sankta Grgoro el Nacianzo, kiun oni ankaŭ nomas la “teologon”, jenan resumon de la Trinitata kredo: (236, 684)
(84) “Gardu precpe ĉi tiun bonan memoron, por kiu mi vivas kaj batalas, kun kiu mi volas morti, kaj kiu igas min porti ĉiujn malbonaĵojn, kaj kiu min igas malestimi ĉiujn plezurojn: la konfeso de la kredo al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito. Mi konfidas ĝin al vi. En ĝi mi en ĉi tiu horo mergos vin en la akvon kaj levos vin el ĝi. Mi donas ĝin al vi kiel akompananto kaj protektanto de via tuta vivo. Mi donas al vi unikan Diecon kaj potencon, kiu ekzistas kiel Unu en la Tri, kaj enhavas la Tri en po diversa maniero. Dieco sen diferenco de la substanco aŭ naturo, sen altiganta pli altan gradon aŭ malaltiganta malaltan gradon … Ĝi estas la senfina natursameco de Tri Senfinuloj. Dio kiel Tuto, ĉiu rigardata en Si mem … Do kiel tiuj Tri kune rigardataj … apenaŭ mi komencas pensi pri la unueco, kaj jam aperas la Trinitato kun Sia gloro. Apenaŭ mi komencas pensi pri la Trinitato, kaj jam superas min denove la unueco” (or. 40,41).
IV • La verkoj de Dio kaj la Trintata sendado
257 “Ho beata lumo, Triunuo kaj praunuo!” (L.H. Himno “O lux beata, Trinitas”). Dio
estas eterna beateco, nemortebla vivo, neniam foriĝanta lumo. Dio estas amo: Patro, Filo kaj
Sankta Spirito. El libera volo Dio volas komuniki la gloron de Sia beata vivo. En tio konsistas
la “graca decido”
, kiun Li prenis en Sia amata Filo jam antaŭ la kreo de la mondo. Li ja
“antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo” (Efe 1,5 BIB), do “konformajn al la bildo
de Lia Filo” (Rom 8,29 BIB) danke “la spiriton ... de adopto” (Rom 8,15 BIB). Tiu plano
estas “graco donita al ni ... antaŭ tempoj eternaj” (2 Tim 1,9 BIB) kaj kiu senpere eliris el la
trinitata amo. Ĝi evoluas en la kreoverko, en la tuta savohistorio post la pekofalo, en la
sendadoj de la Filo kaj de la Spirito, kiuj estas daŭrigataj en la sendado de la eklezio
(292,
830), 221, 758)
258 La tuta Dia ekonomio estas la komuna verko de la Tri Diaj Personoj. Kiel la Trinitato
havas unu saman naturon, tiel Ĝi havas nur unu saman efektivigon
. “La Patro kaj la Filo kaj
la Sankta Spirito ne estas tri originoj de la kreo, sed unu origino” (Koncilio en Florenco je
1442 “Decretum pro Jacobitis”: Denzinger-Schönmetzer 1331). Kaj tamen ĉiu Dia Persono
efikas la komunan verkon laŭ Sia persona aparteco. Konekse kun la Nova Testamento
konfesas la eklezio: Estas “unu Dio kaj Patro, el kiu ĉio estas, unu Sinjoro Jesuo Kristo, per
kiu ĉio estas, kaj unu Sankta Spirito, en kiu ĉio estas” (Dua Koncilio en Konstantinopolo je
553, “Anathematismi de tribus Capitulis”, 1; Denzinger-Schönmetzer 421). Precipe la Diaj
sendoj de la homiĝo kaj de la disdonado de la Sankta Spirito montras la apartaĵojn de la Diaj
Personoj.) (236, 686)
259 La Dia ekonomio ekkonigas kaj la apartecojn de la Diaj Personoj kaj Ilian komunan
naturon kiel samtempe komuna kaj persona verkoj. Pro tio la tuta kristana vivo partoprenigas
kun ĉiu de la Diaj Personoj, sen iel disdividi Ilin. Kiu laŭdas la Patron, faras tion per la Filo
en la Sankta Spirito; kie vivas laŭ Kristo, faras tion, ĉar la Patro lin tiras
kaj ĉar la Spirito
lin movas
. (236)
260 La lasta celo de la tuta Dia ekonomio estas la akcepto de la kreitoj en la kompletan
unuiĝon kun la beata Trinitato
. Sed jam nun ni estas vokitaj esti loĝejo de la Plejsankta
Trinitato. La Sinjoro diras: “Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin
amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li” (Joh 14,23 BIB). (1050, 1721, 1997)
“Ho mia Dio, Triunuo, kiun mi adoras, helpu min, tute forgesi min, por esti fondita en Vi, nemove kaj pacoplene, kvazaŭ estu mia animo jam en la eterenco. Nenio povu ĝeni mian pacon, ellogi min el Vi, ho mia senŝanĝulo; ĉiu momento portu min pli profunden en la fundon de Via mistero! Mamnutru mian animon, faru Vian ĉielon el ĝi, Vian amatan restadejon kaj la lokon de Via trankvilo. Neniam mi volas lasi Vin solan tie, sed foresti kiel tuta, tute vigla en la kredo, tute esti adordo, tute sindonemo al via krea agado … (beata Elisabeta de la Trinitato, preĝo). (2565)
MALLONGE
261 La mistero de la Plejsankta Trinitato estas la centra mistero de la kristanaj kredo kaj vivo. Unusole Dio Sin revelacianta kiel Patro, Filo kaj Sankta Spirito povas doni al ni ekkonon.
262 La homiĝo de la Dia Filo revelacias, ke Dio estas la eterna Patro kaj ke la Filo estas samsubstanca kun la Patro, tio signifas, ke Li estas en Li kaj kun Li la unusola Dio.
263 La senditeco de la Sankta Spirito, kiu estas sendita de la Patro en la nomo de la
Filo
kaj same sendita de la Filo en la nomo “de la Patro” (Joh 15,26 BIB),
revelacias, ke Li kune kun Ili estas la sama Unu Dio. Li “kun la Patro kaj la Filo
same estas adorata kaj glorata” (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo:
Denzinger-Schönmetzer 150).
264 “La Sankta Spirito eliras el la Patro kiel unua origino, kaj ĉar Tiu Lin donacas sen tempa distanco, Li eliras komune el la Patro kaj la Filo” (S-ta Aŭgusteno “de Trinitato”15, 26, 47).
265 Per la graco de la bapto “en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta
Spirito” (Mat 28,19 BIB) ni estas vokitaj partopreni en la vivo de la plej beata
Trinitato, ĉitere en la malhelo de la kredo, kaj trans la morto en la eterna
lumo
.
266 “La katolika kredo … konsistas en tio, ke ni adoras la Unu Dion en la Trinitato kaj la Trinitaton en la Unueco nek intermiksante la Personojn nek dividante la substancon: Iu alia ja estas la Persono de la Patro, iu alia la Persono de la Filo, iu alia la Persono de la Sankta Spirito; sed Patro, Filo kaj Sankta Spirito posedas Unu Diecon, saman gloron, saman eternan majeston. (Simbolo “Quicumque” Denzinger-Schönmetzer 75).
267 Nedivideblaj en tio, kion Ili estas, la Diaj Personoj estas ankaŭ nedivideblaj en tio, kion Ili faras. Sed en la komuna Dia agado ĉiu Persono de la Trinitato esprimas Sian proprecon, precipe en la Dia senditeco de la homiĝo de la Filo kaj de la dono de la Sankta Spirito.
I-a alineo 3 • La Ĉiopova
268 En la simbolo estas menciita de la atributoj de Dio unusole la ĉiopoveco: Ĝin konfesi
havas do grandan signifon por nia vivo. Ni kredas, ke la ĉiopovo sin etendiĝas al ĉio, ĉar
Dio, kiu ĉion kreis
, ĉion kondukas, kaj Li kapablas ĉion. Ni ankaŭ kredas, ke la ĉiopovo
estas ama, ĉar Dio estas nia Patro
; krome, ke ĝi estas misteroplena, ĉar nur la kredo povas
ĝin ekkoni ankaŭ tiam, kiam ĝi “perfektiĝas en malforteco” (2 Kor 12,9 BIB)
. (222)
“Ĉion, kio plaĉas al Li, Li faras”
269 La Sankta Skribo plurfoje ripetas, ke la povo de Dio etendiĝas al ĉio. Ĝi nomas Lin la
“fortan Jakobon”
, la “Eternulon Cebaot” (Psa 24,10 BIB), “forta kaj potenca” (Psa 24,8
BIB), Dio estas ĉiopova “en la ĉielo” kaj “sur la tero” (Psa 24,6 BIB), ĉar Li kreis ĝin. Pro tio
por Li estas “nenio neebla”
, kaj Li agas pri Sia verko laŭ Sia plaĉo
. Li estas la Sinjoro de
la universo, kies ordon Li destinis kaj kio tute apartenas kaj obeas al Li; Li estas la Sinjoro de
la historio; Li direktas la korojn kaj la faktojn laŭ Sia volo
: “Ĉar esti treege forta, tio ĉiam
apartenas al Vi, kaj kiu povus resisti al la forto de via brako?” (Saĝ 11,21 BIB). (303)
“Vi kompatas kun ĉiuj, ĉar vi povas ĉion”
270 Dio estas la ĉiopova Patro. Lia patreco kaj lia potenco sin heligas reciproke. Li
montras Sian patran ĉiopovecon per tio, ke Li zorgas por ni
, ke Li akceptas nin kiel Siajn
infanojn (mi volas “esti por vi Patro,
kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca” 2 Kor 6,18 BIB); Li montras Sian ĉiopovecon ankaŭ per Sia senfina mizerikordo, ĉar Li Sin pruvas precipe per tio, ke li libere pardonas al ni la pekojn. (1441, 2777)
271 La Dia ĉiopovo tute ne estas arbitra; “En Dio potenco kaj esenco kaj volo kaj racio kaj sapienco kaj justeco estas la samo. Pro tio en la potenco de Dio povas esti, kio ne povas esti ankaŭ en Lia justa volo kaj en Lia sapienca racio” (s-ta Tomaso el Akvino, summa theologica 1,25,5 ad 1).
La mistero de la laŭŝajna senpotenco de Dio
272 La kredo je la ĉiopova Patro povas esti forte provata per la sperto de la malbono kaj de la sufero. Kelkfoje Dio ŝajnas malĉeesta kaj nekapabla preventi malbonon. Sed Dio la Patro montris Sian ĉiopovon mistere en la libervola malaltiĝo kaj en la resurekto de Lia Filo, per kiu Li venkis la malbonon. Tiel la krucumita Kristo estas “la potenco de Dio kaj la saĝeco de Dio. Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj” (1 Kor 1,25 BIB). La Patro “laŭ la energio de la efikeco de Lia forto” evoluigis kaj montris en la revivigo kaj altigo de Kristo “la supermezuran grandecon de Lia potenco al ni, kiuj kredas” (Efe 1,19 BIB). (648, 309, 412, 609)
273 Sole la kredo povas konsenti la misterajn vojojn de la Dia ĉiopovo. Tiu kredo fieras
pri la malfortecoj kaj tiel tiras al si la forton de Kristo
. La plej luma ekzemplo de tiu kredo
estas la virgulino Maria. Ŝi kredis, ke “por Dio … nenio estas neebla” (Luk 1,37 BIB), kaj ŝi
povis laŭdi la Sinjoron: “Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo”
(Luk 1,49 BIB). (148)
274 “Pro tio nenion povas tiel fortigi nian kredon kaj nian esperon, ol se ni portas tion ankritan en niaj koroj, ke Dio povas ĉion fari. Kio estas kredenda super tio, - tiel grande, tiel admirinde, tiel multe ĝi superas ĉiun ordon kaj ĉiun mezuron de la aĵoj - al tio la homa racio konsentos facile kaj sen iu ajn hezito, kiam ĝi kaptis la mezaĝon de la potenca Dio” (Katechismus Romanus 1, 2, 13). (2119, 1817, 1814)
MALLONGE
275 Kun Jiob la justulo ni konfesas: “Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi” (Ijob 42,2 BIB).
276 La eklezio fidela laŭ la atesto de la Skribo direktas sian preĝon ofte al la
“ĉiopova, eterna Dio” [omnipotens sempiternus deus …], ĉar ĝi kredas firme, ke
nenio estas neebla por Dio
.
277 Dio montras Sian ĉiopovon en tio, ke Li konvertas nin de niaj pekoj, kaj ke per la graco Li faras nin denove Diaj amikoj (“Dio, vi malkovras Vian potencon precipe per kompato kaj indulgo”: Misalo Romana, Resuma Preĝo, 26a dimanĉo).
278 Kiel ni kredu, ke la Patro nin kreintus, la Filo nin elaĉetintus, la Sankta Spirito nin sanktintus, sen iel kredi, ke la amo de Dio estas ĉiopova?
I-a alineo 4 • La Kreinto
279 “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron” (Gen 1,1 BIB). Kun tiuj solenaj vortoj komenciĝas la Sankta Skribo. La kredokonfeso transprenas tiujn vortojn konfesante Dion, la Patron, la Ĉiopovan kiel la “Kreinton de la ĉielo kaj de la teron” (Nicea-Konstantinopola Kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 30), kiu kreis “la teron videblan kaj nevideblan” (Nicea-Konstantinopola Kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 150). Ni parolos unue pri la Kreinto, poste pri la kreitaro kaj fine pri la pekofalo, el kiu Jesuo Kristo, la Filo de Dio, nin restarigis per Lia veno.
280 La kreo estas “la komenco de la savo-ekonomio”, “la komenco de la savo-historio”
(Directorium “Catecheticum Generale 51), kiu kulinas en Kristo. Inverse estas la Kristo-mistero la decida heligo de la kreo-mistero; ĝi malkaŝas la celon, al kiu Dio kreis “en la
komenco … la ĉielon kaj la teron” (Gen 1,1 BIB). Jam ekde la komenco Dio celis la gloron
de la nova kreo en Kristo
. (288, 1043)
281 Pro tio la legaĵoj de la paska nokto, de la celebrado de la nova kreo en Kristo,
komenciĝas kun la kreoraporto. Same en la bizanca liturgio estas la kreoraporto ĉiam la unua
legaĵo de la viĝiloj de la solenoj de la Sinjoro. Laŭ la atesto de la frua kristanaro la instruo de
la kateĥumenoj pri la bapto sekvas la saman vojon de la kreo al la nova kreo
. (1095)
I • La kateĥizo pri la kreo
282 La kateĥizo pri la kreo estas decide grava. Ĝi ja koncernas la fundamentojn de la homa kaj kristana vivo, ĉar ĝi formulas la respondon de la kristana kredo rilate la bazajn demandojn, kiujn la homoj de ĉiuj tempoj starigis: “De kie ni venas?”, “kien ni iras?”, “de kie ni devenas?”, “kiucele ni ekzistas?”, “de kie venas ĉio estanta, kaj al kio ĝi estas survoje?” La du demandoj pri la origino kaj pri la celo ne povas esti apartigataj unu de la alia. Ili estas decidaj por la senco kaj la celo de nia vivo kaj agado. (1730)
283 La demando pri la originoj de la mondo kaj de la homo rilatas al multaj sciencaj esploroj, kiuj eksterordinare riĉigis niajn konojn pri la aĝo kaj la dimensio de la universo, pri la estado de la vivoformoj kaj pri la ekzisto de la homoj. Tiuj malkovroj instigu nin, des pli admiri la grandecon de la Kreinto, danki al Li por ĉiuj Liaj verkoj kaj por la ekkono kaj sapienco, kion Li donas al la sciencistoj kaj esploristoj. Kun Salomono ili povas diri: “Li mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo, por scii la konsiston de la mondo, la funkciadon de la elementoj … ĉar la Saĝeco, la elpensinto de ĉio, instruis min” (Saĝ 7,17-21 BIB). (159, 341)
284 La granda intereso por tiuj esploroj forte estas instigata per demando de alia ordo, kiu superas la rektan kampon de la la natursciencoj. Temas ne nur pri la demando, kiam kaj kiel la kosmo materie estiĝis kaj la homo aperis, sed temas pri la senco de tiu estiĝo: ĉu hazarde per blinda sorto pro sennoma neceso, aŭ ĉu per inteligenta kaj bona alta estaĵo, kion ni nomas Dio. Kaj se la mondo devenas el la saĝeco kaj boneco de Dio, pro kio nun la malbono? De kie ĝi venas? Kiu estas responsa pri ĝi. Kaj ĉu ekzistas liberigo de ĝi?
285 Dekomence en la demando pri la originoj kontraŭstaris al la kristana kredo respondoj, kiu alie tekstis ol la kristana respondo. En la malnovaj religioj kaj kulturoj troviĝas multnombraj mitoj pri la origino de la mondo. Iuj filozofoj diras: Ĉio estus Dio: la mondo estus Dio aŭ la estiĝo de la mondo estus la estiĝo de Dio (Panteismo). Aliaj diras, ke la mondo estus necesa elfuo de Dio; ĝi fluus el li kaj ĝi refluus en lin. Aliaj diras, ke estus du eternaj principoj, la bono kaj la malbono, la lumo kaj la mallumo. Tiuj daŭre luktus unu kun la aliaj (Dualismo, Maniĥeismo). Laŭ iuj konceptoj la mondo (minimume la materia mondo) estus malbona, iu kadukaĵo, kaj pro tio oni ĝin rufuzu kaj postlasu (Gnozo). Aliaj ja koncedas, ke Dio kreis la mondon, sed same kiel horloĝfaranto, kiu ĝin post la verkado lasas tute al si mem (“Deismo). Aliaj fine ne akceptas iun iom altan originon de la mondo, sed vidas en ĝi nur la ludon de materio, kiu jam ĉiam ekzistintus (Materialismo). Ĉiuj ĉi tiuj solvoprovoj atestas, ke la demando pri la originoj daŭre kaj ĉiam estas starigataj. Tia serĉado esta propra al la homo. (295, 28)
286 Certe jam la homa racio povas trovi respondon al la demando pri la originoj. La
ekziston de kreo-Dio oni povas ekkoni kun certeco el Liaj verkoj danke al la lumo de la homa
racio
, kvankam tiu ekkono oft estas malheligata kaj fuŝprezentata per eraroj. Pro tio la
kredo fortigas kaj heligas la racion, por ke ĝi ĝuste komprenas tiun veraĵon. “Per la fido ni
komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas
farita el aperantaĵoj” (Heb 11,3 BIB). (32. 37)
287 La vero pri la kreo estas tiom grava por la tuta homa vivo, ke Dio en Sia boneco volis
revelacii al Sia popolo ĉion, kio estas grava por scii favore al la savo. Super la al ĉiu homo
ebla natura scio pri la kreinto
Dio revelaciis al la Izraela popolo paŝon post paŝo la misteron
de la kreo. Li, kiu vokis la patriarkojn, kiu kreis kaj formis
la de Li elektitan popolon
Izraelon kaj gvidis ĝin el Egiptujo, Li revelaciiĝis estante Tiu, al Kiu apartenas ĉiuj popoloj
de la mondo kaj la tuta tero - estante Tiu, Kiu tute sole “faris la ĉielon kaj la teron” (Psa
115,15; 124,8; 134,3 BIB). (107)
288 La revelacio de la kreo ne estas separebla de la revelacio kaj realigo de la interligo,
kiun Dio la Unu faris kun Sia popolo. La kreo estas revelaciita estante la unua paŝo al ĉi tiu
interligo, estante la unua universala atesto de la ĉiopova Dia amo
. La vero pri la kreo trovas
ĉiam pli forte sian esprimon ankaŭ en la mesaĝo de la profetoj
, en la preĝo de la psalmoj
kaj de la liturgio kiel en la sciencosentencoj
de la elektita popolo.(280; 2569)
289 La unuaj tri ĉapitroj de la libro Genezo havas unuikan lokon inter ĉiuj eldiroj de la Sankta Skribo. Literature tiuj tekstoj povas havi diversajn fontojn. La inspiritaj aŭtoroj metis ilin al la komenco de la Skribo. En sia solena lingvo ili tiel esprimas la veron pri la kreo, pri ties origino kaj celo en Dio, pri ties ordo kaj boneco, pri la vokiteco de la homo kaj fine pri la dramo de la peko kaj la espero al savo. Legataj en la lumo de Kristo, en la unueco de la Sankta Skribo kaj de la viva Tradicio de la eklezio, tiuj eldiroj restas la ĉefaj fontoj por la kateĥizo pri la misteroj de la “komenco”; kreo, pekofalo, savopromeso. (390, 111)
II • La kreo - verko de la Plej Sankta Trinitato
290 “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron” (Gen 1,1 BIB). Tri okazaĵoj estas nomataj en tiuj unuaj vortoj de la Skribo: La eterna Dio ĉion vokis en la estadon krom Sin mem; Li sola estas la kreinto (la vorto “krei” [hebree bara] havas Dion kiel objekto); cio ekzistanta - “ĉielo kaj tero” - dependas de Dio, kiu donas la estadon. (326)
291 “En la komenco estis la Vorto … kaj la Vorto estis Dio … ĉio estiĝis per Li, kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis” (Joh 1,1-3 BIB). La Nova Testamento revelacias, ke Dio kreis ĉion per la eterna Vorto, Lia amata Filo. “En Li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, … ĉio kreiĝis per Li, kaj por Li; Li estas antaŭ ĉio, kaj en Li ĉio ekzistas” (Kol 1,16-17 BIB). La kredo de la eklezio konfirmas ankaŭ la kreoagadon de la Sankta Spirito: Li estas tiu, kiu “vivigas” (kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150), la “Kreo-Spirito” (“Veni Creator Spiritus”: Liturgia de la Horoj, himno), la “fonto de ĉia bono” (Bizanca Liturgio, Troparo de la pentekostaj vesproj). (703, 331, 241)
292 En la Malnova Testamento estas aludita la nedisigebla unueco de la kreoagado de la
Filo kaj de la Spirito kun la Patro
, revelaciita en la nova interligo, fine en la kredoregulo de
la eklezio klare eldirita: “Nur unu estas Dio kaj Kreanto … Li estas la Patro, Li estas Dio, Li
la Kreinto, la Iniciatinto, la Forminto, kiu per Si mem, tio estas per Sia Vorto kaj Sia Saĝo …
ĉion faris” (s-ta Ireneo: adversus hæreses 2, 30, 9), “per la Filo kaj la Spirito”, kiuj estas
kvazaŭ “Liaj manoj” (samloke 4,20,1). La kreitaro estas la komuna verko de la Plej Sankta
Trinitato. (257, 699)
III • “La mondo estas kreita je la honoro de Dio”
293 La Skribo kaj la Tradicio laŭdas ĉiam la bazajn verojn: “La mondo estas kreita je la honoro de Dio” (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius”, De Deo rerum omnium Creatore, Kanono 3: Denzinger-Schönmetzer 3025). Kiel la S-ta Bonaventuro deklaras, Dio ĉion kreis “ne por plimultigi Sian gloron, sed por publikigi kaj komuniki Sian gloron” (Bonaventuro: In libros sententiarum 2,1,2,2,1). Ĉar Dio ne havas iun alian kialon por la kreado ol Siajn amon kaj bonecon: “La kreitoj eliris la manon [de Dio], kiu estis malfermita per ŝlosilo de la amo (S-ta Tomaso el Akvino, In libros sententiarum 2 prol.). Kaj la Unua Vatikana Koncilio deklaris: (337, 344, 1361)
“Tiu sole vera Dio en Sia boneco kaj ‘ĉiopova forto’ - nek por plimultigis Sian beatecon, nek por akiri [perfektecon], sed por montri Sian perfektecon per la aĵoj, kiujn Li donis al la kreitoj - kreis el tute libera decido ‘ekde la komenco de la tempo el nenio samtempe ambaŭ kreaĵojn, la spiritan kaj la korpan’ (Dua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius”, ĉapitro 1: Denzinger-Schönmetzer 3002). (759)
294 Estas honoro de Dio, ke montriĝas kaj komunikiĝas Lia boneco. Por tio la mondo estas kreita. Pro amo Li antaŭdestinis nin fariĝi Siaj Filoj per Jesuo Kristo kaj laŭ Lia favorkora volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco (komparu Efe 1,5-6). “Ĉar la Dia gloro estas la viva homo; sed la vivo de la homo estas la beatiga vizio de Dio. Se ja jam la Dia revelacio per la kreo al ĉiuj surtere vivantaj donas la vivon, des pli multe do la sinprezentigo de la Patro per la Vorto devas doni vivon al tiuj, kiuj Dion vidas” (S-ta Ireneo: adversus hæreses 4, 20, 7). La lasta celo de la kreo estas, ke Dio, “la Kreinto de ĉio, (1992) finfine estos ‘ĉio en ĉio’ (1 Kor 15,28 BIB) efikante samtempe Sian gloron kaj nian beatecon” (Ad Gentes 2). (1722, 2809)
IV • La misero de la kreo
Dio kreas en saĝeco kaj amo
295 Ni kredas, ke Dio kreis la mondon laŭ Sia saĝo
. Ĝi ne estas rezulto de iu neceso, de
iu blinda fato aŭ hazardo. Ni kredas, ke ĝi eliras el la libera volo de Dio, kiu volis
partoprenigi la kreitojn je Sia saĝo kaj boneco: “Ĉar Vi kreis la mondon, kaj pro Via volo ĉio
ekzistis kaj kreiĝis (Apo 4,11 BIB). “Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris
kun saĝo (Psa 104,24 BIB). “La Eternulo estas bona por ĉiuj, Lia favorkoreco estas super ĉiuj
Liaj kreitaĵoj”. (Psa 145,9 BIB). (216, 1951)
296 Ni kredas, ke Dio por la kreado nek bezonis jam antaŭe ekzistajojn nek iu helpo
. La
kreaĵo ankaŭ ne aŭtomate el la Dia substanco
. Dio kreas en libereco “el nenio” ( Denzinger-Schönmetzer 800; 4.a Koncilio en la Vatikano, Ĉapitro 2, “De fide “Catolica”: Denzinger-Schönmetzer 800; Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Fiius”, De Deo rerum
omnium Creatore, Kanono 5: Denzinger-Schönmetzer 3025). (285)
“Se Dio tirintus la mondon el iu jam antaŭe ekzistinta substanco, kio estus en tio eksterordinare? Se oni donas al iu homa metiisto la materialon, li el tio faras, kion li volas. La potenco de Dio montriĝas ĝuste en tio, ke Li komenciĝas kun la nenio, por ĉion fari, kion Li volas” (S-ta Teofilo el Antioĥio, ad Autolycum 2,4).
297 La kredo je la kreo “el nenio” estas atestata en la Skribo kiel bonaŭgura kaj esperplena veraĵo. En la dua libro de la Makabeoj kuraĝigas patrino ŝiajn sep filojn al martirado kun la vortoj: (338)
“Mi ne scias, kiel vi estiĝis en mia ventro, kaj ne mi donacis al vi spiron kaj vivon, kaj ne mi formis harmonian tutaĵon el viaj membroj, sed la Kreinto de la mondo: Li efektivigis la estiĝon de la homo kaj de ĉiuj estaĵoj. Li redonos al vi en Sia kompatemo la spiron kaj la vivon, kiujn vi nun ne ŝparas pro amo al Lia leĝo. … Mi petegas vin, mia infano, rigardu la ĉielon kaj la teron kaj kion ili enhavas, kaj sciu, ke Dio kreis tion el nenio, kaj simile ekestis la homa gento” (2 Mak 7,22-23.28 BIB).
298 Ĉar Dio povas krei el nenio, Li povas per la Sanka Spirito donaci al pekuloj la vivon
de la animo kreante al ili puran koron
, kaj al la mortintoj la vivon de la korpo revivigante
tiun al ili, ĉar Li estas “Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ
ili ekzistus” (Rom 4,7 BIB). Kaj ĉar Li kapablis ekbriligi per Lia Vorto la lumon el la
mallumo
, Li povas ankaŭ al tiuj, kiuj ne konas Lin, donaci la lumon de la kredo
. (1375,
992)
Dio kreas ordigitan kaj bonan mondon
299 Ĉar Dio kreas kun saĝeco, la kreitaro estas ordigita: “Vi ja aranĝis ĉion laŭ mezuro
kaj nombro kaj pezo” (Saĝ 11,20 BIB). En la eterna Vorto kaj per la eterna Vorto, “la bildo
de la nevidebla Dio” (Kol 1,15 BIB), la kreitaro estas kreita. Por la homo, kiu estas laŭ la
bildo de Dio
, ĝi estas destinita; al li, kiu estas vokita por persona rilato al Dio, ĝi direktiĝas.
Kion Dio diras al ni per Sia kreitaro
, povas kompreni nia racio, kiu partoprenas en la lumo
de la Dia racio, kompreneble ne sen granda peno kaj nur en humila kaj respektoplena sinteo
rilate al la Kreinto kaj Ties verko
. Ĉar la kreitaro eliris el la Dia boneco, ĝi partoprenas en
tiu boneco
. La kreitaro estas volita de Dio kiel donaco al la homo, kiel heredaĵo destinita
por li kaj konfidita al li. La eklezio devis plurfoje bonparoli por tio, ke la kreitaro inkluzive de
la materia mondo estas bona
. (2415, 358, 41, 1147, 339)
Dio estas majesta super la kreitaro kaj en ĝi ĉeesta
300 Dio estas senfine pli granda ol ĉiuj Liaj verkoj
. “Vi levis Vian gloron super la
ĉielon” (Psa 8,1 BIB); “Lia grandeco estas nemezurebla” (Psa 145,3 BIB). Ĉar Li la majesta,
libera Kreinto, estas la unua kaŭzo de ĉio ekzistanta, Li ĉeestas en la plejinternaĵo de Liaj
kreitoj: “en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas” (Ago 17,28 BIB). Laŭ la Sankta Aŭgusteno
Dio estas “pli alta ol mia plejalto kajbpliinterna ol mia plejinterna” (confessiones 3, 6, 11).
(42, 223)
Dio konservas kaj portas la kreitaron
301 Post la kreo Dio la Kreinto ne lasas simple Sian kreiton al si mem. Li donas al ĝi ne nur la ekzistadon kaj la ĉeestadon, sed Li vivtenas Sian kreiton ĉiumomento en ties estado, donas al ĝi la eblecon efiki, kaj kondukas ĝin al ties celo. Ekkoni tiun totalan dependon de la Kreinto kondukas al saĝeco kaj libereco, al ĝojo kaj fido. (396, 1951)
“ Vi amas ĉion ekzistantan kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris, ĉar se Vi malamus ion, Vi eĉ ne estus kreinta ĝin. Kiel entute io estus daŭrinta, se Vi ne dezirus tion, aŭ estus konservita, krom se vokita de Vi? Vi ŝparas ĉiujn, ĉar ili estas Viaj, ho Suvereno, amanto de animoj” (Saĝ 11,24-26 BIB).
V • Dio realigas Sian planon: La Dian providencon
302 La Kreitaro havas sian propran bonecon kaj kompletecon. Sed ĝi eliris el la manoj de la Kreinto ne tute finfarita. Ĝi estas tiel kreita, ke ĝi estas ankoraŭ “sur la vojo” [in statu viæ] al ankoraŭ atingota fina kompleteco, kiun Dio antaŭpensis por ĝi. Tiun destinon, per kiu Dio Sian kreitaron kondukas al tiu kompleeco, ni nomas la “Dia providenco”.
“Ĉion, kion Li kreis, Dio protektas kaj gvidas per Sia providenco ‘etendiĝanta de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administranta ĉion bone’(Saĝ 8,1 BIB), ‘ĉar ĉio estas nuda kaj evidenta al Liaj okuloj* (Heb 4,13 BIB), ankaŭ tio, kio okazos laŭ la libera ago de la kreitoj ( Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius” ĉapitro 1: Denzinger-Schönmetzer 3003).
303 La atesto de la Skribo diras unusone: La zorgo de la providenco estas konkreta kaj senpera; ĝi prizorgas ĉion, la plej malgravaĵojn ĝis la grandaj mondhistoriaj okazaĵoj. La Sanktaj Libroj asertas energie la absolutan suverenecon de Dio en la paso de la okazaĵoj “nia Dio estas en la ĉielo; ĉion, kion Li deziras, Li faras” (Psa 115,3 BIB). Kaj Kristo estas Tiu, Kiu “malfermas, kaj neniu plu povas fermi; Kiu fermas, kaj neniu plu povas malfermi” (Apo 3,7 BIB). “Multaj estas la intencoj en la koro de homo, sed nur la decido de la Eternulo restas fortike” (Sen 19,21 BIB). (269)
304 Tiel la Sankta Spirito, la ĉefaŭtoro de la Sankta Skribo, ofte asignas agojn al Dio sen
mencii duajn kaŭzojn. Tio ne estas primitiva dirmaniero, sed profunda maniero memori al la
prioritato de Dio kaj al Lia absoluta potenco super la historio kaj la mondo
, kaj tiel eduki al
fido je Li. La psalmopreĝo estas la granda lernejo de tiu fido
(2589).
305 Jesuo postulas infanan sindetenon al la providenco de la ĉiela Patro, kiu zorgas pri la
plej malgrandaj bezonoj de Siaj infanoj: “Ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni
trinku? ... via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian
justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi” (Mat 6,31-33 BIB)
. (2115)
La providenco kaj la duaj kaŭzoj
306 Dio estas suverena Sinjoro pri Sia decido. Sed por agi laŭ ĝi, Li ankaŭ uzas la kreitojn. Tio ne estas signo de malforteco, sed signo de grandeco kaj boneco de Dio. Ĉar Dio donas al Siaj kreitoj ne nur la estadon, sed ankaŭ la dignon de persona agado, esti reciproka kaŭzo kaj origino, kaj tiel kunagi en la realigo de Lia decido. (195, 1884)
307 Al la homoj Dio eĉ donas la eblecon partopreni libere en Sia providenco, kiam Li al
ili konfidas la respondecon, al si “submeti” la teron kaj regi super ĝi
. Tiel Dio ebligas al la
homoj esti racia libera kaŭzo, por kompletigi la kreoverkon kaj ilian harmonion favore al la
bono de ili kaj de la kunhomoj. La homoj estas ofte senkonscie kunlaborantoj de Dio, sed ili
povas ankaŭ konscie eniri en la Dian planon per siaj faroj, siaj preĝoj, sed ankaŭ per siaj
suferoj
. Per tio ili fariĝas tute kaj plene “kunlaborantoj kun Dio” (1 Kor 3,9 BIB)
kaj kun
Lia regno
.(106, 373, 195, 2427, 2738, 618, 1505)
308 De la kredo je Dio la Kreinto do la vero ne estas separebla, ke en ĉiu ago de Liaj
kreitoj Dio agas. Li estas la unua kaŭzo, kiu agas en kaj per la dua kaŭzo. “Ĉar Dio estas Tiu,
kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo” (Fil 2,13 BIB)
. Tiu vero tute ne
malpliigas la dignon de la kreito, sed altigas ĝin. La kreito levita per la potenco, la saĝeco kaj
la boneco de Dio nenion kapablas, se li estas fortranĉita de sia origino, ĉar “la kreito sinkas
sen la Kreinto en la nenion” (Gaudium et spes 36,3). Des pli li povas sen la helpo de la graco
ne atingi sian lastan celon
. (970)
La providenco kaj la ĉagreno de la malbono
309 Se ja Dio, la ĉiopova Patro, la Kreinto de ordigita kaj bona mondo, okupiĝas pri ĉiuj Siaj kreitoj, kial nun ekzistas la malbono? Ĉiu rapida respondo al tiu same urĝa kiel neevitebla, same dolora kiel mistera demando restos nekontentiga. La kristana kredo entute estas la respondo al tiu demando: la bon-estado de la kreitaro, la dramo de la peko, la pacienca amo de Dio, kiu renkonten venas al la homo. Li faras tion per Siaj ligo-decidoj, per la elaĉeta homiĝo de Lia Filo kaj per la dono de la Spirito; Li faras tion per la kunvenado de la eklezio kaj la forto de la ; Finfine Li faras tion per la voko al feliĉa vivo. La liberaj kreitoj estas anticipe invitataj aŭdi tiun vokon. Sed ili povas tion ankaŭ rifuzi - timiga mistero. Neniu elemento de la kristana mesaĝo ekzistas, kio ne estus ankaŭ respondo al la problemo de la malbono. (164, 385, 2850)
310 Sed kial Dio ne kreis tiom perfektan mondon, ke en ĝi estus neniu malbono? En Sia
senfina potenco Dio povus ĉiam krei ion pli bonan
. En Sia senfina saĝeco kaj boneco Dio
tamen volis el libera decido krei mondon, kiu estas “survoje” al sia fina perfekteco. Laŭ la
Dia plano tiu estiĝado igas kun la aperado de iuj formoj de la estado la malaperadon de aliaj,
ĝi igas kun la aĵoj kompletaj ankaŭ aĵojn malpli kompletajn, kun la kreskado de la naturo
ankaŭ malkreskadon. Se la kreitaĵoj ankoraŭ ne atingis la perfektecon, ekzistas sekve kun la
fizika bono ankaŭ la fizika malbono
. (412, 1042-1050, 342)
311 La anĝeloj kaj la homoj, kreitoj inteligentaj kaj liberaj, devas renkonti al siaj finaj
celoj en libera decido, kaj ili devas elekti ilin en amo. Tiel ili povas erar-iri de la ĝusta vojo,
kaj ili fakte pekis. Tiel la morala malbono venis en la mondon, kio estas senkompare pli
malbona ol la fizika malbono. Dio estas nenimaniere, nek rekte nek nerekte, la kaŭzo de la
morala malbono
. Sed Li tion allasas, ĉar Li estimas la liberecon de Siaj kreitoj, kaj Li scias
misterplene aranĝi bonaĵojn el tio. (396, 1849)
“La ĉiopova Dio … povus neniam toleri iun malbonon en Siaj verkoj, se Li ne estus tiom ĉiopova kaj bona, ke Li ne povus aranĝi bonaĵojn el la malbono” (S-ta Aŭgusteno, enchiridion de fide, spe et caritate 3, 11).
312 Tiel oni povas malkovri iom post iom, ke Dio en Sia ĉiopova providenco povas fari
ion bonan eĉ el la sekvoj de morala malbono kaŭzita de Lia kreito. Josefo diras al Siaj fratoj:
“Ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio … Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio
bonon, por … konservi la vivon de multe da homoj.” (Gen 45,8; 50,20 BIB)
. El la plej
malbona iam farita morala malbonaĵo, el la rifuzo kaj murdo de la Filo de Dio, kaŭzitaj el la
pekoj de ĉiuj homoj, Dio en la supermezuro de Sia graco
aranĝis la plej grandan de ĉiuj
bonaĵoj: La gloradon de Kristo kaj nian elaĉeton. Sendube tiel la malbono ne fariĝas io bona.
(598-600, 1994)
313 “Ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, Li ĉion gvidas al bono” (Rom 8,28 BIB). Tion atestas la sanktuloj ĉiam denove: (227)
La S-ta Katarina el Sieno pro tio diras “al tiuj, por kiuj estas skandalo tio, kio ilin trafas, kaj al kio ili kontraŭstaras”: “ĉio estiĝas el amo, ĉio ordiĝas al la savo de la homo. Dio nenion faras krom kun tiu celo” (dialogi 138).
La S-ta Thomas Morus konsolas sian filinon mallonge antaŭ lia morto: “Nenio povas okazi, kion Dio ne volas. Sed kion ajn Li volas, kiel malbona ĝi ŝajnas esti, ĝi tamen estas por ni certe la plej bona (Margarita Roper, letero al Alice Alington [je aŭgusto 1534]).
Kaj Juliana el Norwich diras: “Per la graco de Dio mi ekkomprenis, ke mi firme tenu la kredon, kaj ke mi devos same firme vidi, ke ĉio, kiel ajn ĝi estos, estos bona” (revelacion of Divine Love 13, 32).
314 Ni kredas firme, ke Dio estas la Sinjoro de la mondo kaj de la historio. Sed la vojoj
de Lia providenco estas al ni ofte nekonataj. Nur je la fino, kiam nia partoekkono estos
finiĝinta, kaj kiam ni vidos Dion “okulon ĉe okulo” (1 Kor 13,12 BIB), tiam ni ekkonos plene
kaj tute la vojojn, sur kiuj Dio eĉ tra la dramo de la malbono kaj de la peko gvidos sian kreon
al la fina sabatotrankvilo
, al kiu Li kreis la ĉielon kaj la teron. (1040, 2520)
MALLONGE
315 Per la kreo de la mondo kaj de la homo donis Dio la unuan kaj plej ampleksan ateston de Siaj amo kaj saĝo kaj la unuan anoncon de Sia “graca decido”, kiu realiĝas en la nova kreo per Kristo.
316 La kreoverko estas precipe atribuita al la Patro, sed estas sama kredovero
, ke la
Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito estas la sola kreoprincipo.
317 Dio sola libere, rekte kaj sen iu helpo kreis la universon.
318 Neniu kreito havas la senfinan potencon, kiu estas necesa por “krei” en la vera
senco de la vorto, tio signifas, ion tute ne ekzistantan estigi kaj doni al ĝi la
eston, ion voki “el nenio” [ex nihilo] en la eston
.
319 Dio kreis la universon
por montri kaj komuniki Sian grandiozecon. Ke Liaj
kreitoj partoprenas en Lia vero, bono kaj belo – tio estas la grandiozeco, por kio
Dio ilin kreis.
320 Dio, kiu kreis la universon, ĝin tenas en la esto per Sia Vorto, la Filon, kiu tenas
“la universon per la vorto de sia potenco“ kaj per Sia kreospirito, kiu donas la
vivon.
321 La
Dia providenco konsistas en la destinoj, per kiuj Dio kondukas en saĝeco kaj
amo ĉiujn kreitojn al ilia lasta celo.
322 Kristo petas nin, ke ni kiel infanoj fidu
al la providenco de nia ĉiela Patro, kaj
la apostolo Petro tion surprenas: “Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li
zorgas pri vi” (1 Pet 5,7 BIB)
.
323 La Dia providenco agas ankaŭ per la agado de la kreitoj. Dio donas al la homoj la eblecon, liberece kunlabori en Siaj planoj.
324 Ke Dio allasas la psike kaj morale bonon, estas mistero, kiun Li heligas per Sia Filo Jesuo Kristo, kiu mortis kaj resurektis, por venki la malbonon. La kredo donas al ni la certecon, ke Dio ne allasus la malbonon, se li ne eĉ el la malbono elirigus bonon, kion ni nur ekkonos tute en la eterna vivo.
Alineo 5 • Ĉielo kaj Tero
325 La apostola kredokonfeso konfesas, ke Dio estas “la Kreinto de la ĉielo kaj de la
tero”,
kaj la kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo klarigas: “de la videbla kaj nevidebla
mondo”
.
326 En la Sankta Skribo indikas la vortparo “ĉielo kaj tero” ĉion, kio ekizistas: la tutan
kreitaron. Tiu vortparo ankaŭ nomas la bendon, kio ene de la kreitaro samtempe unuigas kaj
diferencigas la teron kaj la ĉielon: “la tero” estas la mondo de la homoj;
“la ĉielo” aŭ “la
ĉieloj” povas signifi la firmamenton,
sed ankaŭ la esencan “lokon” de Dio - Li ja estas nia
“Patro en la ĉielo” (Mat 5,16 BIB)
– kaj sekve ankaŭ la ĉielon, kiu estas la fintempa gloro.
Fine la vorto “ĉielo” indikas la “lokon” de la spiritaj kreitoj – la anĝeloj –, kiuj ĉirkaŭas Dio.
(290, 1023, 2794)
327 La kredokonfeso de la Kvara Laterana Koncilio diras: “Dio en la komenco de la
tempoj kreis el nenio samtempe ambaŭ kreitaĵojn, la spiritan kaj la korpan, tio estas la
kreitaĵon de la anĝeloj kaj de la kreitaĵon de la mondo: kaj poste la homan, kiu konsistas por
tiel diri samtempe el spirito kaj korpo” (4a Koncilio en la Laterano, unua ĉapitro, “De fide
katolika”: Denzinger-Schönmetzer 800)
. (269)
I • La anĝeloj
La ekzisto de la anĝeloj – kredovero
328 Ke ekzistas spiritaj senkorpaj estaĵo, kiuj normale de la Sankta Skribo estas nomataj “anĝeloj”, estas kredoveraĵo. Tion konfesas la Skribo same klare kiel la unanimeco de Tradicio. (150)
Kiuj ili estas?
329 La S-ta Aŭgusteno diras: “anĝelo’ indikas la oficon, ne la naturon. Se vi demandas pri la naturo, tiam li estas spirito, se vi demandas pri la ofico, tiam li estas anĝelo: Laŭ lia esenco li estas spirito, laŭ lia agado anĝelo.” (Psa 103,1, 15 BIB). Laŭ ilia tuta esto la anĝeloj estas servistoj kaj senditoj de Dio. Ĉar ili “ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo” (Mat 18,10 BIB), ili estas “plenumantoj de Liaj ordonoj, obeantoj de Lia vorto” (Psa 103,20 BIB).
330 Kiel pure spiritaj kreitoj ili havas racion kaj volon; ili estas personaj
kaj
senmortaj
estaĵoj. Ili superstaras ĉiujn videblajn estaĵojn per sia perfekteco. La brilo de ilia
grandiozeco tion montras.
Kristo “kun ĉiuj Liaj anĝeloj”
331 Kristo estas la centro de la anĝelaro. Ili estas Liaj anĝeloj. “Kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li ...” Ili estas “Liaj”, ĉar ili estas kreitaj per Li kaj al Li: “ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li” (Kol 1,16 BIB). Ili estas Liaj spite pro tio, ĉar Li faris ilin heroldoj de Lia savoplano: ĉar “ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?” (291)
332 Ili ĉeestas, ekde la la mondokreo
kaj en la paso de la tuta savohistorio: ili anoncas
de malproksime aŭ de proksime la savon, kaj ili servas la Dian planon realigi ĝin. Ili fermas
la teran paradison
, protektas Loton
, savas Hagaron kaj sian infanon
, retenas la manon
de Abrahamo
, proklamas al la popolo la leĝon
, gvidas la Dian popolon
, anoncas
naskiĝojn
kaj vokiĝojn
, asistas al la profetoj
, por nomi nur kelkajn ekzemplojn. Fine
aperas la anĝelo Gabrielo, por anonci la naskon de la antaŭulo kaj la naskon de Jesuo mem
.
333 De la homiĝo ĝis la ĉielen-iro la vivo de la karniĝinta Vorto estas ĉirkaŭita de la
adorado kaj de la servo de la anĝeloj. Kiam Dio “enkondukas la unuenaskiton en la mondon,
Li diras: ‘kliniĝu antaŭ Li ĉiuj anĝeloj de Dio’“ (Heb 1,6 BIB). Ilia laŭdkanto ĉe la naskiĝo de
Kristo – “Gloro al Dio …” (Luk 2,14 BIB) – plusonas en la laŭdkanto de la eklezio. Ili
protektas Jesuon en la infan-aĝo
, servas al Li en la dezerto
, fortikigas Lin en la angoro
,
kaj ili Lin ankaŭ povintus savi – kiel iam Izraelon
– el la mano de la malamikoj
. La
anĝeloj ankaŭ “evangelizas”
anoncante la bona mesaĝon de la homiĝo
kaj de la
resurekto
de Kristo. Ĉe la reveno de Kristo
, kion ili anoncos
, ili Lin akompanos kaj
servos ĉe Lia juĝo
. (559)
La anĝeloj en la vivo de la eklezio
334 La misteroplena forta helpo de la anĝeloj utilas al la tuta vivo de eklezio
ĝis la
reveno de Kristo.
335 En sia liturgio unuiĝas la eklezio kun la anĝeloj, por adori la trifoje sanktan Dion
;
ĝi petas pri la asisto (vidu la preĝon “In paradisum deducant te angeli” de la entombiga
liturgio
kaj ankaŭ en la “Keruba Himno” de la bicanca liturgio
) kaj celebras precipe la
memoron de kelkaj anĝeloj (la sanktaj Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo kaj la sanktaj gard-anĝeloj). (1138)
336 La anĝeloj ĉirkaŭas la vivon de la homo
de ĝia komenco
ĝis ĝia morto
kun ilia
gardado
kaj porpeto
. “Al ĉiu kredanto ĉestaras anĝelo kiel protektanto kaj paŝtisto por
gvidi lin al la vivo” (Bazilo, adversus Eunomium” 3, 1). En la kredo jam sur ĉi tiu tero la
kristana vivo partoprenas en la feliĉa komuno de la en Dio unuiĝintaj anĝeloj kaj homoj.
(1020)
II • La videbla mondo
337 Dio mem kreis la videblan mondon kun ĉiuj iliaj riĉecoj, ilia varieco kaj ilia ordo. La
Skribo priskribas la kreoverkon simbole kiel vico de ses Diaj “labortagoj”, kiuj finas kun la
“ripozo” de la sepa tago
. La Sankta Skribo rilate al la kreo instruas verojn, kiujn Dio
revelaciis pro nia savo
kaj kiuj “agnoskas la plej internan esencon de la tuta kreaĵo, ĝian
valoron kaj ĝian celadon al la Dia laŭdo (“Lumen Gentium” 36). (299, 293)
338 Ekzistas nenio, kio ne ŝuldas sian ekziston al la Kreinto. La mondo komenciĝis,
kiam ĝi estis kreita el la nenio per la Vorto de Dio. Ĉiuj ekzistantaj estaĵoj, la tuta naturo, la
tuta historio de la homaro radikas en ĉi tiu praevento; per tiu “Genezo” la mondo modeliĝis
kaj la tempo komenciĝis
. (297)Ĉiu kreaĵo posedas sian propran bonecon kaj
kompletexon. De ĉiu verko de la “ses” tagoj diriĝas: “kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona”. “Do
pro ilia kreiteco mem ĉiuj aĵoj estas ekipitaj kun propra konstanteco, vereco boneca kaj kun
propraj leĝoj kaj kun [propra] ordo” (Gaudium et spes 36, 2). La diversaj kreitaĵoj respegulas
en ilia de Dio volita propreco, ĉiu en sia maniero, brilon de la senfina saĝeco kaj bonceo de
Dio. Pro tio la homo devas atenti la bonan naturon de ĉiu kreitaĵo, kaj li devas esti gardema,
ke li ne utiligu la aĵojn kontraŭ ilia ordo. Alikaze la Kreinto estas malatentita kaj estiĝas
ruinigaj sekvoj por la homo kaj por la ĉirkaŭumo. (2501, 299, 226)
340 La reciproka dependo de la kreitaĵoj estas Divolita. La suno kaj la luno, la cedro kaj la agrofloro, la aglo kaj la pasero – ĉiuj de la nekalkuleblaj diversaĵoj eldiras, ke nenu kreitaĵo sufiĉas por si mem, ke la kreitaĵoj ekzistas nur en reciproka dependo, por ke en sia servo ili reciproke kompletiĝu. (1937)
341 La beleco de la universo: Ordo kaj harmonio de la kreita mondo estiĝas el la diverseco de la esto-formoj kaj de la rilatoj inter ili. La homo malkovras sin iom post iom kiel naturaj leĝoj. Ili elvokas la admiron de la sciencistoj. La beleco de la kreitaro respegulas la senfinan belon de la Kreinto. Ili veku respekton kaj ili instigu la homon subordigi sian racion kaj sian volon al la Kreinto. (2500, 283)
342 La ranga ordo de la kreitoj estas esprimita per la sinsekvo de la “ses tagoj”, kiuj
progresas de la malpli perfekta al la pli perfekta. Dio amas ĉiujn siajn kreitaĵojn
. Li
prizorgas ĉiun, eĉ la paseron. Kaj tamen Jesuo diiras: “Vi pli valoras ol multaj paseroj” (Luko
12,7 BIB) kaj “Kiom do homo superas ŝafon” (Mat 12, 12 BIB). (310)
343 La homo estas la pinto de la kreoverko. La inspirita raporto tion esprimas tiel, ke li
la kreon de la homo evidente akcentas rilate al la kreo de la aliaj kreitaĵoj
. (355)
344 Inter ĉiuj kreitaĵoj ekzistas solidareco, ĉarili ĉiuj havas la saman Kreinton, kaj ili ĉiuj estas ordigitaj al Lia majesto. (293, 1939, 2416)
Laŭdata Vi estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj viaj kreitaĵoj,
precipe per la Sinjorino, la fratino suno,
kiu supren gvidas la tagon kaj heligas ĝin per la lumo
Bela ĝi estas kaj brila kun granda helo:
Ĝi donas al ni parabolon de Vi, ho Plejalta …
Laŭdata vi estas, mia koro, per la fratino, la akvo,
kiu esta tre utila kaj humila,
precioza kaj ĉasta … (1218)
Laŭdata vi estu, mia koro, per nia fratino la patrino tero,
kiu nin portas kaj nutras
kaj evoluas multajn fruktojn
kaj multkolorajn florojn kaj herbojn …
Laŭdu kaj gloru mian Sinjoron,
diru dankon al Li kaj servu al Li
en granda sindono.
(S-ta Francesco el Asizo, Sunokanto)
345 La sabato ‒ la fino de la “ses tagoj”. La Sankta Skribo diras: “Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago … Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin” (Gen 2,1-3 BIB). Tiu inspiritaj vortoj estas tre multinformaj: (2168)
346 En la kreo Dio metis fundamenton kaj leĝojn, kiu restas ekzistantaj
. La kredanto
povas fidi al ili: ili estas al li signoj kaj garantio de la neskuebla fideleco, per kiu Dio
firmtenas Sian interligon
. La homo siaflanke devas fidele alkroĉi al tiu fundamento kaj
atenti la leĝojn, kiujn Dio enskribis en la kreon. (2169)
347 La kreo okazis konsidere al la sabato kaj tiel al la honorado kaj adorado de Dio. La
Diservo estas enskribita en la kreoordo
. “Al la Diservo nenio estu preferata”
, diras la
regulo de la sankta Benedikto, kiu nin atentigas tiel al la ĝusta ordo de la homaj deziroj.
(1145, 11,52)
348 La sabato estas la mezo en la Izraela leĝo. Atenti la ordonojn signifas konformi al la saĝo kaj al la volo de Dio, kiu esprimiĝas en Lia kreoverko. (2172)
349 La oka tago. Sed por ni aperis nova tago: La tago de la resurekto de Kristo. La sepa
tago kompletigas la unuan kreon. Je la oka tago komenciĝas la novkreo. La unua kreo trovas
siajn sencon kaj pinton en la novkreo en Kristo, kiu brile superas la unuan kreon
. (2174,
1046)
MALLONGE
350 La anĝeloj estas spiritaj kreitoj, kiuj senĉese gloras Dion kaj servas al Lia savoplano por la aliaj kreitaĵoj: “Ĉe ĉiuj niaj bonaj verkoj kunagadas la anĝeloj” (S-ta Tomaso el Akvino, summa theologiæ 1,114,3, ad 3).
351 La anĝeloj ĉirkaŭas Kriston, ilian Sinjoron. Ili servas al Li
precipe ĉe la
plenumiĝo de Lia savosendado por la homoj.
352 La eklezio honoras la anĝelojn, kiu asistas al la eklezio sur ĝia surtera pilgrimvojo, kaj kiuj protektas ĉiun homon.
353 Dio volis, ke Liaj kreitaĵoj estu diferencaj inter si, ke ili havu siajn proprajn
kvalitojn, ke ili dependu unu de la alia kaj ke ili staru en Lia ordo. Li destinis
ĉiujn materiajn kreitaĵojn por la bonfaro de la homaro. La homo kaj per li la
tuta kreo estas destinita por la glorado de Dio.
354 Atenti la leĝojn enskribitajn en la kreo kaj la rilatojn al ili
, kiuj rezultas el la
naturo de la aĵoj, estas principo de la saĝo kaj fundamento de la moraleco.
Alineo 6 • La homo“
355 “Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin” (Gen 1,27 BIB). La homo havas en la kreo unikan pozicion: li estas kreita “laŭ la bildo de Dio” (I); en sia naturo li unuigas la spiritan kun la materia mondo (II); Li estas kreita kiel “viro kaj virino” (III); Dio lin faris sia amiko (IV). (1700, 343)
I • “Laŭ la bildo de Dio”
356 De ĉiuj videblaj kreitaĵoj unike la homo “kapablas ekkoni sian Kreinton kaj ami Lin” (Gaudium et spes 12,3); li estas “surtere la sola kreitaĵo … kion Dio volis pro li mem” (Gaudium et spes 24,3); li sola estas vokita partopreni en ekkono kaj amo en la vivo de Dio. Al tiu celo li estas kreita, kaj tio estas ĉefa kialo por lia digno: (1703, 2258, 225)
“Kio estis la kaŭzo, kial Vi levis la homon al tia granda digon? La multvalora amo, kun kiu vi rigardis en Vi mem Vian kreitaĵon, kaj kun kiu Vi enamiĝis al ĝi, ĉar Vi ĝin kreis pro amo, pro amo Vi donis al ĝi naturon, kiu kapablas sperti ĝojon en Vi, la eterna bono (S-ta Katarina el Siena, dialogi 13). (295)
357 La homo havas la dignon esti persono, ĉar li estas kreita laŭ la bildo de Dio; li ne nur estas io, sed li estas persono. Li kapablas ekkoni sin, esti sinjoro super si, sin dediĉi al io en libereco kaj komenci komunon kun aliaj personoj, kaj li estas vokita pro graco al ligo kun sia Kreinto, por doni al Tiu respondon de la kredo kaj de la amo, kiun neniu alia lialoke povas doni. (1935, 1877)
358 Dio ĉion kreis por la homo
, sed la homo mem estas kreita, por servi Dion, ami Lin
kaj oferi al Li la tutan kreitaron: (299, 901)
“Kio estas la estaĵo, kio estas kreita en tia renomo? Tio estas la homo, la granda, admirinda viva estaĵo, kiu en la okuloj de Dio estas pli valora ol ĉiuj kreitaĵoj. Estas la homo, por kiu ĉeestas la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la tuta kreitaro. Dio estimas lian savon tiom, ke Li eĉ ne delikate traktis por li Sian ununaskitan Filon. Dio ja ne hezitis ĉion fari, por ascendigi kaj sidigi la homon al Sia dekstro” (S-ta Johano Krizostomo, sermones in Genesim 2,1).
359 “Fakte klariĝas la mistero de la homo nur en la mistero de la karniĝinta vorto” (Gaudium es spes 22,1). (1701)
“La sankta apostolo Paŭlo parolas de du homoj, de kiuj devenus la homa gento: de Adamo kaj de Kristo … Paŭlo diras: ‘Adamo, la unua homo, fariĝis tera estaĵo. La lasta Adamo fariĝis vivofaranta spirito’. Tiu unua estas kreita de ĉi tiu lasta, kaj li ankaŭ ricevis de li la animon, por ke li fariĝu viva … Tiu lasta Adamo estas tiu, kiu en la formado surigis sian bildon sur la unuan. Pro tio okazis, ke li akceptis lian formon kaj ricevis lian nomon, por ke al li ne perdiĝu, kion li faris laŭ sia bildo. La unua Admo, la lasta Adamo: La unua havas komencon, la lasta ne havas finon, ĉar ĉi tiu lasta estas en vero la unua. Li ja diras: ‘Mi estas la alfa kaj la omego’ “ (s-ta Petro Krizologo, sermo 117,1-2) (388, 411)
360 La homara gento estas unueco pro sia komuna origino. Ĉar “el unu sola homo Dio
faris ĉiujn homoj” (laŭ la germana Apg 17,26)
. (225, 404, 775, 831, 842)
“Admirinda vidado, kiu vidigas al ni la homaron en la unueco de komuna origino en Dio … en la
unueco de la naturo, ĉe ĉiuj same formata el materia korpo kaj spirita nemortebla animo; en la
unueco de la senpera celo kaj de ties tasko en la mondo; en la unueco de la setlado sur la tera
fundo, kies bonaĵojn utiligi ĉiuj homoj estas naturrajte rajtigitaj, por tiel vivteni kaj evoluigi sian
vivon en la uneco de la natura fincelo, kio estas Dio mem, al kio strebi ĉiuj homoj estas
devoligitaj; en la unueco de la rimedoj, por atingi tiun celon; … en la unueco de la elaĉetado,
kiun Kristo faris por ĉiuj” (Pio la 12a, encikliko “Summi Pontifi”Catus”)
.
361 Tiu “leĝo de solidareco kaj amo” (Pio la 12a, encikliko “summi Pontifi”Catus”) asertas al ni, ke ĉiu homoj vere estas fratoj kaj fratinoj ĉe ĉiu riĉa multeco de personoj, kulturoj kaj popoloj. (1939)
II • “En korpo kaj animo unu”
362 La homa persono kreita laŭ la bildo de Dio estas samtempe korpa kaj spirita estaĵo. La biblia raporto priparoligas tion per simbola lingvo, kiam ĝi diras: “Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo” (Gen 2,7 BIB). La tuta homo estas volita de Dio. (1146, 2332)
363 En la Sankta Skribo la esprimo animo signifas ofte la vivon de la homo
aŭ la tutan
homan personon
. Sed ĝi signifas ankaŭ la plej internan flankon de la homo
, la plej
valoran en la homo
, tio, per kio la homo estas pleje laŭ la bildo de Dio; “animo” nomas la
spiritan vivoprincipon en la homo. (1703)
364 La korpo de la homo partoprenas en la digno de la esto “laŭ la bildo de Dio”: homa
korpo ĝi estas ja pro tio, ĉar ĝi estas animata per la spirita anino. La homa persono kiel tuto
estas destinata fariĝi templo de la spirito en la korpo de Kristo
. (1004)
“En korpo kaj animo unu, la homo unuigas en si per sia korpeco la elementojn de la materia mondo, kaj per tio la mondo atingas sian kulminon kaj levas sian voĉon por libera laŭdo de la Kreinto. Do la homo ne rajtas malestimi la la korpan vivon; kontraŭe li devas sian korpon estimi kiel bona kaj honorinda, kreitan de Dio kaj destinitan por la reviviĝo je la lasta tago” (Gaudium et Spes 14,1). (2289)
365 La unueco de la animo kaj de la korpo estas tiel profunda, ke oni devas rigardi la
animon kiel “formo” de la korpo
, tio signifas, ke la spiritoanimo kaŭzas, ke la korpo farita
el materio estas viva homa korpo. Spirito kaj materio en la homo ne estas du unuigitaj
naturoj, sed ilia unueco estas unusola naturo.
366 La eklezio instruas, ke ĉiu spiritoanimo rekte estas kreita de Dio
– ĝi ne estas
“farita” de la gepatroj – kaj ke ĝi estas nemortebla
: ĝi ne perdiĝas, kiam ĝi en la morto
dividiĝas de la korpo, kaj je la reviviĝo gi unuiĝas denove kun la korpo. (1005, 997)
367 Kelkfoje la animo estas diferen”Cata de la spirito. Ekzemple la s-ta Paŭlo preĝas.
“Dio … vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen
kulpo” ĉe la reveno de la Sinjoro (1 Tes 5,23 BIB). La eklezio instruas, ke tiu distingo ne
duigas la animojn
. Kun “spirito” estas dirite, ke la homo ekde lia kreo estas ordigita al
supernatura celo
kaj ke lia animo povas est levata pro graca al komuno kun Dio
. (2083)
368 La spirita tradicio de la eklezio akcentas ankaŭ la koron en la biblia senco de la
“leĝo” metita “en ilian internon” (Jer 31,33 BIB), en kiu la persono decidas por aŭ kontra
Dio
. (478, 582, 1431, 1764)
III • “Kiel viro kaj virino Li kreis ilin” (2331, 2336)
Di-volita sameco kaj diverseco
369 Viro kaj virino estas kreitaj, tio signifas Divolitaj, en kompleta sameco unuflanke
kiel homaj personoj, aliflanke en ilia vireco kaj virineco. “Esti viro” kaj ”esti virino” estas io
bona kaj Divolita: ambaŭ, la viro kaj la virino, havas neperdeblan dignon, kiu al ili estas
donita de Dio, ilia kreinto
. Ambaŭ, la viro kaj la virino, estas en sama maniero “laŭ la bildo
de Dio”. En ilia vir-estado kaj enilia virin-estado ili respegulas la saĝecon kaj bonecon de la
Kreinto.
370 Dio tute ne estas laŭ la bildo de la homo. Li estas nek viro nek virino. Dio estas pura
spirito, en kiu ne povas esti genera diferenco. Sed en la “kompletecoj” de la viro kaj de la
virino respeguliĝas io de la senfinaj kompletecoj de Dio: La trajtoj de patrino
kaj la trajtoj
de patro kaj edzo
. (42, 239)
“Unu por la alia” – iu “du-unueco”
371 Unu por la alia kreitaj, la viro kaj la virino estas volitaj ankaŭ unu por la alia. La
Vorto de Dio tion komprenigas al ni en diversaj lokoj de la Sankta Skribo: “Ne estas bone, ke
la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li” (Gen 2,18 BIB). Neniu el la bestoj
povas esti tia helpanto por la homo
. La virino, kiun Dio “konstruas” el ripo de la viro kaj
gvidas al la viro, tiun feliĉigitan pri la komuneco kun ŝi elvokigas: “Jen nun ŝi estas osto el
miaj ostoj kaj karno el mia karno!” (Gen 2,23 BIB). La viro malkovras la virinon kiel alia
ego, kiel kunhomo. (1605)
372 La viro kaj la virino estas kreitaj “unu por la alia”, ne tiel, ke Dio ilin estus kreintaj
ĉiun kiel duonan nekompletan homon. Vere Li ilin kreis kiel persona komuno, en kiu la du
personoj povas esti “helpo” unu por la alia, unuflanke ĉar ili kiel personoj estas similaj unu
rilate al la alia (”osto de mia osto”), aliflanke ĉar ili en sia vireco kaj virineco reciproke sin
kompletigas
. En la geedzeco Dio ilin unuigas tiom mallarĝe unu kun la alia, ke ili estantaj
nur “unu karno” (Gen 2,24 BIB) povos pludoni la homan vivon: “Fruktu kaj multiĝu, kaj
plenigu la teron” (Gen 1,28 BIB). Pludonante la homan vivon al siaj infanoj, la viro kaj la
virino unike kunagas kiel edzo kaj edzino en la verko de la Kreinto
. (1652, 2306)
373 Laŭ la plano de Dio la viro kaj la virino havas la vokitecon, kiel “administrantoj”
dungitaj de Dio “submetiĝi”
al si la teron. Tiu patronado ne rajtas esti detruiga despoteco.
Kreitaj laŭ la bildo de la Kreinto, kiu “amas ĉion ekzistantan” (Saĝ 11,24 BIB), la viro kaj la
virino estas vokitaj partopreni en la Dia providenco por la aliaj kreitoj. Pro tio ili estas
responsaj por la mondo, kiun Dio fidis al ili. (307, 2415)
IV • La homo en la paradizo
374 La unua homo estas kreita kiel bona estaĵo kaj metita en amikecon kun sia Kreinto kaj en harmonion kun si mem kaj kun la ĝin ĉirkaŭanta kreitaro. Nur per la grandiozeco de novkreado en Kristo tiu amikeco kaj harmonio povas esti superataj. (54)
375 La eklezio aŭtentike interpretas la simbolikon de la biblia lingvo de la Nova
Testamento kja de la Tradicio kaj instruas, ke niaj pragepatroj Adamo kaj Eva estis instalitaj
en iun originan staton de “sankteco kaj justeco” (Konzilio de Trento, dekreto pri la origina
peko, kanono 1: Denzinger-Schönmetzer 1511). Tiu graco de la origina sankteco estis
“partopreno en la Dia vivo”
. (1997)
376 Per la radiado de tiu graco la homa vivo en ĉiu rilato estis fortigita. Tiom longe, kiom
la homo restis en mallarĝa ligo kun Dio, li devis nek morti
nek suferi
. La interna
harmonio de la homa persono, la harmonio inter edzo kaj edzino
kaj la harmonio inter la
unua homoparo kaj la tuta kreitaro estis la stato de la tielnomata “prajusteco”. (1008, 1502)
377 La “potenco” super la mondo, donita de Dio al la homo dekomence, efikis unue en la
homo kiel potenco pri si mem. La homo estis en sia tuta estaĵo sana kaj ordigita, ĉar li estis
libera de la triobla avido
, kiu lin faris servisto de la volupto, de la avido al teraj bonaĵoj, kaj
de la mempretendo kontraŭ la direktivoj de la racio. (2514)
378 Estas signo de intimeco kun Dio, ke Dio metas la homon en la “ĝardenon”
. Tie
vivas la homo, “por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin” (Gen 2,15 BIB). La laboro estas por
la viro kaj la virino ne servuto
, sed kunlaboro kun Dio en la kompletigo de la videbla kreo.
(2415, 2427)
379 Tiu tuta harmonio de la prajusteco, kiun la plano de Dio antaŭvidis por la homo, detruiĝis per la peko de la pragepatroj.
MALLONGE
380 “Homon laŭ Via bildo Vi kreis, kaj al li Vi komisiis la regadon de la tuta mondo, tiel ke, obeante sole al Vi, la Kreanto, li estru ĉiujn estaĵojn” (Roma Meslibro, kvara Eŭkaristia Preĝo 118).
381 La homo estas antaŭdestinita, zorge redoni la bildon de la homiĝinta Di-Filo -
“bildo de la nevidebla Dio” (Kol 1,15 BIB), por ke Kristo estu la unuenaskito de
multaj fratoj kaj fratinoj
.
382 La homo estas “en korpo kaj animo unu” ( <la kredoinstruo diras, ke la spirita, nemortebla animo estas kreita rekte de Dio.
283 Dio kreis la homon ne sola; ĉar dekomence “en formo de viro kaj virino Li kreis ilin” (Gen 1,27 BIB), kies interligo efikas la unuan formon de komunumo (Gaudium et spes 12,4).
284 La revelacio ekkonigas al ni la staton de la prasankteco kaj de la prajusteco de viro kaj virino antaŭ la peko. Ilia amikeco kun Dio originis en la beateco de ilia ĉeesto en la paradizo.
ALINEO 7 • LA PEKOFALO
385 Dio estas senfine bona kaj ĉiuj Liaj verkoj estas bonaj. Sed neniu evitas la sperton de
la sufero, de la naturaj malbonoj - kiuj ŝajnas esti ekkoneblaj kun la limoj de la kreitaĵoj - kaj
ĝenerale neniu povas eviti la problemon de la morale malbona. De kie venas la malbono? “Mi
demandis pri la origino de la malbono, sed troviĝis neniu elirejo”, diris la S-ta Aŭgusteno
(confesiones 7,7,11), kaj lia dolora serĉado trovos sian elirejon nur en la konvertiĝo al la viva
Dio. “La mistero de maljusteco” (2 Tes 2,7 BIB) malkovriĝas ja nur en la lumo de la “mistero
de la pieco”
. La en Kristo okazinta revelacio de la Dia amo samtempe montras la
grandecon de la peko kaj la supergrandecon de la graco
. Kiam ni demandas pri la origino
de la malbono, ni devas direkti la rigardon de nia kredo al tiu, kiu sole estas ties venkinto
.
(309, 457, 1848, 539)
I • Kie la peko grandiĝis, tie la graco supergrandiĝis
La realeco de la peko
386 En la historio de la homoj la peko ĉeestas. Oni vane klopodus ne percepti ĝin, aŭ per aliaj nomoj signi tiun malhelan realecon. Por kompreni, kio estas la peko, oni unue devas rigardi la pli profundan interligon de la homo kun Dio. Se oni rezignus vidi tiun kunligon, la malbono ne estus senmaskigita en sia vera esenco - kiel rifuzo de Dio, kiel opozicio kontraŭ Li - kvankam ĝi daŭre pezus sur la vivo kaj en lahistorio de la homo. (1847)
387 Kio estas la peko, precipe la prapeko, oni vidas nur en la lumo de la Dia revelacio. Tiu donacas al ni ekkonon de Dio, sen kiu oni ne povas klare ekkoni la pekon kaj sen kiu oni estas tentata, taksi la pekon nur kiel kresko-ĝeno, psika malforteco, eraro aŭ deklari ĝin nur kiel necesa sekvo de malĝusta sociostrukturo. Oni ekkonas nur, ke la peko estas misuzo de la libereco, kiun Dio donas al Siaj raciaj kreitaĵoj, se oni antaŭe ekkonas tion, al kio Dio destinis la homon, por ke li povas ami Lin kaj sin reciproke. (1848, 1739)
La prapeko - esenca kredovero
388 Kun la progreso de la revelacio ankaŭ la realeco de la peko estas heligata. Kvankam
la Di-popolo de la Malnova Testamento sub la lumo de la libro Genesis en la tie rakontita
historio pri la pekofalo iel ekkonis la realan homan staton, la Di-popolo ne povis kompreni la
lastan sencon de ĉi tiu historio; tiu lasta senco nur aperas klare en la lumo de la morto kaj
resurekto de Jesuo Kristo
. Oni devas koni Kriston kiel fonto de la graco, por “pruvi la
mondon kulpa rilate pekon” (Joh 16,8 BIB) revelaciante tiun, kiu estas redemptita de la peko.
(431, 208, 359, 729)
389 La instruo pri la prapeko estas kvazaŭ la “dorsa flanko” de la evangelio, ke Jesuo
estas la savanto de ĉiuj homoj, ke ĉiuj bezonas la savon, kaj ke la savo estas oferata al ĉiuj
danke al Jesuo. La eklezio havanta “la sencon de Kristo”
klare konscias, ke oni ne povas
tuŝi la revelacion de la prapeko sen demandigi la misteron de Kristo. (422)
La rakonto de la pekofalo
390 La rakonto pri la pekofalo
utiligas bildan lingvon, sed ĝi priskribas pra-eventon, kiu
okazis je la komenco de la historio de la homoj
. La revelacio donas al ni la kredo-certecon, ke la tuta homo-historio estas karakterizita per la prapeko, kiun niaj pragepatroj
volonte estis farintaj
. (389)
II • La falo de la anĝeloj
391 Malantaŭ la decido de niaj pragepatroj al malobeo staras la deloga kontraŭ-Dia
voĉo
, kiu pro envio faligas en la morton
. La Skribo kaj la Tradicio vidas en tiu estaĵo
falintan anĝelon, kiu estas nomata satano aŭ diablo
. La eklezio instruas, ke li unue estis
anĝelo kreita bona de Dio. “La diablo kaj la aliaj demonoj ja estis kreitaj bonaj laŭ ilia naturo,
sed ili fariĝis mem malbonaj per si mem” (4a Koncilio en la Laterano je 1215, ĉapitro 1 “de
fide “Catolica”: Denzinger-Schönmetzer 800). (2538)
392 La Skribo parolas pri peko de la falintaj angeloj
. Ilia “pekofalo” konsistas en la
libera decido de tiuj kreitaj spiritoj, kiuj rifuzis Dion kaj Lian regnon funde kaj nerevokeble.
Ni rimarkas reeĥon de tiu ribelado en tio, kion la tentano diras al niaj pragepatroj: “Vi estos
kiel Dio” (Gen 3,5 BIB). La diablo estas “Pekulo dekomenca” (1 Joh 3,8 BIB), la “patro de la
mensogo”(Joh 8,3 BIB). (1850, 2482)
393 Pro la nervokebla karaktero de ilia decido kaj ne pro difekto de la senfina Dia kompato la peko de la anĝeloj ne povas esti pardonata. “Estas por ili post la rifuzo neniu pento, same kiel por la homo post la morto” (S-ta Johano el Damasko de fide orthodoxa 2,4). (1013-1037, 1022)
394 La Skribo atestas la pereigan influon de tiu, kiun Jesuo nomas “homomortiganto de la
komenco” (Joh 8,44 BIB) kaj kiu eĉ provis devojigi Jesuon de la enditeco, kiun Li ricevis de
la Patro
. “La Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo” (1 Joh 3,8
BIB). La plej fatala de tiuj verkoj estis la mensoga delogo, kiu kaŭzis, ke la homo ne obeu
Dion. (538-540, 550, 2846-2849)
395 La potenco de la diablo ne estas senfina. Li estas nur kreito; ja potenca, ĉar li estas pura spirito, sed tamen nur kreito: li ne povas malebligi la kreadon de la regno de Dio. La satano laboras sur la mondo pro malamo kontraŭ Dio kaj kontraŭ ties en Jesuo Kristo fundita regno. Lia agado efikas malbonajn spiritajn kaj nerekte eĉ psikajn difektojn al ĉiu homo kaj ties socio. Kaj tamen tiu lia agado estas allasata per la Dia providenco, kiu kondukas la mondon fortoplene kaj milde samtempe. Ke Dio allasas la agadon de la diablo estas granda mistero, sed “ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, ĉio kunlaboras al bono” (Rom 8,28 BIB). (309, 1673, 412, 2850-2854)
III • La prapeko
La provo de la libereco
396 Dio kreis la homon laŭ Sia bildo kaj li prenis lin en Sian amikecon. Kiel spirita-animita estaĵo povas la homo vivi tiun amikecon nur en libera subordigo sub Dio. Tio havas sian esprimon en tio, ke al la homo estas malpermesate manĝi de la arbo pri la ekkono de bono kaj malbono, “ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos” (Gen 2,17 BIB). Tiu “arbo pri la ekkono de bono kaj malbono” memorigas simbole al la netransigebla fronto, kiun la homo kiel kreitaĵo libere devas akcepti kaj fide devas atenti. La homo dependas de la Kreinto, li estas sub la disponado de la leĝoj de la kreo kaj de la moralaj normoj, kiuj regulas la uzadon de la libereco. (1730, 311, 301)
La unua peko de la homo
397 (1707, 2541) Tentita de la diablo, la homo en sia koro lasis morti
(1850) la fidon al
sia Kreinto, misuzis sian liberecon kaj ne obeis al la ordono de Dio. Tio estis la unua peko de
la homo
. Poste ĉiu peko fariĝas malobeo kontraŭ Dio kaj manko de fido al Lia boneco.
(215)
398 En tiu peko la homo sin mem preferis rilate al Dio kaj tiel malestimis Dion: li
decidiĝis por si mem kontraŭ Dio, kontraŭ la bezonoj de lia propra kreit-estado kaj tiel
kontraŭ sia propra bonfarto. Starigita en la staton de la sankteco la homo estis destinita esti
komplete “Diigita” de Dio en la majesto. Tentita de la diablo la homo volis “esti kiel Dio”
,
sed “sen Dio kaj ne antaŭ Dio kaj ne laŭ Dio” (S-ta Maksimo la konfesoro, ambiguorum
liber).
399 La Skribo montras la fatalajn sekvojn de tiu unua malobeo. Adamo kaj Eva perdas tuj
la gracon de la origina sankteco
. Ili timas Dion
, kiun ili faras por si karikaturon de Dio,
kiu estas ĵaluze atenta pri Siaj privilegioj
.
400 La harmonio, kiun ili ricevis de la origina justeco, estas detruita; la regado de la
spiritaj kapabloj de la animo super la korpo estas rompita
; la unueco inter viro kaj virino
submetatas tensiojn
; iliaj rilatoj estas markitaj per avido kaj despoteco. Ankaŭ la harmonio
kun la kreitaro estas rompita: la videbla kreitaro fariĝis fremda kaj malamika por la homo
.
Pro la homo la kreitaro estas “submetita al efemereco”
en servuto. Fine okazos la sekvo,
kiu por la kazo de la malobeo eksplicite estis antaŭdirita: La homo “reiros al la grundo, el kiu
li estas prenita”
. La morto eniros en la hom-historion
. (1607, 2514, 602, 1008)
401 Ekde tiu unua horo induas vera peko-tajdo la mondon: Kaino murdas sian fraton
Abelon
; pro la peko la homoj ĝenerale malboniĝas
; en la historio de Izraelo la peko ofte
videblas - precipe kiel malfideleco rilate al la Dio de la interligo kaj kiel malobeo de la mosea
leĝo, kaj eĉ post la elaĉetado per Kristo ankaŭ la kristanoj pekas multvarie
. La Skribo kaj la
Tradicio de la eklezio ĉiam denove memorigas pri tio, ke okazas pekado kaj ke tio ĝenerale
estas disvastigita en la historio de la homaro. (1865, 2259, 1739)
“Kio al ni estas konata pro la Dia revelacio, konformas kun la spertado mem. Ĉar la homo ekkonas sin, kiam li rigardas en sian koron, ke li inklinas al la malbono kaj estas implikita en multvariaj malbonoj, kiuj ne povas veni de iu bona Kreinto. Ofte li rifizas ekkoni Dion kiel sian originon; Li trarompas tiel ankaŭ la decan etendiĝon al lia eterna celo, samtempe ankaŭ lian tutan ordon rilate al si mem kiel ankaŭ rilate al la aliaj homoj kaj rilate al ĉiuj kreitaĵoj (Gaudium et spes 13,1).
Sekvoj de la peko de Adamo por la homaro
402 Ĉiuj homoj estas envolvitaj en la pekon de Adamo. La s-ta Paŭlo diras: “per la malobeo de unu fariĝis la multaj, [tio estas ĉiuj homoj] pekuloj”(Rom 5,19 BIB). “Per unu homo la peko eniris en la mondon, kaj la morto per la peko, kaj tiel la morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis” (Rom 5,12 BIB). Kontraŭ la universaleco de la peko kaj de la morto metas la apostolo la universalecon de la savo en Kristo: “kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo” (Rom 5,18 BIB). (630, 605)
403 Konekse kun la s-ta Paŭlo la eklezio ĉiam instruas, ke la senmezura mizero pezanta
sur la homaro, kaj la einklino de la homoj al la malbono kaj al la morto ne estas kompreneblaj
sen la interligiteco kun la peko de Adamo kaj kun la cirkonstanco, ke tiu transdonis al ni unu
pekon, de kiu ni ĉiuj estas trafitaj jam ekde la naskiĝo kaj kiu estas “la morto de la animo”
.
Pro tiu credocerteco la eklezio donas la bapton por la pardono de la pekoj eĉ al malgrandaj
infanoj, kiuj ne faris personan pekon
. (2606, 1250)
404 Kial la peko de Adamo fariĝis la peko de liaj posteuloj? La tuta homaro estas en
Adamo “kiel la korpo de individua homo” (s-ta Tomaso el Akvino, quæstiones disputatæ de
malo 4,1). Pro tiu “unueco de la homara gento” ĉiuj homoj estas implikitaj en la pekon de
Adamo, kiel ĉiuj estas inkluditaj en la justecon de Kristo. Sed la transdono de la prapeko
estas mistero, kiun ni ne tute povas kompreni. Per la revelacio ni ja scias, ke Adamo ricevis la
originan sanktecon kaj justecon ne por si sola, sed por la tuta homara naturo. Adamo kaj Eva
cedantaj al la tentanto faras tiel personan pekon, sed tiu peko trafas la homaran naturon,
kiun ili poste pludonas en la falita stato
. Ĝi estas peko, kiu estas pludonata per generado al
la tuta homaro, tio estas per la pludonado de homara naturo, al kiu mankas la origina sankteco
kaj justeco. Pro tio la prapeko estas “peko” en metafora senco; ĝi estas peko, kiun oni
“kunricevis”, sed ne faris, cirkonstanco, ne ago. (360, 50)
405 Kvankam “propra al ĉiu”
la prapeko havas ĉe neniu posteulo de Adamo la
karakteron de persona peko. La homo ja malhavas la originan sanktecon kaj justecon, sed la
homa naturo ne estas tute detruita, sed tamen lezita en siaj naturaj fortoj. Ĝi estas subigita al
la racia malforteco, al la sufero kaj al la regado de la morto kaj gi inklinas al la peko; tiun
inklinon al la malbono oni nomas “koncupiscenco”. La bapto donanta la gracovivon de Kristo
forigas la prapekon kaj direktas la homon denove al Dio, sed la konsekvencoj por la naturo,
kiu estas malforta kaj inklina al la malbono, restas en la homo kaj devigas lin al spirita batalo.
(2515, 1264)
406 La instruo de la eklezio pri la pludonado de la prapeko estis klarigita precipe en la 5-a
jarcento, precipe sub la impulso de la antipelagiana pensado sub la s-ta Aŭgusteno, kaj en la
16-a jarcento okaze de la defendo kontraŭ la reformacio. Pelagio opiniis, la homo povas jam
sole per la naturaj fortoj de sia libera volo gvidi morale bonan vivon sen bezoni la
gracohelpon de Dio, kaj tiel li limigis la influon de la Adama peko al tio de malbona
ekzemplo. Kontraŭe la unuaj reformantoj instruis, ke la homo estus funde en malordo pro la
prapeko kaj ke lia libereco estus detruita. Ili identigis la de ĉiu homo hereditan pekon kun la
inklino al la malbono, la konkupiscenco, kiu laŭ ili estas nevenkebla. La eklezio pritraktis la
sencon de la revelacio pri la prapeko precipe je 529 en la dua Sinodo de Oranĝo
kaj je 1546
en la Koncilio de Trento
.
Forta batalo …
407 La instruo pri la prapeko - lige kun la instruo pri la elaĉeto per Kristo - donas klaran
vidon kiel fartas la homo kaj lia agado en la mondo. Per la peko de la pragepatroj la diablo
atingis certan dominadon super la homo, kvankam la homo restas libera. La prapeko gvidas al
“servuto de la potenco de tiu, kiu ‘havis la potencon de la morto, tio estas de la diablo’ (Heb
2,14 BIB)” (Koncilio de Trento, dekreto pri la prapeko, kanono 1: Denzinger-Schönmetzer
1511). Pretervidi, ke la homo havas vunditan naturon inklinantan al la malbono, gvidas al
malbonaj eraroj en la edukado, en la politiko, en la socia agado
kaj en la moraleco. (2015,
2852, 1888)
408 La sekvoj de la prapeko kaj de ĉiuj personaj pekoj de la homo metas la mondon kiel
tuto en pekan staton, kiu kun la evangelisto Johano povas esti nomata “la peko de la mondo”
(Joh 1,29 BIB). Kun tiu esprimo oni nomas la negativan influon, kiun sur la homon faras la
komunumaj situacioj kaj la sociaj strukturoj, kiuj eliris el la peko de la homo
. (1869)
409 Tiu drama situacio de la “tuta mondo”, kiu “kuŝas en la malbonulo” (1 Joh 5,19
BIB)
, faras la vivo de la homoj al batalo: (2516)
“La tutan historion de la homoj regas dura batalo kontraŭ la potencoj de la malhelo, batalo, kiu komencis jam en la komenco de la mondo kaj kiu laŭ la vortoj de la sinjoro daŭros ĝis la lasta tago. La homo entirita en tiun batalon devas daŭre klopodi sekvi la bonon, kaj li ne sen grandaj klopodoj povas atingi la unuecon kun Dia gracohelpo” (Gaudium et spes 37,2).
IV • “Vi ne lasis lin en la potenco de la morto”
410 Post sia falo la homo ne estis forigita de Dio. Kontraŭe, Dio lin vokas
kaj mistere
anoncas al li la venkon super la malbono kaj la levon el lia falo. Ĉi tiu loko de la libro
Genezo
estas nomata “protoevangelio”, ĉar ĝi estas la unua anonco de la elaĉetonta Mesio,
kaj de batalo inter la serpento kaj la virino, kaj de la fina venko de posteulo de la virino. (55,
705, 1609, 2568)
411 La kristana Tradicio vidas en tiu loko la anoncon de la “nova Adamo”
, kiu per Sia
“obeo ĝis la morto de la kruco” (Fil 2,8 BIB) la malobeon de Adamo pli ol plibonigas
.
Cetere multaj ekleziaj patroj kaj instruistoj vidas la patrinon de Kristo en la “nova Eva”
anoncita en la “protoevangelio”. Ŝi ricevis unike kiel unua la avantaĝon de la venko de Kristo
super la peko: ŝi estis nelezite konservita kontraŭ la prapeka makulo
, kaj ŝi neniel pekis
surtere dum ŝia tuta vivo pro aparta Dia graco
. (359, 615, 491)
412 Sed kial Dio ne malhelpis la unuan homon peki? La s-ta Leo la Granda respondas: “Pli valora estas tio, kion ni ricevis per la nemortebla graco de la Sinjoro, ol kion ni estis perdintaj per la envio de la diablo (sermones 73,4). Kaj la s-ta Tomaso el Akvino: “Ankaŭ post la peko restas la ebleco de altenigo de la naturo. Dio ja nur toleras la malbonon por ekigi el ĝi ion pli bonan: ‘Kie la peko fariĝis potenca, la graco fariĝis grandega’ (Rom 5,20 BIB). Pro tio oni kantas ĉe la benado de la paska kandelo: ‘Ho feliĉa ŝuldo, kiu meritis havi tiom grandan Elaĉetanton!’ ” (summa theologiæ 3,1,3 ad 3) (310, 395, 272, 1994)
MALLONGE
413 “Ĉar Dio ne faris la morton, nek ĝojas je la pereo de la vivantoj … Sed pro la envio de la diablo la morto eniris la mondon” (Saĝ 1,13; 2,24 BIB).
414 La satano aŭ la diablo kaj la aliaj demonoj iam estis anĝeloj, sed ili falis, ĉar ili libervole rifuzis servi al Dio kaj al Ties decido. Ilia decido kontraŭ Dio estas definitiva. Ili klopodas entiri la homon en sian ribeladon kontraŭ Dion.
415 “Kvankam fundita de Dio en justeco, la homo tuj je la komenco de la historio sub la konsilo de la malbonulo misuzis sian liberecon, sin levante kontraŭ Dion kaj volante atingi sian celon ekster Dio” (Gaudium et spes 13,1).
416 Per sia peko Adamo kiel unua homo perdis sian originan sanktecon kaj justecon, kiun li estis ricevinta de Dio ne nur por si mem, sed por ĉiuj homoj.
417 Adamo kaj Eva transdonis al siaj posteuloj la homan naturon lezitan per la unua peko, do mankantan la originan sanktecon kaj justecon. Tiu manko estas nomata “prapeko”.
418 Pro la prapeko la homa naturo estas malfortigita en siaj fortoj, subigita al nescio, al sufero kaj al la potenco de la morto kaj inklina al la peko. Tiu inklino nomiĝas “konkupiscenco”.
419 “Ni firme tenas laŭ la koncilio de Trento, ke la prapeko kune kun la homa naturo estas transigita per la generado kaj ne nur ekzemple per imitado, kaj ke ĝi enloĝas en ĉiu homo kiel al li propra” (Credo de la Di-pololo 16).
420 La venko de Kristo super la peko donis al ni pli bonajn bonaĵojn ol tiuj, kiujn la peko forprenis de ni. “Kie la peko plimultiĝis, tie la graco multe pli superabundis” (Rom 5,20 BIB).
421 “Laŭ la kredo de la kristanoj la mondo estas fondita kaj subtenata de la amo de la Kreinto. La mondo ja staras sub la servuteco de la peko, sed ĝi fariĝis liberigita de Kristo, la krucumita kaj resurektinta, per la rompado de la potenco de la malbono (Gaudium et spes 2,2).
Dua ĉapitro
MI KREDAS JE JESUO KRISTO,
UNUNASKITA FILO DE DIO
La bona mesaĝo: Dio sendis Sian Filon
422 “Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub
leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton” (Gal 4,4-5 BIB). Tio estas “la bona mesaĝo de Jesuo Kristo, la Filo de Dio”
: Dio vizitis Sian
popolon
; Li plenumis la anoncon, kiun Li donis al Abrahamo kaj al ties posteuloj
; Li
faris multe pli, ol oni iam rajtis atendi; Li sendis Sian “amatan Filon”
. (389, 2763)
423 Ni kredas kaj konfesas: Jesuo el Nazareto, judo, naskita en Betlehemo de Izraela
filino je la tempo de la reĝo Herodo la Granda kaj de la imperiestro Aŭgusto, profesie
ĉarpentisto, kaj ekzekutita en Jerusalemo sur la kruco dum la regado de la imperiestro Tiberio
sub la guberniestro Pontio Pilato, estas la homiĝinta eterna Filo de Dio. Li “eliris de Dio”
,
“descendis de la ĉielo”
, “venis en la karno”
. Ĉar “la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni,
kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero ...
El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, gracon post graco”. (Joh 1, 14.16 BIB).
424 Per la graco de la Sankta Spirito movita kaj allogita de la Patro ni kredas kaj konfesas
de Jesuo: “Vi estas la Mesio, la Filo de la viva Dio” (Mat 16,16 BIB). Sur la rokon de tiu
kredo, kiun la s-ta Petro konfesis, Kristo konstruis Sian eklezion
. (683, 552)
“por ke mi prediku la neesploreblan riĉon de Kristo” (Efe 3,8 BIB)
425 La pludonado de la kristana kredo okazas unue en la predikado de Jesuo Kristo: ĝi gvidu al la kredo je Li. De la komenco la disĉiploj brulis pro deziro prediki Jesuon: “ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis” (Ago 4,20 BIB). Kaj ili invitas la homojn de ĉiuj tempoj eniri en la ĝojon de sia komunumo kun Kristo: (850, 858)
“Tion, kio estis de la komenco, kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo. Kaj la vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni. Kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni. Nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo. Ĉi tion ni skribas, por ke nia ĝojo kompletiĝu” (1 Joh 1,1-4 BIB).
Kristo estas la mezo de la kateĥizo
426 “En la kerno de la kateĥisado esence ni trovas personon, Jesuon Kriston, unusola Filo de la Patro …, kiu suferis kaj mortis por ni kaj kiu nun por ĉiam vivas por ni kiel la Resurektinto … Kateĥizadi signifas … montri en la persono de Jesuo Kristo la tutan eternan planon de Dio, kiu plenumiĝas en tiu persono. Kateĥizadi estas la klopodo kompreni la signifon de la agoj kaj vortoj de Kristo kaj de la signoj faritaj de Li (“Catechesi tradendæ 5). “Celo de la kateĥizo” estas, la homojn “meti en vivounuecon kun Jesuo Kristo: Li sola povas gvidi al la amo de la Patro en la Sankta Spirito, kaj al ni doni partoprenon en la vivo de la Sanktega Trinitato (samloke). (1698, 513, 260)
427 “En la kateĥizo nur Kristo, la karniĝinta Vorto kaj la Dia Filo, estas instruata - kaj ĉio alia vidante al Li. Kaj Kristo sola estas instruisto, ĉiu alia nur tiel, kiel li pludonas la vorton de Kristo kaj tiel ebligas al Kristo instrui per lia buŝo … Ĉiu kateĥizisto devus povi apliki por si mem la misterajn vortojn de Jesuo: ‘Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis’ (Joh 7,16 BIB)” (“Catechesi tradendæ 6) (2145, 876)
428 Mi tasko: “Por ke mi gajnu Kriston”, pro tio mi devas unue serĉi “la superecon de la scio de Kristo Jesuo”; pro tio mi devas estis preta, rigardi “ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en Li”. Mia tasko estas “por ke mi sciu Lin kaj la potencon de Lia releviĝo kaj la kunulecon en Liaj suferoj”, esti formata de Lia morto, por “atingi la releviĝon el la mortintoj” (Flp 3,8-11 BIB).
429 Ĉi tiu ama ekkono de Kristo vekas la deziron anonci, “evangelizadi” kaj gvidi aliajn al la Jes de la credo de Jesuo Kristo. Samtempe estas sentata la deziro, ekkoni tiun kredon ĉiam pli bone. Pro tio estas prezentataj la aŭtoritataj titoloj de Jesuo: Kristo, la Filo de Dio, la Sinjoro (artiklo 2). Poste la credo konfesas la ĉefajn misterojn de la vivo de Kristo: Lia homiĝon (artiklo 3), Lia pasĥon (artikloj 4 + 5) kaj fine Lian gloradon (artikloj 6 kaj 7). (851)
Artiklo 2 • “KAJ JE JESUO KRISTO,
LIAN UNUNASKITAN FILON,
NIAN SINJORON”
I • Jesuo
430 “Jesuo” signifas en la hebrea lingvo “Dio savas”. En la anonco de la Sinjoro la anĝelo
Gabrielo donas al Li la nomon Jesuo, kiu diras, kiu Li estas, kaj samtempe, por kio Li estas
sendita
. Ĉar neniu povas “pardoni pekojn”, neniu “ol la Unu Dio” (Mar 2,7 BIB), estas Li
Tiu, Kiu en Jesuo, Lia homiĝinta eterna Vorto, “savos Sian popolon de ĝiaj pekoj” (Mat 1,21
BIB). Dio do kunigas en Jesuo Sian tutan sav-efikadon por la homoj. (210, 402)
431 En la historio de la savo Dio ne limiĝas al tio, liberigi Izraelon el la “sklavodomo”
(Rea 5,6 BIB) eldukante ĝin el Egiptujo. Li savas Izraelon ankaŭ el ties peko. Ĉar la peko
ĉiam estas ofendo de Dio
, nur Li povas liberigi de ĝi
. Pro tio Izraelo, kio ĉiam pli
konsciiĝas pri la ĝenerala disvastiĝo de la peko, trovas la savon nur en tio, ke ĝi alvokas la
nomon de la savo-Dio
. (1850, 1441, 388)
432 La nomo de Jesuo diras, ke la nomo de Dio ĉeestas en la persono de Lia Filo
. Li
homiĝis por definitive liberigi ĉiujn de la pekoj. Jesuo estas la Dia nomo, kiu sole alvenigas
savon
. Li povas nun esti vokata de ĉiuj, ĉar Dio tiom unuiĝis kun ĉiuj homoj
per la
enkarniĝo de Lia Filo, ke “ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni
devas esti savitaj” (Ago 4,12 BIB)
. (589, 2666, 389, 161)
433 La nomo de la Savo-Dio estis vokata por la satisfakcio de la pekoj de Izraelo nur
unufoje jare de la ĉefpastro, kiam li aspergis la fermoplaton de la Plejsanktejo per la sango de
la oferobesto
. La fermoplato estis la loko de la ĉeesto de Dio
. Kiam la s-ta Paŭlo diras pri
Jesuo: Lin “Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en Lia sango” (Rom 3,25 BIB), li
opinias per tio, ke en ties homonaturo “estis Dio en Kristo, repacigante la mondon al Si” (2
Kor 5,19 BIB). (615)
434 La resurekto de Jesuo gloras la nomon de la Savo-Dio
, ĉar de nun manifestas la
nomo Jesuo plene kaj tute la majestan potencon de la nomo, “kiu estas super ĉia nomo” (Flp
2,9 BIB). La malbonaj spiritoj timas lian nomon
, kaj la disĉiploj de Jesuo faras miraklojn
en lia nomo
, ĉar ĉio, kion ili petas la patron en lia nomo, estas koncedita al ili
. (2812,
2614)
435 La nomo de Jesuo estas la koro de la kristana preĝado. La liturgia preĝado finas per la
formulo “per [Jesuo] Kristo, [Vian Filon], nian Sinjoron …” La “Ave Maria” pintas en
“benata estas la frukto de via sino, Jesuo”. La orient-eklezia koropreĝo, la tielnomata Jesuo-preĝo, tekstas: “Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, komapatu min pekulon!” Multaj kristanoj
mortas, kiel la s-ta Johana d’Arko, kun la vorto “Jesuo” sur la lipoj
. (2667-2668, 2676)
II • Kristo
436 “Kristo” estas la greka vorto por la hebrea esprimo “Mesio”, kio signifas “la oleita”.
Ĝi estiĝas la propra nomo de Jesuo pro tio, ĉar Jesuo komplete plenumas la Dian sendadon,
kion signifas “Kristo”. Ĉar en Izraelo estis en la nomo de Dio unktitaj la homoj, kiuj estis
ordigitaj de la Sinjoro por ricevita sendado. Tio okazis ĉe la reĝoj
, ĉe la sacerdotoj
kaj en
maloftaj kazoj ĉe la profetoj
. Antaŭ ĉio tio devus okazi ĉe la Mesio, kion Dio sendos, por
definitive starigi Sian regnon
. La mesio estos unktata per la spirito de la sinjoro
samtempe al reĝo kaj sacerdoto
, sed ankaŭ al profeto
. Jesuo plenumis en Sia trifoja ofico
la mesian esperon kiel sacerdoto, profeto kaj reĝo. (690, 695, 783, 711-716)
437 La anĝelo anoncas al la paŝtistoj la naskiĝon de Jesuo, la por Izraelo anoncita Mesio:
“Hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro” (Luk
2,11 BIB). Dekomence Jesuo estas tiu, “kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon”, ĉar
Li estis koncipita en la virga sino de Maria kiel “sankta”
. Josefo estas petata de Dio, akcepti
Marian kiel sian edzinon - “ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito” -, por ke
Jesuo, “kiu estas nomata la Kristo”, estu naskata de la virino de Jozefo kiel mesia posteulo de
Davido (Mat 1,16 BIB)
. (525, 486)
438 La ordino de Jesuo kiel Mesio manifestas Lian Dian sendadon. “La nomo Jesuo
signifas tiun, kiu unktas, tiun, kiu estas unktata, kaj la oleadon mem, per kiu li estas unktata.
Sed unktas la Patro, estas unktata la Filo en la Spirito, kiu estas la oleado” (S-ta Ireneo,
Adversus hæreses 3,18,3). Lia eterna mesia oleado estis pulikigita en la tempo de Lia surtera
vivo okaze de Lia bapto per Johano, kiam Dio Lin unktis “per la Sankta Spirito kaj potenco”
(Ago 10,38 BIB), “por ke li estu montrita al Izrael” (Joh 1,31 BIB) kiel ties Mesio. Liaj
verkoj kaj Liaj Vortoj manifestas, ke Li estas “la Sanktulo de Dio”
. (727, 535)
439 Multaj judoj, kaj eĉ unuopaj paganoj dividintaj ties espero, ekkonis en Jesuo la
karakerizaĵojn de la mesia “filo de Davido”, kiun Dio anoncis al Izraelo
. Jesuo toleris la
titolon Mesio, sur kiun Li havis pretendon
, sed ne senrezerve, ĉar tiu titolo estis
miskomprene, ĉar parto de la kunvivantoj komprenis ĝin tro home, eĉ politike
. (528-529,
547)
440 Jesuo allasis ja la mesian konfeson de Petro, kiu lin ekkonis kiel mesio, sed Li tuj
aldonis la anoncon pri la suferoj atendantaj la homofilon
. Li revelaciis, ke Lia mesia reĝeco
kuŝas kaj en Lia Dia deveno kiel homofilo, “kiu malsupreniris de la ĉielo” (Joh 3,13 BIB)
,
kaj en Lia elaĉeta senditeco kiel suferanta Di-servisto: “la Filo de homo venis, ne por esti
servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj” (Mat 20,28 BIB)
.
Pro tio la vera senco de Lia reĝeco estos publikigata erst de sur la kruco
. Erst post Lia
releviĝo Lia mesia reĝeco povos esti anon”Cata de Petro antaŭ la Dia popolo: “kun certeco do
sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo”
(Ago 2,36 BIB). (552, 550, 445)
III • La ununaskita Filo de Dio
441 “Dio-Filo” en la Malnova Testamento estas titolo, kiu estas donita al la anĝeloj
, al
la elektita popolo
, al la infanoj de Izraelo
kaj al ties reĝoj
. Ĝi signifas adopta Fileco,
kiu inter Dio kaj Ties Kreito faras aparte intiman ligon. Kiam la anoncita Mesio-Reĝo estas
nomata “Filo de Dio”
, tiam tio laŭ la vorta senco de tiu teksto ne nepre signifas, ke li estas
pli ol nura homo. Tiuj, kiuj volas signifi Jesuon kiel la Mesion de Izrael
, eble volas per tio
ne pli diri
.
442 Tio ne validas por Petro, kiam li konfesas Jesuon kiel “la Mesion, la Filon de la viva
Dio”
, ĉar tiu respondas solene: “ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu
estas en la ĉielo” (Mat 16,17 BIB). Same diras Paŭlo vide al sia konvertiĝo sur la vojo al
Damasko: “Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj
per Sia graco min vokis, por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:
mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango …” (Gal 1,15-16 BIB). “Kaj en la sinagogoj li tuj
proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio” (Ago 9,20 BIB). Tiu konfeso estis dekomence
la centro de la apostola kredo
. Petro kiel unua konfesis tiun kredon kiel fundamenton de la
eklezio
. (552, 424)
443 Petro povis ekkoni la transcendan karakteron de la Di-Fileco de Jesuo, la Mesio, pro
tio, ĉar Jesuo tiun precize komprenigis. Al la demando de Liaj akuzantoj: “Vi do estas la Filo
de Dio?” Jesuo respondis antaŭ la sinedrio: “Vi diras, ke mi estas” (Luk 22,70 BIB)
. Jam
longe antaŭe Li konfesis Sin kiel la “Filo”, kiu konas la Patron
kaj kiu diferenciĝas de la
“servistoj”, kiujn Dio sendis jam pli frue al Sia popolo
, kaj kiu staras eĉ pli alta ol la
anĝeloj
. Li diferencigis Sian Filecon de tiu de la disĉiploj dirante neniam “nia Patro”
,
krome por komisii al ili: “Tiel vi preĝu: Nia Patro” (Mat 6,9 BIB). Jes, Li klare diferencis:
“mia Patro kaj via Patro” (Joh 20,17 BIB). (2786)
444 Kiel la evangelioj rakontas, en du solenaj momentoj, en la bapto kaj en la
transfiguriĝo de Kristo, aŭdiĝas la voĉo de la Patro, kiu Lin nomas Sian “amatan Filon”
.
Jesuo nomas Sin la Dia “ununaskita [unugenerita] Filo” (Joh 3,16 BIB) kaj asertas tiel Sian
eternan praekzistadon
. Li postulas fidi “al la nomo de la solenaskita Filo de Dio” (Joh 3,18
BIB). Tiu kristana konfeso aperas jam en la elvoko de la kapitano vide de la surkruce
pendanta Jesuo: “vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio!” (Mar 15,39 BIB). Ĉar erst en la pasĥa-mistero la kredanto povas doni al la titolo “Filo de Dio” sian plenan signifon. (536, 554)
445 Post la resurekto de Jesuo aperas Lia Dio-Fileco en la potenco de Lia glorata
homonaturo: li estas “difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo
de la mortintoj” (Rom 1,4 BIB)
. Do la apostoloj povas konfesi: “ni vidis Lian gloron,
gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero” (Joh 1,14 BIB). (653)
IV • Sinjoro
446 En la greka traduko de la libroj de la Malnova Testamento [LXX] la neeldirebla
nomo JHWH, sub kiu Dio Sin revelaciis
, redonitas per “Kyrios” [Sinjoro]. “Sinjoro”
fariĝas do la uzata nocio por la Dieco de la Dio de Izrael. En tiu strikta senco utiligas la Nova
Testamento la titolon “Sinjoro” por la Patro, sed samtempe - kaj tio estas la novaĵo - por
Jesuo, kiu tiel estas agnoskata kiel Dio
. (653)
447 Jesuo mem utiligas kovrite ĉi tiun titolon, kiam Li diskutas kun la fariseoj pri la senco
de la psalmo 110
. Ekzplicite Li utiligas la titolon “Sinjoro” en la parolado kun la
disĉiploj
. Dum Lia tuta publika vivo montras Liaj agoj, ke Li estas Sinjoro super la naturo,
la malsanoj, la demonoj, la morto kaj la peko, kaj ke Li do posedas Dian potencon. (209, 548)
448 Homoj turniĝantaj al Jesuo en la rakontoj de la evangelioj tre ofte Lin nomas
“Sinjoro”. En tiu titolado montriĝas la respekto kaj la fido de tiuj, kiuj proksimiĝas al Jesuo
atendante de Li helpon kaj sanigon
. Kiam ĝi estas inspirita de la Sankta Spirito, parolas el
tiu alparolo la ekkono de la Dia mistero de Jesuo
. En la renkontiĝo kun la resurektinta
Jesuo tiu alparolado fariĝas adorado: “Mia Sinjoro kaj mia Dio!” (Joh 20,28 BIB). “Sinjoro”
tiam ricevas sonon de amo kaj inklino, kiuj en la kristana tradicio ĉiam kunsonos: “Estas la
Sinjoro!” (Joh 21,7 BIB). (208, 683, 641)
449 La unuaj kredokonfesoj de la eklezio donas al Jesuo dekomence la Dian dignotitolon
“Sinjoro”
. Per tio ili diras, ke la potenco, la honoro kaj la gloro, kiuj decas al Dio, ankaŭ
decas al Jesuo
, ĉar Li estas “Di-simila” (Flp 2,6 BIB). La Patro publikigis tiun
regantodignon de Jesuo resurektigante Lin el la mortintoj kaj levante Lin en Sian
majestecon
. (461, 653)
450 De la komenco de la kristana historio la eldiro, ke Jesuo estas Sinjoro de la mondo
kaj de la historio
, signifas ankaŭ, ke la homo submetu sian personan liberecon al neniu
surtera potenco, sed unusole al Dio la Patro kaj al la Sinjoro Jesuo Kristo: Ne Cezaro estas “la
Sinjoro”
. “La eklezio kredas …, ke en ĝia Sinjoro kaj Majstro estas troveblaj la ŝlosilo, la
centro kaj la celo de la tuta homohistorio” (Gaudium et spes” 10,2)
. (668-672, 2242)
451 La titolo “Sinjoro” donas al la kristana preĝo siajn karakterizajn trajtojn. Ni pensu pri la preĝo-invitado: “La Sinjoro estu kun vi” aŭ pri la preĝo-fino “per Jesuo Kristo … nian Sinjoron” aŭ pri la fidoplena kaj esperplena voko “Maran atha” [la Sinoro venas] aŭ “Marána tha” [Venu, Sinjoro] (1 Kor 16,33 BIB). “Amen. Venu Sinjoro Jesuo!” (Apo 22,20 BIB). (2664-2665, 2817)
452 La nomo “Jesuo” signifas “Dio savas”. La infano de la virgulino Maria estas nomata “Jesuo”, “ĉar Li savos Sian popolon de ĝiaj pekoj” (Mat 1,21 BIB). “Ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj” (Ago 4,12 BIB).
453 “Kristo” signifas “Oleito”, “Mesio”. Jesuo estas la Kristo, ĉar “Dio sanktoleis Jesuon
per la Sankta Spirito kaj potenco” (Ago 10,38 BIB). Li estis “tiu, kiu estas la
venonto” (Luk 7,19 BIB), la “espero de Izraelo”
.
454 “Filo de Dio” eldiras la unikan, eternan rilaton de Jesuo Kristo al Dio, Lia Patro: Li
estas la ununaskita Filo de la Patro
, ja vere Dio mem
. Por estis kristano oni devas
kredi, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio
.
455 “Sinjoro” signifas la Dia regpotenco. Jesuon konfesi kaj voki kiel Sinjoron signifas kredi je Lia Dieco. “Neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito (1 Kor 12,3 BIB).
ARTIKOLO 3 • “JESUO KRISTO KONCIPIĜIS PER LA SANKTA SPIRITO, NASKITA DE LA VIRGULINO MARIA”
ALINEO 2 • LA FILO DE DIO FARIĜI HOMO
I • Kial la Vorto fariĝis karno”
456 Ni respondas konfesante kun la kredo de Niceo-Konstantinopolo: “Kiu por ni homoj
kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la
Virgulino, kaj fariĝis homo”
.
457 La Vorto fariĝis carno, por repacigi nin kun Dio kaj savi nin: Dio “amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj” (1 Joh 4,10 BIB). Ni scias, ke “la Patro sendis la Filon, por ke Li estu la Savonto de la mondo” (1 Joh 4,14 BIB), “ke Li elmontriĝis, por forigi la pekojn” (1 Joh 3,5 BIB): (607)
“Bezoniĝis kuracisto de nia malsana naturo; bezoniĝis levanto de la falinta homo; bezoniĝis viviganto de la perdintoj de la vivo; bezoniĝis regvidanto al la bono por tiuj, kiuj estis rabitaj pri la rilato kun la bono; la en mallumo kovrito aspiris la alvenon de la lumo; la kaptito deziris savanton, la ligito elaĉetanton, la de la sklava jugo premito liberiganton. Ĉu tio estas aferoj tro malgravaj kaj tro bagatelaj, ke ili ne rajtintus destini Dion, descendi kiel kuracisto al vizito de la homa naturo, post kiam ja la homaro troviĝis en tiel priplorinda kaj mizera stato?” (S-ta Gregoro el Nyssa, oratio “Catechetica 14). (385)
458 La Vorto fariĝis karno, por ke ni tiel ekkonu la Dian amon. “La amo de Dio elmontriĝis en ni tiel: ke Dio sendis en la mondon Sian solenaskitan Filon, por ke ni vivu per Li“ (1 Joh 4,9 BIB). “Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu la eternan vivon” (Joh 3,16 BIB). (219)
459 La Vorto fariĝis karno, por fariĝi por ni modelo de la sankteco: “metu sur vin mian
jugon, kaj lernu ĉe mi …” (Mat 11,29 BIB). “Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu
venas al la Patro krom per mi” (Joh 14,16 BIB). Kaj sur la monto de la transfiguriĝo ordonas
la Patro: “aŭskultu lin” (Mar 9,7 BIB)
. Jesuo estas la modelego de la feliĉ-anoncoj kaj la
normo de la nova leĝo: “vi amu unu la alian tiel same, kiel mi vin amis” (Joh 15,12 BIB). Tiu
amo postulas sin mem oferi en Lia imitado
. (520, 823, 2012, 1717, 1965)
460 La Vorto fariĝis karno, por doni al ni “fariĝi partoprenantoj en la Dia naturo” (2 Pet 1,4 BIB); “Pro tio la Vorto de Dio fariĝis homo, kaj la Filo de Dio fariĝis homofilo, por ke la homo enprenu en sin la Vorton de Dio kaj fariĝu Filo de Dio, akceptita kiel infano” (s-ta Ireneo, adversus hæreses 3, 19, 1). La Vorto de Dio “fariĝis homo, por ke ni Diiĝu” (s-ta Athanasius, de incarnationes 54,3). “Ĉar la ununaskita Filo de Dio volis doni al ni partoprenon en Sia Dieco, li akceptis nian naturon, fariĝis homo, por fari Diajn la homojn” (s-ta Tomaso el Akvino, opusculum 57 in festo Corporis Christi 1). (1265, 1391, 1988)
II • La homiĝo
461 La la parolmaniero de la s-ta Johano (“Verbum” caro factum est - la Vorto fariĝis karno”: (Joh 1,14 BIB) la eklezio nomas la okazaĵon, ke la Filo de Dio akceptis homan naturon, por en ĝi efiki nian savon, “enkarniĝo” [karno-fariĝo aŭ homiĝo]. En himno atestita ĉe la s-ta Paŭlo la eklezio prikantas misteron de la karniĝo: (653, 661, 449)
“Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de Dio, ne
rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio, sed sin malplenigis, alprenante la formon de
sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj
fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco” (Flp 2,5-8 BIB)
.
462 La letero al la Hebreoj diras al la sama mistero:
“Tial, venante en la mondon, Kristo diris: oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, sed korpon Vi preparis por mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis. Tiam mi diris: Jen mi venis … por plenumi Vian volon, ho Dio” (Heb 10,5-7; Psa 40,7-9 LXX kondukante[deutsch; anführend]).
463 La kredo je la fakta homiĝo de la Filo de Dio estas la decida signo de la kristana kredo: “Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio: ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio” (1 Joh 4,2 BIB). Tio estas dekomence la ĝoja konvinko de ls eklezio. Ĝi prikantas “la grandan misteron de nia kredo”: “Tiu, kiu elmontriĝis en la karno” (1 Tim 3,16 BIB). (90)
III • Vera Dio kaj vera homo
464 La tute unika kaj sola okazaĵo de la homiĝo de la Filo de Dio ne signifas, ke Jesuo estas parte Dio kaj parte homo aŭ ke li estus la rezulto de neklara intermiksado de Dieca kaj homeca. Jesuo estas vera Dio kaj vera homo. Dum la unuaj jarcentoj la eklezio devis defendi kaj klarigi tiun kredoveron kontraŭ misklarigaj herezoj. (88)
465 La unua herezoj malkonfesis malpli la Diecon de Kristo ol Lian veran homecon
[gnostika doketismo]. Jam en la tempoj de la apostoloj akcentis la kristana kredo la veran
homecon de la Filo de Dio, kiu “venis en la karno”
Sed jam en la 3a jarcento devis la
eklezio aserti en koncilio kunveninta en Antioĥio kontraŭ Paŭlo el Samosaia, ke Jesuo estas
Filo de Dio per la naturo kaj ne per adopto. La Unua Ekumena Koncilio, la koncilio de Niceo,
konfesis je 325, ke la Filo de Dio estas “generita, ne kreita, samsubstanca [homooúsios] kun
la Patro (kredokonfese de Nicea: Denzinger-Schönmetzer 125). Ĝi anatemis Arion, kiu
instruis “la Filo de Dio estus el nenio” (Koncilio de Nicäa, Epistola synodalis ad Aegiptios:
Denzinger-Schönmetzer 130) kaj “el alia substanco aŭ esenco” ol la Patro (Kredokonfeso de
Niceo: Denzinger-Schönmetzer 126). (242)
466 La nestoriana herezo vidis en Kristo homan personon ligitan kun la Dia persono de la Filo de Dio. Kontraŭ tiu herezo konfesis la s-ta Cirilo el Aleksandrio kaj la Tria Ekumena Koncilio kunveninta je 431 en Efeso, “ke la Vorto, unuiginta kun Si mem laŭ hipostazo [persono] la animiĝintan karnon dotitan kun raci-talentita animo, … homiĝis” (Koncilio de Efeso, Epistula II Cyrilli Alexandrini ad Nestorium: Denzinger-Schönmetzer 250). La homa naturo de Kristo havas neniun alian subjekton ol la Dia persono de la Filo de Dio, kiun li akceptis kaj jam okaze de la koncipiĝo al si proprigis. Pro tio la sama koncilio proklamis, ke Maria koncipante la Filon de Dio en sia sino vere fariĝis “Dinaskintino”, “ne ĉar la naturo de la Vorto respektive Lia Dieco elprenintus la komencon de Sia estado el la sankta Virgulino, sed ĉar la racie animita Sankta Korpo estas naskita el ŝi; kun tiu unuiĝis la Vorto laŭ la hipostazo [persono], kaj tial oni diras de Li, ke Li estas naskita laŭ la karno” (samloke: Denzinger-Schönmetzer 251). (495)
467 La tielnomataj monofizitoj asertas, en Kristo la homa naturo finiĝintus ekzisti, kiam ĝi estis akceptita de Lia Dia Persono, la Filo de Dio. Kontraŭ tiu herezo deklaris je 451 la Kvara Ekumena Koncilio de Kalcedono:
“En la posteulado de la sanktaj patroj ni ĉiuj un-anime instruas, konfesi nian Sinjoron Jesuon
Kriston kiel unusaman Filon; la sama estas kompleta en la Dieco kaj la sama estas kompleta en
la homeco; la sama estas vera Dio kaj vera homo kun racidotita animo kaj korpo; la sama estas
samsubstanca kun la Patro en la Dieco, kaj samsubstanca kun ni en la homeco, ‘en ĉio simila al
ni krom la peko’
. Unuflanke la sama laŭ la Dieco estas generita el la Patro, aliflanke la sama
laŭ la homeco estas naskita en la lastaj tagoj por ni kaj por nia savo el Maria, la virgo [kaj]
Dinaskintino.
Unusama estas Kristo, la ununaskita Filo kaj Sinjoro, kiu estas ekkonita en du naturoj nemiksitaj, nevariablaj, nedividitaj kaj nedivideblaj, kaj pro la unuado de la diferencoj nenie la diferenco de la naturoj estas nuligita, male la aparteco de ĉiu de ambaŭ naturoj restas gardata kaj unuigita en unusola persono kaj en unusola hipostazo” (kredokonfeso; Denzinger-Schönmetzer 301-302).
468 Post la koncilio de Kalcedono kelkaj konceptis la homan naturon de Kristo kiel iu
memstara persono. Kontraŭ ili la Kvina Ekumena Koncilio de Konstantinopolo je 553
konfesis rilate al Kristo “unu sola hipostazo [persono] …, kiu estas la Sinjoro Jesuo Kristo,
unu de la sankta Triuuo” (2a Koncilio de Konstantinopolo, Sesio 8a, Kanono 4: Denzinger-Schönmetzer 424). Ĉio sur la homonaturo de Kristo do estas alskribota al Lia Dia Persono
kiel la vera portanto
, ne nur de la mirakloj, sed ankaŭ de la mizeroj
kaj eĉ la morto, ĉar
nia “en la karno krucumita Sinjoro Jesuo Kristo estas vera Dio kaj Sinjoro de la gloro kaj unu
de la plejsankta Triunuo” (samloke, kanono 10: Denzinger-Schönmetzer 423). (254, 616)
469 La eklezio konfesas tiel, ke Kristo nedivideble estas vera Dio kaj vera homo. Li estas vere la Filo de Dio, homiĝinta, nia frato, kaj tio sen fini esti nia Sinjoro: (212)
“Li restas, kio Li estis, kaj kion li estos”, kanta la roma liturgio (Liturgia Horo, Antifono de la
“benedikto” de la alta festo de la Dipatrino Maria)
. Kaj la liturgio de la S-ta Johano
Krizostomo proklamas kaj kantas: “Ho unugenita Filo kaj Vorto de Dio, kvankam senmorta, vi
dignis pro nia savo, akcepti karnon de la s-ta Dipatrino kaj ĉiam virga Maria. Vi fariĝi homo
sen variacio kaj krucumiĝis, ho Kristo, Dio; Vi detruis la morton per via morto; Vi estas unu de
la Plejsankta Trinitato, glorata kun la Patro kaj kun la Sankta Spirito; savu nin!” (Tropariono
“Ho monogenis”).
IV • Kiel la Filo de Dio estas homo
470 Ĉar en la karniĝo, tiu mistera unuiĝo “la homa naturo estis akceptita, ne nuligita!
(Gaudium et spes 22, 2), la eklezio vidis sin urĝita en la paso de la jarcentoj konfesi la plenan
veron de la homa animo de Kristo kun Siaj raciaj kaj volaj agadoj kiel ankaŭ kun Sia homa
korpo. Sed samteme ĝi devis memori, ke la homa naturo de Kristo apartenas al la Dia
Persono de la Filo de Dio, de kiu ĝi estas akceptita. Ĉio, kion Kristo en Sia Persono estas kaj
faras, estas kaj faras “Unu el la Trinitato”. La Filo de Dio kontrubuas do al Sia homonaturo
sian propran personan estadon en la Triniato. En Sia animo kiel en Sia korpo do Kristo home
esprimas la vivon de la Plejsankta Trinitato
: (516, 626)
“Ĉar Li, la Filo de Dio … kun homaj manoj … laboris, kun homa spirito pensis, kun homa volo agadis, kun homa koro amis. Naskita de Maria, la Virgulino, vere Li fariĝis unu el ni, en ĉio sama al ni escepte de la peko” (Gaudium et spes 22,2) (2599)
La homa animo kaj la homa ekkonado de Kristo
471 Apolinaro de Laodicea asertas, ke en Kristo anstataŭis la vorto la lokon de la animo aŭ
de la spirito. Kontraŭ tiu eraro la eklezio konfesis, ke la eterna Filo akceptis ankaŭ racidotitan
homan animon
. (363)
472 Tiu homa animo, kiun la Filo de Dio akceptis, estas dotita kun vere homa ekkon-kapablo. Tio ne povas esti senfina: ĝi montriĝas en la historiaj cirkonstancoj de ĝia estado en
spaco kaj tempo. Pro tio la Filo de Dio homiĝinta volis progresi “en saĝeco kaj staturo kaj en
graco” (Luk 2,52 BIB). Li volis tion ekkoni, kion oni devas lerni kiel homo per spertado
.
Tio estis konforma al Lia libervola akceptado de la “servo-staturo”
.
473 Samtempe esprimiĝis en tiu vere homa ekkonado de la Filo de Dio la Dia vivo de Lia
Persono
. “La homa naturo de la Filo de Dio konis kaj montris en si mem - ne de si mem,
sed pro sia unuiĝo kun la Vorto - ĉion, kio apartenas al Dio” (S-ta Maksimo la Konfesanto,
quaestiones et dubia, q. I, 67). Tio validas unue pri la senpera, intima kono, kion la homiĝinta
Di-Filo havis de Sia Patro
. La Filo montras ankaŭ en Sia homa ekkonado Dian komprenon
de la kaŝitaj pensoj de la homa koro
. (240)
474 Ĉar Kristo estis unuigita en la persono de la homiĝinta Vorto kun la Dia saĝeco, Lia
homa ekkonado sciis plene kaj tute pri la eternaj decidoj, kiujn malkovri Li estis veninta
.
De tio, kion Li tiurilate konfesas ne ekkoni
, Li deklara aliloke, ke Li ne estas komisiita,
malkovri ĝin.
La homa volo de Kristo
475 Laŭ tio la eklezio konfesis sian kredon sur la Sesa Ekumena Koncilio pri tio, ke Kristo
nature posedas du manierojn de la volado kaj agado - Dian kaj homan -. Tiuj ne resistas unu
kontraŭ la alia, sed ili tiel kunagas, ke la homiĝinta Vorto obee al Sia Patro kiel homo ĉion
volis, kion ĝi kiel Dio kune kun la Patro kaj la Sankta Spirito decidintis
. La homa volo de
Kristo estas “obeema kaj ne rifuzas kaj ne kontraŭas, sed subordiĝas al Sia Dia kaj ĉiopova
volo” (Tria Koncilio de Konstantinopolo je 681, sesio 18a, “Definitio de duabus in Christo
voluntatibus et operationibus”: Denzinger-Schönmetzer 556). (2008, 2824)
La vera korpo de Kristo
476 Ĉar la Vorto fariĝis karno kaj akceptis veran homo-naturon, Kristo “en la korpo estis
limigita”
. Sekve la homa vizaĝo de Jesuo “staras antaŭ la okuloj”
. En la Sepa Ekumena
Koncilio
la eklezio ekkonis kiel rajtigite, Kriston montri sur sanktaj bildo. (1159-1162,
2129-2132)
477 La eklezia ankaŭ ekkonis jam dekomence, ke ni vidas “en la videbla figuro de la elaĉetanto la nevideblan Dion” (Roma Meslibro, prefaco de Kristnasko). Efektive la individuaj karakterizaĵo de la korpo de Kristo esprimas la Dian personon de la Di-Filo. Tiu alproprigis al si ĉiam pli la trajojn de sia homa korpo, ke oni rajtas ilin adori sur sankta bildo, ĉar la kredanto adoranta Lian bildon “adoras en ĝi la personon de la bildita” (Dua Koncilio de Niceo, Act. 7a, “Definitivo de sacris imaginibus”: Denzinger-Schönmetzer 601). (1159-1163, 2129-2132)
La koro de la homiĝinta Vorto
478 Dum Sia vivo, en Sia morto-timo sur la Olivarbo kaj en Siaj suferoj Jesuo konis kaj
amis nin ĉiujn kaj ĉiun el ni individue kaj fordonis Sin por ni: “La Filo de Dio min amis kaj
sin fordonis por mi” (Gal 2,20 BIB). Li amis nin ĉiujn kun homa koro. Pro tio la plej sankta
koro de Jesuo, kio estas traborita por niaj pekoj kaj pro nia sava
, “estas rigardata kiel
prefera ekkonilo kaj simbolo por tiu ... amo, per kiu la Dia elaĉetanto daŭre amas la eternan
Patron kaj ĉiujn homojn” (Pio la 12a, Enzikliko “Haurietis aquas”: Denzinger-Schönmetzer
3924)
3812. (487, 368, 2669, 766)
MALLONGE
479 Je la de Dio fiksita tempo la unugenita Filo de la Patro, la eterna Vorto kaj Esencobildo de la Patro fariĝis karno: sen perdi la Dian naturon Li akceptis la homan naturon.
480 Jesuo estas vera Dio kaj vera homo en la unueco de Lia Dia persono; pro tio Li estas la unusola peranto inter Dio kaj la homoj.
481 Jesuo Kristo havas du naturojn, la Dian kaj la homan; ili ne estas miksitaj unu kun la alia, sed unuigitaj en la unika persono de la Filo de Dio.
482 Ĉar Kristo estas vera Dio kaj vera homo, Li havas homan racion kaj homan volon. Tiuj staras en kompleta harmonio kun Lia Dia racio kaj kun Lia Dia volo, kiujn Li havas komune kun la Patro kaj kun la Sankta Spirito, kaj ili estas subordigitaj al ili.
483 La inkarnacio [homiĝo] estas la mistero de la mirakla uniĝo de la Dia kaj la de homa naturoj en la unu persono de la Vorto.
ALINEO 2 • “… EMPFANGEN
DURCH DEN HEILIGEN GEIST,
GEBOREN
VON DER JUNGFRAU MARIA”
I • Empfangen vom Heiligen Geist …
484 La anonco al Maria malfermas la “pleneco de la tempo” (Gal 4,4 BIB): La anoncoj realiĝas, la preparoj estas finitaj. Maria estas vokita, akcepti tiun, en kiu “la tuta pleneco de la Dieco korpe” loĝos (Kol 2,9 BIB). La Dia respondo al tiu demando: “kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?” (Luk 1,34 BIB) atentigas al la potenco de la Spirito: “La Sankta Spirito venos sur vin” (Luk 1,35 BIB). (461, 721)
485 La senditeco de la Sankta Spirito estas ĉiam ligita kun tiu de la Filo kaj ordigita al ĝi
.
La Sankta Spirito estas sendita por sanktigi kaj Die fruktigi la sinon de la virgulino; Li, kiu
“estas Sinjoro kaj vivigas”, Li efikas, ke ŝi akceptas la eternan Filon de la Patro, kiu el ŝi
akceptas la homan naturon. (689, 723)
486 La unugenita Filo de la Patro, kiu estas akceptita kiel homo en la sino de la virgulino
Maria, estas “Kristo”, tio signifas oleita per la Sankta Spirito
, ekde la komenco de Lia
homa estado, ankaŭ se tio estas publikigita nur paŝpaŝe: unue al la paŝtistoj
, poste al la
saĝuloj el la oriento
, al Johano la Baptisto
kaj al la disĉiploj
. La tuta vivo de Jesuo
publikigas, ke Lin “Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco” (Ago 10,38 BIB). (437)
II • … naskita el la virgulino Maria
487 Kion la katolika kredo kredas kaj instruas de Maria, baziĝas sur la kredo al Kristo; sed ĝi ankaŭ heligas la kredon al Kristo. (963)
La antaŭdestino de Maria
488 “Dio sendis Sian Filon” (Gal 4,4 BIB). Por al Tiu “prepari korpon” (Heb 10,5 BIB), laŭ la volo de Dio kunagu kreito en libereco. Por la tasko esti patrino de Sia Filo elektis Dio jam antaŭ eterno filinon de Izraelo, junan judinon el Nazaret en Galileo, virgulinon, kiu estis “fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria (Luk 1,26-27 BIB).
“La Patro de la mizerikordo volis, ke la antaŭdestinita patrino diru sian koncipan jes, ke tiel virino kontribuu al la vivo, kiel iam virino kontribuis al la morto” (“Lumen Gentium” 56)
489 Dum la tuta Malnova Interligo la vokiteco de Maria estis preparita per la senditeco de
sanktaj virinoj. Spite al ŝia malobeo jam komence estis promesita al Eva, ke ŝi havos
posteulon, kiu venkos la malbonulon
kaj estos la patrino de ĉiuj vivantoj
. Kontraŭ ĉia
homa supozo Dio elektis tion, kio estas rigardata kiel senpova kaj malforta
, por montri, ke
Li restas fidela al Sia promeso: Anna, la patrino de Samuel
, Debora, Rut, Judit kaj Ester kaj
multaj aliaj virinoj. Maria “elstaris inter la humilaj kaj povraj de la Sinjoro, kiuj kun konfido
esperis kaj ricevis de Li la savon. Per ŝi kiel la elstara filino de Sion finfine post longa
atendado de la promeso la tempo plenumiĝis kaj la nova savo-ekonomio estis komenciĝinta”
(“Lumen Gentium” 55). (722, 410, 145, 64)
La senmakula koncipiteco
490 Ĉar Maria estis elektita kiel patrino de la Elaĉetanto, “ŝi estis dotita de Dio kun la donoj konvenaj al tia tasko” (“Lumen Gentium” 56). Okaze de la anonco salutas ŝin la anĝelo kiel “gracoplena” (Luk 1,28 BIB). Por povi doni al la anonco de ŝia vokiteco sian liberan kredo-konsenton ŝi devis estis tute portata de la Dia graco. (2676, 2853, 2001)
491 Pasante la jarcentojn la eklezio konsciiĝis, ke Maria, de Dio “plenigita de graco”, jam en sia koncipiĝo estis elaĉetita. Tion konfesas la dogmo de la senmakula koncipiteco, kiu je 1854 estis proklamita de la beata papo Pio la 11a: (411)
“ … , ke la plej beata virgulino Maria estis senmakule gardita ekde la unua momento de sia koncipiĝo per la unika graco kaj preferado de la ĉiopova Dio konsidere al la meritoj de Jesuo Kristo, la elaĉetanto de la homaro” (Bulo “Ineffabilis Deus”; Denzinger-Schönmetzer 2803).
492 Ke ŝi “ekde la unua momento de ŝia koncipiteco brilis en la gloro de unika sankteco”
(Dua Vatikana Koncilio, “Lumen gentium” 56), decas al ŝi nur pro Kristo: ŝi “estis majeste
elaĉetita konsidere al la meritoj de ŝia filo” (Dua Vatikana Koncilio, “Lumen gentium” 53).
Pli ol ĉiu alia kreita persono la Patro “benis ŝin kun ĉiu beno de Lia spirito per la komuneco
kun Kristo en la ĉielo” (Efe 1,3 BIB). Li elektis ŝin antaŭ la kreo de la mondo, por ke ŝi vivu
antaŭ Li sankte kaj senriproĉe en amo
. (2011, 1077)
493 La orient-ekleziaj patroj nomas la Dipatrinon “la tutsankta” [Panhagia]; ili gloras ŝin kiel “libera de ĉia pekomakulo, kvazaŭ formita de la Sankta Spirito kaj farita al nova kreaturo” (“Lumen gentium” 56). Per la graco de Dio restis Maria dum sia tuta vivo libera de ĉiu persona peko.
“Estu al mi laŭ via diro …”
494 Al la anonco, ke ŝi naskos per la forto de la Sankta Spirito la “Filon de la Plejaltulo”
sen koni viron
, Maria respondis en “la obeemo de la fido”
. En la certeco, ke “ĉe Dio
nenio estas neebla” ŝi diris: “Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro” (Luk 1,37-38 BIB). Kiam Maria donis sian konsenton al la vorto de Dio, ŝi fariĝis la patrino de Jesuo. Ŝi
tutkore obeis al la savovolo de Dio, dum neniu peko ŝin de tio detenis, kaj ŝi faris ĉion por la
persono kaj por la verko de ŝia filo, por servi al la elaĉeta mistero kun la graco de Dio
ligita
al la filo. (2617, 146, 968)
“La s-ta Ireneo diras, ke ŝi ‘en ŝia obeo estiĝis la kaŭzo de la savo por si kaj por la tuta homaro’ (Ireneo, adversus haereses 3, 22, 4). Pro tio ne malmultaj de la iamaj patroj diras ĝoje, ‘ke la nodo de la malobeo de Eva estis solvita per la obeemo de Maria; kaj kion la virgulino Eva per la nekredo ligis, tion la virgulino Maria solvis’ (Ireneo adversus haereses 3, 22, 4). Kompare kun Eva ili nomas Marian ‘la patrino de la vivantoj’ kaj ofte ili akcenta ‘La morto venis per Eva, la vivo per Maria’ “ (“Lumen gentium” 56) (726)
La Di-patrineco de Maria
495 En la evangelioj Maria estas nomata “la patrino de Jesuo” (Joh 2,1; 19,25 BIB)
. Ĉar
la Sankta Spirito instigas al tio, jam antaŭ la nasko de ŝia filo ŝi estas prijubilata kiel “la
patrino de mia Sinjoro” (Luk 1,43 BIB). Tiu, kiun ŝi ricevis per la Sankta Spirito kiel homo,
kaj kiu vere fariĝis ŝia filo laŭ la karno, estas ja neniu alia ol la eterna Filo de la Patro, la Dua
Persono de la Plejsankta Trinitato. La eklezio konfesas, ke Maria vere estas patrino de Dio
[Theotokos, Di-naskantino]
(466, 2677)
La virgineco de Maria
496 Jam en la unuaj formuladoj de la kredo
la eklezio konfesis, ke Jesuo koncipiĝis en la
sino de la virgulino Maria sole per la forto de la Sankta Spirito. Ankaŭ la korpa aspekto de tiu
okazaĵo estis kune eldirita: ŝi koncipis Jesuon “sen semo el Sankta Spirito” (sinodo en la
Laterano je 649, kanono 3: Denzinger-Schönmetzer 503). La patroj vidas en la virga koncipo
la signo por tio, ke vere la Filo de Dio venis en naturo sama al nia homa naturo.
La s-ta Ignacio de Antioĥio [komence de la 2a jarcento] diras: “Vi estas tute konvinkitaj de nia
Sinjoro, kiu laŭ la karno vere devenas el la gento de Davido
, Filo de Dio laŭ la volo kaj
potenco de Dio
, vere naskita el virgulino …, vere sub Poncio Pilato … en la karno alnajlita
por ni …, kaj vere Li doloris, kiel Li vere ankaŭ resurektis (Epistola ad Smyrnaeos 1-2).
497 La raportoj en la evangelioj
konceptas la virgan koncipiĝon kiel Dia verko, kiu
superas ĉiun homan komprenon kaj kapablon
. La anĝelo diras al Jesefo pri Maria, ties
fianĉino: “tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito” (Mat 1,20 BIB). La eklezio
vidas en tio la realigon de la permeso, kiun Dio donis per la profeto Jesaja: “jen la virgulino
gravediĝis, kaj ŝi naskos filon” (Jes 7,14 BIB)
.
498 Kelkfoje oni estas malsekurigata, ĉar la Marko-evangelio kaj la leteroj de la Nova Testamento
nenion diras pri la virgulina koncipo de Maria. Oni ankaŭ demandis, ĉu ĉi tie ne temas pri legendoj
aŭ teologiaj konstruaĵoj, kiuj ne pretendas pri historieco. Al tio necesas diri, ke la kredo je la virga
koncipo trovis viglan kontraŭdiron, mokadon kaj nekomprenon ĉe nekristanoj, judoj kaj paganoj
.
Tiu kredo do ne estis motivita de paganaj mitologioj aŭ de iu adapto al siatempaj ideoj. La senco de
tiu okazaĵo estas kaptebla nur por la kredo, kiu tion vidas “pro la reciproka interrilato de la misteroj”
(Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius”, ĉapitro 4: Denzinger-Schönmetzer 3016)
en la tuto de la misteroj de Kristo, de Liaj homiĝo ĝis pasko. La s-ta Ignacio el Antioĥio atestas tiun
interrilaton: “La virguleco de Maria kaj ŝia nasko restis kaŝita por la princo de ĉi tiu mondo, same la
morto de la Sinjoro - tri laŭte vokantaj misteroj, kiuj okazis en la trankvilo de Dio” (S-ta Ignacio el
Antioĥio Epistola ad Ephesios 19,1)
. (90, 2717)
Maria – “ĉiam virgulino”
499 Pli intensa kompreno de la eklezia kredo je la virgulina patrineco de Maria gvidis la
eklezion al la konfeso, ke Maria vere restis ĉiam virgulino
, ankaŭ en la nasko de la
homiĝinta Di-Filo
. Per Sia naskiĝo ŝia Filo “ne malpliigis, sed sanktigis ŝian virgan
neleziteco” (“Lumen Gentium” 57). La liturgio de la eklezio laŭdas Marian kiel la
“ĉiutempan virgulinon” [apeiparthenos]
.
500 Kelkfoje oni obĵetas, en la Skribo oni parolus de fratoj kaj fratinoj de Jesuo
. La eklezio
komprenis tiujn lokojn en tiu senco, ke ili ne rilatas al aliaj infanoj de Maria. Fakte Jakobo kaj
Josefo, kiuj estas nomataj “fratoj de Jesuo” (Mat 13,55 BIB), estas la filoj de iu Maria, kiu estis
disĉiplino de Jesuo
kaj kiu tipe estis nomata “la aliaj Maria” (Mat 28,11 BIB). Laŭ konata esprim-maniero de la Malnova Testamento
temis pri proksimaj parencoj de Jesuo.
501 Jesuo estas la sola filo de Maria. Sed la spirita patrineco de Maria
etendiĝas al ĉiuj
homoj, kiujn savi Jesuo venis: “Ŝi naskis filon, kiun Dio faris ‘unuenaskita inter multaj fratoj’
(Rom 8,29 BIB), do inter la kredantoj, en kies naskiĝo kaj edukado ŝi kunagas en patrineca
amo” (“Lumen Gentium” 63). (969, 970)
La virgina patrineco de Maria en la decido de Dio
502 Kun la interligo de la tuteco de la revelacio povas la vido de la kredo malkovri la misterajn kaŭzojn por tio, kial Dio volis en Sia savoplano, ke Lia Filo estu naskita de virgulino. Tiuj kaŭzoj rilatas kaj la personon kaj la elaĉet-sendon de Kristo kaj la akcepton die tiu senditeco fare de Maria por ĉiuj homoj. (90)
503 La virgeco de Maria montras, ke Dio havas la absolutan initiaton ĉe la homiĝo. Jesuo havas
kiel Patron nur Dion
. Li estis “neniam fremda al la Patro pro la homo, kiun Li akceptis …: [Li
estas] natura [Filo] por la Patro laŭ la Dieco, natura [filo] de la patrino laŭ la homeco, sed vera [Filo]
rilate la Patron en ambaŭ” (Sinodo de Friaul 696, kredokonfeso: Denzinger-Schönmetzer 619) (422)
504 Jesuo en la sino de la virgulino per la Sankta Spirito estas ricevita pro tio, ĉar Li estas la nova
Adamo
, kiu malfermas la novan rivelacion: “La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo
estas el la ĉielo” (1 Kor 15, 47 BIB). La homa naturo de Kristo ekde sia koncipiĝo estas plenigita de
la Sankta Spirito, ĉar Dio “donas senlime la Spiriton” (Joh 3,34 BIB) “Ĉar el lia pleneco” – de la
kapo de la elaĉetinta homaro – “ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco” (Joh 1,16 BIB). (359)
505 Jesuo, la nova Adamo, komencas per Sia virga koncipiĝo la novan naskiĝon, kiu en la Sankta
Spirito faras homojn per la kredo al infanoj de Dio. “Kiel estos tio?” (Luk 1,34 BIB)
. La
partopreno en la Dia vivo venas “nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio”
(Joh 1,13 BIB). Tiu vivo estas virge koncipita, ĉar ĝi estas tute donita al la homo per la Spirito. La
fianĉa karaktero de la vokiteco de la homo al Dio
estas plene realigita en la virga patrineco de
Maria. (1265)
506 Maria estas virgulino, ĉar ŝia virgulineco estas signo de ŝia fido, “kiu per neniu dubo estis
tordita” (“Lumen Gentium” 63), kaj pro ŝia nedividita sindono al la volo de Dio
. Danke al ŝia fido
ŝi povas fariĝi la patrino de la elaĉetanto: “Pli beata estas Maria en la akceptado de la kredo al Kristo
ol en la akcepto de la karno de Kristo” (s-ta Aŭgusteno, de sancta virginitate 3). (148, 1814)
507 Maria estas virgo kaj samtempe patrino, ĉar ŝi estas la plenbildo de la eklezio kaj eklezio en
plena senco
: La eklezio fariĝas “per la fida akcepto de la Dia vorto … ankaŭ mem patrino: ĉar per
la prediko kaj bapto ĝi naskas infanojn, kiuj estas akceptita per la Sankta Spirito kaj naskitaj el Dio,
al nova kaj senmorta vivo. Ankaŭ ŝi mem estas virgulino, kiu sincere kaj pure plenumas la
fidovorton, kiun ŝi estis doninta al la fianĉino”. (“Lumen Gentium” 64) (967, 149)
MALLONGE
508 Dio elektis inter la posteuloj de Eva la virgulinon Maria kiel patrino de Sia Filo. “Gracoplena” ŝi estas “la plej elstara frukto de la elaĉeto” (Sacrosanctum Concilium 103). Ŝi estas ekde la unua momento de ŝia koncipiĝo tute gardita kontraŭ la makulado de la prapeko, kaj ŝi restis dum la tuta vivo sen persona peko.
509 Maria vere estas “Dipatrino”, ĉar ŝi estas la patrino de la eterna homiginta Filo de Dio, kiu mem estas Dio.
510 Maria “restis virgulino, kiam ŝi koncipis ŝian filon; virgulino, kiam ŝi Lin naskis; irgulino, kiam ŝi Lin portis; virgulino, kiam ŝin nutris per ŝia brusto. Ĉiam virgulino” (s-ta Aŭgusteno, de sermone Dimini in monte 186,1). Per ŝia tuta estaĵo ŝi esas “la servistino de la Sinjoro” (Luk 1,38 BIB).
511 La virgulino Maria “kunagis en libera fido kaj obeo por la savo de la homoj” (“Lumen Gentium” 56). Ŝi parolis ŝian jes-vorton “kiel reprezentantino de la tuta homa naturo” (s-ta Tomaso el Akvino, summa theologica 3,30,1). Per ŝia obeo ŝi fariĝis la nova Eva, la patrino de la vivantoj.
ALINEO 3 • “LA MISTEROJ DE LA VIVO DE KRISTO”
512 El la vivo de Kristo la kredokonfeso nomas nur la misterojn de la homiĝo (koncipiĝo kaj naskiĝo) kaj la pasĥon (mizero, krucumado, morto, entombigo, sobiro al la mortintoj, resurekto, ĉieleniro). Pri la misteroj de la kaŝita kaj publika vivo ne eksplicite estas parolata. La kred-artikoloj koncernantaj la homiĝon kaj la pasĥon heligas la tutan teran vivon de Kristo; “ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui, ĝis la tago, kiam li estis akceptita [en la ĉielon]” (Ago 1,1-2 BIB), estas videbla en la lumo de la Kristnaska kaj pasĥaoj misteroj. (1163)
513 Estas tasko de la kateĥizado ekspliki laŭ la diversaj cirkonstancoj la riĉan sencoenhavon de la misteroj de Jesuo. Ĉi tie ni atentigos nur al unuopaj elementoj, kiuj estas komunaj al ĉiuj misteroj de la vivo de Kristo (I); poste ni mallonge eksplikas la ĉefajn misterojn de la kaŝita (II) kaj de la publika (III) vivo de Jesuo. (426, 561)
I • La tuta vivo de Kristo estas mistero
514 Multon, kion homa sciemo volas scii de Jesuo, ne estas trovebla en la evangelioj. Pri
Lia vivo en Nazareto preskaŭ nenio estas dirata, kaj eĉ pri granda parto de Lia publika vivo
nenio estas rakontata
. Kio estas notita en la evangelioj, “estas skribitaj, por ke vi kredu, ke
Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo” (Joh 20,31
BIB).
515 La evangelioj estas skribitaj de homoj, kiuj estis inter la unuaj kredantoj
kaj kiuj volis
peri la kredon al aliaj. Ĉar ili sciis en la kredo, kiu estas Jesuo, ili povis vidi en Lia tuta tera
vivo la spurojn de Lia plej interna mistero kaj ili povis aliajn al tio atentigi. En la vivo de
Jesuo estas ĉioj – de la vindotukoj ĉe Lia naskiĝo
ĝis la vinagro ĉe Lia mizero
kaj la
tombotuko ĉe Lia resurekto
– signoj de Lia plej interna mistero. Per Liaj agoj, Liaj
mirakloj, Liaj vortoj publikiĝis, ke en Li “korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco” (Kol 2,9
BIB). Lia homeco tiel aperas kiel la “sakramento”, tio estas la signo kaj la ilo de Lia Dieco
kaj de la savo, kion Li alportas: kio estis videbla en Lia vivo, montris al la nevidebla mistero
de Lia Difileco kaj de Lia elaĉetotasko. (126, 609, 774, 477)
La komunaj karakterizaj trajtoj de la misteroj de Jesuo
516 La tuta vivo de Jesuo – Liaj vortoj kaj agoj, Lia silentado kaj Liaj mizeroj, Lia maniero
esti kaj paroli – eszas revelacio de la Patro. Jesuo povas diri: “kiu vidis min, vidis ankaŭ la
Patron” (Joh 14,9 BIB) kaj la Patro: “ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin” (Mar 9,7
BIB). Ĉar Kristo fariĝis homo, por plenumi la volon de Lia Patro
, Li revelacias al ni jam la
plej etaj unuopaĵoj de Lia ĉeesto “la amon de Dio … inter ni”
. (65, 2708)
517 La tuta vivo de Kristo estas elaĉetmistero. La elaĉeto estas donata al ni precipe per la
sango verŝita ĉe la kruco
, sed tiu mistero agas en la tuta vivo de Jesuo: jam en Lia homiĝo,
en kiu Li fariĝas povra por riĉigi nin per Lia povreco
; en Lia kaŝita vivo, kio satisfakcias
nian malobeon per Lia obeado
; en Lia vorto, kio purigas Liajn aŭskultantojn
, en Liaj
sanigoj kaj ekzorcismoj, en kiuj “Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn
malsanojn” (Mat 8,17 BIB)
; en Lia resurekto, per kiu Li pravigas nin
. (606, 1115)
518 La tuta vivo de Kristo estas mistero de denova resumo de ĉio sub unu kapo. Ĉio, kion Jesuo faris, diris kaj suferis, estis destinita remeti la falintan homon en sian originan vokitecon: (668, 2748)
“Fariĝinte homo per la karniĝo, Li resumis en Si la longan evoluon de la homoj kaj donis al ni en tiu resumo la savon, por ke ni retrovu en Jesuo Kristo nian estadon laŭ la Diaj bildo kaj parabolo, kiujn ni perdis en Adamo” (Ireneo, adversus haerezes 3,18,1) “Pro tio Jesuo trairis ĉiujn aĝojn, por rekunigi por ĉiuj la komunecon kun Dio” (samloke adversus haerezes 3,18,7).
Nia partopreno en la misteroj de Jesuo
519 La tuta “riĉeco de Kristo disponiĝu al ĉiu homo kaj apartenu al la posedaĵo de ĉiu unuopulo” (Redemptor hominis 11). Kristo vivis Sian vivon ne por Si mem, sed por ni – ekde Lia karniĝo “por ni homoj kaj por nia savo” (kredo-konfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150) ĝis Lia morto “pro ni pekuloj” (1 Kor 15,3 BIB) kaj ĝis Lia resurekto “por nia pravigo” (Rom 4,25 BIB). Ankaŭ nun Li estas ankoraŭ nia “advokato ĉe la Patro” (1 Joh 2,1 BIB), “ĉar Li ĉiam vivas, por propeti pro [ni]” (Heb 9,24 BIB). (793, 602, 1085)
520 En Sia tuta vivo Jesuo evidentiĝas kiel modelo por ni
: Li estas la “perfekta homo”
(Gaudium et spes), kiu nin invitas fariĝi Liaj disĉiploj kaj sekvi Lin. Per Lia humila servo Li
donis al ni ekzemplon por la sekvado
, per Lia preĝado Li instigas nin al preĝado
, per Lia
povreco Li postulas de ni, libervole akcepti malhavon kaj persekutadon
. (459, 359, 2607)
521 Ĉion, kion Kristo vivis, Li vivigas en Li, kaj Li vivas tion en ni. “Ĉar Li, la Filo de Dio, unuiĝis kvazaŭ kun ĉiu homo en Sia karniĝo” (Gaudium et spes 22,2). Ni estu kun Li unu; Li partoprenigas nin kiel la membroj de Lia korpo, kion Li en Sia karno por ni vivis kiel modelo. (2715, 1391)
“Ni devas gvidi en ni plien kaj al la fino la statojn kaj la misterojn de Jesuo kaj peti Lin ofte, Li finu kaj kompletigu ilin en Sia tuta eklezio … La Filo de Dio ja planas, per la gracoj, kiujn Li donas al ni per tiuj misteroj, kaj per la efikoj, kiujn Li per ili volas kreskigi, nin partoprenigi en Siaj misteroj, ilin kvazaŭ etendi kaj daŭrigi en ni kaj en Lia tuta eklezio. Sur tiu vojo Li volas ilin fini en ni” (s-ta Johano Eudes, regn.).
II • La misteroj de la infaneco kaj de la kŝita vivo de Jesuo
La preparoj
522 Ke la Dia Filo venis sur la teron estas tiom grandega evento, ke Dio ĝin volis prepari tra
la jarcentoj. Ĉiujn ritojn kaj oferojn, la formoj kaj simboloj de la “unua ligo”
Li direktigas
al Kristo. Li anoncigas Lin per la buŝo de la profetoj, kiuj sinsekvas en Izraelo. Aldone li
vekas en la koroj de la paganoj malhelan antaŭsenton de tiu veno (711, 762)
523 La sankta Johano la Baptisto estas la senpera antaŭulo
de la Sinjoro; li estas sendita
prepari al li la vojon
. Kiel “profeto de la Plejaltulo” (Luk 1,76 BIB) li superas ĉiujn
profetojn
. Li estas la lasta el ili
kaj transgvidas al la evangelio
. Li jubilas jam en la sino
de la patrino pri la venado de Kristo
kaj trovas sian ĝojon en tio, eti la “amiko de la fianĉo”
(Joh 3,29 BIB), kiun li nomas “la ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo“ (Joh
1,29 BIB). Li antaŭiras Jesuon “kun la spirito kaj kun la forto de Elija” (Luk ,17 BIB) kaj
atestas lin per sia prediko, sie pento-bapto kaj fine per sia martiro
. (712 - 720)
524 En la ĉiujara celebrado de la adventa liturgio la eklezio revivigas tiun Mesio-atenton;
la kredantoj tiel partopreniĝas en la longa preparado al la una veno de la elaĉetanto kaj ili
renovigas en si la deziron al Lia dua alveno
. Per la celebrado de la naskiĝo kaj de la martiro
de la antaŭulo unuiĝas la eklezio kun ties deziro: “Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi”
(Joh 3,30 BIB). (1171)
La Kristnaska mistero
525 Jesuo naskiĝis en la mizero de stalo, en neriĉa familio
; simplaj paŝtistoj estas la unuaj
atestantoj de la evento. En tiu malriĉeco brilas la gloro de la ĉielo
. La eklezio ne lacas
prikanti la gloron de tiu nokto: (437, 2443)
La virgulino hodiaŭ naskas la Eternulon,
Kaj la tero ofertas kavon al la nealirebla.
La anĝeloj kaj la paŝtistoj lin gloras
kaj la saĝuloj alproksimiĝas kun la stelo,
ĉar Vi estas naskita por ni,
Vi eta infano, Vi eterna Dio.
(KONTAKION por la tago de la naskiĝo de Kristo de Romanos la Meloden)
526 Antaŭ Dio “fariĝi infano” estas la antaŭkondiĉo por eniri en la regnon de Dio
. Por tio
oni devas fariĝi malgranda
; eĉ pli; oni devas “naskiĝi denove” (Joh 3,7 BIB), “naskiĝi el
Dio”
, por “fariĝi infano de Dio”
. La kristnaska mistero okazas en ni, kiam Kristo en ni
“trovas formon”
. Kristnasko estas la mistero de “admirabla interŝanĝo”:
“Ho admirinda interŝanĝo! Kiu kreis la homon, akceptas homan vivon kaj naskigas el la virgulino. Ne generita el iu viro, Li venas en la mondon kaj donacas al ni Dian vivon” (Liturgia Horo, Antifono de la Vesproj de la Soleno de la Dipatrino Maria). (460)
Misteroj de la infaneco de Jesuo
527 La cirkumcido de Jesuo je la oka tago post Lia naskiĝo
estas signo por tio, ke Li en
la posteularo de Abrahamo estas enregistrita en la interliga popolo, subigita al la leĝo
kaj
destinita al la kulto de Izraelo, en kiu Li partoprenos dum Lia tuta vivo. Ĝi estas antaŭsigno
“de la cirkumcido, kiun donis Kristo”: “la bapto”
. (580, 1214)
528 La epifanio [apero de la Sinjoro] estas la revelacio de Jesuo kiel Mesio de Izraelo, kiel
Filo de Dio kaj elaĉetanto de la mondo okaze de Lia bapto en la Jordano, okaze de la
geedziĝo de Kanao kaj okaze de la adorado de Jesuo per la “saĝuloj el la oriento”
. En tiuj
“saĝuloj”, la reprezentantoj de la paganaj religioj de la vivomedio vidas kiel la unuuloj de la
nacioj la evangelion, kiuj ricevas la bonan mesaĝon de la savookazaĵo de la homiĝo. Ke la
saĝuloj venas al Jerusalemo “por adorkliniĝi [al la reĝo de la Judoj]”
, demonstras, ke ili en
la mesia lumo de la Davida stelo
serĉas en Izraelo tiun, kiu estos la reĝo de la popoloj
.
Ilia veno signifas, ke la paganoj povas malkovri Jesuon kaj povas adori Lin kiel Filon de Dio
nur tiam, kiam ili turnigas al la Judoj
kaj akceptas de ili la mesian anoncon, kiel ĝi estas
entenata en la Malnova Testamento
. La epifanio anoncas, ke “ĉiuj paganoj eniras en la
familion de la patriarĥoj” (s-ta Leo la Granda, sermones 33,3) kaj atingu la “dignon de
Izraelo” (Roma Meslibro, Paska Nokto 26: preĝo post la 3a legaĵo). (580, 1214, 439, 711-716, 122)
529 La prezentado de Jesuo en la templo
montras Lin kiel la ununaskitan, kiu apartenas
al la Sinjoro
. En Simeono kaj Anna okazas la renkontiĝo (tiel nomas la bicanca liturgio
tiun feston) de la tuta atendado de Iraelo kun sia elaĉetanto. Jesuo estas ekkonata kiel la longe
atendita Mesio, kiel “lumo de la gentoj” kaj “gloro de Izraelo”, sed ankaŭ kiel “signo, al kiu
oni kontraŭas”. La glavo de la doloro, kiu estas anon”Cata al Maria, anoncas la alian,
kompletan kaj unikan “prezentadon” ĉe la kruco, kiu donacos la savon, “kiun Dio preparis
antaŭ ĉiuj popoloj”. (583, 439, 614)
530 La fuĝo al Egiptujo kaj la murdado de la senkulpaj infanoj
montras la opozicion de
la mallumo kontraŭ la lumo. “Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis” (Joh
1,11 BIB). La tuta vivo de Kristo staros sub la signo de la persekuto. Liaj disĉiploj
partoprenas tiun destinon
. Lia reveno
memorigas al la eliro el Egiptujo
kaj prezentas
Jesuon kiel la definitiva liberiganto.
La misterojn de la kaŝta vivo de Jesuo
531 Dum la plej granda parto de sia vivo Jesuo partoprenis la sorton de la plimulto de la
homaro: ĉiutagan vivon sen ekstera grandeco, metiista vivo, juda religia vivo, kiu staris sub la
Dia leĝo
, vivo en vilaĝa komunumo. De tiu tuta periodo revelaĝias al ni nur, ke Jesuo estis
“obeema”
kaj pliiĝis “en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj” (Luk 2,52
BIB). (2427)
532 Jesuo en Sia obeemo al Sia patrino kaj Sia nutropatro tute plenumis la kvaran ordonon.
Tio estis la tera bildo de Lia filo-obeo kontraŭ Lia ĉiela Patro. La ĉiutaga obeo de Jesuo al
Josefo kaj Maria anoncis Lian obeon je la Sankta Ĵaŭdo kaj antaŭprenis ĝin: “Ne mia volo
…” (Luk 22,42 BIB). Kun la obeo de Kristo en la ĉiutago de la kaŝita vivo jam komencis la
renovigo de tio, kion estis detruinta la malobeo de Adamo
. (2214-2220, 612)
533 La kaŝita vivo en Nazaret ebligis al ĉiu homo esti en komuno kun Jesuo en la ĉiutagaĵoj:
“La domo de Nazaret estas lernejo, en kiu oni komencas kompreni la vivon de Jesuo. Estas la lernejo de la evangelio … Ĝi instruas nin unue la silentadon. Vivigu en ni granda estimo pri la silentado … de tiu admirinda kaj necesa sinteno de la spirito … ĉi tie ni lernas, kiel grava estas la doma vivo. Nazareto admonas nin, kio estas familio, al ties komunumo en amo, al ties digno, brila beleco, sankteco kaj neleziteco … Finfine ni lernas ĉi tie la diciplinigan ordon de la laboro, Ho instruejo de Nazareto, domo de la metio-Filo! Ĉi tie mi emas ekkoni kaj celebri la severan, sed elaĉetantan leĝon de la homa laboro … Finfine mi volas ĉi tie al la laboristoj de la tuta mondo deziri benon, kaj montri al ili la grandan ekzemplulon, la Dian Fraton” (Paŭl la 6a, alparolado de la 5a de januaro 1964 en Nazaret). (2717, 2204, 2427)
534 La retrovo de Jesuo en la templo
estas la unusola evento, kio interrompas la
silentadon de la evangelioj pri la kaŝitaj jaroj de Jesuo. Jesuo supozigas en tio la misteron de
sia tuta sindono al la senditeco, kiu estiĝas el Sia Di-Fileco: “Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti
en tio, kio apartenas al mia Patro (Luk 2,49 BIB)?” Maria kaj Josefo ne komprenis tiun
eldiron, sed ili ĝin akceptis krede, kaj Maria “konservis ĉujn tiujn dirojn en sia koro” - dum
ĉiuj jaroj, en kiuj Jesuo restis kaŝita en la kaŝiteco de kutima vivo. (583, 2599, 964)
III • La misteroj de la publika vivo de Jesuo
La bapto de Jesuo
535 Je la komenco
de Sia publika vivo Jesuo akceptis esti baptita en la Jordano de
Johano
. Johano anoncis konvertiĝon “kaj bapton de pento por la pardonado de pekoj” (Luk
3,3 BIB). Aro da pekuloj: doganistoj kaj soldatoj
, farizeoj kaj sadukeoj
kaj putinoj
lasis sin bapti de Li. “Venis Jesuo.” La baptisto hezitas, sed Jesuo insistas kaj ricevas la
bapton. En figuro de kolombo venas la Sankta Spirito sur Jesuon kaj voĉo el la ĉielo anoncas:
“Tio estas mia amata Filo”
. Tio estas la aperado [epifanio] de Jesuo kiel Mesio de Izraelo
kaj kiel Filo de Dio. (719, 720, 701, 438)
536 La bapto estas por Jesuo la akcepto kaj la komenco de Lia senditeco kiel la suferanta
Dioservisto. Li lasas Sin esti kalkulata inter la pekuloj
. Li jam estas “la Ŝafido de Dio, kiu
forportas la pekon de la mondo”. (Joh 1,29 BIB). Li jam antaŭprenas la “bapton” de Lia sanga
morto
. Li venas por “plenumi ĉian justecon” (Mat 3,15 BIB), tio signifas, Li submetas sin
tute al la volo de la Patro: Li surprenas pro amo la bapton de la morto por la pardono de niaj
pekoj
. Al tiu preteco respondas la voĉo d la Patro, kiu trovis plaĉon rilate al Sia Filo
. La
Spirito, kiun Jesuo jam ekde Lia koncipiĝo abunde posedas, venas malsupren, por “ripozi”
sur Li
. Jesuo estos la fonto de la Spirito por la tuta homaro. Ĉe Lia bapto “malfermiĝas la
ĉielo” (Mat 3,16 BIB), kiun la la peko de Adamo estis malferminta. Kaj ĉar Jesuo kaj la
Spirito eniris la akvon, ĝi estas sanktigata - tio estas la antaŭludo de la nova kreitaro. (606,
1224, 444, 727, 739)
537 Per la bapto la kristano sakramente samformatas al Jesuo, kiu en Sia bapto anticipas Sian morton kaj Sian resurekton. La kristano devas eniri en tiun misteron de humiliĝo kaj pento, malsuprengrimpi kun Jesuo en la akvon, por denove reascendi kun Li. Li devas renaskiĝi el la akvo kaj el la Spirito, por en la Filo mem fariĝi amata filo de la Patro kaj por iri “en noveco de vivo” (Rom 6,4 BIB). (1262)
“Ni akceptu esti entombigitaj kun Kristo per la bapto, por releviĝi kun Li; ni estu mallevataj kun Li, por esti relevataj kun Li; ni reascendu kun Li, por esti glorataj kun Li” (s-ta Gregoro el Nacianco, orationes 40,9). (628)
“Ĉio, kio fariĝis en Kristo, sciigas al ni, ke post la bano de la bapto malsupren venas la Sankta Spirito el la ĉielo, kaj ke ni fariĝas filoj de Dio adaptitaj per la voĉo de la Patro (s-ta Hilario, in evanglium Matthaei 2,6).
La tento de Jesuo
538 La evangelioj parolas pri tempo de soleco, kiun Jesuo pasis en dezertejo tuj post Sia
bapto per Johano: “pelita” de la Spirito en la dezerton, Jesuo restas tie kvardek tagojn sen
manĝi. Li vivas ĉe la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servas al Li
. Je la fino de tiu tempo la
satano Lin tentas trifoje provante ŝanĝeligi Lian Filo-sintenon rilate al Dio. Jesuo rifuzas tiujn
atakojn, en kiuj estas renovigataj la tentoj de Adamo en la paradizo kaj de Izraelo en la
dezerto, kaj la satano forlasas Lin, sed li revenos je “ estonta tempo” (Luk 4,13 BIB). (394,
518)
539 La evanglistoj montras la savosignifon de tiu mistera evento. Jesuo estas la nova
Adamo, kiu restas fidela, kontraŭe al la unua Adamo, kiu ne povis kontraŭstari al la tento.
Jesuo perfekte plenumas la senditecon de Izraelo. Kontraŭe al tiuj, kiuj en dezerto dum 40
jaroj provokis Dion
, Kristo montriĝas kiel Dioservisto, kiu tute obeas al la volo de Dio.
Tiel Jesuo estas la venkanto super la satano: Li “katenis la fortulon”, por forpreni al li la
predon
. La venko de Jesuo rilate la tentanton en la dezerto antaŭcipas la venkon de la
pasiono, la plej altan obeaĵon de Lia Filoamo al la Patro. (397, 385, 609)
540 La tento indikas, kiamaniere la Filo de Dio estas Mesio kontraŭe al la rolo, kiun
proponas al Li la satano, kaj en kiu la homoj
Lin volonte volus vidi. Pro tio Kristo venkis la
tentanton por ni. “Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj,
sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko” (Heb 4,15 BIB). Per la kvardektaga karesmo
unuiĝas la eklezio ĉiujare kun la mistero de Jesuo en la dezerto. (2119, 519, 2849, 1438)
“La regno de Dio estas proksima”
541 “Post kiam oni estis arestinta Johanon, Jesuo reiris en Galileon, predikante la evangelion de Dio kaj dirante: “La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio” (Mar 1,14-15 BIB). “Por plenumi la volon de la Patro, Kristo fondis la regnon de la ĉieloj surtere” (“Lumen Gentium” 3). Sed nun estas la volo de la Patro “levi la homojn al la partopreno en la Dia vivo” (“Lumen Gentium” 2). Li tion faras kolektanta la homoj ĉirkaŭ Lia Filo Jesuo Kristo. Tiu kunligo esta la eklezio; ĝi prezentas “ĝermon kja komencon” surteran de la regno de Dio (“Lumen Gentium” 5). (2816, 763, 669, 768, 865)
542 Kristo estas la centro, ĉirkaŭ kiu la homoj estas kolektataj al “familio de Dio”. Li vokas
ilin al Si per Lia vorto, per Liaj signoj, kiuj reprezentas la regnon de Dio, kaj per la sendado
de Liaj disĉiploj. Li alkondukas Sian regnon precipe per la granda mistero de Lia pasĥo: per
Lia morto sur la kruco kaj per Lia resurekto. “Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn” (Joh 12,32 BIB). Al tiu unuiĝo kun Kristo estas vokataj ĉiuj
homoj
. (2233, 789)
La anonco de la regno de Dio
543 Ĉiuj homoj estas vokataj eniri en la regnon de Dio. Ĉi tiu mesiasa regno unue estas
porklamata al la infanoj de Izraelo
, sed estas destinata por la homoj de ĉiuj poploj
. Kiu
volas eniri en la regnon, devas akcepti la vorton de Jesuo. (764)
“Ĉar la vorto de la sinjoro estas komparata kun semo, kiu estas semata sur la agro: kiuj ĝin aŭdas kredante kaj estas alkalkulata al la malgranda grego de Kristo, mem akceptis la regnon; el propra forto tiam ĝermas la semo kaj krekas ĝis la tempo de la rikolto” (“Lumen Gentium” 5).
544 La regno apartenas al la povruloj kaj al la malgrandaj, tio signifas al tiuj, kiuj ĝin
estis akceptintaj per humila koro. Jesuo estas sendita, por “beat-anonci al malriĉaj en spirito”
(Luk 4,18 BIB)
. Li beatigas ilin, “ĉar ilia estas la regno de la ĉielo” (Mat 5,3 BIB). Al la
“malgrandaj” la Patro volis anonci, kio estas kaŝita for de saĝuloj kaj prudentuloj
,
Komenciĝante per la kripo ĝis la kruco Jesuo partoprenas la vivon de la malriĉuloj; Li konas
malsaton
, soifon
kaj malhavon
. Eĉ pli: Li identiĝas kun ĉiaj malriĉuloj kaj deklaras la
aktivan amon al ili antaŭkondiĉo por la akcepto en Sia regno
. (709, 2443, 2546)
545 Jesuo invitas la pekulojn al la tablo de la Dia regno: “mi venis, por alvoki ne justulojn,
sed pekulojn” (Mar 2,17 BIB)
. Li postulas ilian konvertiĝon, sen kiu oni ne povas eniri la
regnon. Sed Li montras al ili en vorto kaj ago la senliman miserikordon de la Patro
kaj la
grandegan “ĝojon”, kiu “estos en la ĉielo … pro unu pekulo, kiu pentas” (Luk 15,7 BIB). La
plej granda pruvo de Lia amo estas la Sindono de Sia vivo “por la pardonado de pekoj” (Mat
26,28 BIB). (1443, 588, 1846, 1439)
546 Jesuo vokas per paraboloj - tipa trajto de Lia instruado - eniri en la regnon
. Per ili Li
invitas al la festeno de la regno
, sed ankaŭ postulas radikalan decidon: Por akiri la regnon,
oni devas rezigni pri ĉio
; nuraj vortoj ne sufiĉas; faktoj necesas
. La paraboloj tenas antaŭ
la homon certagrade spegulon, kiu lin ekkonigas: Ĉu li akceptas la vorton kiel duran plankon
aŭ kiel la bonan grundon
? Kion li faras kun la talentoj, kiujn li ricevis? Jesuo kaj la
nuntempo de la regno surtera estas la senco-mezo de la paraboloj. Oni devas eniri en la
regnon, tio signifas fariĝi discipo de Kristo, por “scii la misterojn de la regno de la ĉielo”
(Mat 13,11 BIB). Por tiuj, “kiuj estas ekstere” (Mar 4,11 BIB), ĉio restas dnigma
. (2613,
542)
La signoj de la regno de Dio
547 Jesuo akompanas Siajn vortojn per multnombraj “potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj”
(Ago 2,22 BIB). Tiuj demonstras, ke la regno prezentiĝas en Li. Ili atestas, ke Jesuo estas la
anoncita Mesio
. (670, 439)
548 La signoj plenumitaj de Jesuo atestas, ke la Patro Lin sendis
. Ili invitas kredi je Li
.
Al tiuj, kiuj krede turniĝas al Li, Li donas, kion ili petas
. Tiel fortigas la mirakloj la kredon
je Li, kiu faras la vortoj de Lia Patro: ili atestas, ke Li estas la Filo de Dio
. Sed ili povas
ankaŭ esti instigo al “skandalo”
. Ili ne volas kontentigi scivolon kaj magiajn dezirojn. Spite
al Liaj tiom evidentaj mirakloj Jesuo estas rifuzita de unuopuloj
; ja, oni eĉ akuzas Lin agi
helpe de demonoj
. (156, 2616, 574, 447)
549 Jesuo agas per mesiaj signoj liberigante unuopajn homojn de teraj malbonaĵoj: de
malsato
, maljustaĵoj
, malsano kaj morto
. Sed Li ne venis forigi ĉiujn malabonaĵojn
surtere
, sed liberigi la homojn el la plej malbona sklaveco, la peko.
Tiuj malhelpas ilin en
sia vokiteco al infanoj de Dio, kaj ili dependigas ilin en multecaj dependecoj. (1503, 440)
550 La veno de la regno de Dio estas la malvenko de la regno de satano
: “sed se mi per la
Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin” (Mat 12,28
BIB). La ekzorcismoj faritaj de Jesuo liberigas la homojn el la potenco de la demonoj
. Ili
antaŭprenas la grandan venkon de Jesuo super la “estro de ĉi tiu mondo”
.La regno de Dio
estas defunitive starigita per la kruco de Kristo: “Per la kruco Vi malfermu vojon al la venk’
kaj gloro” (Liturgio de la horoj, himno “Vexilla regis”).
“La ŝlosiloj de la regno”
551 Tuj komence de Sia publika vivo Jesuo elektas virojn, dedu la la nombro: ili estu ĉe Li
kaj partopreni el Lia senditeco
. Li partoprenigas ilin en Sia aŭtoritato kaj sendas ilin “por
prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn” (Luk 9,2 BIB). Ili estas por ĉiam
ligitaj kun la regno de Kristo, ĉar Kristo gvidas per ili la eklezion. (858, 765)
“Pro tio mi difinas por vi la regnon, kiel mia Patro difinis ĝin por mi: por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael” (Luk 22,29-30).
552 En la kolegio de la dedu Simon Petro staras en la unua loko
. Jesuo konfidis al li
unikan senditecon. Danke al iu revelacio, kiun Petro ricevis de la Patro, li konfesis: “Vi estas
la Kristo, la Filo de la vivanta Dio” (Mat 16,16 BIB). Kaj nia Sinjoro “Vi estas Petro, kaj sur
ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj la pordegoj de Hades ne superfortos ĝin” (Mat
16,18 BIB). Kristo “la viva ŝtono”
garantias al Sia sur Petro konstruita eklezio la venkon
super la potencoj de la morto. Sur la fundamento de la kredo, kiun li konfesis, Petro restas la
neŝanĝiĝebla roko de la eklezio. Li havas la senditecon konservi tiun kredon en ĉiuj
ŝanceliĝadoj kaj fortigi en tio siajn fratojn
. (880, 153, 442, 424)
553 Jesuo konfidis al Petro apartan aŭtoritaton: “Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la
ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la
tero, tio estos malligita en la ĉielo” (Mat 16,19 BIB). La “ŝlosilpotenco” signifas la plenpovo
gvidi la domon de Dio, la eklezion. Jesuo, “la bona paŝtisto” (Joh 10,11 BIB), konfirmis tiun
komision post Lia resurekto: “ Paŝtu miajn ŝafojn” (Joh 21,15-17 BIB). La potencoj “ligi” kaj
“malligi” signifas la plenpovon, en la eklezio absolvi de pekoj, decidi doktrin-juĝojn kaj fari
disciplinajn decidojn. Jesuo konfidis al la eklezio tiun aŭtoritaton per la servo de la
apostoloj
kaj precipe de la Petro, al kiu kiel unika Li eksplicite transdonis la ŝlosilojn de la
regno. (981, 1445, 641, 881)
Antaŭsento de la regno: la transfiguriĝo
554 Ekde tiu tago, je kiu konfesis Petro, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de la viva Dio,
“Jesuo komencis montri al Siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi … kaj
esti mortigita, sed la trian tagon Li releviĝos” (Mat 16,21 BIB). Petro rifuzas tiun anoncon
;
ankaŭ la aliaj ne povas ĝin kompreni
. En tiu kunteksto troviĝas la mistera okazaĵo de la
transfiguriĝo de Jesuo
sur alta monto antaŭ tri de Li elektitaj atestantoj: Petro, Jakobo kaj
Johano. La vizaĝo kaj la vestaĵoj de Jesuo fariĝas brile helaj; Mozeo kaj Elija aperas kaj
parolas “pri lia foriro, kiun Li estis plenumonta en Jerusalem” (Luk 9,31 BIB). Nubo ilin
superombras kaj voĉo el la ĉielo diras: “Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; Lin aŭskultu”
(Luk 9,35 BIB). (697, 2600, 444)
555 Por momento Jesuo ekbriligas Sian Dian gloron kaj tiel konfirmas la konfeson de Petro.
Li ankaŭ montras, ke Li devas trapasi en Jerusalemo la morton sur la kruco por “eniri en sian
gloron” (Luk 24,26 BIB). Moseo kaj Elija vidis sur la monto la gloron de Dio; la leĝo kaj la
profetoj anoncis la pasionon de la Mesio
. La pasiono de Jesuo estas la volo de la Patro; la
Filo agas kiel Diservisto
; La nubo estas signo de la ĉeesto de la Sankta Spirito: “La tuta
Trinitato aperis: La Patro en la voĉo, la Filo kiel homo, la Sankta Spirito en la brila nubo” (s-ta Tomaso el Akvino, summa theologica 3,45,4 aditio 2). (2576, 2583, 257)
“Vi tranfiguriĝis sur la monto, kaj Viaj disĉiploj vidis Vian gloron tiom, kiom ili estis kapablaj al tio, Kristo Dio, por ke ili komprenu, kiam ili vidos vin krucumita, ke via pasiono estis libera, kaj ke ili anoncu al la mondo, ke vi vere estas la rebrilo de la Patro” (Bizanca liturgio, Kontakiono je la festo de la transfiguriĝo).
556 Je la komenco de la publika vivo staras la bapto, je la komenco de la Pasĥao la transfiguriĝo. Per la bapto de Jesuo “la mistero de la novnaskiĝo publikiĝis”: nia bapto; la transfiguriĝo estas “la sakramento de la dua renaskiĝo”: nia resurekto (S-ta Tomaso de Akvino, summa theologica 3,45,4, ad 2). Jam nun ni partoprenas en la resurekto de la Sinjoro per la Sankta Spirito, kiu efikas en la de la eklezio, de la korpo de Kristo. La transfiguriĝo donas al ni antaŭsupozon de la reveno de Kristo en gloro, “kiu elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de Lia gloro” (Flp 3,21 BIB). Sed Lia transfiguriĝo diras ankaŭ al ni, ke ni “tra multaj suferoj … devas eniri en la regnon de Dio” (Ago 14,22 BIB):
“Tion Petro ankoraŭ ne komprenis, kiam Li deziris vivi kun Kristo sur la monto
. Kristo tion
rezervis por vi, Petro, por la tempo post Lia morto. Sed nun Li diras mem: Malsupren iru por
penadi sur la tero, servi surtere, esti malŝatata, krucumita surtere. La vivo malsupreniras, por
lasi sin mortigi; la pano malsupreniras, por malsati; la vojo malsupreniras, por laciĝi survoje; la
fonto malsupreniras, por soifi - kaj vi rifuzas streĉe labori? (S-ta Augusteno, de sermone
Domini in monte 78,6).
Jesuo iras supren al Jerusalemo
557 “Kiam la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto [al la ĉielo], li firmigis sian vizaĝon, por iri al
Jerusalem” (Luk 9,51 BIB)
. Per tiu decido Jesuo aludis, ke Li preta por morti supreniris al
Jerusalemo. Trifoje Li anoncis sian pasionon kaj resurekton
. Kiam Li alproksimiĝis al Jerusalemo,
Li diris: “ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem” (Luk 13,33 BIB).
558 Jesuo memorigis je la martiro de la profetoj, kiuj en Jerusalemo estis mortigitaj
. Tamen Li
persiste invitis Jerusalemon, kolektiĝi ĉirkaŭ Li: “kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel
kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis” (Mat 23, 37b BIB). Kiam Jerusalemo
estis videbla, Li ploris pri la urbo
kaj denove esprimis Sian profundan deziron: “Ho, se vi mem
scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! Sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj”. (Luk
19,42 BIB)
La mesia eniro en Jerusalemon
559 Kiel Jerusalemo akceptos sian Mesion? Jesuo ĉiam retiriĝis kontraŭ la streboj de la popolo fari
Lin reĝo
. Nun Li elektas la tempo-punkton kaj Li antaŭzorgas Mesian eniron en la urbon “de Sia
Patro David” (Luk 1,32 BIB)
. Li estas prijubilata kiel la filo de David, kiel tiu, kiu alportas la
savon [“Hosana” signifas “savu!”, “donu savon”]. Nun aŭtem “la reĝo de gloro” (Psa 24,7-10 BIB)
“rajdanta sur azeno” (Zeĥ 9,9 BIB) eniras Sian urbon; Li gajnas por Si la filinon de Zion, la alegorion
de Lia eklezio, ne per artifiko kaj forto, sed per humileco, kiu atestas por la vero
. Pro tio je ĉi tiu
tago la infanoj
formas Lian regnon kaj ankaŭ la “povruloj de Dio”, kiuj vokas Lin tiel, kiel la
anĝeloj Lin anoncis al la paŝtistoj
. Ilia alvoko: “Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la
Eternulo!” (Psa 118,26 BIB) de la eklezio estas enigita en la Sanctus de la eŭkaristia celebro, por
malfermi la memoron de la pasĥao de la Sinjoro. (333, 1352)
560 La eniro de Jesuo en Jerusalemon anoncas la venon de la regno, kion la Mesio-Reĝo per la pasĥao de Lia morto kaj de Lia resurekto alkondukas. Kun la celebro de tiu eniro je la palmodimanĉo la eklezio malfermas la grandan Sanktan Semajnon, la Grandan Antaŭpaskan Semajnon. (550, 2816, 1169)
MALLONGE
561 “La tuta vivo de Kristo estis daŭra instruado. La momentoj de la silento, Liaj mirakloj, Liaj faroj, Lia preĝado, Lia homamo, Lia prefero de la malgrandaj kaj de la porvruloj, la akcepto de la lasta ofero por la elaĉeto de la mondo ĉe la kruco kaj Lia resurekto – ĉio tio faras Lian vorton efikan kaj veran kaj plenumas Lian revelacion.” (“Catechesi tradendae” 9)
562 La disĉiploj de Kristo devas estis samformaj kun Li, ĝis Li ĝajnis en ili formon
.
“Pro tio ni estas enigitaj en la misterojn de Lia vivo, samformaj kun Li, kun Li
mortintaj kaj kun Li resurektinta, ĝis kiam ni reĝos kun Li” (“Lumen Gentium”
7).
563 Ĉu iu nun estas paŝtisto aŭ saĝulo, li ne povas veni al Dio surtere, se Li ne genuas antaŭ la kripo de Betlehemo kaj adoras Lin kiel kaŝitulo en la malforto de infano.
564 Per Lia obeo al Maria kaj Josef kaj per Lia humila laboro dum la mutaj jaroj en Nazaret Jesuo donas al ni ekzemplon de la sankteco en la ĉiutaga vivo de la familio kaj de la laboro.
565 Jam komence de Lia publika vivo, ĉe Lia bapto, Jesuo estas la “Diservisto”, kiu tute estas dediĉita al la elaĉet-verko, kio perfektiĝas en la “bapto” de Lia pasiono.
566 Okaze de la tento en la dezerto Jesuo montriĝas kiel la humila Mesio, kiu per Sia kompleta fideleco al la de la Patro volita savoplano venkas super la satano.
567 Per Kristo komenciĝas surtere la ĉiela regno. Ĝi “ekbrilas al la homoj en la vorto, en la verkoj kaj en la ĉeesto de Kristo” (“Lumen Gentium” 5). La eklezio estas la ĝermo kaj la komenco de tiu regno. Ties ŝlosiloj estas konfiditaj al Petro.
568 La transfiguriĝo de Kristo volas fortigi la kredon de la apostoloj vidalvide la
venonta pasiono. La suprenirado al la “alta monto” preparas al la supreniro al la
Kalvaria monto. Kristo, la kapo de la eklezio publikigas, kion enhavas Lia korpo
kajkin ĝi elbrilas en la : “la esperon al gloro” (Kol 1,27 BIB)
.
569 Jesuo libervole supreniris al Jerusalemo konscie, ke Li tie pro la opositio de la
pekuloj
mortos pertortan morton.
570 La eniro de Jesuo al Jerusalem atestas la venadon de la Dia regno. La Mesia Reĝo akceptita de la infanoj kaj de la humile bonvolemaj homoj en Lia urbo, tiun Dian regnon enkundukos per la Pasĥo de Lia morto kaj de Lia resurekto.
ARTIKOLO 4 • “JESUO KRISTO … suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita”
571 La paska-mistero de la kruco kaj de la resurekto de Kristo esta la koro de la evangelio, kiun la apostoloj kaj ties ekleziaj posteuloj devas anonci al la mondo. En la elaĉeta morto de Lia Filo Jesuo Kristo plenumiĝis “por ĉiam” la savoplano de Dio (Heb 9,26 BIB) (1067)
572 La eklezio restas fidela ĉe la interpretado “de la tuta skribo”, kiun Jesuo mem donis
antaŭ kaj post Sia pasĥo
: “Ĉu la Mesio ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?”
(Luk 24,26 BIB). La suferoj de Kristo ricevis sian konkretan historian formon per tio, ke Li
“esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj” (Mar 8,31 BIB), kiuj Lin
“transdonis al la nacianoj, por ke ili lin moku kaj skurĝu kaj krucumu” (Mat 20,19 BIB).
(599)
573 Por pli profunde kapti la sencon de la elaĉetado, la kredo povas klopodi penetri en la
cirkonstancojn de la morto de Jesuo, kiu estas fidele transdonitaj per la evangelioj
kaj
heligataj per aliaj historiaj fontoj.
Alineo 1 • Jesuo kaj Izraelo
574 Jam komence de la publika agado de Jesuo la farizeoj kaj la anoj de Herodo
interkonsentis kun sacerdotoj kaj kun skribistoj Lin mortigi
. Kelkaj el Liaj agadoj
(elpeladoj de demonoj
, pardonadoj de pekoj
, sabataj sanigoj
, memstaraj interpretoj de
la purigaj preskriboj de la leĝo
, familiaraj rilatoj kun doganistoj kaj publikaj pekuloj
)
vekis ĉe kelkaj malbonvolemaj la supozon, ke Li estus obseda
. Oni riproĝis Lin, ke Li
blasfemas Dion
kaj ke Li estas malbona profeto
– du sakrilegioj kontrau la religio, por
kiuj la leĝo antaŭvidis la ŝtonigon
.
575 Por la religiaj aŭtoritatoj de Jerusalem, kiujn la evangelio laŭ Johano ofte simple nomas
“la judoj”
, estis tiel multaj vortoj kaj agoj de Jesuo “signoj, al kiuj estis kontraŭparolata”
,
eĉ pli ol por la simpla Dipopolo
. La rilatoj de Jesuo al la farizeoj tamen ne estis nur
polemikaj. Estis ja farizeoj, kiuj Lin avertis pri la danĝeroj minacantaj
. Jesuo laŭdas
unuopajn el ili, ekzemple la skribiston en Mar 12,34, kaj Li estas plurfoje gasto ĉe farizeoj
.
Jesuo subtenas instruojn, kiuj estas partoprenataj de tiu religia elito de la Dipopolo: La
resurekto de la mortintoj
, la formoj de la pieco (almoz-donado, fastado kaj preĝado
), la
kutimo turni sin al Dio la Patro, kaj la centrala pozicio de la ordono de amo al Dio kaj al la
proksimulo
. (993)
576 En la okuloj de multaj en Izraelo Jesuo ja ŝajnas peki kontraŭ la esencaj institucioj de la elektita popolo:
– kontraŭ la obeo rilate al la leĝo, en senescepte ĉiuj skribe fiksitaj leĝoj, kaj - por la farizeoj - en la buŝa tradicio de la interpretado;
– kontraŭ la centra pozicio de la templo de Jerusalemo kiel la sankta loko, la aparta loĝloko de Dio;
– kontraŭ la kredo je la unika Dio, en kies gloro neniu homo povas partopreni.
I • Jesuo kaj la leĝo
577 En la surmonta prediko Jesuo sub la lumo de la graco de la Nova Interligo klarigis la leĝon, kio estis donita de Dio okaze de la unua interligado sur Sinai. Ĝi komencis per solena averto: (1965)
“Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo” (Mat 5,17-19 BIB). (1967)
578 Por Jesuo, la Mesio de Izrael, kaj tiel por la plej granda en la ĉiel-regno, decas laŭ Liaj
propraj vortoj, plenumi la leĝon plene, eĉ la plej malgrandajn ordonojn. Li estas eĉ la unika,
kiu povas tion plene fari
. Kiel la judoj mem konfesis, ili neniam estis kapablaj plenumi la
leĝon tute sen lezi la plej malgrandan leĝon
. Pro tio je la jara Jom Kipuro la infanoj de
Izraelo petas Dion pri pardono pro siaj malopeoj de la leĝaro. La leĝaro ja estas unuo, kaj,
kiel memorigas la S-ta Jakobo: “kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto,
fariĝis kulpa pri ĉio” (Jak 2,10 BIB)
(1953)
579 Tiu principo, ke la leĝo estu obeata tutplene ne nur laŭ la literoj, sed ankaŭ laŭ sia
spirito, estis grava por la farizeoj. Alten levante tion por Izraelo ili instigis multajn judojn de
la tempo de Jesuo al grandega religia fervoro
. Por ke tiu fervoro ne degeneriĝu en
“hipokritan” kasuistikon
, ĝi devas prepari la popolon por la eksterordinara ago de Dio: ke
la unika justulo anstataŭ ĉiuj pekuloj tut plenumu la leĝon
.
580 La perfekta plenumiĝo de la leĝaro povis pro tio nur esti la verko de la Dia leĝdonanto
mem, kiu naskiĝis en la persono de la Filo subigita al la leĝaro
. En Jesuo la leĝaro aperas
ne plu cizelita sur ŝtonaj tabuloj, sed enskribita en la “koron” (Jer 31,33 BIB) de la
Diservisto. Tiu “faros juĝon laŭ la vero” (Jes 42,6 BIB) kaj pro tio fariĝis “interligo por la
polo” (Jes 42,6 BIB). Jesuo en la plenumo de la leĝo eĉ akceptas la “malbenon de la leĝo”
,
kiun ĉiu tiras al si, “kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por
plenumi ĝin”
. La morto de Kristo tiel “okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la
unua testamento” (Heb 9,15 BIB). (527)
581 Jesuo estis rigadata de la judoj kaj ties spiritaj gvidantoj kiel “rabeno”
. Li argumentis
ofte kadre de la rabena leĝointerpretado
Sed Jesuo devis senintense bruski la leĝo-instruistojn, ĉar Li prezentis Siajn interpretadojn ne nur kiel unu el ili, “ĉar li instruis … kiel
havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj” (Mat 7,28-29 BIB). En Li estas sur la monto
de la beatigoj denove aŭdebla la sama Dia Vorto, kio aŭdiĝis sur la Sinajo por doni al Mozeo
la skriban leĝon
. Jesuo ne nuligas la leĝon, sed Li plenumas ĝin donante flanke de Dio ties
definitivan interpretadon: “vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj … sed mi diras al vi” (Mat
5,33-34 BIB). Kun la sama Dia aŭtoritato Li klarigas certajn “tradiciojn de homoj”
- tio
estas de la farizeoj, kiuj “vantigas la vorton de Dio”
. (2054)
582 Eĉ pli: La leĝon pri la pureco de la manĝaĵoj, kio en la juda vivo ludis tiom gravan
rolon, Jesuo plenigis revelaciante ties “edukan” sencon
per Dia interpretado; “ke ĉio,
eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin … Tion li diris, indigante ĉiajn
manĝaĵojn. Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. Ĉar de interne, el
la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj” (Mar 7,18-21 BIB). Jesuo ofertis en Dia
aŭtoritato la definitivan leĝointerpretadon. En tio Li puŝiĝis sur la obstaklon de certaj
leĝoinstruistoj, kiuj ne akceptis Lian leĝointerpretadon, kvankam ĝi estis aŭtentikigita
per akompanantaj Diaj signoj
. Tio validas precipe pri la sabata demando: Jesuo
memorigas pri tio, ofte kun rabenaj argumentoj
, ke la sabata trankvilo nek per la
servo por Dio
nek per la servo je la proksimulo
- kaj pro tio ankaŭ ne per Siaj
sanigoj - estas lezata. (368, 548, 2173)
II • Jesuo kaj la templo
583 Kiel jam la profetoj antaŭ Li, Jesuo profunde honoris la templon de Jerusalemo. En ĝi
Li estis antaŭ Dio prezentita de Josefo kaj Maria kvardek tagojn post Lia naskiĝo
. En la aĝo
de 12 jaroj Li decidis resti en la templo por memorigi Siajn gepatrojn, ke Li estas ĉi tie por la
aferoj de Lia Patro
. Dum Sia kaŝita vivo Li iris al la templo ĉiujare almenaŭ je la paska
festo
. Lia publika agado evoluis en la ritmo de Liaj pilgrimoj al Jerusalemo okaze de la
grandaj judaj festoj
. (529, 534)
584 Jesuo ascendas supren al la templo kiel la precipa loko de la renkontiĝo kun Dio. La
templo estas por Li la loĝejo de Sia Patro, domo de la preĝoj, kaj Li indigniĝas, ke ties
antaŭkorto estis farita bazara halo
. Pro fervora amo al Lia Patro li forpuŝas la komercistojn
el la templo: “ne faru la domon de mia Patro domon de komerco! Liaj disĉiploj rememoris je
la vorto de la Skribo: ‘La Fervoro pri Via domo min konsumas’ (Psa 69,10 BIB)” (Joh 2,16-17 BIB). Post Lia resurkteo la apostoloj retenis honorplenan sintenon rilate al la templo
.
(2599)
585 Antaŭ Lia pasiono Jesuo ja anoncis la detruon de tiu belega konstruaĵo, de kiu ne unu
ŝtono restos sur la alia
. En tio kuŝas signo de la fina tempo, kiu komenciĝas kun Lia
pasĥo
. Sed tiu anonco estis redonita misinterprete de malĝustaj atestantoj okaze de Lia
pridemandado antaŭ la ĉefpastro
kaj poste ĝi estis obĵetita al la najlito sur la krucon
.
586 Jesuo prezentis sian instruon plejparte en la templo
kaj Li estis tute ne malama
al ĝi
. Li estis preta pagi la templo-imposton kaj ankaŭ paĝis ĝin por Petro
, kiun Li
ĵus antaŭe estis farinta baza ŝtono de Sia venonta eklezio
. Li eĉ Sin identigis kun la
templo Sin mem nomante la definitiva leĝejo de Dio inter la homoj
. Pro tio anoncas
la ekzekuto de Sia korpo
la detruon de la templo, kun kio komenciĝas nova epoko
de la savohistorio. “Venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi
adoros la Patron” (Joh 4,21 BIB)
. (797, 1179)
III • Jesuo kaj la kredo de Izrael je la unuika savanta Dio
587 La leĝo kaj la templo en Jerusalemo povis do ĉiuj esti motivoj por la religiaj aŭtoritatoj
de Izraelo “kontraŭparoli”
al Jesuo. La vera senco de la obstaklo
tamen estis Lia rolo en
la pekopardono, la Dia verko ĝenerale.
588 Estis skandalo por la farizeoj, ke Jesuo manĝis
same familiare kun doganistoj kaj
pekuloj kiel kun ili
. Rilate al tiaj, “kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la
ceterajn” (Luk 18,9 BIB)
, Jesuo diris: “Mi venis, por alvoki al pento ne justulojn, sed
pekulojn” (Luk 5,32 BIB). Ja, Li klarigis al la farizeoj, ke ĉiuj estas pekuloj
, kaj kiu ne
konsideras sin savobezona, estas blinda
. (545)
589 Precipe pro tio Li ŝokis, ĉar Li Sian mizerikordan sintenon rilate al la pekuloj
samrangigis kun la sinteno de Dio rilate al tiuj
. Per tio, ke li ĉetablis kun pekuloj
, Li eĉ
komprenigis, ke Li allasos ilin al la mesia festeno
. Precipe Li kaŭzis embarason ĉe la
Izraelaj aŭtoritatoj, ĉar Li pardonis pekojn. Ĉu ili ne ĝuste demandis “kiu povas pardoni
pekojn, krom Dio sola?” (Mar 2,7 BIB). Jesuo aŭ blasfemas Dion pardonante pekojn Sin
samrangigante kiel homo al Dio
, aŭ Li diras la veron kaj Lia persono pretendigas kaj
revelaciigas la nomon de Dio
. (431, 1441, 432)
590 Unike la Dia identeco de la persono de Jesuo povas pravigi tiel absolutan pretendon kiel
la sekvan: “Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi” (Mat 12,30 BIB), aŭ eldirojn kiel: “jen
iu pli granda ol Jona estas ĉi tie …, iu pli granda ol Salomono” (Mat 12,41-42 BIB), “pli
granda ol la templo”
. Aŭ ke Li rilatigas al Si, se David nomis la Mesion Sian Sinjoron
,
aŭ asertas: “antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas” (Joh 8,58 BIB), kaj eĉ: ”Mi kaj la Patro
estas unu“ (Joh 10,30 BIB). (253)
591 Jesuo invitis la religiajn aŭtoritatojn en Jerusalemo, kredi je Li, ĉar Li efektivigis la
verkojn de la Patro
. Sed tia kred-ago antaŭkondiĉas sekrete morti-en-si-mem, por “naskiĝi
de supre”
altirita de la Dia graco
. Meti tian konverso-postulon, kvankam la promeso
devus plenumi tiel neatendite
, komprenigas, ke la sinedrio ne povis kontraŭstari al tragika
erara tento, ke Jesuo estus kontraŭDia blasfemulo, kaj Li kiel tia meritus la morton
. La
sinedrianoj samtempe agis en “nescio”
kaj pro “obstiniĝo”
en “nekredemeco”
. (526,
574)
MALLONGE
592 Jesuo ne nuligis la leĝon de Sinai, sed plenumis ĝin
tiom perfekte
, ke Li
plenumis ties lastan sencon
kaj liber-aĉetis de ties malobeo
.
593 Jesuo honoris la templon: okaze de la judaj pilgrimfestoj Li ĝin vizitis, kaj Li amis kun fervora amo tiun loĝejon de Dio inter la homoj. La templo antaŭe indikis Lian misteron. Anoncante ties detruon, Li en tio anoncis Sian perfortan morton kaj la eniron en novan epokon de la savohistorio, en kio Lia korpo estos la definitiva templo.
594 Jesuo metis agojn - kiel ekzemple la pentopardonon - kiuj Lin mem revelacias kiel
la savanta Dio
. Ĉertaj judoj en Li ne ekkonis la homiĝintan Dion
, sed vidis en Li
“homon” farantan
“Sin mem kiel Dion” kaj ili kondamnis Lin kiel blasfemulon kontraŭ Dio.
Alineo 2 • Jesuo mortis sur la kruco
I • La proceso de Jesuo
La judaj aŭtoritatoj ne estis unu-opiniaj pri Jesuo
595 Inter la religiaj aŭtoritatoj en Jerusalemo la persono de Jesuo donis ĉiam denove
okazojn pri diverĝo de opinioj: Ekzemple la farizeo Nikodemus
kaj la emineta Josefo el
Arimataea
estis kaŝitaj anoj de Jesuo
. Johano povas diri, ke – eĉ mallonge antaŭ la
pasiono – “de la gvidaj viroj multaj kredis al Li” (Joh 12,42 BIB), kvankam vere tiu kredo pri
Li estis ankoraŭ tre nekompleta. Tio ne surprizas, se oni pripensas, ke unu tagon post
Pentekosto “granda aro de la sacerdotoj … obeeís al la fido” (Ago 6,7 BIB) kaj “iuj el la
sekto de la farizeoj” fariĝis “kredantoj” (Ago 15,5 BIB). La sankta Jakobo povis diri al la
sankta Paŭlo, ke “miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la
leĝo” (Ago 21,20 BIB).
596 La religiaj aŭtoritatoj estis ne unu-animaj rilate al la demando, kiel oni pensu pri
Jesuo
. La farizeoj minacis la ekskludon
al tiuj, kiuj sin orientiĝus laŭ Jesuo. Kelkaj timis,
“se ni lasos lin, ĉiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion”
(Joh 11,48 BIB). Al ili la ĉefsacerdoto Kajaphas faris proponon aŭgurante: “nek vi
konsideras, ke pli bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, ol ke la tuta nacio
pereu” (Joh 11,50 BIB). La sinedrio, kiu Jesuon kiel blasfemulon kondamnis al morto
, sed
estis perdinta la rajton iun ekzekuti
, transdonis Jesuon al la Romanoj kaj akuzis Lin pro
ribelo
, kio lin starigis al la flanko de Barabaso, kiu estis akuzita pro “ribelado” (Luk 23,19
BIB). La ĉefsacerdotoj klopodis movi Pilaton ankaŭ per politikaj minacoj kondamni Jesuon al
morto
. (1753)
La Judoj ne estas kolektive responsaj pri la morto de Jesuo
597 Se oni konsideras, kiel historie komplika estas la proceso de Jesuo laŭ la rakontoj de la
evangelioj, kaj kiel ankaŭ la persona ŝuldo de la kunagantoj en la proceso (de Judoj, de la
sinedrio, de Pilato) estas – sole Dio ĝin scias – , oni ne rajtas responsigi la tutecon de la judoj
de Jerusalemo pri tio – spite al la kriado de manipulita aro
kaj senatente al la ĝeneralaj
riproĉoj en la postpentekostaj vokoj al konvertiĝo
. Kiam Jesuo pardonis al ili de sur la
kruco
, Li – kiel pli poste ankaŭ Petro – pardonis al la Judoj de Jerusalemo kaj eĉ al ties
gvidantoj pro ilia “nescio”
. Ankoraŭ malpli oni rajtas preni kiel kaŭzon la krion de la
pololo: “Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj!” (Mat27,25 BIB), kiu estas formulo de
konfirmo
kaj ne kaŭzo etendi la ŝuldon sur la judoj de aliaj landoj kaj tempoj: (1735)
Pro tio la eklezio okaze de la Dua Vatikana Koncilio deklaris: Kio “okaze de Lia sufero estis farita, oni povas nek surmeti sen diferenco al ĉiuj siatempe vivantaj judoj nek al la nuntempe vivantaj judoj. … La judoj estas priskribendaj nek kiel kondamnitaj de Dio nek kiel malbenitaj, kvazaŭ tio rezultiĝus el la Sankta Skribo” (Nostra aetate 4). (839)
Ĉiuj pekuloj ŝuldas pri la sufero de Kristo
598 La eklezio en sia kredoinstruo kaj en la atesto de siaj sanktuloj neniam forgesis, ke
ankaŭ la pekuloj “estis la kaŭzantoj kaj la plenumiĝantoj de ĉiuj punoj, kiujn Kristo doleris”
(Katechismus Romanus 1,5,11)
. Ĉar la eklezio konscias, ke niaj pekoj trafas Kriston
mem
, ĝi ne hezitas, atribui la plej gravan responson por la doloroj der Kristo al la kristanoj
– dum tiuj la responson tro ofte atribuis al la judoj.
“Tiu ŝuldo trafas precipe tiujn, kiuj ripete refalas en la pekon. Pro tio ke niaj pekoj puŝis Kriston en la krucomorton, vere tiuj “krucumas” la Filon de Dio denove kaj mokadas pri Li, kiuj sin rulas en pekoj kaj malvirtoj, ‘kiom ili responsas, ili denove krucumas la Filon de Dio kaj denove Lin primokas” (Heb 6,6 BIB) – krimo, kio ĉe ni eĉ pli grava aperas ol ĝi estis flanke de la judoj. ‘Ĉar tiu, kiel la apostolo diras, neniam krucumintus la Sinjoron de la gloro, se ili Lin ekkonintus’ (1 Kor 2,8 BIB). Ni ja diras, ke ni Lin konas, kaj tamen ni kvazaŭ puŝas la manon sur Lin kaj ni neas Lin en nia ago (“Catechismus Romanus 1,5,11). (1851)
“Demonoj ne estas tiuj, kiuj Lin krucumis, se vi, kiu Lin krucumis kune kun ili kaj ĉiam ankoraŭ denove krucumas Lin amuziĝante en pekoj kaj malvirtoj” (s-ta Franz el Asiso, admonicio 5,3).
II • La elaĉetmorto de Kristo en la Dia savoplano
Jesuo estas “transdonita al la juraj instancoj laŭ la fiksa decido de Dio”
599 La perforta morto de Jesuo ne okazis hazarde per bedaŭrinda kunagado de
cirkonstancoj. Ĝi apartenis al la mistero de la plano de Dio, kiel ĝin klarigis la sankta Petro al
la judoj de Jerusalemo jam en Lia unua pentekosta prediko: Jesuo estis “trandonita laŭ la de
Dio decidita plano kaj antaŭscio” (Ago 2,23 BIB). Tiu biblia parolmaniero ne eldiras, ke tiuj,
kiuj “perfidis” Jesuon
, estis nur la senvolaj agantoj de scenaro, kiun Dio dekomence estis
kompilinta. (317)
600 Por Dio ĉiuj tempaj momentoj estas senpera nuntempo. Kiam Li ion “antaŭdestinas” en
Sia eterna plano, Li enkludas la liberan respondecon de ĉiu homo al Sian graco: “vere en ĉi
tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj
Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael
, por fari ĉion, kion Via mano kaj Via
intenco antaŭdifinis” (Ago 4,27-28 BIB). Dio allasis la agojn elirintaj el ilia blindigo
por
reakigi sian savoplanon
. (312)
“Mortinta por niaj pekoj laŭ la Skribo”
601 Tiu Dia plano, krei savon per la perforta morto de “la servisto, la justulo”
, en la
Skribo estis anoncita anticipe kiel mistero de ampleksa elaĉeto, tio signifas kiel elaĉeto, kiu
liberigas la homojn el la sklaveco de la peko
. En kredokonfeso, de kio la sankta Paŭlo
diras, ke li ĝin “ricevis”
, li konfesas; “Kristo mortis por niaj pekoj, laŭ la Skribo” (1 Kor
15,3 BIB)
. La elaĉeta morto de Jesuo lasas plenumiĝi precipe la profetadon pri la suferanta
Dioservisto
. Jesuo mem interpretis la sencon de Siaj vivo kaj morto en la lumo de tiuj
vortoj pri la Diservisto
. Post Sia resurekto Li donis tiun Skribo-interpretadon al la Emaŭs-disĉiploj
kaj poste al la apostoloj mem
. (652, 713)
Dio faris Lin “peko por ni”
602 Pro tio la sankta Petro povas formuli la apostolan kredon je la Dia savoplano jene:
“Sciante, ke … vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj, per
multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; Li estis
antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, kaj Li estas elmontrita en la fino de la tempoj pro
vi” (1 Pet 1,18-20 BIB). La homaj pekoj, sekvantaj al la prapeko, estas punataj per la
morto
. Dio sendis Sian propran Filon en figuro de sklavo
al la homonaturo
, kiu falintis
en peko, kaj pro la peko la homo estis fordonita al la morto. Dio “faris peko pro ni tiun, kiu
ne konis pekon; por ke ni fariĝu Dia justeco en Li” (2 Kor 5,21 BIB). (400, 519)
603 Jesuo ne estas malakceptita [de Dio], kvazaŭ Li mem pekintus
. Sed Li nin en nia Dio-malproksimeco tiom akceptis en Sia elaĉet-amo, kiu Lin ĉiam kunigis kun la Patro
, ke Li
sur la kruco povis diri en nia nomo: “Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?” (Mar 15,34
BIB)
. Ĉar Dio Lin faris tiom solidara kun ni pekuloj, Li “ne indulgis Sian propran Filon,
sed fordonis Lin por ni” (Rom 8,32 BIB), por ke ni estu “repacigitaj kun Dio per la morto de
Lia Filo” (Rom 5,10 BIB). (2572)
La ĉion-ampleksa elaĉeta amo de Dio
604 Fordoninte por niaj pekoj Sian Filon, Dio montris, ke tio, kion Li planas por ni, estas
decido bonvolema, kiu antaŭiras ĉiun meriton de nia flanko: “Jen estas la amo, ne ke ni amis
Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.” (1 Joh 4,10
BIB)
. “Sed Dio rekomendis al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo
mortis por ni.” (Rom 5,8 BIB). (211, 2009, 1825)
605 Ĉi amo neniun ekskludas. Jesuo tion diras per la parabolo pri la perdita ŝafo: “Tiel same
ne estas la volo de via Patro, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu” (Mat 18,14 BIB). Li
deklaras, ke Li fordonas Sian vivon “kiel elaĉeton por multaj”. La esprimo “por multaj” ne
estas malvastiga, sed ĝi starigas la tutan homaron en rilato al la unika persono de la
elaĉetanto, kiu Sin donas, por savi ilin
. Konekse kun la apostoloj
la eklezio instruas, ke
Kristo mortis por ĉiuj homoj senescepte: “Ne ekzistas homo, ne ekzistis unu kaj ne ekzistos
unu, por kiu Li ne suferis” (sinodo de Quircy, 853 p.K. , “De libero arbitrio hominis et de
praedestinatione”, kanono 4: Denzinger-Schönmetzer 624). (402, 634, 2793)
III • Kristo Sin oferis al Sia Patro por niaj pekoj
La tuta vivo de Kristo estas oferdono al la Patro
606 La Filo de Dio, kiu “ne venis el la ĉielo”, por fari Sian “volon, sed la volon” de la Patro,
kiu Lin “sendis”
, “Li diras … okaze de Sia eniro en la mondon: … Jen mi venos, … por
plenumi Vian volon, ho Dio, … Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de
Jesuo Kristo unufoje por ĉiam” (Heb 10,5-10 BIB). Jam en la unua momento die Sia homiĝo
la Filo de la Dia savoplano alproprigas al Si tiun Dian savoplanon kiel savanto: “Mia nutraĵo
estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron” (Joh 4,34 BIB). La mem-ofero de Jesuo “pro la pekoj de la tuta mondo” (1 Joh 2,2 BIB) estas esprimo de ama komuno
kun la patro: “Pro tio la Patro min amas, ĉar mi demetas mian vivon” (Joh 10,17 BIB). “La
mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras” (Joh 14,31
BIB). (517, 536)
607 Tiu deziro, alproprigi la aman elaĉetdecidon de Sia Patro, stimulas la tutan vivon de
Jesuo
, ĉar Lia elaĉeta pasiono estas la kaŭzo de Lia homiĝo: “kion mi diru? Patro, savu min
el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo” (Joh 12,27 BIB). “La kalikon, kiun la Patro
donis al mi, ĉu mi Lin ne trinku?” (Joh 18,11 BIB). Kaj fine sur la kruco Li diras: “mi soifas”
(Joh 19,29 BIB), kaj poste: “estas finite” (Joh 19,30 BIB). (457)
“La ŝafido, kiu forprenas la pekojn de la mondo”
608 Johano la Baptisto konsentis, bapti Jesuon kiel la pekulojn
. “La sekvantan tagon li
vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la
mondo!” (Joh 1,29 BIB)
. Li tiel atestis, ke Jesuo estas la servisto de Dio, kiu lasas sin esti
gvidata silente al la buĉostablo
kaj portas la pekojn de la multaj
, kaj ke Li estas
samtempe la paskoŝafido, la simbolo de la elaĉeto de Izraelo okaze de la unua pasko
. La
tuta vivo de Kristo estas esprimo de Lia senditeco “por servi, kaj por doni sian vivon kiel
elaĉeton por multaj”.
(523, 517)
Jesuo libere alproprigas al Si la elaĉetan amon de la Patro
609 Pro tio, ke Jesuo prenis la amon de la Patro al al homoj en Sian homan koron, Li “amis
ilin ĝis la fino.” (Joh 3,1 BIB), ĉar “neniu havas amon pli grandan ol tiu, kiu demetas sian
vivon por siaj amikoj” (Joh 15,13 BIB). Tiel fariĝis Lia homa naturo en la pasiono kaj
mortado al libera kaj kompleta ilo de Lia Dia amo, kiu volas la savon de la homoj
. Pro amo
al Sia Patro kaj al la homoj, kiujn la Patro volas savi, Li libere surprenis Sian pasionon kaj
Sian morton: “Neniu forprenas de mi [mian vivon], sed mi ĝin demetas memvole” (Joh 19,18
BIB). Pro tio la Filo de Dio aliris la morton en suverena libereco
. (478, 515, 272, 539)
Ĉe la Lasta Vespermanĝo Jesuo anticipis la liberan fordonon de Sia vivo
610 “En la nokto, en kiu li estis perfidata” (1 Kor 11,23 BIB), Jesuo donis solenan esprimon
al sia libera donado en la manĝo kun la dekdu apostoloj
. Vespere antaŭ Lia pasiono, kiam
Li estis ankoraŭ en libereco, Jesuo tiun lastan manĝon kun Siaj apostoloj faris memoriga
celebrado de libervola sindono de si mem al la Patro
por la savo de la homoj: “Ĉi tio estas
mia korpo, kiu estas donita por vi” (Luk 22,19 BIB); “ĉar ĉi tio estas mia sango de la
interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj” (Mat 26,28 BIB). (766,
1337)
611 La eŭkaristio, kiun Jesuo instalas en tiu horo, fariĝas “rememoro”
de Lia ofero. Li
enprenas la apostolojn en Sian propran sindonon kaj postulas de ili, tion daŭrigi
. Per tio Li
enoficigas la apostolojn kiel sacerdotoj de la Nova Interligo: “por ili mi konsekras min, por ke
ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero” (Joh 17,19 BIB)
. (1364, 1341, 1566)
La morto-angoro en Getsemani
612 La kalikon de la Nova Interligo, kiun Jesuo en Sia prezentado dum la Vespermanĝo
estis antaŭpreninta
, Li akceptis en Sia angoro en Getsemani el la manoj de la Patro
estante “obeema ĝis morto” (Flp 2,8 BIB)
. Jesuo preĝis: “Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu
kaliko pasu for de mi …” (Mat 28,39 BIB). Tiel Li esprimis la abomenon, kiun Lia homa
naturo sentis kontraŭ la morto. Kiel nia naturo, tiel ankaŭ Lia naturo ja estas destinata al la
vivo; sed kontraŭe al la nia ĝi estas komplete libera de la peko
, kiu tiras la morton post
si
; sed precipe ĝi estas prenita en la Dian personon de la “Estro de la vivo”
, de la
“vivanta”
. Kun Sia homa volo li konsentas, ke okazu la volo de la Patro
, kaj Li tiel
akceptas la morton kiel elaĉeta morto, por “porti niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo” (1
Pet 2,24 BIB). (532, 2600, 1009)
La morto de Kristo estas la unika kaj definitiva ofero
613 La morto de Kristo estas la paska ofero, en kiu “la Ŝafido de Dio, kiu forportas la
pekon de la mondo”
plenumas la definitivan elaĉetadon de la homoj
. Samtempe Li estas
la ofero de la Nova Interligo
, kiu remetas la homon denove en la komunon kun Dio
repacigante la homon kun Dio per la “sango …, kiu estas elverŝata por multaj, por la
pardonado de pekoj”
. (1366, 2099)
614 Ĉi tiu ofero de Kristo estas unika; ĝi perfektigas kaj superas ĉiujn oferojn
. Unue ĝi
estas dono de Dio la Patro mem: La Patro fordonas sian Filon, por repacigi nin kun Si
.
Samtempe ĝi estas ofero de la homiĝinta Difilo, kiu libervole kaj pro amo
en la Sankta
Spirito
oferas sian vivon
al Sia Patro, por rebonigi nian malobeadon. (529, 1330, 2100)
Jesuo metas Sian obeon anstataŭ nia malobeo
615 “Kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj
fariĝos justaj ” (Rom 5,19 BIB). Per Sia obeo ĝis la morto Jesuo fariĝis la doloranta
Diservisto, kiu anstataŭante “fordonis Sian vivon kiel satisfakcio”, “portis la pekojn de
multaj” kaj tiel “justigas la multajn”, “surprenante ties ŝuldon”
. Jesuo riparis niajn pekojn
kaj kompensis ilin al Dio la Patro
(1850, 433, 411)
Jesuo kompletigas Sian oferon sur la kruco
616 La “amo ĝis la fino”
donas al la ofero de Kristo sian valoron kaj efikas, ke ĝi elaĉetas
kaj rebonigas, satisfakcias kaj kompensas. Jesuo dum la sindono de Sia vivo sciis pri ni ĉiuj
kaj amis nin ĉiujn
. “La amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro
ĉiuj, tial ĉiuj mortis” (2 Kor 5,14 BIB). Neniu homo, eĉ ne la plej granda sanktulo kapablus
porti la pekojn de ĉiuj homoj kaj oferi sin kiel ofero por ĉiuj. Sed pro la Dia persono kiel Filo
en Kristo, kiu ĉiujn homojn superas kaj samtempe ilin ĉirkaŭas kaj faras Kriston la kaput de
la tuta homaro, la ofero de Kristo povas esti elaĉeta por ĉiuj.
617 “Per Sia sankta pasiono sur la kruca ligno Li perlaboris por ni pravigon”, instruas la
koncilio de Trento (Dekreto pri la pravigo, ĉapitro 1: Denzinger-Schönmetzer 1529) kaj tiel
akcentas la unikan karakteron de la ofero de Kristo kiel “fonto de la eterna savo”
. Kaj la
eklezio adoras la krucon, kiam ĝi kantas: “Ho sankta kruco, estu salutata, vi unika espero de
ĉi mondo” (Liturgio de la horoj, himno “Vexilla regis”). (1992, 1235)
Nia partopreno en la ofero de Kristo
618 La krucomorto estas la unika ofero de Krist, la “unika peranto inter Dio kaj la homoj”
. Sed ĉar Li en Sia homiĝinta Dia persono “unuiĝis kvazaŭ kun ĉiu homo” (Gaudium
et Spes 22,5). Jesuo instigas Siajn disciplojn surpreni “siajn krucojn” kaj sekvi Lin
, ĉar Li
“suferis pro [ni], postlasante por [ni] ekzemplon, por ke [ni] sekvu Liajn postesignojn”
. Li
volas partoprenigi en Lia ofero tiujn, al kiuj Lia elaĉeta ofero unue utilas
. Tio validas
precipe por Lia patrino, kiu estas enprenita en la misteron de Lia elaĉeta pasiono pli profunde
ol ĉiu alia homo
. (1368, 1460, 307, 2100, 964)
Neniu alia ŝtupetaro ekzistas, por ascendi al la ĉielo, ol la kruco (s-ta Rosa el Lima, Vita).
MALLONGE
619 “Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;” (1 Kor 15,3 BIB).
620 Nia salo originas el la iniciato de la amo de Dio al ni, ĉar Li “Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj” (1 Joh 4,10 BIB). “Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si” (2 Kor 5,19 BIB).
621 Jesuo libervolo Sin oferis por nia savo. En la Lasta Vespermanĝo Li signe esprimas kaj efikas tiun memdonadon: “ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi” (Luk 22,19 BIB).
622 La elaĉeto per Kristo ekzistas en tio, ke li “venis por doni sian vivon kiel elaĉeton
por multaj” (Mat 20,18 BIB), tio signifas, por al la Siaj montri Sian amon “ĝis la
fino” (Joh 13,1 BIB), por ke vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de
viaj patroj”.
623 Jesuo estis obeema al Sia Patro en amo “ĝis la morto per kruco” (Fil 2,8 BIB). Tiel
Jesuo plenumis la senditecon, fari satisfakcion
kiel doloranta virtulo-servanto,
kiu virtigos multajn portante iliajn pekojn sur si
.
Alineo 3 • Jesuo Kristo estas entombigita
624 Estis la volo de Dio, ke Jesuo “gustumu la morton por ĉiu” (Heb 2,9 BIB). En Sia
savoplano Dio decidis, ke Lia Filo ne nur “mortu pro niaj pekoj” (1 Kor 15,3 BIB), sed ankaŭ
“gustumu” la morton, tio signifas, ke Li en la tempo inter Lia mortado sur la kruco kaj la
momento de Lia resurekto spertu la mort-estadon, la staton de la disiĝo inter Lia animo kaj
Lia korpo. Tiu mort-estado de Kristo estas la mistero de la estado de la entombigiteco kaj de
la sobirado en la regnon de la morto. Tio estas la mistero de la Sankta Sabato, en kiu Kristo
estas metita en al tombon
kaj eniras la grandan sabatan trankvilon de Dio
, post kiam Li
plenumis la savon de la homoj
kaj repacigis la tutan universon
. (1005, 362, 349)
Kristo en Sia korpo en la tombo
625 La restado de Kristo en la tombo estas la reala ligo inter la dolor-kapabla stato de Kristo antaŭ pasko kaj Lia nuna glorita stato kiel resurektinto. La persono de la “vivanta” povas diri: “mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne” (Apo 1,18 BIB). (470, 650)
“Ĉar Li ne obstaklis ĝenante la kutiman fluon de la naturo, ankaŭ ĉe Li disiĝis per la morto la animo de la korpo, sed poste Li en la resurekto reunuigis ambaŭ denove, por ke Li mem estus la renkontejo de ambaŭ, de la morto kaj de la vivo malpermesante unuflanke la plian naturan dissolvon de la korpo disigita de la animo, aliflanke fariĝante la principo de la unuiĝo de la disigitaj homaj esencopartoj” (s-ta Gregoro el Nyssa, oratio “Catechetica 16).
626 Ĉar “la kreinto de la vivo”, kiun oni mortigis
, estas la sama kiel la “vivanto”, kiu
“resurektis”
evidente la Dia persono de la Filo de Dio plue havis Sian animon kaj Sian
korpon, kiuj per la morto estis disaj de si: (470, 650)
“Se ankaŭ Lia sankta animo estis disa de la senmakula korpo …, tiel tamen la unu persono ne estis dividita en du personojn, ĉar la korpo kaj la animo havis de komence same sian ekziston en la persono de la vorto, kaj kvankam disaj en la morto, ambaŭ restis en la unu persono de la vorto” (s-ta Johano el Damasko, de fide orthodoxa 3,27)
“Vi ne lasos vian sanktulon vidi la putradon”
627 La morto de Kristo estis vera morto; ĝi finis Lian homan estadon surtere. Sed ĉar la
persono de la Filo de Dio restis unua kun sia korpo, tiu ne fariĝis kutima kadavro, ĉar “estis
neeble, ke li estu tenata de la morto ” (Ago 2,24 BIB), kaj pro tio “la Dia forto konservis la
korpon de Kristo kontraŭ la putrado” (s-ta Tomaso de Aquino, summa theologiae 3,51,3). De
kristo valoris samtempe: “De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita” (Jes 53,8 BIB) kaj
“Eĉ mia karno ripozas en espero; ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke
Via sanktulo forputru” (Ago 2,26-27 BIB)
. La resurekto de Jesuo “je la tria tago” (1 Kor
15,4; Luk 24,46 BIB)
estis la signo por tio, ankaŭ car oni supozis, ke la forputrado
komencus je la kvara tago
. (1009, 1683)
”Kun Kristo entombigita …”
628 La bapto, kies origina kaj plena signeco montriĝas en la subakvigo, estas la efika signo
por la sobigo de la baptato en la tombon, por la mortado kun Kristo, por atingi novan vivon:
“Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la
mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo (Rom 6,4
BIB).
(537, 1215)
MALLONGE
629 Jesuo gustumis la morton por ĉiu homo
. La Filo de Dio vere mortis kaj estis
entombigita.
630 Dum Kristo kuŝis en la tombo, Lia Dia persono plue restis unuigita kun Sia animo kaj ankaŭ kun Sia korpo, kvankam tiuj estis dividitaj de si per la morto. Pro tio la korpo de Kristo “ne vidis forputradon” (Ago 13, 37 BIB).
Artikolo 5 • Jesuo Kristo “sobiris en la regnon de la morto, resurektis je la tria tago el la mortintoj”
631 Jesuo sobiris “ĝis la profundaĵoj de la tero … tiu sama estis la suprenirinto” (Efe 4,9-10 BIB). La Apostola Kredokonfeso konfesas en unu sama kredoartikolo la sobiron de Kristo en la mondon de la morto kaj Lian resurekton el la mortintoj je la tria tago, ĉar en Sia Pasko Li elirigas la vivon el la abismo de la morto:
… Vian filon, nian Sinjoron Jesuon Kriston,
kiu resurektis el la mortintoj,
kiu eklumas al la homoj en la paska lumo;
kiu kun vi vivas kaj regas eterne. Amen.
(Meslibro Romana, paska nokto 18: Exultet)
Alineo 1 • Kristo sobiris al la mortintoj
632 La oftaj eldiroj de la Nova Testamento, laŭ kiuj Jesuo “releviĝis el la mortintoj” (1 Kor
15,20 BIB)
, antaŭkondiĉas, ke Li antaŭ la resurekto estis en la regno de morto
. Tio estas
la unua senco, kiun la prediko de la apostoloj donis al la sobiro de Jesuo en la regnon de la
morto
: Jesuo kiel ĉiuj homoj suferis la morton kaj Lia animo estis en la regno de la
mortintoj. Sed li sobiris tien kiel savanto kaj anoncis al la animoj, kiuj tie estis tentataj, tiun
ĝojigan anoncon
.
633 La Skribo nomas la restadejon de la mortintoj, al kiuj Kristo post Lia morto sobiris,
“infero”, “Scheol” aŭ “Hades”
, ĉar tiuj, kiuj estas tie, malhavas la vidadon de Dio
. Tio
estis antaŭ la veno de la elaĉetanto ĉe ĉiuj mortintoj, ĉŭ ili estis malbonaj aŭ bonaj
. Sed tio
ne signifas, ke ĉiuj havis la saman sorton. Jesuo montras tion al ni en la parabolo pri la povra
Lazaro, kiu estas akceptata “en la sinon de Abraham
”. “La animojn de la justuloj, kiuj
atendis la savanton, Kristo la Sinjoro liberigis ĉe Lia sobiro en la inferon” (“Catech. R. 1, 6,
3). Jesuo ne sobiris en la Hadeson, por liberigi la kondamnitojn el ĝi
, kaj ankaŭ ne por
nuligi la lokon de la kondamnitoj
, sed por liberigi la justulojn, kiuj vivis antaŭ Li
(1033)
634 “Ankaŭ al la mortintoj la evangelio … estas anoncita” (1 Pet 4,6 BIB). En la sobiro al la mortintoj plenumiĝas la anonco de la ĝoja mesaĝo de la savo. Ĝi estas la lasta etapo de la mesia senditeco de Jesuo - etapo tre konciza laŭ la tempodaŭro, sed etapo nemezurebla laŭ sia signifo: La disvastigo de la eleaĉet-verko por ĉiuj homoj de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj lokoj, ĉar ĉiuj savitoj ricevis la elaĉeton. (605)
635 Kristo do sobiris en la regnon de la morto
, por ke “la mortintoj aŭdos la voĉon de la
Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos” (Joh 5,25 BIB). Jesuo, la “Estro de la vivo”
, venis “ke
per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, kaj liberigu tiujn,
kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco” (Heb 2,14-15 BIB). La
resurektinta Jesuo havas nun “la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades” en la manoj (Apo 1,18
BIB), kaj “de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj … kliniĝu ĉiu genuo en la nomo de
Jesuo” (Flp 2,10 BIB).
“Profunda silento regas hodiaŭ surtere, profunda silento kaj trankvilo. Profunda silento, ĉar ripozas la reĝo. Timo kaptis la Teron kaj ĝi mutiĝis, ĉar Dio - en la karno - endormiĝis kaj vekis homojn, kiuj dormis ekde neimageblaj tempoj … Li komencas serĉi Adamon, nian prapatron, la perditan ŝafon. Li volas viziti tiujn, kiuj sidas en la mallumo kaj en la ombro de la morto. Li venas por dissolvi el siaj doloroj la kaptitan Adamon kaj la kunkaptitan Evan. Li, kiu samtempe estas ilia Dio kaj ilia Filo … , ‘pro vi Mi fariĝis via Filo, Mi, via Dio … vekiĝu, dormanto … mi ne kreis vin, por ke vi estu kaptita en la prizono de la Hades. Vekiĝu el la mortintoj! Mi estas la vivo de la mortintoj’ (Malnova homilio por la Sankta Sabato).
MALLONGE
636 Per “sobirinta en la regnon de la morto” konfesas la Kredokonfeso, ke Jesuo vere mortis, kaj ke Li per Sia morto por ni venkis la morton kaj la diablon, “kiu havis la potencon de la morto” (Heb 2,14 BIB).
637 La mortinta Jesuo en Sia animo, kiu restis unuigita kun Sia Dia persono, estas subirinta en la restadejon le la mortintoj. Al la justuloj, kiuj vivis antaŭ Li, Li malfermis la pordojn de la ĉielo.
Alieneo 2 • Kristo estas sobirinta al la mortintoj
638 “Ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon” (Ago 13, 32-33 BIB). La resurekto de Kristo estas la vero, en kiu pintas nia kredo pri Kristo; la kristana prakomuno kredas kaj vivas ĝin kiel centra vero, la tradicio ĝin pludonas kiel bazaĵo, la dokumentoj de la Nova Testamento ilin dokumentas; kune kun la kruco ĝi estas proklamata kiel esenca parto de la Pasĥamistero. (90, 991, 651)
Kristo resurektis el la mortintoj.
Per Sia morto Li venkis la morton,
donis al la mortintoj la vivon.
(Bizanca Liturgio, paska tropariono)
I • La historia kaj transcendenta okazaĵo
639 La mistero de la resurekto de Kristo estas vera okazaĵo, kio laŭ la atesto de la Nova
Testamento historie konstateble manifestiĝis. Jam la sankta Paŭlo povas ĉirkaŭ la jaro 56
skribi al la Korintanoj: Antaŭ ĉio “mi transdonis al vi komence tion, kion ankaŭ mi ricevis, ke
Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la
trian tagon laŭ la Skriboj, kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du” (1 Kor 15,3-4 BIB). La
apostolo parolas ĉi tie de la viva resurekto-tradicio, kiun li post lia konvertiĝo antaŭ la
pordoj de Damasko estis auskultinta
.
La malplena tombo
640 “Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas ĉi tie, sed Li resurektis” (Luk
24,5-6 BIB). La unua elemento, sur kiun ni puŝiĝas, estas la malplena tombo. Tio ja ne estas
rekta pruvo. Ke la kadavro de Jesuo ne plu kuŝiĝis en la tombo, oni povas klarigi ankaŭ
alie
. Spite al tio la malplena tombo estis por ĉiuj decidige grava signo, kaj ties malkovro
per la disĉiploj estis la unua paŝo al la kompreno, ke Kristo vere resurektis, kiel tio okazis
unue ĉe la sanktaj virinoj
kaj post ĉe Petro
. La “disĉiplo, kiun Jesuo amis” (Joh 20,2
BIB), diris, kiam li eniris en la malplenan tombon vidinta “la tolaĵojn kuŝantajn” (Joh 20,6
BIB), ke “li vidis kaj kredis”
Tio premisas, ke li konstatis ĉe la stato de la malplena
tombo
, ke la manko de la kadavro de Jesuo ne venis el ago de homoj, kaj ke Jesuo ne
simple kiel Lazaro
estis reveninta en teran vivon. (999)
La apero de la resurektinto
641 La unua, kiu renkontis al la resurektinto
, estis Maria el Magdala kaj la sanktaj virinoj,
kiuj venis al la tombo, por balzami la kadavron de Jesuo
, kiu je Sanktvendredo vespere
komence de la sabato haste estis entombigita
. Tiel virinoj estis la unuaj mezaĝistoj de la
resurekto de Jesuo eĉ por la apostoloj
. Poste Jesuo aperis al la apostoloj, unue al Petro,
poste al la dekdu
. Petro ricevinta la taskon firmigi siajn fratojn
, vidis do la resurektinton
antaŭ ili, kaj sub lia atesto la komuno elvokas: “La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon”
(Luk 24, 34 BIB). (553, 448)
642 Ĉio, kio okazis en ĉi tiuj paskaj tagoj, prenis la apostolojn - kaj precipe Petron - en la
servon de la konstruo de la nova erao, kiu komencis je la paska mateno. Kiel atestantoj de la
resurektinto ili restas la bazaj ŝtonoj de Lia eklezio. La kredo de la unua kredokomuno
fundiĝas sur la atesto de konkretaj homoj, kiuj estis konataj al la kristanoj kaj de kiuj la
plimulto ankoraŭ vivis inter ili. Tiuj “atestantoj de la resurekto” de Kristo
estas unue Petro
kaj la dekdu, sed ne nur ili: Petro parolas klare de pli ol kvincent Personoj, al kiuj Jesuo
samtempe aperis: Li aperis ankaŭ al Jakobo kaj al ĉiuj apostoloj
(659, 881, 860)
643 Vid’ al vide de tiuj atestoj ne eblas interpreti la resurekton kiel io, kio ne apartenas al la
fizika ordo, kaj ne akcepti ĝin kiel historia fakto. El la okazaĵoj sekvas, ke la kredo de la
disĉiploj devis pasi la duregan ekzamenon de la pasiono kaj de la krucomorto de ilia majstro,
kiujn tiu estis anoncinta
. La disĉiploj (minimume kelkaj el ili) estis per la pasiono tiom
skuitaj, ke ili al la anonco pri la resurekto ne tuj povis kredis. La evangelioj al ni tute ne
montras komunumon mistike entuziasman, sed disĉiplojn teren batitajn (“kun malgaja
mieno”: Luk 24,17 BIB) kaj timigitajn
. Pro tio ili ne kredis al la sanktaj virinoj, kiuj revenis
de la tombo, kaj “tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado” (Luk 24,11 BIB)
. Kiam Jesuo
montris Sin al la dekunu, Li “riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis
tiujn, kiuj vidis Lin leviĝintan” (Mar 16,14 BIB).
644 Eĉ vide al la resurektinta Jesuo mem la disĉiploj ankoraŭ dubis
, ĉar al ili la afero
ŝajnis tiom nekredebla: Ili supozis vidi fantomon
. “Kaj ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj
miris” (Luk 24,41 BIB). Tomas la saman provon de dubo spertos
, kaj eĉ ĉe la lasta apero en
Galileo, de kiu Mattias rakontas, kelkaj havis “dubojn” (Mat 28,17 BIB). Pro tio la hipotezo,
ke la resurekto estus “produkto” de kredemo (aŭ de naiveco) de la apostoloj, ne estas ebla.
Tute kontraŭe, ilia kredo je la resurekto eliris - sub la efiko de la Dia graco - el la rekta sperto
le la realeco de la resurektinta Jesuo.
645 La resurektinta Jesuo rekte ekrilatas kun Siaj disĉiploj per direktaj rilatoj: Li estas
tuŝebla
kaj Li manĝas kun ili
, Li postulas de ili rimarkigi, ke Li ne estas fantomo
, sed
precipe ke la resurektinta korpo, en kiu Li staras antaŭ ili, vere estas la sama, kiu estis
turmentita kaj krucumita, ĉar Li ankoraŭ portas la spurojn de la torturoj
. Sed tiu vera kaj
reala korpo samtempe posedas la novajn karakterizaĵojn de glorata korpo: Jesuo ne plu estas
ligita al loko kaj tempo, se Li povas libervole esti kie kiam Li volas
. Lia homa naturo ne
plu povas esti retenata sur la tero kaj apartenas nur ankoraŭ al la Dia regiono de la Patro
.
Pro tio tute liberas al la resurektinta Jesuo, aperi, kiel Li volas: en la figuro de la ĝardenisto
aŭ “en alia figuro” (Mar 16,12 BIB) ol en tiu, kiu estis familiara al la disĉiploj. Per tio ilia
kredo estu vekata
. (999)
646 La resurekto de Jesuo ne estis reveno en la teran vivon, kiel tio estis okaze de la
revivigoj, kiujn Li faris antaŭ pasko: la filino de Jairo, la juna viro de Naïn kaj Lazaro. Tiuj
faroj estis miraklaj okazaĵoj, sed la homo, ĉe kiu okazis tiu miraklo, revenis per la potenco de
Jesuo en la kutiman teran vivon. Ankaŭ ili devis morti je sia tempo. La resurekto de Jesuo
estas esence alia. Li transiras en Sia resurektinta korpo el la morta esto en alian vivon, transan
de tempo kaj spaco. La korpo de Jesuo per la resurekto pleniĝas per la potenco de la Sankta
Spirito; en Sia glorata stato Li partoprenas en la Dia vivo. Tiel la sankta Paulo povas nomi
Kriston la “Ĉielulon”
. (994, 549)
La resurekto kiel transcenda okazaĵo
647 “Ho vere beata nokto” jubilas la “Exsultet” de la paska vigilo, “sole vi havis la
privilegion koni la horon, en kiu Kristo resurektis el la mortintoj”
. Vere fakte neniu estis
okula atestanto de la okazaĵo de la resurekto mem, kaj neniu evangelisto ĝin priskribas. Neniu
povis diri, kiel ĝi videble okazis. Eĉ malpli ties interna esenco povis perceptiĝi per la eksteraj
sencoj. Kvankam ĝi estis okazaĵo perceptebla per la signo de la malplena tombo kaj per la
fakto de la renkontiĝo de la apostoloj kun la resurektinta Jesuo, la resurekto restas en tiu, en
kiu ĝi transiras la historion, en la koro de la kredomistero. Pro tio la resurektinta Jesuo
revelacias sin ne al la mondo
, sed al Siaj disĉiploj, “kiuj venis kun Li el Galileo en
Jerusalemon, kaj nun estas Liaj atestantoj ĉe la popolo” (Ago 13,33 BIB).
II • La resurekto – verko de la Plej Sankta Triunuo
648 La resurekto de Jesuo estas objekto de la kredo: transcenda ago de Dio en la kreo kaj en
la historio. En ĝi la Tri Diaj Personoj kune agas kaj publikigas en tio samtempe Siajn
proprecojn. Ĝi okazis per la potenco de la Patro, kiu “revivigis”
Kriston Lian Filon kaj tiel
enprenis Ties homan naturon tute – kune kun ka korpo – en la Trinitaton. Jesuo estas
definitive revelaciita “Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la reveliĝo de la
mortintoj” (Röm 1,4 BIB). La sankta Paŭlo akcentas la revelacion de la Dia potenco
per la
efikado de la spirito, kiu vivigis la mortan homonaturon de Jesuo kaj transigis ĝin en la gloran
staton, en la Sinjoro-estadon. (258, 989, 663, 445, 272)
649 Kio rilatas la Filon, Li efikas Sian releviĝon per Sia Dia potenco. Jesuo anoncis, ke la
homofilo devas multon suferi kaj fine ankaŭ morti; finfine Li resurektos
. Aliloke Li diras
klare: “mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu … Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj
mi havas la rajton ĝin repreni (Joh 10,17-28 BIB). “ Ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis”
(1 Tes 4,14 BIB).
650 La ekleziaj patroj rigardas la resurekton el la vidpunkto de la Dia persono de Kristo.
Tiuj restis unuigitaj kun Lia animo kaj Lia korpo, kiuj estis dividitaj unu de la alia per la
morto. “Forte de la unueco de la Dia naturo, kiu ĉeestas en ambaŭ esenco-partoj de la homo,
tiuj denove unuiĝas. Tiel la morto estiĝas per la dividado de la homa interrilato kaj la releviĝo
per la unuigo de ambaŭ dividitaj partoj” (Gregoro el Nyssa, in Christi resurectionem 1)
.
III • Senco kaj savo-signifo de la resurekto
651 “Se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.”(1 Kor 15, 14 BIB). La resurekto precipe reprezentas la konfirmon por ĉio, kion Kristo faris kaj instruis. Ĉiuj veroj, eĉ la plej nekapablaj por la homa spirito, trovas siajn pravigojn, kiam Jesuo per Sia resurekto estas doninta la definitivan pruvon de Sia Dia aŭtoritato. (129, 274)
652 En la resurekto de Kristo plenumiĝas la promesoj de la Malnova Ligo
, ankaŭ tiuj,
kiujn Jesuo mem donis dum sia surtera vivo
. La espimo “laŭ la Skribo” (1 Kor 15,3 BIB)
atentigas, ke kun la resurekto de Kristo ĉi tiuj promesoj plenumiĝas. (994, 601)
653 Lia resurekto konfirmas la veran Diecon de Jesuo. Li diris: “Kiam vi levis la Filon de
homo, tiam vi scios, ke mi estas” (Joh 8,28 BIB). La resurekto de la krucumito pruvas, ke Li
vere estas la “MI ESTAS”, la Filo de Dio, vere Dio mem. La sankta Paŭlo povis klarigi al la
judoj: “Dio la promeson faritan al la patroj ... plenumis relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas
skribite en la dua psalmo: ‘Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis’ “ (Ago 13,32-33 BIB)
La resurekto de Kristo staras en mallarĝa ligo kun la homiĝo de la Filo de Dio. Laŭ la eterna
plano de Dio ĝi estas ties perfektigo. (445, 461, 422)
654 La paska mistero havas du flankojn: Per Sia morto Kristo nin liberigas de la peko, per
Sia resurekto Li malfermas al ni la aliron al la nova vivo. Tio konsistas unue en la pravigo,
kiu nin metas denove en la Dian gracon
, “por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj ... ,
tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo” (Rom 6,4 BIB). La pravigo konsistas en la venko
super la morto kaŭzita per la peko kaj en la nova partoprenado je la graco
. Ĝi plenumas la
akceptadon kiel filoj de Dio, ĉar la homoj fariĝas fratoj de Kristo. Jesuo mem post la
resurekto signas Siajn fratojn kiel Siaj disĉiploj: “Iru kaj diru al miaj fratoj ...” (Mat 28,10
BIB)
. Liaj fratoj ni ne estas pro nia naturo, sed per donaco de la graco, ĉar al ni veran
partoprenon en la vivo de la ununaskita Filo donacas tiu adopta fileco, kio plene aperis en Lia
resurekto. (1987, 1996)
655 La resurekto de Kristo - kaj la resurektinta Kristo mem - fine estas kaŭzo kaj bazo de
nia venonta resurekto: “Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dorantoj ... Ĉar kiel
en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj” (1 Kor 15,20-22 BIB).
Dum la atendado al tiu perfektigo la resurektinta Kristo vivas en la koro de Siaj kredantoj. En
la Resurektinto la kristanoj gustumas “la potencojn de la estonta mondo” (Heb 6,5 BIB), kaj
ilia vivo estas gardata de Kristo en la sino de la venonta mondo
, “por ke la vivantoj jam
vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis” (2 Kor 5,15 BIB).
MALLONGE
656 La kredo je la resurekto rilatas al evento, kio estas atestata kiel historia de tiuj, kiuj vere renkontis la resurektinton. Kiel eniro de la homa naturo de Kristo en la Dian gloron Li samtempe mistere estas transcenda.
657 La malplena tombo kaj la kuŝantaj tukoj signifas, ke la korpo de Kristo estas liberigita per la potenco de Dio el la ligoj de la morto kaj de la putrado. Ili prepras la disĉiplojn por la renkontiĝo kun la resurektinto.
658 Kristo, “la unuenaskita de la mortintoj” (Kol 1,18 BIB), estas la initiatinto de nia
propra resurekto, jam nun per la pravigo de nia animo
kaj iam per tio, ke Li
vivigos nian korpon
.
Artikolo 6 • Jesuo estas “resurektinta en la ĉielon; Li sidas dekstre de Dio, la ĉiopova Patro”.
659 “Post kiam la Sinjoro Jesuo tion estis parolinta al ili, Li estis ricevita supren en la
ĉielon, kaj Li sidiĝis dekstre de Dio” (Mar 16,19 BIB). La korpo de Kristo estis glorata jam
en la momento de la resurekto, kiel tion pruvas la novaj supernaturaj ecoj, kiujn Lia korpo
nun daŭre posedas
. Sed dum la kvardek tagoj, en kiuj Li familiare kun Siaj disĉiploj
manĝas kaj trinkas
kaj ilin instruas pri la regno de Dio
, Lia gloro restas ankoraŭ vualita
sub la figuro de kutima homonaturo
. La lasta apero de Kristo finiĝas per la definitiva eniro
de Lia homa naturo en la Dian gloron, kiu estas simboligata per la nubo
kaj per la ĉielo
.
Tie Jesuo nun tronas dekstre de Dio
. Tute escepte kaj nur unufoje Li sin montras en lasta
apero al Paŭlo - kavazaŭ kiel “infano ekstertempe naskita” (1 Kor 15,8 BIB) - kaj Li vokas lin
kiel apostolo
. (645, 66, 6,97, 6,62)
660 Ke la gloro de la resurektinto estis vualita en tiu intertempo, aludiĝas en Lia mistera vorto al Maria el Magdala: “Mi ankoraŭ supreniris al la Patro, sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio” (Joh 20,17 BIB). Tio nerekte esprimas, ke la gloro de la ĵus resurektinta Kristo ankoraŭ ne brilas tiom hele, kiom poste brilas la gloro de la Kristo sidanta dekstre de la Patro. La samtempe historia kaj transcenda evento de la ĉieleniro estas la lima transiro.
661 Tiu lasta ŝtupo de la glorado restis strikte kunligita kun al unua, tio estas kun la
malsuprenveno de la ĉielo en la homiĝo. Nur kiu “eliris de la Patro”, povas “reveni al la
Patro”: Kristo
. “Neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la
Filo de homo” (Joh 3,13 BIB)
. La homa naturo lasita tute al si mem ne havas aliron al “la
domo de la Patro”
, al la vivo kaj beateco de Dio. Nur Kristo povas malfermi tiun aliron al
la homo. “Li donas al la membroj de Sia korpo la esperon sekvi al Li, kien Li antaŭis unue”
(Misale Romanum, prefacio de ĉieleniro). (461, 792)
662 “Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn” (Joh 12,32
BIB). La suprenlevado sur la kruco signifas la suprenlevado ĉe la ĉielenlevado kaj ĝin
anoncas. Ĝi estas ties komenco. Jesuo Kristo, la unika sacerdoto de la nova kaj eterna ligo,
“ne eniris en sanktejon manfaritan …, sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio
por ni” (Heb 9,24 BIB). En la ĉielo Kristo Sian sacerdotecon daŭre paraktikas. “Tial ankaŭ Li
povas savi por ĉiam, ĉar Li ĉiam vivas, por propeti por ili” (Heb 7,25 BIB). Kiel “ĉefpastro de
la estontaj bonoj” (Heb 9,11 BIB) Li estas centro kaj ĉefcelebranto de la liturgio, kiu honoras
la Patron en la ĉielo
. (1545, 1137)
663 Nun Kristo sidas dekstre de la Patro: “Sub la dekstro de la Patro ni komprenas la gloron kaj la honoron de la Dieco, en kiu la Filo de Dio ekzistas kiel Dio samsubstanca kun la Patro ekde eterne kaj en kiu Li nun, post kiam Li en la lastaj tempoj fariĝis karno, ankaŭ karne sidas, ĉar Lia karno kungloriĝis” (S-ta Johano el Damasko. de fide orthodoxa 4,2). (648)
664 La sidado dekstre de la Patro signifas la komencon se la potenco de la Mesio. Plenumiĝas la vizio de la profeto Danielo: “Al Li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al Li; Lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj Lia regno ne detruiĝos” (Dan 7,14 BIB). Ekde tiu momento la apostoloj fariĝis atestantoj de la “regado”, kiu estos “senfina” (kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150). (541)
MALLONGE
665 La ĉieleniro de Kristo signas la definitivan eniron de la homa naturo de Jesuo en
la ĉielan sferon de Dio, de kie Li revenos
, sed kiu Lin en la intertempo forprenas
el la vidado de la homoj.
666 Jesuo Kristo, la kapo de la eklezio, nin antaŭeniras en la gloran regnon de la Patro, por ke ni ĉiuj kiel membroj de Lia korpo vivu en la espero esti iutage ĉe Li por ĉiam.
667 Ĉar Jesuo Kristo eniris por ĉiam en la sanktejon de la ĉielo, Li senĉese por ni porpetas kiel peranto, kiu ĉiam elverŝas sur nin la Sanktan Spiriton.
Artikolo 7 • “De tie Li venos juĝi la vivantojn kaj la mortintojn”
I • Li revenos en gloro …
Kristo jam reĝas per la eklezio …
668 “Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj” (Rom 14,9
BIB). La ascendo de Kristo al la ĉielo signifas, ke Li nun partoprenos mem en la potenco kaj
aŭtoritato de Dio. Jesuo Kristo estas la Sinjoro: Li posedas ĉiun potencon en la ĉielo kaj sur la
tero. Li estas “multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco” levita, ĉar la
Patro “ĉion metis sub Liajn piedojn” (Efe 1,20-22 BIB). Kristo estas la Sinjoro de la
universo
kaj de la historio. En Li la historio de la homo, eĉ la tuta kreitaĵo denove estas
“resumita”
kaj sub unu kapo transe kompletigita. (450, 518)
669 Estante la Sinjoro, Kristo estas ankaŭ la kapo de la eklezio, kiu estas Lia korpo
.
Kvankam levita en la ĉielon kaj glorita, ĉar Li plenumis Sian senditecon, Li restas surtere en
Sia eklezio. La elaĉeto estas la fonto de Lia aŭtoritato, kiun Kristo praktikas en la eklezio per
la Sankta Spirito
. “La eklezio, tio estas la mistere jam prezenta regno de Kristo” (“Lumen
Gentium” 3), estas “ĝermo kaj komenco de tiu regno sur la tero” (“Lumen Gentium” 5). (792,
1088, 541)
670 Ekde la ĉieleniro la plano de Dio aliras al sia plenumado. Ni jam vivas en la “lasta
horo” (1 Joh 2,18 BIB)
. “Do jam alvenis al ni la finoj de la tempoj, kaj la renoviĝo de la
mondo nerevokeble komencis kaj en ĉi tiu mondotempo certamaniere vere estas jam
antaŭprenita. Ĉar la eklezio jam surtere estas signata per vera, kvankam ankoraŭ neperfekta
sankteco” (“Lumen Gentium” 48). Jam nun la regno de la ĉielo montras sian prezenton per la
admirindaj signoj
, kiuj akompanas ties anoncon per la eklezio
. (1042, 825, 547)
… ĝis ĉio estas subigita al Li
671 La regno de Kristo, en la eklezio jam prezenta, ankoraŭ ne estas perfekta per la alveno
de la reĝo sur la tero “en granda potenco kaj gloro” (Luk 21,27 BIB)
. Ĝi estas ankoraŭ
atakata de malbonaj potencoj
, kvankam tiuj estas ja venkitaj per la pasĥao de Kristo. Ĝis
kiam ĉio estos subigita al Li
, ĝis kiam “ekzistos novaj ĉieloj kaj nova tero, en kio loĝas la
justeco, ĝis tiam la pilgrimanta eklezio portas en siaj kaj institucioj, kiuj apartenas al tiu
tempo, la figuron de ĉi tiu mondo, kiu pasas kaj restadas mem inter la kreitaĵoj, kiuj ĝemas
kaj kuŝas ĝis nun ankoraŭ en naskokonvulsioj kaj atendas la revelacion de la infanoj de Dio!
(“Lumen Gentium” 48). Pro tio preĝas la kristanoj, precipe en la eŭkaristia celebrado
, pri la
rapida okazo de la reveno de Kristo
vokante al Li “Venu, Sinjoro!” (Apo 22, 20 BIB)
.
(1043, 769, 773, 1043, 2046, 2817)
672 Kristo diris antaŭ Lia ĉieleniro, ke ankoraŭ ne ĉeestas la horo, por glore starigi la
regnon atenditan de Izraelo
. Tiu alportu laŭ la profetoj
la definitivan regadon de la
justeco, de la amo kaj de la paco. La nuna tempo estas laŭ la vorto de la Sinjoro la tempo de
la Spirito kaj de la atestado
, sed ankoraŭ tempo de “manko”
kaj de provado per la
malbono
, kio eĉ la eklezion ne indulgas
kaj enkondukas la batalojn de la lastaj tagoj
.
Tio estas tempo de atendado kaj kreskado
. (732, 2612)
La glora reveno de Kristo kiel espero por Izraelo
673 Ekde la ĉieleniro estas proksima la reveno de Kristo en gloro
, nur al ni ne konvenas,
“scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato” (Ago 1,7 BIB)
. Tiu
eskatologia alveno povas okazi ĉiutempe
, ankaŭ kiam ĝi kaj la fintempa pruvo, kiu ĝin
antaŭiros
, ankoraŭ estas “retenataj”. (1040, 1048)
674 La veno de la glora Mesio je ĉiu momento de la historio
dependas de tio, ke Li estu
agnoskata “de la tuta Izraelo”
, sur kiu parte “kuŝas obstineco”
, kaj ili “ne kredas” la
vortojn de Jesuo (Rom 11,20 BIB). Petro tion diras post pentekosto al la judoj en Jerusalemo:
“Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo
de la vizaĝo de la Eternulo, kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon, kiun la
ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj
sanktaj profetoj jam de antikva tempo” (Ago 3,19-21 BIB). Kaj Paŭlo tuj diris al Li “Ĉar se la
forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la
mortintoj?” (Rom 11,15 BIB). La eniro de la “pleneco” de la judoj
en la mesian regnon,
post kiam tion estos farintaj la “pleneco de la paganoj”, donos al la popolo de Dio la eblecon,
realigi la “plenecon de Kristo” (Efe 4,13 BIB), en kiu “Dio estos ĉio en ĉio” (1 Kor 15,28
BIB). (840, 58)
La lasta pruvo de la eklezio
675 Antaŭ la reveno de Kristo la eklezio devas sperti lastan elprovon, kiu skuos la kredon
de multaj
. La persekutado, kiu akompanas la surteran pilgrimadon de la eklezio
,
senmaskigos la “misteron de la malboneco”: Religia manio alportas al la homoj trompan
solvon de iliaj problemoj sub la kondiĉo de ilia apostatiĝo de la vero. La plej malbona religia
trompo estas tiu de la antikristo, erara Mesianismo, en kiu la homo glorigas sin mem anstataŭ
Dion kaj Ties enkarniĝintan Mesion
. (769)
676 Tiu trompo celanta Kriston ĉiufoje vidiĝas en la mondo, kiam oni pretendas, plenigi la
mesian esperon jam en la nuna mondo. La vera mesia espero ja povas nur esti antingata je la
mondofino per la lasta juĝo. La eklezio rifuzis la nunmondan fuŝadon de la venonta Dia regno
- eĉ sub ties moderaj formoj
, sed precipe ĝi rifuzis la “interne konfuzan” politikan formon
de sekulara Mesianismo
. (2425)
677 Nur per iu lasta pasĥo sekvanta Jesuon en Ties morto kaj resurekto
la eklezio eniros
la gloron de la Dia regno. La Dia regno ne realiĝos en kontinua progreso per historia triumfo
de la eklezio
, sed per la venko de Dio en fina batalo kun la malbonulo
. En tiu venko la
fianĉino de Kristo venos de la ĉielo
. Post la lasta kosma skuo de ĉi tiu kaduka mondo
finfine en la lasta Juĝo okazos la trumfo de Dio super la ribelo de la malbono
. (1340,
28,53)
II • … juĝi la vivantojn kaj la mortintojn (1038 - 1041)
678 Kiel la profetoj
kaj Johano la Baptisto
ankaŭ Jesuo anoncis en Sia predikado la
Juĝon de la Lasta Tago. Tiam la konduto
kaj la plej sekreta fundamento de la koro de ĉiu
malkaŝiĝos. Tiam estos kondamnita la peka nekredo, kiu malestimas la de Dio oferatan
gracon
. La konduto rilata al la proksimulo montros, ĉu oni akceptis aŭ rifuzis la gracon kaj
la amon de Dio
. Jesuo diros: “Kion vi faris al unu el ĉi tiuj miaj gefratoj la plej malgrandaj,
tion vi faris al mi ” (Mat 25,40 BIB). (1470)
679 Kristo estas la Sinjoro de la eterna vivo. Al Kristo kiel elaĉetanto de la mondo apartenas
la plena rajto, definitive juĝi pri la agoj kaj la koroj de la homoj. Per la krucomorto Li “akiris”
tiun rajton. Pro tio la Patro “donis ĉian juĝon al la Filo” (Joh 5,22 BIB)
. Sed la Filo ne
venis por juĝi, sed por savi
kaj por doni la vivon, kio estas en Li
. Kiu en ĉi tiu vivo
rifuzas la gracon, jam nun sin mem juĝas
: ĉiu ricevas salajron aŭ suferas perdon laŭ siaj
verkoj
; li povas eĉ sin mem jugi por la eterneco, se li nenion volas scii de la spirito de
amo
. (1021)
MALLONGE
680 Kristo la Sinjoro jam nun regas per la eklezio, sed ankoraŭ ne ĉio estas subigita. La Dia regno erst triumfos post lasta atako de la potencoj de la malbono.
681 Je la Tago de la Juĝo, je la fino de la mondo, Jesuo venos en gloro, por okazigi la definitivan venkon de la bono super la malbono, kiuj dum de la historio kreskis unu apud la alia kiel tritiko kaj fiherbo sur agro.
682 Kiam Li venos je la fino de la tempoj por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, la glora Kristo malkovros la plej internajn sintenojn de la koroj, kaj Li rekompencos al ĉiu homo laŭ ties verkoj depende de tio, ĉu li akceptis aŭ rifuzis la gracon.
Tria ĉapitro
MI KREDAS JE LA SANKTA SPIRITO
683 “Neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito” (1 Kor 12,3 BIB). “Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!” (Gal 4,6 BIB). Tiu kredokonfeso nur eblas en la Sankta Spirito. Por resti en kontakto kun Kristo, oni devas antaŭe esti tuŝita de la Sankta Spirito. Li renkontas nin kaj vekas en ni la kredon. Per la unua sakramento de la kredo, la bapto, estas en la eklezio al ni profunde kaj persone per la Sankta Spirito transdonita la vivo, kiu en la Patro havas sian originon kaj estas al ni dona”Cata en la Filo: (424, 2670, 152)
“La bapto donas al ni la gracon, esti renaskataj en Dio la Patro per la Filo en la Sankta Sprito. Ĉar tiuj, kiuj havas la Sanktan Spiriton, estas gvidataj al la Vorto, tio estas la Filo; La Filo poste prezentas ilin al la Patro, kaj la Patro donas al ili la senmortecon. Sen la Spirito do estas neeble, vidi la Filon de Dio, kaj sen la Filo neniu povas proksimiĝi al la Patro, ĉar la ekkono de la Patro estas la Filo, kaj la ekkono de la Filo de Dio okazas en la Sankta Spirito” (s-ta Ireneo, demonstratio apostolica 7). (249)
684 Per Lia graco la Sankta Spirito estas la Unua en la vekado de nia kredo kaj en la eniro
en la novan vivon. Tiu vivo konsistas en tio, “koni la Patron kaj Jesuon Kriston”, kiun Li
sendis
. En la revelacio de la Personoj de la plej Sankta Trinitato estas ja la Sankta Spirito la
lasta Revelaciita. La s-ta Gregoro el Nacianco, “la teologo”, klarigas tiun sinsekvon per
amoplena Dia pedagogiko: (1, 236)
“La Malnova Testamento anoncas la Patron publike, sed la Filon iom malhele. La Nova Testamento revelacias la Filon kaj supozigas la Diecon de la Spirito. Nun loĝas la Spirito inter ni kaj donas al ni klaran vidon de Si mem. Kiam oni ankoraŭ ne konis la Diecon de la Patro, ja ne estus estinta prudente, publike proklami la Filon. Kaj kiam la Dieco de la Filo ankoraŭ ne estis akceptita, estus estinta same malprudente, aldoni la Sanktan Spiriton kvazaŭ plia ŝarĝo - por utiligi esprimon malofte uzatan … Per progreso kaj antaŭeniro ‘de gloro al gloro’ la lumo de la Trinitato ekbrilos al la jam pli lumigitaj” (orationes theologicae 5,26).
685 Kredi je la Sankta Spirito do signifas, ke la Sankta Spirito estas Persono de la Plej Sankta Trinitato, unu Estaĵo kun la Patro kaj kun la Filo, kaj ke Li “kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata” (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150). Pro tio oni parolis pri la Dia misteroj de la Sankta Spirito jam en la Trinitata teologio. Sed ĉi tie temas pri la stato de la Sankta Spirito en la savo-“ekonomio”. (236)
686 Kune kun la Patro kaj la Filo efektivigas la Sankta Spirito de la komenco ĝis la kompletigo la decidon por nia savo. Sed erst nun, en la “lastaj tempoj”, kiuj komenciĝas per la elaĉeta homiĝo de la Filo, Li evidentiĝas kaj ekkoniĝas, doniĝas kaj akceptiĝas kiel Persono, Nun tiu Dia decido, kiun realigis Kristo kiel “Ununaskito” kaj Kapo de la nova kreitaĵo, en la homaro per la elverŝita Spirito, povas akcepti formon kiel la eklezio, kiel la komunumo de la sanktuloj, kiel la pardono de la pekoj, kiel la resurekto de la viando kaj kiel la eterna vivo. (258)
Artikolo 8 • “Mi kredas je la Sankta Spirito”
687 “La aferojn de Dio neniu scias - krom la Spirito de Dio” (1 Kor 2,11 BIB). La Spirito,
kiu revalacias Dion, ekkonigas al ni Kriston, Lia viva Vorto; sed Li ne parolas pri Si. Li, kiu
“parolis per la profetoj” (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer
150), aŭdigas al ni la Vorton de la Patro. Sed Lin mem ni ne aŭdas. Ni ekkonas Lin nur per
tio, ke Li revelacias al ni la Vorton kaj pretigas nin, akcepti Ĝin en la kredo. La Spirito de la
vero, kiu “malkovras” al ni Kriston, ne “parolas el Si mem”
. Tiu vere Dia sinreteno
klarigas, kial Lin “la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi Lin ne vidas nek konas”, dum la
kredantoj je Kristo Lin konas, ĉar Li restas ĉe ili (Joh 14,17 BIB). (243).
688 Kiel viva kredokomuno, kiu pludonas la kredon de la apostoloj, la eklezio estas la loko de nia ekkono de la Sankta Spirito:
- en la Skriboj inspiritaj de Li;
- en la tradicio, kies ĉia aktualaj atestanto estas la ekleziaj patroj;
- en la instrua ofico de la eklezio, kiun Li subtenas;
- en la sajramenta litrugio: Per ties vortoj kaj simboloj, en kiuj la Sankta Spirito nin ligas kun Kristo;
- en la preĝo, en kiu Li intervenas ppor ni;
- en la karismoj kaj servo-oficoj, per kiuj la eklezio estas aktivigata;
- en la apostola kaj misia vivo;
- en la atestoj de la sanktuloj, per kiuj Li montras Sian sanktecon kaj daŭrigas Sian savo-verkon.
I • La komuna senditeco de la Filo kaj de la Spirito
689 La Spiriton de la Filo
, kiun sendis la Patro en niajn korojn, vere estas Dio. Unu estaĵo
kun la Patro kaj la Filo, Li ne akceptas esti disigita nek en la eterna vivo de la Trinitato nek
kiel dono de la amo por la mondo. La eklezio adoras la Plejsanktan Trinitaton, kiu vivigas
kaj estas samsubstanca kaj nedisigebla. Tamen la kredo de la eklezio konfesas, ke la Personoj
estas diferencaj unu de la alia. Kiam la Patro sendas Sian Vorton, Li ĉiam ankaŭ sendas Sian
spiron - tio estas komuna senditeco, en kiu la Filo kaj la Sankta Spirito diferenciĝas, sed ne
dividiĝas unu de la alia. Aperas Kristo, la videbla bildo de la nevidebla Dio, sed la Sankta
Sprito Lin revelacias. (245, 254, 485)
690 Jesuo estas la Kristo , la “Sankt-Oleito”, ĉar la Spirito estas Lia unktado, kaj ĉar ĉio, kio
okazas ekde la homiĝo, fluas el tiu pleneco
. Kaj kiam je la fino Kristo estos glorata
, Li
povas sendi la Sanktan Spiriton el la Patro al tiuj, kiuj kredas je Li: La Filo komunikas al ili
Sian gloron
, tio estas la Sanktan Spiriton, kiu Lin gloras
. La komuna senditeco evoluas
de tiam en tiuj, kiujn la Patro akceptis kiel Siajn infanojn en la mistika korpo de Sia Filo. La
Spirito de la Fileco havas la senditecon, ilin unuigi kun Kristo kaj ilin vivigi en Li. (436, 788)
“La nocio ‘senditeco” atentigas …, ke inter la Filo kaj la Spirito ne estas distanco. Kiel ja nek la racio nek la sensoj sentas iun mezaĵon inter la korpo-surfaco kaj surmetita oleo, tiel la kontakto de la Filo kun la Spirito estas tiom senpera, ke tiu, kiu per la kredo volas kontakti kun la Filo, unue kontaktas per la oleo. Ĉar ne estas iu parto de Li, kiu ne estus kovrita de la Sankta Spirito. Pro tio okazas la konfeso de la Sinjoro-estado de la Filo en la Sankta Spirito, ĉar la Spirito de ĉie renkontas al ĉiuj, kiuj proksimiĝas en la kredo” (S-ta Gregoro el Nyssa, de Spiritu sancto 16). (486)
I • Nomo, nomadoj kaj simboloj la Sankta Spirito
La nomo de la Sankta Spirito
691 “Sankta Spirito” estas la nomo de tiu, kiun ni adoras kaj gloras kun la Patro kaj la Filo.
La eklezio transprenis tiun nomon de la Sinjoro kaj eldiras lin en la bapto de siaj novaj
infanoj
.
La esprimo “Spirito” redonas la hebrean vorton “ruach”, kio signifas unue spiro, aero,
vento. Jesuo utiligas la espriman bildon de vento, por esprimigi al Nikodemus la tute
novan de tiu, kiu estas la Spiro de Dio, la Dia Spirito persone
. Aliflanke “Spirito” kaj
“sankta” esprima Diajn ecojn, kiuj estas komunaj al la Tri Diaj Personoj. La Skribo, la
liturgio kaj la lingvo de la teologio interligas la du nociojn, por signifi la Personon de la
Sankta Spirito ne kaptebla en vortoj, sen ke okazu konfuzo kun la aliaj utiligoj de la
nocioj “spritio” kaj “sankta”.
La nomado d la Sankta Spirito
692 Kiam Jesuo anoncas kaj promesas la venadon de la Sankta Spirito, Li nomas Lin
“Parakleto”, vorte “ad-vo”Catus”, la “ĉitien-vokitan”
. “Paraklet” kutime estas redonata per
“konsolanto” aŭ “asistanto”, ĉe kio Jesuo estas la unua asistanto
. La Sinjoro mem nomas la
Sanktan Spiriton “Spirito de la Vero”
. (1433)
693 Apud la nomo plej ofte uzata en la agoj kaj en la leteroj, troviĝas ĉe la S-ta Paŭlo la
nomadoj: la “Spirito de la promeso” (Gal 3,14; Efe 1,13 BIB); la “Spirito de la Fileco” (Rom
8,15; Gal 4,6 BIB); la “Spirito de Kristo” (Rom 8,11 BIB): la “Spirito de la Sinjoro” (2 Kor
3,17 BIB); La “Spirito de Dio”
, kaj ce la S-ta Petro “la Spirito de la gloro” (1 Pet 4,14
BIB).
La alegorioj de la Sankta Spirito
694La akvo. En la bapto estas la akvo iu alegorio de la agado de la Sankta Spirito, ĉar
per la alvoko de la Sankta Spirito ĝi fariĝas la efika sakramenta signo de la renaskiĝo.
Kiel ni en la ĉirkaŭfeta fluidaĵo alkreskis al nia unua naskiĝo, la bapto-akvo estas signo
por tio, ke nia naskiĝo al la Dia vivo estas donata al ni en la Sankta Spirito. Ĉar “ni
baptiĝis en unu Spirito”, ni estas ankaŭ “el unu Spirito trinkigitaj” (1 Kor 12,13 BIB).
La Spirito do persone estas la viva akvo, kiu fontas
el la krucigita Kristo kaj donas al
ni la eterna vivo
. (1218, 2625)
695 La unktado. Alegorio de la Sankta Spirito estas ankaŭ la unktado per oleo, kaj ja vere
tiom, ke ĝi farias sinonimo po Li
. E la kristana inicado ĝi estas la sakramenta signo de la
konfirmacio, kiu en la orientaj eklezioj por tio estas nomata “Krismacio”. Sed por kapti la
tutan signifo-forton de tiu alegorio, oni deva reveni al la unua unktado, kiun faris la Sankta
Spirito: la unktado de Jesuo. “Kristo” [traduko de la hebrea vorto “Mesio”] signifas: la
“unktita” per la Spirito de Dio. Jam en la Malnova Interligo troviĝis “unktitaj” de la
Sinjoro
; precipe David estis “unktito”
. Sed Jesuo estas la unika unktito de Dio: La homa
naturo, kiun akceptas la Filo, tute estas “unktita de la Sankta Spirito”. Jesuo fariĝas per la
Sankta Spirito “Kristo”
. La Virgulino Maria koncipas Kriston per la Sankta Spirito, kiu Lin
anoncas kiel Kristo jam per la anĝelo okaze de Lia naskiĝo
kaj kiu gvidas Simeonon en la
templon, por ke tiu vidu la unktitan de la Sinjoro
. Li estas Tiu, kiu plenigas
Kriston kaj
kies forto eliras el Kristo, kiam Tiu plenumas savigojn kaj savo-agojn
. Li finfine estas tiu,
kiu vekiĝas Jesuon el la mortintoj
. Tute fariginta “Kristo” en Lia homonaturo, kiu estas
venkinto super la morto
Jesuo donas superriĉe la Sanktan Spiriton, ĝis “la sanktuloj” en ilia
unuiĝo kun la homonaturo de la Di-Filo fariĝas “homo perfekta” kaj “matureco de la pleneco
de Kristo” (Efe 4,13 BIB): la “tuta Jesuo”, kiel diras la s-ta Augusteno (sermones 341,1,1.
9,11). (1293, 436, 1504, 794)
696 La fajro. Dum la akvo simboligas la naskon kaj la fekundecon de la vivo donitajn en la
Sankta Spirito, simboligas la fajro la transformantan forton de la agoj de la Sankta Spirito. La
profeto Elija, kiu “ekstaris kiel fajro” kaj kies “kies parolo lumis kiel torĉo” (Sir 48,1 BIB),
tiras per sia preĝado sur la oferon de la monto Karmel fajron el la ĉielo
- simbolo de la
fajro de la Sankta Spirito, kiuj transformas, kion ĝi kaptas. Johano la Baptisto, kiu “en la
spirito kaj potenco de Elija” (Luk 1,17 BIB) antaŭiras la Sinjoron, anoncas Kriston kiel tiu,
kiu “baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro” (Luk 3,16 BIB). Pri tiu Spirito Jesuo diros “mi
alvenis, por ĵeti fajron, kaj kion mi volas, se jam ĝi ekbrulis?” (Luk 12,49 BIB). En “langoj
kvazaŭ el fajro” venos la Sankta Spirito je la mateno de Pentkosto sur la disĉiplojn kaj
plenigas ilin
. En la spirita tradicio la simboleco de tiu fajro restas kiel unu de la plej
parolantaj simboloj de la agado de la Sankta Spirito
. “Ne estingu la Spiriton!” (1 Tes 5,19
BIB). (1127, 2583, 718)
697 La nubo kaj la lumo. Tiuj du simboloj ĉiam estas kune prezentaj, kiam la Sankta
Spirito aperas. Jam en la teofanioj de la Malnova Testamento revelacias la ĉu malhela ĉu hela
nuboj la vivan savantan Dion kovrantaj Lian supernaturan gloron. Tiel ĉe Moseo sur la monto
Sinaj
, en la tabernaklo de la interligo
kaj okaze de la trairado tra la dezerto
; ĉe
Salomono okaze de la konsekrado de la templo
. Ĉi tiuj bildoj realiĝis per Kristo en la
Sankta Spirito. La Spirito venas super la virgulino kaj “superombras” ĝin, por ke ĝi koncipas
Jesuon kaj naskas Lin
. Sur la monto de la transfiguriĝo Li venas en nubo, “ĵetas ombron”
super Jesuon, Moseon kaj Eijan, super Petron, Jakobon kaj Johanon, kaj “el la nubo venis
voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu” (Luk 9,35 BIB). La sama
“nubo” fine je la tago de la ĉieleniro prenas Jesuon el la vido de la disĉiploj
; je la tago de
Lia reveno ĝi Lin revelacias kiel la homo-Filon en Lia gloro
. (484, 554, 639)
698 La sigelo estas simbolo proksime staranta ĉe la unktado. Kristo ja estas tiu, kiun “la
Patro sigelis” (Joh 6,27 BIB), kaj en Li la Patro ankaŭ nin sigelas
. Ĉar la bildo de la sigelo
[greke “sphragis”] ĉe la de la bapto, la konformacio kaj la ordinacio aludas la neestingeblan
efikon de la unktado; ĝi estas uzata en kelkaj teologiaj tradicioj, por encerbigi neestingeblan
ĥarakteron, la markon, kiu enmemorigas tiujn tri neripeteblajn n. (1295-1296, 1121)
699 La mano. Jesuo sanigas malsanulojn
kaj benas infanojn
surmetante al ili la
manojn. En Lia nomo la apostoloj faras la samon
. Per la surmetado de la manoj de la
apostoloj estas donata la Sankta Spirito
. La letero al la Hebreoj kalkulas la surmetadon de
la manoj inter la “bazaj elementoj” de sia instruo
. En siaj sakramentaj epiklezoj la eklezio
konservis tiun signon de la ĉiopova elverŝo de la Sankta Sprito. (292, 1288, 1300, 1573,
1668)
700 La fingro. “Per la fingro de Dio” Jesuo ekzorcas demonojn
. La leĝo de Dio estis
skribita per “la fingro de Dio” sur ŝtonaj tabeloj (Eli 31,18 BIB), sed la de la apostoloj
“skribita … letero de Kristo … per la Spirito de la vivanta Dio, ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur
la karnaj tabeloj de la koro” (2 Kor 3,3 BIB). La himno “Veni, Creator Spiritus” vokas la
Sanktan Spiriton kiel “fingro de la dekstro de la Patro” (Liturgia Horo: Himno por la vesproj
de la pentekosta festo). (2056)
701 La kolombo. Je la fino de la diluvo (estanta bildo de la bapto) la kolombo ellasita el la
arkeo revenas kun freŝa olivarbo en la beko kiel signo, ke la tero denove povas estis loĝata
.
Kiam Kristo eliras el la akvo de Sia bapto, la Sankta Spirito kiel kolombo sin metas sur Lin
kaj ripozas sur Li
. La Spirito Sin sobigas en la purigitan koron de la baptitoj kaj ripozas en
ili. En kelkaj preĝejoj la sankta eŭkaristio estas reservata en kolombaforma metalujo
[columbarium] pendigita super la altaro. La kolombo en la kristana ikonografio ekde la
komenco estas simbolo de la Sankta Spirito. (1219, 535)
III • La Spirito kaj la Vorto de Dio en la tempo de la anoncoj
702 Ĝis la “pleneco de la tempo”
la komuna elsendado de la Vorto kaj de la Spirito de la
Patro restas kaŝita, sed jam de la komenco agas. La Spirito de Dio prepariĝas al la Mesio.
Sen esti plene revelaciitaj, ambaŭ jam estas anoncitaj, por ke ili estu atenditaj kaj okaze de
iliaj aperado akceptitaj. Pro tio esploras
la eklezio, kiam ĝi legas la Malnovan
Testamenton
, al tio, kion la Spirito, “kiu paroli per la profetoj”, (kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo: Denzinger-Schönmetzer 150), volas diri al ni pri Kristo. (122, 107)
Sub “profetoj” la kredo de la eklezio ĉi tie komprenas tiujn, kiujn la Sankta Spirito inspiris
per la viva kerigmo kaj per la verkado de la Sanktaj Libroj de la Malnova kaj Nova
Testamentoj. La juda tradicio diferencas la leĝon (la unuaj kvin libroj, la tielnomata
Pentateŭko), la profetojn (niaj tielnomataj historiaj kaj profetaj libroj) kaj la Skribojn (precipe
la saĝolibroj kaj precipe la psalmoj)
. (243)
En la kreo
703 El la Vorto kaj la Spiro de Dio eliras la estado kaj la vio de ĉiu kreitaĵo
(292)
“Al la Sankta Spiriti apartenas, regi, sanktigi la kreitaron kaj ĝin animigi, ĉar Li estas samsubstanca kun Dio la Patro kaj la Filo … Al Li apartenas la potenco super la vivo, ĉar Li estanta Dio, Li konservas la kreitaro pr la Filo en la Patro” (Bicanca Liturgio, troparo de la Kristnaskaj noktomesoj je la dimanĉoj de la dua tono). (356)
704 “La homon formis Dio kun Siaj propraj manoj [tio signifas kun la Filo kaj la Sankta Spirito] … kaj li donis al la formita viando Sian propran figuron, ke eĉ la videblaĵo portu la Dian figuron” (S-ta Ireneo, demonstratio apostolica 11) (356)
La spirito de la Anonco
705 Kvankam misformita per la peko kaj per la morto, la homo restas kreita “laŭ la bildo de
Dio”, laŭ la bildo de la Filo kreita, sed li perdis “la gloron de Dio”
, estas prirabita de la
“simileco” al Li. Kun la promeso, kiu iris al Abrahamo, komenciĝas la savoekonomio, en kies
fino la Filo mem akceptas
“la bildon” kaj ĝin renovigas en ties “simileco” kun la Patro
redonanta al ĝi la gloron, la Spiriton, “kiu donas vivon”.
706 Kontraŭ ĉiu homa espero anoncas Dio al Abrahamo posteularon
kiel frukto de la
kredo kaj de la potenco de la Sankta Spirito. En ĝi estas benataj ĉiuj popoloj de la tero
. Tiu
posteularo estas Kristo
, en kiu la elverŝo de la Sankta Spirito rekolektas la disigitajn
infanojn de Dio
. Per ĵuro
Dio sin devigas, donaci Sian karan Filon
kaj la “Spiriton de
la promeso”, kiu estas “la unua parto de la heredo, kiun ni ricevu: la elaĉeto, per kiu ni fariĝos
propraĵo de Dio”
.
La teofanioj kaj la leĝo
707 La teofanioj [aperoj de Dio] heligas la vojon de la promesoj, komence de la patriarkoj super Moseo kaj Josua ĝis al la vizioj, kiuj malfermas la elsendadojn de la grandaj profetoj. La kristana tradicio ĉiam supozis, ke en tiuj teofanioj same revelaciis kaj “ombre” donis sin esti vidata kaj aŭdata la Vorto de Dio en la nubo de la Sankta Spirito.
708 Tiu Dia pedagogiko montras sin precipe en la dono de la leĝo
. La leĝo estis donata
kvazaŭ kiel “disciplina majstro”, por gvidi la popolon de Dio al Kristo
. Sed ĉar la leĝo ne
povas savi la homon prirabitan de la “similecoj” kun Dio, kaj lasas la pekon eĉ pli akre
ekkoneblan
, estas vekata la deziro al la Sankta Spirito, kiel tion montras la ve-vokoj de la
psalmoj. (1961-1964, 122, 2585)
Je la tempo de la reĝoj kaj en la ekzilo
709 Kiel signoj de la promesoj kaj de la interligo la leĝo devintus destini la koron kaj la
instalaĵojn de la popolo elirinta el la kredo de Abrahamo. “Se vi obeos mian voĉon kaj
observos mian interligon … vi estos mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj” (Eli 19,5-6
BIB)
. Sed laŭ Davido la polo ne povis kontraŭstari al la tento starigi regnon kiel la aliaj
nacioj. Sed la regno promesita al Davido
estos la verko de la Sankta Spirito; ĝi aparteno al
la malriĉuloj en la Spirito. (2579, 544)
710 La neobeo de la leĝo kaj la malfideleco kontraŭ la interligo gvidas al la morto. Venos al
la ekzilo; la promesoj ŝajnas esti neniigataj. Sed vere en tio montriĝas la mistera fideleco de
la Savo-Dio, kaj en tio komenciĝas laŭ la Spirito la promesita renovigo. Estis necese, ke la
Di-popolo trapasis tiun purigadon
. Laŭ la planoj de Dio la ekzilo jam staras en la ombro de
la kruco, kaj la “sankta resto”, kiu revenas, estas unu plej klara bild de la eklezio.
La atendo de la Mesio kaj lia Spirito
711 “Jen mi faros iun novan” (Jes 43,19 BIB). Du pofetaj linioj desegniĝas: Unu direkte al
la atendado de la Mesio, la alia en la direkto de la anonco de nova Spirito. Ambaŭ direktiĝas
al la malgranda resto, la popolo de la malriĉuloj
, kio esperplene atendas la “konsoladon de
Izrael” kaj la “elaĉeton de Jerusalem” (Luk 2,25. 38 BIB) (64, 522)
Pli alte estas montrata, kiel en Jesuo plenumiĝas la Mesio-atendoj, kiuj rilatas Lin. Ĉi tie ni limiĝas al tiuj, en kiuj la rilatoj inter la Mesio kaj ties Spirito klare montriĝas.
712 En la ĉapitroj pri Emanuel
(“kiam Jesaja vidis la gloron de Jesuo”: Joh 12,41 BIB),
precipe en Jes 11,1-2, komenciĝas aperi la esencaĵoj de la atendata Mesio: (439)
El la arbotrunko de Jiŝaj elkreskas rizo.
Ŝoso juna el ties radiko fruktas.
La Spirito de la Eternulo kuŝas sur li:
la Spirito de la saĝeco kaj de la prudento,
la Spirito de la konsilo kaj de la forto,
la Spirito de la sciado kaj de la respektego. (Komparu Jes 11,1-2).
713 La trajtoj de la Mesio estas malkaŝataj precipe en la mizeroj de la Dio-Servisto
. Ĉi
tiuj kantoj antaŭdiras la senco de la pasiono de Jesuo kaj tiel aludas, kiamaniere Tiu donos la
Sanktan Spiriton, por vivigi la multajn, ne de ekstere, sed akceptante nian “formon de sklavo”
(Flp 2,7 BIB). Ĉar Li surprenas nian morton, Li povas transdoni al ni Sian Spiriton de la
Vivo. (601)
714 Pro tio malfermas Kristo la bonan mesaĝon per tio, ke jenajn versojn de Jesaja (Jes 61,1-2) Li rilatas al Si (Lk 4,18-19 BIB):
La spirito de la Eternulo estas sur mi,
Ĉar Li min sanktoleis, por bon-anonci al malriĉuloj;
Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj
Kaj vidpovon al blinduloj,
Por meti la vunditojn en liberecon,
Por proklami favorjaron de la Eternulo.
715 La profetaj tekstoj, kiuj rekte rilatas al la elsendado de la Sankta Spirito, estas komisioj,
en kiuj Dio en la lingvo de solenaj anoncoj, en sono de “amo kaj fideleco” parolas al la koroj
de Sia popolo
, kaj ties plenumiĝon Petro anoncas je la pentekosta mateno
. Laŭ tiuj
solenaj anoncoj la Spirito de la Eternulo en la “lastaj tempoj” renovigos la korojn de la homoj
enigante al ili novan leĝon. Li kolektos la disigitajn popolojn kaj repacigos ilin unujn kun la
aliaj; Li transformos la unuan kreitaĵon, kaj Dio kunvivos en ili kun la homoj en paco. (214,
1965)
716 En la popolo de la malriĉuloj
, en la modestaj kaj mildaj homoj, kiuj tute fidas al la
misteraj planoj de sia Dio kaj atendas justecon, sed ne de la homoj, sed de la Mesio - en tiu
popolo la Sankta Spirito en Sia kaŝa senditeco dum la tempo de la solenaj anoncoj forte
laboras, por prepari la venon de Kristo. Ilia sincera koro purigita kaj heligita per la Spirito
elpremiĝas en la psalmoj. En tiuj malriĉuloj preparas la Spirito al la Eternulo “volonte pretan
popolon”
. 368
IV • Nomo, nomadoj kaj simboloj la Sankta Spirito
Johano - antaŭulo, profeto kaj baptisto
717 “De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano” (Joh 1,6 BIB). Johano estis “plena
de la Sankta Spirito jam ekde la ventro de sia patrino” (Luk 1,15 BIB), kaj tio per Kristo
mem, kiun la virgulino Maria mallonge antaŭe koncipis per la Sankta Spirito. En la “vizito”
de Maria ĉe Elizabeto Dio mem “vizitis sian popolon”
. 523
718 Johano estas la “Elija”, kiu laŭdire venos
. La fajro de la Sankta Spirito ardas en li kaj
antaŭenirigas lin antaŭ la Sinjoro venanta kiel “antaŭulo”. En Johano, la antaŭulo, la Sankta
Spirito plenumas sian verkon, “pretigi la popolon por la Sinjoro” (Luk 1,17 BIB).(696)
719 Johano estas “pli ol profeto”
. En li kompletigas la Sankta Spirito Sian “paroladon per
la profetoj”, Johano estas la lasta
en la profeta vico, kiu komenciĝas kun Elija. Li anoncas,
ke proksimas la konsolo de Izraelo; li estas la “voĉo” de la venanta konsolanto
. Kiel tion
ankaŭ la Spirito de la vero faros, li venos “kiel atestanto, por atesti pri la lumo” (Joh 1,7
BIB)
. Sub la okuloj de Johano plenumas tiel la Spirito tion, kion la profetoj esploris kaj la
anĝeloj postulis
: “Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas
la baptanto per la Sankta Spirito. Kaj mi vidis, kaj atestis, ‘ĉi tiu estas la Filo de Dio ... Jen la
Ŝafido de Dio!’ “ (Joh 1,33-36 BIB) (2684, 536)
720 Kun Johano la Baptisto malfermas la Sankta Spirito la verkon, kiun Li en Kristo kaj kun Kristo plenumos antaŭklarigante ĝin: la renovigo de la “simileco” de Dio en la homo. La bapto de Johano estis sangobapto; la bapto en la akvo kaj en la Sankta Spirito efikos renaskiĝon.
“Goju, vi gracoplena!”
721 Maria, la tute sankta, ĉiam virga Dipatrino estas la kronado de la elsendo de la Filo kaj
de la Sankta Spirito en la pleneco de la tempoj. Ĉar la Spirito ŝin preparis, la Patro laŭ sia
savodecido trovas unuan fojon la loĝejon, en kiu Lia Filo kaj Lia Spirito povas resti inter la
homoj. Tiusence la tradicio de la eklezio rilatis la plej belajn tekstojn pri la saĝeco
ofte al
Maria. Maria estas prikantata kaj prezentata en la liturgio kiel “trono de la saĝeco”.
En ŝi komenciĝas la “grandaj faroj” de Dio, kiujn realigios la Spirito en Kristo kaj en la eklezio: (484)
722 La Sankta Spirito per Lia graco preparis la virgulinon Maria. Estis digne, ke la patrino
de Tiu, en Kiu “la pleneco de la Dieco korpe” loĝas (Kol 2,9 BIB), estu “gracoplena”. Pro
pura graco ŝi estis koncipita sen peko kiel la plej humila kreito, kiu estis plej kapabla akcepti
la neeldireblan donacon de la Plejpotenco. Prave ĝin salutas la anĝelo Gabriel kun “ĝoju” kiel
la “filino de Cion”
. Kiam ŝi portas en si la eternan Filon, ŝi suprenigas en la Sankta Spirito
la dankadon de la tuta Dipopolo kaj tiel de la eklezio en ŝia laŭdkanto al la Patro
. (489,
2676)
723 En Maria realigas la Sankta Spirito la gracan decidon de la Patro. Per la Sankta Spirito
koncipas kaj naskas la virgulino Maria la Filon de Dio. Per la forto de la Spirito kaj de la
kredo ŝia virgineco unike fekundiĝas
. (485, 506)
724 En Maria revelacias la Sankta Spirito la Filon de la Patro, kiu fariĝis nun ankaŭ la filo
de la virgulino. Ŝi estas la brulanta dornujo de la definitiva teofanio. Plena de la Sankta
Spirito ŝi montras la Vorton en la humileco de Lia karno kaj Ĝin donas por ekkono al la
malriĉuloj
kaj al la uuaj reprezentantoj de la popoloj
. (208, 2619)
725 Fnfine la Sankta Spirito komencas asociigi kun Kristo la homojn, por kiuj validas “la mizerikorda amo de Dio”. La humilaj homoj ĉiam estas la unuaj, kiuj Lin atentas: la paŝtistoj, la saĝuloj el la oriento, Siemeon kaj Hanna, la gefianĉoj el Kana kaj la unuaj disĉiploj. (963)
726 Je la fino de ĉi tiu elsendo de la Spirito fariĝas Maria la “virino”, la nova Eva, “la
patrino de la vivantoj”, la patrino de la “tuta Jesuo”
. Kiel tia ŝi persistas kun la apostoloj
“unanime en preĝado” (Ago 1,14 BIB) ĉeestante, kiam la Spirito je la pentekosta mateno
komencas “la lastajn tempojn” per la revelacio de la eklezio. (494, 2618)
Jesuo la Kristo
727 La tuta elsendo de la Filo kaj de la Sankta Spirito en la pleneco de la tempoj enestas en tio, ke la Filo ekde Sia enkarniĝo estas la unktito kun la Sankta Spirito: Jesuo estas la Kristo, la Mesio. (438, 536, 695)
La tuta dua ĉapitro de la kredokonfeso legendas sub tiu lumo. La tuta verko de Kristo estas komuna senditeco de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Ĉi tie estas menciita nur tio, kio rilatas al la anonco de la Sankta Spirito per Jesuo kaj Lia senditeco per la glorita Sinjoro.
728 Tiom longe, kiom Jesuo mem ne estas glorata per Lia morto kaj Lia resurekto, Li ne
tute plene revelacias la Sanktan Spiriton. Sed Li pli kaj pli aludas al Li eĉ en Sia instruado
farita al la homoj, kiam Li revelacias, ke Lia viando fariĝos nutraĵo por la vivo de la
mondo
. Li aludas Sian agadon ankaŭ por Nikodemo
, por la samarita virino
kaj por la
partoprenantoj de la festo de la laŭboj
. Lige kun la preĝo
kaj kun la atesto, kiun la
disĉiploj devos fari
, Li malferme parolas pri la Sankta Spirito al ili. (2615)
729 Nur kiam la horo de Sia glorado alvenis, Jesuo anoncas la venadon de la Sankta
Spirito, ĉar en Lia morto kaj en Lia resurekto realiĝas la promeso irinta al la ekleziaj patroj
;
la Spirito de la vero, la alia Parakleto, estos donata de la Patro pro la preĝado de Jesuo; tiu
Parakleto estos sendata de la Patro en la nomo de Jesuo; Jesuo Lin sendos el la Patro, ĉar Li
eliris el la Patro. Venos la Sankta Spirito; ni ekkonos Lin; Li estos inter ni por ĉiam. Li
instruos nin kaj nin rememoros pri ĉio, kion Kristo diris al ni, kaj Li atestos pri tio; Li
kondukos nin al la tuta vero kaj gloros Kriston. La mondon Li konviktos pri la peko, pri la
justeco kaj pri la juĝo. (388, 1433)
730 Por Jesuo nun venas Lia horo
. Kiam Li per Sia morto venkas la morton, Li transdonas
Sian Spiriton en la manojn de la Patro
. Kaj kiam Li “estas levita el la mortintoj per la gloro
de la Patro” (Rom 8,4 BIB), Li tuj donacas la Spiriton alspirante Siajn disĉiplojn
. Ekde tiu
horo la sendado de Kristo kaj de la Spirito fariĝas la sendado de la eklezio: “kiel la Patro
sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas” (Joh 20,21 BIB)
. (850, 368)
V • La Spirito kaj la eklezio en la lastaj tempoj
Pentekosto
731 (2623) Je la pentekosta tago (je la fino de la sepa pasko-semajno) kompletiĝas la pasko
de Kristo per la elverŝo de la Sankta Spirito. Tiu revelaciiĝas kiel Dia Persono, Sin donas kaj
Sin komunikas. (767, 1302) Kristo la Sinjoro donacas la Spiriton en superabundeco
.
732 (244) Je ĉi tiu tago estos revelaciita la Plejsankta Trinitato tute kaj plene. Ekde tiu tago la regno anoncita de Kristo estas malferma al ĉiuj, kiuj Lin kredas. Kvankam homoj el karno kaj sango, ili havas en la kredo jam partoprenon en la komunumo de la Plejsankta Trinitato. La Sankta Spirito per Lia senĉesa veno enirigas la mondonen en “la lastajn tempojn”, la tempon de la eklezio: (673) La regno de Di estas akceptita jam kiel heredaĵo, sed Ĝi estas ankoraŭ ne kompleta.
“Ni vidis la veran lumon, ni ricevis la ĉielan Spiriton, ni trovis la veran kredon. Ni adoras la nedivideblan Trinitaton, ĉar Ĝi savis nin” (Bizanca liturgio, troparo de la pentekostaj vesproj; kiel kanto post la komunio transprenita en la eŭkaristian celebradon)”. (1386)
La Sankta Spirito - la dono de Dio
733 (218) “Dio estas amo” (1 Joh 4,8. 16 BIB), kaj la amo estas la unua dono; ĝi enhavas ĉiujn aliajn donojn. La amon Dio “verŝis en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni”. (Rom 5,5 BIB)
734 Ĉar ni estas mortaj aŭ almenaŭ vunditaj per la peko, la unua efiko de la amo estas la pardono de niaj pekoj. (1987) “La kuneco de la Sankta Spirito” (2 Kor 13,13 BIB) redonas en la eklezio al la baptitaj la simileco kun Dio perdita per la peko.
735 Dio donas al ni la “adopton”, la “antaŭgarantiaĵon” por nia heredo
: La vivon de la
Plejsankta Trinitato, kio konsistas en tio, ke ni amu, kiel Li amis nin
. (1822) Tiu amo
estas la principo de la nova vivo en Kristo, kio fariĝis ebla, ĉar ni “ricevos povon, kiam la
Sankta Spirito venos sur vin”.
736 Pro tiu potenco de la Spirito la infanoj de Dio povas frukti. Li, kiu greftis sur nin la
veran viton, portigos nin “la frukton de la Spirito” (1832): “Amon, ĝojon, pacon, paciencon,
komplezemon, bonkorecon, fidelecon, mildecon, sinregadon” (Gal 5,22-23 BIB). La Spirito
estas nia vivo; ju pli ni perdas nian propran vivon
, des pli ni “sekvos la Spiriton”
“La Spirito remetas en la paradizon; gvidas al la regno de la ĉielo kaj al la akceptado kiel infano, lasas ni fidoplene Dion nomi la Patron kaj partopreni en la graco de Kristo, nin esti nomataj infanoj de la lumo kaj kunposedi la eternan gloron.” (S-ta Bazilio, liber de Spiritu Sancto 15,36)
La Sankta Spirito kaj la eklezio
737 La sendado de Kristo kaj de la Sankta Spirito plenumiĝas en la eklezio, la korpo de
Kristo kaj la templo de la Sankta Spirito. (787-798) Tiu komuna sendado enprenas la
kredantojn en la komunecon de Kristo kun la Patro. (1093-1105) La Spirito pretigas la
homojn kaj antaŭiras ilin kun Sia graco, por ilin tiri al Kristo. Li revelacias al ili la
resurektintan Sinjoron, memorigas ilin al Sia Vorto kaj malfermas al ilia spirito la sencon de
Sia morto kaj de Sia resurekto. Li realigas al ili la misteron de Kristo, precipe en la
eŭkaristio, por ilin repacigi kun Dio, unuigi ilin kun Li, kaj tiel ilin “riĉe fruktigi”
.
738 (850) La sendado de la eklezio do ne aldoniĝas al la sendado de Kristo kaj de la Sankta Spirito, sed estas ties sakramento. (777) Laŭ sia tuta esenco kaj en ĉiuj siaj membroj la eklezio estas sendita proklami kaj atesti la misteron de la komuneco de la Plejsankta Trinitato, tion realigi kaj disvastigi pli kaj pli (tio estos la temo de la venonta artikolo).
“Ni ĉiuj, kiuj ricevis unun kaj saman Spiriton, la Sanktan Spiriton, estas kunfanditaj unu kun la aliaj kaj kun Dio. Kvankam ja ni ĉiuj unuope estas multaj, kaj kvankam Kristo loĝigas Sian kaj la Patran Spiriton en ĉiu el ni, tiu unu kaj nedividebla Spirito gvidas la reciproke disigitajn per Si al la unueco … kaj faras, ke en Li ĉiuj kvazaŭ okazigas unu samon. Kaj tiel, kiel la potenco de la Sankta Homonaturo de Kristo efikas, ke ĉiuj, en kiuj Li estas, efikas unikan korpon, tiel laŭ mia opinio la unu nedividebla Spirito de Dio, kiu loĝas en ĉiuj, gvidas ĉiujn al la Spirita unueco” (s-ta Cirilo el Aleksandrujo, Commentarius in Joannem 11,11)
739 (1076) Ĉar la Sankta Spirito estas la unktado de Kristo, Lin disdonas Kristo, la kapo de la eklezio, al Siaj membroj, por ilin nutri, sanigi, kunordigi ilin en siaj reciprokaj funkcioj, ilin vivigi, testimoniigi, partoprenigi ilin en sia sindono al la Patro kaj en siaj porpetoj por la tuta mondo. Per la de la eklezio Kristo disdonas Sian sanktigan Sanktan Spiriton al la membroj de Sia korpo (tio estos la temo de la dua parto de la kateĥismo).
740 Tiuj “grandaj faroj de Dio”, kiuj estas ofertitaj en la de la eklezio, portas siajn fruktojn en la nova vivo konforme al la Spirito en Kristo (temo de la tria parto de ka kateĥismo).
741 “Tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj” (Rom 8,26 BIB). La Sankta Spirito, kiu faras la Diajn verkojn, estas la majstro de la preĝado (Temo de la kvara parto de la Kateĥismo).
MALLONGE
742 “Ĉar vi estas filoj, Dio elsendis en niajn korojn la Spiriton de Sia Filo vokantan: ‘Aba, Patro!’ ” (Gal 4,6 BIB)
743 Kiam Dio sendas Sian Filon, tiam Li sendas - de la komenco ĝis la fino de la tempoj - ĉiam ankaŭ Sian Spiriton; Iliaj senditecoj estas kunligitaj, Ili ne lasas Sin dividi.
744 Kiam estis veninta “la pleneco de la tempoj”, finfaris la Sankta Spirito ĉiujn preparoj por la venado de Kristo, kiujn Li estis farinta en la Dipopolo, en Maria. Per la ago de la Sankta Spirito la Patro donas en Maria al la mondo la Imanuelon, la “Dio estas kun ni” (Mat 1,23 BIB).
745 La Filo de Dio en Siaj inkarniĝoj ordiniĝas kiel Kristo [Mesio]
per la unktado
kun la Sankta Spirito.
746 Per Sia morto kaj Sia resurekto Jesuo fariĝas “la Sinjoro kaj Mesio” en la
gloro
.
747 La Sankta Spirito, kiun Kristo la kapo enfluigas en Siajn membrojn, kunstruas, inspiras kaj sanktigas la eklezion. Tio estas la sakramento de la komuno inter la Pejsankta Trinitato kaj la homoj.
ARTIKOLO 9 • MI KREDAS … JE LA
KATOLIKA EKLEZIO
748 “Ĉar Kristo estas la lumo de la mondo, la koncilio kolektita en la Sankta Spirito urĝe deziras, klarigi ĉiujn homojn per Lia gloro, kiu rebrilas sur la vizaĝo de la eklezio, kiam ĝi proklamas la evangelion al la tuta kreitaro” (“Lumen gentium” 1). Kun tiuj vortoj komenciĝas la Dogmatika Konstitucio pri la eklezio “Lumen gentium” de la Dua Vatikana Koncilio. Per tio demonstras la Koncilio, ke la kredo-artikolo pri la eklezio tute dependas de la kredo-artikoloj pri Jesuo Kristo. La eklezio havas neniun alian lumon ol la lumo de Kristo; oni povas ĝin kompari kun bildo ama al la ekleziaj patroj, kun la luno, kies tuta lumo estas rebrilo de la suno.
749 La artikolo pri la eklezio ankaŭ tute dependas de la antaŭiranta artikolo pri la Sankta Spirito. “Ĉar post kiam ni demonstris, ke la Sankta Spirito estas fonto kaj donacanto de ĉiu sankteco, ni nun konfesas, ke de Li la eklezio estas pridonacita kun sankteco” (Kateĥismus Romanus 1, 10, 1). Kiel iras la patroj, la eklezio estas la loko, “kie floras la Spirito” (s-ta Hipoloto, tradicio apostolica 35).
750 La kredo, ke la eklezio estas “sankta” kaj “katolika” kaj (kiel aldonas la kredo-konfeso
de Niceo-Konstantinopolo) “unu” kaj “apostola”, ne povas esti dividita de la kredo je Dio la
Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. En la Apostola Kredo-konfeso ni konfesas sanktan
eklezion (“Credo … Ecclesiam”), sed ni ne diras, ke ni kredas je la eklezio, por ke ni ne
interŝanĝu Dion kaj Lian Verkon, sed ke ni ĉiujn donojn, kiujn Li metis en la eklezion, klare
alskribu al la boneco de Dio
.
I ALINEO 1 • LA EKLEZIO EN LA PLANO DE DIO
I • Nomo kaj simboloj de la eklezio
751 La latina vorto por eklezio “ecclesia” (el la greka “εκκαλέiν ekkalein”, “elvoki”)
signifas “vokita kunveno”. Tio signifas kunveno de la popolo, plejofte kun religia karaktero.
Tiu esprimo en la greka traduko de la Malnova Testamento estas uzata ofte por la kunveno de
la elektita popolo antaŭ Dio
, precipe por la kunveno ĉe la Sinaj, kie Izrael ricevis la leĝon
kaj kie ĝi estis farita de Dio al Sia sankta popolo
. La unua komunumo, kiu kredis je Kristo,
sin komprenis kiel heredanto de tiu kunveno kaj nomiĝis pro tio “κυριακή kyriakä ”, de kio
devenas la germana “Kirche” kaj la angla “Church” kaj signifas “la apartenantoj al la
Sinjoro”.
752 En la Kristana lingvo-uzo “eklezio” signifas la liturgia kunveno
, (1140, 832) sed
ankaŭ la loka komunumo
aŭ la komunumo de la kredantoj
. (830) Tiuj tri signifoj ne
povas estis dividataj unu de la alia. La “eklezio” estas la popolo, kiun Dio kolektas en la tuta
mondo. Ĝi konsistas en la lokaj komunumoj kaj efikiĝas kiel liturgia, precipe kiel eŭkaristia
kunveno. Ĝi vivas el la vorto kaj el la korpo de Kristo kaj tiel ĝi fariĝas mem korpo de Kristo.
La simboloj de la eklezio
753 En la Sankta Skribo ni trovas multecon de bildoj kaj figuroj, per kiuj parolas la
revelacio de la neelĉerpebla mistero de la eklezio. La bildoj prenitaj el la Malnova
Testamento estas variaĵoj de fundamenta ideo, la ideo de la “Dipopolo”. (781) En la Nova
Testamento ĉiuj bildoj trovas novan centron: (789) Kristo fariĝanta la kapo de tiu popolo
,
kiu tiel estas Lia korpo. Ĉirkaŭ tiu mezo estas ordigitaj bildoj, “kiu estas prenitaj de la
paŝtista vivo kaj de la agrikulturo, de la domo-konstruado aŭ de la familio kaj de la fianĉeco”.
(Lumen gentium 6).
754 “La eklezio estas ja la ŝaf-stalo, kies unika kaj necesa pordo estas Kristo
. La eklezio
estas ankaŭ la grego, kies venonta paŝtisto estas anoncita Dio mem
. (857) Kvankam ties
ŝafoj estas gvidataj de homaj paŝtistoj, tamen ili estas gvidataj kaj nutrataj senĉese de Kristo
mem, la bona paŝtisto kaj la unua de la paŝtistoj
, kiu fordonis sian vivon por la ŝafoj
“
(“Lumen gentium” 6)
755 “La eklezio estas la agrokampo aŭ la agro de Dio (1 Kor 3,9 BIB). Sur tiu agro kreskas
la malnova ole-arbo, kies sankta radiko estis la patriarkoj kaj en kiu okazis kaj okazos la
repaciĝo de judoj kaj paganoj
. Ĝi estis plantita de la ĉiela agrosinjoro kiel elektita
vinĝardeno
. La vera vinberujo estas Kristo, kiu donas vivon kaj fruktecon al la
vinberbranĉoj, tio estas ni, kiuj restas en Li per la eklezio, (795) kaj sen Kiu ni ne povas fari
ion
(“Lumen gentium” 6).
756 “Ofte la eklezio estas nomata konstruaĵo de Dio
. La Sinjoro mem komparis Sin kun
la ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, kiu tamen fariĝis angulŝtono (Mat 21,42 paraleloj,
komparu (Ago 4,11; 1 Pet 2,7; Psa 118,22 BIB). (857) Sur tiu fundamento la eklezio estas
kunstruata de la apostoloj
kaj de ili ĝi ricevas stabilecon kaj kunteniĝon. Ĉi tiu konstruaĵo
estas ornamita kun diversaj esprimoj: Domo de Dio
, en kiu ja loĝas la familio de Dio,
loĝejo de Dio en la Spirito
; (797) tendo de Dio inter la homoj
, kaj precipe sankta
templo, kiu de la sanktaj patroj, prezentata en la ŝtonaj sanktaĵoj, (1045) estas glorata kaj en
la liturgio ne malĝŭste estas komparata kun la sankta urbo, la nova Jerusalemo. En ĝi ni ja
estas enkonstruitaj ĉi tie surtere kiel vivantaj ŝtonoj
. Tiun sanktan urbon Johano vidas
sobiri el la Dia ĉielo, preta kiel fianĉino ornamita por sia edzo (Apo 12,1-2 BIB)” (“Lumen
gentium” 6).
757 (507) La eklezio estas ankaŭ nomata “la supra Jerusalemo” kaj “nia patrino” (Gal 4,26
BIB)
. Ŝi estas priskribita kiel la senmakula fianĉino de la senmakula ŝafido
(796).
Kristo ŝin “amis kaj pro ŝi sin donis, por ke li sanktigu ŝin” (Efe 5,25-26 BIB); (1616) en
nesolvebla interligo Li aliĝis al ŝi; li “ŝin nutras kaj prizorgas (Efe 5,29 BIB) seninterrompe”
(“Lumen gentium” 6).
II • Origino, fundo kaj sendado de la eklezio
758 Por esplori la misteron de la eklezio, ni devas unue pripensi ĝian originon en la decido de la Plejsankta Trinitato kaj ĝian kreskantan realigon en la historio. (257)
Decido prenita en la koro de la Patro
759 “La eterna Patro kreis la tutan mondon laŭ la absolute libera kaj kaŝa decido de sia saĝo kaj boneco: (293) Li decidis levi la homojn al partopreno en la Dia vivo”, al kio Li en Sia Filo alvokas ĉiujn homojn. “Tiujn, kiuj kredas je Kristo, Li decidis kunvoki en la sankta eklezio”. Tiu (1655) “Dia familio” paŝon post paŝo estas konstruata kaj realigata dum la tempo de la homar-historio laŭ la decido de la Patro. Ĉar la eklezio “ja ekde la origino de la mondo estis antaŭpreparita, en la historio de la popolo Izraelo kaj en la Malnova Interligo admirinde preparita, en la lastaj tempoj fondita kaj per la elverŝo de la Spirito revelaciita” kaj estos “perfektigita je la fino de la tempoj” (“Lumen Gentium” 2),
La eklezio - antaŭformita jam ekde la origino de la mondo
760 “La mondo estas kreita direkte al la eklezio”, diras la kristanoj de la unua tempo
(Hermas: visiones pastoris 2,4,1)
. Dio kreis la mondon al la partopreno en Sia Dia vivo.
Tiu partopreno estiĝas per tio, ke la homoj estas kolektataj en Kristo, kaj tiu “kolektaĵo” estas
la eklezio (294). La eklezio estas la celo de ĉiuj aferoj
. (309) Eĉ la doloraj eventoj kiel la
falo de la anĝeloj kaj la peko de la homoj estis allasitaj de Dio nur kiel okazo kaj ekzemplo,
por prezenti la tutan forton de Sia brako kaj por doni al la mondo la plenan mezuron de Sia
amo:,
“Kiel la volo de Dio estas verko kaj nomiĝas mondo, tiel Li intensas la savon de la homoj, kaj tiu Li intenso estas la eklezio” (S-ta Clemens el Aleksandrio, paedagogus 1,6,27.)
La eklezio - preparita en la Malnova Interligo
761 La kolekto de la Dipopolo komenciĝas en tiu momento, kiam la peko detruis la
komunon de la homoj kun Dio kaj kun la kunhomoj. (55) La kolekto de la eklezio estas ja la
reago de Dio al la ĥaoso farita per la peko. Ĉi tiu reunuigo okazas malantaŭ la kulisoj en ĉiuj
popoloj; Por Dio, nia Patro, estas akceptata “en ĉiu popolo tiu, kiu timas Lin kaj agas juste”
(Ago 10,35 BIB)
.
762 La pli frua preparo de la kolekto de la Dipopolo komenciĝas kun la voko de
Abrahamo, al kiu Dio anoncas, ke li estos la prapatro de granda popolo
. La rekta preparo
komenciĝas per la elekto Izraelo kiel Dipopolo
. Izraelo estas elektita, por esti la signo de la
venonta kolekto de ĉiuj popoloj
. Sed jam la profetoj akuzas Izraelon, ke ĝi rompiĝus la
interligon kaj kondudus kiel prostituitino
. Ili anoncas novan kaj eternan interligon
.
“Tiun Novan Interligon fondis Kristo” (“Lumen gentium” 9) (122, 522, 60, 64)
La eklezio – fondita de Jesuo Kristo
763 Tasko de la Filo estas pro Sia senditeco realigi en la pleneco de la tempoj la savo-decidon de la Patro
. “Ĉar la Sinjoro Jesuo faris la komencon de Sia eklezio anunciante la
bonan mesaĝon, precize la alvenon de la Dia regno, kio jam ekde longaj tempoj estis anoncita
en la Skriboj” (“Lumen gentium” 5). Por plenumi la volon de la Patro, Kristo fondis surtere
la regnon de la ĉielo. La eklezio estas “jam nuna la regno de Kristo en la mistero” (“Lumen
gentium” 3). (541)
764 “Sed tiu regno eklumas al la homo en la vorto, en la verkoj kaj en la ĉeesto de Kristo”
(“Lumen gentium” 5). Kiu akceptas la vorton de Jesuo, tiu “jam akceptis la regnon de Kristo
por la homoj” (samloke). La ĝermo kaj komenco de tiu regno estas “la malgranda grego”
(Luk 12,32 BIB) de tiuj, kiujn Jesuo kolektis ĉirkaŭ Si kaj kies paŝtisto estas Li mem
. Ili
estas la vera familio de Jesuo
. Tiujn, kiujn Li tiel arigas ĉirkaŭ Si, Li instruas novan
manieron agi kaj novan preĝon
. (543, 1691, 2558)
765 La Sinjoro Jesuo donas al Sia komunumo strukturon, kiu vivos ĝis la kompletigo de Lia
regno. Je la unua loko staras la elekto de la Dudeko kun Petro ĉekape
. Ili reprezentas la
dudek gentojn de Izraelo
kaj estas tiel la bazaj ŝtonoj de la nova Jerusalemo
. La
Dudeko
kaj la aliaj disĉiploj
partoprenas en la senditeco de Kristo, en Lia potenco, sed
ankaŭ en Lia sorto
. Per ĉiuj tiuj agoj Kristo fondas la eklezion kaj konstruas ĝin. (860,
551)
766 La eklezio kreiĝis precipe el la ampleksa sindono de Kristo por nia savo, kiu estis
antecipita en la eŭkaristio kaj realigita en la kruco. “La komenco kaj la kreskado [de la
eklezio] estas signoforme aluditaj per sango kaj akvo, kiuj eliras el la malferma flanko de la
krucumita Jesuo” (“Lumen gentium”). “Ĉar el la flanko de la sur la kruco mortinta Kristo
eliris la admirinda sakramento de la tuta eklezio” (Sacrosanctum concilium 5). Kiel Eva estas
formita el la ripo de la dormanta Adamo, tiel naskiĝis la eklezio el la traborita koro de la sur
la kruco mortinta Jesuo
. (813, 610, 1340, 617, 478)
La eklezio – revelaciita per la Sankta Spirito
767 “Kiam estis finita la verko, kiun la Patro estis taskita al la Filo fari surtere, je la
pentekosta tago estis sendita la Sankta Spirito, por ke Li ĉiam sanktigu la eklezion” (“Lumen
gentium” 4). Tiam “la eklezio estis konatigita antaŭ la aroj, la disvastiĝo de la evangelio per
la anuncado inter la gentoj komencis” (Ad gentes 4). Kiel “kunvokado” de ĉiuj homoj por ties
savo la eklezio estas misia laŭ sia naturo, sendita de Kristo al ĉiuj gentoj, por fari disciplojn el
ĉiuj homoj
. (731, 849)
768 Por plenumi Sian senditeco, la Spirito “preparas kaj kondukas” la eklezion “per la diversaj hierarĥaj kaj karismaj donoj” (“Lumen gentium” 4). Per Li “la eklezio, ekipita kun la donoj de sia fondinto kaj fidele sin direktanta laŭ la ordonoj de la amo, de la humileco kaj de la abnegacio, ricevas la senditecon, anonci la regnon de Kristo kaj de Dio, kaj fondi ĝin en ĉiuj popoloj. Tiel la eklezio estas la ĝermo kaj komenco de tiu regno sur la tero” (“Lumen gentium” 5). (541)
La eklezio - kompletigita en gloro
769 “La eklezio … estos perfektigita erst en la ĉiela gloro” (“Lumen gentium” 48), ĉe la
reveno de Kristo en gloro. Ĝis tiam “la eklezio antaŭeniras sur sia pilgrimado inter persekutoj
de la mondo kaj konsoloj de Dio” (s-ta Aŭgusteno, de civitate “Dei 18,51)
. Ĉi tie sur la
tero la eklezio scias sin fore de la sinjoro en la malhejmo
kaj deziras la perfektan regnon,
“tion, esti unuigita kun sia reĝo en gloro (“Lumen gentium” 5). La perfektigo de la eklezio
kaj per ĝi la perfektigo de la mondo ne okazos sen grandaj pruvoj. Nur post tiuj pruvoj “ĉiuj
justuloj ekde Adamo, ‘ekde la justa Abel ĝis la lasta elektito’, estos kolektitaj en la
ĉionampleksa eklezio ĉe la patro” (“Lumen gentium” 2). (671, 2818, 675, 1045)
III • La mistero de la eklezio
770 La eklezio staras en la historio, samtempe ankaŭ super ĝi. Nur “per la okuloj de la kredo” (“Catechismus Romanus 1,10,20) oni kapablas en ĝia videbla realeco percepti ankaŭ spiritan realecon, kiu estas partanto de Dia vivo. (812)
La eklezio – videbla kaj spirita
771 “La unika peranto Kristo koncipis Sian sanktan eklezion, la komuno de la kredo, de la espero kaj de la amo ĉi tie sur la tero kaj vivtenas ĝin senĉese; tiel Li elverŝas per ĝi veron kaj gracon sur ĉion” (“Lumen gentium” 8). La eklezio estas samtempe: (827)
– “la kun hierarĥiaj organoj ekipita societo kaj la mistera korpo de Kristo.
– la videbla korporacio kaj la spirita komuno. (1880)
– la surtera eklezio kaj la eklezio donacita kun ĉielaj donacoj”. Ĉi tiuj aspektoj “estas unika kompleksa realeco, kiu kunkreskas el homaj kaj Diaj elementoj” (“Lumen gentium” 8). (954)
La “originaleco [de la eklezio] estas, samtempe esti homa kaj Dia, videble ekipita kun nevideblaĵoj, arda en la agado kaj libera por la rigardado. Prezenta en la mondo kaj tamen survoja tiel, ke en ĝi tio, kio estas homa, estas ordigita al la Dia kaj subigita al ĝi, ke en ĝi tio, kio estas videbla, estas ordigita al la nevidebla, kio apatenas al la agado, al la kontemplado, kio estas nuntempa, rilate al la venonta urbo, kiun ni serĉas (Sacrosanctum Concilium 2).
“Kia humilo! Kia majesto! Tendumado de Kedar, sanktejo de Dio, tera loĝejo kaj ĉiela palaco, argila kabano kaj reĝa burgo, korpo de la morto kaj templo de la lumo, naŭzo de la fieruloj kaj fianĉino de la Sinjoro! Nigra ŝi estas kaj tamen bela, ho vi filinoj de Jerusalemo! Kvankam la peno kaj doloro de la longa ekziliĝo ŝin misformas, ŝin tamen ornamas ĉiela beleco” (s-ta Bernardo, in canticum sermones 27,7,14).
La eklezio – mistero de la unuiĝo de la homo kun Dio
772 En la eklezio Kristo plenumas kaj revelacias Sian plej internan misteron kiel celo de la
decido de Dio, “la universon en Kristo debove kapti sub unu kapo” (Efe 1,10 BIB). La sankta
Paŭlo nomas la fianĉan unuiĝon de Kristo kaj la eklezio “profundan misteron” (Efe 5, 32
BIB). Ĉar la eklezio estas unuigita kun Kristo, ĝia fianĉo
, ĝi siaflanke fariĝas mistero
.
Rigardante tiun misteron, skribas la sankta Paŭlo: “Kristo estas inter vi, Li estas la espero al
gloro” (Klo 1,27 BIB). (518, 796)
773 La komuno de la homoj kun Dio per “la amo, kiu neniam ĉesas” (1 Kor 13,8 BIB),
estas la celo, kio difinas ĉion ĉi tiun, kio en la eklezio estas sakramenta ilo ligita al ĉi tiu
mondo
. Ĝia hieraĥa strukturo “estas tute destinita por la sankteco de la memroj de Kristo.
Sed la sankteco estas mezurata en la ‘profunda mistero’, en kiu la fianĉino kun la sindono de
la amo respondas la sindonon de la fianĉo” (Mulieris Dignitatem 27). Kiel la fianĉino “sen
makuloj kaj faltoj”
antaŭiras Maria antaŭ ni ĉiuj sur la vojo de la sankteco, kiu estas la
mistero de la eklezio. “En tiu senco antaŭiras la Maria dimensio de la eklezio antaŭ la Petra
Dimensio (Mulieris dignitatem 27). (671, 972)
La eklezio – universala savosakramento
774 la greka vorto “mysterion” [Geheimnis] latine estis reprezentata per du esprimoj: per “mysterium” kaj “sacramentum”. En la pli malfrua interpretado esprimas la nocio “sacramentum” pli la videblan signon de la kaŝita savo-realeco, kio estas signata per la nocio “misterium”. En tiu senco Kristo mem estas la savo-mistero: “La mistero de Dio estas nenio alia ol Kristo” (s-ta Aŭgusteno, epistulae 187,11,34). La savoverko de sia sankta kaj sanktiga homonaturo estas la savo-sakramento, kio sin konigas en la de la eklezio (kiuj de la Orientaj Eklezioj estas signataj ankaŭ kiel “la sanktaj misteroj”) kaj efikas en ili. La sep estas la signoj kaj ilioj, per kiuj la Sankta Spirito disvastigas la gracon de Kristo, kiu estas la kapo, en la eklezio, kiu estas Lia korpo. Do la eklezio enhavas kaj peras la nevideblan gracon, kiun ĝi signifas. En tiu analoga senco ĝi estas nomata “sakramento”. (1075, 515, 2014, 1116)
775 “La eklezio estas en Kristo kvazaŭ la sakramento, tio signifas signo kaj ilo por la plej interna uuiĝo kun Dio kaj por la unueco de la tuta homaro” (“Lumen gentium” 1). La unua celo de la eklezio estas, esti la sakramento de la plej profunda unuiĝo de la homo kun Dio. Ĉar la unuiĝo inter la homoj radikas en la unuiĝo kun Dio, la eklezio ankaŭ estas la sakramento de la unuiĝo de la homaro. En la homaro jam komenciĝis tiu unueco, ĉar ĝi kolektas homojn “el ĉiuj nacioj kaj gentoj, popoloj kaj lingvoj” (Apo 7,9 BIB). Samtempe la eklezio estas “signo kaj ilio” de la plena estiĝo de tiu ankoraŭ mankanta unueco. (360)
776 Kiel sakramento la eklezio estas instrumento de Kristo. La eklezio estas en la manoj de Kristo “instumento de la elaĉeto de ĉiuj” (“Lumen gentium” 9), “ĉion ampleksanta sakramento de la savo” (“Lumen gentium” 48), per kiu Kristo la “amo de Dio al la homoj samtempe revelacias kaj realigas” (Gaudium et spes 45,1). Ĝi estas la “videbla projekto de la amo de Dio al la homaro” (Paul Vi., alparolo de a 22a de Junio 1973). Tiu ao volas, ke la tuta homaro estu unusola popolo de Dio, kunkresku en la sola korpo de Kristo kaj estu konstruata al la unu templo de la Sankta Spirito” (Ad gentes 7) (1088)
Mallonge
777 La biblia vorto por eklezio [eklezia] signifas vorte “kunvoko”. Tio signifas la kolekto de tiuj, kiujn kunvokas la vorto de Dio, por ke ili estu la popolo de Dio, kaj, nutritaj per la korpo de Kristo, fariĝu mem kopo de Kristo.
778 La eklezio estas samtempo vojo kaj celo de la decido de Dio. Antaŭbiliduta en la
kreo, prearita en la Malnova Interligo, fondita el la vortoj kaj agoj de Kristo,
realigita 0er la elaĉeta kruco kaj Lia resurekto ĝi estas revelaciita per la elverŝo de
la Sankta Spirito kiel savomistero. Ĝi estos liber-aĉetita kiel unuiĝo de ĉiuj liber-aĉetitaj surteraj
perfektigitaj en la gloro de la ĉielo.
779 La eklezio estas samtempe videbla kaj spirita, hierarĥa societo kaj mistika korpo de Kristo. Ĝi estas unuiĝo konsista el Diaj kaj homaj elementoj. Tio estas ĝia mistero, kion sole la kredo povas kapti.
780 La eklezio estas en ĉi tiu mondo la sakramento de la savo, la signo kaj instrumento de la komunumo kun Dio kaj la homoj.
ALINEO 2 • LA EKLEZIO –
POPOLO DE DIO, KORPO DE KRISTO,
TEMPLO DE LA SANKTA SPIRITO
781 ”Je ĉiu tempo kaj en ĉiu popolo al Dio ĉiu estas bonvena, kiu Lin timas kaj agas juste. Sed plaĉis al Dio, sanktigi kaj savi la homojn ne unuope sendepende de ĉiu reciproka interligo, sed fari ilin al popolo, kiu Lin agnosku en vero kaj servu al Li en sankteco. Tiel Li kiel popolo elektis al Si la Izraelan popolon kaj Li faris kun ili interligon kaj instruis ilin de ŝtupo al ŝtupo … Sed ĉio ĉi tio estiĝis kiel antaŭpreparo kaj ekzemplo de nova kaj pli kompleta interligo, kiu en Kristo … estu farita. … Tiun novan interligon fondis Kristo … per Sia sango kunvokante al Si el judoj kaj paganoj popolon, kiu ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito kunkresku al unueco (“Lumen gentium” 9).
La apartaĵoj de la popolo de Dio
782 La popolo de Dio havas apartaĵojn, kiuj ĝin diferencas de ĉiuj religiaj kaj popolaj grupoj, de ĉiuj politikaj kaj kulturaj grupoj de la historio: (87)
‒ Ĝi estas la popolo de Dio. Dio ne estas apartaĵo de iu popolo. Sed Li elektis al Si popolon el tiuj, kiuj iam ne estis popolo: “rason elektitan, pastraron reĝan, nacion sanktan” (1 Petr 2,9). (2787)
‒ membro de tiu popolo oni ne fariĝas per korpa naskiĝo, sed per “naskiĝo de supre”, “el akvo kaj spirito” (Joh 3,3-5 BIB), tio estas: per la kredo al Kristo kaj per la bapto. (1267)
‒ Tiu popolo havas Jesuon, la Kriston [Oleitan, Mesion] kiel kapo. Ĝi estas “la mesia popolo, ĉar unu kaj sama oleo, la Sankta Spirito, malsuprenfluas de la kapo al la korpo,”. (695)
‒ “Ĝi havas kiel stato la dignon kaj la liberecon de la infanoj de Dio, en kies koroj la Sankta Spirito loĝas kiel en templo” (“Lumen gentium” 9) (1741)
‒ “Ĝi havas kiel leĝo la novan ordonon, ami, kiel Kristo nin amis
” (“Lumen gentium” ).
Tio estas la “nova” leĝo de la Sanka Spirito
. (1972)
‒ Ĝi havas la senditecon, esti salo de la tero kaj lumo de la mondo
. Ĝi estas “por la tuta
homaro la nedetruebla breĉoĉelo de la unueco, de la espero kaj de la savo”. (“Lumen
gentium” 9). (849)
‒ “Ĝi havas fine kiel celo la regnon de Dio, kiu de Dio mem estas fondita kaj devas etendiĝi, ĝis kiam ĝi je la fino de la tempoj estos ankaŭ finfarita de Li” (“Lumen gentium” 9). (769)
Sacerdota, profeta kaj reĝa popolo
783 Jesuo Kristo estas de la Patro oleita kaj mendita kiel “sacerdoto, profeto kaj reĝo”. La
tuta popolo partoprenas en tiuj tri oficoj de Kristo kaj estas respondeca por la senditeco kaj
servo, kiuj evoluas el ili
.
784 Kiu eniras en la popolon de Dio per la kredo kaj per la bapto, ricevas partoprenon en la unika vokiteco de tiu popolo: en ties sacerdota vokiteco. “Kristo la Sinjoro, kiel ĉefpastro prenita el la homoj, la novan popolon ‘faris al reĝa regno kaj sacerdoto por Dio kaj Lia Patro’. Per la renasko kaj la oleado per la Sankta Spirito la baptitoj estas benataj al spirita domo kaj sankta sacerdoteco. (“Lumen gentium” 10). (1268, 1546)
785 “La sankta popolo de Dio ankaŭ partoprenas en la profeta ofico de Kristo”, precipe per la supernatura kredosenco, kiu propras al la tuta popolo, al la laikoj kaj al la hierarĥio. Per “ĝi restas ĝi … nerevokeble alpenda al la iam transdonita kredo” (“Lumen gentium” 12), komprenas ĝin ĉiam pli profunde kaj fariĝas meze en la mondo al atestanto de Kristo. (92)
786 La Dia popolo partoprenas ankaŭ en la reĝa funkcio de Kristo. Kristo oficas per tio, ke
Li altiras ĉiujn homojn per Sia morto kaj resurekto
. Kristo, la reĝo kaj Sinjoro de la
universo fariĝis servisto de ĉiuj, ĉa Li “ne venis, por esti servata, sed por servi, kaj por doni
sian vivon kiel elaĉeton por multaj.” (Mat 20,28 BIB). Por la kristano signifas servi al Kristo
“esti reĝo” (“Lumen gentium” 36) ‒ precie “en la malriĉuloj kaj suferantoj” en kiuj la eklezia
ekkonas “la bildon de ĝia malriĉa kaj suferanta fondinto” (“Lumen gentium” 8). La popolo de
Dio konservas sian “reĝan dignon” per tio, ke ĝi vivas laŭ la vokiteco, servi kun Kristo.
(2449, 2443)
“Ĉiujn, kiuj estas renaskitaj en Kristo, faras la signo de la kruco al reĝoj, dum la unktado de la Sankta Spirito ilin benas al sacerdotoj. Pro tio ankaŭ ĉiuj klerikaj kaj spiritaj kristanoj estu konsciaj, ke ili - krom la apartaj taskoj de Nia ofico - devenas el reĝa gento kaj havas parto-taskon en la devoj de sacerdoj. Kio estas tiel reĝa kiel tio, kiu el spirito subula al Dio gvidas la dominadon super sia korpo? Kaj kio rilatas pli al la sacerdoteco ol beni al la Sinjoro sinceran konscion kaj doni al Li sur la altaro de sia koro senmakulajn oferojn de pieteco?” (S-ta Leo la Granda, sermones 4,1).
II • La eklezio estas korpo de Kristo
La eklezio estas komuno kun Jesuo
787 Jesuo dekomence partoprenigis la disĉiplojn en Sia vivo
. Li malkovris al ili la
misteron de la Dia regno
kaj donis al ili partoprenon en Sia senditeco, en Sia ĝojo
kaj en
Siaj mizeroj
. Jesuo parolas de ankoraŭ pli intima ligiteco inter Li kaj tiuj, kiuj sekvas Lin:
“Restadu en mi, kaj mi en vi. … Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj” (Joh 15, 4-5 BIB).
Kaj Li anoncas misterplenan, realan komunon inter Lia kaj nia korpoj: “Kiu manĝas mian
karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li” (Joh 6,56 BIB). (755)
788 Kiam Lia videbla ĉeesto estis forprenita de la disĉiploj, Jesuo ne relasis ilin kiel
orfoj
. Li promesis resti ĉe ili ĝis la fino de la tempoj
, kaj Li sendis al ili Sian Spiriton
.
Certasence la komuno kun Jesuo estis per tio ankoraŭ pliprofundigita: “komunikante Sian
Spiriton, Li faris Siajn fratojn, kiujn Li kunvokis el ĉiuj popoloj, mistere kvazaŭ kiel Sia
korpo” (“Lumen gentium” 7). (690)
789 La komparo de la eklezio kun la korpo ĵetas lumon sur la intima kunligiteco inter la eklezio kaj Kristo. La eklezio ne nur estas kolektita ĉirkaŭ Li, sed en Li, unuigita en Lia korpo. Tri aspektoj de la eklezio kiel korpo de Kristo estas akcentendaj: La unueco de ĉiuj membroj inter si per ilia kunligado kun Kristo; Kristo kiel la kapo de la korpo; la eklezio kiel la fianĉino de Kristo.
La unika korpo
790 La kredantoj, kiuj respondas al la vorto de Dio kaj fariĝas membroj de la korpo de
Kristo, estas mallarĝe unuigitaj kun Kristo: “En tiu korpo fluas la vivo de Kristo al la
kredantoj, kiuj estas unuigitaj per la mistere kaj reale kun Kristo, kiu doloris kaj estas glorita
(“Lumen gentium” 7). Tio validas precipe por la bapto, per kiu ni estas unuigitaj
kun la
morto kaj la resurekto de Kristo, kaj por la eŭkaristio, per kiu “ni efektive ricevas
partoprenadon en la korpo de la Sinjoro kaj … estas levataj al la komunumo kun Li kaj inter
ni” (“Lumen gentium” 7) (947, 1327,1329)
791 La unueco de la korpo ne nuligas la diversecon de la membroj: “En la konstruado de la Korpo de Kristo agas la diverseco de la membroj kaj de la taskoj. Estas la unu Spirito, kiu disdonas Siajn multajn taskojn laŭ Sia riĉeco kaj laŭ la necesoj de la servoj por la utilo de la eklezio” (“Lumen gentium” 7). La unueco de la mistika korpo efikas kaj stimulas inter la kredantoj la reciprokan amon. “Pro tio, kiam unu membro doloras, kundoloras ĉiuj membroj, kaj kiam unu membro estas honorata, ĉiuj membroj kunĝojas” (“Lumen gentium” 7). La unueco de la mistika korpo superas ĉiujn homajn dividecojn: “ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo”. (Gal 3,27-28 BIB) (814, 1937)
Kristo estas la kapo de la korpo
792 Kristo “estas la kapo de la korpo, sed la korpo estas la eklezio” (Kol 1,18 BIB). Li estas la komenco de kreo kaj de la elaĉeto. Levita en la gloro de Patro “kaj Li estas la komenco” (Kol 1,18 BIB), precipe en la eklezio, per kiu Li etendigxas Sian regnon super cxion. (669, 1119)
793 Li unuigas nin per Sia pashxa. Ĉiuj membroj devas klopodi sin alsimili al Li, “gxis Kristo [en ili] formigxos” (Gal 4,19 BIB). “Pro tio ni estos surprenitaj en la misterojn de Sia vivo … ni estos aligxintaj al Siaj mizeroj - kiel kapo al la korpo; ni doloros kun Li, por esti glorataj kun Li. (“Lumen gentium” 7).
794 Li zorgas por nia kreskado
. Por nin kreskigi al Li, nia kapo
, Kristo ekipas Sian
korpon, la eklezion, per la donoj kaj servoj, per kiuj ni nin antaŭenirigas sur la vojo de la savo.
(872)
795 Kristo kaj la eklezio tiel formas la “tutan Kriston” [Christus totus]. La eklezio estas unu kun Kristo. La sanktuloj estas tre viglaj konsciaj pri tio:
“Ni do jubilu kaj danku, ke ni fariĝis ne nur kristanoj, sed Kristo. Cxu vi komprenas, fratoj, cxu vi komprenas la gracon, kion Dio donacis al ni, kiam Li donis al ni Kriston kiel kapo? Estu surprizitaj, gxoju, ni farigxist Kristo. Ĉar kiam tiu estas la kapo, ni la membroj, tiam estas Li kaj ni la tuta homo … La pleno de Kristo, tio estas kapo kaj membroj. Kion signifas: Kapo kaj membroj? Kristo kaj la eklezio (s-ta Augusteno, in evangelium Johannis traktatatus 21,8).
“Nia savanto montrigxas kiel unu persono kun la sankta eklezio, kiun Li alproprigis al Si” (s-ta Gregor la Granda, moralaja in Job, praef 6,14)
“Kapo kja membroj estas kvazaŭ unu mistika persono” (s-ta Tomaso el Aquino, summa theologiae 3,48,2 ad 1).
La kredo instruita de la sanktaj kredoinstruantoj kaj la tuta sana sentado de la kredantoj esprimigxas en vorto de la sankta Johanna d’Arko al siaj jugxistoj: “de Jesuo kaj de la eklezio mi pensas, ke tio cxio estas unu kaj ke oni ne faru problemon el tio”.
La eklezio estas la fianĉino de Kristo
796 La unueco inter Kristo kaj la eklezio, la kapo kaj la membroj de la korpo, ankaŭ
eldiras, ke tiuj du ja inter si estas diversaj, sed ili staras en persona rilato. Tiu aspekto estas
ofte esprimata per la bildo de fianĉo kaj fianĉino. Ke Kristo estas la fianĉo de la eklezio, ofte
estas aludita de la profetoj, kaj Johanno la Baptisto ĝin anoncas
. La Sinjoro mem Sin signis
kiel “la fianĉo” (Mar 2,19 BIB BIB)
. La apostolo bildigas la eklezion kaj ĉiun kredanton,
kiu estas membro de la korpo de Kristo, kiel fianĉino, kiun Li “edzinigas” al Kristo la Sinjoro,
por ke ŝi estu unu spirito kun Li
, ŝi estas la senmakula fianĉino de la senmakula ŝafido
,
kiun “Kristo … amis” kaj por kiu Li “Sin donis, por ke li sanktigu ĝin per akvolavo” (Efe
5,25-26 BIB), kiun Li per eterna interligo ligis kun Si kaj kiun Li flegas kiel Sian propran
korpon
. (757, 219, 772, 1602, 1616)
“La tuta Kristo, kapo kaj korpo, unu el multaj … Ĉu parolas nun la kapo aŭ ĉu parolas la korpo, ĉiam parolas Kristo: Li parolas el la rolo de la kapo [ex persona capitis] kiel el tiu de la korpo [ex persona korporis]. Kiel estas skribite? ‘Du estos unu karno. Tio estas profunda mistero; mi tion rilatas al Kristo kaj al la eklezio’ (Efe 5,31-32 BIB). Kaj la Sinjoro mem diras en la evangelio: ‘Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno’ (Mat 19,6 BIB). Do estas, kiel vi scias, du personoj, kaj tamen ankoraŭ unufoje nur unu per la geedziga interligo … fianĉo. Li nomas Sin mem kiel kapo, fianĉino kiel korpo (s-ta Augusteno, enarratio in Psalmos 74,4).
III • La eklezio – templo de la Sankta Spirito
797 “Kio estas nia spirito, tio estas nia animo, por niaj membroj, tio estas la Sankta
Spirito por la membroj de Kristo, por la korpo de Kristo. (S-ta Augusteno, sermones 268,2).
“Al tiu Spirito de Kristo kiel la nevidebla principo estas atribuenda, ke ĉiuj partoj de la korpo
estas ligataj kaj reciproke kaj kun ilia majesta kapo, ĉar Li estas tute en la kapo, tute en la
korpo, tute en la unuopaj membroj. (Pio la 12a, Encikliko “Mystici Corporis”; Denzinger-Schönmetzer 3808). La Sankta Spirito faras la eklezion al “templo de Dio vivanta” (2 Kor
6,16 BIB)
; (813, 586)
“Tiu Dia donaco estas konfidata al la eklezio … En ĝi estas metata la komuno kun Kristo, tio estas la Sankta Spirito, la garantiaĵo de la neputrebleco, la fiksado de nia kredo, la ĉiela ŝtuparo al Dio … Kie la eklezio, tie estas ankaŭ la Spirito de Dio; kaj kie la Spirito de Dio, tie estas la eklezio kaj ĉiu graco”. (s-ta Irenäo, adversus haereses 3,24,1)
798 La Sankta Spirito estas “en ĉiuj partoj de la korpo la principo de ĉiu vivodonanta kaj
vere saniga agado” (Pio la 12a, Enziklika “Mystici Corporis”: Denzinger-Schönmetzer 3808).
Li efikas multmaniere la konstruadon de la tuta korpo en la amo
: per la Vorto de Dio, “kio
havas la forton, edifi” (Ago 20,32 BIB); per la bapto, per kiu li formas la korpon de Kristo
;
per tiuj sakramentoj, kiuj donas al la membroj de Kristo kreskadon kaj sanadon; per la “graco
de de la apostoloj”, kiuj “elstaras” inter la gracodonoj (“Lumen gentium” 7); per la virtoj, kiuj
efikas la bonan agadon; per la multaj apartaj donoj, la tiel nomataj ĥarismoj, per kiuj Li la
kredantojn “taŭgigas kaj pretigas transpreni diversajn verkojn kaj servojn utilajn por la
renovigo kaj la plia edifo de la eklzio” (“Lumen gentium” 12)
(737, 1091-1109, 791)
La ĥarismoj
799 La ĥarismoj, ĉu eksterordinaraj aŭ simplaj aŭ modestaj, estas gracodonoj de la Sankta Spirito, kiuj rekte aŭ nerekte servas al la eklezio: ili estas donataj por la edifo de la eklezio, por la bono de la homoj kaj por la bezonoj de la mondo. (951, 2003)
800 La ĥarismoj estas de tiu, kiu ilin ricevas, sed ankaŭ de ĉiuj membroj de la eklezio
danke akceptendaj. Ili estas ja mirinda graca riĉeco por la apostola vivoforto kaj por la
sankteco de la tuta korpo de Kristo. Devas esti donoj, kiuj vere venas de la Sankta Spirito, kaj
ili estas tiel praktikendaj, ke ili plene konvenas kun la veraj impulsoj de tiu Spirito
.
801 En tiu senco estas ĉiam necese, pruvi la ĥarismojn. Neniu ĥarismo liberigas iun de
la devo, honori la paŝtistojn de la eklezio kaj obei al ili, ĉar al ili “aparte konvenas, ne estingi
la Spiriton, sed ĉion elprovi kaj teni firme tion, kio estas bona” (“Lumen gentium” 12). Ĉiuj
ĥarismoj, kiuj en sia diverseco sin kompletigas, kunagu, ke ili “utilu al la aliaj” (1 Kor 12,7
BIB)
. (894, 1905)
Mallonge
802 Kristo Jesuo, “kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj”. (Tit 2,14 BIB)
803 “Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata” (1 Pet 2,9 BIB).
804 La eniro en la popolon de Dio okazas per la kredo kaj la bapto. “Al la nova popolo de Dio ĉiuj homoj estas vokataj” (“Lumen gentium” 13), por ke en Kristo “la homoj estu unia familio kaj unuika Dipopolo” (Ad gentes 1).
805 La eklezio estas la Korpo de Kristo. Per la Spirito kaj per Ties efikado en la sakramentoj, precipe en la eŭkaristio, la mortinta kaj resurektinta Kristo faras la komunumon de la kredantoj, ke ili estu Lia Korpo.
806 En la unueco de tiu korpo estas diverseco de la membroj kaj de ties taskoj. Ĉiuj membroj estas inter si ligataj, precipe kun tiuj, kiuj doloras, kiuj estas malriĉaj aŭ kiuj estas persekutataj.
807 La eklezio estas la korpo, kies kapo estas Kristo. Ĝi vivas el Li, en Li kaj por Li; Li vivas kun ĝi kaj en ĝi.
809 La eklezio estas la fianĉino de Kristo. Li amis ĝin kaj Sin donis por ĝi. Li purigis ĝin per Sia sango. Li faris ĝin patrino de ĉiuj infanoj de Dio.
810 “Tiel aperas la tuta eklezio kiel ‘la popolo unuigita de la Unueco de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito’ “
ALINEO 2 • LA UNU, SANKTA, KATOLIKA KAJ APOSTOLA EKLEZIO
811 “Tio estas la unusola eklezio de Kristo, kiun ni konfesas kiel la unu, sankta,
katolika kaj apotola” (“Lumen gentium” 8). Tiuj kvar kvalitoj, kiu ne povas esti dividataj
reciproke
, signifas esencotrajtojn de la eklezio kaj ties sendado. La eklezio ilin ne posedas
el si mem. Kristo per la Sankta Spirito faras Sian eklezion al unu, sankta, katolika kaj
apostola. Li ĝin vokas, realigi ĉiun el tiuj ecoj. (750, 832, 865)
812 Unusola la kredo povas ekkoni, ke la eklezio posedas tiujn ecojn el sia Dia origino. Ties historiaj efikoj tamen estas signoj, kiuj ankaŭ klare alparolas la homan racion. Kiel diras la Unua Vatikana Koncilio, la eklezio estas “nerefutebla signo de sia Dia senditeco pro sia admirinda disvastigo, eksterordinara sankteco kaj neelĉerpebla fekundeco pri ĉia bono, pro sia katolika unueco kaj nevenkebla kontinueco”, ŝi estas “potenca kaj daŭra motivo de la kredindeco kaj nerifutebla atesto de sia Dia senditeco” (1-a Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio Dei Filius, ĉapitro 3: Denzinger-Schönmetzer 3013). (156, 770)
I • LA EKLEZIO ESTAS UNU
“La sankta mistero de la unueco de la eklezio” (Unitatis redintegracio 2)
813 La eklezio estas unu el sia origino. “Plej alta prototipo kaj prabildo de tiu mistero estas la unueco de la unu Dio, de la Patro kaj de la Filo kaj en la Sankta Spirito en la Triunuo de la personoj” (Unitatis redintegracio 2). La eklezio estas unu el sia fondinto. Tiu “la homiĝinta Filo …, repacigis per Sia kruco ĉiujn homojn kun Dio kaj refaris la unuecon de ĉiuj en unu popolo kaj en unu korpo” (Gaudium et spes 78,3). La eklezio estas unu el sia animo. “La Sankta Spirito, kiu loĝas en la kredantoj kaj plenigas kaj gvidas la tutan eklezion, verkas tiun admirindas komunumon de la kredantoj kaj ilin interligas en Kristo tiom intime, ke Li estas la principo de la unueco de la eklezio” (Unitatis redintegracio 2). La unueco tiel apartenas al la ecenco de la eklezio: (172, 766, 797)
“Ho, kia admirinda miraklo! Unu estas la Patro de ĉiuj aĵoj, unu ankaŭ la logoso de ĉiuj aĵoj, kaj la Sankta Spirito unu kaj la sama ĉie, kaj estas ankaŭ nur unu sola virga patrino; mi amas nomi la eklezion” (Clemento el Aleksandrio, paedagogus 1,6,42).
814 De la komenco tiu unu eklezio montras grandan multecon. Tiu devenas unuflanke de la diverseco de la donoj de Dio, aliflanke de la multeco de la homoj ĝin ricevanataj. En la unueco de la Dipopolo kunvenas la diversecoj de la popoloj kaj kulturoj. Inter la membroj de la eklezio ekzistas multeco de donoj, taskoj, vivokondiĉoj kaj vivomanieroj; “en la eklezia komunumo ĝuste ekzistas partoeklezioj, kiuj disponas pri propraj tradicioj” (“Lumen gentium” 13). La granda riĉeco pri diversecoj ne kontraŭas al la unueco de la eklezio, sed la peko kaj ties sekvoj ŝarĝigas kaj minacas tiujn donojn de la unueco senĉese. Pro tio la sankta Paŭlo devas admoni, “konservi la unuecon de la Spirito in la ligilo de la paco” (Efe 4,3 BIB). (791, 873, 1202, 832)
815 Kio estas la bendoj de la Unueco? Tio precipe estas la amo, la ligilo de la perfekteco (Kol 3,14 BIB). Sed la unueco de la pilgrima eklezio estas sekurigata ankaŭ per jenaj videblaj bendoj de la komunumo: (1827, 830, 837)
– la konfeso de unu kaj sama, de la apostoloj transdonita kredo: (137)
– la komuna celebrado de la Diservo, precipe de la sakramentoj:
– la apostola sukceso, kiu per la ordinacio subtenas la fratan unuecon de la familio de
Dio
.
816 “La unikan eklezion de Kristo … paŝti nia Elaĉetinto transdonis al Petro, al li kaj al la ceteraj apostoloj Li konfidis ĝian disvastigon kaj gvidadon … Tiu eklezio kompilita en ĉi tiu mondo kiel societo kaj ordigita, estas realigita [substitit in] la katolika eklezio, kiu estas gvidata per la posteulo de Petro kaj per la episkopoj en komuneco kun li”. (“Lumen gntium 8) (819)
La dekreto de la Dua Vatikana Koncilio pri la ekumenismo deklaras: “Nur per la katolika eklezio de Kristo, kiu estas la ĝenerala helpo al la savo, oni povas atingi la tutan plenecon de saviloj. Ĉar nur al la apostola kolegio, kiun gvidas Petro, la Sinjoro, tiel ni kredas, konfidis ĉiujn bonojn de la Nova Interligo, por reprezenti la unu korpon de Kristo surtere, al kiu ĉiuj devas tute enkorpiĝi, kiuj jam iel apartenas al la popolo de Dio” (Unitatis redintegratio 3) (830).
Lezoj de la unueco
817 “En tiu unu kaj unuka eklezio de Dio jame ekde la unuaj tempoj skismoj estiĝis,
kiuj la apostolo riproĉas kiel grave riproĉindaj: kaj en la postaj jarcentoj estiĝis vastaj
malkonkordoj, kaj dividiĝis ne negravaj komunumoj de la plena komunumo de la katolika
eklezio kelkfoje ne sen kulpo de la homoj sur ambaŭ flankoj” (Unitatis redintegratio 3). La
herezoj, kiuj lezas la unuecon de la korpo de Kristo (en tio oni distingas la herezon, la
apostazion kaj la skismon)
ne okazas sen la peko de la homoj: (2089)
818 "Al tiuj, kiuj naskiĝis en tiaj komunumoj kaj kiuj estas plenigataj kun la kredo al Kristo, oni ne povas fari riproĉojn pro la peko de la divideco kaj la katolika eklezio renkontas al ili en gefrata respekto kaj amo … ili estas pravigitaj pro la kredo en la bapto, estas enkorpigitaj en Kristo, kaj pro tio al ili konvenas la honora nomo de kristano, kaj ĝuste ili estas ajceptitaj de la infanoj de la katolika eklezio kiel gefratoj eb Kristo” (Unitatis redintegratio 3). (1271)
819 Aldone estas ekster la videblaj limoj de la katolika eklezio “troveblaj multspecaj
elementoj de la sanktigo kaj de la vero” (“Lumen gentium” 8): la skribita Vorto de Dio, la
vivo de la graco. Kredo, espero kaj amo kaj aliaj internaj donoj de la Sankta Spirito kaj
videblaj elementoj” (Unitatis redintegratio 3). La Spirito de Kristo utiligas al ĉi tiuj eklezioj
kaj ekleziaj komunumoj kiel rimedo al la savo. Ties forto venas el la graco- kaj veropleneco,
kiujn Kristo konfidis al la katolika eklezio. Ĉiuj tiuj bonoj venas de Kristo, ili gvidas al Li
kaj pelas el sie mem al la katolika unuo” (“Lumen gentium” 8).
Al la unueco
820 La unuecon “Kristo donacis al Sia eklezio dekomence, unueco, kiu laŭ nia kredo
neperdeble ekzistas en la katoika eklezio, kaj kiu, kiel ni esperas, ĉiamnpli kreskos ĝis la
kompleteco de la tempoj” (Unitatis redintegratio 4). Kristo donas al Sia eklezio ĉiam la donon
de la unueco, sed la eklezio devas ĉiam labori kaj preĝi, por konservi, fortigi kaj kompletigi la
unuecon, kiun Kristo volas por Sia eklezio. Pro tio petas Jesuo mem en la horo de sia mizero
kaj ĉiam la Patron pri la unuco de Siaj disĉiploj: “por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas
en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis” (Joh
17,21 BIB). La sopiro, retrovi la unuecon de ĉiuj kristanoj, estas dono de Kristo kaj voko de la
Sankta Spirito
.
821 Por ĝuste respondi al tiu voko, necesas;
– daŭra renoviĝo de la eklezio en pli granda fideleco al sia vokiteco. Tiu vokiteco estas la antaŭenpuŝa forto
de la movado al la unueco
;
– la konvertiĝo de la koro, “por strebi al pura vivo laŭ la evangelio” (Unitatis redintegratio 7), ĉar la malfideleco de la membroj kontraŭ la dono de Kristo estigas la dividon.
– la komunan preĝon, ĉar “la konvertiĝo de la koro kaj la sankteco de la vivo estas lige kun la privata kaj publika preĝado por la unueco de la kristanoj videnda kiel la animo de la tuta ekumena movado; ĝi povas vere esti nomata spirita ekumeno (Unitatis redintegratio 8);
– la ekumena kleriĝo de la kredantoj kaj precipe de la sacerdotoj
;
– la interparolado de la teologoj kaj de la renkontiĝoj inter la kristanoj de la diversaj eklezioj kaj
komunumoj
;
– la kunlaboro de la kristanoj en la diversaj aferoj de la servoj rilate la homo
.
822 “La zorgo pri la renovigo de la unueco estas afero de la tuta eklezio, kaj de la kredantoj kaj de la paŝtistoj” (Unitatis redintegratio 5). Sed oni devas ankaŭ konscii, “ke tiu sankta deziro de la repaciĝo de ĉiuj kristanoj en la unueco de la unu kaj unika eklezio de Kristo transscendas la homajn fortojn kaj kapablecojn”. Pro tio ni esperas “tute al la preĝo de Kristo por Sia eklezio, al la amo de la Patro al ni, kaj al la forto de la Sankta Spirito” (Unitatis redintegratio 24).
II • La eklezio estas sankta
823 “Estas afero de la kredo, ke la eklezio … estas nedetrueble sankta. Ĉar Kristo, la
Filo de Dio, kiu estas laŭdata kun la Patro kaj la Spirito kiel “sola Sankta”, amis la eklezion
kiel Sian fianĉinon, sindonante Sin mem por ĝi, por sanktigi ĝin, kaj Li ligis ĝin kiel Sian
korpon kun Si, kaj Li plenigis ĝin kun la dono de la Sankta Spirito je la honoro de Dio”
(“Lumen gentium” 39). La eklezio do estas “la sankta popolo de Dio” (“Lumen gentium” 12)
kaj ties membroj estas nomataj “sanktaj”
. (459, 796, 946)
824 La eklezio estas sanktigata per Kristo, ĉar ĝi estas unuigita kun Li; per Li kaj en Li ĝi ankaŭ efikas sanktiga. La “sankigo de la homoj en Kristo kaj la glorado de Dio” estas tio, “al kio ĉiuj niaj aliaj verkoj de la eklezio strebas” (Sacrosanctum Koncilium 10). En la eklezio disponiĝas “la tuta pleneco de la savo-rimedoj” (Unitatis retintegratio 3). En ĝi “ni atingas per la graco de Dio la sanktecon” (“Lumen gentium” 48). (816)
825 “La eklezio estas jam sur la tero signita per vera, sed ankoraŭ nekompleta sanktiteco” (“Lumen gentium” 48). Ĝi devas en siaj membroj ankoraŭ atingi la veran sanktecon. “Kun tiom multaj kaj tiom grandaj rimedoj ekipita por la savo, estas ĉiuj Kristokredantoj de ĉiu ofico kaj stato vokataj de la Sinjoro al la kompleteco de la sankteco sur ilia propra vojo, en kiu la Patro mem estas kompleta” (“Lumen gentium” 11). (670, 2013)
826 La amo estas la animo de la sankteco, al kiu ĉiuj estas vokataj: “ĝi gvidas kaj animas ĉiujn rimedojn de la sankteco kaj gvidas ilin al la celo” (“Lumen gentium” 42). (1827, 2658)
“Mi komprenis, ke, kiam la eklezio estas korpo kunmetita el diversaj membroj, la plej nobla organo ne rajtas manki al ĝi; mi komprenis, ke ĝi devas havi koron, kio ardas pro amo. Mi komprenis, ke nur la amo povas movi la aliajn membrojn, kaj kiam ĝi estingiĝus, la apostoloj ĉesus prediki la evangelion, kaj la martiroj rifuzus verŝi sian sangon … Mi komprenis, ke la amo ampleksas ĉiujn vokadojn, ke ĝi estas ĉio en ĉio, ke ĝi ampleksas ĉiujn tempojn kaj lokojn … en unu vorto, ke ĝi estas eterna” (s-ta Teresa de la Infano Jesuo, manuscrits autobiografiques B 3v). (864)
827 “Dum Kristo, ‘sankta, senŝulda, senmakula’, ne konis la pekon, sed sola venis
rebonigi la misfarojn de la popolo, ampleksas la eklezio en sia propra sino pekulojn, estas
samtempe sankta kaj ĉiam purigbezona, ĝi tiel iras ĉiam la vojon de la pentofaro kaj renovigo”
(“Lumen gentium” 8)
. Ĉiuj membroj de la eklezio, ankaŭ ties oficistoj, devas konfesi, ke ili
estas pekuloj
. En ĉiuj inter la bona semado de la evangelio ĝis la fino de la tempoj kreskas
ankaŭ la fiherbo de la peko
. La eklezio unuigas pekajn homojn, kiuj ja estas kaptitaj de la
savo de Kriso, sed ests ĉiam ankoraŭ sur la vojo al la sankteco:
“La eklezio estas sankta, ankaŭ se en sia mezo troviĝas pekuloj, ĉar ĝi vivas neniun alian vivon ol tio de la graco. Kie la membroj de la eklezio partoprenas, ili estas sanktigataj, sed kie ili perdas tiun vivon, ili falas en pekon kaj malordon. Kaj tio poste malhelpas la briloforton de la sankteco de la eklezio. En tio ĝi doloras kaj pentofaras por ĝiaj pekoj. El la sango de Kristo kaj el la dono de la Sankta Spirito ĝi havas ja la forton, ĝiajn filojn kaj filinojn denove liberigi de la pekoŝuldo”. (Kredo de la Dipopolo 19). (1173, 2045)
828 Se la eklezio sankt-deklaras kelkajn kredantojn, tio signifas: solene deklaras, ke
tiuj heroeco kaj fidele al la graco vivis la virtojn, agnoskas la eklezio la forton de la Spirito de
la sankteco, kiu estas en ĝi. Ĝi fortigas la esperon de la kredantoj donante al ili la sanktulojn
kiel ekzemploj kaj porpetantoj
. “En la plej malfacilaj situacioj de la eklezia historio staris
en la komenco de la renoviĝo ĉiam sanktuloj” (Cristfieles laici 17,3) (1173, 2045).
829 “Dum la eklezio en la plej beata virgulino Maria jam atingis la perfektecon, en kiu ŝi estas sen makulo kaj sen hautsulketo, la kristkredantaj ankoraŭ klopodas, komplete venki la pekon kaj tiel kreski en la sankteco; kaj pro tio ili levas siajn okulojn al Maria” (“Lumen gentium” 65); en ŝi la eklezio jam estas la tute sankta. (1172, 972)
III • La eklezio estas katolika
830 La vorto “katolika” signifas “ĉion ampleksa” en la senco de “tuta” aŭ “kompleta”. La eklezio estas katolika en duobla senco:
Ĝi estas katolika, ĉar en ĝi Kristo estas prezenta. “Kie estas Kristo Jesuo, tie estas la
katolika eklezio” (s-ta Ignacio el Antioĥia, epististula ad Smyrnaeos 8,2). En ĝi la korpo de
Kristo estas unuigita kun Sia kapo realigita en pleneco
. Ĝi ricevas do de Li “la plenecon de
la rimedoj por la savo” (Ad gentes 6), kiujn Li volis: la ĝustan kaj tutan kredokonfeson, la
kompletan sakramentan vivon kaj la ordinitan servo-oficon en la apostola sukceso. En tiu baza
senco la eklezio estis katolika
jam je la pentekosta tago kaj ĝi tiel restos ĝis la tago de la
reveno de Kristo. (795, 815-816)
831 Ĝi estas katolika, ĉar ĝi estas de kristo sendita al la tuta homarogento
: (849)
“Al la nova popolo de Dio ĉiuj homoj estas vokataj. Pro tio devas tiu popolo resti unu kaj unika kaj disvastiĝi super la tuta mondo kaj tra ĉiuj tempoj. Tiel plenumiĝu la intenco de la volo de Dio, kiu fondis la homan naturon je la komenco kiel unu kaj decidis, fine kolekti Siajn infanojn, kiuj estis disaj, al unueco … Tiu eco de la universeco, kiu signas la popolon de Dio, estas dono de la Sinjoro mem, kun ties helpo la katolika eklezio ageme kaj ĉiam strebas, unuigi la tutan homaron kun ĉiuj siaj bonoj en la unueco de Lia Spirito” (“Lumen gentium” 13). (360, 518)
Ĉiu partoeklezio estas katolika
823 “La eklezio de Kristo estas vere ĉeestanta en ĉiuj legitimaj lokaj komunumoj de la kredantoj, kiuj lige kun siaj paŝtistoj eĉ en la Nova Testamento mem estas nomataj eklezio … En ili estas per la anonco de la evangelio de Kristo kolektataj la kredantoj, en ili estas festata la mistero de la Sinjora Manĝo … En tiuj komunumoj, ankaŭ kiam ili ofte estas malgrandaj kaj malriĉaj aŭ vivas en diasporo, ĉeestas Kristo, per kies forto estas kolektita la unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio” (“Lumen gentium” 26). (814, 811)
833 Sub “partoeklezio” ‒ tio estas precipe la diocezo aŭ la epiarĥio ‒ oni komprenas
komunumon de kristanoj, kiu estas unuigita en la kredo kaj en la saktramentoj kun sia en la
apostola sukceso estanta episkopo
. Tiuj partoeklezioj estas formataj “laŭ la bildo de la tuta
eklezio. En ili kaj el ili konsistas la unu kaj unika katolika eklezio” (“Lumen gentium” 23)
(886)
834 La partoeklezioj estas plensence katolikaj per la komunumo kun unu el ili: kun la eklezio de Romo, “kiu gvidas la presidon de amo” (s-ta Ignacio el Antioĥio, Epistola ad Romanos. 1,1). “Kun tiu eklezio devas pro ĝia precipa rango nepre ĉiu eklezio kongrui, tio signifas la kredantoj de ĉie” (s-ta Ireneo, adversusu haereses 3,3,2; transprenita de la 1-a Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio “Pastor eternus”, Koncilio 2: Denzinger-Schönmetzer 3057). “Post kiam la inkarnita Vorto sobvenis al ni, kredis kaj kredas ĉiuj kristanaj eklezioj de ĉie la grandan eklezion, kiu ĉi tie [en Romo] estas, kiel la unika bazo kaj fundamento, ĉar laŭ la promesoj de la Sinjoro la fortoj de la subtero neniam ĝin venkis” (s-ta Maksimo la konfesanto, opscula theologica et polemica) (882, 1369)
835 “Ni evitu nin, kompreni la universalan eklezion kiel sumo aŭ kvazaŭ kiel pli kaj pli loza unuigo de esence diversaj partoeklezioj. En la pensado de la Sinjoro estas la laŭ vokiĝo kaj sendado universala eklezio, kiu radikas en diversaj kulturejoj, en sociaj kaj homaj ordoj, kaj kiu tiel en ĉiu parto de la mondo akceptas diversajn aper-manierojn kaj eksterajn eprimformojn” (Evangelii nuntiandi 62). La riĉa multeco de ekleziaj ordoj, liturgiaj ritoj, teologiaj kaj spiritaj heredaĵoj, kiu estas propraĵoj de la lokaj eklezioj, “montras la katolikecon de la nedividita eklezio en aparte hela lumo” (“Lumen gentium” 23). (1202)
Kiu apartenas al la katolika eklezio?
836 “Al la katolika unuiĝo de la Dia popolo … estas vokataj ĉiuj homoj. En diversaj manieroj apartenas al ĝi aŭ estas ordigitaj al ĝi ĉiuj katolikaj kredantoj, ĉiuj al Kristo kredantoj, kaj fine ĉiuj homoj ĝenerale, kiuj per la graco de Dio estas vokataj al la savo” (“Lumen gentium” 13). (831)
837 Plene enigitaj en la komunumon de la eklezio estas tiuj, kiuj posedante la spiriton de Kristo akceptas al sia savo ĝian tutan ordon kaj ĉiujn rimedojn ordigitajn en ĝi, kaj kiuj sin ligas per siaj videblaj ordigoj kun Kristo, kiu ilin gvidas per la papo kaj la episkopoj, do per la ligoj de la kredokonfesoj, per la sakramentoj kaj per la eklezia gvidado kaj komunumo. Sed ne savata estas tiu, kiu en la amo ne restas, kiu en la sino de la eklezio ja restas laŭ “la korpo”, sed ne “laŭ la koro”, kvankam tiu estas membro de la eklezio” (“Lumen gentium” 14).
838 “Kun tiuj, kiuj kiel baptitoj estas ornamitaj kun la kristana nomo, sed kiuj ne
konas la plenan kredon, aŭ kiuj ne gardas la unuecon de la komunumo sub la posteulo de
Petro, la eklezio sin scias ligitaj pro diversaj kialoj” (“Lumen gentium” 15). “Kiu kredas je
Kristo kaj rekte et rite ricevis la bapton, per tio estas en certa, tamen ankoraŭ ne kompleta
komunumo kun la katolika eklezio” (Unitatis redintegratio 3). La komunumo kun la
ortodoksaj eklezioj estas tiom profunda, “ke al ĝi mankas nur malmulte, por atingi tiun
plenecon, kiu rajtigas komunan celebradon de la eŭkaristio” (Paŭlo la 6-a, Alparolo de la 14-a
de decembro 1975)
.
La eklezio kaj la ne-kristanoj
839 “Tiuj finfine, kiuj ankoraŭ ne ricevis la evangelion, estas ordigitaj al la popolo de Dio diversmaniere” (“Lumen gentium” 13):
La rilato de la eklezio al la juda popolo. La eklezio, la Di-popolo en la Nova Interligo,
profundiĝanta en sian propran misteron malkovras ĝian kunligon kun la juda popolo
, “al
kiu Dio, nia Sinjoro, unue parolis” (Meslibro Romana, Sankta Vendredo 13: Grandaj porpetoj
6). Diference de la aliaj nekristanaj religioj la juda kredo estas jam respondo al la revelacio de
Dio en la Malnova Interligo. La juda popolo posedas “la filecon, la gloron, la ligoordojn, al ĝi
estas donata la leĝo, la Diservo kaj la promesoj, ili havas la patrojn, kaj laŭ la karno devenas el
ili Kristo” (Rom 9,4-5 BIB), ĉar “nerevokeblaj estas la donacoj kaj la vokado de Dio” (Rom
11,29 BIB). (856, 63, 147)
840 Kiam oni rigardas al la estonteco, tiam la Diopopolo de la Malnova Interligo kaj la nova popolo de Dio havas similajn celojn: La alveno (aŭ la reveno) de la Mesio. Je unuflanko estas atendata la reveno de la mortinta kaj resurektinta Mesio, kiu estas agnoskita kiel Sinjoro kaj Filo de Dio; aliflanke oni atendas por la fino de la tempoj la venon de la Mesio, kies trajtoj restas kaŝitaj – atendado, kiu ja estas akompanata per la dramo de la nekono aŭ miskono de Jesuo Kristo.
841 La rilatoj de la eklezio al la muslimoj. “Sed la savointenco ampleksas ankaŭ
tiujn, kiuj agnoskaj la kreinton, inter ili precipe la muslimoj, kiuj konfesas la tenadon de la
kredo de Abraham kaj kiuj kun ni adoras la unikan Dion, la mizerikordan, kiu juĝos la homojn
je la Lasta Tago” (“Lumen gentium” 16)
.
842 La ligo de la eklezio kun la nekristanaj religioj unue kuŝas en la komuna origino kaj cele de la homara gento. (360)
“Ĉiuj popoloj ja estas unu komunumo kaj havas unu originon, ĉar Dio lasis loĝi la tutan homaram genton sur la tuta vizaĝo de la tero, ili havas ankaŭ unu lasta celo, Dion, kies providenco, atesto de la boneco kaj savodecidoj etendiĝas super ĉiuj, ĝis kiam la elektitaj en la Sankta Urbo … estos unuigitaj” (Nostra aetate 1)
843 La eklezio agnoskas ĉe la aliaj religioj, ke ili serĉas Dion, ankaŭ se nur “en ombroj
kaj bildoj”. Li estas por ili ankoraŭ nekonata, sed tamen proksima, ĉar Li donas al ĉiuj vivon,
spiron kaj ĉion, kaj ĉar Li volas, ke ĉiuj homoj estu savataj. Tiel la eklezio rigardas ĉion, kia
vero kaj bono troviĝas en la religioj, “kiel donita kiel preparo por la evangelio kaj kiel donita
de Tiu …, kiu iluminas ĉiun homon, ke li finfine havu la vivo” (“Lumen gentium” 16)
. (28,
836)
844 Sed la religia sinteno de la homoj montras ankaŭ limojn kaj erarojn, kiuj misbildas Dion: (29)
“Trompitaj de la malbono, la homoj … estiĝis ofte vantaj en siaj pensoj kaj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon pli servante al la kreitaro ol al la Kreinto, aŭ ili estas elmetataj al la plej ekstrema senespereco vivantaj kaj mortantaj sen Dio en ĉi tiu mondo” (“Lumen gentium” 16)
845 Por denove unuigi ĉiujn Siajn infanojn, kiujn la peko dividis kaj gvidis en erarojn,
la Patro volis voki la tutan homaron en la eklezion de Sia Filo. La eklezio estas la loko, sur kiu
la homaro retrovu sian unuecon kaj sian savon. Ĝi estas la “repacigita mondo” (s-ta
Augusteno, de sermone Domini in monte 96,7,9). Ĝi estas la ŝipo, “kiu sekure veturas sur alta
lago, kun la veloj ĉe la masto de la kruco, kiuj ŝveliĝas en la ŝtormo de la Sankta Spirito” (s-ta
Ambrosio, de virginitate 18,119). Laŭ alia de la ekleziaj patroj ŝatata bildo ĝi estas
reprezentata per la Arkeo de Noa, kiu sola savas el la diluvo
.
“Ekster la eklezio nenia savo”
846 Kiel estas komprenebla tiu eldiro ofte ripetata de la ekleziaj patroj? Positive formulite ĝi eldiras, ke ĉiu savo venas de Kristo, la Kapo, per la eklezio, kiu estas Lia Korpo.
“Apogita sur la Sankta Skribo kaj la Tradicio instruas [la koncilio], ke tiu planita eklezio estas necesa por la savo. Ĉar la unu Kristo estas peranto kaj vojo al la savo, kiu fariĝas prezenta en Sia Korpo, kiu estas la eklezio. Li mem akcentas per klaraj vortoj la neceson de la kredo kaj de la bapto, kaj Li mem fortigas la neceson de la eklezio, en kiu la homoj eniras per la bapto kiel per pordo. Pro tio tiuj homoj ne povas esti savataj, kiuj ja klare scias, ke la katolika eklezio estas fondita kiel necesa de Dio per Jesuo Kristo, sed kiuj ne eniras en ĝin aŭ ne volas pacienci” (“Lumen genium 14). (161, 1257)
847 Tiu konstato ne rilatas al tiuj, kiuj sen kulpo ne konas Kriston kaj Lian eklezion:
“Kiu ja sen kulpo ne konas la evangelion de Kristo kaj Lian eklezion, sed serĉas kun sincera koro Dion kaj
ties volon ekkonitan per la voko de la scienco sub la influo de la graco kaj klopodas tion plenumi en siaj
agoj, povas atingi la eternan savon” (“Lumen genium 16)
.
848 “Se nun Dio homojn, kiuj ne konas la evangelion sen propra ŝuldo, scias gvidi al
la kredo sur vojoj, kiujn Li scias, sen kio estas ‘neeble’, al Li ‘plaĉi’
, tamen kuŝas sur la
eklezio la neceso kaj samtempe la sankta rajto de la anonco de la evangelio (Ad gentes 7) al
ĉiuj homoj. (1260)
La misio – postulo de la katolikeca de la eklezio
849 La komisio por la misio. “De Dio sendita al la gentoj, la eklezio devas esti la ĉion-ampeksa sakramento de la savo. Tiel ĝi laŭ la interna postulo de sia propra katolikeco kaj obeante la komision de sia fondinto klopodas anonci la evangelion al ĉiuj homoj (Ad gentes 1): “Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo” (Mat 28,19-20 BIB). (738, 767)
850 Origino kaj celo de la misio. La misia komision de la Sinjoro originas en la
eterna amo de la Plejsankta Trinitato: “La pilgrima eklezio estas lasence misia [tio signifas
survoje kiel sendito], ĉar ĝi mem derivas sian originon el la senditeco de la Filo kaj el l
senditeco de la Sankta Spirito laŭ la plano de Dio la Patro” (Ad gentes 2). La lasta celo de la
misio estas, partoprenigi la homojn en la komunumo, kiu ekzistas inter la patro kaj la Filo en
la Spirito de la amo
. (257, 730)
851 La motivo de la misio estas la amo de Dio al ĉiuj homoj. El ĝi la eklezio de ĉiam
ĉerpis la devon kaj la forton de la misia fervoro, ĉar “la amo de Kristo nin devigas …” (2 Kor
5,14 BIB)
. Dio ja volas, “ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero” (1 Tim
2,4 BIB). Dio volas, ke ĉiuj per la scio de la vero estu savataj. La savo troviĝas en la vero. Kiu
obeas al la impulso de la Spirito de la vero, jam estas survoje al la savo; sed la eklezio, al kiu
estas konfidata tiu vero, devas renkonti al la sopiro de la homo kaj ĝin porti al li. La eklezio
devas esti misia, ĉar ĝi kredas je la ĉionampleksa savodecido. (221, 429, 74, 217, 2104, 890)
852 La vojo de la misio. “La Sankta Spirito estas vere la ĉefpersono por la tuta eklezia senditeco” (Roma Meslibro 21). Li kondukas la eklezion sur la misiajn vojojn. Ĝi “mem daŭrigas la sendadon de Kristo, kiu estis sendita alporti al la malriĉuloj la evangelion, kaj Li disvolvas ĝin tra la historio. Pro tio ĝi devas sub la gvidado de la Spirito de Kristo iri la saman vojon, kiun iris Kristo, tio estas la vojo de la malriĉeco, de la obeado, de la servado kaj de la mem-ofero ĝis la morto, el kiu Li per Sia resurekto eliris kiel venkinto (Ad gentes 5). “La sango de la kristano estas semo” (Tertullian, apologeticus 50,13) (2044, 2473)
853 Sed sur ĝia pilgrimvojo la eklezio ankaŭ spertas, “kiel granda estas la distanco
inter la mesaĝo proklamita de ĝi kaj la malforteco de tiuj, al kiuj la evangelio estas konfidata”
(Gaudium et spes 43,6). Nur sur la “vojo de la pentofaro kaj de la renoviĝo” (“Lumen
gentium” 8), “antaŭirante sur la mallarĝa vojo de la kruco” (Ad gentes 1) la Dipopolo povas
disvastigi la regnon de Kristo
. “Sed kiel Kristo plenumis la verkon de la elaĉeto en
malriĉeco kaj persekutado, tiel [ankaŭ] la eklezio estas vokata, iri la saman vojon, por disdoni
al la homoj la fruktojn de la savo” (“Lumen gentium” 8). (1438, 2443)
854 En sia senditeco “iras la eklezio … komune la vojon kun la tuta homaro kaj
spertas la saman teran sorton kiel la mondo kaj estas kvazaŭ la fermentaĵo kaj la animo de la
homa socio renovigenda en Kristo kaj tansformenda en la familion de Dio” (Gaudium et spes
40,2). Do la misio postulas paciencon. Ĝi komenciĝas per la anuncado de la evangelio al la
popoloj kaj grupoj, kiuj ankoraŭ ne kredas je Kristo
; ĝi pluiras en la starigo de kristanaj
komunumoj, kiuj devas esti “signoj de la ĉeesto de Dio en la mondo” (Ad gentes 15), kaj en la
fondado der lokaj eklezioj
. Tiuj bezonas okazintaĵon de la inkulturigo, per kio la evangelio
estas enplantata en la kulturojn de la popoloj
, kaj restas ĉiam ankaŭ la tasko travivi
malsukcesojn. “Rilate al la homoj, komunumoj kaj popoloj ĝi nur paŝ-paŝe ilin trapenetras, kaj
tiel ĝi surprenas ilin en la katolikan plenecon” (Ad gentes 6). (2105, 1204)
855 La misio de la eklezio bezonas la klopodon pri la unueco de la kristanoj
. “Ĵus
la skismoj de la kristanoj estas por la eklezio obstaklo, ke ĝi efikigu ĝian plenecon de la
katolikismo en tiuj filoj, kiuj ja apartenas al ĝi per la bapto, sed kiuj tamen estas dividitaj de
ĝia plena komunumo. Ja, tiel ankaŭ por la eklezio fariĝas pli malfacile, sub ĉiu aspekto
esprimi la plenecon de la katolikismo en la realeco de la vivo” (Unitatis redintegratio 4).
(821)
856 La misia tasko bezonas respektoplenan dialogon kun tiuj, kiuj ankoraŭ ne
akceptas la evangelion
. La kredantoj povas por si mem ion gajni el tiu dialogo ekkonnate
ĉion tion pli bone, “kio ĉiam en vero kaj graco iamaniere troviĝas jam ĉe la paganoj per
maniero de kaŝita ĉeesto de Dio” (Ad gentes 9). Kiam la kredantoj anoncas al ili la ĝojan
anoncon, kion ili ankoraŭ ne konas, ili faras tion por fortigi, kompletigi kaj altigi la veron kaj
bonon, kiun Dio jam disvastigis inter la homoj kaj popoloj, kaj por purigi tiujn homojn de
eraroj kaj malboneco “por la gloro de Dio, por la malhonoro de la satano kaj por al beateco de
la homo” (Ad gentes 9). (839, 843)
IV • La eklezio estas apostola
857 La eklezio estas apostola, ĉar ĝi estas fondita sur la apostoloj, kaj tio en triobla senco:
– ĝi estas kaj restas konstruita “sur la fundamento de la apostoloj” (Efe 2,20 BIB)
, sur
la atestantoj mem elektitaj kaj elsenditaj de Jesuo
.
– ĝi konservas kun la asisto de la Spirito la instruon
en ĝi loĝanta, la kredoheredaĵon
kaj la sanajn principojn de la apostoloj, kaj ĝi ilin pludonas.
– ĝi plue ĝis la reveno de Kristo estas instruata, sanktigata kaj gvidata de la apostoloj – kaj tio okazas per tiuj, kiuj posteulas al la apostoloj en ilia paŝtista ofico: La episkoparo, “al kiu asistas la sacerdotoj en unueco kun la posteulo de Petro, la plej supera paŝtisto de la eklezio” (Ad gentes 5) (75, 171, 880)
“Vi estas la eterna Paŝtisto, kiu ne forlasas Sian gregon, Vi gardas ĝin ĉiam per Viaj sanktaj apostoloj. Vi donis ilin al la eklezio kiel paŝtistoj, por ke ili ĝin gvidu kiel anstataŭantoj de Via Filo (Meslibro Romano, prefacio de la apostoloj)
La sendado de la apostoloj
858 Jesuo estas la Sendito de la patro. Tuj je la komenco de Sia agado “Li alvokis
tiujn, kiujn Li mem volis; …, kaj Li elektis dek du, kiujn Li nomis apostoloj, por ke ili estu
kun Li, kaj por ke Li dissendu ilin por prediki” (Mar 3,13-14 BIB). Sekve ili estas Liaj
“senditoj” [greke “apostoloj”]. En ili Li daŭrigas Sian senditeco; “kiel la Patro sendis min, tiel
ankaŭ mi vin sendas”. (Joh 20,21 BIB)
. La servo de la apostoloj pluen kondukas la
senditecon de Kristo: “kiu vin akceptas, tiu min akceptas”, Li diras al la dudeko. (Mat 10,40
BIB)
. (551, 425, 1086)
859 Jesuo inkludas la apostolojn en la sendadon ricevita de la Patro. Kiel la Filo
“nenion povas fari per Si mem” (Joh 5,19. 30 BIB), sed ricevas ĉion de la Patro, kiu Lin
sendis, tiel la senditoj de Jesuo povas nenion fari sen Li
, de kiu ili ricevis la misio-komision
kaj la forton, plenumi ĝin. La apostoloj de Kristo do scias, ke ili estas rajtigitaj kiel “servantoj
de la Nova Interligo” (2 Kor 5,20 BIB), “servantoj de Dio” (2 Kor 6,4 BIB), “senditoj anstataŭ
Kristo” (2 Kor 5,20 BIB), “servantoj de Kristo … kaj administrantoj de la misteroj de Dio” (1
Kor 4,1 BIB). (676)
860 En la komisio de la apostoloj kuŝas netransigebla tasko: esti elektitaj testantoj de
la resurekto de la Sinjoro kaj esti fundamentoj de la eklezio. Samtempe kuŝas en tiu komisio
ankaŭ transigebla tasko. Kristo promesis al ili, resti ĉe ili ĝis la fino de la tempoj
. Tial
“daŭros tiu Dia senditeco, kiu estis konfidita de Kristo al la apostoloj. … ĝis la fino de la
mondo, ĉar la de ili tradiciita evangelio estas por ĉiuj tempoj fundamento por la eklezio en ĉiuj
tempoj” (“Lumen gentium” 20). (642, 765, 1336)
La episkopoj estas posteuloj de la apostoloj
861 La apostoloj “transigas, por ke post ilia morto la al ili transigita tasko estu daŭrigata, al siaj senperaj kunlaborantoj kvazaŭ laŭ maniero de testamento la taskon, plenumi kaj stabiligi la verkon komencitan de ili, atenti al la tuta grego, en kiun la Sankta Spirito ilin metis, por ke ili fariĝu la eklezio de Dio. Pro tio ili instalis tiajn virojn kaj ordonis, ke post ties morto transprenu ties servon aliaj elprovitaj viroj” (“Lumen gentium” 20). (77, 1087)
862 “Kiel do la ofico daŭras, kiu de la Sinjoro en unika maniero estis donitaj al Petro, la unua de la apostoloj, ke li transdonu tiun oficon al sia posteulo, tiel ankaŭ daŭras la apostola ofico, paŝti la eklezion, ofico, kio de la sankta ordo de la episkopoj ĉam devas esti plenumata”. Pro tio instruas la eklezio, “ke la episkopoj pro Dia instalo plenumas la lokon de la apostoloj kiel paŝtistoj de la eklezio; kiu ilin aŭdas, aŭdas Kriston, kaj kiu ilin malestimas, malestimas Kriston kaj tiun, kiu Kriston sendis” (“Lumen gentium” 20). (880, 1556)
La apostolado
863 La tuta eklezio estas apostola en la senco, ke ĝi per la posteuleco de la sankta Petro kaj de la apostoloj restas en la vivokomuneco kaj en la kredokomuneco kun sia origino. La tuta eklezio estas apostola ankaŭ en la senco, ke ĝi estas “sendita” en la tutan mondon. Ĉiuj membroj de la eklezio partoprenas en tiu senditeco, kvankam en diversaj manieroj. “La kristana voko estas laŭ sia naturo ankaŭ voko al apostolado”. Kiel “apostolado” oni nomas “ĉiun agadon de la mistika korpo”, kiu celas “la tutan mondon … ordigi al Kristo” (Apostolicam actuositatem 2). (900, 2472)
864 “Ĉar Kristo sendita de la Patro estas fonto kaj origino de la tuta apostolado de la
eklezio, ne povas esti alie ol ke la frukteco de la apostolado” ‒ fare la ordigitaj oficistoj kiel la
laikoj ‒ dependas de ilia unuiĝo kun Kristo” (Apostolicam actuositatem 4)
. Laŭ la vokiĝoj,
la postuloj de la tempo kaj laŭ la multecaj taskoj de la Sankta Spirito havas la apostolado la
plej diversajn formojn. Sed ĉiam estas la amo, kiu ĉerpas precipe el la eŭkaristio, “kvazaŭ la
animo de la tuta aostoleco” (Apostolicam actuositatem 3). (828, 824, 1324)
865 La eklezio estas la unu, sankta, katolika kaj apostola en sia plej profunda, lasta
identeco, ĉar en ĝi jam ekzistas “la ĉiela regno”, “la regno de Dio”
; en tiu identeco la
eklezio estos perfekta je la fino de la tempoj. Tio venis en la persono de Kristo, kaj en la koroj
de tiuj, kiuj estas membrigitaj en Li, ĝi mistere kreskas ĝis ĝia fintempa kompleteco. Tiam
ĉiuj homoj, kiuj estas elaĉetitaj kaj kiuj fariĝis sanktaj kaj senriproĉaj antaŭ Dio
, estos
kolektitaj kiel la unika popolo de Dio, kiel “la edzino de la ŝafido”
, la sankta urbo
Jerusalem, [kiu] venas de la ĉielo el Dio plenigita de la gloro de Dio”
. “La muro de la urbo
havas dek du fundamentajn ŝtonojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la
Ŝafido” (Apo 21,14 BIB).
Mallonge
866 La eklezio estas u n u : Ĝi havas nur unu Sinjoron, konfesas nur unu
kredon, eliras el unu sola bapto, formas nur unu korpon, estas animata de
unu sola Spirito kaj al unu sola espero
; kiam tio iam estos plenigita, tiam
ĉiuj dividitecoj estos venkitaj.
867 La eklezio estas s a n k t a : La sankta Dio estas ĝia aŭtoro; Kristo, ĝia fianĉo, fordonis Sin por ĝi por sanktigi ĝin; La Spirito de la sankteco ĝin vivigas. Al ĝi ja ankaŭ apartenas pekuloj, tamen ĝi estas “la senpeka, kiu konsistas el pekuloj”. En la sanktuloj brilas ĝia sankteco; en Maria ĝi estas jam komplete sankta.
868 La eklezio estas k a t o l i k a : Ĝi anoncas la tutan kredon; ĝi havas kaj donas la plenecon de la savrimedoj; ĝi estas sendita al ĉiuj popoloj; ĝi ampleksas ĉiujn tempojn; ĝi estas “esence misia” (Ad gentes 2)
869 La eklezio estas a p o s t o l a : ĝi estas konstruita sur firmaj fundamentoj:
sur la “dekdu apostoloj de la ŝafido”; ĝi estas nedetruebla
; ĝi estas
neerareble tenita en la vero; Kristo ĝin gvidas per Petro kaj la aliaj apostoloj,
kiuj estas ĉe ĝi en siaj posteuloj, la papo kaj la epikoparo.
870 “La unu sola eklezio de Kristo, kiun ni konfesas en la kredokonfeso kiel unu, sankta, katolika kaj apostolika, … estas realigita en la katolika eklezio, kiu estas gvidata de la posteulo de Petro kaj kun li de la episkopoj de la komunumo, ankaŭ se ekster ĝia strukturo troviĝas multspecaj elementoj de la sankteco kaj vero” (“Lumen gentium” 8).
ALINEO 4 • LA KRISTANAJ KREDANTOJ –
HIERARKIO, LAIKOJ, ORDENANOJ
871 “Kredantoj estas tiuj, kiuj estas membrigitaj per la bapto de Kristo, kiuj estas
faritaj popolo de Dio, kaj tiel ili partopreniĝis siamaniere en la sacertota, profeta kaj reĝa
oficoj de Kristo; ili estas laŭ sia propra stato vokitaj al la agado de la senditeco, kiun Dio
konfidis al la eklezio por agi en la mondo” (Codex Juris Canonici, kanono 204, § 1)
(1268-1269, 782-786)
872 “Inter ĉiuj kredantoj pro ilia renaskiĝo en Kristo konsistas vera egaleco en ilia
digno kaj agado, surbaze de kio ĉiuj kunagas en la konstruado de la korpo de Kristo depende
de ilia propra pozicio kaj tasko” (Codex Juris Canonici CIC, kanono 208)
. (1934, 794)
873 Eĉ la diferencoj, ekzistantaj laŭ la volo de la Sinjoro inter la membroj de Sia Korpo, servas al ties unueco kaj senditeco. Ĉar “en la eklezio ekzistas diverseco de la servo, sed unueco de la senditeco. Al la apostoloj kaj ties posteuloj estas transdonita de Kristo la ofico, instrui, sanktigi kaj gvidi en Lia nomo kaj en Lia plenpovo. La laikoj, kiuj partoprenas ankaŭ en la sacerdota, profeta kaj reĝa oficoj de Kristo, alie realigas en la eklezio kaj en la mondo sian propran parton en la senditeco de la tuta popolo de Dio” (Apostolicam actuositatem 2). “En ambaŭ grupoj [klerikoj kaj laikoj] estas kredantoj, kiuj per la … konfesado al la evangeliaj konsilioj … sin dediĉas al Dio kaj servas al la savigsendado de la eklezio” (Codex Juris Canonici, kanono 207, § 2).1 (814, 1937)
I • La hierarkia konstitucio de la eklezio
Kial la eklezia ofico?
874 Kristo mem estas la aŭtoro de la ofico en la eklezio. Li ĝin instalis kaj donis al ĝi la plenpovo kaj senditeco, etendiĝon kaj celon. (1544)
“Kristo, la Sinjoro, por paŝti la popolon de Dio kaj por ĝin daŭre multigi, instalis diversajn servojn, kiuj celas al la bonfarto de la tuta Korpo. Ĉar la servistoj, kiuj disponas pri sanktaj plenpovoj, servas al siaj fratoj, por ke ĉiuj, kiuj apartenas al la popolo de Dio … atingu la savon” (“Lumen gentium” 18)
875 “Kiel ili kredos al tiu, de kiu ili nenion aŭdis? Kiel ili aŭdos, kiam neniu proklamas? Sed kiel iu predikos, se li ne estas sendita?” (Rom 10,14-15 BIB). Neniu, neniu unuopulo kaj neniu komunumo, povas proklami al si mem la evangelion. “Do la fido venas per aŭdado” (Rom 10,17 BIB). Neniu povas doni al si mem la taskon kaj la senditecon proklami la evangelion. La de la Sinjoro sendito ne parolas kaj ne agas en sia propra aŭtoritato, sed el la aŭtoritato de Kristo; Li parolas al la komunumuo ne kiel unu de ties membroj, sed en la nomo de Kristo. Nenio povas doni al si mem la gracon; ĝi devas esti donata kaj oferata. Tio antaŭkondiĉas servistojn de la graco, kiuj estas rajtigitaj de Kristo. De Li akceptas la episkopoj kaj sacerdotoj la senditecon kaj la plenpovon [de sankta potenco], “agi en la persono de Kristo la Kapo” [in persona Christi Capitis], de Li ricevas la diakonoj la forton, en komuno kun la episkopo kaj ties presbiteraro servi al la popolo de Dio en la “diakoneco” de la liturgio, de la Vorto kaj de la amo. Tiun oficon, en kiu la de Kristo senditoj el la Dia graco tion faras kaj donas, kio ili ne povas fari kaj doni el si mem, la tradicio de la eklezio nomas “sakramento”. La servo-ofico estas transdonata en la eklezio per propra sakramento. (166, 1548, 1536)
876 Kun la sakramenta naturo de la eklezia ofico kunligiĝas interne ties
servokaraktero. Ĉar la oficantoj tute dependas de Kristo, kiu donas la sendadon kaj la
plenpovon, ili estas vere “servoj de Kristo”
laŭ la bildo de Kristo, kiu libervole akceptis
tiun “formon de sklavo” (Fil 2,7 BIB). Ĉar la vorto kaj la graco, kies servistoj ili estas, ne
venas de ili, sed de Kristo, kiu ilin konfidis al ili, ili sin faru libervole al sklavoj
(1551, 427)
877 Same apartenas al la sakramenta naturo de la eklezia servo-ofico ties kolegia
karaktero. Jam je la komenco de sia agado la Sinjoro Jesuo instalis la dekdu kiel “la ĝermoj
de la nova Izraelo kaj samtempe kiel origino de la sankta hierarĥio (Ad gentes 5). Kune
elektitaj, ili ankaŭ kune estas sendataj; ilia frata unueco staras en la servo de ĉiuj kredantoj; ili
estu kvazaŭ rebrilo kaj atesto de la komuneco de la Dia Persono
. Tial ĉiu episkopo faras
sian servon en la episkoparo en komuneco kun la episkopo de Romo, la posteulo de la sankta
Petro kaj la kapo de la episkoparo; analoge laboras la sacerdotoj en la presbiteraro de la
diocezo sub la gvidado de sia episkopo. (1559)
878 Al la sakramenta naturo de la eklezia servoofico apartenas ankaŭ ties persona
karaktero. Kvankam la servistoj de Kristo komune agas, ili agas ĉiam ankaŭ persone. Ĉiu
estas persone vokita: “Sed vi sekvu min!” (Joh 21,22 BIB)
, por esti en la komuna senditeco
persona atestanto, kiu estas persone responsa al tiu, kiu lin sendas. Li laboras “en ties persono”
kaj por personoj. “Mi baptas vin en la nomo de la Patro …”; “mi absolvas vin …” (1484)
879 La sakramenta servo en la eklezio do estas servo, kiu estas farata en la nomo de Kristo. Ĝi havas personan karakteron kaj kolegan formon. Tio estas konfirmata en la rilatoj inter la episkoparo kaj ties kapo, la posteulo de la sankta Petro, kaj en la rilato inter la pastorala respondeco de la episkopo por sia partoeklezio kaj la komuna zorogo de la episkoparo por la tuta eklezio.
La episkoparo kaj ties kapo, la papo
880 Kiam Kristo instalis la dekduon, Li [ilin] instalis laŭ maniero de kolegio aŭ de daŭra alianco, al ties pinto Li starigis Petron, la elektiton el ilia mezo (“Lumen gentium” 19). “Kiel laŭ la decido de la Sinjoro la sankta Petro kaj la aliaj apostoloj estigis unikan apostolan kolegion, tiel estas sammaniere ligitaj inter si la Roma episkopo, la posteulo de Petro, kaj la episkopoj, la posteuloj de la apostoloj”. (1484)
881 La Sinjoro unuike faris Simonon roko de la eklezio, al kiu Li donis la nomon
Petro. Li transdonis al Petro la ŝlosilojn de la eklezio
kaj faris lin paŝtiston de la tuta
grego
. “Sed klaras, ke tiu ofico de la ligado kaj malligado, kio estis transdonita al Petro,
ankaŭ estas transdonita al la apostolaro ligita kun sia kapo” (“Lumen gentium” 22). Tiu
paŝtista ofico de Petro kaj de la aliaj apostoloj apartenas al la bazoj de la eklezio. Ĝi estas
daŭre gvidata de la episkopoj sub la primato de Petro. (553, 642)
882 La papo, la episkopo de Romo kaj posteulo de la sankta Petro, estas “la ĉiama kaj videbla principo kaj fundamento por la unueco de la multeco kaj de la episkopoj kaj de la kredantoj” (“Lumen gentium” 23). “La Roma episkopo havas el sia ofico, ke li estas la reprezentanto de Kristo, de la paŝtisto de la tuta eklezio, la plenan, plej altan kaj ĝeneralan plenpovon super la tuta eklezio …, kiun li ĉiam povas eluzi libere” (“Lumen gentium” 22). (834, 1369, 837)
883 “Sed la kolegio aŭ la korporacio de la episkopoj havas nur aŭtoritaton, kiam ĝi estas komprenata kune kun la Roma episkopo …, kiu estas ties kapo”. Sub tiu kondiĉo estas tiu kolegio “same … portanto de la plej alta kaj plena potenco rilate al la tuta eklezio … Sed tiu potenco povas estis uzata nur kun la konsento de la Roma episkopo” (“Lumen gentium” 22).
884 “Sian potencon rilate la tut-eklezio praktikas la episkoparo solene sur ekumena koncilio” (Codex Iuris Canonici CIC canono 337, § 1). “Ekumena koncilio neniam ekzistas, se ĝi ne estas konfirmita aŭ minimume agnoskita de la posteulo de Petro” (“Lumen gentium” 22).
885 “Estante kunmetita el multaj tiu kolegio videblas la multecon kaj universalecon de la popolo de Dio, estante kolektita sub unu kapo ĝi videblas la unuecon de la grego de Kristo” (“Lumen gentium” 22).
886 “Ĉiu episkopo estas videbla principo kaj fundamento de la unueco de la
partoeklezioj” (“Lumen gentium” 23). Kiel tiaj “[ili] praktikas … siajn paŝtistajn oficojn super
la al ili konfiditja partjo de la popolo de Dio” (“Lumen gentium” 23) estante subtenitaj de la
episkopoj kaj diakonoj. Sed kiel membro de la episkoparo ĉiu el ili partoprenas en la zorgo por
ĉiuj eklezioj
. La episkopoj unue tion praktikas “gvidante bone sian eklezion kiel parton de
la tuteklezio”. Per tio ili partoprenas “efike al la bonfarto de la tuta mistika korpo, kiu ja estas
la korpo de la eklezioj” (“Lumen gentium” 23). Tiu zorgo etendiĝu precipe sur la
malriĉuloj
, sur la pro la kredo persekutitoj kaj sur la misiistoj, kiuj laboras sur la tuta tero.
(1560, 833, 2448)
887 La najbaraj kaj kulture homogenaj partoeklezioj formas ekleziajn provincojn aŭ
grandajn unuojn, kiuj estas nomataj patriarkejoj aŭ regioj
. La episkopoj de tiuj unuoj povas
sin kolekti en sinodoj aŭ provinciaj koncilioj. “Same la episkoparoj povas hodiaŭ helpi varie
kaj fruktoplene, por ke la kolegia sinteno estu kondukata al konkretaĵoj” (“Lumen gentium”
23).
La instru-ofico (85-87, 2032-2040)
888 Kun la sacerdotoj, siaj kunlaborantoj, la episkopoj havas kiel “unua tasko, …
anonci al ĉiuj la ĝojan mesaĝon de Dio” (Presbyterorum ordinis 4), kiel la Sinjoro tion
ordonis
. Ili estas “heroldoj de la kredo, kiuj gvidas novajn disĉiplojn al Kristo, kaj
aŭtentikaj, t.e. kun la aŭtoritato de Kristo ekipitaj instruistoj” (“Lumen gentium” 25) (2068)
889 Por konservi la eklezion en la pureco de la kredo tradiciita de la apostoloj, Kristo,
kiu ja estas la vero, volis partoprenigi Sian eklezion en Sia propra neeripoveco. Per la
“supernatura kredosenco” la Dia popolo neperdeble tenas la kredon sub la viva instruofico de
la eklezio
. (92)
890 La senditeco de la instru-ofico estas ligita kun la definitiva karaktero de la interligo, kiun Dio en Kristo faris kun Sia popolo. La instru-ofico devas protekti la popolon kontraŭ aberacioj kaj kredomalfortoj kaj garantii al ĝi la objektivajn eblecojn, konfesi la originan kredon libere de eraroj. Estas la pastorala tasko de la instru-ofico, atenti, ke la popolo de Dio restu en la liberiga vero. Al la plenigo de tiu servo Kristo donis al la paŝtistoj la karismon de la neeraripovo en demandoj de la kredo kaj de la moroj. Karimsmon oni povas praktiki diversmaniere. (851, 1785)
891 “Tiun neeraripovon … posedas surbaze de Sia ofico la Roma episkopo, la kapo de
la kolegio de la episkopoj, kiam li kiel plej supera paŝtisto kaj instruisto de ĉiuj Kristo-kredantoj, kiu firmigas siajn fratojn, proklamas en definitiva ago dogmon pri la kredo aŭ pri la
moroj … La neeraripovo promesita al la eklezio enestas ankaŭ en la korporacio de la
episkopoj, kiam ili praktikas la plej superan instru-oficon kune kun la posteulo de Petro”,
precipe sur ekumena koncilio (“Lumen gentium” 25)
. Kiam la eklezio per sia plej supera
instru-ofico ion “kiel de Dio revelaciitan” kaj kiel instruon de Kristo “prezentas kiel
kredendan” (“Dei Verbum” 10), la kredantoj devas “tiajn difinojn en kredoobeo akcepti”
(“Lumen gentium” 25). Tiu neeraripovo etendiĝas tiom, kiom la kredoheredaĵo de la Dia
revelacio
etendiĝas. (84)
892 Tiu Dia subteno estas donata al la posteuloj de la apostoloj, kiuj en komuneco kun la posteulo de Petro instruas, kaj precipe al la episkopo de Romo, la paŝtisto de la tuta eklezio. Tio validas ankaŭ, kiam ili ne faras neerareblan difinon, kaj kiam ili ne difinas definitive, sed kiam okaze de la praktikado de la ordinara instru-ofico ili prezentas decidon, kiu gvidas al pli bona kompreno de la revelacio en demandoj de la kredo kaj moroj. Al tiaj aŭtentikaj instruoj devas la kredantoj “obei … per religia obeo de la volo kaj de la racio” (“Lumen gentium” 25). Tia obeado ja diferencas de la kredo-obeo, sed ĝi subtenas ĝin.
La sanktiga ofico
893 “La episkopo estas ankaŭ … ‘administranto de la graco de la plej alta sacerdoteco’, precipe en la eŭkaristio, kiun li mem ofertas” aŭ per la sacerdotoj, liaj kunlaborantoj “ofertigas” (“Lumen gentium” 26). La eŭkaristio estas ja la vivocentro de la partoeklezio. La episkopo kaj la sacerdotoj sanktigas la eklezion per sia prego kaj sia laboro, per la servo de la vorto kaj per la sakramentoj. Ili sanktigas ĝin per sia ekzemplo, ne kiel “regantoj” de la “komunumoj”, sed kiel “modeloj de la prego” (1 Pet 5,3 BIB). Tiel ili “kune kun la grego al ili konfidata atingos la eternan vivon” (“Lumen gentium” 26). (1561)
La gvid-ofico
894 “La episkopoj gvidas partoekleziojn, kiuj estas konfiditaj al ili, ĉar ili estas
anstataŭantoj kaj senditoj de Kristo per konsiloj, konsolaj vortoj kaj ekzemploj (“Lumen
gentium” 26). Sed tiujn aŭtoritatojn ili devas praktiki por la konstruo de la komunumoj en la
animo de la servado, kio estas la spirito de la majstro
. (801)
895 “Tiu plenpovo, kiun la episkopoj en la nomo de Kristo persone praktikas, estas la propra, ordena kaj senpera plenpovo, ankaŭ se ties plenumo finfine estas regulata de la plej alta aŭtoritato de la eklezio” (“Lumen gentium” 27). Sed oni ne rajtas konsideri la episkopojn nur vikarioj de la papo, ĉar la ordena senpera aŭtoritato de la papo super la tuta eklezio ne neniigas la propran aŭtoritaton de la episkopoj, sed ilin kontraŭe fortigas kaj protektas. Tamen la episkopoj praktiku sian aŭtoritaton en komuneco kun la tuta eklezio sub la gvidado de la papo. (1558)
896 En la praktikado de la paŝtista ofico servu por la episkopo la bona paŝtisto kiel modelo kaj “formo”. Konscia pri siaj malfortaĵoj li povas “doleri kun tiuj, kiuj estas nekonsciaj kaj eraraj, Li ne rifuzu, aŭdi siajn malsuperulojn, kiujn li flegas kiel siajn verajn infanojn … Kaj la kredantoj devas esti sindonaj al sia episkopo kiel la eklezio estas sindona al Kristo kaj kiel Jesuo estas sindona al la Patro” (“Lumen gentium” 27). (1550)
“Sekvu ĉiuj al la episkopo kiel Jesuo Kristo al la Patro kaj al la presbyteraro same kiel al la apostoloj; sed la diakonojn estimu kiel la ordono de Dio! Neniu faru ion, kio rilatas al la eklezio, sen episkopo (S-ta Ignacio el Antioĥio, epistulae ad Smyrnaeos, 8,1).
II • La kredantaj laikoj
897 “Sub la nomo laikoj estas ĉi tie komprenataj ĉiuj Kristkredantoj krom la membroj de la ordino kaj de la membroj de la ordenanoj agnoskitaj en la eklezio. Tio estas la Kristkredantoj, kiuj fariĝis membroj de Kristo per la bapto, do la popolo de Dio, kiuj siamaniere partoprenas en la sacerdotaj, profetaj kaj reĝaj oficoj de Kristo, kaj kiuj laŭ sia parto praktikas la senditecon de la tuta kristana popolo en eklezio kaj mondo” (873)
La vokiteco de la laikoj
898 “Tasko de la laikoj estas surbaze de la vokiteco propra al ili serĉi la regnon de Dio per la prizorgado de la tempaj aferoj, kaj tiujn ordigi laŭ Dio … Ilia tasko do estas precipe heligi kaj ordigi ĉiujn tempajn aferojn, kun kiuj ili estas daŭre ligataj, por ke tiuj ĉiam okazu kaj prosperu laŭ Kristo, kaj ke ili pligrandigu la laŭdon de la kreinto” (“Lumen gentium” 31). (2105)
899 La iniciativo de la kristanaj laikoj estas precipe grava, kiam temas pri rimedoj kaj vojoj penetri la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn aferojn kun la postuloj de la kristana kredo kaj vivo: (2442)
“La kredantoj, kaj pli precize la laikoj staras en la plej ekstrema fronto de la vivo de la eklezio; Po tio precipe ili devas gajni ĉiam pli profundan konscion, ke ili ne nur apartenas al la eklezio, sed ke ili estas la elekzio, tio signifas, ke ili estas la komunumo de la kredantoj sur la tero sub la gvidado de la papo kiel la komuna kapo, kaj sub la gvidado de la episkopoj unuigitaj kun li. Ili estas la eklezio. (Pio la 12-a, alparolo de la 20-a de februaro je 1946, citita en “Christfideles laici 9)
900 La laikoj ricevis kiel ĉiuj kredantoj surbaze de la bapto kaj de la konfirmacio la taskon al la apostolado; pro tio ili havas la rajton kaj la devon, unuopo kaj en komuno kun aliaj labori, ke ĉiuj homoj sur la tuta tero ekkonu kaj akceptu la Dian savomesaĝon. Tiu devo estas ankoraŭ pli urĝa, kiam homoj nur per ili aŭdas la evangelion kaj nur per iii povas ekkoni Kriston. Ilia agado estas des pli necesa en la ekleziaj komunumoj, ĉar sen ili la apostola agado de la animzorgantoj plej ofte ne povas atingi sian plenan efikon. (863)
La partopreno de la laikoj en la sacerdota ofico de Kristo
901 La laikoj “kiel benitaj al Kristo kaj oleitaj per la Sankta Spirito estas mirinde
vokataj kaj ekipataj, ke en ili kresku ĉiam pli riĉaj fruktoj de la animo. Ĉar ĉiuj iliaj agadoj,
preĝoj kaj apostolaj entreprenoj, la geedza kaj familia vivo, la ĉiutaga laboro, la ripozo de la
animo kaj korpo plenumataj en la Spirito, ja eĉ la maloportunaĵoj de la vivo pacience eltenataj,
fariĝas spiritaj oferoj, kiuj plaĉas al Dio per Jesuo Kristo, kiam ili en la celebrado de la
eŭkaristio kune kun la ofero de la Sinjora Korpo estas oferataj al la Patro en plej alta
respektego. Tiel ankaŭ la laikoj ĉie sankte agantaj dediĉas la mondon al Dio” (“Lumen
gentium” 34)
. (784, 1268)
902 En la sanktigo-servo partopenas precipe “la gepatroj agnataj en sia geedza vivo en kristana spirito kaj zorgantaj por la kristana edukado de siaj infanoj” (Codex Juris Canonici CIC canono 835, § 4).
903 Kam laikoj havas la necesajn kapablojn, ili povas esti vokataj al daŭra servo kiel
lektoroj kaj mesoservantoj
. “Kie bezono de la eklezio tion necesigas, ĉar mankas komisiitoj
por tiuj servoj, eĉ laikoj ne komisiitaj kiel lektoroj aŭ akolitoj povas kadre de la juraj
preskriboj plenumi la servon je la vorto, la gvidadon de liturgiaj preĝoj, la celebradon de la
bapto kaj la disdonadon de la sankta komunio (Codex Juris Canonici CIC canono 230, § 3).
(1143)
Partoprenoen la profeta ofico de Kristo
904 “Kristo, la granda profeto, … plenumas … sian profetan taskon ne nur per la hierarkio …, sed ankaŭ pe la laikoj, kiujn Li por tio kaj instalas kiel atestantoj kaj ekipas per senco por la kredo kaj per graco de la vorto” (“Lumen gentium” 35) (785, 92)
“La instruado, kiu konvertas al la kredo. … povas ankau veni al ĉiu predikanto, ja eĉ al ĉiu kredanto (s-ta Tomaso el Akvino, summa theologiae 3,71,4 ad 3)
905 La laikoj plenumas sian profetan senditecon ankaŭ per la evangelizado, “ke la mesaĝo de Jesuo konatiĝas publike per la atesto de ilia vivo kaj per ilia vorto”. Ĉe la laikoj ricevas tiu evangelizado “siaspecan kvaliton kaj apartan efikon de tio, ke ĝi estas realigata en la ĉiutagaj cirkonstancoj de la mondo (“Lumen gentium” 35) (2044)
“Ĉi tiu apostoleco konsistas “ne nur en la atesto de la vivo. Vera apostolo serĉas okazaĵojn, anonci Kriston
ankaŭ per sia vorto, ĉu por la nekredantoj, … ĉu por la kredantoj” (Apostolocam actuositatem 6)
(2472)
906 La kredantaj laikoj povas ankaŭ kunlabori en la kateĥiza instruado
, en la
instruado de la teologiaj sciencoj
kaj en la ellaborado de la medioj
, se ili estas kapablaj
al tio, kaj se ili por tio instruiĝas. (2495)
907 “Laŭ siaj scio, kompetenteco kaj speciala pozicio ili havas la rajton, kelkfoje eĉ la devon, informi la klerikajn paŝtistojn pri sia konvinko rilate la bonfarto de la eklezio, kaj sian konvinkon komuniki al la kredantoj sub konservado de la neleziteco de la kredo kaj de la moroj kaj de la respekto rilate la paŝtistoj kaj sub la atentado de la komuna utilo kaj de la digno de la personoj” (Codex Juris Canonici CIC, canon 212, § 3).
La partopreno en la reĝa ofico de Kristo
908 Kristo donis al siaj disĉiploj per Sia obeo ĝis la morto
la donon de la reĝa
libereco, por ke ili “venku per abnegacio komplete la regnon de la peko en si mem” (“Lumen
gentium” 36) (786)
“Kiu subigas al si sian korpon kaj estas sinjoro super sia animo, sen lasi sin esti superŝutita de pasioj, povas esti nomata reĝo, ĉar li kapablas regi sian personon. Li estas libera kaj sendependa, kaj li ne allasas esti kaptita per peka serveco” (s-ta Ambrozio, expositio Psalmis CVIII 118,14,30).
909 Krome la laikoj tiel sanigu, ankaŭ kun unuigitaj fortoj, la instalaĵojn kaj cirkonstancojn de la mondo, kiam ie kutimoj ekscitas al peko, ke tiel ĉio estu formita laŭ la direktivoj de la justeco, kaj ke ĉio estu pli stimuliga ol malsaniga. Per tia agado ili plenigas la kulturon kaj homan agadon kun moralaj valoroj” (“Lumen gentium” 36). (1887)
910 “La laikoj povas sin senti ankaŭ esti vokataj al kunlaboro kun siaj paŝtistoj en la servo de la eklezia komuno, por ties kreskado kaj por sia plena vivo. Tiel ili povas surpreni divers-specaj servoj laŭ la graco kaj karismo, kiujn Dio al ili donas.” (Evangelii nuntiandi 73). (799)
911 En la eklezio povas “laikoj kunagadi en iu [gvidpotenco] laŭ la juro” (Codex Juris
Canonici CIC, canon 129, § 2). Ili povas tiel partopreni ekzemple en partikularaj koncilioj
aŭ diocezanaj sinodoj
, fariĝi membroj de pastoralaj korporacioj
, partopreni en pastoralaj
taskoj de paroĥo
, kunlabori en ekonomiaj konsilantaroj
kaj esti membroj de ekleziaj
tribunaloj
.
912 La kredanto “lernu diferenci zorgeme inter la rajtoj kaj devoj, kiuj estas liaj taskoj, ĉar ili apartenas al la eklezio, aŭ kiuj ilin rilatas, ĉar ili estas membroj de la homa socio. Li devos fervori klopodi, ambaŭ unuigi harmonie pensante, ke li devas lasi sin esti gvidata en ĉiu tempa afero de la kristana konscio, ĉar neniu tempa agado, ankaŭ ne en tempaj aferoj, povas esti forprenata el la ordono de Dio” (“Lumen gentium” 36). (2345)
913 “Tiel ĉiu laiko samtempe estas atestanto kaj aganto de la senditeco de la eklezio mem pro la donoj, kiuj al ĉiu homo estas konfiditaj ‘laŭ la mezuro de la donoj de Kristo’ (Efe 4,7 BIB) “ (“Lumen gentium” 33).
III • La Di-benita vivo
914 “La Di-benita vivo, kies bazo estas la voto de la tri evangeliaj konsiloj, ja ne estas parto de la hierarĥa strukturo de la eklezio, sed firme apartenas al la eklezia vivo kaj al ĝia sankteco. (2103)
Evangeliaj Konsiloj, Di-benita vivo
915 La Evangeliaj Konsiloj en siaj multecoj estas rekomendataj al ĉiu disĉiplo de Kristo. La ĉion-ampleksa amo, al kio ĉiuj kristanoj estas vokataj, alportas por tiuj, kiuj libere akceptas la vokon al la Di-benita vivo, la devon vivi la ĉastecon en sengeedzeco pro la regno de Dio, la malriĉecon kaj la obeon. La votoj de tiuj konsiloj en iu daŭra vivostato agnoskita de la eklezio karakterizas la Di-benitan vivon. (1973-1974)
916 La Di-benita vivo-stato prezentas do iun manieron de “pli profunda ordino”, kiu
radikas en la bapto kaj estas ia tut-sindono al Dio
. En la Di-benita vivo la Kristkredantoj
motivataj de la Sankta Spirito ekintensas pli intense sekvi Kriston, sindoni sin al Dio la super
ĉio Amata, kaj - strebante al pli da amo en la servo de la Dia Regno - montri kaj proklami en la
eklezio la gloron de la venonta mondo
. (2687, 933)
Granda arbo kun multaj branĉoj
917 “Tiel okazis, ke kreskis diversaj figuroj de la eremita kaj komuna vivo kaj diversaj societoj, kiel ĉe arbo, kiu admirinde kaj multece sur la agro de la Sinjoro kreskigis branĉojn el de Dio donita ĝermo. Tiuj branĉoj multigas rimedojn kaj por la progreso de siaj membroj kaj por la bonfarto de la tuta korpo d Kristo” (“Lumen gentium” 43) (2687, 933)
918 “Ekde la komenco troviĝis en la eklezio viroj kaj virinoj, kiuj per la Evangeliaj Konsiloj klopodis en plej granda libereco postsekvi Jesuon kaj imitadi Lin, kaj kiuj - ĉiu laŭ sia maniero - klopodis vivi konsekritaj al Dio. Multaj sub la instigo de la Sankta Spirito elektis emeritan vivon, aliaj donis impulsojn por religiaj societoj, kiuj de la eklezio en sia ofico volonte estis subtenataj”. (Perfectae caritatis 1).
919 La diocezaj episkopoj klopodu ekkoni la novajn donojn de konsekrita vivo
konfiditajn al la eklezio de la Sankta Spirito. La agnosko de novaj formoj de la konsekrita vivo
estas reservata al la apostola seĝo
.
La eremita vivo
920 Ankaŭ kiam la eremitoj [ermitoj] ne ĉiam publike votas la Evangeliajn Konsilojn, ili “konsekras sian vivo al la laŭdo de Dio kaj por la savo de la mondo per severa separo de la mondo, en la trankvilo de la soleco, kaj per daŭra preĝado kaj pentofaro”. (Codex Juris Canonici CIC, canon 603 § 1).
921 Ili montras al ĉiu la internon de la mistero de la eklezio: la personan profundan konon de Kristo. Kaŝe por la okuloj de la homoj la vivo de eremito estas silenta prediko. La ermito tute transdonis sian vivon al Kristo, ĉar tiu estas por li la tuto. Estas aparta vokiteco, en la dezerto, en la spirita batalo trovi la gloron de la krucumito. (2719, 2015)
La konsekritaj virgulinoj kaj vidvinoj
922 Ekde la tempo de la apostoloj la Sinjoro vokis kristanajn virgulinojn
kaj
vidvinojn, ke ili tute ligiĝu al Li en plej granda libereco de la koro, de la korpo kaj de la
animo. Ili decidis kun la aprobo de la eklezio vivi en ĉiama stato de virgeco “pro la regno de la
ĉielo” (Mat 19,12 BIB). (1618-1620)
923 Ekzistas “stato de virgulinoj, kiuj - kiel esprimo de siaj sanktaj deziroj postsekvi Jesuon speciale fidele - de la dioceza episkopo estas konsekritaj al Dio per agnoskita liturgia rito de la virgulino-konsekro. La konsekritaj virgulinoj estas tiel mistike fianĉiniĝintaj kun Kristo, kaj tiel destinitaj por la servo kun Kristo en la eklezio” (Codex Iuris Canonici CIC canon 604, § 1). Per tiu solena rito de la virgulino-konsekro “la virgulino fariĝas konsekrita persono, tio estas signo atentiganta al la amo de la eklezio al Kristo kaj bildo por la tempofina fianĉino kaj por la eterna vivo” (Ordo consecrationis virginum praenotanda 1). (1537, 1672)
924 La stato de la virgulinoj estas proksima al la aliaj formoj de la konsekrita vivo. La
virinojn vivantajn en la mondo (aŭ la monaĥinojn) devigas ĝia stato al preĝado, al pentofaro,
al servo ĉe la gefratoj kaj al apostola laboro
laŭ ilia stato kaj laŭ la karismoj donataj al ili.
“Por pli fidele plenumi siajn planojn … la virgulinoj povas formi unuiĝojn” (Codex Iuris
Canonici CIC canono 604, § 2).
La vivo de la ordenoj
925 La ordena vivo estiĝis en la proksima oriento en la unuaj jarcentoj de la
kristanismo
. Ĝi estas vivata en institucioj kanonike instalitaj per la eklezio
. Rilate al la
aliaj formoj de la konsekrita vivo ĝi diferencas per la publika voto de la evangeliaj konsiloj,
per la akcentado de la Diservo kaj de la frata komuna vivo, kaj per la atestado de la unuiĝo de
Kristo kun la eklezio
(1672)
926 La ordena vivo apartenas al la mistero de la eklezio. Ĝi estas dono, kiun la eklezio ricevas de sia Sinjoro, kaj kiun ĝi al la kredanto, kiu estas vokata de Dio en la voto de la konsilioj, ofertas kiel daŭra vivostato. Tiel la eklezio povas atesti Kriston, kaj samtempe ekkoni sin kiel fianĉino de la elaĉetanto. La ordena vivo esprimu en siaj diversaj formoj la amon de Dio en la lingvo de nia tempo. (796)
927 Ĉiuj ordenanoj apartenas al la kunlaborantoj de la dioceza episkopo en lia paŝtista
ofico
, ankaŭ tiam, kiam ili estas ne rekte subigitaj al li (ekzemptaj)
. Por la misia
enplantigo kaj disvastiĝo de la eklezio necesas jam ekde la komenco de la evangelizado, ke la
ordena vivo en ĉiuj siaj formo ekzistu
. “La historio konfirmas la grandajn kontribuojn de la
ordenaj familioj en la disvastigo de la kredo kaj en la estigo de novaj kirkoj: de la malnovaj
monaĥaj institucioj al la kongregacioj mezepokaj ordenoj ĝis al la novaj kongregacioj”
(Redemptoris Missio 69). (854)
La sekularaj institucioj
928 “Sekulara institucio estas institucio de la konsekrita vivo, en kiu kredantoj vivantaj en la mondo strebas al perfekteco de la amo kaj klopodas kontribui al la sanktigo de la mondo precipe de interne (Codex Juris Canonici CIC, canon 591).
929 Per “kompleta kaj tute al la sanktigo dediĉita vivo” (Pio XIIa, Ap. Konst. “Provida
Mater”) la membroj de tiuj institucioj partopreniĝas en la eklezia tasko de la evangelizado “en
la mondo kaj kvazaŭ el la mondo” (Codex Juris Canonici CIC, canon 713 § 2), en kiu efikas ilia
ĉeesto kiel “fermentaĵo” (Perfectae Caritatis 11). Ilia “atesto de kristana vivo” estas direktita al
tio, “ordigi la tempajn aferojn laŭ Dia volo kaj efektivigi la mondon el la forto de la
evangelio”. Ili surprenas per sankta ligado la evangeliajn konsilojn, kaj ili prizorgas inter si
“laŭ la monda karaktero de sia vivo” la komunecon kaj gefratecon
. (901)
La ligoj de la apostola vivo
930 “Al la institucioj de la konsekrita vivo aldoniĝas la ligoj de la apostola vivo, kies membroj observadas sen ordenaj votoj la celojn proprajn al sia ligo, gvidi gefratan vivon en komuneco kaj laŭ sia viv-ordo per atentado de sia konstitucio al perfekteco de la amo. Inter ili estas ligoj, en kiuj la membroj per iu ligado fiksita en ilia konstitucio transprenas la evangeliajn konsilojn” (Codex Juris Canonici CIC, canon 731, §§ 1 kaj 2)
Sanktigado kaj sendado: anonci la venontan reĝon
931 La Di-konsekrito, kiu jam per la bapto estas transigita al Dio, sin tute eldonas al
Dio, la Amata super ĉio. Tiel li estas pli profunde al Dio konsekrata kaj destinita por la savo
de la eklezio. Per la stato de la sanktigado al Dio la eklezio konfesas Kriston kaj montras, kiel
la Sankta Spirito mirinde efikas en ĝi. Tiuj, kiuj votas per la evangeliaj konsiloj, unue havas la
taskon, vivi laŭ sia sanktiteco. Kaj ĉar “ili sin dediĉas surbaze de sia sanktiteco al la servo de
la eklezio, ili estas devigataj, sin engaĝi en aparta maniero en la misia laboro - laŭ la aparteco
de sia institucio.” (Codex Juris Canonici CIC, canon 783)
.
932 En la eklezio, kiu estas kvazaŭ la sakramento, tio signifas la signo kaj instrumento de la Dia vivo, la sanktigita vivo estas aparta signo de la elaĉetmistero. Kriston ankoraŭ pli “strikte” postsekvi kaj imiti lin, pli “klare” atesti, signifas en la koro de Kristo esti “ankoraŭ pli proksima” al siaj samtempuloj. Ĉar tiuj, kiu estas sur tiu “mallarĝa” vojo, instigas siajn gefratojn per sia ekzemplo, kaj ili donas “elstaran kaj rimarkindan ateston por tio … , ke la mondo sen la spirito de la beatec-promesoj ne povas esti transformata kaj esti oferata al Dio” (“Lumen gentium” 31). (775)
933 Ĉu tiu atesto estas farita publike (kiel en la ordena grupo), private aŭ sekrete - la veno de Kristo estas por ĉiuj konsekritoj la origino kaj la direktiĝo de ilia vivo. (672)
“La popolo de Dio havas ĉi tie neniu daŭra hejmo … Pro tio faras la ordena grupo … la ĉielajn aĵojn, kiu jam estas prezentaj en ĉi tiu tempo, publikaj al ĉiuj fideluloj, konfirmas la novan kaj eternan en la elaĉeto de Kristo akiritan vivon kaj anoncas la futuran resurekton kaj la gloton de la ĉiela regno” (“Lumen Gentium” 44) (796)
Mallonge
934 “Rajte de Dia direktado ekzistas en la eklezio inter la kredantoj spiritaj oficantoj, kiuj en la juro estas nomataj klerikoj, diference de tio la aliaj nomiĝas laikoj. En tiuj du grupoj estas kredantoj, kiuj per la … konfeso al la evangeliaj konsiloj … estas sanktigataj por Dio kaj ili servas al la savosenditeco de la eklezio” (Codex Juris Canonici CIC, canon 207, §§ 1.2)
935 Por la anoncado de la kredo kaj por la veno de Lia regno Kristo sendas siajn apostolojn kaj ties posteulojn. Li partoprenigas ilin ĉe Sia senditeco. Ili ricevas de Li la plenpovon agi la Sia persono.
936 La Sinjoro faris la sanktan Petron videbla fundamento de Sia eklezio kaj transdonis al li la ŝlosilojn de la eklezio. La episkopo de la eklezio de Romo, la posteulo de la sankta Petro, estas “la kaput de la episkoparo, anstataŭanto de Kristo kaj pastisto de la tuta eklezio ĉi tie surtere” (Codex Juris Canonici CIC, canon 331.)
937 La papo “posedas … surbaze de Dia instalo la plej altan, plenan, nerektan kaj universalan pastoralan potencon. (Christus Dominus 2).
938 La per la Sankta Spirito instalitajn episkopojn estas posteuloj de la apostoloj. Ili estas “videbla principo kaj fundamento de la unueco en siaj … partoeklezioj” (“Lumen gentium” 23).
939 La episkopoj havas la taskon, instrui la kredon nefalsita, celebri la Diservon, precipe la eŭkaristion, kaj gvidi siajn ekleziojn kiel veraj paŝtistoj. En tio ili estas subtenataj de siaj kunlaborantoj, la sacerdotoj, kaj de la diakonoj. Al ilia ofico ankaŭ apartenas la zorgo kun kaj sub la papo por ĉiuj eklezioj.
940 “Ĉar apartenas al la laikoj vivi meze en la mondo kaj en ties mondaj taskoj, ili estas vokataj de Dio, animataj de la spirito de Kristo, agi sian apostoloecon laŭ la maniero de la fermentaĵo (Apostolica aktuositatem 2)
941 La laikoj partoprenas je la sacerdoteco de Kristo. Ĉiam pli unuigitaj kun Li, ili evoluas la gracon de la bapto kaj konfirmacio en ĉiuj partoj de la persona, familiara, socia kaj eklezia vivo, kaj tiel ili atingas la al ĉiuj irantan vokon al la sankteco.
942 Danke al sia profeta senditeco la laikoj estas “vokitaj ankaŭ esti atestantoj de Kristo en ĉio meze en la homa komunumo” (Gaŭdium et spes 43,4).
943 Danke al la reĝa senditeco la laikoj ricevis la potencon, per ilia abnegacio kaj per la sankteco de sia vivo venki la regadon de la peko en si mem kaj en la mondo.
944 Signo de la Dibenata vivo estas la publika voto de la evangeliaj konsiloj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeado en daŭra vivostato agnoskita de la eklezio.
945 La kredanto estas konfidita al la super ĉio amata Dio; jam per la bapto li ja estas destinita al Dio. En la stato de la konsekrita vivo li estas ankoraŭ pli intime dediĉita por la servo de Dio kaj la savo de la tuta eklezio.
I ALINEO 4 • LA KOMUNO DE LA SANKTULOJ (1474-1477)
946 Post la konfeso “al la sankta katolika eklezio” sekvas en la simbolo “la komuno de la sanktuloj”. Ĉi tiu kredo-artikolo estas kvazaŭ elfaldo de la antaŭa: “Kio alia estas la eklezio ol la komuno de la sanktuloj” (s-ta Niketas, simbolum 10) (823)
947 “Car ĉiuj kredantoj estas unu sola korpo, la bono de unu estas donata al la alia … Tiel oni devas kredi, … ke en la eklezio funkcias bono-komuno … La plej grava inter ĉiuj membroj de la eklezio estas Kisto, ĉar Li estas la kapo … Do la bono de Kristo estas donata al ĉiuj kristanoj kiel la forto de la kapo estas donata al ĉiuj, kaj tiu donado okazas per la sakramentoj de la eklezio” (s-ta Tomaso el Akvino, expositio in simbolum apostoicum 13). “La unueco de la Spirito, per kiu [la eklezio] estas gvidata, efikas, ke tio, kion ni ricevis, estas komuna al ĉiuj” (“Catechismus Romanus 1, 10, 24). (790)
948 La esprimo “komuno de la sanktuloj” do havas du signifojn, kiuj inter si mallarĝe dependas: “komuno en la sanktaj aĵoj” [sancta] kaj “kunuleco en la sanktaj personoj” [sancti]. (1331)
Sancta sanctis! [La sankta al la sanktoj] elvokas en la plej multaj orient-ekleziaj liturgioj la celebranto, kiam li antaŭ la disdonado de la komunio suprenlevas la donojn. La kredantoj [sancti] estas nutrataj per la korpo kaj la sango de Kristo [sancta], por kreski en la komuno [kononia] de la Sankta Spirito kaj por Ilin peri al la mondo.
I • La komuneco en la sanktaj bonoj
949 En la prakomunumo de Jerusalemo la disĉiploj fime tenis “la instruon de la apostoloj … kaj la kunulecon, en la dispecigo de la pano kaj en preĝoj” (Ago 2,42 BIB)
La kunuleco en la kredo. La kredo de la kredantoj estas la de la apostoloj rievita kredo de la eklezio, trezoro de la vivo, kiu fariĝas eĉ pli riĉa, kiam oni ĝin partoprenigas, (185)
950 La kunuleco en la sakramentoj. “La fruktoj de ĉiuj sakramentoj bone utilas al ĉiuj kredantoj; kaj la sakramentoj formas kvazaŭ la sanktajn bendojn, kiuj ligas la kredantojn plejmallarĝe kun Kristo; precipe tio validas pri la bapto, per kiuj ni eniras per la pordo en la eklezion. Sub tiu “kunuleo de la sanktuloj” oni komprenas la kunulecon en la sakramentoj … Kvankam tiu nomo [kunuleco] apartenas al ĉiuj , ĉar ligas nin kun Dio …, ĝi tamen pli apartenas al la eŭkaristio, ĉar ĝi efikas la kunulecon” (“Catechismo Romano 1, 10, 24). (1331)
951 La kunuleco en la karismoj. En la komuno de la eklezio disdonas la Sankta Spirito “inter la kredantoj de ĉiu stato ankaŭ specialajn gracojn” por la starigo de la eklezio (“Lumen gentium” 12). “Al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo” (1 Kor 12,7 BIB), por ke ĝi utiliu al la aliaj”. (799)
952 “Ĉe ili ĉio estis komuna” (Ago 4,32 BIB): “Nenion posedas la vera kristano, kion
li ne havu kiel komuna bonaĵo por ĉiuj; pro tio la kristanoj estu ĉiam pretaj, mildigi la mizeron
de la bezonantoj” (“Catechismo Romano 1, 10, 27). La kristano estas administranto de la
bonaĵoj de la Sinjoro
(2402)
953 La kunuleco en la amo. “ Neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem” (Rom 14,7 BIB) en la komuno de la sanktuloj. “Se do unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. Vi do estas la korpo de Kristo, kaj vi estas membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto” (1 Kor 12,26-27 BIB). La amo “ne celas por si mem” (1 Kor 13,5 BIB). La plej malgrava de niaj agoj efikas por ĉiuj, se ĝi okazas pro amo. Tio okazas en solidareco kun ĉiuj vivaj kaj mortintaj homoj, kio fondiĝas sur la komuno de la sanktuloj. Ĉiu peko damaĝas al tiu kunuleco. (1827, 2011, 845, 1469)
II • La kunuleco de la eklezio de la ĉielo kaj de la tero
954 La tri rangoj de la eklezio. “Gis venos la Sinjoro en sia gloro kaj ĉiuj anĝeloj kun Li, kaj ĝis post la neniigo de la morto ĉio estas subigita al Li, pilgrimas iuj de Liaj disĉiploj surtere, aliaj, kiuj finis ĉi tiun vivo, estas purigataj, sed aliaj estas glorataj kaj vidas pro tio ‘klare la triunuan Dion mem, kiel Li estas’ “ (“Lumen gentium” 49). (771, 1031, 1023)
“Sed ni ĉiuj havas, kvankam en diversaj ŝtupoj kaj manieroj, kunulecon en la sama amo de Dio kaj de la proksimulo kaj ni kantas al nia Dio la saman laŭdokanton de la gloro. Ĉar ĉiuj, kiuj apartenas al Kristo, kunkreskas en la posedo de Lia Spirito al la unu eklezio kaj kunas en Li” (“Lumen genitum 49)
955 “La unueco de la teraj pilgrimantoj kun la gefratoj, kiuj endormiĝis en la paco de Kristo, do tute ne estas interrompita; male ĝi pli ekzakte laŭ la daŭra kredo de la eklezio estas fortigata per la komuniko de spritaj bonaĵoj”. (“Lumen gentium” 49).
956 La porpeto de la sanktuloj. “Ĉar pro tio, ke tiuj, kiuj estas en la ĉielo, estas unuigiaj pli intime kun Kristo, ili fortigas la tutan eklezion pli forte en la sankteco …, ili ne ĉesas. … pledi ĉe la Patro por ni oferanta la meritojn, kiujn ili akiris per Jesuo Kristo, la unika peranto inter Dio kaj la homoj … Pro tio trovas nia malforteco per la gefrata zorgo riĉan helpon” (“Lumen gentium” 49). (1370, 2683)
“Ne ploru, post mia morto mi pli utiligas al vi kaj subteni vin pli efike ol dum mia vivo” (s-ta Dominiko,
mortanta, al siaj ordenanoj”)
.
“Mi pasigos mian ĉielon, fari bonaĵojn surtere” (s-ta Terezia de la infano Jesuo, novissima verba).
957 La kunuleco kun la sanktuloj. “Ne pro la ekzemplo ni flegas la memoron de tiuj, kiuj estas en la ĉielo, sed pli pro tio, ke estu fortigata la unueco de la tuta eklezio en la spirito per la praktiko de la gefrata amo. Ĉar kiel la kristana kunuleco de la [surteraj] pilgrimantoj nin gvidas pli proksimen al Kristo, tiel nin kunligas la kunuleco kun la sanktuloj kun Kristo, el kiu kiel fonto kaj kapo elfluas ĉiu graco kaj la vivo de la dia popolo” (“Lumen gentium” 50). (1173)
“Kriston ni adoras, ĉar Li estas la Filo de Dio. Sed la sangotestantojnni amas kiel disĉiploj kaj imitantoj de la Sinjoro kaj pro ilia nekomparebla sindono al ilia reĝo kaj majstro. Ankaŭ ni fariĝu ties disĉiploj kaj kunlernantoj!” (S-ta Polykarpo, martyrium Polikarpi 17).
958 La komuneco kun la mortintoj. “En tute aparta rekono de tiu komuneco de la tuta mistika korpo de Jesuo Kristo, la eklezio de la surteraj pilgrimantoj ekde la komencaj tempoj de la kristana religio flegis la memoron de la mortintoj kun granda pieco, kaj ĝi ankaŭ oferis porpetajn preĝojn, ‘Vere, tio estis penso sankta kaj pia, prizorgi la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pekliberigitaj’ (2 Mak 12,46 BIB), kaj oni ankaŭ oferis por ili porpetojn (“Lumen gentium” 50). Nia reĝo por la mortintoj povas ne nur helpi al ili; kiam al ili estas helpite, ilia porpeto povas ankaŭ efiki por ni. (1371, 1032, 1689)
959 … en la unika familio de Dio. “Ni ĉiuj, kiuj estas infanoj de Dio kaj familio en Kristo, konformas al la interna vokiteco de la eklezio, kondiĉe ke ni havas inter ni komunecon en reciproka amo kaj en la unu korpo de la plej Sankta Trinitato … (“Lumen gentium” 51). (1027)
Mallonge
960 La eklezio estas “komuno de la sanktuloj”. Tiu esprimo unue signifas la komunon de la “sanktaĵoj” [sancta], precipe la eŭkaristion, per kiu estas “realigata la komuno de la kredantoj, kiu formas, bildas kaj prezentas unu korpon en Kristo” (“Lumen gentium” 3).
961 Tiu esprimo signifas ankaŭ la komunon de la “sanktaj personoj” [sancti] en Kristo, kiu “mortis por ĉiuj”, ke tio, kion ĉio en kaj por Kristo faras aŭ doloras, estas por ĉiuj.
962 “Ni kredas je la komuno de ĉiuj Krist-kredantoj: de tiuj, kiuj pilgrimas ĉi tie surtere; de tiuj, kiuj post la fino de la tera vivo estas purigataj; kaj de tiuj, kiuj ĝuas la ĉielan beateco; ili ĉiuj kune estas la unu eklezio. Ni kredas same, ke en tiu komuno la mizerikorda amo de Dio kaj de Siaj sanktuloj ĉiam elaŭdas niajn preĝojn. (Kredo de la Dipopolo 30).
2a parto de Katechismo de Katolika Eklezio, demandoj 963 - 1927
ALINEO 6 • MARIA – PATRINO DE KRISTO,
PATRINO DE LA EKLEZIO
963 (484-507, 721-726) De la stato de la virgulino Maria en la mistero de Kristo kaj de la Sankta Spirito oni jam parolis. Nun oni rigardu ŝian lokon en la mistero de la eklezio. “La virgulino Maria … estas rekonata kaj honorata kiel vera Patrino de la Aĉetanto … ‘ŝi estas klare la patrino de la membroj [de Kristo], … ĉar ŝi kunagis en amo, por ke la kredantoj en la eklezio estu naskitaj, kiuj estas membroj de ties kapo’ (Paŭlo Via, alparolo al la konciliaj patroj de la 21a de novembro je 1964).
I • Maria Patrino de la eklezio
Tute unuigita kun Sia filo …
964 La tasko de Maria rilate al la eklezio ne povas esti dividita de ŝia unuiĝo kun Kristo, sed estiĝas rekte el ĝi. “Tiu ligo de la patrino kun la Filo en la savoverko montriĝas de momento de la virga koncipo de Kristo ĝis al Lia morto” (“Lumen gentium” 57). Ĝi estas precipe videbla en la horo de Lia mizero.
(534) “Ankaŭ la beata virgulino iris la pilgriman vojon de la kredo. Ŝia unuiĝo kun la Filo ŝin tenis en fideleco ĝis la kruco, kie ŝi staris ne sen Dia intenso kaj forte mizeris kun ŝia Filo kaj en patrina spirito sin ligis kun Lia ofero, ame jesanta al la buĉ-ofero, kiuj ŝi naskis. (618) Kaj fine ŝi estis donita de Kristo mem, kiam Li mortis sur la kruco, al la disĉiplo kiel patrino kun la vortoj: ‘Virino, jen via filo!’ (Joh 19,26-27 BIB)” (“Lumen gentium” 58)
965 Post la ĉielen-iro de ŝia Filo ŝi “flankenstaris al la komencoj de eklezio kun ŝiaj preĝoj” (“Lumen gentium” 69). Kune kun la apostoloj kaj kelkaj virinoj “ni vidas … Marian petantan kun ŝiaj porpetoj la donojn de la Spirito, kiu ŝin jam estis superombrinta ĉe la Anonciacio” (“Lumen gntium 59).
… ankaŭ en Ŝia Anonciacio en la ĉielon …
966 (491) “Fine la senmakula virgulino, de ĉiu makulo de la origina peko nelezite
konservata, estas post la fino de sia surtera vivo akceptita en la ĉielon kun korpo kaj animo kaj
altigita de la Sinjoro kiel reĝino de la universo, por esti tute samprezentata al la Sinjoro de la
Sinjoroj kaj al la venkanto pri peko kaj morto” (“Lumen gentium” 59)
. La surpreno de la
sanktra virgulino estas unika partopreno en la resurekto de ŝia Filo kaj antaŭpreno de la
resurekto de la aliaj kristanoj.
“Ĉe via nasko vi konservis la virgecon, ĉe via morto vi ne forlasis la mondon, ho Maria. Vi revenis al la fonto de la vivo, kiu vi ricevis la vivan Dion kaj per viaj preĝoj vi liberigos de la morto nian animon” (Byzanca liturgio, Troparo je la festo de la forpaso de Maria je 15a aŭgusto).
… ŝi estas nia patrino en la graco-ordo
967 Ĉar ŝi tute kaj plene konsentas kun la volo de la Patro, kun la elaĉeta verko de ŝia Filo kaj kun ĉiu instigo de la Sankta Spirito, la virgulino Maria estas por la eklezio la antaŭbildo de la kredo kaj de la amo. (2679) Pro tio ŝi “estas la entute elstaranta kaj vere unika membro de la eklezio” (“Lumen gentiun 53), ŝi estas “la prabildo de la eklezio” [Ecclesiae typus] (“Lumen gentium” 63). (507)
968 Sed ŝia tasko rilate al la eklezio kaj rilate al la tuta homaro multe superas tion. “En tute unika maniero en obeado, kredo, espero kaj en flama amo en la verko de la Elaĉetanto ŝi kunagis refari la suernaturan vivon de la animoj. Pri tio ŝi en la ordo de la graco estas patrino por ni”. (494)
969 (501, 149) “Tiu patrineco de Maria daŭras senĉese en la graco-ekonomio, ekde la konfirmo, kiun ŝi krede donas ĉe la anonco kaj kiun ŝi senhezite fikstenas ankaŭ sub la kruco ĝis al la ĉiama perfektigo de ĉiuj elaĉetitoj. Ĉar ŝi postdaŭrigas per ŝia multfaceta porpeto, peri al ni la eternan savon. … Pro tio la beata virgulino estas vokata en la eklezio sub la titoloj: porpetantino, helpantino, asistantino kaj perantino” (“Lumen gentium” 62). (1370)
970 (2008) “La patrina tasko kontraŭ la homoj tute ne malheligas aŭ malgrandigas la unikan perantecon de Kristo, sed montras ŝian forton. Ĉar ĉiu saniga influo de la beata virgulino sur la homojn … elfluas el la superfluo de la meritoj de Kristo, apogiĝas sur sian perantecon, tute dependas de ŝi kaj ĉerpas el ŝia tuta forto” (“Lumen gentium” 60). “Ĉar neniu kreitaĵo povas esti kunkalkulata kun la enkarniĝinta vorto kaj Elaĉetinto; (1545) sed kiel en la sacerdoteco de Kristo estas partprenata multmaniere unuflanke de Liaj disĉiploj, aliflanke de la kredanta popolo, kaj kiel la unu boneco de Dio vere estas elŝutata en la kreitaĵoj en diversaj manieroj, tiel ankaŭ la unika peranteco de la Elaĉetanto ne eliminas, sed vekas diversan kunagadon, kiu havas partoprenon en la unika fonto” (“Lumen gentium” 62). (308)
II • (2673-3679) La venerado de la sankta Virgulino
971 (1172) “Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa” (Luk 1,48 BIB) “La adorado
de la eklezio por la sankta Virgulino Maria apartenas al la esenco de la kristana Diservo”
(Marialis cultus 56). “Maria estas de la eklezio … rekte … adorata en kulto de propra
maniero. Jam ekde plej frua tempo la beata Virgulino estas adorata sub la titolo de “Dion-naskintino”, sub kies protekto la kredantoj en ĉiuj danĝeroj kaj bezonoj petante serĉas rifuĝon”
… Ĉi tiu kulto … ja estas unika, sed ĝi esence diferencas de la kulto de la adorado, kiu egala
estas farata al la homiĝinta Dio la Patro kaj la Sankta Spirito, kaj ĝi ege subtenas tiun”.
(Lumen gentium 66). Ĝi trovas sian esprimon en la liturgiaj festoj
dediĉitaj al la Dipatrino
kaj en la Maria preĝado - ekzemple en la rozario, la mallonga versio de la tuta evangelio
.
III • Maria – esĥatologia ikono de la eklezio
972 Por fini la paroladon pri la eklezio, ties origino, senditeco kaj destino, ni ne povas fari ion pli bonan ol rigardi Marian. En ŝi ni povas rigardi, kio estas la eklezioj en ĝia mistero, en ĝia “pilgrimado de la kredo” kaj kio ĝi estos je la fino de ĝia migrado en la hejmujo. (773) Tie atendas Marian la eklezio en la gloro “de la plej sankta kaj nedividita Triunuo, “en komuno kun ĉiuj sanktuloj” (“Lumen gentium” 69). (829) Tiu honoras ŝin kiel la patrino de sia Sinjoro kaj kiel ilia propra patrino:
“Intertempe lumas la patrino de Jesuo - kiel ŝi en la ĉielo, honorata jam kun korpo kaj animo, estas bildo kaj komenco de la eklezio kompletigenda en la venonta mondo, tiel ĉi tie surtere, ĝis estas veninta la tago de la Sinjoro - por la pilgimanta popolo de Dio kiel signo de sekura espero kaj de konsolo” (“Lumen gentium” 68). (2853)
Mallonge
973 Per ŝia “fiat”, kiun Maria eldiris ĉe la anonco, kaj kun kiu ŝi donas sian jeson al la mistero de la homiĝo, ŝi jam kunagas en la verko, kiun agos ŝia Filo. Ŝi estas patrino ĉie tie, kie Li estas elaĉetanto kaj kapo de la mistera korpo.
974 Post la fino de ŝia surtera vivopaso la plej sankta virgulino estas levita kun korpo kaj animo en la gloron de la ĉielo, kie ŝi jam partoprenas en la resurekta gloro de ŝia Filo kaj tiel antaŭs la resurekton de ĉiuj membroj de Lia korpo.
975 “Ni kredas, ke la sankta Dipatrino,la nova Eva, la patrino de la eklezio, daŭrigas en la ĉieo la patrinecon ĉe la membroj de Kristo” (Credo de la Dipopolo 15).
Artikolo 10 • “MI KREDAS …
LA PARDONON DE LA PEKOJ”
976 La apostola kredokonfeso ligas la kredon pri la pekopardonado kun la kredo al la Sankta Spirito, sed ankaŭ kun la konfeso de la eklezio al la komuno de la sanktuloj. Kiam Kristo donis al la apostoloj la Sanktan Spiriton. Li transigis sian Dian potencon pardoni pekojn: “Ricevu la Sanktan Spiriton! Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj” (Joh 20, 22-23 BIB).
(La dua parto de la kateĥismo temos pri la pekopardono per la bapto, la sakramento de la pekopardono kaj la aliaj, precipe per la eŭkaristio. Pro tio ni ĉi tie devas nur atentigi al kelkaj bazaj donitaĵoj.)
I • Unu sola bapto por la pardono de la pekoj (1263)
977 Nia Sinjoro ligis la pekopardonon kun la kredo kaj la bapto: “Iru en la tutan mondon,
kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu
ne kredos, tiu estos kondamnita” (Mar 16,15-16 BIB). La bapto estas la unua kaj plej grava
sakramento de la pekopardono. Ĉar ĝi nin ligas kun Kristo, kiu mortis por niaj pekoj kaj
resurektis pro nia pravigo
, por ke “ankaŭ ni vivu kiel novaj homoj” (Rom 6,4 BIB).
978 “Kiam ni la unuan fojon konfesas la kredon kaj estas lavataj en la sankta bapto, al ni estas donata la pardono tiom riĉe, ke neniu peko - ĉu ĝi algluiĝas al ni per deveno, ĉu ni ion faris aŭ ne faris per propra volo - restas por esti forigenda kaj neniu puno estas elportenda. Sed neniu estas liberigita per la baptograco de ĉiu malforteco de la naturo; sed ĉiu devas batali kontraŭ la emoj de la malbona avido, kiu senĉese nin inspiras al peko” (Catechismus Romanus 1, 11, 3). (1264)
979 Sed kiu estus sufiĉe forta kaj gardema, por en tiu batalo kun la emo al la malbono ne esti lezata per iu peko? “Ĉar do estis necese, ke en la eklezio ekzistu la forto de la pekopardono ankoraŭ alimaniere ol per la sakramento de la bapto, tial estas konfiditaj al la eklezio la ŝlosiloj de la ĉielo, per kio al ĉiu pentemulo, ankaŭ se tiu pekintus gis la lasta vivotago, povas esti pardonataj la pekoj” (Catechismus Romanus 1, 11, 4). (1446)
980 (1422-1484) Per la sakramento de la pentofaro la baptito povas esti repacigata kun Dio kaj kun la eklezio.
“La pentofaro estis nomata de la prapatroj rekte ‘kvazaŭ penoplena bapto’ (s-ta Gregoro el Nacianc, orationes 39,17) … Sed tiu sakramento de la pentofaro estas necesa por la savo de la post la bato falintaj, kiel la bapto mem por la ankoraŭ ne renaskiĝintaj (Koncilio de Trento, dekreto pri la sakramnento de la pentofaro: Denzinger-Schönmetzer 1672).
II • La ŝlosilpovo
981 Post sia resurekto Kristo elsendis la apostolojn, por “ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem” (Luk 24,47 BIB). La apostoloj kaj ties posteuloj pro tio faras “servon de la pardono” (2 Kor 5,18 BIB): (1444) Ili anonas unuflanke al la homoj la pardonon de Dio, kiun Kristo meritis por ni, kaj vokas al pento kaj al kredo. Per la bapto ili peras al ili ankaŭ la pentopardonon kaj repacigas ilin kun Dio kaj la eklezio danke al la ŝlosilpovo ricevita de Kristo.
(553)“La eklezio ricevis la ŝlosilojn de la ĉielo, por ke en ĝi okazu la pardonon de la pekoj per la sango de Kristo kaj la efikado de la Sankta Spirito. En tiu eklezio reviviĝas la animo, kiu estis mort per la peko, por ke ĝi vivu kun Kristo, kies graco nin povas savi” (St-a Aŭgusteno, de sermone Domini en monte, 214, 11)
982 (1463) Ne ekzistas iu peko, kiu estus iel tiom malbona, ke ĝi ne povus esti pardonata
de la sankta eklezio. “Ne povas ekzisti homo, kiu estus tiom malbona kaj kondamnita, ke al li
ne povus esti atingebla la sekura espero al pardono, kiam li vere pentas siajn voj-erarojn”
(Chatechismus Romanus, 1, 11, 5). Kristo, kiu mortis por ĉiuj homoj, volas, ke es Lia eklezio
al ĉium kiu deturniĝas de la peko, estu ĉiam malfermaj la prdoj de la pardonado
. (605)
983 La katechezo klopodu, veki kaj vivteni ĉe la kredantoj la kredon je la netaksebla donaco, kiun faris la resurektinta Kristo al sia eklezio: la taskon kaj la plenpovon, per la servo de la apostoloj kaj ties posteuloj vere pardoni la pekojn: (1442)
(1465)“La sinjoro volas, ke siaj junuloj havu enorman potenco: Li volas, ke Liaj povraj servistoj en Sia nomo ĉion tion plenumu, kion Li faris, kiam Li estis surtere” (s-ta Ambrosio, , 1, 8, 34).
“La sacerdotoj ricevis plenpovon, kiun Dio donis nek al la anĝeloj nek al la arĥanĝeloj … Dio tie supre ĉion konfirmas, kion faras la sacerdotoj sur la tero” (s-ta Johanno Chrysostomo, la sacerdotio, 3,5).
“Kiam en la eklezio ne ekzistus la pardono de la pekoj, tiam ne ekzistus espero al eterna vivo kaj eerna lierigo. Ni danku Dion, kiu faris al sia eklezio tian donacon” (s-ta Aŭgusteno, de sermone Domini en monte. 213,8)
Mallonge
984 La Credo rilatigas “la pardonon de la pekoj” kun la konfeso de la kredo al la Sankta Spirito. La resurektinta Kristo ja konfidis al la apostoloj la plenpovon, pardoni pekojn, kiam Li al ili donis la Sanktan Spiriton.
985 La bapto estas la unua kaj plej grava sakramento por la pekopardono: ĝi unuigas nin kun la mortinta kaj resurektinta Kristo kaj donas al ni la Sanktan Spiriton.
986 Laŭ la volo de Kristo la eklezio posedas la plenpovon, pardoni al la baptitoj la pekojn. Ĝi oficas tiun plenpovon per la episkopoj kaj sacerdotoj normale en la pentokonfeso.
987 “Ĉe la pekopardono estas la sacerdoto kaj la sakramentoj kvazaŭ nur la instrumentoj, per kiuj Kristo, la Sinjoro, la vera origino kaj donacanto de la savo, efikas en ni la pardonon de la pekoj kaj la gracon de la konvertiĝo” (“Catechismus Romanus 1, 11, 6).
ARTIKOLO 11 • “MI KREDAS …
LA RESUREKTON DE LA MORTINTOJ”
988 La kristana Kredo – la konfeso de nia kredo je Dio la Patro, L Filo kaj la Sankta Spirito kaj je Lia krea, elaĉeta kaj sanktiga efikado – kulminas en la anonco, ke la mortintoj releviĝos je la fino de la tempoj kaj ke ekzistas eterna vivo.
989 (655) Ni forte kredas kaj esperplene esperas: Kiel Kristo vere resurektis de la
mortintoj kaj eterne vivas, tiel la justuloj post ilia morto releviĝos por ĉiam kun la resurektinta
Kristo kaj Li ilin resurektos je la lasta Tago
. Kiel Sia resurekto, tiel ankaŭ nia resurekto
estos la verko de plej Sankta Trinitato. (648)
“Kiam la Spirito de Tiu loĝas en vi, Kiu resurektis Jesuon de la mortintoj, tiam Li, Kiu resurektis Jesuon
Kriston el la mortintoj, revivigos ankaŭ vian morteblan korpon per Sia Spirito, Kiu loĝas en vi” (Rom 8,
11 BIB)
.
990 La esprimo “karno” signifas la homon en sia malforteco kaj mortebleco
.
“Resurekto de la karno” (kiel la formulado en la apostola kredokonfeso vorte tekstas) tiel
signifas, ke post la morto ne nur plivivas la nemortebla animo, sed ankaŭ reviviĝos niaj
“nemorteblaj korpoj” (Rom 8,11 BIB). (634).
991 (638) La kredo je la resurekto de la mortintoj dekomence estis esenca parto de la kristana kredo. “La resurekto el la mortintoj estas la espero de la kristanoj; en la kredo je ĝi ni exzistas (Tertullian de resurrectione carnis 1,1):
“Kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? Se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. … Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj” (1 Kor 15,12-14. 20 BIB).
I • La resurekto de Kristo kaj nia resurekto
La iompostioma revelacio de la resurekto
992 Dio paŝon post paŝo revelaciis al Sia popolo la resurekton el la mortintoj. La espero je la korpa resurekto el la mortintoj efektiviĝis kiel sekvo el la kredo je Unu Dio, kiu kreis la tutan homon, animon kaj korpon. (297) La kreinto de la ĉielo kaj de la tero ankaŭ firme tenas Sian ligon kun Abrahamo kaj ties posteularo. Vide al tiuj du okazintaĵoj la kredo je la resurekto komenciĝas revelacii.
En sia martirado konfesas la Makabeoj: “La Reĝo de la universo revivigos nin al eterna vivo, ĉar ni
mortas pro Lia leĝo” (2 Mak 7,9 BIB). “Ni, kiuj mortas pro la manoj de homoj, ni trovas konsolon en
la espero donita de Dio, ke Li revivigos nin denove. (2 Mak 7,14 BIB)
.
993 (575) La fariseoj
kaj multj kuntempuloj de la Sinjoro
havis la esperon pri la
resurekto. Jesuo tion emfaze instruas. Al la sadukeoj, kiuj tion neis, Li respondis: “Ĉu vi ne
eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?” (Mar 12,24 BIB). La kredo
je la resurekto de la mortintoj baziĝas sur la kredo, ke Dio estas “ne Dio de la mortintoj, sed de
la vivantoj” (Mar 12,27 BIB). (205)
994 Jesuo ligas la kredon je la resurekto al Sia persono. “Mi estas la releviĝo kaj la vivo”
(Joh 11,25 BIB). Jesuo mem revivigos je la Lasta Tago tiujn, kiuj kredas je Li
, kiuj manĝis
Lian Korpon kaj trinkis Lian Sangon
. (646) Li donas jam en Lia tera vivo signon kaj
garantion por tio, ĉar Li revivigas
unuopajn mortintojn kaj tiel anoncas Sian propran
resurekton, kiu tamen apartenos al alia ordo. De tiu unika okazaĵo Li parolas kiel “signo de la
profeto Jona”
, kiel signo de la templo
; li anoncas, ke Li estos mortigota, sed je la tria
tago poste Li resurektiĝos
. (652)
995 (860) Esti atestanto de Kristo signifas: Esti “atestanto pri Lia releviĝo” (Ago 1,22)
.
“kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj.” (Ago 10,41 BIB). La kristana
espero pri la resurekto estas tute pregita per la renkontiĝo kun la resurektinta Kristo. Ni
resurektos kiel Li, kun Li kaj per Li. (655)
996 La kristana kredo pri la resurekto dekomence trovis nekomprenon kaj reziston
.
(643) “La kristana kredo en neniu punkto puŝiĝas al pli da rezisto ol rilate la resurekton de la
karno” (s-ta Aŭgusteno, enarratio in Psalmos 88, 2, 5). Oni ĝenerale supozas, ke la vivo de la
homa persono spirite pludaŭros post la morto. Sed kiel oni povas kredi, ke tiu tiel evidente
mortema korpo resurektos al la eterna vivo”?
Kiel la mortintoj resurektos?
997 (366) Kion signifas “resurekti”? En la morto, kiam separiĝas la animo de la korpo, la korpo de la homo putriĝas, dum lia animo renkontiĝas al Dio kaj atendas, ke ĝi iam reunuiĝas kun sia glorata korpo. Dio en sia ĉiopovo donos al nia korpo la eternan vivon reunuigante ĝin per la resurekto de Jesuo kun nia animo.
998 (1038) Kiu resurektos? Ĉiuj homoj, kiuj mortis: “la farintoj de bono, al releviĝo por
vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo.“ (Joh 5,29 BIB)
.
999 (640) Kiel? Kristo resurektis kun Sia propra Korpo: “Vidu miajn manojn kaj miajn
piedojn, ke ĝi estas mi mem” (Luk 24,39 BIB), sed Li ne revenis en la teran vivon. (645) Same
en Li resurektos “ĉiuj … kun siaj propraj korpoj, kiujn ili nun portas” (4-a Koncilio en
Laterano, Kapitro 1, “de fide catholica”: Denzinger-Schönmetzer 801). Sed ilia korpo
“releviĝos
en la formon”, de “laŭspirita korpo.” (1 Kor 15,44 BIB):
“Nun iu povus demandi: Kiel la mortintoj reviviĝos? Kian korpon ili havos? Kia malsaĝa demando! Ankaŭ tio, kion vi semas, ne viviĝos, se ĝi ne mortos. Kaj kion vi semas, ankoraŭ ne havas la korpoformon, kiu estiĝos; ĝi estas nur nuda semokorno … Kio estas semata, estas putra, kio reviviĝos, estas malputra … la mortintoj releviĝos al malputrado … Ĉar tiu putrema devas sin vesti kun neputremeco kaj tiu mortema per nemortemeco” (1 Kor 15,35-37. 42. 52-53 BIB).
1000 (647) Tiu “kiel” superas nian imagon kaj nian komprenon; Ĝi estas alirebla por ni nur en la kredo. Sed la akcepto de la eŭkaristio donas al ni jam antaŭsenton pri la transfiguriĝo de nia korpo per Kristo:
“Kiel la pano devenanta de la tero, kiam ĝi ricevas la alvokon de Dio, ne plu estas kutima pano, sed la eŭkaristio estanta du elementoj, tera kaj ĉiela, tiel apartenas ankaŭ niaj korpoj, kiam ili akceptas la eŭkaristion, ne plu al la putreco, sed ili havas la esperon pri la resurekto” (Ireneo, adversus haereses 4, 18, 5) (1405)
1001 (1038) Kiam? Definitive “je la Lasta Tago” (Joh 6,39-40. 44; 11,24), “je la fino de la mondo” (“Lumen gentium” 48). La resurekto de la mortintoj estas ja strikte ligita kun la reveno de Kristo: (673)
“La Sinjoro mem revenos el la ĉielo, kiam iros la ordono, kiam la arĥanĝelo vokas kaj la tubo de Dio eksonas. Unue resurektos la en Kristo mortintoj” (1 Tes 4,16 BIB).
Kun Kristo resurekti
1002 Kristo nin releviĝos “je la Lasta Tago”; alieflanke certamaniere ni jam kun Kristo resurektis. La kristana vivo jam nun surtere per la Sankta Spirito estas partopreno ĉe la morto kaj resurekto de Kristo: (655)
“Kun Kristo vi estas en la bapto entombigiaj, kun Li vi estas ankaŭ revivigitaj, per la kredo je la forto de Dio, kiu Lin relevis el la mortintoj. … Vi estas kunlevitaj kun Kristo, do serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio” (Kol 2,12; 3,1 BIB).
1003 (1227) La kredantoj estas per la bapto unuigitaj kun Kristo, kaj pro tio ili havas vere
jam nun partoprenon en la ĉiela vivo de la resurektinta Jesuo
. (556) Sed tiu vivo restas “kun
Kristo kaŝita en Dio” (Kol 3,3 BIB). “Li nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo
Jesuo” (Efe 2,6 BIB). (2796) Kiel nutritaj per Lia Korpo en la eŭkaristio ni jam nun apartenas
al la Korpo de Kristo. Kiam ni je la Lasta Tago resurektos, ni ankaŭ “ kun Li aperos en gloro”
(Kol 3,4 BIB).
1004 En la atendado je tiu tago la korpoj kaj animoj de la kredantoj jam nun partoprenas al la digno, “aparteni al Kristo”. Pro tio ni respektu nian korpon, sed ankaŭ la korpon de aliaj, precipe de la dolorantoj. (364, 1497)
“La korpo ekzistas … por la Sinjoro, kaj la Sinjoro por la korpo. Dio revivigis la Sinjoron; Li per Sia
potenco ankaŭ nin revivigos. Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? … Vi ne apartenas
al vi mem: … Gloru do Dion en via korpo!” (1 Kor 6,13-15. 19-20 BIB)
. (624, 650)
II • Morti en Kristo Jesuo
1005 Por resurekti kun Kristo, oni devas morti kun Kristo; por tio estas necese, “elmigri el
la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro“ (2 Kor 5,8 BIB). Ĉe tiu “elmigrado
, ĉe la morto la animo
estas dividita de la korpo. (624) Je la tago de la reviviĝo de la mortintoj ĝi estos reunuigita kun
sia korpo
. (650)
La morto
1006 (164, 1500) “Vidalvide de la morto la enigmo de la homa ekzisto estas la plej granda”
(Gaudium et spes 18). En certa rilato la korpa morto esta natura; sed por la kredo ĝi estas la
“salajro de peko” (Rom 6,23 BIB)
. Kaj por tiuj, kiuj mortas en la graco de Kristo, la morto
estas enprenitado en la morton de la Sinjoro, por ankaŭ povi partopreni ĉe Lia resurekto
.
1007 La morto estas la fino de la tera vivo. Nia vivo daŭras cerrtan tempon, enkies paso ni variiĝas kaj maljuniĝas. Ni morto montriĝas natura vivofino kiel ĉe ĉiuj teraj vivaĵoj. Tiu aspekto de la morto donas al nia vivo urĝecon. La scio pri la morto memorigas nin, ke ni disponas por la realigado de nia vivo limigitan tempon:
“Memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco … antaŭ ol la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estas, kaj antaŭ ol la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis” (Koh 12 ,1. 7 BIB)
1008 (401) La morto estas sekvo de la peko. Kiel aŭtenta interpreto de la eldiroj de la
Sankta Skribo
kaj de la Tradicio la instruofico de la eklezio instruas, ke la morto venis en la
mondon pro la peko de la homo
. Kvankam la homo posedis morteblan naturon, la Kreinto
lin destinis ne al la morto. (367) Do la morto kontraŭdiras al decidoj de Dio, la Kreinto. Tiu
morto eniris la mondon kiel sekvo de la peko
. “La korpa morto, al kiu la homo estus
forprenita, se li ne estus pekinta (Gaudium et spes 18), estas tiel la “lasta malamiko” de la
homo; tiu morto estas venkota.
1009 La morto estas ŝanĝita per Kristo. Ankaŭ Jesuo, la Filo de Dio, doloris la morton, kiu
appartenas al la homo ekzisto. Kvankam Jesuo timis
tiun morton, Li akceptis ĝin en tuta kaj
libera subiĝo sub la volo de Sia Patro. La Jesua obeo, kiu kuŝis sur la morto, transformis ties
malbenon en benon
. (612)
La senco de la kristana morto (1681-1690)
1010 Per Kristo havas la kristana morto positivan sencon. “Por mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Flp 1,21 BIB). “Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun Li, ni ankaŭ vivos kun Li” (2 Tim 2,11 BIB). La esence nova en la kristana morto estas tio: (1220) Per la bapto la kristano sakramente jam “mortis kun Kristo”, por vivi novan vivon. Kiam ni mortas en la graco de Kristo, la korpa morto kompletigas tiun “mortadon kun Kristo”, kaj tiel efektivigas definitive nian enkorpigon en Lin per Lia elaĉet-ago.
“Pli bone estas por mi, morti kun Kristo, ol esti reĝo pri la finoj de la tero. Mi serĉas tiun, kiu mortis por ni; mi volas atingi tiun, kiu resurektis por ni. Tiu agado atendas min … Mi akceptu puran lumon! Kiam mi alvenos tien, mi estos homo” (s-ta Ignacio el Antioĥio, epistola ad Romanos 6,1-2).
1011 En la morto Dio vokas la homon. Pro tio la kristano povas sopiri la morton: “Mi havas
la deziron foriri kaj esti kun Kristo” (Flp 1,23 BIB). (1025) Kaj li povas laŭ la ekzemplo de
Kristo fari sian morton akto de la obeo kaj de la amo al la Patro
.
“Mia tera sopiro estas krucumita … En mi estas viva kaj parolanta akvo, kiu murmuras kaj diras en mi: Ek al la patro!” (S-ta Ignacio el Antioĥio, epistola ad Romanos 7,2).
“Mi sopiras vidi Vin, kaj pro tio mi sopiras morti” (S-ta Teresa de Jesuo [el Avila], poesias 7).
“Mi ne mortos; mi eniros en la vivon” (S-ta Teresia de la infano Jesuo, letero, 9a de junio 1897).
1012 La kristana vidpunkto de la morto
estas en la liturgio de la eklezio bonege
esprimita:
“Al viaj kredantoj, ho Sinjoro, la vivo nur ŝanĝiĝos, ne estos forprenata. Kaj kiam disfalas la restadejo de nia tera pilgrimado, al ni estos preta eterna hejmo en la ĉielo” (Meslibro Roma, prefacio pri la mortintoj).
1013 La morto estas la fino de la tera pilgrimado de la homo. Tio estas graca kaj mizerikorda tempo, kiun Dio ofertas al la homo, por ke li vivu sian teran vivon laŭ la Dia plano. En tiu tempo la homo decidu pri sia lasta sorto. “Kiam nia unika tera vivo estas plenita” (“Lumen gentium” 48), ni ne plu revenas, por vivi ankoraŭ duan fojon sur la tero. Estas “destinita por la homo”, “unu fojon morti” (Heb 9,27). Post la morto ne ekzistas iu “reenkarniĝo”.
1014 La eklezio kuraĝigas nin, prepari nin por la horo de la morto (“de subita morto redemptu nin, ho Sinjoro!”; malnova Ĉiusanktula Litanio), peti la Dipatrinon porpeti por ni “en la horo de nia morto” (Preĝo “Ave Maria”) kaj konfidi nin al la s-ta Josefo, la patrono de la mortantoj. (2676-2677)
“En ĉiuj viaj agadoj, en ĉiuj viaj pensoj vi tiel agu, kvazaŭ vi devus hodiaŭ morti. Kiam vi havas bonan konsciencon, vi ne tre timos la morton. Estus pli bone, gardi sin kontraŭ la peko, ol fuĝi antaŭ la morto. Kiam vi hodiaŭ ne estas preta, ĉu vi mkorgaŭ estos preta?” (Vidu la libron: Nachfolge Christi (Postsekvo de Kristo ) 1,23, 5-8).
“Laŭdata vi estu, mia Sinjoro, per nia frato, la korpa morto; neniu vivanta homo povas ĝin eviti. Ho ve al tiuj, kiuj mortas en morta peko! Beataj tiuj, kiujn ĝi trovas en Via plejsankta volo! Ĉar ĝin ne lezas la dua morto” (s-ta Franz el Assiso, Sunkanto).
Mallonge
1015 “Caro salutis est cardo - La karno estas la kardinala punkto de la savo” (Tertullian de resurrectione carnis). Ni kredas je Dio, la Kreinto de la karno; ni kredas ke la vorto enkarniĝintis por redempti la karnon; ni kredas je la reviviĝo de la karno, en kiu perfektiĝas la kreo kaj la elaceto de la karno.
1016 Per la morto la animo estas dividita de la korpo; en la resurekto Dio redonos al nia ŝanĝiĝinta korpo la senmortan korpon ĝin reunuiĝanta kun nia animo. Kiel Kristo resurektis kaj eterne vivas, tiel ni ĉiuh reviviĝos je la Lasta Tago.
1017 “Ni kredas je la vera resurekto de ĉi tiu karno, kiun ni nun portas” (Dua
Koncilio de Lyon, “Pofessio fidei MichaelisPalaeologi imeratoris”: Denzinger-Schönmetzer 854). Semita en la tombon estas putra korpo; reviviĝos malputra
korpo
, “spirita korpo” (1 Kor 15,44 BIB)
1018 Sekve de la hereda peko la homo devas suferi la korpan morton, “kiun li ne estus devinta dolori, se li ne estus pekinta” (Gaudium et spes 18)
1019 Jesuo, la Filo de Dio, libervole doloris la morton en tute libera subiĝo sub la volo de Dio, Lia Patro. Per Lia morto Li venkis la morton kaj tiel li malfermis por ĉiuj homoj la lairon al la savo.
ARTIKOLO 12 • “MI KREDAS … JE LA ETERNA VIVO”
1020 (1521-1525) La kristano, kiu unuigas sian morton kun la morto de Jesuo, komprenas la morton kiel veno al Jesuo, kaj kiel eniro en la eternan vivon. Kiam la eklezio super la mortanta Kristo parolis lastfoje en la nomo de Kristo la absolvajn vortojn, lin lastfoje sigelis kun fortiga unktado, kaj al li estis doninta la viatikon de Kristo kiel nutraĵo por la vojaĝo, ĝi diras al li kun milda decideco: (1524)
“Ekiru la vojon, frato (fratino), en Kristo, en la nomo de Dio la ĉiopova Patro, kiu vin kreis; en la nomo de Jesuo Kristo la Filo de la viva Dio, kiu por vi suferis sub la kruco; en la nomo de la Sankta Spirito, kiu estas elverŝita super vi. Hodiaŭ estu pretigita en paco via ejo, via loĝejo ĉe Dio en la sankta Cion, kun la beata virgulino kaj Dipatrino Maria, kun la sankta Josef kaj kun ĉiuj angeloj kaj sanktuloj de Dio … Hejmen iru al via Kreinto, kiu vin faris el la polvo de la tero. (2677) Kiam vi foriras el ĉi tiu vivo, rapidu renkonten al vi Maria kun ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj … Vian Elaĉetanton vi vidu de vizaĝo al vizaĝo …” (preĝo por la forpaso, “-commendatio animae”), (336)
I • La Aparta Juĝo
1021 La morto limigas la vivon de la homo, tio estas: ĝi limigas la tempon, en kiu la homo
povas akcepti aŭ rifuzi la Dian gracon
revelaciitan en Kristo. (1038) La Nova Testamento
parolas de la juĝo precipe vide al la definitiva renkonto kun Kristo en Sia dua veno. Sed ĝi
ankaŭ ripete diras, ke al ĉiu tuj post lia morto estas rekompencata laŭ liaj agoj kaj laŭ lia
kredo. (679) La parabolo pri la malriĉa Lazaro
kaj la vorto, kiun Kristo sur la kruco diras
al la bona kunkrucumito, kaj aliaj tekstoj de la Nova Testamento
parolas pri lasta sorto de
la animo
, kio por la unuopa homo povas esti diferenca.
1022 (393) Ĉiu homo en la momento de la morto en sia nemortebla animo ricevas eternan
rekompencon. Tio okazas en aparta juĝo, kio rilatas lian vivon al Kristo - aŭ per purigo
, aŭ
kiam li eniras rekte en la ĉielan beatecon
, aŭ kiam li sin mem por eterne kondamnas
.
(1470) “Je la vespero de nia vivo ni estos juĝataj laŭ nia amo” (s-ta Johanno de la Kruco, avisos y sentencias 57).
II • La ĉielo
1023 (954) Tiuj, kiuj mortas en la graco kaj fideleco de Dio, kaj do ili estas tue purigitaj, tiuj
viva por ĉiam kun Kristo. Ili estas similaj al Dio por ĉiam, ĉar ili vidas Lin, “kiel Li estas” (1
Joh 3,2), “ de vizaĝo al vizaĝo” (1 Kor 13,12 BIB)
“Ni difinas subaze de la Apostola Aŭtoritato, ke laŭ ĝeneralaj ordonoj de Dio la animoj de ĉiuj sanktuloj
… kaj de aliaj kredantoj, kiuj mortis post la de ili ricevita sankta bapto, en kiuj nenio estis purigenda,
kiam ili mortis, … aŭ kiam en tiuj io estis aŭ estos purigenda, kiam ili estis purigitaj post ilia morto, …
ankaŭ antaŭ la repreno de iliaj korpoj kaj antaŭ la ĝenerala juĝo post la ascendado de nia Elaĉetanto kaj
Sinjoro Jesuo Kristo en la ĉielon, la Ĉielan Regnon kaj la ĉielan paradison kun Kristo en la komunumo
de la anĝeloj estis, estas kaj estos kolektitaj, kaj post la sufero kaj morto de la Sinjoro Jesuo Kristo vidis
kaj vidas la Dian Estaĵon en rekta vidado kaj ankaŭ de vizaĝo al vizaĝo – sen perado de kreitaĵo
(Benedikto la 12a, konstitucio “Benedictinus Deus”: Denzinger-Schönmetzer 1000)
1024 (260) Tiu perfekta vivo kun la plejsankta Trinitato, tiu vivokomuno kaj amokomuno kun Ĝi, kun la virgulino Maria, kun la anĝeloj kaj kun ĉiuj beatuloj estas nomata “la ĉielo”. (326, 2794) La ĉieleo estas la lasta celo kaj la plenumo de la profundaj sopiroj de la homoj, la stato de plej alta, definitiva feliĉo. (1718)
1025 (1011) Vivi en la ĉielo signifas “esti kun Kristo”
. La elektitaj vivas en Li, retenas aŭ,
pli bone dirite, trovas en tio sian veran identecon, sian propran nomon
:
“Vivi signifas esti kun Kristo; kie estas Kristo, tie do estas la vivo, do la regno” (s-ta Ambrozio, Luk. 10, 121).
1026 Per Sia morto kaj Sia resurekto Jesuo Kristo “malfermis” al ni la ĉielon. La vivo de la beatuloj konsistas en la plenposedo de la fruktoj de la elaĉeto per Kristo. Tiu partoprenigas ilin, kiuj kredis je Li kaj restis fidelaj al Lia volo, en Sia ĉiela gloro. La ĉielo estas la beata komunumo de ĉiuj, kiuj estas tute membrigitaj en Li. (793)
1027 (959) Tiu mistero de la beata komunumo kun Dio kaj kun ĉiuj, kiu estas en Kristo, transiras ĉiun komprenon kaj ĉiun imagon. (1720) La Skribo pri tio parolas al ni en bildoj kiel vivo, paco, edziĝfesteno, vino de la regno, domo de la patro, ĉiela Jerusalemo. “kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kio en la koron de homo ne eniris, La Grando, kion Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas” (1 Kor 2,9 BIB).
1028 (1722) Ĉar Dio estas senfine majesta, Li povas esti vidata nur tiel, kiel Li estas, kiam Li mem lasas senpere vidi la homon Sian misteron kaj kiam Li la homon kapabligas al tio. Tiu vidado de Dio en Lia ĉiela gloro esta nomata de la eklezio “la beatiga vidado” [visio beatifica]., (163)
“Kiu gloro, kiu emo estos, kiam vi estos allasata vidi Dion, kiam vi estos inda ĝui kun Kristo, via Sinjoro kaj Dio, la ĝojon de la eterna savo kaj lumo … , kun la justuloj kaj amikoj de Dio en la ĉiela regno ĝui la plezuregon de la ricevita senmorteco!” (S-ta Cipriano, epistulae 58, 10, 1).
1029 (956) En la gloro de la ĉielo plenigas la beatuloj plu kun ĝojo la volon de Dio; ili tion
faras ankaŭ rilate la aliaj homoj kaj rilate la tuta kreitaro. Jam nun ili reĝas kun Kristo kaj kun Li
ili “reĝos en ĉiu eterneco” (Apo 22,5 BIB)
(668)
III • La fina purigado - la purgatorio
1030 Kiu mortas en la graco kaj amikeco de Dio, sed ankoraŭ ne perfekte estas purigita, ja estas sekura pri sia eterna savo, sed li estas amkoraŭ purigata post sia morto por atingi la sankteco, kiu estas necesa por povi eniri en la ĝojon de la ĉielo.
1031 La eklezio nomas tiun finan purigadon de la elektitoj, kiu estas tute diferenca de la
unado de la kondamnitoj, purgatorio [germane: purigejo]. Ĝi formulis la kredo-instruon rilate la
purgatorio precipe en la koncilioj de Florenco
kaj Trento
. Konekse kun certaj Skribo-tektoj
la tradicio de la eklezio parolas pri fajro de purigado:
“Oni devas kredi, ke antaŭ la juĝo por certaj facilaj pekoj estas ankoraŭ iu purigad-fajro, ĉar la eterna vero diras, ke, kiam iu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, al li ‘nek en ĉi tiu nek en la venonta mondo’ estos perdonata (Mat 12,32 BIB). El tiu eldiro montriĝas, ke kelkaj pekoj en ĉi tiu, aliaj en alia venonta mondo povas esti pardonataj” (s-ta Gregoro la Granda, dialogi 4,39).
1032 (958) Ĉi tiu instruo apogiĝas sur la praktiko preĝi por la mortintoj, de kio jam parolas la
Sankta Skribo: “Tial [Judaso la Makabeo] prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke
ili estu pekliberigitaj” (2 Mak 12,32 BIB). Jam ekde fruaj tempoj la eklezio honoris la memoron
pri la mortintoj kaj oferis por ili porpetojn kaj precipe la eŭkaristian oferon
, (1371) por ke ili
estu purigataj kaj povu atingi la beatigan Dividon. La eklezio rekomendas ankaŭ almozojn,
indulgencojn kaj pentofarojn por la mortintoj. (1479)
“Ni helpu ilin kaj ni memoru ilin. Se ja la filoj de Ijob estis purigitaj per la ofero oferita per sia patro
,
kial ni dubu, ke niaj oferoj por la mortintoj alportu al ili konsolon? Ni ne hezitu alporti al la mortintoj
helpon kaj oferi niaj preĝojn por ili”. (s-ta Johanno Ĥrisostomo, homilia in illud “Angusta est porta” in 1
Cor, 41,5).
IV • La infero
1033 Ni ne povas esti unuigataj kun Dio, kiam ni ne libere decidos, ami Lin. Sed ni ne povas
ami Dion, se ni gave pekas kontraŭ Li, kontraŭ nia proksimulo aŭ kontraŭ ni mem: “Kiu ne
amas, tiu restas en morto. Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hom-mortiganto; kaj vi scias, ke
ĉiu hom-mortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li” (BIB 1 Joh 3,14-15). Nia Sinjoro
atentigas nin, ke ni estas dividataj de Li, kiam ni preterlasas, akcepti la gravajn malfacilaĵojn de
la povruloj kaj malgrandaj, kiuj estas Siaj gefratoj
. Morti en grava peko sen pentinti tion kaj
sen akceptinti la mizerikordan amon de Dio signifas por ĉiam resti dividita de Li per propra
libera decido. Tiun staton de definitiva mem-ekskludo el la komunumo kun Dio ni nomas
“inferno”. (1861, 393, 633)
1034 Jesuo parolas ofte pri la “geheno” de la “neleĉerpebla fajro”
, kiu estas
difinita por tiuj, kiuj ĝis la fino de sia vivo rifuzas kredi kaj konvertiĝi, kaj kien
same animo kaj korpo povas veni en la pereon
. Jesuo anoncas per seriozaj
vortoj, ke Li “elsondos Siajn anĝelojn”, kiuj “kolektos el lia regno ĉiun
falpuŝanton, kaj ĉiujn, kiuj faris maljustecon … kaj ĵetos ilin en la fornon de
fajro” (Mat 13,41-42 BIB), kaj ke Li parolos la kondamnan juĝon: “For de mi, vi
malbenitaj, en la eternan fajron!” (Mat 25,41 BIB).
1035 (393) La instruo de la eklezio diras, ke ekzistas infero kaj ke ĝi daŭras eterne. La animoj
de tiuj, kiuj mortas en la stato de mortinda peko, tuj post ilia morto venos en la gehenon, kie ili
doloras la inferan turmenton, “la eternan fajron”
. La plej malbona turmento de la infero estas
la eterna divido de Dio, en kiu la homo sole povas trovi la vivon kaj la feliĉon, por kio li estas
kreita kaj kion li sopiras.
1036 La eldiroj de la Sankta Skribo kaj la instruoj de la eklezio pri la infero estas admono al la homo, respondece utiligi sian liberecon vide al sia eterna sorto. (1734) Ili estas samtempe insista admono al konvertiĝo: (1428) “Eniru tra la mallarĝa pordo! ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la pordego kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Ĉar mallarĝa estas la pordo kondukanta al la vivo, kaj mallarĝa estas la vojo, kaj malmultaj ĝin trovas” (Mat 7,13-14 BIB).
“Ĉar ni scias nek la tagon nek la horon, ni devas post la admonoj de la Sinjoro persiste atenti, por ke ni plenuminte nian unikan teran vivon povas eniri kun Li en la geedziĝon kaj meritas esti alkalkulitaj al la benitaj, kaj ke ni ne estu nomataj malbonaj kaj pigraj servistoj, kiuj devas cedi en la eternan fajron, en la malhelecon ekstere, kie “estos plorego kaj dentogrincado” (“Lumen gentium” 48)
1037 Neniu estas antaŭdestinita de Dio veni en la inferon
; nur libera deturno de Dio
(mortinda peko), en kiu oni restas ĝis la fino, gvidas al ĝi. (162) En la Eŭkaristio kaj en la
ĉiutagaj preĝoj de siaj kredantoj helppetas la eklezio la mizeron de Dio, kiu ne volas, “ke iuj
pereu, sed ke ĉiuj venu al pento” (2 Petr 3,9 BIB): (1014, 1821)
“Akceptu bonvole, ho Dio, ĉi tiun oferon de viaj servantoj kaj de via tuta komuno; ordigu niajn tagojn en via paco, savu nin el la eterna pereo kaj akceptu nin en vian savitaron” (Meslibro Romana, Roma Eŭkaristia Preĝo 88)
V • La Lasta Juĝo (678-679)
1038 Post la releviĝo de ĉiuj mortintoj, “de la justuloj kaj de la maljustuloj” (Ago 24,15 BIB), sekvos la Lasta Juĝo.(1001) Tio estos la horo “en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos [la] voĉon [de la Filo de Dio] kaj eliros; (998) la farintoj de bono al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono al releviĝo por juĝo” (Joh 5,28-29 BIB). Tiam “la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun Li … kaj antaŭ Li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj Li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj Li starigos la ŝafojn dekstre de Li, kaj la kaprojn maldekstre. … kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon” (Mat 25,31. 33. 46 BIB).
1039 (678) En la vizaĝo de Kristo, kiu estas la Vero, malfermiĝos definiive la vera rilato de
ĉiu homo al Dio
. La Lasta Juĝo publikigos ĝis al la plej ekstremaj sekvoj, kion ĉiu faris aŭ ne
faris pri la Bono dum sia tera vivo.
“Ĉio malbono, kiun faras la malbonuloj, estos specifikata – kaj ili tion ne scias. Je la tago, kiam ‘Dio ne silentos’ (Psa 50,3 BIB) … [Li Sin turnos al la malbonuloj] kaj Li diros al ili: ‘Mi estis metinta por vi miajn malgrandajn brakojn sur la teron. Mi, ilia kapo, tronis en la ĉielo dekstre de Mia Patro – sed sur la tero Miaj membroj malsatis. Se vi estus donintaj manĝon al Miaj membroj, via dono estus atinginta la kapon. Kiam Mi disponigis al Miaj malgrandaj brakoj spacon sur la tero, mi ilin instalis kiel senditoj, por alporti viajn bonaĵojn en mian trezorejon. Vi nenion metis en iliajn manojn, pro tio vi posedas nenion ĉe mi’ “ (s-ta Augusteno, de sermone Domini in monte 18,4,4).
1040 La Lasta Juĝo okazos ĉe la glora reveno de Kristo. Nur la Patro scias la tagon kaj la
horon, Li sola decidos, kiam ĝi okazos. (637) Tiam Li eldiros per Sia Filo Jesuo Kristo Sian
definitivan Vorton super la tutan historion. Ni ekkonos la lastan sencon de la tuta kreoverko kaj
de la tuta savoordo kaj ni komprenos al mirindajn vojojn, sur kiuj la Dia providenco gvidis ĉion
al sia lasta celo. (314) La Lasta Juĝo montros, ke la Dia justeco venkos super ĉiuj maljustecoj,
kiuj estos faritaj, kaj ke Lia amo estas pli forta ol la morto
.
1041 La mesaĝo de la Lasta Juĝo vokas ĉiujn homojn konvertiĝi tiom longe, kiom Dio ankoraŭ donacas al ili “tempon de la graco”, “tagon de la savado” (2 Kor 6,2 BIB) (1432). Ĝi gvidas al la sankta Ditimo. Ĝi devigas al la justeco de la Regno de Dio. (2845) Ĝi anoncas la “beatan esperon” (Tit 2,13 BIB) al la reveno de la Sinjoro, kiu venos, “por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis” (2 Tes 1,10 BIB).
VI • La espero pri la nova ĉielo kaj la nova tero
1042 (769) Je la fino de la tempoj la Dia Regno estos perfektigiat. Post la ĝenerala juĝo la justuloj glorataj je korpo kaj animo reĝos por ĉiam, kaj eĉ la universo estos renovitita. (670)
“La eklezio … estos erst glorita en la ĉiela gloro. Post la ĝenerrala juĝo … kiam kune kun la homara gento ankaŭ la tuta mondo, kiu estas plej intime ligita kun la homoj kaj per ĝi iras al ĝia celo, komplete estos renovigita en Kristo” (“Lumen gentium” 48)
1043 La Skribo signas tiun misteroplenan renovigon, kiu transformos la homaron kaj la
mondon kiel “nova ĉielo kaj nova tero” (2 Pet 3,13 BIB)
. (671) La decido de Dio “por sumigi
en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero” (Efe 1,10 BIB) tiam definitive realiĝos. (518,
280)
1044 Kiam Dio “ĉion renovigos
, en la ĉiela Jerusalemo, Li havos Sian loĝejon inter la
homoj. “Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos
funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis” (Apo 21,4 BIB)
.
1045 Por la homo en tiu plenumado tute estos renovigita la unueco de la homara gento, kiu
estis volita de Dio antaŭ la terkreado, kaj kies “sakramento” estis kvazaŭ la pilgrimanta eklezio
(“Lumen gentium” 1). (775) La unuiĝintaj kun Kristo estos la komuno de la elaĉetitaj, “la sankta
urbo” (Apo 21,2 BIB) de Dio, “la edzino de la ŝafido” (Apo 21,9 BIB). (1404) Ĉi tiu ne plu
doloros sub la peko, la malpuraĵoj
, la mem-amo, kiu detruas aŭ lezas la teran komunon de la
homoj. La beatiga vidado, en kiu Dio Sin malfermas neelĉerpebla por la elektitoj, estos la
neniam ĉesanta fonto de feliĉo, paco kaj komuno.
1046 Rilate la kosmon ekzistas laŭ la reveliĝo profunda sorto-komuno inter la materia mondo kaj la homo:
(349)“La fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. … sed [samtempe] kun espero [de Dio], ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo … Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo” (Rom 8,19-23 BIB)
1047 La videbla universo do samtempe estas destinita esti transformamata, “por ke la mondo remetita en sian komencan staton nun senĝene staru en la servo de la justuloj” (Ireneo adversus haereses 5,32,1) kaj tiel partoprenu en ties glorado en la resurektinta Jesuo Kristo.
1048 (673) “La tempopunkton de la kompletigo de la tero kaj de la homaro ni ne konas, kaj ankaŭ la manieron ni ne scias, kiel la universo estu transformata. Transit ja la formo de ĉi tiu mondo, kiu estas misformita per la peko, sed ni estas informataj, ke Dio preparas novan loĝejon kaj novan teron, en kiu loĝas la justeco, kaj kies beateco plenumas kaj superas ĉiujn paco-dezirojn, kiuj vivas en la homaj koroj” (Gaudium et spes 39,1).
1049 “Tamen la atendado de la nova tero ne rajtas malfortigi la zorgojn por la renovigo de ĉi tiu tero, kie kreskas la korpo de nova homara familio, kiu ja povas oferti jam skizan imagon de la nova tero. Sed tiu atendado de nova tero devas fortigi niajn zorgojn por la malnova. (2820) Pro tio la tera progreso, kiu ja klare estas destingenda de la kreskado de la regno de Kristo, tamen havas grandan signifo por la regno de Dio, ĉar ĝi povas kontribui al pli bona ordo de la homa socio” (Gaudium et spes 39,2)
1050 (1709) “Ĉar kiam ni plimultigis en la spirito de la Sinjoro kaj laŭ Liaj ordonoj surteraj la
bonaĵojn de la homa digno, de gefrata komuno kaj libereco – tio ĉio estas ja bonaĵoj de la naturo
kaj fruktoj de nia strebado – ni ilin pli poste retrovos, sed purigitaj de ĉiu makulo, lumoplenaj
kaj klarigitaj, kiam Kristo transdonos al la Patro Sian eternan kaj ĉionampleksan regnon
(Gaudium et spes 39,3)
. Poste, en la eterna vivo “Dio estu ĉio en ĉio” ( Kor 15,28 BIB).
(260)
“La Patro estas laŭ kaj en Sia esenco kaj en vero la vivo. Super ĉio per Sia Filo kaj en la Sankta Spirito Li verŝas Siajn ĉielajn donojn. Kaj la eternan vivon Li promesis en Sia homoamikeco al ni homoj” (S-ta Cirilo el Jerusalemo, catecheses illminandorum 18,29).
Mallonge
1051 En sia nemortebla animo ricevas ĉiu homo tuj post lia morto per Kristo, la juĝanto de la vivantoj kaj mortintoj, en aparta juĝo lian eternan rekompencon.
1052 “Ni kredas, ke la animoj de ĉiuj mortintoj en la graco de Kristo … estos la popolo de Dio post la morto, kiu je la tago de la reviviĝo estos definitive venkota, kiam la animoj estos reunuigitaj kun siaj korpoj” (Kredo des Gottesvolkes 28)
1053 “Ni kredas, ke la granda aro de tiuj, kiuj kun Jesuo kaj Maria en la paradizo estas unuigitaj, estas la ĉiela eklezio. Tie ili vidas en eterna beateco Dion, kiel Li estas. Tiel ili, diferencaj laŭ la grado kaj la maniero, ankaŭ estas partopenantoj de tiu Dia gloro, kiun la glorita Kristo vivas kune kun la sanktaj anĝeloj. Ili porpetas por ni kaj helpas nin en nia malforteco per sia gefrata zorgo” (Kredo des Gottesvolkes 29).
1054 Kiuj mortas en la graco de Dio, sed kiuj ankoraŭ ne tute estas purigitaj, ja estas certaj pri sia eterna savo, sed ili post sia morto ankoraŭ trapasas purigadon, por ke ili atingu la sanktecon, kiu estas necesa, por atingi la ĝojon en Dio.
1055 Surbaze de la “komuno de la sanktuloj” la eklezio rekomendas la mortintojn al la Dia mizerikordo kaj oferas por ili porpetojn, precipe la sanktan eŭkaristian oferon.
1056 Sekvante al la ekzemplo de Kristo la eklezio atentigas la kredantojn al la “trista, plendinda realo de la eterna morto” (Directorium Catecheticum Generale 69), kiun oni ankaŭ nomas “inferno”.
1057 La plej mava turmento de la infero estas la eterna dividiteco de Dio. Sole en Dio la homo ja povas trovi la vivon kaj la feliĉon. Por tio li estas kreita kaj tio estas lia sopiro.
1058 La eklezio preĝas pri tio, ke neniu perdiĝu: “Sinjoro, ne allasu, ke mi iam estu dividita de vi!” (Roma Meslibro, preĝo antaŭ la komunio 132) Neniu ja povas savi sin mem, sed Dio “volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj” (1 Tim 2,4 BIB), kaj por Li “estas ĉio ebla” (Mat 19,26 BIB).
1059 “La sanktega Roma eklezio forte kredas kaj konfirmas, ke … je la tago de la
juĝoĉiuj homoj kun siaj korpoj aperos antaŭ la juĝista seĝo de Kristo, por fari
raporton pri siaj agoj” (2a Koncilio de Lyon, “Professio fidei Michaelis Palaeologis
imperatoris”: Denzinger-Schönmetzer 859)
.
1060 Je la fino de la tempoj la regno de Dio atingos sian kompletigon. Tiam la justuloj estos glorataj korpe kaj anime, por ĉiam ili reĝos kun Kristo, kaj ankaŭ la materia universo estos transformata. Tiam Dio en la eterna vivo estos “ĉio en ĉiuj” (1 Kor 15,28 BIB).)
“Amen”
1061 Kiel la lasta libro de la Sankta Skribo
, ankaŭ la Kredo fermas kun la hebrea vorto
“amen”. Tio troviĝas ofte je la fino de la preĝoj de la Nova Testamento. Same la eklezio fermas
siajn preĝojn kun la “amen”. (2856)
1062 Le hebrea vorto “amen” estas en konekso kun la sama vort-radiko kiel la vorto “kredi”. Tio signifas stabileco, fidindeco, fideleco. Tiel oni komprenas, ke la amen signifas fidelece de Dio al ni kaj nia fido sur Lin. (214)
1063 Ĉe la profeto Jesaja troviĝas la esprimo “Dio de la vero”, vorte “Dio de la amen”. Tio
signifas la Dion, kiu restas fidela al Siaj promesoj: “Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la
Dio vera” (Jes 65,16 BIB). Nia Sinjoro utiligas la vorton “amen” ofte
, kelkfoje eĉ duoble
,
por akcenti la fidindecon de Sia instruo, Sian aŭtoritaton fundantan sur la vero de Dio. (156,
215)
1064 La “Amen” je la fino de la kredo do denove kaptas la unuajn Du vortojn – “Mi kredas” – kaj ilin refortigas: Kredi signifas diri “Amen” al la vortoj, la promesoj, la Diaj ordonoj, tute fidi al tiu, kiu estas la “Amen” de senfina amo kaj kompleta fido. La kristana ĉiutaga vivo tiam fariĝas la “Amen” rilate al la “Mi kredas” de la kredokonfeso de nia bapto.
“Via Kredo estu por vi kiel spegulo. Rigardu vin en ĝi por vidi, ĉu vi ĉion, kion vi deklaras kredi, ankaŭ vere kredas. Kaj ĝoju ĉiutage pri via kredo” (S-ta Augusteno, de sermone Domini in monte 58,11,13)
1065 Jesuo Kristo mem estas la “Amen” (Apo 3,14). Li estas la definitiva Amen de la amo de la Patro al ni; Li transprenas kaj kompletigas nian Amen ĉe la Patroj: “Li estas la Jes, kion promesis Dio. Tial ni vokas per Li por la gloro al Dio ankaŭ la Amen” (2 Kor 1,20 BIB).
“Per Li kaj kun Li kaj en Li
Estas al vi, Dio, ĉiopova Patro,
En la unueco de la Sankta Spirito
ĉio gloro kaj honoro
Nun kaj eterne.
Fresko el la katakombo de la sanktaj martiroj Petro kaj Marcelino. Komenco de la 4a jarcento.
Dua parto
LA CELEBRADO
DE LA KRISTANA MISTERO
Kial Liturgio?
1066 En la simbolo konfesas la eklezio la misteron de la plej dankta trinitato kaj ties “graca
decido” por la tuta kreo: La Patro plenumas la “misteron de Sia volo” (Efe 1,9 BIB) donante
Sian karan Filon kaj Sian Sanktan Spiriton por la savo de la mondo kaj al la honoro de Sia
nomo. Tio estas la mistero de Kristo
. En la historio estas revelaciita kaj realigita laŭ Lia
plano, tio estas save elpensita “ordo”, kio de la sankta Paŭlo estas nomata “ekonomio de la
mistero” (Efe 3,9 BIB), de la trdicio de la patroj “ekonomio de la viando-fariĝinta vorto” aŭ
“savo-ekonomio”. (50, 236)
1067 “Tiu verko de la homa elaĉeto kaj de la perfekta glorado de Dio, kies antaŭludo estis la Diaj grandfaroj rilate al la popolo de la Malalta Ordo, Kristo la Sinjoro plenumis, precipe per la pascha-mistero de sia dolorado, de sia resurekto el la mortintoj kaj de sia glor-riĉa ĉieleneniro. En tiu mistero ‘li detruis nian morton per sia mortado kaj novkreis per sia resurekto la vivon’. Ĉar el la flanko de Kristo mortinta sur la kruco eliris la mirinda sakramento de la tuta eklezio” (Sacrum Concilium 5). Pro tio festas la eklezio en la liturgio precipe la pascha-misteron, per kiu Kristo plenuis la verkon de nia savo. (571)
1068 En sia liturgio proklamas kaj celebras la eklezio tiun misteron, por ke la kredantoj vivas el ĝi kaj konfesas ĝin en la mondo.
“La liturgio, per kiu precipe en la Dia ofero de la eŭkaristio ‘la verko de nia savo efikiĝas’, ja en plej alta formo kontribuas, ke la kredantoj montras kaj revelacias al aliuloj la misteron de Kristo kaj la veran naturon de la eklezio” (Sacrosanctum Concilium 2)
Kion signifas la vorto “liturgio” ?
1069 La vorto “liturgio” signifas origine “publika verko”, “Servo de la popolo kaj por la
popolo”. En la kristana tradicio ĝi signifas, ke la popolo de Dio partoprenas en la “verko de
Dio”
. Per la liturgio Kristo, nia elaĉetanto kaj ĉefsacerdoto daŭrigas en sia eklezio, kun ĝi kaj
per ĝi la verkon de nia elaĉeto.
1070 En la Nova Testamento signifas la vorto “liturgio” ne nur la celebradon de la
Diservo
, sed ankaŭ la anoncon de la evangelio
kaj la aktivan amon al la prosimulo
. En
ĉio tia temas pri la servo rilate al Dio kaj la homoj. En la celebrado de la liturgio la eklezio estas
servisto laŭ la bildo de sia Sinjoro, la unusola “liturgo”
partoprenanta en Diservo, anoncado
kaj amoservo en la ofico de Kristo kiel sacerdoto, profeto kaj reĝo. (783)
Rekte validas la liturgio kiel plenumado de la sacerdota ofico de Jesuo Kristo; en la liturgio estas plenumita la sanktigado de la homo en tuta publika kulto signifita kaj ĉiam en la propra maniero efikita per ekkoneblaj signoj, plenumita de la mistika korpo de Jesuo Kristo, tio estas la kapo kaj ties membroj. Pro tio ĉiu liturgia celebrado - kiel verko de Kristo, la sacerdoto, kaj ties korpo, kiu estas la eklezio - estas precipe sankta agado, al kies efiko neniu alia agado de la eklezio samas per iu alia agado kun la sama signifo kaj la sama rango” (Sakrosanctum concilium 7)
La liturgio kiel fonto de la vivo
1071 Kiel verko de Kristo la liturgio estas ankaŭ agado de Sia eklezio. La liturgio efikas kaj realigas la eklezion kiel videbla signo de la komunumo inter Dio kaj la homoj per Kristo. Ĝi enprenas la kredantojn en la novan vivon de la komunumo. Ĝi antaŭkondiĉas, ke ĉiuj “konscie, aktive kaj kun gajno” en ĝi partoprenas (sacrosanctum concilium 11). (1692)
1072 “La sankta liturgio ne plenigas la tutan agadon de la eklezio” (sacrosanc-tum concilium 91); al ĝi devas antaŭiri la evangelizado, la kredo kaj la konvertiĝo; nur post tio ĝi povas alporti en la vivo de la kredantoj la fruktojn: la novan vivon en la Sankta Spirito, la aktivan agadon por la senditeco de la eklezio kaj la servon en ĝia unueco.
Preĝo kaj liturgio
1073 La liturgio estas ankaŭ partoprenado en la preĝo, kion Kristo en la Sankta Spirito direktas al la Patro. En la liturgio ĉia kristana preĝado trovas sian fonton kaj sian konkludon. Per la liturgio la interna homo fariĝas enradikigita en la “granda amo”, per kiu la Patro “nin amis” (Efe 2,4 BIB) en Sia amata Filo, kaj la interna homo fariĝas fundamentigita en ĝi. Tiu “granda ago de Dio” estas vivata kaj internigita per tio, ke oni “ĉiutempe preĝas en la Spirito” (Efe 6,18 BIB) (2558)
Kateĥezo kaj liturgio
1074 “La liturgio estas la pinto, kiun la eklezio akceptas, kaj samteme la fonto, el kiu fluas ĉiu ĝia forto” (sacrosanctum concilium 10). Gi tiel estas la prefera loko de lakateĥezo de la Di-popolo. “La kateĥezo estas ligita laŭ ĝia esenco kun la tuta liturgia kaj sakramenta agado; ĉar precipe en la sakramentoj kaj precipe en la eŭkaristio Jesuo efikas el la plenitudo de sia persono, por ŝanĝi la homojn (Johano-Paŭlo la dua, Catechesi tradendae 23)
1075 (426) La liturgia kateĥezo volas enkonduki en la misteron de Kristo (ĝi estas
“misterogagio”, ĉar ĝi paŝas el la videbla al la nvidebla, de la signando al la signita, de la
sakramentoj al la “misteroj”. Por tiu kateĥezo ekzistas la lokaj kaj regiaj kateĥismoj. Ĉi tiu
kateĥismo, kiu volas servi al la tuta eklezio en la variado de ĝiaj ritoj kaj kuluroj
, ofertas tion,
kio estas fundamenta kaj komuna al la tuta eklezio: La liturgio kiel mistero kaj kiel solenaĵo
(Unua Parto) kaj poste la sep sakramentoj kaj la sakramentaloj (Dua Parto).
UNUA ALINEO
LA SAKRAMENTA SAVOORDO
1076 Per la elverŝo de la Sankta Spirito publikiĝis je la pentekosta tago la eklezio al la
mondo
. La elverŝo de la Sankta Spirito ekkomencas en la “perado de la mistero” novan
tempon: la tempo de la eklezio, en kiu Kristo per la liturgio de sia eklezio publikigas,
reprezentas kaj komunikas sian savoverkon. “ĝis Li venas” (1 Kor 11,26 BIB). (739) En tiu
tempo de la eklezio ekde nun vivas kaj agas Kristo en ni kaj kun sia eklezio en nova por tiu
tempo nova maniero. Li agas per la sakramentoj. La tradicio komuna al la eklezioj de la oriento
kaj de la okcidento nomas tion “sakamenta ekonomio”. Tio ekzistas en la komuniko (aŭ
“eldonado”) de la fruktoj de la paschao-mistero de Kristo en la celebrado de la “sakramenta”
liturgio de la eklezio.
UNUA ĈAPITRO
LA PASCHA-MISTERO EN LA TEMPO
DE LA EKLEZIO
ARTIKOLO 1 • LA LITURGIO – VERKO DE LA
PLEJ SANKTA TRINITATO
I • La patro estas origino kaj celo de la liturgio
1077 “Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, (492) kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo; kiel Li elektis nin en Li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo; antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata.” (Efe 1,3-6 BIB)
1078 (2626) Beni estas Dia agado, kiu donacas vivon kaj havas sian originon en la Patro. Lia beno [latine: bene-dictio, greke: eu-logia] estas samtempe vorto kaj dono. Rilate la homo signifas la vorto “beno” adoradon kaj memtransdonadon al la Kreinto kun dankado. (2637-2638)
1079 Ekde la komenco ĝis la fino de la tempoj la tuta verko de Dio estas beno. Ekde la liturgia poemo de la unua kreo ĝis la laŭdoj en la ĉiela Jerusalemo proklamas la inspiritaj aŭtoroj la savoplanon kiel nemezurebla Dia benado.
1080 Ekde la komenco benis Dio la vivaĵojn, precipe la viron kaj la virinon. La ligo kun Noach kaj ĉiuj vivanta estaĵo renovigas tiun fekundeco-benon spite al la peko, per kiu la ter-grundo estas “malbenita”. Ekde Abrahamo trapenetras la Dia beno la historion de la homo alirantan al la morto, por ĝin lasi denove supreniri al la vivo, sia origino. Per la kredo de Abrahamo, la “patro de la kredantoj”, kiu akceptas la benon, la savo-historio estas enkondukita.
1081 La Diaj benaĵoj montriĝas en mirindaj eventoj alportantaj savon: En la nasko de Isaak, en la eliro el Egiptujo (pascho kaj eliro), en la transdonado de la promesita lando, en la elekto de Davido, en la ĉeesto de Dio en la templo, en la puriga ekzilo kaj en la reveno de “malgranda resto”. La leĝo, la profetoj kaj la psalmoj, kiuj trateksas la liturgion de la benita popolo, memorigas la Dian benon kaj respondas al tio en laŭdado kaj dankado.
1082 En la liturgio de la eklezio la beno de Dio plene estas publikigata kaj komunikata. La Patro estas agnoskata kaj adorata kiel origino kaj celo de ĉiu beno de la kreo; en sia viando fariĝinta, por ni mortinta kaj resurektinta vorto Li nin superŝutas kun Siaj benoj, kaj per la vorto Li metas al ni la donon de ĉiuj donoj, la Sanktan Spiriton en la koron.
1083 (2627) El tio oni komprenas la duoblan dimension de la kristana liturgio kiel respondo
de la kredo kaj de la amo al la “spiritaj benoj”, kun kiuj la Paro nin pridonacas. Unuigita kun ilia
Sinjoro kaj “plenigita de la Sankta Spirito”
dankas la eklzio unuflanke en adorado, laŭdado
kaj dankado al la Patro “por sia ne-esprimebla donaco” (2 Kor 9,15 BIB). Aliflanke la eklezio ne
ĉesas ĝis la plena plenumiĝo de la Dia savoplano, oferti al la Patro “de Liaj donoj la oferdonojn”
kaj Lin alvoki, malsuprensendi la Sanktan Spiriton sur la oferdonojn, sur la eklezion, sur la
kredantojn kaj sur la tutan mondon, (1360) por ke tra la komunumo kun la morto kaj la resurekto
de Kristo, la ĉefespiskopo, kaj tra la potenco de la Spirito tiuj Diaj benoj alportu vivan frukton
“al la laŭdo de la gloro de Lia graco” (Efe 1,6 BIB), xxx BIB in Bibelzitaten (öfteres speichern)
II • La verko de Kristo en la liturgio
La glorata Kristo …
1084 (662) Kristo, kiu “sidas dekstre de la Patro” kaj disvastigas la Sanktan Spiriton en sia korpo, la eklezio, nun agas per la sakramentoj, kiujn Li instalis por la komuniko de Sia graco. La sakramentoj estas signoj percepteblaj per la sensoj (vortoj kaj agoj), kiuj estas alireblaj al nia homa naturo. Surbaze de la efikado de Kristo kaj de la agado de la Sankto Spirito ili efikas la gracon, kiun ili signas. (1127)
1085 En la liturgio de la eklezio signas kaj efikas Kristo precipe sian pascha-misteron. Dum
sia surtera vivo anoncis Jesuo per sia instruado la pascha-misteron kaj ĝin antaŭprenis en siaj
agoj. Kiam poste sia horo estis veninta
Li travivis la unikan eventon de la historio, kio ne
pasas: Jesuo mortas “unufoje por ĉiam” (Rom 6,10; Heb 7,27; 9,12), estas entombigita, stariĝas
el la mortintoj kaj sidas dekstre de la Patro. Tiu vera evento okazinta en nia historio estas plene
kaj tute unika. Ĉiuj aliaj eventoj okazas unufoja kaj poste ili pasas, forsinkas en la pasinteco.
Sed kontraŭe la pascha-evento ne povas resti en la pasinteco, ĉar per Sia morto Li venkis la
morton. (519) Ĉio, kio Kristo estas, kaj ĉio, kion Li faris kaj doloris por ĉiuj homoj, partoprenas
en la eterneco de Dio, do ĝi staras super ĉiuj tempoj kaj en ili prezentiĝas. La evento de la kruco
kaj de la resurekto estas io restanta kaj tiras ĉion al la vivo. (1165)
… estas ekde la eklezio de la apostoloj …
1086 “Kiel Kristo estis sendita de la Patro, tiel Li mem sendis la apostolojn plenigitajn de la Sankta Spirito, (858) ne nur por anonci al la tuta kreitaĵo la evangelion kaj alporti la mesaĝon, ke la Filo de Dio liberigis nin per Sia morto kaj per Sia resurekto de la potenco de la satano kaj de la morto, kaj ke Li transigis nin en la regnon de la Patro, sed ankaŭ por plenumi la savoverkon, kiun ili anoncis, kaj per la ofero kaj per la sakramentoj plenumi, ĉirkaŭ kio rondiras la liturgia vivo” (Sacrosanctum Concilium 6).
1087 La resurektinta Kristo donacanta al la apostoloj la Sanktan Spiriton fidis al ili Sian
sanktigan potencon
: la apostoloj fariĝas sakramenta signo de Kristo. Per la forto de la sama
Sankta Spirito ili konfidas tiun sanigan potencon al siaj posteuloj. Tiu “apostola sukceso”
traformas la tutan vivon de la eklezio. (861) Ĝi estas sakramenta kaj estas pludonata per la
sakramento de la ordinacio. (1536)
… ĉeesta en la surtera liturgio …
1088 “Sed por tiun grandan verkon” – la adapton aŭ komunikon de Sia savoverko – (776, 669) “plenumi, Kristo estas ĉiam ĉe Sia eklezio precipe en la liturgiaj agadoj. Li ĉeestas en la ofero de la meso kaj en la persono de la servanto – ĉar ‘oferas nun per la servo de la sacerdoto la sama, kiu sin mem iam oferis sur la kruco’ –, sed ankaŭ precipe sub la eŭkaristaj figuroj. Li ĉeestas kun sia forto en la sakramentoj tiel, ke, se unu baptas, Kristo mem baptas. (1373) Li ĉeestas en Sia vorto, ĉar li mem parolas, kiam la sanktaj skribaĵoj estas legataj en la eklezio. Li finfine ĉeestas, kiam la eklezio preĝas kaj kantas, Li, kiu estis promesinta: “Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.” (Mat 18,20)
1089 “Vere en tiu granda verko, en kiu Dio estas plene glorata kaj en kiu la homoj estas sanktigataj, Kristo aliĝas ĉiam al la eklezio, (796) Lia alt-amata fianĉino, kiu alvokas sian Sinjoron kaj gloras la eternan Patron” (Sacrosanctum Concilium 7).
… kiu partoprenas en la ĉiela liturgio
1090 (1137-1139) “En la surtera liturgio ni partoprenas antaŭgustumantaj en la ĉiela liturgio,
kiu estas celebrata en la sankta urbo Jerusalemo, al kiu ni pilgrimantaj estas survojaj, kie dekstre
de Dio sidas Kristo, la servisto de la sanktulo kaj de la vera tendo; [en la surtera liturgio] ni
kantas al la Sinjoro kun la tuta aro de la ĉiela armeo la laŭdon de la gloro. [En ĝi] ni adoras la
memoron de la sanktuloj kaj esperas partoprenon kaj komunecon kun ili; [en ĝi] ni atendas la
Elaĉetanton, nian sinjoron Jesuo Kristo, ĝis Li, nia vivo, mem aperos kaj ni aperos kun Li en
gloro” (Sacrosanctum Concilium 8)
.
III • La Sankta Spirito kaj la eklezio en la liturgio
1091 En la liturgio formas la Sankta Spirito la spiriton de la kredo de la Di-popolo kaj plenumas la “majstro-verkon de Dio”, la sakramentojn de la Nova Interligo (798). Estas la deziro kaj la verko de la Spirito en la koro de la eklezio, ke ni vivu el la vivo de la resurektinta Jesuo. Kiam Li trovas en ni la de Li vekitan kredan responon, ekestas vera kunagado. La liturgio fariĝas komuna verko de la Sankta Spirito kaj de la eklezio. (1108)
1092 En tiu sakramentala eldono de la mistero de Kristo agas la Sankta Spirito same kiel en la aliaj tempoj de la savoekonomio. (737) Li preparas la eklezion al renkontiĝo kun la Sinjoro; Li vokas Kriston al la kredo de la komunumo kaj ĝin dokumentas; Li prezenas per Sia transformanta forto la misteron de Kristo kaj ĝin aktualigas. Kiel Spirito de la komunumo li unuigas la eklezion kun la vivo kaj la senditeco de Kristo.
La Sankta Spirito preparas Kriston surpreni
1093 La Sankta Spirito kompletigas en la sakramenta ordo la en la Malnova Interligo antaŭbilditon. Ĉar la eklezio de Kristo “en la Malnova Interligo estas admirinde preparita” (“Lumen Gentium” 2), (762) la liturgio la la eklezio retenas kulturajn elementojn de la Malnova Interligo kiel esencaj, neanstataŭeblaj partoj kaj transprenas ilin:
– unue la legaĵojn de la Malnova Testamnto; (121)
– la psalman preĝadon; (2585)
– kaj precipe la memoron pri eventoj savon alportantaj kaj antaŭsignantaj realaĵojn, kiuj en la mistero de Kristo plenumiĝis (promesoj kaj interligo, eliro kaj pascho, regno kaj templo, eliro kaj reveno) (1081)
1094 (128-130) Sur la harmonio de ambaŭ Testamentoj
apogiĝis la pascha kateĥezo de la
Sinjoro
kaj poste tiu de la apostoloj kaj de la ekleziaj patroj. Tiu kateĥezo senvaluigas, kio
kaŝiĝis sub la literoj de la Malnova Interligo: la mistero de Kristo. Ĝi estas nomata “tipologia”,
ĉar ĝi malfermas la novaĵon alportitan de Kristo laŭ la “formoj” [tipoj], kiuj Lin anoncas en la
eventoj, vortoj kaj bildoj de la Malnova Interligo. Kiam oni ilin nove vidas laŭ Kristo en la
spirito de la vero, tiuj “antaŭbildoj” estas senvualigitaj
. La diluvo kaj la arkeo de Noach
interpretas de komence al la savo per la bapto
, same la nubo kaj la trairo tra la ruĝo maro. La
akvo el la roko estis antaŭbildo de la spiriaj donoj de Kristo
; la manao en la dezerto montris
dekomence al la eŭkaristio, la “vera ĉiela pano” (Joh 6,32).
1095 Pro tio denove legas kaj travivas la eklezio precipe en la advento, la karesmo kaj en la pascha nokto ĉiujn tiujn grandajn eventojn de la savohistorio en la “hodiaŭ” de sia liturgio. (281) Sed tio postulas, ke la kateĥezo helpas al la kredantoj, sin tiel malfermi por tiu “spirita” kompreno de la savo-ekonomio, kiel la liturgio de la eklezio ĝin demonstras kaj lasas nin travivi ĝin. (117)
1096 Juda kaj kristana liturgioj. Pli bona ekkono de la kredo kaj de la religia vivo de la juda popolo, kiel ili ankoraŭ hodiaŭ estas konataj kaj travivataj, povas helpi al pli bona kompreno de certaj aspektoj de la kristana liturgio. Por judoj kaj kristanoj la Sankta Skribo estas esenca parto de iliaj liturgioj: por la proklamado de la Vorto de Dio, por la respondo al tiu Vorto, por la laŭdo-preĝo kaj por la porpeto rilate la vivantoj kaj la mortintoj kaj por la alvoko de la Dia kompato. (1174) La Vort-Diservo havas kun la al ĝi propra formo sian originon en la judismo. La Liturgio de la Horoj kaj pliaj liturgiaj tekstoj kaj formularoj havas analogiojn en la judismo; same la formuloj eĉ de niaj plej honorindaj preĝoj kiel ekzemple de la Patronia. (1352) Ankaŭ la Eŭkaristiaj Preĝoj sekvas al prototipoj el la juda tradicio. La simileco inter juda kaj kristana liturgioj – sed ankaŭ la diferenco de iliaj enhavoj – estas videblaj precipe en la gandaj festoj de la liturgia jaro, kiel je la pascha festo. Kristanoj kaj judoj celebras la paschan feston: La judoj celebras la al futuro celantan historian paschon: (840) La Kristanoj celebras la en la morto kaj la resurekto de Kristo plenumiĝantan, sed ankoraŭ la perfektecon atendantan Paschon.
1097 En la liturgio de la Nova Interligo estas ĉiu liturgia agado, precipe la celebrado de la eŭkaristio kaj de la sakramentoj, renkontiĝo inter Kristo kaj la eklezio. La liturgia komunumo estas unueco surbaze de la “komunumo de la Sankta Spirito”, kiu kolektas la infanojn de Dio en la unika korpo de Kristo. Ĝi superas la homajn, naciajn, kulturajn kaj sociajn ligojn.
1098 La komunumo devas sin prepari al la renkontiĝo kun la Sinjoro, por esti “volonte
preta”
popolo. Tiu pretado de la koroj estas la komuna verko de la Sankta Spirito kaj de la
komunumo, precipe de ties oficistoj. La graco de la Sankto Spirito serĉas la kredon, veki la
konvertiĝon de la koro kaj la akcepton de la Patra volo. (1430) Tiuj internaj sintenoj estas
kondiĉitaj, por ke la piaj gracoj, kiuj en la liturgio mem estas donataj, povas esti akceptataj kaj
por ke tiu celebrado povas eligi fruktojn de nova vivo.
La Sankta Spirito memorigas al la mistero de Kristo
1099 La spirito kaj la eklzio kunagas, por dokumenti en la liturgio Kriston kaj ties
savoverkon. Unue ĉe la eŭkaristia celebrado kaj simile ĉe la aliaj sakramentoj la liturgio ests
celebro de la memorado pri la savomistero. La Sankta Spirito ests la viva memoro de la
eklezio
. (91)
1100 (1154) La vorto de Dio. La Sankta Spirito memoras la liturgian kunvenon unue pri la senco de la savo-aranĝoj donante vivon al la vorto de Dio, por ke ĝi estu akceptata kaj realigata en la vivo.
(103, 131) “La Sankta Skribo havas la plej grandan pezon en la celebrado de la liturgio. Ĉar el ĝi legaĵoj estas legataj kaj en la homilio interpretataj, psalmoj estas kantataj, pro ties alspiro kaj impulso estas farataj liturgiaj preĝoj, orationoj kaj kantoj, kaj el ĝi ricevas agoj kaj signoj sian signifon. (Sacrosanctum Concilium 24).
1101 La Sankta Spirito donacas al la lektoroj kaj aŭdantoj laŭ la ricev-ebleco de ilia koro la Dian komprenon de la voto de Dio. (117) Per la vortoj, agadoj kaj simboloj, kiuj estas la fundamenta modelo de liturgia celebrado, Li metas la kredantojn kaj la oficistojn en vivan rilaton al Kristo, la bildo kaj vorto de la Patro. Tiel povas la kredantoj la signifon de tio, kion ili aŭdas, pripensi kaj agi, lasi efiki en sia vivo.
1102 “Per la vorto de la savo, per kiu la komunumo estiĝas kaj kreskas, … la kredo estas nutrata en la koroj de la kredantoj (Presbyterorum ordinis 4). La prononcado de la vorto de Dio ne limiĝas al nura instruado, (143) sed vokas al la kreda respondo kiel konsento kaj sindevigo rilate al la interligo inter Dio kaj Lia popolo. Denove estas la Sankta Spirito, kiu donas la gracon de la kredo, ĝin fortikas kaj kreskigas en la komunumo. Do la liturgia komunumo estas unue komunumo en la kredo.
1103 La anamnezo [memoro]. La liturgia solenaĵo rilatas ĉam al la savopovaj intervenoj de Dio en la historio. “La revelacia okzaĵo okazas en agoj kaj vortoj, kiuj estas interne reciproke noditaj, ke … la vortoj proklamas la verkojn kaj lasas publikiĝi la lumon kaŝitan en ili (Dei verbum 2). En la Vort-Diservo la Sankta Spirito memoras pri ĉio tio, kion Kristo faris por ni. Laŭ la naturo de la liturgiaj agadoj kaj de la tradiciitaj ritoj de la eklezio “memoras” liturgia solenaĵo en pli malpli ampleksa anamnezo de la Diaj grandfaroj. La Sankta Spirito, kiu tiel vekas la memoron de la eklezio, inspiras al dankado kaj laŭdado [doksologio]. (1362)
La Sankta Spirito prezentas la misteron de Kristo
1104 La kristana liturgio ne nur memoras pri lanuraj eventoj, kiuj savis nin, sed ilin prezentas. La paschamistero de Kristo estas celebrata, ne ripetata. (1085) Nur la uuopaj festoj estas ripetataj. En cio el ili okazas la elverŝo de la Sankta Spirito, kiu lasas la unika misteron akcepti formon en la prezento.
1105 La epiklezo [malsuprenvoko] estas la preĝo, en kiu la sacerdoto alvokas la Patron sendi la Sanktan Spiriton, (1153) por ke la oferdonoj estiĝu al korpo kaj sango de Kristo kaj por ke la kredantoj mem estiĝu ĉe ties ricevo viva oferdono por Dio.
1106 Kune kun la anamnezo estiĝas la epiklezo la ĉefan parton de ĉiu sakramenta celebrado, precipe de la eŭkaristio.
(1375)“Vi demandas, kiel la pano fariĝas korpo de Kristo kaj la vino … sango de Kristo. Kaj mi diras al vi: La Sankta Spirito alvenas kaj efikas, kio superas ĉiun vorton kaj ĉiun penson …sufiĉas al vi aŭdi, ke ĝi okazas per la Sankta Spirito, kiel la Sinjoro el la sankta virgulino kaj per la Sankta Spirito el si kaj en si akceptis viandon (s-ta Johano el Damasko, de fide orthodoxa 4,13)
1107 (2816) La transformiĝanta forto de la Sankta Spirito en la liturgio efikas sur la venon de la regno de Dio kaj al la plenumiĝo de la savo-mistero. En la espero Li lasas nin vere anticipi la perfektan komunumon kun la plej Sankta Trinitato. La Sankta Spirito sendita de la Patro, kiu elaŭdis la epiklezon de la eklezio, donas al tiuj, kiuj Lin surprenas, la vivon kaj estas por ili jam nun la “unua parto” de ilia heredo.
La komunumon kun la sankta Spirito
1108 La senditeco de la Sankta Spirito celas en ĉiu liturgia ago al tio, unuigi la kredantojn kun
Kristo, por ke ii formu Lian korpon. (788) La Sankta Spirito estas kiel suko el la vito de la Patro,
kiu eligas frukton el la rebo
. En la liturgio plej intime kunlaboras la Sankta Spirito kun la
eklezio. (1091) Li, la Spirito de la komunumo, senĉese restas en la eklezio, kaj pro tio la eklezio
estas la plej granda sakramento de la komunumo kun Dio, kio la disigitajn infanojn de Dio
kolektas al unueco. (775) La frukto de la Spirito en la liturgio samtempe estas komunumo kun la
plej Sankta Trinitato kaj gefrata komunumo
.
1009 En la epiklezo oni ankaŭ preĝas pri tio, ke la unuiĝo de la komunumo plene efiku kun la mistero de Kristo. “La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito” (2 Kor 13,13) devas ĉiam resti ĉe ni kaj alporti fruktojn ankaŭ trans la eŭkaristia ceebrado. Pro tio petas la eklezio la Patron sendi la Sanktan Spiriton, por ke tiu faru la vivon de la kredantoj al viva oferdono por Dio: Per la spirita transformado laŭ la bildo de Kristo, (1368) per la zorgo pri la unueco de la eklezio kaj per la partopreno en Sia senditeco en la testamento kaj en la servo de la amo.
Mallonge
1110 En la liturgio de la eklezio Dio la Patro estas laŭdata kaj adorata kiel la origino de ĉiu beno de la kreitaĵo kaj de la savo, per kiu Li benis nin en Sia Filo, por doni al ni la Spiriton de akcepto kiel infanoj.
1111 La efikado de Kristo en la liturgio estas sakramenta, ĉar en ĝi per la potenco de la Sankta Spirito estas prezenta Lia savomistero; ĉar Lia korpo, la eklezio, estas kvazaŭ la sakramento (signo kaj ilio), per kiu la Sankta Spirito efikas la savomisteron; Ĉar la pligrimanta eklezio jam partoprenas – kvazaŭ kiel antaŭgustumo – en la ĉiela liturgio.
1112 La senditeco de la Sankta Spirito en la liturgio estas tio: antaŭprepari la komunumon por la renkontiĝo kun Kristo; voki kaj atesti Kriston en la memoron de la kredo; prezentigi la savoverkon de Kristo per ties transsubstancigo, kaj fari, ke la dono de la komunumo en la eklezio alportu frukton.
ARTIKOLO 2 • LA PASCHA-MISTERO
EN LA SAKRAMENTOJ
DE LA EKLEZIO
1113 (1210) La tuta liturgia vivo de la eklezio centriĝas ĉirkaŭ la eŭkaristia ofero kaj la
sakramentoj
. En la eklezio ekzistas sep sakramentoj: la bapto, la konfirmacio aŭ krismado
(nomo de la konfirmacio en la orient-ortodoksa eklezio), la eŭkaristio, la pento-sakramento, la
sankt-oleado (unktado), la ordinado (ordinacio) kaj la geedziĝo (matrimonio).
En ĉi tiu
artikolo temas pri tio, kio estas komuna al la sep sakramentoj rilate la kredo-instruo. La
komunecoj rilate ilia celebrado estas prezentataj en la dua ĉapitro de ĉi tiu tekst-parto, kaj kio
estas propra al ĉiu sakramento, en la proksima teksto-parto.
I • La sakramentoj de Kristo
1114 “Konekse kun la instruo de la Sanktaj Skriboj, la apostolaj tradicioj kaj la akordaj konceptoj … de la patroj (Koncilio de Trento, Dekreto pri la sakramentoj: Denzinger-Schönmetzer 1600) ni konfesas, ke “la sakramentoj de la Nova Interligo … estas ĉiuj instalitaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo” (Koncilio de Trento, Dekreto pri la sakramentoj, kanono 1: Denzinger-Schönmetzer 1601).
1115 La vortoj kaj agoj de Jesuo dum Sia kaŝita vivo kaj dum sia publika agado jam estis savoportaj. Ili antaŭcipis la potencon de Lia Pascha-Mistero. (512-560) Ili anoncis kaj ili preparis la vojon, kion Li volas doni al la eklezio, kiam ĉio estos plenumita. La misterioj de la vivo de Jesuo estas la bazo por tio, kion Kristo nun per la oficistoj de Sia eklezio donacas en la sakramentoj, ĉar “kio estus videbla en nia Elaĉetanto, transiris en siajn misteriojn” (s-ta Leo la Granda, sermones 74,2)
1116 (1504) Kiel “fortoj”, kiuj eliras el la ĉiam viva kaj vivodonacanta korpo de Kristo
,
kaj kiel agoj de la Sankta Spirito, kiu efikas en la korpo de Kristo, la eklezio, la sakramentoj
estas la “majstro-verkoj” en la nova kaj eterna interligo. (774)
II • La sakramentoj de la eklezio
1117 Per la Spirto, kiu gin gvidas “en la tutan veron” (Joh 16,13), la eklezio iom post iom
ekkonis tiun de Kristo ricevitan valoran heredon kaj pli precize fiksis ties “eldonadon”, kiel ĝi
tion faris kiel fidela administranto de la misteroj de Dio
rilate la kanonon de la Sanktaj
Skriboj kaj de la kredo-instruo. (120) Tiel la eklezio en lla paso de la jarcentoj ekkonis, ke inter
siaj liturgiaj celebroj estas sep, kiuj estas la sakramentoj instalitaj reale de la sinjoro.
1118 La sakramentoj estas sakramentoj “de la eklezio” en la duobla senco, ke ili ĉeestas “tra
la eklezio” kaj “por la eklezio”. Ili ĉeestas “tra la eklezio”, ĉar ĝi estas la sakramento de la agado
de Kristo, kiu danke al la senditeco de la Sankta Spirito en ĝi efikas. Kaj ili ĉeestas “por la
eklezio”; ili estas la “sakramentoj, per kiuj la eklezio estas konstruita” (s-ta Aŭgusteno, de
civitate Dei 22,17)
, (1396) ĉar ili dokumentas kaj donacas al la homoj precipe en la eŭkaristio
la misterion de la komunumo kun la Dio, kiu estas la amo, la Unu en tri personoj.
1119 (792) Ĉar la eklezio kun Kristo, la kapo, esta “nur unu solan mistika persono” (Pio la 12a, Enzikliko “Mystici Corporis”), ĝi agas en la sakramentoj kiel “organe koncipita sacerdota komunumo” (“Lumen Gentium” 11). Per la bapto kaj la konfirmacio la sacerdota popolo kapablas celebri la liturgion; sed kelkaj kredantoj estas ordiniitaj per la sankta ordinacio “pasti la eklezion per la vorto kaj per la graco de Dio” (“Lumen Gentium” 11).
1120 (1547) La ordinita ofico aŭ la “ofica aŭ hierarĥa sacerdoteco” (“Lumen Gentium” 10)
staras en la servo de tiu sacerdoteco, kio estas donata per la bapto. Ĝi donas, ke en la
sakramentoj vere efikas Kristo per la Sankta Spirito por la eklezio. La savosenditeco, kiun la
Patro fidis al Sia homiĝinta Filo, estas konfidiata per Li al la apostoloj kaj per ili al siaj
posteuloj; ili ricevas la Spiriton de Jesuo por agi en Lia nomo kaj an Lia Spirito
. Tiel fariĝas
la benita ofico la sakramenta bendo, kiu la liturgian agadon ligas kun tio, kion diris kaj faris la
apostoloj. Per la apostoloj estas farata la konekso kun tio, kion Kristo, la origino kaj prabazo de
la sakramentoj, diris kaj faris.
1121 Tri sakramentoj, la bapto, la konfirmacio kaj la ordino, aldone al la graco donas
sakramentan karakteron, (1272, 1304, 1582) “sigelon”, per kiu la kristano partoprenas en la
sacerdoteco de Kristo kaj apartenas al la eklezio en diversaj rangoj kaj funkcioj. Tiu per la
Spirito efikata simileco al Kristo kaj al la eklezio estas neforviŝebla
; ĝi restas ciam en la
kristano kiel akceptemo por la graco, kiel anonco kaj kiel garantio de Dia protektado kaj kiel
vokiĝo al la Di-servo kaj al la servo de la eklezio. Tiuj sakramentoj do ne povas estis ripetataj.
III • La sakramentoj de la kredo
1122 Kristo sendis siajn apostolojn, por en Sia nomo al ĉiuj popoloj anonci, “ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj” (“Luk 24,47). “Disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,19). (849) La sendado bati – kaj tio estas la sakramenta sendado – enestas en la sendado evangelizi, ĉar la sakramento estas antaŭprepata per la Vorto de Dio kaj per la kredo, kiu konfirmas al tiu Vorto. (1236)
“La popolo de Dio unualoke estas nomata per la vorto de la viva Dio … La administrado de la sakramentoj postulas la anoncadon de la Vorto … ĉar la sakramentoj estas sekretoj de la kredo, kiu eliras el la prediko kaj kiu estas nutrata per la prediko” (Prespyterorum ordinis 4).
1123 La sakramentoj estas ordigitaj al la sankteco de la homoj, al la starigo de la korpo de Kristo kaj fine al la honorado ŝuldata al Dio; kiel signoj ili havas ankaŭ la taskon de la instruado. La kredon ili ne nur kondiĉas, sed per vorto kaj realeco ili ĝin ankaŭ nutras, fortikigas ĝin kaj ĝin indikas; pro tio ili nomiĝas sakramentoj de la kredo” (Sarosanctum Concilium 59) (1154)
1124 (166) La kredo de eklezio antaŭiras al la kredo de la unuopulo, kiu estas postulata
konfirmi al ĝi. Kiam la eklezio celebras la sakramentojn, ĝi konfesas la kredon ricevitan de la
apostoloj. (1327) Pro tio validas la malnova principo; “lex orandi, lex kredendi” (aŭ kiel la s-ta
Prosper el Akvitanio diras en la 5a jarcento: “legem credendi lex statuat supplicandi”). La leĝo
de la adorado estas la leĝo de la kredo; la eklezio kredas tiel, kiel ĝi preĝas. La liturgio estas
baza elemento de la sankta viva tradicio
. (78)
1125 (1205) Pro tio neniu sakramenta rito rajtas esti variata aŭ mnipulata laŭ la plaĉo de oficisto aŭ de la komunumo. Eĉ la plej alta aŭtoritato en la eklezio ne povas varii la liturgion, sed nur en la kredo-obeado kaj en la respekto antaŭ la mistero de la liturgio.
1126 Ĉar la sakramentoj en la eklezio esprimas kaj evoluas la komunon en la kredo, la “lex
orandi” estas unu de la esencaj kriterioj de la dialogo, kiu klopodas renovigi la unuecon de la
kristanj
. (815)
IV • La sakramentoj de la savo
1127 La sakramentoj digne celebrataj en la kredo donas la gracon, kiun ili signas
. (1084) Ili
estas efikaj, ĉar en ili agas Kristo mem: Li mem baptas, Li mem agas en Siaj sakramentoj, por
komuniki la gracon, kiun la sakramento signas. (1105) La Patro ĉiam elaŭdas la preĝon de la
eklezio de Lia Filo, kiu en la epiklezo de ĉiu sakramento esprimas sian kredon je la potenco de
la Sankta Spirito. Kiel la fajro, kiu ĉion kaptas, transformas en en si ĉion, tiel en Dian vivon
transformas la Sankta Spirito tion, kio estas subigita al sia potenco. (696)
1128 Tio estas la senco de la eldiro de la eklezio, ke la sakramentoj efikas ex opere operato [laŭvorte: “surbaze de la farita ago”]. Tio signifas, ili efikas surbaze de la unufoje por ĉiam farita savoverko de Kristo. El tio konsekvencas: “La sakramento estas plenumita ne per la justeco de la homo, kiu plenumas aŭ ricevas [la sakramenton], sed per la forto de Kristo” (s-ta Tomaso de Akvino, summa theologica 3,68,8) (1584). Kiam sakramento estas celebrata laŭ la intenco de la eklezio, efikas en ĝi kaj per ĝi la potenco de Kristo kaj de Lia Spirito sendepende la la persona sankteco de la sakramento.donacanto. Sed la fruktoj de la sakramentoj dependas de la interna konstitucio de lia ricevanto.
1129 (1257) La eklezio diras, ke la sakramentoj de la Nova Interligo estas savo-necesaj
.
(1003) La “sakramenta graco” estas la al ĉiu sakramento propra, per Kristo donacita graco de la
Sankta Spirito. Tiu savas kaj transformas ĉiujn, kiuj Lin ricevas, samformante ilin al la Filo de
Dio. La frukto de la sakramenta vivo estas, ke la Spirito de la Di-infaneco donas al la kredantoj
partoprenon en la Dia naturo
, ilin vive unuigante kun la unika Filo, la Elaĉetano. (460)
V • Sakramentoj de la eterna vivo
1130 La eklezio celebras la misteron de sia Sinjoro, “ĝis Li veno” (1 Kor 11,26) kaj “Dio estos ĉio en ĉio” (1 Kor 15,28). Ekde la tempo de la apostoloj la liturgio estas tirata al ĝia celo per la ĝemo de la Spirito en la eklezio: “Marána tha” (1 Kor 16,22). (2817) La liturgio ankaŭ partoprenas en la sopiro de Jesuo: “Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paschaon kun vi, antaŭ ol mi suferos; … antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio”. En la sakramentoj de Kristo ricevas la eklezio jam nun la unuaĵon por sia heredo… (950) Ĝi havas jam partoprenon en la eterna vivo, “atendante la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo” (Tit 2,13). “Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu! … Venu” Sinjoro Jesuo!” (Apo 22, 17. 20).
La s-ta Tomaso el Akvino kunigas la diversajn signifojn de la sakramentaj signoj tiel: “La sakramento estas kaj signo memoriga pri tio, kio antaŭe okazis, nome la pasiono de Kristo; kaj signo atendiga al tio, kio en ni estas efikata per la pasiono de Kristo, tio estas la graco; Kaj ankaŭ signo antaŭinterpretanta, kio estas antaŭa anonco de la venonta gloro” (summa theologia, 3,60,3)
Mallonge
1131 La sakramentoj estas efikaj signoj de la graco instalitaj de Kristo kaj konfidita al la eklzio, per kiuj al ni estas donita la Dia vivo. La videblaj ritoj, en kiuj la sakramentoj estas celebrataj, signas kaj efikas la gracojn, kiuj estas propraj al ĉiu sakramento. La kredantoj, kiuj ricevas ilin kun la bezonata interna sinteno, alportas la fruktojn.
1132 La eklezio celebras la sakramentojn kiel sacerdota komunumo, kiu estas fortifikata per la sacerdoteco, kio estas ricevita per la bapto, kaj per la sacerdoteco de la ordinitaj oficistoj.
1133 La Sancta Spirito preparas la kredantojn al la sakramentoj. Li faras tion per la vorto de Dio kaj per la kredo, kiu akcepas la vorton kun malŝlostia koro. La sakrmentoj tiel fortigas la kredon kaj ĝin esprimas.
1134 La sakramenta vivo alportas frukton kaj por la unuopulo kaj por la eklezio. Tiu frukto estas por ĉiu kredanto tio, ke li vivas en Jesuo Kristo por Dio: por la eklezio ĝi estas tio, kio kreskas en la amo kaj en la senditeco de la eklezio.
DUA ĈAPITRO
LA SAKRAMENTA SOLENAĴO
DE LA PASCHA MISTERO
1135 La kateĥezo pri la liturgio postulas unue la komprenon pri la sakramenta baz-ordo (unua ĉapitro). En tiu lumo la noveco de ĝia solenaĵo publikiĝas. Pro tio temas en ĉi tiu ĉapitro pri la solenaĵo de la sakramentoj la eklezio. Estas prezentata, kion – en ĉiuj diversaj liturgiaj tradicioj – la solenaĵoj de ĉiuj sep sakramentoj havas komunaj. La aparteneco de ĉiu sakramento estos klarigata pli poste. Ĉi tiu baza kateĥezo pri la liturgio de la sakramentoj respondas al la unuaj demandoj, kiujn metas la kredantoj tiurilate:
– Kiu celebras la liturgion?
– Kie ĝi estas celebrata?
– Kiam ĝi estas celebrata?
– Kie ĝi estas celebrata?
ARTIKOLO 3 • CELEBRI
LA LITURGION DE LA EKLEZIO
I • Kiu ĝin celebras?
1136 (795) La liturgio estas “agado” de “la tuta Kristo [Cristus totus]”. (1090) La ĉielan liturgion celebas tiuj, kiuj jam estas transe de la mondo de la signoj. Tie la liturgio estas jam komplet-maniere komunumo kaj festo.
Kiu celebras la ĉielan liturgion? (2642)
1137 La apokalipso de la sankta Johano, kiu estas legata en la liturgio de la eklezio, unue
revelacias: “Trono staris en la ĉielo, kaj sur la trono sidis Unu”
: Dio “la Sinjoro” (Jes 6.1)
.
Poste vidas la sanka Johano la ŝafidon, kiu vidiĝis “kiel buĉita” (Apo 5,6)
: (662) Estas la
krucumita kaj resurektinta Kristo, la unika ĉefepisko de la vera sanktejo
, kiu samtempe
“oferas kaj estas oferata” (Liturgio de la s-ta Johano Chrisostomo, Eŭkaristia Preĝo). Fine
montriĝs “ŝtormo, akvo de la vivo … Ĝi eliras de la trono de Dio kaj de la ŝafido” (Ago 22,11) –
unu el la plej belaj bildoj por la Sankta Spirito
.
1038 En la servo de la laŭdo de Dio kaj en la realigo de lia plano estas ĉiuj partoprenantaj,
kiuj sub Kristo, la kapo, denove estas kunigitaj: La ĉielaj potencoj
, (335) la tuta kreo (en la
revelacio prezentata per la kvar vivaĵoj), la servistoj de la Malnova kaj de la Nova Interligoj (la
dudek kvar plej maljunaj) la nova popolo de Dio (la 144 miloj
), precipe la sango-atestantoj
buĉitaj por la Vorto de Dio
kaj la Sankta Di-patrino (la virino
, la fianĉino de la ŝafido”),
(1370) kaj fine “granda homamaso el ĉiu nacio kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj. Neniu
povis ilin kalkuli” (Apo 7,9).
1139 En tiu eterna liturgio lasas nin partopreni la Spirito kaj la eklezio, kiam ni celebras en la sakramentoj la savo-misteron.
Kiu celebras la liturgion de la sakramentoj?
1140 (752, 1348) La tuta komunumo, la korpo unuigita kun Kristo, la kapo celebras. “La liturgiaj agadoj ne estas privataj agadoj, sed solenaĵoj de la eklezio, kiu estas la “sakramento de la unueco”, la sankta popolo unuigita kaj ordigita sub la episkopoj. Pro tio ili rilatas la tutan mistikan korpon de la eklezio, vidigas ĝin kaj efikas al ĝi; sed ĝiajn unuopajn membrojn ili tuŝas diversmaniere laŭ la diversecoj de rango, tasko kaj pli longa partopreno” (Sacrosankta Concilio 26) (1372). Pro tio validas: “Ĉiam, kiam ritoj laŭ siaj unuopaj kazoj kunportas komunan celebradon kun la partopreno kaj aktiva agado de la kredantoj, oni devas akcenti, ke la komuna celebrado laŭeble preferindas al unuopa kaj kavazaŭ privata celebrado [de ĉi tiu rito]” (Sacrosankta Concilio 27).
1141 La komuno, kiu celebras, estas komuneco de la baptitoj, kiuj “per la renasko kaj per la
unktado de la Sankta Spirito … estas dedicitaj al spirita domo kaj al sankta sacerdoteco, por ke
ili en ĉiuj verkoj de kristana homo oferu sanktajn oferojn” (“Lumen Gentium” 10). Tiu “komuna
sacerdoteco” estas la sacerdoteco de Kristo, la unika sacerdoto, en kiu ĉiuj Siiaj membroj
partoprenas
. (1120)
“La patrino eklezio tre deziras, ke ĉiuj kredantoj estus gvidataj al tiu plena, konscia kaj aktiva partoprenado de la liturgia celebrado, kiu estas postulata laŭ la esenco de la liturgio mem kaj al kiu la kristana popolo, la ‘raso elektita, la pastraro reĝa, la nacio sankta, la popolo Diposedata’ (1 Pet 2,9) havas la rajton kaj la devon subaze de la bapto” (Sacrosanctum Concilium 14) (1268)
1142 Sed “ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion” (Rom 12,4). Unuopaj membroj estas
vokataj de Dio en kaj per la eklezio al speciala servo por la komunuo. Tiuj servistoj estas
vokataj kaj sanktigataj per la sakramento de la ordinado. Per tio kapabligas ilin la Sankta Spirito
agi en la persono de Kristo la kapo, por servi al ĉiuj membroj de la eklezio
. (1549) La
ordinita oficisto estas kvazaŭ la “Ikono” de Kristo la sacerdoto. En la eŭkaristio la sakramento
de la eklezio plene montriĝas; pro tio la ofico de la episkopo en la gvidado de la eŭharistia
celebrado havas sian preferatan esprimon, kaj en komuneco kun li, la ofico de la sacerdoto kaj
de la diakono. (1561)
1143 Por la servo en la taskoj de la komuna sacerdoteco de la kredantoj ekzistas ankoraŭ pliaj apartaj servoj. (903) La homoj precipe taskiaj kun ili ne ricevas la sakramenton de la ordinacio; iliaj taskoj estas definitaj de la episkopj laŭ la liturgiaj tradicioj kaj laŭ la pastoralaj bezonoj. “Ankaŭ la meso-servantoj, lektoroj, komentantoj kaj tiuj, kiuj apartenas al la ekleziaj ĥorusoj, agas en vere liturgiaj servoj” (Sacrosancta Concilio 29). (1672)
1144 Tiel ĉe la celebrado de la sakramentoj la tuta kunveno estas la “Liturge” [celebranto], ĉiu laŭ sia tasko, sed en la “unueco de la Spirito”, kiu agas en ĉiuj. “En ŝla liturgia celebrado ĉiu, ĉu oficisto, ĉu kredanto, en la agado de sia tasko faru nur tion kaj ĉion tion, kio apartenas al li laŭ la naturo de la afero kaj laŭ la liturgia normo” (Sacrosanctum Concilium 28).
II • Kiel la liturgio estas celebrata?
Signoj kaj simboloj (1333-1340)
1145 Signoj kaj simboloj estas kiel la fadenoj, el kiuj la celebrado de sakramento estas teksita. Ties signifo radikas, laŭ la Dia savopedagogio, en la kreoverko kaj en la homa kulturo. (53) Sed ĝi aperas pli klare kaj revelacias komplete en la persono kaj en la verko de Kristo.
1146 Signoj el la spertomondo de la homoj. En la homa vivo signoj kaj simboloj havas gravan lokon. Ĉar la homo estas estaĵo same korpa kaj spirita, li esprimas kaj ekkonas la spiritajn realaĵojn per materiaj signoj kaj simboloj (362, 2702). Kiel socia estaĵo la homo bezonas signojn kaj simbolojn, por esti ligata per la lingvo, per gestoj kaj agadoj kun aliaj. La samo validas por liaj rilatoj al Dio. (1879)
1147 (299) Dio parolas al la homo per la videbla kreitaĵo. La materia kosmo ofertiĝas al la
racio de la homo, por ke tiu en ĝi perceptu la spurojn de sia kreanto
. Lumo kaj nokto, vento
kaj fajro, akvo kaj tero, arboj kaj fruktoj parolos de Do kaj simboligas samtempe Lian grandecon
kaj Lian proksimecon.
1148 Ĉar ili estas kreitaj de Dio, tiuj sense percepteblaj realaĵoj povas fariĝi esprimoj de la agado de Dio, kiu sanktigas la homojn, kaj de la agado de la homoj, kiuj Dion adoradas. La samo validas pri la signoj kaj simboloj en la kunvivado de la homoj: Lavi kaj unkti, rompi la panon kaj trinki el la sama pokalo povas fariĝi esprimo de la sankta ĉeesto de Dio kaj de la dankeco de la homo rilate lia kreinto.
1149 (843) La grandaj religioj de la homoj atestas ofte imprese de tiu kosma kaj simbola senco de la religiaj ritoj. La liturgio de la eklezio bezonas, integras kaj sanktigas elementojn de la kreitaĵo kaj de la homa kulturo pruntedonante al ili la dignon de gracaj signoj, de la novkreado en Jesuo Kristo.
1150 Signoj de la interligo. (1334) La elektita popolo ricevas de Dio apartajn signojn kaj simbolojn, kiuj markas ĝian liturgian vivon. Ili ne plu estas nur solenaj reprezentaĵoj de la cirkuladoj de la kosmo kaj ne nuraj sociaj gestoj, sed signoj de la interligo kaj simboloj de la grandfaroj de Dio por Sia popolo. Al tiuj liturgiaj signoj de la Malnova Interligo apartenas la cirkumcido, la unktado kaj la konsekrado de la reĝoj kaj de la sacerdotoj, la mansurmeto, la oferoj kaj precipe la pasĥo. La eklezio vidas en tiuj signoj antaŭsignojn de la sakramentoj de la Nova Interligo.
1151 (1335) Kristo surprenitaj signoj. Ĉe Siaj predikoj utiligas Kristo, la Sinjoro, ofte
signojn el la kreitaĵo por vidigi la misterojn de la regno de Dio
. Li efikas sanigon kaj subtenas
sian predikon per videblaj signoj aŭ simbolaj agadoj
. Li donas al la okazaĵoj kaj sigonoj de la
Malnova Interligo novan sencon, precipe al la eliro el Egiptujo kaj al la pasĥao
, ĉar Li mem
estas la signifo de ĉiuj tiuj simboloj. (1335)
1152 Sakramentaj signoj. Ekde pentekosto la Sankta Spirito efikas la sanktigon per la sakramentaj signoj de la eklezio. La sakramentoj de la eklezio ne forigas la tutan riĉecon de la signoj kaj simboloj de la kosmo kaj de la socia vivo, sed purigas kaj integras ilin. Aldone ili plenumigas, kion la Malnova Testamento en prabildoj kaj figuroj indikas. Ili simboligas kaj realigas la savon efikitan tra Kristo, ili interpretigas anticipe la gloron de la ĉielo kaj ĝin certamaniere antaŭprenas.
Vortoj kaj agoj
1153 La celebrado de sakramento estas renkontiĝo de la infanoj de Dio kun ilia Patro en Kristo kaj en la Sankta Spirito. (53) Tiu renkontiĝo trovas sian esprimon kiel dialogo en agoj kaj vortoj. La litugiaj agadoj ja estas vere jam lingvo, sed la Vorto de Dio kaj la respondo de la kredo devas akompani kaj vivigi tiujn agadojn, por ke la semo, la vorto pri la Regno de Dio, portas frukton sur bona grundo. La liturgiaj agadoj indikas signe, kion la Vorto pri la Regno de Dio esprimas: La oferto de la graco de Dio kaj samtempe la kredo-respondo de Lia popolo.
1154 (1100) La Vort-Diservo kulturas nepre necesan parton de la sakramentaj solenaĵoj. Por nutri la kredon de la kredantoj, estas klarigataj la signoj, kiuj akompanas la Vorton de Dio: La Sankta Skribo (legaĵaro aŭ evangeliaro), (103) ties adorado (procesioj, incenso, lumo), la loko de ties anoncado (ambono), ties legado, kiu devus esti bone aŭdebla kaj komprena, la homilio de la oficisto, kiu plu-gvidas la anoncadon, kaj la respondoj de la kunveno (kiel aklamadoj, psalmoj, porpetoj kaj kredo-konfesoj).
1155 Liturgia vorto kaj liturgia agado kiel instruado kaj signoj ne povas esti dividataj unu de la alia: ankaŭ kiel realigado de tio, kion ili signifas, ili estas nedivideblaj. (1127) La Sankta Spirito gvidas ne nur al la kompreno de la Vorto de Dio per tio, ke Li vekas la kredon, sed Li realigas per la sakramentoj ankaŭ la Grandfarojn de Dio, kiujn anoncas la Vorto de Dio. Li prezentigas la verkon, kiun la Patro faris per la amata Filo, kaj ĝin komunikas.
Kanto kaj muziko
1156 “La tradicia muziko de la Tut-Eklezio estas riĉco de nekalkulebla valoro, signita inter
ĉiuj aliaj artaj esprim-formoj precipe pro tio, ĉar ĝi kiel la kun la vorto ligita Di-serva kantado
estas necesa kaj integrita parto de la festa liturgio” (Sacrosanctum Concilium 112). La poemado
kaj la kantado de la inspiritaj psalmoj ofte akompanata de muzikaj instrumentoj staras jam en
mallarĝa interligo kun la liturgiaj solenaĵoj de la Malnova Testamento. La eklezio daŭrigas tiun
tradicion kaj evaluas ilin: “Parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj,
kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro!” (Efe 5,19)
“Kiu kantas, preĝas
duoble”
.
1157 La kantado kaj la muziko plenumas sian signo-funkcion en des grava maniero, ju pli
mallarĝe ili estas ligitaj kun la liturgia agado” (Sacrosanctum Concilium 112). Ĉe tio oni atentu
la tri jenajn punktojn: la unanima beleco de la preĝado, la unanima participado de la komunumo
je la antauviditaj tempoj, kaj la festan karakteron de la solenaĵo (2502). Tiel servas kantotado kaj
muziko al la celo de la litugiaj vortoj kaj agadoj: al la glorado de Dio kaj al la snktigado de la
kredantoj
.
“Kiel mi ploris sub viaj himnoj kaj kantadoj, forte emociigita de la belsonaj sonoj en via preĝejo! Tiuj sonoj eniris mian orelon kaj enverŝis progute la veron en mian koron: piaj sentadoj enbolis en tio, mia larmoj fluis, kaj al mi bonfartis en tio” (s-ta Aŭgusteno, confessiones 9,6,14)
1158 La harmonio de la signoj (kantado, muziko, vortoj kaj agadoj) estas des pli impresa kaj
fruktodona, ju pli ĝi evoluas en la kultura riĉeco de la feste aganta popolo de Dio
. (1201)
Pro tio oni flegu “fervore la religian popolo-kantadon … por ke la voĉoj de la kredantoj ĉe
preĝado kaj Diservaj solenaĵoj kaj ankaŭ ĉe la liturgiaj agadoj mem laŭ la [ekleziaj] direktivoj
kaj preskriboj … povas eksoni” (Sacrosanctum Concilium 118)., 1674)
La sanktaj bildoj (476, 477, 2129-2132)
1159 La sankta bildo, la liurgia ikono, unue prezentas Kriston. Ĝi ne povas figuri la nevideblan, nekaptablan Dion. La enkarniĝon de la Dia Filo enkondukis novan bildo-“ekonomion”:
“Iam povis Dio, kiu havas nek korpon nek figuron, ne esti prezentata per iu bildo. Sed nun, post kiam Li fariĝis videbla en la viando kaj vivis kun la homoj, mi povas pri tio, kiun mi vidis de Dio, fari bildon … Ni vidas kun senvualitaj okuloj la gloron de la Sinjoro (s-to Johano el Damsko, in sacris imaginibus orationes 1,16)
1160 La kristana ikonografio donas per la bildo la saman mesaĝon kiel la evangelio, kio la Sanktan Skribon peras per la Vorto. Bildo kaj Vorto sin heligas reciproke:
“Mallonge, ni konfirmas ĉiujn kristanajn tradiciojn, ĉu ili estas konfidataj al ni skribe aŭ buŝe, sen ilin tordi per novigaĵoj. Unu el tiuj novigaĵoj estas la ikono-pentraĵado. Ĉar ĝi akordas kun la mesaĝoj de la evangelioj, ĝi estas utila al ni, fortigi la kredon je la vera kaj ne imaginita homiĝo de la Vorto de Dio kaj doni al ni grandan gajnon. Ĉar la aĵoj, kiuj reciproke heligas sin … , evidente havas la saman signifon” (2a Koncilio de Nicea 787 “Terminus” Conciliorum oecumenicorum decreta, edidit instituto per le szienze religiose 135)
1161 Ĉiuj signoj de la liturgia celebrado rilatas al Kristo, tiel ankaŭ la bildoj de la Sankta
Dipatrino kaj de la Sanktuloj. Ili estas signoj por Kristo, kiu estas glorata en ili. En ili ni vidas
“la nubon de testantoj” (Heb 12,1), kiuj plue zorgas pri la savo de la mondo, kaj kun kiuj ni
precipe en la sakramenta celebrado estas unuigitaj. Per iliaj ikonoj vidas nia kredo la homon
kreitan “laŭ la bildo de Dio” kaj fine transfiguritan al la Di-simileco
, kaj eĉ la angelojn, kiuj
same estas kunigiaj sub Kristo, la kapo.
“Sekvantaj al la Dion-anoncanta instruo de niaj sanktaj patroj kaj al la tradicio de la katolika eklezio ‒ ĉar ni scias, ke tiu instru kaj tradicio venas de la Sankta Spirito, kiu loĝas en ili ‒ ni decidas kun ĉiu ekzakteco kaj konscienco surmeti sur la sanktajn ilojn kaj vestaĵon figuraĵon de la precioza kaj viviga kruco. Tion ni faros an-kaŭ en la sanktaj preĝejoj de Dio, sur vandoj kaj tabuloj, sur la domoj kaj ĉe la vojoj. Ni faros tion kun honor-indaj kaj sanktaj bildoj ‒ ĉu el koloroj, ŝtonoj aŭ de alia adapta materialo. Tio validas por la bildo de nia Sinjo-ro, Dio kaj Elaĉetanto Jesuo Kristo, por la bildoj de nia senmakula Sinjorino, por la honorindaj anĝeloj kaj por ĉiuj sanktaj kaj piaj homoj (2a Konciio de Nicea, Definitio de sacris imaginibus”: Denzinger-Schönmetzer 600)
1162 (2502) “La beleco kaj la koloro de la bildoj instigas mian preĝadon. Ili ests festo por miaj okuloj, same kiel la bildoj de la pejzaĝo instigas mian koron laŭdi Dion” (s-ta Johano el Damasko, de sacris imaginibus orationes 1,47). La kontemplado de la sanktaj bildoj, kune kun la meditado pri la Vorto de Dio kaj kun la kantado de la ekleziaj himnoj eniĝas en la harmonion de la liturgiaj signoj, por ke la celebrata mistero sin encerbigu en la memoron de la koro kaj poste sind elcerbigu en novan vivon de la kredantoj.
III • Kiam la liturgio estas celebrata?
La liturgia tempo
1163 “Kiel amanta patrino la eklezio vidas la taskon, celebri per sankta memoro la savoverkon de ĝia Dia fianĉo je ĉertaj tagoj de la jaro. En ĉiu semajno ĝi celebras je la tago, kiu estas nomata tago de la Sinjoro, la memoron de la resurekto de la Sinjoro, kaj unufoje jare ĝi celebras tiun resurekton samtempe kune kun la beata pasiono je Pasko, ĝia plej alta festo. (512) En la cirkulado de la jaro ĝi disvolvas la tutan misteron de Kristo … Tiel celebrante la misterojn de la elaĉeto ĝi malferrmas la riĉaĵojn de la potencopruvoj kaj meritoj de ĝia Sinjoro, ke ili ĉiam certamaniere estas prezentaj, kaj la kredantoj tuŝas ilin kaj ili pleniĝas kun la graco de la savo. (Sacrosanctum Concilium 102)
1164 La popolo de Dio konis ekde la mosea leĝo lige kun la Pasko-festo certajn festotagojn, por memori la admirindajn farojn de la savanta Dio, danki al Li, teni viva la memorojn pri Li kaj direkti sian konduton laŭ ili. En la tempo de la eklezio, inter la unufoje por ĉiam farita Krista Pasko kaj ties plenumiĝo en la regno de Dio, la en certaj festotagoj celebrata liturgio estas tute kreiia per la novaĵo de la mistero de Kristo.
1165 (2659, 2836) Kiam la eklezio celebras la misteron de Kristo, oni aŭdas en ĝia preĝado
ĉiam denovo la vorton: hodiaŭ! ‒ en rilato kun la preĝo, kiun la Sinjoro ĝin instruis
kaj rilate
al la voko de la Sankta Spirito
. Tiu “hodiaŭ” de la viva Dio, en kion eniri la homo estas
vokata, estas la horo de la Jesua Pasko, kio la tutan historion trairas kaj portas. (1085)
“La vivo disvolviĝis sur ĉiuj estaĵoj kaj ĉiuj estas plenaj de granda lumo. La leviĝo de la leviĝoj penetras en la kosmon, kaj tiu, kiu jam ĉeestis ‘antaŭ la matenstelo’ kaj antaŭ la stelaro, nemortebla kaj senfina, la granda Kristo, brilas sur ĉiujn estaĵojn pli hele ol la suno. Por ni, kiuj kredas je Li, ekas pro tio longa, eterne luma tago, kiu neniam finiĝas: la mistika Pasko” (Pseŭdo-Hipolito, in sanctum pascha 1,1-2)
La tago de la Sinjoro (2174-2188)
1166 “Ekde apostola tradicio, kiu atribuas sian originon al la resurekta tago de Kristo, la
eklezio de Kristo festas la paskan misteron ĉiam je la oka tago [de la semajno], kiu pro tio prave
estas nomata tago de la Sinjoro aŭ Sinjora tago” (Sacrosanctum Concilium 106). (1343) La tago
de la resurekto de la Sinjoro estas samtempe “la unua tago de la semajno”, la memoro pro la uua
kreo-tago, kaj la “oka tago”, je kiu Kristo post sia “tomba trankvilo” de la granda sabato
komencas la tagon, “kiun faris la Sinjoro”, la tago, kiu ne konas vesperon” (bizanca liturgio).
Ties centro estas “la manĝo de la Sinjoro”, ĉar je ĝi la tuta komunumo de la kredantoj renkontas
la resurektintan Sinjoron, kiu invitas al sia festeno
.
“La tago de la Sinjoro, la tago de la resurekto, la tago de Kristo estas nia tago. Tiu tago estas nomata la tago de la Sinjoro, ĉar je tiu tago la Sinjoro kiel venkinto ascendis al la Patro. Se la paganoj nomas ĝin tago de la suno, ankaŭ ni tion volonte konfesas, ĉar hodiaŭ heliĝis la lumo de la mondo, hodiaŭ aperis la suno de la justeco, kies radio alportas la savon (sankta Hieronimo: in die dominica pascha homilia).
1167 La dimanĉo estas la tago ĝenerale, je kiu la kredantoj kunvenas al liturgia komunumo, “por aŭskulti la Vorton de Dio, partopreni ĉe la eŭkaristia celebrado, kaj tiel memori pri la pasiono, la resurekto kaj la gloro de la Sinjoro Jesuo, kaj danki al Dio, kiu ilin ‘renaskis al viva espero per la resurekto de Jesuo Kristo el la mortintoj’ “ (Sacrosanctum Concilium 106).
“Kiam ni, ho Kristo, meditas pri la mirakloj, kiuj okazis je ĉi tiu dimanĉo de via resurekto, tiam ni diras: Benata estas la dimanĉo, ĉar je ĝi okazis la komenco de la kreo … , la savo de la mondo … , la renovigo de la homa gento … Je ĝi ĝojis la ĉielo kaj la tero kaj la tuta kosmo pleniĝis de lumo. Benata estas la dimanĉo, ĉar je ĝi malfermiĝis la pordo de la paradizo, por ke Adamo kaj ĉiuj ekzilitoj sen timo eniru en ĝin” (Fanqîth, Sira ofico de Antioĥio, volumo 6, somerparto, p. 193b)
La liturgia jaro
1168 La nova epoko de la resurekto plenigas kun sia klareco de la paska triduumo kiel
lumofonto la tutan liturgian jaron. (2698) La jaro estas klarigata paŝon post paŝo per la liturgio
antaŭ kaj post la tri paskaj tagoj, Ĝi estas vere “gracojaro de la Sinjoro”
. La ekonomio de la
savo laboras en tiu tempo, sed post kiam ĝi estas plenigita en la Pasko de Jesuo, kaj post kiam la
Sankta Spirito estas elverŝita, la fino de la historio estas jam anticipita kiel “antaŭgusto”, kaj la
regno de Dio eniras nian epokon.
1169 Pasko po tio ne estas simple iu festo inter diversaj, sed ĝi estas “la festo de la festoj”, “la celebrado de la celebroj”, same kiel la eŭkaristio estas la sakramento de la sakramentoj (la Granda Sakramento) (1130). La sankta Athanazio la Granda nomas la Pasko-feston “la grandan dimanĉon” (epistulæ fesivalis 1), same kiel en la Oriento la Sankta Semajno estas nomata “la Granda Semajno”. (560) La mistero de la resurekto, en kiu Kristo venkis la morton, trapenetras nian maljunan epokon kun Sia potenta forto, ĝis ĉio estas subigita al Kristo.
1170 En la koncilio de Niceo (en la jaro 325) ĉiuj eklezioj unuiĝis pri tio, ke la kristana Pasko estu festata je la dimanĉo post la unua printempa plenluno (la 14an de la Nisano). Pro la diversaj manieroj kalkuli la 14an de la Nisano, la Paskodato ne ĉiam samdate estas festata en la eklezioj de la oriento kaj okcidento. Pro tio la eklezioj serĉas hodiaŭ interkonsenton, por ke ili denove samdate povu celebri la altan feston de la resurekto de la Sinjoro.
1171 La liturgia jaro estas la disfaldo de la diversaj aspektoj de la unusola Pasko-mistero. (524) Tio validas precipe por la festocirklo farita ĉirkaŭ la mistero de la inkarnacio (Anonco de la Sinjoro, Kristnasko, Epifanio), kiu memoras la komencon de nia savo, kaj kiu donas al ni la uuajn fruktojn de la Pasko-mistero.
La memoroj de la sanktuloj en la liturgia jaro
1172 (971) “En la celebro de tiu jarciklo de la mistero de Kristo honoras la sankta eklezio kun precipa amo Marian, la sanktan Di-naskinton, kiu estas ligata per neŝirebla bendo kun la savoverko de ŝia Filo. En ĝi ŝi admiras kaj laŭdas la imponan frukton de la elaĉeto. (2030) En ĝi ŝi rigardas kun ĝojo kiel en pura bildo, kion ŝi deziras kaj esperas tute esti.” (Sacrosanctum Concilium 103”.
1173 (957) Kiam ĝi festas en la jarciklo la memoron de la martiroj kaj de la aliaj sanktuloj,
“la eklezio anoncas la pasĥa-misteron” en tiuj, “kiuj doloris kaj gloris kun Kristo. Ili metas antaŭ
la okuloj de la kredantoj ties ekzemplon, kio ĉiujn tiras per Kristo al la Patro, kaj ĝi petegas pro
siaj meritoj la bonfarojn de Dio” (Sacrosanctum Concilium 104)
.
La liturgio de la preĝhoroj
1174 La mistero de Kristo – Lia homiĝo kaj Lia Pasko – ni festas en la liturgio, precipe
en la dimanĉa kunveno. Ĝi trapenetras kaj klarigas la horojn de ĉiu tago per la celebrado
de la preĝhoroj, “de la Dia ofico”
. (2698) Plenumante la apostolajn admonojn senĉese
preĝi
tiu celebrado estas tiel konstruita, ke la tuta paso de la tago kaj de la nokto estas
benataj per laŭdo de Dio (Sacrosanctum Concilium 84). Ĝi estas “publika preĝado de la
eklezio (Sacrosanctum Concilium 898)”, en kiu la kredantoj (klerikoj, ordenanoj kaj
laikoj) ekzercas la reĝan sacerdotecon de la baptitoj. Celebrata en formo aprobita de la
eklezio, la preĝhora liturgio “estas vere la voĉo de la fianĉino, kiu parolas al la fianĉo, jes
ĝi estas la preĝo kiun Kristo unuigita kun Sia korpo adresas al Sia Patro” (Sacrosanctum
Concilium 84).
1175 La horoj de la liturgio fariĝu la preĝo de la tuta popolo de Dio. En ĝi daŭrigas
Kristo Sian “sacerdotan taskon … per Sia eklezio” (Sacrosanctum Concilium 81). Ĉiu
partoprenas en ĝi laŭ sia stato en la eklezio kaj laŭ siaj vivocirkonstancoj: La sacerdotoj,
kiuj prizorgas la servon de la animzorgado, ĉar ili estas vokataj persisti en la servo de la
vorto
; la ordenanoj pro sia ĥarismo de la benata vivo
; ĉiuj kredantoj laŭ siaj
eblecoj: “La animzorgantoj klopodu, ke la ĉefaj preĝhoroj, precipe la vesproj dimanĉe
kaj je pli altaj festotagoj, estu komune celebrataj. Ankaŭ al la laikoj estas rekomendinde
preĝi la preĝhorojn ĉu kun la sacerdotoj, ĉu inter si aŭ eble ĉiu sole (Sacrosanctum
Concilium 100).
1176 (2700) Celebri la liturgion de la horoj postulas ne nur harmonii la voĉon kun la preĝanta koro, sed ankaŭ akiri “riĉan liturgian kaj biblian formiĝon”, precipe rilate al la psalmoj (Sacrosanctum Concilium 90).
1177 (2586) La himnoj kaj la porpetoj de la preĝhoroj enmetas la psalman preĝadon tiel en la tempon de la eklezio, ke ili esprimas la simbolan enhavon de la taghoro, de la liturgia tempo aŭ de la celebrata festo. La legado de la Vorto de Dio okazanta en ĉiu preĝhoro (kun la sekvantaj responsorioj kaj troparionoj) kaj en certaj horoj la legadoj de la ekleziaj patroj kaj spiritaj gvidas krome pli profunden en la sencon de la celebrataj misteroj, helpas al la kompreno de la psalmoj [lectio divina], en kiu estas legata kaj meditata la Vorto de Dio por fariĝi preĝo, kaj tiel estas enradikata en la liturgia celebrado.
1178 La preĝhoroj estantaj kvazaŭ daŭrigado de la eŭkaristia celebrado, ne ekzkludas la diversajn sanktajn horojn de la Dipopolo, sed postulas ilin kiel kompletigoj, precipe la adorado kaj la honorado de la sankta sakramento. (1378)
Kie la liturgio estas celebrata?
1179 La kulto “laŭ spirito kaj vero” (Joh 4,24) de la Nova Interligo ne estas ligita nur al unu loko. La tuta tero estas sankta kaj konfidita al la hom-infanoj. Kiam la kredantoj kunvenas en unu loko, tiam estas precipe grave, ke ili estantaj “domo spirita konstruiĝas kiel ŝtonoj vivantaj” (1 Pet 2,5). La korpo de la resurektinta Kristo estas la spirita templo, el kiu ŝprucas la fontoj de viva akvo. Enkorpigitaj per la Sankta Spirita al Kristo ni estas la “templo de Dio vivanta” (2 Kor 6,16). (586)
1180 (2106) Se la agado en religia libereco ne estas ĝenata
, la kristanoj konstruas
konstruaĵojn desitinitan por la Diservo. Tiuj videblaj preĝejoj estas ne simple kunvenejoj,
sed signifas kaj kontestas la vivantan eklezion en ĉi tiu loko, la loĝejon de Dio inter la
homoj repacigitaj kaj unuigitaj en Kristo.
1181 (2691)“La Diserva domo, en kiu estas celebrata kaj konservata la Sankta Eŭkaristio, en
kiu la kredantoj kunvenas kaj adoras la ĉeeston de la elaĉetanta Redemptoro por la helpo kaj
konsolo de la kredantoj, estu bela, utila al preĝado kaj sankta agado (Presbyiterorum ordinis
5)
. En tiu “Dia domo” la vereco kaj harmonio de la signoj ĝin formantaj publikigu Kriston
ĉeestantan kaj agantan
en ĉi tiu ejo.
1182 La altaro de la Nova Interligo estas la kruco de la Sinjoro
, el kiu eliras la
sakramentoj de la paska-mistero. Sur la altaro, kiu estas la centro de la preĝejo, prezentiĝas la
kruc-ofero sub la sakramentaj signoj. Ĝi estas ankaŭ la tablo de la Sinjoro, al kiu estas invitata la
popolo de Dio
. En kelkaj orientaj liturgioj la ataro estas ankaŭ la simbolo de la tombo (Kisto
vere mortis kaj vere resurektis). (617, 1383)
1183 La tabernaklo troviĝu “en la preĝejoj en tute inda, plej honora loko” (Mysterium fidei).
La nobla formo, la situo kaj la sekureco de la eŭkaristia tabernaklo
instigu la adoradon de la
Sinjoro, kiu vere ĉeestas en la plej sankta sakramento de la altaro. (1379, 2120)
(1241) La sankta krismo [mirono] - la unktado kun ĝi estas la definitiva sakramenta signo de la sigelado per la dono de la Sankta Spirito - estas konservata kaj honorata laŭ malnova kutimo en sekura loko en la sanktejo. Samloke oni povas konservi ankaŭ la kateĥumenan kaj la malsanulan oleojn.
1184 La katedro de la episkopo [{lat} Kathedra] aŭ de la sacerdoto ”devas fari bone ekkonebla ties servo kiel estro de la komunumo kaj ties tasko gvidi la preĝadon (Romia Meslibro, ĝenerala enkonduko, 271) (1348)
La ambono: “La digno de la Vorto de Dio postulas por ties proklamo specialan lokon en la preĝejo, al kiu en la Vort-Diservo la atento de la kredantoj turniĝas kiel el si mem.” (Romia Meslibro, ĝenerala enkonduko, 272)
1185 La kolekto de la Dipopolo komenciĝas en la bapto; La preĝejo devas havi lokon por la celebrado de la bapto [baptejon aŭ baptokapelon], kaj ĝi devas gardi la memoron pri la baptopromeso per ujoj por la benita akvo.
La renovigo de la vivo el la bapto postulas la pentofaron. Pro tio la preĝejo devas esti utila esprimi la pentofaron kaj ricevi la pardonon, kio postulas taŭgan lokon por la akcepto de la pekokonfesantoj.
La preĝejo devas est ankaŭ loko, kiu invitas al kolektado kaj trankvila preĝado, kiu plilongigas kaj internigas la grandan preĝado de la Eŭkaristio. (2717)
1186 La preĝejo havas ankaŭ esĥatologian signifon. Por eniri en la Didomono oni devas transpaŝi sojlon. Tio estas simbolo de la transiro el la mondo vundita per la peko al la mondo de la nova vivo, al kiu estas vokitaj ĉiuj homoj. La videbla preĝejo simbolas la Patro-domo, al kiu la popolo de Dio estas survoje, kaj kie la Patro “forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj” (Apo 21,4). Pro tio la preĝejo estas la vaste malferma domo invitanta ĉiujn Di-infanojn. (1130).
Mallonge
1187 La liturgio estas la verko de la tuta Kristo - de la kapo kaj de la korpo. Nia Ĉefpastro ĝin senĉese celebras en la ĉiela liturgio, kune kun la sankta Di-Patrino, kun la apostoloj, kun ĉiuj sanktuloj kaj kun la multaj homoj, kiu jam estas enirintaj en la Ĉielan Regnon.
1188 En liturgia celebrado la tuta komunumo estas “liturgio”, ĉiu laŭ sia tasko. La sacerdoteco de la baptitoj estas la sacerdoteco de la tuta korpo de Kristo. Unuopaj kredantoj ricevas la sakramenton de la ordinoj por prezentigi Kriston kiel la kapo de la korpo.
1189 La liturgia celebrado ampleksas signojn kaj simbolojn, kiuj rilatas al la kreo (“Lumo, akvo, fajro), al la homa vivo (lavi, unkti, dispecigi la panon) kaj al la savo-historio (la Pasko-ritoj). Tiuj kosmaj elementoj enprenitaj en la mondon de la kredo kaj kaptitaj per la forto de la Sankta Spirito, tiuj homaj ritoj, tiuj gestoj memorantaj al Dio fariĝas portantoj de la savo-porta kaj sanktiga agado de Kristo.
1190 La Vort-Diservo estas esenca parto de la liturgio. La Vorto de Dio, kiu estas anoncata, kaj la konfirmo el la kredo, kiuj respondas, esprimas la sencon de la celebrado.
1191 Kantado kaj muziko kunligiĝas intime kun la liturgia agado. Por ties bona uzado oni atentu pri jeno: la preĝo bele esprimiĝu; la komunumo unanime partoprenu kaj la celebrado havu sakralan karakteron.
1192 La sanktaj bildoj en niaj preĝejoj kaj domoj estas destinitaj veki kaj nutri nian kredon al la mistero de Kristo. Per la ikonoj de Kristo kaj de Liaj savo-agoj ni adoras Lin mem. En la sanktaj bildoj de la sankta Dipatrino, de la anĝeloj kaj de la sanktuloj ni honoras la per ili figuritajn personojn.
1193 La dimanĉo, la “tago de la Sinjoro” estas la ĉefa tago de la eŭkaristia celebrado, ĉar ĝi estas la tago de la resurekto. Ĝi estas la tago de la liturgia kunveno, la tago de la kristana familio, la tago de la ĝojo kiel libera tago. Ĝi estas “fundamento kaj kerno de la tuta liturgia jaro” (Sacrosanctum Concilium 106)
1194 “Dum la cirklo de la jaro evoluas la [eklezio] la tutan misteron de Kristo komence de la homiĝo kaj naskiĝo ĝis la ĉieleniro, la pentekosta tago kaj ĝis la atendado de la beata espero kaj de la alveno de la Sinjoro” (Sacrosanctum Concilium 102).
1195 Memorante en definitaj tagoj de la liturgia jaro la sanktulojn, unuloke la sanktan Dipatrinon, poste la apostolojn, la martirojn kaj la aliajn sanktulojn, la surtera eklezio dokumentas, ke ĝi estas unuigita kun la ĉiela liturgio. Ĝi laŭdas Kriston pro tio, ke Li realigis en Siaj glorataj membroj Sian savon. La antaŭfiguro de la sanktuloj ĝin spronas sur la vojo al la Patro.a kredantoj, kiuj celebras la liturgion de la horoj, unuiĝas kun Kristo, nia ĉefsacerdoto, per la psalma preĝado, la meditado de la Vorto de Dio, per kantoj kaj benoj. Tiel ili aliĝas al la senĉasa kaj mondvasta preĝado de Kristo, kio honoras la patron kaj petas por la tuta mondo la donon de la Sankta Spirito.
1197 Kristo estas la vera templo de Dio, “la loko, en kiu loĝas Lia gloro”. Per la graco de Dio ankaŭ la kristanoj fariĝas templo de la Sankta Spirito, vivaj ŝtonoj, el kiuj la eklezio estas konstruata.
1198 En sia surtera eksisto la eklezio bezonas lokojn, en kiuj la komunumo povas kolketiĝi: niaj videblaj eklezioj – sanktaj lokoj, kopioj de la sankta urbo, de la ĉiela Jerusalemo, al kio ni pligrimas.
1199 En tiuj preĝejoj la eklezio plenumas la publikan kulton honore al la Sankta Trinitato, ĝi aŭskultas la Vorton de Dio kaj kantas Ties laŭdon, ascendigas sian preĝadon kaj oferas Kriston, kiu meze de la komunumo sakramente ĉeestas. La preĝejoj estas ankaŭ lokoj de la interna kolektado kaj de la persona preĝado.
ARTIKOLO 4 • VARIACIO DE LA LITURGIO –
UNUECO DE LA MISTERO
Liturgiaj tradicioj kaj katolikeco de la eklezio
1200 (2625) Ekde la unua komunumo ekde Jerusalemo ĝis la reveno de Kristo la Diaj eklezioj, kiuj estas fidelaj al la apostola kredo, ĉie celebras la saman Pasĥa-misteron. La mistero celebrata en la liturgio estas nur unu; nur la formo de ties celebrado estas variaj.
1201 La mistero de Kristo estas tiom neelĉerpeble riĉa, ke neniu liturgia formo
povas ĝin esprimi plene kaj tute. (2663) La historio de la ekesto kaj evoluo de la ritoj
atestas mirindan riĉecon kompletigantan sin reciproke. Tiom longe, kiom la eklezioj
vivas en siaj liturgiaj tradicioj en la komunumo de la kredo kaj en la sakramentoj de
la kredo, ili sin riĉigas reciproke kaj fortiĝas en la fideleco al la tradicio kaj por la
komuna sendado de la tuta eklezio
(1158).
1202 (814) La diversaj liturgiaj tradicioj elkreskis el la senditeco de la eklezio. La
eklezioj de unusama geografia kaj kultura regiono iompostiom komencis celebri la
misteron de Kristo en apartaj kulture markitaj formoj. (1674) Diferencoj en la formoj
troviĝas en la maniero de la tradicio de la kredo-enhavo,
en la liturgia simboliko,
en la strukturo de frateca komunumo, en teologia kompreno de la misteroj kaj en
formoj de sankteco. Tiel per la liturgia vivo de certa eklezio Kristo, la lumo kaj la
savo de ĉiuj popoloj fariĝas revelaciita al la popolo kaj kulturo, al kiuj tiu eklezio
estas sendita kaj en kiuj ĝi estas enradikita. La eklezio estas ĉionampleksa: Ĝi povas
purigi ĉiujn verajn riĉecojn de la kulturoj kaj tiel enligi ilin en sian unuecon
(835,
1937).
1203 La liturgiaj tradicioj aŭ ritoj, kiuj nuntempe en la eklezio estas uzataj, estas la latina rito (precipe la romia rito, sed ankaŭ la ritoj de certaj lokaj eklezioj kiel la ambrozia rito kaj la la ritoj de unuopuloj ordenoj), la bizanca, la aleksandria aŭ kopta, la sira, la armena, la maronita kaj la ĥaldea ritoj. “Fidele sekvante al la tradicio deklaras la Altsankta Koncilio … , ke la sankta patrino eklezio al ĉiuj jure agnoskitaj ritoj agnoskas saman rajton kaj saman honoron, kaj ĝi volas, ke ili estu en estonteco konservataj kaj ĉiumaniere stimilataj. (Sacrosanctum Concilium 4) (2684, 854, 1232, 2527)
Liturgio kaj kulturoj
1204 (2684) La celebrado de la liturgio konformu al la spirito kja al la kulturo de la
diversaj popoloj
. Por ke la mistero de Kristo estu sciigita al ĉiuj popoloj, ĝi devas esti
proklamita , celebrata kaj vivata en ĉiuj kulturoj, por ilin gvidi “al obeo de la kredo” (Rom
16,26). (854, 1232) En tio la kultruroj ne estas nuligataj per la mistero, sed elaĉetataj kaj
kompletigataj. Per la propra de Kristo akceptata kaj klarigata homa kulturo la multaj infanoj
de Dio havas aliron al la Patro kaj gloras Lin en la unu Spirito (2527).
1205 “La adapto devas konsideri la fakton, ke en la liturgio, kaj precipe en la liturgio de la sakramentoj ekzistas parto nevariebla, pri kiu la eklezio devas gardi, ĉar ĝi devenas de Dio. (1125) Apude estas partoj, kiuj estas varieblaj, kaj kiujn la eklezio rajtas - kelkfoje devas - adapti al la kultruroj de la novevangelizitaj popoloj.” (Johanno Paŭlo II., Apostola Skribo “Vicesimus quintus annus” 16)
1206 “La liturgia multeco povas efiki riĉige, sed ankaŭ elvoki tensiojn, reciprokajn miskomprenojn kaj eĉ tensiojn. Memkomprenebla en tiu areo la varieco ne rajtas ĝeni la unuecon. Ĝi rajtas nur vivi kun samtempa fidela restado en la komuna kredo retenante la sakramentajn signojn, kiujn la eklezio ricevis de Kristo, kaj retenante la hierarkian komunumon. La adptiĝo al la kulturoj bezonas konvertadon de la koroj kaj, se necese, la ĉesadon de jam delonge tradiciiaj kutimoj, kiuj ne estas akordigeblaj kun la katolika kredo” (Johanno Paŭlo II., Apostola Skribo “Vicesimus quintus annus” 16)
Mallonge
1207 Estas ĝuste, ke la festado de la liturgio klopodas esprimiĝi helpe de la kulturo de la popolo, en kiu la eklezio troviĝas, sen sin fari dependa. Sed la liturgio estas ankaŭ mem kapabla generi kaj formi kulturojn.
1208 la diversaj liturgiaj tradicioj agnoskitaj kiel legitimaj demonstras la katolikecon de la eklezio, ĉar ili donas signan esprimon pri la sama mistero de Kristo kaj ĝin komunikas.
1209 La kriterio, kiu sekurigas la unuecon en la multeco de la liturgiaj tradicioj, estas la fideleco al la apostola tradicio, tio signifas, al la kamuneco en la kredo kaj en la sakramentoj, kiujn la eklezio ricevis de la apostoloj. Tiu komuneco esprimiĝas en la apostola sukcesio kaj estas per ĝi garantiita.
Dua alineo
LA SEP SAKRAMENTOJ DE LA EKLEZIO
1210 La sakramentoj de la Nova Interligo estas instalitaj de Kristo. (1113) Ekzistas sep
sakramentoj: La bapto, la konfirmacio (orient-eklezio: krismacio), la eŭkaristio, la konfeso-sakramento; la sankt-oleado (unktado); la ordinado (ordinacio) kaj la geedziĝo (matrimonio).
La sep sakramentoj rilatas ĉiujn ŝtupojn kaj la gravajn tempo-punktojn en la vivo de la
kristano: Ili donas al la kredovivo de la kristanoj naskiĝon kaj kreskon, sanigon kaj
sendadon. Ekzistas do certa simileco inter la ŝtupoj de la natura vivo kaj la ŝtupoj de la
spirita vivo
.
1211 Laŭ tiu analogio unue estas prezentataj la tri sakramentoj de la kristana inicado (unua ĉapitro), poste la sakramentoj de la sanigo (dua ĉapitro), kaj fine la sakramentoj, kiuj staras en la servo de la komunumo kaj de la senditeco de la kredantoj. Tiu sinsekvo ja ne estas la unusola ebleco, sed per ĝi oni povas vidi, ke la sakramentoj formas organan tutaĵon, en kiu ĉiu sakramento havas vivogravan lokon. (1374) En tiu organismo la eŭkaristio kiel “sakramento de la sakramentoj” havas unikan pozicion: “Ĉiuj aliaj sakramentoj estas ordigitaj al ĝi kiel ties celo” (s-ta Tomaso de Akvino, summa theologiae, 3,65,3.
Unua Ĉapitro
LA SAKRAMENTOJ DE LA KRISTANA INICADO
1212 Per la sakramentoj de la kristana inicado – la bapto, la konfirmacio kaj la eŭkaristio
– estas metataj la fundamentoj de la tuta kristana vivo. “Donacitaj per la graco de Kristo la
homoj ricevas parton en la Dia naturo. En tio ekzistas certa simileco kun la estiĝo kaj kresko
de la natura vivo kaj kun ties firmigo. Renaskitaj en la bapto la kredantoj estas firmitaj per la
sakramento de la konfirmacio kja fortigitaj en la eŭkaristio per la pano de la eterna vivo. Tiel
ili estas ĉiam pli profunde enigitaj en la Dian vivon per la kristana inicado kaj ili ĉiam pli
proksimiĝas al la kompletigita amo. (Paŭl Via, Apostola Konstitucion “Divinae consortium”
naturae”)
.
ARTIKOLO I • LA SAKRAMENTO DE LA BAPTO
1213 La sankta bapto estas la fundamento de la tuta kristana vivo, la enirejo al la vivo en
la Spirito [vitae soiritualis ianua] kaj al la aliaj sakramentoj. Per la bapto ni estas liberigataj
de la peko kaj ni estas renaskitaj kiel gefiloj de Dio; ni fariĝas membroj de Kristo enigitaj en
la eklezion kaj partprenigitaj en ĝia senditeco
. “La bapto estas la sakramento de la
renaskiĝo per la akvo en la vorto” (Catechismus Romanus 2,2,5).
I • Kiel tiu sakramento estas nomata?
1214 Oni nomas ĝin bapto laŭ la en ĝia plenumado esenca rito [greke: βαρτίσειν =
baptízein], kio signifas “enmergi”. La enmergado en la akvo signifas la fositeco de la
kateĥumeno en la morton de Kristo, el kiu li eliras per la resurekto kun Li
kiel “nova kreo
(2 Kor 5,17; Gal 6,15) (628)
1215 Tiu sakramento estas ankaŭ nomata “bano de la renaskiĝo kaj de la renovigo en la Sankta Spirito” ( Tit 3,5), ĉar ĝi nomas kaj efikas la naskon el la akvo kaj el la Spirito, “sen kiu neniu povas eniri en la regnon de Dio” (Joh 3,5) (1257)
1216 “Tiu bano estas nomata inspirado, ĉar kiu ricevas tiun [kateĥetan] instruon, estas
iluminata en la Spirito” (s-ta Justin, apologiae 1,61). Ĉar li ricevis en la bapto la vorton, “la
vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo” (Joh 1,9), la baptito post la lumigo
” fariĝis filo “de la
lumo”, ja eĉ “lumo
” mem (Efe 5,8) (1243)
“La bapto estas la plej bela kaj plej mirinda dono de Dio … Ni nomas ĝin dono, graco, unktado, ilumino, vestaĵo de la neputreco, bano de la renaskiĝo, sigelo, kaj post ĉio, kio estas precipe valora, dono, ĉar ĝi estas donita eĉ al tiuj, kiuj nenion kunportas; graco, ĉar ĝi estas donata eĉ al kulpuloj; bapto, ĉar la peko estas entombigata en la akvo; unktado, ĉar ĝi estas sankta kaj reĝeca (kiel tiuj, kiuj estas unktataj); ilumino, ĉar ĝi estas brila lumo; vestaĵo, ĉar ĝi kovras nian malhonoron, bano, ĉar ĝi lavas; sigelo, ĉar ĝi gardas nin kaj estas la signo de la regno de Dio.” (S-ta Gregoro el Nacianco, orationes 40,3-4)
II • La bapto en la ekonomio de la savo
La antaŭsignoj de la bapto en la Malnova Interligo
1217 En la beno de la bapto-akvo en la liturgio de la paska nokto la eklezio memoras feste la grandajn eventojn de la savo-historio, kiuj jam indikas al la mistero de la bapto:
“Dio, via nevidebla potenco efikas la savon de la homoj per videblaj signoj. Multvarie vi elektis la akvon, ke ĝi indiku al la miseroj de la bapto (Romia Meslibro, paska nokto 42: beno de la bapto-akvo).
1218 Ekde la komenco de la kreo la akvo, tiu simpla, sed mirinda kreitaĵo, estas la fonto
de la vivo kaj de la fekundeco. Laŭ la Sankta Skribo ĝi estas kvazaŭ “kovrita
” per la
Spirito de Dio: (344, 694)
“Jam en la komenco de la kreo ŝvebis la Spirito super la akvo kaj donacis al ĝi la forton savi kaj sanktigi” (Romia Meslibro, paska nokto 42: beno de la bapto-akvo).
1219 (701, 845) La eklezio vidis en la arkeo de Noa antaŭsignon de la savo per la bapto. En la arkeo ja “nur malmultaj, tio estas ok homoj, elsviĝis per la akvo” (1 Pet 3,20):
“Eĉ la diluvo estis signo de la bapto, ĉar la akvo alportis la finon al la peko kaj al sankta vivo novan komencon”. (Romia Meslibro, paska nokto 42: beno de la bapto-akvo).
1220 La fonto-akvo estas simbolo de la vivo, la oceana akvo simbolo de la morto. Pro tio la akvo povas atentigi ankaŭ al la mistero de la kruco. Pro tiu simboliko la bapto signifas la enpreniteco en la morton de Kristo. (1010)
1221 Tiel anoncas precipe la trairo tra la Ruĝa Maro – la vera liberigo de Izraelo el la sklaveco de Egiptujo – la per la akvo de la bapto efikitan liberigon.
“Kiam la infanoj de Abrahamo liberigitaj el la serviteco de Faraono kun malsekaj piedoj trairis la Ruĝan Maron, tiam ili estis bildo de viaj kredantoj, kiuj per la akvo de la bapto estas liberigitaj el la serviteco de la malbono”. (Romia Meslibro, paska nokto 42: beno de la bapto-akvo).
1222 Antaŭsigno de la bapto finfine estas ankaŭ la transiro de la Jordano, per kiu la popolo de Dio donace ricevis la landon anoncitan al la posteularo de Abrahamo – bildo de la eterna vivo. La anoncado de tiu beatiga heredo plenumiĝas en la Nova Interligo.
La bapto de Kristo
1223 Ĉiuj antaŭsignoj de la Malnova Interligo trovas sian plenumiĝon en Jesuo Kristo.
Tiu komenciĝas sian publikan vivon post Sia bapto per Johanno en la Jordano.
Post Lia
resurekto Li donas al la apostoloj la senditecon: “Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante
ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion,
kion mi ordonis al vi (Mat 28,19-20)
.” (232)
1224 (536) Por “tute plenigi la justecon [kiun Dio postulas]”
, nia Sinjoro libervole
subiĝis al la bapto de Johanno, kiu estis destinita por la pekuloj. En tiu ago montriĝis la
memfordono [keneso]
de Jesuo. La Spirito, kiu ŝvebis super la akvoj de la unua kreo, tiel
malleviĝis sur Kriston, por indiki al la novkreado, kaj la Patro atestas Jesuon kiel Sian
“amatan Filon”
.
1225 En Sia Pasko Kristo malfermis por ĉiuj homoj la fontojn de la bapto. Li ja parolis de
Sia sufero, kiun Li devis toleri en Jerusalemo kiel Sia “bapto”, per kiu Li devu “baptiĝi”
.
(766) La sango kaj la akvo, kiuj elfluis el la traborita flanko de la krucumita Jesuo
, estas
prabildoj de la bapto kaj de la eŭkaristio, la sakramentoj de la nova vivo
. Tiel estas eble,
“esti naskita el akvo kaj Spirito”, por veni en la regnon de Dio (Joh 3,5):
“Vidu, kie vi estas baptita; de kie venas la bapto, se ne de la kruco de Kristo, de la morto de Kristo. En tio kuŝas la tuta mistero: Li doloris por vi. En Li vi estas elaĉetita, en Li vi estas savita” (s-ta Abrosio, de sakramentis 2,2,6).
La bapto en la eklezio
1226 Jam en la pentekosta tago la eklezio celebris kaj disdonis la sanktan bapton. La
sankta Petro diras al la homamaso, kiu per Lia prediko estis interne ekscitita: (849) Ekpentu,
kaj ĉiu el vi batiĝu en la nomo de Jesuo Kristo al forigo de pekoj; kaj vi ricevos la donacon
de la Sankta Spirito” (Ago 2,38). La apostoloj kaj ties kunlaborantoj ofertas la bapton al ĉiuj,
kiuj kredas je Jesuo: Judoj, Di-timantoj kaj gentoj
. Ĉiam aperas la bato ligita al la kredo.
“Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio” diris la sankta Paŭlo al lia
malliberej-estro en Filipi. Kaj tiu baptiĝis senprokraste kaj ĉiuj liaj domanoj (Apg 16,31-33).
1227 Laŭ la sankta apostolo Paŭlo la kredanto estas enigita per la bapto en la morton de Kristo; li estas enterigita kun Li kaj li resurektas kun Li. (790)
“Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun
Li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levitita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni
ankaŭ iradu en la noveco de vivo (Rom 6,3-4)
.
La kredantoj “Kriston surmetis [kiel vestaĵon] al si”
. En la nomo de la Sankta Spirito la
bapto estas bano, kio purigas, sanktigas kaj justigas
.
1228 La bapto do estas bano en la akvo, en kiu “la nepereonta semo” de la vorto de Dio
efkas sian vivigan efikon
. La s-ta Aŭgusteno diras pri la bapto:“La vorto aliras al la
[materia] elemento, kaj ĝi fariĝas sakramento” (in epistulum Johannis ad Parthos traktatus
80,3)
III • Kiel la sakramento de la bapto estas celebrata?
La kristana inicado
1229 Oni estiĝas Kristo – jam en la tempo de la apotoloj – sur la vojo de inicado en pluraj ŝtupoj. Tiu vojo povas esti irata rapide aŭ malrapide, sed ĝi devas enhavi ĉiam kelkajn esencajn elementojn: La proklamo de la Vorto, la akcepto de la Evangelio, kiu enkludas konvertiĝon, la konfeso de la kredo, la bapto, la donaco de la sankta Spirito kaj la aliron al la eŭkaristia komunumo.
1230 Tiu iniciado estis diverse formata en la paso de la jarcentoj kaj laŭ la cirkonstancoj. En la unuaj jarcentoj de la eklezio la iniciado spertis vastan evoluon. Longa tempo de kateĥumeneco kaj aro de preparantaj ritoj, kiuj la vojon de la preparo liturgie signis, finfine gvidis al la celebrado de la sakramentoj de la kristana iniciado. (1248)
1231 Tie, kie la infanobapto vaste estiĝis la ĝenerala formo de la dono de la bapto, tiu celebro estiĝis al unu unika agado, kiu la antaŭŝtupojn de la kristana iniciado enhavas mallongigite. La infanobapto postulas nature kateĥŭmenecon post la bapto. Ĉe tio ne nur temas pri la necesa kredoinstruo post la bapto, sed pri la necesa evoluo de la bapto-graco en la evoluo de la persono de la baptito. Ĉi tie la kateĥeta instruado havas sian lokon. (13)
1232 La Dua Vatikana Koncilio “renovigis … kateĥuminecon por plenkreskuloj”
plurŝtupan (Sacrosanctum Concilium 64). Ties ritoj estas troveblaj en la ordo initiationis
christianae adultorum (1972). Krome la Koncilio permesis. “En la misiaj landoj … krom la
elementoj de la iniciado, kiuj enestas en la kristana tradicio, allasi ankaŭ tiujn, kiuj en la
unuopaj popoloj estas uzataj, se ili … estas adapteblaj al la kristana rito (Sacrosanctum
Concilium 65)
. (1204)
1233 En ĉiuj latinaj kaj orient-ekleziaj ritoj hodiaŭ komencas la kristana iniciado de la
plenkreskuloj per ilia eniro en la kateĥumenecon, por pinti en unusola festo de la tri
sakramentoj de la bapto, la konfirmacio kaj de la eŭkaristio
. En la orient-ekleziaj ritoj la
kristana iniciado de la infanoj komenciĝas per la bapto, al kiuj tuj poste sekvas la
konfirmacio kaj la ricevo de la eŭkaristio. En la romia rito kontraŭe la iniciado daŭras dum
la jaroj de la kateĥezo, por pli poste esti kompletigita per la akcepto de la konfrimacio kaj de
la eŭkaristio, la pinto de la kristana iniciado
. (1290)
La mistagogio de la festo
1234 Senco kaj graco de la bapto-sakramento klare aperas en la ritoj de la solenaĵo. La kredantoj atente sekvantaj al la agoj kaj vortoj de tiu solenaĵo estas iniciataj en la riĉaĵojn, kiuj signas kaj efikas tiun sakramenton en la novbaptitoj.
1235 (617) La krucosigno komence de la solenaĵo esprimas, ke Kristo al tiu, kiu volas aparteni al Li, surstampas sian signon. Tio signifas la elaĉet-gracon, kiun Kristo akiris al ni per la kruco. (2157)
1236 La anonco de la Vorto de Dio lumigas la baptatojn kaj la komunumon per la revelaciita vero kaj elvokas la respondon de la kredo. La kredo ne povas estis dividata de la bapto. La bapto ja estas en tre aparta maniero “la sakramento de la kredo”, ĉar oni eniras per ĝi sakramente en la vivon de la kredo. (1122)
1237 (1637) Ĉar la bapto estas signo de la liberigo de la peko kaj de ties instiganto, la
diablo, on parolas super la baptato unu (aŭ plurajn) ekzorcajn preĝojn. La celebranto unktas
la baptaton kun la kateĥumena oleo aŭ surmetas super li la manon; poste la baptato for-neas
la satanon per rekta deklaro. Tiel preparita li povas konfesi la kredon de la eklezio, al kiu li
estas ”konfidita
”. (189)
1238 (1217) Per preĝo de la epiklezo en la baptocelebrado mem aŭ en la paska nokto estas benata la baptoakvo. La eklezio petas Dion, ke per Lia Filo malsuprengrimpu la forto de la Sankta Spirito, por ke ĉiuj, kiuj en ĝi ricevas la bapton, “nasku el akvo kaj la Spirito” (Joh 3,5).
1239 (1214) Poste okazas la esenca rito de la sakramento: la reala bapto. Tiu indikas kaj efikas, ke la baptanto mortas al la peko, estas samformata al la paschao-mistero de Kristo, kaj tiel eniras en la vivon de la Sankta Trinitato. Plej imprese la bapto estas plenumita per la triopa enverŝado en la baptoakvon trifoje verŝante akvon sur la kapon de la baptato.
1240 En la latina eklezio la baptanto samtempe kun la trifoja superverŝado parolas la vortojn: “N., mi baptas vin en la noo de la Paro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”. En la orient-ekleziaj ritoj la kateĥumeno turniĝas al oriento kaj la sacerdoto diras: “La servanto de Dio N. baptiĝas en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”. Kaj ĉiufoje, kiam li nomas personon de la plej Sankta Triunuo, li subakvigas la baptaton en la akvon kaj poste li levas lin el la akvo.
1241 (1294. 1574) La unktado kun la sankta krismo – bonodora oleo benata de
episkopo – signifas, ke al la novbaptato estas donata la Sankta Spirito. Li ja fariĝis kristano,
tio signifas “unktito” per la Sankta Spirito enkorpigita en Kristo, kiu fariĝis sacerdoto,
profeto kaj reĝo
. (783)
1242 (1291) En la liturgio de la orient-eklezio estas la unktado post la bapto la sakrmento de la chrismacio (konfirmacio). En la romia liturgio ĝi anoncas duan unktadon kun la sankta krismo, kiun donos la episkopo: La sakramenton de la konfirmacio, kiu la bapto-unktadon kvazaŭ “konfirmas” (firmigas) kaj kompletigas.
1243 La blanka vesto signifas, ke la baptito “surmetis [kiel vestajo] Kriston“: li estas
resurektinta kun Kristo. (1216) La bapto-kandelo, kiu estas eklumigita de la paska kandelo,
signifas, ke Kristo lumigis la novbaptiton. En Kristo la baptitoj estas lumo de la mondo”
(Mat 5,14)
. La novbaptito estas nun, en la ununaskita Filo, infano de Dio. Li rajtas preĝi
la preĝon de la Diaj infanoj: la Patronian. (2769)
1244 La unua eŭkaristia komunio. Estiĝinta infano de Dio, vestita kun la geedziĝfesta vestaĵo, la novbaptita estas allasita al la “geedziĝa festeno de la ŝafido” kaj ricevas la nutraĵon de la nova vivo, la korpon kaj la sangon de Kristo. (1292) La orient-eklezioj tre konscias pri la unueco de la kristana inicado kaj ili donas la sanktan komunion al ĉiuj novbaptitoj kaj novkonfirmitaj, eĉ al malgrand-infanoj, memorante la vortojn de la Sinjoro: “Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin” (Mar 10,14). La latina eklezio reservas la sanktan komunion por tiuj, kiuj atingis la racian aĝon, sed ĝi montras la kunligon de la bapto kun la eŭkaristio per tio, ke la novbaptita infano estas portata al la altaro, kiam oni preĝas la Patronian Preĝon.
1245 La solena beno finas la bapto-solenaĵon. Okaze de la bapto de malgrandaj infanoj la benado de la patrino havas apartan signifon.
IV • Kiu rajtas esti baptata?
1246 “Kapabla por la ricevo de la bapto estas ĉiu, sed nur tiu homo, kiu ankoraŭ ne estas baptita” (Canon Juris Canonici, kanono 864; Corpus Canonum Ecclesiarum Orientalium, kanono 679)
La bapto de plenkreskuloj
1247 Ekde la originoj de la eklezio tie, kie la evangelio nur ekde mallonge estas anoncata, la bapto de la plenkreskuloj estas plejofta. La kateĥumeneco [la bapto-preparo] havas tie gravan lokon. Kiel enkonduko en la kredon kaj en la kristanan vivon la kateĥŭmeneco preparu enpreni en sin la bapton, la konfirmacion kaj la eŭkaristion kiel donoj de Dio.
1248 (1230) Per tiu tempo de la antaŭpreparo estu eble al la kateĥumenoj repondi al la Dia savo-oferto, kaj en unueco kun eklezia komunumo gvidi al matureco sian konvertiĝon kaj sian kredon. Temas pri “enkonduko kaj … ekzerco en la tuta kristana vivo, per kio la disĉiploj estu ligitaj kun Kristo, ilia majstro. La kateĥumenoj do … devas esti inaŭgurataj en la misteron de la savo; per la ekzercado de kondudo laŭ la evangelio, kaj per sekvo de sanktaj ritoj oni ilin ŝtupe enkonduku en la vivon de la kredo, de la liturgio kaj de ama komuno de la Di-popolo.” (Ad Gente 14)
1249 (1259) La kateĥumenoj “jam estas ligataj kun la eklezio, ili jam apartenas al la domo
de Kristo, kaj ne malofte ili jam gvidas vivon de la kredo, de la espero kaj de la amo” (Ad
Gente 14). “La patrino eklezia ilin jam ampleksas en amo kaj zorgo kiel la siajn” (“Lumen
Gentium” 14)
.
La bapto de infanoj
1250 (403) Ĉar la infanoj naskiĝas kun tomba, kaj per la origina peko makula
homonaturo, ankaŭ ili bezonas renaskon per la bapto
, por esti liberigitaj de la potenco de
la mallumo, kaj por esti transigitaj en la regnon de la libereco de la infanoj de Dio
, al kiu
ĉiuj homoj estas vokita. Ke la savograco estas tute donacita, tion oni precipe klare rimarkas
okaze de la infanobapto. (1966) La eklezio kaj la gepatroj maljuste retenus al la infano la
gravegan gracon, fariĝi infano de Dio, se ili ne donus baldaŭ post la nasko la bapton
.
1251 La kristanaj gepatroj ekkonu, ke tiu kutimo konformas al ilia tasko, progresigi la
vivon, kiun Dio konfidia al ili
.
1252 Estas praaĝa tradicio de la eklezio, bapti jam la malgrandajn infanojn. Tio estas
dokumentita jam en la 2a jarcento. Eble eĉ jam komence de la predikado de la apostoloj
ankaŭ infanoj estis baptataj, kiam tutaj “domoj” ricevis la bapton
.
Kredo kaj bapto
1253 (1123) La bapto estas la sakramento de la kredo
. La kredo bezonas la
komunumon de kredantoj. Ĉiu kredanto povas kredi nur en la kredo de la eklezio. La kredo,
kiu necesas por la bapto, ne devas esti kompleta kaj matura; sufiĉas ĝermo, kiu evoluu. Al la
kateĥumeno aŭ al ties baptopatro oni demandas: “Kion vi petas de la Dia eklezio?” Kaj li
respondas: “la kredon”. (168)
1254 Ĉe ĉiuj baptitoj, ĉu ili estas infanoj aŭ plenkreskuloj, devas post la bapto kreski la kredo. La bapto-preparo gvidas nur al la sojlo de la nova vivo. La bapto estas la fonto de nova vivo en Kristo, el kiu fontas la tuta kristana vivo. Pro tio la eklezio celebras ĉiujare en la paska nokto la renovigon de la baptovotoj. (2101)
1255 Por ke la baptograaco povas evoluiĝi necesasla helpo de la gepatro. Ankaŭ la
baptopatro kaj la baptopatrino kunhelpu. (1311) Ili devas esti bonaj kristanoj, kiuj
kapablas kaj pretas asisti al la novbaptita infano aŭ plenkreskulo sur ties vojo en la kristana
vivo
. Ilia tasko estas vere eklezia ofico [officium]
. La tuta eklezia komunumo
kunresponsas pri la evoluo kaj flegado de la baptograco.
V • Kiu povas bapti?
1256 1239-1240) Bonorda donacanto de la bapto estas la episkopo kaj la sacerdoto kaj en
la latina eklezio ankaŭ la diakono
. En kazo de bezono rajtas ciu homo, ec nebaptito,
uzante la trinitatan baptoformulon doni la bapton, se li havas la necesan intencon
. (1752)
Li devas voli fari tion, kion faras la eklezio. La eklezio vidas la kaŭzon por tiu ebleco en la
ĉionampleksa savovolo de Dio
kaj en la savo-neceso de la bapto
.
VI • La neceso de la bapto
1257 (1129) La Sinjoro mem diras, ke la bapto estas savo-necesa
. Pro tio Li donis al
Siaj disĉipoloj la taskon, anonci la evangelion kaj bapti ĉiujn popolojn
. (161, 846) La
bapto estas savo-necesa por tiuj homoj, al kiuj estas anoncita la evangelio kaj kiuj havis la
eblecon peti pri tiu sakramento
. La eklezio ne konas iun alian rimedon ol la bapton, por
sekurigi la eniron en la eternan beatecon. Pro tio ĝi volonte plenumiĝas la de la Sinjoro
ricevitan taskon, al ĉiuj, kiuj povas esti baptataj, helpi al la “renasko el akvo kaj Spirito”.
Dio ligis la savon al la sakramento de la bapto, sed Li mem ne estas ligita al Sia
sakrmento.
1258 La eklezio ĉiam estis forte konvinkita, ke ĥomoj, kiuj pro sia kredo doloras la morton sen antaŭe esti baptataj, estas baptataj per sia morto por kaj kun Kristo. Tiu sangobapto kaj la deziro al la bapto efikas kiel bapto sen mem esti sakramento. (2473)
1259 (1249) Al la kateĥŭmenoj, kiuj mortas antaŭ la bapto, la klare esprimita deziro al la bapto kun ilia pento pri siaj pekoj kaj ilia amo certigas la savon, kiun ili ankoraŭ ne povis ricevi kiel sakramento.
1260 “Ĉar Kristo … mortis por ĉiuj, kaj ĉar vere nur unu lasta vokiĝo de la homo, la Dia,
ekzistas, ni devas noti, ke la Sankta Spirito ofertas al ĉiuj la eblecon, ligiĝi kun tiu paska
evento konata iamaniere al Dio (Gaudium et spes 22)
. (848) Ĉiu homo povas esti savata,
ankaŭ tiu, kiu sen koni la evangelion de Kristo kaj de Sia eklezio serĉas la veron kaj agas laŭ
la Dia volo tiel, kiel li konas tiun volon. Oni rajtas supozi, ke tiaj homoj klare dezirintus la
bapton, se ili konsciintus pri ties neceso.
1261 Rilate la infanoj mortintaj sen bapto, la eklezio ilin nur povas rekomendi al la mizeriokordo de Dio, kiel ĝi tion faras en la koncernaj ritoj de la entombigo. La granda mizerikordo de Dio, “kiu volas, ke ĉiuj homoj est savitaj” (1 Tim 2,4), kaj la tenera amo de Jesuo rilate la infanojn, kiuj Lin instigas diri; (1257) “Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin”, (Mar 10,14), tiuj faktoj rajtigas nin al la espero, ke ekzistas savovojo ankaŭ por la infanoj mortintaj sen bapto. La eklezio petegas la gepatrojn, ne malhelpi la infanojn atingi Kriston per la donaco de la sankta bapto. (1250)
VII • La bapto-graco
1262 La diversaj efikoj de la bapto estas signataj per la videblaj elementoj de la
sakramenta rito. La trempo en la akvon estas simbolo de la morto kaj de la purigado, sed
ankaŭ de la renasko kaj renovigo. La du ĉef-efikoj do estas la purigado de la pekoj kaj la
renasko en la Sankta Spirito
. (1234)
La pardono de la pekoj …
1263 (977) Per la bapto estas pardonataj ĉiuj pekoj; la hereda peko kaj ĉiuj personaj pekoj
kune kun la peko-punoj
. En tiuj, kiuj renaskiĝis per la bapto, restas nenio, kio malebligus
ilin eniri en la Regnon de Dio, nek la peko de Adamo nek la persona peko ne la sekvoj de la
peko, kies plej malbona estas la disiĝo de Dio. (1425)
1264 En la baptito restas certaj tempaj sekvoj de la peko: doloroj, malsanoj, morto, korpaj difektoj, kiuj estas kunligitaj kun la vivo (ekzemple ĥarakteraj malfortaĵoj) kaj inklino al peko, kiu estas nomata de la tradicioj konkupiscenco (avideco) aŭ, plastike, “peka tindro” [fomes peccati]. (978, 1436) Ĉar la dezirego ”restas por la batalo, ĝi ne povas damaĝi al tiuj, kiuj ne povas konsenti [al ĝi] kaj helpe de Jesuo Kristo vire rezistas (2514). Pli ekzakte dirite eĉ ‘se iu laŭregule konkuris, li estas kronata.’ (2 Tim 2,5). (Koncilio de Trento, dekreto pri la hereda peko, canono 5: Denzinger-Schönmetzer 1515) (405).
“Nova kreo”
1265 La bapto ne nur forpurigas ĉiujn pekojn, sed faras la novbaptiton samtempe “nova
kreito”
, adopto-filo de Dio
; li partoprenas “en la Dia naturo”
, estas membro de
Kristo
, “kunheredanto” kun Li
kaj templo de la Sankta Spirito
. (505, 460)
1266 La Plej Sankta Trinitato donas al la baptito la sanktigan gracon, la gracon de la pravigo, kiu (1992)
– lin kapabligas per la Diaj virtoj kredi je Dio, esperi je Li kaj ami Lin; (1812)
– ebligas al li per la donoj de la Sankta Spirito vivi kaj agi sub la instigo de la Sankta Spirito; (1831)
– lin kapabligi per la moraj virtoj kreski en la bono. (1810)
Tiel radikas en la sankta bapto la tuta organismo de la supernatura vivo de kristano.
Enmembrigita en la eklezion, la korpo de Kristo
1267 (782) La bapto faras nin membroj de la korpo de Kristo. “Ni estas kiel membroj ligitaj unu de alia” (Efe 4,25). La bapto enmembrigas en la eklezion. El la baptujo estas naskita la unika popolo de Dio de la Nova Interligo, kiu superas la naturajn aŭ homajn limojn de la nacioj, kulturoj, popoloj kaj gentoj. “Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon.” (1 Kor 12,13)
1268 La baptitoj fariĝas “vivaj ŝtonoj”, por esti konstruitaj “al sankta sacerdoteco” (1 Pet 2,5). Per la bapto ili partoprenas en la sacerdoteco de Kristo, en ties profeta kaj reĝa senditeco. (1141) Ili “ estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke [ili] proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis [ilin] el mallumo en Sian lumon mirindan” (1 Pet 2,9). La bapto donas partoprenon en la komunan sacerdoteco de la kredantoj. (784)
1269 La baptito fariĝinta eklezia membro ne plu apartenas al si mem
, sed al tiu, kiu
mortis kaj resurektis por ni
. Pro tio li subiĝu
en la komunumo de la eklezio al la aliaj,
servu
al ili kaj obeu al la estroj de la eklezio, subiĝu al ili
, rekonu kaj etimu ilin
.
Kiel estiĝas el la bapto responsoj kaj devoj, tiel la baptito posedas en la eklezio ankaŭ
rajtojn: (871) la rajton ricevi la sakramentojn, fortikiĝi per la vorto de Dio kaj esti subtenata
per la aliaj spiritaj helpoj de la eklezio
.
1270 La baptitoj estas “renaskitaj al infanoj de Dio [kaj] tenitaj konfesi rilate al la homoj
la kredon, kiun ili ricevis de Dio tra la eklezio” (“Lumen Gentium” 11) kaj partopreni ĉe la
apostolaj kaj misiaj agadoj de la Dia popolo
. (2472)
La sakramenta ligilo de la unueco de la kristanoj
1271 (818, 838) La bapto estas la bazo de la komunumo de ĉiuj kristanoj, ankaŭ kun tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas en perfekta komunumo kun la katolika eklezio. “Kiu kredas je Kristo kaj ĝustamaniere ricevis la bapton, estas per tio en certa, kvankam ankoraŭ ne perfekta komunumo kun la katolika eklezio … Tamen ili estas pravigitaj surbaze de la kredo en la bapto, ili estas enkorpigitaj al Kristo, kaj pro tio ili meritas havi la honoran nomon kristano, kaj rajte ili estas agnoskataj far la infanoj de la katolika eklezio kiel gefratoj en la Sinjoro”. “La bapto do estas la bazo de sakramenta unuo de ĉiuj, kiuj bapte estas renaskitaj” (Unitatis redintegratio 22).
Neforigebla spirita sigelo
1272 La baptito egalas al Kristo, ĉar li estas enkorpigita per la bapto al Kristo
. La bapto
signas la kristanon per neforigebla spirita signo [character {lat: litero, signo (gesto)], signo,
ke li apartenas al Kristo. (1121) Tiu signo ne povas esti forigita de kia ajn peko, eĉ ne kiam
la peko malhelpas la bapton porti fruktojn de savo
. Ĉar la bapto estas donita nur unu
fojon, ĝi ne povas esti ripetata.
1273 Kiam la kredantoj estis enkorpigitaj per la bapto al la eklezio, ili ricevis la
sakramentan sigelon, kiu ilin “destinis al kristana Di-adorado” (“Lumen Gentium” 11). La
bapto-sigelo kapabligas kaj devigas la kristanojn servi en viva partoprenado al la sankta
liturgio de la Dia eklezio, kaj per atesto de sankta vivo kaj agema amo realigi la
sacerdotecon de ĉiuj baptitoj
. (1070)
1274 La “sigelo de la Sinjoro” (“Dominicus character” {latine}: Aŭgustinus epistilae
98,5) estas la sigelo, per kiu la Sankta Spirito nin signis “por la tago de la elaĉeto” (Efe
4,30)
. “La bapto estas la sigelo de la eterna vivo” (s-ta Ireneo: demostratio apostolica 3).
Ĉiu kredanto, kiu ĝis al la fino “konservis la sigelon”, tio signifas, kiu fidele estis
plenuminta la devojn ligitajn kun sia bapto, povas morti signita “kun la signo de kredo”
(Roma Meslibro, Roma Kanono 97), ku mortas en sia bapto-kredo, en la atendado de la
beata Dio-vizio – la plenumiĝo de la kredo – kaj en la espero al la resurekto. (197, 2016)
Mallonge
1275 La kristana initiativo okazas per la sakramentoj: la bapto, kiu estas la komenco de la nova vivo; la konfirmacio, kiu fortikas tiun vivon; la eŭkaristio, kiu nutras la kredanton per la viando kaj sango de Kristo, por transformi lin en Kristo.
1276 “Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi.” (Mat 28,19-20)
1277 La bapto estas la nasko por la nova vivo en Kristo. Laŭ la volo de la Sinjoro ĝi estas necesa por la savo kiel la eklezio mem, en kiun la bapto enmembrigas.
1278 La esenca rito de la bapto konsistas en tio, ke la baptato estas mergata en akvon aŭ ke akvo estas verŝata sur ŝia/lia kapo kun samtempa alvoko de la Plejsankta Trinitato, la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.
1279 La efiko de la bapto, la bapto-graco, estas riĉa: Pardono de la hereda peko kaj de ĉiuj personaj pekoj; nasko al nova vivo, per kio la homo fariĝas adopto-infano de la Patro, membro de Kristo kaj templo de la Sankta Spirito. La baptito estas enmembrigita en la eklezion, la korpo de Kristo, kaj ricevas partoprenon de la sacerdoteco de Kristo.
1280 La bapto enigas en la animon neforigeblan spiritan signon, sigelon, kiu dediĉas
la baptiton al kristana Dio-adorado. Pro tiu sigelo la bapto ne povas esti
ripetata
.
1281 Kiu mortas pro la kredo, povas ankaŭ tiam atingi la savon, kiam ili nebaptite
mortas
, same ankaŭ la kateĥumenoj kaj ĉiuj homoj, kiu ja ne konas la
eklezion, sed kiuj instige de la graco sincere serĉas Dion kaj strebas plenumi
Lian volon.
1282 Ekde la plej antikva tempo la bapto estas donata jam al infanoj, ĉar ĝi estas graco-donaco de Dio, kiu ne antaŭkondiĉas homajn meritojn. La infanoj estas baptitaj en la kredo de la eklezio. La eniro en la kristanan vivon gvidas al la vera libero.
1283 Rilate al la mortintaj nebaptitaj infanoj la liturgio de la eklezio nin instrukcias fidi la Dian mizerikordon kaj preĝi por tiuj infanoj.
1284 Okaze de bezono ĉiu homo povas bapti, se li havas la intencon fari tion, kion faras la eklezio, kaj se li verŝas akvon sur la kapon de la baptato kaj diras: “Mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.”
Artikolo 2 • LA SAKRAMENTO
DE LA KONFIRMACIO
1285 Kune kun la bapto kaj la eŭkaristio la sakramento de la konfirmacio estas la
“sakramentoj de la kristana inicado”, kies unueco devas esti konservata. Al la kredantoj oni
do devas klarigi, ke la ricevo de la konfirmacio estas necesa por la kompletigo de la
baptograco
.”Per la sakramento de la konfirmacio [la baptitoj] estas komplete ligitaj al la
eklezio kaj ekipitaj kun la aparta forto de la Sankta Spirito; tiel ili estas ankoraŭ pli severe
devoligitaj disvastigi kaj defendi en vorto kaj samtempe en ago la kredon kiel veraj
atestantoj de Kristo” (“Lumen Gentium” 11)
.
I • La confirmacio en la savoekonomio
1286 (702-716) En la Malnova Interligo anoncis la profetoj, ke ripozos la Spirito de la
Sinjoro
sur la esperata Mesio pro sia savosenditeco
. La signo por tio, ke estas Li, kiu
venos, estis la veno de la Sankta Spirito sur Jesuon okaze de sia bapto per Johano: Li estas la
Mesio, la Filo de Dio
. Ĉar Jesuo estis koncipita pr la Sankta Spirito, pasas Lia tuta vivo
kaj Lia senditeco en perfekta komuno kun la Sankta Spirito, kiun la Patro donas al Li
“senmezure” (Joh 3.34) (Joh 3,34)
1287 (739) Tiu riĉecego estu donata ne nur sole al la Mesio, sed al la tuta misia
popolo
. Kristo anoncas plurfoje la elverŝon de la Spirito
, kaj Li plenumas Sian
anoncon provizore je la paska tago
kaj eĉ pli klare je la pentekosta tago
. Plenumitaj de
la Sankta Spirito la apostoloj komencas “paroli la mirindaĵojn de Dio” (Ago 2,11). Petro
deklaras, ke tiu elverŝo de la Spirito estas signo de mesiaj tempoj
. Kiu kredas je la
prediko de la apostoloj kaj akceptas esti baptata, tiu ricevas la donojn de la Sankta
Spirito
.
1288 (699) Ekde tiu tempo la apostoloj peras al la novbaptitoj laŭ la volo de Kristo per la
surmeto de la manoj la donon de la Spirito por la plenumado de la baptograco
. Tiel estas
nomata la instruo pri la bapto kaj pri la surmeto de la manoj en la Epistolo al la Hebreoj sub
la elementoj de la unua kristana instruo
. Tiu surmeto de la manoj estas ĝuste rigardata en
la katolika tradicio kiel komenco de la konfirmacia sakramento, kio lasas en la eklezio en
certa maniero daŭri la pentekostan gracon” (Paul 6a, Apostola Konstitucio “Divina
consortium” naturae”)
1289 (695) Por pli bone signi la donon de la Sankta Spirito, tre baldaŭ al la mansurmetado aldoniĝis unktado kun bonodora oleo [Krismo]. Tiu unktado vidigas la nomon “kristo”, kio signifas “unktito” kaj deduktiĝas de la vorto “Kristo”, kiun “Dio … sanktoleis per la Sankta Spirito” (Apg 10,38). (436) Tiu unkto-rito ekzistas ĝis hodiaŭ en la oriento kiel en la okcidento. Pro tio oni nomas en la oriento tiun sakramenton “Chrismation”, unktado kun la Krismo, aŭ Myron, kio signifas “krismo”. En la okcidento la signifo “konfirmacio” atentigas, ke tiu sakramento unuflanke konfrmas la bapton kaj aliflanke konfirmas la baptogracon. (1297)
Du tradicioj: la Oriento kaj la Okcidento
1290 En la unuaj jarcentoj la konfirmacio ĝenerale kun la bapto formis unu solan
celebron, “duobla sakramento”, kiel diras la Sankta Cipriano
. La akumuliĝo de la infan-bapto en ĉiu tempo de la jaro, kaj la plimultiĝo de la vilaĝaj paroĥoj kun aliaj kaŭzoj ne plu
allassas, ke la episkopo ĉeestas ĉe ĉiuj bapto-festoj. Kaj ĉar oni volas reservi al la episkopo
la kompletigon de bapto, en la okcidento komenciĝas la kutimo, disigi la tempon de de la
dono de ambaŭ sakramentoj. (1233) La oriento konservis unike la donon de la ambaŭ
sakramentoj; la konfimacio estas donata per la baptosacerdoto. Sed tiu rajtas doni ĝin nur
kun la “miro” benita de episkopo
.
1291 Moro de la eklezio de Romo - duobla unktado kun la Sankta Krismo post la bapto -
evoluis la okcidentan parktikon. (1242) Unua unktado de la novbaptito estis farita per la
sacerdoto tuj post la bapto kaj finita per dua umktado, en kiu la sacerdoto unktas la
frunton
de la novbaptito. La unua krisam-unktado farita de la sacerdoto restis ligita kun la
bapto-rito; ĝi signifas la partoprenado de la baptito kun la profetaj-, sacerdotaj- kaj reĝaj
oficoj de Kristo. Kiam la bapto estas donata al plenkreskulo, post la bapto okazas nur unu
sola unkto..
1292 (1244) La praktiko de la orienta eklezio signifas pecipe la unuecon de la kristana inicado; tiu de la latina eklezio vidigas la komunumon de la nova kristano kun sia episkopo kiel tiu, kiu garantias la unuecon de sia eklezio, ties katolikecon kaj apostolecon kaj tiel ankaŭ la kunligon kun la apostolaj originoj de la eklezio de Kristo.
II • La signoj kaj la rito de la konfirmacio
1293 En la rito de tiu sakramento estas atentomeritaj du aferoj: la signo de la unktado kaj tio, kion signifas kaj enstampas la unktado: la spiritan sigelon.
(695) La unktado estas riĉa je signifoj en la biblia kaj antikva bildolingvoj: Oleo estas
signifo de superfluo
kaj de la ĝojo
; ĝi purigas (oleado antaŭ kaj post la baniĝo) kaj ĝi
fleksemigas (oleado de la atletoj kaj luktistoj); ĝi estas signo de savado, ĉar ĝi mildigas la
doloron de puŝiĝoj kaj vundoj
; ankaŭ ĝi beligas, sanigas kaj fortigas.
1294 Ĉiuj ĉi tiuj signifoj de unktado kun oleo retroviĝas en la sakramenta vivo. (1259) La
unktado kun kateĥumena oleo donita antaŭ la bapto signifas purigon kaj fortigon: la unktado
de la malsanuloj signifas saniĝon kaj fortigon. La unktado kun sankta krizmo post la bapto,
ĉe la konfirmacio kaj ĉe la konsekrado estas signo de konsekrado. Per la konfirmacio la
kristanoj - tio estas la unktitoj - partoprenas plimultigitaj ce la sendado de Jesuo Kristo kaj
en la abundeco de la Sankta Spirito, por ke ilia tuta vivo elverŝu la “bonodoron de
Kristo”
.
1295 (698) Per tiu unktado la konfirmacianto ricevas la signon, la sigelon de la Sankta
Spirito. La sigelo estas la simbolo de persono
, signo de ĝia aŭoritato
, ĝia propriet-rajto
, ekz. oni signas la soldatojn per la sigelo de ilia gvidanto kaj la sklavojn per ilia
sinjoro. La sigelo legalizas rajto-akton
aŭ dokumenton
kaj eventuale ĝin faras
sekreton
.
1296 Kristo mem deklaras el si mem, ke la Patro Lin akreditis kun Sia sigelo
. (1121)
Ankaŭ la kristano estas signita per sigelo: Estas Dio, “kiu stampis sur nin sian sigelon kaj
donis al ni en la koron la Spiriton kiel unua parto [de la promesita savo]” (2 Kor 1,21-22)
.
Tiu sigelo de la Sankta Spirito signifas, ke oni tute apartenas al Kristo, por ĉiam estas prenita
en Lian servon, sed ankaŭ, ke al oni estas promesita la Dia protekto en la granda fintempa
ekzameno.
La celebrado de la confirmacio
1297 Grava agado, kiu ja antaŭiras la celebradon de la konfirmacio, sed kiu certagrade apartenas al ĝi, estas la konsekro de la sankta krismo. (1183) Je la Sankta Ĵaŭdo konsekras la episkopo en la krisam-meso la sanktan krisamon pro sia tuta diocezo. En kelkaj Orientaj Eklezioj tiu konsekro estas eĉ rezervata por la patriarko.
En la liturgio de Antioĥio tekstas la epiklezo okaze de la konsekro de la sankta krismo [mirono] jene: “Patro, …sendu Vian Sanktan Spiriton super ni kaj super tiun oleon antaŭ ni kaj konsekru ĝin, por li ĝi estu por ĉiuj, kiuj estos unktataj kaj signataj per ĝi, sankta mirono, sacerdota mirono, reĝa mirono, ĝojiga unktado, mantelo de la savo, spirita dono, savado en animo kaj korpo, neforigebla feliĉo, neforviŝebla sigelo, ŝildo de la kredo, timon-ekzcita kasko kontraŭ ĉiuj verkoj de la malbona malamiko” (pontifika ritaro de la eklezia rito de la Okcientaj Sirianoj, tio estas Antioĥio, Pars I. Versio latina, paĝoj 36-37).
1298 Kiam la konfirmacio estas celebrata dise de la bapto, kiel tio estas kutima en la
Roma Rito, la liturgio de la sakramento komenciĝas kun la renovigo de la baptopromeso kaj
kun la kredokonfeso de la konfirmaciantoj. Tiel klare vidiĝas, ke la konfirmacio ligiĝas al la
bapto
. Kiam plenkreskulo estas baptata, tiu tuj ricevas la konfirmacion kaj partoprenas en
la eŭkaristio
.
1299 En la roma rito la episkopo etendas la manojn super la tuto de la konfirmaciontoj - gesto, kiu estas ekde la tempo de la apostoloj signo de la elsendo de la Spirito. Ĉe tio la episkopo petegas la elverŝadon de la Spirito:
“Ĉiopova Dio, Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, tiujn (junajn) kristanojn, (niajn fratojn kaj fratinojn) Vi en la bapto liberigis de la kulpo de Adamo. Vi donis al ili el la akvo kaj el la Sankta Spirito novan vivon. Ni petas Vin, Sinjoro, sendu al ili la Sanktan Spiriton, la Helpanton. Donu al ili la Spiriton de la Saĝo kaj de la Prudento, de la Konsilo, de la Ekkono kaj Forteco, la Spiriton de la Pieco kaj de la Timo antaŭ la Eternulo. Per Kristo, nia Sinjoro. (Ordo confirmationis 25) (1831)
1300 Sekvas la esenca rito de la sakramento. En la latina rito la sakramento de la
konfirmacio estas donata “per la unktado kun krismo sur la frunto submetante la manon kaj
per la vortoj: (699) ‘Akcipe signaculum doni Spiritus Sancti’ “
– “Estu sigelita per la Dia
dono, la Sankta Spirito”. En la orientaj eklezioj de la bizanca rito post epikleza preĝo la plej
gravaj korpopartoj estas unktataj per mirono: frunto, okuloj, nazo, oreloj, silaboj, brusto,
dorso, manoj kaj piedoj. Ĉe ĉiu unkto estas parolata la formulo: “Sfraghís doréas Pneùmatos
Haghíou”
– “Signaculum doni Spiritus Sancti” – “Sigelo de la dono de la Sankta Spirito”.
(699)
1301 La pacosaluto, per kiu la rito de la sakramento finiĝas, signas kaj konfirmas la
eklezian komunumon kun la epikopo kaj kun ciuj kredantoj
.
III. • La efikoj de la confirmacio
1302 La liturgio klarigas, ke la sakramento de la konfirmacio efikas la apartan elverŝon de la Sankta Spirito, kiel ĝi okazis al la apostoloj je la pentekosta tago. (731)
1303 Pro tio la konfirmacio fariĝas la kreskado kaj la profundiĝo de la baptogrco. (1262-1274)
– Ĝi radikas profunde en la Dia infaneco, kiu instigas nin diri: “Aba, Patro!” (Rom 8,14)
– ĝi unuigas nin pli forte kun Kristo.
– ĝi plimultigas en ni la donojn de la Sankta Spirito.
– ĝi konektas nin pli perfekte kun la eklezio
.
– ĝi donacas al ni apartan forton de la Sankta Spirito, por disvastigi kaj defendi la kredon en
vorto kaj agado kiel veraj atestantoj de Kristo, por forte konfesi la nomon de Kristo kaj
neniam honti pri la kruco
. (2044)
“Tiel memoru, ke vi ricevis la sigeladon per la Spirito; La Spiriton de la Saĝo kaj de la Prudento, de la Konsilo, de la Ekkono kaj Forteco, la Spiriton de la Pieco kaj de la Timo antaŭ la Eternulo, kaj konservu, kion vi ricevis! Dio la Patro vin sigelis, Kristo la Sinjoro vin fortigis kaj metis la garantiaĵon de la Spirito en vian koron” (Sankta Ambrosio, de mysteriis 7,24).
1304 (1121) Kiel la bapto, kies kompeltigo ĝi ja estas, la konfirmacio estas donata nur
unufoje. La konfirmacio enstampas al la animo neforigeblan spiritan signon, la
“ĥarakteron”
. Tiu estas signo por tio, ke Jesuo Kristo ekkonigas kristanon kun la sigelo de
Sie Spirito kaj donis al Li la forton de supre, por ke li estu Lia atestanto
.
1305 Tiu “ĥaraktero” kompletigas la en la bapto ricevitan komunan sacerdoteco de la kredantoj. (1268) La konfirmito ricevas “la potencon publike konfesi la kredon je Kristo kvazaŭ pro ofico [quasi ex offico] konfesi kun vortoj.” (S-ta Tomaso el Akvino, summa theologiae, 3,22,5 ad 2.
IV • Kiu povas ricevi la konfirmacion ?
1306 Ĉiu baptito, kiu ankoraŭ ne estas konfirmita, povas ricevi kaj ricevu la sakramenton
de la konfirmacio
. Ĉar bapto, konfirmacio kaj eŭkaristio estas unueco, “la kristanoj …
estas devigataj, ĝustatempe ricevi tiun sakramenton” (Canon Juris Canonici, canono 890),
ĉar sen la konfirmacio kaj la eŭkaristio la sakramento de la bapto estas ja valida kaj efika,
sed la kristana inicado estas ankoraŭ nekompleta. (1212)
1307 Laŭ la latina kutimo ekde jarcentoj la “distingo-aĝo” estas la ĝusta tempo-punkto,
por akcepti la confirmacion. En mortodanĝero jam infanoj estas confirmaciendaj, ankaŭ
kiam ili ankoraŭ ne atingis la distingo-aĝon
.
1308 Kiam kelfoje oni parolas de la konfimaciokiel “sakramento de la kristana plenaĝeco”, oni ne egaligu la aĝon de la plenkreskeco en la kredo al la aĝo de la socia plenkreskeco. Oni ankaŭ ne forgesu, ke la bapto-graco estas neŝuldita kaj nemerita elektograco, kiu ne bezonas “konfirmacion” por esti efika. La sankta Tomaso memorigas pri tio: (1250)
“La korpa aĝo ne estas responsa por la animo, pro tio la homo povas ankaŭ en la infan-aĝo atingi la spiri-tan plenaĝon, die kiu la Libro Saĝeco de la Salomono (4,8) diras; ‘Honorplena aĝo ne estas longa vivo kaj ne estas mezurita laŭ la nombro de la jaroj’. El tio venas la fakto, ke multaj en la infana aĝo pro la ricevita forto de la Sankta Spirito forte batalis ĝis al la sango por Kristo” (summa teologiae 3,72,8 ad 2).
1309 La preparoj por la konfirmacio devas celi gvidi la kristanon al streta unueco kun Kristo, al pli profunda kono de la Sankta Spirito, Ĝia agado, Ĝiaj donoj kaj Ĝiaj impulsoj, por ke la kristano povu pli bone surpreni la apostolajn devojn de kristana vivo. Pro tio la konfirmacia kateĥezo klopodos veki la sencon por la aparteno al la eklezio de Jesuo Kristo – kaj al la tutmonda eklezio kaj al la paroĥa komunumo – . La lastnomita havas en la preparado de la konfirmaciantoj apartan responson.
1310 Por ricevi la konfirmacion oni devas esti en la stato de la graco. Pro tio estas
rekomendinde, akcepti la sakramenton de pentofaro, por esti purigata por la ricevo de la
dono de la Sankta Spirito. Krome intensa preĝado preparu surpreni kun interna preteco la
forton kaj la gracon de la Sankta Spirito
. (2670)
1311 Konsilindas, ke okupu la konfirmaciantojn la spirita helpo de paptogepatro. Por ilustri la unuecon de la du sakramentoj, rekomediĝas, ke la bapto-gepatro estu ankaŭ konfirmacia gepatro. (1255)
V • La donanto de la konfirmacio
1312 Origina donacanto de la konfirmacio estas la episkopo
.
(1233) En la Oriento la sacerdoto, kiu baptas, donas kutime ankaŭ en la sama celebro la konfirmcion. Sed li faras tion kun la krizamo sanktigita de la patriarĥo aŭ de la episkopo, kio esprimas la apostolan unuecon de la eklezio, kies ligo estas fortifikata per la konfirmcia sakramento. Al tiu ordo sekvas ankaŭ la latina eklezio ĉe la plenkreskula bapto aŭ tiam, kiam iu baptito en alia kristana komunumo, kiu la sakarmenton de la konfirmacion recevis
ne valide, nun estas akceptita en la plenan komunumon de la eklezio
.
1313 (1290) En la latina rito la episkopo estas la regula donacanto de la konfirmacio
.
Kvankam la episkopo en kazo de neceso povas doni al sacerdotoj la plenpovon doni la
konfirmacion
, estas konsilinde, ke li mem donas la sakramenton. Fine ja ĝuste el tiu
kaŭzo la tempo de la celebro de la konfirmacio estas dividita de la tempo de la bapto. La
episkopoj kiel la posteuloj de la apostoloj ricevis ja la plenpovon de la ordina sakramento.
Kiam ili mem donas la konfirmation, estas trafe esprimita, ke tiu iliajn ricevantojn pli strete
ligas kun la eklezio, kun ties apostolaj originoj kaj ties senditeco al la atesto por Kristo.
(1285)
1314 (1307) Se kristano estas en mortodanĝero, ĉiu sacerdoto povas al li aŭ ŝi doni la
konfirmacion
. La eklezio volas, ke neniu el siaj infanoj, ankaŭ ne la plej malgrandaj,
forlasu la mondon sen esti kompletigita per la Sankta Spirito kun la dono de la abundeco de
Kristo.
Mallonge
1315 “Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton.” (Ago 8,14-17)
1316 La konfirmacio kompletigas la bapto-gracon. Ĝi estas la sakramento, kiu donas la Sanktan Spiriton, por nin pli profunde enradikigi, krome nin pli forte enmembrigi en Kriston, fortikigi nian ligon kun la eklezio, nin pli partoprenigi en en ĝia senditeco kaj helpi nin doni ateston por la kristana kredo en vorto kaj ago.
1317 Kiel la bapto, tiel ankaŭ la konfirmacio stampas la animon de la kristano kun spirita sigelo; pro tio oni povas nur unufoje ricevi tiun sakramenton.
1318 En la Oriento la konfirmacio estas donata tuj post la bapto; poste sekvas la partopreno en la eŭkaristio – tradicio, kiu akcentas la unuecon de la tri sakramentoj de la kristana inicado. En la latina eklezio oni donas la konfirmacion tiam, kiam la aĝo de la uzado de la racio estas atingita; oni rezervas la solenaĵon normale por la episkopo, por aludi, ke tiu sakramento fortigas la ligon al la eklezio.
1319 Konfirmacianto, kiu atingis la aĝon de la uzado de la racio, devas konfesi la kredon, esti en la stato de la graco, havi la intecon ricevi la konfirmacion, kaj esti preta surpreni en la eklezia komunumo kaj en la mondo siajn taskojn kiel disĉiplo kaj atestanto de Kristo.
1320 La esenca rito de la konfirmacio estas tio, ke la baptito estas unktata kun la sankta krismo sur la frunto (en la Oriento estas unktataj ankaŭ aliaj korpopartoj). Ĉe tio la sakramento-donacanto surmetas al li aŭ ŝi la manon kaj diras en la roma rito: “Akcipe signaculum Spiritus Sancti” – “Estu sigelita per la dono de Dio, la Sankta Spirito”. En la bizanca rito: Signaculum doni Spiritus Sancti” – “Sigelo de la dono de la Sancta Spirito”.
1321 Se la konfirmacio estas celebrata dise de la bapto, ĝia kunligo kun la bapto estas esprimata inter alie ankaŭ per la renovigo de la baptovoto. La dono de la konfirmacio ene de la eŭkaristio kontribuas, akcenti la unuecon de la sakramentoj de la kristana inicado.
Artikolo 3 • La sakramento de la eŭkaristio
1322 (1212) La sankta eŭkaristio kompletigas la kristanan inicadon. Kiu estas levita per la bapto al la reĝa sacerdoteco kaj per la konfirmcio plej profunde estas egaligita al Kristo, partoprenas per la eŭkaristio kun la tuta komunumo en la ofero de la Sinjoro.
1323 “Ĉe la Lasta Vespermanĝo en la nokto, nia elaĉetanto, kiam li estis perfidita, investis la eŭkaristian oferon de sia korpo kaj sango, por ke per tio la ofero de la kruco tra la tempoj ĝis al lia reveno daŭru kaj tiel li konfidu al la eklezio, lia amata fianĉino, la memoron de lia morto kaj de lia resurekto: kiel sakramento de la mizerikordo kaj kiel signo de la unueco, kiel ligo de la amo kaj kiel paska manĝo, en kio Kristo estas manĝata, la koro estas plenigita kun graco, kaj al ni estas donata la garantiaĵo de la venanta gloro.” (Sacrosanctum Concilium 47) (1402)
I • La Eŭkaristio – fonto kaj kulmino de la eklezia vivo
1324 La Eŭkaristio estas “fonto kaj kulmino de la tuta kristana vivo” (“Lumen gentium” 11). (864) “Kun la Eŭkaristio kunligiĝas la aliaj sakramentoj: ili estas ordigitaj al la Eŭkaristio; tio validas ankaŭ por la ekleziaj servoj kaj por la apostolataj verkoj. La plej sankta Eŭkaristio enhavas ja la plej sanktaĵon de la eklezio en sia tuta pleneco, Kriston mem, nia paska ŝafido.” (Presbyterorum ordinis 5)
1325 (775)“La partopreno en la Dia vivo kaj la unueco de la popolo de Dio faras la eklezion al eklezio; ambaŭ estas per ĝi sencoplene nomitaj kaj mirinde efikitaj. En ili kulminas la agado, per kio Dio sanktigas la mondon en Kristo, kaj la adorado, kiun la homoj montras al Kristo kaj kun Li al la Patro en la Sankta Spirito” (kongregacio por la Diservo, instrukcio “Eucharisticum masterium” 6)
1326 Per la eŭkaristia celebrado ni unuiĝas jam nun kun la liturgio de la ĉielo, kaj ni anticipas la eternan vivon, en kiu “Dio estas ĉio en ĉio” (1 Kor 15,18). (1090)
1327 La Eŭkaristio do estas la perfekta ekzemplo kaj la sumo de nia kredo; “Nia pensomaniero konformiĝas kun la Eŭkaristio, kaj same la Eŭkaristio konfirmas nian pensmanierojn.” (Sankta Ireneo, adversus haereses 4,18,5) (1124)
II • Kiel tiu sakramento estas nomata?
1328 La neelĉerpebla enhavo de tiu sakramento esprimiĝas en la variaj nomadoj. Ĉiu el ili atentigas certajn aspektojn:
Eŭkaristio, ĉar ĝi estas dankesprimo al Dio. La grekaj vortoj “eucharistéīn
” kaj
“eulogéīn
” memorigas pri la judaj laŭdoj, kiuj – precipe en la manĝo – gloras la Diajn
verkojn: La kreon, la elaĉeton kja la sanktigon. (2617, 1082, 1359)
1329 (1382) Sinjora Manĝo
, ĉar temas pri la Vesper-Manĝo, kiun la Sinjoro okazigis
kun siaj sisĉiploj je la vespero antaŭ Sia sufero. Sed temas ankaŭ pri la anticipado de la
geedziĝa festeno de la ŝafido
en la ĉiela Jerusalemo.
Rompo de la Pano, ĉar tiu rito propra al la juda manĝo estis uzata de Jesuo, kiam Li
kiel estro de la tablo-komunumo benis kaj disdonis
la panon; Li faris tion precipe ĉe la
Lasta Vespermanĝo
. Pro tiu ago rekonas
Lin la disĉiploj post Lia resurekto. Per la
esprimo “rompo de la pano” nomas la unuaj kristanoj siajn eŭkaristiajn kunvenojn
. Per tio
ili volas diri, ke ĉiuj, kiuj manĝas de la unu rompita pano, de Kristo, eniras en komunumon
kun Li kaj formas kun Li unu solan korpon
. (790)
(1348) Eŭkaristia Kunveno [syntaxis], ĉar la eŭkaristio estas celebrata en la
komunumo de la kredantoj, en kiu la eklezio videble esprimiĝas
.
1330 Memoro de la doloroj kaj de la resurekto de la Sinjoro. (1341)
Sankta Ofero, ĉar ĝi reprezentas la unikan oferon de Kristo, la elaĉetinto, kaj enkludas
la memdonadon de la eklezio. Aŭ ankaŭ sankta mesofero, “Ofero de la Laŭdo” (Heb
13,15)
, spirita ofero
, pura
kaj sankta ofero, ĉar ĝi finas kaj superas ĉiujn oferojn
de la Malnova Interligo. (2643, 614)
(1070) Sankta kaj Dia liturgio, ĉar la tuta liturgio de la eklezio havas en la celebro de tiu sakramento sian centron kaj ricevas sian plej klaran esprimon. En la sama senco oni ĝin nomas ankaŭ celebro de la sanktaj misteroj. Oni ankaŭ parolas de la plej sankta sakra-mento, ĉar la eŭkaristio estas la sakramento de la sakramentoj. Oni nomas la korpon de Kri-sto, kiu estas konservata sub la eŭkaristiaj figuroj en la tabernaklo, la Plejsanktaĵo. (1169)
1331 (950) Komunio, ĉar en ĉi tiu sakramento ni unuiĝas kun Kristo, kiu nin partorenigas
je Sia korpo kaj sango, por ke ni formas unu solan korpon
. Oni nomas la eŭkaristion
ankaŭ la sanktajn aĵojn [tà hágia: sancta]
– tio egalas al la unua senco de la
“komunumo de la sanktuloj”, de kiu oni parolas en la Apostola Kredokonfeso. Aliaj nomoj
estas: Pano de la Angeloj, ĉiela pano. “kuracilo de la eterneco” (sankta Ignaco el Antioĥio,
Epistola ad Ephesios 20,2) kaj viatiko. (948, 1405)
1332 Sancta Meso, ĉar la liturgio, en kiu la savomisteroj okazas, finas kun la elsendo de la kredantoj [misio], por ke ili en sia ĉiutaga vivo plenumu la volon de Dio (849)
III • La eŭkaristio en la savo-ekonomio
La signoj de pano kaj vino
1333 (1350) En la eŭkaristia celebro pano kaj vino estas transsubstancigataj al la korpo kaj
al la sango de Kristo per la vortoj de Kristo kaj per la alvoko de la Sankta Spirito. La eklezio
laŭ la instrukcio de la Sinjoro daŭrigas laŭ Lia memoro ĝis Lia reveno en gloro tion, kion Li
faris je la vespero antaŭ Liaj doloroj: “Li prenis la panon …”, “Li prenis la kalikon kun vino
…”. Pano kaj vino fariĝas misteroplene la korpo kaj kaj la sango de Kristo, kaj ili restas
signoj por la boneco de la kreo. (1147) Pro tio en la ofertorio de la sankta meso ni dankas al
la kreinto pro pano kaj vino
, la “frukto de la homa manlaboro”, sed unue “frukto de la
tero” kaj “de la vinber-arbo”, donoj de la kreinto. La eklezio vidas en la gesto de
Melkisedeĥo, la reĝo kaj sacerdoto, kiu alportis “panon kaj vinon” (Gen 14,18 BIB),
antaŭsignoj de ilia propra oferdono
. (1148)
1334 (1150) En la Malnova Interligo pano kaj vino estas oferataj inter la unuaj fruktoj,
signoj de la danko rilate al la kreinto. Rilate al la eliro el Egiptujo ili ricevas ankoraŭ novan
signifon. (1363) La nefermentitaj panoj, kiujn la popolo Izraelo ĉiujare manĝas en la paska
celebrado, memoriras al la hasto de la liberiga eliro el Egiptujo; La memoro pri la manao en
la dezerto memorigas Izraelon ĉiam, ke ĝi vivas de la pano de la Dia vorto
. Kaj la ĉiutaga
pano estas la frukto de la promesita lando, garantiaĵo, ke Dio restas fidela al Siaj promesoj.
La “kaliko de la savo” (1 Kor 10,16) je la fino de la paska-manĝo de la judoj aldonas
fintempan signifon al la festo-ĝojo de la vino: la mesian atendadon de la restaŭrado de
Jerusalemo. Jesuo instalis Sian eŭkaristion donante novan sencon al la beno de la pano kaj
de la kaliko.
1335 La mirakloj de la panomultigo antaŭ-atentigas al la abundego de la unika pano de
Lia eŭkaristio
: (1151) la Sinjoro diris la laŭdon, rompis la panon kaj ĝin disdonigis per
Siaj disĉiploj, por nutri la aron. La signo de la transformo de akvo al vino en Kana
jam
anoncas la horon de la glorado de Jesuo. Ĝi vidigas la kompletigon de la geedziĝa festeno en
la regno de la Patro, kie la kredantoj trinkos la novan vinon
, kiu fariĝis la sango de Kristo.
1336 La unua anonco de la eŭkaristio disigas la disĉiplojn, same kiel ankaŭ la anonco de la doloroj elvokis ĉe ili indignon: “Malfacila estas tiu parolo, kiu povas Lin aŭskulti” (Joh 6,60). La eŭkaristio kaj la kruco estas ŝtonoj de la ekpuŝo. Tio estas la sama mistero kaj ĝi ne ĉesas esti okazo al disiĝo. “Ĉu vi ankaŭ volas foriri” (Joh 6,67). Tiu demando de la Sinjoro sonas tra la jarcentoj; per ĝi invitas nin Lia amo ekkoni, ke Li sola havas “vortojn de la eterna vivo” (Joh 6,68), kaj ke tiu, kiu krede ricevas la donon de Lia eŭkaristio, ricevas Lin mem. (1327)
La instalo de la eŭkaristio
1337 (610) Ĉar la Sinjoro amis la Siajn, Li amis ilin ĝis la fino. Ĉar Li sciis, ke la horo
estis veninta por hejmeniri el ĉi tiu mondo al la Patro, Li lavis al ili la piedojn ĉe manĝo kaj
donis al ili la ordonon de la amo
. Por postlasi al ili garantiaĵon de tiu amo, kaj por ilin
partoprenigi en Sia Pasko, Li instalis la eŭkaristion kiel memoro pri Sia morto kaj Sia
resurekto, kaj Li taskis Siajn apostolojn, “kiujn Li tiam investis kiel sacerdotojn de la Nova
Interligo” (Koncilio de Trento, Instruo pri la Sankta Mes-ofero, koncilio 1.: Denzinger-Schönmetzer 1740), ĝin celebri ĝis Sia reveno. 611)
1338 La tri sinoptikaj evangelioj kaj la sankta Paŭlo transdonis al ni la rakonton pri la
instalo de la eŭkaristio, kaj la sankta Johano redonas la vortojn de Jesuo en la sinagogo de
Kapernāúmo, kiuj preparas al la instalo de la eŭkaristio; Kristo sin nomas la pano de la
vivo
veninta el la ĉielo.
1339 Jesuo elektis la tempon de la Pasko, por fari tion, kion Li anoncis en Kapernāúmo: doni al Siaj disĉiploj Sian korpon kaj Sian sangon: (1169)
“Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon. Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu. … Kaj ili iris … kaj pretigis la Paskon” por ke ni povu kune ĝin manĝi. “Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li. Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. … Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.” (“Luk 22,7-8. 13-16. 19-20)
1340 Jesuo celebrante dum la Pasko-Manĝo la Lastan Vespermanĝon kun siaj apostoloj, donis al la juda Pasko sian definitivan sencon (1151). La transiro de Jesuo al Sia Patro en morto kaj resurekto – la nova Pasko – estis antaŭprenita en la vespermanĝo. En la eŭkaristio tio estas celebrata. Tio kompletigis la judan Paskon, kaj ĝi antaŭprenas la fintempan Paskon de la eklezio en la gloro de la regno., 677)
“Ĉi tion faru por memorigo pri mi !”
1341 (611) La tasko de Jesuo, ripeti Liajn gestojn kaj Liajn vortojn, “ĝis Li venos”, postulas ne nur memori pri Jesuo kaj pri tio, kion Li faris. Li celas, ke la apostoloj kaj ties posteuloj liturgie faras la memoron de Kristo, Lian vivon, Lian morton, Lian resurekton kaj Lian pledon por ni. (1363)
1342 La eklezio dekoemce fidelas al la misio de la Sinjoro. Pri la eklezio de Jerusalemo estas dirite: (2624)
“Ili persistis en la instruado de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj. … ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,”
1343 (1166, 2177) La kristanoj kolektiĝis precipe “je la unua tago de la semajno”, tio estas la dimanĉo, la tago de la resurekto de Jesuo, “por dispecigi panon” (Ago 20,7). Ĝis en niaj tagoj la celebrado de la eŭkaristio same estas daŭrigata tiel, ke ĝi troviĝas hodiaŭ kun la sama baza strukturo ĉie en la eklezio. Ĝi estas la sama daŭriganta centraĵo de la vivo de la eklezio.
1344 (1404) De solenaĵo al solenaĵo proklamas la pilgrimanta popolo de Dio la paska-misteron de Jesuo, “ĝis li venos” (1 Kor 11,26), kaj iras “sur la mallarĝa vojo de la kruco” (Ad gentes 1) al la ĉiela solenaĵo, en kiu ĉiuj elektitaj en la regno sidos je la tablo.
IV • La liturgia celebrado de la eŭkaristio
La meso de ĉiuj jarcentoj
1345 Jam el la 2a jarcento ni posedas la ateston de la sankta martiro Justin pri la esencaj elementoj de la irado de la eŭkaristia celebrado. Ĝis hodiaŭ ili restas la samaj en ĉiuj liturgiaj familioj. Por klarigi al la imperiestro Antonio Pius (138-161), kion faras la kristanoj, skribas la sankta Justin ĉirkaŭ la jaro 155:
Je la tago nomita laŭ la suno okazas la kunveno de ĉiuj, kiuj estas en la urboj aŭ sur la kamparo, en komuna loko.
Oni laŭtlegas la notadojn de la apostoloj kaj la skribojn de la profetoj, kiam le tempo tion permeses. Kiam tiam la leganto finiĝas, la estro alparolas la ĉeestantojn admonante kaj instigante, imiti tiujn belajn instruojn kaj ekzemplojn.
Poste ni ĉiuj kune ekstaras kaj sendas preĝojn al la ĉielo (apologiae 1,67), por ni mem … kaj por ĉiuj aliuloj sur la tuta mondo, por ke ni fariĝu indaj … ankaŭ en verkoj kiel bonaj … homoj esti trovataj kaj kiel observantoj de la ordonoj, por atingi la eternan savon.
Post kiam ni finis la reĝojn, ni ni resiproke salutas kun kiso.
Poste oni alportas al la estro de la fratoj panon kaj pokalon kun miksaĵo de akvo kaj vino.
La estro ĝin prenas kaj sendas tra la nomo de la Filo kaj de la Sankta Spirito laŭdon kaj gloron al la Patro de ĉiuj aĵoj, kaj li faras longan danko-preĝon [greke: eŭkaristion], ĉar ni fariĝas indaj pri tiuj donoj.
Kiam li finas siajn preĝojn kaj kun sia dankado, la tuta ĉeestanta popolo alvokas dirante: Amen.
Post kiam la estro finis la dankadon kaj, post kiam la tuta popolo alvokintis, la diakonoj, kiel ili nomiĝas ĉe ni, donas por manĝo al ĉiu ĉeestanto de la benita [eŭkaristiigita] pano kaj de la kun akvo miksita vino kaj alportas de ĝi ankaŭ al la neĉeestantoj (apologiae 1,65).
1346 La eŭkaristia celebrado evoluiĝas laŭ baza strukturo, kiu restis sama tra ĉiuj jarcentoj. Ĝi evoluas en du grandaj partoj, kiuj vere estas unueco:
– la kunveno, la Vort-Diservo kun la leĝaĵo, la homilio kaj la porpetoj.
– la Eŭkaristia Celebrado kun la oferto de pano kaj vino, ties konsekro kaj la komunio.
Vort-Diservo kaj Eŭkaristia Celebrado estas “unika kultakto” (Sacrosanctum Concilium 56).
La tablo, kiu estas preparata en la eŭkaristio, estas samtempe la tablo de la Dia Vorto kaj de
la Korpo de Dio
. (103)
1347 Ĉu tio ne rilatas al la paska manĝo, kiun la resurektinta Jesuo faris kun la disĉiploj?
Dum ili vojiris Li klarigis al ili la skribon kaj poste kun ili sidis ĉe la tablo, “prenis la panon,
ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili” (“Luk 24,30)
.
La paso de la celebrado
1348 Ĉiuj kunvenas. La kristano kunvenas en iu loko por la eŭkaristia kunveno. (1140) En la pinto de ili Kristo mem staras; Li estas la ĉefa aganto de la Eŭkaristio. Li estas la Ĉefpastro de la Nova Interligo. Nevideble Li mem estras ĉiun eŭkaristian celebron. (1548) Lin reprezentante la episkopo aŭ la sacerdoto (kiuj agas “en la persono de Kristo la kapo”) gvidas la kunvenon, prenas la Vorton post la legaĵoj, akceptas la oferdonaĵojn kaj legas la Eŭkaristian Preĝon. Ĉiuj aktive partoprenas en la celebrado, ĉiu en sia maniero: la lektoroj; tiuj, kiuj alportas la oferdonojn; la komunion-donantoj; kaj la tuta popolo, kies “Amen” montras ties partoprenon.
1349 (1184) La Vort-Diservo aligas “legaĝojn de la profetoj”, do el la Malnova Interligo
kaj el la “notaĵoj de la apostoloj”, kiuj estas ties leteroj kaj la evangelioj. Homilio elvokas al
tio: akcepti tiun Vorton kiel tion, kio ĝi vere estas: Vorto de Dio
, kaj agi la ĝi. Poste sek-vos la porpetoj por ĉiuj homoj laŭ la vorot de de la apostolo: “Mi konsilas antaŭ ĉio, fari pet-egojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj” (1 Tim 2,1-2).
1350 La ofertorio [latine: ofertorium]. Oni portas, kelkfoje en procesio, panon kaj vinon al la altaro, kiujn la sacerdoto oferas en la eŭkaristia ofero en la nomo de Kristo, en kiu ili fariĝas la korpo kaj la sango de Kristo. Tio estas la ago de Kristo mem, kiu en la Lasta Vespermanĝo “prenis la panon kaj la vinon”. “Sole la eklezio oferas dankante al la kreinto tiun puran oferon, kio ja venas el Lia kreo” (Ireneo, adversusu haereses 4,18,4). La oferdono de la oferoj ĉe la altaro memoras la geston de Melkicedek kaj metas la donojn de la Kreinto en la manojn de Kristo. Jesuo en Sia ofero kompletigas ĉiujn homajn klopodojn fari oferojn. (1359, 614)
1351 Eke la komenco la kristanoj alportas por la eŭkaristio krom panon kaj vinon ankaŭ
donojn por subteni helpo-bezonantojn. Tiu kutimo fari kolekton
estas inspirita per la
ekzemplo de Kristo, kiu fariĝis malriĉa por nin riĉigi
. (1397, 2186)
“Kiu havas la rimedojn kaj bonan volon, donas laŭ sia takso, kion li volas; kaj tio, kio sumiĝas, estas deponata ĉe la estro. Tiu helpas orfojn kaj vidvinojn, kiuj estas helpo-bezonaj pro malsano aŭ pro alia kaŭzo, aŭ li helpas malliberulojn aŭ fremdulojn, kiuj ĉeestas en la komunumo; mallonge, li estas al prizorganto por ĉiuj, kiu estas en mizero. (S-ta Justin, apologiae 1,67).
1352 La anaphora. Kun la eŭkaristia preĝo, la dank-preĝo kaj la konsekra preĝo oni atingas en la Sankta Meso la koron kaj la kulminon de la solenaĵo.
En la prefacio la eklezio diras al la Patro per Kristo en la Sankta Sprito dankon por ĉiuj Liaj verkoj, por la kreo, la elaĉeto kaj la sanktigo. La tuta komunumo nun aliĝas al la daŭra laŭdado, kiun la ĉiela eklezio, la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj kantas antaŭ la trifoje sankta Dio. (559)
1353 (1105) En la epiklezo la eklezio petas la Patron, sendi Sian Sanktan Spiriton (aŭ “benon en pleneco”) sur panon kaj vinon, por ke ili per Ties forto fariĝu Korpo kaj Sango de Jesuo Kristo, kaj ke la partoprenantoj de la eŭkaristio estu unu sola korpo kaj unu sola spirito. (Kelkaj liturgioj celebras la epiklezon erst post la anamnezo).
(1375) En la instalo-raporto la forto de la vortoj kaj de la agado de Kristo kaj la forto de la Sankta Spirito, Lia ofero unufoje por ĉiam oferita sur la kruco, faras ĉeestajn la korpon kaj sangon de Kristo sub la figuroj de pano kaj vino.
1354 (1103) En la sekvanta anamnezo la eklezio memoras la suferadon, la resurekton kaj la gloran revenon de Jesuo Kristo; ĝi oferas al la Patro la oferon de Lia Filo, kio nin repacigas kun Li.
(945) En la porpetoj la eklezio esprimas, ke la eŭkaristio estas celebrata en komunumo kun la tuta eklezio en la ĉielo kaj sur la tero, tio estas la eklezio de la vivantoj kaj de la mortintoj, kaj en la komuno kun la paŝtistoj de la eklezio, kun la papo, la dioceza espiskopo, ties prespiteraro kaj diakonoj, kaj en komuno kun la episkopoj de la tuta mondo kun siaj parto-eklezioj.
1355 (1382) En la komunio-parto de la sankta meso, al kiu antaŭiras la preĝo d la Sinjoro kaj la pano-rompo, la kredantoj ricevas la “panon de la ĉielo” kaj la “kalikon de la savo”, la korpon kaj la sangon de Kristo, kiu sin oferis “por la vivo de la mondo” (Joh 6,51)
(1327) Ĉar tiu pano kaj tiu vino – laŭ malnova esprimo – estis “eŭkaristita” (s-ta Justin, apologiae 1,65), “ni nomas tiun nutraĵon eŭkaristio. Neniu rajtas partopreni en ili, kiu ne kredas ilin veraj, kaj kiu ne ricevis la banon de la pardonado de la pekoj kaj de la renasko, kaj kiu ne vivas laŭ la instrukcioj de Kristo (s-ta Justin, apologiae 1,66).
V • La sakramenta ofero: Dankopreĝo, memoro, nuntempo
1356 La kristanoj dekomence celebras la eŭkaristion. Tio okazas en formo, kiu spite al ĉiuj diferencoj de la tempoj kaj de la liturgioj esence ne ŝanĝiĝis. Ili tion faras, ĉar ili sin sentas devigataj per la instrukcio, kiun la Sinjoro faris je la vespero antaŭ Siaj doloroj: “Ĉi tion faru por memorigo pri mi” (1 Kor 11,24-25)
1357 Tiun taskon de la Sinjoro ni plenumas, se ni celebras la memoron de Lia ofero. Tiel ni oferas al la Patro, kion Li mem donis al ni: la donojn de Lia kreitaĵo, panon kaj vinon, kiuj fariĝis korpo kaj sango de Kristo per la vortoj de Kristo kaj per la forto de la Sankta Spirito. Tiel Kristo mistere kaj vere presentiĝas.
1358 Ni devas do rigardi la eŭkaristion
– kiel dankopreĝo kaj laŭdo al la Patro;
– kiel ofero-memoro de Kristo kaj Sia korpo;
– kiel ĉeesto de Kristo per la forto de Lia vorto kaj de Lia spirito.
La dankopreĝo kaj la laŭdo al la Patro
1359 La eŭkaristio, la sakramento de nia per Kristo ĉe la kruco farita savo, estas ankaŭ laŭd-ofero kiel danko por la verko de la kreitaĵo. (293) En la eukaristia ofero la tuta de Dio amata kreitaĵo estas oferata per la morto kaj per la resurekto de Kristo. Per Kristo povas la eklezio oferi la oferon de la laŭdo kiel danko por ĉio bona, bela kaj justa, kion Dio faris en la kreitaĵo kaj en la homaro.
1360 La eŭkaristio estas ofero de la dankopreĝo al la patro. Ĝi estas laŭdado, per kiu la eklezio esprimas sian dankon al Dio por ĉiuj Liaj bonfaroj: Por ĉio, kion Li faris en la kreitaĵo, en la elaĉeto kaj sanktigo. Eŭkaristio unue signifas dankon. (1083)
1361 La eŭkaristio estas ankaŭ la laŭdo-ofero, per kiu la eklezio gloregas Dion en la nomo de la tuta kreitaĵo. Ĉi tiu laŭdo-ofero nur eblas per Kristo: Li unuigas la kredantojn kun Sia persono, kun Sia laŭdoofero kaj kun Sia porpeto. Tiel la laŭdoofero estas oferata per Kristo kaj kun Li al la Patro, por en Li estis akceptata. (294)
La ofero-memoro pri Kristo kaj Sia korpo, la eklezio
1362 La eŭkaristio estas la memoro de la pasko de Kristo, la sakramenta reprezentado kaj oferado de Lia unika ofero en la liturgio de Lia korpo, la eklezio. En ĉiuj eŭkaristiaj preĝoj post la instalaj vortoj ni trovas preĝon nomata anamnezo aŭ memoro. (1163)
1363 (1099) En la intenco de la Sankta Skribo la memoro ne nur estas iu rememorado pri
eventoj de la pasinteco, sed ĝi estas la prediko de la grandaj faroj, kiujn Dio faris por la
homoj
. En la liturgia celebrado de tiuj eventoj ili prezentiĝas kaj denove vivas.
Tiamaniere komprenas la popolo Izraelo sian liberiĝon de Egiptujo. Ĉiufoje kiam estas
celebrata la pasko, la eventoj de la eliro denove estas prezentataj por la memorado de la
kredantoj, por ke ili laŭe formas sian vivon.
1364 En la Nova Interligo ricevas la memoro novan sencon. (611) Kiam la eklezio
celebras eŭkaristion, ĝi memoras la paskon de Kristo; Li fariĝas aktuala. La ofero, kiun
Kristo oferis sur la kruco unu foje por ĉiam, ĉiam restas efika
: (1085)“Ĉiam kiam la kruc-ofero estas celebrata, en kiu ‘Kristo nia pasko-ŝafido estas oferata’ sur la altaro, realiĝas la
verko de nia elaĉeto.” (“Lumen gentium” 3),
1365 (2100) La eŭkaristio estas ankaŭ ofero, ĉar ĝi estas memoro pri la pasko de Kristo. La ofero-karaktero de la eŭkaristio montriĝas jam en la fondaj vortoj: “Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi” kaj “Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.” (“Luk 22,19-20). (1846) En la eŭkaristio donas Kristo Sian korpon, kiujn li fordonis por ni sur la kruco, kaj Li donis tiun sangon, kiu de Li “estas elverŝata por multaj, por la pardonado de la pekoj” (Mat 26, 28).
1366 (613) La eŭkaristio do estas ofero, ĉar ĝi reprezentas la oferon de la kruco (kaj tiel ĝin nuntempas), estas ties memoro kaj donas ties frukton:
Kristo “volis ja por ĉiam oferi
sin mem al Dio la Patro per la morto okazanta sur la altaro de la kruco,
por fari por ili [por la homoj] eternan elaĉeton; ke Lia sacerdoteco ne estingiĝu
per la morto, ĉe la lasta
vespermanĝo ’en la nokto, en kiu Li estis perfidita’ (1 Kor 11,23), Li postlasis videblan (kiel la naturo ĝin
postulas) oferon al Sia amata fianĉino, la eklezio. Per tiu ofero la sanga [ofero], kiu iam estu oferata sur la
kruco, aktualiĝu. Ja, per tiu ofero Lia memoro daŭru ĝis al la fino de la tempo, kaj al ni estu direktita ties
savoporta forto de la pardono de la pekoj ĉiutage de ni farataj. (Koncilio de Trento, Instruo pri la sankta
mes-ofero, kanono 1: Denzinger-Schönmetzer 1740.)
1367 (1545) La ofero de Kristo kaj la eŭkaristio estas unusola ofero: “Ĉar la oferdono estas unu sama: la samo, kiu oferis sin mem sur la kruso, oferas nun per la servo de la sacerdoto: nur la maniero de la oferado estas diversa” (Koncilio de Trento, Instruo pri la sankta mes-ofero, kanono 2: Denzinger-Schönmetzer 1743) “Kaj ĉar en tiu Dia ofero, kiu okazas en la meso, tiu sama Kristo enestas kaj nesange [estas] oferata … kiu unufoje por ĉiam sin mem sange oferis sur la altaro de la kruco … tiu ofero [estas] vere satisfakcio” (samloke)
1368 La eŭkaristio estas la ofero ankaŭ de la eklezio. La eklezio, la korpo de Kristo, partoprenas en la ofero de sia kapo. Kun Li la eklezio mem estas tute oferata. Ĝi unuiĝas kun la porpeto de Kristo ĉe la Patro por ĉiuj homoj. En la eŭkaristio la ofero de Kristo fariĝas ankaŭ la ofero de la membroj de Lia korpo (618). (2031) La vivo de la kredantoj, ties laŭdoj, ties doloroj, ties preĝoj kaj laboroj unuiĝas kun tiuj de Kristo kaj kun Lia tuta sindono, kaj ili tiel ricevas novan valoron. La sur la altaro aktuala ofero de Kristo donas al ĉiuj kristanaj generacioj la eblecon esti kunaj kun Lia ofero (1109)
En la katakomboj la eklezio estas ofte prezentata kiel virino preĝanta, kun brakoj vaste etenditaj, en la pozicio de orante [latine: preganta persono]. Ŝi oferas sin kiel Kristo, kiu etendas la brakojn sur la kruco, per Li, kun Li kaj en Li ŝi pledas por ĉiuj homoj.
1369 La tuta eklezio estas unuigita kun la ofero kaj la porpeto de Kristo. (834, 882) Ĉar la papo estas komisiita en la tuta eklezio kun la Petroservo, li estas enligita en ĉiun eŭkaristian celebradon, en kiu li estas nomata kiel signo kaj servisto de la unueco. (1561) La loka episkopo estas ĉiam responsa por la celebrado de la eŭkaristio, (1566) eĉ tiam, kiam ĝi estas celebrata de sacerdoto; La episkopa nomo estas nomata por atentigi, ke li prezidas pri la partoeklezio meze en la presbiteraro kaj en la asistantaro de la diakonoj. La komunumo ankaŭ subtenas ĉiujn komisiitojn por la servo en la eklezio, kiuj por ili kaj kun ili oferas la eŭkaristian oferon.
“Tiu eŭkaristia celebrado valoru kiel fidinda, kiu okazas sub la episkopo aŭ sub iu komisiita de li. (S-ta Ignacio el Antioĥio, epistula ad Smyrnaeos 8,1)
“Per la servo de la sacerdotoj kompletiĝas la spirita ofero de la kredantoj en unueco kun la ofero de la unusola peranto Kristo. Tiu ofero estas oferata en la celebrado de la eŭkaristio nesange kaj sakramente per la manoj de la sacerdotoj en la nomo de la tuta eklezio, ĝis la Sinjoro mem venos” (Prebyterorum ordinis 2).
1370 Kun la ofero de Kristo unuiĝas ne nur la membroj de Kristo, kiuj ankoraŭ estas sur la tero, sed ankaŭ tiuj, kiuj jam estas en la gloro de la ĉielo (956). La eklezio oferas la eŭkristian oferon komune kun la plej sankta virgulino Maria kaj memore al ŝi kaj al ĉiuj sanktuloj (969). En la eŭkaristio staras la eklezio kvazaŭ piede de la kruco unuigita kun la ofero kaj la porpeto de Kristo.,
1371 (958, 1689) La eukaristia ofero estas ankaŭ oferata por la kredantoj mortintaj en Kristo, “kiuj ankoraŭ ne tute estas purigitaj”(1032) (Koncilio en Trento, kanono 2: Denzinger-Schönmetzer 1743), por ke ili povas eniri en la regnon de Kristo, la regno de la lumo kaj de la paco.
Entombigu tiun korpon, kie ajn ĝi estas, pri ĝi vi ne maltrankviliĝu. Nur pri unu mi petas vin: Kie ajn vi estos, memoru pri mi ĉe la altaro de la Sinjoro” (la sankta Monika antaŭ sia morto parolanta al la sankta Aŭgusteno kaj al lia frato; s-ta Aŭgusteno, confessiones 9,11, 27)
“Poste ni preĝas [en la anaforao] por la jam mortintaj sanktaj patroj kaj episkopoj kaj ĝenerale por ĉiuj niaj mortintoj. Ni ja kredas, ke la animoj, por kiuj dum la sankta plej sublima ofero estas preĝata, havos tre grandan utilon de tio … Ni alportas al Dio niajn preĝojn, kvankam ili estis pekuloj … Ni oferas la Kriston oferitan por niaj pekoj. Tiel ni repacigas la hom-amikan Dion kun ili kaj kun ni (s-ta Cyrill el Jerusalemo, cateĥeses mystagogicae 5,9,10)
1372 (1140) Tiu instruo instigas nin al ĉiam pli perfekta partopreno ĉe la ofero de nia elaĉetanto, kion ni celebras en la eŭkaristio. La instruo estas trafe prezentata jene:
“La tuta elaĉetia komunumo, tio estas la kuniĝo kaj komunumo de la sanktuloj, estas oferata al Dio per la ĉefepiskopo, kiu siaflanke en servista figuro ankaŭ por ni sin oferis en sia sufero, por ke ni estu la korpo de tiom majesta kapo … Tio estas la ofero de la kristanoj: “la multaj unu korpo en Kristo” (Rom 12,5). Tiun oferon celebras la eklezio per la al la kredantoj konata sakramento de la altaro, en kiu al la eklezio estas prezentata antaŭ la okuloj, ke ĝi mem estas oferata en tio, kion ĝi oferas (de civitate Dei 10,6).
La prezenco de Kristo per la forto de Lia vorto
kaj la forto de la Sankta Spirito
1373 “Kristo Jesuo, kiu mortis, eĉ pli: kiu resurektis, estas dekstre de Dio kaj porpetas por
ni” (Rom 8,34). Li ĉeestas
en Sia eklezio plurfoje: en Sia vorto, en la preĝado de Sia
eklezio “kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo” (Mat 18,20) en la malriĉuloj, la malsanuloj, la
malliberuloj
, en Siaj sakramentoj, kies aŭtoro Li estas, en la mesofero kaj en la persono
de tiu, kiu plenumas la sacerdotan servon, sed “precipe sub la eŭkaristiaj formoj”
(Sacrosanctum Concilium 7). (1088)
1374 La maniero de la prezenco de Kristo inter la eŭkaristiaj formoj estas unika. Ĝi levas la eŭkaristion super ĉiuj sakramentoj, (1211) ke ĝi “estas kvazaŭ la kompletigo de la spirita vivo kaj la celo de ĉiuj sakramentoj” (S-ta Tomaso de Akvino, summa theologiae 3,73,3). En la plej sankta sakramento de la eŭkaristio ĉeestas “vere, efektive kaj substance la korpo kaj la sango kune kun la animo kaj Dieco de nia Sinjoro Jesuo Krist kaj pro tio la tuta Kristo”. (Koncilio de Trento, dekreto pri la sankta eŭkaristio, kanono 1: Denzinger-Schönmetzer 1651). Tiu “ĉeesto ne estas ekzkluzive, sed prefere nomata ‘reala’, ĉar ĝi estas substanca; en ĝi ja prezentas la tuta kaj nelezita Kristo, Dio kaj homo. (Mysterium fidei 39)
1375 Kristo estas prezenta en tiu sakramento per la transsubstancigo de la pano kaj de la vino en la korpon kja la sangon de Kristo. La ekleziaj patroj akcentas decide la kredon de la eklezio, ke la vorto de Kristo kaj la agado de la Sankta Spirito estas tion efikaj, ke ili kapab-las tiun transsubstancigon. La sankta Johano Krizostomo deklaras: (1105)
“Ne la homo efikas, ke la oferdonoj fariĝas korpo kaj sango de Kristo, sed Kristo mem, kiu estas krucigita por ni. La sacerdoto, kiu reprezentas Kriston, eldiras tiujn vortojn, sed ilia efikforto kaj graco venas de Dio. (1128) Tio estas mia korpo, Li diras. Tiu vorto transsubstancigas la oferdonojn.” (prod. Jud. 1,6)
Kaj la sankta Ambrozio dira pri tiu transsubstancigo:
“Ĉi tie io ekzistas, kiun ne formis la naturo, sed kiun konsekris la benoj, kaj la efiko de la benoj transiras la naturon, ĉar eĉ la naturo estas transsubstancigita efike de la benoj (298… La Krista vorto, kio kapablis krei el la neestaneco la ankoraŭ ne estantaĵon, la estanton laŭdire ne povus transsubstancigi, kio ĝi pli frue ne estis? Estas nenio alia, krei novaĵojn ol ŝanĝi naturojn.)
1376 La Koncilio de Trento kunigas la katolikan kredon, kiam ĝi deklaras: “Ĉar Kristo, nia elaĉetanto, diras, ke tio, kion li oferis sub la formo de pano, estas vere Sia korpo, pro tio estis en la eklezio ĉiam la konvinko, kaj tiu sankta koncilio ĝin deklaras denove: Per la konsekro de la pano kaj la vino okazas transsubstancigo de la tuta substanco de la pano en la substancon de la Korpo de Kristo, nia Sinjoro, kaj la tuta substanco de la vino en la substancon de Lia Sango. Tiu konsekro estis nomata de la sankta katolika eklezio trafe kaj verasence estaĵ-transformade [transsubstancigo]” (Dekreto pri la sankta eŭkaristo, kanono 4: Denzinger-Schönmetzer 1642)
1377 La eŭkaristia prezenco de Kristo komenciĝas en la momento de la konsekrado kaj
dauras tiom longe, kiom ekzistas la eŭkaristiaj formoj. En ĉiu de la formoj kaj ĉiu de siaj
partoj la tuta Kristo enestas. Pro tio la rompado de la pano ne dividas Kriston
.
1378 (1178) La adorado de la eŭkaristio. Ni esprimas en la mesliturgio nian kredon, ke Kristo vere ĉeestas sub la formoj de pano kaj vino, interalie per tio, ke ni kiel signo de la adordo de nia Sinjoro genufleksas aŭ profunde kliniĝas. “La katolika eklezio donas al la sankta eŭkaristio la kulton de la adorado ne nur dum la sankta meso, sed ankaŭ ekster la mesocelebrado. Pro tio la eklezio plejzorge konservas la konsekritajn hostiojn, ĝi elmetas ilin por solena adorado, kaj gi portas ilin en procesioj (Mysterium fidei 56). (103, 2628)
1379 La “sankta rezervo” [tabernaklo] unue estis destinita, digne konservi la eŭkaristion, por ke oni povu ĝin porti al malsanuloj kaj ne-ĉeestantoj ekster la sankta meso. Per la profundigo de la kredo je la vera prezenco de Kristo en sia eukaristio la eklezio konsciiĝis, ke estas sencoplene adori la Sinjoron ĉeestantan en la eŭkaristiaj formoj. Pro tio necesas, ke la tabernaklo en plej digna loko de la eklezio troviĝu kaj estu farita tiel, ke ĝi akcentu ka bildigu la veron de la reala prezento de Kristo en la sankta sakramento. (1183, 2691)
1380 Havas profundan sencon, ke Kristo volis ĉeesti en tiu unika maniero en Sia eklezio.
Ĉar Kristo vorlasis la siajn en sia videbla figuro, Li volis donaci al ni Sian videblan
prezencon; ĉar Li Sin oferis sur la kruco por savi nin, Li volis, ke ni havu ĉe ni la signon de
la amo, kun kiu Li amis nin “ĝis la la fino” (Joh 13,1), ĝis la fordono de Sia vivo. En Sia
eŭkaristia ĉeesto Li restas mistere meze inter ni kiel Tiu, Kiu nin amis kaj Sin oferis por
ni
kaj Li restas videbla sub la signoj, kiuj esprimas kaj komunikas tiun amon. (669, 478)
“La eklezio kaj la mondo tre bezonas la adordon de la eŭkaristio. En tiu sakramento de la amo Jesuo mem atendas nin. Neniu tempo domaĝu al ni, por renkonti Lin tie: en la adorado, en kontemplado plena de kredo, pretaj rebonigi la grandan kulpon kaj ĉion maljustecon de la mondo. Nia adorado neniam ĉesu (Johano Paŭlo la dua, letero “Dominicae cenae” 3. (2715)
1381 La sankta Tomaso de Akvino diras: “Ke la vera korpo kaj la vera sango de Kristo
estas en ĉi tiu sakramento, ne povas esti perceptata per la sensoj …, (156) sed nur per la
kredo, kiu apogas sin sur la Dia aŭtoritato. Pro tio diras Cirilo rilate al tiu biblioloko ‘Tio
estas mia koro, kiu por vi estas fordonata’ (“Luk 22,19): ‘Ne dubu ĉŭ tio estas vera. Sed
krede akceptu la vortojn de la elaĉetanto. Li ne mensogas, ĉar Li estas la vero. (Paŭlo la sesa,
mysterium fidei 18)
(215)
Adoras mi devote Vin, kaŝita Di’.
Vi sub tiuj signoj, vere estas ĉi.
Jen al Vi submetas mia koro sin.
Mi, Vin kontemplante, povra sentas min.
Vid’, gustum’ kaj tuŝo trompas sin en Vi.
Nur aŭdad’ kaj kredo montras Vin al mi.
Kion ajn Vi diris, kredas mi kun fort’,
ĉar neni’ egalas Vin, vereca Vort’.
(Himno “Adoro te devote”, laŭ ADORU 381)
VI • La paska Vespermanĝo
1382 La meso estas samtempe kaj nedisigeble la ofera memoro, en kiu la kruc-ofero por ĉiam pluvivas, kaj la sankta vespermanĝo de la komunio kun la Korpo kaj la Sango de la Sinjoro. La celebrado de la eŭkaristia ofero celas tute al la intima kuniĝo kun Kristo per la komunio. Komunii signifas ricevi Kriston mem, kiu Sin fordonis por ni. (950)
1383 (1182) La altaro, ĉirkaŭ kiu la eklezio kolektiĝas okaze de la eŭkaristia celebrado, reprezentas ambaŭ aspektojn de la sama mistero: La ofer-altaro kaj la tablo de la Sinjoro. La kristana altaro estas la bildo de Kristo mem, kiu ĉeestas meze de la kunveno de siaj kredantoj kiel ofero oferita al nia repaciĝo kaj samtempe kiel ĉiela manĝo, kio esta donata al ni. “Kio alia estas la altaro de Kristo ol la bildo de la Korpo de Kristo?” diras la sankta Ambrozio (de sacramentis 5,7) kaj aliloke: “La altaro reprezentas la Korpon [de Kristo] kaj Korpo de Kristo estas sur la altaro”(de sacramentis 4,7). La liturgio esprimas la unuecon de la ofero kaj de la komunio en multaj preĝoj. Ekzemple la eklezio de Romo petas en sia eŭkaristia preĝo:
“Humile ni petegas Vin, ĉiopova Dio: bonvolu, ke ĉi tiu ofero, per la manoj de via sankta anĝelo, estu portata sur vian ĉielan altron, antaŭ via Dia majesto, por ke sur nin ĉiujn, kiuj el ĉi tiu ĉealtara patopreno ricevas la plej sanktan Korpon kaj Sangon de via Filo, descendu plene ĉiu ĉiela beno kaj graco. (Meslibro Romana, Unua Eŭkaristia Preĝo, p.145)
“Prenu kaj manĝu de ĝi”: la komunio
1384 (2835) La Sinjoro direktas al ni urĝan inviton, akcepti Lin en la sakramento de la eŭkaristio. “Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la Karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas Lian Sangon, vi ne havos en vi vivon (Joh 6,53)”
1385 Por konformi al tiu invito, ni devas nin prepari al tiu tiom alta, tiom sankta momento. La sankta Paulo invitas al scienc-esploro; “Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la Korpo kaj la Sango de la Sinjoro. Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas, ke li akceptas la Korpon de Kristo.”(1 Kor 11,27-29). Kiu konscias gravan pekon, devas akcepti la sakramenton de la pentofaro, antaŭ ol li ricevas la komunion. (1457)
1386 Vid’ al vide de la grandeco de tiu sakramento la kredanto nur humilie kaj en forta
kredo rajtas alproprigi al si la vorton de la kapitano
: “Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi eniru
sub mian tegmenton, sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo” (Meslibro Romana,
Kommunio, preĝo p. 164). En la Dia Liturgio de la sankta Johano Krizostomo la kredantoj
preĝas en la sama Spirito:
(732)“En via mistika manĝo partoprenigu min, Filo de Dio. Mi ne perfidos la misteron al viaj malamikoj kaj ne mi donos kison kiel Judaso, sed kiel la kunkrucumito mi vokas al vi: Mementu pri mi, Sinjoro, en via regno!” (Liurgio de la sankta Johano Krizostomo, preparo al la komunio)
1387 Por ĝuste prepari sin, la kredantoj atentos la fastadon
preskribitan en ilia eklezio.
(2043) En la sinteno (gestoj, vestaĵo) montros sin la respekto, la solenaĵo kaj la ĝojo, kiu
konformas al tiu momento, en kiu Kristo estas nia gasto.
1388 Konformas al la senco de la eŭkaristio, ke la kredantoj komunikas, kiam ili
plenumas la antaŭkondiĉojn
partoprenante en la sankta meso
: “Emfaze estas
rekomendita la kompleta partoprenado en la meso, ĉe kiu la kredantoj post la komunio de la
sacerdoto akceptas la Sinjoro-Korpon el la sama ofero-celebrado” (Sacrosanctum Concilium
55).
1389 (2042) La eklezio devigas la kredantojn partopreni
je dimanĉoj kaj festotagoj …
la Dian Liturgion kaj preparitaj per la sakramento de la pentofaro minimume unufoje jare
akcepti la eŭkaristion, laŭeble en la paska tempo
. Sed la eklezio rekomendas emfaze al la
kredantoj ricevi la eŭkaristion je ĉiu domanĉo kaj festotago aŭ eĉ pli ofte, eĉ ĉiutage. (2837)
1390 Kristo sakramente ĉeestas sub ĉiu de ambaŭ figuroj. Pro tio povas esti akceptata la tuta gracofrukto de la eŭkristio ankaŭ tiam, kiam oni komunias nur sub la figuro de la pano. Rekte pro pastoralaj kaŭzoj en la latina rito estas tiu maniero komunii la plei ofte uzata. Sed “sian plenan signifon ricevas la komunio, kiam ĝi estas donata sub ambaŭ formoj. Tiel estas plene esprimita la signo de la eŭkaristia manĝo” (Meslibro Romana. Oni legu la normodonajn rimarkojn de la latina aŭ nacilingvaj eldonoj). En la orientaj ritoj estas tio la kutima maniero komunii.
La fruktoj de la komunio
1391 La komunio profundigas nian unuiĝon kun Kristo. La ricevo de la eŭkristio en la komunio alportas kiel ĉeffrukto la intiman unuiĝon kun Jesuo Kristo. La Sinjoro ja diras: (460) “Kiu manĝas mian Karnon kaj trinkas mian Sangon, tiu restas en Mi kaj Mi en li.” (Joh 6,56) La vivo en Kristo havas sian fundamenton en la eŭkristia manĝo: “Kiel min sendis la vivanta Patro kaj kiel mi vivas pro la Patro, tiel ankaŭ ĉiu, kiu manĝas min, vivas pro mi” (Joh 6,57) (521).
“Kiam je la festoj de la Sinjoro la kredantoj ricevas la Korpon de la Filo, ili prononcas unu al la alia la evangelion, ke estas donataj la unuaaĵo de la vivo kiel tiam, kiam la anĝelo diris al Maria el Magdala” ‘Kristo resurektis’. Ankaŭ nun estas donataj la vivo kaj la resurekto al tiu, kiu ricevas Kriston” (Fanqîth, Siria ofico de Antioĥio, volumo I, Commune, p. 237a-b)
1392 (1212) Kion efikas la korpa manĝaĵo en nia korpa vivo, tion efikas la komunio mirakle en nia spirita vivo. La komunio kun la Karpo de la resurektinta Kristo, “kiu vivas per la Sankta Spirito vivas kaj kreas vivon” (Presbyterorum ordinis 5) konservas, multoblas kaj renovigas la gracovivon ricevitan en la bapto. Por ke la kristana vivo kreskas, ĝi devas esti nutrata per la eŭkaristia komunio, la pano de nia pilgrimado, ĝis la mortohoro, en kiu ĝi estos donata al ni kiel viatiko. (1524)
1393 La komunio dividas nin de la peko. La korpo de Kristo, kiun ni akceptas en la komunio, estas “por ni fordonata”, kaj la Sango, kiun ni trinkas, estas “elverŝata por la multaj kontraŭ la pardonado de la pekoj” (613). Pro tio la Eŭaristio nin ne povas unuigi kun Kristo, sen nin samtempe purigi de la faritaj pekoj kaj sen nin konservi kontraŭ novaj pekoj.
“ ‘Tiom ofte, kiom ni Lin akceptas, ni proklamas la morton de la Sinjoro’
. Kiam ni anoncas la morton
de la Sinjoro, ni proklamas la pardonon de la pekoj. Kiam Lia Sango ĉiam, kiam Ĝi estas fordonata,
fordonatas kontraŭ la pardono de la pekoj, mi devas ĝin akcepti ĉiamfoje, por ke ĝi pardonas ĉiam denove
miajn pekojn. Mi, kiu ĉiam pekas, devas ĉiam havi savorimedon” (S-ta Ambrozio, de sacramentis 4,28)
1394 Kiel la korpa nutraĵo servas al renovigo de la foruzitaj fortoj, tiel la Eŭkaristio
fortigas la amon, kiu minacas lamiĝi en la ĉiutaga vivo (1863). Tiu novrevivita amo forigas
la venialajn pekojn
. Kiam Kristo sin donas al ni, Li revivigas nian amon kaj donas al ni
forton, rompi kun neordigitaj sindonemoj al kreitaĵoj kaj enradikigi nin al Li. (1436)
“Ĉar Kristo mortis por ni pro amo, ni petas, kiam ni celebras la memoron pri Lia morto, ke per la veno de la Sankta Spirito la amo estu al ni donata. Ni humile petas, ke ankaŭ ni surbaze de tiu amo, pro kiu Kristo volis morti por ni, povas vidi la mondon kiel krucumitan por ni kaj ankaŭ nin krucumitajn por la mondo … Ĉar ni ricevis donace la amon, ni mortu por la peko kaj vivu por Dio.” (S-ta Fulgentius el Ruspe, kontra gesta Fabiani 28,17).
1395 Per tiu amo, kiun ekflamigas en ni la eŭkristio, ĝi konseervas nin kontraŭ venontaj mortopekoj. Ju pli ni partoprenas en la vivo de Kristo, kaj ju pli ni progresas en Lia amikeco, des pli malgranda estos la danĝero sin dividi de Li per mortopeko. Por la pardonado de Mortopekoj ne estas destinita la eŭkaristio, sed la sakramento de la pekopardono. La eŭkari-stio estas la sakramento de tiuj, kiuj staras en la plena komunumo de la eklezio. (1855, 1446)
1396 (1118) La unueco de la mistika Korpo: La eŭkaristio konstruas la eklezion. Kiu
akceptas la eŭkristion, estas unuigita pli malvaste kun Kristo. Per tio lin unuigas Kristo
ankaŭ kun ĉiuj kredantoj al unika Korpo: la eklezio. La komunio renovigas, fortigas kaj
pliprofundigas la enmembrigon en la eklezio, kiu jam okazis per la bapto. (1267) En la bapto
ni estas vokataj membrigi unu solan Korpon
. La eŭkaristo realigas tiun vokiĝon: “Ĉu ne
estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano,
kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? Pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas
unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano.” (1 Kor 10,16-17): (790)
“Se vi estas la korpo de Kristo kaj Ties membroj, la sakramento, kiun viestas, metiĝas sur la tablon de la Sinjoro: Vi ricevas la sakramenton, kio vi mem etas. Vi respondas al tio, kion vi ricevis kun ‘Amen’ [Jes, tiel estas], kaj vi ĝin subskribas respondante al Gi. Vi aŭdas la vorton ‘La Korpo de Kristo’ kaj vi respondas: ‘Amen’. Estu do membro de Kristo, ke via ‘Amen’ eszu vera!” (S-ta Augusteno, sermones 272) (1064)
1397 La eŭkaristio devigas rilate al la malriĉuloj. Por vere ricevi la Korpon kaj la
Sangon de Kristo, kiu estas donataj por ni, ni devas Kriston ankaŭ ekkoni en la plej
malriĉuloj
. (2449)
“Vi gustumis la Sangon de la Sinjoro – kaj vi ja ne ekkonas vian fraton. Vi malhonoras tiun tablon, ĉar vi supozas ne inda tiun, dividi vian nutraĵon, kiu estis dignita inde patopreni je via tablo. Dio vin liberigis de ĉiuj viaj pekoj kaj Li invitis vin al tio. Kaj vi eĉ tiam ne fariĝi mizerikorda. (S-ta Johano Krizostomo, homilias in secundam ad Corinthias 27,5)
1398 La eŭkristio kaj la unueco de la kristanoj. Vide al la grandeco de tiu mistero la S-ta Aŭgusteno elvokas: “Ho sakramento de la respekto! Ho signo de la nuueco! Ho ligo de la
amo! (In evangelium Johanis tractatus 26,13)
817). Des pli dolora oni sentas la
disdividojn de la eklezio, kiuj derompas la komunan partoprenon en la tablo de la Sinjoro;
des urĝaj estas la preĝoj de la Sinjoro, por ke revenu la tagoj de la plena unueco de ĉiuj, kiu
kredas je Li.
1399 La orientaj eklezioj, kiuj kun la katolika eklezio ne estas en plena komuneco,
celebras la eŭkaristion en granda amo. “Ĉar nun tiuj eklezioj spite al iliaj disdividoj posedas
verajn sakramentojn, sed precipo en la forto de la apostola sukceso la sacerdotecon kaj la
eŭkaristion, pro kio ili en tute strikta komuneco ĝis hodiaŭ kun ni estas ligitaj, pro tio certa
Diserva komunumo – komunumo “in sacris”, do en la eŭkaristio – estas sub tiuj donitaj
cirkonstancoj kun aprobo de la eklezia aŭtoritato ne nur ebla, sed konsilinda (unitatis
redintegratio 15)
.
1400 La ekleziaj komunumoj, kiu eliris el la reformacio kaj estas dividitaj de la katolika eklezio “precipe pro la manko de la ordina sakramento ne konservis la originan kaj plenan realecon de la eŭkaristia mistero (unitatis redintegratio 22). Pro tiu kaŭzo estas por la katolika eklezio ne ebla la Euaristia interkomunio kun tiuj komunumoj (1536). Sed tiuj komunumoj “konfesas … okaze de la memoro-celebrado de la morto kaj de la resurekto de la Sinjoro en la Sankta Vespermanĝo, per kiuj ĉi tie la viva komunumo kun Kristo estas signitaj, ke ili adendas Lian gloran revenon” ((unitatis redintegratio 22).
1401 (1483) Kiam estas mortodanĝero aŭ se laŭ la decido de la dioceza episkopo urĝas
grave malfacila situacio, katolikaj sacerdotoj permese donas la sakramentojn de la konfeso,
de la eŭkaristio kaj de la oleado de malsanuloj, kaj ili permesas ankaŭ al la aliaj kristanoj ne
starantaj en plena komuneco, sed kiuj el si mem petas pri tio, se ili rilate al tiuj sakramentoj
montras la katolika kredon kaj estas ĝuste disponitaj
. (1385)
VI • La Eŭkaristio — “garantiaĵo de la venonta gloro”
1402 En iama preĝo la eklezio laŭdas la misteron de la eŭkaristio: (1323) “Ho sankta manĝo, en kiu Kristo estas nia nutraĵo; Memoro de Lia doloro, riĉeco de graco, garantiaĵo de la venonta gloro” (Liturgia Horo, Antifono de la Magnifikat de la 2a vespro de la Festo de la Korpo de Kristo). Ĉar la eŭkaristio estas soleno de rememoro de la pasko de la Sinjoro kaj ni estas plenigitaj “per nia partopreno ĉe la altaro … kun ĉiu graco kaj ĉiu beno de la ĉielo” (Roma Meslibro. Roma Eŭĥaristia Preĝo 96), la eŭkaristionestas ankaŭ la anticipo de la ĉiela gloro. (1130)
1403 Ĉe la Lasta Vespermanĝo la Sinjoro celas la atenton de Siaj disĉiploj al la
kompletigo de la Pasko en la Regno de Dio: “Mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el ĉi tiu
frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia
Patro.” (Mat 26,29)
. Ĉiufoje, kiam la eklezio celebras la eŭkaristion, ĝi memoras tiun
anoncon kaj ĝi celas sian vidon al tiu, “kiu venas” (Apo 1,4). En sia preĝado ĝi alvokas Lian
venon: “Marana tha!” (1 Kor 16,22), “Venu, Sinjoro Jesuo!” (Apo 2,20). “Venu via graco
kaj kaj pasu ĉi tiu mondo!” (Didaĥeo 10,6). (671)
1404 La eklezio scias, ke la Sinjoro en Sia eŭkaristio venas jam nun kaj ĉeestas meze inter
ni. Sed tiu Lia ĉeesto estas kaŝa. Pro tio ni celebras la eŭkaristion “atendantaj fide la venon
de nia Elaĉetanto Jesuo Kristo” (1041) (Meslibro Romana, embolismo post la Patronia)
.
Kaj ni petas:”Ankaŭ nin sidigu ĉetable en via regno. Tiam vi sekigos ĉiujn larmojn. Ni vidos
Vin, nian Dion, kiel Vi estas. Ni estos similaj al Vi eterne kaj ni kantos senfine Vian laŭdon.
Pri tio ni petas Vin per nia Sinjoro Jesuo Kristo” (Meslibro Roma, Tria Eŭkaristia Preĝo
116: Preĝo por la mortintoj). (1028)
1405 (1042) La eŭkaristio estas plej certa garantiaĵo kaj plej klara signo, ke la granda espero pri nova ĉielo kaj nova tero, en kiuj loĝas la justeco, plenumiĝos. Ĉiamfoje, kiam tiu mistero estas celebrata “plenumiĝas la verko de nia elaĉeto (“Lumen gentium” 3) kaj ni rompas “la panon … , kio estas medikamento de la nemortebleco, kaj kontraŭveneno, ke oni ne mortas, sed ĉiam vivas en Jesuo Kristo” (S-ta Ignacio el Antioĥio, Epistola al Ephesios 20.2), (1000)
Mallonge
1406 Jesuo diras: “Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; … Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; … tiu restas en mi, kaj mi en li.” (Joh 6,51.54.56)
1407 La eŭkaristio estas la centro kaj la kulmino de la eklezia vivo. En ĝi Kristo enprenas Sian eklezion kaj ĉiujn Siajn membrojn en Sian laŭdan kaj dankan oferojn, kiujn Li unufoje por ĉiam oferis sur la kruco al Sia Patro. Per tiu ofero Li donas al Sia Korpo, la eklezio, la gracojn de la savo.
1408 Parto de la eŭkaristio estas ĉiam: La anonco de la Dia Vorto; la dank-esprimo al Dio la Patro por ĉiuj Liaj bonfaroj, precipe por tio, ke Li donis al ni Sian Filon; la konsekro de Pano kaj Vino kaj la partopreno en la liturgia manĝo per la ricevo de Korpo kaj Sango de Kristo. Ĉi tiuj elementoj estas unu sola kult-agado.
1409 La eŭkaristio estas la memoro-celebrado de la pasko de Kristo, tio estas la savoverko, kio estas realigita per la vivo, la morto kaj la resurekto de Kristo. Tiu vero estas klare montrata en la liturgia agado.
1410 Kristo mem, la eterna ĉefsacerdoto de la Nova Interligo, oferas per la servo de la sacerdotoj la eŭkaristian oferon. Same Kristo mem estas la ofero dum la eŭkaristia ofer-agado. Li mem ĉeestas vere en la korpoformoj de pano kaj vino.
1411 Nur valide ordinitaj sacerdotoj povas gvidi la eŭkaristian celebradon kaj konsekri panon kaj vinon, por ke tiuj fariĝu korpo kaj sango de la Sinjoro.
1412 La esencaj sakramentaj signoj de la eŭkaristio estas pano el tritiko kaj vino el vinberoj. Super ili estas petegata la beno de la Sankta Spirito, kaj la sacerdoto parolas la konsekrajn vortojn, kiuj estis parolataj ĉe la Lasta Vespermanĝo: “Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi … Ĉi tiu kaliko estas en mia sango …”.
1413 Per la konsekrado plenumiĝas la transsubstancigo (Transsubstantiation) de
pano kaj vino al la Korpo kaj al la Sango de Kristo. Sub la konsekritaj formoj de pano
kaj vino Kristo mem ĉeestas kiel vivanto kaj gloranto, efektiva, reala kaj substanca
kun Sia Korpo, Sia Sango, Sia Animo kaj Sia Dia Naturo
.
1414 La eŭkaristio estas ankaŭ oferata kiel ofero por la pardonado de la pekoj de la vivantoj kaj de la mortintoj, kaj ĝi estas oferata por ricevi de Dio spiritajn kaj ĉi-mondajn bonaĵojn.
1415 Kiu volas ricevi Kriston en la eŭkaristia komunio, devas esti en la stato de graco. Se iu konscias, ke ŝi resp. li faris mortan pekon, tiu persono ne rajtas ricevi la eŭkaristion sen antaŭe ricevinti la sakramenton de la pekopardono.
1416 La ricevo de la s-taj Korpo kaj Sango de Kristo pligrandigas la unuiĝon de la komunikanto kun la Sinjoro, pardonas al ŝi resp. li la venialajn pekojn kaj gardas ŝin resp. lin de mortaj pekoj. Ĉar la bendoj de la amo inter la komuniĝanto kaj Kristo estas plifortigitaj, plifortigas la ricevo de tiu sakramento la unueco inter la eklezio kaj la mistika Korpo de Kristo.
1417 La eklezio forte rekomendas al la kredantoj ricvi la sanktan komunion, kiam ili partoprenas en la eŭkaristia celebrado; ĝi devigas ilin, tion almenaŭ unufoje fari minimume unufoje jare.
1418 Ĉar en la altara Sakramento Kristo mem ĉeestas, Li estas devas esti honorata en adorado. “La vizito de la Plejsanktaĵo estas pruvo de dankeco, signo de amo kaj plenumo de la devo adori Kriston, nian Sinjoron (Mysterium fidei).
1419 Ĉar Kristo iris de ĉi mondo al la Patro, Li donas al ni en la eŭkaristio la garantiaĵon de la venonta gloro, La partoprenado en la sankta ofero faras nian koron egalan al Lia koro, subtenas niajn fortojn sur la pilgrima vojo de ĉi tiu vivo, sopirigas al ni la eternan vivon kaj unuigas nin jam nun kun la eklezio de la ĉielo, kun la sankta virgulino kaj kun ĉiuj sanktuloj.
Dua Ĉapitro
La sakramentoj de la sanigo
1420 Per la sakramentoj d la kristana inicado la homo ricevas la novan vivon en Kristo.
Sed ni portas tiun vivon “en rompeblaj ujoj” (2 Kor 4,7). Nun ĝi estas ankoraŭ “kaŝita kun
Kristo en Dio” (Kol 3,3). Ni vivas ankoraŭ en nia “tera tento”
kaj ni estas subigitaj al la
doloroj de la malsano kaj al la morto. Tiel povas ankaŭ la nova vivo kiel infanojn de Dio esti
malfortigata kaj eĉ esti perditan per la peko.
1421 La Sinjoro Jesuo Kristo, la kuracisto de niaj animoj kaj de niaj korpoj, kiu pardonis
al la paralizito la pekojn kaj redonis al li la sanon
, volas, ke Lia eklezio en la forto de la
Sankta Spirito daŭrigas Lian sanktigoverkon kaj Lian savoverkon. Tion bezonas ankaŭ iliaj
propraj membroj. Pro tio ekzistas la ambaŭ sakramentoj de la savado: la sakramento de la
pardono kaj la sakramento de la unktado de la malsanuloj.
Artikolo 4 • La sakramento de la konfeso
kaj la sakramento de la pardono
1422 (980)“Kiuj alviciĝas al la sakramento de la konfeso, por la ofendoj faritaj al Dio ricevas pardonon de Lia mizerikordo kaj samtempe ili estas repacifitaj ed la eklezio, kiun ili vundis kaj kiu kunlaboras al ilia konvertiĝo per amo, ekzemplo kaj preĝoj (“Lumen gentium” 11).
I • Kiel tiu sakramento estas nomata?
1423 (1989) Oni nomas ĝin sakramento de la konvertiĝo, ĉar ĝi donas sakramente la
konvertiĝon, al kio Jesuo vokas
. Jesuo vokas al la konvertitiĝo, kion donas la Patro
, de
kiu oni foriĝis per la peko.
Oni ĝin ankaŭ nomas sakramento de la konfeso, ĉar ĝi montras personan kaj sakramentan paŝon de la konvertiĝo, de la pento kaj reboniĝo far la peka kristano. (1440)
1424 (1456) Oni nomas ĝin ankaŭ sakramento de la pekokonfeso, ĉar la konfeso de la pekoj antaŭ la sacerdoto estas esenca elemento de ĉi tiu sakramento. Ĉi tiu sakramento estas ankaŭ konfeso en la senco de la akcepto kaj de la laŭdo pri la sankteco de Dio kaj pri la mizerikordo rilate al la peka homo.
(1449) Oni nomas ĝin sakramento de la pardonado, ĉar per la sakramenta absolvo de la sacerdoto donas Dio al la pekokonfesanto “pardonon kaj pacon” (ordo poenitentiae formulo de la absolvo)
(1442) Oni nomas ĝin sakramento de la repacigo, ĉar ĝi donas al la pekulo la repacigan amon de Dio: “repacigu al Dio” (2 Kor 5,20). Kiu vivas el la mizerikorda amo de Dio, estas preta konformi al la voko de la Sinjoro: “unue paciĝu kun via frato”(Mat 5,24).
II • Pro kio sakramento de la repaciĝo post la bapto?
1425 (1263) “Vi laviĝis, vi sanktiĝis, vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj
en la nomo de la Spirito de nia Dio” (1 Kor 6,11). Oni devas konsciiĝi, kiel granda estas la
dono de Dio, kiu estas donata al ni en la sakramentoj de la kristana inicado, por kompreni,
kiel por tiu la peko estas neebla, kiu surmetis al si Kriston
. Sed la apostolo Johano
diras:”Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni” (1 Joh
1,8). Kaj la Sinjoro mem instruas nin preĝi: “Pardonu al ni niajn pekojn!” (“Luk 11,4). En
tio la reciprokan pardonadon de niaj ofendoj Li ligis kun la pardono, kiun Dio donas al niaj
pekoj. (2838)
1426 La konvertiĝo al Kristo, la renasko el la bapto, la dono de la Sankta Spirito, la
ricevo de la Korpo kaj de la Sango de Kristo kiel nutraĵo faris nin “sanktaj kaj senriproĉeblaj
… antaŭ Dio” (Efe 5,27), kiel la eklezio mem, la fianĉino de Kristo estas “sankta” kaj
“senriproĉa” (Efe 5,27). Sed la en la kristana inicado enestanta nova vivo ne forigis la
kadukecon kaj malfortecon de la homa naturo kaj ankaŭ ne la emon al la peko, la
tielnomatan concupiscentia (lateinisch: malbon-dezirego). (405, 978) Ĉi tio enrestas en la
baptitoj, por ke ili montriĝu taŭgaj en la batalo de la kristana vivo helpe de la graco de
Kristo
. (1264) En ĉi tiu batalo temas pri konvertiĝo al la sankteco kaj al la eterna vivo, al
kiuj la Sinjor nin daŭre vokas
.
III • La konvertiĝo de la baptitoj
1427 Jesuo vokas al la konvertiĝo. Ĉi tiu voko estas esenca parto de la proklamo de la Dia
Regno: (541) “La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj
kredu al la evangelio.” (Mar 1,15). En la proklamado de la eklezio tiu voko sin direktas unue
al tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas Kriston kaj Lian evangelion. La loko de la unua fundamenta
konvertiĝo estas precipe la bapto. Per la kredo je la evangelio kaj per la bapto
oni neas la
malbonon kaj oni atingas la savon, kio estas la pardono de ĉiuj pekoj kaj la donaco de la
nova vivo. (1226)
1428 (1036) La voko de Kristo al konvertiĝo aŭdiĝas daŭre en la vivo de la kristanoj. La
dua konvertiĝo estas daŭra tasko por la tuta eklezio; tiu “havas … en sia propra sino
pekulojn” kaj estas tiel “samtempe sankta kaj temen ĉiam purigbezona kaj ĝi iras tiel ĉiam la
vojon de la pento kaj renoviĝo” (“Lumen gentium” 8). (853) La strebado al konvertiĝo ne
nur estas ago de la homo. Ĝi estas emocio de “penta … koro”
, kio estas per la graco
instigata kaj movata
, reagi al la mizerikorda amo de Dio, kiu nin unue amis
. (1996)
1429 Pri tio atestas la konvertiĝo de Petro post la triopa kontestado de sia majstro. La
mizerikorda vido de Jesuo elvokas larmojn de pento
kaj post la resurekto de la Sinjoro la
triopan jes de Petro rilate al la demando de Jesuo, ĉu li amas Lin
. La dua konvertiĝo
havas ankaŭ duan dimension. Tiu videblas en la postulo adresita per Jesuo al tuta eklezio:
“Pentu” (Apo 2,5.16).
La sankta Ambrozio parolas pri du manieroj de konvertiĝo, ke en la eklezio ekzistas du manieroj, la konvertiĝo de “la akvo kaj de la larmoj: la akvo de la bapto, kaj la larmoj de la pento” (epistulae 41,12)
IV • La interna pento
1430 Kiel jam la postulo de la profetoj ankaŭ la voko de Jesuo al konvertiĝo kaj pento
unue ne celas al eksteraj verkoj, “sako kaj cindro”, fasti kaj senvivigi, sed al la konvertiĝo
de la koroj, la interna pento. (1098) Sen ĝi pento-verkoj restas enfruktaj kaj malsinceraj. La
interna konvertiĝo premas esprimi tiun sintenon en videblaj signoj, en agadoj kaj pentaj
verkoj
.
1431 Interna pento estas radikala nov-aranĝado de lan tuta vivo, reveno, renkontiĝo al Dio
el tuta koro, rezigno pri peko, deturniĝo de la malbono, ligita kun malinklino kontraŭ la
malbonaj agoj, kiujn ni faris (1451). Samtempe ili kunportas la deziron kaj la decidon ŝanĝi
la vivon, kaj ili alportas la esperon pri la Dia mizerikordo kaj la fidon al Lia gracohelpo. Tiu
konvertiĝo de la koro estas akompanata de saniga doloro kaj saniga tristeco, kiunla ekleziaj
patroj nomis “animi cruciatus” [lateinisch: doloro de la animo] kaj “compunctio cordis”
[lateinisch: kora pento]
. (368)
1432 La koro de la homo estas inerta kaj skleroza. Dio devas doni al la homo novan
koron
. (1989) La konvertiĝo unue estas verko de la graco de Dio, kiu hejmenigas niajn
korojn al Si: “Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu” (Lam 5,21). Dio donas al ni la
forton al novkomenco. Kiam nia koro malkovras la grandecon kaj amon de Dio, ĝi estas
kortuŝita de la naŭzo kontraŭ la peko kaj de ĝia ŝarĝo. Ĝi komencas ektimi de tio, ofendi
Dion per la peko kaj tiel esti dividata de Li. La homa koro konvertiĝas, kiam ĝi rigardas al
tiu, kiun niaj pekoj traboris
.
“Ni rigardu al la sango de Kristo kaj ni ekkonu, kiel valora Li estas por Lia Patro; ĉar tiu sango verŝita pro nia savo alportis al la tuta mondo la gracon de la pento” (S-ta Clemento el Romo, epistula ad Corinthios 7,4)
1433 (729) Ekde pasko “senmaskigas” la Sankta Spirito la mondon “de la peko”
, tio
signifas Li malkovras, ke la mondo ne kredas je Tiu, kiun sendis la Patro. Sed la sama
Spirito, kiu senmaskigas la pekon, estas ankaŭ la helpanta advokato
, kiu donacas al la
koro de la homo la gracon de la pento kaj de la renkontiĝo
(692, 1848)
V • La variaj formoj de la pento en la kristana vivo
1434 La interna pento de la kristano povas tre diversmaniere trovi sian esprimon. La
Skribaĵo kaj la ekleziaj patroj parola precipe pri tri formoj: fasti, preĝi kaj
almozdoni
kiel esprimoj de la pento rilate al si mem, rilate al Dio kaj rilate la la
kunhomo. Krom la drasta purigado, kiu estas kaŭzita de la bapto aŭ de la martireco,
ĝi nomas la klopodojn repaciĝi kun sia proksimulo kiel rimedo por atingi la
pardonon de la pekoj, la larmojn de la pento, la zorgon pri la savo de la
proksimulo
, la porpeton de la sanktuloj kaj la aktiva amo rilate la proksimulo –
“ĉar la amo kovras amason depekoj” (1. Pet 4,8). (1969)
1435 Konvertiĝo okazas en la ĉiutaga vivo per agoj de la repaciĝo, per zorgo por la
malriĉuloj, per la agado kaj defendado de la justeco kaj de la juro
, per la konfeso de la
propraj eraroj, per la gefrata admono, la ekzameno de la propra vivoagado, la konscienc-ekezameno, la sperto de la animo, la akcepto de la doloroj kaj la elteno en la persekutado pro
la justeco. La plej sekura vojo de la pento estas, ĉutage surpreni sian krucon kaj sekvi
Kriston
.
1436 Eŭkaristio kaj pento. La ĉiutaga renkontiĝo kaj pento trovas sian fonton kaj nutraĵon en la eŭkaristio, ĉar en ĝi prezentiĝas la ofero de Kristo, kio nin repacigas kun Dio. Per ĝi estas nutrita kaj fortigita, kiu vivas el la vivo de Kristo. (1394, 1395) Ĝi estas la “kontraŭrimedo, per kio ni liberiĝu de la ĉiutaga kulpo kaj konserviĝu kontraŭ la mortopeko” (Koncilio de Trento. Dekreto pri la sankta eŭkaristio, kanono 2: Denzinger-Schönmetzer1638.
1337 La legado de la Sankta Skribo, la preĝado de la Patronia kaj de la Liturgio de la Horoj, ĉiu sincera ago de la Di-adorado kaj de la pieco vivigas en ni la la spiriton de la konvertiĝo kaj pento kaj kontribuas al la pardono de niaj pekoj.
1338 (140) La pentotempoj kaj pentotagoj en la paso de la eklezia jaro (la karesmo, ĉiu
vendredo, memoro pri la morto de la Sinjoro) estas impresaj tempoj en la pentovivo de la
eklezio
. Tiuj tempoj taŭgas precipe por spiritaj ekzercoj, pentoliturgioj kaj
pentopilgrimoj, por libera rezigno ekzemple per fastado aŭ almozdonado kaj por dividado
kun la kunhomoj (karitataj kaj misiaj agadoj). (2043)
1339 La vojo de le konvertiĝo kaj de la pento de Jesuo estas imprese priskribita en la
parabolo pri la “perdita filo”, kies centro estas “la mizerikorda Patro
“: (545) la delogo de
iluzia libereco; la forlaso de la patra domo, la ekstrema mizero, en kiun la filo falas, post
kiam li estis deĵetinta sian havaĵon; la plej profunda humiligo devi gardi porkojn, kaj eĉ pli
malbone la deziro, satmanĝi per la porkonutraĵo; la meditado pri la perditaj bonaĵoj; la pento
kaj la decido, sin konfesi kulpa antaŭ la patro; la hejmenveturo; la grandkora akcepto per la
patro; la ĝojo de la patro; tio ĉio estas trajtoj de la konvertado. La bela vestaĵo, la ringo kaj la
bankedo estas bildoj de la pura, inda kaj ĝojplena nova vivo, de vivo de la homo, kiu revenas
al Dio kaj en la sinon de la familio, la eklezio. Unike la koro de Kristo, kiu konas la
profundojn de la amo de la patro, povis tiel simple kaj bele priskribi la abismon de Lia
mizerikordo. (478)
VI • La sakramento de la pento kaj de la repaciĝo
1440 (1850) La peko estas precipe ofendo de Dio kaj rompo de la komuno kun Li.
Samtempe ĝi malpliiĝas la komunon kun la eklezio. Pro tio la konvertiĝo alkondukas la
pardonon kun Dio kaj la repaciĝon kun la eklezio. La sakramento de la pento kaj de la
repaciĝo tion liturgie esprimas kaj ĝin efikas
.
Sole Dio pardonas pekojn
1441 (276, 431) Sole Dio povas pardoni pekojn
. Ĉar Jesuo estas la Filo de Dio, Li diras
pri Si mem, “la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn” (Mar 2,10). Li
praktikas tiun Dian plenpovon: “Viaj pekoj estas pardonitaj” (Mar 2,5)
. Eĉ pli: Rajte de
Sia Dia aŭtoritato Li donas al homoj la plenpovon
, por ke ili praktiku tion en Lia nomo.
(589)
1442 Kristo volis, ke Lia eklezio kiel tuto en ĝia pregado, en ĝia vivo kaj agado estu signo kaj ilo de pardonado kaj repaciĝo, kiujn Li akiris por ni rekompence de Sia sango. Sed li konfidis la agadon de la absolva plenpovo al la apostola ofico. Tio esta komisiita kun la “administrado de la repacigo” (2 Kor 5,18). La apostolo estas sendita “anstataŭ Kristo”; Kristo admonas kaj petas: “repaciĝu al Dio” (2 Kor 5,20). (943)
Repacigo kun la eklezio
1443 Dum Sia publika vivo Jesuo ne nur pardonis pekojn, sed montris ankaŭ la efikon de
la pardonado: Li reenmembrigis la pekulojn, al kiuj Li pardonintis, denove en la komunon de
la Dia popolo, el kiu la peko ilin forintis aŭ eĉ ekskludintis. Videbla signo por tio estas, ke
Jesuo mem invitas pekulojn al Sia tablo, ja, ke Li sidiĝas mem al la tablo de pekuloj – agado,
kiu kortuŝe esprimas la pardonadon per Dio
kaj la revenon en la sinon de la popolo de
Dio
. (545)
1444 (981) Komunikante al la apostoloj Sian plenpovon pardoni pekojn la Sinjoro donas al ili ankaŭ la aŭtoritaton repacigi la pekulojn kun la eklezio. Tiu eklezia aspekto en ilia tasko sin precipe esprimas en la pastora vorto de Kristo al Simono Petro: “Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo” (Mat 16,19). Estas “klare, ke tiu ofico de ligado kaj malligado, kio estis donita al Petro, ankau estis donata al la apotolaro ligata kun la kapo” (“Lumen gentium” 22).
1445 (553) La vortoj ligi kaj malligi signifas: Kion vi ekskludos el via komunumo, ankaŭ Dio ekskludos el la komuno kun Si; kion vi denove akceptos en vian komunumon, tion ankaŭ Dio denove akceptos en komunon kun Si. La repaciĝo kun la eklezio ne povas estis dividata de la komuno kun Dio.
La sakramento de la repacigo
1446 (979, 1856) Kristo instalis la sakramenton de la repaciĝo por ĉiuj pekaj membroj de
Sia eklezio, precipe por tiuj, kiuj falis post la bapto en mortpekon kaj pro tio perdis la baptan
gracon kaj lezis la eklezian komunumon. Al ili la sakramento de la repaciĝo donas novan
eblecon konvertiĝi kaj rericevi la gracon de la pravigo. (1990) La ekleziaj patroj bildigas tiun
sakramenton kiel “la dua [savo]tabulo post la ŝip-rompo de la perdo de la graco” (Koncilio
de Trento, dekreto pri la pravigo, kanono 14; Denzinger-Schönmetzer 1542)
.
1447 Pase de la jarcentoj la konkreta formo, en kiu la eklezio utiligis tiun plenpovon ricevitan de la Sinjoro, ĝi trakuris fortajn ŝanĝojn. Dum la unuaj jarcentoj la repacigo de la kristanoj, kiuj post ilia bapto faris tre gravajn pekojn (ekzemple idoloservon, murdon aŭ adulton) estis ligita al tre grava disciplino. La pekantoj devis ofte fari por iliaj pekoj dumjaran publikan penton. Al tiu “stato de pentantoj” (, kiu ekzistis nur por certaj gravaj pekoj) oni estis allasata nur malofte, en certaj regionoj eĉ nur unu fojon dum la vivo. Irlandaj misiistoj inspiritaj de la monaĥa tradicio en la oriento alportis al la kontinenta Eŭropo en la 7a jarcento la praktikon de la “privata pento”. Tio ne bezonis longajn publikajn pentojn antaŭ ol oni ricevis la repacigon kun la eklezio. La sakramento plenumiĝas nun pli simple inter la pekanto kaj la sacerdoto. Tiu nova praktiko antaŭvidis la ripetadon kaj pro tio kondukis al regula ricevo de la pentosakramento. Ĝi ebligis okazigi en unu sola celebro la pardonadon de gravaj kaj venialaj pekoj. Tio estas ĉefe la formo de la pento, kiun la eklezio utiliga ĝis hodiaŭ.
1448 Spite de ĉiuj ŝanĝoj, al kiuj en la jarcentoj estis submetataj la ordo kaj la solenaĵo de ĉiu tiu sakramento, oni ekkonas la saman bazostrukturon. Ĝi enhavas du elementojn, kiuj estas same esencaj: unuflanke la agado de la homo, kiu konvertiĝis sub la agado de la Sankta Spirito. Tio okazas en pentado, konfesado kaj kontentiĝo; aliflanke la agado de Dio per la servo de la eklezio. La eklezio, kiu per la episkopo kaj ties sacerdotoj en la nomo de Jesuo Kristo donacas la pardonon de la pekoj kaj ordonas la manierojn de la kontentigo, aldone preĝas por la pekulo kaj pentas kun li. Tiel saniĝas la pekulo kaj estas reakceptata en la eklezia komunuo.
1449 (1481) La absolva formulo, kiu estas uzata en la latina eklezio, esprimas la esencajn elementojn de ĉi tiu sakramento: La Patro de la mizerikodo estas la origio de ĉiu pardonado. (234) Li efikas la pardonadon de la pekoj surbaze de la pasko de Lia Filo kaj de la donoj de Lia Sankta Spirito per la preĝado kaj la servado de la eklezio.,
Dio la mizerikorda Patro,
per la morto kaj resurekto de Sia Filo
repacigis kun Si la mondon
kaj sendis la Sanktan Spiriton por la pardonado de la pekoj.
Per la servo de la eklezio Li donu al vi pardonadon kaj la pacon.
Do mi absolvas vin de viaj pekoj
en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
(Ordo poenitentiae 46.55 Absolva forumo)
VI • La agoj de la pekokonfesanto
1450 “La pento istigas la pekulon, ĉion volonte preni sur sin: en Lia koro estas pento, en la
buŝo la konfeso, en la agado tute humileco aŭ fruktodona kontentiĝo (Catechismus Romanus
2,5,21)
La pento
1451 Inter la aktoj de la pekokonfesanto la pento staras je la unua loko. Ĝi estas “la animodoloro kaj la abomeno pri la faritaj pekoj, ligita kun la intenso ne plu peki. (1431) (Koncilio de Trento, Instruo pri la sakramento de la pentofaro, kanono 4: Denzinger-Schönmetzer 1676)
1452 (1822) Kiam la pento eliras el la amo al Dio, kiu estas amata pli ol ĉio, ĝi estas
nomata “plena amo” aŭ “kontricio” [latine: contritio]. Tia pento pardonas la venalajn
pekojn; ĝi ankaŭ akiras la pardonadon de la mortigaj pekoj, kiam ĝi estas ligita kun la firma
decido, ankoraŭ fari laŭeble baldaŭ la sakramentan konfeson
.
1453 La tielnomata “nekompleta pento” [latine: attritio] ankaŭ estas donaco de Dio, impulso de la Sankta Spirito. Gi eliras el la pripensado de la abomenindeco de la peko aŭ el la timo antaŭ la eterna damniteco kaj antaŭ pliaj punoj, kiuj minacas al la pekulo [timopento]. Tia skuado de la konscienco povas iniciati tian internan evoluon, kiu sub la efiko de la graco kompletiĝas per la absolvo. La nekompleta pento sola ankoraŭ ne atingas la pardonadon de la gravaj pekoj; sed ĝi disponigas atingi ĝin en la pentosakramento.
1454 Konvenas prepari sin al la ricevo de la pentosakramento per sciencesploro sub la
lumo de la Vorto de Dio. La plej konvenaj tekstoj troviĝas en la dekalogo kaj en la Diaj
instrukcioj de la evangelioj kaj de la leteroj de la apostoloj: en la montoprediko kaj en la
admonoj de la apostoloj
.
La konfesado de la pekoj
1455 (1424) Jam simple home vidite liberigas nin la konfeso aŭ penta eldiro de la pekoj, kaj ĝi plifaciligas nian repaciĝon kun la aliaj. Per la pent-eldiro la homo sin starigas rilate la peko, kiun li faris; li transprenas la responson pri tio, kaj li malfermiĝas tiel denove al Dio kaj al la komuno de la eklezio, por tiel ebligi novan estontecon. (1734)
1456 La pent-eldiro antaŭ la sacerdoto estas esenca parto de la pentosakramento: (1855)
“De la pentantoj [devas] en la konfeso esti nomataj ĉiuj morto-pekoj, kiujn ili memoras post
konscienca memesplorado …, ankaŭ se ili okazis tute kaŝe aŭ nur kontrau la du lastaj
ordonoj de la dekalogo
; kelkfoje ili vundas la animon pli forte kaj ili estas pli danĝeraj ol
tiuj, kiu estas faritaj tute publike” (Koncilio de Trento, instruo pri la sakramento de la
pentofaro, kanono 5: Denzinger-Schönmetzer 1680)
“La Kristkredantoj konfesantaj do ĉiujn pekojn, kiujn ili memoras, sendube tiujn ĉiujn metas antaŭ la Dian mizerikordon, por ke ii estu pardonataj. Sed kiu agas alie kaj scie retenas ion, al la Dia boneco nenion antaŭmetas al pardonado tra la saerdoto.. ‘Kiam la malsanulo hontas nudigi sian vundon antaŭ la kuracisto, tiam la medikamento ne sanigas ion, kion ĝi ne konas’ “ (Koncilio de Trento, instruo pri la sakramento de la pentofaro, kanono 5: Denzinger-Schönmetzer 1680) (1550)
1457 (2042) Estas preskribo de la eklezio, ke ĉiu kredanto post la atingo de la distingo-aĝo
pekokonfesula siajn gravajn pekojn, kiujn li konscias, minimume unufoje en la jaro
.
(1385) Kiu konscias esti farita mortan pekon, eĉ tiam, kiam li sentas profundan penton, ne
rajtas ricevi la komunion, antaŭ ol li ricevis la sakramentan absolvon
(1385), krom se
estas grava motivo komunii, kaj al li ne eblas pekokonfesi
. La infanoj devas
pekokonfesi
, antaŭ ol ili ricevas la sanktan komunion la unuan fojon.
1458 La konfesado de la ĉiutagaj eraroj, do de la venalaj pekoj, verdire ne estas nepre
necesa, sed ĝi estas emfaze rekomendita de la eklezio
. La regula konfesado de niaj
venalaj pekoj estas helpo por ni formi nian konsciencon, lukti kontraŭ niaj malbonaj emoj,
lasi nin esti savataj de Kristo kaj kreski en la spirita vivo (1783). Kiam ni en tiu sakramento
ofte ricevas donacon de la Dia mizerikordo, tiu donaco premos nin esti mem mizerikordaj
kie Li
.
“Kiu konfesas siajn pekojn, jam kunagas kun Dio. Dio akuzas viajn pekojn; kiam ankaŭ vi akuzas ilin, vi sekvas Dion. La homo kaj la pekulo estas kvazaŭ du: Kiam oni parolas pri la homo, tiam Dio lin faris; kiam oni parola pri pekulo, tiam la homo lin faris. Detruu tion, kion vi faris, por ke Dio savu, kion Li faris … kiam vi komencas abomeni tion, kion vi faris, komenciĝas viaj bonaj verkoj, ĉar vi ja kulpigas viajn malbonajn verkojn. La konfesado de la malbonaj verkoj estas la komenco de viaj bonaj verkoj. Vi faras la veron kaj vi venas al la lumo. (S-ta Augusteno, in evangelium Johannis tractatus 12,13). (2468)
La rebonigo
1459 Multaj pekoj faras domaĝon al la proksimulo. Oni devas rebonigi tiun domaĝon laŭ
siaj eblecoj (2412) (ekzemple: redoni ŝtelitajn aĵojn, rebonigi la reputacion de tiu, kiun oni
kalumniis, satisfakcii kalumniojn) (2487). Jam la justeco tion postulas. Aldone la peko lezas
kaj malfortigas la pekinton mem kaj liajn rilatojn al Do kaj al la proksimulo. La absolvo
forprenas la pekon, sed ĝi ne forigas ĉiun maljustecon, kio per la peko estas kaŭzata
. Post
kiam la pekulo leviĝis el la peko, li devas ankoraŭ ricevi la plenan spiritan sanon. (1473) Li
devas ankoraŭ ion fari por rebonigi siajn pekojn; li devas por siaj pekoj laŭ konvena maniero
“satisfakcii”, ilin “rebonigi”. Tiu rebonigo estas ankaŭ nomata “pentofaro”.
1460 La pentofaro, kiun la konfesopatro surmetas, konsideru la personan situacion de la
konfesanto kaj servu al ties spirita bonfarto. Ĝi estu konforma laŭeble al la graveco kaj
naturo de la farita peko. (2474) Pentofaro povas esti preĝo aŭ dono, verkoj de la
mizerikordo, sevo por proksimuloj, volonta abnegacio, en oferado kaj precipe en la pacienca
akceptado de la kruco, kiun ni devas porti. Tiaj pentoverkoj helpas nin asimili al Kristo, kiu
sola unu fojon por ciam satisfakciis por niaj pekoj
. (618) Ili nin faras kunherdantojn de la
resurektinta Kristo, “se vere ni suferas kun Li” (Rom 8,17)
.
“Tiu satisfakcio, kiun ni faras por niaj pekoj, ne estas tiel la nia, ke ĝi ne estus per Kristo Jesuo; ĉar ni,
kiuj nenion kapablas el ni mem, povas ĉion kun la kunago de Tiu, kiu nin fortigas
. Tiel la homo havas
nenion, pri kio li povus laŭdi sin; kontraŭe nia tuta laŭdo estas en Kristo…, en Kiu ni satisfakcias, en Kiu
ni faras “fruktojn de la pentofaro” (Mat 3,8)
, kiuj el Li havas sian forton, kiuj estas oferataj de Li la
Patro, kaj kiuj per Li estas akceptataj de la Patro (Koncilio de Trento, instruo pri la sakramento de la
pentofaro, kanono 8: Denzinger-Schönmetzer 1691). (2011)
VIII • La donanto de la pentosakramento
1461 (981) Ĉar Kristo konfidis la servon de la repacigo al siaj apostoloj
, faras nun tiun
servon ties posteuloj, la episkopoj, kaj ties kunlaborantoj, la sacerdotoj. La episkopoj kaj la
saerdotoj ricevis surbaze de sia ordino la potencon, pardoni ĉiujn pekojn “en la nomo de la
Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
1462 (886) La pardono de la pekoj repacigas kun Dio, sed ankaŭ kun la eklezio. La
episkopo, la videbla kapo de la partoeklezio, validas depost nememorebla tempo kiel tiu, al
kiu la plenpovo kaj la servo de la repacigo unue apartenas reguli la pentodisciplino
. Ties
kunlaborantoj, la sacerdotoj, faras tiun servon, post kiam ilia episkopo (aŭ ilia
ordensuperulo) aŭ la papo laŭ la eklezia juro
transdonis tiun taskon al ili. (1567)
1463 Ĉertaj aparte tre gravaj pekoj estas punataj de la ekskomuniko, la plej severa eklezia
puno. Ĝi malpermesas la ricevon de la sakramentoj kaj la faradon de certaj ekleziaj
agadoj
. La absolvo de tiu eklezia puno povas sekve laŭ la eklezia juro okazi nur per la
papo, la loka episkopo aŭ per sacerdoto rajtigita al tio
. Sed en kazo de la morto-danĝero
ĉiu sacerdoto rajtas absolvi de ĉiu peko kaj de ĉiu ekskomuiko, eĉ se li ne posedas la
pekokonfesan plenpovon
. (982)
1464 La sacerdotoj kuraĝigu la kredantojn, ricevi la pentosakramenton, kaj ili montru sian
pretecon doni la sakramenton, kiam ajn kristanoj racie petas pri tio
.
1465 (983) Kiam la sacerdoto donas la pentosakramenton, li faras la servon de la bona paŝtisto, kiu serĉas la perditan ŝafon; la servon de la bona samaritano, kiu bandaĝas; la servon de la Patro, kiu atendas la perditan filon kaj kiu lin ame akceptas ĉe la reveno; la servon de la justa juĝisto, kiu faras samtempe justan kaj mizerikordan verdikton. Mallonge, la sacerdoto estas signo kaj ilo de la mizerikorda amo de Dio rilate la pekulon.
1466 (1551) La konfesopatro ne estas sinjoro, sed servisto de la Dia pardonado. La
servisto de ĉi sakramento unuiĝu kun la intenso kaj kun la amo de Kristo
. (2690) Li devas
serioze scii, kiel kristano vivu; li devas havi sperton en homaj aferoj kaj estimi tiun, kiu falis,
kaj li devas konduti taktoplene rilate al tiu. Li devas ami la veron, orientiĝi ĉe la eklezia
instru-ofico kaj pacience gvidi la konfesanton al sanigo kaj al plena maturiĝo, Li preĝu kaj
pentu por li kaj rekomendu lin al la mizerkordo de Dio.
1467 Tiu servo estas grandega. Ĝi bezonas estimon kaj singardemon rilate al la
konfesanto
. Pro tio deklaras la eklezio, ke ĉiu sacerdoto prenanta la konfeson estas
devigata sub severaj punoj, strikte silenti
pri la pekoj, kiujn la konfesanto konfesis. (2490)
Li ankaŭ ne rajtas rilati al ekkonoj, kiujn al li ebligis la konfesado de la konfesinto. Ĉi tiu
konfesosekreto, kiu ne akceptas esceptojn, nomiĝas “la sakramenta sigelo”, ĉar tio, kion la
pekokonfesanto konfidis al la sacerdoto, restas “sigelita” per la sakramento.
IX • La efikoj de la pentosakramento
1468 “La tuta efiko de la pentofaro estas, ke ĝi redonas al ni la gracon de Dio kaj ke ĝi nin
unuigas en intima amikeco” (Catechismo Romano 2,5,18). Celo kaj efiko de tiu sakramento
do estas la repaciĝo kun Dio. (2305) Ĉe tiuj, kiuj ricevas la pentosakramenton pie kaj
pentoplene, povas sekvi “paco kaj gajeco de la konscienco ligataj kun fortaj konsoloj de la
spirito” (Koncilio de Trento, instruo pri la sakramento de la pentofaro, kanono 3: Denzinger-Schönmetzer 1674). La sakramento de la repacigo kun Dio efikas veran “spiritan resurekton”,
remetadon en la dignon kaj en la havaĵojn de la vivo de la Di-infanoj, kies plej valora estas la
amikeco kun Dio
.
1469 Tiu sakramento repacigas nin ankaŭ kun la eklezio. La peko ĝenas aŭ rompas la
fratan komunumon. La pentosakramento renoviga aŭ refaras ĝin. Ĝi sanigas tiun, kiu denove
estas akceptita en la eklezian komunumon, kaj ankaŭ efikas vivigan influon sur la vivon de la
eklezio, kiu doloris sub la peko de unu el siaj membroj
. La pekulo estas denove akceptata
en la komunon de la sanktuloj aŭ plifortigita en ĝi kaj fortigita per la interŝanĝo de spiritaj
bonaĵoj. Tiu interŝanĝo okazas inter ĉiuj vivaj membro de la Korpo de Kristo, ĉu ili estas
ankoraŭ pilgrimantoj aŭ ĉu ili estas jam en la ĉiela hejmlando
. (953, 949)
“Tiu repaciĝo kun Dio havas kiel sekvo kvazaŭ ankoraŭ aliajn manierojn de repaciĝo, kiuj sanigas ankoraŭ pliajn fendojn faritajn de la peko: (2305) La konfesanto, al kiu estas pardonata, estas en sia interna estado repacigita kun si mem, pro kio li reakiras sian plej internan veron; li repaciĝas kun siaj fratoj, kiuj estis iel de li atakitaj kaj lezitaj; li repaciĝas kun la eklezio kaj kun la tuta kreitaĵo”. (Reconciliatio et poenitentia 31)
1470 Se la pekulo sin subigas en tiu sakramento al la mizerikorda juĝo de Dio, li kvazaŭ
antaŭprenas la juĝon, al kiu li estas subigita je la fino de sia surtera estado. (678, 1039) Ĉar
nun kaj ĉi tie, en ĉi vivo, estas ofertita al ni la elekto inter la vivo kaj la morto, kaj nur sur la
vojo de la konvertado ni povas eniri en la ĉielan regnon, el kio la grava peko ekskludas
. La
pekulo transiras de la morto al la vivo kaj “ne venas en juĝon” (Joh 5,24), kiam li sin turnas al
Kristo per pentofaro kaj kredo.
X • La indulgencoj
1471 la instruo pri la indulgencoj kaj ties apliko en la eklezio mallarge kunpendas kun la efiko de la pentosakramento.
Kio estas la indulgenco?
“La indulgenco estas nuligo de tempa puno antaŭ Dio por pekoj, kiuj estas jam amortizitaj rilate la ŝuldo. Tiun nuligon ricevas la kristkredanto, kiu estas jure preta, sub precize certaj kondiĉoj sub la helpo de la eklezio, kiu kiel servistino de la reaĉeto aŭtoritate disdonas la tezaŭron de la satisfakcio de Kristo kaj de la sanktuloj. (Paŭl VI., Apostola konstitucio “Indulgentiarum doctrinae”, normae 1).
“La indulgenco estas parto-indulgenco aŭ perfekta indulgenco, depende de tio, ĉu ĝi liberigas de la tempaj pekopunoj parte aŭ tute (samloke normae 2). Ĉiu kredanto povas gajni indulgencojn por si mem aŭ porpete por mortintoj (CIC, kanono 994).
La pekopunoj
1472 Por kompreni tiun instruon kaj praktikon de la eklezio, ni devas scii, ke la peko hava
duoblan sekvon. (1861) La grava peko forrabas de ni la komunon kun Dio kaj tiel faras nin
nekapablajn por la eterna vivo. Tiu forrabo nomiĝas “la eterna pekopuno”. Aliflanke ĉiu
peko, eĉ malgranda, kaŭzas domaĝigan ligon al la kreitaĵoj, kio bezonas purigon, aŭ sur la
tero, aŭ post la morto en la tiel nomata purgatorio [stato de la purigo]. (1031). Tiu purigo
liberigas de tio, kion oni nomas “tempa pekopuno”. Tiuj du punoj ne estu komprenataj kiel iu
venĝo, kion Dio de ekstere farus, sed kiel io, kio sekvas el la naturo de la peko. Konvertiĝo
eliranta el arda amo, povas gvidi al plena purigo de la pekinto, ke sekve neniu pekopuno plu
devas esti tolerata
,
1473 La pekopardono kaj la refaro de la komuno kun Dio kunportas la nuligon de la eternaj
pekopunoj. Tamen tempaj pekopunoj restas. La kristano klopodu akcepti tiujn tempajn
pekopunojn kiel graco pacience tolerante dolorojn kaj ĉiuspecajn elprovojn kaj sindone
surprenante la morton, kiam la horo venas. (2447) La kristano strebu ankaŭ tute formeti la
“malnovan homon” per verkoj de la mizerikordo kaj de la amo al la proksimulo kaj per
preĝado kaj per diversaj pentofaraj agadoj surpreni la “novan homon”
.
En la komunumo de la sanktuloj
1474 (946-959 La kristano, kiu klopodas kun la graco de Dio puriĝi de siaj pekoj kaj sanktiĝi, ne staras sola. La vivo de ĉiu unuopa infano de Dio estas en mirakla ligo ligita en Kristo kaj per Kristo kun ĉiuj aliaj kristanaj gefratoj en la supernatura unueco de la mistika korpo de Kristo kiel em mistika persono (Paŭlo Via, Apostola Konstitucio ”Indulgentiarum doctrina” 5). (795)
1475 En la komunumo de la sanktuloj “ekzistas inter la kredantoj – ĉu ili estas en la ĉiela hejmlando aŭ ĉu pentantaj en la purgatorio aŭ ĉu ankoraŭ sur la tera migrado – fakte daŭra bendo de la amo kaj superega interŝanĝo de ĉiuj bonaĵoj” (samloke). En tiu mirinda interŝanĝo la sankteco de unu venas helpe al la alia, kaj vere pli ol la peko de unu povus damaĝi al la alia. Tiel ebligas la uzo de la komunumo de la sakntuloj al la penta pekulo, ke tiu estas purigata pli frue kaj pli efike.
1476 Tiuj ĉi spiritaj bonaĵoj de la komunumo de la sanktuloj ni nomas ankaŭ la eklezia trezoro. “Ĝi ne estas io kiel sumo de bonaĵoj laŭ la materia maniero, kiuj kolektiĝis en la jarcentoj. Plie ĝi ekzistas en la senfina kaj neleĉerpebla valoro, kiun ĉe Dio havas la pentofaroj kaj meritoj de Kristo, nia Sinjoro, kiu estas oferita, por ke la tuta homaro fariĝu libera kaj atingu la komunon kun la Patro (617). La eklezia trezoro estas Kristo mem, la elaĉetinto, tiom longe, kiom en Li la satisfakcioj kaj meritoj de Lia elaĉet-verko havas daŭron kaj valoron” (Paŭ-lo VIa, Apostola Konstitucio “Indulgentiarum doctrina”, normae 5).
1477 “Krome apartenas al tiu trezoro ankaŭ la vere nemezurebla, neelĉerpebla kaj daŭre no-va valoro, kiun posedas antaŭ Dio la preĝoj kaj bonaj verkoj de la beata Virgulino Maria kaj de ĉiuj sanktuloj. Ili sekvis la spurojn de Kristo, la Sinjoro, kun Lia graco, ili sanktigis sin kai finis la verkon, kiun la Patro taskis al ili. Tiel ili faris sian propran savon kaj tiel ili kontribuis al la savo de siaj gefratoj en la unueco de la mistika korpo” (samloke). (969)
Dio nuligis pekopunojn per la eklezio
1478(981) La indulgenco estas donita per la eklezio, kiu surbaze de la al Ĝi
de Jesuo Kristo donita ligo- kaj malligo-potenco por la koncerna kristano pledas kaj
al tiu aplikas la trezoron de la meritoj de Kristo kaj de la sanktuloj, por ke tiu atingu
la nuligon de la por siaj pekoj meritaj teraj pekopunoj. Tiel la eklezio volas ne nur
helpi al tiu kristano, sed ankaŭ lin instigi al verkoj de la pieco, de la pento kaj de la
amo de la proksimulo
.
1479 Ĉar la mortintaj kredantoj, kiuj trovigas sur la vojo de la puriĝo, estas ankaŭ membroj de tiu komunumo de la sanktuloj, ni povas al ili helpi inter alie per tio, ke ni atingas indulencojn por ili. Tiel estas nuligataj al la mortintoj en la purgatorio tempaj punoj por iliaj pekoj. (1032)
XI • La ceremonio de la pentosakramento
1480 Kiel ĉiuj sakramentoj la pentofaro estas liturgia faro. La ceremonio konsitas kutime en la sekvai elementoj: saluto kaj bemo de sacerdoto; legaĵo de la Vorto de Dio por heligi la konsciencon kaj elvoki pentofaron; admono al pentofaro; persona konfeso de la pekoj antaŭ la sacerdoto; surmeto kaj akcepto de la pento; absolvo per la sacerdoto; danka laŭdo kun la beno de la sacerdoto.
1481 (1449) La bicanca liturgio konas plurajn absolvo-formulojn laŭ la maniero de preĝpeto, kiuj admire esprimas la misteron de la pardono, inter alie la sekva: “Dio pardonis al Davido per la profeto Natan, kiam tiu estis konfesinta siajn pekojn, kaj Li pardonis al Petro, kiam tiu elkore ploris, kaj al la prostituitino, kiam tiu elverŝis siajn larmojn sur liajn piedojn, kaj ankaŭ al la doganisto kaj al la perdita filo. Tiu sama Dio pardonu per mi pekulo al ili en ĉi tiu kaj en la alia vivo, kaj aperigu ilin antaŭ Sia timiga juĝo, sen kondamni ilin. Li estu laŭdata de eterneco al eterneco. Amen” (Euchologien, absolvo-formuloj)
1482 La pentosakramento povas ankaŭ okazi en komuna ceremonio, en kiu oni sin
komune preparas al la konfeso kaj kune dankas por la ricevita pardono. Ĉi tie la persona
pekokonfeso kaj la individua pardono estas membrigataj en vortan Diservon kun legaĵoj kaj
homilio, komuna sciencesploro, komuna peto pri pardono, komuna preĝado de la Patronia kaj
komuna danko. Tia komuna ceremonio klare esprimas la eklezian karakteron de la pentofaro.
Kiel ajno ĝi estas celebrata, la pentosakramento estas ĉiam laŭnature liturgia kaj pro tio
eklezia kaj publika agado
. (1140)
1483 (1401) Kiam estas danĝera situacio, oni povas sin helpi kun la komuna ceremonio
de la repacigo kun komuna pekokonfeso kaj ĝenerala pardonado. Tia grava danĝera
situacio povas esti, kiam estas rekta morto-danĝero, kaj kiam por la sacerdoto aŭ la sacerdotoj
ne sufiĉas la tempo, aŭskulti la pekokonfesojn de la unuopaj konfesantoj. Ĝi povas ankaŭ esti,
kiam rilate la nombro de la konfesanto ne ĉeestas suficaj pekopatroj por aŭskulti la konfesojn
ene de laŭorda tempo, kaj se la konfesantoj sen persona kulpo malhavus la sakramentan
gracon kaj la sanktan komunion. En tiu kazo devas la kredantoj havi la intencon, por ke la
absolvo estu valida, baldaŭ unuope konfesi la gravajn pekojn
. La decido, ĉu la necesaj
antaŭkondiĉoj por ĝenerala absolvo ĉeestas, apartenas al la dioceza episkopo
. Granda
ĉeesto de kredantoj okaze de grandaj festoj aŭ pilgrimoj ne validas kiel sufiĉe danĝera
situacio
.
1484 “La kompleta pekokonfeso kaj la absolvo de la unuopulo estas nun kiel ĉiam la sola
normala vojo de la repaciĝo de la kredantoj kun Dio kaj kun la eklezio, kiam tia pekokonfeso
estas psike aŭ morale neebla” (Ordo poenitentiae 31). Por tio ekzistas profundaj kaŭzoj.
Kristo agas en ĉiu sakramento. Li sin turnas persone al ĉiu pekulo: (878) “Filo, viaj pekoj
estas pardonitaj!” (Mar 2,5), Li estas la kuracisto, kiu sin turnas al ĉiu unuopulo, kiu Lin
bezonas
, por lin savi. Li rektigas ĉiujn malsanulojn kaj remembrigas ilin denove en la
gefratan komunumon. Do la persona konfeso estas la karakteriza formo de la repacigo kun
Dio kaj la eklezio.
Mallonge
1485 Je la paska vespero Jesuo, la Sinjoro, sin montris al siaj apostoloj kaj diris al ili: “Ricevu la Sanktan Spiriton: Kies pekojn vi pardonos, al tiu ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj” (Joh 20,22-23).
1486 La pardono de la pekoj faritaj post la bapto estas konceditaj per aparta sakramento; tio nomiĝas sakramento de la inversigo, de la pekokonfesado, de la pento aŭ de la repacigo.
1487 Kiu pekas, lezas la honoron kaj la amon de Dio, sian propran dignon kiel homo, kiu estas vokata, esti infanon de Dio, kaj tiu lezas la spiritan bonfarton de la eklezio, kies viva konstrubriko ĉiu kristano devas esti.
1488 Sub la lumo de la kredo estas nenio pli malbona ol la peko; nenio havas tiom malbonajn sekvojn por la pekulo mem, por la eklezio kaj por la tuta mondo.
1489 La returniĝo al la komunumo kun Dio, kiu perdiĝis per la peko, eliras el la graco de Dio, kiu estas zorgoplena pri la savo de la homo. Oni devas elpeti tiun valoran donacon por si mem kaj por la aliaj.
1490 La returniĝo al Dio, kiu estas nomata konvertiĝo kaj pento, estas la doloro kaj la abomeno rilate la faritaj pekoj kaj en la firma intenso, venonte ne plu peki. La konvertiĝo do etendiĝas al la pasinteco kaj al al futuro; ĝi estas nutrata de la espero al la Dia mizerikordo.
1491 La sakramento de la pentofaro ekzistas en la tuteco de la tri aktoj de la konfesanto kaj en la absolvo per la sacerdoto. La agoj de la konfesanto estas: la pento, la konfesado aŭ malkovro de la pekoj antaŭ la sacerdoto kaj la intenco fari satisfaktion kaj verkojn de la kontentigo.
1492 La pento, ankaŭ nomata humiligo, devas esti portata de motivoj, kiuj venas el la kredo. Se la pento estas portata de la amo al Dio, ĝi estas nomata “perfekta”; se ĝi havas aliajn motivojn, oni nomas ĝin “neperfekta”.
1493 Kiu volas esti repacigita kun Dio kaj kun la eklezio, devas konfesi al la sacerdoto ĉiujn gavajn pekojn, kiuj li aŭ ŝi ankoraŭ ne konfesis kaj kiujn Li aŭ ŝi memoras post preciza konscienc-esploro. Kvankam ne necesas konfesi la venialajn pekojn, tio estas urĝe rekomendita de la eklezio.
1494 La konfesopatro surmetas al la konfesanto fari “rekompencon” aŭ “penton” pri certaj agoj, por plibonigi la damaĝon faritan per la peko kaj rekutimiĝi al la agomanieroj de disĉiplo de Kristo.
1495 Nur tiuj sacerdotoj, kiuj ricevis de la eklezia aŭtoritato la absolvo-plenpovon, povas en la nomo de Kristo pardoni pekojn.
1496 La spiritaj efikoj de la pentosakramento estas;
– la repacigo kun Dio, per kiu la pekuloj rericevas la gracon;
– la repacigo kun la eklezio;
– la nuligo de la eterna puno, en kiun oni falis per al mortopekoj:
– la almenaŭ parta nuligo de la tempaj pekopunoj, kiuj sekvas el la peko:
– la paco kaj la trankvilo de la konscienco kaj la sprita konsolo;
– la kresko de la spiritaj fortoj por la kristana balo.
1497 La indivdua plena pekokonfeso de la gravaj pekoj kaj sekvanta absolvo estas la unika orda reimedo por la repaĉiĝo kun Dio kaj la eklezio.
1498 Per la indulgencoj la kredantoj povas atingi por si mem kaj por ĉiuj animoj en la stato de la purgatorio la nuligon de la tempaj punoj, kiuj estas sekvoj de la pekoj.
ARTIKOLO 5 • LA UNKTO DE LA MALSANULOJ
1499 “Per la sankta malsan-unktado kaj per la preĝo de la sacerdoto la tuta eklezio rekomendas la malsanulon al la mizera kaj glora Sinjoro, ke Li ilin rektigu kaj savu, eĉ admonu, unuiĝi tute libere kun la mizero kaj morto de Jesuo kaj tiel kontribuu al la bonfarto de la Dia popolo.” (“Lumen gentium” 11)
I • Ĝiaj bazoj en la savo-ekonomio
La malsano en la vivo de la homo
1500 (1006) Malsano kaj doloroj apartenas ekde ĉiam al la plej gravaj elprovoj en la vivo de la homo. En la malsano spertas la homo sian senpovon, siajn limojn kaj sian finiecon. Ĉiu malsano povas nin supozigi la morton.
1501 Malsano povas gvidi al timo, al retiriĝo en sin mem, kelkfoje eĉ al senespereco kaj ribelo kontraŭ Dion. Sed ĝi povas ankaŭ maturigi la homon, aperigi al li la vidon por tio, kio en sia vivo estas neesenca, tiel ke li sin turnas al la esenca. Tre ofte la malsao gvidas al serĉo pri Dio, al returnado al Li.
La malsanulo antaŭ Dio
1502 La homo de la Malnova Testamento travivas la malsanon vide al Dio. Li pledas antaŭ
Dio pri sia malsano
, kaj de Li, la Sinjoro pri vivo kaj morto, li petega sanon
. La
malsano fariĝas vojo de la konvertiĝo
, kaj kun la pardono fare de Dio komenciĝas la
sanigo
. (164) (376) La popolo Izraelo spertis, ke la malsano sekretoplene kunligiĝas kun la
peko kaj kun la malbono, kaj ke la fido al Dio, laŭ Lia leĝo redonas la vivon: “Ĉar Mi estas la
Eternulo, la saniganto” (Eli 15,26 BIB). La profeto Jesaja antaŭvidas, ke la sufero povas
ankaŭ havi la sencon de satisfakcio por la pekoj de aliaj
. Li anoncas, ke Dio alkondukos
por Ciono tempon, en kiu Li pardonos ĉiun misfaron kaj sanigos ĉiun malsanon
.
Kristo kiel kuracisto
1503 (549) La kompato de Kristo kun la malsanuloj kaj Liaj sanigoj de ĉiuspecaj
malsanoj
estas evidenta signo por tio, ke ”Dio … zorgis pri Sia popolo
” kaj ke la regno
de Dio estas tre proksima. Jesuo havas la potencon ne nur sanigi, sed ankaŭ pardoni
pekojn
. Li venis sanigi la tutan homon ‒ animon kaj korpon. (1421) Li estas la kuracisto,
kion la homoj bezonas
. Lia mizerikordo kun ĉiuj dolorantoj iras ĝis tio, ke Li identigas Sin
kun ili: “Mi malsanis, kaj vi vizitis min” (Mat 25,36). (2288) Lia aparta amo pri la malsanuloj
motivigis la kristanojn, prizorgi tran ĉiuj jarcentoj ĉiujn, kiuj korpe aŭ anime doloras. Ili
spronis al senlacaj instigoj plifaciligi ties sorton.
1504 Jesuo ofte postulas de la malsanuloj, ke ili kredu
. Li utiligas signojn por helpi:
salivon kaj mansurmeton
, pasto el tero kaj lavadojn
. La malsanuloj klopodas Lin
tuŝi
, “ĉar forto iris el Li, kiu sanigis ĉiujn” (“Luk 6,19). En la sakramentoj Kristo daŭrigas
nin “tuŝi”, por nin sanigi. (695, 1116).
1505 (440) Skuita pro tiom da mizero Jesuo akceptas ne nur esti tuŝata de la malsanuloj,
sed Li akceptas iliajn mizerojn “Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn”
(Mat 8,17)
. Sed Li ne sanigas ĉiujn malsanulojn. Liaj sanigoj estis signoj por la veno de la
Dia Regno. Ili anoncis pli profundan sanigon: la venkon super peko kaj morto per Sia pasko.
Sur la kruco Jesuo surprenis la tutan ŝarĝon de la malbono
. Li forprenis “la pekojn de la
mondo” (Joh 1,29), de kio malsano estas unu sekvo. Per Sia doloro kaj Sia morto sur la kruco
Kristo donis al la doloroj novan sencon: Ili povas nun nin egaligi kaj unuigi kun Sia elaĉeta
dolorado. (307)
“Savo de la malsanuloj … !”
1506 Kristo instigas Siajn disĉiplojn sekvi Lin kaj surpreni sian krucon
. En Lia sukcedo
ili trovis novan vidon por la malsanoj kaj por la malsanuloj. Jesu prenas ilin en Sian propran
malriĉan servantan vivon. (859) Li partoprenigas ilin en Sia servo de la mizerikordo kaj de la
savado. “Kaj la dekdu foririnte predikis, ke oni pentu. Ili elpeladis multajn demonojn, kaj
ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.” (Mar 6,12-13)
1507 La resurektinta Sinjoro rippetis la sendadon (“Een mia nomo …la malsanuloj, sur
kiuj ili metos la manojn … saniĝos” Mar 16,17-18) kaj fortigu ilin per signoj, kiujn la eklezio
plenigas, kiam ĝi alvokas Lian nomon
. Tiuj signoj demonstras aparte, ke Kristo estas vere
la “elaĉeta Dio”
. (430)
1508 (798) La Sankta Spirito donacas al unuopaj homoj apartan charismon de savado
,
por mon-tri, kiel efika estas la graco de la resurektinto. Sed ankaŭ plej intensa preĝo ne atinas
l sanigon de ĉiuj malsanoj. Tiel la sankta Paŭlo devis aŭdi de la Sinjoro: “Mia graco sufiĉas
por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco” (2 Kor 12,9). La mizeroj paciencendaj
povas havi jenan sencon: (618) Por la korpo de Kristo, la eklezio, mi“ plenigas … en mia
karno” tion, kio ankoraŭ mankas en la doloroj de Kristo (Kol 1,24).
1509 “Sanigu malsanulojn” (Mat 10,8). Tiun taskon la eklezio ricevis de la Sinjoro kaj ĝi
klopodas plenigi tion flegante la malsanulojn kaj akompanante ilin kun siaj porpetoj. Ĝi
kredas je la viviga ĉeesto de Kristo, la kuracisto de la animo kaj de la korpo. (1405) Tiu
ĉeesto efikas precipe per la sakramentoj kaj precipe per la eŭkaristio, la pano, kiu donas la
eternan vivon
. La sankta Paŭlo aludas, ke la eŭkaristio rilatas ankaŭ kun la korpa sano
.
1510 La apostola eklezio konas propran riton por la malsanuloj. Gi estas atestata de la
sankta Jakobo: “Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu
super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la
malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.” (Jak
5,14-15). La tradicio ekkonis en ĉi tiu rito unu el la sep sakramentoj de la eklezio
. (1117)
Sakramento por la malsanuloj
1511 La eklezio kredas kaj konfesas, ke inter la sep sakramentoj unu precipe destinatas fortigi la pruvitajn per malsano; la malsanul-unktado.
“Ĉi tiu sankta unktado de la malsanuloj estas instalita de Kristo, nia Sinjoro, kiel vera kaj origina
sakramento de la Nova Testamento, kio estas aludita ĉe Marko
, sed rekomendita kaj anoncita por la
kredantoj per Jakobo, la apostolo kaj frato de la Sinjoro” (Koncilio de Trento, instruo pri la
sakramento de la lasta unktado, kanono 1: Denzinger-Schönmetzer 1695)
.
1512 En la liturgia tradicio de la oriento kaj de la okcidento estas farataj ekde la antikvo
atestoj por la unktado de la malsanuloj kun benita oleo. En la daŭro de la jarcentoj la unktado
de la malsanuloj pli kaj pli estis donata nur ankoraŭ al la mortantoj, ke finfine oni nomis ĝin
la “lasta unktado”. Spite al tiu evoluo la eklezio neniam ĉesis preĝi al la Sinjoro, ke la
malsulo resaniĝu, kiam tio estas helpa por lia savo
.
1513 La Apostola Konstitucio “Sacrosanctum unctionem infirmorum” de la 30a de
novembro 1972 destini lige al la Dua Vatikana Koncilio
, ke ekde nun en la roma Rito
valdas la sekva odo:
“La sakramento de la unktado de la malsanuloj estas donata al tiuj, kies sanstato estas danĝe-re agresita, unktante ilin sur la frunto kaj sur la manoj kun orde benita oliva oleo aŭ laŭ la cirkonstancoj kun alia orde benita plantoleo kaj dirante dum la unktado jenajn vortojn: ‘Per ĉi tiu sankta unktado helpu vin la Sinjoro en Sia riĉa mizerikordo, LI asistu vin kun la forto de la Sankta Spirito: La Sinjoro, kiu vin liberigas de la pekoj, savu vin, en Sia graco li rektstarigu vin’ “
II • Kiu ricevas kaj kiu donas la malsanul-unktadon
En kazo de grava malsaniĝo …
1514 La unktado de malsanuloj “estas ne nur la sakramento de tiuj, kiuj troviĝas en
ekstrema vivodanĝero. Pro tio la ĝusta momento por ĝia ricevo certe estas jam, kiam la
kredanto komenciĝas esti en vivodanĝero pro malsano aŭ aĝomalforteco” (Sacrosanctum
concilium 73)
1515 Kiam malsanulo, kiu ricevis la unktadon, resaniĝas, tiu povas, kiam li denove forte malsaniĝas, ricevi tiun sakramenton denove. En la daŭro de la sama malsano tiu sakramento rajtas esti ripetata, kiam la sanstato malboniĝas. Estas ĝuste ricevi la malsano-unktadon, kiam oni staras antaŭ grava operacio. La samo validas por grand-aĝuloj, kies fortoj komenciĝas ĉesi.
“… li voku la sacerdotojn de la eklezio al si”
1516 Nur sacerdotoj (episkopoj kaj presbiteroj) estas la donantoj de la malsanul-unktado
. La animzorgantoj havas la devon, informi la kredantojn pri la saniga efiko de ĉi
tiu sakramento. La kredantoj kuraĝigu la malsanulojn voki la sacerdoton, por ricevi tiun
sakramenton. La malsanuloj preparu sin, tiun sakramenton akcepti en bona interna sinteno. La
sacerdotoj kaj la tuta paroĥo helpu ilin en tio kaj akompanu ilin precipe per la preĝado kaj
kun fraterna atento.
II • Kiel la malsanul-unktado estas celebrata?
1517 (1140) Kiel ĉiuj sakramentoj ankaŭ la unktado de malsanuloj estas liturgia kaj
komuna celebrado
, ĉu ĝi okazas hejme, en la spitalo aŭ en la eklezio, ĉu por unusola
malsanulo aŭ por tuta grupo de malsanuloj. Estas tre konvena, ke ĝi okazas ene de eŭkaristia
celebrado, kio estas la memoro de la pascha de la Sinjoro. Kiam la cirkonstancoj tion
rekomendas, la malsanul-unktadon antaŭiru pentosakramento kaj la sakramento de la
eŭkaristo povas sekvi. Kiel sakramento de la pascho de Kristo la eŭkaristio ĉiam estu la lasta
sakramento en la surtera pilgrimado, la “viatiko“ por la “paso” en la eternan vivon. (1524)
1518 Vorto kaj sakramento estas nedisigebla tutaĵo. La vort.Diservo, al kiu antaŭiras penitent-agado, malfermans la celebradon. La vortoj de Kristo kaj la atestoj de la apostoloj vivigas la kredon de la malsanulo kaj de la komnumo, kiu de la sinjoro petas la forton de la spirito.
1519 La celebrado de la sakramento ĉefe konsistas el tiuj elementoj. “La presbiteroj de la
eklezio”
surmetas al la malsanulo silente la manojn; en la kredo de la eklezio ii preĝas por
la malsanulo
– tio estas la epiklezo (alvoko de Dio) de ĉi tiu sakramento. Fine ili faras la
unktadon kun la oleo, kion laŭeble la episkopo benis.
Tiuj liturgiaj agoj indikas, kiun gracon la sakramento peras al la malsanulo.
IV • La efikoj de la celebrado de la malsanulo-unktado
1520 (733) Aparta dono de la Sankta Spirito. La unua graco estas fortigo, trankviligo kaj
kuaĝ-igo, donitaj por superi la malfacilaĵoj kun forta malsano aŭ kun aĝo-malfortiĝo. Tiu
graco estas dono de la Sankta Spirito, kiu renovigas la fidon sur Dion kaj fortigas la kredon al
Li kontraŭ la tenton de la malbona malamiko, kontraŭ la tenton de senkuraĝiĝo kaj
mortotimo
. Tiu asisto de la Sinjoro per la forto de Lia Spirito volas gvidi la malsanulon al
sanigo de la animo, sed ankaŭ al la sanigo de la korpo, se tio kuŝas en la volo de Dio
. Kaj
“de li faris pekojn, tio estos partonitaj al li” (Jak 5,15)
.
1521 La unuiĝo kun la doloroj de Kristo. Per la graco de ĉi tiu sakramento ricevas la malsanulo la forton kaj la donon pli pofunde unuiĝi kun la dolorado de la Sinjoro (1535). Li certamaniere konsekritis al tio, fruktiĝi per la samigo kun la sava dolorado de la elaĉetanto. La dolorado, sekvo de la prapeko, ricevas novan senson: ĝi fariĝas partoprenado en la savoverko de Jesuo. (1499)
1522 Eklezia graco. Per tio, ke ili “unuiĝas … tute libere kun la mizeroj kaj kun la morto de Kristo”, la malsanuloj, kiuj ricevas tiun sakramenton, “kontribuas al la bonfarto de la Dia popolo” (“Lumen gentium” 11). Ĉe la celebrado de malsanul-sakramento la eklezio pledas por la komunumo de la sanktuloj por la malsanulo. (953) Sed la malsanulo kontribuas per la graco de la sakramento al la sanktado de la eklezio kaj al la bonfarto de ĉiuj homoj, por kiuj la eklezio doloras kaj sin oferas al Dio la Patro.
1523 Preparo por la lasta vojaĝo. (1020) Kiam la sakramento de la malsanulo-unktado
estas ofertata al tiuj, kiuj doloras pri gravaj malsanoj kaj malfortoj, tiam des pli al tiuj, kiuj
estas foriontaj el ĉi tiu vivo (kiuj “ŝajnas jam trapasontaj la finon de la vivo”: Koncilio de
Trento, instruo pri la sakramento de la lasta unktado. Kanono 3: Denzinger-Schönmetzer
1698). Pro tio ĝi estas nomata ankaŭ “la sakramento de la mortantaj” (samloke). La unktado-sakramento nin samformas definitive al la morto kaj la resurekto de Kristo, kion la bapto ja
jam komencis. (1294) Ĝi kompletigas la sanktajn unktadojn, kiuj pregas la tutan kristanan
vivon: (1294) La unktado de la bapto enverŝis al ni la tutan novan vivon; la unktado de la
konfirmacio fortigis nin por la batalo de ĉi tiu nova vivo. Ĉi tiu lasta unktado sekurigas la
finon de nia vivo kvazaŭ kun forta remparo vide al la lastaj bataloj antaŭ la eniro en la domon
de la Patro
. (1020).
V • La viatiko – la lasta sakramento de la kristanoj
1524 La eklezio ofertas al la mortantoj krom la malsanul-unktadon kaj eŭkaristion kiel
viatikon. En tiu momento de la transirao al la Patro havas la komunio kun la Korpo kaj la
Sango de Kristo apartan signifon kaj gravecon. Ĝi estas semo de la eterna vivo kaj forto por
la resurekto, ĉar la Sinjoro diras: “Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu
havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago” (Joh 6,54). Kiel sakramento de la
morto kaj de la resurekto de Kristo la eŭkaristio estas nun la sakramento de la transiro el la
morto al la vivo, el ĉi tiu vivo al la Patro
.
1525 (1680) Kiel la sakramentoj de la bapto, de la konfirmacio kaj de la eŭkaristio, “la sakramentoj de la inicado”; estas unueco, oni povas diri, ke la pento-sakramento, la sankta unktado kaj la eŭkaristio kiel viatiko je la fino de kristana vivo estas “la sakramentoj, kiuj preparas al la hejmlando”, aŭ “la sakramentoj, kiuj finas la pilgrimon” (2299).
Mallonge
1526 “Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.” (Jak 5,14-15)
1527 La sakramento de la malsanul-unktado donas al la kristano, kiu travivas gravan malsanon aŭ malfacilaĵojn donitajn kun la alt-aĝo, aprtan gracon.
1528 La tempo-momento, je kio oni devas ricevi la sanktan unktadon, plej malfrue estas alveninta, kiam oni estas en mortodanĝero pro malsano aŭ aĝo.malfortaĵo.
1529 Kristano rajtas ricevi la sanktan unktadon, kiam tiu fariĝas forte malsana, kaj ĉiufoje, kiam la malsano malboniĝas.
1530 Nur sacerdotoj (prespiteroj aŭ episkopoj) rajtas doni la malsano.unktadon; ili utiligas por tio oleon, kio estas konsektata de episkopo aŭ urĝokaze de la celebranto mem.
1531 La celebrado de la malsano-unktado okazas esence en la unktado de la fronto kaj de la manoj de la malsanulo (en la roma rito) aŭ de aliaj korpopartoj (en orientekleziaj ritoj). Tiu unktado estas akompanata per la preĝo de la celebranto, kio petas pri la aparta graco de tiu sakramento.
1532 Efikoj de la aparta graco de la sakramento de la malsanul-unktado estas:
– la unuiĝo de la malsanulo kun la doloroj de Kristo por sia propra savo kaj por tio de la tuta eklezio;
– konsolado, paco kaj kuraĝo, por kriste toleri la mizerojn de la malsano aŭ de la aĝo;
– la pardono de la pekoj, se la malsanulo ne atingis ilin per la pento-sakramento;
– la resaniĝo en kazo, kiu estas salubra por la savo de la animo;
– la preparo al la transiro en la eternan vivon.
Tria ĉapitro
LA SAKRAMENTOJ
DE LA SERVO POR LA KOMUNUMO
1533 La bapto, la konfirmacio kaj la eŭkaristio estas la sakramentoj de la kristana inicado. (1212) Ili estas la bazo de la komuna vokiĝo de ĉiuj disĉiploj: La vokiĝo al la sanktigo kaj la tasko alporti al la mondo la evangelion. Ili donas la necesajn gracojn, por vivi laŭnecese en ĉi tiu vivo, sur la pilgrima vojo al la eterna hejmlando, laŭ la Sankta Spirito.
1534 Du pliaj sakramentoj, la ordinacio kaj la matrimonio, estas ordigitaj al la savo de la aliaj. Per la servo por la aliaj ili kontribuas ankaŭ al la propra savo. Ili kontribuas apartan senditecon en la eklezio kaj servas al la konstruo de la popolo de Dio.
1535 En tiuj sakramentoj tiuj, kiuj estas konsekritaj per la bapto kaj la konfirmacio por la
komuna sacerdoteco de ĉiuj kredantoj
, povas ricevi ankoraŭ apartajn konsekrojn (784).
Kiu ricevis la sakramenton de la ordinacio, estas ordinita, en la nomo de Kristo “paŝti la
eklezion per la vorto kaj la graco de Dio” (Lumen gentium 11). Ankaŭ la kristanaj geedzoj
estas “per aparta sakramento fortigitaj kaj kvazaŭ ordigitaj en la devoj kaj dignoj de sia
stato” (Gaudium et spes 48,2).
ARTIKOLO 6 • LA SAKRAMENTO
DE LA ORDINACIO
1536 La ordinacio estas la sakramento, per kiu la senditeco, kiun Kristo kontribuis al Siaj apostoloj, plie estas realigata en la eklezio ĝis la fino de la tempoj (860). Ĝi do estas la sakramento de la apostola servo. Ĝi ampleksas tri ŝtupojn: La epikopaton, la prespiteraton kaj la diakonaton.
(Rilate la investon kaj senditecon de la apostola servo vidu la unuan parton. Ĉi tie ni okupiĝas nu kun la sakramento, en kiu estas pludonata ĉi tiu sakramento.) (874-896)
I • Kial ĉi tiu sakramento estas nomata “ordinacio” [ordo]?
1537 En la roma antikva epoko signifas la vorto ordo civilajn korporciojn, precipe la korporacion de la regantoj. “Ordinacio” signifas la enigon en “ordon”. En la eklezio ekzistas korporacioj, kiuj ekde la tradicio – lige al la Sankta Skribo – depost tre longa tempo greke estas nomata “τάχεις”, latine “ordines”. Tiel parolas la liturgio de “ordo episkoporum” kaj de “ordo diakonorum”. Ankaŭ aliaj grupoj estas nomata kiel “ordo”, ekzemple la katekumenoj, la virgulinoj, la geedzoj kaj la vidvinoj. (922-923, 1631)
1538 La enigo en unu el tiuj korporacioj de la eklezio okazis per rito nomata ordinacio, tio
estas liturgia aŭ religia akto, kiu povas esti ordinacio aŭ beno aŭ sakrameno. Hodiaŭ la vorto
“ordinacio” estas reservata por la sakramenta akto, kio enmembrigitas en la korporacion de la
episkopoj, presbiteroj kaj diakonoj. Ĝi transiras nuran elekton, destinacion, delegadon aŭ
instaladon per la komunumo, ĉar ĝi estas dono de la Sankta Spirito, kiu permesas agadi
“sanktan potencon” [sacra postetas]
(875), kiu nur de Kristo mem per sia eklezio povas
eestis farata. Tiu ordinado estas ankaŭ nomata “konsekracio” [consecratio], ĉar ĝi konsistas
en apartigo kaj instalo por la servo en la eklezio, kion Kristo mem faras. (699) La
manosurmeto per la episkopo kaj la ordina preĝo estas la videbla signo de tiu konsekrado.
II • La sakramento de la ordinacio en la savo-ekonomio
La sacerdoteco de la Malnova Ordo
1539 La elektita popolo de Dio estas farita al “regno de sacerdotoj” kaj al “sankta popolo”
(Eli 19,61 BIB)
. Sed ene de la popolo Izraelo Dio elektis unun de la dekdu triboj, la tribon
Levi, kaj elektis ĝin al liturgia servo
. Dio mem estis la hereda parto de la Levitoj
. La
unuaj sacerdotoj de la Malnova Interligo estis ordinitaj en aparta rito
. Ili estis “investitaj
por la homoj al servo antaŭ Dio por oferi donojn kaj oferojn por la pekoj” (Heb 5,1).
1540 Tiu sacerdoteco, kio estis instalita por anonci la vorton de Dio
kaj fari per oferoj
kaj preĝoj la komunon kun Dio, ne kapablis, efiki la savon (2099). La oferoj devis senĉese
esti ripetataj kaj ne povis enkonduki definitivan sanktigon
. Erst la ofero de Kristo tion
plenumiĝu.
1541 Sed la liturgio de la eklezio vidis en la sacerdoteco de Aron kaj en la servo de la
Levitoj kaj en la instalado de la sepdek “plejaĝuloj”
antaŭsignojn de la ordinit sacerdoteco
de la Jova Interligo. Tiel preĝas la eklezio en la latina rito okaze de la ordinado de episkopoj
en la ordinada prefacio:
“Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo … per la vorto de via graco vi donis al la eklezio sian ordon. Ekde la komenco Vi elektis la sanktan popolon de la veraj infanoj de Abrahamo; vi instalis gvidantojn kaj sacerdotojn kaj vi neniam lasis vian sanktejon sen servantoj” (Pontificale Romanum, ordinado de episkopoj 47)
1542 Okaze de la sacerdota ordinacio preĝs la eklezio:
“Sinjoro, sanka Patro … jam en la Malnova Interligo Vi evoluis oficojn kaj servojn en sanktaj signoj: Vi mendis Moseon kaj Aronon gvidi kaj sanktigi Vian popolon. Por la helpo al ili en la komuna verko Vi vokis virojn de plia servo kaj ofico. Dum la kolono tra la dezerto Vi donis al la sepdek plejaĝuloj de la spirito de Moseo, ke li povis pli facile gvidi Vian popolon kun ilia helpo. Al la filoj de Aron vi donis partoprenon en la alta ofico de ilia patro, por ke la nombro de la presbiteroj de la Malnova Interligo sufiĉis por la oferoj en la sankta tento, kiuj estis nur ombro kaj antaŭbildo de la venonta savo” (Pontificale Romanum, episkopa ordinado 47)
1543 Kaj en la ordina preĝo okaze de la diakona ordinado konfesas la eklezio:
“Ĉiopova Dio … por servi al Via nomo, Vi fondis la triopan servo-oficon kaj provizis ĝin kun sanktaj donoj, kiel Vi jam en la komenco por Vi elektis la filojn de Levi por la servo en la unua sankta tento” (Pontificale Romanum, diakona ordinado, 207).
La unika sacerdoteco de Kristo
1544 Ĉio, kion la sacerdoteco de la Malnova Interligo antaŭsignas, trovas en Jesuo Kristo, la “unika peranto inter Dio kaj la homoj” (1 Tim 2,5) sian kompletigon. Melkicedeko, “sacerdoto de la Plejsupra Dio” (Gen 14,18 BIB) estas vidata de la kristana tradicio kiel “antaŭbildo” de la sacerdoteco de Kristo, de la unika “cefpastro laŭ la maniero de Melkicedek” (Heb 5,10; 6,20) (874). Kristo estas “sankta, senpeka, senmakula (Heb 7,26) kaj “per unu ofero … Li perfektigis la sanktigatojn ĝis eterneco” (Heb 10,14), tio estas per la unika ofero de Sia kruco.
1545 (1367) La elaĉet-ofero de Kristo estas unika kaj unu foje por ĉiam estas farita. Kaj tamen ĝi prezentiĝas en la eŭkaristia ofero de la eklezio. La samo validas de la unika sacerdoteco de Kristo: (662) ĝi prezentiĝas per la oficosacerdoteco, sen ke per tio al la unika sacerdoteco de Kristo okazus domaĝo. “Kaj pro tio sole Kristo estas vera sacerdoto, sed la aliaj estas liaj servistoj” (St-a Tomaso de Akvino, Heb 7,4).
Du manieroj de la partopreno en la unika sacerdoteco de Kristo
1546 Kristo, la ĉefa sacerdoto kaj unika peranto, faris sian eklezion regno de “pastroj al Lia
Dio kaj Patro” (Apo 1,6)
. La tuta komunumo de la kredantoj kiel tia estas sacerdota.
(1268) La kredantoj praktikas sian sacerdotecon kiel baptitoj tiel, ke ĉiu partoprenas laŭ sia
propra vokiteco en la senditeco de Kristo, la sacerdoto, profeto kaj reĝo. Per la sakramentoj
de la bapto kaj de la konfirmacio la kredantoj estas “ordinitaj al sankta sacerdoteco” (“Lumen
gentium” 10).
1547 (1142) La ofica aŭ hierarĥa sacerdoteco de la episkopoj kaj sacerdotoj kaj la komuna sacerdoteco de ĉiuj kredantoj “partoprenas en la sacerdoeco de Kristo, ĉiu en sia propra maniero”, kaj ili estas “ordigitaj en grupoj”, sed tamen diferenciĝas “laŭ sia ĉefa parto” (“Lumen gentium” 10). Kiamaniere? Dum la komuna sacerdoteco de la kredantoj plenumiĝas en la evoluo de la baptograco, en la vivo de la kredo, de la espero kaj de la amo, en la vivo de la Sankta Spirito, la oficosacerdoteco staras en la servo de tiu komuna sacerdoteco. Ĝi rilatas al la evoluo de la baptograco de ĉiuj kristanoj. (1120) Ĝi estas unu de la rimedoj, per kiuj Kristo senĉese konstruas kaj gvidas sian eklezion. Pro tio ĝi estas transdonata per propra sakramento, la sakramento de la ordinado.
En la persono de Kristo, la kapo
1548 (875) Kristo mem ĉeestas en la eklezia servo de la ordinita sacerdoto en la eklezio
same kiel kapo de Sia korpo, kiel paŝtisto de Sia grego, ĉefepiskopo de la elaĉet-ofero kaj
instruisto de la vero (792). La eklezio tion esprimas, kiam ĝi diras, ke la sacerdoto agas
surbaze de la ordinosakramento “en la persono de Kristo la kapo” [en persona Christi
capitis]
.
“Estas la sama serdoto, Kristo Jesuo, kies sankta persono reprezentas sian vokitan serviston. Asimilita per la episkopa ordinacio al la cefepiskopo, li posedas la plenpovon mem agi en la forto kaj loke de la persono de Kristo” [virtue ac persona de Kristo la kapo] (Pio la 12a, encikliko “Mediator Dei”)
“Kristo estas la fonto de ĉiu sacerdoteco, ĉar la sacerdoto de la [Malnova] Interligo estis lia bildo. Sed la sacerdoto de la Nova Interligo agas en la persono de Kristo.” (S-ta Tomaso de Akvino, summa theologica 3, 22, 4.)
1549 Per la ordinita ofico, precipe per tio de la episkopoj kaj sacerdotoj, vidiĝas, ke Kristo
kiel la kapo de la eklezio ĉeestas meze de la komunumo de la kredantoj
. (1142) Laŭ bela
vorto de la sankta Ignatius el Antioĥio la episkopo estas typos tou Patros, “respegulaĵo de la
Patro” (epistola ad Trallianos 3,11)
1550 (896) Tiu ĉeesto de Kristo en la oficulo ne estas tiel komprenenda, ke tiu estus tabua kon-traŭ ĉiuj homaj malfortaĵoj: kontraŭ depoteco, eraroj, eĉ kontraŭ peko. La forto de la Sankta Spirito ne garantias sammezure kontraŭ la faroj de la oficisto. (1128) Dum ĉe la sakramentoj estas donata la garantio, ke eĉ la pekeco de la donanto ne povas malhelpi la frukton de la graco, ekzistas multaj aliaj agadoj, ĉe kiuj la homeco de la oficisto havas siajn spurojn, kiuj ne ĉiam estas signoj de la fido al la evangelio, kaj kiuj pro tio povas domaĝi al la apostola frukteco. (1584)
1551 Tiu sacerdoteco estas servo. “Tiu servo, kiun la Sinjoro fidas al la paŝtistoj de Sia
popolo, estas vera servo” (“Lumen gentium” 24). (876) Ĝi ĉeestas tute por Kristo kaj la
homoj. Ĝi dependas tute de Kristo kaj Sia unika sacerdoteco kaj estas instalita favore al la
homoj kaj al la komunumo de la eklezio. La sakramento de la ordinacio peras “sanktan
potencon”, kiu estas nenia alia ol tiu de Kristo. (1538) La praktikado de tiu plenpovo devas
sin aranĝi rekte laŭ la bildo de Kristo, kiu Sin faris pro amo kiel la lasto kaj kiel la servisto de
ĉiuj
. (608) “La Sinjoro klare diris, ke la engaĝiĝo por Sia grego estas pruvo pri la amo al
Li.” (S-ta Johano Krizostomo, sac. 2,4)
.
“En la nomo de la tuta eklezio”
1552 La oficosacerdoteco havas ne nur la taskon, reprezenti Kriston, la kapon de la eklezio,
en la kunveno de la kredantoj; ĝi agas ankaŭ en la nomo de la tuta eklezio, kiam ĝi rektigas la
preĝon de la eklezio al Dio
, precipe kiam ĝi oferas la eŭkaristian oferon
.
1553 “En la nomo de la tuta eklezio” ne volas diri, ke la sacerdotoj estus la delegitoj de la komunumo. La preĝo kaj la ofero de la eklezio ne povas esti dividitaj de la preĝo kaj ofero de Kristo, ĝia kapto. Ĉiam temas pri la kulto, kiun Kristo oferas en Sia eklezio kaj per ĝi. La tuta eklezio, la korpo de Kristo, preĝas kaj sin oferas “per Li kaj kun Li kaj en Li” en la unueco de la Sankta Spirito al Dio, la Patro. La tuta korpo, kapo kaj membroj, preĝas kaj sin oferas. (795) Pro tio tiuj, kiuj en tiu korpo aparte prizorgas la servooficon, estas nomataj ne nur servoj de Kristo, sed ankaŭ servoj de la eklezio. La oficosacerdotecon porvas reprezenti la eklezion pro tio, ĉar ĝi reprezentas Kriston.
III • La tri ŝtupoj de la sakramento de la ordinacio
1554 (1536) “Tiel la eklezia servo instalita de Dio estas farata en diversataj standoj, kiuj jam ekde malnova tempo nomiĝas episkopopoj, sacerdotoj kaj diakonoj” (“Lumen gentium” 28). La katolika dogmaro, kiu esprimiĝas en la instruofico kaj en la daŭraj agoj de la eklezio, konas du ŝtupojn de la ofica partopreno de la sacerdoteco de Kristo: la episkopecon kaj la sacerdotecon. La diakoneco havas la taskon, helpi ilin kaj servi al ili. Pro tio signifas la esprimo “sacerdos” en la hodiaŭa lingvouzo la episkopojn kaj la sacerdotojn, sed ne la diakonojn. Tamen la katolika kredoinstruo instruas, ke la tri ŝtupoj – la ŝtupoj de la sacerdoteco (episkopato kaj presbiterato) kaj la ŝtupo de la servoofico (diakoneco) – estas transdonataj per sakramenta akto, nomata “ordinacio”, tio signifas: per la sakramento de la ordinacio. (1538)
“Ĉiuj respektu la diakonojn kiel Jesuon Kriston, same la episkopon kiel bildo de la patro, sed la prespiterojn kiel kunsido de la Diaj magistratanoj kaj kiel kunveno de apostoloj. Sen tiuj oni ne povas paroli pri eklezio.” (S-ta Ignatio el Antioĥio, Epistula ad Trallianos 3,1)
La ordinacio de la episkopoj – riĉeco de la ordina sakramento
1555 “Sub tiuj la diversaj servoj, kiuj ekde la unuaj tempoj en la eklezio estas praktikataj, havas laŭ la atesto de la tradicio la ofico de tiuj eminentan lokon, kiuj estas mendataj al la episkopa ofico, per kiuj ekde la komenco daŭra posteulado posedas ĝermojn de apostola semado.” (“Lumen gentium” 20) (861)
1556 “Por plenumi sian altan senditecon, “la apostoloj estis pridonataj de Kristo kun aparta elverŝo de la Sankta Spirito, kiu venis [super ili], kaj ili mem transdonis al siaj helpantoj per la surmeto de la manoj la spiritan donon, kiu venis en la episkopa posteulado ĝis al ni (“Lumen gentium” 21) (862)
1557 La Dua Vatikana Koncilio, “ke per la episkopa ordinacio estis transdonata la riĉeco de la ordina sakramento, kiu ja kaj en la liturgia kutimo de la eklezio kaj kun la voĉo de la sanktaj patroj estas nomata la altsacerdoteco, la plej alta formo [summa] de la sankta servo (“Lumen gentium 21).
1558 (895) “La episkopa ordinacio superas kun la ofico de la sanktigado ankaŭ la oficojn de la instruado kaj gvidado”. Estas videble, ke per la surmetado de la manoj kaj per la vortoj de la ordinado la graco de la Sankta Spirito estas tiel transdonata kaj la sankta preĝado estas tiel esprimata, ke la episkopoj en eminenta kaj videbla maniero transpernas la taskon de Kristo la instruisto, paŝtisto kaj sacerdoto mem kaj agas en Lia persono [in ejus persona agant] (“Lumen gentium” 21) (1121). “Pro tio la episkopoj per la Sankta Spirito, kiu estas donata al ili, fariĝas veraj kaj aŭtentaj instruistoj de la kredo, presbiteroj kaj paŝtistoj. (Christus Dominus 2),
1559 “Membro de la episkopa korporacio oni fariĝas surbaze de la sakramenta ordinacio
kaj de la hierarka komunumo kun kapo kaj membroj de la kolegio” (“Lumen gentium” 22).
(877) Ke la karaktero kaj la naturo de la episkopato estas kolegialaj, montriĝas inter alie en la
malnova kutimo de la eklezio, ke en ordinacio de episkopo pluraj episkopoj kunagas
. Por
Rajta ordinacio de episkopo hodiaŭ estas necesa aparta akto de la episkopo de Romo, ĉar tiu
estas la plej alta bendo de la komunumo de la partoeklezio en la unu eklezio en libereco.
(882)
1560 (833) Kiel anstataŭanto de Kristo ĉiu episkopo posedas la paŝt-oficon super la
partoeklzio konfidita al li; (886) samtempe al li aparetenas la zorgo por ĉiuj partoeklezioj,
kiun li kun ĉiuj siaj fratoj kelege praktikas. “Sed kiam la unuopaj episkopoj estas paŝtistoj en
la vera senco nur por tiu parto de la grego, kiu verasence estas konfidita al ili, ili kiel la rajtaj
posteuloj de la apoatoloj estas tamen kunresepondaj per Dia enoficigo por la misiaj taskoj de
la eklezio” (Pio la 12a, encikliko “Fidei donum”)
.
1561 La ĝisnunaj klarigoj klarigas, kial la liturgio celebrata de la episkopo havas tute
apartan signifon. En ĝi la eklezio esprimiĝas, kiu sub la prezido de tiu, kiu videble Kriston, la
bonan paŝtiston kaj la kapon de sia eklezio reprezentas, kolektiĝas ĉirkaŭ la altaro
. (1369)
La ordinacio de la sacerdotoj – ili estas la kunlaborantoj de la episkopoj
1562 “Christo, “kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon” (Joh 10,36), per Siaj apostoloj faras ties posteulojn, la episkopojn, partoprenantajn en sia ordinacio kaj senditeco, kiuj [siaparte] rajte transdonis la taskojn de sia servo en diversaj ŝtupoj al diversaj posteuloj en la eklezio (“Lumen gentium” 28). “Ilia servo estas transdonita en subigitaj rangoj al la sacerdotoj; kiel membroj de la sacerdota rango ili estu kunlaborantoj de la episkopa rango en la bona plenumado de la senditeco konfidita de Kristo al ili (“Presbyterorum ordinis 2).
1563 “Ĉar la ofico de la sacerdotoj estas ligita al la epskopa rango, ĝi partoprenas en la plenpovo, per kio Kristo mem fondas, sanktigas kaj gvidas sian korpon. Pro tio la sacerdoteco de la oficosacerdotoj antaŭkondiĉas ja la sakramentojn de la kristana inicado, sed tamen estas transdonata per aparta sakramento. (1121) Ĉi tio distingas la sacerdotojn per la unktado de la Sankta Spirito kun aparta stamposigno kaj tiel ilin samformigas al la sacerdoto Kristo, ke ili povas agi en la persono de la kapo Kristo” (Prespyterorum ordinis 2).
1564 “La sacerdotoj, kvankam ili ne havas la plej altan ŝtupon de la sacerdota ordino, sed
dependas en la agado de la plenpovo de la episkopoj, tamen ili estas ligitaj kun la episkopoj
en la sacerdota digno. Surbaze de la sacramento de la ordino ili estas ordinitaj laŭ la bildo de
Kristo, la plej alta kaj eterna sacerdoto
. Ili estas ordinitaj por la anoncado de la evangelio,
por la paŝtado de la kredantoj kaj por la celebrdo de la Diservo kiel veraj sacerdotoj de la
Nova Interligo” (“Lumen gentium” 28). (611)
1565 Surbaze de la ordosakramento la sacerdotoj partoprenas en la tutmonda senditeco, kiun Kristo fidis al la apostoloj. (849) “La spirita dono, kio estas konfidita al la sacerdotoj, ne ilin armas por iu limigita kaj restriktita senditeco, sed por la ĉion ampleksa kaj universala savosenditeco ‘ĝis al la limoj de tero’ (Apg 1,8)” (presbyterorum ordinis 10) kaj faras ilin “ĉiam pretaj anonci ĉie la evangelion” (Optatam totius 20).
1566 (1369) “Sed sian sanktan oficon ili pleje plenumas en la eŭkaristia celebrado aŭ
kunveno, en kiu ili agas en la persono de Kristo kaj proklamas Lian misteron, kaj en kiu ili
ligas la preĝojn de la kredantoj kun la ofero de sia kapo. La unikan oferon de la la Nova
Interligo, tio estas la ofero de Kristo, kiu sin unufoje por ĉiam oferis al la Patro kiel neflekita
oferdono, ili reprezentas kaj direktas en la ofero de la meso ĝis al la alveno de la Sinjoro”.
(“Lumen gentium” 28). El tiu unika ofero ĉerpas sian forton ilia tuta servo
. (611)
1567 (1462) Kiel antaŭzorgantaj kunlaborantoj de la episkopa stato kaj kiel ties helpo kaj ilo vokita por la servo de la Dia popolo la sacerdotoj estas kune kun ilia episkopo unika presbiterio, al kiu ja estas taskitaj diversaj devoj. (2479) En la diversaj lokaj komunumoj de la kredantoj ili kvazaŭ reprezentigas la episkopon, kun kiu ili estas ligataj en kredoplena kaj altanima sinteno. Ili surprenas la zorgojn de sia episkopo kaj ĉiutage laboras en la servo de tiuj zorgoj. (“Lumen gentium” 28). La sacerdotoj rajtas ekzerci sian servon nur depende de sia episkopo kaj kune kun li. La obea promeso, kiun ili donas al la episkopo, kaj la paco-kiso de la episkopo je la fino de la ordina liturgio estas signo, ke la episkopo ilin rigardas kiel siaj kunlaborantoj, kiel siaj filoj, siaj fratoj kaj siaj amikoj, kaj ke ili ŝuldas al li por tio amikecon kaj obeon.
1568 (1537) “La sacerdotoj, kiuj per la ordinacio estas enmembrigigtaj en la sacerdotan staton, estas ligataj en elkora frateco. Precipe en la diocezo, al kies servo ili sub sia episkopo estas asignita, ili estas la presbiteraro. (Presbiterarum ordinem 8). La unueco de la presbiteraro liturgie sin esprimas en la kutimo, ke post la ordinacio post la episkopo ankaŭ la presbiteroj surmetas la manojn sur la novordiniton.
La ordinacio de la diakonoj – “al servo”
1569 “Sur pli malalta ŝtupo de la liturgio staras la diakonoj, al kiuj ‘ne al sacerdoteco, sed
al servo’ la manoj estas surmetitaj” (“Lumen gentium” 29)
. Por la ordinacio de la diakonoj
nur la episkopo surmetas la manojn kaj tiel indikas, ke la diakono estas ligita kun la episkopo
precipe en la taskoj de sia “diakonia”
.
1570 La diakonoj partoprenas en aparta maniero en la senditeco kaj en la graco de
Kristo
. (1121) La sakramento de la ordino surmetas al ili sigelon [characteron]. Tiu ne
povas nuligata kaj egaligas ilin al Kristo, kiu fariĝis “diakono”, tio estas servisto de ĉiuj
.
Tasko de la diakojn estas interalie, helpi al la episkopo kaj sacerdotoj dum la celebrdo de la
Diaj misteroj, precipe de la eŭkaristio, disdoni la sanktan komunion, asisti la matrimonion,
beni la geedzan paron, anonci la evangelion kaj prediki, asisti la entombigon kaj prizorgi la
diversajn karitativajn servojn
.
1571 Ekde la Dua Vatikana Koncilio la latina eklezio renovigis la “diakonaton kiel propra kaj daŭra ŝtupo de la hierarkio” (“Lumen gentium” 29). (1579) La orienta eklezio daŭre ĝin praktikis. Tiu daŭra diakonato, kiu ankaŭ povas transdonata al geedziĝintaj viroj, estas por la eklezio grava riĉigo. Estas bona kaj utila, ke viroj, kiuj en la eklezio, ĉu en la liturgia kaj praktika vivo, ĉu en socialaj kaj karitativaj verkoj, plenumas vere diakonan servon, “estu fortigitaj per la mansurmetoj tradiciitaj de la apostoloj kaj pli ligitaj kun la altaro, por ke ili povu ilian servon helpe de la sakramentaj diakonaj gracoj pli efike povas plenumi” (Ad gentes 16).
IV • La ceremonio de la ordina sakramento
1572 Pro ties graveco por la vivo de la partoeklezio devas partopreni en la ceremonio de la ordinacio de episkopo, de sacerdotoj kaj diakonoj plej multaj kredantoj. Ĝi okazos precipe je dimanĉo en la katedralo okaze de ceremonio kun deca soleneco. La tri ordinacioj, tiu de la episkopo, de sacerdoto kaj de diakono havas la saman sinsekvon. Ili okazas ene de eŭkaristia ceremonio.
1573 (699) La esenca rito de la ordina sakramento estas en ĉiuj tri ŝtupoj tio, ke la
episkopo metas la manojn sur la kapon de la ordinendo kaj petegas en la ordina preĝo la
elverŝon de la Sankta Spirito kaj de la apartaj gracodonoj por la servo, al kiu la kandidato
estas ordinata
. (1585)
1574 Kiel ĉe ĉiuj sakramentoj apudaj ritoj ĉirkauas la ceremonion. Ili estas tre variaj en la
diversaj tradicioj, sed ili havas komune, ke ili esprimas la diversajn aspektojn de la sakramenta
graco. Tiel atestas en la latina rito la komencaj ritoj – la prezentado kaj la elekto de la
ordinando, la alparolo de la episkopo, la demandado de la ordinando, la ĉiusanktula litanio –
ke la elekto de la kandidato okazis laŭ la kutimo de la eklezio. Ili preparas la festan
elektoagon. Post tio pliaj ritoj simbole esprimas kaj finas la faritan misteron. (1294) La
episkopo kaj la sacerdoto ricevas la unktadon kun la krizmo, la signo de la aparta unktado per
la Sankta Spirito, kiu fruktigas ilian servon; al la episkopo estas transdonataj la evangliaro, la
ringo, la mitro kaj la bastono kiel signoj de lia apostola senditeco por la anuncado de la Dia
vorto, por lia fideleco al la eklezio, la fianĉino de Kristo, kaj por lia tasko esti la paŝtisto de la
grego de la Sinjoro (796); al la sacerdoto estas transdonataj la pateno kaj la kaliko por “la
donoj de la sankta popolo”
, kiujn li oferu al Dio; al la diakono, kiu ricevis la senditecon
anonci la evangelion de Kristo, estas transdonata la evangeliaro.
V • Kiu povas administri la sakramenton ?
1575 Kristo elektis la apostolojn kaj Li donis al ili partoprenon en Siaj senditeco kaj
plenpovo. Levita al la dekstro de la Patro, Kristo ne forlasas Sian gregon, sed Li ĝin gardas
ĉiam per la apostoloj, kaj Li ilin gardas per la paŝtistoj, kiuj hodiaŭ daŭrigas Sian agadon
.
Kristo do estas, kiu donas al unuj la apostola oficon, al aliaj la paŝtistan oficon
. Li agas pli
per la apostoloj
.
1576 Ĉar la sakramento de la ordinacio estas la sakramento de la apostola servo, apartenas al la episkopoj kiel posteuloj de la apostoloj la plenpovo, pludoni “la spiritan donon” (Lumen gentium 21), “la apostolan semon” (Lumen gentium 20). La valide benitaj, tio estas la episkopoj starantaj en la apostola sukceso, estas la vallidaj donantoj de la tri ŝtupoj de la ordina sakramento.
VI • Kiu povas ricevi la ordinacian sakramenton ?
1577 “La sanktan ordinacion ricevas valide nur baptita viro [latine: vir]” (CIC, kanono
1024). Jesuo, la Sinjoro, elektis virojn [lateinisch: viri], por elekti la kolegion de la dekdu
apostoloj
(551), kaj la apostoloj faris la samon, kiam ili elektis kunlaborantojn
, kiuj ilin
posteulu
. (861) La episkoparo, kun kio la sacerdotoj esta unuigitaj en la sacerdoteco, (862),
reprezentas la kolegion de la dekdu ĝis la reveno de Kristo. La eklezio scias sin ligita per tiu
elekto. Kiun la Sinjoro mem elektis. Pro tio ne eblas ordini virinojn.
kaj donis al ili partoprenon en sia senditeco kaj plenpovo (551). Levita dekstren de la Patro Li
ne forlasas sian gregon, sed ĝin gardas ĉiam per la apostoloj kaj gvidas ĝin per la paŝtistoj, kiuj
hodiaŭ daŭrigas Lian agadon
. Do estas Kristo, kiu donas al la unuaj la apostolan oficon, al
la aliaj la paŝtistan oficon
. Li agas plue per la episkopoj
. (857)
VI • Kiu povas ricevi la ordinan sakramenton ?
1577 “La sanktan ordinon ricevas valide nur baptita viro [vir]” (CIC, kanono 1024). (551)
Jesuo, la Sinjoro, elektis virojn [viri], por fari la kolegion de la 12 apostoloj
, kaj la
apostoloj faris la samon, kiam ili elektis kunlaborantojn
, kiuj ilin sekvu en sia tasko
.
(861, 862) La episkopa kolegio, kun kiu la sacerdotoj estas unuigitaj en la sacerdoteco,
reprezentas la kolegion de la dekdu ĝis la reveno de Kristo. La eklezio scias sin ligita per tiu
elekto, kiun la sinjoro mem faris. Pro tio ne eblas ordini virinojn
.
1578 Neniu havas rajton ricevi la sakramenton de la ordino. Neniu kondutu sin kvazaŭ li
havus rajton ricevi tiun sakramenton. (2121) Oni devas esti vokita de Dio al tio
. Kiu kredas
sperti antaŭsignojn, ke Dio vokas lin al ordinita servo, devas humile submeti sian deziron al la
aŭto-ritato de la eklezio, kiu havas la rajton kaj la respondecon akcepti, ĉu iu ricevas la
ordinojn aŭ ne. Kiel ĉiu graco ankaŭ ĉi tiu sakramento povas esti ricevata nur kiel nemeritita
donaco. (2121)
1579 Escepte de la konstantaj diakonoj ĉiuj ordinitaj servoportantoj de la latina eklezio
normale estas elektataj el la kredantaj viroj, kiuj celibate vivas kaj havas la volon, reteni la
celibaton “pro la regno de la ĉielo” (Mat 19,12) (1618). Vokitaj sin dediĉi “nedividite” al la
Sinjoro kaj Sia “afero
”, ili sin dediĉas tute al Dio kaj al la homoj. La celibato estas signo de
la nova vivo, al kies servo la servisto de la eklezio estas ordinita (2233); tion surprenita kun
ĝoja koro li anoncas lumige la Regnon de Dio
.
1580 En la orientaj eklezioj validas ekde jarcentoj alia ordo: Dum la episkopoj senescepte
estas elektitaj el la needziĝintoj, edziĝintaj viroj povas esti ordinataj al diakonoj kaj sacerdotoj.
Tiu praktiko jam ekde longe estas konsiderata kiel rajta: tiuj sacerdotoj plenumas en la sino de
siaj komunumoj fruktoplenan servooficon
. Cetere la sacerdota celibato estas en la orientaj
eklezioj forte honorata, kaj multnombraj sacerdotoj ĝin volonte elektis pro la Dia Regno. En la
oriento kiel en la okcidento tiu, kiu ricevis la sakramenton de la ordino, ne plu povas denove
edziĝi.
VII • La efiko de la ordina sakramento
La neelviŝebla sigelo
1581 Per aparta graco de la Sankta Spirito ĉi tiu sakramento asimilas la ricevanton al Kristo, por ke li servu kiel ilo de Kristo al sia eklezio. La ordino rajtigas lin agi kiel anstataŭanto de Kristo la kapo en ties triopa funkcio kiel sacerdoto, profeto kaj reĝo. (1548, 875)
1582 (1121) Same kiel en la bapto kaj en la konfirmacio tiu partopreno en la ofico de Kristo estas donita unufoje por ĉiam. Ankaŭ la ordina sakramento donas neelĉerpeblan spiritan signon kaj ne povas esti ripetata kaj ĝi ne povas donata por limigita tempo.
1583 Valide ordinito povas esti suspendita pro gravaj kaŭzoj de siaj respondecoj kaj oficoj,
kiuj estas donataj kun la ordinacio, aŭ oni povas malpermesi al li ilin utiligi
. Sed li ne plu
povas fariĝi laiko en vera senso
, ĉar la signo ricevita per la ordinacio estas neelĉerprebla. La
vokiĝo kaj la senditeco ricevitaj je la tago de sia ordinacio lin pregas por ĉiam.
1584 Finfine agas Kristo mem per la ordinita servisto kaj Li efikas per li la savon. Ties
neindeco ne povas malhelpi Kriston en sia agado
(1128). La sankta Aŭgusteno tion diras
kun severaj vortoj:
“Fiera servisto apartenas al la diablo. La donaco de Kristo per tio ne estas makulita; kio elfluas el Li retenas sian purecon; (1550) kio Lin trapasas, restas sincera kaj atingas la fruktodonan grundon … La spirita forto de la sakramento similas ja al la lumo: kiu estas lumigata, tiu tion ricevas en sia klareco, kaj kiam ĝi iras tra malpuraĵo, ĝi mem ne fariĝas malpura” (in evangelium Johanis tractatus 5,15)
La graco de la Sankta Spirito
1585 Per la graco de la Sankta Spirito, kiu enestas en ĉi tiu sakramento, la ordinito estas aliĝita al Kristo la saerdoto, instruisto kaj paŝtito, kiel ties servisto li estas investita.
1586 La episkopo ricevas precipe forto-gracon (“la spiriton por la servo de la gvidado”:
Pontifiale Romanum, episkopa ordino 47). Tio kapabligas lin kiel patro kaj paŝtisto forte kaj
prudente gvidi kaj protekti sian eklezion en altroisma amo rilate al ĉiuj kaj precipe al la
malriĉaj, malsanaj kaj mizeron
suferantaj (2448). Tiu graco lin urĝas anonci la evangelion
al ĉiuj, esti modelo por sia grego kaj iri antaŭ Sia grego sur la vojo al la sankteco, kiam li sin
unuigas en la eŭkaristia celebrado kun Kristo, la sacerdoto kaj ofero, kaj ne eksenti hororon
doni sian vivon por siaj ŝafoj..
(1558) “Patro, kiu Vi konas la korojn, donu al via servisto, kiun vi vokis al la episkopa ofico, ke li paŝtu vian sanktan gegon kaj ke li praktiku senriproĉe antaŭ vi sian elstaran sacerdotecon servante al vi ĉiutage. Li senĉese akordigu vian vizaĝon kaj oferu la donojn de via sankta eklezio. Surbaze de la spirito de la elstara sacerdoteco li havu la forton, absolvi la pekojn laŭ via odono. Li disdonu la oficojn laŭ via odono kaj li mal-ligu ĉiun ligon surbaze de la forto, kiun vi donis al la apostoloj. Li plaĉu al vi per sia mildeco kaj per lia pura koro portante al vi agrablan odoron per via infano Jesuo Kristo …” (Sankta Hypolit, traditio apostolica 3).
1587 (1564) La spirita dono, kiu estas donata per la sacerdota ordino, esprimiĝas en la sekva preĝo de la bizanca rito. La episkopo diras dum la mansurmetado:
“Sinjoro, plenigu kun la dono de la Sankta Spirito tiun, kiun Vi volis levi en Via graco al la sacerdota stato, ke li estu digna, senriproĉe stari ĉe via altaro, proklami la evangelion pri via regno, fari la servon de la vorto de la vero, prezenti al vi donojn kaj spiritajn oferojn, renovigi vian popolon per la bano de la renasko, ke li mem je la tago de de sia reveno renkontas nian grandan Dion kaj Savanton Jesuon Kriston. Via ununaskita Filo kaj ricevas de Via senfina boneco la renovigon por fidela administrado de lia ofico (Bizanca Liturgio, Euĥologion).
1588 (1569) Al la diakonoj la sakramenta graco donas la forton, servi “al la popolo en la diakonio de la liturgio, de la vorto kaj de la amo en komuno kun la episkopo kaj ties presbiteraro” (Lumen gentium 29)
1589 Vid-al-vide de la grandeco de la sacerdota graco kaj tasko la sanktaj instruistoj sentas sin urĝe vokataj, paroli kun ilia vivo pri tio, al kies servistoj la sakramento ilin faras. Tiel la sankta Gregoro el Nacianco vokas kiel juna sacerdoto;
Unue oni davas esti pura, nur poste purigi; unue lerni sciencon, nur poste ĝin instrui; unue fariĝi lumo, nur poste lumi; unue iri al Dio, nur poste gvidi al Li; unue sanktigi sin, nur poste sanktigi aliajn, gvidi je la mano kaj doni kompreneblan konsilon.” (Orationes 2,71). “Mi scias, kies servistoj ni estas, sur kiuj ebenaĵoj ni troviĝas kaj kiu estas Tiu, al Kiu ni movas nin. Mi konas la majestecon de Dio kaj la malforteco de la homo, sed ankaŭ ties forton” (Orationes 2,74). Kiu do estas la sacerdoto? Li estas “la defendanto de la vero, li stariĝas sur la flanko de la anĝeloj; laŭdkantas kun la arĥanĝeloj, suprenigas la oferojn al la ĉiela altaro, partoprenas en la sacerdota servo de Kristo, renovigas la kreitaĵon, renovigas [en ĝi] la bildon [de Dio], novkreas ĝin por la ĉiela mondo, kio estas la plej majesta, estas apoteozita kaj ĝi apoteozu (Orationes 2,73). (460)
Kaj la sankta pastro el Ars diras; “La sacerdoto daŭrigas sur la tero la elaĉetverkon … Se oni komprenus ĝuste, kio estas la sacerdoto surtere, oni mortus ‒ ne pro timo, sed pro amo … La sacerdoteco estas la amo de la koro de Jesuo” (Nodet, Jean-Marie Vianney, p.100). (1551)
Mallonge
1590 “La sankta Paŭlo diris al sia disĉiplo Timoteo: “Reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.” (2 Tim 1,6) “Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron”. Al Tito li diris “Mi lasis vin en Kreto pro tio , ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi” (Tit 1,5)
1591 La tuta eklezio estas sacerdota popolo. Danke al la bapto partoprenas ĉiuj kredantoj je la sacerdoteco de Kristo. Tiun partoprenon oni nomas “komuna sacerdoteco de la kredantoj”. Sur ĝia fundo kaj por ĝia servo ekzistas pli partopreno en la senditeco de Kristo; tiu de la servado, kio estas tradiciita per la ordina sakramento kaj kies tasko estas servi meze de la komunumo en la nomo kaj en la persono de Kristo, la kapo.
1592 La ofica sacerdoteco diferencas esence de la komuna sacerdorteco, ĉar ĝi donas sanktan plenpovon por la servo ĉe la kredantoj. La ordinitaj servistoj praktikas sian servon por la Dia popolo per instru-agado [munus docendi], per la Diservo [munus liturgicum] kaj per la pastorala gvidado [munus regendi]
1593 Ekde la komenco la ordinita ofico estis transigita kaj praktikata en la tri ŝtupoj
de la episkopoj, sacerdotoj kaj diakonoj. La oficoj transigitaj per la organa strukturo de
la eklezio estis neanstataŭigeblaj. Sen la episkopo, la presbiteroj kaj la diakonoj oni ne
povas paroli pri eklezio
1594 La episkopo ricevas la abundon de la ordina sakramento, kio lin enmembrigas en la episkopan kolegion kaj lin faras videbla kapo de la al li konfidita partoeklezio. Kiel posteuloj de la apostoloj kaj membroj de la kolegio la episkopoj partoprenas en la apostola respondeco kaj en la senditeco de la tuta eklezio sub la aŭtoritato de la papo, la posteulo de la sankta Petro.
1595 La sacerdotoj estas unuigita en la sacerdota ordinacio kun la episkopoj kaj samtempe ili dependas de la episkopoj en la praktikado de siaj animzorgaj taskoj. Ili estas vokataj esti la prudentaj kunlaborantoj de la episkopoj; ili estas ĉirkaŭ ilia episkopo la presbiteraro, kio estas responsa kun li por la partoeklezio. Ili estas taskitaj de la episkopo kun la zorgo por paroĥo aŭ por aparta eklezia tasko.
1596 La diakonoj estas oficantoj, kiuj estas ordinitaj praktiki taskojn en la servo de la eklezio. Ili ne ricevas ofican sacerdotecon, sed la ordinoj al ili transigas gravajn taskon en la servo de la vorto, en liturgio, animzorgado kaj caritato. Ili prizorgu tiujn taskojn sub la pastorala aŭtoritato de sia episkopo.
1597 La sakramento de la ordino estas donata per la mansurmeto de la episkopo, al kiu sekvas solena ordina preĝo. Tiu preĝo petas de Dio por la ordina kandidato la donojn de la Sankta Spirito, kiuj estas necesaj por ties servo. La ordino pregas neelverŝeblan sakramentan sigelon en la kandidato.
1598 La eklezio donas la ordian sakramentoj nur al baptitaj viroj, de kiuj post konvena ekzameno estas supozebla, ke ili konvenas por la praktikado de koncerna ofico. Al la eklezia aŭtoritato apartenas la respondeco kaj la rajto doni la oficialan permeson por la dono de la ordinacio.
1599 En la latina eklezio la permeso al la ordino de la presbitera ofico normale nur estas donata al kandidatoj, kiuj estas pretaj libere surpreni la celibaton, kaj kiuj publike konfesas sian volon, firme teni ĝin pro amo al la Dia regno kaj por servi al la homoj.
1600 Apartenas al la episkopoj doni la tri ŝtupojn de la ordina sakramento.
ARTIKOLO 7 • LA SAKRAMENTO
DE LA MATRIMONIO
1601 “La matrimonia ligo, per kiu viro kaj virino inter si fondas la komunecon de la tuta vivo, kio celas per sia natura propreco al la bonfarto de la geedzoj kaj al la generado kaj edukado de idoj, inter la baptitoj de Kristo la Sinjoro estas levita al la digno de sakramento.” (CIC, kanono 1055, § 1)
I • La geedziĝo en la plano de Dio
1602 La Sankta Skribo komenciĝas kun la kreo de la viro kaj de la virino laŭ la bildo de
Dio
kaj malfermiĝas kun la vizio de la “edziĝfesto” (Apo 19,9)
. (369, 796) De ilia unua
ĝis ilia lasta paĝo parolas la Skribo de la geedziĝo kaj ties “mistero”, de ilia investo kaj de la
senco, kiun Dio donis al ĝi, de ilia origino kaj ilia celo, de ilia diferenca realigo en la kuro de
la savohistorio, de iliaj malfacilaĵoj, kiuj eliris el la peko, kaj de ilia renoviĝo “en la Sinjoro”
(1 Kor 7,39) en la Nova Interligo de Kristo kaj de la eklezio
.
La geedziĝo en la kreo-ordo
1603 “La amoplena komuno de la vivo kaj de la amo en la geedziĝo estas fondita kaj
protektita de la kreinto kun apartaj paragrafoj … Dio mem estas la fondinto de la geedziĝo”
(Gaudium et spes 48,1).(371) La vokiĝo al la geedziĝo kuŝas jam en la naturo de la viro kaj de
la virino, kiel tiuj eliris el la manoj de la kreinto. (2331) La geedziĝo ne estas pure homa
institucio, kvankam ĝi trapasis multajn variaciojn en la paso de jarcentoj laŭ diversaj kulturoj,
sociaj strukturoj kaj spiritaj sintenoj. Tiuj variacioj ne rajtas foresigi la restantajn kaj
komunajn trajtojn. Kvankam la digno de tiu institucio ne ĉie aperas kun la sama klareco
,
tamen en ĉiuj kulturoj ekzistas certa sento por la grandeco de la geedza unuiĝo, ĉar “la
bonfarto de la persono kaj de la homa kaj kristana socio estas ligitaj tut-interne kun bonfarto
de la gredza kaj familia komunoj” (Gaudium et spes 47,1). (2210)
1604 Dio, kiu kreis la homon pro amo, vokis lin ankaŭ al amo, kiu estas la denaska baza
vokiĝi de ĉiu homo. (355) La homo ja estas kreita laŭ la bildo de Dio
, kiu mem estas
amo
. Ĉar Dio kreis la homon kiel viro kaj virino, ilia reciproka amo fariĝas bildo de la
nerompebla absoluta amo, kun kiu Dio amas la homon. Ti estas en la okuloj de la kreinto
bona, eĉ tre bona
. La geedza amo estas benata de Dio kaj ĝi estas destinata de Dio esti
fruktodona kaj realiĝi en la komuno de la respondeco por la kreitaĵo. “Dio ilin benis, kaj Dio
diris al ili: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi” (Gen, 1, 28 BIB).
1605 (372) La Sankta Skribo diras, ke viro kaj virino estas kreitaj unu por la alia: “Ne estas
bone, ke la homo estu sola” (Gen 2,18 BIB). La virino estas “karno el lia karno”
, spirite
egalranga kaj staranta tute proksima. Ŝi estas donata de Dio kiel helpo
kaj tiel reprezentas
Dion, en Kiu estas nia helpo
. “Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al
sia edzino, kaj ili estos unu karno.” (Gen 2,24 BIB). Ke tio signifas nesolveblan unuon de la
vivo de ambaŭ, montras Jesuo mem, ĉar Li rememoras, kio estis “je la komenco” la plano de
Dio
: (1614) “6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.” (Mat 19,6).
La geedzeco sub la potenco de la peko
1606 Ĉiu homo spertas en sia ĉirkaŭaĵo kaj en si mem la malbonon. Tiu sperto montriĝas ankaŭ en la rilatoj inter viro kaj virino. Ilia unuiĝo estis ĉiutempe minacata per kvereloj, despoteco, malfideleco, ĵaluzo kaj per konfliktoj, kiuj povas atingi malamon kaj rompiĝon. Tiu malordo povas aperi pli aŭ malpli forte, ĝi povas esti venkata pli aŭ malpli laŭ kulturoj, epokoj kaj individuoj, sed ŝajnas esti io kutima.
1607 Kiel al ni diras la kredo, tiu malordo, kiun ni spertas kun doloroj, ne venas el la
naturo de la viro kaj de la virino kaj ankaŭ ne el la naturo de iliaj rilatoj, sed el la peko.
(1849) Kiel rompo kun Dio la prapeko tiras post si kiel unua sekvo la rompon de la origina
komuno inter viro kaj virino. (400) Iliaj interrilatoj estas malheligataj per reciprokaj
riproĉoj
; ilia reciproka de la kreinto aparte donita kor-inklino
degeneras al despoteco kaj
avido
; la bela vokiĝo de viro kaj virino esti fekundaj, multiĝi kaj submeti la teron al si
,
estas ŝarĝita per la doloroj de la naskado kaj per la penoj de la pano-akirado
.
1608 Kaj tamen restas la kreoordo, kvankam forte perturbita. Por sanigi la vundojn batitajn
per la peko, viro kaj virino bezonas la helpon de la graco, (55) kiun Dio en Sia senfina
mizerikordo neniam rifuzis al ili
. Sen tiu helpo neniam povas sukcesi al la viro kaj al la
virino atingi la vivounuecon, al kiu Dio kreis ilin “en la komenco”.
La geedzeco en la lernejo de la leĝo
1609 Dio en Sia mizerikordo ne lasis senhelpa la pekan homon. (410) La punoj, kiujn
sekvigis la pekoj, la naskodolorojn
, la laboroj “en la ŝvito de via vizaĝo” (Gen 3,19 BIB)
estas ankaŭ savo-rimedoj, kiuj limigas la malbonajn sekvojn de la peko. Post la pekofalo
helpas la geedzeco, venki la retiriĝon en sin mem, la egoismon, la serĉadon al la propra
amuzado kaj resti malferma por la alia, helpi al li kaj ĉeesti por li.
1610 La morala konscio por la unueco kaj nesolvebleco de la matrionio evoluis en la lernejo
de la malnovtestamenta leĝo. (1963) La poligamio de la patriarkoj kaj reĝoj ankoraŭ ne estas
strikte refuzita. (2387) Sed la leĝo donita de Moseo celas protekti la virinon kontraŭ la
arbitreco de la viro. Sed tamen la leĝo ankoraŭ montras spurojn de la vira “korodureco”, kiel
Jesuo diras, pro kio Moseo allasis la forpelon de la virino
.
1611 (2380) La profetoj vidis la ligon de Dio kun Izraelo sub la bildo de ekskluziva fidela
geedza amo
(219) kaj tiel gvidis la konsciencon de la elektita popolo al pli profunda
kompreno de la unueco kaj nesolvebleco de la geedzeco
. (2361) La libroj de Rut kaj Tobit
donas kortuŝajn atestojn de la altaj opinioj de la geedzeco, la fidela karesma komunumo inter
la geedzoj. La tradicio vidis en la Alta Kanto ĉiam grandecan esprimon de la homa amo kiel
gandeca rebrilo de la Dia amo, kiu estas “forta kiel la morto” kaj kiun “ankaŭ granda akvo ne
povas estingi” (Kan 8,6-7).
La matrimonio en la Sinjoro
1612 La matrimonio inter Dio kaj Lia popolo Israelo preparis la Novan eternan Interligon.
(521) En tiu Interligo la Filo de Dio ligis sin
en sia homiĝo kaj en la fordono de Sia vivo
kvazaŭ kun la tuta per Li savita homaro kaj per tio li preparis la “matrimonion de la ŝafido”
.
1613 Je la komenco de Sia publika vivo Jesuo faris – pro la peto de Sia patrino – okaze de
matrimonia festo Sian unuan signon
. La eklezio alkalkulas al la partopreno de Jesuo en la
matrimonio de Kana grandan signifon. Ĝi vidas en tio la konfirmon, ke la matrimonio estas io
bona, kaj la anoncon, ke la matrimonio estos ekde nun efika signo de la ĉeesto de Kristo.
1614 En sia predika agado instruas Jesuo nemiskompreneble la originan sencon de la unuiĝo
inter viro kaj virino, kiel la kreanto ĝin volis en la komenco. (2336, 2382): La permeso donita
de Moseo elpeli sian virinon estis komplezemo rilate al la kormalmoleco
, la geedz-eca
unuiĝo estas nesolvebla – Dio mem ĝin solvis. “Kion do Dio kunigis, tion homo de disigu”
(Mat 19,6)
1615 (2364) Tiu energia estado sur la nesolvebleco de la matrimonia ligo elvokis
senkonsilecon kaj aperis kiel neplenumebla postulo. Sed Jesuo ne surŝarĝigis al la geedzoj
neporteblan ŝarĝon
, kiu estus ankoraŭ pli prema ol tiu de Moseo. Per la renovigo de la
komenca kreoordo ĝenata per la peko Li mem donis la forton kaj la gracon vivi la geedzecon
en la nova etoso de la regno de Dio. Se la geedzecoj postsekvas Kriston, malkonfesas sin mem
kaj surprenas sian krucon
, ili “kaptos” la originan sencon de la matrimonio kaj ĝin ankaŭ
povas vivi helpe de Kristo. Tiu graco de kristana matrimonio estas frukto de la kruco de
Kristo, la fonto de ĉiu kristana vivo. (1642)
1616 La apostolo Paŭlo tion kompreneblas, kiam li diras: “Vi viroj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj sin fordonis por ĝi, por … purigi ka sanktigi ĝin” (Efe 5,25-26). Kaj li tuj aldonas: “Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la” (Efe 5,31-32).
1617 La tuta kristana vivo portas la manskribon de la fianĉa amo de Kristo kaj de la eklezio.
(796) Jam la bapto, la eniro en la Dian popolon, estas fianĉa mistero; ĝi estas tieldirite la
“nupobaniĝo”, kio antaŭiras la nupton, tio estas la eŭkaristio. La kristana matrimonio fariĝas
efika signo, sakramento de la ligo inter Kristo kaj la eklezio. Ĉar ĝi signas kaj komunikas ties
gracon, la geedziĝo inter baptitoj estas vera sakramento de la Nova Interligo
.
La virgeco pro la ĉiela regno
1618 Kristo estas la centro de la tuta kristana vivo. La ligo kun Li havas prioritaton antaŭ
ĉiuj aliaj ligoj en familio kaj societo
. (2232) Ekde la komenco de la eklezio ekzistis viroj
kaj virinoj, kiuj rezignis pri la granda bonaĵo de la geedziĝo, por povi sekvi al la ŝafido, kien ĝi
iras
, okupiĝi pri la aferoj de la Sinjoro, klopodi
plaĉi al Li (1579) kaj renkonti
al la
venanta fianĉino. Kristo mem invitis uuuopulojn, sekvi Lin en tiu vivomaniero, kiun Li mem
antaŭvivis.
Estas “kelkaj, kiuj estas naskitaj kiel eŭnukoj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.” (Mat 19,12)
1619 (922-924) La virgeco pro la ĉiela regno estas evoluo de la bapta graco, grandega signo
de la prioritato de la ligo kun Kristo, de la sopira atendado al Sia reveno, signo, kio ankaŭ
memoras, ke la geedzoj apartenas al la mondotempo, kiu pasas
.
1620 Ambaŭ, la sakramento de la matrimonio kaj la virineco por la Dia regno, venas de la
Sinjoro mem. Li donas al ili sencon kaj Li donacas la nepre necesan gracon, ilin tiel vivi kiel
konformas al Lia volo
. (2349) La altestimo de la virgeco pro la Dia regno
kaj la kristana
senco de la matrimonio ne povas esti dividataj reciproke; ili sin kuraĝigas.
“Malaligi la matrimonion, samtempe signifas malaltigi la honoron de la virgeco; laŭdi ĝin signifas
pligrandigi la admiron apartenantan al la virgeco … Kio ja ŝajnas bona nur kompare al malbono, ne
povas vere esti bona, sed tio, kio estas eĉ pli bona ol io nekontestite bona, tio estas la eminente bona”
(S-ta Johano Krizostomo, virg 10,1)
.
II • La solenaĵo de la nupto
1621 En la latina rito la nupto de katolikaj kredantoj normale okazas en la paso de la sankta
meso pro la kunligo de ĉiuj sakramentoj kun la pasĥa-mistero de Kristo
. (1323) En la
Eŭkaristio evoluas la memoro de la Nova Interligo, en kiu Kristo unuiĝas por ĉiam kun la
eklezio, Sia amata fianĉino, por kiu Li sin fordonis
. Pro tio konvenas, ke la gefianĉoj
konfirmu sian ‘jeson’ al la reciproka sindono, (1368) ke ili unuiĝu kun la sindono de Kristo al
Sia eklezio, kiu reprezentiĝas en la eŭkristia ofero, kaj ke ili ricevŭ la eŭkaristion, ke ili formas
nur unu korpon per la unuiĝo kun la sama korpo kaj kun la sama sango de Kristo
.
1622 “Kiel agado de la sakramenta sanktigado la liturgia celebrado de la nupto … devas esti valida, digna kaj fekunda” (Familiaris consortio 67) (1422) Pro tio estas nun la ĝusta tempo, ke la gedzoj sin preparas al la nupto per la ricevo de la pentosakramento.
1623 Laŭ la latina tradicio la geedzoj mem donas al si reciproke la geedzan sakramenton
kiel perantoj de la graco de Kristo, kiam ili eldiras antaŭ la eklezio sian geedzan konsenton. En
la tradicioj de la orientaj eklezioj estas la episkopoj aŭ la sacerdotoj atestantoj de la reciproka
konsento de la geedzoj
, sed ankaŭ ilia beno necesas por la valideco de la sakramento
.
1624 La diversaj liturgioj estas riĉaj pri benaj kaj epiklezaj preĝoj, kiuj petas de Dio gracon
kaj benon por la nova geedza paro, precipe por la fianĉino. (736) En la epiklezo de tiu
sakramento ricevas la geedzoj la Sanktan Spiriton kiel komunumo de la amo inter Kristo kaj la
eklezio
. Li estas la sigelo de la interligo, la daŭre fluega fonto de ilia amo, la forto, en kio
ilia amo renoviĝas.
III • La geedza konsento
1625 la geedza interligo estas realigita de viro kaj virino, kiuj baptiĝis kaj kiuj estas liberaj, geedziĝi, (1734) kaj kiuj libere esprimas sian konsenton. “Esti libera” signifas.
– ne stari sub devo.
– ne esti ĝenata per iu natura aŭ eklezia leĝo.
1626 La eklezio rigardas la konsenton de la geedzoj kiel nepra elemento de la geedza interligo. “La geedzeca interligo” per tia reciproka publikigo “estiĝas” (CIC, kanono 1057, § 1). Se la konsento mankas, geedzeco ne estiĝas. (2201)
1627 La konsento devas esti “personala libera agado, en kiu ambaŭ geedzoj sin reciproke
donas kaj akceptas” (Gaudium et spes 48,1)
“Mi akceptas vin kiel mia edzino”; “Mi
akceptas vin kiel mia edzo” (Ordo celebrandi Matrimonium 62)”. Tiu konsento, kiu ligas la
geedzojn reciproke, estu per tio plenumita, ke “ambaŭ estas unu karno”
.
1628 (1735) La konsento devas esti voloagado de ambaŭ ligoprtneroj, libera de devigo aŭ de
grava timo, kiu de ekstere estus enfluigita
. Neniu homa devigo povas anstataŭi la
konsenton
. Se tiu libereco mankus, la matrimonio ne validus.
1629 Pro tiu kaŭzo (aŭ pro aliaj kaŭzoj, kiuj nuligus la marimonion)
, la eklezio povas
deklari la matrimonion kiel nevalida, post kiam la kaŭzo de la respondeca eklezia juĝo estas
pruvita; tio signifas, ke la eklezio deklaras, ke la matrimonio neniam ekzistis. En tiu kazo
ambaŭ parteneroj estas liberaj geedziĝi. Ili nur devas akcepti la naturajn devojn, kiuj validas el
pli frua devo
.
1630 La sacerdoto aŭ diakono, kiu asistas la nupton, en la nomo de la eklezio akceptas la konsenton de la geedzoj kaj donas la benon de la eklezio. La ĉeesto de la eklezia oficisto kaj de la geedzaj nupto-atestantoj videble esprimas, ke la geedzeco estas eklezia vivoformo.
1631 Pro tio la eklezio postulas normale de siaj kredantoj, ke ili geedziĝas en eklezia
formo
Por tiu decido ekzistas pluraj kaŭzoj:
– (1069) La sakramenta nupto estas liturgia ago. Po tio konvenas, ke ĝi okazu en la publika liturgio de la eklezio.
– (1537) La nupto enkondukas en eklezian stato: Ĝi kreas rajtojn kaj moralajn devojn en la eklezio, inter la gedzoj kaj rilate al la infanojn.
– Ĉar la geedzeco estas vivostato en la eklezio, devas pri la valido de la geedzeco esti certeco – pro tio la ĉeesto de atestantoj estas devige.
– La publika karaktero de la konsento protektas la unufoje donitan jes-vorton kaj helpas resti fidela al ĝi. (3265)
1632 Por ke la “jes” de la geedzoj estu libera responsa ago kaj por ke la geedzeca interligo havu firmajn kaj daŭrajn homajn kaj kristanajn fundamentojn, la preparo al la matrimonio estas gravega.
(2206) La ekzemplo kaj la edukado per la gepatroj kaj la familioj restas la plej bonaj preparoj.
La animzorgantoj kaj la kristana komunumo kiel “familio de Dio” ludas en la transdono de la homaj kaj kristanaj
valoroj de la geedzeco kaj de la familio neanstataŭeblan rolon
, kaj tio validas des pli multe, ĉar en nia tempo
multaj junaj homoj devas travivi la rompiĝon de geedzecoj, ke pro tio la preparado ne plu estas sufiĉa.
“Gejunuloj estu ĝustatempe en taŭga maniero instruitaj pri la digno, la taskoj kaj la plenumado de la geedza amo plej bone en la rondo de la familio mem, por ke ili – alkutimitaj al ĉasta ordo – laŭ sia aĝo post honora gefianĉa tempo povu eniri en la geedzecon.” (2350) (Gaudium et spes 49,3)
Miksgeedzecoj kaj diverseco de la kulto
1633 Miksgeedzecoj [inter katolikoj kaj baptitaj nekatolikoj], kiuj en multaj landoj estas oftaj, bezonas apartan atenton, kaj flanke de la du geedzoj kaj flanke de la animzorgantoj. En kazo de la diverseco de kulto [inter katolikoj kaj nebaptitoj] necesas ankoraŭ pli granda zorgemo.
1634 La fakto, ke la geedzoj apartenas ne al la sama konfesio, ne estas nesuperebla geedziĝobstaklo, se sucesas al ili, kunmeti tion, kion ĉiu ricevis en sia komunumo, kaj lerni reciproke unu de la alia, kiel ĉiu viva sian fidon al Kristo. Sed oni ne subtaksu la problemojn. kiujn miksgeedzeco havas en si. La kaŭzo de iliaj problemoj estas, ke la skismo de la kristanoj ankoraŭ ne estas venkita. Por la geedzoj ekzistas la danĝero, ke ili spertas eĉ en sia familio la tragikon de la malunueco de la kristanoj. (817) Diverseco de la kulto povas ankoraŭ pligrandigi tiun problemon. Diversaj konceptoj pri la kredo kaj eĉ pri la geedzeco, sed ankaŭ difrencaj religiaj mentalecoj povas estigi tensiojn en la matrimonio, precipe rilate la edukado de la infanoj. Pro tio povas estiĝi la danĝero, fariĝi indiferenta.
1635 Laŭ la rajto, kiu validas en la latina eklezio, miksgeedzco por esti valida bezonas la
esprimitan permeson de la eklezia aŭtoritato
. En kazo de diferenco de la kulto necesas por
la valideco strikta dispenso de tiu obstaklo
. Tiu permeso kaj tiu dispenso antaŭkondi-ĉas, ke
la partenero konas la esencajn celojn kaj karakterojn de la matrimonio kaj ilin ne ekskludas,
kaj ke la katolika partero certigas la devoligon – pri kiu ankaŭ la nekatolika partnero estas
informenda, por ke li konas tiun ligon – konservi sian propran kredon kaj sekurigi la bapton
kaj la edukadon de la infanoj en la katolika eklezio
.
1636 Danke al la ekumena dialogo en mulaj regionoj la koncernaj komunumoj povis organizi komunan miksgeedzecan pastoralon. (821) Tiu instigu la parojn vivi sian apartan situacion en la lumo de la kredo. Tiu ankaŭ hepu al ili, superi la tensiojn inter la devoj de la geedzaj partneroj kaj por iliaj ekleziaj komunumoj. Tiu pastoralo antaŭenigu la evoluon de tio, kio estas komuna en la kredo de la partneroj kaj ĝi antaŭenigu la altestimon antaŭ tio, kio dividas ilin.
1637 Okaze de kulta diverseco la katolika partnero havas apartan taskon, “Ĉar la nekreda
viro estas sanktigata per la virino, kaj la nekreda virino estas sanktigata per ŝia kreda viro.” (1
Kor 7,14). Por la kristana geedza partnero kaj por la eklezio estas granda ĝojo, kiam tiu
“sanktigado” gvidas la alian partneron al libervola konvertiĝo al la kristana kredo
. La
sincera geedza amo, la sobra, pacienca vivo de la familiaj virtoj kaj la persista preĝo povas la
nekristanan partneron prepari akcepti la gracon de la konertiĝo.
IV • La efiko de la sakramento de la geedzeco
1638 “El valida geedzeco estiĝas inter geedzaj patneroj ligo, kio laŭ sia naturo estas vivodaŭra kaj ekzkluziva; en kristana geedzeco krome la geedzcoj estas fortigataj per aparta sakramento kaj ili estas kvazaŭ ordinitaj por la devoj kaj la digno de ilia stato”. (CIC, kanono 1134).
La geedzeca ligo
1639 La promeso, per kiu la geedzecaj partneroj sin donacas reciproke kaj sin akceptas
reciproke, estas per Dio mem sigelita
. El ilia interligo estiĝas “institucio firma laŭ la Dia
ordo, kaj tio ankaŭ rilate la socio” (Gaudium et spes 48,1). La interligo inter la geedzoj estas
enmembrigita en la interligo de Dio kun la homoj: “Vera geedza amo estas surprenita en la Dia
amo” (Gaudium et spes 48,2).
1640 La bendo de la geedzeco do estas ligata de Dio mem, ke la geedzeco estiĝinta kaj plenumita inter baptitaj neniam povas esti disigata. Tiu bendo estiĝinta el la libera homa ago de la geedzoj kaj el la plenumado de la geedzeco, estas ekde nun nerevokebla fakto kaj faras interligon garantiitan per la Dia fido. (2365) Ne estas en la potenco de la eklezio paroli kontraŭ la decido de la Dia sapiencia.
La graco de la sakramento de la geedzeco
1641 “La kristanaj geedzoj … havas tiel en ilia vivostando kaj en ilia ordo sian propran
taskon en la popolo de Dio” (Lumen gentium 11). La propra graco de la gedzeca sakramento
estas destinita kompletigi la amon de la geedzoj kaj fortigi ilian nesolveblan unuecon. Surbaze
de la graco la geedzoj sin stimulas “reciproke en la geedzeca vivo kaj en la akceptado kaj
edukado de la posteuloj al sanktigo” (Lumen gentium 11)
.
1642 (1615) Kristo estas la fonto de tiu graco. Kiel “Dio iam renkontis al sia popolo per la
ligo de la amo kaj de la fido, tiel renkontiĝas nun la Elaĉetanto de la homoj kaj la Fianĉo de la
eklezio per la sakramento de la geedzeco al la kristanaj geedzoj. (Gaudium et spes 48,2). (796)
Li restas ĉe ili kaj donas al ili la forton surpreni la Krucon kaj tiel ĝin sekvi, ekstariĝi post
kiam ili falis, pardoni reciproke, porti la ŝarĝon de la aliulo
, sin reciproke subordigi “en la
komuna respektego antaŭ Kristo” (Efe 5,21) kaj en tenera frukta supernatura amo sin ami
reciproke. En la ĝojoj de ilia amo kaj en ilia familia vivo Li donas al ili jam ĉi tie antaŭguston
de la nupto de la ŝafido.
“Kiel mi povas rakonti la feliĉon de tiu geedzeco, kiu estas unuigita de la eklezio, fortigita de la ofero
kaj sigelita de la beno, proklamita de la anĝeloj kaj agnoskita de la Patro? … kia duopa jungitaro: du
kredantoj kun unu espero, kun unu deziro, kun unu vivoformo, en unu servo; infanoj de unu Patro,
servantoj de unu sinjoro! Neniu disdivido en la spirito, neniu en la viando, sed vere du en unu viando.
Kiel la viando estas unu, tie ankaŭ la spirito estas unu” (Tertulliano, ad uxorem 2,9)
.
V • La valoroj kaj la postuloj de la geedzeca amo
1643 (2361) “La gedzeca amo havas en si ion totalan, kio ampleksas ĉiujn dimensiojn de la
persono: Ĝi koncernas korpon kaj instinkton, la forton de la antaŭsento kaj de la mult-emocieco, la deziron de animo kaj volo; ĝi estas ordigita al profundege persona unueco, kiu
trans la korpa unuiĝo gvidas al la unuiĝo de koro kaj animo; ĝi postulas nesolveblecon kaj
fidelecon en la definitiva reciproka sindono kaj estas malferma por la fekundeco. Kun unu
vorto, temas pri la normalaj signoj de ĉiu natura geedzeca amo, tamen kun nova signifo-enhavo, kiu ne nur puriĝas kaj fortiĝas, sed tiom alten leviĝas, ke ili fariĝas esprimo de specifaj
kristanaj valoroj (Tertulliano, ad uxorem 2,8,6-7)
.
La unueco kaj la nesolvebleco de la matrimonio
1644 La amo de la geedzoj postulas nature la unuecon kaj la nesolveblecon de ilia personala
komunumo, kiu ampleksas ilian tutan vivon: “Ili janm estas ne du, sed unu” (Mat 19,6)
. Ili
estas “vokitaj daŭre kreski en ilia unueco per la fido, kun kiu ili ĉiutage straras ĉe ilia geedzeca
promeso de la tuta sindono” (Familiaris consortio 19). Tiu homa komunumo estas fortigita,
purigita kaj kompltigita per la komunumo donita en la sakramento de la matrimonio de Jesuo
Kristo. Ili profundiĝas per la komuna kredovivo kaj per la kune ricevata eŭkaristio.
1645 “Se vere per la reciproka kaj senkondiĉa amo la sama persona digno kaj de la virino kaj
de la viro estas agnoskitaj, (369) ankaŭ la de la Sinjoro konfirmita unueco de la matrimono
klar-iĝas” (Gaudium et spes 49,2). La poligamio kontraŭdiras al tiu sama digno de la geedzoj
kaj de la geedza amo, kiu estas unika kaj ekskluziva
.
La fido en la geedzeca amo (2364-2365)
1646 La geedza amo postulas nature de la geedzoj nelezeblan fidon. Tio estas sekvo de la reciproka sindono, en kiu la du geedzoj sin donas reciproke. Amo volas esti definitiva. Ĝi ne povas nur validi “ĝis iam”. “Tiu intima unuiĝo kiel reciproka sindonado de du personoj kaj ankaŭ la bonfarto de la infanoj postulas la nepran fidon de la geedzoj kaj postulas ilian nesolveblan unuecon”(Gaudium et spes 48,1).
1647 La plej profunda kaŭzo kuŝas en la fido de Dio al sia ligo kaj en la fido de Kristo al sia eklezio. Per la sakramento de la gedzeco la geedzoj kapabliĝas vivi kaj atesti la fidon. Per la sakramento la nesolvebleco de la geedzeco ricevas novan, pli profundan sencon.
1648 Sin ligi daŭre de la tuta vivo al unu homo povas aperi malfacila, eĉ neebla. Des pli gave
estas anonci la bonan mesaĝon, ke Dio nin amas kun definitia nervokebla amo, ke la geedzoj
partoprenas en tiu amo, ke tiu amo ilin portas kaj apogas, kaj ke ili povas esti atestantoj de la
fidela amo de Dio per ilia fideleco. La geedzoj, kiuj donas tiun ateston kun Dia helpo en ofte
malfacilaj cirkonstancoj, meritas tiun dankon kaj la helpon de la eklezia komunumo
.
1649 Tamen ekzistas situacioj, en kiuj la geedzeca kunvivo pro tre diversaj kaŭzoj praktike
neeblas. En tiaj kazoj permesas la eklezio, (2383) ke la geedzoj sin korpe disas kaj ne plu pli
longe kune loĝas. Sed la matrimonio de la disaj geedzoj restas staranta antaŭ Dio; ili ne estas
libere nupti denove en nova matrimonio. En tiu malfacila situacio estus, se tio eblus, repaciĝo
la plej bona solvo. La kristana komunumo helpu al tiuj homoj en ilia vivo en fideleco kristane
ordigi ilian geedzecan interligon, kiu tamen restas nesolvebla
.
1650 En multaj landoj estas hodiaŭ multaj katolikoj, kiuj malligas sian matrimonion laŭ la civilaj leĝoj kaj kiuj nove nuptas en civila matrimonio. (2384) La eklezio sin sentas devigata al la voto de Jesuo Kristo:”Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.“ (Mar 10,11-12) La eklezio pro tio firmtenas, ke ĝi, se la matrimonio estis valida, ne povas akcepti kiel valida novan interligen. Se divorcitaj estas civile denove gedziĝintaj, ili troviĝas en situacio, kiu al la leĝo de Dio objektive kontraŭas. Pro tio ili ne povas ricevi la komunion tiom longe, kiom la situacio daŭras. Pro la sama kaŭzo ili ne povas plenumi certajn ekleziajn taskojn. La repaciĝo per la sakramento de la pentofaro povas nur esti donata al tiaj, kiuj pentas, ke ili lezis la signon de la interligo kaj la fidon al Kristo, kaj kiuj sin devigas vivi en plena abstinenco.
1651 Al la kristanoj, kiuj vivas en tiu situacio kaj ofte volas gardi la kredon kaj eduki siajn infanojn, la sacerdotoj kaj la tuta komunumo donu helpeman atenton, por ke ili sin ne rigardas kiel disaj de la eklezio, al ties vivo ili kiel baptitoj povas kaj devas partopreni.
“Oni admonu ilin aŭskulti la vorton de Dio, partopreni en la sankta mes-ofero, regule preĝi, subteni la komunumon per siaj verkoj de la amo al la proksimulo kaj per siaj entreprenoj por la subteno de la justeco, eduki la infanojn en la kristana kredo kaj prizorgi la spiriton kaj la verkojn de la pento, por tiel ĉiutage voki sur sin la gracon de Dio.” (Familiaris consortio 84)
La preteco al fekundeco (2366-2379)
1652 “Per ilia natura originaleco la matrimonio kiel institucio kaj la geedzeca amo estas ordigitaj al la generado kaj edukado de posteularo, kaj ili trovas en tio sian kronadon. (372) (Gaudium et spes 48,1)
“Infanoj estas certe la plej eminenta dono por la geedzeco kaj tre multe kontribuas al la geedzeco kaj al la bonfarto de la gepatroj mem. La sama Dio, kiu diris: ‘Ne estas bone, ke la homo estu sola’ (Gen 1,28 BIB) kaj kiu la homon ‘en la komenco faris viran kaj virinan’ (Mat 19,4), tiu Dio volis al al la homo doni apartan partoprenon en Sia krea agado. Li benis pro tio la viron kaj la virinon kaj diri: ‘Kresku kaj multiĝu’ (Gen 1,28 BIB). Sen meti la aliajn geedzecajn celojn sur lokon malanaŭan, pro tio la vera formado de la geedzeca amo kaj la tuta el tio estiĝanta naturo de la familia vivo celas al tio, ke la geedzoj el si mem decidas al la kunagado kun la amo de la Kreinto kaj Elaĉetinto, kiu per ili sian propran familion ĉiam pli grandigas kaj riĉigas. (Gaudium et spes 50,1)
1653 La fekundeco de la gedza amo ankaŭ en la fruktoj de la morala, spirita kaj supernaura
vivo, kion la geedzoj plue transdonas per la edukado al la infanoj. La gepatroj estas la unuaj kaj
plej gravaj edukantoj de iliaj infanoj
. (2221) Tiusence la plej fundamenta tasko de la
geedzeco kaj familio estas en la servo de la vivo
.
VI • La doma eklezio
1655 Kristo volis enmondiĝi kaj kreski en la sino de la sankta familio de Josefo kaj de Maria.
La eklezio estas nenio alia ol la “familio de Dio”. (759) Ekde la komenco la kerno de la eklezio
estis formita de tiuj, kiuj “kun sia tuta domo” fariĝis kredaj
.Kiam ili konvertiĝis, ili ankaŭ
deziris, ke “ilia tuta domo atingu la savon”
. Tiuj kredaj fariĝintaj familioj estis insuloj de
kristana vivo en nekreda mondo.
1656 Hodiaŭ en mondo fordistanca aŭ eĉ malamika al la kredo, la kristanaj familioj kiel kulminoj de viva kaj brila kredo estas eminente gravaj. Pro tio la Dua Vatikana Koncilio nomas la famlion laŭ malnova esprimo “ecclesia domestica” [doma eklezio] (Lumen gentium 11) (2204). En la sino de la familio “la gepatroj estu per la vorto kaj la ekzemplo por siaj infanoj la unuaj kredoanoncantoj kaj ili kuraĝigu la vokiĝon propran al ĉiu unuopulo, sed la spiritan vokiĝon kun aparta ekzakteco. (Lumen gentium 11)
1657 (1268) Ĉi tie plej belege estas praktikataj la per la bapto akirita sacerdoteco de la familia patro, de la patrino, de la infanoj, de ĉiuj membroj de la familio. “En la ricevo de la sakramento, en la preĝado, en la danko, per la atesto de sankta vivo, per abnegacio kaj per aga vivo” (2214-2231) (Lumen gentium 10). Tiel la familio estas la unua lernejo de la kristana vivo kaj “en iu maniero lernejo de riĉe evoluita humanitato” (Gaudium et spes 52,1), Ĉi tie oni lernas persistemon kaj ĝojon en la laboro, gefratan amon, grandaniman, ja ripetiĝantan pardonadon kaj precipe la servon de Dio en preĝado kaj sindonado d la vivo. (2685)
1658 Ni devas ankaŭ pensi al tiuj homoj, kiuj al la koro de Jesuo staras plej proksimaj. Multaj devas vivi pro la konkretaj cirkonstancoj en vivo-cirkonstancoj, kiujn ili ofte ne volis havi. Ili meritas pro tio la altestimon kaj la zorgo de la eklezio, precipe de la animzorgantoj; kelkaj estas negeedzintaj, kelkfoje en malriĉeco. Kelkaj ne havas pro tio homan familion. Kelkaj majstras sian vivosituacion en la spirito de la feliĉ-anoncoj servantaj modele Dion kaj la proksimulon. (2231) Al ili ĉiuj oni malfermu la pordojn de la familioj, de la “dom-eklezioj” (2233) kaj de la grandaj familio, la eklezio. “Neniu estas sen familio en ĉi tiu mondo. La eklezio estas domo kaj familio precipe por tiuj, kiuj ‘estas laborantaj kaj ŝarĝitaj’ (Mat 11,28)” (Familiaris consortio 85)
Mallonge
1659 La sankta Paŭlo diras: “Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion … Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.” (Efe 5,25. 32)
1660 La ligo de la geedeco, per kiu viro kaj virino kune estigas intiman vivo- kaj
amokomunumon, estas per la Kreinto fondita kaj provizita kun propraj leĝoj. Tiu ligo
estas ordigita laŭnature al la bonfarto de la geedzoj kaj al la generado kaj edukado de
infanoj. La matrimonia ligo inter baptitoj estas levita de Kristo, la Sinjoro, al la digno de
sakramento
.
1661 La sakramento de la matrimonio estas signo por la ligo inter Kristo kaj la eklezio.
Ĝi donas al la geedzoj la gracon, ami sin kun la amo, kun kiu Kristo amas la eklezion. La
graco de la sakramento kompletigas tiel la homan amon de la geedzoj, fortigas ilian
nesolveblan unueon kaj sanktigas ilin sur la vojo al la eterna vivo
.
1662 La matrimonio fondiĝ sur la konsento de la ligo-partneroj, tio signifas, sur la volo, sin doni reciproke definitive, por vivi en nova kaj fekunda geedza ligo.
1663 Ĉar la matrimonio starigas en publikan vivostaton interne de la eklezio, konvenas, ke la matrimonio okazas publike kadre de liturgia ceremonio antaŭ la sacerdoto (aŭ antaŭ la atestanto de eklezio al tio taskita), antaŭ la nupto-atestantoj kaj la komunumo de la kredantoj.
1664 Unueco, nesolvebleco kaj preteco al fekundeco estas esencaj por la matrimonio. La poligamio ne estas harmoniigebla kun la unueco de la matrimonio. Divorco dividas, kion Dio unuigis; la rifuzo esti fekunda, forprenas al la matrimonia vivo sian “plej eminentan donon”, la infanon (Gaudium et spes 50,1)
1665 Divorcintoj, kiu je la vivotempo de la rajta geedzo denove nuptas, puŝiĝas kontraŭ la plano kaj la leĝo de Dio, kiel Kristo ĝin instruis. Ili ja ne estas dividitaj de la eklezio, sed ili ne rajtas ricevi la sanktan komunionon. Ili tamen povas kristane vivi, precipe per tio, ke ili povas eduki siajn infanojn kristane.
1666 La kristana familio esta la unua loko, kie la infanoj ricevas la unuan informon pri la kredo. Pro tio tia famili prave estas nomataj “domo-eklezio” - graco kaj preĝoko-munumo, lernejo de la homa virto kaj de la kristana amo.
Kvara ĉapitro
ALIAJ LITURGIAJ CEREMONIOJ
ARTIKOLO 8 • LA SAKRAMENTALOJ
1667 “Krome la sankta patrino eklezio instalis sakramentalojn. Ili estas sanktaj signoj, per
kiuj en certa imitado de la sakramentoj estas signataj kaj atingataj precipe spiritaj efikoj surbaze
de la porpeto de la eklezio. Per tiuj signoj la homoj estas pretataj supreni la efikojn de la
sakramentoj; samtempe per tiaj signoj la vivo estas sanktigata en siaj diversaj cirkonstancoj”
(Sacrosanctum Concilium 60)
.
La rekoniloj de la sakramentaloj
1668 La eklezio instalis sakramentalojn por sanktigi certaj oficojn de la eklezio, certajn vivocirkonstancojn, multajn cirkonstancojn de la kristana vivo, kaj la utiligadon de cirkonstancoj, kiuj servas al la homo. Laŭ la pastoralaj cirkonstancoj de la episkopoj oni povas ilin ankaŭ adapti al apartaj bezonoj kaj al apartaj kulturo kaj historio de la kristana popolo de la regiono aŭ de la tempo. Ili havas ĉiam preĝon, kio ofte estas akompanata de certa signo, (699, 2157) kiuj memorigas al la bapto, ekzemple de la mansurmeto, de la krucosigno aŭ de la aspergo per benita akvo.
1669 Respondeca por la sakramentaloj estas la sacerdoteco de ĉiuj baptitaj: (784) ĉiu baptito
estas vokata esti “beno”
kaj tiel beni
. (2626) Pro tio laikoj povas prezidi certajn
benojn
. Ju pli iu beno rilatas la eklezian kaj sakramentan vivon, de pli ĝia plenumado estas
rezervata al la ordinita ofico (episkopoj, sacerdotoj, diakonoj)
.
1670 (1128) La sakramentaloj donas la gracon de la Sankta Spirito ne laŭ la maniero de la sakramentoj, sed antaŭpreparas per la preĝado de la eklezio, ricevi la gracon kaj kunagi kun ĝi. (2001) “Kiam la kredantoj estas ĝuste pretaj, estas sanktigita al ili per la Dia graco preskaŭ ĉiu evento de ilia vivo per la Dia graco, kiu elverŝiĝas de la pascha-mistero de la pasiono, de la morto kaj de la resurekto de Kristo, el kio ĉiuj sakramentoj kaj sakramentaloj ricevas sian forton. Ili ankaŭ efikas, ke preskaŭ ne estas ĝusta uzo de la materiaj aĵoj, kiuj ne celiĝas sanktigi la homon kaj laŭdi Dion” (Sacrosanctum Concilium 61)
La mult-variaj formoj de la sakramentaloj
1671 (1078) Al la sakramentaloj apartenas unue la benoj (de personoj, aĵoj, lokoj kaj manĝoj). Ĉiu beno estas laŭdo de Dio kaj preĝo pri Liaj donoj. En Kristo estas la kristanoj “benataj kun ĉiu beno de Lia Spirito” (Efe 1,3). Pro tio la eklezio donanta la benon alvokas la nomon de Jesuo kaj normale krucosignas per la sankta kruco de Kristo.
1672 Ĉertaj benoj havas daŭran signifon, tio estas la efiko, beni personojn al Dio kaj rezervi aĵojn kaj lokojn por la liturgia uzado. Al la benoj destinitaj al personoj – oni ne interŝanĝu ilin kun la sakramentalaj ordinoj – apartenas la beno de klostra abato resperktive de klostra abatino, la konsekrado de virgulinoj kaj la konsekrado de vidvinoj, (923, 925) la rito de la ordena profeso kaj la benoj de personoj, kiu plenumas en la eklezio certajn servojn (lektoroj, akolitoj, kateĥetoj). (903) Ekzemploj de benoj rilatantaj aĵojn estas la beno aŭ konsekro de eklezio aŭ de altaro, la beno de sanktaj oleoj, de sakralaj ujoj kaj vestaĵoj kaj de sonoriloj.
1673 Kiam la eklezio publike kaj aŭtoritate en la nomo de Jesuo Kristo preĝas, ke persono aŭ
aĵo estu protektata kontraŭ la potenco de la malbona malamiko kaj estu elprenata el ties
potenco, (395) oni parolas pri ekzorcismo. Jesuo plenumis tiajn preĝojn
; de Li la eklezio
havas plenpovon kaj komision fari ekzorcismojn. (550)
. En simpla formo la ekzorcismo
estas plenumata ĉe la bapto. (1237) La solenan, tiel nomatan grandan ekzorcismon rajtas fari
nur sacerdoto kaj nur kun permeso de episkopo. Oni devas en tio prudente agi kaj severe atenti
la regulojn starigitajn de la eklezio
. La ekzorcismo servas al tio, elpeli demonjn aŭ liberigi
de la influo de demonoj, kaj tio surbaze de la spirita aŭtoritato, kiun Jesuo konfidis al Sia
eklezio. Io tute alia estas malsanoj precipe psikmanieraj. Terapii tiajn mmalsanojn estas tasko
de la kurac-arto. Sekve estas grave, ke oni sin sekurigas, antaŭ la celebrado de ekzorcismo, ke
vere temas pri la ĉeesto de la malbona spirito, kaj ke ne estas malsano.
La popola pieco
1674 La kateĥezo donu atentigojn ne nur al la sakramentala Liturgio kaj al la sakramentaloj,
sed ankaŭ al la sakramentalaj pioformoj de la kredantoj kaj de la popola pieco. (2688) La
religia senco de la kristana popolo trovis de ĉiam en multaj pioformoj sian esprimon, kiuj
ĉirkaŭas la liturgian vivon de la eklezio – kiel la adorado de la relikvoj, la vizito de sanktuloj, la
pilgrimoj kaj procesioj, la krucaj preĝkunvenoj, la religiaj dancoj, la rosario kaj la medajloj
(2669, 2678).
1675 Tiuj esprimoj daŭrigas la vivon de la eklezio, sed ĝin ne anstataŭas. Ili devas “esti ordigitaj sub la respekto al la liturgiaj tempoj, ke ili kongruu kun la sankta liturgio, kvazaŭ elfluu el ĝi kaj gvidu la popolon al ĝi, ĉar ili ja pleje superas tiujn” ( Denzinger-Schönmetzer 13).
1676 Necesas pastorala disting-kapableco por subteni la popolan piecon de la piaj kunvenoj.
Oni devas helpi, ke ili ĉiam pli evoluu la misteron de Kristo. (426) Ili bezonas la gardon kaj la
juĝon de la episkopo kaj oni atentu la ĝeneralajn normojn de la eklezio
.
“La religieco de la popolo estas esence kolekto de valoraĵoj, kio kun kristana saĝeco donas respondojn al
vivodemandoj. La katolika popolsaĝeco havas kapablon al vivosintezo; tiel ĝi kreive kondukas la Diecan
kaj la homan, Kriston kaj Marian, spiriton kaj vivon, komunumon kaj institucion, personon kaj komunon,
kredon kaj patrujon, racion kaj senton. Tiu saĝeco estas kristana humanismo, kiu el sia fundamento
konfirmas la dignon de ĉiu persono kiel infano de Dio. Ĝi fondas ĝeneralan gefratecon. Ĝi gvidas al bona
renkontiĝo kun la naturo kaj al ĝusta kompreno de la laboro, kaj ĝi disponigas kaŭzojn por ĝojo kaj
humuro ankaŭ en tre malmola vivo. Tiu saĝeco estas por la popolo fundamento por ties kapableco
distingi instinktive, kiam oni servas en la eklezio al la evangelio aŭ kiam oni damaĝas al ĝi.” (Dokumento
de Puela 448)
Mallonge
1677 Sakramentaloj estas sanktaj signoj instalitaj de la eklezio, kiuj preparas homojn al la ricevo de la frukto de la sakramentoj kaj kiuj sanktigas homojn por la diversaj vivo-cirkonstancoj.
1678 Inter la sakramentaloj gravan lokon havas la benoj. Ili estas samtempe laŭdoj de Dio pro Siaj verkoj kaj donoj, kaj ili estas petoj de la eklezio por la homoj, por ke ili povas utiligi la Diajn donojn en la spirito de la evangelio.
1679 La kristana vivo sin nutras ne nur el la liturgio, sed ankaŭ el la multspecaj formoj de la popola pieco, kiuj esta enradikigitaj en la diversaj kulturoj. La eklezio volas heligi la popolan piecon per la lumo de la kredo; kaj ĝi volas subtenadi tiujn formojn, en kiuj troviĝas antaŭsento por la evangelio kaj sensiveco por homa saĝeco, kaj kiuj riĉigas la kristanan vivo.
ARTIKOLO 9 • LA KRISTANA ENTOMBIGO
1680 (1525) Ĉiuj sakramentoj, precipe tiuj de la kristana inicado, havas kiel celo la lastan paskon, kio enirigas la Dian infanon per la morto en la vivon de la ĉiela regno. Tiel plenumiĝas tio, kion la Di-infano konfesis en kredo kaj espero: “Ni atendas la reviviĝon de la mortintoj, kaj la vivon en la estonta mondo” (Kredokonfeso de Niceo-Konstantinopolo).
I • La lasta pasko de kristano
1681 (1010-1014) La kristana senco de la mortado montriĝas en la lumo de la pasko-mistero
de la morto kaj resurekto de Kristo, sur kio kuŝas nia unusola espero. La kristano, kiu en Kristo
Jesuo mortas, mortante “elmigras el la korpo por esti hejme ĉe la Sinjoro”
.
1682 Kun la morto, kio estas la fino de la sakramenta vivo, komenciĝas por la kristano la kompletigo de la renasko, kiun li komencis en la bapto – la definitiva “similigo kun la bildo de la Filo” subaze de la unktado per la Sankta Spirito – kaj kiun li daŭrigis en la partopreno en la festeno de la ĉiela regno, kio estis anticipita en la eŭĥaristio. Tio vialidas ankaŭ tiam, kiam li ankoraŭ bezonas pliaj purigojn, por rajti survestiĝi per la matrimonia vestaĵo.
1683 La eklezio, kiu sakramentale portis kiel patrino en sia sino la kristanon en lia surtera
migrado, (1020) akompanas lin ankaŭ je la fino de lia vojo, por lin “transdoni en la manojn de
la Patro”. La eklezio oferas en Kristo al la Patro la infanon de Lia graco, kaj ĝi enigas
esperplene la semon de la korpo, kiu resurektos en gloro
. (627) Ĉi ofero estas plej komplete
celebrata en la eŭkristia ofero: la antaŭaj kaj postaj benoj estas sakramentaloj.
II • La celebrado de la entombigo
1684 La kristana entombigo estas liturgia solenaĵo de la eklezio. La servo de la eklezio volas unue esprimi la efikan komunon kun la mortinto. Aliflanke la eklezio volas ankaŭ la komunumon kolektitan por la entombigo partoprenigi en la ceremonio kaj proklami al ĝi la eternan vivon.
1685 La diversaj ritoj de la entombigo esprimas laŭ la regionaj cirkonstancoj kaj tradicioj la
paskan karakteron de la kristana mortado ankaŭ rilate la liturgia koloro
.
1686 La Ordo exsequiarum (OEx) de la roma liturgio nomas tri formojn de la entombiga ceremonio, kiuj konformas al la tri lokoj, en kiuj ili okazas – domo, preĝejo kaj tombejo. Ili sekvas ankaŭ al tio, kian gravecon donas al ĝi la familio, la lokaj kutimoj, la kulturo kaj la popola pieco. La sinsekvo estas komuna al ĉiuj liturgiaj tradicioj kaj ĝi ampleksas kvar ĉefajn momentojn:
1687 La salutado de la komunumo. Kreda saluto malfermas la ceremonion. La familianoj
de la mortinto estas salutataj per vorto de “konsolo” [en la senco de la Nova Testamento: la
forto de la Sankta Spirito en la espero]
.Ankaŭ la kunveninta oranta komunumo atendas
“vorton de la eterna vivo”. La morto de membro de la komunumo (aŭ la jara datreveno de la
morto, aŭ la sepa aŭ la trideka tago post la morto) estas kaŭzo rigardi trans la horizonton de tiu
tera mondo. Li konduku la kredantojn al vera ekkono en la kredo al la resurektinta Kristo.
1688 La vort-Diservo. La celebrado de la vort-Diservo bezonas ĉe la entombigoj aparte zorgeman preparon, ĉar en ili eble partoprenas ankaŭ kredantoj, kiuj maloftas en iu liturgiaĵo, kaj ankaŭ nekristanaj amikoj de la mortinto. Precipe la prediko “evitu la liturgian specon de la tombo-retoriko” (ordo exsequiarum 41), sed ĝi heligu la misteron de la kristana mortado en la lumo de la resurektinta Kristo.
1689 La eŭkaristia ofero. (1371) Kiam la solenaĵo okazas en preĝejo, tiam la eŭkaristio
estas la centro de la paska realeco de la kristana morto
. En la eŭkaristio la eklezio montras
sian efikan komunon kun la mortinto: La eklezio oferas al la Patro en la Sankta Spirito la
oferon de la morto kaj resurekto de Kristo, kaj ĝi petas Lin purigi Sian infanon de ties pekoj kaj
pekosekvoj, kaj Li akceptu Sian infanon en la paskan abundon de la ĉiela geedziĝa festeno
.
Per la tiel solenita eŭkaristo la komunumo de la kredantoj, precipe la familio de la mortinto,
lernas vivi en komuneco kun tiu, kiu “forpasis en la Sinjoro” (958). Tio okazas, kiam ili ricevas
la korpon de Kristo, kies vivaj membroj ili estas, kaj kiam ili preĝas por aŭ kun sia mortinto.
1690 La adiaŭo de la mortinto ekzistas en tio, ke la eklezio la mortinton “rekomendas al Dio”. Tiu adiaŭo estas “la lasta saluto de la kristana komunumo al unu el siaj membroj, antaŭ ol ties korpo estas portata al la tombo” (ordo exsequiarum 10) (2300). La bizanca tradicio esprimas tion en adiaŭa kiso al la mortinto:
En tiu lasta saluto “oni kantas, ĉar li forpasis kaj foriris el ĉi tiu vivo, sed ankaŭ ĉar ekzistas komuno kaj reunuiĝo. Per la morto ni ja tute ne esta dividitaj unuj de la aliaj, ĉar ni ĉiuj iras la saman vojon kaj ni retrovos nin en la sama loko. Ni neniam estos dividitaj unu de la alia, ĉar ni vivas por Kristo ka ni esta nun unuigitaj kun Kristo; ni iras ja al Li … ni estos ĉiuj kune en Kristo (s-ta Symeono el Tessaloniko, de ordine sepulturae)
TRIA PARTO
LA VIVO EN KRISTO
Kristano, ekkonu vian dignon
1691 “Kristano, ekkonu vian dignon! Vi partopreniĝis en la Dia naturo, ne reiru al la malnova mizereco kaj ne vivu sub via digno. (790) Memoru pri la kapo kaj la korpo, al kiu vi apartenas kiel membro! Pripensu, ke vi estas forŝirita el la potenco de la tenebro kaj ke vi estas akceptita en la lumo kaj en la regno de Dio” (s-ta Leo la Granda, sermones 21,3)
1692 La kredokonfeso diras, kiel grandaj estas la donaĵoj, kiujn Dio al la homo donacis en
Sia kreoverko kaj eĉ pli en la verko de la elaceto kaj sanktigado. Kion la kredo konfesas, tion la
sakramentoj pludonas. Per la sakramentoj de la renasko la kristanoj fariĝis “infanoj de Dio” (1
Joh 3,1)
kaj “partoprenantoj en Dio naturo” (2 Pet 1,4). La kristanoj, en la kredo konsciaj pri
sia nova digno, vivu nun en “vivmaniero inda je la evangelio de Kristo”
. Ili fariĝas kapablaj
al tio per la graco de Kristo kaj per la donoj de Sia Spirito, kiujn ili ricevas per la sakramentoj
kaj la preĝo.
Vivo el Dio, la Triunuo
1693 Kristo faris ĉiam tio, kio plaĉis al la Patro
. Li vivas en perfeka komuno kun Li.
Ankaŭ Liaj disĉiploj estas vokataj, vivi antaŭ la vizaĝo de la Patro, “kiu vidas en sekreto” (Mat
6,6), por ke ili “estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas pefekta” (Mat 5,48).
1694 La kristanoj estas “mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo”
, ĉar ili
estas per la bapto enmembrigitaj
en Kriston (1267). Tiel ili partoprenas en la vivo de la
Resurektinto
. En la postsekvo al Kristo kaj en unueco kun Li
la kristanoj kapablas sekvi
Dion sur la vojo de la amo “kiel amataj infanoj”
Liaj. Ili klopodas “senti simpation” en siaj
pensado, parolado kaj agado, “ke tio konformas al la vivo en Kristo Jesuo”
kaj ke ili sekvas
al Lia ekzemplo
1695 La kristanoj estiĝas “templo de la Sankta Spirito” (1 Kor 6,19) justiĝintaj “en la nomo
de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio” (1 Kor 6,11), “sanktigitaj en Kristo
Jesuo” kaj “vokitaj por esti sanktuloj”
. La “Spirito de la Filo” instruas ilin “preĝi al la Patro
“. Kaj ĉar Li fariĝis ilia vivo, Li insistas ilin al agado
, por ke ili per aktiva amo kreu “la
fruktojn de la Spirito”
. La Sankta Spirito sanigas la vundojn de la peko kaj “renovigas” niajn
“spiriton kaj animon”
; Li nin iluminas kaj fortigas, por ke ni vivu kiel “infanoj de lumo”
(Efe 5,8) en ĉio per ”boneco kaj justeco kaj vero” (Efe 5,9).
La du vojoj
1696 La vojo de Kristo gvidas “al la vivo” (Mat 7,14), sed adversa vojo kondukas “al la
pereo” (Mat 7,13-14)
. La parabolo de la evangelio pri la du vojoj havas en la eklezia
kateĥezo sian firman lokon. (1970) Ĝi montras, kiel gravaj estas moralaj decidoj por nia savo.
“Estas ja du vojoj, unu de la vivo kaj unu de la morto. Sed ili gvidas vaste for unu de la alia”
(Didaĥeo 1,1).
La kateĥezo de la vivo en Kristo
1697 La kateĥezo klare montru, kia ĝojo troveblas sur la vojo de Kristo, kaj kion ĝi
postulas
. Kateĥezo pri la vivo “kiel nova homo” (Rom 6,4) estu jena:
– Kateĥezo de la Santa Spirito. (737-741) Li estas la interna instruisto de la kristeca vivo, la ama Gasto kaj Amiko, kiu inspiras, kondukas, korektas kaj fortigas la kristanan vivon.
– Kateĥezo de la graco, (1987-1995) ĉar per graco ni estas savataj kaj nur tra graco niaj verkoj povas porti frukton por la eterna vivo.
– Kateĥezo de la feliĉ-anoncoj, (1716-1719) ĉar ili estas la esenco de la vojo de Kristo, la unika pado al la la eterna feliĉo, kiun la koro de la homo deziras.
– Kateĥezo pri peko kaj pardonado. (1846-1848) Se la homo ne konsciiĝas, ke li estas pekulo, li ne povas ekkoni la veron pri si mem. Sed tiu vero estas la antaŭkondiĉo al bona agado. Sen la oferto de la pardonado la homo ne povus toleri tiun veron.
– Kateĥezo de la homaj virtoj, (1803-1811) kiu komprenigas, kiel bela kaj dezirinda estas la kapablo kaj preteco al bona agado.
– Kateĥezo de la kristanaj virtoj (1812-1829) de la kredo, espero kaj amo - kateĥezo, kiu grandanime prenas la mezuron ĉe la sanktuloj.
– Kateĥezo de la duobla ordono de la amo, (2067) kio disvolviĝas en la dekalogo.
– Kateĥezo eklezia, (946-953) ĉar en la “komuno de la sanktuloj” la kristana vivo povas kreski, evoluiĝi kaj komuniĝi.
1698 La unua kaj lasta rilato de ĉi tiu kateĥezo estas ĉiam Jesuo Kristo mem. (426) Li estas “la vojo, la vero kaj la vivo” (Joh 14,6). Kiam ni krede rigardas al Kristo, ni rajtas esperi, ke li plenumas ĉe ni Siajn promesojn. Kaj kiam ni amas Lin, kiel Li amis nin, ni tiel agas, kiel konvenas al nia digno.
“Mi petas vin, pripensu, ke nia Sinjoro Jesuo Kristo estas via kapo kaj ke vi estas unu el Siaj membroj. Li estas por vi, kio signifas la kapo por la membroj. Ĉio, kio estas Lia, estas ankaŭ via: spirito, koro, korpo, animo kj ĉiuj kapabloj. Vi uzu ilin kiel la viajn, por servi al Dio, laŭdi, ami kaj glori Lin. Vi estas por Kristo, kio estas membro por la kapo. Pro tio li deziras urĝe, servigi ĉiujn viajn kapablojn, kvazaŭ ili estus la Siaj, por servi al la Patro kaj glori Lin” (s-ta Johano Eudes, tractatus de admiabili corde Jesu 1,5).
“Car ĉe mi la vivado estas Kristo” (Flp 1,21)
UNUA ALINEO
LA VOKIĜO DE LA HOMO:
LA VIVO EN LA SANKTA SPRITO
1699 La vivo en la Sankta Spirito kompletigas la vokitecon de la homo (unua ĉapitro). Tio konsistas en la amo al Dio kaj en la solidareco kun la homoj (dua ĉapitro). Ĝi estas donacita por nia savo el graco.
UNUA ĈAPITRO
LA DIGNO DE LA HOMO
1700 La digno de la homo radikas en ties kreiteco laŭ la Dia bildo kaj simileco (Artikolo 1);
ĝi kompletiĝas en ties vokiteco al la beateco de Dio (Artikolo 2). (356) Tasko de la homo estas
libere aliri al tiu kompletigo (Artikolo 3). Per sia konscia ago (Artikolo 4) la homo direktiĝas al
la bono promesita de Dio kaj atestita de sia konscienco, aŭ li kontraŭstaras (Artikolo 5). La
homo faras sian propran kontribuon al sia interna kreskado; li faras la tutan vivon de siaj sensoj
kaj de sia spirito al rimedoj de tiu kreskado (Artikolo 6). Helpe de la graco li kreskas en la virto
(Artikolo 7), evitas la pekon kaj, se li tamen pekas, li agas kiel la perdita filo
kaj donas sin al
la mizerikordo de la ĉiela Patro (Artikolo 8). Tiel li atingas la prefektan amon. (1439)
ARTIKOLO 1 • LA HOMO:
LA BILDO DE DIO
1701 (359) “Kristo … en la revelacio de la sekreto de la Patro kaj de Sia amo plene
publikigas al la homo sian propran esencon kaj malfermas al li Sian plej altan vokiteco”
(Gaudium et spes 22,1). En Kristo, la “bildo de la nevidebla Dio” (Kol 1,15)
la homo estas
kreita laŭ la “bildo” de la Kreinto, “simila al Li”. En Kristo, la Elaĉetanto kaj Savanto, la Dia
bildo misformita per la prapeko esta renovigita ĉe la homo en sia origina beleco kaj
plibonigita
per la graco de Dio.
1702 La bildo de Dio prezentiĝas en ĉiu homo. (1878) Ĝi videblas en la komunumuo de la
homoj, kiu similas
al la unueco de la Dia persono.
1703 (363) “La homo estas … sur la tero la unuika kreitaĵo … kion Dio volis pro si mem” (Gaudium et spes 24,3), (2258) “ĉar li posedas (Gaudium et spes 14) (363)“spiritan kaj nemorteblan animon”. La homo ekde sia koncipo estas destinita por la eterna beateco.
1704 La homo partoprenas en la lumo kaj en la forto de la Dia Spirito. Per sia racio li kapablas kompreni la ordon metitan de la Kreinto en la aĵojn. (339) Per sia volo la homo kapablas aliri sian veran savon. (30) Li trovas sian kompletigon en “la serĉado kaj amado de la vero kaj bono”.
1705 Danke al ŝia/lia animo, spirita raci- kaj voloforto la homo estas talentita kun libereco, (1730) kiu estas “eminenta signo de la Dia biildo en la homo” (Gaudium et spes 17).
1706 Per sia racio la homo perceptas la voĉon de Dio, kiu lin instigas, “ami kaj fari la bonon kaj eviti la malbonon” (Gaudium et spes 16). Ĉiu homo estas devigata al obeo rilate al tiu leĝo, kio sonas en la konscienco (1776) kaj kio en la amoj al Dio kaj al la proksimulo estas plenumata. En la morala agado montriĝas la digno de la homo.
1707 (397) La homo “misuzis sian liberecon tuj dekomence de la historio pro konsilo de la malbono” (Gaudium et spes 13,1). Li ne rezistis kaj faris la malbonon. Li ja ĉiam postulas la bonon, sed ŝia/lia naturo estas lezita per la prapeko. Li kliniĝas al la malbono kaj subestas sub la malbono.
“Tiel la homo estas dividita. Pro tio la tuta vivo de la homo, ĉu la vivo de unu, ĉu la kolektiva vivo, estas batalo, eĉ drasta, inter la bono kaj la malbono, inter la lumo kaj la mallumo (Gaudium et spes 13,2).
1708 (617) Kristo per Sia doloro nin liberigis de la satano kaj de la pekoj. Li meritis al ni la novan vivon en la Sankta Spirito. Lia graco resanigas, kion la peko koruptis.
1709 Kiu kredas je Kristo, fariĝas infano de Dio. (1265) Tiu aprobo kvazaŭ kiel infano transformas la homon kaj kaj sekvigas la homon al la modelo de Kristo. Tiu aprobo kapabligas lin agi ĝuste kaj fari la bonon. En unuiĝo kun sia elaĉetanto la disĉiplo atingas la plenecon de la amo, al la sankteco. La morala vivo maturiĝinta en la graco, vastiĝas en la gloro de la ĉielo al la eterna vivo. (1050)
Mallonge
1710 Kristo faras. ke “la homo plene ekkonas sian propran kerno, kaj malfermas al li sian plej altan talenton (Gaudium et spes 22,1)
1711 La homo estas destinita al Dio jam ekde sia koncipo, kaj ordigitas al la eterna beateco, ĉar li estas talentita kun spirita animo, kun racio kaj volo. Li celas sian kompletigon en la “serĉado kaj amado de la vero kaj bono. (Gaudium et spes 15,2)
1712 La vera libereco estas “eminenta signo de la Dia bildo en la homo” (Gaudium et spes 17)
1713 La homo estas devigita obei la naturan moralordonon, kio lin instigas, “ami kaj fari la bonon, kaj eviti la malbobon (Gaudium et spes 16). La leĝo sonas en lia/ŝia konscienco.
1714 La homo lezita en sia naturo per la prapeko estas subigita al la erarado, kaj li emas en la agado en sia liebereco al la malbono.
1715 Kiu kredas je Kristo, havas la novan vivon en la Sankta Spirito. La en la graco kreskinta kaj maturiĝinta morala vivo kompletiĝu en la gloro de la ĉielo. (1525)
ARTIKOLO 2 • NIA VOKIĜO AL LA BEATECO
I • La feliĉ-anoncoj
1716 (2546) La feliĉ-anoncoj staras en la koro de la prediko de Jesuo. Ili reprenas la anoncojn, kiu estis faritaj de Abrahamo al la elektita popolo. La feliĉ-anoncoj kompletigas la anoncojn celantaj ilin ne plu nur al la posedo de lando, sed al la ĉiela regno:
Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi. (Mat 5,3-12)
1717 (459) La feliĉ-anoncoj spegulas la vizaĝon de Jesuo Kristo kaj Sian amon. Ili montras la vokiĝon de la kredantoj, esti surprenitaj en la beatecon de Sia dolorado kaj de Sia resurekto: ili akcentas la farojn kaj sintenojn, kiuj signas la kristanan vivo; ili estas surprizigaj anoncoj, kiuj en malfacilaĵo fortigas la esperon; ili anoncas la benojn kaj la rekompencojn, kiujn la disĉploj kaŝe jam posedas; en la vivo de la virgulino Maria kaj de ĉiuj sanktuloj ili jam estas malfermaj. (1820)
II • La sopiro al feliĉo
1718 (27) La feliĉ-anoncoj egalas al la natura espero al feliĉo. Tiu deziro reiras al Dio. (1024) Li metis ĝin en la koron de la homo, por lin tiri al Si, ĉar sole Dio povas ĝin plenumi.
“Ĉerte ni ĉiuj volas vivi feliĉe, kaj en la homa historio estas neniu, kiu ne volas konsenti al tiu frazo, ankoraŭ antaŭ ol ĝi estas eldirita” (s-ta Aŭgusteno, de moribus ecclesiae catholicae 1,3,4).
“Kiamaniere mi serĉu Vin, Sinjoro? (2541) Ĉar kiam mi serĉas Vin, mia Dio, mi serĉas la feliĉan vivon. Mi volas serĉi Vin, por ke mia animo vivu. Ĉar mia korpo vivas per mia animo, kaj mia animo vivas per Vi. (s-ta Aŭgusteno, confessiones 10, 20. 29)
“Dio sola satigas” (s-ra Tomaso el Akvino, expositio in symbolum apostolicum 15)
1719 (1950) La feliĉ-anoncoj evoluas öa sencon de la homa ĉeesto, la lasta celo de la homa agado: la feliĉo en Dio. Dio celas tiun vokiĝon al ĉiu homo persone, sed ankaŭ al la tuta eklezio, al la nova popolo de tiuj, kiuj ricevas la promeson kaj vivas en la kredo el tio.
III • La kristana deliĉo
1720 (1027) La Nova Testamento utiligas plurajn esprimojn, por nomi la deliĉon, al kio Dio
vokas la homon: La venon de la Regno de Dio
, la vidadon de Dio: “Feliĉaj estas la kore
puraj, ĉar ili vidos Dion.” (Mat 5,8)
; la eniron en la ĝojon de la Sinjoro
kaj la enriron en
la trankvilon de Dio
.
“Tion ni festos kaj vidos, vidos kaj amos, amos kaj laudos. Vere tiel ĝi estos sen fino je la fino. Ĉar kia celo ni havos, se ne tion, atingi la regnon, kio ne havas finon” (s-ta Aŭgusteno, de civitate Dei 22,30)
1721 Dio vokis nin en la ekziston, por ke ni ekkonu Lin, servu al Li, amu Lin kaj tiel atingu
la pardizon. La sento de feliĉego donas al ni partoprenon “en la Dia naturo” (2 Pet 1,4) kaj en la
eterna vivo
. Kun tiu feliĉego la homo eniras en la gloron de Kristo
(260) kaj en la deliĉon
de la trintata vivo.
1722 Tia feliĉego superas la racion kaj la fortojn de la homo (1028). Ĝi estas donata per la graco de Dio. Pro tio oni nomas ĝin supernaturan kiel la graco, kiu la homon preparas por la eniro en la ĝojon de Dio.
“ ‘Beataj, kiuj havas puran koron, ĉar ili vidos Dion.’ Ja ‘neniu vidos kaj vivos Dion’ en Sia grandeco kaj neeldirebla gloro, Ĉar nekomprenebla estas la Patro. Sed en sia amo, en sia bonkoreco kontraŭ la kunhomo kaj en sia ĉiopoveco Li iras tiom vaste, ke Li al tiuj, kiuj Lin amas, donas la privilegion, vidi Dion … (294) Ĉar ‘kio estas neebla al la homo, eblas al Dio’ “ (s-ta Ireneo adversus haereses 4,20,5). (294)
1723 La promesita feliĉo metas nin antaŭ gravaj moralaj decidoj. (2519) Ĝi invitas nin purigi nian koron de malbonaj emoj, kaj klopodi ami Dion pli ol ĉion. Ĝi instruas nin: La vera feliĉo ne kuŝas en riĉeco kaj bonfarto, ne en famo kaj potenco, ankaŭ ne en iu homa verko ‒ ĝi estu tiom valora kiom ekzemple la sciencoj, la tekniko kaj la arto ‒ kaj ankaŭ ne en iu kreitaĵo, (227) sed unike en Dio, la fonto de ĉio bona kaj de ĉiu amo.
“Antaŭ la riĉeco ĉiuj genuoj fleksas la genuojn; antaŭ ĝi instinktive adorkliniĝas la hom-amaso, la tuta amaso de la homoj. Ili mezuras la feliĉon laŭ la havaĵo, kaj laŭ la havaĵo ili ankaŭ mezuras la reputacion … Ĉio ĉi tio vena el la konvinko, ke oni kun la riĉeco ĉion povas. Riĉeco estas unu el la hodiaŭaj idoloj, kaj alia idolo estas la konateco … La ĝenerala konateco, la fakto, ke oni estas konata kaj ke oni provokas furoron en la mondo (kion oni povus nomi gazetaran renomeon), nun fariĝi al io bono en si mem, al iu plej alta bono, al afero de vera adorado (J-H-Newmann, disc. O mixed congeg. 5: Pri la sankteco).
1724 La dekalogo, la monta prediko kaj la instruo de la apostoloj indikas al ni la vojon, kiu
kondukas al la regno de la ĉielo. Ni iras tiun vojon, paŝon post paŝo, en la ĉiutagaj agadoj
apogitaj per la graco de la Sankta Spirito. Per la efiko de la vorto de Kristo ni portas fruktojn
paŝon post paŝo honore al Dio
.
Mallonge
1725 La feliĉ-anoncoj transprenas kaj plenumas, kion Dio promesis ekde Abrahamo. Ili direktas siajn promesojn al la ciela regno. Kai tiel ili rilatas al la deziro al feliĉo, kion Dio metis en la koron de la homo.
1726 La feliĉ-anoncoj montras al ni la lastan celon, al kio Dio nin vokis: La vidadon de Dio, la partoprenon en la Dia naturo; la eternan vivon, la Dian infanecon kaj la trankvilon en Dio.
1727 La feliĉo de la eterna vivo estas donaco de la graco de Dio; ĝi estas supernatura kiel la graco, kiu direktiĝas al ĝi.
1728 La feliĉ-anoncoj metas nin antaŭ gravaj decido rilate al la teraj bonaĵoj. Ili purigas nian koron kaj instruas nin ami Dion super ĉio.
1729 La ĉiela feliĉo metas la mezurojn por uzado de la teraj bonaĵoj konvena al la Dia leĝo.
ARTIKOLO 3 • LA LIBERECO DE LA HOMO
1730 Dio kreis la homon kiel estaĵo talentita per racio, kaj Li donis al la homo la digno de persono, kiu agas propra-impulse kaj kiu estas sinjoro/sinjorino super siaj agoj. “Ĉar Dio volis homon, ‘al kiu konfiditaj estas propraj decidoj’ (Sir 15,14), por ke li propradecide serĉu sian Kreinton, kaj por ke li libere atingu la plenan beatan plenumiĝon esti fidele sindona al Li.” (30) (Gaudium et spes 17).
“La homo estas racia kaj tiel la bildo de Dio, kreita en libereco, kaj sinjoro/sinjorino de sia agado” (s-t Ireneo, adversus haereses 4,4,3)
I • Libereco kaj respondeco
1731 La libereco estas la kapablo radikiĝanta en racio kaj volo, agi aŭ ne agi, fari tiun aŭ ion alian, kaj tiel agi konscie el si mem. Per la libera volo ĉiu povas destini pri si mem. Per sia libereco la homo kresku kaj maturiĝu en vereco kaj boneco. La libereco atingas sian perfektecon tiam, kiam ĝi celas Dion, kiu esta nia beateco. (1721)
1732 Se la libereco ne ligiĝis definitive al Dio, ĝia plej alta bono (396), kuŝas en ĝi la ebleco elekti inter bono kaj malbono, do aŭ kreski en perfekteco aŭ ne funkcii aŭ peki. (1849) La libereco markas la vere homajn agadojn. Ĝi tiras post ĝi laŭdon aŭ riproĉon, meriton aŭ kulpon. (2006).
1733 Ju pli oni faras la bonon, des pli oni fariĝas libera (1803). Vera libereco nur ekzistas en
la servo de la bono kaj de la justeco. La decido al neobeado kaj al la malbono estas misuzo de
la libereco kaj sklavigas al peko
.
1734 (1036) Pro sia libereco la homo respondecas pri siaj faroj tiam, kiam ili estas libere faritaj (1804). Progresoj en la virto, ekkono de la bono kaj askezo fortikas la potencon de la volo en la faro.
1735 La atribu-ebleco de faro kaj la respondeco pri ĝi povas esti malgrandigita, eĉ nuligita per (397) nescio, neatento, perforto, timo, kutimoj, troa askezo kaj pro aliaj psikaj aŭ sociaj faktoroj.
1736 Ĉiu rekte volata faro estas atribuenda al la faranto.
Tiel direktas la Sinjoro al Eva post la pekofalo en la ĝardeno la demandon: “Kial vi tion faris?” (2568) (Gen
3,13 BIB). La saman demandon Li metas al Kain
. La profeto Natan metas ĝin al la reĝo David post la
adulto kun la virino de Urija kaj ties murdado
.
Agado povas esti nerekte volata, kaj tio realiĝas, kiam ĝi okazas sekve de malzorgo rilate al io, kion oni estus devinta scii. Elzemplo por tio estas akcidento, kio okazis, ĉar oni ne sciis la trafikregulojn.
1737 Efikon, kiu ne estas volata de la aganto, oni povas akcepti (2263), kiel ekzemple la patrino akceptas troan elĉerpiĝon, por flegi sian malsanan infanon. La malbona efiko ne estas atribuebla, kiam oni ĝin volis nek kiel celo nek kiel rimedo, ekzemple la persona morto, kiun iu suferas, ĉar si/li volis helpi al iu homo, kiu estis en danĝero. Sed atribuebla estas malbona efiko tiam, kiam oni povis ĝin antaŭvidi kaj kiam la aganto estus povinta ĝin eviti, kiel ekzemple la mortigo de homo per ebria stirinto de veturilo.
1738 Libereco estas agata en interhomaj rilatoj. Ĉiu homo havas la naturan rajton esti
aknoskata kiel libera responsebla estaĵo, ĉar li estas kreita laŭ la bildo de Dio. Ĉiu homoj ŝuldas
al la alia tiun atenton. La rajton ekzerci tiun liberecon, estas nedisigeble ligita kun la digno de
homo, precipe en moralaj kaj religiaj rilatoj
. (2106) Tiun rajton devas agnoski ankaŭ la ŝtata
leĝfarado (2108) kaj protekti ĝin interne de la limoj de la komuna bonfarto kaj de la publika
ordo
.
II • La homa libereco en la savoekonomio
1739 Libereco kaj peko. La libereco de la homo estas limigita kaj manka. La homo vere eraris. Li libere pekis (387). Refutante la amoplenan planon de Dio, la homo trompis sin mem; li fariĝis skalvo de la peko. Tiu unua fremdiĝo altiris multajn aliajn. La historio de la homo montras dekomenco malbonajn okazaĵojn kaj subpremojn (401), kiuj sekve de misuzo de la libereco eliris el la horizonto de la homo.
1740 (2108) Minacoj de la libereco. La libereco ne donas al ni la rajton, diri ĉion kaj fari ĉion. Estas malĝuste diri ke la homo estas la subjekto de la libereco, kio “kontentigas sin mem kaj havas kiel celo la kontentigon de siaj propraj interesoj en la ĝuo de la teraj bonaĵoj.” (Kongregacio por la kredo-instruo, instruo libertatis conscientia 13). La ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj antaŭkondiĉoj al justa agado de la libereco tro ofte estas miskomprenataj aŭ lezataj. (1887) Tiaj blindigoj kaj nejustaĵoj ŝarĝigas la moralan vivon, gvidas en tenton fortulojn kaj malfortulojn peki kontraŭ la amo. Kiam la homo foriĝas de la morala leĝo, li malpliiga sian liberecon, kateniĝas al si mem, disŝiras la bendojn de la gefrateco kaj kontraŭstaras al la Diaj veroj.
1741 Liberigo kaj savo. Per Sia glora kruco Kristo akiris por ĉiuj homoj la savon. Li
liberigis ilin de la peko, kiu ilin kaptis. “ Por liberigo Kristo nin liberigis” (Gal 5,1). En Li ni
partoprenas en la “vero”, kiu liberigas
. (782) Al ni estas donacita la Sankta Spirito, kaj “kie
estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco” (2 Kor 3,17), instruas la s-ta Paŭlo. Jam nun ni
nin laŭdas pri la “libereco de la gloro de la idoj de Dio”
1742 Libereco kaj graco. (2002) La graco de Di ne malpliigas nian liberecon, se tiu konformas al la senco por la vero kaj la bono, kiun Dio metis en la koron de la homo. La kristana sperto montras precipe en la preĝo la kontraŭon: Nia interna libereco kaj nia stabileco en elprovoj kaj rilate al la premo kaj la devigoj de la ekstera mondo kreskas en la sama mezuro, en kiu ni sekvas la impulsojn de la graco. (1784) Per la efiko de la graco edukas nin la Sankta Spirito al spirita libereco, por nin fari al liberaj kunlaborantoj de sia verko en eklezio kaj mondo.
“Ĉiopova kaj mizerikorda Dio, … Forigu de ni tio, kio nin danĝeras kaj forigu, kio ninpremas anime kaj korpe, por ke ni faras vian volon kun liber koro. (Misalo Romana, oratio de la 32a dimanĉo)
Mallonge
1743 Dio translasis al la homo “la potencon de la personaj decidoj” (Sir 15,14), por ke li povas alkroĉi al sia kreinto en libereco kaj tiel povas atingi sian beatan perfektigon.
1744 La libereco estas la potenco agi aŭ ne agi kaj tiel memstare meti volatajn agojn. La agado en libereco estas perfekta, kiam ĝi celas Dion, la plej altan bonon.
1745 La libereco signas la verajn homajn agojn. Ĝi faras la homon responsa por vole metitaj agoj. Liaj/ŝiaj vole metitaj agoj estas propraj al li.
1746 Nescio, perforto, timo kaj aliaj psikaj aŭ sociaj cirkonstancoj povas malpliigi aŭ nuligi la atribueblecon por iu ago kaj la respondecon por ĝi.
1747 La rajto eluzi sian liberecon estas unu de la homa digno ne disigebla postulo, precipe en religiaj kaj moralaj rilatoj. Sed kun la eluzo de la libereco ne estas donita iu rajto, ĉion diri aŭ ĉion fari.
1748 “Por libereco Kristo nin liberigis” (Gal 5,1)
ARTIKOLO 4 • LA MORALA KARAKTERO
DE LA HOMAJ AGADOJ
1749 La liberco faras la homan al morala subjekto. Kiam li/si konscie agas, la homo estas kavzaŭ la patro de siaj agadoj. La vere homaj agoj, tio estas la agoj farataj surbaze de konscienc-juĝo, povas esti morale prijuĝataj. Ili estas aŭ bonaj aŭ malbonaj.
I • La fontoj de la moraleco
1750 La morala karaktero de la homaj agadoj dependas
– de la elektata objekto;
– de la strebata celo aŭ de la intenso;
– de la cirkonstancoj de la ago.
La objekto, la intenso kaj la cirkonstancoj estas la fontoj aŭ esencaj elementoj de la moraleco de la homaj agoj.
1751 La elektita objekto estas posedaĵo, al kiu konscie cela la volo. Ĝi estas la “substanco” de homa ago. La elektita objekto destinas la moralan karakteron de la voloago, depende de tio, ĉu ĝi laŭ la juĝo de la racio egalas al la vera bonaĵo aŭ ne. (1794) La objetivaj reguloj de la moraleco esprimas la racian ordon de la bono kaj de la malbono, kiuj estas atestataj per la konscienco.
1752 Diference de la objekto staras la intenso sur la flanko de la aganta subjeto. (2520) Ĉar la intenco radikas en la libereco kaj fiksas la agon al sia celo, ĝi estas elemento, kio esence destinas la moralan karakteroj de ago. La celo estas tio, al kio sin ĉefe etendas la intenso. Ĝi signas la celon strebatan de ago. La intenso estas movado de la volo celanta al la celo; ĝi difinas, al kio celas la ago. Ĝi rigardas la bonon, kion oni atendas de la celata agado. Ĝin ne limiĝas la celado de unuopaj agoj, sed ĝi povas aranĝi multecon al unu sama celo; (1731) ĝi povas aranĝi la tutan vivon al la lasta celo. Ekzemple havas servo, kion oni faras, la celon, helpi al la kunhomo; sed ĝi povas esti samtempe inspirita de la amo al Dio kiel lasta celo de ĉiuj niaj agadoj. Unu sama ago povas esti portata de pluraj intensoj, ekzemple, kiam oni faras servon por atingi favoraĵon aŭ por sin glori.
1753 Bona intenso (ekz. helpi al proksimulo) faras en si malĝustan sintenon (ekz. mensogon aŭ kalumnion) ne al iu bono aŭ ĝusto (2479). La intenso ne pravigas rimedojn. Pro tio oni ekzemple ne povas pravigi kondamnon de nekulpulo kiel legitima rimedo por savado de popolo. (596). Aliflanke iu en si mem bona agado (ekz. donado de almozo) fariĝas io malbona, kiam malbona intenso (ekz. vanteco) ĉeestas.
1754 La cirkonstancoj inkluzive la sekvoj estas du-arangaj elementoj de morala ago. Ili kontribuas pligrandigi aŭ malgrandigi la moralan bonecon aŭ malbonecon de homaj agoj (tia cirkonstanco estas ekzemple la alteco de la sumo de ŝtelo). (1735) La cirkonstancoj povas ankaŭ malgrandigi aŭ pligrandigi la respondecon (ekz. agi pro mortotimo). Ili ne povas variigi reale la moralan kvaliton de ago; ili ne povas reale fari malbonan agon al io bona kaj justa.
II • Bonaj kaj malbonaj agoj
1755 La morale bona ago antaŭkondiĉas, ke kaj la objekto kaj la intenso kaj la cirkonstancoj estas bonaj. Malbona intenso faras la agon al io malbona, eĉ kiam la objekto reale estas bona (ekzemple preĝi kaj fasti, “por esti vidata de la homoj”).
La elektita objekto povas en si mem jam fari agadon kiel tuton al iu malbona. Ekzistas konkretaj agoj kiel ekzemple la malĉasteco, por kiu decidi ĉiam estas malĝusta, ĉar en la decido por ĝi kuŝas misagado de la volo, kaj tio estas io morale malbona.
1756 Pro tio estas malĝuste, en la prijuĝado de la morala karaktero de homa agado atenti nur la bazajn intencojn kaj la akompanajn cirkonstancojn (kiel ekzemple vivomedio, socia premo, devigo aŭ neceso agi). Ekzistas agoj, kiuj pro ilia objekto en grava maniero sendepende de la cirkonstancoj kaj intencoj el si mem estas malbonaj, ekz. blasfemo kaj falsa ĵuro, murdo kaj adulto. (1789) Ne estas permesate fari ion malbonon, ke el ĝi estiĝu io bona.
Mallonge
1757 La objekto, la intenco kaj la cirkonstancoj formas la tri “fontojn” de la moraleco de homaj agadoj.
1758 La elektita objekto difinas la sencecon de la vola akto depende de tio, ĉu la racio ĝin ekkonas kiel bona aŭ kiel malbona.
1759 “Neniu en bona intenco farita malbona ago estas senkulpigita (s-ta Tomaso el Akvino, collationes in decem praeceptis, ĉapitro 6)
1760 Por ke agado estu morale bona, samtempe la objekto, la celo kaj la cirkonstancoj devas esti bonaj.
1761 Ekzistas konkretaj agadomanieroj, kiujn elekti ĉiam estas malĝusta. Ĉar tia decido kondiĉas jam neorditecon de la volo, tio estas io morala malbona. Ne estas permesate fari ion malbonon, por ke estiĝu io bona.
ARTIKOLO 5 • LA MORALECO DE LA PASIOJ
1762 La homo per konsciaj agoj sin direktas al la beateco. Pasioj aŭ sentoj, kiujn li sentas, povas prepari kaj konribui al tio.
I • La pasioj
1763 La esprimo “pasioj” apartenas al la kristana lingvo-uzo. Kiel pasioj kaj sentoj oni nomas la moviĝojn de la sentokapablo. Ili premas al agado aŭ ne-agado, depende de tio, ĉu io estas sentata aŭ prezentata kiel malbona.
1764 Pasioj estas naturaj moviĝoj de la homa animo. Ili estas la trapasejoj kaj kudrejoj inter
la senta kj spirita vivo. Nia Sinjoro nomas la homan koron kiel fonto, (368) el kiu eliras la
moviĝoj de la asioj
.
1765 La pasioj estas multnombraj. La baza pasio estas la amo, elvokita per la altira forto de
la bono. Amo efikas la deziron al la ne ĉeestanta bono kaj la esperon, ĝin atingi. Tiu emocio
trovas sian kvietecon en la plaĉo kaj en la ĝojo pri la bono, kion oni posedas. La perceptado de
io malbona efikas malamon, malemon kaj timon rilate la minacanta malbono. Tiu moviĝo
finiĝas en tristeco pri la ĉeesta malbono
.”La emocioj estas malbonaj, kiam la amo estas
malbona; ili ests malbonaj, kiam la amo estas malbona. (S-ta Aŭgusteno: de cicitate Dei 14,7.
1766 “Ami estas voli al iu ion bonan” (S-ta Tomaso el Akvino, summa theologio, 1-2, 26,4).
Ĉiuj aliaj pasioj venas el la pramovado de la homa koro al la bono. Oni amas nur bonon
.
(1704) “La emocioj estas malbonaj, kiam la amo estas malbona; la emocioj estas bonaj, kiam la
amo estas bona (Aŭgusteno, de civitate Dei 14,7).
II • Pasioj kaj morala vivo
1767 La pasioj en si mem estas nek bonaj nek malbonaj. (1860) Ili estas nur tiel morale
definitaj, ĉar ili dependas de la racio kaj de la volo. Pasioj estas nomataj volaj, “ĉar ili estas
iniciitaj de la volo aŭ ne malebligitaj de la volo” (S-ta Tomaso de Akvino summa theologiae 1-2.24,1). Apartenas al la perfekteco de la moralaj aŭ homaj bonaĵoj, ke la pasioj estas regulataj
per la racio.
1768 Fortaj sentoj difinas nek la moralan sintenon ne la sanktecon de la homo; (2005) sed ili estas la neelĉerpebla stoko de bildoj kaj emociaĵoj, en kiuj la morala vivo montriĝas. La pasioj estas morale bonaj, se ili kontribuas al bona ago; ili estas malbonaj, se okazas la kontraŭo. La ĝusta volo ordigas la pasiajn emociojn, kiujn ĝi okupas, al la bono aŭ al la beateco; la malĝusta volo subiĝas al la neordigitaj pasioj kaj instigas ilin. La emocioj kaj sentoj povas esti prenataj inter la virtoj, aŭ ili povas esti malbonigataj per malvirtaĵoj. (1803, 1865)
1769 En la kristana vivo plenumas la Sankta Spirito Sian verkon eluzante la tutan homon kun ties ĉiuj doloroj, angoroj kaj tristecoj, kiel videblas en la mortotimo kaj en la doloroj de la Sinjoro. En Kristo povas la homaj pasioj trovi sian plenumon en la kristana amo kaj en la Diaj beatecoj.
1770 La morala perfekteco estas tio, ke la homo estas movata ne nur per sia volo al la bono, sed ankaŭ per la senca strebokapablo laŭ la psalma vorto: “Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio” (Psa 84,3 BIB). (30)
Mallonge
1771 La esprimo “pasioj” signas la emoci-movojn aŭ emociojn. Per siaj emoci-movoj supozas la homo la bonon kaj malsupozas la malbonon.
1772 La bazaj pasioj estas amo kaj malamo, deziro kaj timo, ĝojo, tristeco kaj kolero.
1773 Kiel movadoj de la spertokapablo la pasioj estas morale nek bonaj nek malbonaj; laŭ tio, ke ili estas sub la racio kaj volo aŭ ne, ili estas morale bonaj aŭ malbonaj.
1774 Emoci-movadoj kaj sentoj povas per virtoj esti akceptataj aŭ per malvirtoj esti malbonigataj.
1775 Morala perfekteco estas, ke la homo ne nur per sia volo, sed ankaŭ per sia “koro” estas movata al la bono.
ARTIKOLO 6 • LA KONSCIENCO
1776 (1954) “En la interno de sia konscienco la homo malkovras leĝon, kiun li ne mem donas al si, sed al kiu li devas obei kaj kies voĉo lin ĉiam vokas, ami kaj fari la bonon kaj eviti la malbonon, kaj kiu tiel en la oreloj de la koro sonas … Ĉar la homo havas leĝon, kiu estas enskribita de Dio en ŝian/lian koron, al kiu obei estas lia/ŝia digno … Kaj la konscienco estas la plej kaŝita kerno kaj la sanktaĵo de la homo, en kiu li estas sola kun Dio, kies voĉo sonas en lia/ŝia interneco” (Gaudium est spes 16).
I • La juĝo de la konscienco
1777 En la interno de la homo agas la konscienco
. Ĝi invitas en la donata momento, fari
la bonon kaj eviti la malbonon. Ĝi ankaŭ juĝas pri la konkretaj decidoj asertante la bonaj kaj
malaprobante la malbonajn decidojn
. Ĝi atestas la veron konsidere al la pleja bono, al Dio,
(1766, 2071) de Kiu la homo estas altirata kaj Kies ordonojn li ricevas. Se la homo aŭdas al sia
konscienco, la saĝa homo povas en ĝi aŭskulti la voĉon de Dio, Kiu en ĝi parolas.
1778 La konscienco estas juĝo de la racio, en kiu la homo ekkonas, ĉu konkreta ago, kiun li momente faras aŭ jam faris, estas morale bona aŭ malbona. (1749) Ĉe ĉio, kion li diras aŭ faras, la homo estas devigata, sin teni akurate al tio, de kio li scias, ke ĝi estas ĝusta kaj korekta. Per la juĝo de sia konscienco perceptas la homo la ordonojn de la Dia leĝo.
La konscienco estas “leĝo de la spirito” kaj ĝi estas super tio “rekta protesto”, kiu enkludas “ankaŭ la nocion de la respondeco, de la devo, de minaco kaj promeso” … “Ĝi estas mesaĝisto de Tiu, Kiu kaj en la naturo kaj en la graco malantaŭ vualo parolas al ni, kaj Kiu nin instruas kaj regas per anstataŭanto. La konscienco estas la origina guberniestro de Kristo” (J.H.Newman, letero al la duko de Norfolk 5).
1779 Por povi percepti kaj sekvi la voĉon de la konscienco, oni devas pripensi. (1886) Tiu strebado al interno estas des pli necesa, ĉar la vivo nin ofte endanĝerigas, neglekti ĉiun pripenson, mempruvon kaj pripensadon.
“Enpensiĝu en via konscienco. Demandu ĝin! … Enpensiĝu do en via interno, fratoj! Kaj en ĉio, kion vi faras, atentu, ke Dio estu via atestanto!” (S-ta Aŭgusteno, in epistulam Johannis ad Parthos tractatus, 8,9).
1780 La digno de la homa persono enhavas kaj postulas, ke la konscienco ĝuste juĝas. Al la koncienco apartenas: la ekkono de la moralaj principoj (synderesis), ties aplikado per la prijuĝado de la kaŭzoj kaj de la bonaĵoj sub la donataj cirkonstancoj, kaj fine la juĝado de la aplikendaj aŭ jam faritaj konkretaj agadoj. (1806) La saĝa juĝo de la konscienco akceptas praktike kaj konkrete la veron pri la morala bono. Tiu vero estas esprimata en la leĝo de la racio. Saĝan oni nomas tiun homon, kiu decidas laŭ tiu juĝo.
1781 La konscienco ebligas transpreni la respondecon por la faritaj agadoj. (1731) Se la homo faris malbonon, povas la ĝusta juĝo de la konscienco en li ĉiam ankaŭ esti atestanto, ke la morala vero validas, sed ke ŝia/lia konkreta decido estas malbona. La kulpa verdikto de la malbona konscienco restas garantiaĵo de la espero kaj de la kompato. La kulpa verdikto atestante la faritajn erarojn admonas peti pardonon kaj tamen ankoraŭ fari la bonon, kaj helpe de la Dia graco nun daŭre fari la virtaĵon.
“Ni trankviligos nian koron en Ĝia ĉeesto. Ĉar kvankam la koro nin kondamnas – Dio estas pli granda ol nia koro, kaj Ĝi scias ĉion” (1 Joh 3,19-20).
1782 La homo havas la rajton libere agi laŭ sia konscienco, kaj persone sin morale decidi. “Ne ĝustas, ke li estu devigata agi kontraŭ ŝia/lia konscienco. Sed li ankaŭ ne rajtas esti malhelpata, agi laŭ lia/ŝia konscienco, precipe en la religia kampo” (Dignitatis humanae 3) (2106)
II • La edukado de la konscienco
1783 La konscienco devas esti formata kaj la morala ĵuĝo devas esti heligata. Bone formita konscienco juĝas ĝuste kaj vere. Ĝi sekvas en siaj juĝoj al la racio kaj direktiĝas laŭ la vera bono, kio estas volata per la saĝo de la kreinto. Por ni homoj, kiuj estas subigitaj al malbonaj influoj kaj kiuj estas ĉiam tentataj, doni preferon al la persona juĝo kaj rifuzi la instruojn de la eklezia aŭtoritato, por ni la edukado de la konscienco estas nepra. (2030)
1784 La edukado de la konscienco estas vivolonga tasko. Jam en la unuaj jaroj la infano estas instrukciata ekkoni kaj plenumi la internajn leĝojn perceptataj per la konscienco. Prudenta edukado instigas al virta sinteno. Ĝi gardas kontraŭ timo aŭ liberigas de timo, egoismo kaj fiero, malĝustaj kulposentoj kaj emocioj de la mempaĉo, kiuj povas estiĝi per homaj malfortoj kaj erarecoj. Konscienc-edukado garantias la liberecon kaj kondukas al paco de la koro. (1742)
1785 Por la konsciencedukado la Vorto de Dio estas lumo sur nia vojo. Ni devas tion
alproprigi en la kredo kaj preĝo, kaj tion realigi en la agado. Kaj ni pruvu nian konsciencon
vide al la kruco de la Sinjoro. En tio ni estas subtenataj per la donoj de la Sankta Spirito kaj per
la atestoj kaj la konsiloj de aliuloj, (890) kaj kondukataj per la instruoj de la eklezia
aŭtoritato
.
III • Decidi laŭ la konscienco
1786 Metata antaŭ moralan decidon, la konscienco povas interkonsente kun la racio kaj la Dia leĝo ĝuste decidi aŭ erari, kiam ĝi ne orientiĝas ĉe ambaŭ.
1787 Kelkfoje la homo staras antaŭ moralaj decidoj, kiuj faras necerte la konsciencan juĝon kaj pro tio ili malfaciligas decidon. Sed li ĉiam serĉu la ĝuston kaj bonon, (1955) kaj li klopodu ekkoni la volon de Dio, kiu esprimigas en la Dia leĝo.
1788 Al tiu celo la homo klopodas, ĝuste interpreti siajn spertojn kaj la ĵus-tempajn signalojn helpe de la virto de la prudento (1806), de la konsiloj de spertaj homoj kaj helpe de la Sankta Spirito kaj Ties donoj.
1789 En ĉiuj kazoj validas jenaj reguloj:
– (1756) ne estas permesate, fari malbonon, por ke el ĝi fariĝu io bona.
– (1970) La “ora regulo”: “Ĉion, kion vi atendas de alioj, tion faru ankaŭ al ili” (Mat
7,12)
.
– (1827) La kristana amo atentas ĉiam la proksimulon kaj ties konciencon: “Kiam vi … pekas rilate al viaj fratoj kaj … lezas ties konciencojn, vi pekas samtempe kontraŭ Kristo” (1 Kor 8,12). (1971) “Ne estas bone … fari ion, kiam via frato indignas pri ĝi” (Rom 14,21).
IV • La erara konscienco
1790 Al la certa juĝo de sia konscienco la homo devas ĉiam obei. Se li konscie kontraŭagas, li kondamnus sin mem. Sed povas okazi, ke la konscienco pri agoj, kiujn iu planas aŭ jam faris, faras malĝstan juĝon.
1791 Pri tiu nescio la koncerna homo ofte mem kulpas, (1704) ekzemple kiam li “sin tro malmulte klopodis, serĉi la veron kaj la bonon, kaj la konscienco pro la alkutimiĝo al la peko iom post iom preskaŭ blindiĝas” (Gaudium et spes). En tiu kazo li respondecas por la malbono, kion li faras.
1792 (133) Kaŭzoj por la malĝusta juĝo povas esti: Nekono de Kristo kaj de Ĝia evangelio, malbona ekzeplo de aliaj homoj, implikado en pasioj, malĝuste komprenata pretendo de la aŭtonomio de la konscienco, rifizo de la eklezia aŭtoriato kaj de ties instruo, manko de bona volo al konvertiĝo kaj de kristana amo.
1793 (1860) Sed se la nescio estas nevenkebla, aŭ se la koncernanto ne respondecas por la malĝusta juĝo, lia/ŝia malbona ago ne povas esti imputata al li. Tamen ĝi estas io malbona, io manka, io neordaĵa. Pro tio ni devas klopodi plibonigi erarojn de la konscienco.
1794 La bona kaj pura konscienco estas lumigata per la vera kredo, ĉar la kristana amo eliras
samempe “el pura koro, bona konscienco kaj nehipokrita kredo (1 Tim 2,5)
.
“Ju pli la pura konscienco regas, des pli la personoj kaj grupoj forlasas la blindan arbitrecon kaj klopodas orientiĝi laŭ la objektivaj normoj de la moraleco (Gaudium et spes 16).
Mallonge
1795 “La konscienco estas la kaŝita kerno kaj la sanktejo de la homo, en kio li /ŝi estas estas sola kun Dio, kies voĉo resonas en sia interneco” (Gadium et spes 16)
1796 La konscienco estas juĝo de la racio, per kiu la homo ekkonas, ĉu certa ago estas bona aŭ malbona
1797 Por la homo, kiu faris ion malbonan, la ĵuĝo de sia konscienco restas garantiaĵo de sia konvertitaĵo kaj de la espero
1798 Bona konscienco estas sincera kaj vera. Ĝi juĝas racie laŭ la vera bono, kion la saĝeco de la kreinto volis. Ĉiu servu sin mem por la formado de sia konscienco.
1799 Metita antaŭ moralan decidon, la konscienco povas aŭ fari ĝustan juĝon, kio konsentas kun la racio kaj kun la Dia leĝo, aŭĝi povas fari malĝustan juĝon, kio kontraŭas al ambau
1800 La homo deva ĉiam sekvi la sekuran juĝon de sia konscienco.
1801 La konscienco povas resti en nescio aŭ ĝi povas malĝuste juĝi. Tiaj nescioj kaj malĝustaj juĝoj estas ĉiam liberaj de kulpo.
1802 La vorto de Dio estas lumo, kio heligas nian padon. Ni devas ĝin alproprigi al ni en la kredo kaj en la preĝado, kaj ni devas ĝin ŝanĝi en la agado. Tiel estas formata la konscienco.
ARTIKOLO 7 • LA VIRTOJ
1803 “Kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu!” (Flp 4,8)
(1733) La virto estas daŭra stabila emo fari la bonon. Ĝi ebligas al la homo ne nur fari iajn bonajn agojn, sed fari siajn plej bonajn agojn. (1768) Kun ĉiuj siaj sensaj kaj spiritaj fortoj la virta homo aspiras al la bono. Li klopodas ĝin atingi kaj en konkreta agado decidas al tio.
“La celo de virta vivo estas fariĝi simila al Dio” (s-ta Gregoro el Nisa, orationes de beatitudinibus 1).
I • La homaj virtoj
1804 La homaj virtoj estas stabilaj sintenoj, fidindaj emoj, daŭraj perfektecoj de la racio kaj de la volo, kiuj regulas nian agadon, ordigas niajn pasiojn kaj kondukas nian konduton laŭ la racio kaj laŭ nia kredo. Ili donas al la homo leĝerecon, sekurecon kaj ĝojon por la gvidado de morale bona vivo. La virta homo agas libervolo bone, (2500)
La moralaj virtoj estas akirataj per homaj klopodoj. Ili estas fruktoj kaj samtempe ĝermoj de morale bonaj agoj; ili ordigas ĉiujn fortojn de la homo al vivo unigita kun la Dia amo. (1827)
La kardinalaj virtoj
1805 Kvar virtoj estas elirpunktoj de la morala vivo. Pro tio oni nomas ilin “kardinalaj” virtoj; ĉiuj aliaj virtoj estas ordigitaj ĉirkaŭ ili. La kvar kardinalaj virtoj estas la prudento, la justeco, la braveco, kaj la modereco. “Se iu amas justecon - la fruktoj de ĝi estas virtoj; kaj ĝi instruas ne nur sin, sed ankaŭ prudenton, bravecon kaj moderecon” (Saĝ 8,7). Ankaŭ sub aliaj nomoj tiuj virtoj estas laŭdataj en multaj tekstoj de la skribo.
1806 La prudento estas tiu virto, kiu pretigas la praktikan racion, kompreni en ĉiu situacio nian veran bonon, kaj elekti la ĝustajn rimedojn por atingi tion.”La prudentulo atentas pri sia vojo“ (Sen 14,15). “Prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj” (1 Pet 4,7). “Prudenteco estas la ĝusta racio kiel la bazo de agado” (1788), skribas la sankta Tomaso (summa theologiae 2 - 2,47, 2, sc) konekse kun Aristoteles. Tio neniel rilatas al timideco aŭ malkuraĝo, al falslangeco aŭ simulado. Oni nomas ĝin “auriga virtutum” [gvidantino de la virtoj]: ĝi stiras la aliajn virtojn donate al ili regulon kaj mezuron. La prudento rekte gvidas la juĝon de la konscienco. (1780) La prudentulo determinas kaj ordigas sian konduton laŭ tiu juĝo. Danke al tiu virto ni aplikas la moralajn principojn senerare en la unuopaj situacioj, kaj ni venkas la dubojn rilate la farendan bonon kaj la evitendan malbonon.
1807 La justeco kiel morala virto estas la daŭra firma volo doni al Dio kaj al la proksimulo tion, kio decas al ili. La justecon rilate al Dio oni nomas “virto de la Dio-adorado” [virtus religionis] (2095). Justeco rilate al homoj ordonas al atentado de la juroj de ĉiu, kaj al la starigado de tiu harmonio en la homaj interrilatoj, kio instigas la honestecon rilate al la personoj kaj al la publika bono (2401). La justa homo, de kiu ofte estas parolata en la Sankta Skribo, distingiĝas per la daŭra rekteco de sia pensado kaj per la ĝusteco de sia konduto rilate la proksimulon. “Ne estu partia nek por malriĉulo nek por potenculo; juste juĝu vian proksimulon” (Lev 19,15 BIB). “Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo” (Kol 4,1).
1808 La prudento estas tiu morala virto, kiu eltenas en malfacilaĵoj kaj kiu persistigas en la strebado al la bono. Ĝi stabiligas la decidemon, rezisti al tentoj kaj en la morala vivo venki obstaklojn. La virto de la prudento kapabligas venki la timon, eĉ la timon antaŭ la morto, kaj turni la frunton kontraŭ ĉiuj tentoj kaj persekutoj (2848). Ĝi pretigas oferi por justa aĵo eĉ la propran vivon (2473). “La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto” (Psa 118, 14 BIB). “En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon” (Joh 16,33).
1809 La sobreco estas tiu morala virto, kiu bridas la emon al diversaj plezuroj kaj observigas la ĝustan mezuron en la uzado de kreitaj aĵoj. La sobreco sekurigas la regadon de la volo super la inklinoj, kaj ĝi igas la dezirojn ne transpaŝi tion, kio estas honorinda (2341). La sobra homo direktas sian sensan kapablon strebi al la bono, konservas sanan kapablon distingi, kaj li sekvas la vorton: “Ne sekvu la inklinon de via animo kaj via forto
por iradi laŭ la deziroj de via koro”
(Sir 5,2). La virto de la sobreco ofte estas laŭdata en la
Malnova Testamento (2517). “Ne postkuru viajn dezirojn, kaj detenu vin de viaj pasioj” (Sir
18,30). En la Nova Testamento estas nomata la “pripensemo” aŭ la “simpleco”. Ni vivu “sobre,
juste, kaj pie en la nuna mondo” (Tit 2,12).
“Gvidi bonan vivon estas nenio alia ol ami Dion el tuta koro, el tuta animo kaj el tutaj sensoj. Oni konservu al Ĝi (per la sobreco) tutan amon, kiun neniu malfeliĉo povas skui (tio estas aĵo de la prudento), kio obeas nur al Ĝi (tio estas justeco) kaj kio estas gardema, por rigardi ĉiujn aĵojn pro timo, oni povus esti surprizita de ruzo kaj mensogo (kaj tio estas prudento) (sankta Aŭgusteno, de moribus ecclesiae catholicae 1,25,46)
I • La virto kaj la graco
1810 La homaj virtoj, kiujn oni atingas per edukado, per konsciaj faroj kaj per persistemo en fortostreĉo, estas purigataj kaj levataj per la Dia graco (1266). Kun la helpo de Dio ili forĝas la karakteron kaj donas leĝerecon en la farado de la bono. La virta homo ĝojas farante la bonon.
1811 Por la homo vundita per la peko ne estas facile konservi la moralan egalpezon. La savo donata per Kristo donas al ni la necesan gracon elteni en la strebado al virto (3015). Ĉiu devas ĉiam peti pri tiu graco de la lumo kaj de la forto, serĉi helpon en la sakramentoj, kunagi kun la Sankta Spirito kaj sekvi ties alvokon ami la bonon kaj sin gardi kontraŭ la malbono.
II • La Diaj virtoj (2086-1094; 2656-2658)
1812 La homaj virtoj radikas en la Diaj virtoj, kiuj ebligas al la homaj kapabloj la
partoprenon en la Dia naturo
. Ĉar la Diaj virtoj rilatas rekte al Dio. Ili kapabligas la
kristanojn vivi en kontakto kun la Plej Sanka Trinitato (1266). La Tri-unu Dio estas ilia origino,
motivo kaj objekto.
1813 La Diaj virtoj estas fundamentoj, animoj kaj karakterizaĵoj de la morala agado de la
kristanoj. Ili formas kaj vivigas ĉiujn moralajn virtojn. Ili estas enverŝataj de Dio en la animojn
de la kredantoj por ilin kapabligi agi kiel Ĝiaj infanoj kaj meriti la eternan vivon (2008). Ili
estas la garantiaĵon, ke la Sankta Spirito efikas en la homaj kapabloj kaj estas prezenta. Estas tri
Dia virtoj: la kredo, la espero kaj la amo
.
Kredo
1814 La kredo estas tiu Dia virto per kio ni kredas je Dio kaj je ĉio tio, kion Li diris kaj revelaciis al ni, kaj kion la sankta eklezio prezentas al ni, ke ni kredu ĝin. Ĉar Dio esta mem la vero. En la kredo “la homo sin kiel tuto konfidas en libereco al Dio” (Dei Verbum 5) (506). Pro tio la kreda homo klopodas ekkoni kaj fari la Dian volon. “La virtulo vivos per sia fideleco” (Rom 1,7). La viva kredo “energias per amo” (Gal 5,6).
1815 La donaco de la fido restas en tiu, kiu ne pekas kontraŭ ĝi.
Sed “fido aparte de faroj
estas malviva” (Jak 2,26). La kredo sen espero kaj amo unuigas la kredantojn ne plene kun
Kristo kaj faras lin ne viva membro de Sia korpo.
1816 La disĉiplo de Kristo devas konservi la kredon, vivi el ĝi, brave konfesi ĝin kaj ĝin
pludoni. (2471) Ĉiuj devas “esti pretaj, konfesi Kriston antaŭ la homoj, kaj sekvi Lin en la
persekutoj sur la vojo de la kruco, kiuj neniam mankas al la eklezio” (Lumen Gentium 42)
.
La servo kaj la atesto por la kredo estas savo-necesaj. “Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj,
tiun mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ
homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.” (Mat 10,32-33)
Espero
1817 La espero estas tiu Dia virto, per kiu ni sopiras la ĉielan regnon kaj la eternan vivon kiel nia feliĉo (1024), fidante la promesojn de Kristo kaj la gracohelpon de la Sankta Spirito, kaj ne fidante niajn fortojn. “Ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela” (Heb 10,23). Dio la Sankta Spirito, “riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo” (Tit 3,6-7).
1818 (27) Al la virto de la espero egalas la deziro al feliĉo, kiun Dio metis en la koron de ĉiu homo. Ĝi enprenas en sin la esperojn, kiuj inspiras la agadon de la homoj; ĝi purigas ilin, por ilin direktigi al la regno de la ĉielo; ĝi protektas kontraŭ senkuraĝigo, ĝi firmigas en soleco; ĝi vastigas la koron en la atendado de la eterna beateco. La elano, kiun donas la espero, konservas kontraŭ sopiro kaj gvidas al la feliĉo de la kristana amo.
1819 La kristana espero transprenas kaj plenigas la esperon de la elektita popolo, kiu havas
sian originon kaj sian modelon en la espero de Abrahamo (146). Tiu espero estas riĉege
donacita per la realigo de la Dia promeso en Isaako, kaj ĝi estas purigata per la ekzameno de la
ofero
. “Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj.” (Rom
4,18).
1820 La kristana espero estas tuj komence disvolvita de la prediko de Jesuo en la feliĉ-anoncoj (1716). La feliĉ-anoncoj direktas nian esperon al la ĉielo kiel la nova promesita lando; ili montras la vojon per la ekzamenoj, kiuj atendas la disĉiploj de Jesuo. Sed per la meritoj de Jesuo Kristo kaj per Siaj doloroj konservas nin Dio en la espero; sed “la espero ne hontigas” (Rom 5,5). “En ĝi ni havas ankron de la animo, firman kaj konstantan”, kiu etendiĝas tien, kien “Jesuo iris por ni kiel nia antaŭulo” (Heb 6,19-20). Tiu espero estas ankaŭ armilo, kiu nin protektas en la batalo pri la savo. Ni volas “surmeti la kirason de fido kaj amo, kaj la kaskon de espero pri la savo” (1 Tes 5,8). La espero donas al ni ĝojon eĉ en la esplorado: Estu “ĝojaj en espero, paciencaj en aflikto” (Rom 12,12). Ĝi esprimas kaj nutras sin en la preĝado, precipe en la Patronia, la resumo de ĉio, kion la espero sopirigas al ni. (2772)
1821 Ni rajtas do esperi la gloron de la ĉielo, kion Dio promesis al tiuj, kiuj Lin amas
kaj
faras Lian volon
. En ĉiu situacio ni esperu “elteni ĝis la fino”
(2016) kaj atingi la ĝojon
de la ĉielo: tio estas la de Dio donacita rekompenco de la bonaj verkoj, kiuj faratas kun la graco
de Kristo. La eklezio esperplene preĝas, ke “ĉiuj homoj estus savataj” (1 Tim 2,4) (1017). Ĝi
sopiras esti unuigita kun Kristo ĝia fianĉo en la gloro de la ĉielo.
“Esperu, mia animo, esperu! Vi scias nek la tagon nek la horon. Vigilu atente. Ĉio rapide pasas, kvankam via senpacienco dube kaj vere mallonge faras tion, kio ja estas certa. Pripensu, ju pli vi batalas, des pli vi domonstros vian amon rilate Dion, kaj des pli vi iam ĝojos kun via Amato en ĝojo kaj ravo, kiuj ne povos fini” (sankta Teresa de Jesuo, exclamaciones del alma al Dios 15,3).
Amo
1822 La amo estas tiu Dia virto, per kiu ni amas Dion pro Si mem pli ol ĉion, kaj pro amo al Dio ni amas nian proksimulon kiel nin mem. (1723)
1823 Jesuo starigas la amon kiel novan ordonon
(1970) (1970). Ĉar Li amis la Siajn “ĝis
la fino” (Joh 13,1), Li revelacias la amon, kiun Li ricevis de la Patro. La disĉiploj imitas per la
reciproka amo la amon de Jesuo, kiun ili ricevas de Li. Pro tio diras Jesuo: “Kiel la Patro min
amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo!” (Joh 15,9). Kaj ankaŭ: “Jen estas mia
ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis” (Joh 15,12).
1824 (735) Kiel frukto de la Spirito kaj kiel plenumiĝo de la leĝo la amo sin direktas laŭ la
ordonoj de Dio kaj de Jesuo.“Vi restadu en Mia amo. Se vi observos la ordonojn de Mia Patro
vi restadas en Lia amo.” (Joh 15, 9-10)
1825 (604) Kristo mortis pro amo al ni, kiam ni ankoraŭ estis “malamikoj” (Rom 5,10). La
Sinjoro postulas de ni ami
niajn malamikojn laŭ Sia ekzemplo, montri nin
al la plej
proksimo al la plej foro, ami la infanojn
kaj la malriĉulojn
.
La sankta apostolo Paŭlo skizi nekomparebla bildon de la amo: “Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas” (1 Kor 13,4-7).
1826 La apostolo ankaŭ diras: Se mi ĉion havus kaj povus, “sed se mi ne havus la amon, mi estus nenio”; kaj se mi ĉion pesedus, kio estas aparta rajto, servo kaj eĉ virto, “sed ne havus la amon, tiuj utilus al mi nenion”. La amo staras super ĉiuj virtoj. Ĝi estas la unua de la Diaj virtoj: “Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas la amo.” (1 Kor 13,13).
1827 La exercado de ĉiuj virtoj estas instigita kaj stimulita de la amo. (815). La amo estas la “ligilo de perfekteco” (Kol 3,14), ĝi estas la modelo de la virtoj; ĝi membrigas kaj ordigas la virtojn inter si; ĝi estas origino kaj celo de la kristana virtovivo. (826) La kristana amo sekurigas kaj purigas nian homan amoforton. Ĝi levas ĝin al supernatura kompleteco, al la Dia amo.
1828 La morala vivo animita de la amo donas al la kristano la liberecon de la Diaj infanoj. (1972) Li kondutas antaŭ Dio ne plu kiel sklavo en serva timo, kaj ankaŭ ne plu kiel kiel taglaboristo, kio volas havi sian taglaboran pagon, sed kiel filo, kiu respondas al la amo de tiu, kiu “nin unue amis” (1 Joh 4,19).
“Aŭ ni deturniĝas for de la malbono pro timo de puno, kaj tiam ni kondutas kiel sklavo. Aŭ ni atentas la avantaĝon de la taga salajro ka ni plenumas la ordonojn, ĉar el tio estiĝas avantaĝo; Tiam ni similas al la taglaboristo. Aŭ ni obeas pro la bono mem kaj pro la amo al tiu, kiu donis al ni la leĝon … tiam ni kondutas kiel gefiloj (sankta Basilio regulae fusius tractatae 3)
1829 La fruktoj de la amo estas ĝojo, paco kaj mizerikordo: la amo postulas bonfaradon kaj fratan admonon; ĝi estas favorkoreco (2540); ĝi volas esti reciproka; ĝi restas donacema kaj grandanima; ĝi estas amikeco kaj komuneco.
“La kompletigo de ĉiuj niaj verkoj estas la amo. Tio estas la celo, pro kio ni kuras, en kiu ni kelkfoje kaj, kiam ni ĝin estos atingitaj, daŭre ripozos. (Sankta Aŭgusteno, in epistulam Johannis kaj Parthos traktatus 10,4)
III • La donoj kaj fruktoj de la Sankta Spirito
1830 La morala vivo de la kristanoj estas subtenata per la donoj de la Sankta Spirito. Tio estas daŭraj sistemoj, kiuj la homon emigas sekvi la instigon de la Sankta Spirito.
1831 La sep donoj de la Sankta Spirito estas: sago, prudento, konsilo, forto, sciado, pieco,
respektego {evit: timo, ĉar la karan Dion oni ne timas <be>} rilate la Eternulon. En sia tuta
pleno ili konvenas al Kristo, la Filo de David
. Ili kompletigaskaj perfektigas la virtojn de
tiuj, kiuj ilin ricevas. (1266, 1299) Ili pretigas la kredantojn, volonte obei al la Diaj inspiradoj.
“Via bona spirito gvidu min sur ebena tero” (Psa 143, 10 BIB).
“Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio … se ni estas idoj de Dio, ni estas heredantoj; heredantoj de Dio kaj kunheredantoj kun Kristo” (Rom 8,14.17).
1832 (736) La fruktoj de la Spirito estas perfektecoj, kiujn la Sankta Spirito en ni kreskigas kiel unuaj verkoj de la eterna gloro. La tradicio de la eklezio kalkulas dekduon: “Amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezemo, boneco, bonkoreco, mildeco, fideleco, pacienco, sinregado, ĉasteco (Gal 5,22-23 vulgato)
Mallonge
1833 La virto estas firma, daŭra emo fari la bonon.
1834 La homaj virtoj estas firmaj emoj de la racio kaj de la volo, kiuj regulas niajn agadojn, ordigas niajn pasiojn kaj gvidas nian sintenon laŭ la racio kaj la kredo. Ili estas ordigeblaj laŭ la kvar kardinalaj virtoj: prudento, justeco, braveco kaj modereco.
1835 La prudento kapabligas la praktikan racion ekkoni en ĉiuj situacioj la veran bonon kaj elekti la ĝustajn rimedojn, por tiel agadi.
1836 La justeco estas la daŭra firma volo doni al Dio kaj al la proksimulo, kio apartenas al ili.
1837 La braveco ankaŭ en malfacilaĵoj decide kaj persiste celigas la bonon.
1838 La modereco bridas la emon al sensaj plezuroj kaj observigas la ĝustan mezuron en la uzado de la faritaj aĵoj.
1839 La moralaj virtoj kreskas per edukado, per pripensitaj agadoj kaj per daŭraj penoj. La Dia graco ilin purigas kaj levas.
1840 La Diaj virtoj kapabligas la kristanon vivi en kontakto kun la Sankta Trinitato. Ilia origino, motivo kaj vidalvidulo estas Dio - Dio mem, kiu en la kredo estas ekkonata, esperata kaj amata pro si mem.
1841 Ekzistas tri Diaj virtoj: Kredo, espero aj amo. Ili formas kaj vivigas ĉiujn moralajn virtojn.
1842 Per la kredo ni kredas je Dio, kaj ni kredas ĉion, kion Li revelaciis al ni kaj kion la sankta eklezio prezentas nin kredi.
1843 Per la espero ni sopiras kaj atendas de Dio en firma fido la eternan vivon kaj la gracon ĝin meriti.
1844 Per la amo ni amas Dion pli ol ĉion, kaj pro amo rilate al Li ni amas nian proksimulon kiel nin mem. Ĝi estas “la ligilo de perfekteco” (Kol 3,14) kaj la modelo de ĉiuj virtoj.
1845 La sep donoj de la Sankta Spirito, kiuj estas prezentataj al la kristanoj, estas: sago, prudento, konsilo, forto, sciado, pieco, respektego rilate la Eternulo.
ARTIKOLO 8 • LA PEKO
I • La mizerikordo kaj la peko
1846 La evangelio estas la revelacio en Jesuo Kristo, ke Dio havasmizerikordon keun la
pekintoj
. La anĝelo diras al Josefo: (430) “vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de
ĝiaj pekoj” (Mat 1,21). Kaj de la eŭkaristio, la sakramento de la elaĉeto, diras Jesuo; “Ĉar ĉi tio
estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de pekoj” (Mat
26,28). (1365)
1847 “Dio kreis nin sen ni, sed Li volis nin ne savi sen ni” (Aŭgusteno, sermones 169, 11, 13). Por ricevi Lian mizerikordon, ni devas konfesi niajn erarojn: (387, 1455) “Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco” (1 Joh 1,8-9).
1848 La sankta Paŭlo diras: Sed “kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis” (Rom 5, 20). (385) Sed por fari sian verkon, la graco devas malkovri la pekon, por konverti nia koron kaj nin konduki “per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro” (Rom 5,21). Kiel kuracisto analizas la vundon, antaŭ ol li ĝin bandaĝas, tiel Dio ĵetas per Sia vorto kaj per Sia Spirito helan lumon sur la pekon.
“Sanĝo de sia opinio postulas, ke la peko estu metata al la lumo; ĝi enhavas internan takson de la konscienco, kaj ĉar tio estas per la agado de la Spirito elprovo de la vero en la homa koro, tiu konscienc-takso fariĝas samtempe komenco de nova eldono de graco kaj amo:’Ricevu la Sanktan Spiriton’. Ni malkovras tiel en tiu ‘transmeto de la peko’ duoblan donon: donon de la vero de la konscienco, kaj donon de la certeco de elaĉeto. La Spirito de la vero estas ankaŭ la konsolanto. (Dominum et Vivificantem 31) (1433).
II • La esenco de la peko
1849 (311) La peko estas delikto kontraŭ la racio, kontraŭ la vero kaj la ĝusta konscienco; ĝi
estas misfaro kontraŭ la vera amo al Dio kaj al la proksimulo kaŭze de psikopata dependeco de
certaj bonaĵoj. Ĝi vundas la homan naturon kaj la homan solidarecon. Ĝi estas definita kiel
“vorto, kiel ago aŭ deziro en kontraŭeco rilate la eternan leĝon” (S-ta Aŭgusteno, contraŭ
Faŭstum manichaeum 22, 27)
. (1925)
1850 (1440) La peko estas ofendo de Dio: “Antaŭ Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio
estas malbona antaŭ Viaj okuloj” (Psa 51, 6 BIB). La peko rezistas kontraŭ la amo de Dio al ni
kaj deturnas niajn korojn de Li. (397) Kiel la prapeko ĝi estas malobeemo, ribelo kontraŭ Dio
per la volo, fariĝi “kiel Dio” kaj per tio ekkoni kaj destini bonon kaj malbonon (Gen 3,5 BIB).
La peko sekve estas “la memamo plialtigita ĝis la malestimo de Dio” (S-ta Aŭgusteno, de
civitate Dei). La peko estas pro tiu fiera tromemfido tute kontraŭa al la obeemo de Jesuo
, kiu
efikas la savon. (615)
1851 Precipe en la pasiono, en kiu la mizerikordo de Kristo venkas la pekon, plej bone
montriĝas, kiel potenca kaj multforma Li estas (598): murda malamo, forpelado kaj mokado per
la gvidantaro kaj per la popolo, malkuraĝeco de Pilato kaj krueleco de la soldatoj, la por Jesuo
tiom amara perfido de Judaso, la kontesto de Petro kaj la fuĝo de la disĉiploj. (2746) Sed ĵus en
la horo de la mallumo kaj de la princo de ĉi tiu mondo
la ofero en Kristo en la malkaŝiteco
fariĝas al la fonto, el kiu venas neelĉerpeble la pardono de la pekoj. (616)
1852 La pekoj estas mult-variaj; La Skribo enhavas plurajn peko-registrojn. La Galata Letero
kontraŭmetas la verkojn de la karno al la fruktoj de la spirito: “Evidentaj estas la faroj de la
karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco,
ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri
kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la
regnon de Dio” (Gal 5,19-21)
1853 (1751) Kiel ĉiujn homajn agadojn oni povas la pekon distingi laŭ sia objekto aŭ laŭ la virtoj, al kiuj ĝi kontraŭstaras per troigo aŭ per manko, aŭ oni ĝin distingas laŭ la ordonoj, al kiuj ĝi kontraŭstaras. Oni povas ĝin ankaŭ distingi en pekoj kontraŭ Dio, kontraŭ la proksimulo kaj kontraŭ sin mem (2067), en spiritaj kaj karnaj pekoj aŭ en pekoj, kiujn oni faras en pensado, en vortoj kaj verkoj, sed ankaŭ per nefaro. Kiel la Sinjoro instruas, la radiko de la peko kuŝas en la koro de homo, en lia libera volo: (368) “El la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, fals-atestoj, blasfemoj. Jen tio, kio profanas la homon” (Mat 15,19-20). En la koro loĝas ankaŭ la amo, kiu estas la origino de la bonaj kaj puraj verkoj. La amo estas vundata per la peko.
IV • La graveco de la peko –
morta peko kaj la venala peko
1854 La pekoj estas prijuĝendaj laŭ sia graveco. La ekkono inter morta peko kaj venala peko
jam en la Skribo ekkonebla
estas transprenta de la tradicio de la eklezio. La spertoj de la
homoj tion konfirmas.
1855 La morta peko detruas la amon en la koro de la homo per grava delikto kontraŭ la Dia leĝo. (1395) En ĝi la homo sind deturnas de Dio, kiu estas la plej grava celo kaj la beateco de la homo, ka li preferas plej malaltan bonon.
La venala peko ne detruas la amon, sed agas kontraŭ ĝi kaj lezas ĝin.
1856 Ĉar la morta peko agresas en ni kontraŭ la vivoprincipo de la amo, pro tio ĝi bezonas novan investon de la Dia mizerikordo kaj konvertiĝon de la koro (1446), kiuj normale okazas kadre de la pento-sakramento.
“Kiam la volo sin decidas al io, kio en si mem kontraŭas al la amo, per kio la homo celiĝas al la lasta celo, tiam estas tiu peko morta el sia objekto … ĉu ĝi agas kontraŭ la Dia leĝo kiel la blasfemo, la falsa ĵuro, kaj similaj agoj kontraŭ la amo al Dio, aŭ ĉu kiel murdo, adulto aŭ similaĵo kontraŭ la amo al la proksimulo … Sed kiam la volo de la pekulo sin decidas por io, kio enhavas certa malordon, sed ne celiĝas kontraŭ la amo al Dio aŭ kontraŭ la amo al la proksimulo, kiel ekzemple senutila vorto, troa ridado kaj aliaĵo, tiam tio estas venalaj pekoj” (S-ta Tomaso el Akvino, summa theologica 1 - 2,88, 2).
1857 Por ke iu ago estu morta peko, necesas samtempe tri kondiĉoj: “Morta peko estas tiu peko, kiu havas gravan materion kaj kiu samtempe plenkonscie kaj tute libervole estas farata” (Reconciliatio et poenitentia 17).
1858 (2072) Per la dek ordonoj estas klarigita, kio estas grava materio, konforme al la respondo de Jesuo al la riĉa junulo: “Vi ne mortigu; vi ne adultu; vi ne ŝtelu; vi ne parolu malveran ateston; … respektu vian patron kaj vian patrinon” (Mar 10,19). Pekoj povas esti pli gravaj aŭ malpli gravaj; murdo estas pli grava ol ŝtelo. Ankaŭ la ecoj de la persono, kontraŭ kiu oni delikas, estas atendendaj: perfortaĵo kontraŭ la gepatro estas pli grava ol tiu kontraŭ amiko. (2214)
1859 (1734) Morta peko bezonas plenan ekkonon kaj plenan aprobon: Ĝi antaŭkondiĉas la
scion pri la pekeco de iu ago, ties kontraŭecon rilate al la leĝo de Dio. La morta peko enkludas
ankaŭ la sufiĉan pripensitecon por esti persona volodecido. Memŝuldita nescio, kaj dureco de
la koro
ne malpliigas la libervolecon de la peko, sed ĝin eĉ pliigas.
1860 (1735) Neŝuldita nesciado povas malpliigi la respondecon por grava krimo, se ne eĉ nuligi ĝin. Sed de neniu oni supozas, ke li\ŝi ne konas la moralajn principojn, kiuj estas enskribitaj en la konsciencon de ĉiu homo. (1767) Ankaŭ instinktaj impulsoj, pasioj kaj premo farita de eksterne aŭ malsanaj ĝenoj povas malpliigi la liberecon kaj volontecon de iu krimo. La peko el maliceco, kaj el pripensita decido por la malbono pezas plej grave.
1861 (1472) La morta peko kiel ankaŭ la amo estas radikalaj eblecoj, kiujn la homo povas elekti en libereco. Ĝi havas kiel postsekvo la perdon de la Dia virto de la amo kaj de la sanktiga graco, tio estas la stato de la graco. Se ĝi ne per pento kaj per Dia pardono estas plibonigita, ĝi havas la sekvon de la ekskludo el la Regno de Kristo kaj la eternan morton en la inferno, ĉar estas en la potenco de nia volo, fari definitivajn kaj nerevokeblajn decidojn (1033). Sed kvankam ni povas prijuĝi, ke iu ago estas grava krimo, ni tamen devas allasi la juĝon pri iu homo al la justeco kaj al la mizerikordo de Dio.
1862 Venalan pekon faras, kiu en ne grava materio lezas preskribon de la morala leĝo, au kiu malobeas la moralan leĝon ja en grava materio, sed sen plena scio aŭ sen plen konsento.
1863 (1394) La venala peko malfortigas la Dian virton de la amo; en ĝi malkaŝiĝas neordigita inklino al kreitaj bonaĵoj; ĝi malhelpas, ke la animo faras progresojn en la ekzercado de la virtoj kaj en la farado de la morale bona; konsekvencoj estas portempaj punoj. (1472) Se la venala peko okazas intence kaj ne estas pentata, ĝi nin iom post iom pretigas fari mortajn pekojn. La venala peko ne rompas la ligon kun Dio. Oni povas ĝin home plibonigi kun la Dia graco. Ĝi “ne fortiras la sanktigan, Diigan gracon, la amon kaj tiel ankaŭ ne la eternan beatecon” (Reconciliatio et poenitentia 17)
Tiel longe, kiel la homo iras en la karno, li minimume ne povas esti sen malgravaj pekoj. Sed ne opiniu, ke la pekoj, kiujn ni nomas malgravaj, estas nedanĝeraj. Kiam vi opinias ilin nedanĝeraj, kiam vi ilin pesas, tremu, kiam vi ilin kalkulas. Multaj malgrandaj aĵoj faras grandan amason; multaj gutoj plenigas barelon; multaj kernoj faras amason. Kiun esperon ni do havas? Unue la konfeson” (S-a Aŭgusteno, in epistulam Johannis ad Parthos tractatus 1,6).
1864 “Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita al homoj; sed la blasfemo
kontraŭ la Spirito ne estos pardonita.” (Mat 12,31)
. La mizerikordo de Dio estas senlima;
sed kiu intence rifuzas, akcepti la penton de la mizerikordo, rifizas la pardonon de siaj pekoj kaj
la savon oferitan de la Sankta Spirito
. (2091) Tia hardigo povas gvidi al nekontricio ĝis la
morto kaj al la eterna pereo. (1037)
V • La disvastiĝo de la peko
1865 (401) La peko kreas emon al peko; Ripetado de la samaj malbonaj agoj generas la malvirtojn. Venas malĝustaj emoj, kiuj malheligas la konsciencon kaj malpliigas la konkretan juĝon pri bono kaj malbono. (1768) La peko inklinas al ripetado kaj plifortigado; sed ĝi ne povas tute detrui la moralan sntadon.
1866 Oni povas ordigi la malvirtojn laŭ la virtoj, kies kontrasto ili estas, aŭ oni povas ilin
interrilatigi kun la ĉefpeko, kiun la kristana sperto distingis laŭ la sankta Johanno Cassian
kaj laŭ la sankta Gregoro la Granda
. Ili estas nomataj ĉefpekoj, ĉar ili generas pliajn pekojn,
pliajn malvirtojn. (2539) Ĉefpejoj estas: orgojlo, avideco, envio, kolero, malĉasteco,
senmezureco, inerteco aŭ acedio.
1867 La kateĥiza tradicio memorigas ankaŭ, ke ekzistas ĉielenklamaj pekoj. (2268) Al la
ĉielo klamas la sango de Abelo
, la peko de la Sodomanoj
, la laŭta plendo de la popolo
subpremita en Egiptujo
, la plendo de la fremduloj, de la vidvinoj kaj orfoj
kaj la
laborpago maljuste retenita
.
1868 La peko estas persona agado. Sed ni havas ankaŭ respondecon por la pekoj de aliaj homoj, kiam ni ĉe ili kunagas,
– kiam ni ĉe ili partoprenas rekte kaj vole, (1736)
– kiam ni al ili ordonas, al ili konsilas, ilin laŭdas aŭ aprobas,
– kiam ni ilin kovras aŭ ne malebligas, kvankam ni devus tion fari kaj
– kiam ni protektas malbonagantojn.
1869 Tiel la peko faras la homojn al komplicoj kaj lasas inter ili regi avidon, perfortaĵon kaj
maljustecon. La pekoj gvidas en la socio al situacioj kaj al institucioj, kiuj kontraŭas al la Dia
bonco. (408) “Pekaj strukturoj” estas esprimo kaj efiko de personaj pekoj. (1887) Ili misgvidas
siajn oferojn al tio, ankaŭ fari malbonon. Analogie ili estas “socia peko”
.
Mallonge
1870 “Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn” (Rom 11,32).
1871 La peko estas” vorto, faro aŭ dezirego en kontraŭdiro al la eterna leĝo” (sankta
Augusteno, contra Faŭstum manichaeum 22,27)
1872 La peko estas agado, kiu kontraŭas al la racio. Ĝi vundigas la naturon kaj malpliigas la homan solidarecon.
1873 La radiko de ĉiu peko kuŝas en la koro de la homo. Ilia karaktero kaj ilia graveco estas destinataj ĉefe laŭ ilia objekto.
1874 Kiu intence, tio signifas kun scio kaj volo decidas al io, kio forte kontraŭas al la Dia leĝo kaj al la lasta celo de la homo, faras mortan pekon. La morta peko detruas en ni la Dian virton de la amo, sen kiu ne povas esti eterna beateco. Se ĝi ne estas pentata, ĝi havas kiel sekvo la eternan morton.
1875 La venala peko estas morala malordo, kiu povas esti bonigata per la Dia amo, kiu spite al ĝi en ni pluekzistas.
1976 La ripetado de pekoj, ankaŭ de venalaj, gvidas al malvirtoj, inter alie al la tielnomataj ĉefpekoj.
DUA ĈAPITRO
LA HOMA KOMUNUMO
1877 (355) La homaro estas vokita, publikigi la bildon de Dio kaj esti transformita laŭ la bildo de la unigenita Filo de la Patro. Ĉi tu vokiteco iras al ĉiu persone, ĉar ĉiu homo estas invitata, eniri en la Dian beatecon. Ĉar ĝi koncernas la homan komunumon kiel tuto.
ARTIKOLO 9 • PERSONO KAJ SOCIO
I • La komuna ĥaraktero de la vokiteco de la homoj
1878 Ĉiuj homoj estas vokitaj al la sama celo: al Dio. Inter la unueco de la Diaj personoj kaj
la gefrata pensmaniero, en kiu la homoj vivu inter si en vero kaj amo
, estas certa simileco.
La amo al la proksimulo ne povas esti dividata de la amo al Dio. (1702)
1879 (1936) La homa persono bezonas la scian vivon. Tio estas por ĝi ne io aldonaĵo, sed ĝi estas postulo de la naturo. Per tiuj renkontiĝoj kun aliaj, per alternaj servoj kaj per interparoladoj kun siaj gefratoj, evoluas la homo siajn dispoziciojn kaj povas respondi al sia vokiteco.
1880 (771) Societo estas grupo de personoj, kiuj ests ligitaj organe per principo de unueco,
kio superas la unopulon. Socio daŭras en la tempo kiel samtempe videbla kaj spirita unuiĝo: ĝi
akcepta la pasitecon kaj preparas la futuron. Per ĝi la homo fariĝas “heredanto” kaj ricevas
“talentojn”, kiuj lin riĉigas kaj kiujn li investu frukteporte
. Pro tio ĉiu homo al ĉiuj
komunumoj, al kiuj li apartenas, ŝuldas kontribuon, kaj atenton al la aŭtoritatoj, kiuj estas
konfidiaaj kun la zorgo por la komuna bonfarto.
1881 Ĉiu komunumo estas destinata per sia celo, kaj obeas pro tio al apartaj reguloj, sed “fundamento, portanto laj celo de ĉiuj sociaj institucioj” devas esti la homa persono (Gaudium et spes 25,1). (1929)
1882 Kelkaj societoj, tiel la familio kaj la ŝtato, rekte reciprokas al la naturo de la homo; ili
estas necesaj por li. Por subteni la partoprenon de multaj en la socia vivo, (1913) estas
subteninda la kreado de “asocioj, unuiĝoj kaj instalaĵoj kun ekonomiaj, kulturaj, amuzaj,
sportaj, profesiaj kaj por politikaj celoj, kaj en naciaj kadroj kaj sur mondvasta ebeno (mater et
mgistra 60). Tiu socialigo baziĝas ankaŭ sur la natura emo de la homo, kuniĝi por atingi celojn,
kiuj superas la fortojn de unuopulo. Ĝi evoluigas la talentojn de persono, precipe de ties
entrenema spirito kaj de ties senco por respondeco al la evoluo, kaj ĝi helpas, garantii la rajtojn
de persono
.
1883 La socialigo estas ankaŭ ligata kun danĝeroj. Tro granda interveno de la ŝtato povas
minaci la personan liberecon kaj iniciativon. La eklezio reprezentas la tiel nomatan principon
de solidareco: “Societo superranga ne rajtas enmiksiĝi tiom en la internan vivon de malsupera
societo, ke ĝi forprenas al tiu ilian kompetentecojn. La superranga societo en kazo de bezono
subtenu la malsuperan kaj helpu al ĝi, kunordigi ĝian agadon kun la agodo de la aliaj sociaj
fortoj konsidere al la komuna bono.” (Centesimus annus 48)
(2431).
1884 Dio volis ne rezervi al si mem la praktikadon de ĉiuj potencoj. (307) Li lasas al ĉiu kreito tiujn taskojn, kiujn tiu kreito povas praktiki mem laŭ sia naturo. Tiu Dia ordigado imitiĝu en la socia vivo. La agado de Dio en la monda regado, kio atestas de tiom granda indulgo al la homa libero, devus inspiri la saĝon de tiuj, kiuj regas la homan socion. Ili agu kiel servistoj de la Dia providenco. (102)
1885 La principo de solidareco rezistas al ĉiuj formoj de kolekivismo. Ĝi montras la limojn de la interveno de la ŝtato. Ĝi limigas la agadon de la ŝtato. Ĝi celas harmonigi la rilatojn inter la unuopaj personoj kaj la societoj. Ĝi klopodas fari veran ordon sur la internaciaj ebenoj.
II • Returno kaj socio
1886 La socio estas bezonata por la realigo de la vokiteco de la homoj. Por ke tiu celo estu atingata, oni devas atenti la ĝustan ordon de la valoroj, kiu “la materiajn kaj instinktajn [dimensiojn] subordigas al la internaj kaj spiritaj” (Centesimus annus 36). (1779)
“La kunvivado de la homoj estas … komprenenda kiel urĝa spirita okazaĵo. Ĉar en la spiritan kampon apartenas la postuloj, ke la homoj en hela lumo de la vero interŝanĝu siaj ekkonojn, ke estas ebligata al ili realigi siajn rajtojn kaj plenigi siajn devoj, ke ili estu inspiritaj strebi al la spiritaj bonaĵoj, ke el ĉiu honoraĵo, kiel ajn tiu afero ja aperas, (2500) ili gajnu eblecon al komuna honesta ĝojo, ke ili en nelacigebla volo la plej bonan, kion ili havas, klopodas komuniki al si kaj ricevi unu de la alia. Tiuj valoroj tuŝas kaj kondukas ĉion, kio rilatas al scienco, ekonomio, socialaj instalaĵoj, evoluoj kaj ordoj de la ŝtato kaj finfine al ĉiuj aliaĵoj, kiuj ekstere signifas la homan kunvivadon kaj evoluon en daŭra progreso” (Pacem in teris 36).
1887 La interŝanĝo de rimedoj kaj celoj
donas al tio, kio estas nur rimedo, la valoron de
lasta celo aŭ rigardas personojn kiel nuraj rimedoj al la celo. (909)Tio kondukas al neĝustaj
strukturoj, kiuj “kristanan, al la ordonoj de la Dia leĝdonanto konvenan vivon komplikas,
(1869) ja eĉ malebligas (Pius la dedua, oarolado de la 1-a de Junio 1941).
1888 (407) Pro tio oni devas apelacii al la spiritaj kaj moralaj fortoj de la homo, kaj oni devas
vere staras en la servo de la persono. La konvertiĝo de la koroj unue necesas. Tio ne malhelpas
la devon, sed ĝin pligrandigas, plibonigi instituciojn kaj vivokondiĉojn, ke ili ne plu instigu al
pekoj, sed ke ili pli bone rilatu al la normoj de la justeco, kaj ke ili helpu al la bono, anstataŭ
ĝin malhelpi
.
1889 Sen la helpo de la graco la homoj ne kapablas “ekkoni la magran padon inter la malkuraĝeco, kiu cedas al la malbono, kaj la perforto, kiu ja iluzias batali kontraŭ la malbono, sed ĝin vere plimalbonigas.” (Centesimus annus 25). Tio estas la pado de la kristana amo, la amo al Dio kaj al la proksimulo. La amo estas la plej granda sociala ordono. Ĝi honoras la aliulon kaj ties rajtojn. Ĝi postulas justan agadon kaj ĝi sola nin kapabligas al tio. Ĝi urĝas al vivo de la memsindono: “Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva“ (Luk 17,33).
Mallonge
1890 Inter la Unueco de la Diaj Personoj kaj la gefrata interrilato, kiu regu inter la homoj, ekzistu certa simileco.
1891 La homo bezonas la socian vivon, por ke li povu evoluiĝi laŭ sia naturo. Certaj societoj, ekzemple la familio kaj la ŝtato, rekte rilatas al la homa naturo.
1892 “Fundamento, portanto kaj celo de ĉiuj sociaj institucioj estas la homa persono kaj tio necesas” (Gaŭdium et spes 25,1).
1893 Forta kaj libervola partopreno en unuiĝoj kaj institucioj estas subtenenda.
1894 Laŭ la principo de la de solidareco nek la ŝtato nek iom grandaj socioj anstataŭi la initiativojn kaj la respondecon de la personoj kaj de iom malgrandaj civitoj.
1895 La socio devas subteni, ne malhelpi la agadon de la bono. Ĝi devas lasi sin gvidi de ĝusta ordo de la valoroj.
1896 Kie la peko malbonigas klimaton de la socio, oni devas apelacii al konvertiĝo de la
koroj kaj al la graco de Dio. La amo urĝas al justaj reformoj. Ne ekzistas solvo de
la socia demando ekster la evangelio
.
ARTIKOLO 10 • LA PARTOPRENO EN LA SOCIA VIVO
I • La aŭtoritato
1897 “La homa socio povas esti nek bone ordigata nek frukta, (2234) se en ĝi estas neniu, kiu en rajta aŭtoritato konservas la ordon kaj kun la necesa zorgemo zorgas por la ĝenerala bonfarto.” (Pacem in terris 46)
“Aŭtoritato” oni nomas la econ de personoj aŭ institucioj, kiuj donas al la homoj leĝojn kaj ordonojn kaj de kiuj oni atendas obeon.
1898 Ĉiu homa komunumo bezonas aŭtoritaton, de kiu ĝi estas gvidata
. Tiu havas sian
fundamenton en la homa naturo. Ĝi estas necesa por la unueco de la komunumo. Ĝia tasko
estas, laŭeble garantii la publikan bonon de la socio.
1899 (2235) La aŭtoritato potulata de la morala ordene eliras de Dio. “Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon.” (Röm 13,1-2).
1900 (2238) La devo al obeo postulas de ĉiuj, doni al la aŭtoritato la ŝulditan honoron kaj honori tiujn personojn, kiuj ekzercas iun oficon, doni la ŝulditan respekton kaj doni al ili – laŭ iliaj servoj – dankecon kaj bonvolon.
Al la sankta papo Klemento el Romo ni dankas la plej malnovan preĝon de la eklezio por la portantoj de la
ŝtata aŭtoritato
(2240): “Donu al ili sanon, pacon, unuecon, peersostecon, por ke ili la regadon de vi
donitan senripoĉe plenumas! Ĉar Vi, Ĉiela Sinjoro, Reĝo de la Eonoj, donas al la homoinfanoj gloron kaj
honoron kaj potencon super tio, kio estas sur la tero: Vi, Sinjoro, gvidas ilian volon laŭ tio, kio estas bona kaj
bonplaĉa antaŭ Vi, por ke ili piasence plenumu en paĉo kaj mildeco la al ili donitan poterncon kaj tiel
partoprenu en via honoro!” (Epistula ad Corinthios 61,1-2).
1901 Dum la aŭtoritato kiel tia resendas al ordo prototipa de Dio, devas “la foma fiksado kaj la elekto de la regado aparteni al libera volo de la ŝtata burĝo” (Gaudium et spes 74,3)
Diversaj formoj de la regado estas morale allaseblaj, kondiĉe ke ili kontribuas al la rajta bonfarto de la komunumo, kiu ilin akceptas. Registaroj, kies esenco kontraŭdiras al la natura moraloleĝo, al la publika ordo kaj al la fundamentaj rajtoj de la personoj, ne povas realigi la komunan bonon de la nacioj, al kiuj ili estas altruditaj. (2242)
1902 La aŭtoritato havas sian moralan legitimecon ne el si mem (1930). Ĝi ne rajtas agadi despote, sed ĝi devas agadi por la komuna bonfarto “kiel morala forto, kiu sin apogas sur la liberecon kaj sur la konscio pri la transprenita respondeco.” (Gaudium et spes 74,2)
(1951) “Kondiĉe, ke la homa leĝo rilatas al ĝusta racio, ĝi havas la bazon de leĝo; Koncerne al tio ĝi sin deduktas evidente de la eterna leĝo. Sed koncerne tio, ke ĝi devias de la racio, ĝi nomiĝas maljusta lego; kaj tiel ĝi ne havas la esencon de leĝo, sed pli la esencon de perfortaĵo (Sankto Tomaso el Akvino, summa theologica 1-2,93,3 ad 21)
1903 La aŭtoritato nur tiama estas laŭleĝe aganta, kiam ĝi alstrebas la komunan bonfarton de la koncerna komunumo kaj aplikas morale pemesitajn rimedojn, por ĝin atingi. Kiam ŝtata instanco faras nejustajn leĝojn aŭ aplikas agadojn kontraŭaj al la morala ordo, tiaj ordonoj ne povas devigi la konsciencojn; (2242) “en tiu kazo la aŭtoritato ĝenerala ĉesas. Anstataŭ ĝi estas hida maljusteco” (Pacem in terris 51).
1904 Estas pli bone, “kiam ĉiu potenco kompensiĝas de aliaj potencoj kaj de aliaj kompetenc-areoj, kiuj ĝin tenas en siaj ĝustaj limoj. Tio estas la principo de la ‘jura ŝtato’, en kiu regas la principo de la leĝo kaj ne la arbitreco de la homoj” (Centesimus annus 44).
II • La publika bono
1905 Laŭ la socia naturo de la homo la bonfarto de ĉiu unuopulo staras en interligo kun la publika bono. (801) La publika bono estas nur destinebla laŭ la homa persono. (1881)
“Ne kaŝiĝu en vi mem kaj ne apartiĝu, kvazaŭ vi estus jam pravigitaj, ed kunvenu kaj serĉu kune la komunan utilon” (Barnabasbrief 4,10)
1906 La publika bono estas “la tuteco de la kondiĉoj de la socia vivo, kiuj ebligas kaj al la
grupoj kaj al ties unuopaj membroj, sian propran perfektigon pli plene kaj pi facile atingi.”
(Gaudium et spes 26,1)
. La publika bono koncernas la vivon de ĉiuj. 27. August 2025e ĉiu ĝi
postulas prudento, precipe de tiuj, kiuj estas konfiditaj kun la laboro de la aŭtoritato. Ĝi baziĝas
sur tri esencaj elementoj:
1907 (1929) Unue ĝi antaŭkondiĉas la altestimon de la persono. En la nomo de la publika bono la publikaj potencoj estas devigataj, respekti la necedeblajn fundamenajn rajtojn de la homa persono. La socio devas ebligi al ĉiu el siaj membroj, realigi sian vokitecon. La publika bono konsistas precipe en tio, ke oni povu vivi la naturajn liberecojn, kiuj estas nepre necesaj, por disfaldi sian homan vokitecon: “la rajton agi laŭ la ĝusta normo de sia konscienco, la rajto al protekto de la privata vivo kaj al la ĝusta libereco, kaj tio ankaŭ en la religia sfero. (Gaudium et spes 26,2) (2106).
1908 Due postulas la publika bono la socialan bonon kaj la evoluon de la komuno. (2441)
Evoluo estas la esenco de ĉiuj socialaj taskoj. Ĉerte estas tasko de la aŭtoritato, agi nome de la
publika bono kiel arbistracia juĝisto inter la diversaj apartaj ihnteresoj. Ĝi devas fari atingebla
por ĉiu tion, kio estas necesa por la homa vivo, kiel nutraĵo, vestaĵo, loĝado, saneco, laboro,
edukado kaj klerigado, ĝusta informacio kaj la rajto al fondado de familio
.
1909 (2304) Parto de la publika bono finfine estas la paco, tio estas la daŭremo kaj la sekureco de justa ordo. (2310) Tio antaŭkondiĉas, ke la aŭtoritato garantias per ĝustaj rimedoj la sekurecon de la socio kaj ties membroj. Ĝi garantias la rajton al persona kaj kolektiva memdefendo.
1910 Ĉiu homa socio posedas publikan bonon, per kiu ĝi sin ekkonas. Plej komplete tio evoluiĝas en la politika komunumo (2244). Estas la tasko de la ŝtato, protekti kaj progresigi la publikan bonon de la burĝa societo, de la burĝoj kaj de la malgrandaj komunumoj.
1911 La reciproka dependeco de la homoj kreskas kaj iom post iom etendiĝas super la tuta tero. La unueco de la homa familio, kiu unuigas homojn de la sama natura digno, antaŭkondiĉas mondvastan publikan bonon. (2638) Tio necesas subdividon de la komunumo de la popoloj, kiu kapablas, “respondi al la diversaj necesoj de la homoj, kaj en la sferoj de la socia vivo, ekz. nutraĵoj, saneco, edukado, laboro, kaj en apartaj situacioj, kiu jen kaj jen estiĝas (Gaudium et spes 84,2), ekzemple per helpo al fuĝintoj kaj subteno de senheimuloj kajties familioj.
1912 La publika bono ĉiam celas la progreson de la personoj, (1881) “ĉar la ordo de la aĵoj subestas al la ordo de la personoj kaj ne inverse” (Gaudium et spes 26,3). Ĉi tiu ordo baziĝas sur la vero, estas konstruata en la justeco kaj el sia animo venas la amo.
III • Respondeco kaj kunlaboro
1913 La kunlaboro estas la libera kaj grandanima investo de la persono en la socia interŝanĝo. Laŭ ilia loko kaj rolo ĉiuj kunlaboru en la subteno de la publika bono. Ĉi tiu devo estas ligita kun la digno de la homa persono.
1914 Tiu kunlaboro estas, ke la homo kunlaboras en areoj, por kiuj li transprenas personan
respondecon. (1734) La homo zorganta kaj laboranta kun granda precizeco por la edukado en
sia familio kontribuas por la bonfarto de aliaj kaj de la socio
.
1915 La burĝoj partoprenu laŭeble aktive en la publika vivo (2239). La maniero de tiu partopreno povas esti diversa de lando kaj lando, de kulturo kaj kulturo. “Sed laŭdinda estas la agomaniero de tiuj nacioj, en kiu plej granda parto de la burĝoj en vera libereco estas partoprenigita en la civito.
1916 La kunlaboro de ĉiuj en la antaŭenigo de la publika bono postulas, kiel ĉiu etika devo, ĉiam plinovigata konverto de la sociaj membroj (1888). Ruzaj trompadoj, per kiuj kelkaj retiriĝas el la destinoj de la leĝo kaj el la sociaj devoj, estas klare kondamnendaj. (2409) Ili ne estas akordigblaj kun la postuloj de la justeco. Institucioj, kiuj plibonigas la homajn vivokondiĉojn, estas subtenendaj. (Gaudium et spes 31,31)
Mallonge
1918 “Ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio” (Rom 13.1)
1919 Ĉiu homa komunumo bezonas aŭtoritaton, por povi sin konservi kaj evolui.
1920 “La politika komunmo kaj la publika aŭtoritato estas funditaj en la homa naturo kaj apartenas al la ordo antaŭfarita de Dio.
1921 La aŭtoritato estas rajte farita, se ĝi celas, subteni la publikan bonon de la socio. Por tion atingi, ĝi ddvas apliki lamorale akcepteblajn rimedojn.
1922 La diversaj formoj de la regado estas rajtaj, kiam ili kontribuas al la bonfarto de la socio.
1923 La politika aŭtoritato devas voluiĝi ene de la limoj de la morala ordo kaj garantii la antaŭkondiĉoj por la uzado de la libereco.
1924 La publika bono estas “la tuteco de tiuj kondiĉoj de la socia vivo, kiuj kaj al la grupoj kaj al la unuecaj membroj ebligas, atingi sian kompletigon pli plene kaj pli facile” (Gaudium et spes 26,1).
1925 Al la publika bono apartenas tri esencaj elementoj: La respekto kaj subteno de la fundamentaj rajtoj de la persono; la prosperigo aŭ la evoluo de la spiritaj kaj de la portempaj bonaĵoj de la socio, kaj la sekureco de la grupo kaj ties membroj.
1926 Al la digno de la homoj apartenas alstrebi la publikan bonon. Ĉiu celu stimuli kaj inspiri instituciojn, kiuj plibonigas la homajn vivokondiĉojn.
1927 La ŝtato havas la taskon, defendi kaj subteni la publikan bonon de la socio. La publika bono de la tuta homaro bezonas organizadon de la internacia socio.
3a parto de la Katechismo de la Katolika Eklezio,
demandoj 1928 - 2865 fino
ARTIKOLO 11 • LA SOCIALA JUSTECO
1928 La socio garantias la socialan justecon, se ĝi zorgas, ke la societoj kaj la unuopaj homoj povu ricevi tion, kio al ili konvenas laŭ sia naturo kaj vokiteco. (2832) La sociala justeco koheras kun la publika bono kaj la praktikado de la aŭtoritato.
I • La respekto pri la homa persono
1929 La sociala justeco nur tiam esta atingebla, kiam la superstara digno de la homo estas estimata. (1881) La persono estas la plej supera celo de la socio: la socio estas ordigita al la persono.
Temas pri “la digno de la homa persono, kies defendado kaj subteno fare de ni estas al ni konfidata de la Kreanto kaj kies responsaj ŝuldantoj seversence estas ĉiuj viroj kaj virinoj en ĉiu situacio de la historio. (Solicitudo rei socialis 47)
1930 Parto de la justeco, kiu apartenas al la homa persono, estas ankaŭ la respekto de la
rajtoj, kiuj rilatas al la digno kiel kreito. (1700) Tiuj rajtoj ne devenas de la socio kaj ne estas
agnoskendaj de ĝi. Ili estas la bazo por la morala rajtigo de ĉiu aŭtoritato. (1902) Socio, kiu
malestimas tiun rajtojn aŭ kiu rifuzas ilin agnoski en sia positiva leĝdonado, detruas sian
propran moralan rajteco
. Kiam iu aŭtoritato ne estimas la personon, ĝi povas sin apogi nur
sur potenco aŭ perforto, por postuli de siaj subuloj obeon. La eklezio devas la homojn de bono
volo memorigi al tiuj rajtoj, kaj ĝi devas helpi la homojn distingi la misuzitajn kaj fuŝajn
postulojn.
1931 Por estimi la homan personon, oni devas atenti la principon, ke (2212) “ĉiuj devas sen escepto estimi sian proksimulon kiel alia egoo. Ili atentu tion, kion ili bezonas en sia vivo, por forigi ĉion, kio malebligus, ke ili digne vivu. (Gaudium et spes 27,1). Neniu leĝdonado sukcesos forigi la timojn kaj antaŭjuĝojn, la tromemfidajn kaj egoismajn sintenojn, kiuj malebligas la estiĝon de vere gefrataj socioj. Tiaj praktikoj estas venkitaj nur per la kristana amo, (1825) kiu vidas en ĉiu homo “proksimulon”, fraton kaj fratinon.
1932 Ju pli granda estas la senhelpeco de homo en iu situacio de sia vivo, des pli urĝa estas la devo, sin montri per aktiva helpo kiel proksimulo. (2403) “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi” (Mat 25,40).
1933 Tiu devo ankaŭ rilatas al tiuj, kiuj alie pensas aŭ agas ol ni. La instruo de Jesuo eĉ
postulas pardoni ŝuldon. Ĝi etendas la ordonon de amo, la ordonon de la nova leĝo sur ĉiujn
malamikojn
(2303). La liberigo en la spirito de la evangelio estas nealkordigebla kun la
malamo de la malamiko kiel persono, kompreneble ne kun la malamo al la malbono, kiun li
faris kiel malamiko.
II • Sameco kaj diferenteco de la homoj
1934 Ĉar ĉiuj homoj estas kreitaj laŭ la bildo de la unika Dio, kaj estas ekipitaj kun la sama racia animo, ili havas la saman naturon kaj la saman originon. Ĉar ili estas elaĉetitaj per la ofero de Kristo, ili ĉiuj estas vokitaj, partopreni en la sama Dia beateco. Ĉiuj homoj do ĝojas prisama digno. (225)
1935 La egaleco inter la homoj rilatas esence al ties digno kiel persono kaj al la rajtoj, kiuj estiĝas el tio.
“Ĉiu formo de diskriminacio de la sociaj kaj kulturaj bazorajtoj, ĉu pro la sekso aŭ la raso, la koloro, la socia stato, la lingvo aŭ la religio, devas esti venkita kaj forigita, ĉar ĝi kontraŭas al la plano de Dio”. (Gaudium et spes 29,3).
1936 (1879) La homo diponas komence de sia surtera ekzisto ankoraŭ ne pri ĉio, kion li
bezonas por la evoluo de sia korpa kaj spirita vivo. Li bezonas la aliajn homojn. Aperas
diferencoj, kiuj kunligiĝas kun la aĝo, la korpaj eblecoj, la spiritaj kaj moralaj talentoj, la
avantaĝoj gajnitaj en la kontaktoj kun aliaj aŭ per la divido de la riĉecoj
. La “talentoj” ne
estas same disdividitaj
.
1937 (340) La diferencoj korespondas kun la Dia plano. Dio volas, ke ĉiu homo ricevu de aliaj, kion li bezonas. Kiu disponas pri apartaj “talentoj”, utiligu ilin avantaĝe de aliaj, kiuj ilin bezonas. La diferenco kuraĝigas kaj devigas la homojn ofte al grandanimeco, bonvolo kaj dividado (791); ili instigas la kulturojn, sin riĉigi reciproke. (1202)
“Mi dividis la virtojn diverse tiel, ke mi ne donis ĉion al unu, sed al iu tion, al aliulo alion … Al iu mi donas precipe la amon, al aliulo la justecon aŭ la humilecon, al aliulo vivan kredon … La ajojn necesajn por la vivo mi tiel diverse dividis kaj mi doni ne ĉion al unu, por ke vi estu devigataj, doni amon unu al la alia … Mi volis, ke unu bezonu la alian, kaj ĉiuj kiel miaj servistoj dividu la de mi ricevitajn donojn kaj donacojn kun aliuloj. (Sankta Katarina el Siena, dialogi 7).
1938 (2437) Ekzistas ankaŭ maljustajn diferencojn, kiuj rilatas milionojn virojn kaj virinojn. Ili staras en malferma kontraŭdiro al la evangelio.
La sama digno de la persono postulas, “ke oni atingu humanajn kaj justajn vivokondiĉojn. Tro grandaj ekonomiaj kaj sociaj malsamecoj inter la membroj aŭ popoloj de la unu homa familio (2317) estigas ĉagrenon kaj kontraŭdiras la socian justecon kaj tion, kion oni povas akcepti. Ili kontraŭdiras al la digno de la homa persono kaj al la socia kaj internacia paco” (Gadium et spes 29,3)
III • La homa solidareco
1939 (2213) La principo de la solidareco, kion oni povas ankaŭ nomi “amikeco” aŭ “socia
amo”estas postulo, kio devenas el la homa kaj kristana gefrateco
“Hodiaŭ disvastígita eraro estas, ke oni forgesas la leĝon de la solidareco kaj amo inter la homoj. (360) Tio estas la leĝo, kio estas preskribita kaj deviga per la komuna origino kaj per la racia naturo de ĉiuj homoj, egale de kiu popolo, kiel ankaŭ per la ofero de la elaĉto, kiun Jesuo Kristo sur la altaro de la kruco oferis al sia ĉiela Patro por la peka homaro al ties savo. (Pio la 12-a, Enzikliko “Summi ponificatus”)
1940 (2402) La solidareco unue montriĝas en la disdonado de la havaĵoj kaj en la rekompenco de la laboro. Ĝi ankaŭ antaŭkondiĉas la laboron por justa ordo de la socio, en kiu la tensioj pli facile estas forigenda kaj la konfliktoj pli facile estas solvendaj sur la vojo de intertraktado.
1941 (2317) La sociaj-ekonomiaj problemoj povas nur solvataj helpe de formoj de la solidareco: solidareco de la malriĉaj inter si, solidareco de la riĉuloj kun la malriĉaj, de la laboristoj inter si; de la labordonantoj kaj de la laborprenantoj en la entreprenoj, kaj solidareco iner la nacioj kaj popoloj. La internacia solidareco estas postulo de la morala ordo. La monda paco parte dependas de tiu ordo.
1942 Ĉe la virto de la solidareco temas ne nur pri materiaj bonaĵoj. (1887) Per la disvastigo de la spiritaj bonaĵoj de la kredo subtenas la eklezio ankaŭ la evoluon de la teraj bonaĵoj, al kiuj ĝi ofte ebenigas novajn vojojn. Tiel realiĝas en la paso de jarcentoj la vorto de la Sinjoro: “Celu unue la Regnon [de Dio] kaj Lian justecon, kaj ĉio tio [alia] estos aldonita al vi.” (Mat 6,33). (2632)
“Ekde dumil jaroj vivas kaj persistas en la animo de la eklezio tiu senso, kiu urĝis la animojn al ĉiuj generacioj kaj popoloj. El la animo de la eklezio vivis la amoheroismo de la monaĥoj kultivantaj la landon, la laboro de la sklavo-liberigantoj, de la malsanon-saniguloj, de la heroldoj de la kredo, civilisacio kaj scienco. Tio urĝis la eklezianojn, krei sociajn cirkonstancojn, kiuj ebligis al ĉiuj vivon dignan por homa kaj kristana vivo (Pio la 12-a, alparolado de la 1-a de junio 1941).
Mallonge
1943 “La socio sekurigas la socialan justecon kreanta la kondiĉojn, kiuj ebligas al la asocioj kaj al ĉiu unuopulo, ricevi tion, kio apartenas al ĝi.
1944 La altestimo rilate la homan personon vidas en la kunhomo iun “alian egoon”. Ĝi antaŭkondiĉas la estimon de la bazaj rajtoj, kiuj eliras el la digno de la persono.
1945 La egaleco de la homoj rilatas la dignon de la persono kaj la rajtojn, kiuj estiĝas el tiu digno.
1946 La diferencoj inter la homoj apartenas al la plano de Dio, kiu volas, ke ni bezonu nin reciproke. Tio kuraĝigu la kristanan amon.
1947 La sama digno de ĉiuj homoj devigas al la klopodo, malgandigi la fortegajn sociajn kaj ekonomiajn diferencojn, kaj forigi maljustajn malsamecojn.
1948 La solidareco estas precipa kristana virto. Ĝi urĝas dividi la materiajn kaj precipe la spiritajn bonaĵojn
TRIA ĈAPITRO
LA SAVO DE DIO.
LA LEĜO KAJ LA GRACO
1949 La homo vokita al la beateco, sed vundita per la peko, bezonas la savon de Dio. La Dia helpo estas donata al li en Kristo per la leĝo, kio lin gvidas, kaj per la graco, kiu lin fortigas.
“Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo” (Flp 2,12-13 BIB).
ARTIKOLO 12 • LA MORALA LEĜO
1950 La morala leĝo estas verko de la Dia Saĝeco. (53) Oni povas ĝin en la bibilia senso nomi patra instruado, pedagogiko de Dio. Ĝi ordonas al la homo la vojojn kaj la regulojn de la konduto, kiu gvidas al la promesita beateco; (1719) Ĝi malpermesas la vojojn al la malbono, kiuj gvidas for de Dio kaj de Lia amo. Ĝi estas samtempe firma en Liaj ordonoj kaj aminda en Liaj promesoj.
1951 La leĝo estas instrukcio ordonita de la respondeca aŭtoritato vide al la publika bono. La morala leĝo antaŭkondiĉas inter la kreitaĵoj la racian ordon, kiu per la potenco, saĝeco kaj boneco de la Kreinto estas fiksita al la bonfarto de la kreitaĵo kaj vide al ties celo. Ĉiu leĝo havas en la eterna leĝo sian unuan kaj lastan veron. La leĝo estas eldirita kaj fiksita de la racio kiel partopreno en la providenco de la viva Dio, de la Kreinto kaj Elaĉetanto de ĉio (306). “Tiun ordonon de la racio oni nomas la leĝon” (Leo la 13-a, Encikliko “Libertas praestantissimum”, citante Tomaso la Akvinanon, summa theologica 1 - 2,90,1)
“Inter ĉiuj animitaj estaĵoj nur la homo povas esti fiera, ke li ricevis leĝon de Dio. Kiel estaĵo kun racio, kio kapablas kompreni kaj distingi, li regulu mem sian konduton en libereco kaj kun racio en subordiĝo al Tiu, kiu ĉion donis al li” (Tertuliano, adversus Marcionem 2, 4, 5.) (301)
1952 La diversaj esprimformoj de la morala leĝo estas ĉiuj akordigitaj inter si: la eterna leĝo, la Dia origino de ĉiuj leĝoj; la natura moral-leĝo; la revelaciita leĝo, kio konsistas el la malnova kaj la nova leĝoj de la evangelio; fine la ŝtataj kaj ekleziaj leĝoj.
1953 (578) La morala leĝo trovas en Kristo sian riĉecon kaj sian unuecon. Jesuo Kristo en persono estas la vojo al kompleteco. Li estas la fino de la leĝo, ĉar Li sola instruas kaj donas la justecon de Dio: “Kristo estas la fino de la leĝo, kaj ĉiu, kiu kredas je Li, fariĝas justa” (Rom 10,4).
I • La natura morala leĝo
1954 (307) La homo partoprenas en la saĝeco kaj boneco de la Kreinto, kiu donas al li la reĝeco pri siaj faroj, kaj kiu donas al li la kapablecon, gvidi sin mem vide al la vero kaj la bono. La natura leĝo esprimas la bazan moralan scion (1776), kio ebligas al la homo, distingi inter bono kaj malbono, inter vero kaj mensogo.
La natura moral-leĝo estas “la plej nobla de ĉio, kio estas skribita kaj enĉizita en la korojn de la unuopaj homoj, ĉar ĝi mem estas la homa racio, kiu mem ordonas agi kaj malpermesas peki. Sed tiu preskribo de la homa racio povas havi la forton de leĝo, se ĝi estas la voĉo kaj la interpretanto de pli alta racio, al kiu devas esti subigitaj nia spirito kaj nia libereco (Leo la 13-a, encikliko “Libertas praestantissimus”)
1955 (1787) “La scio de la Dia kaj natura moral-leĝo” (Gaudium et spes 89,1) montras al la homo la vojon, kiun li/si devas iri, por fari la bonon kaj por atingi sian celon. La natura moral-leĝo esprimas la unuajn, esencajn leĝojn, kiuj regulas la moralan vivon. (396) Turnopunkto de la moral-leĝo estas la deziro al Dio kaj la subordiĝo rilate al Li, kiu estas la fonto kaj justisto de ĉia bono, kaj la senso por la kunhomo kiel smarajta estaĵo. (2070) En la ĉef-ordonoj ĝi estas prezentata en la dekalogo. Tiu leĝo estas nomata natura ne pro la naturo de la senraciaj estaĵoj, sed ĉar la racio, kiu ĝin diskonigas, apartena al la homa naturo.
“Kie estas enlistigitaj tiuj reguloj, se ne en la libro de la lumo, kion oni nomas la vero? En ĝi estas listigita ĉiu justa leĝo. De tie ĝi transiras en la koron de la homo, kiu vivas la juston – ĝi ne eliras en tiun, sed donas al tio impreson, kiel sigelon, kio de ringo transiras en la vakson sen forlasi la ringon” (Sankta Aŭgusteno, de Trinitate 14, 15, 21)
“La leĝo de la naturo estas nenio alia ol la lumo de la racio, de Dio enmetia en nin. Per tiu limo ni ekkonas, kio necesas agi aŭ eviti. Tiun lumon kaj tiun leĝon Dio donis al la homo en la kreo (Sankta Tomaso la Akvinano, collationes in decem paeceptis prol.).
1956 La morala natur-leĝo ĉeestas en la koro de ĉiu homo kaj per la racio ĝi vivas. (2261) Ĝi estas ĝenerale valida, kaj sia aŭtoritato etendiĝas super ĉiuj homoj. Ĝi destinas la dignon der la persono kaj la bazon de la fundamentaj rajtoj kaj devoj.
“Ekzistas vera leĝo, tio de la ĝusta racio. Ĝi kongruas kun la naturo, ekzistas ĉe ĉiuj homoj kaj ekzistas nevarieble kaj eterne. Ĝiaj ordonoj postulas al obeo; ĝiaj malpermesoj malebligas … Estas sakrilego, ĝin anstataŭi per kontraŭa leĝo. On ne rajtas ĝin parte suspendi, kaj neniu povas ĝin tute nuligi” (Markus Tullio Cicero, de republica 3, 22, 33)
1957 La apliko de la natura moral-leĝo estas mult-varia; Ĝi povas postuli pripensadon, kio konsideras la vivokondiĉojn variajn laŭ loko, tempo kaj cirkonstancoj. Tamen en la varieco de la kulturoj la natura leĝo restas regulo, kio ligas la homojn inter si, kaj kio surmetas al ili komunajn principojn superantajn la supozitajn diferencojn.
1958 (2072) La natura moral-leĝo estas nevariebla
kaj superdaŭras la historiajn
variaciojn; en la torento de la imagoj kaj de la kutimoj ĝi restas ekzistanta kaj subtenas ties
progresadon. La reguloj, kiujn ĝi montras, restas ĝenerale validaj. Eĉ kiam oni ĝin kontestas
inkluzive kun siaj principoj, oni povas ĝin nek detrui nek elŝiri el la koro de la homoj. Ĝi ĉiam
denove aperas en la vivo de la uuopaj homoj kaj en la socio.
“Ciu scias, ke via leĝo, ho Sinjoro, malpermesas la ŝtelon, kaj same ne povas estingi la maljustecojn kaj la leĝon, kio estas skribitaj en la homaj koroj” (Sankta Aŭgusteno, confessiones 2, 4, 9).
1959 La natura moral-leĝo liveras kiel tre bona verko de la Kreinto la firman fundamenton, sur kiu la homo povas konstrui la konstruaĵon de la moralaj reguloj, kiuj gvidu siajn decidojn. (1879) Ĝi estas ankaŭ la nepra morala fundamento por la konstruo de la homa komunumo. Ĝi oferas fine la necesan grundon por la ŝtata leĝo, kio restas ligita al ĝi, ĉu per la konkludo el ĝiaj principoj, ĉu per kromaĵoj de positiv-rajta maniero.
1960 (2071) La ordonoj de la natura leĝo estas ne klare kaj senpere perceptataj de ĉiuj homoj. Por ke religiaj kaj moralaj veraĵoj “de ĉiuj senprobleme, kun sekura sekureco kaj sen enmiksado de eraro estu ekkonataj” (37) (Unua Vatikana Koncilio, Dogma Konstitucio “Dei Filius”, Koncilio 2: Denzinger-Schönmetzer 3005; Pius la 12-a, Enzikliko “Humani generis”: Denzinger-Schönmetzer 3876), estas necesaj graco kaj revelacio al la peka homo en sia nuna stato. La morala naturleĝo donas al la revelaciita leĝo kaj al la graco fundamenton, kio estas metata de Dio, kaj kio estas konvena al la agado de la Sankta Spirito.
II • La Malnova Leĝo
1961 Dio, nia Kreanto kaj Elaĉetanto, elektis al Si Izraelon kiel Sia popolo, kaj Li revelaciis al Izraelo Sian leĝon. Tiel li preparis la venon de Kristo. (62) La Mosea leĝo esprimas plurajn verojn, kiui el si mem estas komprenemaj al la racio, sed kiuj inter la savoligo estis konatigitaj kaj aŭtentigitaj.
1962 La Malnova Leĝo estas la unua ŝtupo de la revelaciita leĝo. Ĝiaj moralaj preskriboj estas kunigitaj en la dek ordonoj. (2058) La ordonoj de la dekalogo estas la bazo de la vokiteco de la homo, kiu estas kreita laŭ la bildo de Dio. Ili malpermesas tion, kio agas kontraŭ la la amo al Dio kaj al la proksimulo, kaj ili preskribas tion, kio estas esenca por ili. La dekalogo estas lumo por la konscienco de ĉiu homo, por lin atentigi al la voko kaj al la vojoj de Dio, kaj por lin protekti kontraŭ la malbono.
“Dio skribis sur la leĝotabulojn tion, kion la homojne allasas en sia koroj” (Sankta Aŭgusteno, enarratio in Psalmis 57,1)
1963 Laŭ la kristana tradicio la sankta
, spirita
kaj bona
leĝo estas ankoraŭ
neperfekta. (1610) Kiel majstro
ĝi montras al ni, kion oni devas fari, sed ne donas de sia
flanko la forton, la gracon de la Sankta Spirito por ties plenumiĝo. (2542) Ĉar ĝi ne povas
forpreni la pekon, ĝi daŭras esti leĝo de la sklaveco. Laŭ la sankta Paŭlo ĝi havas precipe la
taskon, akuzi kaj lumigi la pekon, kiu en la homa koro estigas leĝon de la avideco
. (2515)
La leĝo estas ja sur la vojo al la Dia Regno la unua ŝtupo. Ĝi preparas la elektitan popolon kaj
ĉiun kristanon por konvertiĝo kaj por la kredo je la savanta Dio. Ĝi ofertas instruon, kiu – kiel
la Vorto de Dio – ekzistas por ĉiam.
1964 (122) La Malnova Leĝo estas preparo por la evangelio. “La leĝo estis pedagogiko kaj antaŭanonco de venontaj okazaĵoj” (Ireneo, adversus haereses 4, 15, 1). Ĝi anoncas la verkon de la liberigo de la peko, kio en Kristo estas plenumita; ĝi liveras al la Nova Testamento la bildojn, “tipojn”, simbolojn, por konkretigi la vivon laŭ la Spirito (128). La leĝo estas perfektigata per la instruo de la saĝlibroj kaj de la profetoj, kio ĝin direktigas al la Nova Interligo kaj al la Ĉielregno.
“Kelkaj, kiuj vivis en la tempo de la Malnova Interligo, havis la amon kaj la gracon de la Sankta Spirito, kaj ili atendi ĉefe spiritajn aj eernajn promesojn, kaj tiel ili apartenis al la Nova Leĝo. – Same en la Nova Testamento kelkaj laŭkarnaj homoj atingis ankoraŭ ne la perefektecon de la Nova Leĝo. Tiuj homoj ankaŭ en la Nova Testamento devis esti gvidataj al la verkoj de la virto per timo antaŭ punoj kaj per certaj portempaj promesoj. Kvankam la Malnova Leĝo ja donis la odonon de la amon, tamen per la Malnova Leĝo ne estis donata la Sankta Spirito, per kiu ‘la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn’ (Rom 5,5 BIB)” (Sankta Tomaso la Akvinano, summa theologica 1 - 2,107, 1 ad 2).
III • La Nova Leĝo – la Leĝo de la Evangelio
1965 Ĉar la Nova Leĝo, la Leĝo de la Evangelio, estas la kompleta surtera formo de la
natura kaj revelaciita Dia Lego. Ĝi estas la Verko de Kristo kaj precipe esprimiĝas en la Monta
Prediko (459, 581). Ĝi estas ankaŭ la Verko de la Sankta Spirito kaj fariĝas per Li la interna
verko de la ami: “Kun la domo de Izrael … mi faros novan interligon … Mi metos Miajn
leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, (715) Kaj mi estos ilia Dio, Kaj ili
estos Mia popolo” (Heb 8,8. 10)
.
1966 (1999) La Nova Leĝo estas la graco de la Sankta Spirito, kiu estas donacita al la kredantoj per la kredo je Kristo. Ĝi agas per la amo, ĝi instruas nin helpe de la Monta Prediko de la Sinjoro, kion ni devas fari, kaj ĝi donas al ni la gracon per la sakramentoj, tion vere fari.
“Kiu la predikon, kiun la Sinjoro faris sur la monto, kiel ni legas en la evangelio laŭ Mateo, volas pie kaj kun sagaco pripensi, en ĝi sendube trovos la plenan konstitucion de la kristana vivo … Tiu Monta Prediko ampleksas ĉiujn ordonojn, kiuj ekzistas, por ke la vivo estu kristane gvidata” (Sankta Aŭgusteno, de sermone quaestionibus octoginta tribus 1, 1, 1).
1967 (577) La Leĝo de la Evangelio “plenumas”
, precizigas, superas kaj perfektigas la
Malnovan Leĝon. En la feliĉ-anoncoj la Leĝo de la Evangelio plenumas la Diajn promesojn
ilin levante kaj celante al la Dia Regno. La Leĝo de la Evangelio direktiĝas al tiuj, kiuj estas
pretaj krede akcepti tiun novas esperon; al la malriĉuloj, la humilaj, la plorantaj, la homoj kore
puraj kaj la pro Kristo persekutitaj. Tiel ĝi ebenigas la surprizajn vojojn de la Dia Regno.
1968 La Leĝo de la Evangelio plenigas la ordonojn de la leĝo. La Montoprediko tute ne
nuligas la moralajn preskribojn de la Malnova Leĝo kaj ilin ne malvalidigas, sed publikigas la
en ĝi kuŝantajn eblecojn (129) kaj disvolvas el ĝi novajn postulojn; la Nova Leĝo publikigas la
tutan Dian kaj homan veron de la Malnova Leĝo. Ĝi ne aldonas novajn eksterajn preskribojn,
sed renovigas la koron, la radikon de la agadoj (582): ĉi tie la homo elektas inter puraĵo kaj
malpuraĵo
kaj ĉi tie estiĝas la kredo, la espero kaj la amo, kaj kun ili la aliaj virtoj. Tiel la
evangelio kompletigas la leĝon, postulanta esti perfekta kiel la ĉiela Patro
, kaj laŭ la Dia
grand-animeco pardoni al la malamikoj kaj preĝi por la persekutantoj
.
1969 (1434, 2095) La Nova Leĝo realigas la agojn de la Di-adorado – kiel almoz-donado,
preĝado kaj fasto –, sed vide “al la Patro, kiu vidas en la kaŝo”, anstataŭ en la deziro, “esti
vidata de la homoj”
. La preĝo de la Nova Leĝo estas la Patronia
1970 La Leĝo de la Evangelio starigas la decidan elekton inter la “du vojoj”
kaj postulas,
ke oni realigu la vortojn de la Sinjoro
(1696). Ĝi estas koncenrita en la ora regulo (1789):
“Ĉion, kion vi do atendas de aliaj, tion faru al ili! En tio konistas la leĝo kaj la profetoj” (Mat
7,12)
.
La tuta leĝo de la evangelio konsistas en la Nova Leĝo de Jesuo
, sin ami reciproke, kiel Li amis nin.
(1823)
1971 Aldone al la prediko de la Sinjoro ekzistas la moralaj instruoj de la apostoloj
. Ili
pludonas la instruon de la Sinjoro kun la aŭtoritato de la apostoloj, precipe per la reprezentado
de la virtoj, kiuj elvenas el la kredo je Kristo, kaj kiuj vivas per la amo, la ĉefdono de la Sankta
Spirito. “Via amo estu sen hipokriteco. … En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, … estu
en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; kotizantaj por la bezonoj de la
sanktuloj, sekvantaj gastamecon” (Rom 12,9-13). Ĉi tiuj informoj nin instruas ankaŭ, trakti
kazuojn en la lumo de niaj rilatoj al Kristo kaj al la eklezio
. (1789)
1972 (782) La Nova Leĝo estas nomata Leĝo de la Amo, ĉar ĝi instigas agi pli pro amo,
kiun elverŝas la Sankta Spirito, ol pro timo. Ĝi ja nomiĝas Lego de la Graco, ĉar ĝi donas la
gracon, agi el la forto de la kredo kaj de la sakramentoj. Ĝi estas ankaŭ nomata Leĝo de la
Libereco
, ĉar ĝi liberigas nin de la ritaj kaj juraj preskriboj de la Malnova Leĝo, ĝi nin
pretigas agi spontane sub la instigo de la amo, kaj ĝi nin levas el la stato de la servisto, (1828)
“kiu ne scias, kion sia Sinjoro faras”, en la staton de amiko de Kristo ‒ “ĉar ĉion, kion mi aŭdis
de mia Patro, mi sciigis al vi” (Joh 15,15) ‒ kaj ĝi metas en la staton de la filo rajtigita al la
hereda juro
.
1973 (2053) La Nova Leĝo enhavas krom siaj ordonoj ankaŭ la Evangeliajn Konsilojn. La
tradiciita distingo inter la Diaj Ordonoj kaj la Evangeliaj Konsiloj estas farata rilate la amon, la
perfekteco de la kristana vivo (915). La ordonoj forigu el la vojo, kio ne estas akordigebla kun
la amo. Ĉelo de la konsilioj estas, forigi tion, kio povas ĝeni la disvolvigon dela amo, ankaŭ se
tio ne puŝiĝas kontraŭ ĝi
.
1974 La Evangeliaj Konsiloj vidigas la vivan plenecon de la amo, kiu ŝatas donaci ĉiam ankorŭ pli. Ili atestas ĝian dinamikon kaj postulas de ni spiritan disponigon (2013). La perfekteco de la nova leĝo konsistas esence en la ordonoj de la amo al Dio kaj al la proksimulo. La konsiloj nomas por tio pli direktajn vojojn kaj pli taŭgajn rimedojn, kaj ili tiel realiĝu laŭ la vokiteco de ĉiu.
Dio “ne volas, ke ĉiu observas ĉiujn konsilojn, sed nur tiujn, kiuj estas konformaj por la diversaj personoj, tempoj, okazaĵoj kaj fortoj, kiel la amo tion postulas. Ĉar ĝi estas la regino de ĉiuj virtoj, ĉiuh ordonoj, ĉiuj konsiloj, mallonge de ĉiuj kristanaj leĝoj kaj faroj, kajdonas al ili ĉiuj rangon kaj ordon, tepon kaj valoron” (Franc de Sales, traité de l’amour de Dieu 8,6).
Mallonge
1975 Laŭ la skribo estas la leĝo patra donado de instrukcioj fare de Dio, kio preskribas al la homo la vojojn, kiuj gvidas al la promesita beateco, kaj malpermesas la vojojn al la malbono.
1976 La leĝo “estas nenio alia ol ordono de la racio rilata la publika bono, publikigita de Tiu, al kiu apartenas la zorgo por la komunumo.
1977 Kristo estas la fino de la leĝo
. Li sola instruas kaj donas la justecon de Dio.
1978 La natura moral-leĝo estas partopreno de la homo kreita laŭ la bildo de sia kreinto en la saĝeco kaj boneco de Dio. Ĝi esprimas la dignon de la homa persono kaj estas la bazo de la fundamentaj rajtoj kaj devoj.
1979 La natura moral-leĝo estas nevariebla kaj ekzistas dum la tuta historio. La reguloj, kiuj esprimas tiun leĝon, restas validaj laŭ sia substanco. Ĝi estas necesa fundamento por la konstruo de la moralaj reguloj kaj de la ŝtata leĝdonado.
1980 La Malnova Leĝo estas la unua ŝtupo de la revelaciita leĝo. Ĝiaj moralaj preskriboj troviĝas en la dek ordonoj.
1981 La mosea leĝo enhavas verojn, kiuj nature estas alireblaj al la racio. Dio ilin revelaciis, ĉar la homoj ilin ne ekkonis en siaj koroj.
1982 La Malnova Leĝo estas preparo de la evangelio.
1983 La Nova Leĝo estas la graco de la Sankta Spirito ricevita per la kredo je Kristo, efika en la amo. Ĝi trovas sian esprimon precipe en la Monta Prediko de la Sinjoro, kaj ĝi peras al ni la gracon helpe de la sakramentoj.
1984 La Leĝo de la Evangelio plenigas, superas kaj kompletigas la Malnovan Leĝon. Ties promesoj estas plenumitaj per la feliĉ-anoncoj de la Ĉiela Reĝo, kaj ties ordonoj per la renoviĝo de la koro, la origino de ĉiuj agoj.
1985 La nova leĝo estas leĝo de la amo, de la graco kaj de la libereco.
1986 La Nova Leĝo enhavas krom siaj ordonoj la Evageliajn Konsilojn. “La sankteco de la eklezio estas precipe subtenata per la multaj konsiloj, kies atentado la Sinjoro prezentas en la evangelio” (Lumen gentium 42)
ARTIKOLO 13 • GRACO KAJ PRAVIGO
I • La pravigo
1987 La graco de la Sankta Spirito havas la potencon nin pravigi, (734) tio signifas: nin
purigi de niaj pekoj kaj al ni donaci “la justecon de Dio el la kredo je Jesuo Kristo”
kaj el la
bapto
.
“Se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. 11 Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.” (Rom 6,8-22 BIB).
1988 Per la potenco de la Sankta Spirito ni partoprenas en la mizero kaj en la resurekto de
Kristo (654) mortantaj por la peko kaj resurektantaj al nova vivo. Ĉar ni estas la membroj de
Lia korpo, la eklezio
, kaj la vinberbranĉoj, kiuj estas greftitaj sur la viton, kio Li estas
mem
.
(460) “Per la Spirito ni partoprenas je Dio. Pro tio, ke ni partoprenas je la Spirito, ni partoprenas je la Dia naturo … Pro tio estas Di-similigitaj tiuj, en kiuj loĝas la Spirito (Sankta Athanasius, epistula ad Serapionem 1,24).
1989 (1427) La unua verko de la graco de la Sankta Spirito est la konvertiĝo, kiu kaŭzas la pravigon, kiel Jesuo anoncis komence de la evangelio: “Pentu! ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis” (Mat 4,17 BIB). La homo estas instigata de la graco, turniĝi al Dio kaj distanciĝi de la peko. Tiel li ricevas la pardonon kaj la pravigon de supre. En tio konsistas “la pravigo mem, kiu ne estas nur pardono de la pekoj, sed ankaŭ sanktigo kaj renovigo de la interna homo” (Koncilio de Trento, dekreto pri la pravigo, koncilio 7: Denzinger-Schönmetzer 1528).
1990 (1446) La pravigo disigas la homon de la peko, kiu kontraŭas al la amo al Dio, kaj purigas la koron. La pravigo konsekvenvas la initiativon de la Dia mizerikordo, kiu ofertas la pardonon. Tiu mizerikordo pardonigas la homon kun Dio. Liberigas de la potenco de la peko kaj sanigas (1733).
1991 La pravigo estas samtempe la akcepto de la Dia justeco per la kredo al Jesuo Kristo. “Justeco” signifas ĉi tie la rekteco de la Dia amo. Kun la pravigo estas enfuzitaj en niajn korojn kredo, espero kaj amo, kaj al ni estas donacite obei al la volo de Dio.
1992 (617) La pravigo estas lukrita per la misero de Kristo, kiu sin oferis sur la kruco kiel
viva, sankta, al Dio plaĉa ofero, kaj kies sango fariĝis rebonigilo por la pekoj de ĉiuj homoj.
(1266) La rebonigo estas donita al ni per la bapto, la sakramento de la kredo. La rebonigo nin
samformigas al la justeco de Dio, kiu nin interne pravigis per la potenco de Sia mizerikordo
(294). La pravigo celas la gloradon de Dio kaj Kristo, kaj la donon de eterna vivo
.
(2543) “Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj; nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo; ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio; por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.” (Rom 3,21-26)
1993 (2008) La pravigo fondas kunagadon inter la Dia graco kaj la libereco de la homo, ke la homo krede konsentas al la Dia Vorto, kio lin instigas al konvertiĝo, kaj en la amo kunagas kun la instigo de la Sankta Spirito, kiu antaŭiĝas al nia kunsento kaj ĝin portas.
“(2068) Se Dio tuŝas la koron de la homo per la lumigo de la Sankta Spirito, restas unuflanke la homo ne tute sen ago, ĉar li surprenas la inspiradon, kiun li ja povus rifuzi; aliflanke li tamen ne povas el libera volo levi sin al la justeco antaŭ Li sen la Dia graco”. (Koncilio de Trento, dekreto pri la pravigo, Koncilio 5: Denzinger-Schönmetzer 1525).
1994 La pravigo estas grandioza verko de la Dia amo. La pravigo estas revelaciata en Jesuo Kristo kaj donata per la Sankta Spirito. (312) La sankta Aŭgusteno opinias, ke “la pravigo de sen-Di-ulo estas pli granda verko ol la kreo de la ĉielo kaj de la tero”, ĉar “cielo kaj tero forpasos, dum la savo kaj la pravigo de la elektitoj restas” (Aŭgusteno, in evangelium Johannis traktatus 72,3). Li eĉ opinias, ke la pravigo de la pekuloj transpasas la kreon de la anĝeloj en justeco, ĉar tiu pravigo atestas pri pli granda kompato (412).
1995 (741) La Sankta Spirito estas la interna majstro. La pravigo lasas ekesti
la “internan
homon” kaj kunportas kun si la saniĝon de la tuta homa estaĵo.
“Kiel vi metis viajn membrojn en la servon de la malpureco kaj maljusteco, kaj vi fariĝis maljustaj, tiel nun metu viajn membrojn en la servon de la justeco, ke vi fariĝu sanktaj … Sed nun, liberigite el la potenco de la peko kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas frukton, kiu vin sanktigas kaj alportas la eternan vivon” (Rom 6,19.22. Traduko de BE laŭ la germana teksto de EU2016)
II • La Graco
1996 Nian pravigon ni devas danki al la graco de Dio. La graco estas la favoro, la neŝuldita
helpo, kiun Dio donacas al ni, por esti konforma al sia reputacio (153). Ĉar estas nia vokiteco
fariĝi Diaj infanoj
, Liaj adoptitaj gefiloj
, partopreni je la Dia naturo
kaj je la eterna
vivo
.
1997 (375) La graco estas partoprenado en la Dia vivo: ĝi gvidas nin en la plej internon de la triunua vivo: (260) La kristano havas per la bapto partoprenon en la graco de Kristo, kiu estas la kapo de Sia korpo. Kiel “adopta filo” li rajtas nun Lin nomi “Patro” en la unuiĝo kun la ununaskita Filo de Dio. Li ricevas la vivon de la Spirito, kiu al li enspiras la amon, kaj kiu konstruas la eklezion.
1998 (1719) Tiu vokiteco al la eterna vivo estas supernatura. Oni dankas ĝin tute al la
neŝuldita helpo de Dio, ĉar Li sola povas Sin revelacii kaj donaci. Ĝi superas la raciajn kaj
volajn fortojn de la homo kaj de ĉiu kreito
.
1999 La grao de Kristo estas tio, ke Dio al ni neŝuldite doas Sian vivon. (1966) Li enverŝas
ĝin per la Sanka Spirito en nian animon, por ĝin savi de la peko kaj por ĝin sanktigi. Tio estas
la sanktiga aŭ Diiga graco, kiun ni ricevis en la bapto. Tiu Diiga graco estas en ni la origino
de la “savoverko”
“Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo“ (2 Kor 5,17-18 BIB).
2000 La sanktiga graco estas daŭra donaco, supernatura fiksa emo. Ĝi kompletigas la animon por kapabligi ĝin vivi kun Dio kaj agi el Lia volo. La tielnomatan gratia habitualis {latine: gracon konstantan}, tio estas daŭra emo vivi kaj agi laŭ la Dia voko, oni distingas de la tielnomata helpa graco, tio estas la Dia interveno en la komenco de la renkontiĝo aŭ en la kuro de la saniga verko.
2001 (490) Jam la antaŭpreparo de la homo por la ricevo de la graco estas verko de la graco. Tio necesas, por elvoki kaj subteni nian kunagadon en la pravigo per la kredo kaj en la sanktigo per la amo. Dio kompletigas en ni, kion Li komencis, “ĉar Li komenciĝas efikante, ke ni volu; Li kompletigas kunagante kun nia jam konvertita volo (Sankta Aŭgusteno, de gratia et libero arbitrio 17,33)
“Ankaŭ ni ja laboras, sed ni laboras nur kune kun Dio, kiu vere laboras. Lia mizerikordo ja venis antaŭ ni, por ke ni estu sanigataj, kaj ĝi sekvas nin sanigitajn, por ke ni estu revivigitaj; ĝi venas pli frue ol ni, ke ni estu vokataj, kaj ĝi sekvas nin, por ke ni estu glorataj; ĝi venas antaŭ ni, ke ni pie vivu, kaj gi sekvas nin, por ke ni vivu por ĉiam kun Dio, ĉar sen Li ni ne povas ion fari” (Sankta Aŭgusteno, de natura et gratia, 31,35)
2002 (1742) La libera agado de Dio postulas la liberan respondon de la homo. Ĉar Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, kaj donis al li kune kun la libero la potencon, Lin ekkoni kaj ami. La animo povas nur libere eniri en komunon de la amo. Dio senpere tuŝas la homan koron kaj rekte movas ĝin. En la homon Li metis deziron al la vero kaj la bono, kiun nur Li povas plenumi. La promesoj de la “eterna vivo” pli ol ĉiuj esperoj respondas al tiu interna deziro.
“Kiam Vi fine de viaj tre bonaj verkoj je la sepa tago ripozis, tiam Vi volas per la voĉo de Via libro al ni precipe diri, ke ankaŭ ni je la sabato de la eterna vivo ripozos en Vi fine de niaj verkoj, kiuj estas ‘tre bonaj’, ĉar Vi donacis ilin al ni” (2550) (Sankta Aŭgusteno, confessiones 13,36,51).
2003 (1108) La graco unue estas dono de la Sankta Spirito, kiu nin pravigas kaj sanktigas.
Sed al la graco apartenas ankaŭ la dono, kiun donas al ni la Sprito, por apartenigi nin al Sia
agado kaj kapabligi nin, kunefiki ĉe la savo de la aliaj kaj ĉe la kresko de la korpo de Kristo, la
eklezio (1127). Al tio apartenas la sakramentaj gracoj, tio estas donoj, kiuj apartenas al la
diversaj gracoj. Kaj al tio apartenas ankaŭ la apartaj gracoj, kiuj estas nomataj laŭ la de la
sankta Paŭlo uzata greka esprimo karismoj, kio signifas bonvolo, libera donaco kaj
bonfarto
. Ekzistas diversaj karismoj, kelkfoje ekterordinaraj kiel la miraklodonaco aŭ la
lingvodonaco (788-80). Ili ĉiuj estas ordigitaj rekte al la sanktiga graco kaj ili havas kiel celon
la komunan bonfarton. Ili staras en la servo de la amo, kiu konstruas la eklezion.
2004 Inter la apartaj gracoj estas menciindaj la statogracoj, kiuj akompanas la devojn de la kristana vivo kaj de la servo en la eklezio.
“Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo” (Rom 12,6-8 BIB)
2005 Ĉar la graco estas supernatura, ĝi retiriĝas al nia sperto kaj ĝi ekkoneblas nur per la
kredo. Ni do ne povas nin apogi sur niajn emociojn aŭ verkojn (1768), por konkludi, ke ni
estas pravigitaj kaj savitaj
. Sed laŭ la vorto de la Sinjoro: “Per iliaj fruktoj vi konos ilin”
(Mat 7,20 BIB), ni povas ekkoni garantion, kiam ni pensas pri la Diaj bonfartoj en nia vivo kaj
en la vivo de Sanktuloj, ke la graco en ni efikas. Tio kuraĝigas nin al ĉiam pli forta kredo kaj al
sinteno de konfida malriĉeco.
Tiu sinteno aparte bone estas videbla en repondo al insida demando al la sankta Jeanne d’Arc de siaj juĝistoj: Demandite, ĉu ŝi sciu, ke ŝi estas en la graco de Dio, ŝi respondis: “Se mi ne estas en ĝi, Dio mi metu en ĝin; se mi estas en ĝi, Di min konservu en ĝi.” (Sankta Jeanne d’ Arc, dictum, Prozeßakten)
III • La Merito
”La aro de la sanktuloj diskonigas sian grandecon, ĉar en la kronado de siaj meritoj vi kronas la verkon de via graco” (Roma Meslibro, prefaco de la sanktuloj, laŭ vorto de “instruisto de graco”, de la sankta Aŭgusteno, enarratio in psalmos 102,7)
2006 (1723) La vorto “merito” signifas ĝenerala la rekompencon, kiun komunumo aŭ societo ŝuldas al unu el siaj membroj, kiun oni sentas kiel bonfaro aŭ misfaro, kiel iu rekompencenda aŭ iu punenda. Rekompenci meritojn estas afero de la virto de la justeco, ĉar ĝi egalas al la por ĝi valida pincipo de la egaleco (1807).
2007 Rilate al Dio ekzistas flanke de la homo neniu merito en vera senco. Inter Li kaj ni estas nemezurebla neegaleco, ĉar ni ricevis ĉion de Li, nia Kreinto (42).
2008 La homo havas en la kristana vivo nur pro tio meriton ĉe Dio, ĉar Dio libere decidis, lasi la homon kunagi kun Sia graco (306). Elirpunkto por tiu kunagado ĉiam estas la Patra agado de Dio, kio donas la impulson por la libera agado de la homo. Pro tio la meritoj por la bonaj verkoj estas atribuendaj unue al la Dia graco kaj nur poste al la kredanto (155, 970). La meritoj de la homo vere atribuendas al Dio, ĉar la bonaj faroj eliras en Kristo el la komplezemaj kaj helpemaj gracoj de la Sankta Spirito.
2009 La akcepto kiel infanoj nin pro graco partoprenigas en la Dia naturo. Ĝi povas pro tio
laŭ la neŝuldita Dia justeco al ni doni veran meriton. Tio estas rajto pro graco, la plena rajto
de amo, kio nin faras “kunheredantojn” de Kristo, indaj “atingi la eternan vivon je donita tempo” (Koncilio de Trento, dekreto pri la pravigo, Koncilio 16; Denzinger-Schönmetzer 1546).
La meritoj de niaj bonaj verkoj estas donacoj de la Dia graco
. (604) “La graco iris jam iom
pli frue; nun estas redonita, kio estas ŝuldata … La meritoj estas donacoj de Dio” (Sankta
Aŭgusteno, sermones 298,4-5)
2010 Ĉar en la ordo de la graco la la unua agado estas Dia agado, neniu povas meriti la unuan gracon (1998), el kiu eliras la konverdado, la pardonado kaj la parvigo. Nur instigataj de la Sankta Spirito kaj de la amo al Tiu, ni povas meriti por ni kaj por la aliaj la gracon, kiu kontribuas al nia sanktigado, al la kreskado de la graco kaj de la amo kaj por la atingado de la eterna vivo. Laŭ la saĝeco de Dio oni povas meriti eĉ portempajn bonaĵojn kiel sanecon aŭ amikecon. Tiuj gracoj kaj bonaĵoj estas objektoj de la kristana preĝo. La preĝado zorgas por la graco, kiu estas nepra por niaj meritaj agoj.
2011 (492) La amo de Kristo estas la fonto deĉiuj niaj meritoj antaŭ Dio. La graco unuigas nin en aga amo kun Kristo kaj garantias tiel la supernaturan karakteron de niaj agoj kaj sekve ilian meriton antaŭ Dio kaj la homoj. La sanktuloj daŭre vive konsciis, ke iliaj meritoj estas nura graco.
“Post la surtera ekzilo mi esperas, ĝojigi min pri Vi en la hejmlando, sed mi ne volas kolekti meritojn por la ĉielo, sed labori nur por via amo… Je la fino de ĉi tiu vivo mi aperos antaŭ vi kun malplenaj manoj; ĉar mi ne petas Vin, ho Sinjoro, kalkuli miajn verkojn. Ĉiu nia justeco estas plena de makuloj antaŭ viaj okuloj! Mi do volas min vesti kun via propra justeco kaj akiri de via amo atingi la eternan posedon de Vi mem” (sankta Terezia de la infano Jesu, acte d’offrande de l’ Amour miséricordieux).
IV • La kristana sankteco
2012 “Ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono… Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo (459), por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris” (Rom 8,28-30 BIB).
2013 (915, 2545) “Pro tio al ĉiuj estas klare, ke ĉiuj Kristokredantoj de ĉiu stato aŭ rango estas vokataj al la pleno de la kristana vivo kaj al la pleneco de la amo” (825) (Lumen gentium 40). Ĉiuj estas vokataj al sankteco: “Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta” (Mat 5,48)
“Por atingi tiun perfektecon la kredantoj apliku la fortojn, kiuj ili ricevis laŭ la mezuro de la dono de Kristo … obeantaj al la volo de la Patro en ĉio sin kun tuta koro sindonante al la honoro de Dio kaj al la servo por la proksimuloj. Tiel la sankteco de la Dipopolo kreskos al riĉaj fruktoj, kiel en la historio de la eklezio la vivo de tiom multaj da sanktuloj lume montras” (Lumen gentium 40).
2014 La spirita progresso strebas al ĉiam pli intima unuiĝo kun Kristo. Ĉi tiu unuiĝo estas nomata “mistika”, ĉar ĝi per la sakramentoj – “la sanktaj misteroj” – partoprenas en la mistero de Kristo kaj per Kristo en la mistero de la plej sanka Triunuo. Dio vokas nin ĉiujn al tiu intima unuiĝo kun Li. Apartaj gracoj aŭ eksterordinaraj signoj de tiu mistika vivo nur unuope estas donataj, por videbligi al ni la al ni ĉiuj donataj gracoj.
2015 La vojo al la perfekteco gvidas tra la kruco. Ne ekzistas sankteco sen negacio kaj sen
spirita batalo
(407, 2725). La spirita progreso postulas asketismon kaj pent-abstemion, kiuj
per ŝtupo kaj ŝtupo gvidas al vivo en paco kaj ĝojo de la feliĉ-anoncoj (1438).
“Kiu supreniras, ne ĉesas iri per senfinaj komencoj de komenco al komenco. Kiu suprenias, ne ĉesas sopiri, kiuj li ja ĉiam konas (Sankta Gregoro el Nissa, homiliae in Canticum 8).
2016 La infanoj de nia patrino, la sankta eklezio, esperas la gracon de la persisteco ĝis la
fino, kaj la rekompencon de Dio (162, 1821), ilia Patro, por la bonaj verkoj, kiun ili plenumis
danke al Lia graco en kuneco kun Jesuo
. Ĉar ili sin tenas je la sama vivo-regulo, la kredanto
partoprenas la “beatan esperon” de tiuj, kiujn kolektas la Dia mizerikordo en la “sankta urbo”.
Tiu “nova Jerusalemo”, kio malsuprenvenas de Dio el la ĉielo, estas “pretigita kiel fiancino
ornamita por sia edzo” (Apo 21,2)
Mallonge
2017 La graco de la Sankta Sprito donacas al ni la Dian justecon. La Spirito unuigas nin per la kredo kaj la bapto kun la mizero kaj la resurekto de Kristo kaj partoprenigas nin kun ties vivo.
2018 La pravigo havas kiel la konvertiĝo du flankojn. Sub la instigo de la graco la homo konvertiĝas al Dio kaj for de la peko: tiel li ricevas la pardonon kaj la justecon de supre.
2019 La pravigo estas la pardonado de la pekoj, la sanktigo kaj la renovigo de la interna homo.
2020 La pravigo estas al ni meritita per la mizero de Kristo kaj estas al ni prezentita per la bapto. Ĝi nin konformas al la Dia justeco, kiu nin justigas. Ilia celo estas la honoro de Dio kaj de Kristo kaj la dono de la eterna vivo. Ĝi estas la bona verko de la Dia mizerikordo.
2021 La graco estas la helpo, kiun Dio al ni donas, por respondi al nia vokiĝo, fariĝi Liaj adoptaj infanoj. Ĝi gvidas nin en la plej internon de la Trinitata vivo.
2022 En la verko de la graco la Dia agado antaŭiĝas al la libera vorto de la homo, gvidas al ĝi kaj elvokas ĝin. La graco respondas al la pej profundaj atendoj de la homa libereco; Ĝi vokas ilin kunagi kun ĝi, kaj ĝi perfektigas ilin.
2023 La sanktiga graco estas la neŝuldita dono, en kio Dio donacas al ni Sian vivon. Ĝi estas enigita de la Sankta Spirito en nian animon, por ĝin sanigi de la peko kaj por ĝin sanktigi.
2024 La sanktiga graco faras nin “plaĉaj al Dio”. Apartaj donoj de la Sankta Spirito, la karismoj, estas ordigitaj al la sanktiga graco kaj havas kiel celon la publikan bonon de la eklezio. Dio agas ankaŭ tra multaj helpaj gracoj, kiujn oni diferencas de la gratia habitualis, kiu estas daŭre en ni.
2025 Merito antaŭ Dio ekzistas por ni nur pro la libera Dia decido, la homon partprenigi en la efikado de Sia graco. La merito apartenas unue al la graco de Dio kaj due al la kunagado de la homoj. La merito de la homo tiel estas de Dio.
2026 Per la adopto kiel infanoj kaj danke al la neŝuldita justeco de Dio, la graco de la Sankta Spirito povas ebligi al ni veran meriton. La amo estas por ni ĉefa fonto de merito antaŭ Dio.
2027 Ne ni povas por si meriti la unuan gracon, kiu efikas la konvertadon. Sub la impulso de la Sankta Spirito ni povas meriti por ni kaj ankaŭ por la aliaj la gracojn, kiuj helpas por la eterna vivo; same ankaŭ la necesajn terajn bonaĵojn.
2018 “Pro tio estas klare al ĉiuj, ke ĉiuj Kristkredantoj en ĉiu stato aŭ rango estas vokitaj al la pleneco de la kristana vivo kaj al la perfekteco de la amo” (Lumen gentium 40). “La kristana perfekteco havas nu un limon: la limo, ne havi limon (Sankta Gregoro el Nissa de vita Mosis).
2019 “Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levi sian krucon, kaj sekvu min” (Mat 16, 24 BIB).
ARTIKOLO 14 • LA EKLEZIO –
PATRINO KAI MASTRINO
2020 La baptito plenumas sian senditecon en la eklezio, la komunumo de ĉiuj baptitoj. De la eklezio li ricevas la vorton de Dio, kio enhavas la instrukcion de la “leĝo de Kristo”. De la eklezio li ricevas la gracon de la sakramentoj, kiu lin “survoje” fortigas. La eklezio donas al li la ekzemplon de la sankteco (828). En la sankta virgulino Maria li ekkonas la figuron kaj la fonton de tiu sankteco: li aperceptas sxin en la nefalsita atesto de tiuj (970), kiuj tion vivas; li malkovras ŝin en la sankta tradicio kaj en la longa historio de la sanktuloj, kiuj lin antaŭiris kaj kies memortago estas celebrata en la koncerna liturgio (1172).
2031 La morala vivo estas spirita Diservo (1368). En la korpo de Kristo, kiun ni formas, kaj lige kun la oferto de la eŭkaristio ni oferas nin mem kiel “viva kaj sankta ofero”, kio plaĉas al Dio (Rom 12,1). En la liturgio kaj en la celebrado de la sakramentoj kunligiĝas preĝado kaj doktrino kun la graco de Kristo, por heligi kaj nutri la kristanan agadon. Kiel la tuta kristana, tiel ankaŭ vivo trovas la morala agado sian fonton kaj sian kulminon en la eŭkaristi ofero.
I • Morala vivo kaj instrua ofico de la eklezio
2032 (85-87, 888-892) La eklezio estas “la kolono kaj bazo de la vero” (1 Tim 3,15 BIB). La “solena komisio de Kristo por la savovero la eklezio ricevis de la apostoloj” (Lumen gentium 17) (2346). “Al la eklezio apartenas ĉiam kaj ĉie proklami la moralajn principojn ankaŭ pri la sociala ordo (2420) kiel ankaŭ prijuĝi homajn aferojn de ĉiu maniero tiom longe kiom la fundamentaj rajtoj de la homa persono aŭ la savo de la animoj tion postulas.
2033 La instru-ofico de la paŝtistoj de la eklezio sur la areo de la moralo normale estas praktikata en la katekezo kaj prediko, helpe de la verkoj de teologoj kaj spiritaj skribistoj. Sub la gvidado kaj inspektado de la paŝtistoj (84) estas la “testamentaĵo” de la kristana moralo transdonita de generacio al generacio. Tiu konsistas el unika tutaĵo de reguloj, ordonoj kaj virtoj, kiuj resultiĝas el la kredo je Kristo kaj viviĝas per la amo. Tiu katekezo havas laŭ malnova tradicio kiel fundamento la kredokonfeson, la patronian kaj la dekalogon, kiuj eldiras la por ĉiuj homoj validajn principojn de la morala vivo.
2034 La papo kaj la episkopoj estas “aŭtentikaj, tio estas kun la aŭtoritato de Kristo provizitaj instruistoj, kiuj al la popolo al ili konfidita proklamas la kredon, kiu estas kredenda kaj aplikenda al la moroj” (Lumen gentium 25). La universala ordinara instru-ofico de la papo kaj de la kun li en komuno starantaj episkopoj instruas la kredantojn la veron kredendan, la amon vivendan kaj la esperatan beatecon.
2035 La plej alta ŝtupo en la partopreno en la aŭtoritato de Kristo estas la karismo de la neeraripovo. Tiu etendiĝas ĝis al la testamentaĵo de la Dia revelacio
. Ĝi etentiĝas sur ĉiuj
elemtoj de la instruo inkluzive la moro-instruo, sen kiuj la savoveroj de la kredo ne povas esti
konservataj, ne prezentataj kaj ne rigardataj
2036 La aŭtoritato de la instruofico etendiĝas ankaŭ sur la unuopaj ordonoj de la natura
moral-leĝo (1960). Necesas ilin observi, kiel la kreanto tion postulas. Kiam la instru-ofico de
la eklezio memorigas la preskribojn de la morala naturleĝo, ĝi ekzercas esencan parton de sia
profeta tasko, prononci al la homoj, kio ili vere estas, kaj ilin memorigi, ke ili estu antaŭ
Dio
.
2037 La al la eklezio fidata Dia leĝo estas instruata al la kredantoj kiel vojo de la viovo kaj
de la vero. La kredantoj havas la rajton
esti instruataj en la sanigaj Dia ordonoj, kiuj purigas
la juĝokapablecon kaj helpe de la graco sanigas la vunditan homan naturon. Ili havas la devon,
observi la ordonojn kah preskribojn regule dekretitajn de la aŭtoritato de la eklezio. Eĉ kiam ili
estas de disciplina naturo, ili postulas obeemon en amo. (2041)
2038 En sia tasko instrui kaj apliki la kristanan moralon, la eklezio bezonas fervoron de
animzorgantoj, la scion de teologoj kaj la kontribuon de ĉiuj kristanoj kaj de homoj de bona
volo. La kredo kaj la vivata evangelio donas al ĉiu vivosperton “en Kristo” (2442), kiu lin heligas kaj kaj kapabligas, prijuĝi la Dian kaj homan veron laŭ la Dia Spirito
. Tiel povas la
Sankta Spirito utiligi tute simplajn homojn, por lumigi erudiciulojn kaj plej altajn moŝtulojn.
2039 La ekleziaj oficoj estas aplikendaj en la spirito de gefrata servado kaj de la sindono al
la eklezio en la nomo d la Sinjoro
Kiu staras en la servo de la eklezio, atentu, ke li en la morala prijuĝado de sia propra faro ne retiriĝu sur nur individua aspekto. Li pripensu laŭeble la
bonfarton de ĉiuj, kiel tio esprimiĝas en la natura kaj revelaciita moral-leĝo kaj pro tio ankaŭ
en la leĝo de la eklezio kaj en la instruo de la instru-ofico. Ne estas deca, la personan konsciencon kaj la racion kontraŭstarigi al la morala leĝo aŭ al la instru-ofico de la eklezio (1783).
2040 Tiel povas inter kristanoj evolui vera sinteno de infana amo al la eklezio. Ĝi estas la normala evoluo de la bapto-graco, kiu nin generis en la sino de la eklezio kaj nin faris membroj de la korpo de Kristo. En sia patrina zorgo peras al ni la eklezio la mizerikordon de Dio, kiu venkas super ĉiu nia pekoj kaj precipe efikas en la sakramento de la repacigo. (167) Kiel zorganta patrino ĝi donacas ankaŭ en ŝia liturgio ĉiutage la nutraĵon de la vorto kaj de la eŭkaristio de la Sinjoro.
II • La ordonoj de la eklezio
2041 La ordonoj de la eklezio staras en la servo de morala vivo, kiu estas ligita kun la liturgia vivo kaj sin nutras de ĝi. La deviga karaktero de tiuj positivaj leĝoj faritaj de la ekleziaj paŝtistoj volas sekurigi por la kredantoj la necesan minimumon de preĝo-servo kaj de morala strebo, en la kreskado de la amo al Dio kaj al la proksimulo.
2042 (1389) La unua ordono (… Vi vizitu dimanĉe kaj je la aliaj ordonitaj festotagoj pie la
sanktan meson kaj ne faru servajn laborojn”) (2180) postulas de la kredantoj, sanktigi la memortagon de la resurekto de la Sinjoro kaj la liturgiajn ĉef-festojn, kiuj la misterojn de la Sinjoro, de la Virgulino Maria kaj de la sanktuloj honoras. La kredantoj precipe partoprenu en la
eŭkaristian celebradon, (2177) al kiu kolektiĝas la kristana komunumo, kaj ili ripozu de tiuj
laboroj kaj faroj, kiuj povas malhelpi la sanktigon de tiuj tagoj
.
La dua ordono (“… Vi konfesu viajn pekojn jare almenaŭ unufoje”) (1457) sekurigas
la antaŭpreparon de la eŭkaristio per la ricevo de la sakramento de la pardono, kio plikondukas
la en la bapto okazintan konversion kaj pardonon
.
La tria ordono (… Vi ricevu minimume je la paska empo kaj en morto-danĝero la
sanktan komunion) plenumas minimumon por la ricevo de la korpo kaj sango de la Sinjoro, Ĉe
tio oni atribuas grandan gravecon al la festoj de la paska tempo, do de la origino kaj centro de
la kristana liturgio
.
2043 (1387) La kvara ordono (… vi atentu la de la eklezio ordonitajn fasto- kaj abstino-tagojn”) (1438) sekurigas la tempojn de la abnegacio kaj de la pento, kiuj nin prearas por la liturgiaj festoj; ili kontribuas, ke ni atingu la potencon super niaj libidoj kaj la liberecon de la
koroj
.
La kvina ordono (… vi asistu al la eklezio en siaj bezonoj) diras, ke la kredantoj estas
devigataj, laŭ iliaj potencoj asisiti al la eklezio en ties materiaj bezonoj
.
III • Morala vivo kaj misia atesto
2044 La fideleco de la baptitaj estas decida antaŭkondiĉo por la proklamo de la evangelio kaj por la senditeco de la eklezio eb la mondo. (822, 905) Por ke la savomesaĝo povas montri antaŭ la homoj sian veroforton kaj elradiforton, ĝi devas esti konfirmata per la vivoatesto de la kristanoj. “La atesto de kristana vivo mem kaj la bonaj erkoj faritaj en supernatura spirito havas la forton, gvidi homojn al la kredo kaj al Dio (Apostolicam actuositatem 6).
2045 (753) Kiel membroj de la korpo, kies kapo estas Kristo
, kontribuas la kristanoj per
la daŭro de siaj konvinkoj kaj de sia konduto al la konstruo de la eklezio. La eklezio kreskas,
fortiĝas kaj evoluiĝas per la sankteco de siaj kredantoj
, (828) ĝis tiuj “fariĝas al perfektaj
homoj kaj prezentas Kriston en Sia perfekta figuro” (Efe 4,13).
2046 (671, 2819) Per sia Kristo-forma vivo rapidigas la la kristanoj la venon de la Regno de Dio, la Regno “de la justec, de la amo kaj de la paco” (Roma Meslibro, prefaco de la Dimanĉo de Kristo Regno). Ili pri tio ne neglektas siajn surterajn taskojn: fidelaj al sia majstro ili plenumas tiujn taskojn honeste, pacience kaj en amo.
Mallonge
2047 La morala vivo estas spirita Diservo. La kristana agado trovas nutraĵon en la liturgio kaj enla celebrado de la sakramentoj.
2048 La ordonoj de la eklezio rilatas al la morala kaj kristana vivo, kio estas ligita kun la liturgio kaj nutras sin el ĝi.
2049 La paŝtistoj de la eklezio praktikas sian instru-objekton en la areo de la moralo normale en katekezo kaj prediko. Bazo estas la dekalogo, kiu esprimas la por ĉiu homo validajn principojn de la morala vivo.
2050 Kiel decidaj instruistoj la papo kaj la episkopoj al la popolo de Dio predikas la kredon, je kiu oni devas resti fidela kaj kion oni devas apliki en la morala vivo. Ili havas ankaŭ la rajton, sin esprimi en moralaj demandoj, kiuj estas objektoj de la natura leĝo kaj de la racio.
2051 La neerari-poveco de la instru-ofico de la paŝtistoj etendiĝas al ĉiuj tiuj elementoj de la instruo, ankaŭ de la morala instruo, sen kiuj la savoveroj de la kredo ne povas esti konservataj, prezentataj kaj obeataj.
LA DEK ORDONOJ
Eliro 20,2-7 BIB
2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis.
Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.
12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
13 Ne mortigu.
14 Ne adultu.
15 Ne ŝtelu.
16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
Readmono 5,6 – 21 BIB
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
7 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 9 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.
16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
17 Ne mortigu.
18 Kaj ne adultu.
19 Kaj ne ŝtelu.
20 Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
Kateketa
tradicio
Mi estas la Eternulo, via Dio
Vi nr malhonoru
Memoru, ke vi snaktigu la festotagojn.
Respektu vian patron kaj vain patrinon.
Ne mortigu.
Ne adultu.
Ne ŝtelu.
Ne faru malveran ateston kontraŭ vian proksimulon.
Ne deziru la havaĵon de via proksimulo.
DUA ALINEO
DIE ZEHN GEBOTE
“Majstro, kion mi devas fari? “
2052 “Majstro, kion mi devas fari, por gajni la eternan vivon?” Jesu unue atentigas la riĉan junan viron, kiu metis antaŭ Lin tiun demandon, ke Dio la “sole Bona”, estu akceptenda kiel perfekta ekzemplo kaj kiel fonto de ĉio bona. Poste diras Jesuo al li: “se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn (1858)”. Kaj Li nomas al la demandanto la ordonojn, kiuj rilatas al la proksimula amo: “Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu malveran ateston. Respektu vian patron kaj vian patrinon.” kaj fine Jesuo koncentras tiujn ordonojn: “Amu vian proksimulon kiel vin mem !” (Mat 19,16-19 BIB)
2053 Al ĉi tiu unua respondo estas aldonata ankoraŭ dua: “Se vi deziras esti perfekta, iru,
vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min !” (Mat 19, 21 BIB) Tio ne nuligas la unuan respondon. (1958) Apartenas al la sukcedo
de Kristo, ke oni obeas la ordonojn. La leĝo ne estas nuligata
, sed la kristano estas postulata, ĝin retrovi en la persono de sia Majstro, kiu estas ties perfekta plenumiĝo. La postulo de
Jesuo al la juna iro, lin sekvi en la obeo de disciplo kaj en la obdervado de la ordonoj, estas
ligita eb la tri sinoptikaj evangelioj kun la postuo al malriceco kaj ĉasteco
. La evangeliaj
ordonoj ne estas dividendaj de la ordonoj (1973).
1054 (581) Jesuo transpreni la dek ordonojn; sed Li ankaŭ revelaciis la forton de la Spirito,
ki efikas en ili. Li predikas la justecon, kiu “estas multe pli granda ol tiu de la skribistoj kaj de
la fariseoj”
kaj ol tiu de la paganoj
. Li pliprecizigas la postulojn de la la ordonoj: “Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, … sed mi diras al vi, ke kiu nur koleras kontraŭ
sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero
de sinedrio (Mat 5,21-22 BIB).
2055 Kiam oni metis la demandon al Li: “Kiu ordono esta la plej grava?” (Mat 22,36), Jesuo
respondis: “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via
tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian
proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.” (Mat
22,37-40 BIB)
. La dekalogo estas interpretita en la lumo de tiu duobla kaj samtempa unika
ordono, kiu estas la plenumiĝo de la ordono:
“La ordonoj: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo” (Rom 13,9-10 BIB).
La dekalogo en la Sankta Skribo
2056 “Dekalogo” signifas vorte “Dek Vortoj” (Eli 34,28; Rea 4,13; 10.4 BIB). Tiujn “Dek
Vortojn” Dio revelaciis al Sia popolo sur la sankta monto Sinajo. (62) Diference al la aliaj de
Moseo surskribitaj ordonoj
la “Fingro de Dio”
ilin skribis (700). Pro tio ili estas vortoj
de Dio en aparta senco. Ili estas tradiciitaj al ni en la libro Eliro
kaj en la libro
Readmono
. Jam en la Malnova Testamento la Sanktaj Libroj rilatas al la “Dek Vortoj”
.
Sed erst en la Nova Testamento, en Jesuo Kristo, senvualiĝas ili en pli profunda senco.
2057 (2084) La dekalogo unue estas komprenenda kun la eliro el Egiptujo, tiu granda liberigfaro de Dio staranta en la centro de la Malnova Ligo.“Formulitaj ĉu negative kiel malpermesoj, ĉu positive kiel ordonoj (kiel: “Honoru la patron kaj la patrinon !”), tiuj Dek Vortoj”, montras la kondiĉojn por vivo liberigite de la sklaveco de la peko. La dekalogo estas vojo de la vivo:
Se vi “amas la Eternulon, vian Dion, se vi iros laŭ Liaj vojoj, kaj observos Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, tiam vi vivos kaj multiĝuós (Rea 30,16 BIB).
Tiu liberiga forto de la dekalogo sin montras ekzemple en la ordono de la sabata ripozo, kio validas ankaŭ por la fremduloj kaj por la sklavoj.
“Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Sinjoro, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita” (Rea 5,15 BIB)
2058 (1962) En la “Dek Vortoj” la leĝo de Dio estas kunigita kaj proklamita: “Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi” (Rea 5,22 BIB). Pro tio la du ŝtonaj tabuloj estas nomataj “libro de la interligo” (Eli 31,16 B). Ili enhavas la preskribojn de la interligo inter Dio kaj Sia popolo. Tiuj “tabuloj de la interligaj dokumentoj” (Eli 31,18; 32,15; 34,29 BIB) estu konservataj en la “kesto” (Eli 25,16; 40,1-3 BIB).
2060 La dono de la ordonoj kaj de la leĝo estas parto de la interligo, kiun ligis Dio kun la
Siaj. Laŭ la libro Eliro la revelacio de la “Dek Vortoj” okazas en la tempo de la oferto de la
interligo
kaj de la faro de la interligo
, post kiam la popolo sin devigis, ĉion ‘fari’, kion la
Sinjoro diris, kaj “obei”
al Li. La dekalogo estas erst tradiciita, kiam antaŭe estas memorigata al la ligo. “La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb” (Rea 5,2 BIB).
2061 La ordonoj ricevas siam plenan signifon interne de la interligo. Laŭ la Skribo la morala agado de la homo trovas sian veran sencon en la interligo kaj tra la interligo. La unua de la “Dek Vortoj” memorigas, ke Dio unue amis Sian popolon.
“Ĉar por la punado de la peko okazis la transiro de la libereco-paradizo al la servisteco de ĉi tiu mondo, la morala agado de ĉi tiu servisteco mondo, la unua frazo de la dekalogo rilatas la unua frazo de la dekalogo, la unua Vorto de la Ordonoj de Dio rilatas la la liberecon: (2086) ‘Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipto, el la domo de sklaveco’ (Eli 20,3; Rea 5,6 BIB) BIB (Origenes, homiliae in Exodum, 8,1).
2062 La efektiva ordono sekvas dualoke; ili diras, kio estas farenda pro la aparteneco al Dio fondita de la interligo. La morala vivogvidado esta respondo al la ama agado de la Sinjoro (142). Ĝi estas la rekono, respektado kaj danko al Dio (2002).
2063 La interligo kaj la dialogo inter Dio kaj la homo estas atestataj per tio, ke Dio kiel leĝofaranto ĉiam parolas en la unua persono (“Mi estas la Sinjoro …”) kaj Li ĉiam alparolas unuopulon (“ Vi …”). En ĉiuj ordonoj de Dio la adresato estas alparolata kun en la singularo farata persona pronomo. Dum Dio publikigas sian volo al la tuta popolo (87), Li tion faras ankaŭ al ĉiu unuopulo.
La Sinjoro “preskribis la amon al Dio kaj akrigis la justecon kontraŭ la proksimulo, por ke la homo estu justa kaj inda je Dio, kaj Li lin preparas per la dekalogo al la amikeco kaj al la konkordo kun la proksimulo … La Vortoj de la Dekalogo … ankaŭ ĉe ni (la kristanoj) daŭras, ĉar per la alveno [de la Sinjoro] ili estas disfalditaj kaj plivastigitaj, sed ne nuligitaj” (Sankta Ireneo adversus haereses 4,16,3-4).
La dekalogo en la tradicio de la eklezio
2064 Fidela al la Skribo kaj konforme al la ekzempo de Jesuo la tradicio de la eklezio ĉiam atribuis al la dekalogo precipan signifon.
2065 Ekde la sankta Aŭgusteno la “Dek Ordonoj” okupas gravan lokon en la instruado la bapto-kandidatoj kaj de la kredantoj. En la 15a jarcento ekestis la kutimo redoni la ordonojn de la dekalogo en positiva formulado kaj en facile impresa rimado, Ĉi tiu kutimo ekzistas parte ankoraŭ hodiaŭ. La kateĥismoj de la eklezio prezentis la kristanan moral-instruon ofte per la “dek ordonoj”.
2066 En la paso de la historio oni diverse ordigis kaj numeris la ordonojn. La havebla kate-ĥismo sekvas al la disdivido uzata de la sankta Aŭgusteno, kiu fariĝis tradicio en la katolika eklezio. Ĝi estas ankaŭ tradicio de la luteranaj konfesioj. La grekaj patroj uzis iom alian disdividon, kiu troviĝas en la ortodoksaj eklezioj kaj en la reformitaj komunumoj.
2067 La “Dek Ordonoj” esprimas la postulojn de la Di-amo kaj de la Proksiumul-amo. La unua tri ordonoj rilatas precipe al la amo je Dio, la sep pliaj al la amo rilate la proksimulon.
“Kiel la amo ampleksas du ordonojn, al kiuj la Sinjoro rilatigas la tutan leĝon kaj la profetojn … tiel la Dek Ordonoj estas dividitaj sur du tabuloj. Tri estis skribitaj sur unu tabulo kaj sep sur la alia. (Sankta Aŭgusteno de sermones 33,2).
2068 La Koncilio de Trento instruas, ke la Dek Ordonoj estas devigaj por kristanoj kaj ke
ankaŭ la pravigita homo devas ilin obei
. La Dua Vatikana Koncilio konfirmas: “La episkopoj ricevas kiel posteuloj de la Sinjoro … la senditecon, instrui ĉiujn popolojn kaj anonci al ĉiu
kreito proklami la evangelion, por ke ĉiuj homoj atingu la savon per kredo, bapto kaj plenumiĝo de la ordonoj.” (Lumen gentium 24).
La unueco de la dekalogo
2069 (2534) La dekalogo estas nedividebla tutaĵo. Ĉiu de siaj “Vortoj” montras al ĉiuj aliaj;
ili kondiĉas sin reciproke. La du tabuloj heligas sin reciproke; ili estas unueco. Kiu lezas unu
ordonon, lezas la tutan leĝon
. Oni ne povas honori la kunhomon, sen laŭdi Dion, lian Kreinton. Oni ne povas adori Dion, sen ami la homojn, Liajn kreitojn. La dekalogo metas la Di-rilatan kaj la socian vivon de la homo en unuecon.
La dekalogo kaj la natura leĝo
2070 La dek ordonoj estas parto de la reveliĝo. Samtempe ili instruas nin la veran naturon de la homo (1955). Ili akcentas esencan devon kaj tiel nerekte ankaŭ la bazajn rajtojn, kiuj loĝas en la naturo de la homa persono. La dekalogo enhavas eminentan esprimon de la natura moralleĝo.
“Ekde la komenco Dio plantis la naturan ordonon en la korojn de la homoj. Li unue kontentas memori al ili. Tio estis la dekalogo” (Sankta Ireneo adversus haereses 4,15,1)
2071 (1960) Kvankam la ordonoj de la dekalogo estas jam kompreneblaj, ili estis revelaciitaj. La peka homaro bezonis tiun revelacion, por atingi plenan kaj sekuran ekkonon de la postuloj de la natura leĝo.
“En la stato de la peko necesis plena klaeigo de la ordonoj de la dekalogo, ĉar la lumo de la racio estis malheligita kaj la volo estis devohigita (Sanka Bonaventuro, in libros sententiarum 3,37,1,3)
Ni ekkonas la ordonojn de Dio per la Dia revelacio, kiu estas proklamata al ni en la eklezio kaj per la voĉo de la konscienco.
La devoligo de la dekalogo
2072 (1858) Ĉar la dek ordonoj vidigas la bazajn devojn de la homo rilate al Dio kaj la proksimulo, ili estas la sia esenco gravaj devoj. (1958) Ili estas nevariablak, ili validas ĉiam kaj ĉie. Neniu povas dispensi de ili. Dio skribis la dek ordonojn en laŭ korojn de la homoj.
2073 La obeodevo rilate al la ordonoj etendiĝas ankaŭ al la devoj, kiuj laŭ siaj aĵoj malpli grave pezas. Tiel ekzemple estas malpermesate per la kvina ordono, lezi sin reciproke per vortoj, kio povas esti grava misfaro nur per cirkonstancoj aŭ per intenco de tiu, kiu eldiras la ofendon.
“Ĉar sen mi vi nenion povos fari”
2074 Jesuo diras: “Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉo; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povos fari.” (Joh 15,5 BIB) (2732) La frukto, de kiu ĉi tie estas parolata, estas la sankteco de frukta vivo sankta per la unuiĝo kun Kristo. (521) Se ni kredas al Jesuo Kristo, partoprenas en Lia mistero kaj agas laŭ Liaj ordonoj, la Elaĉetanto amas en ni la Patron kaj Siajn gefratojn, nian Patron kaj niajn gefratojn. Per la graco de la Sankta Spirito Lia persono fariĝas al interna rektoŝnuro de nia agado. “Jen estas mia ordono: ke vi amuunu alian tiel same, kiel mi vin amis” (Joh 15,12 BIB).
Mallonge
2075 “Kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?” … “Se vi … deziras eniri la eternan vivon, observu la ordonojn” (Mat 19,16-17)
2076 Per Sia agado kaj Sia prediko Jesuo atestis la daŭran validecon de la dekalogo.
2077 La dono de la dekalogo okazis interne de la ligo, kio Dio faris kun Sia popolo. La Dek Odonoj ricevas sian veran sencon en kaj per tiu ligo.
2078 En fideleco al la Skribo kaj laŭ la ekzemplo de Jesuo la Tradicio de la eklezio atribuis al la dekalogo ege gravan kaj fundamentan signifon.
2079 La dekalogo estas organa unueco: Ĉiu “Vorto” aŭ “Ordono” atentigas al la tuto.
Kiu malobeas Ordonon, malobeas al la tuta leĝo
.
2080 La Dekalogo nature esprimas la moralan leĝon. Ni ĝin konas per la Dia revelacio kaj per la homa racio.
2081 La Dek Ordonoj eldiras laŭ sia esenco gravajn devojn. Sed la obeo rilate al tiuj ordonoj ampleksasankaŭ malpli gravajn devojn.
2082 Kion Dio ordonas, tion Li ebligas per Sia graco.
UNUA ĈAPITRO
“VI AMU LA SINJORON, VIAN DION,
KUN TUTA KORO, TUTA ANIMO
KAJ KUN CIUJ VIAJ FORTOJ”
2083 Jesuo resumis la homajn devojn rilate al Dio en la vorto: “Amu la Eternulon, vian Dion per via tua koro kaj per vis tuta animo kaj per via tuta menso” (Mat 22,37 BIB)
(367). Ĉi
tiu ordono estas la rekta eĥo de la festa alvoko: “Aŭskultu, ho Izrael! La Eterunlo, nia Dio, la
Eternulo estas unu sola.” (Rea 6,4 BIB).
Dio nin unue amis. Al tiu amo de la Unu Dio memoras la unua de la “Dek Vortoj”. (199) La al tio sekvantaj preĝoj klarigas la aman respondon, kiun la homo donu al sia Dio.”
ARTIKOLO I • LA UNUA ORDONO
“Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,” (Eli 20,2-5 BIB)
“En la Skribo legiĝas: Ni adorkliniĝu antaŭ la Sinjoro, via Dio.kaj sole al Li vi servu! (Mat 4,10.
I • “Vi adoru la Sinjoron, vian Dion kaj servu al Li”
2084 Dio montras Sin memorante al Sia ĉiopova, bonkora kaj liberiga agado en la historio de la popoloj (2057), al kiuj Li Sin turnas: “Mi elkondukis vin el la lando Egipto” (Rea 5,6 BIB). La unua vorto estas la unua ordono de la leĝo: “La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu … ne sekvu aliajn diojn” (Rea 6,13-14 BIB). La unua voko kaj la justa postulo de Dio estas, ke la homo akceptu Lin kaj adoru Lin. (398)
2085 (200) La unu kaj vera Dio revelacias Sian gloron unue al la popolo Izrael
. Kun la
Dia revelacio revelaciiĝas ankaŭ la vokiteco kaj la vera estaĵo de la homo (1701). La homo
estas vokita atesti Dion tiel agante kiel ĝi rilatas al sia kreiteco “laŭ la bildo de Dio” (Gen 1,26
BIB) kaj laŭ sia Dio-simileco.
La sankta Justin la martiro diras (ĉ 155) al instruita judo: “Neniam estas alia Dio, Trifon, ankoraŭ estis ekde eterneco alia Dio … ol tiu, kiu faris kaj ordigis ĉi tiun universon. Krome ni kredas, ke nia Dio ne estas Iu Alia ol la Via, ke Li estas pli multe la Sama kiel Tiu, kiu gvidis viajn patrojn el Egiptujo ‘kun forta mano kaj levita brako’. Ni ankaŭ metas nian esperon ne al alia Dio ‒ ja ne ekzistas Alia ‒ , sed sur la Sama kiel vi, sur la Dion de Abraham, Isaak kaj Jakob” (Sankta Justin, dialogus cum Tryhone Judaeo 11,1)
2086 En la unu vorto “enestas la ordono de la kredo, la espero kaj la amo. Ĉar se diras de Dio, ke Li estas nemovebla, nevariebla, restas ĉiam la Samo (212), ni konfesas Lin kun rajto kiel fidela sen iu nejusteco. Pro tio necesas alklami al Liaj vortoj, havi firman kredon al Li kaj tutan fidon al Li. Sed kiu pripensas Lian ĉiopovon, mildon kaj pretecon kaj emon al bonfaro – ĉu tiu povus alie ol meti sian esperon al Li? Kiam li rigardas la riĉecojn de la boneco kaj amo, kiun Li elverŝis en ni – ĉu li ne devas ami Lin. Pro tio Dio kiel prologo kaj kiel fina vorto de Siaj ordonoj kaj dekretoj la vortojn: “Mi estas la Sinjoro” (Catech. R. 3,2,4) (2061).
Kredo (1814-1816)
2087 Ni morala vivo radikas en la kredo al Dio, kiu al ni revelacias Sian amon (143). La
sankta Paŭlo parolas pri “la obeo de la kredo”
kiel unua devo. En la “nekono” de Dio li vidas la kialon kaj la klarigon por ciuj moralaj malbonoj
. Ni havas rilate al Dio la devon, kredi je Li kaj atesti Lin.
2088 La unua ordono postulas de ni nutri nian kredon, lin antaŭzorgeme kaj atente gardi kaj rifuti ĉion, kio kontraŭdiras lin. Oni povas diversmaniere peki kontraŭ la kredo:
(157) Libervolaj kredoduboj estas la neglekto aŭ la rifuzo, kredi vera, kion Dio revelaciis kaj la eklezio prezentas kredenda. Nelibera dubo estas la hezito, ion kredi, la klopodo venki kontraŭdirojn, kaj ankaŭ la timo, kio estas elvokata pro la malhelo de ls kredo. Se la dubo estas intence kulturata, ĝi povas konduki al blindigo.
2089 Nekredo estas neatento de la revelaciita vero aŭ vola rifuzo konsenti al ĝi (162, 817). “Herezio oni nomas post la ricevo de la bapto la obstinan neadon de vero kredenda kun Dia kaj katolika kredo aŭ obstinan dubon en tian kredoveron; apostasio oni nomas la neadon de la kristana kedo entute: skismo oni nomas la rifuzon de la subigo sub la papo aŭ sub la komuno kun la membroj subigitaj al la eklezio” (CIC, kanono 751).
Espero (1817-1821)
2090 Kiam Dio Sin revelacias kaj alvokas la homon, tiu ne kapablas el sia propra forto esti plene konforma al la Dia amo. Li devas esperi, ke Dio donacos al li la kapablon respondi al Sia amo kaj agi laŭ la ordonoj de la amo (1996). La espero estas la fidoplena atendado de la Dia amo kaj de la beatiga Di-vidado; Ĝi estas ankaŭ ligita kun la timo lezi la Dian amon kaj fari sin punenda.
2091 La unua ordono koncernas ankaŭ la pekojn rilate al la espero, tio estas inter alie ankaŭ la senespero kaj la sintrotakso.
En la senespero la homo ĉesas de Dio esperi la gracohelpon por atingi la savon, aŭ la pardonon de siaj pekoj (1864). Li do rifuzas la Dian bonecon, Lian justecon – ĉar la Sinjoro restas fidela al Siaj promesoj – kaj Lian mizerikordon.
2092 (2732) Ekzistas du manieroj de sintrotakso: La homo tro alte taksas sian kapablon esperante, ke li povu atingi la savon sen la helpo de supre; aŭ sin trotaksante li esperas, ke li povus atingi pardonon de la ĉiopovo kaj mizerikordo Dia, sen konvertiĝi, sen ĝin meriti kaj fariĝi beata.
Amo (1822-1829)
2093 En la kredo pri la amo de Dio kuŝas la postulo kaj la devo, sincere respondi la Dian amon. La unua ordono ordonas nin, ami Dion pli ol ĉion kaj pro Dio ĉiujn Liajn kreitojn.
2094 Oni povas diversmaniere peki kontraŭ la amon de Dio. Indiferenteco neglektas aŭ rifuzas pensi pri la amo de Dio; ĝi mistaksas Ties komplezeman esencon kaj malakceptas Ties forton. Nedankeco preterlasas aŭ eĉ rifuzas danke akcepti la amon de Dio kaj ĝin respondi en reamo. Indiferenteco hezitas aŭ preterlasas respondi la Dian amon; en tiu indiferenteco povas kuŝi la rifuzo sin transdoni al tiu amo (2733). Tedo pri spiritaj aferoj [acedio] aŭ spirita inerteco povas tiom disvastiĝi, ke oni rifuzas la ĝojon venantan de Dio kaj abomenas la Dian bonaĵon (2303). Malamo kontraŭ Dio devenas de la orgojlo. La malamo kontraŭstaras al la amo de Dio, kies bonecon li neas kaj kiun li laŭdire pro tio malbenas, ĉar Dio malpermesas la pekon kaj aljuĝas punojn.
II • “Al Li sola vi servu”
2095 La Diaj virtoj de la kredo, la espero kaj la amo formas la moralajn virtojn kaj plenigas ilin kun vivo. Tiel urĝas nin la amo, doni al Dio tion, kion ni kiel kreitoj rajte ŝuldas al Li (1807). La virto de la Di-adorado [virtus religionis] nin pretigas al tiu sinteno.
Adorado (2628)
2096 La unua faro de la virto de la Di-adorado estas la adorado. Dion adori signifas, Lin
agnoski kiel Dio, kiel la Kreinto kaj Savanto, la Sinjoro kaj Majstro de ĉio, kio estas, kiel la
senfina kaj mizerikorda amo. Jesuo apogis sin sur la libron Readmono
kaj diras: “Al la
Eternulo, via Dio, adorkliniĝu kaj al Li sola servu” (Luk 4,8 BIB).
2097 (2807) Adori Dion signifas agnoski en respekto kaj absoluta subigo la “bagatelecon de
la kreito”, kio dankas sian ekziston unike al Dio. Adori Dion signifas, kiel Maria en la Magnifikato laŭdi Lin, glori Lin kaj humiligi sin mem danke aknoskante, ke Li faris grandaĵon kaj ke
Lia nomo estas sankta
. La adorado de la unika Dio liberigas la homon de sia egoismo, de la
sklaveco de la peko kaj de la idoligo de la mondo.
Preĝo (2558)
2098 La agoj de la kredo, de la espero kaj de la amo, kiujn ordonas la unua ordono, kompletiĝas en la preĝo. Ni adoras Dion levante la spiriton en laŭd- kaj dankpreĝoj, porpetoj kaj petoj al Dio. La preĝo estas nepra antaŭkondiĉo por povi obei la ordonon de Dio. Necesas “ĉiam preĝi kaj ne laciĝi” (Luk 18,1 BIB) (2742).
Ofero
2099 Estas ĝuste oferi al Dio kiel signoj de adorado kaj dankado, de petado kaj de komuno kun Li. (613) “Vera ofero rstas ĉiu ago farata por en sankta komuno alhäradi al Dio” (Sankta Aŭgusteno de civitate Dei 10,6).
2100 Por ke la ekstera ofer-agado estu vera, ĝi devas esti esprimo de interna ofer-sinteno:
(2711) “Oferodono al Dio estas spirito suferanta …” (Psa 51,19 BIB). La profetoj de la Malnova Interligo ofte kondamnas la oferojn, kiuj estis oferataj sen interna partopreno
aŭ sen amo
al la proksimulo
. Jesuo memorigas al la vorto de la profeto Hoŝeo: “Mi deziras bonfaradon,
sed ne oferon” (Mat 9,13; 12,7 BIB)
. La unusola perfekta ofero esta tio, kion Kristo oferis
sur la kruco en perfekta sindono al la amo de la Patro kaj por nia savo
(614). Unuigantaj nin
kun Sia ofero ni povas fari nian vivon kiel oferdono al Dio. (618)
Promeso kaj voto
2101 Ĉe pluraj okazoj la kristano estas elvokata fari promesojn al Dio. Bapto kaj konfirmacio, nupto kaj ordino ĉiam estas kunligitaj kun tia promeso (1237). Pro persona pieco la kristano povas promesi al Dio agon, preĝon, almozon, pilgrimon aŭ ion similan. (1064) En fidela faro de al Dio farita promeso montriĝas la respekto ŝuldata al la Dia majesto, kaj la amo al fidela Dio.
2102 “Voto, tio estas al Dio farita promeso pripensita kaj libere donita, kio rilatas al ebla
kaj pli bona bonaĵo, devas esti plenigita pro la virto de la Dio-adorado” (CIC, kanono 1191,
§1). La voto estas ago de la sinfordono, per kiu la kristano dediĝas al Dio, aŭ promesas al Li
bonan verkon. Per la plenumado de siaj votoj li donas al Dio, kion li promesis kaj konsekris al
Dio. Tiel la sankta Paŭlo tre pripensis, kiel la Ago de la Apostoloj montras, plenigi siajn
votojn
.
2103 (1973) Vivo por la votoj, kompare al la evangeliaj konsiloj, la eklezio donas ekzemplodonan valoron
:
Pro tio ĝojas la patrino eklezio, (914) ke en sia sino troviĝas multaj viroj kaj virinoj, kiuj energie plenumas la fordonadon de la Elaĉetanto kaj klare demonstras transprenataj la malriĉecon en la libero de la infanoj de Dio, kaj rezignas al sia propra volo, tio signifas, ili subiĝas al iu homo pro Dio rilate la perfekteco super la mezuro de la ordonoj, por pli simili al la obea Kristo” (Lumen gentium 42).
En certaj kazoj la eklezo povas pro decaj kazoj dispensi de la voto kaj promeso
.
La devigo de la asocio al Dio-adoro kaj la rajto al religi-libereco
2104 Ĉiuj homoj estas “(2467) devigataj, serĉi la veron precipe en tio, kio temas Dion kaj Sian eklezion, kaj recepti la ekkonitan veron, kaj tion konservi” (Dignitatis humanae 1). Al tiu devo la homoj estas “urĝataj per ilia propra naturo” (Dignitatis humanae 2). Tiu devo ne malpermesas, “kun sincera seriozeco” estimi la diversajn religiojn, kiuj “ne malofte redonas radion de tiu vero, kiu eklumas ĉiujn homojn (851)” (Nostra aetate 2); Ĝi ankaŭ ne kontraŭ-parolas al la amo-ordono, kiu irĝas la kristanojn, “al la homoj, kiuj estas sinĝenaj en eraro aŭ en nescio rilate al la aferoj de la kredo, renkonti en amo, prudento kaj pacienco” (Dignitatis humanae 14)
2105 La devo Dion sincere adori, rilata kaj la unikan homon kaj ankau la socion. Tio estas
“la tradiciita katolika doktrino pri la moralaj devoj de la homoj kaj de la societoj rilate al la
vera religio kaj rilate al la unika eklezio de Kristo” (Dignitatis humanae 1). (854) La eklezio
senĉese anoncanta la evangelion klopodas, ke estiĝu ebla al la homo, “mentalecon kaj moron,
leĝon kaj strukturon de la komuno, en kiu iu vivas, formi en la spirito de Kristo” (Apostolicam
aktuositatem 13) (898). La kristanoj havas la socialan devon, estimi kaj veki en ĉiu homo la
amon al la vero kaj bono. Tio postulas de ili disvastigi la unikan veran religion, kiu en la katolika kaj apostolika eklezio estas realigata
. La kristanoj estas vokataj, esti la lumo de la mondo
. La eklezia tiel atestas la reĝecon de Kristo super la tuta kreo, precipe super la homaj
societoj
.
2106 Religi-libereco signifas, “ke en la religia areo neniu estas devigata, (160, 1782) nek agi kontraŭ sian konsciencon nek agi private aŭ publike, kiel unuopulo aŭ lige kun aliaj ene de la konvenaj limoj kontraŭ sia konscienco” (Dignitatis humanae 2). (1738) Tiu rajto radikas en la naturo de la homo, kies digno postulas, ke li libere konsentas al la Dia vero, kiu transiras la tempan ordon. Pro tio konserviĝas tiu rajto “ankaŭ al tiuj, kiuj ne plenumas la devon, serĉi la veron kaj teni ĝin” (Dignitatis humanae 2; Gaudium et spes 26).
2107 “Kiam vidante apartajn cirkonstancojn en iu popolo al unu sola religia komunumo estas speciala burĝa agnosko en la rajto-ordo de la ŝtato, tiam necesas, ke samtempe por ĉiuj burĝoj kaj religiaj komunumoj la rajto de libereco en religiaj aferoj estas agnoskata kaj gardata.” (Dignitatis humanae 6)
2108 La rajto al religi-libereco signifas nek la moralan permeson pendi al eraro
, nek
laŭdiran rajton al eraro
, (1740) sed ĝi estas natura rajto de la homo al la burĝa libereco, tio
signifas, ke wn la religia areo – ene de la konvenaj limoj – de la politika potenco ne estas eksterna devo. Tiu natura rajto estas agnoskenda en la rajtoordo de la socio, ke ĝi fariĝu ŝtata
rajto
.
2109 (2344) La rajto al religi-libereco estu nek senrestrikta
nek nur restrikta per positiviste aŭ naturaliste komprenata “publika ordo”
. La en tiu rajto enestantaj “juraj limoj” estas
difinendaj per la politika prudenton por ĉiu sociaj situacioj (1906) laŭ la postuloj de la publika
bono, kaj per aŭtoritato “laŭ rajtaj normoj, kiuj rilatas al la objektiva morala ordo (Dignitatis
humanae 7).
III • “Vi ne havu aliajn diojn apud mi”
2110 La unua ordono malpermesas, apud la unu Sinjoro, kiu revelaciis Sin al Sia popolo, adori ankoraŭ aliajn diojn. Ĝi malpermesas superstiĉon kaj nekredon. La superstiĉo estas certagrade degenera tro pri religieco, la nekredo estas io maltro, io malvirto kontraŭa al la Di-adorado.
Superstico
2111 La superstiĉo estas devojiĝo de la religia sento kaj de la agoj, al kiuj tiu sento devigas.
La superstiĉo sin povas ankaŭ enŝteliĝi en la adoradon, kiun ni faras al la la vera Dio. Tio
okazas ekzemple, kiam oni al ja rajtigitaj aŭ necesaj agoj donas magian signifon. Kiu la efikon
de preĝoj aŭ de sakramentaj signoj atribuas al nura ekstera farado, kaj rezignas pri la internaj
sintenoj, kiujn ili bezonas, falas en superstiĉon
.
Idolokulto
2112 La una ordono kondamnas la multdiaĵon. Ĝi postulas de la homo kredi nur je Dio kaj
ne al aliaj diaĵoj (210). La Skribo daŭre admonas la rifuzon de la diaĵoj. Ili “estas idoloj el
arĝento kaj oro, faritaĵo de homaj manoj. Buŝon ili havas, sed ne parolas; okulojn ili havas, sed
ne vidas”. Tiaj nefortaj diaĵoj senfortigas. “Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, ĉiuj, kiuj ilin fidas.“
(Psa 115,4-5.8 BIB)
. Sed Dio estas “la viva Dio” (Jos 3,10 BIB)
, kiu kreas vivon kaj intervenas en la historion.
2113 Idolokulto ne nur okazas en la malĝustaj kulturoj de la paganismo. Ĝi estas ankaŭ por
la kredo daŭra tento. (2534, 398) Estas idolokulto, kiam la homo anstataŭ Dion honoras kaj
adoras ion kreiton, (2289) ĉu temas pri diaĵoj aŭ demonoj (ekzemple en la satanismo) aŭ pri
potenco, plezuro, raso, prauloj, ŝtato, mono aŭ similaĵoj. “Vi ne povas servi al Dio kaj al Marmono” diras Jesuo (Mat 6,24 BIB). Multaj martiroj mortis, ĉar ili ne adoris “la beston”
; ili
eĉ rifuzis ĝin adori ankaŭ nur ŝajne. (2473). Idolokulto ne akceptas Dion kiel unusolan Sinjoron; ĝi do elkludas el la komuneco kun Dio
.
2114 En la adorado de la unika Dio la homa vivo fariĝas unueco. La ordono, adori la Sinjoron solan, faras la homon simplan kaj savas lin el la senfina disiĝo. La idolokulto estas perverso de la al la homo alnaskita religia sento. Al la diaĵoh servas, kiu “sian nedetrueblan senson por Dio direktas al io alia ol al Dio” (Origenes, contra Celsum 2,4)
Aŭgurado kaj magio
2115 Dio povas al siaj profetoj kaj al aliaj sanktuloj malfermi la tempon. Sed la kristana sinteno estas, la estontecon fidoplene meti en la manojn de la providenco kaj deteni sin de ĉiu malsana scivolemo (305). Al kiu tiel mankas la necesa antaŭvidado, tiu agas senrespondece.
2116 Ĉiuj formoj de la aŭgurado estas rifuzendaj: Helpoprto al la satano kaj al demonoj,
ekzorcado de mortintoj aŭ aliaj agadoj, de kiuj oni malĝuste supozas, ke ili povus “senvaluigi”
la futuron
. Malantaŭ horoskopoj, astrologioj, man-aŭgurado, interpreto de antaŭsignoj kaj
orakloj, divenado kaj demandado de mediumo kaŝiĝas la volo al potenco pri la tempo, la historio kaj fine pri la homo, kaj la deziro, fari al si bonvolemaj la kaŝitajn potencojn. Tio kontraŭas
al la kun ama respekto sentita estimo, kiun ni ŝuldas sole al Dio.
2117 Ĉiuj praktikoj de magio kaj sorĉado, per kiuj oni volas subiĝi al kaŝitaj potencoj, por ilin preni en sian servon kaj por ricevi supernaturan potencon super aliuloj – ankaŭ se oni volas sanigi ilin –, forte puŝiĝas kontraŭ la virto de la Di-adorado. Tiaj agadoj estas kondamnendaj de pli, se ili estas akompanataj de la intenso, malutili al aliaj, aŭ se ili provas preni demonojn en sian servon. Ankaŭ la portado de amuletoj estas rifuzenda. Spiritismo ofte ligiĝas kun aŭgurado aŭ magio. Pro tio la eklezio avertas la kredanton pri ili. La aplikado de tielnomataj naturaj savofortoj pravigas nek la alvokon de malbonaj fortoj nek la ekspluaton de la fido de aliaj.
Misfaroj kontraŭ la Di-adorado
2118 La unua Dia ordono rifuzas la pekon kontraŭ la Di-adorado. Al tio unue apartenas: Dion eluzi en ortoj kaj en agoj, sakrilego kaj simonio.
2119 Dion eluzi signifas, ke oni elprovas per vortoj kaj faroj Siajn bonecon kaj ĉiopovon.
(394) Tiel la satano volis instigi Jesuon, sin ĵeti de la templo kaj tiel Dion elprovi, ĉu Li volas
helpi
. Jesuo tenas kontraŭ la satano la vorton de Dio: “Ne provu la Eternulon, vian Dion,
kiel vi provis Lin en Masa” (Rea 6,16 BIB). La defio, kiu kuŝas en tia troa peto al Dio, lezas la
respekton kaj la konfidon, kion ni ŝuldas al nia Kreinto kaj Sinjoro. (2088) Tio ĉiam enkludas
dubon je la amo, providenco kaj potenco de Dio
.
2120 Sakrilegon faras, kiu malsanktigas aŭ malhonorigas sakramentojn kaj aliajn liturgiajn
agadojn, Di-benitajn personojn, aĵojn aŭ lokojn. Aparte grava peko estas sakrilego, kiam ĝi
direktiĝas kontraŭ la eŭĥaristio, ĉar en tiu sakramento estas la korpo de Kristo substance prezenta
(1374).
2121 Simonio estas ka aĉeto aŭ vendo de spiritaĵao, Al Simono, la sorĉisto, kiu volis aĉeti la
spiritan potencon, kiun li vidis ĉe la apostoloj, diris la sankta Petro: “Via arĝentaĵo iru kun vi
en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio.” (Ago 8,20 BIB). Li direktiĝis ĉe
la vortoj de Jesuo: “Donace vi ricevis, donace donu.” (Mat 10,8 BIB)
. (1578) Oni ne povas
aĉeti spiritajn bonaĵojn kaj agi tiel, kiel oni estus posedanto aŭ sinjoro de tiuj bonaĵoj, ĉar ili
venas de Dio. Oni povas ilin nur ricevi de li kiel donaco.
2122 “La donanto (de sakrametoj) rajtas krom la de la rajtigita aŭtoritato fiksitaj stolpagoj
nenion postuli por la donado de la sakramento; li ĉiam devas atenti, ke malriĉuloj pro ilia
malriceco eble ne povas pagi la stolpagon (CIC, kanono 848). La rajtigita aŭtoritato fiksas
“stolpagojn” surbaze de la principo, ke la kristana popolo devas zorgi por la vivrimedoj de la
ekleziaj oficuloj, “ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.” (Mat 19,19 BIB)
.
Ateismo
2123 “Multaj de niaj samtempuloj ekkonas … tute ne [la] plej intiman kaj vivokapablan ligon kun Dio aŭ ili ĝin strikte rifuzas (29), ke la ateismo … estas kalkulebla kiel plej grava okazaĵo de tiu tempo. (Gaudium et spes 19,1).
2124 La nocio “ateismo” povas atenti tre variajn fenomenojn. Ofta formo estas la praktika materialismo, kiu limigas siajn bezonojn kaj dezirojn sur spaco kaj tempo. La ateista humanismo havas la malĝustan opinion, “ke laŭ sia opinio la homo mem estas sia propra celo kaj la unusola formanto kaj kreanto de sia propra historio” (Gaudium et spes 20,1). Plia formo de la hodiaŭa ateismo atendas la liberigon de la homo per ekonomia kaj socia liberigo. “Laŭ sia opinio al tiu liberigo malhelpas la religio laŭ sia naturo, (1049) ĉar la religio direktigas, kiel diras tiu variacio de la ateismo, la esperon de la homo al venonta kaj erariga vivo, kaj tiel la religio malhelpas la konstruadon de surtera socio” (Gaudium et spes 20,2) (1049)
2125 Ĉar la ateismo la ekzistadon de Dio neas aŭ rifuzas, ĝi estas peko kontraŭ la virto de la
Di-adorado
. Intencoj kaj cirkonstancoj povas forte limigi la respondecon por tiuj misfaroj
(1535). En la ekesto kaj disvastigo de la ateismon “la kredantoj povas havi ne malgrandan partoprenon, kaj oni devas diri, ke per la neglekto de la kredoedukado, per miskompreno de la
instruo aŭ per la mankoj de ilia religia, morala kaj socia vivo la vera vizaĝo de Dio kaj de la
religio estas pli kaŝitaj ol revelaciitaj.” (Ĝaudium et spes 19,3)
2126 Ofte baziĝas la ateismo sur malĝusta kompreno de la homa aŭtonomio, kio povas eĉ
nei ĉiun dependon de Dio
. Sed estas tiel, “ke la agnosko de Dio tute ne rifuzas al la digno
de la homo, ĉar tiu digno estas en Dio mem fondita kaj kompletigita” (Gaudium et spes 21,3).
(154). La eklezio scias, “ke sia anonco kongruas kun la plej kaŝitaj deziroj de la homa koro”
(Gaudium et spes 21,7)
Agnostikismo
2127 La agnostikismo havas plurajn formojn. En kelkaj kazoj la agnostikulo rifuzas nei Dion, kaj postulas eĉ la ekzistadon de transcendenta estaĵo; sed tio ne povu sin revelacii kaj neniu povu ion diri pri Ĝi. En aliaj kazoj la agnosikulo tute ne prenas posicion pri la ekzistado de Dio, ĉar laŭdire estas neeble, tiun pozicion pruvi, ja oni ne povas ĝin eĉ nur jesi aŭ nei. (36).
2128 En la agnostikismo povas kelkfoje kuŝi certa serĉado pri Dio; sed en ĝi povas ankaŭ kuŝi certa indiferenteco, fuĝante antaŭ la lasta ĉeesto-demando kaj kun inerteco de la konscienco (1036). Tro ofte la agnostikismo egalas al la praktika ateismo.
IV • “Vi ne faru al vi ian Dian skulptaĵon” (1159-1162)
2129 La Dia instruo malpermesas ĉiun de homomano faritan skulptaĵon de Dio. La libro Readmono deklaras: “vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur Ĥoreb el meze de la fajro; vi do ne malĉastiĝu, kaj ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia Idolo” (Rea 4,15-16 BIB). La tuta transcendenta Dio sin malkaŝis al Izrael (300). “Li estas ĉio”, sed samtempe “Li estas pli granda ol ĉiuj Liaj faroj” (Sir 43,27-28 BIB). Li estas “la fondinto de la beleco” (Saĝ 13,3 BIB). (2500)
2130 Sed jam en la Malnova Ligo Dio ordonis kaj permesis la faron de bildoj, kiuj simbole
devus atenti al la savo per la viando-estiĝina vorto: ekzemple la bronca serpento
, la Kesto
de la Interligo kaj la kerubo
.
2131 Sub la voko al la misterio de la viandofariĝinte vorto la sepa ekumena koncilio en Niceo en la jaro 787 defendis kongtaŭ la ikonoklastoj la adoradon de Ikonoj, kiuj prezentas Kriston aŭ la Dimatro, anĝelojn kaj sanktulojn (476). Per Sia homiĝo la Filo de Dio malfermis novan bildo-“ekonomion”
2132 La kristana bildo-adorado ne kontraŭas al la unua ordono, kio malpermesas dio-bildojn. Ĉar “la honoro, kion ni donas al bildo, transiras al prabildo” (sankta Basilio, liber de Spiritu Sankta 18,45), kaj “kiu adoras bildon, adoras en ĝi la personon de laprezentito” (dua koncilio de Nico “definitio de sacris imaginibus”: Denzinger-Schönmetzer 601)
. La honoro, kiun
ni donas al la sanktaj bildoj, estas “respektoplena adorado”, nenia adorado; tiu sola aparenas al
Dio.
“La Di-adorado ne apartenas al la bildoj kiel aĵoj, sed nur ĉar ili estas bildoj, kiuj kondukas al la homiĝinta Dio. La adorado, kiu sin direktas al la bildo kiel bildo, ne restas stari en ili, sed direktiĝas al tiu, kies bildo ĝi estas. (Sankta Tomaso la Akvinano, summa theologica 2-2,81,3, adicio 3).
Mallonge
2133 “Amu vian Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo” (Rea 6,5 BIB).
2134 La unua ordono postulas la homon, kredi je Dio, esperi al Li kaj ami Lin pli ol ĉion.
2135 “Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu kaj al Li sola vi servu” (Mat 4,10 BIB). Dion adori, al Li preĝi, al Li doni la ŝulditan adoradon kaj plenumi la faritajn promes-ojn kaj votojn, estas agoj de la virto de la Di-adorado, obeo de la unu ordono.
2136 La devo doni veran adoron al Dio, rilatas la homon kiel unuopulon kaj kiel socian estaĵon.
2137 La homo “konfesu la religion libere, private kaj publike” (Dignitatis humanae 15).
2138 La superstiĉo estas devio de la adorado, kiun ni ŝuldas al la vera Dio. Ĝi vidiĝas en idolismo kaj en diversaj formoj de aŭgurado kaj magio.
2139 Dion pruvi en vortoj aŭ agoj, la sakrilego kaj la simonio estas pekoj malpermesitaj per la unua ordono kontraŭ la Di-adorado.
2140 Ĉar la ateismo neas aŭ rifuzas la ekziston de Dio, ĝi estas peko kontraŭ la unua ordono.
2141 La adorado de sanktaj bildoj baziĝas sur la mistero de la enkarniĝo de la Vorto de Dio. Ĝi ne kontraŭdiras al la unua ordono.
ARTIKOLO 2 • LA DUA ORDONO
“Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio” (Eli 20,7 BIB)
.
“Estas dirite al la antikvuloj; Ne rompu ĵurojn … sed mi diras al vi: Tute ne ĵuro” (Mat 5,33-34).
I • La nomo de la Sinjoro estas sankta (2807-2815)
2142 La dua ordono preskribas, estimi la nomon de la Sinjoro. Kiel la unua ordonoj la dua ordono apartenas al la virto de la Di-adorado kaj destinas precipe la vortuzon en sanktaj aĵoj.
2143 (203) Inter ĉiuj revelaci-vortoj la revelaciita nomo de Dio havas uuikan pozicion. Dio
konfidas sian nomon al tiuj, kiuj kredas je Li. Li ekkonigas Sin al ili en la misterio de Sia persono. Tiu fordono de la nomo estas signo de konfido kaj de amikeco. “La nomo de la Sinjoro
estas sankta.” Pro tio estas ne permesate, ke la homo misuzi la nomon de la Sinjoro. Li tenu
ĝin silente kaj ame en sia memoro
. (435) Al la homo estas nur permesate, uzi la nomon de
la Sinjoro por glori, laŭdi kaj apoteozi Lin kiel Dion
.
2144 En la respekto antaŭ la nomo de Dio montriĝas la respektego, kion oni ŝuldas al la mistero de Dio kaj al ĉiuj sanktuloj. La senco por la sanktaĵo apartenas al la virto de la Di-adorado.
“Ĉu sinretenemo kaj respekto estas kristanaj emocioj aŭ ne? Neniu povas racie dubi pri tio. Tio estas la emocioj, kiujn ni havus – kaj tute insensive – se ni vidus la imponan Dion. Tio estas vere la emocioj, kiujn ni devus havi, kiam ni konsciiĝas de Lia prezento. En la mezuro, en kio ni kredas, ke li ĉeestas, ni devas ilin havi. Ilin ne havi, signifas, ne konsciiĝi, ne kredi, ke Li ĉeestas.” (John Henry Newman, par pl. ser. 5,2)
2145 (2472) La kredanto atestu la nomon de la Eternulo sentime konfesante sian kredon
.
(427) Prediko kaj keteĥizado estu trapenetraj de adorado kaj respekto rilate la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo.
2146 La dua ordono malpermesas la misuzon de la Dia nomo, tio signifas ĉiun maldecan uzon de la nomo de Dio, de Jesuo Kristo, sed ankaŭ de la virgulino Maria kaj de ĉiuj sanktuloj.
2147 (2101) Promesoj, kiujn oni faras al iu en la nomo de Dio, tuŝas la honoron, la fidindecon, la verecon kaj aŭtoritaton de Dio. Ili nepre devas esti atentataj. Kiu ilin ne atentas, misuzas la nomon de Dio, kaj deklaras Dion kvazaŭ kiel menzogulo
.
2148 Blasfemo estas rekta misfaro kontraŭ la dua ordono. Tiu misfaro estas, ke oni – interne aŭ eksterne – esprimas kontraŭ Dio malamajn, riproĉajn, defiajn, malbonajn vortojn; ke mankas respektoplenaj vortoj kaj ke la nomo de la Sinjoro estas misuzata. La sankta Jakobo riproĉas tiujn, “kiuj blasfemas la honorindan nomon [Jesuo] sur vin metitan” (Jak 2,7 BIB). La malpermeso de la blasfemo kontraŭ Dio etendiĝas ankaŭ al vortoj konraŭ la eklezio de Kristo, kongraŭ la sanktuloj aŭ sanktaĵoj. Blasfema estas ankaŭ misuzi la nomon de Dio, por malkovri krimajn agojn, popolojn sklavigi, torturi aŭ mortigi homojn. La misuzo de la nomo de Dio dum la faro de krimo gvidas al rifuzo de la religio.
Blasfemo de de Dio kontraŭdiras al la respekto, kion oni ŝuldas al Dio kajal Lia sankta
nomo. Tio estas en si mem grava peko
(1756)
2149 Malbenoj, kiuj misuzas la nomon de Dio sen blasfema intenso, estas manko de respekto antaŭ la Sinjoro. La Dua ordono malpermesas ankaŭ la magian uzon de la nomo de Dio.
“La nomo de Dio estas granda tie, kie oni lin eldiras kun respekto, kiu egalas Lian grandecon kaj Lian majeston. La nomo de Dio estas sankta, kie oni Lin eldiras adore kaj respekte evitante Lin ofendi” (sankta Aŭgusteno de sermone Domini in monte 2,5,13)
II • Misuzo de la nomo de Dio
2150 La dua ordono malpermesas falsan ĵuron. Juri signifas alvoki Dion kiel atestanton por tio, kion oni diras. Tio signifas alvoki la Dian verecon por ke Li garantiu la personan verecon. La ĵuro devo-ligas sur la nomon de Dio. “La Eternulon, vian Diom, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru” (Rea 6,13 BIB).
2151 La rifuzo de falsa ĵuro estas devo rilate al Dio. Kiel Kreanto kaj Sinjoro estas Dio la mezuro de ĉiuj veroj. (215) La homa vorto staras en konkordo aŭ en malkonkordo rilate al Dio, kiu estas la vero mem. Ĉar la ĵuro estas la vero kaj rajtigas, ĝi substrekas, ke la vorto de la homo rilatas sur la veron de Dio. Sed falsa ĵuro prenas Dion kiel atestanton de mensogo.
2152 (2476) Ĵurorompa estas tiu, kiu donas promeson sub ĵuro, kiun ŝi/li tute ne intencas plenumi aŭ kiun li/ŝi poste ne plenumas. Ĵurorompo estas grava manko de respekto kontraŭ tiu, kiu estas la Sinjoro pri ĉiu vorto (1756). Sin devigi sub ĵuro fari ion malbonan ofendas kontraŭ la sankteco de la Dia nomo.
2153 Jesuo prezentis la duan ordonon en la montoprediko:: “Vi aŭdis, ke estas dirite al la
antikvuloj: Ne rompu ĵurojn” kaj “plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo. Sed mi diras al vi:
Tute ne ĵuru” … “Via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono” (Mat 5,33-34. 37 BIB)
. Jesuo instruas, ke ĉiu ĵuro enkludas Dion, kaj ke la ĉeesto de Dio kaj de Lia
vero en ĉiu vorto estas honorinda (2466). Dum la parolado uzi la vorton “Dio” nur kun pripenso konformiĝas al la respektoplena atento de Lia ĉeesto, kiu estas atestata aŭ malatestata per
ĉiu de niaj eldiroj.
2154 La tradicio de la eklezio komprenis la vorton de Jesuo laŭ la sankta Paŭlo
tiel, ke
oni ne malpermesas ĵuron rilatantan al grava kaj justa afero (ekzemple en iu kortumo). “Ĵuron
kun alvoko de la Dia nomo kiel atesto por la vero oni rajtas fari nur, se ĝi estas vera, pripensita
kaj justa” (CIC, kanono 1199, § 1).
2155 La sankteco de la nomo de Dio postulas, ke temas ne pri nur malgrava afero. Se kun la ĵuro ligiĝas iu nejusta perforto, la ĵuro ne estas permesata, se ĝi ŝajne aprobas tiun perforton. (1903) Se la ĵuro estas postulata de nejustaj ŝtataj aŭtoritatoj, on rajta ĝin rifuzi. Kaj ĝi devas esti malakceptata, se ĝi estas postulata por io, kio kontraŭas al la homa digno aŭ al la komunumo de la eklezio.
III • La kristana nomo
2156 (232) La sakramento de la bapto estas donata “en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mat 28,19 BIB). En la bapto sanktigas la nomo de la Sinjoro la homon, kaj la kristanon ricevas sian nomon en la eklezio (1267). Povas esti la nomo de sanktulo, tio estas la nomo de disciplo de Kristo, kiu vivas en modela fideleco rilate sia Sinjoro. La nomopatrono estas modelo de kristana amo, kaj li certigas sian propeton. La baptonomo povas ankaŭ esprimi kristanan misteron aŭ kristanan virton. “La gepatroj, la baptogepatroj, kaj la paroĥestro devas zorgi, ke ne estas donata nomo fremda al kristana sento” (CIC kanono 855).
2157 La kristano komencas sian tagon, sian preĝo kaj siajn agojn per la kucosigno; (1235) “En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, Amen”. Kiel baptito li benas la tagon je la honoro de Dio, kaj li alvokas la gracon de la Elaĉetanto, kio ebligas al li agi kiel infano de la Patro en la Sankta Spirito (1668).
2158 Dio vokas ĉiun en sia nomo
. La nomo de ĉiu homo estas sankta. La nomo estas
kvazaŭ la ikono de la personon. Kiel signo de la digno de tiu, kiu portas la nomon, oni honoru
sian nomon.
2159 La ricevita nomo estas nomo per eterne. En la ĉiela regno ekbrilos en plena lumo la mistera kaj unika karaktero de ĉiu kun la nomo de Dio nomita persono. “Al la venkanto mi donos … blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto” (Apo 2,17 BIB). “Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto” (Apo 14,1 BIB).
Mallonge
2160 “Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!” (Psa 8,1 BIB)
2161 La dua ordono preskribas, honori la nomon de la Sinjoro. La nomo de öa Sinjoro estas sankta.
2162 La dua ordono malpermesas ĉiun nedecan uzon de la nomo de la Eternulo. Dion blasfemas, kiu utiligas nedece la nomojn de Dio, de Jesuo Kristo, de la Virgulino Maria ka de sanktuloj.
2163 La falsa ĵuro postulas Dion kiel atestanto de mensogo. La ĵurorompo estas grava krimo kontraŭ la Sinjoro, kiu ĉiam fidele verifas siajn promesojn.
2164 “Ne ĵuru, nek ĉe la Kreinto nek ĉe la kreito, krom kun vereco, kun neceso kaj kun respekto” (Sankta Ignaco, eexercitia spiritualis 38).
2165 Okaze de la bapto la kristano ricevas sian nomon en la eklezio. La gepatroj, la baptogepatroj kaj la paroĥestro zorgu, ke oni donas al li/ŝi kristanan antaŭnomon. La sankta nomopatrono estas modelo de kristana amo kaj zorgos por sia porpeto.
2166 La kristano komenca sian preĝon kaj siajn agadojn kun la krucosigno: “En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen”.
2167 Dio vokas ĉiun homon per ties nomo
.
ARTIKOLO 3 • LA TRIA ORDONO
“Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron” (Eli 31,15 BIB).
“La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato (Mar 2,27-28 BIB).
I • La tago sabato (346-348)
2168 La tria ordono de la dekalogo akcentas la sanktecon de la sabato.”La sepa tago estas sabato de la ripozo, sankta por la Eternulo“ (Eli 31,15 BIB).
1269 La Sankta Skribo en tiu interligiteco memoras la kreo-faron: “Dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin” (Eli 20,11 BIB).
2170 La Skribo revelacias en la tago de la Sinjoro ankaŭ la memoron Pri la liberigo de Israelo (2057): “Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan” (Rea 5,15 BIB).
2171 Dio fidis al Izraelo la sabaton, por ke Izraelo gardu ĝin kiel signo de la nerompebla
ligo
. La sabato ekzistas por la Sinjoro; ĝi estas reservita kaj dediĉita por la laŭdo de Dio,
por Ties kreoverko kaj Liaj savofaroj favore al Izrael.
2172 La agado de Dio estas modelo por la homa agado. Dio ripozis je la sepa tago “kaj
trankvile elspiris” (Eli 31,17 BIB) (2184); pro tio ankaŭ la homo lasu la laboron ripozi, kaj
lasu ripozi
ankaŭ la aliajn, precipe la malriĉajn. La sabato interrompas la ĉiutagajn laborojn
kaj donas ripozo-paŭzon. La sabato estas protesta tago kontraŭ la servuto de la laboro kaj
kontraŭ la idoligo de la mono
.
2173 La evangelio raportas pri multaj incidentoj, ĉe kiuj Jesuo estis akuzita, ke Li lezis la
sabatan ordonon (582). Sed Jesuo neniam lezas la sanktecon de tiu tago
. Li atentigas kun
aŭtoritato la veran sencon de tiu ordono “La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la
sabato” (Mar 2,27 BIB). Kompate Kristo postulas la rajton, sabate fari bonajon antataŭ
malbonaĵon, savi vivon anstataŭ ĝin malsavi
. La sabato estas la tago de la mizerikorda Sinjoro kaj de la Di-adorado
. “Tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato” (Mar 2,28
BIB).
II • La tago de la Sinjoro
“Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi” (Psa 118,24 BIB).
La tago de la resurekto: la nova kreo
2174 Jesuo resurektis el la mortintoj “je la unua tago de la semajno” (Mar 16,2)
. (638)
Kiel la “unua ago” la tago de la resurekto de Kristo memoras je la unua kreo. (349) Kiel “oka
tago”, kiu postas la sabaton
, ĝi signifas la kun la resurekto de Kristo kommencigintan resurekton. Ĝi fariĝis por la kristanoj la unua de ĉiuj tagoj, la unua de ĉiuj festoj, la “tago de la Sinjoro [greke: hè kyriakè heméra, latine: dies diinica], la “dimanĉo”.
“Je dimanĉo ni ĉiuj kunvenas, ĉar ĝi estas la unua tago, je kiu Dio tiris el la tenebro la prasubstancon kaj Li kreis la mondon, kaj ĉar Jesuo Kristo, nia Elaĉetinto, je tiu tago resurektis el la mortintoj” (Sankta Justino apologiae 1.67).
La dimanĉo – kompeltiganto de la sabato
2175 (1166) La dimanĉo diferencas klare de la sabato, anstataŭ kiu, plenumante la sabat-ordonon, la dimanĉo estas celebrata de La kristanoj ĉiusemajne je la sekvo-tago de la sabato. La
dimanĉo realigas laŭ la pasĥao de Kristo la spiritan sencon de la juda sabato kaj anoncas la
eternan ripozon de la homo en Dio. La kulto de la malnovtestamenta leĝo preparas ja la misteron de Kristo kaj Ties ritoj montris antaŭen al la vivo de Kisto
.
“Ĉar nun tiuj, kiuj digne paŝas en malnovaj kutimoj, venas al nova espero kaj ne plu firmtenas la sabaton, sed vivas laŭ la tago de la Sinjoro, je kiu ankaŭ nia vivo ekviviĝis per Li kaj Lia morto …kiel ni povos vivo sen Li ?” (Sankta Ignacio de Antioĥia, epistola ad Magnesias 9,1)
2176 La celebrado de la dimanĉo sin orientiĝas ĉe la moralaj preskriboj, kiuj estas enskribitaj al la homa koro el la naturo: “montri” al Dio videblan, publikan kaj regulan “eksteran kulton memore al generala bonfaro, kio celas ĉiujn homojn” (sankta Tomaso la Akvinano, summa theologiae 2-2,122,4): La dimanĉa celebrado plenumas la en la Malnova Testamento validan ordonon, kies ritmon kaj sencon tiu celebrado transprenas celebrante en ĉiu semajno la kreanton kaj elaĉetanton de sia popolo.
La dimanĉa celebrado de la eŭkaristio
2177 (1167) La dimanĉa celebrado de la Tago de la Sinjoro kaj ties celebrado de la eŭkaristio staras en la centro de vivo de la eklezio. “La dimanĉo, en kiu estas celebrata la paska mistero, estas gardenda laŭ apostola tradicio kiel la origina ordonita festotago (CIC, kanono 1246 §b 1)
“Same devas esti gardataj la tagoj (2041) de la Naskiĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, de la Epifanio de la Sinjoro, de la Ĉieleniro kaj de la sankta Korpo kaj Sango de Kristo, de la sankta Dipatrino Maria, de ties Senmakula Koncipiĝo kaj de ŝia Ĉielenpreno, de la sankta Josefo, de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paulo kaj fine Ĉiuj Sanktuloj (CIC, kanono 1246, § 1).
2178 La kutimo de kristana kunveno originis en la tempo de la apostoloj
. La letero al la
Hebreoj admonas: “Ni ne forlasu nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed ni konsilu
unu la alian” (Heb 10,25).
La tradicio konservas la memoron al ĉiam aktuala admono: “Frue vei al la preĝejo, alproksimiĝi al la Sinjoro kaj pekkonfesi siajn pekojn, penti en la preĝado, … ĉeesti en sankta Dia liturgio, fini sian preĝdon kaj ne foriri antaŭ la eksoficigo … Ni ĝin diris jamn ofte: Tiu tago estas donata al vi por preĝado kaj por ripozo. Ĝi estas la tago, kiun faris la Sinjoro. Je ĝi ni jubilu kaj ĝojiĝi” (Peŭdo-Eusebio el Aleksandrio, Sermo de die domonica)
2179 “La paroĥo estas komunumo de kredantoj, kiu estas starigita daŭre en partoeklezio kaj
(1567) kies animzorgado estas konfidita al pastro kiel ties vera paŝtisto sub la aŭtoritato de
dioceza episkopo” (CIC, kanono 515, § 1). (2691) La paroĥo estas la loko, kie ĉiuj kredantoj
povas kolektiĝi al la dimanĉa eŭkaristicelebrado. (2226) La paroĥo enkondukas la kristanan
popolon en la liturgian vivo kaj kunvenigas ĝin ĉe tiu celebrado; la paroĥo transdonas la savoinstruon de Kristo; ĝi donas en bonaj kaj gefrataj verkoj la amon de la Sinjoro al la proksimulo
.
“Vi povas hejme ne preĝi kiel en la preĝejo, kie ĉeestas granda nombro kaj kie oni vokas kiel el unu koro al Dio. Ĉi tie esta pli: La unueco de la pensmanieroj, la harmonio de la animoj, la ligo de la amo. La preĝoj de la sacerdotoj” (sankta Johano Krisostomo de incomprehensibili Dei natura seu contra Anomoeos 3,6)
La dimanĉa ordono
2180 Unu el la ekleziaj ordonoj klarigas pli precize la leĝon de la Sinjoro: (2042) “Je la dimanĉo kaj je la aliaj ordonitaj festoj la kredantoj estas devoligataj partopreni en mescelebro.” (CIC, kanono 1247) (1389) “La ordonon partopreni mescelebron plenumas, kiu partoprenas en sankta meso, kie ajn ĝi estas celebrata en katolika rito je la festotago mem aŭ je la antaŭvespero (CIC, kanono 1248, § 1).
2181 La dimanĉa eŭkaristio metas la bazon por la tuta kristana vivo kaj ĝin konfirmas. Pro
tio la kredantoj estas devigataj partopreni je la ordonitaj festotagoj en la eŭkaristicelebro, kiam
ili ne estas senkulpigitaj aŭ pro grava kaŭzo (eks. pro malsano, prizorgado de suĉinfanoj) aŭ ne
dispensitaj de sia pastro
. Kiu intense preterlasas tiun devon, faras gravan pekon.
2182 (815) La partopreno je la komuna dimanĉa eŭkaristicelebro atestas la partoprenon kaj fidelecon al Kisto kaj sia eklezio. La kredanto per tio konfirmas la komunon en la kredo kaj en la amo. Ili konfirmas komune la sanktecon de Dio kaj ilia espero al la savo. Ili konfirmas sin sub la gvidado de la Sankta Spirito.
2183 “Kiam por manko de spirita oficisto aŭ pro alia grava kaŭzo la partopreno en eŭkaristia celebrado esta neebla, estas tre rekomendite ke la kredantoj partoprenu en Vort-Di-servo, se en la paroĥa preĝejo aŭ je alia sankta loko tia estas celebrata laŭ la preskriboj de la dioceza episkopo, aŭ ke ili dum konforma tempo dediĉas al persona preĝado aŭ al familia preĝado aŭ eble al preĝado en familia rondo “ (CIC, kanono 1248 § 2).
Tago de la graco kaj de la laboro-ripozo
2184 (2172) Same kiel Dio “ripozis je la sepa tago, post kiam Li estis plenuminta Sian tutan
verkon” (Gen 2,2 BIB), tiel ricevas la vivo de la homo per la laboro kaj per la ripozo sian
ritmon. La instalado de la tago de la Sinjoro kontribuas, ke ĉiuj disponas pri sufiĉe da ripozo
kaj da muzo, por flegi sian familian, kulturan, socian kaj religian vivon
.
2185 Je la dimanĉo kaj je la aliaj ordonitaj festoj la kredantoj ne faru laborojn kaj aliajn
agadojn (2428), kiuj malebligas la ŝuldatan Dihonoron, la ĝojon je la tago de la Sinjoro, la faradon de verkoj de la mizerikordo kaj la sufiĉan ripozon de spirito kaj korpo
. Familiaj devoj
aŭ gravaj sociaj taskoj pardonas rajte de la atentado de la dimanĉa ripozo. Sed la kredantoj
atentu, ke rajtigitaj senkulpigoj ne konduku al kutimoj, kiuj estas malutilaj por la Difavoro, la
familia vivo kaj la sano.
“La amo por la vero urĝas al la sankta muzo; la urĝeco de la amo libervole prenas laboron sur sin” (sankta Aŭgusteno, de civitate Dei 19,19)
2186 Kristanoj, kiuj disponas pri libera tempo, pensu al siaj gefratoj, kiuj havas la samajn bezonojn kaj rajtojn, sed ne povas ripozi pro malrieĉo kaj mizero. La dimanĉo estas dediĉita en la kristana piotradicio kutime al bonaj verkoj kaj al la humila servo ĉe malsanuloj, handikapitoj kaj maljunaj homoj (2447). La kristanoj sanktigu la dimanĉon ankaŭ per tio, ke ili disponigas la tempon kaj la atenton al siaj familianoj, kiun ili tro malmulte povas dediĉi al ili je la aliaj tagoj de la semajno. La dimanĉo estas tago de la pripensado, de la trankvilo, de la klerigado kaj de la kontemplado, kiuj subtenas la kreskadon de la kristana interna vivo.
2187 La sanktigo de la dimanĉaj kaj festaj tagoj postulas komunan klopodon. Kristano evitu devigi aliulon sen mizero al io, kio tiun malhelpus celebri la tagon de la Sinjoro. Ankaŭ se aranĝoj (2289) (ekzemple sportaj aŭ sociaj) kaj societemaj necesaĵoj (kiel publikaj servoj) postulas dimanĉan laboron de la unuopulo, tamen ciu prenu sufiĉan libertempon. Kristano klopodos netroigite kaj en amo eviti troigojn kaj kruelecojn, kiuj kelkfoje ĉe amasaranĝoj okazas. La publikaj instancoj spite al ĉiuj ekonomiaj devoj zorgu por siaj civitanoj, ke ili havu tempon rezervitan al trankvilo kaj tempon sufiĉan al la Diservo. La labordonanto havas koncernan devon rilate al siaj dungitoj.
2188 La kristanoj agu cele al tio, ke la dimanĉoj kaj la ekleziaj festotagoj estu agnoskataj kiel leĝaj festotagoj, kaj ili atentu la religian liberecon kaj la komunan bonon. (2105). Ili donu al ĉiuj publikan ekzemplon de la preĝado, de la honorado kaj de la ĝojo, kaj ili defendu la tradiciojn kiel valoran kontribuon por la spirita vivo de la homa socio. Se la leĝdonado de la lando aŭ aliaj kaŭzoj devigas al dimanĉa laboro, tiu tago tamen estu celebrata kiel tago de nia elaĉeto, kiu nin partoprenigas en la “ĝenerala kunveno”, kaj “je eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj” (Heb 12,22-23 BIB).
Mallonge
2189 “Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta !” (Rea 5,12 BIB). “La sepa tago estas sabato da ripozo, sankta por la Eternulo” (Eli 31,15 BIB).
2190 Anstataŭ la sabato, la memoro pri la perfektigo de la unua kreaĵo, estas nun la dimanĉo, kiu memoras al la nova kreo, kiu komencis kun la resurekto de Kristo.
2191 La eklezio celebras la resurekton de Kristo je la oka tago, kiu rajte estas nomata
Tago d la Sinjoro
.
2192 “La dimanĉo … estas pro la apostola tradicio celebrenda en la tuta eklezio kiel ordonita festotago” (CIC, kanono 1246, § 1). “Dimanĉe kaj je la aliaj ordonitaj festotagoj la kredantoj estas devigataj partopreni la sanktan meson (CIC, kanono 1247).
2193 Je tiuj tagoj ili “ne faru tiujn verkojn kaj agojn, kiuj malhelpas la al la dimanĉo apartenantan ĝojon aŭ la ripozon ŝuldatan al la spirito kaj al la korpo.” (CIC, kanono 1247)
2194 La institucio de la dimanĉo kontribuas, ke ĉiuj “diponas pri sufiĉe da ripozo-tempoj kaj muzo por la vivo kun siaj familioj, por sia kultura, socia kaj religia vivo (Gaudium et spes 67,3).
2195 Ĉiu kristano evitu devigi aliajn sen neceso al io, kio ilin malhelpus, gardi la tagon de la Sinjoro.
DUA ĈAPITRO
“VI AMU VIAN PROKSIMULON
KIEL VIN MEM”
Jesuo diris al siaj disĉiploj “Vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian” (Joh 13,34 BIB).
2096 Al la demando, kio estas la unua ordono, Jesuo respondis: “La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.” (Mar 12.29-31 BIB
La sankta apostolo Paŭlo memorigas: “Amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo” (Rom 13,8-10 BIB).
ARTIKOLO 4 • LA KVARA ORDONO
“Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi“ (Eli 20,12 BIB).
“Li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.” (Luk 2.51).
Jesuo mem memorigis pri la valideco de tiuj “ordonoj de Dio
. La apostolo instruas ”Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),
por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero“ (Efe 6,1-3 BIB)
2197 Kun la kvara ordono komencigas la dua parto de la dekalogo. Ĝi atentigas al la ordo de la amo. Dio volis, ke ni post Li honoru ankaŭ niajn gepatrojn, al kiuj ni dankas por nia vivo kaj kiuj peris al ni nian kredon. Ni estas devigataj, honori kaj respekti ĉiujn, kiujn Dio provizis por nia bonfarto kun Sia aŭtoritato (1897).
2198 Ĉi tiu ordono estas positive formulita; ĝi atentigas al devoj, kiuj estas plenigendaj. Ĝi transgvidas al la sekvaj ordonoj, en kiuj estas postulate, estimi la vivon, la geedzecon, la terajn bonaĵojn de aliuloj kaj la homan vorton, Ĝi estas unu el la fundamentoj de la socia instruo de la eklezio. (2419)
2199 La kvara ordono unue turniĝas al la infanoj kaj koncernas la rilatojn al la patro kaj la patrino, ĉar tiu estas la baza rilato de ĉiuj rilatoj. Ĝi inkludas ankaŭ la parencajn rilatojn kun la aliaj familiaj membroj. Ĝi postulas utiligi rilate la plej aĝajn parencojn kaj la antaŭulojn honoron, amon kaj dankon. Finfino ĝi etendiĝas al la devoj de la lernantoj rilate la instuisto, de la laborprenantoj al la labordonantoj, de la subuloj rilate siajn antaŭulojn, de la burĝoj rilate sia patrolando kaj rilate al tiuj, kiuj ĝin administras kaj regas.
En pli vasta senco tiu preĝo enkludas ankaŭ la devon de la gepatroj, kuratoroj, instruistoj, superuloj, ŝtataj instancoj kaj regantoj, do de ĉiuj, kiuj havas aŭtoritaton super aliaj homoj aŭ super komunumo.
2200 Kun la observado de la kvara ordono estas ligita rekompenco: “Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi” (Eli 20,12 BIB). La konsiderado de tiu ordono alportas apud la spiritaj ankaŭ tempajn fruktojn, tio estas paco kaj bonfarto (2304). La malkonsiderado de tiuj ordonoj alportas gravajn malavantaĝojn por la homa komunumo kaj por uuopaj personoj.
I • La familio en la planoj de Dio.
Naturo de la familio
2201 La geedza komunumo ekzistas sur la konsento de la geedzoj, pro ilia reciproka interkonsento. Geedzeco kaj familio estas ordigitaj al la bonfarto de la geedzoj kaj al la genero kaj edukado de infanoj. La amo de la geedzoj kaj la genero de infanoj estigas familianoj personajn rilatojn kaj bazan respondecon.
2202 Viro kaj virino, kiuj estas geedziĝintaj, kun siaj infanoj estas familio (1822). Tiu komunumo antaŭekzistas antaŭ ciu aprobo tra la publika aŭtoritato; ĝi estas antaŭdestinita al ĝi. Oni devas ĝin rigardi kiel la normala rilatobazo, de kies vidpunkto estas tasko aprezi la diversajn formojn de la parenceco.
2203 (369) Kreante viron kaj virinon Dio fondis la homan familion kaj donis al ĝi la fundamentan konstitution. Ties membroj estas personoj kun sama digno. Por la komuna bonfarto de la familianoj kaj dela socio apartenas al la familio diversaj respondecoj, rajtoj kaj devoj.
Kristana familio (1655-1658)
2204 La kristana familio estas specifa reprezentado kaj realigado de la eklezia komunumo.
Ĝi povas kaj devas pro tio ankaŭ esti nomata “dom-eklezio” (Familiaris consortio 21)
. Ĝi
estas komunumo de la kredo, de la espero kaj de la amo; kiel estas indikite en la Nova Testamento
, aliras ĝin en la eklezio aparta signifo.
2205 La kristana familio estas komunumo de personoj, signo kaj bildo de la komunumo de la Patro kaj de la Filo en la Sankta Spirito (1702). En la genero kaj edukado de infanoj speguliĝas la kreoverko de la Patro. La familio estas vokita partopreni en la preĝado kaj en la ofero de Kristo. La ĉiutaga preĝado kaj la legado de la Vorto de Dio fortigas la amon. La kristana familio efikas evangelizanta kaj misia.
2206 La familiaj rilatoj efikas aparton proksimecon de la sentoj, emoj kaj interesoj, precipe kiam iliaj membroj sin estimas reciproke. La familio estas komunumo kun apartaj preferoj: ĝi estas vokata, realigi “koran komunumon de la animoj, komunan interkonsiliĝon de la geedcoj kaj zorgan kunlaboron de la gepatroj en la edukado de la infanoj”, (Gaudium et spes 52,1).
II • Familio kaj socio
2207 La familio estas la praĉelo de la socia vivo. Ĝi estas la natura komunumo, en kio viro kaj virino estas vokataj doni la amon kaj pludoni de la vivon (1880). (372) La aŭtoritato, la stabileco kaj la komuna vivo en la familio estas la bazo de libereco, sekureco kaj gefrateco en la socio. (1603) La familio estas la komuneco, en kio oni povas ekde la infaneco lerni estimi la spiritajn valorojn, Dion estimi kaj ĝuste uzi la liberecon. La familia vivo estas ekzercado de la socia vivo.
2208 La familio vivu tiel, ke iliaj membroj lernas, zorgi por junaj kaj maljunaj, por malsanaj, handikapitaj kaj malriĉaj, kaj oni leru ilin prizorgi. Ekzistas multaj familioj, kiuj nuntempe ne kapablas fari tian helpon. Ĉar estas afero de aliaj personnoj aŭ familioj, subsifiare ankaŭ afero de la socio, zorgi por la bezonoj de tiuj homoj. “ Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo” (Jak 1,27 BIB).
2209 La familio estas subtenenda kaj protektenda per apartaj sociaj agoj. Kiam la familioj ne estas kapablaj fari siajn taskojn, aliaj korporacioj de la socio havas la devon, asisti al la korporacio de la familio kaj subteni ĝin. Laŭ la principo de la subsidiareco la plej grandaj komunumoj ne anstataŭu la rajtojn de la familioj (1883) kaj ili ne enmiksiĝu en ilian vivon.
2210 Ĉar la familio estas tiom grava por la vivo kaj bonfarado de la socio
ĝi havas apartan
devon. subteni geedzecon kaj familion kaj tion fortigi. La ŝtata poteno devas tion vidi kiel
aparta devo, “akcepti la veran apartecon de geedzeco kaj familio kaj ilin gardi kaj subteni, protekti la publikan moralecon kaj subteni la doman bonfarton” (Gaudium et spes 52,2).
2211 La politika komunumo havas la devon honori la familion, asisti ĝin kaj kaj al ĝi precipe garantii
– la liberecon, fondi familion, havi infanojn kaj ilin eduki laŭ la propraj moralaj kaj religiaj konvinkoj;
– la protekton de la daŭro de la geedza bendo kaj de la institucio de la familio;
– la liberecon konfesi sian kredon, transdoni ĝin kaj eduki la infanojn helpe de la necesaj rimedoj kaj institucioj en tiu kredo;
– la rajton pri privata posedaĵo, la liberecon memstare aŭ nememstare labori, ricevi loĝadon kaj ricevi la rajton elmigri;
– laŭ la institucioj de la koncerna lando la rajton pri medicina prizorgo, pri daŭro en la aĝo kaj pri infanmono;
– la protekton de la sekureco kaj de la sano, precipo kontraŭ danĝeroj kiel drogoj, pornografio kaj alkoholo;
– la liberecon, fondi familiajn grupojn kaj tiel esti reprezentitaj ĉe la ŝtataj institucioj
.
2212 La kvara ordono heligas ankaŭ la aliajn rilatojn ene de la socio. En niaj gefratoj ni vidas infanojn de niaj gepatroj, en niaj kuzoj kaj kuzinoj ni vidas posteulojn de niaj prauloj; en niaj kunburĝoj filojn kaj filinojn de nia patrujo; en ĉiuj baptitoj infanojn de nia patrino, la eklezio (225); en ĉiu homo filon aŭ filinon de Tiu, Kiu volas esti nomata “nia Patro”. Pro tio la rilatoj al niaj kunhomoj ricevas personan katakteron. (1931) La proksimulo ne estas nura “individuo” inter la amaso, sed estas “iu”, kiu pro sia konata deveno meritas apartan atenton kaj altestimon.
2213 La homaj komunumoj kunmetiĝas el personoj. Ilin bone regi ne estas nur tio, disponigi la ĝuston, plenigi devojn kaj plenumi kontraktojn. Ĝustaj rilatoj inter labordonantoj kaj laborprenantoj, inter regantoj kaj burĝoj antaŭkondiĉas naturan bonvolon, (1939) kiu egalas al la dignon de homaj personoj, kiuj pripensas justecon kaj fratecon.
III • Devoj de la familianoj
Devoj de la infanoj
2214 La patreco de Dio estas la fonto de la homa gepatreco
; sur ĝi fondiĝas la honoro de
la gepatroj. La estimo de pli junaj aŭ de plenkreskitaj infanoj rilate al patro kaj patrino
(1858) kreskas el la natua inklino, kiu ilin kunigas. Ĝi estas postulata de la Dia ordono
.
2215 La respekto de la infanoj rilate la gepatroj [infana amo, pietas filialis] fontas el la dankeco rilate al tiuj, kiuj donacis al ili la vivon kaj ebligis ĝin per ilia amo kaj laboro, kreski je grandeco, saĝeco kaj graco. “Per la tuta koro honoru vian patron, kaj ne forgesu la naskodolorojn de via patrino! Memoru, ke vian vivon vi ŝuldas al ili, kaj kion vi povos redoni por tio al ili?” (Sir 7,27-28)
2216 (532) La infana amo montriĝas en sinsubmetiĝo kaj en vera obeemo. “20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. … Kiam vi iros, ili gvidos vin; kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi” (Sen 6,20-22 BIB). “Saĝa filo lernas de la patro; sed molanto ne aŭskultas moralinstruon” (Sen 13,1 BIB).
2217 Dum la infano loĝas ĉe la gepatroj, ĝi devas obei ĉiun vokon de la gepatroj, kiuj servas
al sia bonfarto aŭ al la bonfarto de la familio. “,Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio
plaĉas al la Sinjoro” (Kol 3,20 BIB)
. La infanoj devas obei al la raciaj preskriboj de siaj
edukantoj kaj de ĉiuj tiuj, al kiuj la gepatro ilin konfidis. Sed kiam la infano estas konvinkita
en sia konscienco, ke estus nemorale obei certan ordonon, ĝi ne obeu al tiu ordono.
Ankaŭ kiam ili grandiĝas, la infanoj plie atentu siajn gepatrojn. Ili obeu al la deziroj de siaj gepatroj, serĉu ilian konsilon kaj akceptu iliajn ĝustajn admonojn. La devo, obei al la gepatroj, finiĝas kun la plenaĝeco de la infanoj, sed ili ŝuldas ĉiam respekton, Tio radikas en la respekto antaŭ Dio, unu el la donoj de la Sankta Spirito. (1831)
2218 La kvara ordono vokas al la plenkreskitaj infanoj la devojn rilate al la gepatroj en la
memoron, En la aĝo, en malsaneco, en soleco aŭ mizero la infanoj asistu la gepatrojn materie
kaj morale tiom bone, kiom ili povas. Jesuo memorigas al tiu dankodevo
.
“Ĉar la Sinjoro honorigis la patron ĉe la infanoj kaj la juĝon de la patrino Li faris deviga por la filoj. Kiu honoras sian patron, al tiu oni pardonos pekojn, kaj kvazaŭ trezorserĉanto estas tiu, kiu estimas sian patrinon. Kiu honoras sian patron, tiu havos plezuron de siaj infanoj, kaj kiam li preĝos, li estos aŭdita. Kiu estimas sian patron, tiu havos longvivecon, kaj kiu aŭskultas la Sinjoron, tiu respektos sian patrinon“ (Sir 3,2-6 BIB).
“Infano, prizorgu vian patron, kiam li estas maljuna, kaj ne dolorigu lin, dum li vivas. Se eĉ perdiĝas lia kompreno, pardonu al li, kaj ne malestimu lin, vi, kiu estas ankoraŭ forta. 14 Ĉar bonfaro al via patro ne estos forgesita: kion pekoj malkonstruas, tion ĝi rekonstruas. … Kiu la patron lasas en embaraso, tiu estas kvazaŭ blasfemanto, kaj la Sinjoro malbenas tiun, kiu kolerigas sian patrinon” (Sir 12-13.16).
2219 La infana amo favoras la harmonion de la tuta familia vivo; ĝi influas ankaŭ la rilatojn inter la gefratoj. La atento rilate la gepatro tralumas la atmosferon ene de la familio. “Nepoj estas krono por maljunuloj;” (Sir 17,6 BIB) “kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo” (Efe 4,2 BIB).
2220 La kristanoj ŝuldas dankon precipe al tiuj, al kiuj ili dankas la donon de la kredo, la gracon de la bapto kaj la vivon en la eklezio. Povas do esti la gepatroj aŭ aliaj membroj de la familio, la geavoj, animzorgantoj, kateĥistoj, instruistoj aŭ aliaj amikoj. Mi pensas “ pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ” (2 Tim 1,5 BIB).
Devoj de la gepatroj
2221 La fekundeco de la gepatra amo ne limiĝas al tio, generi infanojn. Ĝi devas ankaŭ
etendiĝi al la morala edukado kaj al la spirita formado. La edukado tra la gepatroj “estas tiom decida, ke ĝi tie, kie ĝi mankas, preskaŭ ne estas anstataŭebla (Gravissimum educationis
3). La baza rajto kaj la baza devo de la gepatroj, eduki siajn infanojn, estas preskaŭ necedebla
.
2222 La gepatro rigardi siajn infanojn kiel infanoj de Dio kaj ili estimu ilin kiel homaj personoj. Ili eduku siajn infanojn al la plenumado de la leĝo de Dio, ke ili obeu al la volo de la Patro en la ĉielo. (494)
2223 La gepatroj estas la unueresponsaj por la edukado de sia infanoj. Unue ili plenumas tiun respondecon kreante hejmon, kie regas dolĉeco, pardono, reciproka respekto, fideleco kaj senegoisma servopreteco. La edukado al la virtoj komenciĝas hejme. Ĉitie devas la infanoj lerni oferemon, sanan prijuĝadon kaj memregadon, kiuj estas la antaŭkondiĉoj al vera libereco. La gepatroj instruu la infanojn, subordigi “la materiajn kaj instinktajn [dimension] al la internaj kaj spiritaj” (centesimus annus 36). La gepatroj havas la grandan respondecon doni al siaj infanoj bonan ekzemplon. Kiam la gepatroj povas konfesi antaŭ siaj infanoj siajn erarojn, ili ankaŭ povos esti kapablaj, konduki kaj ĝustigi siajn infanojn.
“Kiu amas sian filon, tiu ne ŝparas la vergon, por ke fine li ĝoju pro li. Kiu bone edukas sian filon, tiu profitos el tio kaj li fieros pri li meze de siaj konatoj” (Sir 30,1-2 BIB). “Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro” (Efe 6,4 BIB)
2224 La hejmo estas la natura ĉirkaŭaĵo, en kio la infanoj estu instrukciataj al solidareco kaj komuna responseco. (1939) La gepatroj eduku siajn infanojn, sin konservi kontraŭ malĝustaj koncedoj kaj kontraŭ la perdo de la digno, kio ĉiun homan socion endanĝerigas.
2225 Per la graco de la geedza sakramento la gepatroj ricevis la devon kaj la antaŭrajton,
evangelizi siajn infanon. Ili enkonduku kiel “la unuaj kredo-mesaĝistoj” (Lumen gentium
11)
. (1656) de siaj infanoj plej frue en la misterojn de la kredo, kaj ili kun-enkonduku tion
jam ekde frua infaneco en la eklezian vivon. La vivomaniero en la familio povas pregi la sentomanieron, kiu en la tuta posta vivo restos antaŭkondiĉo kaj apogo por via kredo.
2226 La edukado al la kredo per la gepatroj devas komenci jam en frua infaneco. Ĝi
komenciĝas per tio, ke la familianoj sin reciproke helpas, per la atesto de vivo laŭ la evangelio
kreski en la evangelio. La familia kateĥezo ĉiuj aliajn formojn de la kredoinstruado antaŭiras.
akompanas kaj riĉigas. La gepatroj havas la senditecon, instrui al la infanoj la preĝadon, kaj
ilin helpi malkovri sian vokiteco kiel infanoj de Dio
(2179). La paroĥo estas por la kristana
familio komunumo de la eŭĥaristio kaj koron de la liturgia vivo. Ĝi estas aparta loko por la
kateĥezo de la infanoj kaj de la gepatroj.
2227 (2013) La infanoj kontribuas siaflanke, ke la gepatroj kreskas pri sankteco
. Kiam
okazas ofendo, kvereloj, maljustaĵoj kaj manko de atento, ĉiuj sin reciproke grandanime kaj
nelacigeble pardonu, kiel la recipoka amo rekomendas kaj la amo de Kristo postulas
.
2228 La atento kaj la amo de la gepatroj rilate al siaj infanoj montriĝas dum la unuaj jaroj en la zorgo kaj atento, kun kiu ili edukas siajn infanojn kaj kontentigas ties korpajn kaj spiritajn kondiĉojn. Kiam la infanoj kreskas, la gepatroj la infanojn gvidos pro la samaj atento kaj sinfordono ĝuste utiligi racion kaj libereco.
2229 Kiel unuerespondeculoj por la edukado de siaj infanoj a gepatrojnhavas la rajton, elekti lernejon, kiu respondecas al siaj konvinko. Tio estas baza rajto. La gepatroj havas la devon,
laŭeble elekti tiajn lernejojn, kiuj subtenas iliajn taskon kiel kristanaj edukantoj plej bone
.
La publikaj instancoj havas la devon, subteni tiun gepatran rajtonkaj zorgi, ke ĝi vere povas
esti praktikata.
2230 Kiam la infanoj plenkreskas, ili havas la devon kaj la rajton, elekti sian profesion kaj vivostaton. Ili perceptu tiun novan respondecon en fidoplenaj rilatoj al siaj gepatroj, kaj volonte ili pridemandi kaj akceptu iliajn sintenojn kaj konsilojn. La gepatro atentu, ke ili nek en la oficoelekto nek en la elekto de la partnero praktiku devigon sur siaj infanoj. (1625) Sed tiu deve reteni sin, ne malpermesas, asisiti la infanojn per saĝaj konsiloj, precipe tiam, se tiu planas fondi familion.
2231 (1658) Kelkaj homoj ne geedziĝas, por zorgi por siaj gepatroj aŭ gefratoj, por pli intense praktiki profesion aŭ pro aliaj atentindaj kaŭzoj. Ili povas atribui grandan kontribuon al la bonfarto de la homaro.
IV • Familio kaj Regno de Dio
2232 La familiaj ligoj estas ja gravaj, sed ne absolutaj. Kiel la infano maturiĝas al homajkaj
spirita memstaroco, konfirmiĝas ankaŭ ties aparta vokiĝo, kiu venas de Dio, ĉiam pli klare kaj
pli forte. La gepatroj estimu tiun vokiĝon kaj kuraĝigu siajn infanojn sekvi sian vokiĝon.
(1618) Oni devas esti konvinkita, ke la unua vokiĝo de la kristano estas sekvi Kriston
“Kiu
amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol
min, tiu ne estas inda je mi.” (Mat 10,37 BIB).
2233 (542) Fariĝi disĉiplo de Jesuo signifas akcepti la inviton aparteni al la Dia familio kaj tiel vivi kiel Li: “Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino” (Mat 12,50 BIB).
La gepatroj akceptu ĝoje kaj danke, kiam la Sinjoro vokas unu el iliaj infanoj, sekvi Lin en la virgeco pro la ĉiela regno, en la Dibenita vivo aŭ en la sacerdota servo. (1547)
V • Aŭtoritato en la socio
2334 La kvara ordono de Dio ankaŭ ordonas al ni, honori tiujn, kiuj ricevis por nia bonfarto en la socio publikan oficon. (1897) Gi donas informon pri la devoj de la oficuloj kaj de tiuj, al kies bonfarto ili estas ordonitaj.
Devoj de la instancoj
2235 La portanto de ofico devas tion ekzerci kiel servo. “Kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;” (Mat 20.26 BIB). (1899) La ekzercado de ofico esta morale mezurata ĉe ties Dia origino, ties racia naturo kaj ties aparta objekto. Neniu rajtas ion ordoni aŭ enkonduki, kiu kontraŭas al la homa digno kaj al la natura morala leĝo.
2236 La ekzercado de aŭtoritato celas al videbligo de ĝusta rangordo de la valoroj, precipe
faciligi la uzadon de iliaj libereco kaj respondeco. La superuloj saĝe faruu la distribuan justecon (2411), en tio atenti kaj alstrebi la bezonojn kaj alkalkuli la reciproksn kontribuon kaj pacon. Ili atentu, ke la faritaj agoj kaj ordonoj ne estu konduktaj en kondukon per tio, ke ili personan intereson kondukas en kontraŭon al la komuna bonfarto
.
2237 La politikaj aŭtoritatoj estas devigataj, atenti la bazajn rajtojn de la homa persono. Ili ekzercu la justecon home kaj ĉe tio atentu de ĉiu, precipe la rajton de la familioj kaj de la bezonantoj.
La ŝtatburĝaj rajtoj havas la permeson kaj estu disponataj al la bezonoj de la komuna bonfarto. La publikaj potencoj ne havas la rajton ilin neglekti sen konvena kaj prava rajtigo. La praktiko de la politikaj rajtoj subtenu la komunan bonfarton de la nacio kaj de la homa socio.
Devoj de la burĝoj
2238 (1900) La subuloj al la aŭtoritato vidu siajn superulojn kiel servantoj de Dio, kiu ilin
mendis por la ordigo de siaj donoj
. “Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; …
Agu kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio” (1
Pet 2,13.16 BIB). Lojala kunlaboro kunportas por la burĝoj la rajton kaj kelkfoje eĉ la devon,
en konvenaj manieroj kritiki, kio ŝajnas domaĝi al la homa digno aŭ al la komuna bonfarto.
2239 (1915) Devo de la burĝoj estas, kune kun la publikaj instancoj en la spirito de la vero, justeco, subsidiareco kaj libereco kontribui al la bonfarto de la socio. La heimlanda amo kaj la laboro por la patrolando estas dankodevoj kaj rilatas al la ordo de la amo. Obeo rilate la rajtaj aŭtoritatoj kaj laborpreteco por la komuna bonfarto postulas de la burĝoj plenigi siajn taskojn en la vivo de la ŝtataj komunumoj.
2240 La obeo rilate la aŭtoritato kaj la kunla respondeco por la komuna bonfarto faras al morala devo pagi imposton, ekzerci la vorajton kaj defendi la landon. (2265)
“Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.” (Rom 13,7, BIB)
La kristanoj “loĝas en la propra patrolando, sed kiel loksidaj fremdoj. Ili partprenas en ĉio kiel burĝoj, kaj ili toleras ĉion kiel fremdoj … Ii obeas al la dekretitaj leĝoj, kaj kun la propra vivomaniero ili superasla la leĝojn … Al tiel grava posteno Dio starigis ilin, de kiu reteni al ili ne estas permesate. (Dignet 5,5; 5,10; 6,10).
(1900) Paŭlo prdonas nin, preĝi kaj dankdiri por la regantoj kaj por ĉiuj, kiuj ekzercas potencon, “ por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco” (1 Tim 2,2 BIB).
2241 La bonstataj nacioj estas devigataj, enpreni tiom da eksterlandanojn, kiom estas posibile al ili, kiuj serĉas sekurecon kaj vivoeblecojn, kiujn ii ne povas trovi en siaj devenlandoj. La publikaj aŭtoritatoj zorgu por la atento de la natura rajto, kio metas la gaston sub la protekton de tiuj, kiuj lin akceptas.
La politikaj aŭtoritatoj rajtas vide al la komuna bonfarto, por kiu ili estas responsaj, submeti la ekzercadon de la rajto de la eniro en la landon al diversaj leĝaj kondiĉoj kaj postuli, ke la enirantoj surprenas siajn devojn rilata al la gastlando. La eniranto estas devigata danke atenti la materian kaj spiritan heredaĵon de sia gastlando, obei al ties leĝoj kaj kunporti la ŝarĝojn.
2242 La burĝo havas konsciecan devon, ne obei la preskribojn de la ŝtataj aŭtoritataj, kiam kontraŭdiras tiuj postuloj al la postuloj de la morala ordo, al la bazaj postuloj de la homoj aŭ al la instrukcioj de la evangelio. Rifuzi la obeon al la ŝtataj aŭtoritatoj (1903) (2313) havas siajn pravigojn en la distingo inter la servo al Dio kaj la servo al tio, kio apartenas al Dio ! “Redonu du al Cezaro la propraĵon de Cezarom kaj al Dio al propraĵon de Dio” (Mat 22,21 BIB). “Oni devas pli obei al Dio ol al la homoj” (Ago 5,29 BIB)
(1903) Kie … la ŝtataj burĝoj estas urĝataj de publika aŭtoritato, kiu transiras sian plenpovon, ili ne rifuzu tion fari, kion la komuna bonfartopostula objektive postula de ili. Sed ili havas la rajton, la rajton, la rajtojn de ii kaj de iliaj kunburĝoj defendi kontraŭ la misuzo de la ŝtata aŭtoritato, precipe en la limoj de la natura rajto kaj de la evangelio” (Gaudium et spes 74,5).
2243 (2309) Armita rezisto kontraŭ subpremo tra la ŝtata potenco estas rajtigita nur tiam, kiam estas plenumitaj la sekvaj kondiĉoj: (1) ke laŭ certa scio bazaj rajtoj grave kaj daŭre estas lezitaj; (2) ke ĉiuj aliaj hepiloj estas elĉerpitaj; (3) ke per armita rezisto ne estiĝas eĉ pli granda mal-ordo; (4) ke bazite sur la rezisto estiĝas espero al sukceso kaj (5) ke racie ne estas videblaj pli bonaj solvoj”.
Ŝtato kaj eklezio
2244 (1910) Ĉiu institucio estas, almenaŭ implicite, influita de certa vidado de la homo kaj ties destino, el kio ĝi dedukas siajn juĝokriteriojn, siajn valor-ordojn kaj siajn kondutmanierojn. Ĉe la starigo de siaj institucioj la plimulto de la socioj antaŭkondicas, ke por la homo ekzistas certa pioritato antaŭ la aĵoj (1881). Nur la Die revelaciita religio en Dio, la Kreinto kaj Elaĉetinto, ekkonis klare la originon kaj la celon de la homo. La eklezio invitas la politike responsulojn sin orienti en siaj juĝoj kaj decidoj laŭ la revelaciitaj veroj pri Dio kaj la homo. (2109)
La socioj, kiuj ne konas aŭ rifuzas tiujn revelaciojn nome de sia sendependeco de Dio, devas
serĉi siajn mezurojn kaj celojn en si mem aŭ ili devas tiujn revelaciojn preni de iu ideologio.
Kaj ĉar ili ne toleras iun objektivan distingon de bono kaj malbono, ili arogas al si publike aŭ
kaŝe totalan potencon super la homo kaj ties sorto, kiel montras la historio
.
2245 La eklezio, kiu tute ne sin kovras kun la politika komunumo peo sia komisio kaj pro sia respondeco (912), ests signo kaj samtempo protektanto de la transcenta estaĵo de la homo (Gaudium et spes 76,3).
2246 (2032) Parto de la senditeco de la eklezio estas, “ankaŭ politikajn aferojn submeti al iu morala prijuĝado, kiam la bazaj rajtoj de la homa persono aŭ la savo de la nanimoj tion postulas. Ĝi aplikas en tio ĉiujn, sed nur tiujn rimedojn, (2420) kiuj respondas al la evangelio kaj al la bonfarto de ĉiuj laŭ la diversaj tempoj kaj cirkonstancoj” (Gaudium et spes 76,5)
MALLONGE
2247 “Respektu vian patron kaj vian patrinon” (Rea 5,16; Mar 7,10)
2248 Lau la kvara ordono volas Dio, ke ni laŭ Li respektu ankaŭ niajn gepatrojn kaj tiujn, al kiuj Li diponigis aŭtoritaton por nia bonfarto.
2249 La gedza komunumo fondiĝas en la ligo kaj konformeco de la geedzoj. Geedzeco kaj familio estas ordigitaj al la bonfarto de la geedzoj kaj al la generado kaj edukado de infanoj.
2250 “La bonfarto de la persono kaj de la homa kaj kristana komunumo estas plej interne ligita kun iu bonfarto de la geedza kaj familio komunumo (gaudium et spes 47,1).
2251 La infanoj ŝuldas al la geedzoj respekton, dankecon, konvenan obeon helpopreecon. La respekto rilate la gepatroj kuaĝigas la harmonion de la tuta familia vivo.
2252 La gepatroj estas la ĉefaj responduloj por la edukado de siaj infanoj rilate la kredon, la preĝadon kaj ĉiujn virtojn. Ili havas la devon, laŭeble zorgi por la korpaj kaj spiritaj bezonoj de siaj infanoj.
2253 La gepatroj estimu kaj subtenu la vokitecon de siaj infanoj. Ili ne forgesu kaj tion ankaŭ instruu al siaj infanoj, ke ĉiu kristano unue sekvi Kriston.
2254 La publika aŭtoritato devas altestimi la bazajn rajtojn de la homoj kaj la antaŭkondiĉojn por la agado laŭ tiuj rajtoj.
2255 La burĝoj havas la devon, kunlabori kun la ŝtataj potencoj, por ordigi la socion en la spirito de la vero, justeco, solidareco kaj libereco.
2256 La burĝoj havas la konscienc-devon, ne sekvi la preskribojn , se tiuj ordonoj kontraŭdiras al la postuloj de la morala ordo. “Oni devas obei Dion prefere ol homojn” (Ago 5,29).
2257 Ĉiu socio rilatas siajn jurojn kaj sian sintenon al certa vido de la homo kaj ties destinon. Kiam socioj rezignas pri la heligaj eldiroj de la evangelio pri Dio kaj la homo, estas la danĝero, ke ili fariĝas totalismaj.
ARTIKOLO 5 • LA KVINA ORDONO
“Ne mortigu” (Eli 20,13 BIB)".
“Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado (Mat 5,21-23 BIB).
2258 (356) “La homa vivo estas sankta, ĉar ĝi bezonas dekomence ‘la kreopotencon de Dio’ kaj ĝi restas por ĉiam en aparta rilato al sia Kreinto, sia unika celo. Nu Dio estas la Sinjoro de la vivo de ĝia komenco ĝis ĝia fino: Neniu rajtas sub nenia kondiĉo preni la rajton neŝuldan homan estaĵon rekte detrui” (Donum vitae, intr. 5).
I • La respekto antaŭ la homa vivo
La atesto de la savohistorio
2259 (401) En la raporto pri la murdo de Abel per sia frato Kain
malkaŝas la Skribo, ke
en la homo jam de la komenco de sia historio efikas kolero kaj ĵaluzo kiel sekvoj de la hereda
peko. La homo fariĝis malamiko de la kunhomo. Dio eldiras, kiel fia estas tiu fratomurdo: “
Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. Kaj nun estu malbenita de
sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano. (Gen 4,10-11 BIB).
2260 La ligo inter Dio kaj la homaro estas traefikata de la scio pri la Dia dono de la homa vivo kaj la murda perfortaĵo de la homo:
“Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 6 Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo.” (9,5-6 BIB).
La Malnova Testamento rigardis la sangan ĉiam kiel sankta simbolo de la vivo
. Tion oni
devas instrui ĉiam.
2261 La Skribo pliprecizigas la malpermeson de la kvina ordono: “Kiu estas senkulpa kaj en la juro, tiun ne mortigu” (Eli 23,7 BIB). La intensa murdo de nekulpulo estas grava krimo kontraŭ la homa digno (1756), la ora regulo kaj la sankteco de la Kreinto. La leĝo, kiun ĝin malpermesas, validas ĝenerale: ĝi devigas ĉiujn kaj ĉiun, ĉiam kaj ĉie. (1956)
2262 En la Monta Prediko la Sinjoro memorigas al la ordono; “Ne mortigu” (Mat 5,22-26.
38-30 BIB) kaj Li aldonas la malpermeson de la kolero, de la malamo kaj de la venĝo. Kristo
de Siaj disciploj postulas eĉ, prezenti ankaŭ la alian vangon kaj ami siajn malamikojn
. Li
mem ne sin defendas (2844) kaj diras al Petro, li metu sian glavon en la ingon
.
Necesa sindefendo
2263 La necesa sindefendo de personoj kaj socioj ne estas escepto de la malpermeso mortigi nekulpulon, do vole fari murdon. “El la ago de tiu, kiu sin mem defendas, povas estigi duobla efiko: Unu estas la savo de la propra vivo, la alia estas la mortigo de la agresanto” (Sankt Tomaso la Akvinano, summa theologiae 2-2,64,7). “Nenio atestas kontraŭ tio, ke ago havas du efikojn, de kiuj nur unu estas intemcita kaj la aliaj estas neintencita (1737) (Sankta Tomaso la Akvinano, summa theologica 2-2,64,7).
2264 (2196) La amo al si mem restas baza principo de la morala instruo. Pro tio estas permesate apliki sian propran rajton sur la vivon. Kiu defendas sian vivon, ne kulpas pro murdo, eĉ se li estas devigata, al la agresanto gvidi mortigan baton.
“Se iu por la defendado de sia propra vivo apikas forton pli grandan ol necese, tio estas ne permesite. Sed se li rifuzas sian forton kun bona mezuro, lia defendado estas permesata … Estas por la savo ne necese rezigni pri ago de mezurplena protektado, por eviti la mortigon de la alia; Ĉar la homo ne necesas zorgi por la savo de la fremda vivo pli ol por la propra vivo. (Sancta Tomaso la Akvinano, summa theologiae, 2-2.64,7)
2265 La necesa sindefendo povas por tiu, kiu estas responsa pri la vivo de alioj, esti ne nur rajto, sed eĉ grava devo (2240). La defendo de la publika bonfarto postulas, ke la nejusta agresanto fariĝu nekapabla domaĝi. Pro tio havas la leĝaj responsuloj la rajton (2308), rebati kun armiloj tiujn, kiuj agresas la komunan civiton, por kiu tiuj responsuloj estas responsaj.
2266 La operacio de la ŝtato kontraŭ la konduto, kio damaĝas la rajtojn de la homo kaj la
bazajn regulojn de la socia kunvivo, rilatas al postulo de la protekto la komuna bonfarto (1897-1899). La rajte publika potenco havas la rajton kaj la devon aljuĝi punon laŭ la graveco de la
krimo. La puno precipe havas la celon rebonigi la malordon alkondukita per la krimo (1449).
Se la kulpulo ĝin akceptas vole ĝi gajnas rebonigan valoron. Ĉar la puno havas krom la defendo de la publika ordo kaj la sekureco de la personoj sanigan efikon: Ĝi precipe atribuu, ke la
kulpulo pliboniĝas
.
2267 Sub la kondiĉo, ke la identeco kaj respondeco de la kulpulo tutcertas, la tradiciita instruo de la eklezio ne ekskludas la uzadon de la mortopuno, se tio estus la unike irebla vojo por efike defendi la vivon de homo kontraŭ nejusta agresanto.
(2306) Sed se nesangaj iloj sufiĉas por defendi kaj pretekti la sekurecon de la persono kontraŭ agresanto, la aŭtoritato devas uzi tiujn ilojn, ĉar ili rilatas pli bone al la konkretaj kondiĉoj de la komuna bonfarto kaj estas decaj al la homa digno.
Pro la eblecoj, pri kiuj la ŝtato disponas, por pli efike subpremi la krimon, kaj por fari ne domaĝa la agresanton, sen preni al li definitive la eblecon pliboniĝi, hodiaŭ la kazoj, en kiuj la forigo de la agresanto necesas, “jam estas tre maloftaj aŭ praktike ne plu eblaj” (EV 56).
Murdo
2268 La kvina ordono malaprobas la rektan kaj volontan murdo kiel grava peko. La murdanto kaj liaj volontaj helpanto faras ĉielen-klaman maljustaĵon
(1867).
Infanmurdo
, gefrata murdo, gepatra murdo kaj geedza murdo estas pro la naturaj bandoj,
kiujn ili disŝiras, aparte gravaj krimoj. Konsidero al la saneco de la genotipo kaj al la publika
saneco de la genotipo ne povas pravigi neniun murdon, eĉ kiam ĝi estus ordonita de la publika
potenco.
2269 La kvina ordono malpermesas ankaŭ, ion fari kun la intenso, okazigi la morton de homo nerekte. La morala leĝo malpermesas, iun eksponi sen grava kaŭzo al mortiga danĝero kaj rifuzi al homo en vivodanĝero la helpon.
Ke la homa socio akceptas mortigajn nutromankojn sen klopodi helpon, estas skandala
maljustaĵo kaj gava delikto. Komercistoj, kiuj per uzuraj kaj profitondonaj negocoj lasas hungri kaj morti, indirekte murdigas, por kio ili estas responsaj
.
La nevola mortigo de homo morale ne estas atribuebla. (2290) Sed oni ne estas senkulpa de grava krimo, kiam oni tiel agas sen konvena kaŭzo kaŭzante senintence la morton de homo.
Aborto
2270 (1703) La homa vivo estas absolute respektenda ekde la momento de la koncipiĝo.
Jam en la unua momento de sia estado estas atribuendaj al la homa estaĵo la rajtoj de persono
(357), inter ili la nelezebla rajto de ĉiu senkulpa estaĵo pri la vivo
.
“Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis” (Jer 1,51 BIB).
“15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco. Kiam mi estis formata en la profundo de la tero”. (Psa 139,15 BIB)
2271 Ekde la unuaj jarcentoj la eklezio deklaris malmorala fari aborton. Ĉi tiu doktrino ne ŝanĝigis kaj estas nevariebla. Direkta aborto, tio estas kiel celo aŭ rimedo volita aborto estas grava krimo kontraŭ la morala leĝo:
“Vi … ne abortu nek mortigu novnaskiton (didaĥo 2,2)
“Dio, la Sinjoro de la vivo, ja transdonis al la homo la altan taskon de la konseradvo de la vivo, kio devas esti plenigita en homdigna maniero. Do la vivo estas protktenda ekde la la koncipiĝo kun plej alta zorgo. Aborto kaj mortigo de infano estas abomenindaj krimoj (Gaudium et spes 51,3).
2272 La formala kunlaboro en aborto estas grava krimo. La eklezio punas tiun krimon per la
ekskomuniko. “Kiu faras aborton, kuntiras kun la farita faropuno la ekskomunikon sur sin
(CIC kanono 1398) tiel, ke ĝi el si mem validas per faro de la delikto” (1463) (CIC kanono
1314) sub la kondiĉoj antaŭviditaj en la rajto
. La eklezio volas per tio ne malvastigi la miserikordon; sed ĝi montras emfaze la gravecon de la farita punago kaj la ne plu plibonigendan
damaĝon por la mortinta infano, por ties gepatroj kaj por la tuta socio.
2273 La necedebla rajto de ĉiu senkulpa homo pri la vivo estas baza elemento de la burĝa socio kaj ĝia leĝdonado.
“La necedeblaj rajtoj de la persono devas esti agnoskataj de la burĝa socio kaj de la ŝtata potenco: Tiuj rajtoj de la homo nek dependas de la unuopa individuo nek de la gepatroj, nek ili estas koncedo de la socio kaj de la ŝtato. Ili apartenas al la homa naturo kaj ili radikas en la persono pro la kreoago, el kiu ili originas. Sub tiaj fundamentaj rajtoj oni devas en tiu kunligo: la rajto de ĉiu homa estaĵo por la vivo kaj por la korpa nedamaĝiteco ekde la momento de la koncipiteco ĝis la morto” (DnV 3)
“En la momento, kiam positiva leĝo rabas protekton, kion la burĝa leĝdonado devas doni al kategorio de homoj, la ŝtato malkonfesas la egalecon de ĉiuj antaŭ la leĝo. Kiam la ŝtata potenco ne starigas sin en la servon de ĉiuj burĝoj, precipe de tiu, kiu estas la pej malforta, tiam la bazomuro estas subfosata … Kiel sekvo de la respekto kaj de la protekto, kiujn oni devas doni al la nenaskito ekde la momento de sia koncipiĝo, la leĝo devas antaŭvidi la taŭgan punoagojn por ĉiu volita lezo de siaj rajtoj.
2274 Ĉar la embrio devas esti pritraktata kiel persono jam ekde sia koncipiĝo, ĝi devas esti senlezite konservata kiel ĉiu alia homa estaĵo kadre de la ebloj.
La antaŭnaska diagnostiko estas morale permesata, kiam ĝi “atentas la vivon kaj la senlezitecon de la embrio, kaj kiam ĝi celas la protekton aŭ la sorgon de la unuopa embrio … Sed ĝi staras grave kontraŭ la morala leĝo, kiam ĝi laŭ la resultoj pripensas, ĉu fari aborto aŭ ne. Diagnozo ne rajtas … simili al mortopuno”. (DnV 1,2).
2275 “Intervenoj ĉe la homa embrio devas esti vidataj kiel eblaj, kiam ili atentas la vivon kaj la nelezitcon de la embrio kaj por li ne kunportas neproporcie riskojn, sed savon, la plibonigon de la sano, aŭ la celon individue travivi” (DnV 1,3)
“Estas nemorale, homajn embriojn produkti por la ebleco, havi libere uzeblan “biologian materialon” (DnV 1,5).
“Kelkaj testoj eniĝi en la kromosoman aŭ genetikan aĵon estas ne terapiaj, sed ili celas al la produktado de homaj estaĵoj, kiu estas elektataj laŭ la sekso aŭ laŭ aliaj pli antaŭe fiksitaj ecoj. Tiuj manipuladoj staras kontraŭ la persona digno de la homa estaĵo, kontraŭ sia integritato kaj kontraŭ sia identeco. (DnV 1,6)
Eŭtanazio
2276 Homoj, kiu estas lezitaj aŭ malfortigitaj, bezonas apartan atenton. Malsanaj aŭ handikapitaj devas esti subtenataj, por ke ili povas gvidi plejeble normalan vivon.
2277 La rekta eŭtanazio metas finon al la vivo de handikapitaj, malsanaj kaj mortantaj homoj pro iaj kaŭzoj kaj kun iaj helpiloj. La eutanazio estas moral neakceptebla.
Ago aŭ preterlaso, kiu el si mem aŭ laŭ la intenso alportas la morton por fini la doloron, estas murdo, grava krimo
kontraŭ la homdigno kaj kontraŭ la respekto, kion oni ŝuldas al la vivo Dio, la Kreinto. La malĝusta juĝo, kies
ofero oni povas bonkrede esti, ne varias la naturon de ĉi tiu faro, kiu estas ĉiam malpermesenda kaj ekskludenda
.
2278 La moralo postulas neniun terapion ĉiaprezan. Povas esti bone, fini eksterordinarajn aŭ dangerajn medicinajn sistemojn estantaj sen esperdona rezulto, (1007) Per tio oni ja ne volas alporti la morton, sed oni nur akceptas, ke oni ne povas ĝin malebligi. La decidoj estas farendaj de la paciento mem, se li estas kapabla al tio, alikaze ĝi estas farenda de la leĝe rajtigitaj, kiuj atents ĉiam la racian kaj rajtigitan volon de la paciento.
2279 Eĉ kiam la morto de la felegita antaŭvideble proksimas, oni ne rajtas fini la flegadon, kion oni normale al malsana homo ŝuldas. Utiligi dolorlindigajn medikamentojn, por mildigi la dolorojn de mortanto, povas morale esti konforma al la homodigno, ankaŭ se minacas la danĝero, mallongigi la vivon, se la morto estas volata nek kiel celo nek kiel rimedo, sed se ĝi estas nur antaŭvidata kiel neevitebla kaj estas nur tolerata.
La prizorgo de la mortintoj estas modela formo de altroista amo al proksimulo; pro tio ĝi estas rekomendinda.
Memmurdo
2280 Ĉiu estas responsa antaŭ Dio por sia vivo. Dio donis ĝin al li. Dio estas kaj restas la plej alta Sinjoro de la vivo. (2253) Nia devo estas, ke ni ĝin danke akceptas kaj ĝin konservas honore de Li kaj pro la savo de nia animo. Ni estas nur administrntoj, ne posedantoj de la vivo, kion -Dio donis al ni. Ni ne rajtas disponigi pri ĝi.
2281 La memmurdo kontraŭas al la natura emo de la homo, konservi kaj gardi sian vivon, La memmurdo estas grava krimo kontaŭ la ĝusta memamo. Ĝi kontraŭas ankaŭ kontraŭ la amo al la proksimulo, ĉar ĝi disŝiras neĝuste la ligon (2312) de la solidareco kun la familio, la nacio kaj la homaro, al kiuj ni ĉiam estas devigataj. La memmurdo kontraŭas krome la amon al la viva Dio.
2282 Kiam la memmurdo estas farata kun la intenco, servi kiel ekzemplo … precipe por junaj homoj, ĝi krome estas grava skandalo. Libervola helpo kontraŭas la homan leĝon.
Gravaj psikaj ĝenoj, timo aŭ grava timo rilate al bato de la sorto, (1735) rilate al sufero aŭ torturo povas malgrandigi la respondecon de la memmortiganto.
2283 Oni ne rajtas ĉesi la esperon al eterna savo de homoj, kiu forigis sian vivon. Sur vojoj, kiujn nur Dio sola konas, Li povas doni al ili sanigan penton. La eklezio preĝas por la homoj, kiuj forigis sian vivon.
II • Respekto rilate al la homdigno
Respekto antaŭ la animo de la aliulo: La skandalo
2284 La skandalo estas sinteno aŭ konduto, kio la aliulon delogas al la malbono. (2847) Kiu faras skandalon, fariĝas tentanto de sia proksimulo. Li danĝerigas ties virton kaj honesteco; li povas puŝi en la animan morton. La skandalo estas grava krimo, kiam per ago aŭ per nefaro aliuloj intense estas persvadataj al malbona mispaŝo.
2285 Precipe malbone estas sakandalo, kiam ĝi estas donata de respektperonoj aŭ kiam malfortuloj estas pri ĝi en danĝero. Tio instigis nian Sinjoron al la vekrio: “Kiu igos fali unu el ĉi
tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita
ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro” (Mat 16,6 BIB)
.
Skandalo estas aparte grava, kiam ĝi estas donata de edukantoj kaj instruistoj. Pro tio Jesuo
riproĉas al la Skrib-eruditoj kaj fariseoj, ke ili estas lupoj en ŝafaj peltoj
.
2286 La skandalo povas esti vokata per leĝoj aŭ institucioj, per modo aŭ publikigata opinio.
(1887) Tiel donas skandalon, kiu kreas leĝojn aŭ sociajn strukturoj, kiuj kondukas al la disfalo de moroj kaj al la
ruiniĝo de religia vivo aŭ al “sociaj cirkonstancoj, kiuj - vole aŭ ne - malfaciligas aŭ praktike malebligas agmanieron konforman al la ordonoj” (Pio 12a, elparolo de la 1a de Junio 1941). La samo validas de direktoroj de enreprenoj, kiuj verkas instrukciojn, kiuj misgvidas al trompadoj, de instruistoj, kiuj siajn infanojn “incitas al kolero”
, aŭ de ordinaruloj, kiuj manipulas la publikan opion, kaj la homojn forigas de la moralaj valoroj. (1498)
2287 Kiu tiel utiligas siajn legitimadojn, ke ili gvidas al la malbono, kulpiĝas pri skandaloj kaj responsas por la malbono, kiun li/ŝi rekte aŭ nerekte subtenas. “ Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!” (Luk 17,1).
Respekto rilate al la la saneco
2288 (1503) La vivo kaj la saneco estas valoraj bonaĵoj al ni konfiditaj de Dio. Ni devas por ili racie zorgi, kaj ni devas ankaŭ atenti la bezonoj de aliaj kaj la publikan bonon.
(1509) La zorgo por la saneco de la burĝoj potulas, ke la socio kunhelpas krei kondiĉojn por la ekzistado, sub kiuj la homoj povas evolui kaj maturi: nutraĵo kaj vestaĵo, loĝado, sanoservo, baza klerigado, laborloko kaj socia helpo.
2289 (364) La morala informado ja postulas atenti la korpan vivon, sed ĝi deklras tiun nekiel absoluta valoro. Ĝi turniĝas kontraŭ nov-pagana koncepto, kiu inklinas fari korpokulton, oferi al tiu ĉion kaj diigi sportajn sukcesojn. (2113) Per unuflanka elekto de la forteco tiu homa rilato povas disordigi la homajn interrilatojn.
2290 (1809) La virto de la modereco evitigas malmoderecon, ĉiun troon de nutraĵoj, alkoholo, tabako kaj medikamentoj. Kiu ebriige aŭ en ebrie de rapideco sur la strato, sur la akvo aŭ en la aero danĝerigas la sekurecon de aliaj aaŭ de si mem, forte pekas.
2291 La uzo de drogoj gvidas al fortaj damaĝoj de la saneco kaj de la homa vivo. Aparte de la medicina stato ĝi estas grava morala eraro. La kaŝa produktado kaj la komercado de drogoj estas io hontinda; per ĝia deloga efiko ili esta rekta kunagado de gravaj ofendoj kontraŭ la morala leĝo.
Respekto de la homo kaj scienca esplorado
2292 Medicinaj kaj psikologaj eksperimentoj ĉe personoj aŭ homgrupoj povas kontrubui al sanigo de malsanuloj kaj al plibonigo de publika sano.
2293 (159) En la scienca bazoesploro kaj en la apikitaj esploroj klare montriĝas la regado de la homo super la kreaĵo. Scienco kaj tekniko estas valoraj rimedoj, kiam ili estas metataj en la servon de la homo, kaj kiam ili instigas ties ampleksan evoluon por la bonfarto de ĉiuj. Sed ili ne kapablas, nomi el si mem la sencon de la ekzistado kaj de la homa progreso. Scienco kaj tekniko estas ordigataj al la homo, al kiu ili ŝuldas sian estiĝon kaj evoluiĝon; la ordonon de sia celo kaj la konsciencon de sia celo ili do trovas nur en la persono kaj en ties moralaj valoroj (1703).
2294 La opinio, ke la scienca esplorado kaj ties aplikado estus objektivaj, estas iluzio. Ankaŭ la kriterioj por la orientigo de la esplorado estas deduktitaj nek simple el la teknika aktiveco nek el la utilo, kion ili povas havi por iu al ties damaĝo de la aliaj, eĉ malpli oni tion scias el la regantaj ideologioj. Scienco kaj tekniko postulas laŭ ties interna senco la nepran atenton de la moralaj bazovaloroj. (2375) Ili devas stari en la servo de la homa persono, de ties necedeblaj rajtoj, de ties vera tuteca bonfarto, kiel tio konformas al la plano kaj volo de Dio.
2295 Esploroj kj eksperimentoj, kiu estas farataj ĉe homo, ne povas pravigi agojn, kiuj en si kontraŭdiras al la homa digno kaj al morala leĝo (1753). Ankaŭ eventualaj konsentoj de la koncerna homo ne pravigas tiajn agojn. Eksperimento, kio estas farata ĉe homo, estas morale malpermesata, kiam ĝi ties vivon aŭ ties fisikan aŭ psikan nelezitecon elmetas al tre grandaj aŭ al evuteblaj danĝeroj. Tiaj eksperimentoj kontraŭdiras al la homa digno des pli, ju pli ili estas farataj sen scio kaj akcepto de la koncernatulo aŭ de la responsulo.
2296 (2301) La organ-transplantado respondas al la morala leĝo, kiam la fizikaj kaj psikaj danĝeroj kaj riskoj, kiujn la donanto akceptas, egalas al la utilo, kiu estas atendata de la ricevanto. La organ-donado post la morto de la donacanto estas nobla kaj meritplena faro, ĝi estas subteninda kiel esprimo de grandanima solidareco. Sed ĝi estas morale neakceptebla, se la donacanto aŭ la por li responsulo ne donis sian rektan jeson. Krome estas morale neakcept-ebla, rekte alkonduki la invalidecon aŭ la morton, eĉ se per tio la morto de alia homo estus prokrastita.
Altestimo de la korpa neleziteco
2297 Kidnapoj kaj ostaĝpreno disvastigas timon kaj faras per minaco nepermeseblan premon sur la oferon; ili estas morale nepermesebla. La terorismo minacas, lezas kaj mortigas
arbitre; ĝi estas grava peko kontraŭ la justeco kaj la amo. Torturoj, kiuj aplikas korpan aŭ animan forton, por ĉantaĝi konfeson, kulpulojn puni, timigi oponantojn aŭ kontentigi malamon,
kontraŭdiras al la respekto antaŭ la persono kaj al la homa digno. Escepte se rigide terapeŭtaj
kaŭzoj tion rekomendas, puŝiĝas rekte volitaj amputadoj, mutiladoj aŭ sterilizadoj de senkulpaj homoj kontraŭ la morala leĝo
.
2298 En pli fruaj tempoj kruelaj rimedoj estis ĝenerale aplikataj ankaŭ de legitimaj registaroj, por stabiligi leĝon kaj ordon – ofte sen malaprobo per la paŝtistoj, kiuj en siaj propraj tribunaloj transprenis la preskribojn de la romia rajto rilate la torturoj. Ne rigardante al tiaj bedaŭrindaj okazaĵoj, la eklezio ĉiam praktikis mildecon kaj kompaton; ĝi malpermesis al la klerikoj verŝi sangon. (2267) En pli nova tempo efektiviĝas la konvinko, ke tiaj kruelaj agadoj ne necesas por la publika ordo kaj ne respondas al la legitimaj homaj rajtoj, sed ke ili kontraŭe gvidas al mavaj perversioj. Oni devas pledi por la forigo de tio. Por la viktimoj, sed ankaŭ por la turmentantoj oni devas preĝi.
Respekto rilate la mortintoj
2299 Al mortintoj estu respekto kaj flego por helpi ilin vivi la restantan tempon en digno kaj paco. Ili spertu asistadon per la preĝoj de siaj parencoj. (2525) Tiuj atentu, ke la malsanuloj ĝustatempe ricevu la sakramentojn, kiuj antaŭpreparas por la renkontiĝo kun la via Dio.
2300 (1681-1690) La korpo de la mortintoj estas respektoplene kaj ame traktenda en la kredo kaj en la espero al la resurekto. La enterigo de la mortinto estas verko de la korpa miserikordo
; ĝi honoras la infanojn de Dio kiel temploj de la Sankta Spirito.
2301 La aŭtopsio de kadavroj por la jura esplorado aŭ por la scienca esplordo estas morale allasebla. La senkosta donaco de organoj estas post la morto permesata kaj povas esti meritoplena.
La eklezio permesas la cindrigon, se tio ne volas esti signo por nekredo de la resurekto el la
mortintoj
.
III • La sekurigo de la paco
Paco
2302 Kiam Jesuo memorigas al la odono: “Ne mortigu” (Mat 5,21), Li postulas la pacon de la koro kaj kondamnas la malbonan kutimon de la murdaj kolero kaj malamo (1765).
Kolero estas diziro al venĝo. “Deziri venĝon domaĝe al tiu, kiu estu punata, ne estas permesate: Sed postuli venĝon por puni malvirton kaj por gardi justecon estas laŭdinda” (Sankta Tomaso la Akvinano, summa theologiae 2-2,158,1 ad 3). Se la kolero estas tia, ke oni deziras intence morti la kunhomon aŭ grave vundi lin, tio estas grava krimo konraŭ la amo kaj do morta peko. La Sinjoro diras: “Kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado” (Mat 5,22 BIB)
2303 (2094, 1933) Vola malamo pekas kontraŭ la amo. Malamo kontraŭ kunhomo estas peko, kiam oni deziras al tiu intence malbonon. Tio estas grava peko, kiam oni deziras al la proksimulo bone pripensite gravan domaĝon. “Mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo” (Mat 5,44-45 BIB)
2304 Por ke la homa vivo estu respektata kaj sin povas evolui, devas esti paco. Paco ne estas nur, ke ne estas milito (1909); ĝi ne estas sekurigita nur per la ekvilibro de la malamikaj
fortoj. Paco nur tiam regas sur la tero, kiam la personaj bonoj estas sekurigitaj, la homoj povas
libere renkontiĝi, la digno de la persono kaj de la popoloj estas respektataj kaj la gefrateco inter la homoj estas flegata. La paco estas la “trankvilo de la ordo” (Sankta Augusteno, de civitate Dei 19,13). Ĝi estas la verko de la justeco
kaj la efiko de la amo
. (1807)
2305 La tera paco estas bildo kaj frukto de la paco de Kristo, kiu estas la mesia “princo de la
paco” (Jes 9,5). Per Sia sur la kruco verŝita sango Li “mortigis la malamikecon en Sia persono”
, repacigis la homojn kun Dio kaj faris Sian eklezion al la sakramento de la unueco de la
homa gento kaj ties unuiĝo kun Dio
. “Li estas nia paco! (Efe 2,14). Jesuo nomas tiujn
“beataj, kiuj kreas pacon”
.
2306 (2267) Kiu rezignas pri kruelaj kaj sangaj agoj, kaj kiu utiligas rimedojn por la
respekto kaj defendo de la homaj rajtoj, kiuj disponiĝas ankaŭ por la plej malforta, donas ateston por la amo de la evangelio, kondiĉe ke ĉe tio ne estas lezataj la rajtoj kaj devoj de aliaj homoj kaj de la socio. Li atestas rajte, kiujn gravajn psikajn kaj moralajn danĝerojn kunportas la
engaĝiĝo de perfortaj rimedoj, kio ĉiam postlasas detruadon kaj mortintojn
.
Evitado de milito
2307 La kvina ordono malpermesas vole detrui homan vivon. Pro la malbonoj kaj maljustaĵoj, kiujn ĉiu milito kunportas, la eklezio intense petas preĝadon kaj agadon, ke la -dia boneco
nin liberigas de la maknova serveco de la milito
.
2308 Ĉiu civitano kaj ĉiu reganto estas devigataj aktiviĝi por la evito de militoj.
Tiom longe, kiom ekzistas “la danĝero de milito kaj tiom longe, kiom ankoraŭ ne ekzistas kompetenta internacia aŭtoritato, kiu estas ekipita kun adekvataj rimedoj, oni ne povas malpermesi al iu registaro la rajton al morale rajtigata defendo, kiam ĉiuj psikaj eblecoj de paca reguligo estas elĉerpitaj” (Gaŭdium et spes 79,4) (2366)
2309 La kondiĉoj, sub kiuj estas permesate al popolo en legitima sindefendo aktivi militare, devas esti subtile atentataj (2243). Tia decido estas tiom grava, ke ĝi estas morale akceptebla nur sub jenaj rigoraj kondiĉoj, kiuj devas esti ĉiuj samtempe:
– la damaĝo, kio per la agresanto estas farata al la nacio aŭ al la popola komunumo, devas estis certa, grava kaj daŭra.
– ĉiuj aliaj rimedoj, fini la damaĝon, devas montriĝi nepraktikeblaj aŭ neefikaj.
– devas esti serioza ŝanco al sukceso.
– la uzado de armiloj ne havu damaĝojn kaj komplikaĵojn pli mavajn ol la forigenda malbono. Ĉe la prijuĝado, ĉu tiuj kondiĉoj estas realigeblaj, oni atentu la grandegan detruadforton de la modernaj armiloj.
Tio estas la kutimaj elementoj, kiuj estas nomataj en la kondiĉoj de tiel nomata “justa milito”.
La prijuĝado, ĉu la antaŭkondiĉoj por la morala permesiteco de defendomilito estas realaj, apartenas al la saĝa prijuĝado de tiuj, al kiuj estas konfidata la komuna bontrovo. (1897)
2310 La ŝtataj instancoj havas en ĉi tiu kaza la rajton kaj la devon, surmeti su la civitanoj la por la nacia necesajn devojn por la sindefendo.
(2339) Tiuj, kiuj servas al la patrujo kiel milituloj, defendas la sekurecon kaj la liberecon de la
popoloj (1909). Kiam ili ĝuste faras siajn taskojn, ili atribuas al la publika bono
.
2311 La ŝtataj instancoj en sufiĉa maniero prozorgu tiujn, kiuj pro konsciencaj kaŭzoj rifuzas la uzadon de armiloj (1782, 1790). Tiuj restas devigataj alimaniere servi al la komunumo
.
2312 La eklezio kaj la homa racio deklaras, ke la morala leĝo dum armita konflikto same validas, kvankam alimaniere. Pro tio, ke malfeliĉe komenciĝis milito, ne ĉiu batalrimedo estas permesata. (Gaudium et spes 79,4)
2313 La civila loĝantaro, la vunditaj soldatoj kaj la milit-kaptitoj devas esti respektazaj kaj pritaktataj homecaj.
Agadoj, kiuj kun scio kaj volo estas farataj kontraŭ la popola rajto kaj ties ĝeneralaj principoj, kaj ordonoj fari tiajn agadojn, estas krimaj agoj. Blinda obeo ne estas sufiĉa pardonbazo por tiuj, kiuj plenumas tiajn ordonojn. Tiel estas kondamnenda kiel grava peko la neniigo de popolo, de nacio aŭ de etna malplimulto. (2242) Oni estas morale devigata, rifuzi ordonojn, kiuj postulas popolan murdon.
2314 “Ĉiu milita agado, kiu celas la detruadon de tutaj uboj aŭ aliaj vastaj regionoj kaj ties loĝantaro, estas krimo kontraŭ Dio kaj kontraŭ la homo, kiu estas firme kaj decide kondamnenda” (Gaudium et spes 80,4). Danĝero de moderna milito estas, al la posedantoj de altteknikaj, precipe atomaj, biologaj aŭ kemiaj armiloj doni eblecojn al tiaj krimoj.
2315 La amasigo de armiloj ŝajnas konvena agado paradokse al multaj, eblajn kontraŭ-ulojn deteni de milito. Ili vidas en tio la plej efikan rimedon, sekurigi pacon inter nacioj.
Kontraŭ tia fortimigo estas nomindaj gravaj moralaj duboj. Vet-armado ne sekurigas la pacon.
Anstataŭ forigi la kaŭzojn de milito, tio minacas ilin pli malbonigi. La eldonado de grandegaj
sumoj, kiuj estas eldonataj por la farado de ĉiam pli novaj armiloj, malebligas helpadon por la
mizeron suferanta popolo
. Do la tro grandaj elspezoj por armado stopas la popolojn. Ili
plimultigas la kaŭzojn por konfliktoj kaj pligrandigas la danĝeron de disvastigo de militoj.
2316 (1906) Produkdado kaj komerco de armiloj rilatas al la publika bono de la nacioj kaj de la internacia komunumo. Pro tio la ŝtato havas la rajton kaj la devon ilin leĝe reguli. Mallongtempaj privataj kaj kolektivaj interesoj ne rajtigas entreprenojn, kiuj incitas la perfortecon kaj la konfliktojn inter la nacioj kaj danĝerigas la internacian rajto-ordon.
2317 (1938) Maljustaĵoj, fortaj diferencoj rilate al ekonomiaj kaj socialaj cirkonstancoj, kaj envio, malkonfido kaj fiereco, kiuj furiozas inter la homoj kaj la nacioj (2538), daŭre minacas la pacon kaj kondukas al militoj. Ĉio, kio estas entreprenita, por venki la malbonon, kontribuas al la kreo de paco kaj al evito de milito.
“Ĉar la homoj estas pekuloj, minacas al ili la dangero de milito, kaj ĝi minacas al ili ĝis la reveno de Kristo. Se la la homoj unuiĝas en amo kaj venkas la pekon, ili ankaŭ venkas la perfortecon, ĝis ili plenigas la vortojn: ‘Ili transforĝas la glavojn al plugiloj, la lancojn al vinkultivaj tranĉiloj. Neniu popolo eltiras la glavon kontraŭ la alia. La militometio ne plu ekzistas’ (Jes 2,4)” (Gaudiu et spes 78,6).
MALLONGE
2318 “De Tiu, en kies mano estas la anio de ĉio vivanta kaj la spirito de ĉiu ĉiu homa karno” (Ijo 12,10 BIB)
2319 Ĉiu homa vivo estas sankta ekde la momento de la konscipiĝo ĝis la morto, ĉar la homa persono estas volata pro si mem kaj laŭ la bildo de la viva kaj sankta Dio, simila al Li.
2320 La murdo de homo pekas grave kontraŭ la homa digno kaj kontraŭ la sankteco de la Kreinto.
2321 La malpermeso de la murdo ne nuligas la rajton sendanĝerigi maljustan agresanton. La sindefendo estas grava devo por tiuj, kiuj estas responsaj por la vivo de aliaj aŭ por la publika bono.
2322 La infano havas ekde sia koncipiĝo la rajon pri vivo. La rekta, tio estas kiel celo aŭ rimedo volata aborto, estas “abomenindeco” (Gaudium et spes 27,3), grava krimo kontraŭ la morala leĝo. La eklezio punas tiun krimon kontraŭ la homa vivo per la eklezia puno de la ekskomuniko.
2323 Ĉar la embrio ekde sia koncipiĝo estas traktenda kiel persono, li devas esti konservata, flegata kaj sanigata.
2324 Volata eŭtanazio estas murdo, egale en kiu formo kaj pro kiu kaŭzo. Ĝi estas grava peko kontraŭ la digno de la homo kaj kontraŭ la respekto kontraŭ la viva Dio, nia Kreanto.
2325 La sinmortigo estas grava peko kontraŭ la justeco, la espero kaj la amo. Ĝi estas malpermesata per la kvina prdono.
2326 La skandalo estas grava peko, kiam ĝi delogas aliajn per ago aŭ per nefaro kun scio kaj volo al peko.
2327 Pro la malbonoj kaj maljustecoj, kiujn ĉiu milito kunportas, ni devas ĉion fari, kio racie estas ebla, por malhelpi ĝin. La eklezio preĝas: “De malsato, pesto kaj milito liberigu nin, ho Sinjoro.
2328 La eklezio kaj kaj la homa racio deklaras, ke la morala leĝo restas en valoro ankaŭ dum militaj konfliktoj.
2329 “La vetkuro de la sin-provizo per armiloj estas unu el la plej teruraj vundoj de la homaro; ĝi damaĝas neeltenible la maliĉajn” (Gaudium et spes 81,3).
2330 “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” (Mat 5,9 BIB)
ARTIKOLO 6 • LA SESA ORDONO
“Ne adultu” (Eli 20,14 BIB)
“Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro”. (Mat 5,27-28 BIB).
I • (369-373) “Kiel viro kaj virino Li kreis ilin …”
2331 “ ‘Dio estas la amo’ kaj vivas en Si mem sekreton de persona amo-komunumo. Kreante la homon laŭ Sia bildo … (1604) Dio pregas la vokon de la viro kaj de la virino al la homonaturo kaj pro tio ankaŭ la kapablecon kaj la respondecon al amo kaj komunumo” (Familiaris consortio 11). (1604)
“Dio kreis la homon laŭ Sia bildo … en formo de viro kaj virino Li kreis ilin” (Gen 1,27). “Fruktu kaj multiĝu” (Gen 1,28) “Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo” (5,1-2)
2332 La sekseco tuŝas ĉiujn aspektojn de la homo en la unueco de sia korpo kaj de sia animo (362). Ĝi rilatas precipe al la emocia vivo. La kapablo ami kaj generi infanojn kaj ĝener-ale la kapablo nodi bendojn de la komuno kun aliaj.
2333 Ĉiu homo, ĉu viro aŭ virino, devas ekkoni kaj akcepti sian seksecon. La korpaj, moralaj kaj spiritaj diversecoj kaj la reciprokaj aldonaĵoj estas ordigitaj al la bonaĵoj de la geedzeco kaj al la malfermado por la familia vivo. La harmonio de la paro kaj de la kunularo dependas parte de tio, kiel reciprokeco, bezonoj kaj reciproka helpo de viro kaj virino estas vivataj.
2334 “Kiam Dio kreis la viron kaj la virinon, Li donacis al la viro kaj al la virino same personalan dignon. (Familiaris consortio 22)
. (357) “La homo estas persono: Tio same validas
por la viro kaj por la virino; ĉar ambaŭ estas kreitaj laŭ la bildo kaj la parabolo de la persona
Dio” (Mulieris dignitaem 6).
2335 Ambaŭ seksoj posedas la saman dignon kaj estas, kvankam diverse, bildoj de la forto
kaj karesema amo de Dio”. La geedzeca unuiĝo de viro kaj virino imitas korpe la malvarecon kaj fekundecon de la Kreanto. (2205) “La viro forlasas sian patron kaj sian patrinon, kaj
aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.” (Gen 2,24) Tiu unuiĝo estas la origino de ĉiuj
generacioj
.
2336 Jesuo venis por refari la kreaĵon en sia origina pureco. (1614). En la Monta Prediko Li
klare komentas la planon de Dio “Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; sed mi diras al vi, ke ĉiu,
kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.” (Mat 5,27-28). Kion Dio kunigis, la homo ne rajtas disigi
.
La tradicio de la eklezio komprenis la sesan odonon tiel, ke ĝi validas por la tuta homa sekseco.
II • Vokiĝo al la ĉasteco
2337 (2520) La ĉasteco signifas la sukcesa integriĝo de la sekseco en la persono kaj sekve la interna unuiĝo de la homo en sia korpa kaj spirita esto (2349). La sekseco, en kio montri-ĝas, ke la homo ankaŭ apartenas al korpa kaj biologa mondo, fariĝas pesona kaj vere homa, se ĝi estas enmembrigita en la kompleta kaj tempe nelimigita reciproka sindono de viro kaj virino.
La virto de la ĉasteco do gardas samtempe la nelezitecon de la persono kaj la tutecon de la sindono.
La neleziteco de la persono
2238 La ĉasta homo konservas nelezite la en si estantajn vivofortojn kaj amofortojn. Tiu
neleziteco sekurigas la unuecon de la persono; ĝi rifuzas ĉiun konduton, kio ĝenus tiun unuecon. Ĝi toleras neniun duoblan vivon kaj neniun hipokriteon
.
2239 La ĉasteco postulas la eklernadon de la memregado, kio estas edukado al la homa
libereco. La alternativo estas klara: Aŭ la homo estas sinjoro de siaj instinktoj kaj atingas tiel la
pacon, aŭ li fariĝas ties servisto kaj tiel fariĝas malfeliĉa
. “La digno de la homo do postulas,
ke li agas en konscia kaj libera elekto, tio estas persona ago, movata kaj kondukata de interne
kaj ne sub blinda interna devo aŭ sub nura externa devo. Tian dignon akiras la homo, kiam li
sin liberigas el ĉia serviteco de la pasioj (1767) kaj tiel persekutas sian celon en libera elekto
de la bono, kaj kiam li efike prizorgas la konvenajn helpilojn en krea klopodo.” (Gaudium et
spes 17).
2340 Kiu volas resti fidela al sia baptopromeso kaj kiu volas resisti al la tentoj, atentu, kiel li povas kapti la rimedojn por tio: (2015) Mem-ekkono, rezignado adaptita al la respektivaj situacioj, obeado al la ordonoj de Dio, ekzercado de la kutimaj moralaj virtoj kaj fideleco en la preĝado. “Per la ĉasteco ni estas kolektataj kaj reduktataj al la unueco, de kiu ni disiĝis, por disflui en la multeco” (Sankta Augusteno, confessiones 10.29,40)
2341 La virto de la ĉasteco staras sub la influo de la baza virto de la modereco (1809), kiu klopodas traigi kun racio la pasiojn kaj la sensajn dezirojn de la homo.
2342 Konkeri memregadon estas longedaŭra kaj peniga tasko. Neniam oni rajtas opinii, ke
oni ĝin akiris por ĉiam. (407) En ĉiuj vivo-situacioj oni devas denove klopodi pri ĝi
. En
certaj vivo-periodoj, en kiuj la personeco aparte elformiĝas, ĝi bezonas apartan forto-streĉon,
ekzemple en la infaneco kaj en la jun-aĝo.
2343 La ĉasteco sekvas legojn de la kresko: ĝi pasas diversajn ŝtupojn, en kiuj ĝi estas ankoraŭ nekompleta kaj akceptema por peko (2223). La virta kaj ĉasta homo estas “historia estaĵo, kiu ĉiutage sin mem formas per multaj liberaj decidoj; pro tio ĝi konas, amas kaj faras la morale bonan en ŝtupa kreskado.” (Familiaris consortio 34).
2344 La ĉasteco estas persona tasko; sed ĝi postulas ankaŭ kulturan klopodon, ĉar “la progreso de la homa persono kaj la kreskado de la socio dependas unu de la alia” (Gaudium et spes 25,1). La ĉasteco antaŭkondiĉas la altestimon de la homaj rajtoj, precipe la rajton pri klerigado kaj edukado, kiuj atentas la moralajn kaj spiritajn dimensiojn de la homa vivo.
2345 La ĉasteco estas morala virto. (1810) Ĝi estas ankaŭ dono de Dio, graco, frukto de la
spirito
. La Sankta Spirito donacas al tiuj, kiuj renaskiĝis per la akvo de la bapto, la forton,
atingi la samajn kapablojn, kiel ilin atingas la pureco de Kristo
Tuteco de la memsindono
2346 (1827) La amo estas la formo de ĉiuj virtoj. Sub ĝia influo la ĉasteco aperas kiel skolo de la memsindono. La memregado estas ordigita al la memsindono. La ĉasteco lasas tiun, kiu vivas laŭ ĝi, por la proksimulo fariĝi atestanto de fideleco kaj de tenera amo. (210)
2347 (374) La virto de la ĉasteco evoluiĝas en la amikeco. Ĝi lasas la disĉiplon de Kristo
ekkoni, kiel li povas sekvi kaj fariĝi simila al Jesuon. Jesuo nin elektis kiel Siaj amikoj
. Sin
tute sindonis al ni, kaj Li lasas nin partopreni en Sia Dieco. Ĉasteco promesas nemortecon.
Ĉasteco esprimiĝas precipe en amikeco kun la proksimulo. Amikeco inter homoj de la sama aŭ de diversa sekso estas io valoro por ĉiuj. Ĝi gvidas al komuno de la spirito.
Diversaj formoj de la ĉasteco
2348 Ĉiu baptito estas vokata al ĉasteco. La kristano surmetis ”Kriston [kiel vestaĵo]”
,
Lin, la antaŭbildo de ĉio ĉasteco. Ĉiuj, kiuj kredas, estas vokataj, gvidi laŭ sia respektiva vivo-stato ĉastan vivo. Ĉe la bapto la kristano sin devigas, vivi ĉaste en sia emocia vivo.
2349 La ĉasteco “signu la homojn en la diversaj vivostatoj: iuj en la stato de la virgeco aŭ en la Dibenita matrimonieco, kio estas eminenta maniero, sin doni pli facile kun ne dividita koro sole al Dio; la aliaj en la por ĉiuj de la moraloleĝo destinita maniero, aŭ geedziĝinte aŭ negeedziĝinte” (Kongregatio por la kredovivo. Deklaro Persona humana 11). Geedziĝintaj estas vokataj vivi en ĉasteco, aliaj vivas ĉastaj, kiam ili estas sindetenemaj.
“Ekzistas tri formoj de la virto de la ĉasteco: Unu estas tio de la geedziĝintaj, la alia tio de la vidviĝintaj, la tria tio de la virgeco. Ni ne laŭdas unun ekzkludante la alian. Tio faras la riĉecon de la disciplinoj en la eklezio” (Sankta Ambrozio, de viduis 23).
2350 La gefianĉoj estas postulataj, vivi la ĉasteco en sindeteno. Ili vidu tiun pruviĝtempon kiel tempo, en kiu ili lernas, sin reciproke estimi kaj esti fidelaj en la espero, ke ili de Dio estas donataj unu al la alia. Ili estas signojn de la amo, kiuj estas reservataj al la geedza amo en la tempo post la geedziĝo. Ili helpu sin reciproke kreski en la ĉasteco.
Ofendoj kontraŭ la ĉasteco
2351 (2528) Malĉasteco estas nereguligita ĝuo de la seksa plezuro aŭ neordigita deziro al tio. La seksa deziro estas tiam neordigita, kiam ĝi estas alstrebata pro si mem kaj kiam ĝi tiam estas forigita de sia interna direktado al la transdono de la vivo kaj al ama unuiĝo.
2352 Masturbado estas la intenca ekscito de la seksaj organoj kun la celo, veki seksan plezuron. “Fakto estas, ke kaj la eklezia instru-ofico en sia longa kaj ĉiam sama tradicio, kaj ankaŭ la morala sentado de la kredantoj neniam hezitis brulmarki la masturbadon kiel grava malorda ago”, ĉar “al la libera kaj volata uzo de la seksforto, el kia ajn motivo ĝi okzas, mankas kaj plena senco de reciproka sindono, kaj ankaŭ vere humana genero en vera amo” (Kongregacio por la Kredoinstruo, deklaro “Persona humana” 9)
Por havi ekvilibran juĝon pri la morala respondeco de tiuj, kiu eraras en tio, kaj por efektivigi la animzorgadon, oni devas atenti afektan nematurecon, la potencon de longaj kutimoj, anksiojn kaj aliajn psikajn aŭ sociajn faktorojn, kiuj malpliigas aŭ eĉ minimumigas la moralan kulpon. (1735)
2353 Malĉasto estas la korpa uniĝo inter viro kaj virino, kiuj ne geeziĝis. Ĝi estas grava kulpo kontraŭ la digno de la koncernaj homoj kaj kontraŭ la homa sekseco mem, kiu nature estas ordigita al la bonfarto de la geedzoj kaj al la genero kaj edukado de infanoj. Krome la malĉasto estas grava skandalo, kiam per ĝi junaj homoj estas morale malvirtigitaj.
2354 Pornografio estas elpreni verajn aŭ trompe pretekstitajn seksajn agojn el la intimeco de la partneroj, por ilin montri al aliaj. (2523) Ĝi lezas la ĉastecon, ĉar ĝi misuzas la geedzan agon, la intiman sindonon de unu geedzo al la alia. Ĝi grave lezas la dignon de ĉiuj partoprenantoj (aktoroj, komercistoj, publikanoj), ĉar ili fariĝas objektoj de primitiva plezuro kaj fontoj de nepermesitaj profitoj. Pornografio metas ĉiun partoprenanton en fantazian mondon. Ĝi estas grava skandalo. La publika instanco devas malebligi la estigon kaj disvastigon de pornografiaj materialoj.
2355 Prostitucio lezas la dignon de la persono, kiu sin prostituas, kaj kiu sin trenas malsupren al nura plezuraĵo de aliaj. Kiu sin prostituas, pekas grave kontraŭ sin mem: Li / ŝi ĉesas
kun la ĉasteco, al kiu ŝin / lin devigas sia bapto, kaj li / ŝi makulas sian korpon, la templon de
la Sankta Spirito
. Prostitucio estas vipo de la socio. Ĝi rilatas kutime virinojn, sed ankaŭ
virojn, infanojn kaj junulojn (en la du lastaj okazoj aldoniĝas al la peko ankoraŭ skandalo).
Estas ĉiam grava peka sin sindoni al la prostitucio. Malfacilegaj situacioj, ĉantaĝoj aŭ premoj
faritaj de la socio povas malpliigi la atribueblecon. (1735)
2356 Seksperforto estas violenta invado en la seksan intimecon de homo. Ĝi estas peko kontraŭ la justeco kaj la amo. Seksperdorto estas profunda lezo de la al ĉiu homo konvenaj rajtoj pri respekto, libereco, psika kaj anima neleziteco. Ĝi peras gravan domaĝon, kio povas malutili al la ofero dumvive. (2297) Ĝi estas ĉiam ago grave kondamninda. (1756) Eĉ pli malbone estas, kiam gepatroj aŭ edukantoj seksperfortas infanojn. (2388)
Ĉasteco kaj samseksemo
2357 Samseksemaj estas rilatoj de viroj aŭ virinoj, kiuj seksrilate ekzkluzive aŭ plej ofte
sentas sin tirataj al homoj de la sama sekso. Samsekseco aperas en diversaj tempoj kaj kulturoj
en tre variaj formoj. Ties psikaj estiĝoj estas ankoraŭ grandparte neklaraj. Apogite sur la
Sankta Skribo, kiu ilin nomas malbona deviaĵo
, la eklezia tradicio ĉiam deklaris, “ke la
samseksemaj agoj en si ne estas en ordo” (Kongregacio por la Kredo-instruo: deklaro “persona
humna” 8). Ili pekas kontraŭ la natura leĝo, ĉar ĉe la koito la transdono de la vivo estas neebla.
Ili ne estiĝas el vere efektiva kaj seksa aldonbezono. (2333).
2358 Ne malmultaj viroj kaj virinoj havas profunde sidantajn samseksemajn tendecojn. Tiu emo, kiu estas objektive neordigita, estas por la plimulto el ili tento. Al ili oni renkontu kun respekto, sento kaj takto. Oni ne prijuĝu ilin iel malĝuste. Ankaŭ tiuj homoj estas vokataj, en sia vivo plenumi la volon de Dio, kaj la problemoj, kiu povas kreski por ili en sia estado per la krucofero de la Sinjoro, se ili estas kristanoj.
2359 Samseksemaj homoj estas vokata al la ĉasteco. Per la virto de la sinregado, kiu edukas al interna libereco, ili povas kaj devas - eble kun la helpo de altruisma amikeco (2347) - per la preĝo kaj la sakramenta graco paŝpaŝe, sed decide alproksimiĝi al la kristana perfekteco.
III • Geedza amo
2360 La sekseco estas ordigita al la geedza amo de viro kaj virino (1601). En la geedzeco la korpa intimeco de la geedzoj fariĝas al signo kaj garantiaĵo de la spirita komunumo. La geedzeco inter baptioj estas sanktigata per la sakramento.
2361 (1643) “Sekve estas la sekseco, en kiu viro kaj virino sin reciproke donacas per la agoj de la geedzoj apartenantaj nur al geedzoj, ne nur io pure biologia, (2332) sed gi koncernas rekte la plej internan kernon de la homa persono. Vere home ĝi estas plenumita nur, se ĝi estas integrita en tiu amo, kun kiu la viro kaj la virino senrezerve sin reciproke devoligas ĝis la morto” (Familiaris consortio 11)
(1611) “Kiam Tobias kaj Sara estis enfermitaj en la ĉambro, Tobias leviĝis el la lito kaj diris: Stariĝu, fratino, kaj ni preĝu, ke la Sinjoro kompatu nin. Kaj Tobias diris: Benata Vi estas, Sinjoro de niaj prapatroj ...Vi kreis Adamon kaj donis al li lian edzinon Eva kiel helpanton kaj subtenon. El ili naskiĝis la homaro. Vi diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Ni kreu al li helpanton similan al li. Nun, Sinjoro, ne pro amoremo mi prenas ĉi tiun fratinon mian, sed kun ĝusta intenco. Montru al mi Vian kompaton, kaj lasu min maljuniĝi kune kun ŝi. Kaj ŝi diris: Amen. Ambaŭ enlitiĝis por la nokto.” (Tob 8,4-9 BIB)
2362 “Tiuj agoj do, per kiuj la gedzoj estas plej pure intimaj, estas de morala digno. Kiam ili estas farataj humane, ili esprimas, ke ili sin donas al reciproka posedo, pro kiu la geedzoj sin reciproke riĉigas en ĝojo kaj danko, kaj ili tion profundigas” (Gaudium et spes 49,2). La sekseco estas fonto de ĝojo kaj plezuro.
(1611) “La Kreanto mem ... tion instalis tiel, ke la geedzoj travivu per tiu (gener)funkcio ĝojon kaj konentigon. Do la geedzoj faras nenion malbonon, kiam ili celas kaj ĝuas tiun plezuron. Ili akceptas, kion la Kreinto intencis por ili. Sed la geedzoj atentu konvenan sinbridadon. (Pio la 12a, alparolo de la 29a de oktobro 1951).
2363 Per la unuiĝo de la geedzoj realiĝas la duobla utilo de la geedzeco, la bonfarto de la geedzoj mem ka la pludono de vivo. Oni ne povas dividi tiujn du utilojn de la geedzeco sen malpliigi la spiritan vivo de la geedzoj kaj riski la bonaĵojn de la geedzeco kaj la futuron de la familio.
La gedza amo inter viro kaj virino do staras sub la duobla postulo de la fido kaj de la fekundeco.
Geedza fido
2364 (1603) “La intima komunumo de la vivo kaj de la amo en la geedzeco, fondita de la
Kreanto kaj protektita kun apartaj leĝoj, estas fondita per la geedza ligo, tio estas per
nerevokebla persona konsento (Gaudium et spes 48,1). La geedzoj donacas sin reciproke
definitive kaj tute. Ili ne plu estas du, sed ili estas nun unu unika viando. La ligo farita de la
gedzoj en libereco devigas ilin firme teni ĉe ties unueco kaj nesolveco
. “Sed kion Dio
kunigis, tion homo ne disigu” (Mk 10,9 BIB)
.
2365 La fido tiel esprimiĝas, ke la donita vorto ĉiam estas plenumita. Dio estas fidela. La sakramento de la matrimonio prenas la viron kaj la virinon en la fidelecon de Lia eklezio. (1640) Per la matrimonia ĉasteco ĝi konfirmas tiun misteron antaŭ la mondode de ĉi tiu mistero.
La sankta Johnno Krizostomo rekomendas al la junaj edzoj, diri al sia edzino: “[Mi prenis vin en miajn brakojn], kaj mi amas vin eĉ pli ol mian vivon. La nuna vivo ja signifas nenion, kaj mia plej arda sonĝo estas, ĝin kune kun vi tiel trapasi, ke ni estas sekuraj, en la vivo, kio atentas nin, ne esti dividataj reciproke … Via amo estas por mi pli ol ĉio, kaj nenio estus al mi pli dolora ol ne senti simpation al vi. (hom. in Eph. 20,8 BIB).
Geedza fekundeco (1652-1653)
2366 La fekundeco estas dono, celo de la marimonio, ĉar la geedza am emas nature, esti fekunda.
La infano ne venas de ekstere al la reciproka amo de la geedzoj; ĝi venas el la koro de la reciproka
sindono, kies frukto kaj plenumiĝo ĝi estas. Pro tio instruas la eklezio, kiu staras “sur la flanko de la
vivo” (Familiaris consortio 30), “ke ĉiu geedza ago devas esti celata el si mem sur la genero de homa
vivo” (Humanae vitae). “Tiu instruo de la eklezio instruofico ofte prezentita fondas en de Dio nodita
nesolvebla kunligado de la du signifoj ‒ amanta unuiĝo kaj generado ‒, kiuj ambaŭ enestas en la
geedza ago” (Humanae vitae 12)
.
2367 Vokitaj donaci vivon la geedzoj partoprenas en la kroforto kaj patreco de la kreanto
. “En
tiu tasko, transdoni homan vivon kaj eduki, kio esta rigardenda kiel senditeco nur al ili, la gedzoj sin
scias kiel kunlaborantoj kun la amo de Dio, la Kreanto, kaj kvazaŭ kiel interpretoj de tiu amo. Pro tio
ili devas plenumi tiun taskon en homa kaj kreistana respondeco (Gaudium et spes 50,2).
2368 Precipa aspekto de ĉi tiu respondeco rilatas la kontraŭkoncipadon. Pro legitimaj
motivoj
la geedzoj rajtas zorgi por distancoj inter la naskoj de siaj infanoj. Estas ilia tasko,
ekzameni, ĉu ilia deziro ekzistas pro egoismo, aŭ ĉu ĝi rilatas al la grandanimeco de
respondeca geedzeco. Krome ili regulas sian agadon laŭ la obektivaj mezuroj de sia moaleco.
“Kie temas pri la egaligo inter geedza amo kaj respondeca pludono de vivo, la morala kvalito de la ago ne nur dependas de la bona intenco kaj de la taksado de la motivoj, sed ankaŭ de objektivaj kriteroj, kiuj rezultas el la esenco de la homa persono kaj ties agoj, kaj kiuj gardas la plenan sencon de reciproka sindono kaj ankaŭ veran humanan generon en vera amo. Tio ne eblas sen sincera volo al pratikado de la virto de geedza ĉasteco” (Gaudium et spes 51,3).
2369 “Kiam estas atentataj ambaŭ esencaj vidpunktoj de la anima unuiĝo kaj de la generado, gardas la interriladoj en la geedceco tute kaj plene la signfon de reciproka kaj vera amo kaj ties ordigo en la granda tsko de la geedzeco, al kiu la homoj estas vokitaj” (Humanae vitae 12).
2370 La portempa sindeteno kaj la metodoj de la virino, kiuj atentas la fakton, ke ŝi estas nefekunda en kelkaj tempoj, rilatas al la objektivaj kriteriojn de la moralo. Tiuj metodoj atentas la korpon de la geedzoj, kuraĝigas ilin al tenereco kaj favorigas la edukadon al vera libereco. Aliflanke estas “ĉiu agado malmorala, kiu aŭ previdente aŭ dum la faro natura agado celas, malhelpi la generon ĉŭ kiel celu ĉu kiel rimedo al la celo” (Humanae vitae 14).
“Dum la geedza unuiĝo laŭ sia tuta naturo esprimas senreservan sindonacadon de la geedzoj, ĝi fariĝas per la kontraŭkoncipado al objektive kontraŭdira mimiko, al io sin-ne-tute-doni. Tiel aldoniĝas al aktiva rifuzo de la malferimiteco por la vivo ankaŭ falsado de la interna vero de la geedza amo, kiu ja estas vokata al sindono en persona tuteco.” Tiu antropologa kaj morala diferenco inter la kontraŭkoncipado kaj la rifuĝo al la natuaj fekundec-cikloj estas “nodita kun du sin ekludantaj imagoj de persono kaj homa sekseco (Familiaris consortio 32).
2371 “Ĉiuj pripensu: La homa vivo kaj la tasko, ĝin transdoni, havas ne nur signifon por ĉi tiu tempo kaj povas pro tio ne nur el tiu esti mezurataj kaj komprenataj, sed ili havas ĉiam rilaton al la eterna destino de la homo (1703) (Gaudium et spes 51,4).
2372 La ŝtato esta responsa por la bonfarto de la burĝoj. Pro tio ĝi estas rajtigita, efiki al la
kreskdo de la nombro de la enloĝantaro. Ĝi rajtas tion fari per taktoplena objektiva informo,
sed ne aŭtoritate kaj ne per devo. La ŝtato ne rajtas tion fari sen la libera decido de la geedzoj,
kiuj portas la unun responson por la genero kaj eduko de iliaj infanoj
. La ŝtato ne estas
rajigita, sur tiu areo de la moralo investi kontraŭajn rimedojn.
Infanoj estas donaco
2373 La Sankta Skribo kaj la eklezia tradicio vidas en infanricaj familioj signon de la Dia
beno kaj de la grandanimeco de la gepatroj
.
2374 (1654) Ne povi ricevi infanojn estas por geedzoj grava doloro. “Sinjoro, mia Sinjoro, kion vi volas doni al mi? Ma ja iras seninfna tra la vivo …” (Gen 15,2. BIB) “Havigu al mi filojn! Se ne, mi mortos” krias Rahel al sia edzo Jakob” (Gen 30, 1 BIB).
2375 (2293) Oni devas kuraĝigi esplorlaborojn por la forigo la la senfrukteco, kondiĉe, ke ili staras “en la servo de la homa persono, de ties nealieneblaj rajtoj kaj de ties vera kaj tuteca bonfarto laŭ la plano kaj la volo de Dio” (Donum vitae, intr. 2).
2376 Teĥnikoj, kiuj per la enŝalto de tria persono (Ovo- aŭ semodonaco, surrogata patrineco) dissolvas la komunecon de la gepatreco, estas ekstreme malbonaj. Tiuj teĥnikoj (heterologaj artaj spermogreftoj kaj fruktigo) lezas la rajtojn de la infano, deveni de patro kaj de patrino, kiun ĝi konas kaj kiu inter si estas geedze ligitaj. Ĝi same lezas la rajtojn de ambau geedzoj, “ke unu fariĝas patro aŭ patrino (Donum vitae 2,1)
2377 Se tiuj teknikoj estas uzataj interne de la geedza paro (homologa arta insematio kaj fruktigo), ili estas ebla malpli malbonaj, sed restas tamen morale ne akcepteblj. Ili dividas la agon de la sekseco de la ago de la genero. La ago, kiu fondas la ekziston de la infano, tiam ne plu etas iu ago, en kiu du personoj sin donas en unu. Oni konfidas “la vivon kaj la identecon de la embrio al la potenco de medinistoj kaj biologoj, kaj oni starigas regadon de la tekniko pri la origino kaj fiksado de homa persono. Tia rilato de regado konrŭdiras en si me al la digno kaj egaleco, kiu devas komuna al geedzoj kaj infanoj” (Donum vitae 2,5). “La generado estas prirabita de sia perfekteco el morala vidpunkto, kiam ĝi ne estas celata kiel frukto de la geedza ago, do de la speciva okazaĵo de la geedza unuiĝo … Nur la respekto antaŭ la ligo, kio konsistas inter la sencoj de la geedza ago, kaj la respekto antaŭ la unueco de la homa persono permesas generadon konforman (Donum vitae 2,8)
2378 La infano ne estas io ŝuldata, sed donaco. La “plej preferta donaco de la geedzeco” estas do homa persono. Oni ne rajtas vidi en la infano iun posedaĵon, tel, ke oni povus pretendi “la rajton al infano”. En tiu areo nur la infano posedas proprajn rajtojn: “la rajton, esti la frukto de specifa ago de la geedza ago de la geedzeca sindono” kaj la rajto “esti respektata de la unua momento de sia koncipiteco kiel persono” (Donum vitae 2,8).
2379 Kiel la evangelio montras, korpa malfekundeco ne estas absoluta malo. La geedzoj, kiuj post ĉiuj rajtigitaj helpiloj doloras pri malfekundeco, sin aliĝas al la kruco de la Sinjoro, kio estas la fonto de ĉiu spirita frukteco. Ili povas montri sian grandanimecon, kiam ili adoptas forlasitajn infanojn aŭ pretendemajn servojn ĉe aliaj.
IV • Ofendoj kontraŭ la digno de la matrimonio
Adulto, tio estas geedza malfido. Kiam du partneroj, de kiuj almenaŭ unu estas
geedziĝinta, almenaŭ havas pasantan seksan rilaton, ili agas adultaj. Jesuo Kristo kondamnas
jam absolute la adulton
. La sesa ordono kaj la Nova Testamento kondamnas la adulton
absolute
. (1611) La profetoj ĝin publike akuzas kiel grava delikto. Ili vidas en la adulto la
bildon de la peka idoloservo.
2381 Adulto estas maljustaĵo. Kiu adultas, farigas malfidela al siaj devigoj. Tiu lezas la ligon de la geedzeco, kio estas la signo de la interligo; Tiu ankŭ lezas la rajton d sia geedzo kaj domaĝas la institution de la geedzeco, ĉar tiu ne atentas la kontrakton, kiu estas la bazo. Tiu riskas la bonon de la homa genero kaj same la bonon de la infanoj, kiuj bezonas daŭran ligon de la gepatroj.
Divorĉo
2382 Jesuo akcentas la originan intencon de la Kreinto, kiu volis, ke la matrimonio estu
nesolvebla
. (1614) Li ĉesigas la indulgojn, kiuj enŝteliĝis en la malnovan leĝon
.
“La valida kaj plenumita matrimonio” inter baptitoj “ne povas per iu homa perforto kaj el neniu kaŭzo krom la morto rdti solvata” (CIC, kanono 1141).
2383 (1649) La disigo de la geedzoj kun konservado de la matrimonia ligilo povas esti
rajtigita en certaj kazoj, kiujn antaŭvidas la kanona rajto
.
Se la civila disiĝi estas la sola ebleco sekurigi certajn legitimajn rajtojn, ekzemple la zorgon por la infanoj aŭ sekurigi la hereditajn rajtojn, ĝi povas esti vole-nevole akceptita, kaj ĝi ne estas morala delikto.
2384 La disigo de la geedzoj estas grava delikto kontraŭ la natura morala leĝo. Ĝi pretendas povi breĉi la inter la geedzoj libervole faritan ligon resti kune ĝis la morto. La disigo de la geedzoj malatentas la ligon de la savo, kies signo estas la sakramenta matrimonio. La geedza partnero, kiu sin denove geedziĝintis, estas tiam en daŭra publika geedza disigo.
“Kiam la geedzo, post kiam tiu sin dividis de sia partnero, sin proksimiĝas al alia partnero, li aŭ ŝi estas disiganto, ĉar tiu lasas sian partneron disigi la geedzon, kaj la partnero, kiu loĝas kun tiu, estas disiganto de la geedzo, ĉar ŝi aŭ li altiris la partneron de alia persono. (Sankta Benedikto, moral. regula 73)
2385 La disigo de la geedzoj estas ankaŭ pro tio malmorala, ĉar ĝi portas malordon en la familion kaj en la socion. Tiu malmoraleco portas malbonajn sekvojn: por la partnero, kiu estas folasita; por la infanoj, kiuj suferas ŝokon per la disigo de la gepatroj kaj ofte estas tirataj tien kaj reen inter ili; por la socio, por kiu ili pro la infekta efiko estas profunda vundo.
2386 Eble estas unu de la du geedzoj la senkulpa ofero de la disigo efektivita per la zivila leĝo. En tiu kazo tiu ne pekas kontraŭ la morala ordono. Estas rimarkinda diferenco inter la geedzo, kiu honeste klopodis resti fidela al la sakramento de la geedzeco kaj kiu estas forlasata nejuste, kaj inter tiu, kiu per grava difekto detruis eklezi-rajtan validan geedzecon. (1640)
Aliaj ofendo kontraŭ la digno de la geedzeco
2387 Oni povas imagi, kia interne konflikto estas por iu, kiu volas konvertiĝi al la
evangelio, kaj li devas pro tio eksigi unun aŭ plurajn virinojn, kun kiuj li geedzece kunvivis
dum jaroj. Sed la poligamio ne povas esti akordigita kun la morala leĝo (1610), ĉar ĝi
“kontraŭdiras radikale” al la geedzeca komunumo. “Ĝi negas rekte la planon de Dio, kiel ĝi
dekomenco estis revelaciita; ĉar ĝi kontraŭdiras al la sama persona digno de viro kaj virino,
kiuj sin donacas en la geedzeco kun unu amo, kiu estas totala kaj pro tio unika kaj ekskluziva.
(Familiaris consortio 19)
. Kristano, kiu havia plurajn virinojn, subestas al severa devo de
justeco, plenumi al la financaj devoj rilate al siaj iamaj virinoj kaj siaj infanoj.
2388 (2256) Kiel incesto oni signifas intimajn rilatojn inter parencoj aŭ boparencoj, inter
kiuj la geedzeco estus malpermesata
. La sankta Paŭlo brulmarkas tiujn aparte gravajn
deliktojn. “Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco … ke iu havas la edzinon de sia
patro. … en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo ni volas… transdoni tian homon al Satano por
la detruo de la karno” (1 Kor 5,1. 4-5 BIB). Incesto ruinigas la rilatojn en la familio kaj estas
regreso al besta konduto (2207).
2389 Kun incesto oni kunligas la seksan misuzon, kiun plenkreskuloj faras ĉe infanoj aŭ junuloj, kiuj estas transdonitaj al ilia gardo. Tiam aldoniĝas al la misfaro la skandala delikto kontraŭ la korpa kaj morala nedamaĝiteco de la juna homo, kiuj per tio estas signitaj por la tuta vivo. Aldone tio estas granda lezo de la eduko-respondeco. (1631)
La esprimo “libera amo” estas trompa. Kion povas signifi amo-rilato, en kiu ambaŭ partneroj ne faras reciprokas rilatodevon kaj tiel atestas, ke ili nek rilate la partnero nek pri si mem ne pri la estonteco sufiĉe konfidas.
La espromo “rilato” signifas diverajn situatiojn: Konkubinato, malakcepto de la matrimonio
kiel tia kaj nekapablo, ligi sin per longdistancaj decoj
. Ĉiuj tiuj situatioj lezas la dignon de
la matrimonio; ili detruas la bazan ideon de la familio; ili malfortigas la sencon por fideleco.
(2353) Ili pekas kontraŭ la morala leĝo: La genera akto ekskluzive okazu en la matrimonio;
ekster la matrimonio gi estas ĉiam grava peko kaj ekskludas de la ricevo de la sankta komunio.
(1385)
2391 Kelkaj, kiuj intensas geedziĝi, pretendas hodiaŭ manieron de provo kiel eksperimento,
Ankaŭ kiam la volo al matrimonio estas fiksa, ekzistas tamen la fakto, ke tro fruaj seksaj rilatoj
“tute ne garantias la sincerecon kaj la fidon de la interhomaj riatoj de la viro kaj la virino, kaj
tute ne povas protekti ilin kontraŭ emo kaj avideco” (Kongregatio por la kredo-instruo,
deklaracio “Persona humana” 7). La korpa unuiĝo estas nur tiam morale ebla, kiam inter viro
kaj virino definitiva vivokomunumo estas fondita. (2364). La homa amo ne allasas la nuran
“ekzperimenton”. Ĝi postulas definitivan kaj tute reciprokan sindonon de la du partneroj
.
MALLONGE
2392 “La amo estas la baza kaj natura vokiĝo de ĉiu homo” (Familiaris consortio).
2393 Kiam Dio kreis la viron kaj la virinon, LI donia al ambaŭ la saman personan dignon. Viro kaj virino devas percepti kaj akcepti sian sekseco.
2394 Kristo estas la modelo de la ĉasteco. Ĉiu baptito estas vokita, gvidi laŭ sia vivostando ĉastan vivo.
2395 Ĉasteco signifas, ke la sekseco estas integrita en la persono. Ĝi estas lernejo de la memregado.
2396 Al la pekoj, kiuj grave ofendigas kontraŭ la ĉasteco, apartenas la masturbado, la malĉasteco, pornografio, kaj homoseksaj praktikoj.
2397 Al la ligo, kiun la gefianĉoj eniras en libereco, apartena fidela amo. Ĝi kunportas la devon gardi la matrimonion nesolvite.
2398 Frukteco estas bonaĵo, donaco, celo de la matrimonio. Donante vivon la geedzoj partoprenas en lapatreco de Dio.
2399 La koncipregulo estas unu aspekto de responsa gepatreco. Ankaŭ se la intenco de la ambaŭ geedzoj estas bona, ili tamen ne estas rajtigitaj, utiligi morale neakcepteblaj rimedoj, (ekzemple rekta sterilizado aŭ antikoncipiloj).
2400 Adulto kaj divorco, poligamio kaj rilatoj estas gravaj ofendoj kontraŭ la digno de la matrimonio.
ARTIKOLO 7 • LA SEPA ORDONO
2401 La sepa ordono malpermesas, fremdan posedaĵon nerajte preni kaj reteni, kaj al la proksimulo iel domaĝi sian posedaĵon. (1807) Ĝi preskribas justecon kaj amon en la administrado de la teraj bonaĵoj kaj de la fruktoj de la homa laboro. Ĝi postulas rilate al la publika bono atenti la ĝeneralajn destinojn de la bonaĵoj kaj la rajton pri la privata posedaĵo. (952) La kristano klopodas en sia vivo, ordigi la bonaĵojn de ĉi tiu mondo ak Dio kaj al la gefrata amo.
I • Destinoj de la teraj bonaĵoj por ĉiuj homoj kaj la rajto pri privataj posedaĵoj
2402 Je la komenco Dio konfidis la teron kaj ties posedaĵojn al la homaro por komuna
administrado, por ke la homaro zorgu por ĝi, regu super la tero per la laboro, kaj ĝuu ties
fruktoj
. La bonaĵoj de la kreo estas destinataj por la tuta homaro (226). Sed la tero estas
dividata inter la homaro, por sekurigi la sekurecon de ilia vivo, kio estas en danĝero suferi
mankojn kaj suferi sub perforteco. La posedaĵigo de bonaĵoj estas rajtigita por sekurigi la
liberecon kaj dignon de la homo kaj por doni al ĉiu la eblecon, kompensi por siaj fundaj
bezonoj kaj por la bezonoj de la al li konfiditaj. (1939) Tio devas ebligi, ke inter la homoj
ekzistas natura solidareco.
2403 La rajto pri la privata posedaĵo, kion oni akiris aŭ ricevis ĝuste, ne nuligas la fakton, ke la tero origine estas transdonata al la tuta homaro. Ke la bonaĵo estas destinataj por ĉiuj, estas unuranga, eĉ se la komuna bono postulas atenti la rajton pri la uzado de la privata posedaĵo.
2404 “Pro tio la homo, kiuj priservas tiujn bonaĵojn, devas la eksterajn aĵojn, kiujn li rajte posedas, vidi ne nur kiel persona posedaĵo, sed li devas ilin rigardi ankaŭ kiel komuna bono en la senco, ke ili ne nur por li, sed ankaŭ por aliaj povas esti utilaj. (Gaudium et spes 69,1). La posedo de bonaĵo faras la posedanton ne nur al administranto en la servo de la providenco; (207) li aŭ ŝi tion ankaŭ utiligu kaj dividu la kreskantan gajnon kun aliaj, unue kun siaj parencoj.
2405 Materiajn aŭ nematuriajn produktivajn bonaĵojn – ekzemple landojn aŭ fabrikojn, faksciadojn aŭ lertaĵojn – bone estu administrataj de iliaj posedantoj, por ke la gajno, kion ili donas, utiligu al eble multaj. La posedantoj de utiligaj kaj konsumaj bonaĵoj ilin utiligu kun modereco kaj la plej bonan parton utiligi por gastoj, malsanuloj kaj malricaj.
2406 (1903) La ŝtata potenco havas la rajton kaj la devon, reguli la raktan utiligadon de la posedaĵ-rajto favore al la komuna bono..
II • Atento de la homoj kaj ties posedaĵoj
2407 En la ekonomia areo postulas la respekto de la homo digno la virton de la modereco,
por limigi la fidelecon al la bonaĵoj de ĉi tiu mondo (1809); ĝi postulas la virton de la justeco
(1907), por gardi la rajton de la proksimulo kaj por doni al li, kio por li konvenas (1939). Ka la
solidareco laŭ la ora regulo kaj laŭ la malavareco de la Sinjoro, ĉar “LI, kiu estis riĉa, fariĝis
malrica pro vi, por riĉigi vin per sia malriĉeco”
.
2408 La sepa ordono malpermesas la ŝtelon, kiu konsistas en tio, ke oni kontraŭrajte
alproprigas fremdan bonaĵon kontraŭ la racia volo de la posedanto. Ne estas ŝtelo, kiam oni
povas antaŭkondiĉi la permeson de la posedanto, aŭ kiam lia rifuzo kontraŭas al la racio aŭ al
la destino de la bonaĵoj por ĉiuj. Tiel se en ekstrema kaj evidenta malfacila situatio la
alproprigo kaj la uzado de fremda bonaĵo estas la sola rimedo por kontentigi la bazajn
bezonojn (kiel nutraĵo, rifuĝejo kaj vestaĵoj)
(1867).
2409 Al si fremdajn bonaĵojn iel nejuste proprigi aŭ ĝin reteni, estas eĉ tiam, kiam en tio
destinoj la burĝa leĝo ne estas lezitaj, tamen peko kontraŭ la sepa ordono. La samo validas
rilate la konscia retenado de luitaj aĵoj aŭ de trovitaj objektoj, rilate trompado en la
komerco
, rilate la pagado de nejustaj laborpagoj
kaj rilate la intenca altigo de la
vendoprezoj sub la espluato de la nescio aŭ de malfacila situacio de la aliaj
(1867).
Ankaŭ morale kondamninda estas: Spekulado, per kio oni arte altigas aŭ malaltigas prezojn por bonaĵoj, por tiel tiri gajnon damaĝe de la aliaj; koruptado, per kio oni responsulojn kondukas, decidi kontraŭ la destinoj de la rajto; alproprigo kaj privata uzado de la socia propraĵo de entrepreno; malbo-na faro de laboroj, imposta fraŭdo, falsado de ĉekoj kaj fakturoj, troaltigitaj elspezoj kaj malŝparoj. Privata aŭ publika posedaĵo intence domaĝi pekas kontraŭ la morala leĝo kaj postulas kompencon.
2410 (2101) Promesoj kaj kontraktoj devas konscie esti traktataj, kiam la farita devoligo estas morale justa. La ekonimia kaj socia vivo dependas grandparte de tio, ke oni respektas la trajtojn intern psikaj kaj moralaj personoj: tio estas vendo- kaj aĉetkontraktoj, lu-kontraktoj aŭ laborkonraktoj. Ĉiu kontrakto estas bonafide farenda kaj plenumenda.
2411 (1807) Kontraktoj bezonas kompensan justecon, kiu regulas la interŝanŝon inter personoj kaj institucioj sub preciza atento siaj rajtoj. La interŝanĝa justeco estas severe deviga. Ĝi postulas, ke oni atentas posedorajtojn, ke oni repagas ŝuldojn kaj ke oni atentas libera faritajn devojn. Sen interŝanĝa justeco eblas neniu alia formo de la justeco.
Oni diferencas interŝanĝa [komutativa] de legala justeco, kiu rilatas tion, kion la burĝo juste ŝuldas al la komunumo, kaj de disdivida [distributiva] justeco, kiu regulas, kion la la komunumo ŝuldas al al burĝoj rilate al ties kontribuoj kaj bezonoj.
2412 En la senco de la interŝanĝa justeco postulas la devigo al la rebonigo (1459) de farita maljustaĵo, ke oni redonas la ŝtelitan bonaĵo al la posedanto.
Jesuo laŭdas Zakĥeon por sia promeso: “Sinjoro, se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblan” (Lukas 19,8 BIB). Kiu al si alproprigis rekte aŭ indirekte fremdan bonaĵon, estas devigata, ĝin redoni (2487), aŭ se ĝi ne plu estas disponebla, li aŭ ŝi devas repagi la egalvaloron kontante aŭ en naturproduktoj kaj repagi la rentumojn kaj la profiton, kiujn ties posedanto rajte gajnis. Kiu iel partoprenis ĉe ŝtelado aŭ konante tion iel havis profiton, ekzemple kiu tion ordonis aŭ kunhelpis aŭ ĝin kovris, estas ankaŭ devigata rebonigi la aferon laŭ sia respondeco kaj laŭ sia profito.
2413 Monludoj (kiel kartludoj) aŭ vetado ja ne rekte puŝiĝas kun la justeco. Sed ili fariĝas morale neakcepteblaj, kiam ili iun perdis, kion ŝi aŭ li nepre bezonas por la vivobezono de si aŭ de aliaj. La ludopasio minacas sklavigi la ludanton. Fari nejustan vetadon aŭ trompi ĉe la ludo estas gravaj, se la farita domaĝo ne estas tro malgranda, ke la domaĝito tion ne neglektas.
2414 La sepa ordono malpermesas agojn aŭ entreprenojn, kiuj pro iu kaŭzo – pro egoismo, pro iu ideologio, pro profitmaniero aŭ pro totalitara sinteno – kaŭzas, ke homoj sklaviĝas, perdas sian dignon aŭ estas aĉetataj aŭ vendataj aŭ elŝanĝitaj kiel varoj. Estas peko kontraŭ la homdigno kaj kontraŭ la bazaj rajtoj, ilin perforte fari al nura uzovaro aŭ al fonto de profito. La sankta Paŭlo ordonis al kristana sinjoro, sian kristanan sklavon pritrakti “ne plu kiel sklavon, sed multe pli kiel amatan fraton” (Flm 16).
Respekto al la nedamaĝiteco de la kreo
2415 (226, 358) La sepa ordono postulas ankaŭ, respekti nedamaĝitecon de la kreo. Bestoj,
plantoj kaj nevivaj estaĵoj estas el la naturo destinataj por la komuna bonfarto de la homaro de
hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ
. La tertrezoroj, la plantoj kaj la bestoj de la tero ne rajtas esti utiligataj sen respekto al moralaj postuloj (373). La regadu super la viva kaj neviva naturo, kiun
la kreinto transdonis al la homoj, ne estas absoluta: ĝi estas mesurata ĉe la zorgo pri la vivo-kvalito de la proksimulo, al kiu kalkuliĝas ankaŭ la venonta generacio: ĝi potulas respekton
antaŭ la nedamaĝiteco de la kreo
. (378)
2416 Bestoj estas kreitaĵoj de Dio kaj subestas al LIA prizorga providenco
. Jam sole per
ilia prezento ili laŭdas kaj gloras Dion
. Pro tio ankaŭ la homoj ŝuldas al ili respekton. Ni
memoru, kun kia delikateco la sanktuloj, ekzemple la sankta Francisko el Asizo kaj la sankta
Filipo Neri pritraktis la bestojn. (344)
2417 Dio starigis la kreiaĵojn sub la potencon de la homo, kiun LI kreis laŭ SIA bildo
.
Tiel oni rajtas utiligi la bestojn por la nutrado kaj por la faro de vestajoj. Oni rajtas ilin
malsovaĝigi por ilin fari servopretaj al laboro kaj libertempo. Medicinaj kaj sciencaj besto-eksperimentoj estas morale permesataj, kiam ili restas en raciaj limoj (2294) kaj kiam ili kontrubuas sani kaj savi homan vivon.
2418 Kontraŭiras al la digno de la homo, senutile lasi dolori kaj mortigi bestojn (2446). Estas ankaŭ nedigne elspezi monon por ili. kio unue devus mildigi homan mizeron. On rajtas ŝati bestojn, sed oni ne apliku al ili la amon, kiu apartenas nur al la homo.
III • Sociala instruo de la eklezio
2419 (1960) “La kristana revelacio … gvidas … al pli profunda kompreno de la leĝoj de la socia vivo. (Gaudium et spes 23,1). La eklezio ricevas per la evnagelio la plena revelacio de la vero pri la homo. Kiam ĝi estas plenumia sian taskon plenumi la evangelion, (359) ĝi konfirmas al la homo en la nomo de Kristo sian dignon kaj sian vokitecon al persona komunumo; ĝi lin instruas la postulojn de lajusteco kaj de la amo, kiurilatas al la Dia savo.
2420 La preĝejo prijuĝas moralan juĝon sur ekonomia kaj socia areo, (2032) “kiam la bazaj rajtoj de la homa persono aŭ la savo de la animoj tion postulas” (Gaudium et spes). En la kampo de la moralo ĝi havas alian senditecon ol la ŝtata potenco: La eklezio prizorgas tempajn flankojn de la komuna bonfarto (2246), ĉar tiuj estas ordigitaj al la plej alta bono, nia lasta celo. Ĝi strebas al la ĝusta sinteno, disvastigi la lastajn bonojn kaj la soci-ekonomiajn rilatojn.
2421 La socia instruo de la eklezio evoluiĝis en la 19a jarcento, instigite per la konfrontacio
de la evangelio kun la moderna industria socio, ties novaj strukturoj por la genero de la uzado-utilioj, ties nova koncepto de la socio, de la ŝtato kaj de la aŭtoritato kaj ties novaj formoj de la
laboro kaj de ties posedaĵ-formoj. La evoluo de la ekonomiaj kaj sociaj instruojnde la eklezio
atestas la daŭran valoron de la ejlezio instru-agado kaj de la vera senco de siaj ĉiam viva kaj
efika tradicio
.
2422 La socia instruo de la eklezio ekzistas el instru-aranĝo, kio sin tiel formas, ke la eklezio monras la historiajn eventojn sub la asisto de la Sankta Spirito en la lumo de la tuta revelcio de Kristo
. Tiu instruo fariĝas por la homoj de bona volo des pli akceptebla, ju pli forte
la kredantoj en sia sinteno lasas sin de ĝi esti destinataj. (2044)
2423 La socia instruo de la eklezio donas bazajn principojn por la reflektado, prilaboras mezurojn de la prijuĝado kaj donas vojindikilojn por la agado.
Ĉiu sistemo, en kiu la sociaj rilatoj ekzkluzive estas destinataj per ekonomiaj faktoroj, protestas kontraŭ la naturo de la homa persono kaj kontraŭ ties agoj
.
2424 Teorio, kiu faras la profiton al ĝenerala regulo kaj al la lasta celo de ĉiu ekonomia agado, estas morale neakceptebla. Nebridita mono-avido havas malbonajn sekvojn. Ĝi estas unu
de la kaŭzoj de la multaj konfliktoj, kiuj ĝenas la socian ordon
. (2317)
Sistemoj, kiuj “bazajn rajtojn de la persono kaj de grupoj neglektas por kolektivisma organizado de la produkt-proceso”, neglektas la dignon de la homo (Gaudium et spes 65,2). Ĉio, kio malatigas la homojn al nuraj profit-rimedoj, sklavigas la homojn.´, gvidas al al dieco de la mono kajkontribuas al la disvastigo de la ateismo. Vi ne povas servi al ambaŭ, al Dio kaj al la mamono (Mat 6,24; Luk 16,13).
2425 La eklezio rezignis la totalismajn kaj ateismajn ideologiojn, kiuj en la plej nova tempo
kunlaboris kun la “komunismo” kaj kun la “socialismo”. (676) Aliflanke la eklezio rufuzis la
agda-maniro de la “kapitalismo” en la individualismo kaj en la absoluta primato de la merkato-leĝoj pri la homa laboro
. La ekskusiva regulado de la ekonomio per centrala planado malbonigas baze la sociajn rilatojn: Iliaj ekskluzivaj reguligoj per la leĝo de la libera merkato lezas la
socian justecon, ĉar … nekalkuleblajn homajn bezonojn, kiuj ne havas aliron al la merkato”
(Centesimus annus 34). Pro tio oni devas efiki al racia regulado de la merkato kaj de la ekonomiaj entreprennoj, kiuj atentas la ĝustan valoro-ordon kaj la bonfarton de ĉiuj. (1886)
IV • Ekonomia vivo kaj sociala justeco
2426 La evoluo d la ekonomia vivo kaj la pligrandigo de la produkdado devas servi al la
bezonoj de la homoj. La ekonomia vivo ne nur ekzistas, plimultigi la produkto-bonaĵojn kaj
pligrandigi la gajnon aŭ la potencon; ĝi devas unue servi al la homoj: de la tuta homo kaj de la
futa homara komunumo. La ekonomia agado devas esti farata – laŭ siaj propraj metodoj – en la
kadro de la morala ordo kaj de la sociala justeco tiel (1928), ke ĝi respondas al tio, kion Dio
planas kun la homoj
.
2427 (307) La homa laboro estas la senpera verko de la homoj kreitaj laŭ la bildo de Dio.
Ĉi tiuj estas vokitaj kune daŭrigi la kreo-verkon regantaj super la tero
. Do la laboro estas
devo (378): “Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu” (2 Tes 3,10)
. La laboro honoras la
donojn de la kreinto kaj la rivevitajn talentojn. Ĝi povas ankaŭ esti elaĉeta. Kiam la homo en
unuiĝo kun Jesuo, la man-laboranto el Nazaret kaj la krucumita de Golgota (531), surprenas la
penon de la laboro
, li kvazaŭ kunlaboras kun la Filo de Dio en ties elaĉeta verko. Li montras sin kiel disĉiplo de Kristo surprenante sian krucon
de tago al tago. La laboro povas esti
rimedo de la sankteco kaj trapenetri la teran realecon kun la Spirito de Kristo.
2428 (2434) Ĉe la laboro la homo praktikas parton de siaj naturaj kapabloj. La ĉefa valoro
de la laboro venas de la homo mem, kiu gin realigas kaj por kiu ĝi estas destinata. La laboro
ekzistas por la homo kaj ne la homo por la laboro
(2185).
Ĉiu gajnu el la laboro la rimedojn por zorgi por si kaj por la siaj kaj por sin montri utila por la homa komunumo.
2429 Ĉiu havas la rajton pri ekonomia entrepreno; ĉu rajtas kaj devas utiligi siajn talentojn,
por kontribui al bonfarto, kiu utilas al ĉiuj, kaj por rikolti la justajn fruktojn de siaj klopodoj.
Ĉiu klopodu realigi la regulojn, kiujn la rajta aŭtoritato dekretis favore al la komuna
bonfarto
.
2430 En la vivo de la ekonomio kunagas diversaj interesoj, kiuj ofte kontraŭdiras. El tio estiĝas la konfliktoj, kiuj signas la situation
. Oni devus klopodi, ilin solvi per intertraktadoj,
kiuj konsideras la rajtojn kaj la devojn de ĉiu sociala partnero: tiuj de la impost-ricevantoj kaj
ties reprezentantoj, ekz. de la sindikato, kaj se necese tiuj de la ŝtataj instancoj.
2431 La respondeco de la ŝtato. “La ekonomio, precipe la merkat-ekonomio, ne povas ludi en institucia, rajta kaj politika malplen-areo. Kontraŭe ĝi antaŭkondiĉas la sekurecon de individua libereco kaj de propraĵo, kaj de stabila monosistemo kaj efikaj publikaj servoj (1908). Ĉefa tasko de la ŝtato estas, garantii tiun sekurecon, ke tiu, kiu laboras kaj produktas, povas ĝui la fruktojn de sia laboro kaj sin sentas instigita, efike kaj honeste labori … Alia tasko de la ŝtato estas kontroli la praktikadon de la homaj rajtoj en la ekonomia areo (1881). Sed la unua respondecon sur tiu tereno ne kuŝas ĉe la ŝtato, sed ĉe la unuopuloj kaj ĉe la diversaj grupoj kaj unuiĝoj, en kiuj aktualiĝas la socio”. (Centesimus annus 48)
2432 La entrepreno-gvidantoj estas rilate la socio responsaj por la ekonomiaj kaj ekologiaj
konsekvencoj (2415). Ili estas devigataj konsideri la bonfarton de la homoj kaj ne nur la
plialtigon de la gajnoj. Sed gajnoj estas necesaj. Ili ebligas investojn, kiuj sekurigas la futuron
de la entrepreno kaj de la laborlokoj.
2433 Sen nejusta neglektado ĉiuj, viroj kaj virinoj, sanuloj kaj handikapuloj, enloĝantoj kaj
fremdlandaj laboristoj devas havi aliron al laboro kaj al la profesia vivo
.
2434 La justa laborpago estas la rajta frukto de la laboro. Ĝin rifuzi aŭ reteni estas grava
maljustaĵo
. Por la kalkulado de la justa pagado estas konsiderenda kaj la bezonoj kaj la rezultoj de ĉiu. La laboro estas “tiel rekompencenda, ke al la laboranto estas je dispono la rimedoj, por sian ekziston kaj la ekziston de la siaj materie, socie, kulture kaj spirite dece formi ‒
laŭ la funkcio kaj laborkapableco de la unuopulo, laŭ la situacio de la entrepreno kun konsidero de ka komuna bonfarto” (Gaudium et spes 67,2). La konsento nur de la partioj ne sufiĉas,
por morale justigi la altecon de la salajro.
2435 Striko estas morale rajtigita, kiam ĝi estas neevitebla, ja eĉ necesa rimedo al adekvata neceso. Ĝi fariĝas morale neakceptebla, kiam ĝi estas akompanata de perfortaĵoj aŭ kiam oni kun ĝi strebas al celoj, kiuj ne rekte interligiĝas kun la laborkondiĉoj aŭ kiuj kontraŭdiras al la komuna bonfarto.
2436 Estas nejuste, ne pagi al la institucioj de la sociala asekuro la kontribuojn fiksitaj de la aŭtoritatoj havantaj plenpovon.
Senlaboreco preskaŭ ĉiam lezas la dignon de tiu, kiun ĝi trafas kaj al kiu ĝi minacas deegaligi
ties vivon. Krom la domaĝo, kiun tiu homo persone doloras, ĝi kunportas ankaŭ multajn
danĝerojn por ties familio
.
V • Justeco kaj solidareco inter la nacioj
2437 Sur internacia nivelo la ekonomiaj resursoj kaj rimedoj estas distribuitaj tiel neregule, ke inter la nacioj (1938) estas fakte ŝire formita “foso” (Solicitudo rei socialis 14). Sur unu flanko staras tiuj, kiuj havas kaj utiligas evolu-eblecojn, sur la alia flanko tiuj, kiuj ĉiam pli estas en ŝuldoj.
2438 Diversaj kaŭzoj de religiaj, politikaj, ekonomiaj kaj financaj naturojoj (1911) donas
hodiaŭ al la sociala demando “mondvastan dimension” (Solicitudo rei socialis 9). Inter la nacioj, kiuj politike jam dependas reciproke, necesas la solidareco. Ĝi estas ankoraŭ pli esenca,
kiam temas pri tio, haltigi “degenerintajn meĥanismojn”, kiuj malhelpas la evoluon de la ekonomie malforataj landoj
. En maniero malĝusta uzata, se ne eĉ uzuraj finanzaj sistemoj
.
maljustaj merkatorilatoj inter la nacioj kaj la vetarmado devas esti anstataŭataj per komunaj
streĉoj (2315), por povi komenci la resurcojn por moralaj, kulturaj kaj ekonomiaj evoluceloj;
samtempo oni devos “nove difini … la pioritatojn kaj la valoroskalojn” (Centesimus annus
28).
2439 La riĉaj nacio havas grandan moralan responson rilate tiuj, kiuj la rimedojn por sia evoluo ne mem povas havigi aŭ kiuj per tragikaj historiaj eventoj estas estas malhelpataj. Estas devo de la solidareco kaj de la amo, sed ankaŭ devo de la justeco, kiam la bonfarto de la riĉaj nacioj venas el resurcoj, kiuj ne sufiĉe estis pagitaj.
2440 Rekta helpo estas konforma reago sur rektaj eksterordinaraj bezonoj, kiuj estas kaŭ-
zataj ekzemple per naturaj katastrofoj kaj epidemioj. Sed tia rekta helpo ne sufiĉas por repari la
gravajn domaĝojn kreskantajn el mizero, kaj ĝi ne sufiĉas por kontentigi daŭre. Oni devas
ankaŭ renovigi la internaciajn ekonomiajn kaj financajn situatiojn, por ke ili pli forte investas por pli justaj rilatoj al la malpli evoluintaj landoj
. La streĉoj de la malriĉaj landoj,
kiuj laboras pri sia kreskado kaj pri sia liberigo, devas esti subtenataj
. Tio validas precipe
por la areo de la agrikulturo. La agrikulturistoj estas precipe en la Tria Mondo la ĉefa grupo de
la malriĉuloj.
2441 (1908) Bazo por ĉiu ampleksa evoluo de la homa socio estas subteni la sencon por
Dio kaj por la memekkono. Tia evoluo multobligas la materiajn bonaĵojn kaj ilin metas en la
servon de la homo kaj de sia libereco. Ĝi malpliigas la mizeron kaj la ekonomian ekspluaton.
Ĝi lasas kreski la respekton pri la kultura propreco kaj la malfermitecon por la transcenda
.
2442 Ne estas afero de la paŝtistoj de la eklezio, rekte enmiksiĝi en la politikan strukturojn
kaj en la organizacion de la socia vivo. Tiu tasko apartenas al la senditeco de la kredantaj laikoj, kiu propraimpulse kunlaboras kun siaj kunburĝoj. Por ilia sociala impulso estas multeco
da konkretaj vojoj. Tiuj impulsoj estu ĉiam malferma al la komuna bonfaro kaj ili konformu al
la mesaĝo de la evangelio kaj al la instruo de la eklezio. Estas tasko de la kredantaj laikoj,
“kun kristana engaĝiĝo trapenetri la surterajn areojn kaj sin montri kiel atestantoj kaj
kunlaborantoj de la paco kaj de la justeco” (Solicitudo rei socialis 47)
.
V • Amo al la malriĉuloj (1544-2547)
2443 Dio benu tiujn, kiuj helpas al la malriĉuloj, kaj Li kondamnu tiujn, kiuj sin deturnas for
de ili: “Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.” (Mat
5,24 BIB). “Donace vi ricevis, donace donu.” (Mat 10,8 BIB) (786) En tio, kion ili faris por la
malriĉuloj, Jesuo Kristo ekkonos Siajn elektitojn
. Kiam “al la malriĉuloj evangelio estas
predikata” (11,5 BIB)
, tio estas signo por la ĉeesto de Dio. (525, 544, 853)
2444 La eklezio en sia “amo al la malriĉuloj, kiu … apartenas al siaj fiksaj tradicioj“
(Centesimus annus 57) gvidiĝas de la evangelio de la batigoj
, de la malriĉeco de Jesuo
kaj de ties atento al la malriĉuloj
. La amo al la malriĉuloj estas por la kristano eĉ motivo
labori kaj ion “lukri, por ke li povu ion doni por la tre malriĉaj
. Tio rilatas ne nur la materian malriĉecon, sed multajn formojn de kultura kaj religia malriĉeco
.
2445 La amo al la malriĉuloj ne estas kompatibila kun la nebrida amo al la riĉeco aŭ kun ties egoisma uzo:
“Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj. Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado. Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.” (Jak 5,1-6)
2446 La sankta Johano Krizostomo memoras al tiu devo kun la insistaj vortoj: “La malriĉulojn ne partoprenigi ĉe siaj bonaĵoj signifas ilin priŝteli kaj preni al ili la vivon. Ne niajn bonaĵojn ni posedas, sed la iliajn” (Laz. 2,6). Unue oni devas kontentigi la postulojn de la justeco, kaj oni ne rajtas oferti kiel amodono, kio jam estas ŝuldata pro justeco (Apostolicam actuositatem 8).
“Se ni donas al la malriculoj la plej bezonataĵojn, ni ne faras al ili libervolan personan donacon, sed ni redonas al ili, kio apartenas al ili. Ni plenumas pli devon de la justeco ol ke ni farus agon de la amo al proksimulo (sankta Gregoro la Granda, past. 3,21,45).
2447 (1460) La verkoj de la mizerikordo estas amo-agoj, per kiuj ni helpas al nia proksimulo en siaj korpaj kaj spiritaj bezonoj
. Informi, konsili, konsoli, kuraĝigi kaj pardoni kaj
pacience porti estas spiritaj verkoj de la mizerikordo. Korpaj verkoj de la mizerikordo estas
precipe: Nutri malsatajn, doni loĝeblecon al senhejmaj, vesti senvestitajn, malsanajn kaj malliberigitajn viziti kaj enterigi mortintojn
(1038). (1969) Inter tiuj verkoj estas la almozo-donado al malriĉaj
unu el la ĉef-atestoj de la frato-amo; tio estas ankaŭ faro de la justeco, kiu
plaĉas al Dio
.
“Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same.” (Luk
3,11 BIB). “Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.” (Luk 11,41 BIB).
“Se frato aŭ fratino estas nuda kaj sen ĉiutaga manĝo, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?” (Jak 2,15-16 BIB)
. (1004)
2448 “Inter siaj multaj formoj – materia mizero. maljusteco kaj subpremado, korpa kaj anima malsaneco kaj fine la morto – estas la homa mizero la malferma signo por la situacio de kunnaskita malforteco (386), en kiu la homo troviĝas post la prapeko, kaj por la neceso de sanigo. Pro tio ĝi vekis la kompaton de Kristo, la Elaĉetanto, kiu volis tiun mizeron surpreni kaj sin identigi kun ‘la plej malgrandaj de siaj fratoj’. Pro tio celas sur ĉiuj, kiuj estas premitaj de tio, prioritata amo de la eklezio (1586), kiu ekde siaj komencoj senĉese efikis por tio, spite al la malfortaĵoj de multaj el siaj membroj, subteni, defendi kaj liberigi la afliktitajn. Tion faris la eklezio per sennombraj verkoj de bonfarado, kiuj ĉiam kaj ĉie estas senhaveblaj (Kongregacio por la kredovivo, Instrukcio “Libertatis conscientia” 68).
2449 Jam en la Malnova Testamento responsas diversaj juraj agadoj al la admonoj de la libro Readmono (ŝuldonuligo; malpermeso, postuli interezojn kaj reteni garantiaĵon; devigo al
dekonaĵo; ĉiutaga pagado de taglaboristoj; rajto al postrikolto en vinberĝardenoj kaj sur fruktokampoj): “Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.” (Rea 15,11 BIB). Jesuo
prenis tiun vorton kiel sian personan vorton “Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min
vi ne ĉiam havas.” (Joh 12,8 BIB). Tiel Li ne malfortigis la antaŭajn fortajn plendojn de la profetoj kontraŭ homoj, kiuj diris “Ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da
ŝuoj” (Amo 8,6), sed Li instigas nin, ekkoni sian ĉeeston en Siaj fratoj, la malriĉuloj
.
La sankta Rosa respondas al sia patrino, kiam tiu ŝin riproĉis, ĉar ŝi hejme loĝigis malriĉulojn kaj malsanulojn; “Kiam ni servas al la malriĉuloj kaj malsanuloj, ni servas al Jesuo. Ni ne laciĝu, helpi al niaj proksimuloj, ĉar se ni servas al ili, ni servas al Jesuo” (vita).
MALLONGE
2450 Vi “ne ŝtelu” (Rea 5,19 BIB). Nek “ŝtelistoj, nek aviduloj … nek rabemuloj heredos la regnon de Dio” (1 Kor ,10 BIB).
2451 La sepa ordono ordonas praktki justecon kaj amon al la proksimulo en la administrado de la surteraj bonaĵoj kaj de la fruktoj de la homa laboro.
2452 La bonaĵoj de la kreo estas ordinataj por la tuta homaro. La rajto pri privata posedaĵo ne nuligas la fakton, ke tiuj bonaĵoj estas destinataj por ĉiuj.
2453 La sepa ordono malpermesas la ŝtelon. Ŝtelo estas la nejura preno de frema bonaĵo kontraŭ la racia volo de la posedanto.
2454 Ĉiu maniero, fremdan havaĵon kontraŭ la justeco preni kaj uzi kiel sian havaĵ-on, lezas la sepan ordonon. La faritaj maljustaĵoj postula rebonigon. La kompensa justeco postula redoni laŝtelitan bonaĵon.
2455 La morala leĝo malpermesas, homojn pro profit-avido aŭ en totalisma intenco iel trakti kiel sklavojn kaj aĉeti, vendi aŭ interŝanĝi kiel varo.
2456 La Kreanto donis al la homoj la rajton, disponi pri krudmaterialo, plantoj kaj bestoj. Sed en tio la homo devas ateni la moralajn devojn, ankaŭ rilate la venonta generatio.
2457 La bestoj esta subigitaj al la homo, kiu ŝuldas al ili bonvolon. Ili povas servi al justa kontentigo de la homaj bezonoj.
2458 La eklezioj juĝas en ekonimia kaj sociaj areoj, kiam tion postulas la bazaj rajtoj de la persono aŭ la savo de la animoj. Ili zorgas por la tera komuna bonfarto, ke tio estu ordigita al la plej alta bonaĵo, nia lasta celo.
2459 La homo mem estas aŭtoro, rimedo kaj celo de la tuta ekonomia kaj socia vivo. Estas decida por la socia demando, ke la de Dio por ĉiuj kreitaj bonaĵoj fakte laŭ la justeco kaj helpe de la amo vere atingas ĉiujn.
2460 La prioritata valoro de la la laboro venas de la homo mem, kiu ĝin faras kaj por kiu ĝi estas destiata. Per sia laboro la homo partoprenas en la kreoverko. Labori unuigite kun Kristo, povas esti elaĉeta.
2461 Vera evoluo rilatas al la tuta homo. Temas pri tio: subteni la kapablaĵojn de ĉiu
homo laŭ lia vokiĝo, do laŭ la voko de Dio
.
2462 Doni almozojn al malriĉuloj estas atesto de frata amo kaj verko de la justeco al Dio plaĉa.
2463 Kiu ne ekkonas Lazaruson inter la granda nombro de homoj; la homo sen pano,
sen tegmento kaj sen ebleco ie hejmi; la homo Lazaruso, la almozpetanto en la parabolo
de Jesuo
? Kiel oni povas ignori la voĉon de Jesuo “(Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la
plej malgrandaj,) tiom vi ne faris al mi” (Mat 25,45 BIB)
ARTIKOLO 8 • LA OKA ORDONO
“Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston” (Eli 20,16 BIB)
“Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo” (Mat 5,33 BIB)
2464 La oka ordono malpermesas, distordi la veron en la rilatoj kun la aliaj. Tiu morala preskribo estiĝas ankaŭ el la vokiteco de sankta popolo, esti atestantoj de sia Dio, kiu estas la vero kaj kiu ĝin volas. En vortoj aŭ agoj peki kontraŭ la vero signifas rifuzo sin devoligi al morala honesteco; estas profunda malfideleco kontraŭ Dio kaj subfosas tiel la fundamentojn de la ligo.
I • Vivi en la vero
2465 (215) La Malnova Testamento atestas; Dio estas la fonto de ĉiu vero. Lia vorto estas
vero
. Lia leĝo estas vero
.“Por ĉiuj generacioj restas via vero” (Psa 119,90 BIB)
. Ĉar
Dio estas la “vera” (Rom 3,4), la membroj de Lia popolo vivu en la vero
.
2466 En Jesuo Kristo montris sin tute plene la vero de Dio. Ĉar “plena de graco kaj
vero”
, Li estas “la lumo de la mondo”
, la vero mem
, “por ke ĉiu, kiu kredas al Mi, ne
restadu en mallumo” (Joh 12,46 BIB). Kiu restas en la vorto de Jesuo, estas vere disĉiplo de
Jesuo; li “scios la veron, kaj la vero [lin] liberigos”
kaj sanktigos
. Sekvi Jesuon signifas
vivi el la “spirito de la vero”, kiun la Patro sendas en Sia nomo
, kaj kiu “gvidos vin en ĉian
veron” (Joh 16,13 BIB). (2153) Jesuo instruas Siajn disĉiplojn en nepra amo por la vero: “Via
parolo estu: jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono” (Mat 5,37 BIB).
2467 La homo nature strebas al vero. Li estas devoligata, honori kaj atesti la veron: la homoj “estas ĉiuj pelataj per sia propra naturo, kaj tenataj per morala devo, serĉi la veron, precipe tiu vero, kiu rilatas la religion (2104). En tio ili estas ankaŭ devigataj, teni la ekkonitan veron aranĝi sian tutan vivon per la postuloj de la vero” (dignitatis humanae 2)
2468 La vero en la senso de la sincera agado kaj brava parolado nomiĝas vereco, braveco aŭ sincereco. La virto de la braveco aŭ vereco estas tio, ke oni sin pruviĝas vera en siaj agadoj (1458), ke oni en siaj vortoj diras la veron, kaj ke oni sin gardas kontraŭ falslangeco, imago, preteksto kaj hipokriteco.
2469 “La homoj ne povas komune vivi, kiam ili ne reciproke sin kredas, kiel tiaj, kiuj sin reciproke diras la veron” (sanktaTomaso la Akvinano, Summa theologiae 2-2,109,3 aditio 1). La virto de la vereco donas al la alia, kio konvenas al li (1807). Ĝi konservas la ĝustan mezon inter tio, kio devas esti alparolata, kaj inter la sekreto, kion oni devas teni. Al tio apartenas sincereco kaj diskresteco. “La homo ŝuldas al la alia pro honoreco la informon de la vero (sanka Tomaso la Akvinano, Summa theologiae 2-2,109,3).
2470 La disĉiplo de Kristo estas preta, “vivi en la vero”, tio estas en la simpleco de vivo laŭ la ekzemplo de la Sinjoro; tiel li restas en la vero. “Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron” (1 Joh 1,6 BIB).
II • Atesti por la vero
2471 De Pilato deklaras la Sinjoro:”Pro tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu
pri la vero“
. La kristano ne hontu “pri la atesto de nia Sinjoro” (2 Tim 1,8 BIB) (1816). En
situacioj, kiuj postula kredo-ateston, la kristano kiel la sankta Paŭlo antaŭ siaj juĝistoj ne konfesu maldusence sian kredon. Li devas streĉi “havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio
kaj homoj” (Ago 24,16 BIB).
2472 La devo de la kristanoj, partopreni en la vivo de la eklezio, ilin urĝas, agi kiel atestantoj por la evangelio kaj por la devoj, kiuj el tio estiĝas (863, 905). Tiu atesto estas transdono
de la kredo en vorto kaj ago. Fari ateston estas ago de la justeco, kiu konstatas aŭ konigas la
veron
. (1807)
“Ĉiuj kristkredantoj, kie ajn ili vivas, devas … malfermi la novan homon, kiun ili surprenis, per la ekzemplo de sia vivo kaj per la atesto de la vorto, kaj per la forto de la Sankta Spirito, kiu ilin fortigis per la konfirmacio” (Ad gentes 11)
2473 (852) La martiro estas la eminenta atesto, kion oni povas doni por la vero de la kredo; ĝi estas atesto ĝis la morto. La martiro donas ateston por Kristo, kiu mortis kaj resurektis kaj kun kiu la martiro estas ligita per la amo. Li atestas por la vero de la kredo kaj por la kristana kredoinstruo. Li surprenas en kristana forto la morton. (1808) “Lasu min esti manĝaĵo de la sovaĝbestoj, per kiuj eblas atingi Dion !” (Sankta Ignaco el Antioĥo, Rom. 4,1). (1258)
2474 Kun plej ganda zorgo la eklezio kolektis en la dosieroj de la martiroj memorojn pri tiuj, kiuj en sia kredokonvinkiteco iris ĝis la plej lasta paŝo, la martireco. Tio estas la kun sango skribitaj arkivoj de la vero.
(1011) “Nenion utilos al mi la finoj de la tero kaj la regnoj de tiu eono. Pli bone estas por mi, morti kun Kristo, ol esti reĝo super la finoj de la tero. Mi serĉas tiun, kiu mortis por ni; Mi volas tiun, kiu resurektis por ni. La nasko ekvenos” (Sankta Ignacio el Antioĥio, Rom. 6,1).
“Sanktam ĉiopova Dio … mi laŭdas Vin, car vi aprezis min je tiu tago kaj je tiu horo aparteni al la nombro de viaj sangoatestantoj … Vi plenumis vina promeson, Vi Dio de fido kaj de la vero. Por tiu graco kaj por ĉio mi laŭdas Vin, mi benedikas kaj gloras Vin per la eterna ĉiela ĉefsacerdoto Jesuo Kristo, Via amata Filo. Per Li, kiu estas kun Vi kaj kun la Spirito, estu la honoro nun kaj eterne, Amen” (Sankta Polikarpo, martyrium Polycarpi 14,2-3).
III • Ofendoj kontraŭ la vero
2475 La disĉiploj de Kristo surmetis ”la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.“ (Efe 4,24 BIB). El tio sekvas la admono “Formetu la malveron” (Efe 4,25) kaj: Formetu “do ĉian malbonon kaj ĉian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj ĉiajn kalumniojn” (1 Pet 2,1 BIB).
2476 (2152) Malĝusta atesto kaj falsa ĵuro. Malvera eldiro estas precipe gravega, kiam ĝi
estas farata publike. Antaŭ tribunalo tiu eldiro fariĝas falsa atesto
, kaj se oni faras ĵuro ,ĝi
estas falsa ĵuro. Tiuj agadoj povas kontribui, ke nekulpuloj povas esti kondamnitaj, aŭ ke kulpuloj povas esti liberigitaj, aŭ ke puno, kiun akuzito devas porti
, pligrandiĝas. Tio ĝenas
forte la justicon kaj la justecon de la verdikto farita de la juĝistoj.
2477 La konsidero pri la bona reputacio de homo malpermesas ĉiun sintenon kaj ĉiun
vorton, kiuj lin eble maljuste povus damaĝi
. Sin kulpigas
– pri aroga juĝo, kiu sen sufiĉaj pruvoj eble nur silentaj de iu kunhomo supozas, ke li faris eraron;
– pri malbona kalumnio, kiu sen objektive valida kaŭzo malkovras erarojn kaj mispaŝojn de
kunhomo rilae al personoj, kiuj de tio nenion scias
;
– pri kalumnio, kiu damaĝas per malveraj eldiroj la bonan reputacion de alioj, kaj kiu donas motivojn por malĝustaj juĝoj.
2478 Por ne arogante juĝi, ĉiu atentu la pensojn, vortojn kaj agojn de sia proksumulo laŭeble favro juĝi.
“Ĉiu bona kristano devas esti preta pli al tio, kredi la eldirojn de la proksimulo ol ilin rifuzi. Se li ne povas ilin pravigi, tiam li esploru, kiel la aliulo ilin komprenas; se la alia lin komprenas en malbona senco, tiam li plibonigu la alian kun amo; kaj se tio ne sufiĉas, li serĉu kun ĉiuj decaj rimedoj, por ke la alia atingu la ĵustan komprenon kaj sin savu” (sankta Ignaco el Lojola, exercitia spiritualis 22).
2479 Malbonaj epilogoj kaj kalumnio detruas la bonan reputacion kaj la honoron de la proksimulo. La honoro ja estas socia atesto por la digno de homo, kaj ĉiu poaedas la naturan rajton pri la honoro de sia nomo, pri bona reputacio kaj pri respekto. (1753) Malbona epilogo kaj kalumnio lezas la virtojn de justeco kaj amo.
2480 Estas kondamninde, per flataĵo, flataĉado aŭ komplezemo en vortoj kaj sinteno la aliajn fortigi en siaj malbonaj agadoj. Flataĉado estas grava eraro, kiam tio nin faras al komplicoj de malvirto aŭ gravaj pekoj. La deziro, fari servon aŭ amikecon ne pravigas falslangecon. Flataĉado estas veniala peko, kiam ĝi okazas nur kun la intenso aperi agrable aŭ malebligi malbonaĵon, renkonti al iu mizero aŭ atingi ĝustan avantaĝon.
2481 Fanfaronado aŭ blago estas peko kontraŭ la vero. La samo validas pri la ironiaĵoj, kiuj klopodas malice kompromiti iun ridigante unu aŭ la alian aspekton de ties sinteno.
2482 “La mensogo estas, ke oni diras neveraĵon intensante erarigi” (sankta Aŭgusteno de mendacio 4,5). La Sinjoro publike akuzis la mensogon de la diablo: “44 Vi estas de patro, la diablo, … vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi” (Joh 8,44 BIB). (392)
2483 La mensogo estas la plej rekta ofendo konraŭ la vero. Mensogi estas paroli aŭ agi konraŭ la vero, por iun erarigi. Ĉar la mensogo lezas la ligon de la homo kun la vero kaj kun la proksimulo, ĝi puŝiĝas kontraŭ la baza rilato de la homo kaj de lia vorto al la Sinjoro.
2484 Mensogo estas pli malpli grava, mesurata ĉe la naturo de la vero (1750), kiun ĝi falsigas, mesurata ĉe la cirkonstancoj kaj ĉe la intencoj de tiu, kiu ĝin faras, kaj ĉe la malavanta-ĝoj, kiuj estiĝas por la mensogato. La mesogo estas ja nur veniala peko, sed ĝi fariĝas morta peko, kiam ĝi grave ofendas la virton de la justeco kaj de la amo.
2485 (1756) La mensogo estas morala laŭ sia naturo. Ĝi estas profanado de la vorto, kies senco estas, transdoni al aliaj la veron, kiun oni konas. La konscia intenso trompi la proksimulon per malveraj eldiroj ofendas la justecon kaj la amon. La peko estas ankoraŭ pli granda, kiam estas la danĝero, ke la intenco al trompado havas malbonajn konsekvencojn por la trompito.
2486 Kiel ofendo kontraŭ la virto de la vereco la mensogo estas maniero de la perforto kontraŭ la proksimulo. Ĝi trafas lin en kapablo de la ekkono, kiu estas la antaŭkondiĉo por ĉiu juĝo kaj por ĉiu decido. (1607) Ĝi enhavas en la ĝermo la fendon de la spiritoj kaj ĉiujn malbonojn, kiuj eliros el ĝi. La mensogo estas por ĉiu socio plena de malfeliĉego; ĝi subfosas la fidon inter la homoj, kaj ĝi disŝiras la reton de la sociaj rilatoj.
2487 Ĉiu misfaro kontraŭ la justeco kaj la vereco kunportas la devigo al la rebonigo (1459), eĉ tiam, kiam al ĝia aŭtoro estas donita pardono. Se estas neeble rebonigi maljustecon publike, oni devas tion kaŝe fari; se la domaĝito ne povas rekte esti sendamaĝigita, oni devas lin morale kontentigi en la nomo de amo (2412). La devo por la rebonigo rilatas ankaŭ la misfaron kontraŭ la bona famo de aliulo. Tiu morala kaj kelkfoje ankaŭ materia rebonigo devas esti esti fiksita laŭ la grandeco de la farita domaĝo. Tio estas devo de la konscienco.
IV • Respekto rilate la veron
2488 (1740) La rajto al transdono de la vero ne estas sen kondiĉoj. La vivo devas esti efektivigata laŭ la evangelia ordono de la amo al la proksimulo. Tiu amo postulas, ke oni prijuĝu en la konkreta situacio, ĉu estas bone aŭ ne, diri la vero al tiu, kiu volas ĝin scii.
2489 Peto pri scio aŭ informo devas ĉiam esti prirespondata kun amo rilate la demandantan
proksimulon, kaj kun respekto rilate la veron. La bonfarto kaj la sekureco de aliaj, la respekto
pri la privata vivo, aŭ la atento de la publika bonfarto, estas sufiĉaj kialoj, ion ne publikigi, kio
devas esti publike nekonata, aŭ uzi diskretan paroladon. La devo eviti publikan skandalon ofte
postulas rigoran diskretecon (2284). Neniu devas malkaŝi la veron al personoj, kiuj ne havas la
rajton scii ilin
.
2490 (1467) La sekreto de la konfes-sakramento estas sankta, kaj ĝi neniel rajtas esti lezata. “La sekreto de la konfes-sakramento estas nelezebla; pro tio al la konfespatro estas severe malpermesate ion perfidi per vortoj aŭ alie aŭ pro io kaŭzo (CIC, kanono 983, § 1).
2491 Konfesosekretoj – kiujn ekemple politikistoj, armeanoj, kuracistoj kaj juristoj devas gardi – aŭ konfidencaj informoj, kiuj estis faritaj sub la sigelo de diskreteco, oni ne rajtas malkaŝi. Povas ja esti la eksterordina kazo, ke konservante la sekreton okazus granda domaĝo al tiu, kiu konfidas la sekreton, aŭ al tiu, al kiu ĝi estas konfidata, aŭ al iu tria persono, kion oni nur povus eviti, se oni disvastigas la sekreton. Privataj informoj, kiuj estas malutilaj por aliaj, oni ne rajtas disvastigi sen grava kaŭzo eĉ tiam, kiam ili estis transdonitaj ne sub la sigelo de la diskreteco.
2492 (2522) Ĉiu devas rilate la privata vivo de aliaj homo kun deca sinreteno agi. Tiuj, kiuj estas responsaj por la transdonado de informoj, devas gvidi la komunan bonfarton kaj la atenton de personaj rajtoj en justan rilaton. Informoj pri la privata vivo de personoj, kiuj laboras politike aŭ publike, estas kondamnendaj, kiam ili lezas la intimecon kaj liberecon de tiuj personoj.
V • Uzo de la amaskomunikiloj
2493 En la moderna socio la amaskomunikiloj estas gravaj por la transdono de la informacioj kaj por la subteno de la kulturo kaj de la klerigado. Tiu rolo ĉiam pli gravas pro la teknika progreso, pro la amplekso kaj la multeco de la transdonita enhavo kaj pro la influo sur la publika opinio.
2494 (1906) La informado per la komunikadaj rimedoj stara en la servo de la komuna bonfarto
. La socio havas la rajton pri infornacioj, kiuj baziĝas sur vero, libero, justeco kaj solidareco.
“La ĝusta uzo de la rajto pri informado postulas, ke la informo inhave ĉiam konformu al la vero, kaj ke la informo estu kompleta, kvankam oni ĉiam devas atenti la limojn, kiuj validas per la homa juro kaj per la necesa homa indulgo. Ankaŭ formale la informo ĉiam devas esti senriproca, do la kolekto kaj disvastigo de informoj devas atenti la etikajn principojn kaj la rajtojn kaj la dignon de la homo” (Inter mirifica 5).
2495 (906) “Pro tio ĉiuj membroj de la socio devas atenti siajn devoligojn al justeco kaj amo ankaŭ en siaj sfero, kaj ili devas kontribui al la formado kaj al la disvastigo de ĝusta publika opinio” (Inter mirifica 8). Solidareco estiĝas el vera kaj ĝusta komununikado kaj el la fluo de ideoj, instigi la konon kaj la respekton pri aliaj homoj.
2496 La komunikiloj, precipe la amaskomunikiloj, povas ĉe la uzantoj generi certan
pasivecon (2525) farante ilin al ne tre atentaj konsumentoj de vortoj kaj bildoj. La uzantoj utiligu la amaskomunikilojn modere kaj discipline, kaj ili formu klaran kaj ĝustan konsciencon, por pli facile rezisti malbonajn influojn.
2497 Ĵurnalistoj jam el sia profesia tasko en la gazetara areo havas la devon, ĉe la disvastigo de la informaro servi al la vero, kaj ne lezi la amo-ordonon. Ili devas same klopodi, ĝuste pritaksi la faktojn kaj respekti la limojn de kritika juĝo pri personoj. Ili evitu kalumnion.
2498 (2237) “La publika potenco havas ĉi tie konsiderante la publikan bonfarton … eksterordinarajn devojn … Kadre de sia respondeco la publika potenco devas la veran kaj ĝustan libercon de la informoj … defendi kaj protekti” (Inter mirifica 12). Farante konformajn leĝojn, kaj atendante, ke ili estus ĝuste observataj, la publikaj instancoj zorgu, ke malbona utiligado de la amaskomunikiloj (2286) kaŭzu “ne gravajn damaĝojn por la publikaj moroj kaj por la progreso de la socio” (Inter mirifica 12). Ili punu lezon de la rajtoj de ĉiu por bona reputacio kaj por respekto pri sia privata vivo. Ili peru ĝustatempe kaj sincere la informojn, kiuj rilatas la komunan bonfarton, kaj ili respondu al ĝustaj zorgoj de la loĝantaro. Ne estas senkulpigiva per io la disvastigo de misinformoj, por manipuli la publikan opinion per la publikiloj. Enmiksado de la publika instanco ne ĝenu la liberecon de individuaj personoj kaj grupoj.
2499 La moralo kondamnas la misfunkciojn en la totalismaj ŝtatoj, kie la vero estas sisteme falsita. Tie regas per la komunukiloj politika potenco super la publika opinio. En sensaciaj procesoj estas manipulitaj la akuzitoj kaj atestantoj. Tie opinias la potenculoj, ke ili povus sekurigi sian tiranecon per tio, ke ili sufoku kaj subpremu ĉion, kion ili opinias, ke ĝi estas “delikto de la pensmaniero” (1903)
VI • Vero, beleco kaj sakrala arto
2500 (1804) La farado de la bono estas ligita kun spirita ĝojo kaj morala beleco. Same la vereco kunportas ĝojon kaj la brilon de spirita beleco. La vero estas el si mem bela. La vereco de la vorto estas racia esprimo de ka ekkono de la kreitaj kaj de la nekreitaj relecoj. Ili estas neceesaj por la homo ekipita kun racio. La vereco povas ja ankaŭ trovi aliajn, kompletigaj homajn esprimojn, precipe tiam, so oni volas alparoli tion, kion oni ne povas preni en vortojn: la profundaĵojn de la homa koro, la leviĝojn de la animo kaj de la Dia mistero. Antaŭ ol Dio sin malkaŝas al la homo en vortoj de la vereco, LI sin malkaŝas al li per la ĝenerala lingvo de la kreo (341), de la verko de SIA vorto, SIA saĝeco, en la ordo kaj harmonio de la kosmo, kiun povas malkaŝi kaj la infano kaj la sciencisto. “Ĉar el la grandiozeco kaj beleco de la kreitaĵoj la kreinto estas laŭe imagata” (Saĝ 13,5 BIB), “ĉar ĝuste la fondinto de beleco kreis ilin” (Saĝ 13,3 BIB). (2129)
La sapiencia “estas vaporo de la Dia potenco kaj pura elfluo de la gloro de la Ĉiopovulo; tial nenio makulita enŝteliĝas en ŝin. Ŝi estas reflekto de lumo eterna, kaj senmakula spegulo de la Dia agado kaj imago de Lia boneco” (Saĝ 7,25-26 BIB). “Ĉar ŝi estas pli bela ol la suno, kaj super ĉiu ordo de steloj; komparate kun la lumo, ŝi troviĝas supera; ĉar tiun anstataŭas nokto, sed kontraŭ Saĝeco la malbono estas senpova” (Saĝ 7,29-30 BIB). “Ŝin mi ekamis kaj … enamiĝis al ŝia beleco” (Saĝ 8,2 BIB).
2501 Ĉar la homo estas kreita laŭ la bildo de Dio
, li per la beleco de la homaj artoverkoj
esprimas la veron de siaj rilatoj al Dio, la kreinto. La arto estas esprimformo propra al la homo. Ĝi superas la al ĉiuj vivaĵoj aparta strebado al la vivonecesaĵoj; ĝi estas libera superfluado
de la interna riĉeco de la homo. La arto estas formo de la praktiga saĝo, veninta el talento donita de la Kreinto, kaj el homaj klopodoj. En la arto unuiĝas ekkonoj kaj povoj
, por doni al la
vero realecon en lingvo komprenebla por la vidado kaj aŭdado. Kiam la arto akceptas esti inspirata de la vereco de la kreitaĵoj kaj de la amo, ĝi havas similecon kun la agado de Dio en la
kreitaro. (339) Kiel ĉiuj aliaj homaj agadoj havas la arto sian absolutan celon ne en si mem,
sed ĝi ricevas sian ordon de la lasta celo de la homo kaj ĝi estas plibonigita per tio
.
2502 (156-1162) La sakrala arto estas vera kaj bela, kiam ĝi per sia formo rilatas al sia vokiteco: en la kredo kaj en la adorado divenigi kaj glori la transcendan misteron de Dio – la nevidebla, super ĉio majesta beleco de la vero kaj amo, kiu estas aperinta en Kristo, la “rebrilo” de la Dia “gloro, kaj plena bildo de Lia substanco” (Heb 1,3 BIB) kaj en kiu “korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco” (Kol 2,9 BIB). Ĉi tiu spirita beleco speguliĝas en la beata Virgo kaj Dipatrino, en la anĝeloj kaj sanktuloj. La vera sakrala arto metas la homon en adoradon, en preĝadon kaj amon al Dio la Kreinto kaj Savanto, la Sanktulo kaj Sanktfaranto.
2503 Pro tio la episkopoj aŭ mem aŭ per komisiitoj zorgu, ke la malnova kaj la nova sakralaj artoj en ĉuj siaj formoj estu subtenataj. Kun la sama religia ekzakteco ili klopodu deteni de
la liturgio kaj de la kultejoj ĉion, kio ne konformas kun la kredovero kaj kun la vera beleco de
la sakrala arto
MALLONGE
2504 “Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston” (Eli 20,16 BIB). La disĉiploj de Kristo surmetis la novan homon, “kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.” (Efe 4,24 BIB)
2505 La vero aŭ vereco estas la virto, kiu konsistas en tio, ke la homo en siaj agoj sin kondutas vera, kaj en siaj vortoj diras la veron evitante falslangecon, simuladon kaj hipokritadon.
2506 La kristano “ne hontu pri la atesto de nia Sinjoro” en vorto kaj ago (2 Tim 1,8). La martireco estas la plej impona atesto por la vero de la kredo.
2507 La konsidero pri la bona nomo kaj la honoro de homo malpermesas kalumnion en sinteno aŭ vortoj.
2508 La mensogo konsistas en tio, ke oni diras la malveron kun la intenco, trompi la proksimulon.
2509 Peko kontraŭ la vero postulas rebonigon.
2510 La Ora Regulo diferencigas en konkretaj situacioj, ĉu oni diru la veron al tiu, kiu demandas, aŭ ĉu oni diru nenion.
2511 “La sigelo pri la konfesosekreto estas nelezebla” (CIC, kanono 983 § 1). Profesiaj sekretoj devas esti gardataj. Konfidencaj informoj, kiu povus damaĝi al aliuloj, oni ne rajtas disvastigi.
2512 La socio havas rajton pri informo, kiu baziĝas sur vero, libereco kaj justeco. Ĉe la uzo de amaskomunikiloj oni utiligi la ĝustan mezuron kaj oni devas esti virta.
2513 La belaj artoj, precipe la sakrala arto, estas “direktigitaj al la senfina beleco de Dio, kiu esprimiĝs en homaj verkoj. Ili estas des pli dediĉitaj al la laŭdo kaj gloro de Dio, ju pli al ili estas donita, turni la senton de la homoj en sankta honorado al Dio” (Sacrosanctum Concilium 122).
ARTIKOLO 9 • LA NONA ORDONO
“Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.” (Eli 20,17 BIB)
Tiu, “kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.” (Mat 5,28)
2514 (177. 400) La sankta Johano distingas tri manierojn de avideco aŭ avido: La avido de
la karno, la avido de la okuloj kaj la fifiereco de la mondo
. Laŭ la katolika kateĥiza tradicio
malpermesas la naua ordono la libidon, la deka ordono la avidon.
2515 (405) La vorto “avido” pova indiki ĉiun formon de la homa dezirego. La kristana teologio komprenas en la vorto “avido” regulado de la senca aspirkapablo, kio resistas al la homa
naturo. La sankta apostolo Paŭlo utiligas la vorton por la revolto de la “karno” kontraŭ la “spirito”
. La avido venas el la neobeo de la unua peko
. Ankaŭ si la avido mem ne estas peko,
ĝi tamen ĝenas la ordon de la moralaj fortoj de la homo, kaj emigas lin al peko
.
2516 (362) Ĉar la homo estas estaĵo kunmetita de spirito kaj korpo, estas en li certa tensio; la emo de la spirito kaj la emo de korpo kuŝas en certa tensio. Sed tiu konflikto estas heredaĵo de la peko; ĝi sekvasel ĝi kaj samtempe ilin konfirmas. Ni ĝin travivas en la ĉiutaga spirita batalo. (407)
“Por la apostolo ne temas pri tio, ke estu diskriminata kaj kondamnita la korpo, kiu kune kun la spirito-animo estas la naturo de la homo kaj de siaj subjektecoj; sed por li temas pri la verkoj, aŭ pli bone pri la bazaj kondutoj – virtoj kaj malvirtoj – kiuj estas morale bonaj aŭ malbonaj kiel frukto de la subordigo (en la unua kazo) aŭ de la rezisto (en la dua kazo) kontraŭ la savoefiko de la Sankta Spirito. Pro tio skribas la apostolo: “Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaŭ iradu.” (Gal 5,25 BIB) (Dominum et Vivificantem 55).
I • Purigado de la koro
2517 (368) La koro estas la sedo de la morala personeco: “El la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj” (Mat 15,19 BIB). Ĉe la batalo kontraŭ la deziro de la karno necesas la modereco kaj la purigado de la koro. (1609)
“Konservu vin en simpeco kaj senkulpeco, kaj vi estos kiel la malgrandaj infanoj, kiuj ne konas la malbonon, kio ruinigas la homan vivon. (Hermas, Mandata pastoris 2,1)
2518 La sesa beatigo anoncas: “Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion” (Mat 5,8
BIB). “Puran koron” havas tiuj, kiuj sian racion kaj sian volon unuigis kun la postuloj de la
sankteco de Dio, precipe en tri sferoj, en tiu de la kristana amo
, tiu de la ĉasteco aŭ seksa
sincereco
, kaj en tiu de la amo al vereco kaj en la ortodokseco
. La pureco de la koro, de
la korpo kaj de la kredo staras reciproke en ligo. (94)
La kristanoj devas kredi la artikolojn de la simbolo (do de la resumo de kristanaj dogmoj), “por ke ili kiel kredantaj obeas Dion; kiel obeantaj morale bone vivas; kiel morale bone vivantaj purigas sian koron, kaj kiel sian koron purigantaj komprenas tion, kion ili kredas (158). (Sankta Aŭgusteno de fide et symbolo 10,25)
2519 (2548) Al la “koropuraj” estas anoncita, ke ili vidos Dion de vizaĝo al vizaĝo, kaj ke
ili estos similaj al Li
. Pura kore esta antaŭkondiĉo de la Diovido. (2819) Jam hodiaŭ ĝi kapabligas nin. Vidi la aĵojn en la lumo de Dio, kaj aliajn akcepti kiel ”proksimaj”. Ĝi vidigas al
ni la homan korpon, nian kaj tiun de la proksimulo, kiel templo de la Sankta Spirito, kiel spuro
de la Dia beleco. (2501)
II • Batalo pri la pureco
2520 (1264) La bapto donas al la baptato la gracon de la purigado de ĉiuj pekoj. Sed la baptito devas plue batali kontraŭ la avido de la karno kaj kontraŭ la neordigtajn avidojn, Tio sukcesas al li kun la Dia graco
– (2337) per la virto kaj la donoj de la ĉasteco, ĉar la ĉasteco ebligas, ami kun sincera kaj nedividigita koro;
– (1752) per la sincera intenso, kiu biras la veran celon de la homo, ĉar la baptito klopodas
ekkoni kaj plenumi kun fidema okulo en ĉio la volon de Dio
;
– per la eksterna kaj interna sincera vidmaniero, per la regado de la sentoj kaj de la fantazio, per la rifuzo de ĉiu plaĉo pri nepuraj pensoj, kiuj devojigas de la vojo de la Diaj ordonoj. “Kies aspekto vekas deziron en stultulo” (Saĝ 15,5 BIB);
– per la preĝo;
“Mi kredis, ke la sindeteno estas afero de la propra forto … ĉar en mia stulteco mi ne sciis, kio estas skribite: ke ‘neniu povas esti sindetena, krom se Dio ĝin donas’. Vi ja ĝin al mi donintus, se mi kun interna sopiro atakintus vian orelon, kaj se mi kun firma kredo ĵetintus mian zorgon sur Vin. (Sankta Aŭgusteno, confessiones 6,11,20)
2521 Pureco bezonas pudoron. Tio estas esenca ero de la sinbridado. La pudoro gardas la intiman parton de la homo. Ĝi rifuzas senvualigi, kio devas resti kaŝita. Ĝi estas ordigita al la ĉasteco, kies delikatecon ĝi atestas. Ĝi stiras rigardojn kaj gestojn laŭ la digno de la homoj kaj ilia ligiteco.
2522 (2492) La pudoro protektas la sekreton de la personoj kaj ilia amo. La pudoro invitas al pacienco kaj sinbridado en la amo-rilato, kaj ĝi postulas, ke la kondiĉoj de la reciproka sindono de viro kaj virino estu plenumataj. Al la pudoro apartenas ankaŭ la modesteco. Ĝi influas la maniero de la vestado. Kie la pudoro supozas la danĝeron de nesaneca scivolemo, ĝi ordonas silentadon kaj sinretenon. Ĝi atentas diskretecon.
1523 Ekzistas pudoro de la sentoj kiel de la korpo. (2154) Ekzemple ĝi levas obĵeton kontraŭ la “vuajerisma” ekspluatada de la homa korpo en certaj relamoj aŭ kontraŭ la intencoj de kelkaj komunikiloj troigi ĉe la senvualigo de intimaj aferoj. La pudoro stimulas al vivmaniero, kiu kontraŭas al la devigoj de la modo kaj al la premo de dominaj ideologioj.
1524 La espimmanieroj de la pudoro diferencas de kulturo al kulturo. Sed ĉie ili havas la supozon de spirita digno de la homo. Ili estiĝas per la elreviĝo de perona konscio. Infanojn kaj junulojn eduki al pudoro signifas veki atenton rilate al la homa persono.
1525 La kristana pureco postulas purigon de la socia ĉirkaŭaĵo. (2344) Ĝi postulas de la amaskomunikiloj esprimmanieron, kiu intencas sinretenon kaj reciprokan respekton de la interesoj. Pureco de la koroj liberigas de difuza erotiko, kaj evitas spektaklojn, kiuj favoras vuajerismon de la sentoj.
1526 (1740) La tielnomata permisiveco de la moroj baziĝas sur malĝusta penso pri la homa libereco. La evoluo de la libereco bezonas edukadon per la morala leĝo. De la edukantoj oni devas postuli, ke ili donu al la junaro instruadon, kiu respektas la veron, la karakteron de la koro kaj la moralan kaj spiritan dignon de la homo.
1527 “La bona mesaĝo de Kristo renovigas vivon kaj kulturon de la falinta homo, kaj
kontraŭbatalas kaj forigas erarojn kaj malbonaĵojn, (1204) kiuj eliras el la ĉiam minacanta delogo al la peko. Daŭre la mesaĝo de Kristo purigas kaj levas la morojn de la popoloj. La spiritajn avantaĝojn kaj dispoziciojn de ĉiu popolo aŭ de ĉiu tempo ĝi fekundigas kvazaŭ de interne
kun supernaturaj donoj, ĝi fortigas, kompletigas, perfektigas kaj renovigas ilin en Kristo”
(Gaudium et spes 58,4)
MALLONGE
2528 “Kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.” (Mat 5,28 BIB)
2529 La nona ordono avertas pri la viandaj deziro aŭ avideco.
2530 La batalo de la karna avido okazas per purigado de la koro kaj ekzercado de la modereco.
2531 Dio nin vidigos la purecon de la koro. Tiu pureco nin vidigas jam nun ĉion en la lumo de Dio.
2532 Por la purigado de la koroj bezoniĝas preĝado, ĉasteco, pureco de la intensoj kaj de la rigardo
2533 La pureco d la koro bezonas pudoron, kiu konsistas en pacienco, modesteco kaj delikateco. La pudoro gardas la intimecon de la persono.
ARTIKOLO 10 • LA DEKA ORDONO
“17 Ne deziru … deziru … ion, kio apartenas al via proksimulo” (Eli 20,17 BIB). “Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo. (Rea 5,21 BIB)
“Kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro” (Mat 6,21 BIB)
2534 La deka ordono duobligas kaj kompletigas la naŭan, kio rilatas la deziron pri la karno.
Ĝi malpermesas femdan bonaĵon, ĉar el tio eliras ŝtelo, rabo kaj trompo, kiujn malpermesas la
sepa ordono. La “dezirego de la okuloj” (1 Joh 2,16 BIB) gvidas al perforteco kaj maljusteco,
kiuj estas malpermesataj per la kvina ordono
. La dezirego radikas kiel la neĉasteco en la
idoloservo malpermesata de la tri unuaj leĝopreskriboj
(1212). La deka ordono rilatas al la
intenso de la koro; (2069) ĝi kunigas kune kun la naŭa ordono ĉiujn preskribojn de la leĝo.
I • Neordo de la sopiroj
2535 (1264) La sensa sopiro faras, ke ni deziras agrablajn aĵojn, kiujn ni ne havas. Ekzemple ni deziras manĝadon, kiam ni hungras, aŭ varmon, kiam ni sentas malvarmon. Tiuj deziroj estas ja bonaj, sed ili transiras la racian mezuron kaj nin delogas, (1767) nejuste deziri ion, kio ne al ni apartenas aŭ konvenas, sed al iu alia.
2536 (2445) La deka odono malpermesas la avidon kaj la senmezuran deziron pri surteraj bonaĵoj; ĝi malpermesas la senmezuran avidon, kiu estiĝas el la malmodera pasia deziro pri riĉeco kaj la kun tio ligita potenco. La deka ordono malpermesas ankaŭ la deziron, fari nejustaĵon, kiu la asurteran posedaĵon de iu alia damaĝas.
“Kiam per la leĝo estas malpermesate ‘vi ne deziru’, ĉi tiuj vortoj havas la sencon, ke ni niajn dezirojn detenu de fremdaj aĵoj: ĉar la soifo de la deziro al fremdaj aĵoj estas tre granda kaj snfina, kaj neniam povas esti satigita, kiel diras la skribo: ‘Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono’ (Koh 5.9 BIB) (Katechismus Romanus 3,10,13).
2537 La deziro pri aĵoj, kiuj apartenas al la proksimulo, ne lezas tiun ordonon, kiam oni volas ilin prizorgi ĝuste. La tradicia kateĥezo nomas reale, kiuj homoj devas aparte batali kontraŭ la malvirto de la avido, kaj kiun oni “devas zorge admoni al la obeon de tiuj ordonoj”.
Komercistoj, kiuj deziras, ke estu malsatmizero kaj prezaltigo, kaj kiuj nevolonte vidas, ke ekzistas aliaj apud ili, kiuj aĉetas aŭ vendas, ĉar ili alie povus multekoste aĉeti kaj malmultekoste vendi. En tiu afero pekas ankaŭ tiuj, kiuj deziras, ke aliaj doloras mizeron, por ke ili povas fari gajnon ĉe la aĉeto kaj vendo … ankaŭ la medicinistoj, kiuj deziras malsanojn; la juristoj, kiuj deziras multajn gravajn okazaĵojn kaj kverelojn” (Catecĥismus Romanus 3,10,23).
2538 (2317) La deka ordono postulas forigi la envion el la koroj de la homoj. Kiam la profeto Natan volis movi la reĝon David al pento, Natan rakontis al la reĝo la historio de la malriĉulo, kiu posedis nur unun solan ŝafon, kiun li pritraktis kiel sian propran infanon, kaj de la
riĉulo, kiu, kvankam li posedis multajn gregojn, enviis la malriĉulon kaj finfine forprenis al tiu
sian ŝafon
. Envio povas gvidi al la plej malbonaj misfaroj
. Per la envio de la diablo venis
la morto en la mondon
. (391)
“Ni batalas unu la alian, kaj la envio armigas nin unu kontraŭ la alia … Kiam ĉiuj tiel obstine ruinigas la korpon de Kristo, kien ni jen venas? Ni estas elturmentontaj la korpon de Kristo … Ni diras, ke ni estas membroj de la unusama korpo, kaj tamen ni voras nin unu la alian kiel bestoj (Sankta Johano Krizostomo, homilia in secondo ad Corinthios 27,3-4)
2539 (1866) La envio estas ĉefa peko. Ĝi ekzistas en tio, ke oni estas trista. Ĉar al alia bonfartas, kaj oni deziras senmezure, alproprigi al si la bonaĵo de la alia malĝustmaniere. Kiu dezras pro envio al proksimulo grandan malbonon, tiu faras mortopekon.
La sankta Aŭgusteno vidas en la envio “la diablan pekon ĝenerale” (de disciplina christiana 7,7; in epistulam Johannis ad Parthas traktatus 108,38). “El la envio estiĝas malamo, kalumnio, ĝojo pri la malfeliĉo de la proksimulo kaj malĝojo pri ties bonfarto” (sankta Gregoro la Granda, moralaia in Job 31,45,88).
2540 La envio prezenas unu de la formoj de la deprimiteco kaj tiel rifuzo de la amo. (1829) La baptito streĉu kontraŭ envio per la bonvolo. Envio ofte originas en la fiero; La baptitoj klopodas vivi en humileco.
“Ĉu vi volas vidi Dion glorata per vi? Bone, do ĝoju pri la progresoj de via frato, kaj jam Dio estos per vi glorata. ‘Dio estu glorata!’ oni diros, ĉa Lia servisto kapablas venki la envion, sin ĝojanta pri la meritoj de la alia” (Sankta Johano Krizostomo, homilia in illud “Augustaesta porta” (Mat 7,14) et de oratione domini, in Rom, 7,5)
II • La intenso de la Sankta Spirito
2541 La aranĝo de la leĝo kaj de la graco deturnas la koron de la homoj de la avido kaj de la envio; (1718) ĝi gvidas la koron deziri al la plej alta bono: (2764) ĝi instruas ĝin pri la volo de la Sankta Spirito, kiu satigas la homan koron.
(397) La Dio de la esperigo ĉiam avertis la homon antaŭ la delogo per tio, kio jam en la paradiso aperis kiel bona por manĝi, karesa por rigardi kaj dezirinda
.
2542 (1963) La leĝo konfidita al la popolo Israel neniam povis pravigi la homojn al ĝi submetitaj; ĝi eĉ fariĝis ilo de la “dezirego”
. La fendego inter volo kaj ago
montras la konflikton inter la leĝo de Dio, tio estas la “leĝo de la racio”, kaj alia lego, kio forkaptas “min sub
la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj” (Rom 7,23 BIB).
2543 (1992) “Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la
profetoj; nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj” (Rom 3,21-22
BIB). Sekve havas la kredantoj al Kristo “krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj”
(Gal 5,24 BIB); ili akceptas esti gvidataj per la Sankta Spirito
kaj ili sekvas al Lia
intenco
.
III • Malriĉeco de la koro (1443-2449)
2544 Jesuo devigas Siajn disĉiplojn, Lin preferi al ĉio kaj al ĉiuj, kaj Li proponas al ili, pro
Li kaj pro la evangelio
forlasi
“ĉiujn siajn posedaĵojn”. Mallonge antaŭ Sia pasiono Li
prezentas al ili la malriĉan vidvinon el Jerusalemo kiel Sia antaŭbildo, kiu, kvankam mem helpobezona, ĉion donis, kion ŝi en la vivo posedis
. (544)
2545 Ĉiuj kristkredantoj “gvidu ĝuste siajn voloimpulsojn, ke ili en la kontaktoj kun la aĵoj de la mondo kaj per la sindonemo al la riĉecoj de la mondo ne estu malhelpataj en la strebado al perfekta amo kontraŭe al la spirito de la evangelia malriĉeco” (Lumen gentium 42). (2013)
2546 “Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito” (Mat 5,3 BIB). La feliĉ-anoncoj revelaciis ordon
de la ĝojo kaj de la graco, de la beateco kaj de la amo. (1716) Jesuo gloras la ĝojon de la malriĉuloj, al kiuj jam apartenas la regno de Dio
.
“La vorto [tio estas Kristo] signas kiel “malriĉeco en la spirito” la vola humileco kaj sinforgeso de homa spirito, kaj la apostolo presentas al ni la malriĉecon de Dio kiel ekzemplo, kiam Li diras “pro vi Li fariĝis malriĉa” (Sankta Gregoro el Nisa, ordinationes de beatitudinibus 1)
2547 La Sinjoro priplendas la riĉulojn, ĉar ili en la superfluo de la bonaĵoj trovas sian konsolon
. “La fierulo strebas al tera potenco, dum la malriĉulo serĉas en la spirito la ĉielan regnon (Sankta Aŭgusteno, de sermone Domini in monte 1,1,3). Kiu fidas sur la providenco de la
ĉiela Patro, (305) estas liberigita
de maltrankvila zorgo pri la futuro. La fido al Dio estas
preparo por la beateco de la malriĉaj. Ili vidos Dion.
IV • “Mi volas vidi Dion”
2548 La deziro al la vera feliĉo liberigas la homon de nemezura dependeco de la bonaĵoj de ĉi tiu mondo kaj trovas sian plenumiĝon en la vido kaj beateco de Dio. (2519) La promeso vidi Dion,”transiras ĉiun beatecon … En la Skribo estas vidi samsignifa kiel posedi … Kiu vidas Dion, atingis ĉiujn bonaĵojn, kiujn oni pavas imagi” (Sankta Gregoro el Nyssa, orationes de beatitudinibus 6)
2549 La sanka popolo devas ankoraŭ batali de supro kun helpo de la graco, por atingi la de Dio promesitajn bonaĵojn. Por Dion posedi kaj vidi, la je Kristo kredantoj mortigas (2015) siajn dezirojn kaj venkas kun la graco de Dio pri la delogoj de ĝuo kaj potenco.
2550 Sur tiu vojo al la perfekteco la Spirito kaj la fianĉino vokas ĉiun, kiu ilin aŭdas
, al la
perfekta komunumo kun Dio.
“Tie estos vera glorado, kie la laŭdo nek estas eksponita al eraro nek malsanetigita de flataĵoj; vera
honoro, kiu al neniu dignulo estas rifuzita, al neniu nedignulo aparteniĝas; neniu nedignulo ja klopodos, kie nur dignuloj rajtas esti. Vera paco reĝos, kie neniu spertos aĉaĵon nek de si mem nek de
aliulo. La rekompenco de la virto estos Dio mem, kiu pruntedonis la virton, kaj kiu mem donis al
tiu virto la esperon, ke ĝi realiĝos, la plej granda kaj plej bona, kio povas okazi … ‘Mi estos via
Dio por ili, kaj vi estos Mia popolo.’ (Lev 26,12 BIB) … En tiu senco estas ankaŭ komprenebla la
vorto de la apostolo: ‘Por ke Dio estu ĉio en ĉio’. (314) Tiu estos la fino de nia dezirado, kiun oni
vidas senfine, sen tedo amas, sen lace laŭdas. Tiu gracodono, tiu emo, tiu agado estos, kiel la vivo
mem, certe komuna al ĉiuj” (Sankta Aŭgusteno, de civitate Dei 22,30)
MALLONGE
2551 “Kie estas via trezoro, tie estas ankaŭ via koro”. (Mat 6,21)
2552 La deka ordono malpermesas la avidecon, kio estiĝas el senmezura pasia deziro pri riĉeco kaj la kun tio ligita potenco.
2553 Envio estiĝas el la tristeco pri la bonaĵo de aliulo, kaj en la nebrida deziro, alproprigi tiujn bonaĵon al si. Envio estas ĉefpeko.
2554 La baptito pribatalas la envion per bonvolo, humileco kaj sindono al la providenco de Dio.
2555 La kredantoj pri Kristo “krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj” (Gal 5,24 BIB); ili lasas sin gvidi per la Sankta Spirito kaj sin tenas je sia volo.
2556 Por eniri en la ĉielan regnon, oni devas sin solvi de la riĉaĵoj. “Beataj, kiuj estas malriĉaj en la spirito!”
2557 La homo plena de sopiro diras: Mi volas vidi Dion”. La soifo pri Dio estas trankvilita per la akvo de la eterna vivo
.
KVARA PARTO
LA KRISTANA PREĜO
UNUA ALINEO
LA PREĜO EN LA KRISTANA VIVO
2558 Granda estas la “sekreto de la kredo”. La eklezio tion konfesas en la kredosimbolo de la apostoloj (unua parto) kaj solenas ĝin en la liturgio de la sakramentoj (dua parto), por ke la vivo de la kredantoj fariĝu samforma en la Sankta Spirito por la gloro de Dio la Patro de Kristo (tria parto). La kredantoj kredu je tiu sekreto, solenu ĝin kaj vivu en viva persona rilato al la viva kaj vera Dio. Tiu rilato estas la preĝo.
KIO ESTAS LA PREĜO ?
“Por mi estas la Preĝo ekflorado de la koro, simpla rigardo al la ĉielo, krio de la danko kaj amo meze en la ekzameno kaj meze en la ĝojo” (Sankta Tereza de la infano Jesuo, manuscrits autobiographiques C 25r).
Preĝo kiel Dia dono
2559 “La preĝo estas la leviĝo de la animo al Dio aŭ peto direktita al Dio pri la ĝustaj
bonaĵoj” (Sankta Johano el Damasko, de fide orthodoxa 3.24). De kie ni parolas, kiam ni
preĝas? De la alteco de nia fiero kaj de nia memvolo aŭ “el profundo” (Psa 130,1 BIB) de humila kaj penta koro? Kiu sin humiligas, tiu estos altigita
. (2613) La humileco estas la fundamento de la preĝado, (2736) ĉar “ni ne scias, kiel preĝi dece” (Rom 8,26 BIB). Por ricevi la
donon de la preĝo, ni devas senti humile: La homo estas almozulo antaŭ Dio
.
2560 “Se vi scius la donacon de Dio” (Joh 4,10 BIB). La miraklo de la preĝo montriĝas ĵus
tie, ĉe la rando de la putoj, el kiuj ni alportas akvon. Tie renkontgas Kristo al ĉiu homo; Li serĉas nin, antaŭ ol ni serĉas Lin, kaj Li petas: “Donu al mi trinki!” Jesuo soifas; Lia peto venas el
la profundo de Dio, kiu sopiras nin. Ĉu ni tion scias aŭ ne, en la preĝo renkontiĝas la soifo de
Dio nia soifon. Dio soifas, ke ni soifu Lin
.
2561 Vi “petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon” (Joh 4,10 BIB). Nia petopreĝo estas sekrete respondo – respondo por la plendo de la viva Dio: “Mia popolo: Min … forlasis, la fonton de la viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon” (Jer
2,13 BIB). Li estas kreda respondo post la nemerita savopromeso
; ama respondo al la soifo
de la ununaskita filo
.
Preĝo kiel interligo
2562 De kie venas la preĝo de la homoj? Kio ajn estas la agoj kaj vortoj, en kiuj sin esprimas la preĝo, preĝas ĉiam la tuta homo. Sed por signi la lokon, el kiu la prego eliras, la skribo kelkfoje de la animo aŭ de la spirito, sed plej ofte – pli ol milfoje – de la koro. La koro preĝas. Se tio estas for de Dio, la preĝi estas malplen-senca.
2563 (368) La koro estas la hejmo, en kio mi estas kaj en kio mi loĝas (en semita aŭ biblia dirmaniero: kie mi “descendas”). Ĝi estas nia kaŝita mezo, kion nek nia racio nek aliaj homoj povas kapti. Sole la Dia spirito povas ĝin sondi kaj ekkoni. En la plej interneco de nia strebado estas la koro la loko de la decido. Ĝi estas loko de la vero, kie ni elektas inter vivo kaj morto. (2699, 1696) Ĝi estas loko de la renkontiĝo, ĉar ni vivas laŭ la bildo en rilatoj. La koro estas la loko de la ligo.
2564 La kristana preĝo estas liga-rilato inter Dio kaj la homo en Kristo. Ĝi estas agado de Dio kaj agado de la homo. Ĝi eliras el la Sankta Spirito kaj el ni. En unueco kun la homa volo de la homfariĝinta Difilo ĝi sin direktas tute alla Patro.
Preĝo de la komunumo
2565 En la Nova Interligo la preĝado estas la viva rilato de la infanoj de Dio al ilia senfina
bona Patro, al Lia Filo Jesuo Kristo kaj al la Sankta Spirito. La graco de la Dia Regno estas “la
unuiĝo de la tuta plej Sankta Triunuo kun la tuta spirito” de la homo (260) (Sankta Gregoro el
Nacianco, orationes 16,9). La vivo de la preĝo konsistas do en tio, ke ni estas ĉiam en la prezento de la Trifoje Sanka Dio kaj en unueco kun Li. Tiu vivokomunumo estas ĉiam ebla, ĉar ni
unuiĝis per la bapto kun Kristo
. La preĝo etas kristana, se ĝi estas komuneco kun Kristo
kaj sin vastigas en la eklezio, la korpo de Kristo. Ĝi estas ampleksa kiel la amo de Kristo
.
(792)
UNUA ĈAPITRO
LA REVELACIO DE LA PREĜO
La ĝenerala vokiĝo al la preĝo
2566 La homo serĉas Dion. Per la kreo Dio vokas ĉiun estaĵon el la nenio en la ĉeeston.
(296) “Kronita kun gloro kaj honoro”
estas la homo kapabla, kiel jam antaŭ li la anĝeloj,
ekkoni: “Ho Eternulo, nia Sinjoro, kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!” (Psa 8,1 BIB)
Eĉ post kiam la homo perdis per sia peko la similecon kun Dio, li restas kreita laŭ la bildo de
sia Kreinto. (355). Li konservas la deziron al Dio, kiu lin vokas en la ĉeeston. (28) Ĉiuj religioj
atestas de tiu serĉado, kio konformas al la estaĵo de la homo
.
2567 Antaŭ ol la homo vokas al Dio, Dio vokas la homon. Se la homo eĉ forgesas sian Kreinton aŭ eble eĉ sin kaŝas antaŭ Ties vizaĝo, ankaŭ se li postkuras siajn idolojn aŭ eĉ riproĉas Dion, ke Li forlasis lin, tamen la viva kaj vera Dio senlace vokas ĉiun homon al la sekreta renkontiĝo kun Si en la preĝo. (30) Ĉe la preĝado tiu movo de la amo de la fidela Dio eliras unue de Li; la movo de la homo estas ĉiam respondo. En tiu mezuro, en kio Dio sin revelacias kaj ekkonigas la homon sin mem, (142) aperas la preĝo kiel reciproka alvoko, kiel okazo de la ligo, kio per vortoj kaj agoj inkludas la koron. Ĝi senvaluigas sin dum la tuta savo-historio.
ARTIKOLO 1 • EN LA MALNOVA INTERLIGO
2568 La revelacio de la preĝo en la Malnova Interligo okazas inter la pekofalo kaj la restarigo de la homo, inter la dolora voko de Dio al siaj unuaj infanoj: “Kie vi estas? … Kial vi tion
faris?” (Gen 3,9,13 BIB) (1736) kaj la respondo de la ununaskita filo ĉe Lia eniro en la mondon: “Jen mi venis … Por plenumi vian volon, ho Dio”
. Tiel la preĝo estas ligita kun la
historio de la homoj; tio estas la rilato al Dio en la okazaĵoj de la historio. (2738)
La kreo – fonto de la preĝo
2569 (288) La preĝo vivas antaŭ ĉio el la realeco de la kreo. La unuaj naŭ ĉapitroj de la libro
Genezo klarigas tiun rilaton al Dio kiel prezento de la unuaj bestoj de la grego per Abel
,
kiel alvoko de la Dia nomo je la tempo de Enoŝ
kaj kiel “vojo kun Dio”
. (58) La ofero
de Noaĥ estas agrabla al Dio. Dio benas Noaĥon kaj per li la tutan kreon Gen 8,20 - 9,17. ĉar
Li havas honestan kaj neriproĉan koron: ankaŭ li “kun Dio Noa iradis” BIB 6,9). Tiu maniero
de preĝo estas uzata de multaj justuloj de ĉiuj religioj.
En neskuebla ligo kun ĉiuj vivaĵoj
vokas Dio la ĥomojn ĉiam al la preĝo. En speciala
maniero la preĝo en la Malnova Testamento estas revelaciita ekde la tempo de nia patro Abraham. (59)
La solena anonco kaj la preĝo de la kredo
2570 Kiam Dio vokas Abraham, tiu tuj ekiras “kiel la Eternulo diris al li” (Gen 12,4 BIB).
Lia koro estas “al la vorto tute obea”; li obeas. La aŭdado de la koro, kio sin decidas por Dio,
apartenas esence al la preĝo. La vortoj staras en la servo de la aŭdado. Sed la preĝo de Abraham esprimas sin unue en agoj: Li estas homo de la silentado; ĉie, kie li ekloĝas, li starigas al
la Sinjoro altaron. Pli poste li trovas vortojn por sia preĝo. Estas kaŝita plendo. Ĝi memorigas
Dion pri Siaj promesoj, kiuj ŝajne ne plenumiĝas
. Tuj ĉe la komenco montriĝas propreco de
la preĝado: La ekzameno de la kredo pri la fido de Dio.
2571 Ĉar la patriarko Abraham kredas je Dio
kaj iras siajn vojon
antaŭ Li kaj en la
ligo kun Li, li estas preta, ricevi sekretan gaston en sia tento. Tiu mirinda gastamo de Mamre
estas la preludo por la predikado de la vera filo de la prononco
. (494) Ekde kiam Dio inicis
Abahamon en sian decidon, kunkantas ties koro en la mizerikordo de la Sinjoro por la homoj.
Tiel li aŭdacas en kuraĝa fido apelacii por ili
.
2572 Kiel lasta purigo de sia kredo estas postulata de Abrahm,“kiu akceptis la promesojn”
(Heb 11,17 BIB), oferi la filon, kiun Dio donis li. Lia kredo ne ŝanceliĝas: “Dio antaŭvidos al
Si la ŝafon” (Gen 22,8 BIB), diris Abraham, ĉar “li fidis, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj” (Heb 11,19). Tiel estas la patro de la kredantoj
simila al Dio, la Patro, kiu sian propran Filon ne protektos, sed fordonos por nin ĉiujn
. (603) La preĝo faras la homon denove
simila al Dio kaj invias Lin partopreni en la potenco de la amo de Dio, kiu savos la multajn.
2573 Dio renovigas siajn promesojn rilate al Jakob, la prapatro de la dekdu triboj de Izrael
. Antaŭ ol Abraham ekstaras vidalvide de sia frato Esaŭ, li devas lukti tutan nokton kun
sekreta viro. Tiu rifuzas konatigi sian nomon, sed li benas Jakobon, antaŭ ol li forlasas lin en la
mateniĝo. La spirita tradicio de la eklezio vidis en tio simbolon de la preĝo. En tiu punkto ĝi
vidis kredobatalon kaj venkon de la persisto
. (162)
Moseo kaj la preĝo de la peranto
2574 Kiam en la pasĥo, en la eliro el Egiptujo, en la dono de la leĝo kaj en la faro de ligo komencis plenumiĝi la promeso, (62) la preĝo de Moseo fariĝas emocia bildo de porpeta preĝo, kio sin kompletigos en la unika “interulo inter Dio kaj homoj … homo, Kristo Jesuo” (1 Tim 2,5 BIB).
2575 (205) Ankaŭ ĉi tie Dio venas pli frue ol la homo. Li alvokas al Moseo el la flama dornujo
. Tiu okazaĵo restu en la juda kaj en la kristana spiritaj tradicioj unu el la prabildoj de la
preĝo. Ĉar se “la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakob” vokas sian serviston Moseo, tiam pro
tio, ĉar Li estas la viva Dio, kiu volas la vivon de la homo. Li Sin revelacias, por ilin savi: sed
Li volas la homojn ne savi kontraŭ ilia volo aŭ sen la helpo de homoj. Pro tio li vokas Moseon,
por lin sendi kaj lin partoprenigi ĉe Sia mizerikordo kaj ĉe Sia savoverko. En tiu sendado
kuŝas kvazaŭ petego de Dio, kaj erst post longa interparolado Moseo direktas sian volon al la
volo de Dio, Lia savanto. En tiu interparolado, en kiu Dio Sin fidas al Moseo, Moseo lernas
preĝi: li serĉas pretekstojn, faras kontraŭargumentojn, sed precipe li starigas demandojn. La
Sinjoro respondas konfidante al li Sian neeldireblan nomon, kiu Sin revelacios en Siaj grandaj
faroj.
2576 (555) “Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko.” (Eli 33,11 BIB). La preĝo de Moseo estas la antaŭbildo por kontempla preĝo, kun kies helpo la servisto de Dio restas fidela al sia senditeco. Moseo “parolis” ofte kaj longe kun la Sinjoro. Li ascendas la monton, por aŭdi Dion kaj lin petegi, kaj poste li descendas malsupren al la popolo, por ripeti al ĝi la vortojn de sia Dio kaj por ĝin gvidi. “Mia tuta domo al li estas konfidato. Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li”, (Num 12,7-8 BIB) de vizaĝo al vizaĝo, ne en enigmoj, ĉar “Moseo … estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero“ (Num 12,3 BIB).
2577 El la konfida rilato kun la fidela Dio, kiu estas indulgema kaj amoplena
, (210)
ĉerpas Moseo la forton por obstina porpeto. Li preĝas ne por si, sed por la popolo, kiun Dio
akiris por si. Moseo ankaŭ dum la batalo kontraŭ la Amalekidoj
kaj ankaŭ por la sanigo de
Mirjam
porpetas. (2635). Sed precipe post la defalo de la popolo li “stariĝis antaŭ Dio” por
savi la popolon
. Tiel klariĝas, ke la porpeto ankaŭ estas kaŝa lukto. La argumentoj, kiuj Mose metas en la preĝon, kuraĝigas la grandajn preĝantojn de la juda popolo kaj de la eklezio a
kuraĝo. Ĉar Dio estas amo kaj pro tio justa kaj ĝusta. Li ne povas kontraŭdiri sin. Li memoru
pri Siaj gloraj faroj. (214) Lia honoro per tio estas riskata: Li ne rajtas forlasi la popolon, kiu
portas Lian nomon.
Davido kaj la preĝo de la reĝo
2578 La preĝo de la Dipopolo evoluiĝas en la senpera ĉirkaŭaĵo de loĝejo de Dio; tio estas
unue la Kesto de Interligo kaj pli poste la templo. Unu instruas la sacerdoto kaj profeto kiel
gvidanto la popolon preĝi. Por la knabo Samul la sinteno de sia patrina Hanna antaŭ la Sinjoro
“lernejo de la preĝado”. Ĉe la sacerdoto Eli li lernis, kiel oni aŭskultu sur la Vorton de Dio.
“Parolu, ho Eternulo, ĉar via sklavo aŭskultas” (1 Sam 3,9-10 BIB). Pli poste ankaŭ li ekkonos
la valoron kaj la ŝarĝon de la porpeto: “Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo,
ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta” (1 Sam 12,23 BIB)
2579 (709) Davido estas la reĝo ĝenerale “laŭ la koro de la Eternulo”, la paŝtisto, kiu preĝas
por sia popolo kaj en ties nomo. Lia subordigo sub la volo de Dio, lia Di-laŭdo kaj lia pento
fariĝas por la popolo antaŭbildo de la preĝado. (436) Lia preĝo, la preĝo de la unktito de Dio,
estas fidela tenado ĉe la Dia esperigo
, ama kaj ĝoja fidom aal tiu, kiu estas la unika reĝo kaj
Sinjoro. Inspiria de la Sankta Spirito, David ests en la psalmoj kiel unua orfeto de la jusa kaj
kristana preĝado. La preĝo de Kristo, la vera Mesio kaj Filo de David, senvaluigas kaj plenumas la sencon de tiu preĝado.
2580 (583) La templo de Jerusalemo, la domo de la preĝoj, kiun David volis konstrui, estas
konstruita de Lia filo Salomon. La preĝo ĉe la templo-sanktigado
sin apogas sur la anoncon
de Dio kaj sur la interligo kun Li, sur la aganta prezento de Sia nomo en Sia popolo kaj sur la
memoron de la grandaj agoj ĉe la eliro el Egiptujo. La reĝo levas la manojn al la ĉielo kaj petas
por si mem, por la tuta popolo kaj por la venontaj gentoj pri la pardono de Siaj pekoj kaj pri
tio, kion oni bezonas ĉiun tagon. Ĉar la nacioj sciu, ke la Sinjoro estas la unusola Dio kaj ke la
koro de Sia popolo tute apartenas al Li.
Elia, la profetoj kaj la renverso de la koro
2581 La templo estu por la popolo de Dio la loko ekzerci la preĝon. La pilgrimadoj, la festoj, la vespera ofero, la incenso kaj la “panoj de la propono” (1150) estis signoj de la sankteco kaj gloro de la majesta kaj tamen tute proiksima Dio. Ili estis voko al la preĝo kaj vojoj de la preĝado. Sed la ekstera ago de la religiaj agadoj delogis la popolon ofte al nur ankoraŭ ekstera kulto. Necesis la edukado al la kredo kaj la konverso de la koroj. Tio estis la tasko de la profetoj antaŭ kaj post la falo.
2582 Elia estas la patro de la profetoj, de la “homoj, kiuj demandis pri li, kiuj serĉas Vian
vizaĝon, ho Dio de Jakob”
. La nomo “Elija” – “La Sinjoro estas mia Dio” – anoncas la vokon de la popolo, kio sonoras kiel respondo al la preĝo de la popolo sur la monto Karmel
.
La sankta Jakobo atentigas al tiu voko, por kuraĝigi nin al la preĝado: “La petego de justulo
multe efikas” (Jak 5,16 BIB)
.
2583 Post kiam Elija ĉe sia fuĝejo ĉe la rivereto Kerit spertis mizerikordo, li instruis la vidvinon de Sarepta, kredi je la vorto de Dio. Li fortigis tiun kredon per sia petego, kaj Dio revenigas la vivon de la filo de la vidvino
.
La ofero sur la monto Karmel estis decida pruvo por la kredo de la Di-popolo. (696) Ĉe tiu
ofero forbruligis la fajro pete de Elija la brul-oferon, je la tempo … kiam oni kutimis oferi la
manĝ-ofero”. La orien-ekleziaj liturgioj transprenis la vokon de Elija “Elaŭdu min, Sinjoro,
elaŭdu min!” en la euĥaristian eklezion
.
Kiam Elija fine reiras en la dezerton, al la loko, en kiu la viva kaj vera Dio revelaciiĝis al sia
popolo, li kaŭris kiel iam Moseo “en kavon”, ĝis la sekreta prezento de Dio “pasas
“. Sed
erst sur la monto de la revelacio
Dio sin revelacias, kies vizagon la homoj serĉas. Sur la
vizaĝo de la krucumita kaj resurektinta Kristo ili ekkonas la gloron de Dio
.
2584 (2709) En la soleco kun Dio ricevas la profetoj lumon kaj forton por ilia sendoteco.
Ilia preĝo ne estas fuĝo el la nekreda mondo, sed aŭdado al la vorto de Dio. Tiu preĝo kelkfoje
estas eldiro aŭ plendo. Sed ĉiam porpeto. Kiu atendas kaj disvastigas la intervenon de la savanta Dio, de la Sinjoro de la historio
Die Psalmen, preĝoj de la komunumo.
2585 El la tempo inter David kaj la veno de la mesio troviĝas en la sanktaj libroj preĝotekstoj, kiuj atestas, ke la preĝado por si mem kaj por la aliaj kreskis pri profundeco
. La psalmoj (Laŭdkantoj) unu post la aliaj estis kunmetitaj en kvin-parta kolekto. La libro de la psalmoj esta eminenta ateto de la preĝado en la Malnova Testamento.
2586 La psalmoj estas nutraĵo kaj esprimo de la preĝado de la Di-popolo, kio sin kolektas je
la grandaj festoj en Jerusalemo kaj je ĉiu sabato en la sinagogoj. Tiu preĝado estas samtempe
persona kaj komuna. Ĝi rilatas la preĝantojn mem kaj ĉiujn homojn. Ĝi leviĝas el la sankta
lando kaj el la komunumoj de la diaspora kaj ampleksas tamen la tutan kreon. La psalmoj memorigas pri la savo-okazaĵoj de la pasinteco kaj atentas al la kompletigo de la historio. En la
preĝado de la psalmoj memorigas la popolo la jam plenigitajn promesojn de Dio kaj atendas la
Mesiason, kiu ilin definitive plenumiĝos. En Kristo preĝataj kaj kompletigitaj la psalmoj restas
por la preĝo de la eklezio de esenca signifo
.
2587 La psaltero estas la libro, en kio la Vorto de Dio fariĝas la preĝado de la homoj. En la aliaj libroj de la Malnova Testamento anoncas “La Vortoj la Verkojn” de Dio por la homoj kaj lumigas la sekreton en ili entenata (Dei Verbum 2). En la libro de la psalmoj esprimas la vortoj de la psalmistoj la savoverkojn de Dio kiel kantado al Sia honoro. La sama Sankta Spirito inspiras la la efiko de Dio kaj la respondon de la homoj. Kristo unigas ambaŭ. En li instruas nin la psalmoj senĉese preĝi. (2614).
2588 La multecaj esprimformoj de la psalma preĝado prenas siajn esprimojn samtempe en la komuna liturgio de la templo kaj en la koro de la unuopa homo. La psalmoj de la grandaj faroj de Dio respegulas en la historio de Sia popolo kaj en la homaj situatioj la laŭdo-, plendo-, aŭ pilgrimkantojn, kiel personaj aŭ sociaj preĝoj, kiel reĝ- aŭ pilgrim-kantoj aŭ kiel pripensado de la saĝeco. Kiam psalmo redonas eventon, ĝi tion faras tiom sobre, ke ĝi povas esti preĝata de la homoj de ĉiu socia pozicio.
2589 En la psalmoj estas multe da komuna espriimitaj. Al tio apartenas la simileco kaj spontaneo de la preĝado kaj la deziro de la preĝanto al Dio. kion li partigas kun ĉio, kio estas bona en la kreo. En la psalmoj esprimiĝas ankaŭ la malfacila pozicio de la kredanto, kio estas ekspoziciata pro sia amo al la Sinjoro al multaj malamikoj kaj tentoj, sed kiu restas certa en la amo de la Sinjoro atendante tion, kion faros la fidela Dio kaj kiu forcedas sin al Ties volon. (304) La baza trajto de ka psalma preĝado estas la laŭdo, kaj la titolo de tiu kolekto rilatas al tio, kion ĝi ofertas al ni: “Laŭdokantoj”. Kunmetitaj por la Diservo de la komunumo, la psalmoj aŭdigas la vokon al la preĝo kaj ili kantas kiel respondo:”Halelu-Ja!”. Laŭdu la Sinjoron!”
“Kio estas pli bona ol psalmo. Pro tio David diras precize: ‘Laŭdu la Sinjoron, ĉar la psalmo esta io
bona; Al nia Dio estu dolĉa, bela laŭdo!’ Kaj tio ĝustas. La psalmo estas ja io laŭdado parolata de
la popolo, laŭdo de Dio per la kunveno, aplaŭdo de ĉiuj, komune parolata vorto. Voĉo de la
eklezio, bonsonora kredokonfeso ...” (Sankta Ambrosio, expositio Psalmi CXVIII)
MALLONGE
2551 “Kie estas vis trezoro, tie estas anlaŭ voa koro” (Mat 6,21 BIB)
2552 La deka ordono malpermesas la vidon, kio estiĝas el senmezura pasia deziro al riĉeco kaj al la kun ĝi estiĝanta potenco.
2553 Envio ekzistas en la tristeco pri la bono de aliulo kaj en la nesinreganta deziro, ĝin alproprigi al si. Envio estas ĉefpeko.
2554 La baptito batalas la envion per bonvolemo, humileco kaj sindono al la providenco de Dio.
2555 La kredantoj je Kristo “jam krucumis la karnon kaj ĝiaj pasioj kaj voluptoj” (Gal 5,24 BIB); ili akeptas esti gvidataj de la Sankt Spirito kaj ili direktiĝas al Sia volo.
2556 Por eniri en la ĉielan regno oni devas malligi sin de la riĉecoj. “Beataj la malriĉaj en la spirito!”
2557 La homo plena de deziro diras: “Mi volas vidi Dion”. La soifo pri Dio estas
kontentigita per la akvo de la eterna vivo
.
KVARA PARTO
LA KRISTANA PRREĜO
UNU ALINEO
LA PREĜO EN LA KRISTANA VIVO
2558 Granda estas la “sekreto de la kredo”. La eklezio ĝin konfesas en la simbolo de la apostoloj (unua parto) kaj ĝin celebras en la liturgio de la sakramento (dua parto), por ke la vivo de la kredantoj en la Sankta Spirito je la honoro de Dio la Paro estu samformata (tria parto). La kredntoj kredu je tiu sekreto, ĝin celebru kaj ĝin vivu en via persoa rialato je la viva kaj vera Dio. Ĉi iu rilato estas la preĝado.
Kio estas preĝado
“Por mi la preĝado estas suprensvingo, simpla vidado al la ĉielo, elvoko de la danko kaj amo meze en la tendado kaj meze de la ĝojo. (Sankta Tereza de la infano Jesuo, manuscrits autobiogrfiques C 25r)
Preĝo kiel dono de Dio
2559 “La preĝo estas la levdo de la aimo al Dio aŭ preĝo direktita al Dio pro la ĝustaj
bonaĵoj (Sankta Johano el Damasko, de fide orthodoxa 3,24) De kie ni parolas, kiam ni
preĝas? El la alteco de nia fiero kaj de nia memvolo aŭ “el profundo” (Psa 130.1 BIB) de
humila kaj penta koro? Kiu sin malaltigas, estos altigata
. (2613) La humileco estas la bazo
de la preĝado, ĉar ni “ne scias, kiel preĝi dece” (2736). Por ricevi la gracon de la preĝo, ni
devas esti humile bonvolemaj. La homo estas petanto antaŭ Dio
.
2560 “Se vi scius la donacon de Dio” (Joh 4,10 BIB). La miraklo de la prego montriĝas ĵus
ĉi tie, ĉe la rando de la putoj, de kiuj ni alportas akvon. Tie Kristo renkontiĝas al ĉiu homo; Li
nin serĉas, antaŭ ol ni serĉas Lin, kaj li petas: “Donu al mi trinki!” Jesuo soifas; Lia peto venas
el la profundeco de Dio, kiu deziras al ni. Ĉu ni tion scias aŭ ne, en la preĝo renkontiĝas la
soifo de Dio al nia soifo. Dio soifas al tio, ke ni soifu al Li
.
2561 Vi “Lin petintus, kaj li donintus al vi vivan akvon” (Joh 4,10 BIB). Nia petpreĝo estas
sekret-maniere respondo – respondo al la plendo de la viva Dio: “Mia popolo … Min …
forlasis, la fonton de la viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni
la akvon!” (Jer 2,13 BIB). Ĝi estas kreda respondo je la nemeritita savoanonco
; ama
respondoje la soifo de la ununaskita Filo
.
Preĝo kiel interligo
2562 De kie venas la preĝo de la homo? Kio ajn estas la agoj kaj vortoj, en kiuj sin esprimiĝas la preĝo, ĉiam preĝas la tuta homo. Sed por signi la lokon, el kiu la preĝo eliras, la skribo kelkfoje parolas de la animo aŭ de la spirito, sed plej ofte – pli ol mil fojojn – de la koroj. La koro preĝas. Se la koro estas for de Dio, la preĝo estas sen senco.
2563 (368) La koro estas la hejmo, en kio mi mi estas kaj en kio mi loĝas (en semita aŭ biblia parolmaniero: kie mi “descendas”). Ĝi estas nia kaŝa mezo, kiun povas kapti nek nia racio nek aliaj homoj. Unike la Spirito de Dio povas ĝin sondi kaj ekkoni. En la plej interno de nia strebado la koro estas loko de decido. Ĝi estas loko de la vero, kie ni elektas inter vivo kaj morto. (2699, 1696) Ĝi estas loko de la renkonto, car ni vivas laŭ la bildo de Dio en rilato. La kor estas la loko de la interligo.
2564 La kristana preĝo estas ligo-rilato inter Dio kaj la homo en Kristo. Ĝi estas ago de Dio kaj ago de la homo. Ĝi eliras el la Sankta Spirito kaj el ni. En unueco kun la homa volo de la homiĝinta Di-Filo ĝi sin direktas tute al la Patro.
Preĝo kiel komunumo
2565 En la Nova interligo estas la preĝado la viva rilato de la Di-infanoj al ilia senfine bona
patro, al Lia Filo Jesuo Kristo kaj al la Sankta Spirito. La graco de la Di-regno estas “la unuiĝo
de la tuta Trinitato kun la tuta Spirito” de la homo (260) (Sankta Gregoro el Nazianco, orationes theologicae 16,9). La vivo de la preĝado do ekzistas en tio, ke ni estas ĉiam en prezento de
la trifoje sankta Dio kaj en komuneco kun Li. Tiu vivo-komunumo esta daŭre ebla, ĉar ni
fariĝis unu per la bapto
. La preĝo estas kristana tiom longe, kiom ĝi estas unueco kun Kristo kaj sin disvastiĝas en la eklezio, la korpo de Kristo. (792) Ĝi estas ampleksa kiel la amo de
Kristo
.
UNUA ĈAPITRO
LA REVELACIO DE LA PREĜADO
La ĝenerala vokiĝo al la preĝado
2566 La homo serĉas Dion. Per la kreo Dio vokas ĉiun estaĵon el nenio en la ekziston.
(296) “Kun gloro kaj honoro kronita
” estas la homo, kiel jam antaŭ li la anĝelo, kapabla
ekkoni: “Sinjoro, nia Reganto, kiel granda estas via nomo sur la tuta tero” (Psa 8,1 BIB). Eĉ
post kiam la homo perdis per sia peko la similecon kun Dio, li restas kreita laŭ la bildo de sia
kreinto. (155) (155) Li konservas la deziron al Dio, kiu lin vokas en la ekziston. (28) Ĉiuj religioj atestas de tiu serĉado, kio rilatas al la estaĵo de la homo.”
2567 Antaŭ ol Dio vokas la homon, vokas Dio al la homo. Ankaŭ se la homo forgesas sian kreinton aŭ sin kaŝas antaŭ ties vizaĝo, ankaŭ se li postkuras al siaj idolaĵoj aŭ ankaŭ se li riproĉus al Dio, ke Li forlasis lin, tiam tamen vokas la viva kajvera Dio senlace ĉiun homon al la kaŝa renkonto kun li en la preĝo. (30) Ĉe la preĝado tiu moviĝo de la amo de la fidela Dio eliras unue el Dio; La moviĝo de la homo estas unue ĉiam respondo. En tiu mezuro, en kiu Dio sin revelacias kaj la homon sin mem lasas ekkoni, (142) la preĝo aperas kiel reciproka alvoko. Kiel okazaĵo de la interligo, kio per vortoj kaj agoj inkluzivas la koron. Ĝi revelaĉiiĝas sin dum la tuta savohistorio.
ARTIKOLO 1 • EN LA MALNOVA LIGO
2568 La revelacio de la preĝo en la Malnova Ligo okazas inter la pekofalo kaj la restarigo de
la homo, inter la dolora alvoko de Dio al Siaj unuaj infanoj: (410) “Kie vi estas? … Kial vi
tion faris” (1736) (Gen 3,9.13 BIB) kaj la respondo de la ununaskita Filo ĉe Sia eniro en la
mondon: “Jes, mi venas … por fari Vian volon, ho Dio”
. La preĝo estas tiel ligita kun la
historio de la homoj; estas la rilato al Dio en la okazaĵoj de la historio. (1738)
La kreitaĵo ‒ fonto de la preĝo
2569 La preĝo vivas unue el la realecoj de la kreitaĵo. La unuaj naŭ ĉapitroj de la libro Genezo klarigas tiujn rilatojn al Dio kiel ofero de la unuj bestoj de la grego tra Abel
, kiel alvokado de la Dia nomo je la tempo de Enoŝ
kaj kiel “vojo kun Dio”
. La ofero de Noaĥ estas agrabla al Dio; Dio benas Noaĥon kaj per Li la tutan kreitaĵon
, ĉar Li havas ĝustan kaj
neriproĉan koron; ankaŭ li “iris sian vojon kun Dio” (Gen 6,9). Tiu maniero de la preĝo estas
flegata de multaj justuloj de ĉiuj religioj. (2738)
En Sia neŝancebla ligo kun ĉiuj vivaĵoj
Dio vokas la homojn ĉiam al preĝado. Aparte
revelaciata estas la preĝo ekde la tempo de nia patro Abraham. (59)
La revelacio kaj la preĝo de la kredo
2570 Kiam Dio vokas Abrahamon, tiu tui ekiras, “kiel la Sinjoro estis dirinta” (Gen 12,4).
(145) lia koro estas “al la vorto tute submetigita”; li obeas. La aŭdado de ka koro, kio sin decidas por Dio, apartenas esence al la preĝado. La vortoj staras en la servo de la aŭdado. Sed la
preĝado de Abraham sin montras unue en faroj. Li estas viro de la silentado; ĉie, kie li setlas, li
konstruas al la injoro altaron. Pli poste li unuan fojon formulas sian preĝdon en vortoj: Tio estas envolvita plendo. Ĝi memorigas Dion al proeso, kiu ŝajnas sin ne plenigi
. Tiel tui komence montriĝas apartaĵo de la preĝado: la pruvo de la kredo pri la fido de Dio.
2571 Ĉar la patriarko Abraham kredis je Dio
kaj antaŭ Li kaj en interligo kun Li
iras
sian vojon, Li estas preta, ricevi sekretoplenan gaston en Sia tendo. Ĉi tiu mirakla gast-amikeco de Mamre estas la antaŭludo por la anonco de la vera Filo de la anonco
. (494) Ekde kiam
Dio malkovris al Abrahamo sian decidon, Ties Koro kuniĝas en la kompaton de la Sinjoro por
la homoj. Tiel li aŭdacas en kuraĝa fido porpeti por ili
.
2572 Kiel lasta purigo de lia kredo estas postulata de de Abraham, “kiu estis ricevinta la promesojn” (Heb 11,17), oferi la filon, kiuj Dio donacis al li. Lia kredo ne ŝanceliĝas: “Dio serĉos
al Si la oferŝafidon” (Gen 22,8), diras Abaham, ĉar li fidis, ke Dio eĉ havas la potencon, mortintojn revivigi (Heb 11,19). Tiel estas la patro de la kredantoj
simila al la Patro Dio, kiu eĉ
Sia propran Filon ne domaĝas, sed fordonas por nin ĉiujn
. (603) La preĝo similigas denove
la homon al Dio kaj lin partoprenigas en la potenco de la amo de Dio, kiu savas la multajn.
2573 Dio renovigas Sian promeson al Jakob, la prapatro de la dekdu gentoj de Izraelo
.
Antaŭ ol Jakobo kontraŭiras al sia frato Esaŭo, li devas tutan nokton lukti kun sekretoplena
viro. Tiu rifuzas konatigi sian nomon, sed li benas Jakobon, antaŭ ol li forlasas lin en la krepusko. La spirita tradicio de la eklezio vidis en tio bildon de la preĝado, kio estas kredobatalo
kaj venko de la persistado
. (162)
Moseo kaj la preĝo de la peranto
2574 Kiam en la pasĥa, en la eliro el Egiptujo, en la donaco de la leĝo kaj en la faro de la ligo komenciĝas la promeso, (62) la preĝo de Moseo fariĝas la kortuŝa preĝo, kio sin kompetigos en la unika “peranto inter Dio kaj la homo … Kristo Jesuo” (1 Tim 2,5).
2575 (205) Ankaŭ ĉi tie Dio antaŭiĝas al la homo. Li vokas al Moseo el la brulanta dornujo
. Ĉi tiu evento restu en la juda kaj en la kristana spirita tradicio unu de la prabildoj de la
pregado. Kiam “la Dio de Abraham, Isaak kaj Jakob” vokas, tiam pro tio, ĉar Li estas la viva
Dio, kiu volas la vivon de la homo. Li sin revelacias por savi ilin; sed Li ne volas savi la homojn kontraŭ ilian volon aŭ sen la helpo de homoj. Pro tio Li vokas Moseon, por sendi lin kaj
lin partoprenigi en Sia kondolenco kaj en sia savoverko. En tiu sendado kuŝas kvazaŭ peto de
Dio, kaj erst post longa interparolado Moseo direktas sian volon ĉe la volo de Dio, la Savanto.
En tiu interparolado, en kio Dio fidas al Moseo, Moseo lernas preĝi: Li serĉas pretekstojn, serĉas kontraŭargumentojn, precipe Li serĉas demandojn. La Sinjoro respondas konfidante al li
Siajn neeldiritajn nomojn, Kiu sin revelacias en Siaj grandaj faroj.
2576 (555) “Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko” (Eli 13,11 BIB). La preĝo de Moseo estas la antaŭbildo de la kontempla preĝo, kun ties helpo la servo de Dio restas fidela al sia sendado. Moseo “parolis” ofte kaj longe kun la Sinjoro. Li suprengrimpas la monton, por aŭdi la Sinjoron kaj Lin petegi, kaj poste Li descendas ĉe la popolon, por ripeti al tiu la vortojn de sia Dio kaj por gvidi ĝin. “En Mia tuta domo li estas konfidato. Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj” (Num 12,7-8 BIB), ĉar “Moseo … estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero” (Num 12,3 BIB).
2577 El la familiaraj kontaktoj kun la fidela Dio, kiu estas indulgema kaj amema
. Moseo
ĉerpas la forton al obstina popeto. (210) Li ne preĝas por si, sed por la popolo, kion Dio akiris
al Si. Moseo ankaŭ porpetas jam dum la batalo kontraŭ la Amalekitoj
kaj por la sanigo de
Mirjam
. Sed precipe post la defalo de la popolo li elpaŝis favoro al Dio, por savi la popolon
. Per tio evidentiĝas, ke la porpeto estas ankaŭ sekreta lukto. La argumentoj, kiujn
Moseo prezentas preĝante, kuraĝigas la grandajn preĝantojn de la juda popolo kaj de la eklezio
al sentimeco. Ĉar Dio estas amo tiel justa jah fidela. Li ne povas konraŭdiri sin mem. (314) Li
memoriĝu pri Siaj grandaj faroj. Li riskas Sian honoron. Li ne rajtas forlasi la popolon, kiu
portas Lian nomon.
David kaj la preĝo de la reĝo
2578 La preĝo de la Dipopolo evoluiĝas en la ĉirkaŭaĵo de la loĝejo de Dio; tio estas unue la
Kesto de la interligo kaj pli poste la templo. Unue instruas preĝi la popolon la sacerdotoj kaj la
profetoj kiel gvidantoj de la popolo. Por la knabo Samuel estis la konduto de sia patrino “lernejo de la preĝado”
antaŭ la Sinjoro. Ĉe la sacerdoto Eli li lernis, kiel oni devas aŭskulti al
la vorto de Dio. “Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas” (Sam 3,9-10 BIB) Pli poste ankaŭ li ekkonos la valoron kaj ŝarĝon de la porpeto. “Mi ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante
preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta” (1 Sam 12,23 BIB).
2579 (709) David estas la reĝo ĝenerale “laŭ la koro de Dio”, la paŝtisto, kiu preĝas por sia
popolo kaj en ties nomo. Lia subordigo sub la volo de Dio, lia Dio-laŭdo kaj lia pento fariĝas
gvidantoj d la preĝado. Lia preĝado, la preĝo de la unktito de Dio, estas fidela tenado en la Dia
promeso
, ama kaj ĝoja fido sur Tiu, kiu estas la unika reĝo kaj Sinjoro. Inspirita de la Sankta Spirito, David montriĝas en la psalmoj kiel la unua profeto de la juda kaj kristana preĝo. La
preĝado de Kristo, kiu estas la vera Mesio kaj Filo de David, malkovras kaj plenigas la sencon
de tiu preĝado.
2580 (563) La templo de Jerusalemo, la domo de la preĝado, kiun volis starigi David, estas
konstruita de lia filo Salomo. La preĝado ĉe la templokonsekrado
apogiĝas sur la promeso
de Dio kaj sur la interligo kun Li, sur la aganta prezento de Sia nomo en Sia popolo kaj sur la
memoro pri la grandaj faroj du la eliro el Egiptujo. La reĝo levas la manojn al la ĉielo kaj petas
la Sinjoron por si mem, por la tuta popolo kaj por la venontaj seksoj pri la pardono de la pekoj
kaj pri tio, kion oni bezonas ĉiun tagon. Ĉar ĉiuj nacioj sciu, ke la Sinjoro estas la unika Dio
kaj ke la koro de Lia popolo tute apartenas al Li.
Elija, la profetoj kaj la konvertiĝo de la koro
2581 La templo estu por la popolo de Dio la loko de la ekzercado en la preĝado. La pilgrimoj, la festoj kaj la ofero, la vesperofero, la incenso kaj la “panoj de propono” (1150) estis signoj de la sankteco kaj gloro de la majesta kaj tamen tute proksima Dio. Ili estis vokoj al preĝo kaj vojoj de la preĝado. Sed la eksterna plenumo de la religiaj agoj ofte delogis la popolon al nur ankoraŭ eksterna kulto. Necesis edukado al la kredo kaj konvertiĝo de la koro. Tio estis la tasko de la profetoj antaŭ kaj post la ekzilio.
2582 Elija estas la patro de la profetoj, de la “homoj, kiuj demandas pri li, kiuj serĉas vian
vizaĝon, Dio de Jakobo”
. La nomo “Elija” – “la Sinjoro estas mia Dio” – anoncas la vokon
de la popolo, kio sonoras kiel respondo al la preĝo de la profeto sur la monto Karmel
. La
sankta Jakobo atentigas al tiu voko, por kuraĝigi nin al preĝo: “Petego de justulo multe efikas
per sia energio.” (Jak 5,16 BIB)
.
2583 Post kiam Elija spertis mizerikordon ĉe la rojo Kerit ĉe sia rifuĝeo, li instruis la vidvinon el Sarepta, kredi je la vorto de Dio. Li fortigis tiun kredon per sia urĝa preĝo, kaj Dio revenigas la vivon en la filon de la vidvino
.
La ofero sur la monto Karmel estis pruvo decida por la Dipopolo. (696) Ĉe tiu ofero konsumas
la fajro de la Sinjoro pete de Elija la bruloferon, “je la tempo … kiam oni kutimas oferi la
manĝ-oferon”. La orient-ekleziaj liturgioj transprenis la vokon de Elija “elaŭdu nin, Sinjoro,
elaŭdu nin” en la eŭkaristian epiklezon
.
Kiam Elija finfine reiras en la dezerton, al la loko, ĉe kiu la viva kaj vera Dio sin revelaciis al
sia popolo, li sin kaŭras, kiel iam Moseo, “en kavon”, ĝis la kaŝa ceesto de Dio “preterpasas”
. Sed erst sur la monto de la transfiguriĝo
Dio, kies vizagon la homoj serĉas, sin
reveliĝos. Sur la vizaĝo de la krucumita kaj resurektinta Kristo ili ekkonas la gloron de Dio
.
2584 (2709) En la sole-esto kun Dio la profetoj ricevas lumon kaj forton por ilia senditeco.
Ilia preĝo ne estas fuĝo el la nekreda mondo, sed aŭdado al la vorto de Dio. Tiu preĝo estas
kelkfoje eldiro aŭ plendo, sed ĉiam porpeto, kio atendas kaj preparas la enmiksiĝon de la savanta Dio, de la Sinjoro de la historio
La Psalmoj, preĝo de la komunumo
2585 El la tempo inter David kaj la veno de la Mesio troviĝas en la sanktaj libroj preĝo-tekstoj, kiuj atestas, ke la preĝado por si mem kaj por la aliaj kreskis rilate la profundeco
.
(1093) La psalmoj [laŭdkantoj] unu post la alia estis kunmetitaj en kvinparta kolekto. La libro
de la psalmoj estas eminenta atesto de la preĝado en la Malnova Testamento.
2586 La psalmoj estas nutraĵo kaj esprimo de la preĝado de la Di-popolo, kio je la grandaj
festoj en Jerusalemo kaj je ĉiu sabato kolektiĝas en la sinagogoj. Ĉi tio preĝado estas samtempe persona kj komuna. Ĝi rilatas la preĝantojn mem kaj ĉiujn homojn. Ĝi leviĝas el la Sankta
Lando kaj el la komunumoj de la diasporo kaj samtempe ampleksas la tutan kreitaĵon. La psalmoj memorigas al la savo-eventoj de la pasinteco kaj atestas al la kompletigo de la historio. En
la preĝado de la psalmoj la popolo memoras la jam plenumiĝintajn promesojn de Dio kaj atendas la Mesion, kiu ilin totale lenumiĝos. Preĝataj kaj plenumitaj en Kristo la psalmoj estas por
la preĝado de la eklezio esence gravaj
. (1177)
2587 La psalmaro estas la libro, en kio la vorto de Dio fariĝas al la preĝaro de la homoj. En la aliaj libroj de la Malnova Testamento prononcas “la vortoj la verkojn” de Dio por la homo kaj ili “lumigas la sekreton en ili entenata” (Dei verbum 2). En la libro de la psalmoj la vortoj esprimas la savoverkon de Dio kiel kanto al Ties honoro. La sama Sankta Spirito inspiras kaj la efikon de la agado de Dio kaj la respondon de la homo. Kristo unuigas ambaŭ partojn. En Li la psalmon nin instruas senĉese preĝi. (2641)
2588 La multecajn esprimoformojn de la psalma preĝado samtempo formiĝas en la komuna liturgio de la tempo kaj en la koro de la unuopa homo. Ĉu kiel laŭdo-, plendo aŭ dankokantoj, kiel persona aŭ komuna preĝoj, kiel reĝa aŭ pligrima kantoj aŭ kiel postpensadopri la saĝeco, spegulas la psalmoj kaj la grandajn farojn de Dio en la historio de Sia popolo kaj la de la psalmistoj travivitaj homaj situacioj. Kiam psalmo redonas eventon de la pasinteco, ĝi tion faras tiom enuiga, ke ĝi povas esti preĝata kaj de la homoj de ĉiu stando kaj de ĉiu tempo.
2589 En la psalmoj esprimiĝas multo komuna. Al tio apartenas la modesteco kaj la spontaneco de la preĝado pri Dio, kiujn li partigas kun ĉio, kio estas bona en la kreitaro. En la psalmoj estas ankaŭ esprimata la malfacila situacio de la kredanto, kiu por sia amo al la Sinjoro estas eksponata al multaj malamikoj kaj tentoj, sed kiu en la atendado al tiu, kion la fidela Dio faros, restas certa en la amo kaj sin translasas al ties volo. (304) La basa trajto de la psalma preĝado estas la laŭdo, kaj la titolo de ĉi tiu kolekto korespondas al tio, kion ĝi ofertas al ni: “Laŭdkantoj”. Kunmetita por la Diservo de la komunumo, la psalmoj aŭdigas la vokon al la preĝado kaj kantas kiel respondo: “Hallelu-Ja”, “Laŭdu al la Sinjoro!”
“Kio estas pli bona ol psalmo? Pro tio diras David trafe; ‘Laudu la Sinjoron, ĉar la psalmo estas io bona: al nia Dio esti aminda, bela laŭdo!’ Kaj tio ĝustas. La psalmo ja estas unu de la popolo parolata laŭdado, laŭdo de Dio, per la kunveno. Laŭdo de ĉiuj. Kune parolata vorto. Voĉo de la eklezio, bonsonanta kredokonfeso …” (Sankta Ambrozio, expositio Psalmi CXVIII 1,9)
MALLONGE
2590 “La preĝo estas la leviĝo de la animo al Dio, aŭ unu al Dio direktita peto pri la veraj bonaĵoj” (Sankta Johanno el Damasko, de fide orthodoxis 3,24)
2591 Dio vokas ĉiun homon senlace al sekreta renkontiĝo kun Li. La preĝo akompanas la savohistorion kiel voko de Dio al la homokaj voko dela homo al Dio.
2592 La preĝo de Abraham kaj Jakob estas kiel batalo de la kredo, kiu estas gvidata en la konfido sur la fido de Dio, en la certeco de la venko, kiu estas anoncata al la daŭrantoj.
2593 La preĝo de Moseo respondas la enmiksadon de la viva Dio por la savo de Sia popolo. Estas bildo de la porpeto de la unika peranto Kristo Jesuo.
2594 La preĝado de la Dipopolo evoluiĝas en la influregiono de la loĝejo de Dio, tio estas la Kesto de la Interligo kaj de la templo; tio okazas sub la gidado de Siaj paŝtistoj, precipe de la reĝo David kaj de la profetoj.
2595 La profetoj vokas al la konvertiĝo de la koro kaj porpetas por la popolo, dum ili mem – kiel Elija – kun fervorego serĉas la vizaĝon de Dio.
2596 La psalmoj estas la plej elementa atesto de la preĝo en la Malnova Testamento. Ilihavas du nedisigeblaj partoj: personan kj komunan. La psalmoj etendiĝas sur ĉiujn tempon de la historio: ili memoras al la jam plenigitaj oromesoj de Dio kaj esperas sur la venon de la Mesio.
2597 Ĉar la psalmoj estas preĝataj kaj plenumitaj en Kristo, ili apartenas esence kaj daŭre al la preĝo de la eklezio. Ili similas al la homoj de ĉiuj pozcioj kaj tempoj.
ARTIKOLO 2 • EN LA ABUNDO DE LA TEMPOJ
2598 La evento de la preĝado estas al ni plene revelaciita en la vorto, kio fariĝis karno kaj kio loĝis inter ni. La preĝon de Kristo tiel kompreni, kiel ĝiaj atestantoj ĝin prononcas en la evangelio, signifas, sin proksimi al Jesuo, la Sinjoro, kiel la brula dornujo: Unue ni rigardas, kiel Li preĝas, post ni aŭdas, kiel Li instruas nin preĝi, kaj fine ni ekkonas, kiel Li elaŭdas nan preĝon.
Jesuo preĝas
2599 La Filo de Dio, kiu fariĝis la Filo de la Virgulino, en Sia homa koro ankaŭ lerrnis
preĝi. (270-273) Li lernis la preĝo-formojn de Sia patrino, kiu ĉiujn gandajn aĵojn de la Ĉiopova konservas en sia memoro kaj en sia koro pripensas
. Jesuo preĝas kun la vortoj kaj formoj, kun kiuj Sia popolo en la sinagogo de Nazaret kaj en la templo preĝas. (584) Sed Lia
preĝo fontas en kaŝita fonto; je la aĝo de dudek jaroj Li lasas tion supozi: “Ĉu vi ne sciis, ke
mi devas esti en la domo de mia Patro?” (Luk 2,49 BIB) Ĉi tie komenciĝas revelacii la novo de
la preĝado. (534) La infana preĝo, kion la Patro atendas de Siaj infanoj, finfine estas vivata de
Sia unuika Filo en Sia homonaturo kun la homojkaj por ili.
2600 La evangelio laŭ Luko akcentas la agadon de la Sankta Spirito kaj la sencon de la preĝado por la tasko de Jesuo. Jesuo preĝas ĉiam antaŭ la decidaj paŝoj de Sia senditeco: (535, 534,
612) antaŭ ol la Patro Lin atestas ĉe la bapto
kaj ĉe la transfigurado
, kaj antaŭ ol Li per
Lia doloro la aman decido de la Patro plenumas
. Jesu ja ankaŭ preĝas antaŭ la por la senditeco de Siaj apostoloj decidaj paŝoj: (858) antaŭ ol Li elektas kaj vokas la Dudekojn
; antaŭ
ol Petro Lin konfesas kiel “Mesias de Dio”
; (443) finfine Li preĝas por tio, ke la kredo de
la Kapo de la Apostoloj ne ŝanceliĝu en la tento
. En la preĝado de la Sinjoro antaŭ la savoeventoj, kiujn la Patro al Li komisias por plenumi, Lia homa volo lasas Sin humile kaj konfide
al la ama decido de Sia Patro.
2601 “Jesuo iam preĝis en iu loko, kaj kiam Li ĉesis preĝi, unu el Liaj disĉiploj diris al Li: ‘Sinjoro, instruu nin preĝi“ (Luk 11,1 BIB) Deziras la disĉiplo de Kristo ne unulinie preĝi pro tio, ĉar li vidas preĝi sian majstro? Li povas lerni la preĝon de la majstro; en la kontemplado kaj aŭdado, kiel la Filo preĝas al la Patro, ankaŭ la infanoj ĝin eklernas. (2765)
2602 Ĵesuo sin retiras ofte, prefere en la nokto, sur monton en la solecon por preĝi
. Ĉar
Li en Sia homiĝo akceptas homan naturon, (616) Li portas la homojn ankaŭ en Sia preĝado
kaj portas ilin al la Patro Sin mem oferanta. Li, la Vorto, kio “akceptis karnon”, partoprenas en
Sia homa preĝado ĉe ĉio, kion travivas “Siaj fratoj”; li sentas iliajn malfortaĵojn, por ilin liberigi de ili
. Al tio la Patro Lin sendis. Liaj vortoj kaj verkoj do estas videblaj esprimoj de Sia
preĝado en la kaŝiteco.
2603 La evangelistoj retenis strike du preĝojn de Kristo el la tempo de Sia efikado. Ambaŭ komenciĝas kun dankesprimo.
En la unua preĝo
konfesas kaj laŭdas Jesuo la Patron, ĉar Li kaŝis la sekretojn de la Dia
Regno al tiuj, kiuj sin supozas saĝaj, sed al la malgrandaj – la malricaj de la feliĉ-anoncoj – Li
ilin revelaciis. (2546). En Lia jubila voko “Jes, Patro” malfermiĝas la profundeco de Sia koro:
La konsento kun tio, kio plaĉas al la Patro. (494) La “fiat” de la patrino de Jesuo ĉe Lia
koncipiĝo postsonoras. La voko de Kristo estas kiel preludo por la Jes, kion Li diros al la Patro
antaŭ Sia morto. La tuta preĝo de Jesuo havas sian lokon en tiu ama konsento de Sia homa koro kontraŭ la Patro kaj la “sekreto de Lia volo”
.
2604 La dua preĝo estas redonata de la Sankta Johano. Ĝi estas transdonita lige kun la resurekto de Lazaro
. Al la okazaĵo antaŭiras la dankesprimo: “Patro, mi dankas Vin, ke Vi elaŭdis Min”. Tio signifas, ke la Patro ĉiam elaŭdas la preĝojn de Jesuo. Kaj Jesuo tuj aldonas:
“Mi sciis, ke Vi Min ĉiam elaŭdas.” Tio esprimas, ke Jesuo Siaflanke ĉiam petas. La preĝo de
Jesuo, kio estas portata de dankesprimo, malkaŝas al ni, kiel ni devas peti: Jam antaŭ ol la dono estas donacata, Jesuo konsentas al Dio, kiu donas kaj kiu Sin mem donacas en siaj donoj.
La donanto estas pli valora ol la donita dono. Li estas la “tresoro”, kaj ĉe Li estas la koro de
Lia Filo. La dono mem estas “aldonita”
(478).
La “ĉefpastra” preĝo de Jesuo
havas unikan planon en la savoekonomio. Ĝi estas kontemplata je la
fino de la unua alineo. (2746) Ĝi revelacias la ĉiam ĉeestantan preĝadon de nia ĉefpastro kaj samtempe
ĝi enhavas, kion tiu nin instruas por nia preĝo al nia Patro. Tiu preĝo mem estas aldonita en la dua alineo.
2605 Kiam la horo venis, en kiu li plenumas la decidon de la amo de Sia Patro, Jesuo supozigas la neelĉerpeblan profundecon de Sia preĝo kiel Filo. Tiu profundeco sin ne nur montras, antaŭ ol Li Sin libervole elliveras (Patro … ne mia, sed Via volo plenumiĝu”: Luk 22,42 BIB), sed mem en Siaj lastaj vortoj ĉe la kruco, kie preĝo kaj sindono estas tute unu: (614)
“Patro, pardonu ilin; ĉa ili ne sciasm kion ili faras“ (Luk 23,34 BIB).
“Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo” (Luk 23,43 BIB).
“Virino, jen via filo! … jen Via Patrino” (Joh 19,26-27 BIB).
“Mi soifas” (Joh 19,28 BIB).
“Mia Dio, mia Dio, kial nvi forlasis Min” (Mar 15,34 BIB)
.
“Estas finite” (Joh 19,30 BIB).
“Patro, en Vian manojn mi transdonas mian spiriton” (Luk 23,46 BIB).
Fine Jesuo, eliginte laŭtan krion ellasis for la spiriton
.
2606 (403) En tiu krio la la homiĝinata vorto kuŝas ĉiu mizero de la homoj de ĉiuj tempoj,
traktitaj kiel sklavoj de peko kaj morto, kaj ĉiu peto kaj porpeto de la savohistorio. La patro
akceptas ilin ĉiujn kaj elaŭdas ilin en maniero, kiu transiras ciun homan esperon, per la resurekto de Sia Filo. (653) En tio plenumiĝas kaj perfektiĝas la vojo de la preĝo en la kreo- kaj
elaĉet-ordo. En Kristo malfermas al ni la libro de la psalmoj la pregon. (2587) Ĉar en la
“hodiaŭ” de la resurekto parolas la Patro: “Vi estas Mia filo. Hodiaŭ Mi vin naskis. Petu Min,
kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, kaj por posedo limojn de tero” (Psa 2,7-8 BIB)
.
La Letero al la Hebreoj draste esprimas, kiel la preĝo de Jesuo efikas la venkon de la savo: “En siaj karnaj tagoj, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;” (Heb 5,7-9 BIB)
Jesuo instruas preĝi
2607 (520) Kiam Jesuo preĝas, Li nin instruas jam preĝi. La Dia vojo de nia preĝo estas la preĝado de Jesuo al Sia Patro. Sed la evangelio ofertas krome klare esprimitan instruadon de Jesuo pri la preĝo. Kiel saĝa edukanto Li prenas nin tie, kie ni estas, je la mano kaj gvidas nin paŝon post paŝo al la Patro. En Siaj vortoj al la homoj, kiuj Lin sekvas, Jesuo eliras de tio, kio al ili estas jam konata pri la preĝo el la Malnova Testamento, kaj Li malfermas iliajn korojn por la nova de la venonta Regno. Poste Li malfermas al la aro tiun novan en paraboloj. Finfine Li parolas malferme al Siaj disĉiploj, kiuj en Lia eklezio efiku kiel eduantoj, pri la preĝo de la Patro kaj de la Sankta Spirito.
2608 (541) Jam en la monto-prediko Jesuo metas signifon sur la konvertiĝo de la koro.
(1430) Antaŭ ol ni portu oferdonon al la altaro, ni repaciĝu kun la frato
. Ni amu la malamikojn kaj ni pregu por niaj prsekutantoj
. Ni preĝu al la “Patro, kiu estas en sekreteco” (Mat
6,6 BIB) kaj ni en tio ne faru multajn vortojn
, en la preĝo ni pardonu koree
, ni havu puran koron kaj ni serĉu la Dian Regnon
. Tiu konvertiĝo tute celas al la Patro. Ĝi estas infana
aliĝon al la Patro.
2609 (153) Kiam la koro decidas al konvertiĝo, ĝi lernas preĝi en la kredo. (1814) La Kredo estas infana konsento al Dio trans nia sensi kaj kompreni. Tiu sindono fariĝis ebla, ĉar la multamata Filo al ni malfermas la aliron al la Patro. La Filo povas postuli de ni “serĉi” kaj “pordofrapi”, ĉar li mem estgas la pordo kj la vojo.
2910 En la preĝo al la Patro Jesuo dankas antaŭ ol Li ricevas Liajn donojn. Tiel Li nin instruas agi en la sama infana kuraĝo: “Kion ajn vi petos – kredu, ke vi tion jam ricevis,” (Mar
11,24 BIB). Tion kapablas la forto de la preĝado, ĉar “ĉio estas ebla por kredanto” (Mar 9,23
BIB) kaj en tia kredo “ne dubos”
. (165) Ju pli Jesuo estas trista pri la “nekredo”
de Siaj
anoj kaj pri la “malgrande kredantoj” inter Siaj disĉiploj
, des pli Li ankaŭ estas plena de
admirado pri la “granda kredo” de la romia kapitano
kaj de la kanaana virino
.
2911 La preĝo de la kredo ne nur estas la dirado “Sinjoro, Sinjoro”, sed ke oni direktas la
koron al tio, fari la volon de ka Patro
. (2827) Jesuo instigas la disĉiplojn, ĉe tiuj klopodoj,
ĉe la Dia decido kunagi, ĝin porti en la preĝo
.
2612 En Jesu “la Regno de Dio alproksimiĝis” (Mar 1,15 BIB). Jesuo postulas konvertiĝon
kaj kredon, sed ankaŭ gardemon. (672) En la preĝo atendas la disĉiplo atente al tio, kio estas
kaj kio venas, en la memoro pri la unua veno en la humileco de la karno kaj en la espero pri
Sia dua veno en gloro
. (2725) La preĝado de la disĉiploj estas batalo, kio estas trapasata
komune kun la majstro: Kiu viglas en la preĝo, ne estos tentata
.
2613 (546) La Sankta Luko transdonas al ni la tri plej gravajn parabolojn pri la preĝo: La
unua temas pri la sintrudema amiko
kaj invitas al insista preĝo: “Al la frapanto estos malfermite”. Kiu tiel preĝas, al tiu la Patro en la ĉielo donos, kion li bezonas, precipe la Sanktan Spiriton, la perfekta ekzemplo de ĉiuj bonaj donoj.
La dua rakontas de la altrudiĝema vidvino
; Tiu parabolo celas al plia eco de la preĝado: en
kreda pacienco senĉese preĝi. “Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la
tero?” (Luk 18,8 BIB)
La tria parabolo, tiu de la Farizeo kaj de la impostisto
, postulas ĉe la preĝado humilan koron. “Ho Dio, estu favora al mi pekulo”. (Luk 18,13 BIB) La preĝejo al si tiun preĝon ĉiam
denove alproprigas: “Kyrie eleison!” (2559)
2614 Kiam Jesuo konfidis al Siaj disĉiploj la sekreton de la preĝo al la Patro, Li malkovris
al ili, kiel ilia – kaj per tio ankaŭ nia – preĝo devas esti, kiam Li estos reveninta al la Patro en
sia glora homonaturo: Nove estos la petado en sian nomo
. (434) La kredo je Kristo enkondukas la disĉiplojn en la ekkonon de la Patro, ĉar Jesuo estas “la vojo kaj la vero kaj la vivo”(Joh 14,9 BIB). La kredo alportas frukton en la amo: Ni nin tenas je la vorto kaj la ordonoj
de Jesuo: Ni restas en la Patro, kiu nin tiom amas en Kristo, ke li restadas en ni. Sur tiu nova
ligo basiĝas la certeco, ke niaj petoj estos elaŭdataj, sur la preĝo de Jesuo
.
2615 (728) Eĉ pli: Kiam nia preĝo unuiĝas kun la preĝo de Jesuo, li plenumas la promeson:
“Mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; Tiu
estas la Spirito de la vero” (Joh 14,6 BIB). Tiu nova dimensio de la preĝo malfermiĝas en la
adiaŭaj paroladoj
. En la Sankta Spirito estas la kristana prego komuno en la amo kun la Patro, ne nur per Kristo, sed ankaŭ en Li: “Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.” (Joh 16,25 BIB).
Jesuo elaŭdas la preĝon
2616 La al Jesuo direktita preĝo estas elaŭdita de Li jam dum Lia efiko per signoj, kiuj
antaŭprenas la efikon de Sia morto kaj de Sia resurekto (548). Jesuo elaŭdas la preĝon de kredanto, kio estas fiksita en vortojn (la petoj de la lepromalsanulo
, de Jairus
, de la kanaana
virino
kaj de la bona krimulo
), sed ankaŭ en neelditajn petojn (tiu de la portantoj de la lamulo
; de la virino kun sangofluo, kiu tuŝis Lian vestaĵon
: la larmoj kaj la krismo de la
pekulino
). La emfaza peto de la blinduloj (“Kaptu nin, ho Filo de David” Mat 9,47 ne ekzistas en BIB); “Ho Filo de David, kompatu min!” (Mar 10,48 BIB) (2667) estis transprenita en la
tradicion de la Jesuo-preĝo: “Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, kompatu min pekulon!” ne
ekzistas en BIB) Jesuo elaŭdas ĉiam la preĝon, kiu lin krede petegas pri la sanigo de malsanoj
aŭ pri la pardono de la pekoj: “Via fido vin savis, iru en paco” (Mar 5,34).
La Sankta Aŭgusteno eminente kunigas la tri dimensiojn de la preĝo de Jesuo: “Li preĝas por ni
kiel nia sacerdoto; Li preĝas en ni kiel nia kapo; ni preĝas en Li kiel nia Dio. Do ni aŭdu nian
voĉon en Li kaj Lian voĉon en ni” (Psalmo 85,1)
.
La preĝo de la Virgulino Maria
2617 (148) La preĝo de Maria estas al ni revelaciita ĉe la pleneco de la tempoj. Antaŭ la
homiĝo de la Filo de Dio kaj la elverŝo de la Sankta Spirito ŝia preĝado unike kunefikas en la
digna decido de la Patro: (494) Por la ricevado de Kristo ĉe la Anoncofesto
kaj por la
estiĝo de la eklezio, la Korpo de Kristo, je Pentekosto
. En la kredo de Sia humila servistino
trovas la dono de Dio la akcepton, kiun ĝi atendas ekde la komenco de la tempoj. (490) De la
Ĉiopoca “plenumita kun graco” Maria respondas per la transdono de sia tuta estaĵo: “Jen la
sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ Via diro” (Luk 1,38 BIB) Fiat ! – tio estas la kristana
preĝo: tute aparteni al Li, ĉar Li apartenas tute al ni.
2618 (2674) La evangelio revelacias al ni, kiel Maria krede preĝas kaj faras porpeton. En
Kana
petas la patrino de Jesuo sian filon pri la necesa por la geedziĝ-manĝo. Tio manĝo
estas signo por alia manĝo: tiu de la matrimonio de la ŝafido, en kio Kristo pete de la eklezio
kiel Sia fianĉino transdonas Korpon kaj Sangon. Je la horo de la Nova Interligo Maria je la
piedo de la kruco
estas elaŭdita. Ĉar ŝi estas ka virino, la nova Eva, la vera “patrino de ĉiuj
vivantoj”. (726)
2619 Pro tio estas la laŭdokanto de Maria
[latine: “Magnificat”, bicance: “Megalinári-on”] samtempe la laŭdokanto de la Dipatrino kaj de la eklezio, la laŭdokanto de la filino de
Zion kaj de la nova Dipopolo. Ĝi estas dankokanto por la pleno de la graco, kiuj estas donacataj en la savoekonomio, kanto de “la malriĉaj”, kies espero superriĉe estas plenumita (724);
plenumiĝas ja la promesoj, kiuj estas donataj “al Abraham kaj liaj posteuloj eterne”.
MALLONGE
2620 “En la Nova Testamento estas la preĝo de Jesuo, la Filo de Dio, la perfekta modelo de la preĝado. La preĝo de Jesuo – ofte en la soleco kaj kaŝiteco – estas la ama konsento por la volo de la Patro ĝis al la kruco kaj en la absoluta fido, esti elaŭdata.
2621 En sia instruado Jesuo instruas la disĉiplojn preĝi kun purigita koro, kun viva kaj persista kredo kaj kun infana kuraĝo. Li postulas kuraĝon kaj invitas ilin, en Sia nomo proponi al Dio iliajn petojn. Jesuo Kristo mem elaŭdas la preĝojn, kiuj estas celatas al Li.
2622 La preĝo de la virgulino Maria en ŝia “Fiat” kaj en la “Magnificat” estas en la kredo ŝignita per la grandanima sindono de ŝia tuta esto.
ARTIKOLO 3 • EN LA TEMPO DE LA EKLEZIO
2623 (731) Je la Pentekosta Tago la spirito de la promeso estis elverŝita super la disĉiploj.
“Ili ĉiuj estis en unu loko.” (Ago 2,1 BIB), “unanime persistis en preĝado” (Ago 1,14 BIB) kaj
atendis la Sanktan Spiriton. La Spirito, kiu instruas la eklezion kaj ĝin memoras pri ĉio, kion
Jesuo diris
, ĝin formos al vivi de preĝado.
2624 (1342) La kredanto de la unua komunumo de Jerusalemo “persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.” (Ago 2,42 BIB) Ĉi tiu postsekvo estas decida: La preĝo de la eklezio baziĝas sur la kredo de la apostoloj, estas atestita per la amo kaj nutrita per la eukaristo.
2625 La kredantoj unue orientiĝas per la preĝoj, kiujn ili aŭdas kaj legas en la Skribo. Sed ili
rilatas al la nuntempo. Tio validas pecipe de la psalmoj, kiuj ja estas plenumitaj en Kristo
.
(1092) La Sankta Spirito, kiu memorigas Sian preĝantan eklezion al Kristo, ĝin ankaŭ enkondukas en la tutan veron. Li stimulas la neesploreblan sekreton de Kristo, kio agas en la vivo, en
la sakramentoj kaj en la senditeco de la eklezio, percepti nove en vortojn. Tiuj novaj esprim-manieroj voluiĝas en la grandaj liturgiaj kaj spiritaj tradicioj. (1200) La preĝoformoj, kiuj estas tradiciitaj en la kanonaj Skriboj de la apostoloj, restas aŭtoritataj por la kristana preĝo.
I • Beno kaj adorado
2626 (1678) La beno estas la baza movado de la kristana preĝo: La renkontiĝo inter Dio kaj
la homo. En la beno unuiĝas la dono de Dio kaj ties akcepto per la homo en reproka alvoko. La
bena preĝo estas respondo de la homo al la dono de Dio. Ĉar Dio benas, povas la homa koro
por tio tion laŭdi, kiu estas la fonto de ĉiu beno
2627 (1083) Ĉi tiu movado havas esence du direktojn: Unuflanke ĝi montras – portata de la
Sankta Spirito – per Kristo al la Patro: Ni laŭdas Lin, ĉar Li benis nin
. Aliflanke petegas nia
preĝo pri la graco de la Sankta Spirito, kiu venas de la Patro per Kristo: Dio benu nin
.
2628 (2096-2097) Adorado estas la unua sinteno de la homo, kiu sin ekkonas antaŭ sia
kreanto kiel kreitaĵo. Ĝi gloras la grandecon de la Sinjoro, kiu nin kreis
, kaj la ĉiopovo de la
savanto, kiu nin liberigas de la malbono. En la adorado ĵetas sin teren la spirito antaŭ la “reĝo
de la gloro” kaj silentas respektoplene antaŭ la “des pli granda Dio” (Sankta Aŭgusteno, enarratio in Psalmis 62,16). La adorado de la trifoje sankta kaj super ĉio aminda Dio nin plenigas kun humileco kaj donas al nia preĝo fidon. (2559)
II • Petopreĝo
2629 Nomoj por la petoj estas multaj en la Nova Testamento: peti, demandi, petegi, alvoki,
krii, laŭte ekkrii, ja eĉ “batali en la preĝo”
. Sed la plej ĝenerale uzata kaj plej proksima
esprimo estas “peti”. (396) En la petpreĝo sin esprimas la konscio de nia rilato al Dio. Ni estas
kreitoj kaj pro tio nek nia propra origino, nek Sinjoroj pri nia posicio, ne ni estas nia lasta celo.
Sed kiel pekuloj ni kristanoj ankaŭ scias, ke ni ĉiam denove nin forturnas de nia Patro. La peto
estaj jam reveno al Dio.
2630 La Nova Testamento preskaŭ ne enhavas plendopreĝojn, kiel ili en la Malnova Testamento ofte ekzistas. (2090) En la resurektinta Kristo la prego de la eklezio estas portata de espero, ankaŭ se ni ankoraŭ devas atendi kaj nin konvertiĝi tago post tago. La kristana petado originas el pli grandaj profundoj. La apostolo Paŭlo nomas tiun origin-lokon de la peto sopiro kaj opinias kun tio la kreitaron, kiu “ĝemas kaj naskodoloras” (Rom 8,22 BIB). Li celas ankaŭ nin, car ni “ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. Ĉar per espero ni estas savitaj” (Rom 8,23-24 BIB) La Sankta Paŭlus celas fine la Sanktan Spiriton, Kiu por ni pledas “kun ĝemo, kion ni ne povas kapti en vortoj”. Tiel “la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece“ (Rom 8,26 BIB).
2631 (2838) La peto por pardono etas la unua reago de la petpreĝo. Ĝi troviĝas ekzemple
en la preĝo de la doganisto. “Ho Dio, estu favora al mi pekulo” (Luk 18,13 BIB). Ĝi estas la
antaŭkondiĉo por la prava kaj sincera prego. Fidoplena humileco starigas nin denove en la lumon de la komunumo kun la Patro kaj Lia Filo Jesuo Kristo kaj tiel en la komunumon inter ni
homoj
. Tiam “ni ricevas de Li” ĉion, “kion ni petas” (1 Joh 3,22 BIB). La peto pri pardono
devas antaŭiri al la eŭkaristia celebrado kaj al la persona prego.
2632 Laŭ la instruo de Jesuo staras en la centro de la kristana petoj la deziro kaj la serĉo de
la Regno de Dio
(2816) . Ĉe tio ekzistas hierarkio de la petoj: (1942) Unue ni petas la regnon, kaj post ĉion, kio estas necesa al ni, por ĝin surpreni kaj kunlabori ĉe ĝia veno. Tio kunlaboro ĉe la senditeco de Kristo kaj de la Sankta Spirito, kio nun estas la senditeco de la eklezio, estas objekto de la pregado de la apostola komunumo
. La preĝado de la apostolo Paulo
demonstras al ni, kiel la Dia zorgo pri ĉiuj eklezioj animigu la kristanan pregon
. Per la
preĝo laboras ĉiu baptito ĉe la veno de la Regno de Dio. (2854)
2633 Kiu tiel partoprenas en la sava amo de Dio, komprenas. Ke ĉia bezono povas farigi
objekto de preĝo. (2830) Kristo, Kiu akceptis ĉion, por cion elaĉeti, estas glorata per la petoj
, kiun ni en Lia nomo oferas. Kun tiu optimismo admonas nin Jakobo
kaj Paŭlo
,
ĉiam preĝi.
III • Propetopreĝo
2634 La propeto estas petopreĝo, kio nin samformigas al la preĝo de Jesuo. Li estas la unika
porpetanto ĉe la patro por ĉiuj homoj, precipe por la pekuloj
. Li povas “25 Tial ankaŭ li povas tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, savi ĝis la ekstremaĵo, ĉar li ĉiam vivas, por propeti
pro ili” (Heb 7,25 BIB). (432) La Sankta “Spirito mem propetadas por ni …, ĉar li propetadas
por la sanktuloj laŭ la volo de Dio“ (Rom 8,26-27 BIB).
2635 Ĉiu koro, kio kunkantas en la mizerikordo, subtenas ekde Araham la aliajn kaj petas
por ili. (2571) En la tempo de la eklezio partoprenas la porpeto de la kristanoj en la porpeto de
Kristo; ĝi estas esprimo de la komunumo de la sanktuloj. En la porpeto ĉiu preĝanto “ne atentu
ĉiu (nur) siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj” (Fil 2,4 BIB) ‒ jes, li preĝas
eĉ por tiuj, kiuj faras al li malbonon
2636 La unuaj kristanaj komunumoj vivis en la ĉiama reciproka partopreno
en la preĝo:
La sankta apostolo Paŭlo partoprenigas ilin tiamaniere en sia servo ĉe la evangelio
, sed li
ankaŭ por ilin pledas
. La porpeto de la kristanoj ne konas limojn: ĝi validas “por ĉiuj; por
reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj“ (1 Tim 2,1-2 BIB). (1900) La kristanoj preĝas ankaŭ por la persekutantoj
kaj pri la savo de tiuj, kiuj rifuzas la evangelion
. (1037)
IV • Danka preĝo
2637 (224) La dankesprimo signas la preĝon de la eklezio, kiu en la eŭkaristia celebro atestas, kio ĝi estas, kaj fariĝas, kion ĝi atestas. (1328) Ĉar Kristo liiberigas per Lia savoverko la kreitaron de peko kaj morto, por ĝin denove beni kaj redukti al la Patro al Lia honoro. La dank-esprimado de la membroj de la korpo partoprenas en la dankesprimo de Sia kapo. (2603)
2638 Ĉiu evento kaj ĉiu bezono povas fariĝi ofero de la danko, kiel ili ankaŭ povas fariĝi objekto de la petpreĝo. La leteroj de la Sankta Paŭlo komenciĝas kaj finiĝas ofte kun dank-esprimoj, en kiuj estas rilatoj al Jesuo. “Pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tes 5,18 BIB). “En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko” (Kol 4,21 BIB).
V • Laŭda preĝo
2639 La laŭdo estas preĝoformo, kiu plej rekte akceptas Dion. La laŭdo prikantas Dion pro
Si mem. Ĝi donas al Li honoron, ne nur pri Liaj faroj, ĉar Li estas. (213) Kiu laŭdas Dion, tiu
partoprenas en la beateco de la puraj koroj: li amas Dion en la kredo
. Li atestas por la unu-genita Filo, en Kiu ni estas akceptitaj kiel infanoj kaj per Kiu ni gloras la Partron. La laŭdo
enhavas la aliajn formon de la preĝado kaj portas ilin al iliaj fontoj kaj al ilia celo: la “Unu
Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li“ (1 Kor 8,6 BIB).
2640 La Sanka Luko mencias ofte en sia evangelio la admiron kaj la glorlaŭdon, kiuj estis
ekigitaj per la mirofaroj de Kristo. Admiro kaj laŭdo elvokas ankaŭ la farojn de la apostoloj,
kiuj estas fine faroj de la Sankta Spirito: ekzemple la formo de la komunumo de Jerusalem
kaj la sanigo de la lamulo per Petro kaj Johano
. La plebo gloras Dion pro tiu sanigo
.
Kiam al la paganoj de Pisidio estis portata la anonco, ili “ĝojis kaj gloris la vorton de Dio”
(Ago 13,48 BIB)
2641 “Parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj
psalmante en viaj koroj al la Sinjoro!” (Efe 5,19 BIB)
. Kiel la inspiritaj aŭtoroj de la Nova
Testamento ankaŭ la unuaj Kristo-komunumoj novlegas la libron de la psalmoj: Kun tiuj
kantoj ili prikantas la misteron de Kristo. Ili mem verkas en la nova forto de la Spirito himnojn
kaj laŭdkantojn. (2587) Ĉe tio ili eliras de la unika evento, kion Dio mem faris en Sia Filo: de
la homiĝo, de la morto, kiu venkis la morton, de la resurekto kaj de la supreniro al la dekstro
de la Patro
. El tia “miraklo de ĉiuj mirakloj” de la savo-ekonomio supreniras la doksologio,
la laŭdo de Dio
.
2642 La revelacio de tio, “kio devas baldaŭ okazi” (Apo 1,1 BIB), la apokalipso, kio estas
portata de la kantoj de la ĉiela liturgio
kaj de la porpeto de la “atestantoj” (martiroj)
. La
profetoj kaj la sanktuloj, ĉiuj, kiuj estis masakritaj pro la atestoj por Jesuo surtere
, la
amasego de tiuj, kiuj venis el la malfacila situacio, antaŭrniris antaŭ ni en la regnon. Ili
alportas la gloron de tiu, kiu sidas sur la trono, kaj tiuj de la ŝafido
. En komuneco kun ili
kantas ankaŭ la eklezio surtera ĉi tiujn laŭdokantojn en la kredo kaj en la tento. En peto kaj
porpeto esperas la kredo kontraŭ ĉiu espero, kaj dankas al la “Patro de la astroj”, de kio “ĉio
bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre”
. Tiamaniere la kredo fariĝas pura
laŭdo.
2643 La eŭkaristio enhavas ciujn tiujn preĝoformojn kaj ilin esprimas: ĝi estas “la pura
oferdono” de la tuta Korpo de Kristo “honore al Lia nomo”
; ĝi estas laŭ la tradicioj de la
oriento kaj de la okcidento tutsimple “la laŭd-ofero”. (1330)
MALLONGE
2644 La Sankta Spirito, kiu instruas la eklezion kaj ĝin memoras pri ĉio, kion Jesuo diris, ĝin edukas ankaŭ al la vivo de la preĝo. Ene de la samaj formoj de la beno, de la petado, de la porpetado, de la dankado kaj de la laŭdado vekas la Spirito novajn esprimmanierojn.
2645 Ĉar Dio benas la homan koron, tio povas siaflanke Dion beni kaj laŭdi, kiu estas la fonte de ĉiu beno.
2646 La petopreĝo havas kiel objekto la pardonadon, la serĉadon de la Regno de Dio kaj ĉiun sinceran bezonon.
2647 La porpetanta preĝo estas la petoj por aliuloj. Ĝi ne konas limojn kaj ĝi etendiĝas ankaŭ al malamikoj.
2648 Ĉiu ĝojo kaj ĉiu mizero, ĉiu evento kaj ĉiu bezono povas esti enhavo de la dankado, kio partoprenas en la dankado de Kristo kaj plenumu la tutan vivon: “Pri ĉio donu dankon” (1 Tes 5,18).
2649 La tute nepropraprofita laŭdopreĝo celas al Dio. Ĝi laŭdas Lin pro Li mem; ĝi gloras Lin ne nur pro Siaj faroj, sed ĉar LI ESTAS.
DUA ĈAPITRO
LA TRADICIO DE LA PREĜO
2650 La preĝo ne limiĝas sur la senintensa eksplodo de interna impulso; preĝi devas esti volita. Ankaŭ ne sufiĉas scii, kion la Skribo evidentigas; preĝi volas esti lernita. Pro tio instruas la Sankta Spirito la infanojn de Dio en la “kreda kaj preĝa eklezio” (Dei Verbum 8) per viva pludonado, la sankta tradicio. (75)
2651 La kristana preĝotradicio estas unu de la formoj, en kiuj la tradicio de la kredo evoluas.
(94) Tio estiĝas precipe per la studado kaj la meditado de la kredantoj, kiuj en sia koro
konservas la eventojn kaj vortojn de la savoekonomio kaj kiuj la spiritajn realecojn, kiujn ili
travivis, profunde trapenetras
.
ARTIKOLO 4 • ĈE KA FONTOJ DE LA PREĈOJ
2652 (694) La Sankta Spirito estas “la viva akvo”, kio en la preĝanta koro fariĝas “al la flua
fonto”, kies akvo donacas eterna vivo”
. Li instruas nin, ĉe tiu fonton Kriston akcepti. En la
kristana vivo troviĝas fontoj, ĉe kiuj Kristo nin atendas, por trinkigi nin kun la Sankta Spirito.
La vorto de Dio
2653 (133) La eklezio admonas ĉiujn kredantojn, “precipe intense, per oftaj legadoj de la Sanktaj Skriboj ‘la eminentajn ekkonojn de Kristo’ atingi”. Ili pensu, “ke preĝado devas akompani la legadon de la Sankta Skribo, por ke ĝi fariĝu parolado inter Dio kaj homo (1100); ĉar ‘Lin ni alparolas, kiam ni preĝas; Lin ni aŭdas, kiam ni legas la Diajn eldirojn’ (Sankta Ambrozio, de officiis ministrorum 1,88)” (Dei Verbum 25)
2654 La Patroj de la sankta vivo kunigas en sia interpretado de Mateo 7,7 la sintenon de la
koro, kio en la preĝo estas nutrata de la Vorto de Dio: “Kiam vi legas, serĉas, kaj vi trovos en
la meditado: kiam vi preĝas, frapas, kaj estos al vi malfermate per la meditado”
.
La liturgio de la eklezio
2655 La senditeco de Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu en la sakramenta liturgio de la
eklezio la savomisteron anoncas, prezentigas kaj komunikas, daŭrigas en la preĝanta koro.
(1073) La spiritaj patroj kelkfoje komparas la koron kun altaro. (186) La preĝo prenas en sin la
liturgion dum kaj post la celebrado kaj alproprigas ĝin al si. Eĉ kiam la preĝo okazas “en
kaŝiteco” (Mat 6,6), ĝi restas preĝo de la eklezio kaj komuneco kun la Sankta Trinitato
.
La Diaj Virtoj (1812-1829)
2656 Ni eniras en la preĝon kiel en la liturgion: Per la mallarĝaj pordoj de la kredo. En la signoj de la nuntempo de la Sinjoro ni serĉas kaj sopiras Lian vizaĝon. En ili ni volas aŭdi kaj konservi Lian vorton.
2657 La Sankta Spirito nin instruas, celebri la liturgion atendante la revenon de Kristo; tiel Li nin edukas por la preĝo en la espero. La preĝo de la eklezio kaj la persona preĝo fortigas en ni la esperon. Precipe la psalmoj kun siaj preciza kaj riĉa lingvo nin instruas, meti nian esperon sur Dion: “Mi atende esperis al la Eternulo, kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion” (Psa 40,2 BIB). “La Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito” (Rom 15,13 BIB).
2658 “La espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni” (Rom 5,5 BIB). La preĝo, kio estas formita de la liturgia vivo, ĉio ĉerpas el la amo, kun kio ni ĉerpas en Kristo. Tiu amo nin respondigas per amo, kiel Li nin amis. La amo estas la fonto de la preĝo; kiu ĉerpas el tiu fonto, atingas la kulminon de la preĝado. (826)
“Mi amas Vin, mia Dio, kaj mia sola deziro estas, vin ami ĝis la lasta spirotiro de mia vivo. Mi amas Vin, ho mia senfine aminda Dio, kaj mi pli volas morti en amo, ol vivi sen amo al Vi. Mi amas Vin, ho Sinjoro, kaj la unika graco, kiun mi petas de Vi, estas tiu, Vin rajti ami eterne … Mia Dio, kiam mia lango ne povas diri en ĉiu momento, ke mi amas vin, tiam mi volas, ke mia koro tiom ripetas al vi, ke mi vin amas, kiom mi spiras” (Sankta Jean Marie Baptiste Vianney, preĝo)
“Hodiaŭ”
2659 Kiam ni aŭdas la vorton de la Sinjoro kaj partoprenas en Lia Pasĥa-mistero, ni lernas
preĝi je certa horo. (1165) Sed Lia Spirito estas al ni donata je ĉiu tempo, en la eventoj de ĉiu
tago, kiel fonto de la preĝo. (2837) La instruado de Jesuo pri la preĝado al nia Patro kaj pri la
providenco
kuŝas sur la sama linio: (305) La tempo kuŝas en la manoj de la Patro; ni
renkontas al Li en la nuntempo, ne hieraŭ aŭ aŭ morgaŭ, sed hodiaŭ: “Hodiaŭ, se vi aŭskultas
Lian voĉon, ne obstinigu vian koron” (Psa 95,7-8 BIB)
2660 Unu de la sekretoj de la Regno de Dio, kiuj revelaciis por la “malgrandaj”, la servistoj de Kristo, al la malriĉaj de la feliĉ-anoncoj, (2546) estas preĝi en la eventoj de ĉiu tago kaj de ĉiu momento. Estas bone kaj ĝuste preĝi, ke la regno de la justeco kaj de la paco efiku sur la iro de la historio; (2632) estas same grave trapenetri la simplajn kaj ĉiutagajn situaciojn helpe de la preĝo. Ĉiuj formoj de la preĝo povas esti la fermentpasto, kun kiu la Sinjoro komparas la Dian Regnon.
MALLONGE
2661 Per viva redono, la tradicio, instruas la Sankta Spirito en la eklezio la infanojn de Dio preĝi.
2662 La vorto de Dio, la liturgio de la eklezio, la virto de la kredo, de la espero kaj de la amo estas fontoj de la preĝo.
Artikolo 5 • La vojo de la preĝo
2663 (1201) Ĉiu eklezio ofertas laŭ iliaj kredantoj en la viva tradicio de la preĝo al la
historia, socia kaj kultura medioj la lingvon de la preĝado en vortoj, kantoj, preĝ-sintenoj kaj
bildoj. La instru-ofico
devas prijuĝi la fidelecon de la tradicio de ĉi tiuj diversaj vojoj kun la
tradiciita apostola kredo, kaj la animzorgantoj kaj kateĥetoj havas la taskon, klarigi ties
sencon, kiu ĉiam rilatas al Kristo.
Preĝo al la Patro
2664 Ne ekzistas iu vojo de kristana preĝado ol Kristo. (2780) Nia preĝo havas nur tiam aliron al la Patro, kiam ni preĝas “en la nomo de Jesuo”, komune aŭ sole, en parolata aŭ en interna maniero. La sankta homeco de Jesuo estas la vojo, per kiu la Sankta Spirito ni instruas preĝi al Dio, nia Patro.
Preĝo al Jesuo
2665 La preĝado de la eklezio, kio sin nutras de la Vorto de Dio kaj de la celebrado de la liturgio, nin nutras, preĝi al Jesuo, nia Sinjoro. (451) Eĉ kiam ĝi sin direktas precipe al la Patro, ĝi havas tamen en ĉiuj liturgiaj tradicioj formojn de la preĝo, kiuj sin direktas al Kristo. Kelkaj en la preĝo de eklezio aktualigitaj psalmoj kaj la Nova Testamento metas la alvokoj de tiu preĝado al Kristo sur niajn lipojn kaj pregas ilin en niajn korojn. Filo de Dio, Nia Sinjoro, Nia Savanto, Ŝafido de Dio, Nia Reĝo, Vi multamata Filo, Filo de la Virgulino, Bona Paŝtisto, Nia Vivi, Nia Lumo, Nia Espero, Nia Resurekto, Filo de la homoj …
2666 Sed la nomo, kiu enhavas ĉion, estas tiu, kiun ricevas la Filo de Dio ĉe Sia homiĝo:
Jesuo. (432) La nomo de Dio ne povas esti prononcata de homaj lipoj
, sed la Vorto de Dio
revelacias ĝi al ni: nun ni povas Lin alvoki: “Jesuo”, “JHWH savas”
. La nomo Jesuo
enhavas ĉion: Dion kaj la homon kaj la tutan ordon de la Kreo kaj de la Eleaĉeto. (435)
“Jesuon” preĝi signifas, Lin alvoki, Lin voki en ni. Li nomo portas kiel la unusola la
nuntempon de Dio en Si, kiun Li signifas. Jesuo estas resurektinta, kaj kiu ajn alvokas Lian
nomon, ricevas la Filon de Dio, kiu lin amis kaj Sin donis por li
.
2667 Tiu tre simpla alvoko el la kredo evoluiĝis en la tradicio de la preĝo de la oriento kaj
de la okcidento en diversaj formoj. La plej ofta sinrego, kiu estas tradiciata tra la spiritaj patroj
sur la Sinajo, en Sirio kaj sur la monto Atoso, (2616) estas la alvoko “Jesuo Kristo, Filo de
Dio, Sinjoro, mizerikordu kun ni pekuloj!” Ili ligas la himnon rilatantan al Kristo el la letero al
la komunumo en Filipo
kun la peto de la doganisto kaj de la blinduloj
. Per ili la koro
estas preparata al la mizero de la homoj kaj la mizerikordo de ilia Savanto.
2668 (435) La alvoko de la nomo Jesuo estas la plej simpla vojo de ĉiama preĝo. Ofte
ripetata de humila atentema koro, tiu preĝo ne disiĝas en “multaj vortoj” (Mat 6,7), sed ĝi
konservas la vorton kaj portas frukton
. Ĝi estas “ĉiam” ebla, ĉar preĝi ne estas okupo flanke
de aliaj, sed la unuika okupo, ami Dion, kio en Jesuo Kristo ĉion agadon animigas kaj klarigas.
2669 (278) La preĝado gloras kaj adoras la koron de Jesuo, kio alvokas Lian sanktan nomon. La eklezio adoras Lian homiĝintan Vorton kaj Lian Koron, kio pro amo al ni homoj allasis esti traborata pro niaj pekoj. (1674) La kristana preĝado sekvas sur la krucovojo volonte al la Elaĉetanto. La stacioj de la pretorejo markas la vojon de Jesuo ĝis golgoto kaj ĝis la tombo, kiu per Sia sankta kruco elaĉetis la mondon.
“Venu, Sankta Spirito”
2670 (681) “Neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.” (1 Kor 12,3 BIB). Ĉiam, kiam ni komenciĝas preĝi al Jesuo, (2001) logas nin la Sankta Spirito per Sia antaŭhelpa graco sur la vojon de la preĝo. Li instruas nin preĝi memorigante nin al Kristo; kiel ni do ne preĝu al Li mem? Pro tio la eklezio invitas nin, (1310) ĉiutage petegi pri la Sankta Spirito, preĉipe komence kaj fine de ĉiu grava agado.
“Kiam la Spirito ne estu adorata, kiel Li Diigu min per la bapto? Kaj kiam Li estu adorata, ĉu Li do ne devas esti objekto de aparta adorado?” (Sankta Gregoro el Nacianco, orationes theologicae 5,28)
2671 La konvena formo de petoj pri la Sankta Spirito estas alvoko de la Patro per Kristo, nia
Sinjoro, doni al nia la konsolan Spiriton
. Kiam Jesuo anoncas la Spiriton de la Vero
, Li
akcentas la neceson, peti el Lia nomo pri la Sankta Spirito. same kutima estas la plej simpla
kaj plej senpera peĝo: “Venu, Sankta Spirito!” Ĉiu liturgia tradicio ĝin disfaldas en siaj
antifonoj kaj himnoj:
“Venu, Sankta Spirito, plenigu la korojn de la kredantoj, kaj eklumigu en ili la fajro de Via
amo.”
“Ĉiela Reĝo, Spirito de la Konsolo, Spirito de la Vero, ĉieestanta kaj ĉion plenumanta, trezoro de ĉiu bono kaj fonto de la vivo, venu, loĝu en ni, purigu kaj savu nin, Vi, kiu estas bona.” (Bicanca liturgio, Tropariono de la pentekosta vespero.)
2672 (695) La Sankta Spirito, kies unkto plenigas nian tutan estaĵon, estas la interna instru-majstro de la kristana preĝo. Li estas la aŭtoro d la viva tradicio de la preĝo. Oni trovas eble sam-multajn vojojn de la preĝo, kiom ekzistas preĝantaj homoj, sed efikas en ĉiuj kaj kun ĉiuj la sama Sankta Spirito. En la komunumo de la Sankta Spirito estas la kristana preĝo preĝo en la eklezio.
La komunumo kun la sankta Dipatrino
2673 (689) En la preĝo unuigas nin la Santa Spirito kun la persono de la ununaskita Filo en
ties glorita homonaturo. Per tiu kaj en ĝi estas nia preĝo kiel filoj de Dio en la eklezio unuigita
kun la patrino de Jesuo
.
2674 (494) Ekde ŝia konsento, kiun ŝi krede donis ĉe la anonco, kaj ĉe kiu ŝi senhezite stariĝis sub la kruco, etendiĝis la patrineco de Maria poste sur la gefratoj de ŝia Filo, “kiuj ankoraŭ estas sur la pilgrimado en danĝeroj kaj premego” (Lumen gentium 62). Jesuo, la unika peranto, estas la vojo de nia preĝo. Maria, Lia kaj nia patrino, Lin ne kaŝas. Ŝi estas vere laŭ la kutima bilda prezento en oriento kaj okcidento “vojmontrilo” [hodegeria] kaj vojosigno” de Kristo.
2675 (970) Elirante de la unika kunlaboro de Maria ĉe la efikado de la Sankta Spirito la
eklezioj evoluis la preĝadon al la sankta patrino de Dio. Ili evoluis tiun preĝon tute al Kristo,
kiel tio vidiĝas en Liaj misteroj.(512) En la nenombreblaj himnoj kaj antifonoj, kiuj esprimas
tiun preĝon, alternas kutime du movoj: (2619) Unu laŭdas la Sinjoro por la “grandaj aferoj”,
kiun Li faris ĉe Sia humila servistino, kaj per ŝi por ĉiuj ĥomoj
.
2676 Tiu duobla movado de la preĝo al Maria trovis en la “Ave Maria” belan esprimon:
(722) “Saluton, Maria” (La unuaj vortoj de la Anĝela Saluto [latine:] Ave Maria:) Vorte: “Ĝoju,
Maria, estu salutata”. La saluto de la anĝelo Gabriel malfermas la preĝon Ave. Dio mem salutas
Marian per Sia anĝelo. Nia preĝo aŭdacas surpreni la saluton al Maria rigardante kiel Dio sur la
malgrandan servistinon
, kaj partoprenas en la ĝojo, kiun Dio havas pri Maria
.
(490) ”Saluton, Maria, gracoplena; la Sinjoro estas kun vi” (la du partoj de la unua frazo de la Anĝela Saluto [latine:] Ave Maria). Ambaŭ partoj de la anĝela saluto heligas sin reciproke. Maria estas plena de graco, ĉar la Sinjoro estas kun ŝi. La graco, kiu ŝin tute plenigas, estas la ĉeesto de Tiu, kiu estas la fonto de ĉiu graco. “Ĝojkriu, ho Filino de Cion; … La Eternulo, via Dio, estas meze de vi” (Cef 3,14. 17a BIB). Maria, en kiu la Sinjoro mem loĝas, estas persone la Filino de Zion, la Kesto de la interligo kaj la loko, kie tronas la gloro de la Sinjoro. Ĝi estas “la tabernaklo de Dio” (Apo 21,3 BIB). “Plena de graco” Maria estas tute dediĉita al Tiu, kiu loĝas en ŝi kaj Kiun ŝi donos al la mondo.
“Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo” (Centra frazo de
la Anĝela Saluto [latine:] Ave Maria). (435) Post la saluto de la anĝelo ni komprenas pli bone la
fakton, ke “Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito” (LUK 1,41 BIB), (post kiam la infaneto estis
saltinta en ŝia ventro:) “Feliĉa estas ŝi, kiu kredis” (Luk 1,45 BIB). Elizabeto do (kredanta post la
infaneta salto) estas la unua (de “ĉiuj generacioj”
), kiuj (en la jarcentoj) beatigas Marian. Maria
estas (en ĉiuj generacioj) “benata … inter virinoj” (Luk 1,42 BIB), ĉar ŝi kredis, ke la vorto de la
Sinjoro pleniĝas. Pro la kredo de Abrahamo (146) (al la diro de la Eternulo, Marian beniĝas homoj en)
“ĉiuj gentoj de la tero” (Gen 12,3 BIB). Pro (tiu) kredo Maria fariĝis patrino de la kredantoj. Al ŝi
dankas ĉiuj gentoj de la tero, ke ili rajtas ricevi la benon de Dio mem; “Jesuon, la benatan frukton de
Via korpo”
2677 “Sankta Maria, Dipatrino (495), preĝu por ni … (Komenco de la fina frazo de la Anĝela Saluto [latine:] Ave Maria). Kun Elizabeto ni miras: “Pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?” (Luk 1,43 BIB). Ĉar Maria donas al ni ŝian Filon Jesuon, estas ŝi, la Dipatrino, ankaŭ nia Patrino. Ni povas konfidi al ŝi ĉiujn niajn zorgojn kaj petojn. Ŝi preĝas por ni, kiel ŝi preĝis por ŝin mem: “Estu al mi laŭ via diro” (Luk 1,38 BIB). Kiam ni konfidas al ŝia preĝo, ni kun ŝi konfidas al la bonvolo de Dio “Okazu via volo !”
“Preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Kiam ni petas Marian, preĝi por ni, ni
konfesas nin kiel povraj pekuloj, kaj ni turniĝas al la “patrino de la mizerikordo”, al la tute sankta. Ni
konfidas al ŝi nia “nun” en la hodiaŭ de nia vivo. Kaj nia konfido vastiĝas, ke ni jam nun al ŝi konfidas
“la horon de nia morto”. (1020) Ŝi ĉeestu tiam kiel ĉe la morto de ŝia Filo ĉe la kruco, kaj ŝi nin surprenu
kiel nia patrino en la horo de nia transiro, por nin akompani en la paradison al ŝia Filo Jesuo.
2678 En la mezepoka pieco de la okcidenta eklezio estiĝis la preĝo de la rozario kiel popoleca anstataŭigo por la breviera preĝo. (971, 1674) En la orienta eklezio la himno Akáthistos {greke} (bicanca eklezia himno) kaj la litanio Paráklisis {greke}(vidu KKK 2678) estas pli similaj al la chora preĝo en la bicanca eklezio. La armenia, kopta kaj siria tradicioj preferis popolkantojn kaj himnojn al la Dipatrino. Sed la tradicioj de la preĝo restis egalaj en la Ave Maria, kaj ĝenerale anjaŭ en la himnoj de la Sankta Efraimo kaj de la Sankta Gregorio el Narek.
2679 (1368, 967) Maria estas la perfekta preĝantino kaj la bildo de la eklezio. Kiam ni preĝas al ŝi, ni kunkantas kun la decido de la Patro, kiu sendas Sian Filon por savi ĉiujn homojn.
Kiel la disĉiplo, kiun amis Jesuo, ni akceptas ĉe ni
la patrinon, kiu fariĝis la patrino de ĉiuj
vivantoj. Ni povas preĝi kun ŝi kaj peti ŝin. La preĝo de la eklezio estas kvazaŭ portata per la
preĝo; (972) ĝi estas kun Maria unuigita en la espero
.
MALLONGE
2680 La preĝo estas antaŭ ĉio direktita al la patro kaj same al Jesuo, precipe per la alvoko de Sia sankta nomo: “Jesuo, Kristo, Filo de Dio, Sinjoro, kompatu nin pekulojn!”
2681 “Neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro!, krom per la Sankta Spirito” (1 Kor 12,3 BIB) La eklezio invitas nin, alvoki la Sanktan Spiriton kiel la internan instruiston de la kristana preĝado
2682 Pro la unika kunagado de la virgulino Maria la eklezio preĝas kun ĝojo en komuno kun ŝi en la agado de la Sankta Spirito, por laŭdi kun ŝi la grandajn aferojn, kiujn Dio faris en ĝi, kaj por konfidi al Maria preĝojn kaj laŭdojn.
Artikolo 6 • Gvidanto al la preĝo
“Nubo de atestantoj”
2683 La atestantoj, kiuj nin antaŭiris
en la regnon de Dio, precipe la de la eklezio agnoskitaj “sanktuloj”, kunagadas en la viva tradicio de la preĝo per la antaŭbildoj de sia vivo, per
iliaj skribaĵoj, kiujn ni trovis, kaj per ilia nuna preĝado (956). Ili rigardas Dion kaj laŭdas Lin,
kaj ili preĝas senĉese por tiuj, kiujn ili postlasis sur la tero. Ĉe ilia eniro en “la ĝojon de sia Sinjoro” ili estis “metitaj super multajn aĵojn
”. Ilia porpeto estas ilia plej alta servo ĉe la Dia
savo-decido. Ni povas ilin peti kaj ni petu ilin, pledi por ni kaj por la tuta mondo.
2684 En la komunumo de la sanktuloj evoluiĝis dum la eklezia historio diversaj spiritecoj
[spiritaj vivo-sintenoj] (917). La persona karismo de atestanto de la amo de Dio al la homoj
povis esti transdonata, kiel la “spirito” de Elija al Elischa
kaj al Johano la Baptisto
, por
ke la disĉiploj havu partonprenon
. (719) Spiriteco kreskas el diversaj liturgiaj kaj teologiaj
direktoj. (1202) Ĝi atestas de la enradikigo de la kredo en certan homan medion kaj en ties historion. La diversaj kristanaj spiritecoj partoprenas en la viva tradicioj de la preĝado. Ili estas
nepraj gvidantoj por la kredantoj. La riĉa multspececo de spiritaj viv-sintentoj respegulas la
puran kaj unikan lumon de la Sankta Spirito.
“La spirito estas vere la loko de la sanktuloj, kaj la sanktulo estas por la Spirito konvena loko, ĉar li loĝigas Dion ĉe si kaj estas nomata tempo de la Spirito (Basilius, liber de Spiritu Sancto 26,62)
Servisto de la preĝo
2685 (1657) La kristana familio estas la unua loko de la edukado al la preĝo. Sur la fundamento de la sakramento de la geedziĝo la familio estas “domo-eklezio”, en kiu la Diaj infanoj “kiel eklezio” lernas preĝi kaj esti en la preĝo. Precipe por la malgrandaj infanoj estas la ĉiutaga preĝo de la familio la unua atesto por la viva memoro de la eklezio, kio estas pacience vekata per la Sankta Spirito.
2686 (1547) Ankaŭ la ordinitaj oficuloj estas responsaj por la klerigo de la gefratoj en
Kristo en la preĝado. Kiel servantoj de la bona paŝtisto ili estas ordinitaj por gvidi la Dian popolon al la vivaj fontoj de la preĝo: al la vorto de Dio, al la liturgio, al la Dia vivo kaj al la ekkono de la nuno de Dio en la okazaĵoj dela vivo
.
2687 (619) Multaj ordenanoj konsekris sian tutan vivon al la preĝado. Ekde la tempo de la monaĥaj patroj en la dezerto de Egiptujo dediĉas ermitoj, monaĥoj kaj monaĥinoj sian vivon al la laŭdo de Dio kaj al la porpeto por Lia popolo. Sine la preĝo la Di-benita vivo povas nek vivi nek disvastiĝi; ĝi estas unu de la vivaj fontoj de la meditado kaj de la spirita vivo en la eklezio.
2688 La katekismo de la infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj celas al kontemplado de la Dia
vorto en la persona preĝado, kaj al prezentiĝo kaj interna kompreniĝo en la liturgia preĝo, por
ke ĝi donu frukton en nova vivo. La kateĥizado ankaŭ povas servi al prijuĝado kaj subteno
de la popola pieco. (1674) La parkera lernado de la bazaj preĝoj donas al la preĝovivo
kolosalan subtenon; sed gravas lerni la sencon de tiuj preĝoj.
2689 Preĝogrupoj, ja “lernejoj de la preĝado” estas hodiaŭ signo kaj unu el la pelaj fortoj de la renovigo de la preĝo en la eklezio, se ili ĉerpas el la veraj fontoj de la kristana preĝo. La klopodo pri la kumunumo estas signo por vere eklezia preĝado.
2690 La Sankta Spirito donas al unuopaj kredantoj la donojn de la sapienco, de la kredo kaj de la diferencigo de la spiritoj cele spirita direktado, tio estas agado rilate komuna bonaĵo de la preĝo. La viroj kaj virinoj, kiuj utiligas tiajn donojn, efektivigas gravan servon al viva transdono de la preĝado.
Pro tio animo strebanta al perfekteco devas laŭ la konsilo de la sankta Johano de la Kruco “bone atenti, al kies manoj ĝi fidas; ĉar kiel la majstro, tiel la lernanto, kaj kiel la patro, tiel la infano”. La animo-gvidanto “devas esti saĝa kaj prudenta, sed ankaŭ posedi spertojn … Kiam mankas al la animo-gvidanto spertoj en pure spiritaj aferoj, li ne sukcesas en la gvidado de animo, kiu de Dio ricevas apartajn gracojn, kaj li ne havos komprenon por tio. (Ilama, strofo 3).
Taŭgaj lokoj por la preĝo
2691 (1181, 2097) La preĝejo, la domo de Dio, estas por la paroĥa komunumo la bona loko de la liturgia preĝo. Ĝi estas ankaŭ la preferata loko por adori Kriston en sia reala ĉeesto en la plej sankta sakramento. (1379) La elekto de konvena loko povas influi la verecon de la preĝo.
- Por la persona preĝado povas tiu loko esti “preĝangulo” kn la Sankta Skribo kaj ikonoj, por
tie “en kaŝiteco
, restadi antaŭ nia Patro. En kristana familio favoras tia preĝloko la
komunan preĝadon.
- Klostraj komunumoj estas vokataj kuraĝigi la kredantojn partopreni en la liturgio de la
horoj (1175) kaj oferti la silentan solecon por pli profunda persona preĝado
.
- (1674) Pilgrimoj memoras, ke ni surtere estas sur la vojo al la ĉielo. Ili estas depost nememorebla tempo precipe taugaj por la renovigo de la preĝado. Sanktejoj estas por pilgrimantoj tre taŭgaj lokoj por la serĉado de siaj vivaj fontoj, por vivi la formojn de la kristana preĝado “kiel eklezio”.
MALLONGE
2692 La pilgrima eklezio estas ligata en sia preĝado kun la preĝo de la sanktuloj, kies porpeto ĝi petadas.
2693 La diversaj kristanaj spiritecoj estas partoj de la viva tradicio de la preĝado kaj estas valoraj gvidantoj de la spirita vivo.
2694 La kristana familio estas la unua loko de la edukado al la pregado.
2695 La ordonitaj oficuloj, la Dibenita vio, la kateĥezo, la preĝogrupoj kaj la”spirita gvidado" ofertas en la eklezio iun helpon por la preĝantoj.
2696Preferaj lokoj de la preĝado estas kaj la preĝlokoj de la uuopulo aŭ de la familio, klostroj kaj pilgrimsanktejoj, sed precipe la preĝejo estas por la paroĥo la reala loko de la liturgia preĝado kaj la konvena loko de la eŭĥaristia preĝo.
TRIA ĈAPITRO
LA VIVO DE LA PREĜO
2697 La preĝo estas la vivo de la nova koro. Ĝi devas nin ĉiam inspiri. Sed ni forgesas Tiun, kiu estas nia vivo kaj nia tuto. Pro tio la spiritaj patroj lige al la libro Deuteronomo kaj al la profetoj obstinas pri la preĝo kiel “memoro pri Dio”, (1068) ofta vek-voko de la “memoro de la koro”. “Oni pli ofte memoru al Dio ol oni spiras” (Sankta Gregoro el Nacianco, orationes theologicae 1,4). Sed oni ne povas “ĉiutempe” preĝi, kiam oni ne je certaj tempoj konscie preĝas. Tiuj momentoj en siaj profundeco kaj daŭro estas tiam kulminoj de la kristana preĝo.
2698 La tradicio de la eklezio ofertas al la kredantoj regule ripetiĝantajn preĝojn, por stimuli la daŭran preĝon. (1168) Kelkaj de tio estas ĉiutagaj preĝoj, ekzemple la matenaj kaj la vesperaj preĝoj, la preĝoj antaŭ kaj post la manĝotempoj kaj la hora preĝo. (1174, 2177) La dimanĉo kun sia aranĝado al la eŭĥaristio estas aparte sanktigata per la preĝo. La eklezia jaro kun siaj grandaj festoj estas la tempa bazomezuro en la preĝovivo de la kristanoj.
2699 La Sinjoro gvidas ĉiujn homojnsur la vojoj kaj tiamaniere, kiel ĝi plaĉas al Li. Ĉiu krenato respondas al Li lau la decido de sia koro kaj kun la persona esprimformo de sia preĝado. La kreistana tradicio flegas ja tri ĉefajn esprimformojn de a preĝovivo: La buŝan preĝon, la kontempladon kaj la mediteman (kontemplativan) preĝon. (2563) La kolekton de koro estas ĝia kouna baza trajto. La vigleco, kiu konservas la vorton de Dio, kaj akceptas resti en Lia ĉeesto, faras el tiu tri esprimformoj kulminojn de la vivo el la preĝo.
Artikolo 7 • Formoj de la preĝo
V • La buŝa preĝo
2700 Dio parolas al la homo tra Sia Vorto. Per internaj aŭ dirataj vortoj la preĝo akceptas formon. Sed la plej grava estas la ĉeesto de la koro ĉe Tiu, al Kiu ni parolas en la preĝo. (1176) “Ĉu nia preĝo estos elaŭdata, ne dependas de la nombro de la vortoj, se de la fervoro de nia animo.” (Sankta Johano Krisostomo, eclogae ex diversis homiiis 2).
2701 La buŝa preĝo apartenas nemalhaveble al la kristana vivo. Kristo instruas la disĉiplojn,
kiu sin sentas altirataj de la mallauta preĝo de sia majstro, paroli preĝon: La Patronian, Jesuo
preĝis ne nur la liturgiajn pregojn de la sinagogo, sed Li levis ankaŭ Sian voĉon por doni
esprimon al Sia persona preĝado, kiel montras al ni la evangelioj.(2603) Tiuj Liaj preĝoj
etendiĝas de la jubila laŭdo de la Patro
ĝis al la preĝo en la mortoangoro de Getsemani
.
(612)
2702 La neceso partoprenigi la eksterajn sensojn ĉe la interna pregado konformas al postulo de nia homa naturo. (1146) Ni estas korpo kaj spirito kaj ni sentas la neceson, publikigi niaj emociojn eksteren. Ni devas kun nia tuta estaĵo preĝi por doni al nia petado plej multe da forto.
2703 Ĉi tiu bezono respondas ankaŭ al Dia postulo. Dio serĉas adorantojn en la Spirito kaj en la vero kaj sekve la preĝon, kio plena de vivo ascendas el la profundeco de la animo. Sed Dio ankaŭ volas, ke la preĝo estas esprimata kaj tiel la korpo estas unuigita kun la interna preĝo. (2097) Tiu preĝo oferas al Dio tiun plena honoradon, al kiu Li havas pretendon.
2704 Ĉar la buŝa preĝo direktiĝas eksteren kaĵ ĝi estas tute homa, ĝi estas unue preĝo de la popolo. Sed ankaŭ la interna preĝo ne neglektu la buŝan preĝon. La preĝo fariĝas interna en tiu mezuro, en kiu ni konsciiĝas, “al kiu ni parolas” (Sankta Tereza de Jesuo. camino de perfeccion 26). Tiel fariĝas la buŝa preĝo al unua maniero de interna preĝo.
II • La kontemplado
2705 La kontemplado estas precipe serĉado. La spirito klopodas kompreni la kial kaj la kiel de la kristana vivo, (158) por povi jesi kaj respondi al tio, kion la Sinjoro postulas. Al tio necesas la atento, sed kiu nur malfacile povas esti regata. Kutime oni prenas libron kiel helpo. La kristana tradicio ofertas riĉan elekton: la Sanktan Skribon, pecipe la evangelion, (127) ikonojn, la liturgiajn tekstojn antaŭvidatajn por tiu tago, la skribojn de la spiritaj patroj, la spiritan sikribaĵon, la grandan libron de ka kreo, kaj tion de la historio, precipe la paĝon, kiu hodiaŭ estas malfermita.
2706 Pri legitaĵo pripensi signifas, ĝin renkonti kaj ĝin proprigi. Tiel la libro de la vivo estas malfermita: Tio estas la transiro de la pemsoj al la realevo. Laŭ la humileco kaj laŭ la kredo en tio la movoj de la koro perceptiĝas kaj prijuĝiĝas. Oni devas fari la veron por atingi la lumon. “Sinjoro, kion vi volas? Kion mi faru?”
2707 La metodoj de la kontemplado estas tiel variaj kiel la spiritaj instruistoj. Kristano
regule meditu. (2690) Alikaze li similas al la vojo, al la roka aŭ al dornaplena tero el la
parabolo de la semanto
. Metodo estas nur gvidanto, Tiel estas grave kun la Sankta Spirito
antaŭeniri sur Kristo Jesuo la unusolan vojon de la preĝo. (2664)
2708 La meditado uzas la pensadon, la imagon, la emocion kaj la deziron de la racio. Tiu operacio necesas por profundigi la verojn de la kredo, stimuli la renverson de la koro kaj fortigi la volon al la postsekvo de Jesu. La kristana preĝo precipe klopodas, mediti pri la “misteroj de Kristo” (516), kiel tio okazas ĉe la skribolegado, la “lectio divina” kaj ja rozario. (2678). Tiu formo de la preĝa pripenso estas de granda valoro, sed la kristana prego strebu ankoraŭ al pli: La ama ekkono de Kristo kaj la unuiĝo kun Li.
III • La meditema [kontempla] preĝo
2709 Kio estas meditema [kontemplema] preĝo? La Sankta Tereza de Jesuo respondas: “Laŭ mia opinio la meditema preĝo estas nenio alia ol amika interrilato, dum kiu ni ofte tute solaj interparolas kun tiu (2562-2564), de kiu ni scias, ke Li amas nin (vida 8,5)
La meditema preĝo serĉas tiun, “kiun amas mia anima” (Kan 1,7)
; Jesuon, kaj en Li la
Patron. Ni serĉas Lin, ĉar la deziro al Li estas la komenco de la amo. Ni serĉas Lin en pura
kredo, en tiu kredo, kiu lasas nin kreski el Li kaj vivi en Li. Oni povas ankaŭ mediti ankoraŭ
en meditema preĝo, sed la rigardo drektiĝas sin jam al la Sinjoro.
2710 La elekto de la tempo kaj la daŭro de la kontempla preĝo apartenas al decida volo, en kio la kaŝita de la koro evidentiĝas. Oni ne preĝas, kiam oni havas tempon, sed oni prenas al si la tempon, por esti preta al la Sinjoro. (2726) Oni faras tion kun la fiksa decido, de Li ne plu forpreni tiun tempon, ankaŭ se la renkontiĝo eble estas sterila kaj seka. Oni ne povas ĉiam mediti. Sed ĉiam eblas eniri en la internan preĝon, sendepende de la sanstato, de laborkondiĉoj kaj de emocioj. En malriĉeco kaj kredo la koro estas la loko de la serĉado kaj de la renkontiĝo.
2711 La eniro en la mediteman preĝon similas al la malfermo de la eŭĥaristia celebrado: (1348) sub la impulso de la Sankta Spirito ni “kolektas” nian koron kaj nian tutan estaĵon, ni vivas konscie en la logejo de la Sinjoro, kiu ni mem estas, kaj ni vivigas la kredon, por eniri en la ĉeeston de tiu, kiu nin atendas. Ni lasas fali niajn maskojn kaj turnas nian koron denove al la nin amanta Sinjoro, por nin trandoni al Li kiel oferdono, kiu estu purigita kaj transformita. (2100)
2712 La meditema preĝo estas la preĝo de la Dia infano, de la pekulo, kiu trovis pardonon
kaj kiu estas preta ricevi la amon, kun kiu li estas amata, kaj ĝin respondi kun ankoraŭ pli
granda amo
. Sed li scias, ke lia kontraŭamo venas de la Sankta Spirito, kiu ĝin enigas en
Sian koron. Ĉar ĉio estas graco de Dio. La meditema preĝo estas humila kaj malriĉa sindono al
la amanta volo de la Patro (2822) en ĉiam pli profunda unuiĝo kun la amata Filo.
2713 Tiel estas la meditema preĝo la plej simpla esprimo de la mistero de preĝado. (2259)
Ĝi estas donaco kaj graco, kio nur povas esti akceptata en humileco kaj malriĉeco. La
meditema preĝo estas rilato de la alianco, kion Dio mallevis
en la fundon de estaĵo. Ĝi
estas komunumo, en kiu la plej Sankta Trinitato la homon, la bildon de Dio, faris “simila” al
Si.
2714 La kontempla preĝo estas la kulmino de preĝo ĝenerale. En ĝi pretigas nin la Patro per
Sia Spirito kun forto, por ke en ni la “interna homo” estu fortigata, por ke Kristo per la kredo
loĝu en niaj koroj, por ke ni “radiku en la amo kaj baziĝu sur ĝi”
.
2715 La “kontemplado” estas kreda rigardo al Jesuo. “Mi rigardas Lin kaj LI rogardas min”
diris en la tempo de sia sankta paroĥo agrokulturisto de Ars, kiu preĝis antaŭ la tabernaklo
(1380). Tiu atenta rigaro al Jesuo estas rezigno pri la “ego (lat), ĉar la rigardo de Jesuo purigas
la koron. La lumo de Lia vizaĝo heligas la okulojn de nia koro kaj vidigas al ni ĉion en la
lumo de Lia vero kaj de Lia mizerikordo kun ĉiuj homoj. (521) La kontemplado vidas al la
mistero de la vivo de Kristo kaj tiel lernas “la internan kompenon de la Sinjoro”, por Lin pli
ami kaj Lin sekvi pli bone
.
2716 La kontempla preĝo estas aŭdi sur la vorton de Dio. Tiu aŭdado estas tute ne neaktiva, sed ĝi estas obeo de la kredo, (494) senkondiĉa ricevado de servisto kaj ama konsento de infano. Ĝi partoprenas en la “Jes” de la Filo, kiu fariĝis servisto, kaj en la “fiat”de la humila servistino.
2717 (533) La kontempla preĝo estas silentado. Ĝi estas “simbolo de la venonta mondo” (Sankta Isaak el Ninive, trctatus mystici 66) kaj “silenta amo” (Johanno de la Kruco, Carta, 6). Ĉe la interna la vortoj estas nenia langa parolado, ili estas kiel dekaj branĉetoj, kiujn la fajro de la amo ekflamas, En tiu por la “eksteran” homon neltenebla silentado parola la Patro al ni Lian homiĝintan vorton, kio por ni toleras, mortas kaj resurektas; la Spirito de la Fileco partoprenigas nin en lan preĝado. (498)
2718 La kontempla preĝo, kiu lasas partoprenigi en la mistero de Kristo, estas unuigo kun la preĝado de Kristo. La mistero de Kristo estas celebata de la eklezio en la eŭĥaristio; en interna preĝado la Sankta Spirito vivigas ĝin, por ke ĝi partoprenigu per la aktiva amo.
2719 La kontempla preĝo estas komunumo de la amo. Ĝi portas en si vivon por multaj, (165) kiam ĝi konsentas resti en la nokto de la kredo. La paska resurektonokto estas preparata per la nokto de la morto-timo kaj per tiu de la tombo. Tiuj tri nokoj markas la horon de Jesu. La spirito de Jesuo, kaj ne la “karno, kio estas malforta”, partoprenigas tiun horon en kontempla preĝado. Validas “vaĉi horon” kun Li.
MALLONGE
2720 La eklezio invitas la kredantojn al regula preĝo: al la dumtagaj preĝoj, al la ofico, al dimanĉa eŭĥaristio kaj al la festoj de la eklezia jaro.
2721 La kristana tradicio konas tri gravajn esprim-manierojn de la preĝa vivo: la buŝan preĝon, la meditadon kaj la mediteman [kontemplan] preĝon. La kolekto de la koro estas komuna al ili.
2722 La buŝa peĝo, kio baziĝas en la unueco de la korpo kaj la anima, ligas la korpon kun la preĝo de la koro laŭ la ekzemplo de Jesuo, kiu preĝas al Sia Patro kaj instruas al siaj disĉiploj la Paronian.
2723 La medito estas preĝa serĉado. Ĝi enigas la pensadon, la imgopovon, la emocion kaj la deziron. Ĝi volas la kredan alproprigon de la meditado ligi kun la realeco de nia vivo.
2724 La kontempla preĝo estas la simpla esprimo de la mistero de la preĝado. Ĝi estas kreda rigardo al Jesuo, aŭdado al la vorto de Dio kaj silena amo. Ĝi unuigas kun la preĝo de Kristo donante parton en Lia mistero.
Artikolo 8 • Batalo de la preĝo
2725 La preĝo estas donco de la graco kaj ankaŭ decida respondo de nia flanko. Ĝi postulas ĉiam klopodon. La grandaj preĝantoj de la Malnova Ligo antaŭ la tempo de Jesuo, kiel ankaŭ la Dipatrino kaj la Sanktuloj instruas nin kune kun Jesuo, ke preĝi signifas batalo (2612). Kontraŭ kiu? Kontraŭ nin mem kaj kontraŭ la ruzo de la tentanto, kiu entreprenas ĉion por nin deteni de la preĝo, de la unuiĝo kun Dio. Ni preĝas, kiel ni vivas, car ni vivas, kiel ni preĝas. Kio ne volas ĉiam agi en la spirito de Kristo, ankaŭ ne povas esti kutima preĝi en Lia nomo. (2015) La “spirita batalo” de la nova vivo de Kristo ne povas esti dividata de la batalo de la preĝado.
I • Argumentoj kontraŭ la preĝado
2726 En la batalo kontraŭ la preĝado ni pruvis fuŝajn konceptojn pri la preĝado, kiujn trovas ni en ni mem kaj en nia ĉirkaŭaĵo. Kelkaj vidas en la preĝado nur psikologian aferon, aliaj klopodon de la kolekto, por atingi internan malplenon, Denove kelkaj fiks-skribas la preĝadon en ritaj agdoj kaj vortoj. Multaj kristanoj vidas nekonscie en la preĝado klopodon, kiu ne povas unuiĝi kun tio: ili ne havas tempon. (2710) Kaj tiuj, kiuj serĉas en la preĝado Dion, rapide estas senkuraĝigitaj, ĉar ili ne scias, ke la preĝado ankaŭ venas de la Sankta Spirito kaj ne nur de ili.
2727 Ni devas ankaŭ rigardi la menso-sintenojn de “ĉi tiu mondo”. Se ni ne estas singardaj, ili penetras en nin. Ekzemple la opinio, ke nur tio estas vera, kio estas pruvita per racio kaj scienco. (37) Kontraŭ tio staras, ke preĝo estas mistero, kio transiras nian konscion kaj nian nekonscion. Alia opinio valorigas nur produktadon kaj gajnon kiel valora kaj pro tio preĝado estas senutila, ĉar senproduktiva. Por denove alia opinio estas volupteco kaj komforto mezuro de la vero, bono kaj belo. Kontraŭ tio volas la preĝo, kio estas “amo al la beleco” [Philokalio], (2500) ami la belecon de la viva kaj vera Dio super ĉio. Fine la preĝo pro timo rilate aktiveco estas prezentata kiel mondofuĝo. Sed la kristana preĝo ne estas fuĝo el la historio; ĝi ankaŭ ne estas rompo kun la vivo.
2728 Fine devas nia batalo valori ankaŭ al tio, kion ni travivas kiel fiasko en la preĝo. Al
tio kalkulas la senkuraĝigoj vide al nia sekeco, la malĝojo, ke ni ne donis ĉion al Dio, ĉar ni
“havas grandan kapablon”
, la senkuraĝigo, ne esti elaŭdataj laŭ nia propra volo, la lezo de
nia fiero, kiu duriĝas en la mizero de la pekulo kaj la malemo kontraŭ tio, ke ni la preĝon
ricevis donitaj nesuldite. Ĉiuokaze leviĝas la demando: Kial preĝi? Por venki tiun obstaklon,
ni devas batali pri humileco, konfido kaj persisto.
II • Humila vigleco ĉe la preĝado
Malfacilaĵoj ĉe la preĝo
2729 Ofte la preĝado estas pligravigata per la disperso. Ĉe la buŝa preĝado ĝi povas rilati la
vortojn kaj ties sencon. Ses ĝi povas ankaŭ rilati pli profunde tiun, al kiu ni nin direktas en la
kontempla kaj interna preĝo, sed ankaŭ en la liurgia kaj individue parolata preĝado. Se ni volas
ĉasi la distritecon, ni falus en la kaptilo (2711), dum ni ja nur devus reveni al nia koro.
Distriteco revelacias al ni, en kio ni pendas. Sin pri tio humile konscii antaŭ Dio vekas nian
amon, kiu nenion preferas pri Li, kiam ni decide donas nian koron, por ke Li purgu ĝin. Ĉi tie
estas la loko de la batalo, al kiu Sinjoro ni volas servi.
2730 La batalo de nia posed- kaj reĝadema Mi estas vigleco kaj sobreco. Kiam Jesuo urĝas al la vigleco, ĝi restas ĉiam rilata al Lia persono kaj al lia veno - ĉe la Lasta Tago kaj ĉiutage: “Hodiaŭ”. (2659) La fianĉo venas meze en la nokto; la kredo estas la lumo, kio ne rajtas ekslumiĝi: “De vi diris al mi mia koro: Serĉu mian vizaĝon.” (Psa 27,8)
2731 Alia malfacilaĵo, precipe por tiuj, kiuj volas sincere preĝi, estas la sekeco. Tio
apartenas al la plej interna preĝo, kiam la koro de Dio estas kiel dividita kaj sen deziro al
spiritaj pensoj, memoroj kaj emocioj. Tio estas momentoj de pura kredo, kio eltenas kun
Kristo en la mortoangoro kaj en la tombo. Kiam la grajno de tritiko “mortas, ĝi portas rican
frukton” (Joh 12,24). Se la sekeco venas de tio, ke la grajno de tritiko falis sur rokon kaj pro
tio ne povas enradiki
, necesas batali pri konvertiĝo. (1426)
Tentoj en la preĝo
2732 La plej ofta kaj plej kaŝita tento estas nia manko pri kredo. (2609, 2089) Tio klariĝas malpli en deklarita nekredo ol en la fakta prefero de aliaj aferoj. Kiam ni komenciĝas preĝi, oferiĝas mil laboroj kaj zorgoj, kiun ni opinias urĝaj. Tio estas la momento, kiam malfermiĝas, al kiu la koro donas sian preferon. Unufoje ni turniĝas al la Sinjoro kiel nia lasta helpo, sed ni ne estas ĉiam vere konvinkitaj de Lia helpo. La alian fojon ni faras la Sinjoron al nia konvinkito, sed la koro restas aroganta. (2092) En ĉiuj tiuj kazoj malfermas nia manko pri kredo, ke nia koro estas ankoraŭ ne sufiĉe humila: “Ĉar sen mi vi nenion povs fari” (Joh 15,5) (2074)
2733 Alia tento, kiu malfermas la pordon por la aroganteco, estas la tedo. (2094) La instruisto de la spirita vivo komprenas en tio ian depresion. Ĝi estas vokata per la neglekto en la askrezo, la malapero de la vigleco, kaj per la manko en la askezo. “La spirito ja estas fervora, sed la karno ja estas malforta” (Mat 26,41). Ju pli alta estas la alteco, el kiu oni falas, des pli oni sin lezas. La dolora senkuraĝigo estas la dorsa flanko de la tromemfido. (2559). La humilo ne miriĝas pri sia mizero. Ĝi lin kondukas al pli forta konfidado kaj konstanteco.
III • Infana konfido
2734 En la malfacilaĵoj la infana konfido estas pruvata kaj devas sin montriĝi taŭga
.
(2629) La plej grandaj malfacilaĵoj kuŝas en la petpreĝo, kion ni por ni mem aŭ por aliaj
porpetante esprimas. Kelkaj eĉ finas sian preĝon, ĉar ili pensas, ke sia preĝo ne estas elaŭdata.
Ĉi tie metiĝas du demandoj: Kial ni pensas, ke nia preĝo ne estas aŭdata? Kiel nia preĝo estas
elaŭdata kaj “efika”.
Kial plendi, ke ni ne estas elaŭdataj?
2735 Unu observado devus nin unue mirigi. Kiam ni laŭdas Dion aŭ ĝenerale dankas al Li por Siaj bonfaroj, nin preskaŭ afiktas, ĉu nia preĝo estas agrabla al Li. Sed ni postulas vidi la resulton de nia preĝo. Kio Diobildo igas nin preĝi? (2779) Ĉu Dio estas por ni nur uzebla rimedo aŭ ĉŭ estas Li la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo?
2736 Ĉu ni povas diri kun konvinko: “ni ne scias, kiel preĝi dece” (Rom 8,26). Ĉu ni peĝas
pri “decaj bonaĵoj” ? Nia Patro scias precize, kion ni bezonas, antaŭ ol ni petas Lin pri ili
.
Sed Li atendas nian peton, ĉar la digno de Liaj infanoj kuŝas en ties libereco. (1730) Estas do
necese, ke ni preĝu kun Dio en la spirito de la libereco, por ke ni povu vere ekkoni, kio estas
Lia volo
.
2737 “Vi deziras , kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj
militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas. Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave.”
(Jakobo 4,2-3 BIB)
. Kiam ni preĝas kun dividita koro kiel “adultulo”
, Dio ne povas
elaŭdi nin, ĉar Li volas nian bonfarton kaj nian vivon. “Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane
parolas? Ĉu la spirito, kiun Li enloĝigis en ni, deziregas envieme” (Jak 4,5 BIB). Nia Dio estas
“ĵaluza” pri ni, kio montras, ke Li nin vere amas. Ni akceptu esti enprenitaj en la deziron kaj ni
estos elaŭditaj.
“Ne fariĝu trista, kiam vi de Dio ne tuj ricevas tion, kion vi petas de Li. Ĉar Li volas al vi doni multe pli da bono helpe de via elteno, kun kiu vi eltenas en preĝo ĉe Li.” (Evagrius, de oratione 34) “Li volas, ke nia deziro sin pruvu en la preĝo. Tiel Li nin prepras ricevi tion, kion Li volas doni al ni.” (Sankta Aŭgusteno, epistolae, 130,8, 17).
Kiel nia preĝo fariĝas efika?
2738 La revelacio de la preĝo en la savoordo nin instruas, ke la kredo sin apogas sur la efikon de Dio en la historio. (2568). La infana fido estas precipe vekita per Lia agado en la ofero kaj en la resurekto de Lia Filo. (307) La kristana preĝo efikas per sia providenco, per sia ama decido por la homoj.
2739 Ĉe la sankta Paŭlo tiu fido estas kuraĝa
, ĉar li sin apogas sur la preĝo de la Spirito
en ni kaj sur la fida amo de la Patro, kiu donacis
al ni Sian ununaskitan Filon. La
transformado de la preĝa koro estas la unua respondo al nia peto.
2740 La preĝado de Jesuo faras la kristanan preĝon al efika peto. Li estas ties modelo; Li preĝas en ni kaj kun ni. Kiel povas la koro de la kiel infanoj de Dio akceptitoj (2604) sin pli pendigi al la donacoj ol al la prego, kiam la koro de la Filo nur tion serĉas, kio plaĉas al la Patro?
2741 Aldone preĝas Jesuo nialoke kaj por ni. Ĉiuj niaj pregoj estas por ĉiam enprenitaj en
Lian krion sur la kruco (2606) kaj elaŭditaj de la Patro en Lia resurekto. Pro tio Jesuo ne ĉesas
eniri por ni ĉe la Patro
. Kiam nia preĝo kun la perfido kaj kun la aŭdaco de infano estas
unuigita, ni ricevas ĉion, (2017) pri kio ni en Lia nomo petas, kaj ankoraŭ multe pli ol nur tion
aŭ ion alian, nome la Sanktan Spiriton mem, kiu en si enhavas ĉiujn donojn.
IV • Elteni en la amo
2742 “Preĝu senĉese!” (1 Tes 5,17 BIB). “dankante Dion, la Patron, ĉiam pro ĉio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;” (Efe 5,20 BIB). “Per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj.” (Efe 6,18 BIB) “Al ni ne estis preskribite, ĉiam laboro, vigli kaj fasti. Sed estas por ni leĝo senĉese preĝi.” (Evagrius, capita practica ad Anatolium 49). Tiu nelacigebla fervoro nur povas veni el la amo. La batalo de la preĝo kontraŭ nia inerteco kaj pigreco estas batalo pri humila,fida kaj persista amo. Tiu amo malermas nian koron por tri lumaj kaj vivigaj certecoj de la kredo.
2743 Preĝi estas ĉiam ebla. La tempo por la kristanoj estas la tempo de la resurektinta
Kristo. Kiu parolas al ni: “Mi estas kun vi ĉiujn tagojn” (Mat 28,20), kiel grandaj la ŝtormoj
ankaŭ estu. Nia tempo kuŝas en la mano de Dio.
“Eĉ sur la foirplaco aŭ en senhoma promenado estas eble ofte kaj fervore preĝi. Ankaŭ tiam, kiam vi sidas en via vendejo, aŭ ĵus aĉetas aŭ vendas, ja eĉ kiam vi kuiras” (Sankta Johano Ĥrisostomo, eclesio 2)
2744 Preĝi estas vivo-necesa. La pruvo per la malo estas ne malpli konvinka. Kiam ni ne
lasas nin gvidi per la spirito, ni refalas en la sklavecon de la peko
. Kiel povas la Sankta
Spirito esti “nia vivo”, kiam nia koro estas for de Li.
“Nenio esas tiom valora ol la preĝo: Ĝi faras nebelaĵojn eblaj kaj pezaĵojn malpezaj … Homo, kiu preĝas ne povas neeble peki (Sankta Johano Krisostomo, Anna 4,5)
“Kiu preĝas, certe estos savita, kiu ne preĝas, sin kondamnas certe. (Sankta Alphons el Liguori, del gran mezzo dela preghiera).
2745 Preĝi kaj pli bona vivo ne povas esti dividitaj. Ĉar temas ĉi tie pri la sama amo kaj la sama rezigno, kiu eliras el la amo; pri la sama infana kaj ama egaleco kun la ama decido de la Patro; pri la sama aliformiga unuiĝo en la Sankta Spirito, kiu nin ĉiam pli samformigas al Jesuo Kristo, kaj pri la sama amo al ĉiuj homoj, kun kiu Jesuo nin amis. (2660) “Poste la Patro al vi ĉion donos, pri kio vi Lin petas en mia nomo. Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian. (Joh 16-17 BIB).
“Senĉese preĝas, kiu sian preĝon kun agoj, kaj agojn kun preĝoj ligas. Nur tiel ni povas opinii, ke la principo, ĉiam preĝi, estas farebla!” (Origines, de oratione 12).
LA ĈEFPASTRA PREĜO DE JESUO
2746 Ĉar Lia horo venis, Jesuo preĝas al la Patro
. Lia preĝo estas la plej longa, kio en la
evangelio estas pludonata, ĝi ampleksas la tutan ekonomion de la kreo kaj de la savo kiel
ankaŭ morton kj resurekton de Jesu. La preĝo de la horo de Jesuo restas ĉiam Lia preĝado, kiel
Lia “unu foje por ĉiam” okazinta pasko restas prezenta en la liturgio de Lia eklezio. (1085)
2747 La kristana tradicio nomas ĝin rekte “la ĉefpastra” preĝo de Jesuo. Ĝi estas la preĝo de
nia ĉefpastro; ĝi ne povas esti dividata de lia ofero, de Lia “irado al la Patro” [pasko], per kio
Li estas tute “benata”
.
2748 En tiu paska oferpreĝo estas en Jesuo ĉio kunigita sub unu kapo
: (518) Dio kaj la
mondo; la vorto kaj la karno; la eterna vivo kaj la tempo; la ami, kiu sin fordonaskaj la peko,
kiu perfidas la amon; La disĉiploj ĉeestantaj kaj la homoj, kiuj kredos pri Li sur Lia vorto; la
humiligon kaj la altigon, Ĝi estas la preĝo de la unuiĝo. (820)
2749 Jesuo tute plenigis la verkon de la patro, kaj kiel Lia ofero daŭras Lia preĝo ĝis al la
fino de la tempoj. La preĝo de horo plenigas la lastajn tempojn kaj venas renkonte kaj alportas
la kompletigo. Jesuo estas la Filo, al kiu la Patro ĉion donis kaj kiu sin transdonas al la Patro.
Samtempe Li parolas kun nobla libereco
, kiu venas el la potenco, kiun la Patro donis al Li
super ĉio karno. La Filo, kiu faris sin servisto, estas la Sinjoro, la Pantokrator [Ĉionreganto].
Nia Ĉefpastro, kiu preĝas por ni, estas ankaŭ tiu, kiu en ni preĝas; Li estas la Dio, kiu nin
elaŭdas (2616)
2750 Se ni enpenetras en la sanktan nomon Jesuo, La Sinjoron, ni povas la Patronian, la
preĝon, kiun Li instruas al ni, de interne ricevi. Lia sacerdota preĝo plenigas la grandajn petojn
de la Patronia (2815) de interne kun spirito: La zorgo pri la nomo d la Patro
, la pasio por
Lia regno kaj Lia gloro
, la plenigo de la volo de la Paro, de Lia savodecido
kaj la liberigo
de la malbono
.
2751 En tiu preĝo revelacias kaj donacas Jesuo al ni nedivideblan “ekkonon” de la Paro kaj
de la Filo
. Tiu ekkono estas la mistero de la preĝovivo.
MALLONGE
2752 La preĝo antaŭkondiĉas klopodon kaj batalon kontraŭ nin mem kaj kontraŭ la ruzon de la tentanto. La batalo de la preĝo ne estas tentebla de la “spirita batalo”, kio necesas por kun interna neceso agi el la spirito de Kristo. Ni preĝas, kiel ni vivas, ĉar ni vivas, kiel ni preĝas.
2753 En la batalo de la preĝo ni devas nin starigi rilate al malĝustaj imagoj, al diversaj ĝenerale konataj spiritaj tendencoj kaj al la sperto de nia malsukceso. Estas dezirinde, kontraŭstari al tiuj tentoj kun humilo, fido kaj persisteco, kiuj pridubas la utilon aŭ la eblecon de la preĝado.
2754 La ĉefaj malfacilaĵo en la preĝa vivo esta distro, kaj sekeco. Kredo, renverso kaj vigleco de la koro estas la savorimedoj kontraŭ tio.
2755 Du oftaj tentoj minacas la preĝon: la manko pri kredo kaj la tedo pri spiritaj aĵoj, maniero de depresado, kiu estas ekigas per la cedo en la askezo kaj gvidas al senkuraĝigo.
2756 La infana fido estas tentata, kiam ni havas la senton, ne ĉiam esti elaŭdata. La evangelio invitas nin, demandi nin, ĉu nia preĝo konformas al la deziro de la spirito.
2757 “Preĝu senĉese” (1 Tess 5,17 BIB). Preĝi ĉiam eblas, ĝi estas vivonecesa. Preĝo kaj kristana vivo ne dividiĝu.
2758 La preĝo de la horo de Jesuo
, kio ĝuste estas nomata la “ĉefsacerdota preĝo”,
kunligas la tutan ekonomion de la kre kaj de la savo. Lia spirito plenumas la
grandajn petojn de la Patronia.
DUA ALINEO
LA PREĜO DE LA SINJORO:
“PATRONIA”
2759 “Kaj Jeuo preĝis en iu loko; kaj kiam Li ĉesis preĝi. unu el Liaj disĉiploj diris al Li:
Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn” (Luk 11,1 BIB). Kiel
respondo al tiu preĝo Jesuo konfidis al Siaj disĉiploj kaj al Sia eklezio la kristanan
bazopreĝon. La Sankta Luko donas mallongan version kun kvin petoj
, la sankta Mateo
detalan version kun sep peto
. La liturgia tradicio de la eklezio konfirmis la version de la
sankta Mateo.
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo,tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al niniajn ŝuldojn.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Mat 6,9b-15, ADORU 001,2
2760 Tre frue la liturgio finis la Patronian kun doksologio. (2855) En la Didaĥéo (8,2) ĉi
tekstas: “Ĉar al vi estas la forto kaj la gloro eterne”. La Apostola Konstitucioj (7,24, 1) aldonas
en la komenco: “la regno”. Ĉi tiu formulado troviĝas hodiaŭ en la ekumena versio. La bizanca
tradicio aldonas post “gloro” “Patro, Filo kaj Sankta Spirito”. (2854) La roma meslibro
daŭrigas la lastan preĝon
en klare esprimita atendado al la “beata espero”
kaj al la veno
de Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Post tio sekvas la aklamo de la komunumo, en kio enestas la
doksologio de la Apostola Konstitucio.
Artikolo 1 • “LA RESUMO
DE LA TUTA EVANGELIO”
2761 “La preĝo de la Sinjoro estas la resumo de la tuta evangelio” (Tertullian, de oratione 10) “Kiam la Sinjoro al ni estis doninta tiun preĝoformulon, Li aldonis: “Petu, kaj vi ricevos” (Joh 16,24 BIB). Ĉio do povas laŭ siaj bezonoj diversajn preĝojn sendi al la ĉielo; Sed li ĉiam komencu kun la Preĝo de la Sinjoro, kio restas la baza preĝo.
I • En la mezo de la Spribo
2762 Post kiam la Sankta Aŭgusteno konstatis, ke la psalmoj estas la ĉefa nutraĵo de la kristana preĝado kaj enfluas en la preĝojn de la Patronia, li firmtenas:
“Trairu ĉiujn preĝojn, kiuj troviĝas en la Skribo. Laŭ mia opinio vi ne povas trovi en la Skribo ion, kio ne enstas en la Preĝo de la Sinjoro.
2763 Ĉiuj Skriboj de la Malnova Testamento (la leĝo, la profetoj kaj la psalmoj) plenumiĝis
en Jesuo Kristo
(102). La Evangelio estas tiu Bona Mesaĝo. Ĝia unua mesaĝo estas kunigita
de la Sankta Mateo en la Surmonta Prediko
. La preĝo al nia Patro staras en la mezo de tiu
predikado. Tiu kunligo klarigas ĉiu peto de la al ni transdonita preĝo.
“La preĝo de la Sinjoro estas la plej kompleta … En ĝi ne nur estas preĝata pri ĉio, pri kio ni preĝu ĝustaaniere, se ankaŭ en tiu sinsekvo, en kiu ni deziru pri tio (2541); tiel instruas nin tiu preĝo ne nur peti, sed formas ankaŭ nian tuan menton (Sankta Tomaso el Akvino, summa theologica 2-2,83,9)
2764 (1965) La Surmonta Prediko estas vivoinstruo, la Patronia estas preĝo; en ambaŭ formas la Spirito de la Sinjoro nian deziron, tio estas niajn internajn emociojn. Jesuo instrukcias nin kun Siaj vortoj al tiu nova vivo kaj Li instuas nin, en la preĝo peti pri tio. (1969). De la ĝusteco de la preĝo dependas la ĝusteco de nia vivo en Kristo.
II • “La preĝo de la Sinjoro”
2765 La tradiciita esprimo “Sinjora Preĝo” aŭ “Preĝo de la Sinjoro” signifas, ke Jesuo, nia
Sinjoro, instruis ni la preĝon al nia Patro. Tiu de Jesuo devenanta preĝo vere estas unika;
(2701) Ĝi estas “de la Sinjoro”. Unue la ununaskita Filo donas en la vortoj de ĉi tiu preĝo al ni
la vortojn, kiuj la Patro al Li donis
: Li estas la instruisto de nia preĝado. Due kiel la
karniĝinta vorto Li konas en Sia homokoro la bezonojn de siaj homaj gefratoj kaj revelacias ilin
por ni: Li estas la modelo de nia preĝado.
2766 Sed Jesuo ne postlasas al ni meĥanikan aŭ ripetiĝanta formulon
.En la Sinjoropreĝo
instruas la Sankta Spirito per la Vorto de Dio la infanojn de Dio preĝi al ilia Patro, kiel tio
okazas ĉe ĉiu parolata vorto. Jesuo donas al ni ne nur la vortojn por nia infana preĝo, sed
samtempe la Spiriton, per kiu ili en ni fariĝas “Spirito … kaj vivo” (Joh 6,63). Sed la Patro
ankaŭ sendis “La Spirion de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!” (Gal 4,6 BIB). Tio
estas la pruvo kaj samtempe la ebleco de nia preĝo kiel infanoj de Dio. Nia preĝo oferas al Dio
nian deziron. Pro tio scias la Patro, “kiu esploras la korojn ... kio estas la penso de la Spirito:
ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.” (Röm 8 27, BIB) (690)
III • La preĝo de la eklezio
2767 Ekde sia komenco ricevas la eklezio la nedivideble kunligitan donon de la vortoj de la Sinjoro kaj de la Sankta Spirito. La Sankta Spirito donas vivon al la vortoj de la Sinjoro en la koroj de la kredantoj. La unuaj komunumoj preĝis la preĝon de la Sinjoro “trifoje tage” (Didaĥeo 8,3) anstataŭ la “dekok laŭdoj”, kiuj estis kutimaj en la liturgio.
2768 Laŭ la apostola tradicio estas la preĝo de la Sinjoro enradikita laŭ sia estaĵo en la liturgio.
“La Sinjoro nin instruas, kun preĝi por niaj fratoj. Ĉar Li ne diras ’Mia Patro’ en la ĉielo, sed ‘Patro nia’, por ke nia preĝo pledu kiel el unu animo por la tuta korpo de la eklezio” (Sankta Johano Krisostomo, homilia in illud “Angusta est porta” (Mt 7,14) et de oratione domini 19,4).
En ĉiuj liturgiaj tradicioj estas la Preĝo de la Sinjoro esenca parto de la Grandaj Horoj de la Liturgio de la Horoj. Precipe evidentiĝas ties eklezia karaktero en la tri sakramentoj de la kristana inicado:
2769 (1243) La transdono (tradicio) de la Sinjora Preĝo ĉe la bapto kaj ĉe la konfirmacio
estas signo de la renasko en la Dia vivo. La kristana preĝo signifas paroli al Dio kun vortoj de
Dio. Tiel lernas tiuj, kiuj “nove naskiĝis”, el la virto de Dio, kio vivas “(1 Pet 1,23), el la unika
vorto, kion ilia Patro ĉiam elaŭdas, alvoki Lin. Kaj tion ili povas venonte, ĉar la sigelo de la
unktado kun la Sankta Spirito estas neestingeble enstampita en ilia koro, en iliaj oreloj, sur iliaj
lipoj, en ilia tuta estaĵo kiel gefiloj de Dio. Pro tio la plej multaj komentarioj de la ekleziaj
gepatroj pri la Patronia direktiĝas al la katekumenoj kaj baptotoj. Kiam la eklezio preĝas kun
lavortoj de la Sinjoro, estas ĉiam la “novbaptata” popolo, kio preĝas kaj atingas
mizerikordon
.
2770 (1350) En la eukaristia celebro la Sinjora Preĝo prezentas la preĝon de la tuta eklezio. Ĉi tie publikiĝas ĝia plena senco kaj ĝia efikado. Enigita inter la eŭkaristia kanono [anaforo] kaj komuniiĝo ĝi unue kunigas ĉiujn preĝojn kaj porpetojn, kiuj en la epiklezo esprimiĝas; aliflanke ĝi petas eniron al la ĉiela matrimonio, kio en la sakramenta komunio estas anticipata.
2771 (1403) En la eŭkaristio atestas la Sinjora preĝo la preĝadon ankaŭ la mondfintempan apartecon de siaj petoj. Tio estas la preĝo de la “lastaj tempoj”, de la savotempoj, kiuj komenciĝis kun la elverŝo de la Sankta Spirito kaj kiuj kompletiĝos kun la reveno de la Sinjoro. La petoj de la Patronia apogiĝas diference al la preĝoj de la Malnova Ligo sur la mistero de la savo, kiu en la krucumita kaj resurektinta Kristo unufoje por ĉiam realiĝis.
2772 (1430) El tiu neskuebla kredo eliras la espero, kiu parola el ĉiu de la sep petoj. Tiu
alportas la sopiron de la nuntempo de tiu tempo de la pacienco kaj de la atendado, en kiu tio,
“kio ni estas ... ankoraŭ ne elmontriĝis” 1 Joh 3,2 BIB)
. La eŭkaristia celebro kaj la Patronia
estas direktitaj al la veno de la Sinjoro “ĝis Li venos” (1 Kor 11,26 BIB)
MALLONGE
2773 Pro la peto de siaj disĉiploj “Sinjoro, instruu nin preĝi” (Luk 11.1) Jesuo konfidas al ili la kristanan bazopreĝon, la Patronian.
2774 “La preĝo de la Sinjoro estas la kunigo de la tuta evangelio” (Tertullian, de oratione 1) kaj “la perfekta preĝo” (Sankta Tomaso el Akvino, summa theologia 2 - 2,83, 9). Ĝi estas en la mezo de la Sancta Skribo.
2775 Ĝi esgas nomata “Preĝo de la Sinjoro”, ĉar ĝi venas de Jesuo, la Sinjoro, la majstro kaj la modelo de nia preĝo.
2776 La preĝo de la Sinjoro estas la vera preĝo de la eklezio. Ĝi estas esenca parto de la grandaj Horoj de la Liturgio de la Horoj kaj de la sakramentoj de la kristana inicio: bapto, konfirmacio kaj eŭkaristio. Enigita en la eŭkaristion ĝi kontestas la “fintempan” propraĵon de la petoj en la espero sur la Sinjoron, “ĝis Li venos” (1 Kor 11,26).
ARTIKOLO 2 • “PATRONIA EN LA ĈIELO”
I • “Ni aŭdacas nin proksimiĝi kun plena konfido”
2777 En la roma liturgio la eŭkaristia komunumo estas invitata, paroli la Patronian kun infana aŭdaco. La orientaj liturgioj utilias similajn esprimojn: “plenkonfide aŭdaci” kaj “Frau
nin indajn”. El la brulanta dornujo estis diriaj al Mose: “Ne alproksimiĝu! Demetu viajn ŝuojn” (Eli 3,5). Sole Jesuo povis transpaŝi tiun pordosojlon. Li gvidas nin, post kiam Li “efikis la purigadon de la pekoj” (Heb 1,3), antaŭ la vizaĝon de la Patro: “Vidu, mi kaj la infanoj, kiujn Dio donacis al mi” (Heb 2,13).
“Nin nur forrampi ordonus al ni la konscio, nur esti sklavoj, fariĝi polvo devus la kreitaĵo de la tero, se ne la potencoordono de la Patro, se ne la Spirito de la Filo mem nin ordonus al tiu voko … , Abba, Patro!” (Rom 8,15) … Kiam do morta estaĵo aŭdacus Dion nomi Patro, (270) se ne fortoj de la ĉielo vivigus la internon de la homo? (Sankta Petro Chrizologo, sermones 71).
2778 Tiu potenco de la Spirito, kiu nin gvidas al la Preĝo de la Sinjoro, estas en la liturgioj
de la Oriento kaj de la Okcidento priskribita kun la bela, evidente kristana esprimo parrhesía,
kiu signifas simpleco sen ĉirkaŭvojoj, infana fido, ĝoja optimismo, humila aŭdaco kaj certeco,
esti amata
.
II • “Patro !”
2779 Anaŭ ol ni proprigas al ni tiun unuan vokon de la Sinjora Preĝo, ni purigu humile nian koron de malĝustaj bildoj “de tiu mondo”. La humileco nin ekkonigas: “Neniu konas la Patron krom la Filo kaj tio, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin“ (Mat 11,27 BIB); tio estas la “neplenaĝaj” (Mat 11,25). La purigo de la koro koncernas la bildojn de patro kaj patrino, kiuj eliris el niaj persona kaj kultura evoluoj kaj kiuj influas niajn rilatojn al Dio. Dio nia Patro staras super la nocioj de tiu kreita mondo. (239) Kiu transdonas aŭ konraŭstaras en tiu regiono siajn proprajn imagojn al Dio, al si kreas tiel idolojn, kiujn li aŭ adoras aŭ rifuzas. Preĝi al la Patro signifas eniri en en Sian misteron, tiel kiel ĝi estas kaj kiel la Filo Lin revelciis al ni.
“La esprimo ‘Dio Patro’ neniam estis revelaciita al iu. Kiam Moseo mem Dion demandis, kiel Li nomiĝas, li ricevis aŭdi alian nomon. Al ni tiu nomo estas revelaciita en la Filo, ĉar en la nomo ‘Filo’ kuŝas jam la nova nomo ‘Patro’ “ (Tertulliano, de oratione 3).
2780 Ni povas alvoki Dion kiel “Patro”, ĉar Lia homiĝinta Filo Lin al ni revelaciis kaj ĉar
Lia Spirito lin al ni ekkonigas. (240) Ni kredas, ke Jesuo estas la Kristo kaj ke ni estas naskitaj
el Dio. Per tio la Spirito de la Filo partoprenigas nin en la persona rilato de la Filo al la
Patro
. Homoj al si ne povas imagi tion,la anĝeloj ne povas antaŭscii tion al si.
2781 (2565) Kiam ni pregas al la Patro, ni estas en komuneco kun Li kaj kun Lia Filo Jesuo
Kristo
. En tio ni konas kaj ekkonas Lin kun ĉiam nova miro. La unua vorto en la preĝo de la
Sinjoro estas laŭde kanta adorado, antaŭ ol ĝi fariĝas petega voko. Ĉar ĝi estas al la honoro de
Dio, ke ni Lin konfesas kiel “Patron” kaj kiel veran Dion. Ni dankas Lin, ke Li revelaciis al ni
Sin nomon kaj ke Li donacis al ni, kredi Lin kaj ke Li estas logloko de Lia prezento.
2782 Ni povas adori la Patron, ĉar Li donacis al ni la renaskon al Lia vivo per la akcepto kiel infanoj en Lia ununaskita Filo. (1267). Per la bapto Li nin enigas al la membro de Lia Kristo, la Unktita, kaj per la unktado kun Lia Spirito, kiu sin elversas de la Kapo super la membroj, Li ankaŭ nin faras unktitaj.
“Ĉar nin Dio antaŭdestinis al la akcepto kiel infanoj, Lia nin samformigas al la Korpo de Kristo. Post kiam vi nun partoprenigis en la unktito, vi rekte estas nomataj unktitoj.” (Sankta Cirilo el Jerusalemo, catecheses mystagogicae 3,1)
“La nova, renaskita kaj al sia Dio per Ties graco redonita homo diras unue “Patro”, ĉar li fariĝis Lia filo.” (Sankta Cipriano, de Dominica oratione) 9.
2783 (1701) En la preĝado de la Sinjoro ni estas al ni evidentigitaj
, ĉar al ni samtempe
estas revelaciita la Patro.
“Ho homo, vi ne aŭdacas levi la vizaĝon al la ĉielo, vi mallevis la rigardon al la tero, kaj subite vi ricevis la gracon de Kristo: Ĉiuj viaj pekoj estis pardonitaj al vi. El malbona servisto vi fariĝis bela filo … Levu do vian rigardon al la Patro, … kiu vin elaĉetis per Lia Filo, kaj diris: ‘Partro nia’ … Sed invoku vin al neniu aparta rajto. Vera Patro Li nur estas rilate al Kristo, dum ni estas kreitaj de Li. Diru do pro graco ankaŭ vi: ‘Patro nia’ por meriti esti Lia Filo” (Sanka Ambrozio, de sacramentis, 5,19).
2784 Tiu donaco de la graco de adopto kiel infano postulas de ni daŭran konvertiĝon kaj novan vivon (1428). La preĝo de la Paronia evoluu en ni du bazajn sintenojn.
La deziron kaj la volon, nin ekvilibrigi al Li. Ĉar ni estas estas kreitaj laŭ Lia bildo, al ni estas donata el graco la simileco kun li (1997). Al ĝi ni konformu.
“Kiam ni nomas Dion nia Patro, ni devas konduti kiel Filoj de Dio (Sankta Cipriano, de Dominica oratione, 11)
“Vi ne povas nomi vian Patron la Dion de ĉia bono, kiam vi retenas nehoman kaj kruelan koron. Ĉar en tiu kazo vi ne plu havas en vi la rekonilon de la boneco de la ĉiela Patro (Sankta Johano Krizostomo, homilia in illud “Aŭgusta est porta” [Mt 7,14] et de oratione domini 11).
“Ni observu senĉese la belecon de la Patro kaj ni lasu nian animon penetri de ĝi” (Sankta Gregoro el Nisa, homiliae in orationem dominicum 2)
2785 (2562) Humila kaj fida koro. Tio farigas nin “kiel la infanoj” (Mat 18,3), ĉar la Patro rivelas sin al la “neplenaĝaj” (Mat 11,25).
“[La Patronia] estas elrigardo sole al Dio, granda fajro de la amo. La animo fandas, forsinkas en la sanktan amon kaj interparolas kun Dio kiel kun la propra patro, tre familiara, en aparte milda infan-amo” (Sankta Johano Casian).
“Patro nia: Tiu nomo efikas en ni ĉe la preĝado samtempe amon, senton de simpatio … kaj ankaŭ la esperon, atingi, kion ni petas … Kion Li fine povas rifuzi al la preĝo de siaj infanoj, kiam Li jam antaŭe permesis al ili esti Siaj infanoj?” (Sankta Aŭgusteno, de sermone Domini in monte, 2, 4, 16)
III • Patro “nia”
2786 (443) La alparolo Patro “nia” direktiĝas al Dio. Tio pronomo esprimas niaflanke ne posedadon, sed tute novan rilaton al Dio.
2787 Kiam ni diras Patro “nia”, ni unue konfesas, ke ĉiuj Liaj promesoj de la amo, kiujn
anoncis la profetoj, plenumiĝis en “la nova kaj eterna ligo” en Kristo. (782): Ni nun fariĝis
“Lia” popolo kja Li “nia” Dio. Tiu nova rilato estas donaco de reciproka aparteneco. En amo
kaj fido
ni nun devas respondi al “la graco kaj vero”
, kiu estas donacita al ni em Jesuo
Kristo.
2788 Ĉar la preĝo de la Sinjoro estas la preĝo de Lia popolo “en la lastaj tempoj”, esprimas tiu”nia” ankaŭ la sekurecon de nia espero pri la lasta promeso de Dio. Li diros en la nova Jerusalemo al la venkinto “kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo” (Apo 21,7 BIB).
2789 Kiam ni preĝas Patro “nia”, ni persone nin turnas al la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ni ne dividas la Diecon, ĉar la Patro estas “ĝia fonto kaj ĝia origino” (253). Male ni konfesas, ke la Filo ekde eterno estas generata de Li kaj ke la Sankta Spirito eliras el Li. Ni ankaŭ ne miksas la personojn, ĉar ni konfesas, ke ni havas komunecon kun la Patro kaj Lia Filo Jesuo Kristo en Ilia unika Sankta Spirito. La Sankta Trinitato estas unu estaĵo kaj nedividebla. Kiam ni preĝas al la Patro, ni Lin adoras kaj gloras kune kun la Filo kaj la Sankta Spirito.
2790 La vorto “nia” signas iom pli da komuno. Ekzistas nur unu Dio, laj Li konatiĝas kiel
Patro de tiuj, kiuj renaskiĝis per la kredo al la ununaskita Filo el la akvo kaj la Sankta
Spirito
. La eklezio estas tiu nova komuno inter Dio kaj la homoj. (767) Unuigita kun la
ununaskita Filo, kiu fariĝis “la unuenaskita inter multaj fratoj” (Rom 8, 29 BIB), ĝi staras en
komuno kun unu sola, unu kaj la sama Patro en unusama, unu kaj sama Sankta Spirito
. Ĉiu
baptito, kiu preĝas Patro “nia” pregas, preĝas en tiu komuno: “Kaj la anaro de la kredantoj estis
unikora kaj unanima” (Ago 4,32 BIB).
2791 (823) Pro tio spite al la dividoj inter la kristanoj la preĝo al “nia” Patro restas komuna
posedaĵo de ĉiuj baptitoj kaj urĝa voko al ili. Ligitaj per la komuna kredo al Kristo kaj per la
bapto ili preĝu
kun Jesuo por la unueco de Liaj disĉiploj.
2792 Kiam ni sincere preĝas la Patronian, ni rezignas pri la individualismo. Ĉar la amo, kiun
ni ricevas, nin liberigas de ĝi. La “nia” ĉe la komenco kiel la “nia” de la lastaj kvar petoj neniun
ekzkludas. Por ke ĝi estu preĝata sincere
niaj disdividoj kaj kontraŭdiroj devas esti venkataj.
2793 La baptitoj ne povas preĝi al “nia” Patro sen ĉiuj porti al Dio, por kiuj Li disdonis Sian
amatan Filon. (604) La amo de Dio estas senlima, kaj nia preĝo estu sama
. La Patronia
malfermas nin por la tuta dimensio de la Patra amo fariĝinta videbla en Kristo. Ni preĝas kun
ĉiuj kaj por ĉiuj homoj, kiuj ankoraŭ ne konas la Patron, por “denove kunvenigi la disĵetitajn
infanojn de Dio”
. Tiu Dia zorgo pri ĉiuj homoj kajn pri la tuta kreo inspiris ciujn grandajn
preĝantojn; ili gvidu nian preĝon al grandanima amo, kiam ni aŭdacas paroli: Patro “nia”.
IV • “En la ĉielo”
2794 (326) Tiu biblia esprimo signas ne lokon [ejon], sed manieron de ekzistado, ne foresto de Dio, sed majestecon de Dio. Nia Patro ne estas “aliloke” sed Li esta “transe de ĉio”, kion ni povas pensi pri Lia sankteco. Ĵus ĉar Li estas la Trifoje Sankta, Li estas proksima al la humila kaj pentoplena koroj.
“[La Paronia] estas rigardo al Dio supren, granda fajrodela amo La animo forgelas tien, forsinkas en la sanktan amon kaj vivteniĝas kun Dio kiel kun la propra Patro, tute fida, en tute aparta, milda infano-amo. (Sankta Johano Cassiano, festo 23. julio em Marseille, naskita 360/365).
“Ĉielo povas vere esti ankaŭ tiuj, kiuj en si portas la bildon de la ĉiela mondo kaj en kiuj Dio loĝas kaj migradas (Sankta Cirilo el Jerusalemo, catecheses illuminandorum 5,11).
2795 La signo de la ĉielo atentigas nin al la mistero de la ligo, kion ni faras, kiam ni preĝas al
nia Patro. Li estas en la ĉielo, tiu estas Lia loĝloko. (1024) La Domo de la Patro de estas ankaŭ
nia “hejmlando”. La peko nin forpelis de la tero de la interligo
, kaj la konvertiĝo de la koro
revertiĝas nin al la Patro en la ĉielo
, En Kristo la ĉielo kaj la tero estas repacigitaj
, ĉar
sole la Filo descendis “de la ĉielo”, kaj nur Li nin lasas supreniri per Sia kruco, Sia resurekto
kaj Sia ĉiel-eniro kun Li
:
2796 Kiam la eklezio preĝas “Patro nia en la ĉielo”, ĝi konfesas, ke ni estas la popolo de Dio,
kio “kun Kristo kaŝita en Dio”
jam “lokon en la ĉielo” havas
. (1003) Ŝi konfesas ankaŭ,
ke de ni samtempe validas: “En la nuna stato ni ĝenas kaj deziras, esti supervestita kun la ĉiela
domo (2 Kor 5,2)
.
“En la karno troviĝas [la kristanoj], sed ili ne vivas laŭ la karno. Sur la tero ili estiĝas, sed en la ĉielo ili estas burĝoj.” (Diogeno 5,8-9)
MALLONGE
2797 Simpla kaj sindona konfido, humila kaj gaja fido estas la sinteno, en kio ni preĝu la Patronion.
2798 Ni povas alvoki Dion kiel “Patro”, ĉar la homiĝinta Filo de Dio Lin revelaciis al ni. Ni estas enmembrigitaj per la bapto en la Filon de Dio homiĝinta kaj akceptitaj anstataŭ Filo.
2799 La Preĝo de la Sinjoro gvidas nin en la komunon kun la Patro kaj kun Lia Filo
Jesuo Kristo. Samtempe ni estas revelaciitaj en tiu preĝo al ni mem
.
2800 La preĝo al nia Patro veku en ni la volon, fariĝi similaj al Li, kaj fari nian koron humila kaj fidolplena.
2801 Kiam ni nomas Dion “nian” Patron, ni invokas nin sur la Novan Interligon en Jesuo Kristo, sur la komunon kun la Sankta Triunuo kaj sur la Dian amon, kiu sin disvastigas per la eklezio super la tutan teron.
2802 “En la ĉielo” ne signifas iun lokon, sed la majeston de Dio kaj Sian ĉeeston en la la koroj de la justuloj. La ĉielo, la domo de la Patro, estas la vera heimlando, al kiu ni stebas kaj al kiu ni jam nun apartenas.
ARTIKOLO 3 • LA SEP PETOJ
2803 Post kiam ni iris en la ĉeeston de Dio, nia Patro, por Lin adori, Lin ami kaj laŭdi, la spirito de la infaneco ascendigas sep petojn, sep laŭdadojn supreniri el niaj koroj. (2627) La tri unuaj pli rilatas al Dio kaj tiras nin al la gloro de la Patro; La postaj kvar estas kiel vojoj al Dio kaj ofertas nian mizeron al la graco. “Abismo resonas al abismo” (Psa 42,8 BIB).
2804 La unusj tri petoj ni portas al Dio, pro si mem: via nomo, via regno kaj via volo!
Esence apartenas al la amo, unu pensi pri la amata. En ĉiu de la tri petoj ni ne parolas ne de ni,
sed ni lasas nin kapti de la “arda deziro” kaj de la “timo” de la amata Filo por la gloro de Lia
Patro
: “sanktigata estu … venu … fariĝu …”. Tiuj ri petoj estas en la ofero de Kristo, de la
Elaĉetanto, jam plenumitaj; sed nun, kiam Dio ankoraŭ ne estas ĉio en ĉio
, ili estas direktitaj
per la espero al ilia definitiva plenumiĝo.
2805 La sekvaj petoj direktiĝas en la direkton de kelkaj eŭĥaristiaj epiklezoj: (1105) ili oferas niajn atendojn kaj tiras la rigardon de la Patro de la mizerikordo al si. Ili ascendas el ni mem kaj koncernas nin jam nun, en tiu mondo: “donu al ni … pardonu al ni … ne konduku nin … pardonu al ni …”. La kara kaj kvina de la petoj rilatas al nia vivo: ni estu nutrataj kaj sanigataj de la peko. La du lastaj petoj rilatas al la batalo de la preĝo: nia batalo pri la venko de la vivo.
2806 Per la tri unua petoj ni estas fortigataj en la kredo, plenigiaj de espero kaj ekflamigitaj de la amo. (2656-2658) Ĉar ni estas kreaĵoj kaj ankoraj pekuloj, ni devas preĝi ankaŭ por ni. Ni oferas nin, kiuj ni estas subigitaj al la limoj de la mondo kaj historio, al la senlima amo de nia Dio. Ĉar per la nomo de Kristo kaj de la regno de Sia Spirito kompletigas nia Patro sian decidon de savo por ni kaj por la tuta mondo.
I • “Sanktigata estu via nomo” (2143-2658)
2807 La vorto “sanktigi” estas ĉi tie komprena ne unue en kaŭziga (Dio sola sanktigas, faras
sankta), sed precipe en pritaksa senco: Eble kiel sanka akcepti kaj ĝin tiel pritaksi. (2097) Pro
tio la alvoko “Sanktigata estu …” ĉe la adorado estas komprenata kiel laŭdo kaj danko
. Sed
tiu peto estas instruita al ni de Jesuo en deziro-formo: Ĝi estas peto, deziro kaj atendado, en kio
partoprenas Dio kaj la homo. Jam la unua peto de la Patronia enprenas nin en la plej internan
misteron de la Dieco kaj de la faroj de la savo por la homaro. (51) Nia peto, ke estus sanktigata
Lia nomo, nin inkluzivas en la eldiron de “Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li” (Efe 1,9
BIB), “ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Dio en amo“ (Efe 1,4 BIB).
2808 (203, 432) Dio evidentigas Sian nomon en la decidaj eventoj de Sia savo-ekonomio, en kio Li finas verkon. Sed tiu verko plenumiĝas por nia kaj en ni nur tiam, kiam Lia nomo estu sanktigata per ni kaj en ni.
2809 La sankteco de Dio estas la plej nealirela centro de Lia eterna mistero. Kio en la kreajo
kaj en la historio de Li estas konatan, nomas la Skribo la grandiozecon, la elbrilon de Lia
majesto
. (293) Dio kronas la homon “kun grandiozeco”
, ĉar Li kreis la homon kiel Sian
“bildon”, al Li “simila” (Gen 1,26). Pro la peko la homo perdis “la grandiozecon de Dio”
.
(705) Tiel Dio montras Sian sanktecon malkaŝante kaj konigante Sian nomon, por nove krei la
homon “laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis” (Kol 3,10 BIB).
2810 Per la promeso al Abrahamo kaj per la certiga ĵuro
Dio Sin devigas, sed sen
malkovri Sian nomon. Nur al Moseo Li komenciĝas revelacii Sian nomon
, kaj Li atestas
Sian nomon antaŭ la okuloj de la tuta popolo per tio, ke Li savas la popolon antaŭ la Egiptoj:
“Ĉar Li alte leviĝis” (Eli 15,1 BIB). Ekde la interligo sur la Monto Sinajo tiu popolo apartenas
al Li; ĝi estas vokata, esti “sankta” (aŭ “sanktigita” – en la Hebrea staras por tio la sama
vorto)
(63) popolo, ĉar la nomo de Dio loĝas en tiu popolo.
2811 (2143) Dio, la Sankta
donas al la popolo ĉiam denove la sanktan leĝon, kaj Li ĉiam
denove paciencas Sianome. Tamen la popolo ĉiam denove forturniĝas de la Sanktulo Israel kaj
malbenas Lian nomon inter la popoloj
. Pro tio la justuloj de la Malnova Ligi, la malriĉaj
revenintoj el la ekzilo kaj la profetoj estas plenaj de arda fervoro por Lia Nomo.
2812 (434) Finfine estas al ni revelaciita kaj donita en Jesuo la nomo de la Sankta Dio en la
karno kiel savanto
. Li estas revelaciita per tio, kio Li estas, per Lia vorto kaj Lia ofero
.
Tio estas la koro de la altsacerdota preĝo: Sankta Patro, “mi konsekras min, por ke ili mem
ankaŭ estu konsekritaj en la vero” (Joh 17,19 BIB). Ĉar Jesuo mem “sanktigas”
sian
propran nomon, Li “revelacias” al ni la nomon de la Patro
. Je la fino de Sia pascho donas al
Li la Patro la nomon, kiu estas pli granda ol ĉiuj nomoj: Jesuo estas la Sinjoro je la gloro de
Dio, la Patro
.
2813 En la akvo de la bapto ni estas senmakuligitaj, sanktigitaj kaj “justigitaj en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio” (1 Kor 6,11 BIB). Dio nin vokis “esti sanktaj” en nia tuta vivo (1 Tes 4,7): “El Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio ” (1 Kor 1,30 BIB). En la peto, ke Lia nomo estu sanktigita en ni kaj per ni, temas pri Lia honoro kaj pri nia vivo. Pro tio estas la unua peto tiom urĝa.
“ De kiu Dio povus esti sanktigata, kio ja mem estas sankta? Sed ĉar Li mem diris: “Estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta” (Lev 11,44 BIB), ni petegas, ke ni, sanktigitaj en la bapto, persistas, kion esti ni komencis. Kaj pri tio ni petas tage kaj tage; ĉar al ni necesas ĉiutaga sanktigo, por ke ni, kiuj ĉiutage pekas, purigas … Ni preĝas, por ke tiu purigo restu en ni” (Sankta Cipriano el Kartago, de Dominica oratione 12).
2814 (2045) Dependas samtempe de nia vivo kaj de nia preĝo, ĉu estas Lia nomo sanktigata inter la popoloj:
“Ni petas, ke Dio sanktigu Sian nomon, kiu per Sia sankteco savos kaj sanktigos la tutan kreitaĵon
… Tio estas la nomo, kiu redonas al la perdita mondo la savon. Sed ni petas, ke la nomo de Dio per
nia vivo estu sanktigata en ni. Se ni bone agas, la nomo de Dio estas laŭdata; Se ni agas malbone, Li
estas blasfemata laŭ la vorto de la apostolo: “la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj”
(Rom 2,24 BIB)
. Pro tio ni petas, meriti en niaj animoj tiom da sankteco, kiel la nomo de nia Dio
estas sankta” (Sankta Petro Krizologo, serm. 71).
“Kiam ni diras: ‘Sanktigata estu via nomo’, ni petas, ke Li estu sanktigata en ni, kiuj ni apartenas al Li, kaj same en la aliaj, al kiuj la graco de Dio ankoraŭ atendas. Tiel ni obeas al la preskriboj, preĝi por ĉiujm ankaŭ por niaj malamikoj. Pro tio ni petas ne strikte ‘Sanktigata estu via nomo’, ĉar ni petas, ke Li estu sanktigata en ĉiuj homoj” (Tertuliano, de oratione 3)
2815 Tiu unua peto, kiu enhavas ĉiujn aliajn, estas elaŭdata per la preĝo de Kristo.(2750) La
preĝo al nia Patro estas nia preĝo, kiam ĝi estas preĝata en la nomo de Jesuo
. Jesuo preĝas
en Sia grandpastra preĝo: “Patro Sankta, gardu en via nomo tiujn, kiujn vi donis al mi” (Joh
17,11 BIB).
II • “Venu Via Regno”
2816 (541) La vorto “regno” [griechisch: basileia] en la Nova Testamento povas esti tradukita kun “reĝejo” (abstrakta nocio), “reĝ-lando” (konkreta nocio) aŭ “potencejo de reĝo” (agad-nocio). La regno de Dio jam ĉeestas. (2632) Ĝi alproksimiĝis en la homiĝinta vorto kaj en la resurekto, estas proklamita en la tuta evangelio (560) kaj venis en la morto kaj en la resurekto de Kristo. Ekde la Lasta Vespermanĝo venas la Regno de Dio en la eŭĥaristio; (1107) ĝi estas meze inter ni. La Regno de Dio venos en gloro, kiam Kristo ĝin transdonas al la Patro.
“Ankaŭ Kristo mem povas esti la Regno de Dio, al kiu ni kun nia deziro vokas ĉiutage, kies baldaŭan venon ni senpacience atendas. Ĉar Li mem ja estas nia resurekto, ĉar ni resurektas en Li, kaj pro tio Li povas ankaŭ mem esti komprenata kiel la Regno de Dio, ĉar ni reĝos en Ĝi. (Cipriano el Kartago, in Diminica oratione 13)
2817 (451, 2632) Tiu preĝo estas la “Marána tha”, la voko de la Spirito kaj de la fianĉino: “Venu, Sinjoro Jesuo!” (671)
“Ankaŭ se en ĉi tiu preĝo estus neniu priskribo, peti pri la veno de la regno, ni devus el ni mem fari tiun vokon kaj ni devus urĝi brakumi nian esperon. Malsub la altaro petegas la animoj de la martiroj de la Sinjoro kun laŭtaj vokoj: ‘Ĝis kiam, ho Estro, …vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero?’ (Apo 6,10 BIB) . Ĉar estu justeco por ili je la fino de la tempoj. Sinjoro rapidigu la venon de via Regno (Tertuliano, in oratione 5)
2818 (769) La preĝo de la Sinjoro temas ĉefe pri la definitiva veno de la Regno de Dio per la
reveno de Kristo
. Tiu deziro ne flankengvidas la eklezion de sia senditeco en ĉi tiu mondo,
sed devigas ĝin al tio. Ekde Pentekosto la veno de la Sankta Spirito estas la verko de la Sankta
Spirito, kiu estas la verkon de Kristo “plugvidi surtere kaj fini ĉiun sanktigon” (Roma Meslibro,
kvara Eŭkaristia Preĝo).
2819 (2046) “La Regno de Dio … estas justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito” (Rom
14,17 BIB). La lastaj tempoj, en kiuj ni staras, estas tiuj de la elverŝo de la Sankta Spirito
(2516). Tiel komencis decida batalo inter la “karno” kaj la “Spirito”
.
(2519) “Nur pura animo povas paroli kun konvinko; ‘Venu Via Regno’. Kiu aŭskultas la regnon de Paŭlo ‘Peko ne reĝu en via morta korpo’ (Rom 6,12 BIB). Kiu sin purtenas en sia agado, pensado kaj parolado, povas diri al Dio: ‘Venu Via Regno’ (Sankta Cirilo el Jerusalemo, catecheses illuminadorum 5,13).
2820 La kristanoj devas, gvidataj de la Sankta Spirito, la kreskon de la Regno de Dio
diferenci de la progreso de kulturo kaj socio, en kiun ili estas starigitaj (1049) Tiu diferenco ne
estas divido, ĉar la vokiĝo de la homo al la eterna vivo ne liberigas lin de la tasko, investi en la
mondo la fortojn kaj rimedojn ricevitajn de la kreinto por justeco kaj paco
, sed fortigas tiun
devon.
2821 (2746) Tiu peto estas portata kaj elaŭdata en la preĝado de Jesuo
. En la eŭkaristio tiu
preĝado ĉeestas kaj estas efika. La peto portas sian frukton en la nova vivo, kio rilatas al la
feliĉ-anoncoj
.
III • “Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero”
2822 (851) Estas la volo de nia Patro, “ke ĉiuj homoj estu savataj kaj venu al la scio de la
vero” (1 Tim 2,4 BIB), Li estas pacienca “volante, ne ke iuj pereu” (2 Pet 3,9 BIB)
. Lia
ordono, kio kunigas ĉiujn aliajn kaj al ni revelacias sian volon (2196), temas “vi amu unu alian;
kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian” (Joh 13,34 BIB)
.
2823 (59) Dio “sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, … , por sumigi en Kristo ĉion … , en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo” (Efe 1,9-11 BIB). Tiel ni preĝas insiste, ke tiu graca decido realiĝu surtere, kiel en la ĉielo jam estas.
2824 La volo de la Patro plenumiĝis por ĉiam en Kristo per Lia homa volo. (475) Ĉe Sia
eniro en la mondon Jesuo “diris: Jen mi venis … por plenumi Vian volon, ho Dio!” (Heb 10,7
BIB)
. Nur Jesuo povas diri de Si mem, ke Li ciam “faras tion, kio plaĉas [al la Patro]” (Joh
8,29 BIB). (612) Ĉe la preĝo en Si mortoangoro li konsentas tute al tiu volo de la Patro: “Patro
… plenumiĝu ne mia volo, sed Via” (Luk 22,42 BIB)
. Pro tio Jesuo “sin donis pro niaj
pekoj, … laŭ la volo de nia Dio” (Gal 1,4. BIB). “Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero
de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam” (Heb 10,10 BIB).
2825 Jesuo “kvankam li estis la Filo, … lernis obeon per tio, kion li suferis” (Heb 5,8 BIB).
Des pli tio validas por ni kreitoj kaj pekuloj, kiuj estis akceptiaj en Jesuo kiel infanoj! Ni petas
nian Patron, unuigi nian volon kun tiu de Lia Filo, (615) por ke ni Lian volon, Lian savo-decion
plenumu por la vivo de la mondo. El ni mem ni tute malkapablas, sed unuigitaj kun Jesuo kaj
kun la forto se Lia Sankta Spirito ni povas transdoni nian volon al la Patro kaj decidi al tio, al
kio la Fili sin ĉiam decidis: Tion fari, kio plaĉas al la Patro
.
Se ni estas sindonaj al Kristo, “ni povas farigi kun Li unu sola spirito kaj ni povas tiel plenumi Lian volon: Tiel tiu plenumiĝas sur la tero kiel en la ĉielo” (Origenes, de oratione 26)
“Vidu, kiel Jesuo Kristo al ni instruas humilecon komprenigante nin, ke la virto estas ne nur verko de la fervoro, sed ankaŭ verko de la graco de Dio. Ankaŭ ĉi tie Li vokas ĉiun unikan, pensi en nia preĝado al la bonfarto de la tuta mondo. Li ja ne diras: ‘fariĝu via volo’ ĉe mi aŭ ĉe vi, sed ‘sur la tuta mondo’, por ke malaperu ĉiu eraro kaj aperu la vero kaj por ke estu ekstermita ĉio malbono kaj venu la virto, kaj tiel ne plu estu diferenco inter la ĉielo kaj la tero” (Sankta Johano Krisostomo, homilia in illud “Angusta est parta” (Mat 7,14) et de eratione domini 19,5).
2826 Per la preĝo ni povas “ekkoni … kio estas la volo de Dio”
, kaj ni povas ricevi
“persistecon”, por ĝin “plenumi”
. Jesuo nin instruas, ke ne ĉiu, kiu multe parolas, eniras en
la ĉielon, “sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo” (Mat 7,21 BIB).
2827 (2611) “Se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atendas” (Joh
9,31 BIB)
. Tiel grandan potencon havas la preĝo de la eklezio en la nomo de ĝia Sinjoro,
precipe en la eŭkaristio. Tiu estas porpeta komunumo kun la sankta Patrino de Dio
kaj ĉiuj
sanktuloj, kiuj estis “plaĉaj”, ĉar ili volis nur plenumi Lia volon.
“Ni povas, sen lezi la veron, ankaŭ traduki la vortojn ‘Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero’ per la vortoj: ‘en la eklezio kiel en nia Sinjoro Jesuo Kristo; en la fianĉino, kiu al Li estas gefianĉita, kiel en la fianĉo, kiu plenumis la volon de la Patro’ (Sankta Aŭgusteno. de sermone Domini in monte 2,6. 24)
IV • “Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ”
2828 (2778) Donu al ni. Bele estas la konfido de la infanoj, kiuj de sia patro ĉion atendas. Tiu “levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn” (Mat 4,45 BIB). “En ĝia tempo” Li donas al ĉiuj vivestaĵoj “manĝon” (Psa 104,27 BIB). Jesuo informas nin pri tiu peto; ĝi gloras nian Patron, ĉar ĝi respektas, ke Li estas bona trans ciuj bonaĵoj.
2829 “Donu al ni” estas ankaŭ esprimo de la interligo: Ni apartenas al Dio kaj Li apartenas al ni kaj Li ĉeestas por ni. Sed la vorto “Nia” akceptas Lin ankaŭ kiel la Patro de ĉiuj homoj. (1935) Tiel ni petas Lin por ili ĉiuj en ligiteco kun iliaj bezonoj kaj doloroj.
2830 Nia pano: Ne eblas, ke la Patro, kiu donas al ni la vivon. Al ni ne donas ankaŭ la por la
vivo necesa nutraĵo, ĉiujn konvenajn materiajn kaj spiritajn bonĵojn. (2633) Jesuo akcentas en
la monta prediko la infanan konfidon, kio kunefikas kun la antaŭvido de nia Patro
. Li ne
devigas nin al nepartoprenanta akcepto
, sed Li volas nin liberigi de maltrankviligaj zorgoj
kaj de ĉiu malkuraĝoj. La infanoj de Dio fidas infane sur ilia Patro.
“Al tiuj, kiu celas al la regno kaj al la justeco de Dio, apartenu laŭ Lia promeso ankaŭ ĉio alia. Ĉar ĉio apartenas al Dio, ne mankos io al tiu, kiu havas Dion, kiam Li mem rilate al Dio nenio mankigas rilate al Dio. (Sankta Cipriano, de Dominicus oratione 21) (227)
2831 Eksistas homoj, kiuj malsatas, ĉar mankas al ili pano. Tiu fakto malkovras alian pli
profundan sencon de la peto. La malsato en la mondo vokas la kristanojn, kiuj vere volas preĝi,
efike akcepti la respondecon rilate al siaj gefratoj. Tio riatas ilian personan konduton kaj ilian
ligitecon kun la tuta homaro. Tiel povas tiu peto de la Sinjora Preĝo esti solvata nek de la
parabolo pri la malriĉa Lacaro
nek de la parabolo pri la lasta juĝo
. (1038)
2832 Kiel la gisto la paŝton, la noveco de la Diregno levu la teron kun la spirito de Kristo
.
Tio devas sin pruvi per tio, ke la personaj kaj sociaj, la ekonomiaj kaj internaciaj rilatoj fariĝas
justaj. (1928), Ĉe tio oni neniam forgesu, ke sen homoj, kiuj klopodas esti justaj, ne ekzistas
justaj rilatoj.
2833 (2790) Oni parolas pri “nia” pano: “unu” por “multaj”. Al la malriĉeco de la feliĉ-anoncoj apartenas la virto de la divido; Ĝi vokas al tio, pludoni la materiajn kaj spiritajn
bonaĵojn kaj ilin dividi, ne devige, se pro amo, por ke la superfluo de unuj helpu al la necesoj
de la alioj
.
2834 “Preĝu kaj laboru”
. “Preĝu, kvazaŭ ĉio dependus de Dio, kaj laboru, kvazaŭ ĉio
dependus de vi” (vorto atribuita al la sankta Ignaco)
. Ankaŭ kiam ni faris nian laboron, la
nutraĵo restas dono de nia Patro; (2428) Estas bone, Lin peti pri tio kaj Lin danki por tio. Tio
estas la senco de la tablobeno en kristana familio.
2835 Ĉi tiu peto kaj la respondeco, al kio ĝi vokas, validas ankaŭ por alia malsato, per kiu la
homoj pereas: “Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio”
(Mat 4,4 BIB)
, die estas: de la vorto kaj de la spiro de Dio. La kristanoj devas sin streĉi, por
“anonci al la malriĉuloj la evangelion”. (2443) Ekzistas sur la tero alia malsato, “Ne malsaton
pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo” (Amo
8,11 BIB). Pro tio rilatas la aparta senco de tiu kvara peto al al pano de vivo. (1384) Estas la
vorto de Dio, kiun ni akceptu en a kredo, kaj estas la korpo de Kristo, kiun ni akceptis en la
eŭkaristio
.
2836 (1165) Hodiaŭ estas ankaŭ esprimo de la fido, kion al ni instruas la Sinjoro
kaj
nenia impartinenta inventaĵo. Ĉar temas precipe pri la vorto de la Patro kaj lankorpo de Lia
Filo, tiu “hodiaŭ” estas ne nur la prezento de nia pasema tempo, sed la hodiaŭ de Dio.
“Kiam vi ĉiutage ricevas panon, estas ĉiu tago por vi tiu hodiaŭ. Kiam Kristo estas hodiaŭ via, Li resurektas ĉiutage por vi. Kiel? ‘Vi estas Mia Filo. Hodiaŭ Mi vin naskis’ (Psa 2,7 BIB). Hodiaŭ, tio estas tiam, kiam Kristo resurektas” (Sankta Ambrosio, de sacramentis 5,26)
2837 (2659) ĉiutagan. Ĉi tiu vorto epioúsios (greke) troviĝas en la Nova Testamento nur ĉi
tie. Komprenite en la tempa senco, tiu greka vorto pedagogie komprenite denove reprenas
la
“hodiaŭ” por nin firmigi en “nepra fido”. En kvalitativa senco ĝi signifas la vivo-necesan kaj,
pli vaste prenite, ĉiun bonaĵon, kio sufiĉas, por vivteni sin
. (2633) Litere [epioúsios: super-esence] ĝi signifas rekte la pano de la vivo, la korpo de Kristo kaj la “medikamento de la
senmorteco” (Sankta Ignaco el Antioĥio, epistolaad Ephesios 20,2), sen kiu ni ne havas la
vivon en ni
(1405). Kun la litera senco evidentiĝas ankaŭ la ĉiela senco de tiu peto: “tiu
tago” signas la tagon de la Sinjoro. (1166) Tiu estas la tago de la festa manĝo en la Regno de
Dio, kiu estas anticipita en la eŭĥaristio, kiu estas antaŭgusto de la venonta regno. Pro tio estas
konvene celebri la eŭkaristion ĉiutage. (1389).
“La eŭkaristio estas nia ĉiutaga pano. Al tiu Dia manĝo apartenas la forto de la unuiĝo: Ĝi unuigas nin kun ka korpo de la Sinjoro kaj faras nin al Siaj membroj, por ke ni fariĝu tio, kion ni ricevas. … Tiu ĉiutaga pano estas ankaŭ en la legaĵoj, kiujn vi ĉiutage aŭdas en la eklezio, en la himnoj, kiujn vi aŭdas kaj kantas. Ĉion tion ni necesas pot nia pilgrimado.” (Sankta Aŭgusteno, de sermones Domini in monte 57,7,7.)
La Patro en la ĉielo admonas nin, kiel infanoj de la ĉielo peti pri la pano de la ĉielo
. Kristo “mem
estas la pano, kio en la virgulino estas semita, en la pano tramaldolĉita, en la doloroj traknedita, en
la forno de la tombo bakita, en la preĝejo gardita kaj sur la altaro estas oferita. Tiun panon Li
disdonas ĉiutage al la kredantoj kiel ĉiela nutraĵo” (Sankta Petro Krizologo, serm. 67,7.)
V • “Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.”
2838 Tiu peto mirigas. Se ĝi nur enhavus la unuan parton de la frazo “kaj parodonu al ni niajn ŝuldojn”, (1425) ili povus jam enesti en la tri unuaj petoj de la Patronia (1933), ĉar la ofero de Kristo servas “al la pardono de la pekoj”. Sed laŭ la dua frazo-parto nia peto nur tiam estas elaŭdata, kiam ni antaŭe sekvis ordonon. (2631) Nia peto sin direktas al la futuro; nia respondo devas ĝin estis antaŭirinta; unu vorto ligas ambaŭ: “kiel”.
“Pardonu al ni niajn ŝuldojn …”
2839 En kuraĝa fido ni komencis preĝi al nia Patro. En la peto, ke Lia nomo estus sanktigata,
ni preĝis pri tio, ĉiam pli mem estis sanktigata. (1425) Kvankam ni portas la baptovestaĵon ni
ne ĉesas peki, nin deturni de Dio. (1435) Nun, en tiu nova peto, ni returnas kiel la perdita
Sohn
returne al Li kaj konfesas nin antaŭ Li, ke ni estas pekuloj, kiel la doganisto tion
faris
. (1439) Nia peto komenciĝas kun “bapto”, en kiu ni konfesas samtempe nian mizeron
kaj la mizerikordo de Dio. Nia espero estas neskuebla, ĉar en Lia Filo “ni havas la elaĉeton, la
pardonon de la pekuloj” (Kol 1,14)
. En la sakramentoj de Lia eklezio ni trovas la efikan kaj
ne pridubindan signon de Lia pardono
. (1422)
2840 Estas timige, ke tiu mizerikordo ne povas eniri en niajn korojn, antaŭ ol ni pardonis al
niaj ŝuldantoj. Kiel la korpo de Kristo, ankaŭ la amo de Kristo estas nedividebla. Ni ne povas
ami Dion, kiun ni ne vidas, se ni ne amas la gefratojn, kiujn ni vidas
. Kiam ni rifuzas
pardoni al la gefratoj, fermas sin nia koro, kaj ĝia dureco fariĝas ne trapenetrebla por la
mizerikorda amo de la Patro (1864). Sed en la konfeso de niaj pekoj malfermiĝas nia koro al
Lia graco.
2841 Tiu peto estas tiom grava, ke ĝi estas la unika aĵo, pri kiu la Sinjoro en la Monta
Prediko komencas paroli kaj kiun Li tie eĉ klarigas
.”Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio
ĉio estas ebla” (Mat 19,26 BIB).
“ … kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj”
2842 Tiu “kiel” ne estas la unika de la instruo de Jesuo: “Estu perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela
Patro estas perfekta” (Mat 5,48 BIB). “Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema” (Luk
6,36 BIB). “Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; Kiel mi amis vin, …” (Joh
13,34 BIB). Estus ne ebla, sekvi la ordonon de la Sinjoro, se nur temus pri tio, la Dian modelon
ekstere imiti. Sed temas pri viva, “el la profundo de la koro” venanta partopreno en la sankteco
(521), en la mizerikordo kaj en la amo de nia Dio. Nur la spirito, el kiu ni “vivas” (Gal 5,25),
povas la pensmanieron de Jesuo fari al la “nia”
. La unueco de la pardono fariĝas ebla, kiam
ni nin pardonas reciproke, “kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi” (Efe 4,32 BIB).
2843 Tiel la vortoj de la Sinjoro fariĝas vivantaĵoj, la vortoj pri la pardono kaj la vortoj pri la
amo, kiu amas ĝis la fino
. La parabolo pri la ne kompatema servisto, kio staras ĉe la fino de
la instruo de la Sinjoro
, finas kun la vortoj: “Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne
pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato” (Mat 18,35 BIB). Ĉio dependas de tiuj niaj “tutaj koroj”.
(368) Ne estas en nia potenco, ne plu sperti suferitan maljustaĵon aŭ ĝin eĉ forgesi; sed la koro,
kio sin malfermas al la Sankta Spirito, ŝanĝas lezaĵojn al kompato kaj purigas la memoron. Tiel
el kulpo fariĝas porpeto.
2844 (226) La kristana preĝo eĉ pardonas al la malamikoj
. Ĝi igas pli klara la disĉiplon
lin egaligante al sia majstro. La pardono estas kulmino de la kristana preĝo. Pro tio povas nur
koro konforma kun la Dia mizerikordo en sin akcepti la donon de la preĝo. La pardono ankaŭ
atestas, ke en nia mondo la amo estas pli forta ol la peko. La martiroj de hieraŭ kaj de hodiaŭ
faras tiun ateston por Jesuo. La pardono estas la baza kondiĉo por la repacigo
de la infanoj
de Dio kun sia Patro kaj kun la homoj inter si
.
2445 (1441) Tiu laŭ la naturo Dia pardono nek konas mezuron nek limojn
. Se temas pri
kulpo (laŭ Luk 11,4 “pekoj”; laŭ Mat 6,12 “ŝuldoj”), vere ĉiam ni estas la ŝuldantoj: “ Al neniu
ŝuldu ion, krom la reciproka amo” (Rom 13,8 BIB). La komunon de la plej sankta Trinitato
estas origino kaj mezuro de la aŭtentikeco de ĉiu rilato
. En la preĝo, precipe en la eŭkaristio
ĝi estas lernata
.
“Dio la oferon de nerepacigitaj homoj ne akceptas kaj ilin forsendas de la altaro, por ilin antaŭe repacigi kun sia gefrato, por ke ili poste per iliaj pacaj petoj trovu pacon ankaŭ ĉe Dio. La plej bela ofero en la okuloj de Dio estas, kiam paco kaj gefrata unueco regas inter ili kaj kiam la popolo estas ligita en la unueco de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito (Sankta Cipriano el Kartago, de Dominica oratione 23)
VI • “Kaj ne konduku ni en tenton”
2846 Tiu peto radikas en la antaŭa, ĉar niaj pekoj estas la fruktoj de nia konsento al la tento. Ni petas nian Patron, ne “konduki” nin en tenton. (164) Ne estas facile solvebla, la sencon de la greka esprimo redoni en unu vorto. La senco de la greka esprimo estas “ne allasu, ke ni glitas en tenton” aŭ “ne allasu, ke ni ne povas kontraŭstari al tento”. “Ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun” (Jak 1,13 BIB); Pli ekzakte dirite Li volas nin liberigi de la tento. Ni Lin petas, ne akcepti, ke ni iru la vojon, kiu kondukas al peko. Ni staras en la batalo “inter la karno kajla Spirito”. (2516) Tiel tiu peto de la Patronia petegas pri la Spirito de la distingo kaj pri la forto.
2847 La Spirito de Dio nin distingigas inter la tento, kio estas necesa rilate al esperplena
“pruviĝo de taŭgeco”
por la kresko de la interna homo
kaj la tento, kiu kondukas al peko
kaj al la morto
. Ni devas ankaŭ distingi inter “esti tentata” kaj la “tento konsenti”. (2284)
Krome senmaskigas la dono de la distingo la mensogon: Laŭaspekte ilia objekto estas bela.
alloga kaj “delikata” (Gen 3,6), sed vere ĝi kondukas al la morto.
“Dio ne volas devigi la bonon, Li volas liberajn estaĵojn … Ankaŭ la tento havas sian bonaĵon. Nenio krom Dio scias, kion nia animo ricevis de Dio, eĉ ne ni. Sed la tento tion malkovras, por instrui nin, pli bone ekkoni nin kaj tiel malkovri nian mizeron: kaj nin devoligi danki por ĉia bono, kion al ni malkovris la tento” (Origenes, de oratione 29).
2848 Por povi rezisti al tento, necesas decido de la koro. “Car kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro … Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj” (Mat 6,21. 24 BIB). “Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaŭ iradu” (Gal 5,25 BIB). En tiu “konsento” al la Sankta Spirito la Patro donas al ni la forton. (1808) “Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti” (1 Kor 10,13 BIB).
2849 Sed venko en tia batalo eblas nur en la preĝado. Jesuo venkis la tentanton per la preĝo
ekde la komenco
ĝis la lasta batalo en Sia mortotimo
. Tiel unuigas nin Kristo kun Sia
batalo kaj Sia mortotimo en tiu preĝo al nia Patro. (580, 612) Ni estas insiste admonitaj, en
komuno kun Li teni gardema nian koron
. Gardemo estas “gardistino” de la koro. Jesuo
petas por ni Sian Patron kun la vortoj: “Patro Sankta, gardu ilin en Via nomo”
. Senĉese la
Sankta Spirito nin postulas al tiu gardeco
. En la lasta tento de nia surtera batalo evidentiĝas
la seriozeco de tiu peto; ĝi petas pri la persisteco ĝia al la fino. “Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto.
Feliĉa estas tiu, kiu viglas” (Apo 16,15 BIB).
VII • “Sed liberigu nin de la malbono”
2850 Ankaŭ la lasta peto al nia Patro estas portata de la preĝo de Jesuo. “Mi petas, ne ke Vi
forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono” (Joh 17.15 BIB). Ĝi rilatas
ĉiun unuopulon de ni, sed estas ĉiam “ni”, kiuj preĝas: en komuno kun la tuta eklezio kaj al la
libergo de la tuta homaro. La preĝo de la Sinjoro malfermas al ni ĉiam la tutan amplekson de la
ekonomio de la savo. (309) Nia reciproka interligiteco en peko kaj morto fariĝas al la
solidareco en la korpo de Kristo kaj en la “komuno de la sanktuloj”
.
2851 En tiu peto estas la malbono ne nur pura penso, sed signifas personon, satanon, la malbonon, la anĝelon, kiu kontraŭstaras al Dio. (391) La “diabolo” [diabolos] kontraŭstaras al la Dia decido kaj al la savoverko farita en Kristo.
2852 La diabolo estis “hommortiganto de la komenco … ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi” (Joh 8,44 BIB). Li estas tiu “kiu nomiĝas satano kaj delogas la mondon” (Apo 12.9). Per li la peko kaj la morto venis en la mondon. Per lia definitiva malvenko la tuta kreitaro estos liberigata de la peko kaj de la morto (Meslibro Romana, kvara Eŭkaristia Preĝo). “Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas. Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo” (1 Joh 5,18-19 BIB).
“La Sinjoro, kiu forprenis viajn pekojn kaj pardonis viajn deliktojn, kapablas protekti kaj gardin vin kontraŭ la ruzoj de la diabolo, kiu batalas kontraŭ vi, por ke la malamiko, kiu kutimas generi pekojn, vin ne surprizu. Kiu fidas al Dio, ne timas la diabolon. ‘Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?’ (Rom 8,13 BIB)”. (Sankta Ambrozio, de sacramentis 5,30)
2853 En la horo, en kiu Jesuo libervole surprenas la morton, por doni al ni Sian vivon, la
venko pri la “reganto de la mondo”
estas gajnita por ĉam. (677) Estas la juĝo pri tiu mondo,
kaj la reganto de ĉi tiu mondo estas “ĵetata eksteren”
. Li “persekutas la virinon”, sed li ne
havas potencon pri ŝi; (490) la nova Eva, la “pardonita” de la Sankta Spirito, estas konservata
de la peko kaj de la malmoraleco de la morto (en la Senpeka Koncipiteco kaj per la akcepto de
Maria, la ĉiam virga Patrino de Dio en la ĉielon). (972)
2854 Kiam ni petas fariĝi liberaj de la malbono, ni ankaŭ petas fariĝi liberaj de ĉiuj pasintaj, aktualaj kaj estontecaj malbonoj, kies aŭtoro kaj instiganto estas la satano. En tiu lasta peto portas la eklezio la tutan mizeron de la mondo antaŭ la Patro. Kun la liberigo de la satana malbono, kio premas la homaron, la eklezio la altvalorajn bonojn de la paco kaj la gracon de la persista atendo ĝis la reveno de Kristo (2632). Se la eklezio tiel preĝas, ĝi antaŭcipas en la humileco de la kredo la unuiĝon de ĉiuj kaj ĉio kun tiu, kiu “havas la ŝlosilojn de la morto kaj de la Hades” (Apo 1,18 BIB), kiu “estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca” (Apo 1,8 BIB).
“Elaĉetu nin, ho Sinjoro, ĉiopova Patro, de ĉiu malbono kaj donu pacon en niaj tagoj. Helpu nin kun via mizerikordo kaj gardu nin kontraŭ konfuziĝo kaj peko, por ke ni kun fido atendas la venon de nia Elaĉetanto Jesuo Kristo.” (Roma Meslibro, Embolismo (aldonita parto post la preĝo de la Patronia en la eŭkaristio)
La fina doksologio (embolismo)
2855 (Legu la artikolon 2760) La fina doksologio (embolismo de la Roma Meslibro) tekstas
jene: “Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne”. Tiu fina doksologio rekaptas la
tri unuajn petojn de la Patronia al nia Patro: la gloradon de Lia Nomo (“sanktigata estu via
nomo” [Mat 6,9c]), la venon de Lia Regno (“venu via regno” [Mat 6,10a])) kaj la forton de Lia
Savovolo (“fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero” [Mat 6,10b]). Sed tiu repetiĝo
okazas kiel en la ĉiela liturgio
en adorado kaj dankado. La reganto de ĉi tiu mondo trompe
alproprigis al si tiujn tri titolojn de la regado, potenco kaj gloro
. Kristo, la Sinjoro redonas
ilin al Sia Patro kaj nia Patro, ĝis Tiu al Li transdonos la Regnon, kiam la mistero de la savo
definitive estos plenumita kaj Dio estos en ĉio
.
2856 “Je la finio de la preĝo vi parolas “Amen”. Per la vorteto “Amen”, kio signifas ‘ĝi okazu’, vi sigelas, kion la de Dio instruita preĝo enhavas” (Cirilo el Jerusalemo, catecheses illuminandorum 5,18).
MALLONGE
2857 La unuaj tri petoj de la Patronia koncernas la honoron de la Patro, la sanktigadon de Lia Nomo, la Venon de Lia Regno, kaj plenumadon de la Dia Volo. La kvar pliaj petoj esprimas antaŭ Li petojn, kiuj rilatas al nia vivo; Li zorgu pri nia nutraĵo, savu nin de pekoj, kaj helpu al ni en nia batalo por venko de la bono super la malbono.
2858 Kiam ni petas (la unuan peto de la Patronia): “Sanktigata estu via nomo”, ni eniras en la decidadon de Dio. Lia nomo, kiu unue estis revelaciita al Moseo, kaj poste per Jesuo, estu sanktigata per ni kaj en ni kaj en ĉiu popolo kaj en ĉiu homo.
2859 En la dua peto (“Venu via regno”) estas por la eklezio la grava punkto la reveno de Kristo kaj la definitiva veno de la Regno de Dio. Ĝi preĝas ankaŭ pri la kreskado de la Regno de Dio en la hiraŭo de nia vivo.
2860 En la tria peto (“Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero”) ni petegas nian Patron, ke Li unuigu nian volon kun la volo de Lia Filo, por ke plenumiĝu en la vivo de la mondo Lia Dia savo-decido.
2861 Kun la “donu al ni” en la kvara peto (“Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ”) ni esprimas en komuno kun la aliaj gefratoj nian infanan fidon al nia Patro en la ĉielo. “Nia pano” rilatas al nia tera nutraĵo, kiu estas necesa por nia vivteno. Sed ĝi ankaŭ rilatas al la Pano de la Vivo, kio estas la Vorto de Dio kaj la Korpo de Kristo. Tio estas “hodiaŭ” ricevita de Dio kiel la neanstataŭigebla, (super-)esenca nutraĵo de la bankedo en la regno de Dio, kio estas anticipita en la eŭkaristio.
2862 La kvina peto (de la Patronia “Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj”) petegas por niaj misfaroj la mizerikordon de Dio. Tio povas penetri en nia koron nur tiam, se ni laŭ la modelo de Kristo kaj kun Lia helpo (niaflanke) pardonis al niaj malamikoj.
2863 Kun la vortoj (de la sesa peto:)”Kaj ne konduku nin en tenton” ni petas Dion, ne allasi, ke ni iras vojon, kio gvidas al la peko. Tio peto petas pri la spirito de la distingo kaj de la forto (al tio). Ĝi petas pri la graco, esti gardema kaj forta ĝis la fino.
2864 Kun la lasta peto “sed liberigu nin de la malbono” preĝ-petas la kristano kun la eklezio al Dio, ke Li ekkonigu (al ni) la de Kristo jam gajnitan venkon pri la “reganto de la mondo”, do pri la satano. La satano estas la ĉef-anĝelo, kiu rebele malakceptis (kun multaj aliaj ribelaj anĝeloj, nun diabloj) la san-decidon de Dio.
2865 Per la “Amen” ni diras nian “jeson” por la sep petoj de la Patronia, kio estas en la latina vorto “Fiat”, kaj kio tradukiĝas “Tiel estu”.